Karaj gefratoj! Ĵus ni travivas ĉe ni en Eŭropo la plej belan monaton de la jaro - la monaton majon, en kiu ne nur la naturo belege verdiĝis kaj sin ornamis per sennombraj floroj, sed ĝi ankaŭ estas belega, ĉar ni - la kristanoj, travivas belegan tempon de Pasko kaj Pentekosto. Jesuo resurektis, ascendis en la ĉielon kaj sendis al ni, laŭ promeso, Sanktan Spiriton. Ni do ĝoju kun la tuta Eklezio kaj danku al Dio, ke ni senmerite ricevis tiel neimageble grandan gracon - la kristanan kredon. Tiun altvaloran perlon, tiun trezoron, superantan ĉiujn trezorojn de la mondo, ni ne nur zorge gardu, sed abunde el ĝi donadu al niaj gefratoj, kiuj ĝin ne posedas. Ĝi estas eksterordinara trezoro, ĉar se ni el ĝi donadas, ĝi ne malgrandiĝas, sed male pligrandiĝas. Ni ne forgesu por ĉi tiu granda trezoro danki kaj glori Dion, nian ĉielan Patron. La monato majo estas belega antaŭ pro tio, ke ĝi estas monato de Reĝino de Majo - nia ĉiela Patrino, la Virgulino Maria. Ŝi al ni donis floron el ĉiuj floroj la plej belegan - sian Filon Jesuon Kriston, nian Savinton. Dum la monato majo, la monato dediĉita al la Virgulino Maria, en niaj katolikaj preĝejoj okazadas majaj preĝadoj honore al la Reĝino de la Majo. Ni do ĉiutage alportadu al Ŝi rozojn en formo de la rozaria preĝo, por ke Ŝi niajn preĝojn, kiel grandegan bukedon, metu antaŭ Majeston de sia Filo kaj nia Savinto Jesuo Kristo. Ni ne forgesu aldoni preĝpetojn ankaŭ por sukcesoj de la nunjaraj aranĝoj de la esperantistoj, precipe ankaŭ por la sukceso de la 55-a Kongreso de IKUE, okazonta julie en Kroměříž, en nia lando Ĉeĥio. Karaj gefratoj, kiel belege la naturo verdiĝis kaj sin ornamis per floraro, ankaŭ ni - esperantistoj - verdiĝu kaj ekfloru. Ni lasu en ni ekflori belegajn verdajn idealojn de la esperantistoj, kiuj kune kun la idealoj kristanaj donas sencon al la vivo kaj do valoras al ili dediĉi la tempon kaj ilin aktive travivi. La nuna tempo strebas diversmaniere forlogi la homojn de belaj kaj valoraj idealoj, forpeli el iliaj koroj Dion, entrudante al ili idolojn, kiuj sufokigas la amon kaj ceterajn noblajn homecojn. Tiujn idolojn ni do ne sekvu, ĉar ni estis kreitaj por altaj celoj, por sekvi nian Savinton Jesuon Kriston, por eterna, do senfina, feliĉo en ĉielo. Al tiu ununura vivcelo nin sekure konduku nia ĉiela Patrino, la Virgulino Maria, la Reĝino de la Majo kaj Patrino de Pentekosta Amikiĝado, Sinjorino - Nia Espero kaj niaj ĉielaj patronoj, sanktaj Pio la X-a kaj Maksimiliano Maria Kolbe. Karaj gefratoj, post nelonge multaj el ni ĝuos belajn kongresajn tagojn en Kroměříž kaj gejunuloj ankaŭ la postkongresan renkonton en Dub nad Moravou kaj septembran renkonton de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio en Želiv. Benu do tiujn kaj la ceterajn E-aranĝojn la Triunua Dio kaj Dipatrino la Virga Maria ŝirmu ilin, por ke ĉio okazu por gloro de Dio kaj prospero de la animoj. Tion plenkore deziras kaj vin salutas via frato Miloslav Šváček.
MEDITADO Ni preĝu al la Sankta Spirito - Spirito de la Graco kaj Vero, ke Li plenigu niajn korojn per la saĝeclumo kaj gracoradioj, por ke ni komprenu bone kaj ĝuste la Dian parolon kaj volu fervore plenumi Dian volon. La Plejsankta Virgulino Maria - nia Patrino kaj Reĝino, helpu nin iri laŭ la vojo de via Filo Jesuo. “Kiam finiĝis la tagoj de ilia purigado laŭ la leĝo de Moseo, Maria kaj Jozefo alportis la Infanon Jesuon al la jerusalema templo por lin prezenti al Dio. Tiam vivis en Jerusalemo grandaĝulo Simeono, homo justa kaj pia, al kiu la Sankta Spirito montris, ke antaŭ la morto li vidos la Mesion. Inspirita de la Sankta Spirito, li venis en la templon, kiam Maria kaj Jozefo enportis la Infanon. En la infano li rekonis la Mesion, li brakumis Jesuon, benis Dion kaj diris: Nun, ho Eternulo, Vi ellasas vian servanton, laŭ via vorto, en paco, ĉar miaj okuloj vidis vian savon, kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj, Lumon por malkaŝo al la gentoj, kaj gloron de via popolo Izraelo.” (Luk 2,29-32). Maria oferis sian kvardektagaĝan Filon Jesuon al Dio. Tio estis belega familia solenaĵo. Maria kaj Jozefo miris pri tio, kion pri la Infano diris Simeono. Jesuo, oferita de la patrino Maria al Dio Patro, Li mem sinoferos per la Sanga Ofero surkruce - per la Pasiono al Dio Patro pro la homaj pekoj. “Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al Li, ne pereu, sed havu eternan vivon” (Joh 3,16). Kaj plenumiĝis la profetaj vortoj de Simeono, kiu diris interalie al la Patrino Maria: “Kaj ankaŭ vian animon glavo trapasos, por ke la pensoj de multaj koroj malkaŝiĝu” (Luk 2,35). Pro la senlima amo al la homo Jesuo senĉese sinoferas al Dio Patro en la sensanga ofero de la Sankta Meso. Partoprenante pie la Sanktan Meson, ni ricevas multajn gracojn, kiuj fluas el la sanktaj vundoj de Jesuo. Spiritajn fortojn Jesuo donas al tiu, kiu partoprenas la Eŭkaristian Festenon. Li, kiel Bona Paŝtisto, satigas tiun per siaj Korpo kaj Sango por la eterna vivo. Li estas Lumo de la Mondo - la vera Lumo, kiu nin gvidas tra rekta kaj klara vojo al la ĉiela patrujo. Maria, la plej sankta inter la sanktuloj, benata inter la virinoj, la Plejsankta Virgulino, Amatino de la Sankta Spirito, ne bezonis la purigadon. Rilate al homoj, ŝi plenumis la devon laŭ la leĝo, kiel simpla virino, kaŝante sian sanktecon, eĉ virgecon, esceptan, neordinaran situacion. Rilate al Dio, Ŝi altiĝis supren al la plej alta gloro pro sia humileco. Pro tio Dio Ŝin distingigis kaj faris al Ŝi grandaĵojn. Maria ĉielenprenita, Reĝino de la ĉielo kaj la mondo, preĝas por ni, pekuloj. Ŝi estas nia Patrino, Reĝino, Perantino, kiu petas sian Filon pri multaj gracoj kaj bezonoj por ni. Ni petu Dipatrinon Maria, ke Ŝi alportu al nia kortemplo sian Filon Jesuon, kiu estas Pano Viva ĉieleliranta, la Lumo de la Mondo. Ni preĝu al la Reĝino de la Mondo, ke Ŝi petu sian Filon pri la vizaĝoŝango de multaj nacioj kaj landoj. La Reĝino de la Paco estas nia Espero, ke danke al ŝiaj preĝoj okazu transformiĝoj de multaj homoj kaj rezulte ekregu la paco en la maltrankvilaj regionoj kaj triumfu ŝia Senmakula Koro. Prilaboris Zofia Kamieniecka (La medito prezentita dum la Renkontiĝo de Gdanska Esperantista Liturgia Grupo, okazinta la 4-an de februaro 2002.) Lia Eminenco Kardinalo Miloslav Vlk Lia Eminenco Mons. PhDr. Miloslav Kardinalo Vlk naskiĝis en Líšnice la 17-an de majo 1932. En la jaro 1952 li abiturientiĝis en gimnazio de České Budějovice. Komence li laboris kiel laboristo kaj post reveno el dujara soldata servo li en la jaroj 1955-1960 studis en filozofia fakultato de Universitato de Karolo en Prago fakojn de historio kaj arĥivado kaj tie li en la jaro 1960 estis promociita. Li funkciis kiel faka arĥivisto en Třeboň kaj poste en České Budějovice. Teologion li studis en Cirilometodia Teologia Fakultato en Litoměřice (1964-68), kie li ankaŭ sacerdotiĝis. Li fariĝis sekretario de episkopo Josef Hlouch en České Budějovice. En la jaro 1971 sub premo de tiamaj ŝtataj oficejoj li forlasis tiun lokon kaj plenumis sacerdotan servon en paroĥo Lažiště kaj Záblatí, en Rožmitál pod Třemešníkem kaj samtempe li administris paroĥojn Bohutín kaj Drahenice. En oktobro 1978 la komunistaj ŝtataj organoj forprenis al li ŝtatan permeson por plenumo de publika animzorga aktivado. Li foriris en Pragon, kie li dum ok jaroj laboris kiel purigisto de vendejaj montrofenestroj. En la jaro 1986 pro sanproblemoj li forlasis ĉi-laboron kaj eklaboris kiel arĥivisto ĉe Ŝtata Ĉeĥoslovaka Banko. Ekde 1-a de januaro 1989 estis redonita al li por unujara provtempo ŝtata permeso por praktikado de animzorga servo. Li iĝis paroĥestro en Žihobce kaj Bukovník, poste li administris paroĥojn en Čachrov, Běšiny, Javorné, Železná Ruda kaj Strážov. En la datrevena tago de sanktaj Cirilo kaj Metodio la 14-an de februaro 1990 li estis nomumita sideja episkopo en České Budějovice. Julie 1991 lin Papo nomumis membro de Papa Konsilio por dialogo kun nekredantoj kaj septembre de la sama jaro li estis nomumita sekretario de Eksterordinara Sinodo de Eŭropaj Episkopoj, kiu okazis fine de la jaro 1991 en Romo. En aprilo 1993 li estis elektita Prezidanto de Konsilio de Eŭropaj Episkopaj Konferencoj (CCEE). Papo Johano Paŭlo la II-a lin en novembro de 1994 kardinaligis. Indas mencii, ke en kvindekaj jaroj de la pasinta jarcento li estis membro de tiama junulara Esperanto-Klubo en České Budějovice. Li aktive partoprenadis agadojn de tiama tre vigla junulara E-aktivado. Dum la 48-a IKUE-Kongreso en la jaro 1995 en Olomouc Kardinalo Miloslav Vlk estis ne nur Alta Protektanto de la kongreso, sed ankaŭ iĝis Protektanto de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. Li ankaŭ iĝis Alta Protektanto de la 55-a Kongreso de IKUE, okazonta julie de nuna jaro en Kroměříž. Sincere al jubileulo gratulas la Ĉeĥa IKUE-Sekcio.
