Dio Benu numero 43-3/2001

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 POST BELAJ KAJ BENITAJ ARANĜOJ

Karaj gefratoj!

Denove nunjare povis la kristanaj esperantistoj travivi belajn kaj vere benitajn aranĝojn. En Zagrebo - la ĉefurbo de Kroatio julie okazis la 15-a Ekumena E-Kongreso (EEK) kaj la 5-a Junulara Ekumena E-Tendaro (JET). Pli ol 200 kristanaj esperantistoj el multaj landoj, inkluzive de gejunuloj - JET-anoj, travivis belegan semajnon en koro de Kroatio. Komuna loĝado, preĝado kaj partopreno de diversaj komunaj programoj denove donis la pozitivan pruvon, ke kristanoj de diversaj konfesioj povas kiel fratoj kaj fratinoj en Kristo konkorde kaj en vera amo vivi, respektante kaj amante sin reciproke. Tiel praktike iom post iom plenumiĝas arda deziro de Jesuo Kristo, kiu preĝis al sia Patro: “Por ke ili ĉiuj estu unu” (Joh 17,21). Kaj tiucele oni dum ekumenaj kongresoj prefere preĝadas.

Kaj aŭguste okazis alia grava aranĝo - la jubilea 20-a IKUE-Tendaro. Tiu nunjara, okazinta denove en Sebranice en Ĉeĥa Respubliko, en bela angulo de la Dia naturo, okazis tie jam la 11-an fojon. En ĝi kolektiĝis 50 gefratoj el ses landoj: Hungario, Germanio, Rusio, Pollando, Slovakio kaj Ĉeĥio. Vizite venis gastoj ankaŭ el Francio kaj fora Japanio. El Rusio de Uralo venis frato Danila - la ortodoksa diakono. Li vojaĝis 4 tagojn por atingi la tendaron. Ni do povas ankaŭ diri, ke per lia vizito la tendaro estis ankaŭ iom ekumena. Favoron al la katolikaj esperantistoj esprimis per sia vizito kaj esperantlingva celebro de la Sankta Meso en tendara kapelo kara patro ĉefepiskopo Karlo Otčenášek. Ni do danku al Dio pro tiom multaj gracoj akiritaj dum nunjaraj aranĝoj.

Miloslav Šváček

al la indekso


 DENOVA VIZITO DE ĈEFEPISKOPO KARLO OTČENÁŠEK
en Katolika E-Tendaro (20-a IKUE-Tendaro)

La 9-an de aŭgusto honoris la Ĉefepiskopo Karlo Otčenášek per sia vizito IKUE-Tendaron en Sebranice, Ĉeĥio, kie li esperantlingve celebris la Sanktan Meson en tendara Kapelo de Fatima Madono kiel dankesprimon por jam dudek okazintaj IKUE-tendaroj kaj por elpeti benojn kaj helpon de la Sankta Spirito por venontjara 55-a IKUE-Kongreso en Kroměříž (Ĉeĥio) kaj postkongresa junulara renkontiĝo en Dub nad Moravou. Jen la esperantlingva prediko, per kiu la Ĉefepiskopo alparolis la tendaranojn.

Tre amataj gefratoj, karaj gesamideanoj!

Mi estas feliĉa, ke post pluraj jaroj de miaj sanmalfacilaĵoj mi povas persone viziti vian kaj nian tendaron kaj alporti al vi la benon el la Katedralo de Sankta Spirito. En la nuna epoko de ŝanĝiĝoj kaj eniro en la novan jarmilon la beno de Sankta Spirito estas nepre bezonata.

Kiel mi povis ekscii el pluraj informoj, ambaŭ ĉi-jaraj kongresoj en Zagrebo, kaj la ekumena kristana kaj la universala, estis tre sukcesplenaj kaj alportis multe da bono.

Ni vivas en ĉiam pli akra diskutado pri globaligo. Neniu el la prudentaj homoj kontraŭas la globaligon. Precipe ne la kristanoj. Ĝi do estas esprimo de amo al proksimuloj en la mondo. Tamen, nur tiam, se la globaligo estas komprenata en la senco de solidareco. La Sankta Patro emfazas ofte la neceson de solidara sinteno al la aliaj. Disvolvi siajn kapablojn favore al siaj familio, urbo kaj finfine al la tuta homaro. Kristanoj pensas pri la bono de la aliaj same, kiel pri la bono propra, bono de siaj familianoj. Male, se iu imagas la globaligon kiel superregadon de la mondo, tiam do - ni kontraŭas.

Tamen, ekzistas ankoraŭ aliaj globaligoj: ni esperantistoj vidas ankaŭ la flankon lingvan kaj ĝenerale kulturan. Ankaŭ ĉi tie estas nepre bezonata la solidareco, ne hegemonio; necesas respekti alies kulturojn kaj lingvojn. La kulturoj kaj lingvoj eĉ de la plej malgrandaj kaj etaj grupoj reprezentas kulturan riĉecon de la mondo. Ili estas ŝirmindaj kaj konservindaj, necesas utiligi ilin por la bono de ĉiuj. Ni ĉiuj devas labori tiucele.

Ankoraŭ alia globaligo devigas nin. Ĝi estas same proksima, eĉ pli proksima ol la lingva. Temas pri globaligo religia. Globaligo de la amo al Dio. Por ke la tuta mondo, la tuta terglobo realigu la volon de Dio. Tiun ĉi religian globaligon forte subtenis la Dua Vatikana Koncilio per sia eksplicita proklamo de ekumena kaj interreligia dialogoj. Ĉiuj admiras la kuraĝon kaj intensecon de la Sankta Patro, per kiuj li iniciatis komunan preĝadon de diversaj religioj en Asizo, kiel li ekligas la difektitajn rilatojn kun judaismo kaj islamo, nomante la judojn niaj pli aĝaj gefratoj, - kaj la judojn kaj la islamanojn komunaj infanoj de la prapatro Abraham, - aliajn kristanojn gefratoj de unu sola eklezio de Kristo nur kun malsamaj tradicioj. Por multaj tio ĉio estas malfacile komprenebla kaj kelkfoje eĉ neakceptebla. Subtene por la ekkompreno venas precipe la lasta encikliko Novo millenio ineunte - laŭvorte Kiam Eniras la Nova Jarmilo - kie tuj komence la Sankta Patro instigas nin: Duc in altum - Forŝovu ĝis la profundo (Lk 5,4). Jes, ni iru ĝis la profundo, ni konatiĝu kun nia kredo ĝis la profundo. Ni havas eksterordinare favorajn kondiĉojn. Nome, kiel helpo, ekzistas ankoraŭ plua globaligo - la tuta mondo estas interplektita en informa reto. La unuan fojon en la homa historio oni havas, aŭ tre baldaŭ havos, eblecon kontakti la sciaron de la tuta homaro – ĝis la profundo de tempoj.

Globaligon, ĉiuflankan, oni devas percepti kiel realigon de la baza ordono de Dio: Ami Dion kaj ami la proksimulon. En tiu ĉi senco mi alportas al vi la benon el la Katedralo de la Sankta Spirito kaj petas vin - turnu vin ofte al Li, ankaŭ ĉi tie, kie vi povas peti ankaŭ pere de nia Ĉiela Patrino, al kiu estas konsekrita la tendara kapelo - de la Virgulino Maria de Fatima. Amen.

al la indekso


 ADORU

ADORU estas kristana preĝ- kaj kant-libro, nunjare aperinta en Germanio, inaŭgurita kaj sukcese per uzo elprovita dum 15-a Ekumena E-Kongreso en Zagrebo, Kroatio. Ĝi aperis danke al oferema laborego de triopo: Adolf Burkhardt, Sac. Albrecht Kronenberger kaj Sac. Bernhard Eichkorn. Sur 1472 paĝoj trovatas pli ol 900 kantoj kun muziknotoj, liturgiaj tekstoj el diversaj tradicioj, romkatolika, ortodoksa kaj reformacia. La libro estas vere unika kaj en la mondo verŝajne ununura Diservo-libro, destinita por kristanoj de ĉiuj konfesioj, grandparte ĉerpanta el katolikaj fontoj. Ĉiu kristana esperantisto nepre devas posedi tiun ĉi bezonatan unikaĵon. Ĝi estas mendebla ĉe libro-servoj aŭ rekte ĉe pastro Bernhard Eichkorn, Romäusring 20, D-78050 VS Villingen, Germanio. La ĉeĥaj esperantistoj ĝin povas akiri por favora prezo de 350 Kĉ + sendkostoj ĉe adreso: IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA, Miloslav Šváček, Tršická 6, CZ-75127 Penčice.

