Karaj gefratoj! La ĉefa somera sezono iom post iome forpasas kaj ĉe multaj el ni restas en viva memoro agrablaj rememoroj pri la someraj aranĝoj de la katolikaj esperantistoj. Mi mencios du el ili, okazintaj julie en Ĉeĥa Respubliko. La plej grava estis la 55-a Kongreso de IKUE en urbo Kroměříž, al kies aranĝo estas grandparte dediĉita enhavo de ĉi tiu numero de nia gazeto DIO BENU. Mi, kiel ĉefa ĝia aranĝanto, aŭdacas diri, ke la kongreso ĝenerale estis bela kaj de Dio benita. Kompreneble, la plej ĝustan ĝian pritakson povas pli kredinde diri mem ĝiaj partoprenintoj. Sed mi tion aŭdacas konstati ĝuste surbaze de multmultaj esprimoj de la partoprenintoj, aŭditaj ne nur dum la tuta kongresa semajno, sed precipe dum la momentoj de adiaŭo. Tial niaj dankesprimoj por ĉi tiu sukcesa kongreso multvoĉe atingu tronon de Dio, ĉar lia beno estis evidenta kaj ofte eĉ preskaŭ palpebla. Okazis diversaj momentoj, dum kiuj mi forte sentis helpeman manon de Dio kaj de nia ĉiela Patrino, la Virgulino Maria. Ne ĉiuj kongresintoj scias, kiel aperis ideo aranĝi la IKUE-kongreson ĝuste en urbo Kroměříž. Mi do tion malkaŝos al vi, karaj gefratoj. Antaŭ tri jaroj, do en la jaro 1999, ni planis okazigi renkonton de ĉeĥaj kaj slovakaj katolikaj esperantistoj. Sur la paĝoj de nia gazeto aperis alvoko, ke oni proponu konvenajn lokojn por tiu ĉi renkonto. Venis kelkaj proponoj, inter ili ankaŭ propono de nia juna fratino Martina, ke verŝajne en la Ĉefepiskopa Gimnazio en la urbo Kroměříž ekzistas ebleco por ĝia aranĝo. Ĝuste tiuloke ĉe fratino Martina maturiĝis ideo lerni Esperanton, ĉar sur la koridora informtabulo en la Ĉefepiskopa Gimnazio ŝi legis flugfolion, informantan pri aktivadoj de la katolikaj esperantistoj kaj pri ebleco lerni Esperanton. Ĉar tiu ĉi ŝia propono ŝajnis esti la plej konvena por la menciita renkonto, post pozitiva pritrakto de la afero kun direktoro de la gimnazio la planita IKUE-renkonto tie sukcese realiĝis. Dum bela tago, vidante dekstraflanke la Ĉefepiskopan Kastelon kaj maldekstraflanke la Ĉefepiskopan Gimnazion kaj gotikan preĝejon de sankta Maŭricio, subite aperis en mia kapo ideo: Jen la konvena loko por IKUE-kongreso. Tutcerte la apero de ĉi tiu subita ideo estis inspiro de la Sankta Spirito. La Estraro de IKUE dum sia kunveno en Romo la proponon akceptis kaj do la kongreso ĉi-julie, danḱ al Dio, realiĝis en la bela urbo Kroměříž. Mi tre, tre kore dankas ankaŭ al vi, karaj gefratoj, kiuj iamaniere helpis la kongreson prepari kaj precipe pro via oferema helpemo dum la kongreso mem. Koran dankon al ĉeestintaj pastroj, kiuj prizorgis spiritan enhavon de la kongreso, precipe al pastro Jozefo Zielonka, kiu tiucele multe laboris ankaŭ antaŭ la kongreso. Nia deziro estis, ke la aranĝo okazu honore al Dio kaj por prospero de la animoj. Kaj la kongresanoj centprocente realigis la kongresan temon: “Malfermu la pordon al Kristo!”. Dankon al vi ĉiuj, karaj kongresintoj, kiuj kontribuis al la kongresaj programoj. Dio benu vin ĉiujn! La dua, ankaŭ grava aranĝo estis la Postkongresa Renkonto de IKUEJ en Maria-pilgrimloko Dub super rivero Morava, kiu trafluas ankaŭ la kongresurbon Kroměříž, ĝi do kunigas ambaŭ lokojn - la kongresan kun la postkongresa. La urbeto Dub trovatas nur 25 km norden de Kroměříž. Pri la tiea postkongresa renkonto vin informos sur la paĝoj de ĉi-gazeto ĝia ĉefaranĝantino fratino Jana Kořístková. Limigita nombro de la paĝoj de nia gazeto ne permesas al ni publikigi ĉion en tiu ĉi numero. Ni ankoraŭ disponigos parton de la venonta numero por la kongresaj temoj. Tiucele ni volonte ricevos viajn personajn pritaksojn, priskribojn de la plej belaj travivaĵoj, tekstojn de la lundaj kaj vendredaj prelegoj ktp. Ne timu ankaŭ skribi, se io ne plaĉis al vi, kiamaniere vi tion organizus, per kio vi kompletigus la programon, ĉar viaj proponoj povos pliriĉigi programon de la venontaj kongresoj. La adreson de la redakcio (ankaŭ retpoŝtan) trovu en kolofono sur la lasta paĝo. Konklude grava atentigo. Ekde la 22-a de septembro ekfunkcios en tuta Ĉeĥa Respubliko novaj telefon-numeroj. Vi do povos pertelefone kontakti min per n-roj 581 228 304 aŭ (movebla) 732 420 675, de eksterlande antaŭmetu landkodon de Ĉeĥa Respubliko +420. Dio benu! Miloslav Šváček OKAZIS “NIA KVINDEKKVINA” EN KROM ĚŘÍŽEn la tagoj de la 20-a ĝis la 27-a de julio 2002 okazis en urbo Kroměříž en Ĉeĥa Respubliko 55-a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. Per raportado ni provos alproksimigi la apartajn kongresajn tagojn precipe al tiuj legantoj de DIO BENU, kiuj ne povis persone la kongreson ĉeesti. Por ĝiaj partoprenintoj estu tio agrabla memorigo de belaj kongresaj travivaĵoj. ĈU KOMENCO DE LA KONGRESO JAM VENDREDE? Por 14 gefratoj fakte okazis komenco de la kongreso jam unu tagon antaŭ ĝia oficiala komenco. Por eviti sabate, kiam alvenos amase la kongresanoj, ĥaoson kaj eventuale malagrablajn komencajn miskomprenojn, estis do necese, ke “realiga stabo” eklaboru jam vendrede. Estis ja necese transpreni la tutan konstruaĵkomplekson de la Ĉefepiskopa Gimnazio, fari ĉiujn preparlaborojn, por ke la tuta aranĝo trapasu, se eble, glite kaj glate. La “realiga stabo” duone konsistis el gejunuloj IKUEJ-anoj, kaj ni povas konstati, ke ĝi estis internacia, ĉar ĉeestis ankaŭ unu slovako kaj unu gasto el Nederlando. La plej gravan problemon kaŭzis lokigo de IKUE-flago kaj kongresa surskribo sur la fasadon de la kongresejo, por ke ĝi estu facile videbla ne nur al alvenontaj kongresanoj, sed dum la tuta kongresa semajno al ĉiuj abundaj vizitantoj de la Ĉefepiskopa Kastelo kaj de ceteraj urbaj vidindaĵoj. Post kelkfoja translokigo de tiuj gravaj kongresaj emblemoj estis trovita relative la plej akceptebla alternativo. Ankaŭ sur la ĉetrotuara baraĵo kaj super la ĉefa enirejo en la kastelon estis lokigitaj emblemoj de IKUE. Konstruo de la granda kongresa panelo en la gimnazia aŭlo, kiu fariĝis kongresejo, ankaŭ postulis sian tempon. Certe neniu el la ĉeestantaj viroj enuis, sed ankaŭ ne la virinoj, kiuj sin devis bone prepari por funkciado de akceptejo kaj loĝiga servo. KROM ESCEPTOJ ĈIUJ VENIS SABATE Ekde la sabata mateno ekfunkciis ne nur la akceptejo en vestiblo de la kongresejo - Ĉefepiskopa Gimnazio, sed ankaŭ informservo sur la unua perono de la fervojstacio en Kroměříž. Ĉar la aŭtobusa stacio najbaras kun la stacio fervoja, la informservo povis