HO,
TIEL BELA ESTAS VI
ETERNA FELIĈO EL FORŜIRAĴO DE ĴURNALO En monaĥejon de redemptoristoj en Philippsdorf, konstruitan apud la pilgrima preĝejo de Maria sur Ĉeĥa-Saksa landlimo, alvenis fama popola misiisto de la sama kongregacio, devenanta el Rejnlando. Emocio disvastiĝis tra la monaĥejo kaj ĉiu sopiris disponigi sin por akompanado de la honora vizitanto dum la trarigardo de la pilgrima preĝejo kaj apuda kapelo kun graca bildo de Dipatrino. La misiisto Patro Remigio indulge ridetis, vidante avidon precipe de pli junaj anoj de la kongregacio, ĉar li komprenis, ke ili estas atentantaj ĉiun vorton de lia buŝo. En ilia monaĥeja izoleco ĉiu spiritplena vorto de tiu, kiu famiĝis per misiistaj sukcesoj, estas la objekto de la intereso kaj materio al parolado. Patro Remigio parolis entute ne multe dum la trarigardo, limiĝante al ordinaraj vortoj de la admiro rilate al la grandiozeco de la preĝejo de Maria. Sed post vespermanĝo li ekparoladis; liaj vortoj estis agrablaj al aŭskultado. “Sendube vi travivas ĉi tie malagrablaĵojn rilate kun protestantoj. En la parto de ĉi tiu urbeto, kiu apartenas al Saksujo, mi vidis la protestantajn preĝejojn”, estis rimarkinta Patro Remigio kaj per tio li direktis pluan paroladon. Oni parolis pri protestantoj, pastroj kaj konvertiĝoj. “Ĉe ni tie okazis antaŭ ne longtempe interesa kazo de konvertiĝo”, komencis Patro Remigio sian ekzemplon, per kiu li tuj koncentris la atenton de ĉiuj ĉeestantoj. “Antaŭ ne tuta jaro konvertiĝis en Marienfels meblista helpanto, antaŭe firma protestanto. Li devenis el ordinaraj vivkondiĉoj. Li naskiĝis en protestanta familio, ellernis meblistan metion kaj alvenis urbon por spertiĝi. En Marienfels li demandis pri meblistaj metiejoj, migris de majstro al majstro, sed malsukcesis, kiel Virgulino Maria kaj sankta Jozefo en Betlehemo. Neniu volis lin akcepti por laboro; ili havis ĉie sufiĉe da junaj metiistoj kaj aliaj helpantoj. Certe vi scias, karaj kunfratuloj, kiel homon aflikti-gas la neplenumita espero. Li proponis al ili, ke li estas kompleza akcepti laboron por tute malgranda rekompenco, sed lia peno restis sensukcesa. Kiam li tiel ĉirkaŭvagis en la urbo ĝis krepuskiĝo, li eksentis bezonon de ripozo kaj tiukaŭze li kuraĝis eniri la preĝejon kaj sidiĝis antaŭ Maria-altaro. Li rigardis Virgulinon Maria kaj rememoris, ke ĉe katolikoj li aŭdis pri ebleco preĝpeti al Maria - Helpantino en ĉiuj bezonoj. Ĉi tiu estas certe tiu Helpantino, diris li al si kaj trarigardis la bildon de la Virgulino la Plej Sankta kun intereso. Ĉu Ŝi kapablus helpi ankaŭ al mi? - li ekpensis, sed Ŝi tion ne faros. Mi estas protestanto. Li restis ankoraŭ momenton sidi kaj poste eliris denove la stratojn de la urbo kun decido, ke en Marienfels li ne restos. Li direktis siajn paŝojn al unu el najbaraj vilaĝoj, kie li trovis dume laboron de helpa laboristo. Li devis ege cedi de sia komenca propono.” Patro Remigio ridetinte fiksis sian rigardon senatente al la malluma angulo de la manĝoĉambro, ĉar li rememoris pri sia unua agadloko, kien li estis sendita kiel helpa sacerdoto. “Ne ĉiam temas pri juna metiisto. Ankaŭ kelkaj sacerdotoj opinias, ke ili estas senutilaj kaj forpuŝitaj, se ili estas senditaj iuloken por helpi”, daŭrigas la misiisto. “Mi mem konfesas, ke mi iam falis en ĉi tiun pesimismon, kiam mi estis sendita al mia unua laborloko kiel helpa konfesprenanto. En ĉi tiuj laborlokoj mi lernis humilecon, persistemon; mi klopodis plenigi mian animon per la espero, ke Dio min rekompencos per laborloko pli konvena. Tion nur parenteze. Per kio mi estis fininta? Jes, mi scias jam, do tiu juna metiisto nomiĝis Marteno laŭ Lutero, mi pensas, ke mi tion al vi ne diris, sed tio ne gravas, do Marteno laboris sur la kamparo inter katolika loĝantaro, kie li aŭdis dum iliaj interparoloj pri Virgulino Maria. Kelkfoje li vizitis ankaŭ la katolikan preĝejon, kie li baldaŭ ellernis preĝon Saluton Maria. De tempo al tempo li ripetis ĝin kvazaŭ antaŭvidinte, ke ĉi tiu mistera Sinjorino al li helpos. Multe da tempo forpasis. Iufoje li estis sendita porti iun komunikaĵon en certan domon. Kiam li alvenis tien, li frapetis la pordegon, sed eksteren aŭdigis sin nur la bojado de la hundo. Neniu malfermis. Li pripensis, kion fari. Mi atendos momenton, decidiĝis li kaj ĉirkaŭrigardis. Kontraŭflanke staris kapeleto de Virgulino Maria. Li trairis la straton por rigardi, kiel estas aranĝita ĝia interno. Rigardante simplan, malartan statueton tra kradita fenestro, li preĝis Saluton Maria. Poste li revenis por denove provi per la frapado sur la pordego alvoki la hejmulojn el ĝardeno aŭ stalo, ĉar li opiniis, ke ili ne estas malproksime. Dum atendado li ekvidis surtere forŝiraĵon de la gazeto. Li prenis ĝin kaj ekvidis sur ĝi la malgrandajn anoncojn. Interalie li legis: La meblista majstro ... en Marienfels, strato ... numero ... serĉas la submajstron kun pli longa praktikado. Lia ĝojo estis tiel granda, ke preskaŭ li forgesis transdoni la sciigon, sed plenuminte sian devon revenis al nuna labordonanto. Li rakontis al li pri sia malgranda okazaĵo kaj ne hontis konfesi, ke li vidas en tio la helpon de Dipatrino. Baldaŭ li anoncis sin ĉe la majstro en Marienfels kaj estis akceptita. Li komencis sur la nova laborloko kun la fervoro, sed ne restis maldankema al Virgulino Maria. Li klopodis per eniro en la katolikan eklezion pliproksimiĝi al Ŝi.” “Karaj kunfratoj”, finis Patro Remigio sian rakontadon, “vi scias, kiel estas malfacila tasko konvinki protestanton pri la aŭtentikeco de nia eklezio. Lia animo, ofte malmoligita per antaŭjuĝoj kontraŭ la katolika kredo, ŝajnas kiel malkulturata kampo, sed la larmoj de patrino moligas ankaŭ krudan filon. Tiukaŭze ankaŭ la larmoj, preĝoj kaj petoj de tiu, kiun ni nomas Rifuĝejo de la Pekuloj, kapablas konverti eĉ la animojn, kiuj estas kvazaŭ ŝtonigitaj per siaj eraroj, ĉar la larmoj de granda nia Patrino vere instigas Dion al la mizerikordo por ni. Vi havas multan okazon preĝi ĉi tie en la pilgrimloko de la Virgulino Maria por konvertiĝo de la pekuloj, de pekemaj kristanoj, kaj katolikoj kaj protestantoj. Al iu eble ŝajnus, ke li atingus pli bonajn rezultojn en granda urbo ol ĉi tie en flanke kuŝanta solejo, duone en Saksio, duone en Bohemio. Ĉiu de ni scias, ke ĉiuloke atendas animoj ne sole niajn vortojn, sed ankaŭ niajn preĝojn. Per tiuj preĝoj estas preparata tereno ne nur por laboro propra, sed ankaŭ de la kunfratoj. Per tio estas niaj koroj edifataj kaj kondukataj al Kristo.” Patro Remigio finis sian parolon kaj tra la hejmeca manĝejo de Patroj redemptoristoj disvastiĝis silento, kaŭzita per kortuŝo, kiu nerimarkeble larmigis la okulojn. Sac. Ferdinand Hrušat VENU KONSOLANTO - LA SANKTA SPIRITO!