ADORU - la libro bezonata por uzo dum la venontjara 55-a IKUE-Kongreso en Kroměříž.

al la indekso


En dudeka datreveno de atenco kontraŭ vivo de la Papo Johano Paŭlo la II-a, en 81-a datreveno de lia naskiĝo (la 18-an de majo 1920)

 LA MIRAKLA SAVO

La 13-an de majo 2001 pasis ne nur dudeka datreveno de atenco kontraŭ vivo de la Papo, sed samtempe ankaŭ dudeka datreveno de lia mirakla savo, kiam cirkonstancoj, kiuj akompanis la savon de Johano Paŭlo la II-a, unusence al tio montras.

La 13-an de majo 1917 okazis apero de Dipatrino Maria en Fatima (Portugalio). Sesdek kvar jarojn pli poste, precize en la sama minuto, en Romo sur la Placo de Sankta Petro elflugis pafkugloj kun celo mortigi la Papon Johanon Paŭlon la II-an.

En Vatikano, ĝis tiu tempo neniam estis sav-ambulanco. Mallonge antaŭ la atenco la germana Caritas donacis ĉi tiun ambulancon por la bezonoj de Vatikano. La Papo ĝin benis kaj post 24 horoj li iĝis unua ĝia pasaĝero.

Ali Agca, profesia murdisto - por la atenco sin preparis sisteme dum pli longa tempo. La 13-an de majo 1981 sur la Placo de Sankta Petro li ĉe si havis la plej perfektan naŭkuglan pistolon. Li celis el kelkaj metroj al koro de la Papo. Per du pafoj li maltrafis la papan koron. La du kugloj mirinde ŝanĝis sian paflinion kaj volante elpafi trian fojon, la kuglingo blokis meĥanismon de la pistolo, malebligante pluajn pafojn.

Laŭ esprimo de specialistoj, la verŝajneco de tia blokigo per kuglingo ĉe tiu tipo de la pistolo povas okazi ĉe unu el miliono. La atenco estis preparita dum pli longa tempo, pri kio atestas la fakto, ke - kiel pruvis la enketa esplorado - en hospitaleto ĉe Vatikano atendis alia murdisto, havanta la devon mortigi eventuale vunditan Papon.

La grave vunditan Papon la rapida sav-ambulanca aŭtomobilo transportis en klinikon Gemelli.

En tiu taga tempo, por traveturi per trafiko ŝtopitan Romon ĝis kliniko, estis necese 35 ĝis 40 minutoj. Krom tio, la ambulanca aŭtomobilo veturis sen akompano kaj difektiĝis ĝia alarma sireno, tamen la Papo jam post sep minutoj troviĝis en kliniko, kaj ĝis hodiaŭ neniu, inkluzive de stiranto de ambulanca aŭtomobilo, kapablas klarigi cirkonstancojn de fulmtempo, en kiu tio okazis. Se oni alveturigus Papon kvin minutojn pli malfrue, verŝajne li ne transvivus, ĉar li perdis jam duonon de sango, kiun enhavas la homa korpo.

En momento post atenco, en alia flanko de Romo la profesoro - ĥirurgo ekaŭdis alvokon al lia rapida alveno al kliniko Gemelli, por savi la vivon de vundita Papo. La ĥirurgo, kiu tuj post tio rapidegis al kliniko, malrespektante ĉiujn principojn de la veturo kaj regulojn de ŝosea trafiko, estis persekutita per polico, kiu opiniis, ke temas pri forfuĝanto, okazinta trafikan delikton.

Aŭdante la kriparolon de ĥirurgo, ke li veturas al kliniko de Gemelli por savi vivon de la vundita Papo - la polico tuj sin ŝanĝis je eskorto, zorganta pri senhalta traveturo de aŭtomobilo de la profesoro. Kia estis ĝojo de la medicin-personaro, ekvidante alvenintan en la sama tempo specialiston - operaciiston. La totala mirego kaj surprizego ĉirkaŭis ĉiujn, kiam ili konsciiĝis ankoraŭ unu tute nekredindan cirkonstancon. Tralikiĝis, ke neniu sendis la radio-komunikaĵon, alvokantan la ĥirurgon veni al kliniko.

En momento de atenco ekregis ŝoko kaj neordinara ĥaoso, krom tio oni ne kuraĝis doni la publikajn sciigojn, kiam estis transportata la Papo, pro timzorgo, rilate al ebla ekzisto de eventualaj pluaj murdistoj. De kie do, kaj pere de kiu estis elsendita kaj kiamaniere alvenis al la ĥirurgo la mistera komunikaĵo? La plej multe neklarigebla disvolvo de la eventoj devus ankoraŭ okazi.

Dum la operacio, la Papo subite ĉesis doni signojn de la vivo. La kuracistoj post multaj provoj de reanimado venis al konvinko, ke ili ne sukcesos teni Papon ĉe la vivo. Per influo de fortaj insistoj kaj petoj de pastro Stanisław Dziwisz (kiu estis la tutan tempon ĉe la Sankta Patro), la medicin-grupo senĉese renovigis provon reanimi la korpon de la Papo, malgraŭ tio, ke el medicina vidpunkto ili sciis, ke ĉio jam estas senespera kaj vana.

En tiu sama tempo, sur la Placo de Sankta Petro dekmiloj da per terurego paralizitaj homoj preĝis por la resaniĝo de la Papo. Ili komencis preĝi Rozarion antaŭ bildo de Dipatrino de Ĉenstoĥovo, provizore lokita sur la papa trono. Cetere, tiun bildon, verkon de popolaj kreintoj, alveturigis kun si la pilgrima grupo de fideluloj el Pollando kun la celo ĝin donaci al la Sankta Patro.

Dum la tempo de Rozaria Preĝo sur la Placo de Sankta Petro - en kliniko, al mirego kaj ĝojego de ĥirurgoj la reanimita Papo komencis doni signojn de la vivo. Komencis reveni liaj viv-funkcioj kaj ĥirurga grupo povis daŭrigi la kvin horojn daŭrantan operacion.

En momento de nova revivigo de la koro de la Papo, super la Placo de Sankta Petro eksplodis terura ventego. La bildo de Dipatrino de Ĉenstoĥovo estis suprenĵetita kaj antaŭ okuloj de la timegitaj pilgrimantoj forigita el papa trono, kvazaŭ per piedbato de nevidebla forto.

Tiumomente la ventego subite ĉesis, tiel subite, kiel ĝi komencis. Neniu, apoge je tiam ekestintaj faktoj dubis, ke ekestis miksaĵo de eksterordinaraj cirkonstancoj kaj okazoj, dum kiuj iuj supernaturaj povoj luktis inter si pri la vivo de Johano Paŭlo la II-a. Kiel simbola signo agnoskata estas la fakto, ke sur la bildon de Dipatrino de Ĉentoĥovo (faritan el pajleroj, semoj de kukurbo, fazeoloj kaj pizoj), alveturigitan por Sankta Patro, la artistoj metis surskribon S.O.S.

Lige konekse kun la okazaĵoj, en kiuj la bildo partoprenis, ĝia ĉeesto en tiamaj momentoj de la teruro surprizas kiel iu profeta alvoko de la sava rimedo kaj helpo por la Sankta Patro.

Ne mirinde, ke la 13-a de majo - la festotago de Dipatrino de Fatimo ekde la jaro 1981 estas konsiderata kiel tago de mirakla savo de la Papo Johano Paŭlo la II-a.