do servi por alveturintoj per ambaŭ trafikmanieroj. Krom tio funkciis peraŭtomobila servo, pere de kiu estis transportitaj valizoj kaj la kongresanoj kun irproblemoj al la kongresejo. Kiel unua kongresano atingis la akceptejon kongresa liturgia zorganto pastro Jozefo Zielonka el Pollando. Sekvis frato Inĝ. Danila Vorontsov el Rusio - la kongresano el la plej malproksima loko el ĉiuj kongresanoj. Nu kaj iom post iome venis pluaj kongresanoj, sed la plej granda parto atingis la kongresejon en posttagmezaj horoj. Post akcepta proceduro sekvis loĝigo en komfortaj ĉambroj de la Junulara Hejmo en la sama konstruaĵkomplekso de la Ĉefepiskopa Gimnazio. Lacaj pro vojaĝo kongresanoj povis ripozi ĝis komuna vespermanĝo. Je la 19-a horo en la supra kapelo de la Ĉefepiskopa Gimnazio okazis Sankta Meso por tiuj, kiuj sin ne sentis tro lace. Fine post la Sankta Meso ankoraŭ okazis ekzerco de la kantoj por dimanĉa solena inaŭgura liturgio. Kaj jam do estis tempo por enlitiĝo. DIMANĈO - INAŬGURO DE LA KONGRESO Dimanĉo, la 21-an de julio, tago de la inaŭguro de la Kongreso estis eksterordinare solena tago. La inaŭguro okazis en du partoj: la unua parto en apuda preĝejo de sankta Maŭricio, la dua parto en Ĉefepiskopa Kastelo (iama rezidejo de episkopoj kaj ĉefepiskopoj de diocezo Olomouc, danke al kiuj la urbo Kroměříž fariĝis belega urbo kun multaj historiaj vidindaĵoj). La Sanktan Meson je la 9-a horo kuncelebris 7 ĉeestantaj pastroj - kongresanoj: Alojz Dlugi el Slovakio, Stanisław Płachta el Pollando, Josef Xaver Kobza el Ĉeĥio, Stanisław Płatek el Pollando, Lajos Kóbor el Hungario, Jozefo Zielonka el Pollando kaj Franjo Gruić el Kroatio. Planita estis la Sankta Meso kun ĉefcelebro de Episkopo Jozefo Hrdlička el Olomouc, sed la urĝaj devoj ne permesis al li veni por la mescelebro. Tamen li venis por prediki en Esperanto, kaj senpere post la prediko li devis forveturi aliloken. Malgraŭ tio ni tre dankas al li - granda favoranto de la katolikaj esperantistoj, ke li strebis solvi la problemon, antaŭ kiun lin starigis la situacio, kaj tamen li venis por prezenti sian belan homilion. Post la komunio, omaĝe al la Sankta Virgulino, belege kantis la kanton Ave Maria fratino Anna Lászay (Anjo Amika) el Hungario. Fine de la Sankta Meso oni kantis honore al Dio la kanton “Te Deum Laudamus - Granda Dí, ni laŭdas Vin” kaj post ĝi la kanton “Sub verdan standardon ni kuru”, kiu estas kvazaŭ dua himno de la katolikaj esperantistoj. Post tiu ĉi spirite profunda travivaĵo de la dimanĉa liturgio, sekvis la dua parto de la inaŭguro en vere sublima spaco de la Ĉefepiskopa Kastelo, en la Deputitara Salonego. Krom reprezentantoj de IKUE kaj Radio Vatikana ĉeestis ankaŭ estimataj gastoj: reprezentanto de la Regiono Zlín, anstataŭanto de (forestinta en Usono) Regionestro, Konsiliano s-ro Vojtěch Jurčík, Urbestro de la kongresurbo Kroměříž s-ro Mgr. Petr Sedláček, Direktoro de la Ĉefepiskopa Gimnazio s-ro Mgr. Štěpán Bekárek, Prezidantino de Ĉeĥa Esperanto-Asocio s-ino Věra Podhradská, Redaktoro de STARTO - organo de ĈEA s-ro Miroslav Malovec kaj reprezentanto de Kristana Esperantista Ligo Internacia s-ro Pavel Polnický, kiu samtempe estas Sekretario de ĈEA. La kongreson inaŭguris Vicprezidanto de IKUE kaj Prezidanto de la Kongresa Organiza Komitato s-ro Miloslav Šváček. Post enkonduka kanto de la Himno de la Katolikaj Esperantistoj sekvis prezento kaj bonvenigo de la honoraj gastoj kaj ĉeestantaj reprezentantoj de IKUE, Ekumena Komisiono de IKUE kaj KELI kaj de la Radio Vatikana. Ĉiuj ĉi prezentis sian salutparolon. Per perfekta esperantlingva prononcmaniero alparolis la kongresanojn urbestro Mgr. Petr Sedláček. Jen lia salutparolo: Karaj sinjorinoj, estimataj sinjoroj! Permesu al mi, ke mi kiel urbestro de la urbo Kroměříž salutu vian solenan kunvenon. Mi ĝojas, ke vi kiel lokon por okazigo de la kongreso elektis ĝuste Kroměříž. Mi volonte al vi konigos kelkajn informojn el historio de la urbo. La unua skriba mencio pri Kroměříž estas el komenco de la dekdua jarcento. Tiam la ekzistantan vilaĝeton surborde de la rivero Morava akiris en sian havaĵon diocezo Olomouc. Kroměříž fariĝis somera sidejo de episkopoj de Olomouc kaj poste de ĉefepiskopoj. Danke al tio estis Kroměříž renovigita post detrua incendio kaj ankaŭ post ĝia konkero fare de svedaj armeoj dum la Tridekjara Milito. Grave tuŝis la historio de la Eŭropo la vivon de Kroměříž en la jaro mil okcent kvardek ok. El Vieno estis en Kroměříž kaj rekte en ĉi tiun salonegon translokita la Kongreso de la Nacioj de Aŭstria-Hungaria Imperio. La kongreso ne sukcesis plenumi sian celon – krei demokratian konstitucion, sed eksonis ĉi tie multe da principaj ideoj, kiuj trovis sian realigon en pli posta tempo. El la dua duono de la deknaŭa jarcento devenas ankaŭ indiko de la urbo “Atenoj de Haná”. Tio esprimis, ke Kroměříž estis ne nur parto de fekunda agrokultura regiono Haná, sed ankaŭ ĝi estis superregiona centro de la kulturo kaj klereco. Hodiaŭ estas Kroměříž distrikta urbo, havanta preskaŭ tridek mil loĝantojn. Estas ĉi tie ĉeestanta malpeza elektronika industrio, nutraĵa industrio kaj la fortan ĉeeston nuntempe havas ankaŭ lerneja sistemo kaj kulturo. En Kroměříž estas unu el la plej malnovaj kaj la plej grandaj urbaj rezervejoj de monumentoj en Ĉeĥa Respubliko. Pro regeneracio de la rezervejo de monumentoj akiris Kroměříž por la jaro mil naŭcent naŭdek sep premion de Historia Urbo de la Jaro. Kaj dume la plej grandan aprezon ni ricevis en la jaro mil naŭcent naŭdek ok. La Kastelo de Kroměříž, la Florĝardeno kaj la Subkastela Ĝardeno estis enskribitaj en la liston de Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredaĵoj de UNESCO. Sinjorinoj kaj sinjoroj! Permesu al mi, ke mi konklude deziru al vi ĉiuj sukcesan okazigon de la kongreso, kaj ankaŭ agrablajn travivaĵojn en Kroměříž. Mi esperas, ke plaĉos al vi restado en Kroměříž kaj ke vi eksopiros al Kroměříž reveni ekzemple kiel turistoj kun siaj familioj. Tial do iam estonte ĝis la denova revido en Kroměříž! Krom la urbestro prezentis sian esperantlingvan salutparolon ankaŭ la direktoro de la Ĉefepiskopa Gimnazio Mgr. Štěpán Bekárek, kiu diris: Estimataj Gesinjoroj, mi volas vin ĉiujn kore saluti kaj bonvenigi en Kroměříž, ĉi tie en Deputitara Salonego de la Ĉefepiskopa Kastelo kaj ankaŭ en spacoj de la Ĉefepiskopa Gimnazio, kie plejparte okazados la