Karaj gefratoj! Proksimiĝas fino de la kuranta jaro. Baldaŭ ni ekstaros antaŭ la sojlo de la nova jaro, kaj retrorigardante la finiĝantan jaron, ni en rememoroj haltos ĉe la aranĝoj de la katolikaj esperantistoj kaj ĉe ceteraj aranĝoj de la esperantistoj, kiujn ni dum la jaro povis partopreni, ĝuante ilian belan, amikecan medion. Tiu ĉi halto ĉe la nunjaraj aranĝoj estu ankaŭ esprimo de dankemo al Dio, ĉar “sen Dia beno vanas homa peno”. Jes, la aranĝoj, kiuj okazis nunjare en nia lando Ĉeĥa Respubliko, estis vere de Dio benitaj. Temas pri julie okazinta 55-a Kongreso de IKUE en bela urbo Kroměříž, la aŭgusta postkongresa internacia Renkonto de IKUEJ en Dub nad Moravou kaj laste la septembra Renkonto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio en Želiv. Krome junie okazis belega renkonto en Česká Třebová - Hory de ekstendaranoj de la IKUE-Tendaroj en Herbortice post 25 jaroj ekde ilia perforta likvido fare de komunisma ŝtata polico en la jaro 1977. Pri du laste menciitaj aranĝoj oni povas legi sur la paĝoj de ĉi tiu numero de DIO BENU. Kompreneble, ni ankoraŭ per kelkaj paĝoj revenos al “Nia 55-a”, kiu ja estis la plej grava aranĝo de IKUE en la jaro 2002. Do staronte post nelonge sur la sojlo de la nova jaro, ni ne forgesu perpreĝe dankeme turni niajn korojn ĉielen, de kie ni abunde ricevas benojn kaj gracojn por nia vivo kaj por ĉiuj aktivadoj. Post mallonga retrorigardo al aranĝoj de la nuna jaro, ni fiksu la rigardon al la aranĝoj de la nova jaro 2003. Ankaŭ ĝi promesas al ni certe belegajn kaj spirite riĉajn travivaĵojn enlande kaj eksterlande, kiujn ni jam pridiskutis dum la Konferenco de nia IKUE-Sekcio, okazinta kadre de la Renkonto en Želiv (Ĵeliv). En Ĉeĥio ni planas aranĝi junie Renkonton de ĉeĥaj kaj slovakaj katolikaj esperantistoj en Koclířov (apud Svitavy) en sidejo de Ĉeĥa-Moravia Fatimo, situanta ĝuste inter du landpartoj: Ĉeĥio kaj Moravio. Tre mi ĝojas, ke ideo aranĝi tie la renkonton venis el vicoj de niaj membroj, ĉar jam delonge mi sopiras, ke okazigu la renkonto ĝuste tiuloke. Tiucele mi jam antaŭ tri jaroj vizitis tiun lokon, por esplori la eblecon okazigi tie la renkonton. La kondiĉoj niacele estas tie bonaj por ĉiuj aĝkategorioj kaj la loko mem estas senprobleme atingebla. La alia aranĝo, planata por julio, kiun verŝajne pli preferus gejunuloj kaj tiuj, kiuj sin ankaŭ korpe sentas sufiĉe junaj, estas la IKUE-Tendaro en Sebranice. Nunjare ĝi ne okazis pro la kongreso en Kroměříž kaj postkongresa renkonto de IKUEJ en Dub. Ĉu realiĝos renovigo de la aranĝado de ĉi-tendaro, tio grandparte dependas de IKUEJ-anoj, ĉu ili pretas transpreni parton de la organizaj devoj kaj zorgoj. Mi supozas, ke tutcerte jes. Nu kaj la plej grava aranĝo de la jaro 2003 okazos en Rimini en Italio. Temas pri la 16-a Ekumena E- Kongreso (56-a de IKUE kaj 53-a de KELI); samtempe kun ĝi kaj samloke okazos la 6-a Junulara Ekumena Tendaro. Post pridiskuto de la afero estis decidite, ke la Ĉeĥa IKUE-Sekcio aranĝos komunan busvojaĝon por ĉeĥaj kaj slovakaj kongresontoj al Rimini. Detalajn informojn pri la vojaĝkondiĉoj kaj la kongresajn aliĝilojn ni almete disponigas al la ĉeĥaj kaj slovakaj katolikaj esperantistoj kune kun ĉi tiu numero de DIO BENU. Karaj gefratoj, fine de ĉi tiu mia alparolo mi korege dankas al ĉiuj, kiuj partoprenis la nunjarajn aranĝojn kaj ankaŭ al tiuj, kiuj iamaniere helpis ilin aranĝi, eĉ se la vivkondiĉoj ne permesis al ili persone ilin ĉeesti. Esperante ankaŭ venontjaran vian fervoran kunlaboron, tre kore salutas vin “Dio benu!” via frato Miloslav Šváček. Spirita vorto de Sac. Alojz Dlugi SJ En iu paroĥo
la paroĥestro estis devigita dum la prediko anonci al la grupeto da
kredantoj, ke li estas tiel povra, ke li ne plu estas kapabla aĉeti la
oleon por la lampeto de la eterna lumo en la preĝejo. Post la sankta meso
unu povra maljunulino venis en la sakristion kaj diris al la spirita
patro: Jen, kia belega idealo por ĉiuj kristanoj! Fariĝi lampo de la eterna lumo antaŭ la Dia vizaĝo kaj antaŭ la vizaĝo de ĉiuj kredantoj! Vivante laŭ la viva kredo, ne laŭaspekte, ne nur post la bona pekkonfeso, ankaŭ ni brulegu kiel la lumo de Kristo. Preĝante vere konscie, parolante kun la ĉiela Patro en animo kaj konfido, en la nomo de Kristo, en la forto de la Sankta Spirito - ni ankaŭ lumos kiel la lumo de Kristo. Helpante al nia frato pervorte aŭ permane, farante tion el animo de la amo kiel al nia frato fratino en Kristo ni ankaŭ brilos kiel la lumo de Kristo. Prenante sur niajn ŝultrojn niajn ĉiutagajn krucojn, krucetojn, niajn tagajn devojn, malsanon, dolorojn, kaj fidele paŝante post nia Sinjoro, ni ankaŭ brilos, jes, brilegos, kiel la lumo de Kristo kune kun Kristo mem, ĉar ni estos tiam la lampo de Kristo. Tolerante ĉiujn humiligojn, maljustecojn, ĉiun ĉikanadon, estante kun Kristo humiligita, ĉikanita, primokita kaj ĉiuflanke suferanta, volante en ĉio similiĝi al Li, tiam brilegas en ni kaj el ni la lumo de Kristo, tiam ni estas la lumo de Kristo. Se do ni vivas la konscian kristanan vivon laŭ la Evangelio de Kristo, ni fariĝas Lia eterna lumo, kiu flagretas en la templo de Dia Regno. Tiu flagranta lumo montras, ke inter ni vivas Kristo mem, ĉar la Sinjoro Jesuo Kristo diris: “Vi estas la lumo de la mondo. Tiel tiu lumo brilu, ke ĉiuj ekkonu la ĉielan Patron”. Tiel la nokto ŝanĝiĝos je tago. Iam Rabeno
demandis siajn disĉiplojn: “Kiam la nokto ŝanĝiĝas je tago?” La unua
disĉiplo respondas: “Tiam, kiam ni distingas domon de la arbo”. “Ne, ne” -
diras la Rabeno. “Kiam ni distingas hundon de la ĉevalo” - aldonas la
alia. “Ne!” diras la Rabeno. La disĉiploj unu post la alia klopodis trovi
la ĝustan respondon je la demando de la Rabeno. Finfine la Rabeno mem
deklaras: “Tiam, kiam vi vidas la vizaĝon de la homo kaj ekkonas en ĝi la
vizaĝon de via frato fratino, tiam finiĝis la nokto kaj fariĝis la tago.
