Karaj gefratoj! La tagoj de la nova jaro 2002 rapide pasas kaj tio signifas, ke ankaŭ rapide alproksimiĝas grava nunjara evento de la katolika E-movado - la 55-a Kongreso de IKUE, okazonta en urbo Kroměříž en Ĉeĥa Respubliko. Do gravan parton de la nuna jaro ni travivos en signo de tiu esperdona kaj signifoplena evento. Estas certe deziro de ĉiu sincera kaj sindona katolika esperantisto, ke la kongreso estu vere sukcesa, ke ĝi al la katolika E-movado alportu multajn bonajn kaj dolĉajn fruktojn. Jes, tio estas deziro kaj sopiratendata celo de ĝia aranĝanto - la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, kiesnome la Organiza Kongresa Komitato tiucele jam ekde kelkaj monatoj laboras. La informo pri okazonta nia 55-a kongreso en Ĉeĥio vekis sufiĉe grandan intereson, pri kio atestas 80 aliĝoj ĝis la fino de la pasinta jaro, malgraŭ tio, ke la legantoj de Espero Katolika ricevis la informojn fine de pasintjara decembro aŭ komence de la nuna jaro. La intereso de la katolikaj esperantistoj pri la kongreso donas esperon por la estonteco, ke verŝajne la stagnantaj IKUE-Sekcioj en kelkaj landoj finfine leviĝos el sia nekontentiga stato kaj aktive eklaboros prospere al la katolika E-movado. La sukceso de la kongreso ne dependas nur de la Organiza Kongresa Komitato kaj ĝiaj kunlaborantoj, sed de ĉiuj ĝiaj partoprenontoj kaj ankaŭ de tiuj, kiuj nepovante ĝin partopreni persone, partoprenos ĝin spirite kaj subtenos ĝian sukceson per preĝoj. Jes, certe ni konsciiĝas, ke diversloke enmonde ekzistas esperantistoj, kiuj volonte la kongreson partoprenus, sed diversaj gravaj kaŭzoj tion ne permesas al ili, precipe malbona sanstato, vivo en malbonaj socialaj kondiĉoj, vizaj problemoj ktp. Ilian preĝsubtenon ni bezonas kaj certe dum la kongreso ni ilin enpreĝe ankaŭ rememoros. Tre bone ni konsciiĝas, kiel vera estas la proverbo: “Sen Dia beno vana estas homa peno”. La kongresa temo estas alvoko de Papo Johano Paŭlo la II-a, eldirita dum unuaj momentoj post lia papiĝo: “Malfermu la pordon al Kristo!” Tiuj liaj vortoj ne estu nia devizo nur dum la kongresaj tagoj, sed dum ĉiuj tagoj de nia surtera vivo. Se ni permesos al Kristo trairi la pordon de nia koro, Li ekloĝos en nia animo kaj pere de ni Li sukcesos fari eĉ miraklojn. Li bezonas nin, por realigi sian regnon enmonde. Kie estas Jesuo, tie estas kun Li ankaŭ lia Patrino Maria, kiu sub la Kruco iĝis ankaŭ Patrino nia. Sub ŝian potencan protekton ni rekomendu ne nur la 55-an Kongreson de IKUE kaj ceterajn aranĝojn de la katolikaj esperantistoj, sed ankaŭ niajn vivojn, niajn landojn kaj la tutan mondon. Kun Jesuo kaj Maria, al kiuj nian rigardon senĉese levas nia kara Papo Johano Paŭlo la II-a, ni ne devas timi estontecon, ĉar bono venkos la malbonon. Tial ni deziru al ĉiuj, al la kongreso kaj ceteraj aranĝoj: Dio benu! Miloslav Šváček
MEDITADO Kaj komenciĝis diskutado inter ili pri tio, kiu el ili estos la plej granda. Sed Jesuo, vidinte la diskutadon de iliaj koroj, prenis infanon kaj starigis lin apud si kaj diris al ili: “Kiu akceptos ĉi tiun infanon en mia nomo, tiu min akceptas, kaj kiu min akceptos, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis; ĉar kiu estas plej malgranda inter vi ĉiuj, tiu estas granda.” Ni preĝu al la Sankta Spirito - Spirito de la Graco kaj Vero, por ke liaj gracfontanoj atingu niajn korprofundojn kaj liaj saĝecobriloj lumigu niajn mensojn, por ke ni ĝuste komprenu la Dian Parolon kaj ni volu fervore plenumi la Dian volon. La Plejsankta Virgulino Maria - nia Patrino kaj Reĝino helpu nin iri laŭ la vojo de sia Filo Jesuo. El la fragmento de la Evangelio laŭ Sankta Luko ni sciiĝas, ke la disĉiploj de Jesuo diskutadis pri tio, kiu el ili estas la plej granda. Jesuo ekkoninte iliajn pensojn kaj dezirojn, prenis la infanon, starigis ĝin apud si kaj diris al ili: “Kiu akceptos ĉi tiun infanon en mia nomo, tiu min akceptas, kaj kiu min akceptos, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis, ĉar kiu estas la plej malgranda inter vi ĉiuj, tiu estas granda” (Luk 9,48). Tiamaniere Jesuo instruas nin, ke la vera homgrandeco konsistas el la humila, simpla, modesta sinteno. Tian sintenon prezentas antaŭ ĉio infano, kies koro estas senkulpa, ĉasta, modesta. “Vere mi diras al vi: Se vi ne turniĝos kaj ne fariĝos kiel infanoj, vi neniel eniros en la regnon de la ĉielo. Kiu do humiligos sin, kiel ĉi tiu infano, tiu estas la plej granda en la regno de la ĉielo. Kaj kiu akceptos unu tian infanon en mia nomo, tiu akceptas min” (Mat 18,3-5). Tiuj klaraj, esprimoplenaj vortoj solvas la problemon de la homgrandeco – montras la unikan vojon al la ĉielo. Ĝi estas infanaj humileco, senkulpeco, modesto. “Se vi ne turniĝos kaj ne fariĝos kiel infanoj, vi neniel eniros en la regnon de la ĉielo” - fortaj vortoj de Jesuo. Kvankam la disĉiploj admonis tiujn, kiuj venigis al Jesuo siajn infanetojn, Li akceptis ilin kaj brakumis kun amo, dirante: “Lasu la infanojn veni al mi kaj ne malhelpu ilin, ĉar el tiaj estas la regno de Dio” (Luk 18,16). Jesuo akcentas klare kaj forte la signifon de la infanaj humileco, senkulpeco, modesto, kiujn oni devas prizorgi senĉese kun amo. “Pli bone estus por tiu, se muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus ĵetita en la maron, ol se li metus falilon por unu el ĉi tiuj malgranduloj” (Luk 17,2). Per tiuj klaraj kaj fortaj vortoj Jesuo admonas nin ĉiujn, ke nia konduto estu ĉiam ĝusta, inda de Diinfaneco, por ke ĝi servu kiel modelo por la aliaj, precipe por infanoj kaj gejunuloj. Ĉi-momente kreiĝas la problemo pri edukado, kiu antaŭ ĉio apartenas al gepatroj kaj instruistoj. Homo bone edukita laŭ la kristanaj valoroj, en latina kulturo, povas esti vere saĝa, konservante la infanajn ecojn de simpleco, humileco, modesto, senkulpeco. Ni preĝu al la Plejsankta Virgulino Maria, ke Ŝi helpu nin fariĝi korĉastaj, simplaj, humilaj, modestaj, kiel veraj Diinfanoj, kiuj estas indaj je la amo de Kristo, je Lia ama invito al la Eŭkaristia Festeno. Prilaboris Zofia Kamieniecka, Pollando (La medito prezentita dum la Renkontiĝo de Gdanska Esperantista Liturgia Grupo, okazinta la 1-an de oktobro 2001.)
ĈU ŜTONO ANSTATAŬ PANO?