kongresaj programoj. Mi ĝojas, ke la Ĉefepiskopa Gimnazio povas gastigi aranĝon de tia signifo. Mi kredas, ke viaj aktivadoj en atmosfero de nia lernejo trapasos fruktodone kaj alportos multan utilon. Same tiel mi kredas, ke via renkontiĝado plifortigos amikecajn rilatojn kaj kontribuos al poreŭropeca orientiĝo de nia nacio kaj al la rilatoj, kiuj helpos nian landon envicigi inter kulturajn kaj morale evoluitajn landojn. Mi deziras multajn sukcesojn al viaj intertraktadoj kaj al la tuta Kongreso. Sekvis tralego de kelkaj jenaj oficialaj salutleteroj, adresitaj al kongresanoj. SALUTLETERO DE Kardinalo Stafford La salutletero sendita de Lia Eminenco James Francis Kardinalo Stafford, Prezidanto de la Papa Konsilio por la Laikoj pere de Pastro Duilio Magnani. Vatikano, la 27-an de junio 2002 Honorinda Pastro Magnani, mi ĝojas transdoni al Vi kaj al ĉiuj partoprenantoj de la 55-a Kongreso de IKUE, kiu okazas en Kroměříž (Ĉeĥa Respubliko) de la 20-a ĝis la 27-a de julio, saluton de paco, amikeco kaj kristana estimo. Mi faras tion kiel Prezidanto de la Papa Konsilio por la Laikoj, institucio de la Sankta Seĝo, kiu jam de multaj jaroj agnoskis IKUE kiel internacian asocion de fideluloj laŭ la papa juro. Mi speciale ŝatas la temon elektitan por via Kongreso: “Malfermu la Pordon al Kristo!”. Jen la invito, kiun la Sankta Patro Johano Paŭlo la II-a ne ĉesas adresi al ĉiu homo, al la tuta homaro, dum sia tuta fekunda irado de la papado. Ni estas fakte vokataj de Kristo mem, malfermi la pordon de nia koro ankaŭ al ĉiuj personaj kaj kolektivaj dimensioj de nia ekzistado. Li estas Tiu, kiu ŝanĝas nian vivon, igante ĝin pli homa, ĉirkaŭbrakante per sia mizerikorda amo kaj arigante nin en sian Eklezion, kiel siajn disĉiplojn kaj atestantojn. Ankaŭ la esperantista movado estas vokata malfermi sian pordon al la Sinjoro, por ke ĉi tiu lingvo, parolata de multaj milionoj da homoj, ĉiam pli taŭgu kaj strebu levi gloron de Dio kaj unuigi la homojn de diversaj popoloj kaj kulturoj en komunikado pli kaj pli akcelata de sentoj de frateco. Kun vigla kuraĝigo por la laboroj de via Kongreso kaj por la progreso de IKUE, mi transdonas al ĉiuj partoprenantoj mian paŝtistan benon. James Francis Kard. Stafford, Prezidanto SALUTO DE KARDINALO MILOSLAV VLK La saluto de Lia Eminenco Miloslav Kardinalo Vlk, Ĉefepiskopo de Prago kaj Primaso Ĉeĥa: Karaj gesamideanoj,volonte mi okaze de tiu aranĝo rememoras la tempon antaŭ pli ol kvindek jaroj, kiam ni post 2-a mondmilito estis liberigitaj de naziismo kaj antaŭ ni malfermiĝis nova spaco de libereco kaj eblecoj de la kontaktoj kun la mondo. Tiam mi estis komencanta gimnazia studento en České Budějovice, plena de elano kaj sopiro pri ekkonado de la mondo. Kaj fakte. Post trafrekventado de lingvaj kursoj de Esperanto - kaj eĉ de la Somera Lernejo por E-instruistoj - mi pere de adresoj en diversaj Esperanto-gazetoj disvolvis riĉan korespondadon - malgraŭ tio, ke pli poste tio al komunista reĝimo ne tro plaĉis; ĝi strebis nin apartigi de la mondo kaj malebligi la kontaktojn ... Kuro de la historio, evoluo de la scienco kaj tekniko, ekonomio kaj politiko ĝenerale montras, ke la mondo ĉiam pli proksimiĝas en globalan (tutecan) fazon de sia evoluo, kiu strebas superi ĉiujn bremsantajn barierojn, eksterajn kaj internajn. Al la unuaj barieroj apartenas ne nur malriĉeco de la granda parto de la homaro, sed ankaŭ la lingvaj barieroj, kiuj al multaj malhelpas partoprenon je bonecoj de la globala disvolviĝo. Al la duaj barieroj - eble ankoraŭ pli gravaj - apartenas egoismo kaj malamo. Ideo de la internacia lingvo Esperanto efektivigas strebadon pri forigo de la barieroj de ambaŭ specoj. Ĝi akcentigas spiritan pliproksimiĝon, amikecon kaj unuecon de unuopuloj kaj la nacioj, kiel gravan antaŭkondiĉon de la plua evoluado. Mi deziras al la 55-a Kongreso de IKUE sur ĉi tiu vojo multajn sukcesojn kaj mi benas strebadon de la esperantistoj. Miloslav Kardinalo Vlk, Ĉefepiskopo de Prago kaj Primaso Ĉeĥa Nome de la Prezidanto de Kristana Esperantista Ligo Internacia s-ro Jacques Tuinder salutis la kongreson estrarano de KELI frato Pavel Polnický. Karaj
gefratoj, volonte mi kaptas la eblecon sendi miajn plej bonajn dezirojn
kaj salutojn al la gepartoprenantoj de la 55-a Kongreso de IKUE, okazanta
en Kroměříž. Plej kore vin
kaj la viajn salutas, ankaŭ en la nomo de mia edzino kaj la tuta
KELI-Estraro, Saluto venis ankaŭ de Direktorino de E-Programoj de Pola Radio, la Estraranino de IKUE s-ino Barbara Pietrzak. Karaj
Estraranoj, karaj gekongresanoj! Mi restas kun vi en spirita kaj preĝa unueco. Elkore Barbara Pietrzak, IKUE-Estraranino Kulturajn programerojn de la inaŭguro realigis du kongresanoj - gekantistoj. Frato Miroslav Smyčka deklamis poemon verkitan de la aŭtoro de Esperanto Ludoviko Lazaro Zamenhof “Preĝo sub Verda Standardo” kaj fratino Anjo Amika kantis tri kantojn. Post tiu ĉi kultura intermetaĵo sekvis salutparoloj de la ĉeestantaj landaj reprezentantoj kaj fine jena alparolo de Prezidanto de la Kongresa Organiza Komitato Miloslav Šváček. Tre karaj gefratoj! Estas granda ĝojo kaj honoro por mi, denove post sep jaroj inaŭguri la IKUE-Kongreson en Ĉeĥa Respubliko. Multaj el vi certe havas en viva memoro la 48-an Kongreson de IKUE, okazintan en la jaro 1995 en urbo Olomouc. Tiu kongreso certe ludis gravan rolon en la historio de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista kaj mi esperas, ke ankaŭ tiu ĉi kongreso, la 55-a, ludos same gravan rolon en la historio de IKUE. Laŭ interkonsento inter IKUE kaj frateca organizaĵo Kristana Esperantista Ligo Internacia, alterne okazadas komunaj, tio estas ekumenaj kaj apartaj kongresoj de ambaŭ organizaĵoj. Jes, ni scias, ke okazigi ekumenajn kongresojn estas bone kaj necese por disvolvo de reciproka kunlaboro kaj por kontribuo al la reunuigo de la kristanoj, ĉar jarcentojn daŭranta disigo estas skandalo por la tuta mondo. Sed okazigo de la apartaj kongresoj estas same grava, ĉar ekzistas diversaj solvendaj aferoj, kiuj estas pli facile solveblaj dum la apartaj kongresoj. Tial la katolikaj esperantistoj nunjare aparte kongresas en ĉi tiu bela urbo de la Ĉeĥa Respubliko. La protestantaj kristanaj esperantistoj, kunigitaj en Kristana Esperantista Ligo Internacia, aparte kongresos aŭguste en Hungario. Temo de tiu ĉi nia 55-a Kongreso de IKUE estas vortoj de la Papo Johano Paŭlo