Kiam vi superverŝos la vizaĝon de via proksimulo per la brilo de via
tenera rideto kaj bonkoreco, tiam vere finiĝis la nokto, tiam ekestis la
tago.” PATRONO DE IKUE KARDINALO MILOSLAV VLK Ĉefepiskopo de Prago, 70-jariĝis la 17-an de majo 2002. Ni lasu efiki liajn opiniojn, ni ĝuu kelkajn liajn pensojn. Pri kredo - kiam ĝi komenciĝas? Ekkoni estas unu afero kaj agnoski alia. Kredo - mi pensas pri tiu vera kredo kiel rilato, kiel societo kun Dio. Ĝi komenciĝas en la momento, kiam mi havas ne nur certecon, ke Dio super mi ekzistas, sed mi laŭ tio ankaŭ reagas, agas, vivas. Kiam mi formas al Li konkretan rilaton, kiam mi ekkonas, ke Li estas amo kaj mi akceptas fakton, ke de Li dependas mia vivo, ke ĝi apartenas en societon kun Li. Kiam mi akceptos Lin en mian vivon kiel kunulon, kiel certan orientiĝon. Ne sufiĉas agnoski, ke Li estas, ekzistas, mi devas fari el tio por mi mem ankaŭ konsekvencojn. Mi devas laŭ tio aranĝi mian vivon. Mi fakte ne devas, sed alie tio ne estus logika. Kredo estas persona donaco; Dio eliris al mi renkonten, por ke mi ekkonu Lin, donis al mi “gracon”, donacon, por ke mi agnosku Lin. Por akcepto de Dio estas do bezonata graco, ĉar ĉiuj “pruvoj” de Lia ekzisto ne estas tiel frapantaj (ne temas pri konvinkaj argumentoj) kiel en laboratorio, se mi sukcesos fari ian eksperimenton. Por kredo estas bezonata mia “jes” kaj al tio oni bezonas Lian, do Dian helpon. Estas bezonata mia kunlaboro, kuraĝo eniri, ĉar certeco de kredo ne estas absoluta. Ĉiam restas en ĝi pli ol malpli da malcerteco - kaj en ĉi tiun “interspacon” devas eniri mi, ĉi tie mi simple devas riski… Se mi ja faros ĉi tiun paŝon kaj mi fidos senkondiĉe je la aŭtoritato “super mi” kaj en mi, tio ne restos sen eĥo: “interspaco de malcerteco” iom post iom pli kaj pli mallarĝiĝas. Tion mi spertas dum mia vivo: antaŭ jaroj mi tute kaj kun konfido fidis tion, ke mi ne estos senrimeda - kaj mia kredo estis konfirmita, vorto de la Biblio konkrete realiĝis je mi. Se okazas pluaj tiaj spertoj - vere jes - subite vi havas certecon de kredo kaj espero ne estingiĝas: per la morto ĉio ne finiĝas, antaŭ ni estas plena realigado, eterna vivo. Kristana espero ne estas nur firma punkto por morgaŭo kaj postmorgaŭo, tio estas firma punkto antaŭ ĉio por tiu lasta momento de mia vivo, kiam mi estos en la morto sola. Tio estas forto, kiu gvidos min ankaŭ tra la morto. Kaj poste? Kio okazos en eterneco? Regno de Dio ne estos ”ĝis iam”. Regno de Dio troviĝas meze de ni (en la mezo), diris Kristo, eterneco komenciĝas hodiaŭ, skribis iu. Granda eraro de kristanoj estas, se ili supozas, ke regno de Dio realiĝos, okazos ”ĝis iam”, nur poste. Se ni tiel opinias, ni fakte konsentas kun tiuj, kiuj diras, ke nenio alia ekzistas krom tio, kion oni povas percepti per sensoj. Post la resurekto Kristo ne foriris ien for; jes, Li akceptis potencon, sed ne ie ”tie”. Ĉi tie. Regno de Dio ne estas realaĵo geografia, spaca, sed mistika, kiu ne estas limigita nur je ”tie”. La plej gravaj tempo-signoj por eklezio hodiaŭ La plej gravaj tempo-signoj estas unueco, societoj, al kiuj ĉio direktas sin, celas. Granda bremso de tiu ĉi evoluo estas firme disvolvita individua libereco, kiu ofte la homon denove fermas, interrompas lian rilaton kun societo kaj propre lin limigas: ĝi ne permesas al li fordoni parton de siaj ”rajtoj” por prospero de unueco de la societo, tuto. Eklezio ankaŭ tra tiu ĉi signo pli profunde ekkonis kaj renovigis sian identecon kiel societo. Teorie estis tio ĉiam klara. Sed temas pri renovigo de praktiko, vivo de societo. Plue tio estas demokratio. Ni ne povas neglekti ĝin en eklezio, sed same ni ne povas transpreni ĝin kun ĉio entute. Eklezio havas sistemon hierarkian, sed hierarko fine ne decidas sola, sed kune kun la aliaj, kun alrigardo al ilia voĉo - vi ĉiuj estas fratoj, diris Kristo. Kardinaloj ne estas parlamento kaj la Papo ĝia prezidanto, por ke oni voĉdonu kaj se decidos la plimulto - kion oni povas fari. Tio similas al bone funkcianta familio, en kiu la patro respektas opiniojn kaj interesojn de ĉiuj, sed decidas li mem. Aŭ: demokratio kiel tempo-signo diras al ni: estimataj hierarkoj, aŭskultu ankaŭ vian ĉirkaŭaĵon kaj ĉefe realigu tion, kion en la mondo demokratio prezentas - kunlaboron kaj komunan respondecon. Ŝajnas al mi, ke alia tempo-signo, konkrete ĉe ni, estas manko de pastroj. Krom grandaj malfacilaĵoj, do negativa flanko, ĝi signifas ankaŭ ion pozitivan: ĝi kreas spacon por laikoj (donas eblecon al laikoj). Verŝajne Dio volas, ke ni komprenu tion. Eklezio de la Tria Jarmilo En la Biblio estas skribite: “Jen, mi faras ĉion novan.” Tio jam ĝermas, ĉu vi ne vidas tion? La Dua Vatikana Koncilio kaj tempo, kiu sekvas ĝin, tion novan, kio ĝermas, rimarkeble montras, ekz. dokumentoj de la Papo: ke eklezio de la tria jarmilo estos eklezio humila. Se mi rigardas tion el alia vidpunkto, mi vidas spiritan renovigon kaj internan transformon de eklezio, kiu iras la saman direkton, havas antaŭ okuloj Kriston, kiu surgenuiĝas en vespermanĝejo antaŭ apostoloj, lavas iliajn piedojn kaj diras: ”Faru tion je Mia rememoro”. Kiel Kristo ankaŭ eklezio estos humila, nome servanta. Ankaŭ dialogo, kiu malfermiĝas, iras tiudirekten: por dialogo mi devas havi humilecon. Mi ne pensu, ke ĉio estas por mi absolute klara, direktita kaj fino. Vero en tiu ĉi socio, kiel diras Konstitucio de Vatikana Koncilio pri Eklezio en Moderna Mondo, devas serĉi sian lokon. En komplikaj situacioj ne eblas veron klare difini; ekz. ne eblas diri, ke por solvi socialajn problemojn oni prefere faru tion. Temas pri vere komplikaj aferoj, pro tio oni devas serĉi malfacile la rezulton komune kaj havi ankaŭ kapablecon iam diri: mi ne scias. La Biblio tamen ne malkovras, kia socia formo estas la plej bona. Eklezio de la tria jarmilo estos humila, eklezio servanta, eklezio de dialogo, eklezio atestanta - kiu atestas pri sia vivo. Eklezio, kiu estos fermento kaj salo; eble malgranda, sed kun dinamiko de la unua tempo-periodo, tio signifas kun Kristo resurektinta en la mezo. Al tio oni devas maturiĝi. Laŭ mia opinio tio jam ĝermas kaj elkreskas: en apostolaj dokumentoj, enciklikoj de la Papo; multaj homoj jam komprenas, pri kio temas. Venos tempo, kiam eklezio fariĝos ankaŭ altira. MI KREDAS, KE AMO ESTAS LA PLEJ POTENCA ARMILO, PER KIU ĈI TIU MONDO DISPONAS – KAJ EKKREDI JE DIO SIGNIFAS EKKREDI JE AMO. Por DIO BENU kompilis Jitka Skalická RENKONTO DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO EN ŽELIV En la tagoj de la 27-a ĝis la 30-a de septembro okazis en premonstrata klostro en Želiv (Ĵeliv) Renkonto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Partoprenis ĝin 30 personoj el diversaj lokoj de la lando kaj unu el Slovakio. Post iom pli komplika vojaĝo ĉiuj atingis la celon. Post Sankta Meso en belega preĝejo de Naskiĝo de la Virgulino Maria, kiun celebris abato de la klostro, okazis en refektorio unua renkontiĝo, dum kiu oni ne nur prezentis sin reciproke, sed ankaŭ rememoris la nunjarajn IKUE-aranĝojn, precipe la 55-an Kongreson de IKUE en Kroměříž. Sabate, en la festotago de sankta Venceslao - ĉefpatrono de Ĉeĥlando, okazis matene en klostra refektorio Konferenco de la IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA, dum kiu oni kromalie pridiskutis partoprenon de la 16-a Ekumena E-Kongreso 2003 en Rimini kaj enlandajn IKUE-aranĝojn de la venonta jaro. Estis do decidite denove aranĝi komunan busvojaĝon de ĉeĥaj kaj slovakaj partoprenontoj de la kongreso en Rimini 2003. La informojn pri la busvojaĝo kaj la kongresajn informojn kun la aliĝiloj ricevos la membroj de la Ĉeĥa kaj la Slovaka IKUE-Sekcioj kune kun tiu ĉi numero de Dio Benu. Estis akceptita propono okazigi julie 2003 Renkonton en Ĉeĥa-Moravia Fatimo en Koclířov, kie ekzistas bonaj kaj favoraj kondiĉoj por tiu ĉi aranĝo, konvenaj por personoj de ĉiuj aĝkategorioj. Kun ĝojo ni akceptos partoprenon de eksterlandaj gefratoj en tiu ĉi, certe bela kaj spirite riĉa aranĝo. Ankaŭ estis priparolita ebleco renovigi okazigon de la IKUE-Tendaro en Sebranice kondiĉe, ke IKUEJ transprenos parton de la organizaj aferoj de la tendaro. Pri tiuj ĉi du aranĝoj oni trovos detalajn informojn en la venonta numero de D.B. Dum la
konferenco okazis elekto de la nova sekcia komitato por trijara
balotperiodo. Ĉe propono de la kandidatoj estis respektita deziro
plijunigi la komitaton. La komitato estas seppersona. Reelektitaj estis
prezidanto frato Miloslav Šváček (Penčice),
vicprezidanto frato Inĝ. Jan Kalný (České
Budějovice) kaj komitatanino Zdenka
Novotná (Česká Třebová).