(Stojím před Tebou) Tradukis Sac. Jan Filip
NIN INSPIRU FERVORECO DE NIAJ ANTAŬULOJ Foliumante en diversaj historiaj materialoj de la Katolika Esperanto-Movado, ni, nuntempuloj povas nur envii agemon kaj fervorecon de niaj antaŭuloj. Malgraŭ tio, ke la Unua kaj la Dua Mondmilitoj en la dudeka jarcento en Eŭropo kaŭzis tre sangantan vundon ĝenerale al la tuta E-movado, tamen en la fervoreco kaj agemo de niaj antaŭuloj ni povas vidi modelon kaj inspiron por niaj nuntempaj aktivadoj. Ni povas nur bedaŭri, ke la rilato de la homoj al noblaj ideoj de esperantismo nuntempe ege malfortiĝis. Krom eksteraj potencaj negativaj influoj, ankaŭ ni, la esperantistoj kulpas, ĉar en niaj koroj jam ne brulas tiel arda flamo por tiuj idealoj, kiel ĉe niaj antaŭuloj. Ni iomete memorigu al ni tiujn “pli favorajn tempojn” de nia Katolika E-Movado. Nunjare okazos julie en Ĉeĥa Respubliko la 55-a Kongreso de IKUE. En nia lando do jam la kvara. Unuan fojon en la historio de IKUE okazis en nia lando la 14-a Kongreso de IKUE en la jaro 1929 en Prago, en la jaro de Milenio de Sankta Venceslao. Certe memorinda kongreso! La duan fojon okazis la 18-a Kongreso de IKUE en Brno en la jaro 1936, ankaŭ tre sukcesa; kaj fine en la jaro 1995 okazis la 48-a Kongreso de IKUE en Olomouc, kiu ankaŭ enskribiĝis en historion de IKUE kiel kongreso grava kaj signifoplena. Kompreneble, multaj el la ĝis nun okazintaj 53 kongresoj de IKUE en 17 landoj estis por la Katolika E-Movado gravaj kaj signifoplenaj. Antaŭ mi kuŝas propramane skribita letero de la unua episkopo - esperantisto en la mondo Mons. D-ro Antonio Eltschkner, helpepiskopo de Prago, kiun li adresis al partoprenantoj de la 27-a IKUE-Kongreso, okazinta en la jaro 1958 en Vieno, kiun tiam ne povis partopreni ĉeĥaj IKUE-anoj. Liaj vortoj estas ege aktualaj ankaŭ nuntempe. Karaj Kongresanoj, korpe forestante, sed spirite ĉeestante, mi tutkore salutas ĉiujn partoprenantojn de nia dudeksepa internacia kongreso, precipe tiujn, kiuj eble partoprenis antaŭ dudeknaŭ jaroj nian dekkvaran en Praha. Vi kunvenas en grava tempo, dum popoloj en la tuta mondo sopiras pacon. Bedaŭrinde samtempe fulmotondras kvazaŭ antaŭ tempesto. Milito minacas. Kion faru ni, katolikaj esperantistoj? Tion, al kio nin instigas Dia Savinto. Li en sia surmonda prediko proklamas feliĉaj ne nur pacamajn, sed pacigantajn homojn, nome tiujn, kiuj pacon igas aŭ faras, por la paco laboras. “Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj.” Kun tiuj ĉi vortoj li anoncis al ni direkton kaj instrukcion, kiel ni devas agi. Paco estas gravega afero de nia konscienco. Necesas, ke ĉiuj tuj unuiĝu por komuna porpaca laboro, antaŭ ol estos malfrue. Neniu kompreneble havas tiel vastajn rilatojn, kiel esperantistoj. Pro tio ni kuraĝe batalu kontraŭ ekflamo de nova mondmilito kaj preĝu. Tiucele Lia Papa Moŝto Pio la Dekdua ĵur-petas en sia kristnaska mesaĝo ĉiujn karajn gefilojn labori por paco laŭ Sanktega Koro de nia Savinto kun ĉiuj honeste pensantaj homoj, kiuj eĉ ne troviĝantaj inter niaj vicoj, tamen konsentas en la sama idealo. Mi ĝojas, ke vi aliĝas al nobla sento de nia sankta Patro, vikario de Jesuo Kristo, kaj deziras al via kongresa agado plenan sukceson. Nia devizo estu: “Per Esperanto por mondpaco!” Dio benu vian apostolan laboron kaj Senmakula Dipatrino, Reĝino de la Paco, ŝirmu vin, viajn familiojn kaj landojn. + D-ro Antonio Eltschkner, helpepiskopo de Prago, 29.VII.1958 Oni povus publikigi pluajn dokumentojn pri multaj aktivaj ekleziuloj dum ekzisto de Katolika E-Movado, en diversaj landoj, kiuj ne nur bone regis la lingvon, sed tre fervore engaĝiĝis en la movado. Unu el ili estas Sac. Wigbertus Van Zon el Nederlando, kiu ne povante persone partopreni la 18-an Kongreson de IKUE, oka zintan en la jaro 1936 en Brno, li sendis al la kongresanoj jenan mesaĝon. Karaj legantoj, per aktiva partopreno en la Katolika E-Movado, ni komune fervore plu portu torĉon de nia movado antaŭen, por ke ni ne devu honti, memorante pri multaj fervoraj pioniroj ne nur de esperantistaj idealoj, sed ankaŭ de la idealoj de la katolikaj esperantistoj. Tial jen, nia
devizo kaj celo: SANKTA VIRGULINO MARIA - POTENCA HELPANTINO Sankta Patrino, Virgulino Maria, al Vi mi rapidas kaj petas la helpon. La malpiaj paganoj pelas siajn sovaĝigitajn trupojn kontraŭ tuta kristanismo, kontraŭ eklezio sankta, kontraŭ tuta eŭropa homaro. Kiuj aliaj povus nin ŝirmi, kiuj aliaj povus nin fortigi, kiuj aliaj povus ilin venki ol Vi, la Virgulino Venka? Kiu tiel preĝas antaŭ la bildo de gracoplena Virgulino Maria en la preĝejo de la patroj karmelitanoj en Krakovo? Ĉu iu maljuna almozpetulino aŭ malriĉa vidvino el malgranda dometo el la urba periferio? Ĉiuj estas kortuŝitaj, ĉiuj rigardas la firman vizaĝon de brava armea estro, kies armilaro briletas en la koloraj radioj de la suno, penetrantaj tra la mozaikaj vitraloj de la preĝeja alta fenestro. En la plena beleco ĉi tie genuas Johano Sobieski, la pola reĝo (1624-1696). Li restas sendifekta en sia reĝa majesto, sed lia interno estas plena de humileco. Ĉe Dipatrino li akiras ĉiun sian spiritecon, forton kaj memfidon. Li konsciiĝas, ke neniu sperta militisto kapablas diveni, kiel finiĝos la nova batalo. Sed tiukaze la reĝo Johano estas konvinkita, ke li estas preta por superhoma batalo. Profunden en Eŭropon penetris la konfesantoj de islamo sur iliaj malgrandaj, sed tre rapidaj ĉevaloj. Ĉiuflanke flirtis turkaj “bunĉukoj”1. Nura nomo de ĉi tiu nacio vekis teruron ne nur sole ĉe la infanoj, gevidvoj kaj gejunuloj, sed ankaŭ ĉe militistoj, ĉar ili estis konsciaj pri la nerezisteblo kontraŭ ili. La batalo ĉe Vieno estos decidiga, ĉu la turka antaŭenmarŝo estos haltigita aŭ ilia militamaso disvastiĝos en la tutan kulturan Eŭropon kaj forrabos en ĝi ĉion. Ĉi tiuj sciigoj svarmis en la kapo de pia reĝo kaj okupis pensojn de polaj kavaliroj, kiuj kuraĝis kun sia reĝo sentime marŝi al Vieno. La saman intencon tenis en la brusto la militservistaro de unuopaj kavaliroj. Neniu hontis preĝpeti la helpon ĉe Virgulino Maria. Ĉiu serioze rigardis la danĝeron. Ili ankoraŭ ne sciis, ke la zorgo de la reĝo Johano estis pligrandigita pere de unu kavaliro flustrinta al la reĝo, ke du kurieroj lin atendas ĉe pordo de la preĝejo. La reĝo komisiis ĉi tiun kavaliron transpreni la mesaĝon kaj transdoni ĝin al la reĝo post la Sankta Meso. Eksonis la sonorilo de la mesknabo. La Sankta Meso, celebrata de patro karmelitano, antaŭeniĝis al Sankta Komunio. La reĝo leviĝis por akcepti la Korpon de Kristo. El neĝblanka mano de la sacerdoto li akceptis Jesuon Kriston en la Sankta Hostio. Elinterne de la koro sentis la reĝo firman konvinkon pri la Dia helpo, ĉar en la tuta mondo ne ekzistas pli bona helpo. Li sentis kvazaŭ Jesuo Kristo, eterna nia Savanto, ripetus la vortojn diritajn de sur la kruco: “Johano, jen via patrino. Estu certa, ke la tuta Eŭropo estas sub la ŝirma mantelo de la Patrino de la Konstanta Helpo.” Post fino de la Sankta Meso la militistoj eliris el la preĝejo. En la freŝa matena aero flirtis antikvaj kavaliraj standardoj, tintsonis kirasoj, glavoj kaj ŝildoj kun ĉefaj polaj blazonoj. Al la reĝo estis transdonita depeŝo de reĝo Leopoldo: Reĝo, venu rapide, savu Vienon, savu kristanan Eŭropon! La reĝo traleginte la depeŝon, transdonis ĝin al kavalirestro. Poste li sursaltis la ĉevalon kun la vortoj: Helpu Dio, helpu Maria! La reĝo Johano alkondukis al Vieno tridek mil batalantojn, kiujn plinombrigis du mil hejmaj defendantoj. La malamika armeo de fama militestro Kara Mustafa nombris tricent mil batalantojn - konfesantojn de Alaho, kiuj rabadis, bruligadis kaj postlasis diversloke nuran dezerton. Ili alproksimiĝis al Vieno kiel fulmotondraj, nigraj nuboj, postlasinte preskaŭ ĉie fumon, cindron, la plorantajn kaj agoniantajn kristanojn. Apenaŭ iu supozis venkon de la kristana militistaro, kies nombro estis nur dekona kaj malpli facile movebla ol la malamika militistaro. La