la II-a “Malfermu la Pordon al Kristo!”, do la tasko por ĉiuj homoj dum ĉiuj tempoj. Ni do strebu dum la kongresa semajno centprocente plenumi tiun alvokon de la Papo, por ke ni el komuna restado ĉerpu novan forton kaj entuziasmon por plua evangelizado pere de internacia lingvo Esperanto, kio estas nia ĉefa kaj la plej grava tasko. Miaj karaj, mi estas profunde konvinkita, ke okazigo de tiu ĉi kongreso estas esprimo de Dia volo. Kaj mi firme kredas, ke la kongresaj tagoj plifortigos nian kredon, esperon kaj amon. Kaj tion mi elkore deziras al ĉiuj el vi, karaj gekongresanoj. Dio benu niajn strebadojn, niajn kongresajn agadojn kaj aktivadojn. Nia ĉiela Panjo protektu nin per sia ŝirma mantelo, kaŝigu nin en sian Senmakulan Koron. La ĉielaj Patronoj de la esperantistoj elpetu por ni ĉe Dia Trono benojn kaj gracojn. Dio benu nin! Konklude de la inaŭguro oni kantis la kongresan kanton “Malfermu la Pordon al Kristo”. ESPERANTLINGVA HOMILIO DE EPISKOPO JOZEFO HRDLI ČKAEN PREĜEJO DE SANKTA MAŬRICIO Karaj gefratoj, ĵus estas somero. La kampoj havas oran koloron de la matura greno. Komenciĝis tempo de la rikoltado, la grenon oni jam rikoltas... Certe estas en ĉiu kampo kune kun tritiko ankaŭ sarkindaĵo, sed de malproksime ĝi ne estas videbla, superas la koloro de la matura greno. Precipe ĉe ni en regiono Haná estas bona kaj fekunda grundo kaj la rikolto estadas abunda kaj riĉa. La hodiaŭa Evangelio diras al ni, ke ankaŭ la mondo estas Dia kampo. Maturiĝas en ĝi same kiel bona Dia semado, tiel ankaŭ sarkindaĵo. Ni rigardu staton de nia mondo. Pli granda duono de la homaro vivas en maldigna malriĉeco, malsato kaj malsanoj kaj la dua parto en abundo, trosatiĝo, sed ankaŭ en konsumeca malpleneco kaj timo antaŭ terorismo. Eĉ de malproksime ne estas eble diri, ke en tiu kampo de la mondo dominas la ora koloro de la matura greno de Dia Regno. Ŝajnas, ke probable estas pli da sarkindaĵo, ol tritiko. Sed la kristanoj ne estas pesimistoj. La Sankta Skribo nin kuraĝigas, ke tie, kie plimultiĝis la peko, tie ankoraŭ pli multe plimultiĝas la Dia graco. Tiun Dian gracon, helpon kaj amon ricevadas ankaŭ nia tempo. Sankta Patro Johano Paŭlo la Dua atentigas, ke nia tempo havas krom la timegigantaj ombroj ankaŭ grandajn lumojn. Ekzistas ĉi tie ne nur danĝero, sed ankaŭ espero. Kaj ni sentas, kiel grave estas, stari sur la ĝusta flanko de tiu ĉi batalo por la mondo, por ĝia estonteco, por venko de la amo kaj bono. Mi estas konvinkita, ke ankaŭ familio de la esperantistoj apartenas al tiuj signoj de la tempo, kiuj alportas lumon de la espero kaj ankaŭ la fortan alvokon al unueco de la homoj. En la Biblio estas la vortoj: “Unu Sinjoro, unu kredo, unu bapto”. Ni trovos tie ankaŭ la vortojn: “Unu koro kaj unu animo”. Ĉe falo de Babilona Turo komenciĝis konfuziĝo de la langoj kaj la homoj perdis komunan lingvon. Ili ĉesis sin reciproke kompreni. Male, ĉe descendo de la Sankta Spirito la homoj de malsamaj lingvoj denove komencis reciproke sin kompreni. Ankaŭ Esperanto plenumas kaj disvolvas tiun ĉi pentekostan testamentaĵon. Esperanto ne heroldas nur iun filologian projekton, sed ĝi proponas multe pli: La spiritan vojon de proksimiĝo, amikeco kaj unueco, kiu estas mallarĝe kunigita kun religia dimensio en la koro de la homo. Ĝi kunigas multajn homojn en multaj nacioj kaj enportas en la Eklezion kaj eĉ en la mondon fortan inspiron kaj sa nan energion, kiu pruvas, ke la Eklezio vivas kaj vivos ankaŭ en la nova jarmilo. Ke ankaŭ tiu ĉi via renkonto, karaj geamikoj, ankaŭ tiu ĉi Diservo Vin fortigu sur tiu ĉi vojo! Dio sekvas kun amo ĉiun paŝon de tiu ĉi via nobla vojo. Dankon ankaŭ por ĉiuj neprofitemaj oferoj, kiujn vi devas alporti, por ke tiu ĉi renkonto sukcesu. Ĝia celo estas unueco, interkompreniĝo, amo. Kie alie ni trovos fonton, senfinan Fonton de tiuj donacoj, ol en Tiu, kiu estas la Amo Mem? Ke ankaŭ lia ĉeesto ĉi tie, inter vi, estu por vi refreŝiĝo kaj ĝojo! Ke al Li direktu ĉiu nia strebado! Maran Atha, venu, Sinjoro Jesuo! Amen. DIMANĈA POSTTAGMEZO KAJ VESPERO Post bongusta festa tagmanĝo en kuneco de la karaj gastoj sekvis la posttagmeza programo - trarigardo de la urbaj vidindaĵoj. Estis ja necese, ke la kongresanoj tuj komence sin konigu kun la kongresa urbo. La bela suna vetero do permesis agrablan promenon tra la urbaj vidindaĵoj, ankaŭ danke al kelkaj oferemaj esperantistaj ĉiĉeronoj. Tiuj, kiuj deziris private aŭ pli detale sin konigi kun multaj historiaj urbaj vidindaĵoj, povis tion facile realigi helpe de Kongresa Libro, kiu estis universala praktika kompendio de la kongresanoj. En ĝi oni trovis ne nur mapeton de la urbo, kiu ebligis facile orientiĝi en la urbo, sed ankaŭ la tekstojn pri la gravaj historiaj urbaj konstruaĵoj. Bela dimanĉa tago kulminis vespere. En la kongresejo kolektiĝis kongresanoj, por ĝui belegan folkloran programon de ensemblo LIPINA el Vracov, el Moravia-Slovakia Regiono de Moravio. La zimbalonan muzikon kaj la kantojn kun dancoj prezentis gejunuloj, kiuj formas la ensemblon. La duhora programo, spite de iom tro varma vetero, estis vere majstreca prezento, kaj por okuloj kaj oreloj de la kongresanoj vera ĝuo. Admirinda estis ankaŭ ludo de la juna zimbalonludistino. Pervorte esperantlingve akompanis la programon de la ensemblo nia IKUE-frato Inĝ. František Havlík, danke al kiu tiu ĉi belega folklora programo okazis. Li ne nur pervorte akompanis, sed ankaŭ regalis per bongusta vino, ĉar ĝuste el regiono, kie ekzistas multaj vinberejoj, venis ĉarma ensemblo LIPINA. SANKTA MESO EN PREĜEJO DE JOHANO BAPTISTO La lundan tagon oni komencis per la Sankta Meso je la 7-a horo en la preĝejo de Sankta Johano Baptisto, kiu estas perlo de konstruarto de pintnivela baroko en Mora vio. La Sankta Meso okazis omaĝe al sankta Magdalena. Ĉefcelebranto estis pastro Stanisław Płachta el Pollando, predikanto pastro Alojz Dlugi el Slovakio. Tiu ĉi preĝejo, apartenanta al paroĥo de sankta Maŭricio, situas en distanco de nur kelkaj minutoj de la kongresejo, kiel ĉiuj ceteraj gravaj konstruaĵoj, ĉar la kongresejo mem - la Ĉefepiskopa Gimnazio apartenas al la historia centro de la urbo. PRELEGOJ Lunda antaŭtagmezo estis destinita por prelegoj. Je la naŭa horo komencis prelego rilate al la kongresa temo de frato Inĝ. Vladimír Němec el Slovakio. Alian prelegon prezentis frato Inĝ. Attila Szép el Hungario. DELEGACIO EN URBODOMO Antaŭ la 