Novaj komitatanoj estis elektitaj: Jaroslav Chodníček
(Holešov), Jana Kořístková (IKUEJ - Žďár
nad Sázavou), Blanka Horáčková (IKUEJ
- Studenec) kaj Martina Janotová (IKUEJ - Blatnice). Por la sekciaj
komisionoj estis reelektitaj la ĝisnunaj komisianoj: Post la konferenco okazis en la preĝejo honore al sankta Venceslao Sankta Meso, kiun celebris premonstrata pastro Miloslav Fiala. Tiu ĉi solenaĵo honore al la ĉefpatrono de la Ĉeĥlando estis vere belega, spirite profunda travivaĵo. Posttagmeze okazis detala trarigardo de la paroĥa preĝejo de Naskiĝo de la Virgulino Maria. Danke al erudicia vortakompano de fratino Drahomiř Budinská, oni povis detale sin konigi kun belega arĥitekturo kaj superba internaĵo de la preĝejo. Poste la partoprenantoj de la renkonto denove kolektiĝis en refektorio, kien venis ankaŭ la mescelebrinto pastro Inĝ. Miloslav Fiala, favoranto de la esperantistoj, ĉar siatempe, kiel studento, ankaŭ li partoprenis kurson de Esperanto, gvidatan de Jan Filip. Estinte presparolanto de la Ĉeĥa Episkopa Konferenco, li komentadis televidajn kristnaskajn kaj paskajn transmisiojn de la Papa “Urbi et Orbi”, dum kiuj li ĉiam akcente informis pri la Papaj bondeziroj kaj benoj ankaŭ en internacia lingvo Esperanto. Per lia ĉeesto kaj parolo li tre riĉigis la programon de la renkonto. Post li daŭrigis tre interesan parolon fratino Drahomiř Budinská, rilate al historio de Ĵeliva klostro. Tiu ĉi posttagmeza belega programo tre konvene anstataŭis la planitan promenon, por kiu la vetero ne estis favora. Vespere okazis en refektorio programo dediĉita al sankta Venceslao. Dimanĉe matene en la refektorio okazis rozaria preĝo en Esperanto kaj post ĝi oni eluzis la tempon por daŭrigo de la diskuto pri la venontjaraj aranĝoj. Post tio okazis Sankta Meso en la preĝejo, kiun celebris prioro de la klostro. Posttagmeze, kiam jam bele brilis la suno, okazis agrabla promeno tra Ĵeliv kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, danke al gvido de loĝantino de Ĵeliv. Post vesproj kaj eŭkaristia beno en la preĝejo okazis lasta kolektiĝo en la refektorio, por komuna kantado ĉe gitarakompano de frato Ladislav Mlejnek. Tiuj, kiuj ne devis forlasi Ĵeliv jam dimanĉe, forveturis lunde matene. Tiel finiĝis ne multnombra, sed bela renkonto surloke, kie dum komunista despoteca sistemo estis senjuĝe malliberigitaj 500 katolikaj pastroj. Pro pli gravaj nunjaraj aranĝoj en nia lando ni ne antaŭvidis pli multnombran partoprenon en tiu ĉi Ĵeliva aranĝo. Malgraŭ tio ĝi estis aranĝo bela kaj benita. Miloslav Šváček Premonstrata Klostro en Želiv en kvindekaj jaroj de la 20-a jarcento Premonstrata klostro en Želiv iĝis ia “superinterniga” koncentrejo. Plejmulto da provinciaj kaj eĉ konventaj superuloj venis ĉi tien tuj aprile 1950. Aliajn ĉi tien alveturigadis sinsekve Ŝtata Polico el ĉeĥaj kaj slovakaj koncentrejoj. Želiv funkciis kiel pun-koncentrejo: “Ni sendos vin en Želiv”, minacis la ordenanojn iliaj inspektantoj, se ili “discipline kulpiĝis”. Ne restis nur ĉe minacoj. Entute estis en Želiv reprezentantoj de dudek diversaj ordenaj komunumoj kun ĉirkaŭ 500 ordenanoj. Plejmulte estis ĉi tie jezuitoj, franciskanoj, salesianoj kaj redemptoristoj. Loĝigo estis simila kiel en kazernoj aŭ karceroj. Grandaj ĉambroj, tridek litoj, kelkaj lavujoj. Vekiĝo je la sesa, enlitiĝo je la deka vespere. Matene persona higieno, matenmanĝo en eksrefektorio. Kalkulviciĝo kun aljuĝo de laborejo. La labortempo nedifinita, ok ĝis dek horoj, laŭbezone eĉ pli. Multe da laboreblecoj disponigadis la koncentrejo mem: kuirejo, tolaĵlavejo, diversaj stokejoj, oficejoj, laborejoj. “Eminentuloj” flikis jutajn sakojn por teksfabriko en Humpolec. Al pli malproksimaj laborejoj oni transportis la pastrojn per traktoroj aŭ aŭtobusoj. Oni laboris en arbaroj, surkampe, precipe dum grenrikolto. Oni klasigis terpomojn por eksporto en Humpolec, fosis sablon en proksima sablejo, konstruis konstruaĵon por Ŝtata Polico de Jihlava en eksklostra parko. En fundamentojn de la konstruaĵo oni metis ŝtonojn, kiujn la pastroj, ofte ĝistalie en la akvo, septembre - oktobre, elportadis el rivereto Želivka. Al iuj pastroj tio ĉi kaŭzis daŭrajn sandifektojn. Ĉar la koncentrejo estis troloĝata, mankis akvo kaj estis necese elfosi novan akvodukton. Oni fosis ĝis profundeco de tri - kvar metroj en larĝeco de kelkaj metroj, sen sekurigo per tabulbaroj. Argilon oni elĵetis trifoje peretaĝe. Nur mirakle ne okazis grava vundiĝo. Dumlabore gardadis soldatoj de Ministerio de Internaj Aferoj. Ili ŝanĝiĝis en kelkmonataj tempintervaloj, por ke ili ne havu eblecon amikiĝi kun koncentrigitoj. La rilato kun civiluloj estis discipline punata. Post reveno el laboro estis kontrolo de stato de loĝlokoj. Se ne okazis terpombrigado, alia brigado aŭ instruado, estis libera tempo. Tio estis tempo por studado, legado, preĝado, meso. Bazajn tekstojn de la meso ellernis preskaŭ ĉiuj pastroj parkere. Iom da pano kaj vino oni ĉiam iamaniere akiris. La manĝaĵo estis mezkvalita. Komence regis malsato. La situacio pliboniĝis, kiam komencis venadi vizitantoj kaj oni permesadis paketojn, sed kiuj ofte parte, ofte tute, finiĝis ĉe gardistoj. Antaŭ grandaj festotagoj ricevadis la pastroj de ekstere tiom da paketoj, ke tio vekis malplaĉon de la gardistoj. La malplaĉon ili esprimadis per forprenadoj de la manĝaĵoj dum neregulaj kontroloj de la loĝlokoj. Foje ili ekspoziciis tiel forprenitajn manĝaĵojn en la manĝejo, ili alkondukadis tien la pastrojn, por ilin tie fotografi. Mallonge post tio aperis en iu ekspozicio foto-muntaĵo kun piedpremitaj pano kaj kukoj disĵetitaj surplanke, kaj ĉe tio surskribo: “Tiamaniere la pastroj rilatas la donacon de Dio!” (El libro de Václav Vaško "Nesilentigita II") Jaro 1951 Ni kune renkontiĝis en Želiv, en koncentrejo de devigaj laboroj. Sed tie ni ne povis resti kune, ĉar ili, episkopo Tomášek, D-ro Vašica kaj ankoraŭ aliaj “eminentuloj” estis de aliaj izolitaj, ili havis siajn laborlokojn (flikis grandajn jutajn sakojn de lano, kiu venadis eksporte). Nur flugtuŝajn silentajn salutojn ni iam interŝanĝis, eĉ ne estis permesite interparoli. Ĉiuj portis la sorton brave. Jaro 1968 Kiam tiujare ekestis kontraŭreligia moliĝo, estis esprimita deziro de Želivanoj: renkontiĝi ĉe “Penta pilgrimo” en Želiv. Estis faritaj preparoj. Al skriba demando, ĉu kun tio konsentas pastroj - Želivanoj, sac. D-ro Antonio Šuránek respondis: “Tre volonte mi konsentas kun renkonto en formo de pilgrimo ĉe Dipatrino de Želiv. Se neniu neatendita granda obstaklo tion malhelpos, mi alveturos pro dankemo por tio, kion mi en Želiv ricevis. Mi ĝojatendas viziton de Maria-sanktejo, kien ni ne rajtis eniri. Dum forveturo el koncentrejo mi tien rigardis nur per ŝlosiltruo...” (El libro P. Šuránek: Kukátka - Rigardiloj) REMEMOROJ PRI PAROĤESTRO JOSEF TOUFAR Dum Renkonto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio en Želiv okazis ankaŭ programo rilatanta persekutadon de la katolika eklezio fare de komunista regado en nia lando. Al tiu ĉi programo kontribuis ankaŭ fratino Jaroslava Hamajdová. Jen la teksto de ŝia parolado. Sinjoro paroĥestro Josef Toufar estis bela, gaja, agrabla kaj tre klera sinjoro. Li estis verdire nia familia paroĥestro. Mi konis lin de mia infanaĝo. Jam ekde la unua klaso de la baza lernejo li instruis al mi religion. Ĉar tiutempe en nia urbeto, kie estis anim-zorganto sinjoro paroĥestro Josef Toufar, posedis aŭtomobilon nur aŭtotransportisto E. L., estis do klare, ke por festotagoj, entombigoj kaj aliaj okazaĵoj de la sinjoro paroĥestro, en tuta paroĥo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, veturigis lin mia patro, ĉar li havis ĉevalojn kaj necesan ekipaĵon (kaleŝon, sledon). Sinjoro paroĥestro Josef Toufar devenas el kampula gento, tial li bone konis ĉiujn agrokulturajn laborojn. Mi memoras eventon en tempo de terpomkolektado. La patro alveturigis el la kampo plenĉaron da ensakigitaj terpomoj kaj kun la patrino li ilin forportadis en la kelon. Tiutempe preteriris sinjoro paroĥestro, li salutis, demetis surtuton kaj iris anstataŭi en la laboro mian patrinon. Da similaj pruvoj pri lia amo al la proksimuloj mi povus mencii tutan vicon. Se ni bone kondutis en la lernejo, bone lernis, alportis sinjoro paroĥestro libron “Kája Mařík” kaj kiu en la klaso plej bone legis, tiu ĝin legis laŭte