alveno de la pola armeo rekuraĝigis la hejman armeon, sed ne malaperis zorgoj pri la defendo de Vieno. La varmego de la someraj monatoj malfortigis la defendantojn. La preparoj en la turkaj tendaroj atestis, ke Kara Mustafa preparas la ĉefan atakon. El alia flanko la riĉa rikolto permesis amasigi multe da sekalgreno en Vienon. El turka flanko la sanga rikolto minacis falĉi la homajn vivojn. La kruelaj islamanoj proponis anstataŭ sakoj da sekalo, doni al vienanoj gustumi, kiel gustas batoj per kurbigitaj sabroj. Alproksimiĝis la festo de la Naskiĝo de Virgulino Maria. Multaj militistoj timis, ĉu la pola armeo alvenos ĝustatempe. Kiom da preĝoj estis senditaj al la ĉiela Patrino, tion sciis nur anĝeloj, kiuj laŭ Apokalipso kolektis la preĝojn kiel bonodorantan fumon de la incenso kaj prezentis ilin ĉe la trono de la Plejsankta Triunuo. La glora festo de la sankta Maria alportis al ĉiuj plibonigon de la stato per ĝoja anonco: La armeo de Johano Sobieski estas jam ĉi tie. La anonco rapide disvastiĝis de koro al la koro, en kiuj ege kreskis la espero pri la savo. La homoj ploris ĝojante, la kredantoj plenigis la preĝejojn. La kristanaj defendantoj de Vieno ankoraŭ ne venkis, sed ĉiu jam firme kredis, ke la Potenca Virgulino venkos, ŝi certe elaŭdos la multmilajn preĝojn. La pola reĝo Johano Sobieski estas viro de la energia decido. Li kunvokis rapidan militan konsilion kun hejmaj militestroj kaj jam post tri tagoj ekis potencan ofensivon. La estro de turkaj militistaroj Kara Mustafa planis okazigi grandajn ceremoniojn kaj longajn preparojn. Li eble intencis transgrupigi siajn militamasojn kaj tial li interkonsiliĝis kun siaj armeaj estroj. Per la neatendita atako la fiera, memfidema Kara Mustafa estis konsternita. Lia armeego estis konfuzita. “Savu vin, kiu havas eblecon!” Per la rapidaj ĉevaloj grupo post grupo de islamaj militistoj en grandega ĥaoso malaperis el vidatingo de la venkaj kristanaj militistoj. Estis do evidente, ke la Virgulino Maria elpetis la gravan venkon de la kristanaj militistoj, kiuj ŝin insiste petis atingi la gloran savon de Vieno kaj de la kristana Eŭropo. La ĉefa ŝia honoranto, la reĝo Johano Sobieski, revenis kun pola armeo al Pollando ege honorita. Lia unua vojo direktiĝis al preĝejo de la patroj karmelitanoj en Krakovo, por kanti la gloran “Te Deum Laudamus - Ni Laŭdas Vin, Dio”, ĉar Li en sia mizerikordo kaj amo elaŭdis la preĝojn de la Venka Virgulino, la eterne honorata nia Patrino. 1 bun‡ uk - stango kun ‡ evala vosto kiel insigno de armea turka potenco. Sac. Ferdinand Hrušat, Brno 2001
JOZEFO, LA
ĈARPENTISTO Mi ne devenas
de la granduloj, mi ne apartenas al la pastra ordeno, mi ne estas farizeo
kaj mi estas nek skribscienculo nek sadukeo. Simeon M. Simeonov, Sofio, Bulgario Dum mia juna
aĝo Kaj venis
tag´ subite -
Dum mi genuas
pli proksima Dum mi
suferas, tim-tuŝita, Mi memoru pri
Kalvario, Leszek Łęgowski, marto 1994. Tradukis Zofia Kamieniecka. Mallongan rakonton de Peter Hebel el la germana tradukis Hugo Westhoff Se oni volas, do ĉiutage certe ekzistas okazo en Emmendingen kaj Gundelfingen, aŭ en Amsterdamo, por meditado pri la pasemo de ĉiuj mondaj aĵoj kaj por fariĝi kontenta pri sia sorto, kvankam ne multe da rostitaj kolomboj ĉirkaŭflugas por la homo en la aero. Dum la plej kurioza ĉirkaŭvojaĝo, vaganta metiisto estis alveninta Amsterdamon, kie li per eraro trovis veron kaj ĝin ekkonis. Tuj, kiam li venis en tiun grandan, riĉan, komercan urbon, plenan de belegaj domoj, ondantaj ŝipoj kaj viglaj homoj, tuj lian rigardon ekokupis okulfrapa, bela domo, kiun li dum sia tuta migrado de Duttlingen ĝis Amsterdamo neniam estis vidinta. Longe li rigardis kun miro tiun altvaloran konstruaĵon kun ses kamentuboj kaj altaj fenestroj, pli grandaj ol la pordo de la patra domo hejme. Fine li decidiĝis alparoli la preterpasanton: “Bona amiko”, li diris al li, “ĉu vi bonvolus sciigi al mi la nomon de la sinjoro, al kiu apartenas ĉi tiu mirege bela domo kun la fenestroj, plenaj de tulipoj, stelfloroj kaj levkojoj?” Sed la viro, kiu supozeble gravajn aferojn havis por fari, malfeliĉe komprenis nur tiel multe la germanan, kiel la demandanto la nederlandan: tio estas absolute nenion. Sed la viro, supozeble havante gravajn aferojn por fari, do mallonge kaj malĝentile respondis: “Kannitverstan”, kaj plu antaŭen rapidegis. La respondo estis nederlanda esprimo signifanta “Mi ne komprenas vin”. Sed la fremdulo opiniis, ke tiu vorto estas la nomo de la viro, pri kiu li demandis. Li devas esti enorme riĉa homo, tiu sinjoro Kannitverstan, li pensis kaj pluiris. Tramigrinte multe da stratoj kaj stratetoj li fine venis al la marbordo, al loko nederlandlingve nomata “Het Ey”. Tie staris ĉe ankrejo multe da ŝipoj, unu apud la alia kaj mastoj apud mastoj. Komence li ne kapablis sufiĉe bone rigardi per siaj nur du okuloj ĉiujn tiujn vidindajn aĵojn, sed fine lian atenton kaptis granda ŝipo, kiu antaŭ nelonge estis alveninta el Orienta Hindio, kiu ĵus nun estis malŝarĝata. Jam amasoj da kestoj kaj pakaĵoj staris unu sur la alia en la vicoj ĉe la marbordo. Kaj plu estis elrulataj ĉiam aliaj, inter ili bareloj plenaj da sukero kaj kafo, rizo, pipro kaj musfekaĵoj. Longe rigardinte, fine li demandis iun, kiu elportis keston sur la ŝultro, kiu estas la nomo de tiu feliĉa homo, al kiu la maro albordigas ĉiujn tiujn varojn. “Kannitverstan”, estis la respondo. Tuj li pensis: Ha, ha! Jen el tio rezultas lia profito! Ne estas do mirige, ke tiu homo, al kiu la maro alportas tiajn riĉaĵojn, povas do facile konstrui tiajn domojn kaj per orumitaj florujoj kun tulipoj ornami la fenestrojn. Li do ekiris pensante, kiel malriĉa homo li do estas inter tiel multaj riĉaj homoj en la mondo. Sed ĵus, kiam li estis pensanta, ke se li do iam fariĝos ankaŭ tiel bonstata, kiel tiu sinjoro “Kannitverstan”, alveninte al la stratangulo, li ekvidis longan funebran procesion. Kvar ĉevaloj, tegitaj per nigraj kovraĵoj, malrapide kaj triste tiris la funebran ĉaron, same nigre kovritan, kvazaŭ ili scius, ke ili veturigas mortinton al la tombejo. Multe da amikoj kaj konatoj postsekvis ĝin en longa procesio, paro post paro, silente, kun funebraj mienoj kaj vestitaj en nigraj manteloj. De malproksime solece sonoris la sonorileto. Tristeca melankolio, kiu trafas koron de bona homo, vidanta mortinton, tuj kortuŝis nian fremdlandanon. Li restis staranta kun la ĉapelo en la manoj, ĝis ĉio preterpasis. Sed proksimiĝinte al la lasta el la procesio, kiu enmense estis kalkulinta, kian profiton li akiros per la vendo de la kotona ŝtofo, se la prezo de dek guldenoj por funtocento plialtiĝos, li ektuŝis softe lian mantelon kaj samtempe simplaanime petis la pardonon: “Ĉi tiu, al kiu la sonorileto sonoras, certe do estis via bona amiko, ke vi tiel triste kaj mediteme akompanas lin.” “Kannitverstan”, estis la respondo. Tuj el la okuloj de nia kara sinjoro el Duttlingen falis malsupren kelkaj grandaj larmoj, kaj li sentis sin subite ĉe la koro malŝarĝite kaj ree ŝarĝite. “Ho, povra Kannitverstan”, li elkriis, “kion vi nun havas de ĉiuj viaj riĉajoj? Tion, kion ankaŭ mi iam ricevos de mia malriĉeco: ĉemizon de mortinto kaj tolan tukon kaj el ĉiuj viaj floroj eble nur rosmarenon aŭ ruton sur mian malvarman bruston.” Kun tiaj pensoj li akompanis la mortinton ĝis la tombo, kvazaŭ apartenante al la funebrantoj, kaj li vidis la enterigon de la supozita sinjoro “Kannitverstan”. La funebra parolado, kvankam li komprenis neniun vorton, lin pli multe kortuŝis, ol kelkfoje la germanlingva, kiun li malatentis. Finfine li foriris kun la aliaj. En gastejo, kie oni komprenis la germanan, li manĝis kun bona apetito porcion da Limburga fromaĝo. Sed se la pensoj refoje volis malĝojigi lin, ke tiom multe da homoj en la mondo estas tiel riĉaj kaj li estas tiel malriĉa, tiam li tuj ekpensis pri la sinjoro “Kannitverstan” el Amsterdamo, pri lia granda domo, pri lia multvalora ŝipo kaj pri lia malvasta tombo.