10-a horo foriris delegacio de 15 reprezentantoj de ĉeestantaj landoj al Urbodomo de Kroměříž, kie ili estis tre kore akceptitaj de la urbestro Mgr. Petr Sedláček, kiu sin jam prezentis dum la dimanĉa inaŭgura ceremonio en la Deputitara Salonego de la Ĉefepiskopa Kastelo kiel homo juna kun agrabla publika prezentiĝo. Dum la alparolo la urbestro konigis la ĉeestantajn delegitojn kun sistemo de funkciado de la urbaj instancoj, kun atingitaj celoj en renovigaj kaj rekonstruaj strebadoj kaj pri la planataj ambiciaj celoj por estontaj periodoj. Tre interesa estis la diskuto, en kiu la urbestro respondis diversajn demandojn rilate ne nur al urbaj aferoj, sed ankaŭ la tutŝtataj. Kompreneble ne mankis ioma regalo kaj fine komuna fotografado en salono, kie okazadas solenaj ceremonioj. VIZITO DE FLORĜARDENO Posttagmeze okazis vizito de Florĝardeno, situanta iom fore de la historia urba centro, kiu kune kun la Ĉefepiskopa Kastelo kaj la Subkastela Ĝardeno estis enskribitaj en la jaro 1998 en la liston de Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredaĵoj de UNESCO. La bela suna vetero pligrandigis ĉarmon de la spektaklo. Grupo da vizitintoj de la Florĝardeno vizitis najbaran klostron de Mizerikordaj Fratinoj de la Sankta Kruco, al kies ordeno apartenas ankaŭ fratulino Marie Hedvika Duřpeková, partoprenintino de la kongreso. KONCERTO DE ANJO AMIKA Post bela promeno estis necese iom ripozigi lacigitajn krurojn. Tion ebligis belega koncerto je la horo 16.30 en la kongresejo, kiun prezentis kongresanino - fratino Anna Lászay (Anjo Amika) el Hungario. Belan kantvoĉon de fratino Anjo oni povis krome ĝui preskaŭ ĉiutage, precipe en la preĝejoj de Kroměříž, Sankta Hostýn kaj Křtiny. POLA VESPERO La kongreson partoprenis tri polaj E-poetoj. Tial estis lunda vespera programo dediĉita al ilia prezentado de la poemoj. Ni do povis aŭskulti poemojn de fratino Zofia Kamieniecka kaj de fratoj Leszek Łęgowski kaj Bogusław Sobol. Legantoj de DIO BENU ofte legas la poemojn de tiuj ĉi poetoj, sed aŭskulti ilin rekte el la buŝoj de la verkintoj estas kompreneble pli agrable, ĉar ĉiu poemo ankaŭ povas al ni iomete ion malkaŝi pri la aŭtoro mem. La aplaŭdado de la aŭskultantoj konfirmis la fakton, ke la programo estis plaĉa kaj altnivela. VIZITO DE ĈEFEPISKOPA KASTELO La marda antaŭtagmezo estis destinita por vizito de la Monda Kultura Heredaĵo de UNESCO - La Ĉefepiskopa Kastelo en Kroměříž. Ĉe diverslingva grupo ekestas ĉiam problemo, kiun lingvon uzu la gvidisto, ĉar por traduki la parolon dum la templimigita trarigardo ne restas tempospaco. Tial ĉiu vizitanto ricevis tradukon de esperantlingva gvidista teksto, kaj tiamaniere estis la problemo solvita almenaŭ certaparte. Vizitinte la Deputitaran Salonegon, kie dimanĉe okazis la kongresa inaŭguro, fratino Anjo povis tie denove elprovi sian kantvoĉon. SANKTA HOSTÝN - PLENUMITA PROMESO La surmonta Maria-pilgrimloko Sankta Hostýn situas en distrikto de Kroměříž. Dum bona videbleco oni povas de supro de la monto vidi la kongresurbon. Dum aprila vizito de Sankta Hostýn en la jaro 2001, mi petis la Sanktan Virgulinon, ke Ŝi etendu sian ŝirman mantelon super la okazonta kongreso de IKUE, ke Ŝi protektu la kongresanojn kontraŭ ĉio malbona. Por esprimi dankemon por ŝia deĉiela patrineca helpo, pri kiu mi estis tutcerte konvinkita, mi promesis pilgrime venigi la kongresanojn sur ŝian sanktan monton, por ke ni per la ofero de la Sankta Meso adoru komune Dion kaj renovigu sinkonsekron de la esperantistoj al ŝia Senmakula Koro, se eble dum ĉeesto de episkopo. Kaj ĝuste marderealiĝis plenumo de la promeso. Kvar aŭtobusoj posttagmeze veturigis la kongresanojn al Sankta Hostýn. Interkonsentita estis ankaŭ alveturo de la eklezia protektanto de la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj - la Ĉefepiskopo Mons. Karlo Otčenášek el Hradec Králové. Venis pertelefona informo, ke lia alveturo iom malfruiĝos pro vojaĝproblemo. Post duonhora atendado eniris la emerita Ĉefepiskopo Karlo sakristion, la Sankta Meso honore al la Virgulino Maria Ĉielenprenita do povis komenciĝi. Kun la ĉefcelebranto la ĉefepiskopo Karlo kuncelebris dek pastroj - esperantistoj, ĉar venis ankaŭ pastroj Ciril Vrbík el Dub, Alois Juráň el Olomouc kaj Josef David el Dolní Dobrouč. Fine de la Sankta Meso okazis renovigo de la sinkonsekro de la esperantistoj kaj de la katolika E-movado al Senmakula Koro de la Virgulino Maria. Tiucele oni komune preĝis la sinkonsekran preĝon, kiun por tiuj celoj disponigis antaŭ sep jaroj ĝuste la Ĉefepiskopo Karlo - patrono de la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj. Kaj tute fine kantis honore al V. Maria belegan kanton “Ave Maria” fratino Anjo Amika, dum kiu estis malfacile reteni larmojn precipe pro kortuŝo kaj pro sento de dankesprimoj por solena liturgia atmosfero. Post la Sankta Meso okazis komuna fotografado sur la ŝtuparo antaŭ la Baziliko kaj post ĝi, dum la celebrintaj pastroj kun la ĉefepiskopo povis sin iom refreŝigi, la kongresanoj eluzis la tempon por sin pli detale konigi kun la tuta pilgrimloko. Tiucele ĉiu ricevis speciale, fare de fratino Drahomiř Budinská kompilitan broŝuron pri Sankta Hostýn. Dank´ al Dio regis bela, suna kaj varma vetero, ĉar dum malbela vetero la monto de Sankta Hostýn estas ofte kovrita per nebulo aŭ nuboj. Do ankaŭ por la bela vetero oni dummese dankesprime kantis la kanton “Al ĉieloj flugu kante, kie loĝas la Patrin´ ”. Revenante al Kroměříž oni haltis en urbo Holešov, kie en la preĝejo de sankta Anna jam atendis tiea paroĥestro, por doni historiajn informojn pri la paroĥo kaj fakan klarigon pri la preĝejo kaj ĝia internaĵo. La vizito de la preĝejo estis realigita precipe pro la fakto, ke en ĝi trovatas relikvoj de sankta Johano Sarkander, kiun en la jaro 1995 en Olomouc, kune kun Zdislava el Lemberk kanonizis la Papo Johano Paŭlo la II-a. Sankta Johano Sarkander komence de Tridekjara Milito en la 17-a jarcento estis paroĥestro en Holešov (1618-1648). En Pollando en Skoczów naskiĝinta kaj en Ĉeĥio (Moravio) en Olomouc martire mortinta, li estas sanktulo kara por ambaŭ popoloj. Tial do okazis la halto en Holešov. HOMILIO DE ĈEFEPISKOPO KARLO OT ČENÁŠEKEN BAZILIKO DE SANKTA HOSTÝN Karaj gekongresanoj, karaj gesamideanoj, karaj gefratoj en Jesuo Kristo! Mi sentas eksterordinaran ĝojon kaj forte konscias pri Dia graco, ke mi povas bonvenigi vin