por la tuta klaso anstataŭ instruleciono. Post la jaro 1948 kaj precipe en la jaroj 1949-1950 komencis komunistoj “furiozi” en tuta nia ĉeĥoslovaka respubliko. Kaj tiel same en nia urbeto, en kunlaboro kun Ŝtata Polico. Tiutempe jam estis nia sinjoro paroĥestro transloĝigita el nia urbeto en Číhošť ĉe Ledeč super Sázava. Tien transiris de ni ankaŭ instrui niaj instruistinoj, fratinoj Věra kaj Helena Wágnerová (ambaŭ instruis min en supera popola lernejo matematikon kaj ĥemion). Ankaŭ ili estis kredantaj kaj ĉiudimanĉe partoprenadis la Sanktan Meson en la preĝejo. Venis adventa dimanĉo la 11-an de decembro 1949 kaj dum la Sankta Meso ĉe prediko en paroĥa preĝejo de Ĉielenpreno de la Virgulino Maria en Číhošť komencis moviĝi kruceto sur la ĉefa altaro. Tion vidis 19 paroĥanoj, inter ili ankaŭ ambaŭ instruistinoj Wágnerová. Publike estis dirite: MIRAKLO! Kaj tio estis io por Ŝtata (komunista) Polico kaj por la “pintoj” de la komunista reĝimo, kiuj surbaze de “Miraklo de Číhošť” likvidis aktivadojn de la katolika eklezio eĉ kun multaj sacerdotoj. La paroĥestro Josef Toufar estis la 28-an de januaro 1950 forveturigita en malliberejon en Valdice, kie la anoj de speciala taĉmento de Ŝtata Polico (t.n. instrukciadaj grupoj) strebis de li eltrudi konfeson, ke la MIRAKLON li mem enscenigis. Kiam tion la paroĥestro rifuzis, ili lin tiel longe korpe kaj anime turmentis, ĝis lin enketisto - sadisto Ladislav Mácha batmortigis fermitan en la sako! Kiel mi persone konis sinjoron paroĥestron Toufar, li estis, kun ĉiu estimo al li, teĥnika mallertulo, des pli por povi etendi iujn dratojn de la predikejo al la ĉefa altaro - kiel tion faris Ŝtata Polico. Tuj post la MIRAKLO ĝi malpermesis eniron en la preĝejon kaj dum tri semajnoj ĝi tie sekrete, helpe de dratoj preparis ekmovigeblecon de la kruceto sur la ĉefa altaro. Tio estis komenco de ilia razio por fortreni pluajn kelkcentojn da pastroj en malliberejon, ekzemple Vít Tajovský, abaton de Želiv, Karlon Otčenášek, nuna ĉefepiskopon de Hradec Králové kaj multajn, multajn pluajn. Ĉiuj estis kondamnitaj je 12 ĝis 18 jaroj de severa prizona restado. Kelkaj tion sanstate ne eltenis, mortis kaj tiuj, kiuj tion transvivis, revenis hejmen kun subfosita sano. Kompreneble, ke estis likviditaj ankaŭ ordenaj fratulinoj. Estas granda eraro, ke pri tiuj malĝojaj aferoj la nuna junularo scias nenion, eĉ ne iliaj gepatroj! Jaroslava Hamajdová Aldone estas menciinde, kulmino de la dramo okazis en ŝtata sanatorio en Prago, kien torturitan pastron Josef Toufar ordonis alveturigi Ministerio de Internaj Aferoj. Polica eskorto alveturigis lin svenantan kaj la operacianta ĥirurgo jam ne sukcesis savi lian vivon. Li mortis vespere je la horo 21.30 la 25-an de februaro1950. La 28-an de februaro li estis entombigita en komuna tombo en Praha-Ďáblice. La operacianta ĥirurgo pli poste diris: “Sur la korpo de paciento estis fortaj postsignoj de torturado. La homo, kiun ni flegis, estis per eksterordinare brutala maniero batmortigita”. La 30-an de januaro 1950 kunlige kun miraklo de Číhošť estis arestita abato de premonstratoj Vít Tajovský kaj sekve pluraj du premonstratoj, tri jezuitoj, du redemptoristoj, unu franciskano kaj unu dominikano. La 31-an de marto okazis inscenita monstra juĝ-proceso, dum kiu estis al altaj karcer-punoj kondamnitaj ĉiuj senkulpaj akuzitoj. Abato de premonstrata klostro en Nová Říše Sac. Augustin Machálek ricevis la plej grandan punon - dumvivan prizon-restadon, Abato de premonstrata klostro en Želiv Sac. Vít Tajovský 20-jaran prizon-restadon, ktp. Bedaŭrinde, ĝis nun neniu el tiamaj komunistaj torturintoj kaj tiranoj estis punita pro iliaj teruraj krimoj. La justan juĝon ni do cedu al Plejjustulo - al Dio. HISTORIO DE LA KLOSTRO EN ŽELIV Sur kunfluejo de rivereto Želivka kun Trnávka jam dum multaj jarcentoj staras antikva klostro de Želiv. Fondita ĝi estis en la jaro 1139 pere de praga episkopo Otto kaj ĉeĥa duko Soběslav kaj lia edzino Adléta por benediktanoj, kiuj venis el klostro de Sázava. Sed post dek jaroj ili forlasis Želiv. Praga episkopo Daniel alvokis ordenajn kanonikojn el Steinfeld en Rejnlando. Komunumo de premonstratoj venis tien printempe en la jaro 1149, gvidita de beatulo Gotšalk. En malfacilaj komencaj tempoj helpis al ili episkopo de Olomouc Jindřich Zdík. Sub gvido de beata Gotšalk la ordena vivo en klostro de Želiv tre promesdone disvolviĝis kaj la komunumo baldaŭ estis kapabla fondi eĉ novajn klostrojn - en Geras (Aŭstrio), en Milevsko kaj klostron de fratulinoj premonstraninoj en Louňovice sub Blaník, en Dolní Kounice kaj en Pernegg (Aŭstrio). Jam en la antaŭhusana tempo estis la klostro grava spirita kaj ekonomia centro de la vasta regiono. Origine estis la klostro konstruita en romana stilo kaj post incendio ĝi estis renovigita en stilo gotika. En tempo de husanaj militoj estis la klostro dufoje konkerita kaj dezertigita. Multaj ordenanoj mortis kaj nur kelkaj sukcesis sin savi en Jihlava. Tuj post malapero de la danĝero oni strebis la ordenan vivon en Želiv renovigi. La preĝejo estis denove konsekrita en la jaro 1462. Finon de tiuj ĉi streboj kaŭzis ĉeĥa reĝo Georgo el Poděbrady, kiu en la jaro 1467 donacis la klostron al sinjoro Burian Trčka el Lípa. La premonstratoj estis elpelitaj. Rifuĝejon ili trovis en Jihlava. La komunumo ekzistanta ekster la klostro post cent jaroj formortis. La ordena vivo en Želiv estis renovigita en la jaro 1622. Tiam la Abato de Strahov Kašpar Questenberk la klostron aĉetis. Unue estis renovigita la preĝejo kaj poste estis konstruita la konstruaĵo de konvento. Intertempe la klostro denove akiris memstarecon. La unua abato post la renovigo estis elektita Siard Falco. Liamerite la klostro denove fariĝis spirita, ekonomia kaj kultura centro. Ankaŭ estis fondita klostra filozofia-teologia studado. La unua duono de la 18-a jc. estis la tempo de granda disfloro de la klostro dum ĉeesto de Abatoj Jeroným Hlína kaj Daniel Schindler. Post granda incendio en la jaro 1742 estis la klostro renovigita en stilo de baroka gotiko fare de Johano Blažej Santini. En tempo de jozefismaj reformoj la klostro sin savis antaŭ la nuligo. La premonstratoj transprenis gimnazion en Německý (Havlíčkův) Brod. Dum longaj dekjaroj ili poste la gimnazion administris kaj ankaŭ gravmaniere kontribuis al nacia regeneriĝo. Komence de la 20-a jc. la klostro denove bruliĝis, sed bonŝance ne la preĝejo kaj konvento. La konstruaĵo de abatejo estis renovigita en pseŭdobaroka stilo kaj ornamita en stilo secesa. En la jaro 1950 estis la klostro fare de komunistoj nuligita, sinjoro Abato Vít Bohumil Tajovský enkarcerigita. En la klostro estis establita koncentrejo por al komunista reĝimo nekonvenaj pastroj kaj ordenanoj (koncentrejo - karcero sen verdiktoj). De la jaro 1957 ĝis la jaro 1992 estis en la klostro psiĥiatria sanatorio. La ordena komunumo en la parton de la klostro povis reveni maje 1991. (Hroznata Pavel Adamen, O.Praem.) Alveturante al Želiv el ĉiuj direktoj, el la klostra komplekso ni unue ekvidos duopon de 44 m altaj prismformaj turoj de la preĝejo de la Naskiĝo de la Virgulino Maria. Se ni poste staras antaŭ la preĝejo, kiu estas ankaŭ preĝejo paroĥa de paroĥo Želiv, ni vidas, ke la turoj el fronta aspekto kunpremas poligonan arkadan vestiblon, la ŝatatan konstru-elementon de la arĥitekto Santini. Malantaŭ ĝi la daŭrantan fasadon finigas triangula frontono, surpinte kun gotika monstranco el cizelita fero, kiu estas atributo de sankta Norberto kaj elokventa atestanto de la eŭkaristia honorado de la premonstratoj. Ĉe eniro en la preĝejon aperos antaŭ ni vidaĵo de trinava halo kun emporoj. Santini ĉi tie eluzis dispozicion de la preĝeja konstruaĵo kaj li strebis pri centraligo de la spaco, al kio bone helpas stuka ripa volbo el giradaj steloj, ankaŭ elpendigitaj boltoj en arkadoj. Longeco de ĉefa navo estas 30 m, pastrejo havas longecon 20 m kaj larĝecon 8 m, la trinavo estas larĝa 22 m. La ĉefa navo estas alta 20 m, la flankaj navoj 19 m kaj pastrejo 18 m. La interna ekipaĵo de la preĝejo devenas plejparte el la 1-a duono de la 18-a jc., kiam ĝi estis havigita pere de abatoj Jeroným Hlína, Daniel Schindler kaj Arnošt Morávka post granda incendio jare 1712. Iuj ne tro feliĉe faritaj aranĝoj devenas el fino de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj. El