PATRO JOSEF ŠTEMBERKA EL LIDICE D-ro Václav Bartůněk Nunjare okazos malĝoja 60-jara datreveno de granda tragedio - ekstermo de vilaĝo Lidice. Ni rememoru ĝin al ni per tiu ĉi mallonga biografio de tiea paroĥestro Josef Štemberka. En paroĥejo de Kladno (Ĉeĥio) kunvenadis en vikariaj konsultoj sacerdotoj de regiono Kladno. Inter ili neniam mankis paroĥestro de Lidice P. Josef Štemberka. Lia rigardo ĉiam koncentrige serioza, vizaĝo kun akraj trajtoj kaj kapo kun grizaj haroj igis lin unuavide okulfrapa. Patro Štemberka emis malmulte paroli - parolinte, do nur logike. Oni juĝis lin esti bona juristo. Malgraŭ sia alta aĝo - li naskiĝis en la jaro 1869 - li, kiel unua sacerdoto de sia distrikto uzadis kaj mem ŝoforis aŭtomobilon. Oni ŝatis Patron Štemberka ĝuste pro lia malparolemo kaj modesteco. Lia kvieteco venadis de la interna koncentriĝo kaj elradiadis de la personeco de Patro Štemberka. Tiu ĉi egalanimeco donis elkreski al tiom granda spirita forto, kiu sin manifestis en plej kriza momento de lia vivo. Kiam en kelkaj spacoj de bienulo Horák estis koncentrigitaj liaj paroĥanoj, li propravole venis por ilin subteni en horo de ekzekuto. Kvazaŭ antaŭsignon de estonta tragedio travivis Lidice dum la Sepjara Milito. Tiam soldatoj de Germana-Franca armeo invadis vilaĝon la 23-an de novembro 1741. Delikata kaj kvieta P. Štemberka akceptis min, sian konatulon en la jaro 1934. Adiaŭante tiun ĉi aĝan sacerdoton mi ne povis supozi, ke post 8 jaroj li kun siaj viraj paroĥanoj estos mortigita fare de furiozanta Gestapo (la 10-an de junio 1942). Pro la graco de Dio estis donita al la ĉeĥa nacio modela sacerdoto, fidela kaj kuraĝa servanto de Dio kaj popolo! Lia spirita forto kaj braveco memorigas al ni la unuajn kristanajn martirojn. Ni ĉiam tenu en nia memoro Patron Štemberka. Vi estas en
ĉiu estaĵo. En ĝoj´ de
infano Vi estas. Vi kantas en
ondoj de l´ maro. Rideto de l´
floro sur kampo. La Lumo de l´
bela aŭroro Vi estas la
Suno kaj Luno, Al mondo Vi
bele parolas, Bogusław Sobol Sac. Jan Filip Ĉu vi ne konas Tomĉjon Černý? Li estas tiu altstatura knabo kun malhelaj buklaj haroj, kiu ĉiutage vizitadas preĝejon de la Virgulino Maria la Venka en urboparto Malgranda Urbo en Prago. Tomĉjo dumvoje al la lernejo neniam forgesas almenaŭ por momento haltiĝi ĉe Graca Jesu-Infano de Prago. Jesueto ĉiam ekridas je li kaj per la etaj fingretoj lin benas. Ĵus estas la
sepa kaj tridek kaj la nigrohara knabo kun paleta vizaĝo, kiel tio estas
ĉe grandurbaj infanoj, genuas antaŭ la altaro de graca Praga Jesueto. Li
estas Tomĉjo Černý. Fikse li rigardas
al Dia Infano kaj mallaŭte diras al li: Arbaro da
brakoj elkreskis en la klaso. Ne, tion certe neniu el ni faros, enmense promesas nome de ĉiuj Tomĉjo. Ja la Sinjoro Jesuo estas verdire tiu malgranda bona Jesueto, al kiu li ĉiumatene venas por la beno. Neniam li mortigos Jesueton. Květinov estas bela vilaĝeto en Ĉeĥa-Moravia Montetaro. Avino de Tomĉjo, patrino de lia patro, havas tie dometon, ĝi staras iom rande de la vilaĝo, sed al Tomĉjo ŝajnas, ke ĝi estas la plej bela dometo el tuta Květinov. Kiam lin tie panjo alkondukis, li ne povis rigardĉesi la florantajn florbedojn en la ĝardeno sub la fenestro, la rojon proksime de la konstruaĵo, la pirujon, kiu estis plena de etaj fruktoj. Tomĉjo jam estis ĉi tie antaŭ tri jaroj. Sed tiam post kelkaj tagoj sur lin falis stranga premsento, li nostalgiis pri panjo, li ploris kaj la patrino devis alveturi kaj la kvinjaran fileton forveturigi reen en Pragon, en fumbrunigitan domon en mallarĝa strato. La avinjo malĝojis, ke malgranda Tomĉjo tiel frue forveturis, sed ŝi lin komprenis. Ja eĉ lia patro, ŝia filo Tomaso, estis tia. Li foje estis post grava malsano kaj tial la onklino invitis palan knabon al vizito. Ŝi opiniis, ke ĉe ŝi li post kelkaj tagoj iom refortiĝos. Sed ankoraŭ samvespere malgranda Tomaso el la najbara vilaĝo, kie la onklino loĝis, alkuris hejmen. Eĉ oni hejme miris, ke li en sia sepa jaraĝo ne timis sola trairi la arbaron. Ili tuj divenis, ke li forkuris de la onklino, malgraŭ tio, ke la knabo ne volis diri, kial li tiel baldaŭ revenis. Kiam la onklino enverŝis la supon en la teleron - kaj ĝi estis bona kaj nutriva supo, la onklino estis sperta kuiristino - la knabo elglitis el la seĝo, iris al la pordo kaj eksteren. La onklino opiniis, ke li revenos - kaj li dume jam kuregis hejmen. Li volis nenion manĝi, kion la patrino kuiris. Kaj lia filo multe similas al li. La avino ĉiam malgajiĝis dum rememoro pri sia filo Tomaso, kiu tiel baldaŭ mortis. Li estis ĉarpentisto, laboranta sur la konstruaĵo kaj rompiĝis sub li difektita skafalda breto. Li falis teren kaj tuj li mortis. Postrestis post li edzino kun trijara Tomĉjo. Per laboro de siaj manoj ŝi vivtenas sin kaj la filon. Ŝi lavas al la homoj la tolaĵon. La avino ŝin plej volonte vidus ĉe si eĉ kun nepo, sed ŝi komprenis, ke estas malfacile forlasi lokojn, je kiuj la homo alkutimiĝis de la junaĝo. Kaj panjo de Tomĉjo estis naskiĝinta praganino. - Ĉu vi ĉi
tie ne ploros kaj ne volos tuj reveni hejmen?, diris avino al Tomĉjo tuj,
kiam li kun patrino eniris en la ĉambreton. Estis tie pure kaj hejmece.