ĉi tie, en la pilgrimloko, el kiu dum jarcentoj “kante flugadis al ĉieloj” varmaj salutoj kaj petoj de niaj antaŭuloj. Ankaŭ ni havas nunepokajn, aktualajn motivojn por niaj petkantoj, favore al la vera kaj daŭra paco inter la homoj kaj nacioj. Harmonio kaj frateco inter la homoj cetere estis la baza kaj preskaŭ unusola motivo por la kreo de ĉi tiu vere internacia lingvo. Ĉiam pli klare senteblas, ke la solvo de la monda paco kuŝas en la Sankta Lando, kie la tuta abrahamida civilizacio havas sian koron, siajn plej sanktajn lokojn. Ni preĝe petu pri tio. Johano Paŭlo la Dua en sia unua Apostola Letero de ĉi tiu jarcento - Novo millennio ineunte - jam ĉekomence admonas: “Duc in altum - Iru profunden” (Luko 5, 4) - studu la historion, la problemon. En la fundo de la abismo ni trovos la solvon: En la komenco estis la Vorto, la Dia Parolo, Dio donacis al la homo la parol kapablon, la mirindan kaj unikan fenomenon en la tuta Dia kreitaro - la pens- kaj esprim kapablon. En tio estas ankaŭ la antaŭkondiĉo - amikiĝi. Neniam ni sukcesos reveni al la komenco de la eventoj, al la kreo de la mondo, sed per profunda studado, subtenate per modernaj teĥnikaĵoj certe ni ekvidos, ke en la fundo de la historio troviĝas la ĝermo de la vera, origina kulturo de la homaro. La vorto "kulturo" do enhavas la radikon “kulto”, tio signifas la homan sintenon, reflektiĝon, respeguliĝon al Dio. Tiu konstato tute ne volas elvoki malagnoskon al niaj propraj lingvoj. Kontraŭe, ĉiu lingvo, eĉ la plej eta kaj primitiva, estas esprimo de diverseco de homaj kulturoj, esprimo de la bunteco kaj riĉeco de la Dia donaco al la homoj. Mi rekomendas al vi, laŭ viaj ebloj, okupiĝu pri tiu ĉi temo. Ĝi povas alporti multe da surprizo. Kiom ni, pli aĝaj homoj, povis sperti, la lingvoj estis ĉiam iloj por ekonomia, politika superregado, ekspluatado. Nia celo, same kiel estis la idealo de Zamenhof, devas esti - harmonio. Pripensadu tion! Mem la internacia ĥaraktero de la esperantista komunumo povus proksimigi la naciojn ankaŭ el supernacia vidpunkto, universala pentekosta interamikiĝado, kaj ankaŭ kun la Triunua Dio, kiu estas la Alfa kaj la Omega. Tiu ĉi ideo akompanas min en ĉiuj situacioj, en kiuj mi vivis, preskaŭ tiom longe, kiom mi estas sacerdoto. La vorto kaj nocio “amikeco” estas por mi la esprimo kvazaŭ sakrala kaj, plenmodeste, mi ĉiam klopodis diskonigi ĝin kaj realigi - ankaŭ pro la fakto, ke kiam la Papo Pio la Dekdua, jam en la jaro mil naŭcent kvindeka, nomumis min episkopo, destinis al mi la diocezon Hradec Králové kun katedralo de la Sankta Spirito, kiu, per sia konsekro al la Parakleto, estas tute soleca titolo inter proksimume du mil kvincent episkopaj katedraloj en la mondo. Fine mi volus ankoraŭ mencii, ke en ĉi tiuj tagoj minimume el du aliaj, reciproke malproksimaj lokoj de la Terglobo forflugas al Dio “kante kaj preĝe” pluaj varmegaj salutoj. El Fortalezzo en Brazilo flugas petoj de la partoprenantoj de la Universala Kongreso de Esperanto, kies granda parto estas kristanoj. La dua, la plej multnombra renkontiĝo, okazas en Toronto, Kanado, kie la junularo de la mondo, kune kun la Papo per diversaj lingvoj manifestas sian kredon kaj esperon por la estonto, ĉar ili amas Dion kaj la homaron, simile kiel vi. Ĝuante la amikan kunestadon, ĝuante la gracojn de tiu ĉi loko, ni petu nian ĉielan Patrinon kaj ŝian fianĉon, sanktan Josefon, pri propeto. En unueco de Sankta Spirito, per nia Sinjoro, ni petu nian ĉielan, eternan kaj mizerikordan Patron pri plenumo de niaj deziroj kaj planoj en nobla amikiĝado por lia gloro kaj por la bono de la tiom suferanta mondo. Amen. ĜENERALA KUNVENO DE I.K.U.E. Matene je la 7-a horo okazis Sankta Meso omaĝe al sanktaj Kristina kaj Kinga en la preĝejo de sankta Johano Baptisto. Predikis pastro Jozefo Zielonka. La prediko estis iom pli longa, sed ĝia grava enhavo certe tuŝis korojn de ĉiuj ĉeestantoj ekde la komenco ĝis la fino. Je la horo 9.30 komenciĝis Ĝenerala Kunveno de IKUE en la kongresejo. Prezidis ĝin frato Miloslav Šváček. Post kanto de IKUE-Himno kaj la preĝo al la Sankta Spirito la Sekretario frato Carlo Sarandrea prezentis nome de la Prezidanto raporton pri aktivadoj de IKUE de post pasintjara Ĝenerala Kunveno en Zagrebo kaj pri nuna stato de IKUE. Sekvis konciza financa raporto. Poste apartaj landaj reprezentantoj de IKUE aŭ de la IKUE-sekcioj prezentis siajn raportojn. Post tio sekvis priparolo de la venontjara 16-a Ekumena E-Kongreso en Rimini, Italio kaj priparolita estis ankaŭ afero de venontaj kongresoj. Pridiskutita estis ankaŭ eldonado de la organo de IKUE la revuo Espero Katolika, kaj rilate al ĝi estis donitaj kelkaj proponoj. VIZITO DE ĈEFEPISKOPAJ VINKELOJ Posttagmeze estis rezervita tempo por privata vizito de la Ĉefepiskopaj Vinkeloj, kiuj troviĝas en por tio speciale konstruitaj subteraj spacoj sub la Ĉefepiskopa Kastelo, do nur unu minuton de la kongresejo - la Ĉefepiskopa Gimnazio. Oni ne kalkulis kun tiel granda intereso de la kongresanoj pri tiu ĉi vizito, pro tio estis rezervigita nur unu vizittempo. Spite de tio preskaŭ ĉiuj interesatoj realigis la viziton. VESPERA KONCERTO DE FRATO MIROSLAV SMY ČKA ĈE SANKTA MAŬRICIOVespere, je la horo 19.30, kolektiĝis la kongresanoj en apuda gotikstila preĝejo de Sankta Maŭricio, por aŭskulti koncerton de spiritaj kantoj, kiun prezentis la kongresano, operkantisto - majstro Miroslav Smyčka el Ĉeĥio. Per orgeno majstrece akompanis lin la orgenisto de Sankta Maŭricio s-ro Jan Macek. Ĉiuj ĉeestantoj ricevis preparitajn esperantlingvajn tekstojn de la koncerto, por perorele aŭskulti kaj perokule sekvi la tekstojn. La koncerto estis profunda kultura kaj spirita travivaĵo supozeble por ĉiuj ĝiaj aŭskultantoj. La esperantlingvan koncerton oni ne povas ofte aŭskulti, do enprogramigi ĝin dum la kongreso estas nepre dezirinda afero. Dankon, kara frato Miroslav, ke per via voĉo vi tiamaniere pliriĉigis la kongresan programon. Dankon ankaŭ al sperta orgenludisto s-ro Jan Macek. PILGRIMO AL K ŘTINYLa ĵaŭda tago estis destinita por tuttaga perbusa ekskurso al Moravia Karsto. Kvar komfortaj aŭtobusoj unue veturigis la kongresanojn al Maria-pilgrimloko Křtiny, kiu estas enirpordego en Moravian Karston. En la Baziliko de Nomo de la Virgulino Maria okazis Sankta Meso. Ĉefcelebranto estis jezuita pastro Alojz Dlugi el Slovakio, kuncelebris la ceteraj ĉeestantaj pastroj.