Prilaboris Grzegorz Fuławka. Aperis en pola semajngazeto “Niedziela”. Por Dio Benu disponigis Stanisław Śmigielski.

al la indekso


 15-A EKUMENA ESPERANTO-KONGRESO
5-A JUNULARA EKUMENA ESPERANTO-TENDARO
ZAGREBO, KROATIO, 14.-21.07.2001

En la unua jaro de la nova jarcento kaj jarmilo kongresis kune kristanaj esperantistoj en Zagrebo - la ĉefurbo de Kroatio, kiu iĝis ankaŭ la ĉefurbo de Esperantio, ĉar tuj post la 15-a Ekumena Esperanto-Kongreso okazis en Zagrebo Universala Kongreso de Esperanto. La tutmonda esperantistaro do turnis sian atenton al Zagrebo, inter ili ankaŭ ni, la kristanaj esperantistoj. Ni kolektiĝis tie kadre de la 15-a Ekumena E-Kongreso kaj 5-a Ekumena E-Tendaro, por ke ni komune per unu lingvo laŭdu kaj gloru Dion. Profundan doloron en la koroj ni sentis, ĉar peko dividis nin, disŝiris la mistikan korpon de Jesuo Kristo - la Eklezion. Strebante kaj sopirante pri reunuiĝo ni spertas, kiel malfacila vojo kondukas al tiu sopirata celo. Nur helpe de Sankta Spirito iom post iom malaperas skandalo de dividiteco. Per komunaj ekumenaj kongresoj la kristanaj esperantistoj kontribuas al alproksimigo de la tempo, kiam malaperos dividiteco kaj okazos la reunuigo de la kristanoj, pri kiu preĝis la fondinto de la Eklezio mem - Jesuo Kristo.

al la indekso


 Nia perbusa vojaĝo al Zagrebo

Vendrede la 13-an de julio vespere ekvojaĝis la ĉeĥaj kongresanoj kaj pola pastro Jozefo Zielonka el urbo Olomouc direkte al urbo Brno, kie enbusiĝis ceteraj ĉeĥaj kongresanoj. Antaŭ noktomezo ni atingis ĉefurbon de Slovakio Bratislava, kie enbusiĝis niaj slovakaj gefratoj. Dumnokte ni transveturis Aŭstrion kaj matene ni atingis Slovenion. Ĉar estis tro frue por veni al la kongresloko, okazis do nia planita pilgrima vizito de Maria-pilgrimloko Ptujska Gora en Slovenio. Tie nin afable akceptis la monaĥejestro Sac. Maks Klanjšek. Ni estis dankemaj, ke nia Sankta Meso, celebrata de kunvojaĝanta pola pastro Jozefo Zielonka, povis okazi tuj post la slovenlingva. Dum la Sankta Meso ni preĝis por sukcesa vojaĝo de ĉiuj kongresanoj kaj por la agrabla kongresado en la frateca medio en Zagrebo.

La preĝejo de pilgrimloko Ptujska Gora ne estas granda, sed tre riĉa je valoraj elementoj de konstrustiloj. Eruditan klarigon pri ili donis al ni nia kunvojaĝantino fratino Drahomiř Budinská. Per kelkaj frazoj ni konigu nin pri tiu ĉi bela konstru-perlo.

Ptujska Gora estas malgranda loko, situanta ĉ. 40 km suden de la aŭstra landlimo. Sur la monteto en alteco de 356 m de marnivelo troviĝas gotika preĝejo de Dipatrino. La preĝejon oni konstruis inter la jaroj 1390 - 1410. La preĝejo apartenas al la konata lernejo de Prago.

Sur la ĉefa altaro troviĝas Dipatrino kun talaro. Sub la Maria talaro troviĝas okdeko da personoj. Ĉiuj vizaĝoj portas verajn vizaĝliniojn: ili estas portretoj. La reliefo estiĝis kiel memoro pri bapto. En la jaro 1410 en Budapeŝto oni baptis Elizabeton, filinon de la hungar-luksenburga Sigismondo de Luksenburgo kaj lia dua edzino Barbara el Celje. Apud ili sur la reliefo oni povas rekoni mecenatojn Bernardon III-an el Ptuj kaj lian edzinon Walpurg el Celje.

Dum la turka periodo la preĝejo estis damaĝita. Detruitaj estis apudaj altaroj kaj originaj vitraloj. Nunaj vitraloj datiĝas el la jaro 1981. Ilin aŭtoris diplomita pentristino Ida Brišnik-Remec el Maribor. La vitraloj prezentas Kantikon de kreitaĵoj de sankta Francisko el Asizo. Ilin oni verkis okaze de 800-jara jubileo de lia naskiĝo.

En la preĝejo troviĝas du freskoj el la jaro 1420, verkoj de Hans el Bruneck.

La preĝejo sur Ptujska Gora estas ĉefa Maria-pilgrimejo en la diocezo de Maribor. Apud la preĝejo ekde la jaro 1937 troviĝas onaĥejo de konventaj franciskanoj.

La vizito de tiu ĉi bela pilgrimloko kun la Sankta Meso estis bona korpa kaj spirita refreŝiĝo post tutnokta busvojaĝo. Nun ni do povis daŭrigi nian vojaĝon al fina celo.

Zagrebon ni atingis tagmeze. La kongreslokon ni finfine sukcese trovis. Ĝi estis konstru-komplekso de seminario de Zagreba ĉefdiocezo. Al la konstru-komplekso apartenas ankaŭ duetaĝa preĝejo, kie en la tago de alveturo vespere okazis unua Sankta Meso (por niaj busvojaĝantoj tiutage jam la dua). Krome je dispono estis ankaŭ seminariaj kapeloj por privataj preĝoj. Kompreneble ne mankis ankaŭ sufiĉe kapacita manĝejo kaj kongresa salono.

Post alveturo oni loĝigis nin. Ĝis la komuna vespermanĝo ni do povis iom ripozi, se tro varma vetero tion permesis. Agrabla estis renkonto kun tiom multaj konataj gefratoj. Dum la S. Meso ni povis diri: “Dankon, ho Dio, por feliĉa vojaĝo al Zagrebo!”

al la indekso


 Impresoj el la kongresa semajno en Zagrebo

Ne estas facile priskribi ĉiujn impresojn, almenaŭ do kelkajn la plej gravajn.

Sabate la 14-an de julio post alveturo, loĝigo, Sankta Meso kaj vespermanĝo okazis ankoraŭ interkona vespero.

Dimanĉo la 15-a de julio estis grava tago. Antaŭtagmeze okazis Sankta Meso kaj Ekumena Diservo. Posttagmeze je la 17-a horo solena inaŭguro de la kongreso kaj junulara tendaro. La inaŭguron ĉeestis helpepiskopo de Zagrebo Mons. D-ro Vlado Kušić, kiu prezentis sian gravan prelegon. Dum la inaŭguro estis oficiale prezentita kaj por praktika uzado lanĉita la nova kant- kaj preĝlibro ADORU. Vespere okazis en la preĝejo bela koncerto, kiun prezentis vira ĥoro el grekkatolika seminario.

Lunda antaŭtagmezo kaj posttagmezo estis dediĉitaj al prelegoj. Vespere prezentis siajn programerojn grupoj el Ĉeĥio kaj Pollando.

La ĉeĥa knabina grupo prezentis pantomimon pri Bono kaj Malbono, kutimojn kaj dancojn el Orienta Bohemio. Fine oni regalis ĉiujn per hejme bakitaj marcipanoj.

La pola knabina grupo prezentis skeĉon Adamo kaj Eva, teatraĵeton Onklino kaj kantojn pri Esperanto.

Post bele travivita tago ĉiuj nokte bone dormis. Eĉ forta fulmotondrado ne sukcesis veki ĉiujn kongresanojn.

Marde la 17-an de julio okazis antaŭtagmeze denove prelegoj en la kongresejo. La junularan grupon vizitis paroĥestro - franciskano el zagreba paroĥo de Sankta Spirito sac. Tomislav, kiu rakontis al gejunuloj pri sankta Francisko, pri la franciskana ordeno kaj nuntempaj aktivadoj de la franciskanoj. Posttagmeze la JET-anoj sin konigis kun historiaj urbaj vidindaĵoj. La ĉeĥa grupo, invitita de P. Tomislav, vizitis la monaĥejon de franciskana ordeno, kie li montris al ili preĝejon de sankta Antonio, monaĥejon, domon por maljunuloj, manĝejon por malriĉuloj kaj ĉarman ĝardenon, ricevintan unuan premion en konkurso de la ĝardenoj.

La marda posttagmezo estis libera, oni povis eluzi ĝin por vizito de ĉefaj urbaj vidindaĵoj. Prof. Sac. Franjo Gruić el Kroatio formis rondon, al kiu li lerte konigis la gravajn vidindaĵojn de la historia urbocentro de ĉefurbo Zagrebo.

Vespere okazis bela orgena koncerto en Zagreba Baziliko de la Koro de Kristo. La koncerton prezentis s-ro Ernst Leuze - eklezia muzik-direktoro, naskiĝinta en la jaro 1935 en Ravensburg en Suda Germanio. Ekde sia 13-a vivo-jaro li ludas la orgenon dum Diservoj. Kiel aktiva kristana esperantisto li ankaŭ partoprenis la 15-an Ekumenan E-Kongreson kaj Universalan E-Kongreson en Zagrebo.