Verkis Leszek Łęgowski. Tradukis Zofia Kamieniecka. OKAZOS KANONIZADO DE PATRO PIO EL PIETRELCINA Plenumiĝis antaŭdiro de rapida kanonizado de la kapucena beatulo Patro Pio el Pietrelcina, havinta ekde la jaro 1918 ĝis sia morto stigmatojn - vundojn, respondajn al vundoj de krucumita Jesuo. Li estas kanonizota dimanĉe la 16-an de junio 2002 en Romo. Decida en tiu afero iĝis mirakla resaniĝo de Mateo Colelli. Malgranda infano, kies sanstato estis proklamita kiel senesperiga, resaniĝis el grava kolapso post inflamo de cerbo (encefalito). La resaniĝo okazis post preĝpetoj al beata Patro Pio. Tiu okazo iĝis Dia konfirmo en la proceso de lia kanonizado. La ĉefurbo de Italio atendas invadon de centmiloj da pilgrimantoj. Sed tiu ĉi fakto ne estingas entuziasmon de patroj kapucenoj. - Niaj koroj estas plenplenaj de ĝojo kaj jam nun ni komencas preparojn de tiu ĉi grandega okazontaĵo - atestis unu el ordenanoj el San Giovanni Rotondo. Tiu malgranda urbeto en suda Italio, la loko, en kiu Patro Pio travivis la plej grandan parton de sia vivo, esprimis sian ĝojon per sonorado kaj preĝado de miloj da fideluloj atendantaj la decidon de la Papo. Regis tie atmosfero de popola festeno, okazis artfajraĵoj, ĝoja kantado kaj muziko. Laŭ pola gazet-raporto por Dio Benu sendis Stanisław Śmigielski J. Stredel Se Jesuo
venus por frapi al ni Se Li venus
por elŝiri nin Se Li venus
nin arigi, Tradukis Stanisław Śmigielski Eklezia historiisto el Munkeno Ignaz von Dollinger taksis Antonion Rosmini kiel la plej grandan pensulon inter katolika klerikaro ekde la tempo de Tomaso Akvina. Rosmini estis ne nur filozofo. Li ne estis profeto, kiu volus gvidi kristanojn laŭ malĝusta vojo. En katolika sfero li estis la unua kaj unusola, kiu provis fari supervidon - resumon de filozofio entute kaj ligis samtempe elementojn de greka kaj skolastika spekulo kun testamentaĵo en moderna eŭropa anima vivo de Descartes. Li klopodis kvitiĝi al angla empirismo de la 18-a jarcento, same kiel kun Kant kaj Hegel. Kun sia amiko – poeto Alesandro Manzoni li elkondukis Italion el anima provincialismo post 200 jaroj kaj denove envicigis ĝin en eŭropan pensadon. Li fariĝis nacia figuro de la itala Risorgimento, ĉar li klopodis realigi harmonion inter nacia tendenco pri unueco kaj kristanaj tradicioj de la lando. Li estis filozofo, pedagogo, fondinto de ordeno, teologo, defendanto kaj ankaŭ kritikisto de eklezio, unu el la lastaj universalaj genioj de la homaro. Multaj liaj pensoj evoluis nur post lia morto. Rosmini kiel homo de eklezio scipovis suferi kun ĝiaj multaj mankoj sen malespero. Tio certe havas grandan signifon ankaŭ por nia tempo, por homo nuntempa. En lia persono estis ligita kritika opinio kun sindona rilato al eklezio. Ankaŭ pro tio certe valoras legi pri la personeco kaj pripensi almenaŭ kelkajn punktojn. Tre frue aperis al li fundamenta koncepto de propra filozofia sistemo. En lia tempo superis du sistemoj - sensualismo kaj idealismo; li decidis por la dua. Ideo de ekzisto senpere ĉeestas en homa animo, estas radiko kaj mezuro de ĉiu ekkono. Pri ekzisto atestas pensado. Ideo de ekzisto en si mem estas malcerta: homo ekkonas ĝian difinon per sperto. La ideon Rosmini plu disvolvis en sia unua ĉefa filozofia verko “Nova Provo pri Deveno de Ideoj” (1830); ĉi tiu skribaĵo fariĝis limŝtono en disvolviĝo de itala filozofio kaj pruviĝis kiel la plej vivanta el la filozofiaj sistemoj de frua itala Ottocento. Kiel studento de gimnazio rilate la venontan profesion li decidis frue - li deziris fariĝi pastro - ne por fari karieron (deveno de la gepatroj ebligus ĝin al li), sed por dediĉi sin al esploro de tiutempaj problemoj. En la jaro 1816 li foriris al universitato en Padova kaj enskribiĝis en teologian fakultaton. Tiam ankoraŭ ne ekzistis teologio kiel specialiĝo, li studis precipe filozofion, sed ankaŭ la hebrean kaj sanskriton1. Li amikiĝis kun multaj talentaj junaj homoj, ĝis nun konataj en itala spirita vivo de la 19-a jarcento. La unua plano fondi en la jaro 1819 societon de amikoj ne sukcesis. En la jaro 1821, mallonge post la konsekro, Rosmini donis al si duspecan taskon: unue agi por sia memperfektiĝo kaj due rifuzi neniam faron de amo por proksimuloj, kiun oni postulos de li. Dio parolis al li per tempo-signoj: por sia verko li kapablas volontigi ĉiun homon, kiu ne enfermas sin antaŭ li. Tre frue antaŭiris lin famo de sankteco: de homo, el kiu elbrilas io Dia. Li evitis nenian taskon, malgraŭ tio, ke ĝi ne promesis sukceson. Li havis tre riĉan, genie talentan karakteron. Lia vivo atestas, ke en profundeco de sia estaĵo li havis ion specifan, kio ne povis nur simple iel perdiĝi. Post restado en Padova sekvis kelkjara studado en Rovereto. En la jaro 1826 oni aperigis lian fundamentan verkon pri unueco de edukado, en kiu li petis organike unuecan edukadon. Tiu ĉi verko signifas por Italio la samon kiel antaŭ 18 jaroj por Germanio verko de Herbart. Rosmini pensis unue je komuneco de laikoj, poste li decidis por instituto de diocezaj pastroj kun la celo, kiun li donis al si mem dum la pastriĝo: sanktigado pere de amo al Dio kaj proksimulo. En la tago cindromerkreda 1828 li foriris kun siaj kunuloj sur Monte Calvario ĉe Domossola kaj per medita preĝo preparis sin por la fondo. Dum tiu ĉi agado por la fondo li ne elĉerpis ĉiujn fortojn. Li estis tre tolerema, multflanka kaj modesta. Lia principo estis fido al Providenco: se Dio volas lian aferon, donos al ĝi tion, kion ĝi bezonas por la fina sukceso. Rosmini fondis la kongregacion en kelkaj lokoj de Italio, ankoraŭ dum lia vivo liaj fratoj ekagis en Anglio, Irlando, Usono kaj Afriko. Grava celo de ĝia aktiveco estas instruado. Rosmini sukcesis transformigi virinan kongregacion kun la sama celo, sed mankis al ĝi ĝusta gvidado. Li formis el ĝi vivokapablan organizaĵon. Oni nuntempe ne povas imagi liajn malfacilaĵojn. Lia vivo atestas, ke la homo ne devas fali sub pezo de malkompreno, sed pere de superado de malfacilaĵoj povas kreski. Unue aŭstria registaro montris ekstreman malfidon. Unu el liaj unuaj verkoj “Laŭdado de Pio la VII-a”, kiun Napoleono forkondukis en kaptitecon en Francio, estis kvin jarojn per cenzuro malpermesita, ĉar la aŭtoro en ĝi kritikis ŝtatan absolutismon. Ekde tiam oni spionis lin, policanaj informoj raportis en Vienon lokojn de lia restado. Oni suspektis lin eĉ en la naskiĝurbo Rovereto, kie li aktivis kiel pastro kelkajn jarojn. Li spertis multajn limigojn de sia agado. Pli danĝera kaj pli sistema estis persekutado flanke de pastroj kaj monaĥoj. Tre frue tio komencis kaj aktivis en tio ĉefe kelkaj jezuitoj. Ili vidis en Rosmini rivalon, kiu malhelpas al la ordeno. Oni malbone taksis realecon kaj riproĉis, ke lia filozofio havis en italaj mezlernejoj kaj seminarioj pli grandan sukceson ol skolastikaj lernolibroj. La persekutado kulminis en la jaro 1838, kiam Rosmini publikigis traktadon (artikolon, disertaĵon) pri konscienco. Ĉio malbona daŭrigis en revolucia jaro 1848, kiam oni aperigis lian konatan verkon pri kvin batoj de la eklezio. Li verkis ĝin preskaŭ 15 jarojn ekde la jaro 1832 sub la influo de movado de Lamennais en Francio. Kun granda konscio de profunda respondeco li nomis tiutempajn ekleziajn mankojn, kritikis malbonaĵojn kaj samtempe proponis, kiel forigi ilin. Skiza enhavo de la kvin batoj de eklezio: 1) La unua bato de eklezio laŭ Rosmini estas apartigo de klerikaro de laikoj dum la diservo (liturgio) kaj apatia popolo dum la eŭkaristia festo. Popolo ne komprenas la latinan lingvon de la eklezio, dum la plej gravaj momentoj de liturgio restas surda, kiel templaj kolonoj. Lingva nekompreno kaŭzas la dividon kaj klerikaro fariĝis kasto nekomprenanta lingvon kaj problemojn de la popolo. 2) La dua bato de eklezio evidentiĝas eduko de klerikaro. Plimulto de klerikoj ne kapablas memstaran pensadon. Riĉeco kaj potenco kaŭzis distingon profanan: klerikaro “pli alta kaj pli malalta”. Episkopoj tro okupitaj per laikaj (mondaj, profanaj) oficialaĵoj simple lasis taskon edukadi popolon al nesufiĉe preparita klerikaro. Kia helpo? Episkopoj devas denove fariĝi anima centro de la popolo, sed tio dum la situacio ne eblas. 3) La tria bato de eklezio estas malunueco de episkoparo kaj perdo de reciprokaj rilatoj. Tio estas antitezo kompare kun pli frua situacio, kiam episkopoj komunikiĝis (interrilatis) kaj persone kaj skribe, okazis sinodoj, ili kune solvis proprajn senperajn problemojn. Episkopoj ne perdis kontaktojn per politikaj vidpunktoj. 