VIZITO DE GROTARO KAJ ABISMO Post la spirita fortigo en la Baziliko de Nomo de la V. Maria en Křtiny, la kongresanoj povis sin fortigi ankaŭ korpe per tagmanĝo el kunprenitaj mansakoj dum daŭrigo de la veturo al Grotaro Punkva kun Abismo Macoĥa. En regiono de Moravia Karsto ekzistas multaj grotoj, el kiuj vizi teblaj estas kvar el ili. Ne ekzistas ebleco por tiom nombra grupo de la kongresanoj dum la posttagmeza tempo viziti ĉiujn viziteblajn grotojn. Tial estis por vizito elektita unu el la plej interesaj - Grotaro de Punkva kun fundo de Abismo Macoĥa kaj parto kun surakva veturo laŭ subtera rivero Punkva. Spite de iom pli longa atendado la vizito de la grotaro estis tutcerte bela travivaĵo. Certan tempan malfruigon kaŭzis ne nur pli longa piedira distanco inter la busparkejo kaj la Grotaro de Punkva, sed ankaŭ enlaso de malfruiĝinta grupo de francaj turistoj en la grotaron antaŭ lasta grupo de la kongresanoj. Tiu tempa perdo ne permesis plu realigi planitan viziton de pilgrima preĝejo en Sloup. Tial anstataŭ tiu ĉi vizito, dum la revena vojo okazis vizito de moderna preĝejo en Senetářov almenaŭ por nelonga tempo, ĉar starigita tempo de vespermanĝo en la kongresejo rapide proksimiĝis. Post dumvoja rozaria preĝo ĉiuj feliĉe revenis en la kongresejon malgraŭ tio, ke piediroj kaj la vizito de la grotaro mem estis por kelkaj kongresanoj tre malfacila kaj laciga faro. Sed por ripozo estis disponita tuta vespero. PRELEGA ANTAŬTAGMEZO Proksimiĝis vendredo, la antaŭlasta kon gresa tago. Tri horoj de la antaŭtagmeza tempo estis dediĉitaj por tri prelegoj. Prelegantoj estis fratino Marija Belošević el Kroatio, frato Laurinas Skūpas el Litovio kaj Inĝ. Daniel Vorontsov el Rusio. Enhavon de la interesaj prelegoj ni planas publikigi sur la paĝoj de venonta numero de DIO BENU. SANKTA MESO EN PREĜEJO DE ĈIELENPRENO DE LA V. MARIA Por la danka Sankta Meso estis rezervita belega baroka paroĥa preĝejo de la Ĉielenpreno de la Virgulino Maria, do la tria preĝejo en historia centro de la urbo Kroměříž. En Kroměříž ekzistas du paroĥoj: ĉe Sankta Maŭricio kaj ĉe la Virgulino Maria. Ĉefcelebranto de tiu ĉi vendreda Sankta Meso estis pastro Lajos Kóbor. Per la celebro de la Plejsankta Ofero de Jesuo Kristo flugis dankesprimoj de la kongresanoj antaŭ Tronon de la Ĉiela Patro. Sur la oferaltaron ili metis siajn dankemajn korojn, kiel esprimon de la dankoj por ĉiuj kongresaj tagoj, ĉar ĉiu el ĝi estis siamaniere bela kaj agrabla. La loĝeblecoj kaj ĉio kun tio ligita estis sufiĉe komfortaj, la manĝoj pro kuirmaniero por multaj eble iom diferenca aŭ nekutima, sed manĝebla kaj sufiĉa, la vetero belega, suna, senpluva, ne tro varma aŭ malvarma, do ĝuste tia, kia estis bezonata por agrablaj kongresaj tagoj. Eble Dia Providenco helpis decidi ĝuste pri tiu ĉi julia kongresa semajno, anstataŭ komence planita aŭgusta dato. Fine de la Sankta Meso denove direktiĝis dankesprimoj ankaŭ al la Ĉiela Patrino per kelkaj kantoj de la fratino Anjo. Vespere okazis bunta amuza adiaŭa programo de la kongresanoj. Siajn programerojn prezentis kongresanoj de ĉiuj aĝkategorioj, kiel tion dokumentas la fotaĵoj. La ĝojo kaj gajeco regis dum la tuta vespera programo. Eble nur en pli alta aĝo la homo pli bone konsciiĝas, ke la nemortebla animo restas ĉiam la sama, do juna, nur la mortebla korpo iom post iome kadukiĝas kaj malfortiĝas. Kaj en la bela familio de IKUE-anoj, kie en ammedio regas harmonio, do tie ĉiuj sendiference de aĝo sentas sin junaj. Tiel estis ankaŭ dum la bunta vespera programo de la kongresanoj. Ne mankis kantoj, recitaĵoj, scenetoj, dancetoj, violonludoj ktp. kaj ankaŭ spritaĵoj de sperta konferencisto de la programo - frato Carlo Sarandrea. La programo estis unuvorte dirite: bela. Ĉio surtera havas sian komencon kaj finon. Ankaŭ la 55-a IKUE-Kongreso. Venis sabato - la tago de adiaŭo. Matene je la 7-a horo okazis Sankta Meso memore al la mortintaj gefratoj en la preĝejo de sankta Maŭricio. Post ĝi kaj post matenmanĝo okazis je la 10-a horo solena fermo de la kongreso. En sia alparolo frato Miloslav Šváček koncize karakterizis la kongresan semajnon kaj esprimis koregajn dankojn al ĉiuj, kiuj iamaniere helpis aranĝi la kongreson. Tiuj, kiuj volonte deĵoris dum la kongreso, simbole ricevis kiel donaceton libron “Kamínky - Ŝtonetoj”, kiu aperis iniciate de Ĉefepiskopo Karlo Otčenášek. Koran dankon meritas ankaŭ s-ano Vladislav Hasala, kiu ofereme deĵoris en la kongresa poŝtfilatelia giĉeto. Pere de liaj manoj tra la porokaza kongresa stampmaŝineto trairis pli ol 700 sendaĵoj. Per IKUE-Himno estis oficiale fermita la 55-a Kongreso de IKUE. Post lasta tagmanĝo sekvis adiaŭado kun apartaj kongresanoj. Malgraŭ ĝojo pro bele travivitaj kongresaj tagoj, ne mankis eĉ larmoj en la okuloj pro kortuŝo. Plej ofte oni adiaŭis sin per vortoj: “Ĝis la revido en Rimini, okaze de la 16-a Ekumena Kongreso 2003!” Post kelkaj horoj en la kongresejo restis krom ni, du ĉeĥoj, ĝis dimanĉo nur litova grupo kaj unu polo. Ili forlasis la kongresurbon dimanĉe matene. Mi kun frato Johano Kalný post Sankta Meso en preĝejo de Sankta Maŭricio transdonis la kongresejon al kompetenta persono de la Ĉefepiskopa Gimnazio. Nur je la 14-a horo ni forlasis la kongresurbon Kroměříž kontentaj kaj kun ĝojo en la koro, ke danḱ al Dio la 55-a Kongreso de IKUE en Ĉeĥa Respubliko bone sukcesis kaj enskribiĝis en la historion de IKUE-kongresoj per oraj literoj. Miloslav Šváček POSTKONGRESA RENKONTIĜO DE IKUEJ EN DUB Tuj post la 55-a Kongreso de IKUE en Kroměříž okazis Postkongresa Renkontiĝo de IKUEJ en Maria-pilgrimloko Dub nad Moravou. Junaj estas ĉiuj, kiuj sin junece sentas, do ni estis diversaĝuloj (studentoj, laborantoj, emerito) el 8 landoj: Pollando, Hungario, Germanio, Slovakio, Francio, Litovio, Rusio kaj Ĉeĥio. Nia 15-membra grupo loĝis en belega pilgrimloko - en paroĥejo apud preĝejo de Virgulino Maria en Dub super rivero Morava. La urbeto trovatas meze de tri gravaj urboj: la distriktaj urboj Přerov kaj Prostějov kaj regiona urbo Olomouc. Proksime de Dub situas interesaj lokoj - Tovačov, Svatý Kopeček (Sankta Monteto), Brodek apud Přerov, kaj ankaŭ la pilgrimloko mem kaŝas multe da eblecoj por diversaj travivaĵoj. Ni, kiuj renkontiĝis tie, konvinkiĝis pri tio. Kiel ni travivis postkongresan semajnon? Antaŭtagmeze ni ludis ludojn, kiuj iamaniere rilatis kun niaj ekskursoj, ekzemple pentradon de urba blazono de Tovačov laŭ priskribo, kunmetadon de frazoj pri Sankta Monteto ktp. Posttagmeze ni ekskursadis al belaj proksimaj lokoj. Krom tio oni povis ĉiutage ludi tablotenison. Frato Matouš Novotný aranĝis turniron, en kiu fine venkis frato Markus Heupel. Kaj jen iom pli pri niaj programoj. Dimanĉe ni komencis la renkontiĝon