Sur la fenestro bonodoris pelargonio kaj sur la tablo estis statueto de
Virgulino Maria kun Jesueto, kovrita per vitra kesto. La patrino
dankeme ekrigardis avinon kaj metis la manon sur la kapon de Tomĉjo. Kompreneble sola li longe ne restis. Tuj li havis multajn kamaradojn. Ĉiu knabo volis amikiĝi kun knabo el Prago. Plej ofte iradis Tomĉjo kun Cirilo Joukl kaj kun Petro Lhoták. Ili kune iradis al la rojo observi kan-krojn funde de la rojo inter la ŝtonoj, kune ili serĉis en la arbaro fungojn kaj kolektis mirtelojn, kune ili kondukis paŝtigi la kaprinojn. Cirilo kaj Peĉjo sukcesis al Tomĉjo rakonti, kie kreskas arbaraj konvaloj kaj kie estas la plej bona akvofontujo, kiel oni laŭ voĉo povas ekkoni mokbirdon (sedmihlásek) kaj kiel krias garolo. Tomĉjo al ili diris, ke en Prago estas altaj domoj, surstrate veturadas tramoj, sur Petřín estas alta observa turo, en Troja estas zoologia ĝardeno kaj en ĝi multaj bestoj kaj birdoj, kiujn ĉe ni oni povas nenie aliloke vidi. Sur Hradčany estas sidejo de ĉeĥaj regantoj, staras tie la plej granda ĉeĥa preĝejo, konsekrita al sankta Vito. Estas tie belega kapelo de sankta Venceslao kaj sur ĝia pordo pendas pordringo, ĉe kiu sin permane tenis sankta Venceslao, kiam lin lia frato en Boleslav murdis. Sed plej volonte Tomĉjo rakontadis al siaj amikoj pri Jesueto kaj pri siaj vizitoj en la preĝejo de Virgulino Maria La Venka. Ĉiutage almenaŭ unufoje li ĉe Jesueto haltiĝas kaj parolas kun li. Ĉiam li diras al li, kion li faris kaj kiel li fartas. - Vi kapablas
kun Jesueto paroli?, miris foje Cirilo. Cirilo kaj Peĉjo tion komencis iome kompreni, sed Cirilo subite ekmemoris, ke li trovis en la arbaro neston de la mokbirdo. - Morgaŭ estas dimanĉo, kiam ni iros preĝejon, ni povas iri tra arbaro anstataŭ per ŝoseo, estas tio pli proksime, kaj ni rigardos birdidojn. Knaboj konsentis kaj Tomĉjo jam nun ĝojatendis la morgaŭan tagon. Li ekvidos neston de mokbirdidoj - kaj li iros preĝejon al la Sinjoro Jesuo. La dimanĉa mateno estis plena da suno kaj bluo. La avino iris preĝejon kun konata maljunulino, eksmastrino de proksima bieno. Tomĉjo kun du knaboj iris tra arbaro. Ne estis tio tro longa vojo, kiun la knaboj bone konis, do ne estis necese timi. Cetere pli multaj homoj mallongigis al si vojon per iro tra arbaro, kaj tial ili ĉiumomente iun renkontis. Ili do ne povas vojerari. Sed unue ili devas trovi la neston de la mokbirdoj. Ĝi postulis sufiĉe da serĉado. Peĉjo sciis, ke ĝi estas en krevinta trunko de malnova betulo. Sed ili trovis multajn malnovajn betulojn, sed en neniu estis la nesto. Finfine ili trovis la ĝustan arbon. Maljunaj mokbirdoj alportadis nutraĵon al siaj idoj. Tio estis interesa. Al ĉiu muŝo, alportita de maljuna birdo, malfermiĝis kvar beketoj. Sed la muŝon ricevis nur unu. Ili do devis alterni. Finfine la knaboj ekiris la vojon al la preĝejo. Fari al si la vojon tra arbara surkreskaĵaro postlasis spurojn sur la festaj vestoj de la knaboj. Estis do necese halti kaj purigi ilin, forigante el ili almenaŭ pinglarojn kaj araneaĵojn, kiuj sur ili algluiĝis. Kiam ili finfine venis al la preĝejo, la homoj ĵus eliradis. Estis post fino de la sankta meso. Cirilo kun Peĉjo estis konfuzitaj. Tomĉjo estis konsternita. Li ellasis la sanktan meson kaj malsana li ne estis. Li ellasis la sanktan meson proprakulpe. Sinjoro Jesuo sin oferis, montris al sia ĉiela Patro siajn vundojn, kiujn li pro ni suferis - kaj Tomĉjo tie ne estis. Larmoj malsekigis liajn okulojn. Laŭte li ekploris. Cirilo volis
lin konsoli. Sed Tomĉjo
malĝoje ekskuis la kapon. La knaboj senkonsile silentis. Evidente estas tio vero, se ilia kamarado el Prago tion aŭdis de la reverinda sinjoro. Al ili tion ankoraŭ tiel neniu diris. Ili haltis en la preĝejo, momenton ili genuis antaŭ la ĉefa altaro kaj poste ili revenis direkte al hejmo. Tomĉjo ne havis emon paroli, Cirilo kaj Peĉjo pensis pri tio, kion al ili Tomĉjo diris. Ili ja iradis en la preĝejon ĉiudimanĉe, sed kelkfoje okazis jam, ke unufoje dum certa tempo ili ellasis sanktan meson - sed eĉ ne unufoje venis al ili penso, ke ili eble per tio faris ion tiel gravan. Nur nun ili tion unuan fojon aŭdis pere de ilia kamarado. Sed kiel tio estas ebla? Sian dubon
ili diris laŭte. - Rigardu,
tie kuŝas - ekkriis Cirilo. Fakte. Proksime de la rojo sub ŝtonoza deklivo, surkreskita per rubusujoj, kuŝis knabeto eble sepjara. Liaj blondaj haroj estis kelkloke sangmakulitaj. La sango fluis el infanaj manoj kaj eĉ el senŝuaj piedoj, ĝi malsekigis maldikan ĉemizeton. La knaboj rapide elkuris malsupren al la rojo. La sangmakulita korpeto de malgranda knabo meze de bela somera naturo kaŭzis en iliaj infanaj animoj nepriskribeblan senton. La unua penso, kiu ĉe ili aperis, estis subita imago: Jesueto, sanganta el la vundoj, kiujn ili al li faris. Sed tuj ili konsciiĝis, ke estas tio knabo kiel ili. Peĉjo lin eĉ ekkonis. Estis li malgranda Bertĉjo, orfo el paŝtista domaĉo. Kiam ili venis pli proksimen, ili vidis, ke la vundoj ne estas tiel gravaj, kiel ili unuavide ŝajnis. Estis tio fakte nur sangantaj skrapvundoj. Bertĉjo jam malfermis okulojn kaj malrapide li rektiĝis. La knaboj
elspiregis. Sed malgranda
Bertĉjo, knabo, kiu estis pli alkutimigita ricevi batojn ol manĝon, jam
ridetis. Tomĉjo jam
siajn vortojn akompanis per faroj. Du puraj naztukoj, kiujn li per
eksterordinara hazardo matene enmetis en la poŝon anstataŭ unu, tre bone
helpis kiel bandaĝoj de la vunditaj manoj de Bertĉjo. Kaj Bertĉjo, brava
knabo, sukcesis ridi, malgraŭ tio, ke la vundoj lin pikis. Tomĉjo
eksentis ion kiel senton de grandega honto. Tiu ĉi knabeto per dimanĉa
malsato elaĉetas eblecon ĉeesti la sanktan meson. Li ne malĝojigas
Jesueton. Kaj ili hodiaŭ Jesueton - ne, eble ne mortigis lin, ili ja tion
ne volis memvole fari, sed tamen ili grave vundis lin per sia
facilanimeco, kiu al ili malebligis la sanktan meson. Li pravis. Estas vere, ke la avino teruriĝis, vidante kiel Bertĉjo aspektas, sed tuj ŝi alportis puran akvon en lavujon kaj denove ŝi lavis ĉiujn liajn skrapvundojn. Berĉjo estis