4) La kvara bato de eklezio estas nomumado de episkopoj per la registaro. Tio kolizias kun nefordoneblaj rajtoj kaj tradicia kutimo de malnova eklezio, nome, ke pastraro kaj popolo libere elektis episkopon. 5) La kvinan baton de eklezio vidas Rosmini en mallibereco de eklezia havaĵo (posedaĵo), transprenita el feŭdisma tempo. Ĝi kaŭzas malĝustan uzadon kaj celon de eklezia havaĵo. Rosmini kurantaŭis per siaj planoj sian tempon. Post pli ol cent jaroj plimulto el ili realiĝis per la 2-a Vatikana Koncilio. Kelkaj el ili, ekz. konforma partopreno de laikoj je elekto de episkopoj - ne perdis aktualaĵon ankaŭ hodiaŭ. Sed post la aperigo - dum la tempo de Rosmini - ili kaŭzis grandan konfuzon. Rosmini sub impreso de liberalaj komencoj de pontifikado de Pio la IX-a (1846-1878) opiniis, ke li povas kontribui al klarigo de reformaj pensoj de la Papo. Kiam oni aperigis la libron, en eklezio jam ekzistis forta kontraŭfluo. La libro fariĝis neoportuna. Neprofunda sentimentala liberalismo de la Papo Pio la IX-a malfondiĝis en revolucio 1848. La Papo ekziligita el Romo, baldaŭ denove kontaktis tradiciajn konsilantojn en politiko kaj en eklezio. Tiel preterpasis influo de Rosmini je roma eklezia politiko. Jam en la jaro 1849 atingis lia libro pri kvin batoj de eklezio indekson de libro malpermesita. Anonimaj kalumnioj, diversaj riproĉoj, kontraŭstaroj kaŭzis fine proceson de esplorado. Post jaroj venis Kongregacio por Indekso al la konkludo, ke nenio inda de kondamno troviĝas en skribaĵoj de Rosmini. La rezulto plezurigis la Papon Pion la IX-an, ĉar li en la koro ĉiam tre estimis la aŭtoron, malgraŭ tio, ke li lasis lin fali kiel politikan konsilanton. Rosmini pro aĉaj kalumnioj kaj multaj malbonaĵoj laciĝis kaj devis ekkuŝi. Dum lia malsano vizitadis lin poeto Alesandro Manzoni. Li esprimis esperon, ke Dio redonos al lia amiko denove sanon, ĉar nemalhavebla estas li por eklezio. Sed Rosmini respondis: “Ne. Por Dio neniu estas nemalhavebla. Kion Dio komencis, tion Li finos per disponeblaj rimedoj. Se temas pri mi, mi estas neutila, mi eĉ timas, ke malutila, kaj tiu ĉi zorgo ebligas al mi kviete rigardi renkonte la morton, ĝi permesas deziri ĝin.” “Pro Dio, ne parolu tiel”, diris Manzoni, “kion ni farus sen vi ?” La mortanta respondis: “Adorare, tacere, gaudere” - adori, silenti, ĝoji. Rosmini mortis la 1-an de junio 1855. Regis ĝenerala opinio, ke forpasis la plej granda intelektulo de Italio. Kompilis Jitka Skalická 1 sanskrito - la antikva, sankta lingvo de Norda Hindujo, la plej malnova konata membro de la hind-eŭropa lingvofamilio.Rim. de red.: En Historio de Eklezio (Církevní dějiny) de ĉeĥa historiisto Radomír Malý, 2000, sur la paĝo 249 oni povas legi: “Harnack, Tillich, Bultmann kaj aliaj ekzegezistoj kaj teologoj de protestantismo negis miraklojn de Kristo inkluzive de lia resurekto, sur flanko katolika ilin sekvis Tyrell, Loisy, Rosmini kaj aliaj. Kun tio rilatis ankaŭ radikalaj postuloj de animzorga praktikado: nuligo de deviga celibato, envicigo de naciaj lingvoj en liturgion, elekto de episkopoj kaj paroĥestroj ktp. Tion ĉion Pio la X-a energie rifuzis en encikliko “Pascendi Dominici gregis”.Sac. Jan Filip
Tradukis Sac. D-ro Jan Filip
1 peano - milita kanto de venko kaj ĝojoNia membro, Doc. Inĝ. Ark. Jan Werner el Brno, reagis per jenaj vortoj je la artikolo en Dio Benu 1/2002 “Katolikoj en Latvio Fervore Konstruas Preĝejojn”: “Mi dankas por Dio Benu n-ro 1/2002. En ĝi mi legis pri novaj preĝejoj en Latvio. Pere de almetita folio mi informas vin pri verko de miaj kolegoj en la arkitektura fakultato en Brno “Nové kostely a kaple z konce 20. století v České republice” (Novaj preĝejoj kaj kapeloj el fino de la 20-a jarcento en Ĉeĥa Respubliko). La libro estas tre interesa, sed ankaŭ multekosta. Mi rekomendas ĝin almenaŭ por trastudo. Ankaŭ mencio en Dio Benu utilus.” Koran dankon al frato Inĝ. J. Werner pro tiu ĉi interesa sciigo. Sur tiu ĉi mapeto de Ĉeĥio ni informas pri la novaj katolikaj preĝejoj en Ĉeĥa Respubliko, kvankam laŭ pliprecizigo de Inĝ. Werner, en la menciita libro estas katalogitaj 90 novaj preĝejoj kaj kapeloj, realigitaj fine de la 20-a jc., do post falo de komunista reĝimo, kiu dum kvardek jaroj de sia ekzistado ne permesis la preĝejojn konstrui, sed en kelkaj kazoj ilin likvidis. Unu el novkonstruitaj preĝejoj - Preĝejo de Virgulino Maria Helpantino de Kristanoj - estas en Brno-Žabovřesky. Al la preĝejo apartenas ankaŭ saleziana oratorio. La 13-an de aprilo 1950 estis ĉiuj salezianoj malliberigitaj. Dum internigo en Želiv jam en la jaro 1950 promesis la salezianaj superuloj al la Virgulino Maria, ke por ŝia honoro oni konstruos en Brno-Žabovřesky preĝejon post akiro de libereco. La plenumitan promeson atestas la preĝejo, honore al V. Maria. POR KIO MI DANKEMAS AL ESPERANTO Subdiakono Karel Filip, 1935 Senlima estas valoro de sacerdota ofero, ofero de la Sankta Meso. Senlima estas precipe valoro de unua Sankta Meso. Surmonde ĉiujare akceptas la sacerdotan ordinon multe da tiuj, kiuj sin dediĉis al la sacerdoteco. Kaj ĉiuj, precipe en la solenaj momentoj post akcepto de ordinacio, plene konsciiĝas, ke ili estas ĉiuj fratoj en unu Kristo, en unu ofero. Ĉiu homo serĉas por si amikon, iun, kiu kun li kunsentus liajn animajn kaj sentajn statojn, iun, kiun li amus. Des pli la sacerdoto, kiu plejvivece konsciiĝas pri frateco de ĉiuj Diaj filoj. Verkisto Jan Čep en sia lasta libro “Blua kaj Ora” esprimis tion per la vortoj: “Dio mia, ni estas jam tiel kreitaj, ke ni volas sub nia mano senti batadon de viva koro, varmon de konkreta homo.” Jes, la varmo de la homo, kiu varmigadus eĉ nian propran, ankaŭ la homan koron. Estas tio tiel neordinara, ke tiu varmo de la koro malpliiĝas nek per distancoj, eĉ se ili estus longlongaj. Kaj tiu varmo ne rigardas la aspekton, la eksteraĵon, ne rigardas la naciecon, la lingvon, sed tiu varmo serĉas nur kaj nur koron, la koron kaj la animon. Mi estas tiel feliĉa, ke mi eksentis tiun varmon de la reciprokaj rilatoj en mezuro nemeritinda. Mi havas, mi povas tion diri, fraton, fraton en Kristo, fraton hindon, anon de ordeno de Nudpiedaj Karmelanoj, en Suda Hindujo, en klostro Sankta Sebastiano en Pulincunnoo. Nunjare la 12-an de julio 1935 li sacerdotiĝis. Kaj estis mia la plej granda feliĉo, ke tiu ĉi mia malproksima bruna amiko en fora Hindujo, en lando de longe daŭrantaj varmegoj kaj longe daŭrantaj pluvoj, rememoris min en la “memento” - rememorigo dum sia unua ofero de la Sankta Meso. Estas tio ĉiam agrabla sento, sed la distanco de la ofero, celebrita sub alia ĉielo, en kvazaŭ alia mondo, tio aldonas al la tuta forto de la rememorigo de la novsacerdoto hindo, kiun mi darfas nomi mia amiko, ion majestan. Kaj por tio mi dankemas nur al Esperanto, ĉar per Esperanto mi povis interkompreniĝi kaj korespondi kun loĝanto de fora Hindujo, de la lando, el kiu la letero eĉ ĉe hodiaŭa moderna teknika transporto kaj rapideco iras al ni tutajn 21 tagojn. Kiom da belegaj aĵoj jam Esperanto donis al la homaro, kaj kiom ĝi ankoraŭ donos. Precipe la katolikoj devus pli multe rimarki la Esperanto-movadon kaj mem por si eluzadi avantaĝojn de Esperanto, kies sukcesan aktivadon benas ankaŭ la papoj. Ni deziras al komercistoj, kiuj kiel unuaj konsciiĝis signifon de Esperanto kaj komencis ĝin eluzadi por sia negocado. Sed ni ĝin povas plene eluzadi por profitoj de la animoj kaj la koroj. Kiel mi estos feliĉa, kiam post unu jaro, se Dio permesos, mi povos al mia amiko hindo, Pastro Theofil, lian rememorigon repagi per mia rememorigo dum mia unua sacerdota ofero... SANKTA ZDISLAVA EL LEMBERK - PATRONINO DE LA FAMILIOJ Komence de ĉi-jaro mi legis en ĵurnalo jenan informon: “La Ĉeĥa Nacia Banko eldonis hieraŭ arĝentan ducentkronan moneron okaze de la 750-a datreveno de la mortotago de sankta Zdislava el Lemberk. La monero estis eldonita en duspeca stampo, en la klasika kaj en speciala pintkvalita ellaboraĵo (t. n. “proof”) por pretendemaj numismatoj. Sur la averso de la monero estas arta grupiĝo de stilizitaj heraldikaj bestoj de la ĉeĥia granda ŝtata blazono. Sur la reverso estas figuro de sankta Zdislava, fleganta malsanulon.” Ĝis ĉi tie la sciigo el la ĵurnalo. Kiu estis tiu virino, je kies honoro estis eldonita la monero kaj kies mortotagon ni rememoras? Siatempe mi legis, ke ne estas tiom grave, kiel longa estas la homa vivo, sed kiel riĉa, valora kaj utila ĝi