Merkreda tago estis la plej belega kongresa tago. Dum ĝi okazis tuttaga perbusa pilgrimo - ekskurso. Oni vizitis ĉarman, la ĉefan pilgrimlokon en Kroatio Marija Bistria. Tiun pilgrimlokon vizitis la 2-an de oktobro 1998 Sankta Patro Johano Paŭlo la 2-a, kie li beatproklamis Dian servanton Kardinalon Alojzije Stepinac - novtempan heroon de la kroata popolo. En la Baziliko de Marija Bistrica okazis por kongresanoj Sankta Meso kaj post ĝi gvide de pastro Jozefo Zielonka la Krucvojo. Belega liturgio kaj krucvoja preĝado en tiu ĉi pilgrimloko estis kulmino ne nur de la merkreda kongresa tago, sed de la tuta kongresa semajno.

Post forlaso de pilgrimloko Marija Bistrica ni vizitis vilaĝon Gornja Stubica, kie sub 600-jara tilio oni regalis nin per alkoholaĵo “Rakija” kaj freŝaj farunaĵoj. La virinoj en naciaj kostumoj de tiu regiono kantis la naciajn kantojn. Dumvoje al banloko Stubičke Toplice ni vizitis kastelon kun ekspozicio de bildoj kaj infanpentraĵoj.

En banloko kun terma banejo Stubičke Toplice ni restis tri horojn, por ke oni povu ĝui agrablan kaj refreŝigan banon en varma akvo aŭ ripozi en apuda parko.

Tiu ĉi bela merkreda tago, precipe la vizito de Marija Bistrica certe restos longe en la memoro de la kongresanoj.

Ĵaŭdo la 19-a de julio estis destinita por Ĝeneralaj Kunvenoj de IKUE kaj KELI. La ĝenerala kunsido de IKUE okazis en la kongresejo. Prezidis ĝin vicprezidanto de IKUE frato Miloslav Šváček. Post bonvenigo kaj komenca preĝo oni prezentis la ĉeestantajn estraranojn kaj membrojn de la Ekumena Komisiono. La IKUE-Sekretario frato Carlo Sarandrea tralegis salutojn el Vatikano de Prezidanto de Pontifika Konsilio por laikoj. Poste li prezentis raporton de la IKUE-Prezidanto D-ro Antonio de Salvo kaj la financan raporton. La Ĝenerala Kunsido decidis pri stipendio, kiu estis transdonita al studento de porpastra seminario frato Inĝ. Attila Szép el Hungario. Estis aprobitaj anoj de la Ekumena Komisiono flanke de IKUE. Oni reelektis pastrojn Bernhard Eichkorn, Albrecht Kronenberger kaj Lajos Kóbor. Krome oni elektis fraton D-ron Ulrich Matthias - aŭtoron de germanlingva kaj esperantlingva versioj de la libro “Esperanto - la Nova Latino de la Eklezio”. Poste prezentis raporton frato Inĝ. Jan Kalný pri reto de landaj reprezentantoj de IKUE. Sekvis raportoj de ĉeestantaj LR. Pri okazigo de la 55-a IKUE-Kongreso en la jaro 2002 en Ĉeĥa Respubliko en bela kaj riĉa urbo je historiaj vidindaĵoj Kroměříž donis informojn frato Miloslav Šváček. Dum la kongreso estis disponitaj 300 ekzempleroj de faldfolioj kun informoj pri la venontjara kongresurbo kaj kongresloko kaj la aliĝiloj. Jam en Zagrebo aliĝis al tiu kongreso preskaŭ 40 personoj el kelkaj landoj. Fine estis pritraktita propono de IKUE-estrarano kaj Honora Prezidanto de IKUE sac. Duilio Magnani, kiu invitas okazigi la 14-an Ekumenan E-Kongreson en la jaro 2003 en Rimini en Italio. Tiujare li celebros 50-an datrevenon de la sacerdotiĝo kaj samtempe li emeritiĝos kiel paroĥestro. La paroĥa preĝejo de pastro Duilio en Rimini famiĝis kiel “Katedralo de Esperantistoj” pro E-mozaikoj, kiujn ankoraŭ plivastigos la ekumenaj temoj. La Ĝenerala Kunveno de IKUE per voĉdonado unuvoĉe akceptis proponon de sac. Duilio Magnani por ekumene kongresi en la jaro 2003 en Rimini. La Ĝenerala Kunveno de KELI pritraktis la proponon kaj promesis doni la respondon pli poste. Kun ĝojo konstatis multaj ĉeestantaj IKUE-anoj, ke eĉ se KELI ne akceptos la proponon okazigi la 14-an Ekumenan E-Kongreson en Rimini, volonte ili venos al Rimini en proponita jaro 2003 por eventuala IKUE-Kongreso aŭ alia aranĝo.

Dum la kongresanoj kunvenis, la JET-anoj per pola aŭtobuso vojaĝis al Cirkvenica ĉe Adriatika Maro, por sin bani en la marakvo. Dum halto en urbo Rijeka perdiĝis rumana kunvojaĝanto, kio kaŭzis malagrablan perdon de la tempo. Sen li oni plu vojaĝis al la marbordo. Post banado kaj kelkaj problemoj oni feliĉe, malgraŭ foresto de la rumana frato, revenis vespere al Zagrebo.

Nu kaj aperis lasta kongresa tago - vendredo la 20-a de julio. Tiutage aperis pluvo, sed oni ne devis tro lamenti pro ĝi, ĉar ĉiuj programoj, kiuj postulis belan veteron, jam okazis dum antaŭaj kongresaj tagoj. Pro tio ni do estis devigitaj dankemi al Dio. Tio okazis dum la ekumena Diservo en la katolika seminaria preĝejo. La elektita liturgio, akceptebla ankaŭ de evangelianaj gefratoj, havis ĉiujn necesajn partojn de la katolika Sankta Meso. La ofertablo estis meze dividita per stolo. Ĉe maldekstra parto celebris la Sanktan Meson sac. Lajos Kóbor kun diakono el Hungario, dekstraflanke celebris la Lastan Vespermanĝon pastoroj Adolf Burkhardt kaj Philippe Cousson. La katolikoj akceptis la sanktan komunion de pastro Kóbor kaj la protestantaj gefratoj la sanktan manĝon de pastoroj Burkhardt kaj Cousson. Tiu formo de komuna Diservo certe estas ebla kaj senriproĉe realigebla. Malgraŭ tio mi devas konstati, ke mi ne havis centprocentan senton el tiu ĉi komuna liturgio. Post ĝi mi aŭdis plendojn de multaj katolikaj gefratoj. Longe mian penson okupis tiu ĉi afero. Mi supozas, ke estas necese antaŭ la ekumena Diservo bone prepari ĉion, por ke ne okazu ĉe celebrantoj certaj miskomprenoj kaj malperfektaĵoj, kiuj kaŭzas grandan konfuzon ĉe ĉeestantoj. La ĉeestantojn estas necese antaŭe bone informi, por ke ne okazu seniluziiĝoj, malfortigantaj la ekumenajn strebadojn. Certe Dio ne tiom rigardas malperfektaĵojn, sed sincerajn korojn kaj bonajn intencojn, kiuj ne mankis al la ĉeestantaj kongresanoj.

Kaj vendrede okazis ankoraŭ tre interesa prelego de gasto D-ro Jure Zečević pri ekumenismo en Kroatio kaj pri rolo de la Virgulino Maria en la katolika eklezio. La prelego okazis en germana lingvo, kiun lerte tradukis pastoro Adolf Burkhardt. Treege altvalora estis la dua parto de la prelego pri rolo de la V. Maria en la katolika eklezio, ĉar multaj protestantaj gefratoj mise komprenas ĝustan sintenon de la katolikoj al la Dipatrino V. Maria. La preleginto postlasis ĉe mi senton de vere erudicia eklezia fakulo.