ĉe ili dum la tagmanĝo kaj avino al li poste diris: Tomĉjo ĝojis,
ke li havos frateton. Kaj tamen la avino ekrimarkis, ke en li estas kaŝita
malĝojo. Kio do la knabon malĝojigas? Li ne
ekrimarkis, ke apud li staras Bertĉjo. La venontan
dimanĉon iris tri knaboj el Květinov
al la sankta pekkonfeso. Estis ili Cirilo, Peĉjo kaj kompreneble ankaŭ
Tomĉjo. Kaj kiam al ili venis Jesueto kaŝita sub substanco de blanka
Hostio, certigis Tomĉjo la karegan gaston: La eterna lumo antaŭ la altaro pli klare ekbriletis kaj en la animo de Tomĉjo ekbrilis certeco, ke li denove estas amiko de Jesueto. Vortoj: Sac. Cyril Šíma Melodio: Č. Holeček
ĈU ESTAS IU PROBLEMO? (Rakonto) Mi laboris
hejme ĉe mia skribotablo, kiam eksonis sonorileto ĉe la pordo. En tiuj
kazoj mi ĉiam grumblas, sed ĉifoje mi iris malfermi, opiniante, ke tio
povas esti leterportisto. Tamen ne estis li, sed iu, kiu alparolis min: Mi invitis
mian majestan Gaston, por ke Li okupu lokon en la brakseĝo. Li preferis la
seĝon plektitan el pajlo: ĝi certe ion rememorigis al Li. Gilbert Le Mouel, 2001. Tradukis Stanisław Śmigielski, Pollando. KATOLIKOJ EN LATVIO FERVORE KONSTRUAS PREĜEJOJN Dum lastaj dek jaroj de sendependeco en Latvio oni konstruis, aŭ proksimigas al finkonstruo 30 katolikajn preĝejojn. La Katolika Eklezio tiun fenomenon nomas kiel de vivo diktita neceso, sed protestantoj ĝin nomas kiel bonege planita ekspansio flanke de katolikoj, kaj kiel la duan fenomenon oni povas rimarki, ke tio okazis en lokoj, kie historie regis luteranismo - en Vidzeme kaj Kurzeme. Episkopoj opinias, ke kaŭzis tion la fakto, ke dum soveta tempo konstrui novajn preĝejojn estis malpermesite, kaj elmigrado el la katolika regiono Latgale al regionoj, kie pli progresis industriado, elvokis fondon de la katolikaj paroĥoj en menciitaj luteranaj regionoj. La ĉefepiskopo de Eksterlatvia Luterana Eklezio s-ro Elmârs-Ernests Rozîtis tian rapidan disvastigon komentas jene: “En Latvio nun preskaŭ egalas la nombro de luteranoj kaj katolikoj. La Katolika Eklezio ĉe la “fronta linio” koncentris ĉiujn rezervojn de homaj kaj materialaj eblecoj por paŝi antaŭen tra la tuta Latvio”. Siavice la katolikaj episkopoj informas, ke la katolikoj havas bonegajn subtenantojn en Germanio, Usono kaj aliloke. Krom tio multaj riĉaj latvoj, kiuj loĝas ekster Latvio, helpas multe. Pli frue mi jam skribis pri donaco de Vatikano al urbo Liepâja. Antaŭ soveta periodo en Latgale mezmezure ĉiu katolika familio havis sep infanojn, kiuj dum soveta tempo migradis kaj hodiaŭ ilin oni povas renkonti en ĉiuj anguloj de Latvio. Katolika ĉefepiskopo - metropolito Jânis Pujâts substrekis, ke la katolikoj tute sin ne altrudas al luteranoj kaj aliaj konfesioj, sed tre paceme kun ili kunlaboras. Tamen, kiel la unua por la katolikoj estas la tasko kuraĝigi kaj gardi tiujn, kiuj estis baptitaj kaj estas katolikoj, trovi neaktivajn kaj defendi ilin ne flanke de aliaj kristanaj konfesioj, sed ĉefe kontraŭ diversaj sektoj, kiuj hodiaŭ abundas. Laŭ starigita plano de Katolika Eklezio, laŭ bordoj de rivero Daŭgava de urbo Aizkraukle ĝis la ĉefurbo Rigo, ĉiu pli aŭ malpli granda urbo aŭ urbeto havu katolikan preĝejon. Sur la mapo estas dislokigo de novkonstruitaj preĝejoj. Indas mencii procentajn partojn de ĉefaj konfesioj de Latvio: luteranoj 23,8 %, katolikoj 22,3 %, ortodoksanoj 18,9 %. malnovaj ortodoksanoj 2,7 %, baptistoj 0,8 %, adventistoj 0,4 % kaj judoj 0,1 %. NUNTEMPAJ MODERNAJ PREĜEJOJ EKFUNKCIIS Jam pli frue ni raportis pri Latvia Sanktulo Meinardo, pri Vatikana donaco de pavilono al urbo Liepâja kaj pri la plej juna episkopo de mondo V. Lapelis. Tiu ĉi artikoleto estas kiel sintezo de publikigitaj menciitaj artikoloj en Dio Benu n-roj 3-4/2001. La 15-an de septembro 2001 la modernan preĝejon (vidu desegnaĵon) oni solene inaŭguris, kvankam konatiĝi kun ĝi eblis jam pli frue. La preĝejo havas nomon de Sankta Meinardo, kaj ene de ĝi troviĝas skulptaĵo de Fatima Dipatrino Maria. Ĉiumonate en la 13-a tago tie oni solene preĝas Rozarion kaj celebras la Sanktan Meson, dediĉe al memoro de aperoj de Dipatrino en Fatimo al tri infanoj - paŝtistoj de la 13-a de majo ĝis la 13-a de oktobro en la jaro 1917, do entute sesfoje. Por multaj homoj ŝajnis intrigelvokaj la sekretoj, kiujn Dipatrino konfidis al tiuj tri paŝtistoj. Antaŭ nelonge Vatikano publikigis la trian sekreton, temantan pri la sanga persekutado de la Eklezio kaj atenco kontraŭ la Papo. Tiuj faktoj verŝajne jam realiĝis. La 13-an de majo en la jaro 1981 sur la Placo de Sankta Petro en Vatikano okazis atenco kontraŭ la Papo Johano Paŭlo la II-a. Unu jaron poste, la Papo vizitante Fatimon anoncis, ke por sia savo antaŭ la morto li devas danki al Dipatrino Maria, kiu en Fatimo aperadis al menciitaj tri infanoj. Episkopo de Meinarda preĝejo en Liepâja Mons. Vilhelmo Lapelis invitas ĉiujn, kiuj deziras konatiĝi kun nova eklezia centrejo en Liepâja, malgraŭ tio, ke oni ankoraŭ daŭrigas finordigi ĝian internaĵon kaj eksteraĵon. Kristnaske 2001 ekfunkciis nova preĝejo ankaŭ en urbeto Grobiņa, situanta en distanco de 11 km de Liepâja, ĝi estas tre moderna konstruaĵo. Laŭ formo ĝi aspektas kiel ŝipo. La alta kruco simbolos la maston. En la moderna preĝejo estas lokoj por proksimume 140 homoj. Planita estas ankaŭ malgranda ejo por dimanĉa lernejo kaj ejoj por gejunuloj. La aŭtoro de projekto estas arĥitekto Andreo Kokins. Jāzeps Šlars SANKTAJ MESOJ POR MEMBROJ DE I.K.U.E. Iniciate de nia membro, frato Jiří Zindulka, okazos en Brno en Preĝejo de Sankta Jakobo, en strato Jakubská n-ro 11 (ĉe Placo de Libereco - náměstí Svobody) regule dum la tuta jaro 2002 je la 9-a horo la Sankta Meso por membroj de IKUE. La Sankta Meso do okazos en jenaj tagoj: 6-an de januaro, 3-an de februaro, 3-an de marto, 7-an de aprilo, 5-an de majo, 2-an de junio, 7-an de julio, 4-an de aŭgusto, 1-an de septembro, 6-an de oktobro, 3-an de novembro kaj 1-an de decembro. La esperantistoj estas tre invitataj partopreni ilin.