estas. Mi opinias, ke ĉi tion ni povas sen restaĵoj apliki ĉe la vivo de Zdislava, kiu mortis tre juna, nur 32-jara. Kvankam ŝi vivis sur ĉi tiu tero nur ege mallonge, ŝi postlasis profundan sulkon, plenan de bono, amo kaj mizerikordo ne nur en rondo de sia familio, sed ĉie ĉirkaŭ si, precipe en la medio de la plej grandaj povruloj, al kiuj ŝi servis sinofere. Nun ni revenos en la historion kelkcent jarojn reen, nome en la 13-an jarcenton. En Bohemia-Moravia Montetaro, proksime de urbo Velké Meziříčí estas urbo Křižanov (latin. Cryzans aŭ Krisans), kie versimile en la jaro 1220 en tiama burgo naskiĝis Zdislava. Ŝi havis tri fratinojn kaj unu fraton. Ankaŭ sian infanaĝon kaj junaĝon ŝi pasigis tie en modela familia medio. Ŝia patro Přibyslav (Pribislav) estis signifa moravia elstarulo. Li ankaŭ administris la burgon en Brno, unu el tiamaj la plej gravaj, kaj en la jaro 1238 li estis ankaŭ burggrafo en Veveří (Sciura burgo), burgo nordokcidente de Brno. Lia daŭra sidejo tamen estis Křižanov. La havis grandajn planojn, sed lia morto en la jaro 1251 ĉesigis ilin. Li estis entombigita en la preĝejo de sanktaj Johanoj - ĉe la minorita preĝejo en Brno. La patrino de Zdislava, laŭnome Sibila, apartenis al la akompanantaro de Kunegunda, fianĉino de la estonta reĝo Venceslao la I-a. Ĉi tiu honordamo devenis el mediteranea regiono, nome el Sicilio, el la regiono, kiu en tiu tempo prezentis unu el la plej kulture evoluintaj landoj de okcidenta Eŭropo. Ŝi estis virino de suda tipo, tre bela kaj tre klera, kaj sinjoro Přibyslav edziĝis kun ŝi, kiu tiam estis juna vidvino de grandsinjoro Bohuš. Přibyslav kaj Sibila versimile konatiĝis ĉe la reĝa kortego, kiun Přibyslav ofte vizitadis. Ili ambaŭ subtenadis monaĥejojn, ekz. monaĥejon de dominikanoj en Brno, fonditan en 1239, kaj Sibila precipe favoris la monaĥejon en Žďár nad Sázavou, kie ŝi estis en monaĥeja preĝejo entombigita, kiam ŝi en la jaro 1262 mortis. Zdislava kreskis, kiel ni jam diris, en la harmonia familia medio. Ŝi kaj ŝiaj gefratoj, pli bone dirite fratinoj, ĉar la frato Petro mortis kiel infano, ricevis fundamentojn de klereco de sia klera patrino, t. s. lego- kaj skribo-sciojn kaj ankaŭ scion de lingvoj, kiujn Sibila mem scipovis. Krom ĉi tiuj scioj Zdislava ekŝatis kantadon kaj liutoludon. Ŝi ankaŭ devis ellerni kudri, ŝpini kaj kuiri. Ŝi devis kompreni ĉiujn laborojn en la burga mastrumo. Sinjorino Sibila edukis siajn filinojn kiel estontajn edzinojn de grandsinjoroj, kaj eĉ se ili tiuj ne fariĝos, ili devos ĉion kompreni. Por la plua kleriĝo Zdislava estis sendita en monaĥejon de Oslavany. La tempo tie estis dividita; kompreneble krom preĝado kaj meditado estis ankaŭ instruado praktika kaj teoria. Knabinoj tie lernis brodi kaj krom aliaj scioj ili ankaŭ ekkonis fundamentojn de botaniko, precipe sciojn pri kuracherboj kaj ilia uzado. Zdislava ion jam sciis pri tio, ĉar ŝia patrino konis la misteron de tiuj herboj kaj permesis al siaj knabinoj kolekti ilin kun spicistino el la subkastela vilaĝo. Kiel tre juna, iom post 15-a jaraĝo Zdislava estis edzinigita al sinjoro Havel el la gento de Markvartidoj, mastro en la burgo Lemberk en norda Bohemio. El ĉi tiu edzeco naskiĝis kvar infanoj: Havel, Margareta, Jaroslav kaj Ladislav. Kvankam ŝi estis nobla burga mastrino, ŝi tre ofte vizitadis la plej grandajn povrulojn, flegadis kaj helpadis ilin. Vagistoj, malsanuloj kaj helpobezonantoj trovis ĉe ŝi ĉiam plej afablan akcepton. Ŝi subtenadis ilin ĉiuflanke. Kun sia edzo Havel ŝi konstruigis en Jablonné ankaŭ hospitalon, kie al tiuj povruloj servis dominikanoj. Zdislava estis de ĉiuj amata kaj ili nomis ŝin “Patrino de povruloj”. En la kroniko de Dalimil ni povas legi pri ŝi: “Kvin mortintojn ŝi kun Dia potenco revivigis, al multaj blinduloj ŝi redonis la vidkapablon, multajn kriplulojn kaj leprulojn ŝi sanigis kaj super multaj povruloj grandajn miraklojn ŝi faris.” (Dalimil 87,5) Zdislava, kiel ni jam diris, ne ĝisvivis longan vivon. Ŝi elĉerpiĝis per la laboro en porvivaj devoj. Post bela familia vivo, post vivo plena de bonfaroj ŝi mortis en la aĝo de 32 jaroj kaj estis entombigita en la preĝejo de sankta Laŭrenco en Jablonné. Tuj post sia morto ŝi estis honorata kiel potenca propetantino kaj helpantino. De la 13-a jarcento ĝis hodiaŭ la kredantoj honoras ŝin kiel sanktulinon kaj helpopetas ŝin kun ceteraj ĉielaj patronoj. Kanonizita ŝi estis kune kun Johano Sarkander en Olomouc la 21-an de majo 1995 de la Papo Johano Paŭlo la II-a. Dum la Sankta Meso de tiu granda kanoniza solenaĵo ricevis reprezentanto de la katolikaj esperantistoj, frato Miloslav Šváček, tre honoran taskon - transdoni la oferdonojn al la Papo. Dio, Vi ellernis Sanktan Zdislava iri la vojon de perfekteco per plenumado de la taskoj de geedzeca vivo kaj en farado de la agoj de la amo. Helpu al ni, por ke pro ŝia propeto la kristanaj familioj sin konstante renovigu kaj ekfloradu per atestoj de pli helaj moroj. Amen. Laŭ diversaj fontoj kompilis omaĝe al jubileo de sankta Zdislava Marta Lorková HO, KIEL BONE, KE VIVIS MARIA! Mil jaroj antaŭ Dio egalas al unu tago. Se Dio estus volinta plenumi sian savoplanon kelkajn tagojn pli poste, kian respondon, plenuminte lian ordonon, la Ĉefanĝelo Gabrielo estus povinta realporti al la Sinjoro en la jaro 2000? En la jaro du mil de nia erao, Dio kompatplene rigardis desupre la Teron, por vidi, kion la homoj estis farintaj el lia bela kreaĵo, kion ili ĉiutage kaŭzas unu al la alia: militojn, murdojn, ĉiuspecajn krimojn, fizikajn kaj psikajn vundojn, misuzadon de la scienco, egoismon de ĉiu nivelo, ĉio troviĝis en ilia tagordo. Neniu pripenso pri la Diaj ordonoj, kiuj estus la fundamento de bona vivo; eĉ ne dum instruhoroj de religio ili estas instruataj. Jam ili tute ne validas por la interhomaj rilatoj! Por montri al la homoj, devojiĝintaj el la ĝusta vojo, por ebligi al ili ekkoni la veron, por redoni al ili la vivon en ĝia abundeco, tial do lia unika Filo, la ununura kompetenta, devis malsupreniri sur la Teron kiel homo. Al tio estis necesa libera kunago de homo. Tiu devis esti bona, Dion amanta, helpopreta virgulino! Tial Dio sendis sian Ĉefanĝelon Gabrielon sur la Teron kun ordono anonci al virgulino sian planon kaj peti ŝian konsenton. Antaŭdestinita ŝajnis al Dio la okcidenta mondo, kie vivis spertaj, inteligentaj homoj, plenaj de fantazio, kiuj promesas posedi bonajn kondiĉojn por plenumi lian planon. Kelkaj virgulinoj tie ankoraŭ vivis, nur tiu vorto iel elmodiĝis. Gabrielo eniris tial en la loĝejon de juna virino, kies pieco estis en tuta regiono konata. KLAŬDIA, enprofundiĝinta en la preĝo, rigardis indigne la ĝenanton. Preskaŭ ŝi ne aŭskultis, kaj sulkiginte la frunton ŝi respondis kun penige konservita ĝentileco, ke momente ŝi ne havas tempon por diskuti, ĉar ŝi devas preĝi pro tio, ke la mondo ja estas tiel malbona. Kaj tuj ŝi turnis la dorson al la gasto. Iomete elrevigita, Gabrielo foriris. Li ja estis de la Sinjoro ricevinta ankoraŭ kelkajn aliajn adresojn. Tial li venis al UTA. Ŝi estis la plej bela, klera virino, studinta ne nur teologion, sed ankaŭ multflanke ŝi estis erudita. Scivoleme ŝi lasis la gaston eniri kaj instigis lin klarigi sian deziron. Gabrielo sciigis al ŝi, ke Dio volas sendi sian Filon kiel homon sur la teron, por liberigi la homaron el iliaj multspecaj kulpo-ŝarĝoj kaj instrui al ili la ĝustan vojon. Uta tre ĝojis, ĉar ankaŭ ŝi serĉis elir-vojon el tiu mizero. Sed kiam Gabrielo parolis pri tio, ke virino fariĝos patrino de la Dia Filo sen kunago de viro, tiam Uta ridis plena de moko. Tiu afero ja estas tute nerealigebla! Oni do ne opiniu ŝin esti tiel stulta! Kaj al la anĝelo ŝi volis diri: “Tion vi mem certe ne kredas!”, sed la “ne” restis blokita en ŝia gorĝo, ĉar Dio estis frapinta ŝin per muteco. Gabrielo, devinta havi paciencon pro tiu malsukceso, serĉis nun la trian kandidatinon. LAŬRA vere estis bona knabino. Kiam Gabrielo eniris, ŝi tre ektimis, sentante sin honorata pro la vizito de la anĝelo. Tiu klarigis sian mesaĝon. Laŭra pli kaj pli paliĝis, aŭdante tion. Fine ŝi diris: “Tiu afero ne koncernas min. Mi vivas ĉiam senriproĉe kaj klopodas pri bonfamo. Ĉiuj miaj najbaroj scias, ke mi ne komencas amaferojn kun viroj. Se mi nun gravediĝus, ho, nur imagu, kion ĉion la homoj pri mi malbone parolus! Ne, ne, dankon!” Post tio Gabrielo fine esperis sukceson ĉe PETRA. Petra estis delikatsenta karaktero, ŝatanta ĉiun belon. Aŭdante la