origina freska ornamaĵo de la preĝejo restis nur ok freskoj sur pilieroj de ambaŭ emporoj, prezentantaj sanktajn evangeliistojn Mateon, Markon, Lukon kaj Johanon kaj kvar grandajn okcidentajn ekleziajn instruistojn sanktajn Aŭgustenon, Ambrosion, Hieronimon kaj Gregoron la Grandan. Ili estas verŝajne verko de Jan Kalina, naskiĝinto el proksima Sedlice (nask. 1684), kiu helpe de Siard Nosecký (1693-1753), premonstrato de Strahov, kreis ankaŭ la freskojn nun jam neekzistantajn. Arĥitekturo de Santini celas kunigi la spacon de la preĝejo, kiel jam estis dirite. Tio nin alkondukas al interesa ideo, kiun ni devus respekti ankaŭ en aliaj preĝejoj: do klopodi rimarki reciprokajn rilatojn inter apartaj elementoj de la ornamaĵo, ne stari nur en muta miro antaŭ unu bildo aŭ statuo, sed percepti tutaĵon kaj precipe ne forgesi tion, kial estis tiuj ĉi valoraj verkoj kreitaj (por honoro kaj gloro de Dio) kaj kia ilia tasko estas en la preĝejo, t.e. montri modelojn de la kristana vivo, kredon je kunuleco de la sanktuloj kaj eternan vivon (ili estas konstante kun ni!) kaj precipe alproksimigi nin al Dio. (J. Z.Chamouz, O.Praem.) Nunjare oni celebras gravan jubileon kvaronjarcentan datrevenon post la lasta IKUETendaro de Herbortice, okazinta en Ĉeĥio en tiama Ĉeĥoslovakio. Estas do konate, ke tiuj tendaroj okazadis en kondiĉoj de ekzisto de krimeca totalisma komunista sistemo ekde la jaro 1969 ĝis la jaro 1977. Dum la naŭa tendaro en la jaro 1977 okazis invado de la ŝtata polico en la tendaron, celante ĝin likvidi. La juĝproceso pro organizado de la tendaroj kun religia enhavo kontraŭ la tendarestro Miloslav Šváček kaj pastro Vojtěch Srna okazis en la jaro 1979. La 8an de junio 2002, do post 25 jaroj, okazis renkontiĝo de ekstendaranoj en pilgrimloko Hory apud urbo Česká Třebová. La renkontiĝon partoprenis 60 ekstendaranoj ne nur el Ĉeĥio, sed ankaŭ el Slovakio kaj Pollando. En la surmonteta kapelo de la Virgulino Maria okazis Sankta Meso kiel dankesprimo por la naŭ IKUEtendaroj, kiuj tiutempe, dum forta persekutado de la eklezio, postlasis ĉe junaj partoprenintoj religian influon kaj orientiĝon por la tuta vivo, kiel tion atestis dum la renkontiĝo tiom multaj tiamaj ekstendaranoj, ofte kun larmoj en la okuloj pro dankemo kaj ĝojo. La Sanktan Meson celebris du pastroj ekstendaranoj: Xaver Josef Kobza kaj Bohuslav Půlkrábek. Kuncelebris ankaŭ kapelano de Česká Třebová. En homilio, en la festotago de Senmakula Koro de V. Maria, la pastro Bohuslav belege parolis honore al la Senmakula, al kiu ĉiam filece rifuĝadas la katolikaj esperantistoj. Post la Sankta Meso kaj komuna fotografado okazis en la apuda restoracio komuna tagmanĝo kaj amikeca interbabilado ĝis vesperaj horoj. Ĉeestis ankaŭ alia pastro ekstendarano Jozefo David kaj venis ankaŭ Episkopo Jozefo Kajnek, tiama ofta gasto de la tendaro. La ĉeestintaj ekstendaranoj certe ne forgesos la belegan renkontiĝon same, kiel la tendaron mem. Oni deziras okazadi la renkontiĝojn jam pli ofte, eĉ ĉiujare. La iamaj IKUEtendaroj en Herbortice estu por ni modelo, kiel evangelizadi eĉ spite de malfavoraj ekzistkondiĉoj. Miloslav Šváček Dudek kvin jaroj antaŭen rigardante per la homaj okuloj estas sufiĉe longa tempo, sed retrorigardante mi dirus: Ĉu estas eble, ke jam forpasis tiom da jaroj? Venis invito partopreni renkonton de iamaj tendaranoj. Tre alloga invito vidi denove tiujn, kun kiuj mi travivis antaŭ kvaronjarcento centon da agrablaj feriaj tagoj en sino de la Dia naturo en Herbortice. Kiom da ili alveturos, ĉu ni rekonos nin reciproke post tiel longa temppaŭzo? Ĉi tiuj kaj similaj demandoj svarmis en mia kapo, kiam mi estis forsendanta la aliĝilon. Venis la koncerna tago. Ĉe la restoracio Na horách (Sur Montoj) en Česká Třebová viciĝis aŭtomobiloj, el kiuj eliĝis ekstendaranoj. En plejparto de la vizaĝoj mi ekkonis la konatajn trajtojn, sed nomoj de ili ne plu formiĝis en mia kapo. Ni prefere prezentis niajn nomojn ĉe manpremo kaj saluto. Baldaŭ ni konstatis, ke iom post iome fariĝis el nia multnombra aro denove ĝoja sampensanta familio. Per kio oficiale komenci nian ĉi-tiean ĉeeston? Kompreneble pere de multaj dankoj al Tiu, kiu permesis al ni ĝisvivi ĉi tiun tagon. La malgranda pilgrimkapelo sur la monteto certe estis mirigita, kiam ĝiaj spacoj pleniĝis per entuziasmaj gefratoj, kantantaj ritmajn kantojn ĉe akompano de du gitaroj, post dudek kvin jaroj, kvazaŭ ĉi tie ne estus jam homoj vere maturaj, eĉ avoj kaj avinoj, sed vigleca junularo. Nova bildo super la altaro, kiu anstataŭas la bildon forŝtelitan, kompreneble per pentrostilo ne kongruas kun ceteraj bildoj, tamen ĝi elspiras agrablan atmosferon de ideala harmonia familio, tiukaze de la Sankta familio; almenaŭ mi tion tiel sentis. Tri pastroj kuncelebris la Sanktan Meson, el kiuj la plej aĝa - pastro Xaver venis de malproksime el Písek. Kaj poste ni jam altabliĝis en la restoracio, kie estis jam ĉio preparita por nia korpa fortiĝo - la tagmanĝo por sesdeko da partoprenantoj el ĉiuj partoj de nia lando; venis ankaŭ amikoj el Slovakio kaj Pollando. Ĉi tie ni ankaŭ poste aŭdis el la buŝo de nia prezidanto Miloŝ historion de la fino de la lasta tendaro en Herbortice kaj pri ĉio, kio poste sekvis. Amika babilado, interŝanĝo de vivspertoj, rakontado pri familiaj historioj kaj rememoroj je okazintaĵoj, kiuj okazis antaŭ dudek kvin eĉ pli ol tridek jaroj. Kaj vespere ekstartis aŭtomobiloj, por forveturigi la ĉeestantojn denove en realan ĉiutagan vivon. Adiaŭ, karaj geamikoj! Ĝis la revido, laŭ volo de Dio, post kvin jaroj, kiel tion promesis la aranĝantoj de la renkonto, al kiuj ni tre kore dankas. Marta Lorková JAM APRILE OKAZIS RENKONTIĜO DE IKUEJ En la tagoj de la 5-a ĝis la 7-a de aprilo okazis en ĉefurbo de Slovakio Bratislava renkontiĝo de junaj samideanoj - IKUEJ-anoj. Nia grupo ne estis vere granda, nur naŭnombra, sed la atmosfero de la amikeco kaŭzis tagojn plenajn de ĝojo per komunaj travivaĵoj. Vendrede ni loĝigis nin en salesiana domo, kiu troviĝas ĉe arbaro en rando de la urbo. Sabate ni ludis “urban ludon”, kiun preparis Paŭlo Petrík. Dum la interesa aktiveco ni pli bone ekkonis Bratislavon. Ni trairis ankaŭ konatan Bratislavan ponton kaj ni ekrigardis la urbon el la supra restoracio. Vesperon ni travivis komune kantante kun gitaro, babilante kaj gaje ludante. Dimanĉe ni vizitis perpiede antikvan kastelon Devín. Tiu loko estas vere interesa kaj belega, do ni pasigis tie ĉiun eblan dimanĉan tempon. La bela tempo rapide forpasis. Paŭlo Petrík kaj Marcela Dobiášová restis en Slovakio, ni - Luděk, Petr, Lukáš, Blanka, Radka, Mirka kaj mi - mansvingis el trajno por lasta saluto al niaj gefratoj, kaj kun espero pri venonta renkontiĝo en Kroměříž okaze de la IKUE-Kongreso kaj la postkongresa renkontiĝo en Dub, ni forveturis hejmen en Ĉeĥion. Ĝis la revido dum aliaj nunjaraj aranĝoj. Jana Kořístková LA MILITO EN KONGO DR - La situacio de la Eklezio De 1998 la milito furiozas en Kongo DR. Dum tiu milito, en kiu jam mortis pli ol du milionoj da gekongolandanoj, estas la viktimo ankaŭ la Katolika Eklezio. En la okupataj teritorioj multaj pastroj estis/estas murditaj, interalie ankaŭ Lia Ekscelenco Mons. Kataliko, Episkopo de Bukavu, oriente de Kongo DR, kie estras la ribelantaro subtenita de Ruando (lando oriente de Kongo DR). De tempo al tempo en tiuj medioj pastroj kaj katolikaj paroĥoj estas la celoj de vandalismaj agoj, farataj de ribelantaroj kaj iliaj mastroj - ruandanoj. Menciinda estas la atenco dum la lasta Palmdimanĉa Sankta Meso, dum kiu estis murditaj unu pastro, kelkaj kristanoj (inter ili eĉ kelkaj infanoj), kaj vundita estis la celebranta Episkopo, kiu malgraŭ tio daŭrigis la mescelebron kuraĝe ĝis la fino. La katolika religio estas la plimulta religio en Kongo DR kun kvardek ok diocezoj kaj kvin ĉefepiskopejoj. La Eklezio konstruis multajn lernejojn, universitatojn, malsanulejojn kaj efektivigis multajn sociajn ellaboraĵojn, kiuj estas la fiereco de Kongo DR. Do en Kongo la Katolika Eklezio estas motoro de progreso de la landdisvolviĝo. Ekde ĉiam la Eklezio engaĝiĝas en serĉado de la paco, de la starigo de demokratia socio. Menciinda estas la prezidanteco de Nacia Konferenco (1992) de Lia Ekscelenco Mons. Laurent Mosengo, Ĉefepiskopo de Kisangani (en orienta provinco, kie okazadas la masakroj de la popolo) kaj la aktiva kaj sindonema engaĝiĝo de Lia Ekscelenco Kardinalo Frederic Etshou, Ĉefepiskopo de Kinshasa kaj Prezidanto de Episkopa Konferenco de Kongo DR, dum la dialogo inter kongolandanoj (aprilo 2002) pri la serĉado de solvo de la krizo en Kongo. La tuta situacio en Kongo DR estas vere tragedia. Entombigi la homojn en Kongo DR fariĝis en tiu riĉa lando ĉiutaga, ĉiuhora realaĵo. Milmiloj da infanoj estas sen lerneja instruado, funkciuloj sensalajritaj (aŭ sen signifa salajro). Humana tragedio. Ni alvokas la legantojn de Dio Benu preĝi intence de la Eklezio kaj ekrego de la paco en Kongo DR. Jean Bosco Malanda, LR de IKUE en Kongo DR