La vendreda vespero estis destinita por gaja adiaŭa programo de la kongresanoj kaj JET-anoj. La konferencieran rolon dum la adiaŭa bunta programo lerte plenumis frato Carlo Sarandrea. Dum ĝi prezentis siajn programerojn la kongresanoj el diversaj landoj, ankaŭ la ĉeĥa kaj pola knabinaj grupoj. Polaj knabinoj prezentis scenon pri Bono kaj Malbono preskaŭ kiel perfektaj aktorinoj. La ĉeĥaj knabinoj prezentis teatraĵon pri morto de ĉeĥa duko sankta Venceslao. Oni tre admiris, ke la knabinoj parkere ellernis sufiĉe longan esperantlingvan tekston de la teatraĵo. La knabinoj rikoltis longan aplaŭdon de la ĉeestantaj kongresanoj. Ili meritas dankegon pro bela kaj bona reprezentado de Ĉeĥa Respubliko dum la 15-a EEK kaj la 5-a JET en Zagrebo.

Sabate la 21-an de julio post Sankta Meso kaj matenmanĝo okazis forveturo de la kongresanoj kaj JET-anoj. Kun multaj geamikoj ni adiaŭis kun deziro, ke post unu jaro ni revidos nin dum la 55-a IKUE-Kongreso en Kroměříž en Ĉeĥio. Forveturante ni estis kontentaj, ke ni revenos ankoraŭ sabate ĝustatempe, por plu vojaĝi el Brno, Přerov aŭ Olomouc al hejmoj. Bedaŭrinde, traveturo de la plenŝtopita Vieno kaŭzis pli ol duhoran malfruigon, kio kaŭzis problemojn kun trajnaj koneksoj. Malgraŭ tio ĉiuj danke al Dio feliĉe revenis hejmen. En la memoro longe restos belaj travivaĵoj dum la kongresaj tagoj en Zagrebo. Miloslav Šváček

al la indekso


 Marija Bistrica en Kroatio

Marija Bistrica estas la plej konata kroata Maria-pilgrimejo. Ĝi situas 40 km norde de Zagreb. La pilgrimejo havas saman signifon por kroatoj, kiel Lourdes por francoj, Fatima por portugaloj, Loreto por italoj, Mariazell por aŭstroj, Jasna Góra por poloj ktp. Tion konfirmis ankaŭ Papo dum sia vizito per la vortoj:

"La episkopoj de via lando petis, ke la beatigo de Alojzije Stepinac okazu ĝuste ĉi tie en la Sanktejo de la Dipatrino de Bistrica. El propra sperto mi scias, kio por ni poloj dum la komunisma regado signifis la sanktejo sur Jasna Góra, kun kiu estas aparte ligita la paŝtista agado de la Dia servanto Stefan Wyszyński. Mi ne miras, ke similan signifon por vi havis ĉi tiu sanktejo, en kiu ni nun troviĝas, aŭ tiu en Solin, kien mi iros morgaŭ. Delonge mi deziris viziti la Sanktejon de la Dipatrino de Bistrica. Pro tio mi volonte akceptis la proponon de la kroataj episkopoj kaj hodiaŭ en ĉi tiu signifoplena loko mi plenumas la solenan akton de beatigo." (Papo Johano Paŭlo 2-a, prediko, la 3-an de oktobro 1998.)

La nomon la loko ricevis dank´ al Maria kaj rivereto Bistrica, kiu trafluas lokon. La lokon oni la unuan fojon mencias en la ĉarto de la kroat-hungara reĝo Andrija II-a en la jaro 1209. Skulptaĵo de Dipatrino datas el la 15-a jc. Unue ĝi troviĝis en la kapelo sur proksima monteto. Pro la timo de la turka okupo kaj detruo de la skulptaĵo, tiama paroĥestro kaŝe enmasonigis ĝin en la paroĥa preĝejo. Oni retrovis ĝin kvardek jarojn poste en la jaro 1588, sed pro nekonataj kialoj la skulptaĵon oni denove enmasonigis en la jaro 1650. Ĝi estis retrovita la 16-an de julio 1684 kaj de tiam senĉese oni honoras Dipatrinon de Marija Bistrica. Post la granda fajro en la jaro 1880, kiam forbrulis tuta enpreĝeja inventaro, restis nur la ĉefa altaro kaj la Dipatrina skulptaĵo.

En la jaro 1923 papo Pio XI-a donis al la sanktejo la statuson de la Malgranda Baziliko (basilica minor). Laŭ la decido de la Episkopa Konferenco el la jaro 1971, Marija Bistrica estas nacia sanktejo. La festotago de Dipatrino de Bistrica estas la 13-a de julio.

La pilgrimtradicio daŭras pli ol 300 jarojn. Ĉiujare la pilgrimejon vizitas pli ol 500 mil pilgrimantoj. La 18-an de julio vizitis la pilgrimlokon kaj celebris tie la Sanktan Meson partoprenantoj de 15-a Ekumena E-Kongreso. Proksime al la preĝejo troviĝas la krucvojo kaj karmelanina monaĥejo.

al la indekso


 MARIA HIMNO

Melodio de malnova Siciliana popolkanto "O Sanctissima"

  1. Ho, Reĝino, Dipatrino, Vin mi amas, Maria! / Senmakula, Sennebula, ŝategata Maria!

  2. Kron´ Virina, Ĝoj´ Patrina, Sankta Virga Maria! / Nin denove ĉiopove helpi venu, Maria!

  3. Dolorita, Kortuŝita sub la Kruco, Maria! / Nin plendantajn krucportantajn aŭdu, vidu, Maria!

  4. En sufero, en danĝero nin fortigu, Maria! / Por en gloro kaj honoro vivi kune, Maria!

al la indekso


 LA 20-a IKUE-TENDARO 2001

En la tagoj de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto okazis dekunuan fojon Katolika E-Tendaro apud vilaĝo Sebranice en Ĉeĥa Respubliko. Laŭvice tiu tendaro estis jam la dudeka ekde komenco de aranĝado de tiuj ĉi tendaroj. Unuaj naŭ okazis en la jaroj 1969 - 1977 ĝis perforta ĝia likvido fare de tiama ŝtata komunista polico. Nova daŭriga periodo komenciĝis en la jaro 1991 kaj ĝis nun do okazis dek unu tendaroj. Entute dudek. La nunjara do estis jubilea. Partoprenis ĝin gesamideanoj el Hungario, Germanio, Rusio, Pollando, Slovakio kaj Ĉeĥio. Gaste venis ankaŭ gesamideanoj el Japanio kaj Francio.

Sabate la 4-an de aŭgusto komenciĝis la 20-a IKUE-Tendaro. Antaŭtagmeze alvenis kelkaj gefratoj por transpreni la tendarspacon kaj ĝin aranĝi laŭ bezonoj de la kristanaj esperantistoj. Post malagrabla nokta fulmo-tondro la unua rigardo al la tendaro ne donis tro bonan impreson. Ĉie estis videblaj sekigataj matracoj kaj kovriloj, kiujn la pluvo kun forta vento malsekigis ankaŭ interne de la tendoj. Danḱ al Dio, la sabata tago ĝis vespero estis senpluva; ĉio do sufiĉe sekiĝis. Unue estis necese konstrui la tendaran kapelon de Fatima Madono kaj maston por la IKUE-flago. Dum tuta posttagmezo alvenadis novaj tendaranoj. Antaŭvespere do povis okazi solena inaŭguro de la tendaro, malgraŭ tio, ke la artoprenantaro ne estis tute kompleta. Laŭscie ankoraŭ dimanĉe en la tendaro aperos kelkaj tendaranoj. Jam estis venintaj kelkaj eksterlandanoj - fratoj Jerzy el Pollando, Markus el Germanio kaj Pavol el Slovakio. Pri hungaroj oni sciis, ke ili venos dimanĉe antaŭvespere. Zorgon do faris nealveno de frato Danila el Rusio. Post la inaŭguro kaj unua tendara vespermanĝo, oni povis ĝui unuan tranokton en la tendaro.

Dimanĉe, kiel ĉiujare ankaŭ do nunjare, la tendaranoj partoprenis (ĉeĥlingvan) Sanktan Meson kune kun paroĥanoj en preĝejo de sankta Nikolao en Sebranice. Indas mencii, ke Sebranice estas paroĥo, kie la eklezia vivo estas vere enviinda. Pro tiu escepto la paroĥanoj dankas al salezianoj, kiuj tie havas sian domon kaj viglan aktivadon. La Sankta Meso estis belega travivaĵo. El buŝoj de kelkaj tendaranoj mi aŭdis eldiraĵon, ke tiel belan liturgion ili travivis unuan fojon en la vivo.