mesaĝon, ŝi tre miregis, sed nur mallonge pripensinte ŝi diris kun klara voĉo: “Tiel realisme la savado de la mondo do ne povos realiĝi! Kontraŭe, tio devus fariĝi spirite! En la kunvenoj de la esoteranoj oni instruas tute alian vojon el la malaltaĵoj de la vivo. Diru al via Dio, ke tiu ĉi mesaĝo, tiel nekredebla, estas nekongruebla kun miaj sciencaj ekkonoj, pri ĝi mi ne plu volas paroli!” Sufiĉe malgaja Gabrielo finfine venis al OLGA. Ŝi kore bonvenigis lin kaj li komencis klarigi la Dian planon. Olga pleniĝis per entuziasmo. Tion ĉion ŝi komprenis, ĉar laŭ ŝia opinio ĝuste nun estas la plej urĝa tempo, por ke finfine io estu farita por plibonigo de la mondo. La infanon ŝi tre volonte naskus, kaj ke ŝi estis elektita por tiu grandioza plano, tio ŝin igis esperplena. Infano sen kunago de viro estus por ŝi la konfirmo de ŝiaj klopodoj humiligi la virojn. Jam ŝi volis respondi “JES”, kiam Gabrielo klarigis al ŝi, ke tiu filo estu nomata Jesuo. “Kial do filo?”, ŝi obĵetis. “Mi ne volas filon! Mi nur volas filinon! Nur la virinoj ankoraŭ povas savi la mondon! Ke laŭdire Dio estas patro, do la viro, tio estas por mi netolerebla. Dio estas bona patrino kaj ŝia ununura eraro estas, ke ŝi kreis ankaŭ virojn!” Tuj, kiam Gabrielo ankoraŭ volis diri klarigantan vorton, ŝi senprokraste montris al li elirejon. Senkuraĝigita Gabrielo revenis al la ĉielo por sciigi al Dio la rezultojn de sia misio: K laŭdia Uta Laŭra Petra OlgaK U L P O Ĉu ili ekkonos sian KULPON? Kompreneble sciante ĉion, Dio konsolis sian anĝelon dirinte: “Eble ni faros provon ankoraŭfoje post du tagoj, tiam la homoj jam komprenos, ke ili iras la malĝusta vojon per ĉiuj siaj pensoj, paroloj kaj agoj. Iom post iom ili do prudentiĝos!” Verkita de Ursula Tiedemann. El la germana esperantigis Hugo Westhoff. RAKONTO PRI DU DINASTIOJ - SERVISTOJ DE LA SINJORO La historio konas multajn okazojn pri tio, kiajn spurojn restigis en muzika kroniko muzikistoj el unu gento kaj en pluraj generacioj. Multaj tiaj estas ankaŭ en la latva muzika arto, ekzemple, fratoj Mediņi, patro kaj filo Dārziņi, patro kaj filo Kalniņi, Vīgneri, Kokari, Raĉevski kaj tian ĉenon oni povas longigi, ĉar nature kaj memkompreneble ĉiu deziras transdoni amatan profesion al siaj pli proksimaj homoj kaj vidi daŭrigon de ĝi en sekvontaj generacioj. Reprezentantoj de profesio, kiuj devenas el unu gento, la plej ofte estas renkontataj ĝuste inter orgenistoj - la vasta gento de Bach, kvankam la plej fama, sed ne sola. Eĉ inverse: kiel escepton oni taksas tiujn orgenistojn, kiuj ne venis el gentoj de orgenistoj aŭ muzikistoj. Evidente tio estas la esenco, ke orgenisto estas ne nur metio, sed ankaŭ profesio, eĉ pli - vivstilo, mondakcepto kaj propra konvinko. En tiu ĉi artikolo mi rakontos pri du dinastioj de orgenistoj. La unua dinastio estas tiu, el kiu venis Mamerto Celminskis - la kreinto de mirinde belsona muziko kaj virtuoza, altnivele profesia orgenisto. Lia avo kaj patro estis orgenistoj en la vilaĝa preĝejo Skaistkalne (distrikto Bauska). La patro estis ankaŭ la unua instruisto, de kiu Mamerto lernis ludi pianon kaj poste orgenon. En la jaro 1927 dum Kristnaskofesto la patro iĝis tre malsana, sed Mamerto tre sukcese anstataŭis patron kaj la Diservo estis bonorde plenumita. Tiu hazarda okazo vekigis en Mamerto fortegan deziron iĝi muzikisto kaj servi al Dio. En la jaro 1929 Mamerto translokiĝis al Daŭgavpils, kie estis libera loko por orgenisto en la preĝejo de Sankta Petro. Tiutempe en Daŭgavpils aktive funkciis Popola Konservatorio, kaj tie lektoris famaj komponistoj kaj muzikpedagogoj el Rigo. La konservatorion estris fama muzikisto-komponisto A. Feils. De li Mamerto lernis orgenludon, kompozicion, paralele posedante pianon, harmoniumon kaj aliajn muzikteoriajn lernofakojn. Dum studado en la Konservatorio, kiun li finis en 1937, li jam iĝis la aŭtoro de kelke da ekleziaj kantoj. Kvankam li mem sin sentis kiel nehavanta sufiĉajn spertojn kaj ankaŭ teoriajn sciojn, tamen jam tiam li ekkuraĝis komenci grandan verkon - la meson al la honoro de Aglona Dipatrino. Poste sekvis dujara studado ĉe fama latva komponisto - klasikulo E. Melngailis, de kiu li lernis polifonion, kaj eble la plej gravan por kantistoj - fluan, belsonan kantmanieron por ĉiu korusa voĉa grupo. Nur funde posedante teorion, multfoje plibonigante li post 20-jara periodo finverkis menciitan elstaran meson (en la jaro 1953). Eble indas prinoti, ke komence de la Dua Mondmilito, por eviti persekuton, la familio intencis elmigri, sed okazis tri gravaj signoj (subita malsano, poste subita kaj hazarda malapero de infano), ke Dio por li ordonis resti surloke. Dum soveta periodo, kiam oni malpermesis pilgrimi al Aglono, granda grupo tamen kolektis sin sub ekstera turisma ekskurso, kaj alveturinte Aglonon, okazis tie Sankta Meso kun koncerna kantado kaj orgena muziko en la festotago de Ĉieleniro de Sankta Dipatrino. Entute li verkis 7 mesojn, proksimume 20 malpligrandajn verkaĵojn, vicon da diversaj solokantoj kaj pli ol 70 kantatojn kaj korus-kanzonojn. Kiel la plej ofte plenumitan oni povas nomi la kantaton “Surexit”. Same li kompilis la libro-kantaron “Vi Laŭdu la Sinjoron!”, kaj tiun ĉi libron oni povas trovi en ĉiu paroĥejo kiel gvidlibron por direktistoj kaj orgenistoj. Dum lastaj jaroj de sia vivo li estis orgenisto en la preĝejo de Sankta Alberto en Rigo kaj ankaŭ instruis muzikon al estontaj pastroj en Katolika Seminario. Indas prinoti, ke li verkis ankaŭ Rekviemon, kiun deziris, ke ĝi estu plenumota, akompanonte lin dum la lasta vojo post lia forpaso. Tiu trista intenco realiĝis du monatojn poste, kiam la Ŝtata Akademia Koruso "Latvija" akompanis lin al la lasta ripozo en la januaro de 1993. Mirinda estis lia modesteco. Li ĝojegis, se korusanoj belege kantis, eĉ ne sciante, ke tiun muzikon kreis li mem. Por li fremda estis honoramo kaj ekstera sinelmontro. Al li apartenas vortoj: “La muziko suprenigas spiriton. Ĝuste kun belsona muziko kaj preĝo oni povas plej bone esprimi la gloron al Dio, ĉar tiu, kiu preĝas kantante - preĝas duoble”. Jen tia estis nia latva komponisto, orgena patriarko - Mamerto. Nun postrestis klasikaj, altnivelaj muzikaj verkoj, kiuj por sia plenumo postulas grandan laboron de la korusanoj. Kun la nomo de M. Celminskis estas ligita la historio kaj la sorto de ekleziaj korusoj en la tuta Latvio, sed tio jam indas apartan rakonton. Li mem tion priskribis antaŭ sia forpaso, kaj oni publikis tion en la Katolika Eklezia Kalendaro en la jaro 1993. Jāzeps Šlars Leszek Łęgowski, 1994
(My s ním zůstanem) Tradukis Jiří Kořínek
Ref.: Haleluja, haleluja,
haleluja, restos ni kun Li. En Vatikano estis eldonita nova jarlibro "Annuario Pontificio 2002". Kiel unua ricevis ĝin la Papo Johano Paŭlo la Dua (la 10-an de februaro 2002). Oni aperigis denove, kiel ĉiujare, aktualajn informojn. Laŭ indikoj de la jarlibro la nombro de katolikaj kredantoj (katolikoj) atingis 1,05 miliardon, tio prezentas 17,3 % de monda populacio. Preskaŭ duono de katolikoj (49,4%) vivas en amerika kontinento, en Eŭropo vivas 26,7% da katolikoj, en Afriko 12,4%, Azio 10,7%, Oceanio 0,8%. Pluaj menciindaj nombroj: episkopoj 4541, pastroj 405178, konstantaj diakonoj 27824, monaĥinoj 801185, kateĥetoj 2641888. Nombro de pastro-kandidatoj plialtiĝis ekde la jaro1978 ĝis la jaro 2000 el 63882 je 110583. Laŭ vatikanaj fontoj por D.B. preparis Jitka Skalická Bogusław Sobol
(Litova popola fabelo) Iam du ranoj decidis migri tra la vasta mondo. Ili deziris ekkoni la vivon de aliaj siaj samgentuloj en fremdaj landoj. Kiel ili decidis, tiel efektivigis - kaj ili formigris. La ranoj estis malsamkarakteraj: unu estis optimisto kaj la alia pesimisto. Dum ilia migrado multe da diversaĵoj ili renkontis. La vojaĝo kaŭzis tamen por ili ne imageblan kaj ne prisonĝeblan okazaĵon - ili ambaŭ falis en la ujon kun laktkremo. Ili ambaŭ saltas, saltadas, sed vane - la supro de la ujo estas alta kaj refalinte, ili dronas ĝis la fundo de la ujo. La pesimisto diras: “Ho ve, karulino, se ni ne savos nin, ni pereos.” “Ne, kunulo, ni obstinu nur kaj ni sukcesos elsalti. La tuta nia vivo ja estas tia, ke ni nur mem povas fari ĝin bona. Ni do ne devas malesperi, malentuziasmiĝi, ni do obstinu kaj ni savos nin. Obstinu nur, karulo!” La pesimisto ankoraŭ foje saltis, sed refalis kaj fordronis. Ĝi ne plu jam supreniĝis. La optimisto daŭre penadis, kvankam ĝi vidis, ke ĝia kunulo jam pereis... Ĝi konstante saltadis, movetadis sur la supraĵo. Sed vane, elsalti el la ujo estis neeble. Dume jen ĝi eksentis ion malmolan sub la piedoj kaj ĝi streĉis la tutan sian forton, bone apogis sin kaj elsaltis eksteren. Okazis tiele, ke pro konstanta turnmovo, senĉesa saltetado la laktkremo buteriĝis. La rano - optimisto malĝojanta ekmeditis pri sia kunulo, kiu cedis kaj ne plu obstinis kontraŭ la sorto. La optimisto savos sin dank´ al sia espereco kaj obstineco. El litova tradukis J. Petrulis Sac. Jan Filip