Reala
statistiko de la 55-a IKUE-Kongreso 1. Ĉeĥio
60+6* *Sesnombra grupo de infanoj el Česká Třebová dum lastaj du kongresaj tagoj. Proksime loĝantaj ĉeĥaj kongresanoj partoprenis la kongreson, sed loĝis hejme. Ni publikigas kelkajn skribajn reagojn de la kongresintoj, esprimantaj siajn sentojn kaj opiniojn pri la 55-a IKUE-Kongreso en Kroměříž, por ke ni ankoraŭ unufoje turnu nian rigardon al tiu ĉi kongreso, ol ni turnos la rigardon al la venontjara kongreso en Rimini. S-ino Maria Mickle, Pollando: “Kara Miloslav, mi ĝojis partopreni la kongreson en bela urbo, kie vi bone ĉion organizis. Mi sendas al vi la fotojn, kiujn mi faris”. S-ro Jan Kašpárek, Ĉeĥio: “Kara frato, ankoraŭfoje mi gratulas pro tiel unika kongreso en Kroměříž, kiun vi tiel sukcese kapablis organizi”. S-ro Inĝ. Bohdan Wasilewski, Pollando: “Korajn dankesprimojn por bonege organizita 55-a IKUE-Kongreso en la bela urbo Kroměříž kaj por via tre utila kaj bone redaktata Dio Benu”. S-ino Eva Hoffmannová, Ĉeĥio: “Mi dankas por Dio Benu, ĝi estas bela memoraĵo pri la kongreso en Kroměříž. Tre plaĉis tie al mi kaj tre mi aprezas vian organizan aktivecon. Mi sendas aliĝilon por IKUE”. Sac. Franjo Gruić, Kroatio: “Post nia 55-a Kongreso de IKUE en Kroměříž kaj ĉirkaŭaĵo ni veturis al Praha kaj restis tie du tagojn kaj poste bone reveturis hejmen. Dankon por la Kongreso! Sanon kaj ĝojon al vi! Dio benu! S-ro Lech Kosieniak, Pollando: “Koran dankon pro regula sendado de tre bone redaktata de vi kaj tre valora gazeto “Dio Benu”. Gratulon! Mi sendas fotojn el Kroměříž, kie partoprenis kiel la plej juna 2-jaraĝa Maria Konstancja Kościelniak kun patrino Joanna la 55-an Kongreson de IKUE”. Dankon! S-ro Miroslav Smyčka, kantisto, Ĉeĥio: ”Mi dankas vin, ke vi ebligis al mi ĉeesti, kaj mi restas en la sincera admiro pro via grandioza kongresa organiza laboro”. Dankon al vi, frato Miroslav, por kantoj kaj precipe por belega koncerto, per kiu vi tre riĉigis la kongresan programon. Zofia Kamieniecka, Pollando
S-ino Zofia Kamieniecka, Pollando: “Tutkoran dankon pro bele organizita 55-a Kongreso de IKUE en Kroměříž, pro riĉa kaj interesa programo, kiu postlasis en la koro neforgeseblajn rememorojn. Mi dankodiras ne nur en mia nomo, sed ankaŭ en la nomo de la fratoj Leszek Łęgowski kaj Bogusław Sobol. Estis granda ĝojo por ni interdividi niajn pensojn kun multnombra frataro per prezentado de niaj versaĵoj. Mi mem tre ĝojas, ke mi povis prezenti miajn verkojn kune kun la fratoj Leszek kaj Bogusław en la Pola Vespero. Pro tio koran dankon, ankaŭ pro la 3-a n-ro de la revuo “Dio Benu”, belege dediĉita al la Kongreso”. KROMĚŘÍŽ - urbo de la 55-a IKUE-Kongreso
POSTKONGRESAJ EĤOJ DE LA PARTOPRENINTOJ S-ro Leszek Łęgowski, Pollando: “Tro rapide trapasis la belegaj tagoj dum la IKUE-Kongreso en “fabela” urbo Kroměříž. Finiĝis varma julia monato, jam baldaŭ finos sian kuradon la aŭgusto. Tamen en la okuloj kaj profunde en niaj koroj restos neforgeseblaj tagoj, plenaj de belegaj religiaj kaj amikecaj interrilatoj, pri kio pruvas mia versaĵo pri Kroměříž”. S-ino Anna Lászay, Hungario: “Kun ĝojo mi legis kongresan Dio Benu. Mi estas tre kontenta pri la 55-a IKUE-Kongreso. Ĉiuj programoj estis bonege organizitaj. Mi ĝuis ankaŭ la ekskursojn al la diversaj belegaj lokoj, ĉu urboj, ĉu pilgrimlokoj, aŭ la belega abismo, kun la grotaro. La “adiaŭa” vespero kun abunda kultura programo pruvis, ke estas multaj talentoj, kiuj nur dum tiaj ves-peroj kontribuas. Tamen mi aŭskultus ilin pli ofte, same kiel mian kolegon, Miroslav.” Koran dankon ankaŭ al vi, fratino Anjo, por belega koncerto kaj belegaj kantoj. Mgr. Stanisław Śmigielski, Pollando: “Por mi mem la plej kortuŝa kaj plenplena de vere koraj travivaĵoj estis la vespera spirita koncerto de kantisto frato Miroslav Smyčka en gotikstila preĝejo de sankta Maŭricio. Mi tre ege travivis tiun belegan kortuŝon kaj mi pensas, ke tiu koncerto dum la kongreso estis tre serioza preĝo al Dio la Patro, tamen kun la granda influo kaj helpo de la Sankta Spirito. Mi, nesciante kial, pensis dum tiu koncerto pri multaj martiroj de la ĉeĥa kaj slovaka eklezioj kaj pri multaj herooj, ankaŭ esperantistoj, kredantoj, fideluloj. Estis multaj diversaj Sanktaj Mesoj, preĝoj, tamen la kongreso sen tiu preĝo al Dio la Patro, kantita de esperantisto - Majstro Miroslavo - estus neplena. Mi volus aŭskulti la Majstron Miroslavon iam dum Preĝtagoj de esperantistoj en Klostro sur Hela Monto en Ĉenstoĥovo antaŭ altaro de Nigra Madono. Koran dankon, frato Miroslavo.” S-ro Bogusław Sobol, Pollando: “Vere bonega estis la kongreso. Bona programo, amikeco, amo, Esperanta etoso religia. Mi ĝojas, ke mi havis eblecon partopreni tiel bone preparitan kongreson. Mi ankaŭ ĝojas, ke multaj polaj gesamideanoj partoprenis. Ankaŭ mi dankas, ke mi kun miaj gekolegoj havis la eblecon aranĝi polan poezian vesperon. Vere neforgeseblaj estas la tagoj en Kroměříž. Jam urbo mem estas belega kun historiaj objektoj, ĉarma, pitoreska, ĝi tre plaĉis al mi. Ankaŭ mi rememoras vizitojn de famaj pilgrimlokoj kaj grotoj. Kiam mi interparolas aŭ korespondas kun miaj geamikoj, mi aŭdas aŭ legas, ke ĉiuj estas kontentaj.” S-ro Henryk Borkowski, Pollando: “Plenkore mi dankas pro ricevita “kongresa numero de Dio Benu”. Kun granda plezuro mi legas ĝin kaj almenaŭ tiamaniere mi revenas per pensoj al la tagoj inter la gesamideanoj en belega urbo Kroměříž.” Fratulino Katarina Němcová, Slovakio: “Mi kore vin gratulas por la sukcesa aranĝo de la kongreso. Miaj gepatroj rakontis al mi pri ĝi. Ili estis ege kontentaj kun la programo kaj la etoso de la kongreso.” S-ro Hermann Josef Horrix, Germanio: “Mi denove volas konfesi, ke mi ĝuis la kongreson, kiun vi tiel bonege preparis, kiel kutime oni devas diri!” S-ino Halina Fialová, Pollando: “Mi skribas nome de blindulino Zuzanna Jankowska kaj ŝia filo. Ili estas tre dankemaj al vi, admiras bonan organizadon, interesan programon kaj vian grandan zorgon pri ĉiuj partoprenantoj. Unuvorte ili estas tre kontentaj. Tre karaj gefratoj, antaŭ ol ni faros punkton post “nia 55-a” kaj turnos la rigardon al la venontjara 16-a EEK, mi volas ankoraŭ danki al ĉiuj, kiuj publikigis kongresajn artikolojn en gazetoj aŭ revuoj (Heroldo de Esperanto, La Ondo de Esperanto, Frateco, Naše rodina, Gazeta lokalna, Katolický týdeník, Týdeník HIT Kroměřížska, Letero de la Animzorganto, Litova Stelo, Starto ktp.), aŭ informis pri la kongreso pere de radiostacioj (Proglas, Kroata Nacia Radio) aŭ alimaniere. La kongresaj travivaĵoj plifirmigu la amon al Dio kaj proksimuloj kaj helpu en plivigligo de la katolika E-movado. Ankoraŭ lastan rigardon de sur la kastela turo al la kongresejo, kiun ebligis al ni fratino Mickle, kaj ĝis la revivo venontjare en Rimini. Via frato Miloslav DUA DINASTIO DE LA ORGENISTOJ EN LATVIO (En la numero 2/2002 ni priskribis unuan dinastion, nun sekvas priskribo de la dua) Sed nun pri la dua dinastio de orgenistoj, kies komencon oni trovas en la fino de la 19-a jc. en unu el pli foraj de Rigo anguletoj paroĥejo Landskorono en Latgale*. Boleslavo Jermaks naskiĝis en la jaro 1880 en distrikto Šķaune, kiu tiutempe inkludis en si la paroĥejon Landskorono. La familio havis kvar fratojn, sed la terpeceto de bieno estis tre malgranda kaj preskaŭ ne sufiĉis por du. Du ceteraj devis posedi ian metion. Boleslavo estis religioza kaj li ŝatis preĝejan muzikon, pro tio oni decidis, ke la junulo iĝos orgenisto. De komenco li lernis ĉe loka paroĥa orgenisto, poste lin instruis litova orgenisto kaj komponisto Joza Naujalis. En la jaro 1923 post la fondiĝo en Daugavpils de Popola Konservatorio, Boleslavo daŭrigis lernadon ĉe estro de la Konservatorio orgenisto