Post bongusta tagmanĝo en la tendaro, oni povis posttagmeze iome ripozi aŭ libere eluzi la tempon. Je la 15-a horo okazis komuna kantado, dum kiu la partoprenintoj de la 15-a Ekumena E-Kongreso kaj 5-a Junulara Ekumena E-Tendaro, okazintaj en Zagrebo, rakontis pri tiuj nunjaraj gravaj aranĝoj de la kristanaj esperantistoj. Antaŭvespere okazis planita alveturo de hungara grupo, kiun al KET venigis ĉiujara partoprenanto - pastro Lajos Kóbor. Feliĉe aperis ankaŭ frato Danila el Ruslando, al kiu la sabatan alveturon malhelpis okhora malfruiĝo de aŭtobuso, per kiu li vojaĝis el Moskvo. Tuta lia vojaĝo al KET daŭris kvar tagojn, ĉar lia loĝloko estas ĉe Uralo, en distanco de 1200 km de Moskvo.

Vespere okazis unua tendara fajro kun interkona programo. Estas interese aŭdi almenaŭ kelkajn prezentfrazojn pri si mem el buŝo de ĉiu tendarano.

Lundo, la 6-an de aŭgusto estis unua tendara “labortago”. Ekfunkciis kursoj de Esperanto por komencantoj, progresantoj kaj la kursoj konversaciaj. Kurson por komencantoj gvidis juna fratino Blanka Horáčková, estraranino de IKUEJ (Internacia Katolika Unuiĝo de Esperantista Junularo), kurson por progresantoj prezidanto de IKUEJ frato Paŭlo Petrík el Slovakio, kurson por hungarinoj spirita gvidanto de la tendaro pastro Lajos Kóbor el Hungario - vicprezidanto de IKUE kaj prezidanto de Ekumena Komisiono de IKUE kaj KELI, kaj la konversaciajn kursojn frato Inĝ. Johano Kalný - estrarano de IKUE kaj vicprezidanto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio kaj frato Markus Heupel el Germanio.

Posttagmeze okazis kunveno de Parlamenta Rondeto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio (funkcianta kadre de la preparata Parlamento de la Katolika Eklezio en Ĉeĥio). Je la 15-a horo ludo por ĉiuj volontuloj. Vespermanĝo estis ĉe la tendara fajro, ĉar okazis rostado de la kolbasoj.

Marde antaŭtagmeze okazis lecionoj de Esperanto. Posttagmeze je la 13-a horo oni perbuse ekskursis al urbo Chrudim. Tie en la paroĥa preĝejo de Ĉielenpreno de la Virgulino Maria okazis esperantlingva Sankta Meso, celebrata de pastro Lajos. Super la ĉefaltaro troviĝas graca bildo de Sankta Salvatoro (Savinto).

Post la Sankta Meso okazis vizito de rara Muzeo de Pupoj. En Eŭropo ekzistas nur du tiuspecaj muzeoj - en Britio kaj en Ĉeĥio en urbo Chrudim. Vizito de la muzeo estis interesa ne nur por infanoj, sed senescepte por ĉiuj.

Dumvoje el Chrudim ni vizitis Slatiňany, celante vidi multajn ĉevalajn gregojn. Ĉar ni venis jam tro malfrue, la ĉevaloj jam estis en staloj. Bedaŭrinde ankaŭ la muzeo de ĉevaloj ne estis jam funkcianta. Post promeno en parko ni daŭrigis revenan vojaĝon kun halto en Kočí, kie trovatas historie kaj arkitekture valora ligna preĝejo. Bedaŭrinde ni ne sukcesis vidi internon de la preĝejo pro foresto de la persono, kiu disponas pri la preĝej-ŝlosiloj. Malgraŭ tio la ekskurso estis bela, ankaŭ la vetero estis favoranta nin.

Merkreda antaŭtagmezo estis normala labortempo - okazis lecionoj de Esperanto. Posttagmeze okazis tradicia vizito de najbara vilaĝo Horní Újezd. En tiea preĝejeto okazis Sankta Meso kaj post ĝi amikeca interbabilado ĉe “bierfonto”. Per refreŝiga biero elfluanta

el ĝi kaj per bongustaj manĝaĵoj denove regalis nin familio de nia kara IKUE-anino – fratino Hana Baťová, loĝantino de Horní Újezd. En proksima domo al “bierfonto” ni vidis ekspozicion de du betlehemoj, kiujn propramane pretigis anoj de kvin generacioj de familio Mráz. Tiu nova betlehehemo de aŭtoroj - fratoj Josef kaj Jiři Mráz estas ankoraŭ finfarota, sed jam en nuna stato ĝi ravis ĝiajn admirantajn tendaranojn. Ĉar kelkminuta ekpluvo baldaŭ ĉesis, eĉ la vetero do permesis denove realigi belan kaj tradician viziton de Horní Újezd.

Ĵaŭdo la 9-an de aŭgusto estis tre grava tendara tago. Matene okazis kiel ĉiam lecionoj de Esperanto. Posttagmeze ni povis aŭskulti ege interesan prelegon de frato Inĝ. Danila Vorontsov, diakono de Rusa Ortodoksa Eklezio pri religia kaj eklezia situacioj en Ruslando. Alvenis gastoj (geedza paro) el Francio kaj samideano el Japanio. Ankaŭ ili povis alparoli la ĉeestantajn tendaranojn. La komencantaj esperantistoj do praktike konvinkiĝis pri vera utileco de Esperanto.

Kulmino de la ĵaŭda tago estis denova vizito de Ĉefepiskopo Mons. D-ro Karlo Otčenášek – protektanto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. En la tendara kapelo de Fatima Madono okazis esperantlingva Sankta Meso. Kun ĉefcelebranto Ĉefepiskopo Karlo kuncelebris pastro

Lajos. Malgraŭ tio, ke la Ĉefepiskopo Karlo devis pro du pluaj liaj vizitoj de aliaj lokoj tuj post la Sankta Meso forlasi la tendaron, ni estis tre ĝojigitaj kaj feliĉaj pro lia kara denova vizito kaj pro la Sankta Meso, post kiu ni kun li renovigis sinkonsekron de ni kaj de la tuta katolika E-movado al Senmakula Koro de Virgulino Maria. Nia Sinjoro Jesuo Kristo, dankon por paŝtista vizito de Ĉefepiskopo Karlo Otčenášek. Nia ĉiela Patrino, dankon ankaŭ al Vi, ĉar Ĉefepiskopo Karlo estas ankaŭ sincera via honoranto.

Post tiel belega posttagmezo, dum kiu ankaŭ la suno favore brilis al ni, ni povis denove okazigi vespermanĝon ĉe la fajro kun rostitaj kolbasoj. Malgraŭ tio, ke la pli granda tendara fajro estis planita por vendreda vespero, tiu ĉi fajro kun rostado de kolbasoj estis fakte la lasta en nunjara tendaro. Kaŭzon de tio vi tuj ekscios.

La vendreda mateno bonvenigis nin per pluvo. Antaŭtagmeze okazis lastaj lecionoj de Esperanto. Posttagmeze kunvenis estraranoj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio kune kun estraranoj de IKUEJ kaj kelkaj aktivuloj, por pritrakti venontjaran gravan aranĝon okazontan en Ĉeĥio en urbo Kroměříž - la 55-an Kongreson de IKUE. Estis ne nur necese pridiskuti diversajn aferojn rilate al la kongreso, sed ankaŭ decidi, ĉu venontjare denove okazos la tendaro aŭ ne, ĉar frato Šváček devas ĉiujn fortojn disponigi prefere al preparoj de la kongreso, por garantii ĝian sukcesan aranĝon. La traktado de la kunsidanta komisiono rezultis en decido, ke venontjare ne okazos la tendaro. Estis decidite, ke tuj post la kongreso okazos postkongresa unusemajna renkontiĝo de junularo en pilgrimloko Dub nad Moravou. Alia semajnfina (tritaga) renkontiĝo por ĉiuj okazos meze de septembro 2002 en Želiv (en tre bonaj kondiĉoj por la renkontiĝo, okazonta en klostro).