PASKA PAPA BENO SUR LA PLACO DE SANKTA PETRO Kiel ĉiujare, ankaŭ nunjare dum la paska beno de la Papo “Urbi et Orbi” - Al Urbo kaj Mondo, la Papo Johano Paŭlo la II-a salutis jam tradicie ankaŭ per esperantlingvaj vortoj: “FELIĈAN PASKON EN KRISTO RESUREKTINTA”. Danke al meritplena iniciinta geedza paro Giovanni kaj Mariolina Conti el Cormano, itala urbeto apud Milano, estis bele reprezentitaj esperantistoj per bone videbla surskribo ESPERANTO. La Ĉeĥa IKUE-Sekcio kore dankas kaj gratulas al gesinjoroj Conti kaj al ĉiuj ceteraj, kiuj al ili helpis tiamaniere informi pri Esperanto milionojn de tiuj en la tuta mondo, kiuj pertelevide ĉeestis la paskan solenaĵon “Urbi et Orbi”. Tiujn multajn bravulojn bezonas la Esperanto-movado. Letero de Landa Reprezentanto de IKUE el Togolando Tre estimataj samideanoj, bonan kaj feliĉan novjaron. Ekde la 1-a de oktobro 2001 mi troviĝas en Granda Seminariejo de Johano Paŭlo la II-a en nia ĉefurbo Lomé. Mi komencis mian unuan studjaron de filozofio. La pasintan jaron mi travivis spiritan jaron en seminariejo Sankta Paŭlo en Notse, for de Lomé. Tie mi esperantigis dek unu kolegojn – seminarianojn per E-kurso FEREZ. Nunjare ni daŭrigas ĝin. Mi estas ano de Unuiĝo Togolanda por katolikaj esperantistoj, fondita de s-ro Maurice Messan Agbolo. Por bona funkciado de la movado ni bezonas konvenan E-materialon (preĝlibrojn, Sanktajn Bibliojn, ktp). En la seminariejo ni preĝas ĉiumerkrede vespere rozarion kaj en la nacia katolika Radio Maria ni ĝin preĝas vendrede. Ĉu vi povas sendadi al ni vian gazeton “Dio Benu”? Mi antaŭdankas. Preĝu por ni! Bonan paskon kaj Pentekoston. Dio benu! Basile. Jen la adreso: Jean-Louis Basile AGBOLO, BP 12316 LOMČ, Togo, Afriko (E-poŝto: agbobasi@yahoo.fr)
El raporto pri Kongolanda IKUE-Sekcio 2001 Antaŭ ĉio, mi deziras nome de Kongolanda IKUE-Sekcio al estraro de IKUE kaj al ĉiuj IKUE-anoj bonan kaj feliĉan jaron 2002. Ni dankas ĉiujn, kiuj helpis al nia sekcio dum la pasinta jaro. Ni pensas pri pastro Magnani pro liaj senditaj IKUE-aĵoj, al la Ĉeĥa IKUE-Sekcio pro la sendado de ilia organo Dio Benu, al Alberta Casej el Usono pro ŝia bela donaco - kompakt-disko kaj al nia kara IKUE-movado pro la sendado de Espero Katolika kaj al UEA pro ĝia promeso sendi al ni librojn. Tio multe kuraĝigis nin kaj permesis al ni paŝi pluen. Al ĉiuj ni diras, kun frata sento, dankegon. Eble niaj atingoj ne estas brilegaj, tamen ili nutras multe da espero kaj kuraĝo por daŭrigi niajn klopodojn. Ni sentas grandan ĝojon, ke dum du jaroj de agadoj la movado kreskas kaj la intereso estas granda inter la gefratoj. Estas interese ankaŭ konstati, ke malgraŭ la enlanda situacio, kiu estas nepriskribebla, ni jam strebas funkciigi la movadon kaj Kongolanda IKUE-Sekcio fariĝis realaĵo, malgranda (eble), sed ekzistanta, kun siaj problemoj, specifaj al grandparte junaj membroj. La brila celtrafa agado estis interalie la kresko de nombro de E-fratulinoj. La tuta konvento en Lukala esperantiĝas. Por ne okazigi la situacion de stagnado, la Kongolanda IKUE-Sekcio estas prizorginda ilin. La Kongolanda IKUE-Sekcio havas 33 membrojn. Okazas E-kursoj en ĉiuj kluboj. La 17-an de decembro 2001, kadre de Zamenhofa Tago, Esperanto-Ligo de Kinshasa organizis E-ekspozicion. Tiuokaze la Kongolanda IKUE-Sekcio ekspoziciis siajn IKUE-aĵojn. La Kongolanda IKUE-Sekcio de tempo al tempo partoprenas la E-aranĝojn de la Landa Asocio. Decembre 2001 s-ro Ntoto, la sekretario, vizitis gefratojn en Lukala kaj same mi faris dum marto de tiu jaro. Mi dum tiu monato vizitis gefratojn en Mbanza-Ngungu kaj en Lukala. Sukcesa vojaĝo kaj frata etoso regis dum niaj renkontiĝoj. En Lukala, mi estis gastigita de fratulinoj. Pere de ĉiuj kluboj mi informis precipe pri IKUE (malgraŭ tio, ke mi mem ne estas sufiĉe informita). Feliĉe, ke antaŭ mia vojaĝo alvenis “Esperanto - Nova Latino de la Eklezio”, sendita al mi de la aŭtoro, kiu permesis al mi regi miajn diraĵojn. Ĉiuj membroj deziregas, ke okazu tiun ĉi jaron la renkontiĝo de ĉiuj gefratoj. Pro tio, la membroj decidis kotizi. Malgraŭ la enlanda situacio, la membroj deziris tuj, kiam tio iĝos ebla, kontribui finance aŭ alimaniere al la agado de IKUE. La membroj deziras, ke Kongolanda IKUE-Sekcio ĉeestu la kongreson de IKUE 2003 kaj tiuokaze la jubileon de pastro Magnani. Landa Reprezentanto de IKUE - Jean Bosco MALANDA LUTETE, B.P. 761, KINSHASA XI, Kongo DR, Afriko. STRASBURGA SEMINARIO BONE SUKCESIS Eble vi jam scias, ke la redakta komisiono de ADORU kaj pluraj kunlaborantoj havis konferencon kvintagan en la Strasburga Centre Culturel St. Thomas, proksime al la Eŭropa Palaco, kaj intense interŝanĝis spertojn kaj vidpunktojn. Ankaŭ trovitajn erarojn kaj eraretojn ni zorge registris. Venis la prezidanto de la Ekumena Komisiono P. Lajos Kobor el Hungario, la organizinto de la Zagreba kongreso Marija Belošević, P. Józef Zielonka el Pollando, kies libro “Ni vivu laŭeble plej bele” eniris preskaŭ integre en la novan ADORU, ĉu en la ĝeneralan parton ĉu en la polan apendicon, Jevgenij Lalenkov, ortodoksa pastro el Tula (200 km sude de Moskvo), kun sia filino, medicina studentino, li ĵus finis tradukon de la libro de Ulrich Matthias “Esperanto la Nova Latino de la Eklezio”, Ake Ahlrén el Stockholm, kun Adolf Burkhardt la lasta postvivanto el la kvinopo, kiu preparis Adoru Kantante (W.J.Downes, Britio, .A.Rosbach, Norvegio, H.A. de Hoog, Nederlando), Ernst Leuze, kiu verkis kaj kontrolis la gitarajn akordojn en ADORU, ĉeestis kaj prezentis novajn komponaĵojn por melodio de ADORU. Li planas fari piano-aranĝojn por ĉiuj melodioj de la libro (escepte, kompreneble, la rondkantoj kaj la pure gregoriaj liturgiaj pecoj). Gabriel Anda el Kameruno montris al ni la katedralon kaj la urbon. Cetere ni multe laboris, sed ankaŭ multe uzis la kapelon por matenaj laŭdoj, mezaj horoj, ekumenaj diservoj, diservo laŭ Taizé. Krome ĉeestis la tutan tempon aŭ nur parte Daniel Chevalier kun edzino, Grete Burkhardt, Erika Discher, Manfred Retzlaff kun edzino, Alois Eder surprize vizitis nin kelkajn horojn. Mia peto: parolu pri ADORU, kie vi povas, varbu, montru, ne nur al esperantistoj. Ni prenis grandan riskon kaj havas altajn ŝuldojn, kiuj tamen ne pezas sur IKUE aŭ KELI, sed ekskluzive sur la komisionanoj persone. Se ĉiu faros sian eblon por disvastigi la libron (prefere ne dirante “ilia libro”, sed solidare “nia libro”), tiam eĉ parto de la komponaĵoj de eklezia muzikdirektoro Leute baldaŭ vidos la lumon de la suno kaj fariĝos alireblaj al muzikemaj homoj. Pri la reeldono de la Biblio mi esperas, ke baldaŭ sekvos ankaŭ bonaj informoj. Frate via Adolf Burkhardt. ĈU OKAZOS BEATIGO DE PRELATO J. M. SCHLEYER? En junio 2001 P. Bernhard Eichkorn, sacerdoto de diocezo Freiburg (Germanio) proponis al Lia Ekscelenco D-ro Oskar Saier, Arkiepiskopo de Freiburg, la beatigon de du diocezaj pastroj: D-ro Max Josef Metzger (1887-1944) kaj prelato Johann Martin Schleyer (1831-1912). D-ro Metzger estis ekzekutita en 1944 fare de la nazioj, ĉar internacie li faris proponojn por nova komenco post la germana malvenko. Post la unua mondmilito li enpaŝis en la porpacan movadon kaj aktivis kiel socia reformisto. Dum la tridekaj jaroj li pioniris en la ekumena movado. En siaj porpacaj laboroj li aktive uzis la internacian lingvon Esperanton kaj metis ĝin en la servon de la Eklezio. Prelato Johann Martin Schleyer estis la aŭtoro de la planlingvo Volapük (1879/80). Ankaŭ li konsideris sian lingvon kiel kontribuon al la porpacaj klopodoj. Schleyer estis konata ankaŭ kiel katolika lirikisto kaj filantropo. Pro siaj meritoj li ricevis de Papo Leono XIII-a la titolon monsinjoro. Formiĝis Internacia Komitato por la Beatigo de prelato Johann Martin Schleyer, al kiu ĝis nun apartenas: D-ro Andre Albault (Francio), Sac. Bernhard Eichkorn (Germanio), S-ro Reinhard Haupenthal, (adreso de la sekretariejo: BP 19, F-84340 Malaucene. Ret-adreso: SchleyerKomitee@aol.com), S-ro Andy Kuenzli (Svislando) kaj S-ro Goncalo Neves (Portugalio). La komitato celas kolekti subskribojn, kiuj apogos la proponon faritan al la arkiepiskopo. Tiucele kontaktiĝos ĉiuj lokoj, kie Schleyer laboris kiel pastro. Lian nomon gardas strato kaj gimnazio en Lauda-Koenigshofen (la naskiĝ-loko), stratoj en Konstanz kaj Litzelstetten, me-mor-tabuloj ĉe la pastra domo de Litzelstetten kaj la loĝ-domo en Konstanz, same kiel Vola-pük-Vojo kaj Hotelo Volapük en Litzelstetten (www.volapuek.de). La urbestro de Konstanz estis petita deklari la tombon de Schleyer historia monumento. Kiu deziras subteni la proponon pri beatigo de Schleyer aŭ/kaj Metzger, bv. sendi deklaron kun persona subskribo al la sekretariejo de la Komitato. Gazetara Komuniko