Nikolao Vanadziņš. Paralele li plenumis laboron de orgenisto en Šķaune, poste en Naŭjene. Precipe produktiva estis la laboro en tridekaj jaroj, kiam li komencis labori en preĝejo de la urbo Preiļi. En la jaro 1936 li tuj akcelis agadon por kolekti monon kaj konstrui novan orgenon. En la jaro 1938 oni kontraktis kun Latvia majstro Herberto Kolbe (nask.1887) kaj estis interkonsentite, ke la nova orgeno havu 24 registrojn kaj 1414 orgentubojn. Baldaŭ la paroĥejo sukcesis aĉeti novan pneŭmoinstrumenton kun du manualoj kaj unu pedalo. Por tiu tempo la orgeno havis modernajn dispoziciojn: registron de trumpetoj (Trompeti 8`) en la Ia manualo, registron de hobojo (Oboe 8`) en la manualo la IIa kun ladkurtenoj, registron de trombonoj (Posaune 16`) en la pedalo. La nova instrumento havis brilan “familion” de principalaj registroj kaj fortan registron de miksturo (Mixtur - miksita helpvoĉo ĉe orgeno). La nova orgeno senteme influis la societan muzikan vivon en paroĥo. Boleslavo formis fortan koruson, kiun dum la pli gravaj festoj akompanis la blovinstrumenta orkestro, fondita ankaŭ danke al Boleslavo. Laboro ĝojigis ne nur iniciatoron, sed tutan taĉmenton kaj parohejon. Simile la plej juna frato Antonio Jermaks (nask.1892) elektis profesion de orgenisto, kaj en 30-aj jaroj studis en la Konservatorio ĉe Nikolao Vanadziņš. Li finis studi ricevinte neplenan superan klerecon. Li laboris kiel orgenisto en urbo Kārsava, sed ĉe la fino de la Dua Mondmilito li translokiĝis Pollandon, kie en urbeto Ustka li loĝis ĝis fino de sia vivo kaj laboris kiel loka orgenisto kaj instruisto. Sed vivo-vojo de Boleslavo Jermaks kondukis lin al paroĥoj Baltinava, Šķaune, Mērdzene kaj Dagda. Post la milita periodo Boleslavo kun sia edzino Juzefa kaj gefiloj translokiĝis Rigon, kie ekde 1953 li laboris kiel orgenisto en la preĝejo de sta Alberto, poste kiel orgenisto en la preĝejo de sta Antonio ĝis la fino de sia vivo. Li forpasis post proksimume 50-jara laboro kiel orgenisto en la jaro 1970. Samtempe plenkreskis kaj maturiĝis posedantoj de tiu ĉi metio liaj du filoj: Romualdo (nask. 1931 en Šķaune) kaj Jānis (nask.1937 en Preiļi). Tuj daŭrigante la patran laboron Jānis (Johano) komencis labori kiel orgenisto en la preĝejo de sta Antonio. Ekde la jaro 1983 kune agadas kaj dispartigas laboron lia edzino orgenistino Rita Jermaka (nask. 1958). Post la finiĝo de mezlernejo, en la jaro 1988 Rita plialtigis sian profesian rutinon kaj komencis studi en lernejo de orgenistoj ĉe preĝejo de sta Alberto. Poste geedzoj ricevis laboron en la preĝejo de sta Francisko, kie ili laboras ĝis nun. Post ilia alveno la muzika vivo de tiu ĉi preĝejo disfloris. Nun en la preĝejo de sta Francisko agadas tri korusoj: veterana, koruso de junuloj kaj infana koruso. Dum festaj Diservoj partoprenas ensembloj de blovinstrumentoj, violonistoj, profesiaj solistoj. Ofte de tiu ĉi preĝejo Latvia Televido faras disaŭdigon de Diservoj. Ĉe preĝejo funkcias ankaŭ la Katolika Seminario, pro tio Diservojn partoprenas studentoj de Seminario estontaj pastroj, kaj tio estas vera inventaĵo por ilia estonteco. Oni povas konfirmi, ke estontaj pastroj ĉi tie ricevas influon de sublima valoraĵo de preĝeja muziko, kaj tio akcelas ilin al muzikaj aktivaĵoj en estontaj laborlokoj. Al cirklo de orgenistoj apartenas ankaŭ pli junaj branĉoj de gento Jermakoj. Pli juna fratino de Rita finis lernejon de orgenistoj kaj tuj eklaboris kiel orgenistino en la preĝejo de sta Antonio. Siavice filino de Jānis kaj Rita Renāte jam dum studado en konservatorio paralele partoprenis en muzika vivo de la preĝejo de sta Francisko, kelkajn jarojn laboris kiel koncertmajstrino por koruso de junuloj, fojfoje pliriĉigante Diservojn kun violonludado. Nun ŝi daŭrigas studadon kaj samtempe laboras kiel orgenistino en la katolika preĝejo de distrikta urbo Talsi kaj priservas kelkajn vilaĝajn preĝejojn. Ankaŭ du pli junaj fratoj de Renate, jam estintaj ministrantoj dum Diservoj partoprenas preĝejajn korusojn. La plej juna Francis lernas kaj bone posedas blovinstrumenton. Sed profesian vojon de muzikisto kaj komponisto elektis la dua filo de Boleslavo Romualdo Jermaks. En la jaro 1962 li finis kiel komponisto kaj orgenisto la Ŝtatan Konservatorion de Jāzeps Vītols, hodiaŭ alinomitan kiel Latvia Muzika Akademio. Romualdo estas ankaŭ ano de la Latvia Komponista Unio. La nombro de diversaj kompozicioj estas vere granda (pli ol 800) kaj la paletro de ĝenroj abunda kaj kolora. Tamen la apartan atenton la komponisto dediĉis al orgena muziko, spiritenhavaj vokalaj kompozicioj, instrumentaj ĝenroj kaj preĝeja muziko. En la orgena muziko Romualdo estas la plej rendimenta komponisto en Latvio. El disvolvitaj komponaĵoj oni devas prinoti kvar koncertojn kun orgeno kaj orkestro, du koncertojn por orgeno sole, koncertojn por diversaj soloinstrumentoj (violono, fluto, trumpeto) kune kun orgena muziko, tri sonatojn por orgeno, ses kajerojn, enhavantajn Latvajn popolkantojn kun orgeno kaj ankaŭ diversajn aliajn instrumentĝenrajn versojn kun orgeno, kaj variaciojn, tokatojn, preludojn kaj fugojn. Same abundaj estas komponitaĵoj por preĝeja muziko. La favoran lokon okupas 14 mesoj por korusoj, latine kaj latvalingve, akompanataj per orgeno. Inter tiuj estas la Missa solemnis dediĉita al Papo de Romo Johano Paŭlo la IIa, favore al lia vizito de Latvio en la jaro 1993. Ankaŭ disvolvigita Solena Meso por solistoj, koruso, du trumpetoj, du ĉaskornoj kaj orgeno, la Meso de sta Francisko por solistoj, koruso, orgeno kaj kamerorkestro. Aliĝenraj kaj per orgeno akomponitaj Te Deum, Rekviemo, la Psalmo 129, Surexit Christus kaj aliaj. Por miksitaj kaj aparte por virinaj korusoj kompilitaj kaj volume eldonitaj Kristnaskofestaj kaj Paskaj Kantoj. Regule la komponaĵoj de R. Jermaks sonas en la Doma Katedralo, kiu nun denove akiris preĝejan statuson. Tiu ĉi ejo servas kiel la plej belsona koncertsalono en Rigo. La komponaĵojn de Romualdo oni povas aŭdi dum Diservoj ne nur en Latviaj preĝejoj, sed ankaŭ dum muzikaj festivaloj eksterlande. Konstantan krean laboron kun orgenistoj la komponisto havas en pluraj preĝejoj, sed precipe sukcese tio okazas kun orgenistoj el la preĝejo de sta Francisko kun Rita kaj Jānis Jermakoj. Oni rajtas ĝin nomi kiel laboratorio, kie ili aprobas novajn mesojn, novajn ekleziajn kantojn. Dum la lasta jardeko la muziko de R. Jermaks konstante sonis en la Aglona Baziliko (tiu ĉi mirinda sanktigita loko meritas apartan priskribon), la plej populara loko de Latvia orienta regiono. Ĉiujare la 15-an de aŭgusto, en la Tago de Ĉielenpreno de la Virgulino Maria, kunvenas pli ol 200 mil kredantoj, kelkdek miloj da piligrimoj kaj ne nur el Latvio. Ĝuste tiam okazas pli solenaj Diservoj, kiujn partoprenas bonaj korusoj kaj orkestroj. Tie oni plenumas la plej malfacilajn mesojn, komplikajn partiturojn por simfoniaj aŭ blovinstrumentaj orkestroj. Jam preskaŭ neeblas imagi tiajn aranĝojn sen komponaĵoj de R. Jermaks. Forte ligita kun laboro de Romualdo estas agado de lia edzino Ilma Grauzdiņa, kiu laŭ profesio estas muzikologo. Ŝi skribis multajn artikolojn pri orgena muziko, Diservaj koncertoj, kaj estis aŭtorino de anotacioj de sonbendigo aŭ CD ROM. Pli granda tiukampa laboro estas la monografia libro pri Latvia orgenmuzika kulturo Millange la Orgeno Ludas, kun subtitolo La Libro pri Latviaj Orgenkonstruistoj, Ludistoj, Instrumentoj kaj Muziko. La libron lanĉis la eldonejo "Liesma" (Flamo) en Rigo, 1987. Jen tia estas la rakonto pri dinastio de Jermakoj, kaj mi tuŝis la temon, kiamaniere de la unu al la alia generacio oni transdonis kaj samtempe renovigis muzikajn tradiciojn en nia lando. Dum lasta jardeko oni establigis tradicion, ke en katolikaj preĝejoj la Diservojn oni plenumas nacilingve, kaj en orienta parto de Latvio (nomata Latgale) en loka dialekto. La alia tendenco en la hodiaŭa mondo pliampleksiĝo de tradiciaj muzikaj ĝenroj. Dum la lastaj jaroj ankaŭ tiudirekte oni multon faris. Tamen kiel unu el la plej ĉefaj kriterioj por la muziko oni taksu kiel vere religian kaj spiritan, oni devas ne nur scii ĉiujn regulojn de muziko, kaj havi donacitan de Dio talenton, sed ankaŭ profundajn sciojn pri internaj ekleziaj muzikaj tradicioj. Tio eblas nur en la okazo, se per tiaj tradicioj jam en antaŭaj generacioj oni plifortigis la radikojn. De mia