Ĉar la pluvo daŭris dum la tuta vendreda tago, pro tio do ne povis okazi la adiaŭa vespera programo ĉe la tendara fajro. Des pli ni ĝojis kaj dankemis al Dio, ke dum ĉiuj antaŭaj tagoj la vetero estis bela kaj al ni favoranta. La distra adiaŭa programo de la tendaranoj do okazis en la tendara manĝejo. La vetero tamen permesis, ke la solena fermo de la tendaro okazu sub la vasta ĉielo, starante ĉirkaŭ la masto kun IKUE-flago. Post finaj dankesprimaj vortoj kaj transdono de etaj donacetoj al tendarestraranoj, aktivuloj kaj eksterlandaj gastoj fare de la tendarestro Miloslav Šváček, la tendaranoj lin neatendite surprizis per transdono de donacpakaĵo kun multaj bongustaĵoj kaj la infanoj kun propramane preparitaj bukedoj de herbejaj floroj. Tiujn frato Miloŝ metis antaŭ altaran tablon en la tendara kapelo, kiel dankesprimon al Dio kaj la Virgulino Maria por la sukcesa IKUE-Tendaro 2001, dum kiu neniu grave malsaniĝis kaj neniu malagrablaĵo okazis.

Sabata mateno estis tempo de adiaŭo. Per lasta Sankta Meso en la tendara kapelo de Fatima Madono ni esprimis lastan dankegon al ĉielaj Paĉjo kaj Panjo pro agrabla semajno en Sebranice kaj elpetis feliĉan revenon hejmen por ĉiuj tendaranoj.

Miloslav Šváček

al la indekso


 LA TENDARAJ REMEMOROJ

Reveno

Nunjara nia tendaro estis interesa pro specifa kuriozaĵo. Dum kelkaj tagoj en ĝi aŭdiĝis babiladoj kaj krietadoj de infanoj. Ĉio aspektis kiel en ĝusta familio.

Ĝis nun la tendaron vizitis tuta familio Studený kaj familio de Mitáš. Nunjare al la tendaro revenis du ekstendaraninoj: Radka Starková (antaŭe Švandová) kaj Martina Sejkorová (antaŭe Šourková). Sed ili ne venis solaj. Ili kunportis ankaŭ siajn filinetojn: Radka dek-monatan bebon Barunka kaj Martina dek tri-monatan Madlenka.

Do, bona sciigo, niaj malnovaj geamikoj revenas kaj alkondukas ankaŭ siajn infanojn, eble nian esperdonan estontecon!

Ankaŭ plenkreskuloj ŝatas ludi

Antaŭtagmeza programo en la tendaro estas ĉiujare la sama - kursoj de Esperanto. Sed kiaj estas la posttagmezoj? Oni povas respondi: ĉiam aliaj.

Ĉar nunjare estis bela vetero, la junaj tendaranoj ĝin profitis por amuzi sin. Jen, kiel sprita povas esti unu ludo. Ĉiu ludanto ricevas slipeton kun surskribita komplika Esperanta vorto. Tiun papereton oni algluas sur la frunton. La tasko de la ludantoj ne estas facila. Sian vorton ili devas gardi (sed ne permane) kontraŭ tralego de kunludantoj, strebante tralegi la vortojn sur fruntoj de aliaj kunludantoj. La ludo estas tre amuza (precipe por observantoj).

En deponeja tendego la knaboj trovis stilzojn. Komence ili nur provis pere de ili iri, sed tio ja ne estas tre interesa. Niaj knaboj do ekdiboĉis per diversaj ideoj. Per tiuj irbastonoj ili vetkuris, saltis, trairadis ponteton de apudtendara rojo kaj kompreneble ankaŭ konkuris en transirado de la rojo. Sed la plej amuza estis staro per la stilzoj. Se vi trovos la okazon, provu tion. Via malbona humoro certe tuj sin ŝanĝos je humuro.

Jana Kořístková

al la indekso


 JET 2001

En la tagoj de la 14-a ĝis la 21-a de julio 2001 okazis en la ĉefurbo de Kroatio Zagrebo la 15-a Ekumena Esperanto-Kongreso kaj samtempe kun ĝi ankaŭ la 5-a Junulara Ekumena Tendaro (JET). Ĉi tiun tendaron partoprenis ĉirkaŭ 40 gejunuloj el diversaj landoj de Eŭropo. Ni povis travivi unu semajnon en vera ekumena etoso kaj amika medio. Ni partoprenis parte ankaŭ la kongresajn programojn, ĉar tiu por junularo estis plejparte improvizita. Antaŭtagmeze estis ludoj por infanoj kaj pli aĝaj gejunuloj povis diskuti en grupoj pri ekumenaj kaj religiaj temoj kaj ĉiutaga vivo en siaj landoj. Posttagmeze ni promenis en la urbo. Ĉiutage ni povis lerni iun novan dancon sub gvido de sperta dancistino. Vespere estis koncertoj kaj programoj de infanoj inkluzive de teatraĵo pri la sankta Venceslao kaj tradiciaj popolaj dancoj el Orienta Bohemio. Merkrede okazis komuna pilgrimo al la plej fama Maria-pilgrimejo de Kroatio, Marija Bistrica. Ĵaŭde kelkaj JET-anoj povis ĝui la ekskurson al la maro. Dum la kongreso kaj la tendaro ni trovis tre bonajn amikojn el diversaj landoj, kun kiuj ni povis senprobleme interkompreniĝi, tamen aliflanke estis grupoj de pli junaj partoprenintoj, kiuj ne kapablis paroli Esperante.

Inter la plej interesaj kongresaj prelegoj estis tiu de Uli Matthias pri lia libro "Esperanto - la Nova Latino de Eklezio", kiu tre trafe resumas ĉiujn argumentojn favore al Esperanto. Krome li parolis ankaŭ pri siaj spertoj el subtera katolika eklezio en Ĉinio. Pri ĉi tiu lando parolis ankaŭ Stanisław Mandrak el Pollando. Geritt Berveling kontribuis al ekumena dialogo per interesa kaj enhavriĉa prelego pri duakanonaj libroj en Malnova Testamento, kiujn li tradukis en Esperanton.

Gejunuloj povis ĝui tre interesan rakonton de afrika seminariano Gabrijel Anda el Kamerunio pri ĉiutaga vivo en lia naskiĝlando. La juna franciskano el Zagreba monaĥejo alproksimigis al ni la vivon de sankta Francisko el Asizo, la vivon de franciskanoj kaj la diferencon inter tri franciskanaj ordenaj branĉoj (kapucenoj, franciskanoj kaj minoritoj).

Ni dankas al ĉiuj organizintoj pro vere belega semajno en Kroatio kaj ĝojatendas venontan renkontiĝon.

Blanka Horáčková, Martina Janotová kaj Pavol Petrík

al la indekso


 Katolikaj kaj ekumenaj aranĝoj dum BET-37 en Kaŭnas

En la tagoj de la 7-a ĝis la 15-a de julio 2001 apud Kaŭnas okazis Baltaj Esperanto-Tagoj-37. Ĉirkaŭ 300 geesperantistoj venintaj el 20 landoj - proksimaj kaj malproksimaj - ĝuis diversajn programaranĝojn. Salutleterojn sendis ŝtatprezidanto Valdas Adamkus kaj s-ro L. C. Zaleski-Zamenhof.

La programo estis ege riĉenhava: ĉiutaga somera universitato, paroligaj kursoj, lecionoj de litova lingvo, ekskursoj, muzik-koncertoj de profesiuloj, trarigardo de filmoj en Esperanto, nacia kaj internacia vesperoj, diskutoj ktp.

Mi ne volas prirakonti detale la tutan programon. Mi parolos nur pri katolikaj kaj ekumenaj aranĝoj, okazintaj sub iniciato de novrestarigita litova sekcio de IKUE.

Malgraŭ la neŭtraleco de BET-37 la katolika etoso senteblis ĉiutage.

La BET-37 komenciĝis per solena Sankta Meso, kiun celebris en loka kapelo pastro Lionginas Vaičiulionis. La Sanktan Meson priservis juna esperantisto Marius Dyglys, kiu revas estonte, eble post unu jaro, eniri pastran seminarion.

La junulara koruso de loka paroĥa preĝejo esperantlingve plenumis religiajn kantojn dum tuta Meso, kiun partoprenis 70-80 geesperantistoj el Litovio, Pollando, Brazilio kaj aliaj katolikaj landoj.

Litovio estas tre katolika lando, do tute ne mirinde, ke organiza komitato ne kontraŭstaris diversajn religiajn aŭ religiaspektajn aranĝojn. En organiza komitato laboris pastro L. Vaiĉiulionis kaj IKUE-peranto L. Skupas.

Vespere de la malferma tago ĉiuj dezirantoj spektis filmon Mortotuko de Kristo.