(Otevřte brány Vykupiteli)
Ref.: For estu tim´el la anim´,
/ malfermu al Kristo pordon de la kor´. / Li konas vin, amas sen lim´, /
Li estos sav´ por vi dum animdolor´. 2. Hom´ ne estu la kan´ ... / Ne skuiĝu sen plan´ ... / Se malplenas la man´ ... / Dum la vivo en van´ ... 3. Dia serĉas nin vok´ ... / Ni ne staru sur lok´ ... / Surdaj kiel la rok´ ... / Mondo estas en ŝok´ ... 55-a KONGRESO DE I.K.U.E. 2002 en Krom ěříž, Ĉeĥa Respublikosub aŭspicio
de La kongresa temo: Malfermu la Pordon al Kristo! (Johano Paŭlo II-a) Estimataj gesamideanoj, karaj gefratoj, la kongresaj tagoj per mejlaj paŝoj alproksimiĝas. Baldaŭ venos la tago de niarenkontiĝo en la kongresurbo Kroměříž, en kiu ni deziras en frateca kaj kristana amo travivi la kongresan semajnon. Sincera deziro de Organiza Kongresa Komitato estas plenumo de deziro de ĉiu kongresano - travivo de agrablaj kaj spirite riĉaj tagoj en internacia esperantista medio. Ni plene eluzu tiun ĉi apartan kongreson de la katolikaj esperantistoj por plifortigo kaj plifirmigo de la katolika E-movado, kiu nuntempe tiun plifortigon ege bezonas. La komune travivitaj kongrestagoj nin plenigu per nova entuziasmo, por ke ni kun ĝojo kaj optimismo plu iru la vojon de la noblaj idealoj de la kristanaj esperantistoj. Ni metu niajn kongresajn esperojn en la manojn de Dio, por ke la kongreso celu nur la honoron de Dio kaj prosperon de la animoj. Tiucele nin certe helpos nia potenca ĉiela patronino, la Virgulino Maria - Nia Espero, niaj ĉielaj patronoj sanktaj Pio la X-a, Maksimiliano Maria Kolbe kaj beata Tito Brandsma. Nian kongreson jam benis ĝiaj Altaj Protektantoj, Lia Eminenco Mons. Miloslav Kardinalo Vlk kaj Lia Ekscelenco Mons. Jan Graubner. La kongreson ankaŭ benis Ĉefepis-kopoj Mons. György Jakubinyi (Rumanio), Mons. Karel Otčenášek kaj Episkopo Mons. Josef Hrdlička. Se ni tiucele ankaŭ direktos niajn preĝojn, do certe ni travivos kongreson, kiun ni longe rememorados. Kompreneble estas necese, ke ĉiuj kongresanoj sincere strebu pri vere frateca amatmosfero dum ĉiuj kongresaj tagoj. Dum la kongreso ni praktike strebos realigi la kongresan temon: Malfermu la Pordon al Kristo! Tiucele ni preĝos, aŭskultos kelkajn prelegojn, sed ankaŭ ni pri la kongresa temo kantos la samnoman kanton “Malfermu la Pordon al Kristo”. Tiun kanton vi povas trovi sur alia paĝo de nia gazeto kaj ĝin ellerni kanti. En monato junio ĉiuj aliĝintoj ricevos duan kongresan bultenon kun ĉiuj praktikaj informoj. Estimataj kaj karaj, ankoraŭ ekzistas ebleco sin aligi al partopreno de la kongreso. Se vi bezonas la kongresajn informojn kaj aliĝilojn, ni ilin sendos al vi perletere aŭ retpoŝte. Jen la adresoj: IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA, Miloslav Šváček, Tršická ul. 6, CZ-75127 Penčice, Ĉeĥio; retadreso: msvacek@iol.cz. Volonte ni ankaŭ vin informos pertelefone. Jen la telefonnumero de la prezidanto de la Organiza Kongresa Komitato s-ro M. Šváček: +420 641 228304 (por enlandanoj 0641 228304). La aliĝkotizon vi povas sendi al banka konto: KB Přerov, kont-numero 194214890297/0100 aŭ per poŝtmandato al adreso: s-ro Miloslav Šváček, Tršická ul. 6, 75127 Penčice, Ĉeĥio. Eventuale vi povas la aliĝkotizon sendi al la sama adreso en bone pakita, se eble registrita, leter-koverto. La kongresajn informojn kaj aliĝilojn vi povas ankaŭ akiri per jenaj TTT-paĝoj: http://www.ikue.org/kong2002.html aŭ http://home.t-online.de/home/b.eichkorn/. Nome de LKK salutas vin Miloslav Šváček. VENU AL RENKONTO DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO EN ŽELIV 27-29 septembro 2002 Karaj gefratoj, en la lasta numero de DIO BENU sur la paĝo 25 ni informis vin pri planita Renkonto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio en Želiv (prononcu Ĵeliv) ĉe Reĝino de Valo de Feliĉo. Tiam ni sciigis al vi provizoran daton de la renkonto. Post interkonsento kun prioro de premonstrata klostro en Želiv, la renkonto okazos en la tagoj de la 27-a ĝis la 29-a de septembro (je festotago de sankta Venceslao - ĉefpatrono de Ĉeĥa lando). Ni tre kore invitas al tiu ĉi bela kaj spirite riĉa renkonto ne nur membrojn de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, sed ĉiujn esperantistojn, kiuj deziras travivi tri septembrajn semajnfinajn tagojn en verda kaj amikeca medio. Tre kore estas invitataj ankaŭ eksterlandaj esperantistoj kaj speciale ankaŭ karaj gefratoj el Slovakio. Karaj gefratoj, por ke ni povu iom pli poste detale informi vin pri ĉio kaj precipe pri trajnaj kaj aŭtobusaj vojaĝkoneksoj el viaj loĝlokoj ĝis Želiv, bv. afable anonci vian partoprenon al adreso de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio (Tršická ul. 6, 75127 Penčice, Ĉeĥio). Ni tre kore invitas vin kaj ĝojatendas renkonton kun vi. Estraro de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. RENKONTIĜO DE EKSPARTOPRENINTOJ DE LA TENDAROJ EN HERBORTICE En la 25-jara datreveno de perforta likvido de la Katolika Esperanto-Tendaro en Herbortice (Ĉeĥio) fare de ŝtata polico en la jaro 1977, rememoros tiujn belegajn tendarojn iliaj ekspartoprenintoj dum la renkontiĝo, kiu okazos sabate la 8-an de junio 2002 sur Maria-pilgrimloketo Hory en Česká Třebová. Tiun belan pilgrim-loketon la ekstendaranoj bone konas, ĉar ĉiujare post la tendaro tie okazis pilgrima renkontiĝo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio kaj de la ekstendaranoj okaze de la oktobra rozaria pilgrimo. Ni kore invitas ĉiujn eksherborticanojn veni sabate la 8-an de junio al Hory en Česká Třebová, kie je la horo 9,30 okazos danka Diservo kaj post ĝi en apuda restoracio amikeca renkontiĝo kun tagmanĝo. Por kovri elspezojn de tagmanĝo, bv. sendi 120 Kč al s-ino Ludmila Mašková, Rudoltičky 345, 560 02 Česká Třebová. Venu, karaj ekstendaranoj, por rememori niajn tiutempajn kuraĝajn aktivadojn de junaj katolikaj esperantistoj dum ekzisto de komunista ŝtata krimsistemo. Ĉu Hory denove fariĝos tradicia ĉiujara renkontejo de esperantistoj kaj ekstendaranoj de Herbortice kaj Sebranice? Interrompo de tieaj renkontiĝoj okazis pro rekonstruaj laboroj de tiu ĉi bela Maria-pilgrimloketo. Ĝi do denove sin disponigas por ni. Do ĝis la revido sur Hory! SINCERE KAJ ELKORE NI GRATULAS al kara jubileulo Patro Kanoniko Jozefo Čihák kaj al ceteraj jubileuloj de la dua kvaronjaro: Bohumíra Baierová, Marie Bednářová, Ilona Birkelbachová, Mgr. Marie Bucková, Iveta Hromníková, Josef Jílek, Jana Kaucová, Dagmar Knappová, Zdeňka Králová, Ladislav Mlejnek, Inĝ. Jiří Petrlík, Mgr. Milena Picková, František Adamík. Dian benon en pluajn jarojn al la jubileuloj deziras la redakcio de Dio Benu kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Patro Kanoniko Jozefo Čihák, aktiva animzorganto de paroĥo Dolní Újezd apud Litomyšl, la 1-an de aprilo 2002 festis naŭdekjaran naskiĝdatrevenon. Li, kiel studento, estis ankaŭ aktiva kunlaboranto dum kompilado de E-vortaroj de fratoj Jan kaj Karel Filip. Al gratulantoj sin aligas ankaŭ ekspartoprenintoj de la katolikaj tendaroj en Sebranice, kiujn li kelkfoje vizitis por celebri la Sanktan Meson, kaj kiun ili vizitis en Dolní Újezd. Nur malfrue ni estis informitaj pri forpaso de nia fidela longjara membrino, fratino Marie Voleská el Česká Třebová. Ŝi mortis la 14-an de decembro 2001 post longedaŭra malsanado pro kancero. La entombigo okazis la 24-an de decembro en Česká Třebová. Fratino Marie enskribiĝis en historion de la Katolikaj E-Tendaroj en Herbortice kiel tre aktiva esperantistino. Ĝis sia morto ŝi estis fidela membrino de IKUE. Preĝe ni rememoradu ŝin kaj ceterajn gefratojn, kiuj forlasis nin. Eternan ripozon kaj senfinan lumon donu al ŝi, Sinjoro, ŝi ripozu en paco. Amen. |
|||||||||||||||