frua infaneco mi jam kantis en preĝeja koruso, spiris tian aeron, kaj pro tio kristanaj valoraĵoj influis min nature kaj organike, konfesas Romualdo Jermaks. Indas prinoti, ke danke al arda entuziasmo de Romualdo estas restarigitaj pluraj orgenoj en Latvio, kaj eĉ de li mem konstruitaj. Danke al li denove sonas orgenoj en Dagda, Andrupene, Landskorono, novinstalitaj en Gaigalovo, Izvalta Gulbene kaj aliaj. Evidente, ke tio estis unu el esencoj, eble la plej gravaj kaŭzoj, pro kio la religia muziko de Romualdo regule sonas dum Diservoj kaj dum ekleziaj koncertoj. La alia flanko estas ligita kun klerigo kaj praktika agado de orgenistoj. Ĝojigas tio, ke lastatempe por junaj orgenistoj kun necesaj scioj, sperto kaj scipovoj la planoj de Latvia Muzika Akademio jam certigas, ke pli aŭ malpli regule funkcias seminarioj por orgenistoj kaj lernejoj por ili. Tamen en tiu direkteo oni devas konfesi, ke la ĉefan rolon ludos la transdono de tradicioj enkadre de dinastioj kaj generacioj, kaj ĝuste tio formas la stabilan fundamenton, eĉ oni rajtas diri: konscion de sia misio. Esti la paroĥa orgenisto signifas ne nur ludi profesie, akompanante Diservon aŭ muziki dum koncertoj, sed iĝi por si mem kiel la muzika centro, akso kaj animo. Tiajn devojn kaj animajn sentojn ĉiutempe kaj en ĉiuj landoj havas la eklezia orgenisto. Samas tio ankaŭ en hodiaŭa Latvio. Havu ni pli multe tiajn dinastiojn, kiuj tra generacioj elkonduku fortan kaj sonatan nomon ORGENISTO! Rimarko: Latgale unu kvarono pli dense loĝata de Latvia teritorio, ĝia orienta parto. Por legantoj de D.B. disponigis Jāzeps Šlars STATUO HONORE AL SANKTA PIO EN ORADEA Antaŭ kelkaj jaroj Esperanto-Asocio en Oradea en Rumanio havis la grandan honoron akcepti grupon da tridek vizitantoj el Italio, la paroĥanojn de Rimini, alkondukitajn de ilia paroĥestro Sac. Duilio Magnani, la tiama Prezidanto de IKUE. Li kun siaj paroĥanoj alportis valoran donacon - la bronzan statuon de Patro Pio por nia paroĥo de sankta Ladislao, kies preĝejo estas situanta en centro de la urbo. Okazis tiam granda solenaĵo kun Sankta Meso kaj koruskantado en Esperanto. Partoprenis ĝin multaj urbanoj. Estas konate, ke la fondinto de episkopejo en Oradea estis tiama hungara reĝo Ladislao inter la jaroj 1083-1092. La nuna preĝejo estis konstruita en la jaro 1733 honore al sankta Ladislao, la fondinto de episkopejo. Tion dokumentas ankaŭ la teksto skribita super la preĝeja enirpordego: HonorIbVs
DIVI regIs LaDIsLaI DICata sVrreXIt Interesaj
estas la grandaj literoj en la teksto, kiuj prezentas la jaron, en kiu la
preĝejo estis konstruita: La ĉefa altaro havas belan pentraĵon, kiu prezentas sanktan Ladislaon, transdonantan la ŝlosilon de episkopejo de Oradea (pentraĵo de Friedrich Silcher 1863). Por la 16-a de junio 2002, okaze de kanonizado de beata Patro Pio, la statuo estis starigita en la preĝeja ĝardeneto, danke al streboj de nia nova paroĥestro Otto Lörincz, kiu tuj post sia instaliĝo okupiĝis pri la aprobo de la aŭtoritatuloj, konstruo de postamento ktp. La inaŭgura solenaĵo okazis la 30-an de junio, celebrita de nia Episkopo Jozefo Tempfli, kuncelebrata de pluaj pastroj. Membroj de Esperanto-Asocio en Oradea estis ankaŭ reprezentitaj; ili estas tre dankemaj por la donaco kaj samtempe feliĉaj, ĉar per Esperanto la paroĥoj Rimini kaj Oradea ĝemeliĝis. Irene Szücs Bruno Ferrero (Brazila kanto) Nur Dio povas
doni kredon; Nur Dio povas
doni amon; Nur Dio povas
doni forton; Nur Dio povas
doni lumon; Nur Dio povas
fari ion, kio ŝajnas esti nefarebla; Tradukis Mgr. Stanisław Śmigielski Rapide fluas
tempo, Al homoj ofte
ridu Bogusław Soboł APOSTROFO AL SANKTA TOMASO LA APOSTOLO Versaĵo de pola poeto Roman Brandstaetter (1906-1987) Preĝu por ni, Preĝu por ni, Tradukis Zbigniew Czupkałło Tre kore ni
dankas al Ĉefepiskopo Mons. D-ro György Jakubinyi por liaj jenaj kuraĝigaj
vortoj: SACERDOTO CYRIL VRBÍK, IKUE-ANO, MARTIRO DE LA NUNA TEMPO Marde matene, la 22-an de oktobro 2002, ekaperis malĝoja sciigo: Paroĥestro Cirilo Vrbík el Dub nad Moravou murdita! La sciigo ŝokis ĉiujn, kiuj konis la pastron Cirilon, ĝisfine longjaran IKUE-anon. Dum julia pilgrimo de la kongresanoj al Sankta Hostýn, ankaŭ li tie kuncelebris la Sanktan Meson (vidu DB n-ro 3, paĝo 88 - dua de maldekstre). Post la kongreso en la paroĥejo de Dub li gastigis internacian unusemajnan renkonton, aranĝitan de IKUEJ (vidu DB n-ro 3, paĝoj 93-94). Neniu supozis, ke tiu ĉi renkonto en Dub estas lasta renkontiĝo kun vivanta pastro Cirilo. La murdisto lasis sin veturigi per taksio. Dumvoje li batis la taksiŝoforon, sian konatulon, per botelo kaj vunditan metis lin sur malantaŭan sidlokon, intencante lin iuloke murdi. La vundita ŝoforo sukcesis elaŭtiĝi, kaj kurante sur la ŝoseo li strebis sin savi. La murdisto intencis lin peraŭtomobile faligi, sed li sukcesis sin kaŝi malantaŭ la betonan kolonon. Tial la murdisto daŭrigis veturon en direkto al Dub, kie la aŭtomobilo difektiĝis. Kiam li ekvidis iluminitan pilgrimpreĝejon en Dub, li decidiĝis murdi la paroĥestron. Li eksonoris ĉe la pordo de la paroĥejo kaj petis la paroĥestron priflegi sian brakon, vunditan dum la atako je taksiŝoforo. Li bategis kolon de la pastro, kaj faliginte lin surteren, li tranĉis lian kolon per tranĉilo. Poste li traserĉis la paroĥejon kaj ĉe foriro li ekvidis hakilon, kiun li ankoraŭ enpuŝis en la kapon de sia murdviktimo. Poste li trankvile alvokis taksion kaj forveturis al Přerov, kie li sin denuncis ĉe polico. La murdisto, ekssoldulo de eksterlanda legio, estas ano de satanisma sekto. Li estis jam kelkfoje punita pro perfortaj agoj, ankaŭ pro atako kontraŭ pastro en Kralice. La entombigo de nia frato IKUE-ano, la martiro Cirilo, okazis en Dub la 29-an de oktobro. Ĉefcelebranto estis Ĉefepiskopo Jan Graubner, kuncelebris Episkopo Josef Hrdlička kaj pli ol cent sacerdotoj. Ĉeestis granda amaso da homoj. Laŭ vortoj de la Ĉefepiskokopo, la pastro Cirilo estas martiro de la nuna tempo. Post 33-jara sacerdoteco li postsekvis Kriston ĝis Kalvario, ankaŭ murdita, kiel Li. Nia karega martiro, pastro Cirilo, propetu ankaŭ por ni, esperantistoj, ĉe Dia trono! LA 16-A EKUMENA E-KONGRESO EN RIMINI, ITALIO 56-a de IKUE kaj 53-a de KELI de la 30-a de aŭgusto ĝis la 6-a de septembro 2003 La kongresa temo: Vi estos miaj atestantoj, salo kaj lumo por la mondo Ni volas komune kristane vivi, preĝante por plia kreskado de unueco inter la gefratoj de Jesuo Kristo. La 16-a EEK okazos en Rimini honore al pastro Duilio Magnani, honora prezidanto de IKUE. Li ornamis la paroĥan preĝejon de Sanktaj Johano kaj Paŭlo (“Katedralon de esperantistoj”) per Esperanto-mozaikoj. Post la kongreso pastro Magnani emeritiĝos. Nia kongreso EEK estos la kronigo de la Esperanta agado de pastro D. Magnani. Enkadre de la kongreso okazos ankaŭ vizito de San-Marino kaj tuttaga ekskurso al Ravenna. Tiuj, kiuj jam dufoje partoprenis la IKUE-Kongresojn en Rimini, certe ne hezitos la trian fojon tie kongresi en bela kaj neforgesebla medio, kaj tiuj, kiuj ankoraŭ tie ne kongresis, ne prokrastu la aliĝon, ĉar ta ebleco estonte apenaŭ ripetiĝos. La ĉeĥaj kaj slovakaj kongresanoj denove kune vojaĝos perbuse al la kongresloko. Almete al tiu ĉi numero de DIO BENU ili ricevis la aliĝilojn kun ceteraj informoj. La alilandaj esperantistoj bv. akiri la kongresajn informojn kaj aliĝilojn pere de TTT-paĝoj: http://st-fidelis.bei.t-online.de aŭ http://www.ikue.org/kon2003/kong2003.html, aŭ retpoŝte: Bernhard.Eichkorn@esperanto.de aŭ ikue@ikue.org aŭ msvacek@iol.cz., aŭ ĉe adreso: P. Bernhard Eichkorn, Romäusring 20, DE-78050 Villingen, fakso: +49 7721 22074, aŭ ĉe suba adreso de la redakcio de DIO BENU. Ne forgesu, ke por aliĝoj ĝis fino de la nuna jaro oni pagas la plej malaltan aliĝkotizon. Tial ne prokrastu la decidon kaj tuj agu! Ĝis la revido dum la 16-a EEK en belega suna Italio, en la ĉemara kongresurbo Rimini! La 15-an de aŭgusto 2002 estis entombigita en la aĝo de 71 jaroj nia frato Josef Kauc el Ostrožská Lhota, ĝisfine longjara membro de IKUE. La Renkonton en Želiv, kiun li deziris partopreni, ĉeestis jam nur lia edzino kaj nia membrino Jana Kaucová, al kiu ni esprimas sinceran kondolencon. Intence de la mortintaj membroj ni preĝis en Želiv komune la rozarian preĝon. Eternan ripozon donu al li, Sinjoro, li ripozu en paco. Amen. |
||||||