Jiří Kořínek, 1953 En la jaro 1809 naskiĝis en Tilburgo (Nederlando) knabeto en malriĉa familio. Oni baptis lin Petro, sed en la ĉiutaga vivo oni nomis lin Peĉjo. La knabeto multe penis plenumi sian idealon: pastriĝi. Kaj kiam li fine estis pastro, li foriris al Suriname, Suda Ameriko. Tie li restis dum 45 jaroj. Neniam li reiris al sia patrujo. La unuajn 14 jarojn li laboris en la ĉefurbo de Suriname Paramaribo. Tamen lia boneco pelis lin al arbar-nigruloj “Maronoj”. Al tiuj ĉi plantej-sklavoj mankis tiom da bonfarto... Poste li rimarkis, ke en la praarbaroj vivas ankoraŭ pli forgesitaj homoj. Estis la lepruloj apud Kopename-rivero. Tie 400-500 hommizeruloj loĝis kune pro sia malbelega infekta malsano. Ĉiu ilin timevitis. Malgraŭ tio Peĉjo vizitis ilin, ĉar ili ja ankaŭ havas animon, tiel li pensis kaj tial ili devis ekscii ion pri Dio. Li flegis iliajn sangantajn vundojn, purigis plankojn en iliaj kabanoj, fendis lignon kaj alportis freŝan akvon. Se iu ajn ne povis iri pro siaj forputritaj piedoj, tiam la misiisto prenis lin plenmane sur siajn brakojn - kvazaŭ Kristo - kaj alportis la mizerulon al difinita loko. Iam estis iu mortonta. Ĉi tiu ŝatis ankoraŭ unufoje vidi la arbaron. Petro surprenis lin kaj en siaj brakoj li faris kun li tutan promenon en tropikaj arbaroj. Estas nur
malmultaj homoj, kiuj havas tiom da amo al proksimulo kiel Petrus Donders. Frato M. Fulbertus Dankers, Tilburgo, Nederlando REĜINO DE LA VALO DE FELIĈO EN ŽELIV, PETU POR NI Sankta Maria, Dipatrino, konservu al mi koron de la infano, la koron puran kaj travideblan kiel montara fonto, elpetu por mi la koron simplan, kiu ne vivigas en si malĝojon kaj amarecon, la koron grandaniman kaj ofereman, la koron teneran kaj kompateman, la koron fidelan, kiu ne pensas pri si mem, kiu forgesas neniun bonfaron kaj rememoras neniun maljustaĵon. Donu al mi, ho Maria, la koron kvietan kaj humilan, kiu amas kaj ne atendas repagon, la koron grandan, neniam senkuraĝiĝantan, kiun malvarmigas neniu maldankemo, kiun lacigas neniu indiferenteco, la koron, en ĉio serĉantan gloron de Jesuo Kristo, vunditan per la amo al Li per vundo, kiu povas cikatriĝi nur en la ĉielo ... Amen. RENKONTO DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO OKAZOS SEPTEMBRE EN ŽELIV Karaj gefratoj, de la 13-a ĝis la 15-a de septembro 2002 oni planas aranĝi renkonton en premonstrata klostro en Želiv (Ĵeliv), kiu estas ekterordinare spirite grava loko (situanta 10 km de Humpolec, do de la ĉefŝoseo, kuniganta Pragon kun Brno). En Želiv trovatas belega preĝejo, vasta klostro kaj belega ĉirkaŭanta naturo. Dum la renkonto okazos konferenco de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio kun balotoj. Korege estas invitataj ankaŭ gefratoj el Slovakio kaj aliaj landoj. Detalaj informoj pri la renkonto aperos en venonta numero de DIO BENU. Mi volas informi vin pri Esperanto-agado en Danio, ĉefe en Kopenhago, kie mi loĝas kaj iomete agas en Esperantujo. La ĉefurbo de Danio havas longan tradicion sur tiu kampo, ĉar la unua klubo ĉi tie estis fondita en 1908, do baldaŭ danaj esperantistoj solene festos 100-jaran datrevenon. Tuj post la fondo de la E-klubo ekstaris multaj aliaj branĉoj, kiel ekzemple Laborista Ligo kaj Studenta Asocio. Kelkaj seriozaj gazetoj organizadis senpagajn kursojn, dezirante popularigi la lingvon. Oni lernigis eĉ telegrafistojn kaj fervojistojn, por ke la lingvo estu uzata kiel laborlingvo. Estis eldonitaj multaj lernolibroj kaj revuoj. Oni verkadis grandan fervojistan vortaron en Esperanto. Bedaŭrinde tiu prospera tempo finiĝis en la jaro 1950, post enkonduko de t. n. Plano de Marŝalo. Depost tiu tempo usonanoj en okcidentajn landojn penetrigis siajn modernajn produktojn, ne tradukinte instrukciojn, por devigi alilandanojn lerni la anglan lingvon. Pro tio multaj junaj homoj perdis intereson pri Esperanto. Nuntempe en Danio nia laboro aspektas mizere. Funkcias E-kluboj en kvin grandaj urboj po kelkdek membroj. La plej dinamikaj estas tri kluboj en Kopenhago. Unu la plej aktiva estas Fervojista klubo kun 70 membroj loĝantaj en Kopenhago kaj en ĉirkaŭaĵoj. Plimulto estas emeritoj, kiuj pro malbona sanstato ne ĉiam partoprenas en ĉiusemajnaj kunvenoj. Efektive venas ĉ. 15 personoj. Malgraŭ tiuj malfacilaĵoj okazas lingvoperfektiĝo, diversaj ludoj aŭ prezentado de lumbildoj, kunportitaj de niaj gekolegoj el diversaj vojaĝoj tra foraj landoj. Ni gastame akceptas en nia klubejo ankaŭ alilandajn samideanojn. Nia klubo funkcias ĉiun lundon de la 19-a ĝis la 22-a horo. Ĉiujn esperantistojn travojaĝantajn Kopenhagon ni bonvenigos! Adreso de la Esperanto-Fervojista Klubo: Kopenhago, strato Vasbygade n-ro 10. Eugeniusz Rybarczyk, Kopenhago, LR de IKUE por Danio La 25-an de novembro 2001, nur du tagojn antaŭ sia okdekjariĝo, subite je koratako mortis en Varsovio nia membro frato Ladislav Fiala el Poděbrady (Ĉeĥio). Multaj esperantistoj enlande kaj eksterlande lin konis kiel tre fervoran kaj ofereman esperantiston, kiu plene dediĉis sian vivon al idealoj de esperantismo. Lastajn siajn fortojn li dediĉis en la pasinta jaro al aranĝo "90 Jaroj de Esperanto en Poděbrady", kiun li okazigis en sia loĝurbo komence de aŭgusto. Ĝi fakte tro lacigis lian koron, ardantan por esperantistaj idealoj, kiu la 25-an de novembro ĉesis bati. Partoprenantoj de oktobra Konferenco de Ĉeĥa E-Asocio, okazinta en Poděbrady, povis ankoraŭ interparoli kun bonhumora samideano Ladislav nesciante, ke venontmonate porĉiame finiĝos lia surtera migrado. La funebra ceremonio kun Sankta Meso okazis en Varsovio la 6-an de decembro 2001. La korpo de frato Ladislav estis entombigita en tombon de gepatroj de lia edzino en Varsovio. Al lia edzino kaj nia IKUE-membrino, fratino Halina Fialová, ni esprimas sinceran kondolencon kaj preĝan subtenon en ŝia aflikto. La 15-an de januaro 2002 subite mortis en la aĝo de 76 jaroj nia IKUE-membro frato Jiří Slavík el Stochov (Ĉeĥio). La funebra Sankta Meso okazis la 22-an de januaro en la preĝejo de sankta Venceslao en Stochov, post kiu li estis entombigita en familian tombon en Stochov. Al la funebranta familio ni esprimas profundan kondolencon. Eternan ripozon donu al ili kaj al ĉiuj mortintaj geesperantistoj, Sinjoro, kaj la senfina lumo lumu al ili. Ili ripozu en paco. Amen. LETERO DE NIA HANDIKAPITA FRATINO - RULSEĜULINO Karaj kaj estimataj, mi dankas al vi por via favoro kaj por publikigo de mia petletero en DIO BENU n-ro 3/2001 favore al handikapitaj invalidaj infanoj, rilate al plivastigo de ilia centrejo Borůvka en Borovany (Ĉeĥio), kie ili ricevas la plej bonan kuracflegadon kaj kie ili ĝuas senton de hejmeca trankvilo. La kapacito de tiu ĉi centrejo estas tre malgranda, daŭre mankas monrimedoj por ĝia pligrandigo. La nuna tempo estas tre malfacila, ĉar regas korupcio, indiferenteco, egoismo kaj monavideco, mankas la amo al la proksimuloj. Eble iam en estonteco la situacio pliboniĝos, nur Dio povas helpi. Mi deziras al viaj aktivadoj multajn sukcesojn, Dio vin benu. Mia sanstato rapide malboniĝas kaj tial mi tiamaniere petas pri refoja publikigo de mia petalvoko favore al Borůvka en Borovany en via E-gazeto DIO BENU. Por via komplezo kaj helpo dankas via fratino en Kristo Dagmar Knappová, DD U Hvízdala 6, CZ-370 11 České Budějovice, Ĉeĥa Respubliko. 