per tuttaga ekskurso al Sankta Monteto, kie en la jaro 1995 okazis neforgesebla renkonto de junularo kun la Papo, kiun la Sankta Patro tre volonte rememoradas. Sanktan Meson en belega Baziliko de Virgulino Maria celebris esperantlingve pastro Lajos Kóbor el Hungario. Li ĉiutage kun paroĥestro de Dub Sac. Cyril Vrbík, IKUE-ano, kuncelebris por ni la Sanktan Meson en Esperanto. Posttagmeze ni vizitis Zoologian Ĝardenon, situantan unu kilometron de la Baziliko sur Sankta Monteto. Lunde ni promenis en Brodek apud Přerov, situanta en distanco de kvar kilometroj de Dub, kie ekzistas famkonata firmao produktanta la preĝejajn sonorilojn. Meze de urboplaco apud la paroĥa preĝejo trovatas kariljono (zvonkohra), kiun al Brodek donacis ĝuste tiu firmao. Marde okazis ankaŭ promeno. El urbeto Tovačov ni iris laŭ bela natura vojo al Dub kun ebleco de banado. Sed antaŭ la promeno ni vizitis en Tovačov kastelon. De sur la kastela turo ni povis rigardi vastan ebenan ĉirkaŭaĵon de la parto de regiono Haná. Merkrede ni admiris belecon de Olomouc, kiu estas la provincurbo kaj ĉefurbo de regiono Haná. Ĝi estas dua la plej riĉa urbo je historiaj vidindaĵoj en Ĉeĥa Respubliko. Nia ĉiĉerono tra la urbaj vidindaĵoj estis nia IKUEJ-frato el Dub Inĝ. Jindřich Peřina. Kromalie ni vizitis Ĉefepiskopan Palacon, Kapelon de sankta Johano Sarkander, kiu siatempe estis malliberejo de la sanktulo, kie li estis fare de protestantoj terure torturita ĝis heroa martira morto. Proksime de la menciita kapelo kaj la preĝejo de sankta Miĥaelo Ĉefanĝelo troviĝas Ĉefepiskopa Porpastra Seminario, kie en la jaro 1995 okazis la 48-a Kongreso de IKUE. En la urbo Olomouc ekzistas multe da vidindaĵoj, kiujn ni pro tempolimo ne povis viziti. Tial kelkaj el ni tiun ĉi urbon ankoraŭ foje vizitis. Ĵaŭde nin vizitis frato Miloslav Šváček. Dum lia ĉeesto pastro Cirilo konigis nin detale kun internaĵo de la pilgrima preĝejo kaj subtera kripto. Posttagmeze sekvis sub gvido de frato Jindřich trarigardo de malfacile atingeblaj lokoj de la preĝejo: la turoj kaj subtegmentejo. Vendrede ni vizitis proksiman vilaĝon Majetín, kie loĝas kvinpersona familio de Studený, fidelaj partoprenantoj de IKUE-Tendaro en Sebranice kaj de ceteraj IKUE-aranĝoj, inkluzive de la kongresoj. Dum la nuna 55-a IKUE-Kongreso en Kroměříž ambaŭ malgrandaj knaboj - filoj de Studený - aktivadis kiel mesknaboj. En la vilaĝo Majetín trovatas onidire “mirakla” akvofonto, pere de kies akvo, laŭ historiaj notaĵoj, estis resanigitaj kelkaj homoj. La tuta semajno rapide trapasis kaj ni devis nin adiaŭi, ĉar ankaŭ ĉio bela surtere havas sian finon. Ni esperas nian revidon dum la venontaj aranĝoj de la esperantistoj. Jana Kořístková Sabate la 27-an de julio, do post la kongreso en Kroměříž, kelkaj kongresanoj renkontiĝis en Dub super rivero Morava, por tie pasigi ankoraŭ unu postkongresan semajnon en amikeca esperantista medio. Dum vespermanĝo ni ŝercante babilis, supozante, ke ni jam estas ĉiuj, kiuj sin aligis al tiu ĉi aranĝo: frato Danila el Rusio, pastro Lajos Kóbor kun frato Attila kaj fratino Kitty kaj fratino Anjo Amika el Hungario, Paŭlo el Slovakio, tri polinoj: Teresa, Mirka kaj Renata, Jean-Jacques el Francio, Markus el Germanio kaj ni el Ĉeĥio: Martina, Blanka, Maruška, Matouš kaj mi, Jana. Neatendite aperis en la pordo alta, svelta homo kun ĉapelo surkape kaj kun la mapo en la mano. Ĉies okuloj surprizite fikse rigardis lin. La aperinta juna viro ekparolis: “Saluton, mi estas Šarunas el Litovio ...” Por ni lia alveno estis granda surprizo, ĉar jam neniu antaŭanoncita mankis, por li miraklo, ke li sukcesis trovi lokon de la renkontiĝo, kaj por ĉiuj granda ĝojo. Danḱ al Dio kaj gastema paroĥestro Cirilo ni travivis en Dub nad Moravou belajn tagojn, kiuj restos porĉiame en niaj rememoroj. Jana Kořístková AŬTUNA RENKONTO DE IKUEJ EN PRAHA-KUNRATICE Internacia Katolika Unuiĝo de Esperantista Junularo aranĝos en la tagoj de la 25-a ĝis la 28-a de oktobro 2002 kvartagan renkonton en Prago, urboparto Kunratice. La renkontiĝo okazos en Ĉefdioceza Centro de Junularo NAZARET, kiu troviĝas en paroĥejo, en proksimeco de la paroĥa preĝejo de sankta Jakobo, kie jam en la jaro 1994 okazis renkonto de Ĉeĥa IKUE-Sekcio (mescelebris Kardinalo Miloslav Vlk). Interesatoj pri la renkonto de IKUEJ, bv. vin aligi ĉe fratino Jana Kořístková, Haškova 47/61, CZ-59101 Žďár nad Sázavou 6, Ĉeĥa Respubliko aŭ perrete: jana.koristkova@email.cz. Bv. skribi vian nomon kaj kompletan adreson aŭ retpoŝtan adreson, por ke vi ricevu pluajn informojn pri la renkontiĝo. Nome de IKUEJ tre kore vin invitas Jana Kořístková, la sekretariino. MONKOLEKTO POR HANDIKAPITAJ INFANOJ - RULSEĜULOJ Dum la 55-a Kongreso de IKUE estis farita monkolekto por handikapitaj infanoj. La monkolektaĵo da 10 mil ĉeĥaj kronoj estis disponigita al banka konto de Borůvka - Rehabilita Centro de Infanoj en Borovany, Ĉeĥa Respubliko, de kie venis jena dankletero: Estimataj, permesu al mi, ke mi tiuvoje danku al vi por financa donaco da 10 mil kronoj. S-ino Dagmar Knappová, via membrino kaj iniciatintino de la monkolekto, estas nia longjara kliento, kiu admirinde strebas akiri por nia Centro financajn rimedojn. Momente ni trovatas en tre malfacila situacio, ĉar la inundo eĉ ne evitis nin. Tial ni estas dankemaj pro ĉiu helpo. Ni tre ĝojas, ke vi realigis la monkolekton por nia Centro. Temas pri bela sumo, kiu estas donita elkore. Per via unika aliro vi donis al ni esperon, ke en zorgo pri handikapitaj infanoj ni ne estas izolitaj. Tiu ĉi sumo ne estas nur de financa karaktero, sed ankaŭ de psiĥa subteno kaj rekono. Konklude
permesu al mi danki vin kaj deziri al vi multajn sukcesojn. Al ĉiuj enlandaj kaj eksterlandaj donacintoj tre kore dankas la Ĉeĥa Sekcio de IKUE. RENKONTO DE ĈEĤA IKUE-SEKCIO EN ŽELIV RAPIDE PROKSIMIĜAS Karaj gefratoj, post bela kongreso atendas nin certe ankaŭ bela semajnfina renkonto (27.-29.9.2002) en bela loko, en premonstrata klostro de Abatejo en Želiv (Ĵeliv). Tre kore mi invitas vin. Bv. tuj perletere, pertelefone aŭ retpoŝte sciigi al mi vian intencon partopreni la renkonton, por ke mi povu disponigi al vi vojaĝ-koneksojn kaj al la gastiganta klostro ĝustatempe anonci la nombron de la partoprenontoj. Dum la bela programo okazos ankaŭ sekciaj balotoj. Venu, ne hezitu longe, eluzu la eblecon! Vian tujan aliĝon atendas frato Miloslav Šváček. La 2-an de aŭgusto 2002 forlasis la mondon en la aĝo de 71 jaroj iama longjara membro de IKUE frato Jaroslav Žák el Opava, fervora esperantisto ĝis fino de sia vivo. Li ankaŭ partoprenis kvarfoje IKUE-Tendaron en Sebranice. Entombigita li estis la 12-an de aŭgusto en Opava. Eternan ripozon donu al li, Sinjoro, li ripozu en paco. Amen. |