7-an de decembro 2001. Volonte ni denove publikigas la petleteron de nia IKUE-fratino s-ino Dagmar Knappová en DIO BENU. Ĉu la katolikaj esperantistoj restos surdaj rilate al la suferado de la handikapitaj infanoj? Dum ni ĝuos agrablecon de la kongresaj tagoj en Kroměříž, ni tie okazigu la monkolekton favore al ili, kies vivsituacio tiom diferencas de ni – la partoprenontoj de la 55-a Kongreso de IKUE. Tiuj, kiuj ne ĉeestos en Kroměříž, povas la monkontribuaĵon disponigi ankaŭ pere de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio (la adreso kaj banka kontnumero aperas sur kelkaj lokoj de ĉi-gazeto). Karaj geamikoj ! En pitoreska pejzaĝo de sudo de la Ĉeĥa Respubliko situas historia urbeto Borovany kun preĝejo kaj monaĥejo devenanta el mezepoka periodo kun apuda barokstila kastelo. Ĝuste en ties ĝardeno danke al oferemo de multaj bonkoraj homoj oni ekipis en estinta antaŭlernejo malgrandan centrejon por prizorgo de handikapitaj infanoj. Samtempe uzas ĝin 10 flegatoj kun gravaj difektoj. Tamen la bezono estas pli granda. Pro specialaj postuloj je funkciado de ĉi tiu centrejo oni devis fari konstruajn ŝanĝojn en la domo, por ke ĝi bone servu al la restado de tiuj infanoj. Bedaŭrinde la financa situacio estas nefavora kaj tial oni ne povas fini alikonstruon de la centrejo. La estraro varbis jam enlandajn subvenciantojn, sed tamen gajnitaj rimedoj ne sufiĉas por pluaj laboroj. Ni turnas nin per ĉi tiu letero, kies originalo estas skribita en la internacia lingvo ESPERANTO, al ĉiuj homoj de bona volo ankaŭ en eksteraj landoj, por ke ili helpu grandanime al la handikapitaj infanoj en Borovany almenaŭ per eta monsumo. Homa solidareco ne konas ja limojn, ni petas do pri via kontribuaĵo al jena bankkonto: 0563086389/0800 aŭ rekte al suba adreso. Ĉiuj donacantoj estas publikigotaj en regionaj ĵurnaloj kaj daŭre enskribitaj en memorlibro de la infana centrejo por handikapitoj en Borovany. Por via helpo kore dankas: Borůvka - rehabilitační středisko, ul. Petra z Lindy 147, CZ - 373 12 Borovany, Ĉeĥa Respubliko. 55-a KONGRESO DE I.K.U.E. 2002 en Kroměříž, Ĉeĥa Respubliko, sub aŭspicio de Lia Eminenco Mons. Miloslav Kardinalo Vlk, Ĉefepiskopo de Prago kaj Primaso Ĉeĥa Lia Ekscelenco Mons. Jan Graubner, Ĉefepiskopo de Olomouc, Metropolito de Moravio, Prezidanto de Ĉeĥa Episkopa Konferenco. La kongresa temo: Malfermu la Pordon al Kristo! (Johano Paŭlo II-a) Estimataj gesamideanoj, karaj gefratoj, ĉiu el ĝis nun aliĝintaj kongresontoj el 10 landoj ricevis Unuan Kongresan Bultenon, por esti informita pri bonorda ricevo de la aliĝilo, aliĝkotizo kaj eventuale pri parta aŭ tuta pago de la kongresa kotizo, ankaŭ por kontroli, ĉu la adreso kaj la indiko pri la pagita monsumo estas senerara. La aliĝkotizon oni pagas antaŭ la kongreso, la kongresan kotizon oni povas pagi surloke post alveturo en la kongresejo. Kompreneble, ekzistas la ebleco la kongresan kotizon pagi ankaŭ antaŭ la kongreso, eĉ poparte. En kazo de ne ĉeesto de la kongreso, la aliĝkotizon oni ne redonas al la aliĝinto, sed la kongresan kotizon jes. Multe faciligos laboron al la Organiza Kongresa Komitato tiuj kongresanoj, kiuj sin aligos ĝis la fino de la monato aprilo. Tial ni atendas baldaŭ ricevi multajn novajn aliĝilojn. Bonvolu do, karaj, ne longe prokrasti vian aliĝon al la kongreso, kiu certe enskribiĝos en la historion kiel kongreso bela, grava kaj longe rememorinda. Estimataj kaj karaj, se vi bezonas por vi aŭ por viaj konatuloj - esperantistoj la kongresajn informojn kaj aliĝilojn, post ricevo de via sciigo, ni tuj ilin sendos al vi perletere aŭ retpoŝte. Jen la adresoj: IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA, Miloslav Šváček, Tršická ul. 6, CZ-75127 Penčice, Ĉeĥio; retadreso: m.svacek@seznam.cz. Volonte ni ankaŭ vin informos pertelefone. Jen la telefonnumero de la prezidanto de la Organiza Kongresa Komitato s-ro M. Šváček: +420 641 228304 (por enlandanoj 0641 228304). La aliĝkotizon vi povas sendi al banka konto: KB Přerov, kont-numero 194214890297/0100 aŭ per poŝtmandato al adreso: s-ro Miloslav Šváček, Tršická ul. 6, CZ-75127 Penčice, Ĉeĥio. Eventuale vi povas la aliĝkotizon sendi al la sama adreso en bone pakita, se eble registrita, leter-koverto. Karaj gefratoj, se vi ankoraŭ ne aligis vin, do jam maturiĝis la tempo por vin aligi al la 55-a Kongreso de IKUE. Ju pli frue vi aligos vin, des pli bone por sukceso de tiu nunjara la plej grava aranĝo de IKUE. Tre kore nome de OKK invitas Miloslav Šváček.
POSTKONGRESA
RENKONTO DE IKUEJ EN PILGRIMLOKO Internacia Katolika Unuiĝo de Esperantista Junularo (IKUEJ) aranĝos por gejunuloj Postkongresan Renkonton en pilgrimloko Dub nad Moravou en la tagoj de la 27-a de julio ĝis la 3-a de aŭgusto 2002. Dub (esperantlingve Kverko) super rivero Morava situas nur 30 km norden de la kongresurbo Kroměříž en Moravio - landparto de Ĉeĥa Respubliko. La Maria-pilgrimlokon oni facile atingos per rekta buslinio el Kroměříž. La loĝado okazos en paroĥdomo, situanta en apudeco de la pilgrima preĝejo de Purigado de la Virgulino Maria. Estas necese, ke la partoprenontaj gejunuloj alportu propran dormosakon kaj termoizolan matracon (je dispono estas 30 litoj kaj pluraj lokoj por termoizolaj matracoj). Interesan programon por gejunuloj organizos kompetentaj membroj de IKUEJ el Ĉeĥa Respubliko. La kotizo, inkluzivanta loĝadon kaj manĝaĵojn dum la tuta postkongresa semajno estas malalta, nur 800 CZK, tio estas laŭ nuna kurzo 26 eŭroj, pageblaj surloke, post alveturo al Dub. Gejunuloj, kiuj deziras partopreni la renkonton, bv. la aliĝilon sendi al sekretariino de IKUEJ f-ino Jana Kořístková, Haškova 47/61, CZ-59101 Žďár nad Sázavou 6, Ĉeĥa Respubliko. Pli poste la aliĝintoj ricevos pluajn praktikajn informojn. Tre kore
gejunulojn invitas nome de IKUEJ: SINCERE KAJ ELKORE NI GRATULAS al jubileulo Episkopo Mons. Jozefo Hrdlička kaj al ceteraj jubileuloj: Sac. Karel Hodík, Sac. Cyril Vrbík, Sac. Vojtěch Srna, Inĝ. Jozef Novák, Jana Holcová, Hana Ilková, Ludmila Slováková, Josef Beneš, Inĝ. Josef Mojžíš, Inĝ. Jan Krejčí, Josef Duda. Dian benon en pluajn jarojn al la jubileuloj kaj al ĉiuj gefratoj festantaj la naskiĝdatrevenon en unua kvaronjaro deziras la redakcio de Dio Benu kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. |
||||