Pastro L. Vaičiulionis proponis, ke Sankta Meso estu celebrata ĉiutage, sed, bedaŭrinde, pro iomete malbona informado, malmultaj partoprenis ĝin. Poste oni decidis ne plu celebri la Meson ĉiutage, nur celebri solenan ferman Sanktan Meson la 15-an de julio, kiun intencis partopreni eĉ episkopo de Kaŭnas Sigitas Tamkevičius. Tamen pro granda okupiteco Lia Ekscelenco ne povis veni al BET-37.

La 10-an de julio okazis Ekumena Diservo. Ĝin priservis kaj organizis luterana pastro, sperta esperantisto, Erikas Laiconas. Partoprenis ĝin ne nur protestantoj, sed ankaŭ katolikoj. Diservon muzike akompanis juna ortodoksanino el Moskvo.

Dum tuta BET-semajno la kristana literaturo estis disponata senpage ĉe la registrejo kaj en librovendejo.

Ekskurse oni vizitis monaĥejon de Pažaislis kaj preĝis ĉe mirakla bildo de Dipatrino. Poste oni vizitis historian preĝejon de Liškiava (100 km de Kaŭnas).

Propagandcele estis donacitaj kelkaj superfluaj numeroj de Espero Katolika al eblaj novaj anoj de IKUE.

Oni priparolis la eventualan partoprenon de IKUE-anoj en IKUE-Kongreso okazonta venontsomere en urbo Kroměříž - en Moravio - landparto de Ĉeĥa Respubliko.

La planita prelego pri sankta Maksimiliano Kolbe, okaze de lia martira mortigo antaŭ 60 jaroj, pro manko de tempo ne okazis. Mi intencas tion fari dum Zamenhof-Tagoj en decembro. La organiza komitato promesis disponigi al nia IKUE-sekcio du programitajn horojn. Tiam mi ankaŭ organizos abonadon de Espero Katolika por la jaro 2002, lernos novajn religiajn kantojn ktp.

Kelkaj ateismaj aŭ alireligiaj esperantistoj eble riproĉos litovojn pro iomete substrekita religia etoso de BET-37. Tamen neniu iun devigis partopreni kontraŭvole niajn aranĝojn.

Ni dankas Dion pro lia helpo kaj protekto dum BET-37.
Laurynas Skūpas, IKUE-peranto por Litovio

al la indekso


 Sankta Hostýn 1995

Sur fama pilgrim-loko
de l´ monto Sankta Hostýn,
radias per ampleno,
disdonas multajn benojn -
la Venka Protektantino
de l´ Moravia Regiono,
Maria Virgulino.

Ŝian vizaĝon belan,
Plejsanktan Gracoplenan
kaj Jesu-Infaneton -
la gracan statueton,
admiris surgenue,
preĝante rozarion,
kongresanoj de IKUE.

Rememore pri la 48-a IKUE-Kongreso 1995 en Olomouc, Ĉeĥio, dediĉe al Miloslav Šváček, verkis julie 2001 Leszek Łęgowski el Pollando

al la indekso


 PROTEKTANTINO DE URBO BRNO
Virgulino Maria de Sankta Tomaso

La bildo de Virgulino Maria Sankt-Tomasa, protektantino de urbo Brno (ĉefurbo de Moravio - landparto de Ĉeĥio), estas daŭre instalita sur la pinto de t. n. arĝenta altaro en la Baziliko de la Ĉielenpreno de la Virgulino Maria en la kvartalo Malnova Brno. Ĝi estas honorata kiel mirakla, ĉar laŭdire en 1645 ĝuste ĉi tiu bildo aperis super la urbo sieĝata de svedoj. Ekde ĉi tiu okazaĵo ĝi estas taksata kiel paladio - simbolo de la protekto de urbo Brno. La sama bildo aperis sur la firmamento ankoraŭ foje en la jaro 1742, kiam Brno estis sieĝata de alianciĝintaj pruso-saksaj armeoj en la epoko de la bataloj pri la aŭstria heredaĵo.

La gracoplena bildo de la Nigra Virgulino Maria estis deponita ĝis 1783 en speciala kapelo ĉe la monaĥeja preĝejo de aŭgustenanoj ĉe Sankta Tomaso en Brno, nur poste ĝi akiris sian nuntempan lokon en baziliko en Malnova Brno. La bildo apartenas al la vico de malnovaj madonoj de bizanca origino, kiuj devenas el la 8-a ĝis la 9-a jarcento.

Kia estis la sorto de ĉi tiu sakrala bildo, antaŭ ol ĝi alvenis al Brno, ne eblas precize pruvi. Sed kiel kredinda ni povas taksi la fakton, ke mem Karolo la IV-a donacis ĝin al la monaĥejo ĉe ĝia establo. Jam tre malnovaj dokumentoj kaj ankaŭ buŝa tradicio pruvas, ke lokaj urbanoj ĉiam petis helpon ĉe la gracoplena Virgulino Maria en la Aŭgustena Monaĥejo. Kiam poste en 1645 svedoj sieĝis la urbon, la Dipatrino ĉe Sankta Tomaso fariĝis elserĉata rifuĝejo. Oni rakontas, ke dum la tempo plej danĝera montriĝis ŝia bildo super la urbo – nur kun tiu diferenco, ke Maria estis videbla etendanta super la urbo sian ŝirman mantelon. Tio onidire donis al la defendantoj de la urbo tiom da forto, ke ili rebatis la plej fortan svedan atakon, post kiu la malamiko fortiris sin de la urbo.

Ankaŭ Bohuslav Balbín (ĉeĥa historiisto, katolika sacerdoto) en iu el siaj verkoj, eldonitaj dektri jarojn post la sieĝo de Brno, indikas, ke ĝis hodiaŭ la homoj rakontas, kiel Dipatrino montriĝis super la urbo. Balbín aŭdis pri tio ĉe la restado en la urbo de homoj, kiuj travivis la svedan sieĝadon, sed li kritike aldonas, ke ili povis elpensi tion.

Sed ankaŭ la urba konsilantaro skribas pri la liberigo de la urbo al la episkopo de Olomouc kaj por la savo kontraŭ svedoj dankas ne nur al Dio mem, sed unuavice al la forta pripeto de Virgulino Maria, kiu ĝuste en la tagoj de sia Ĉielenpreno estis malhonorita de miloj da kanonoj. Martin Středa (sacerdoto, provincestro de jezuita ordeno) eksplicite proklamis, ke la venko de la brnanoj super granda plimulto de svedoj ne estas faro homa, sed venko de Virgulino Maria. Ĝuste Martin Středa estis granda honoranto de bildo de Sankt-Tomasa Virgulino Maria kaj dum la sieĝado instigis honori ŝin kaj certigis siajn kunulojn pri ŝia forta protekto. Ankaŭ en la sveda tendaro oni sciis pri la aperaĵo.

Vigssius, premonstrato en la urboparto Zabrdovice, skribis en 1663, ke svedoj moke vokis al la sieĝatoj: "Helpu al vi ŝi, kiun vi esperas helpi al vi”. Kaj kiam ili venkite foriradis, ili

kriis al venkintoj: "Al vi helpis tiu via nigrulino”, kvazaŭ ili volus diris, se ŝi ne helpus al vi, vane vi streĉus viajn fortojn. Al ĉiuj ĉi tiuj atestoj kaj dokumentoj oni povas aldoni ankoraŭ alian, nome la pramalnovan germanan kanton komenciĝantan per la vortoj: "Brunn ist hin". Ĝi estas pruvo, ke svedaj sieĝantoj bone sciis pri la mirakla aperaĵo de Virgulino Maria.

Sen respekto al tio, ĉu ni akceptas ateston pri la aperaĵo de Virgulino Maria super la urbo aŭ ne, restas nekontestebla fakto, ke lacigitaj kaj elĉerpitaj brnanoj venadis al ŝia bildo ĉerpi forton kaj kuraĝon. Ne senkaŭze ŝi tial fariĝis patronino de la urbo kaj ŝia bildo ĝis hodiaŭ alkondukas multajn en la Bazilikon de la Ĉielenpreno de la Virgulino Maria sur Mendel-placo, por akiri tie ŝian pripeton aŭ almenaŭ por taksi la belecon de la rara verko mem. Kopio de la bildo troviĝas ankaŭ sur la origina loko, en la preĝejo de s-ta Tomaso ĉe Moravia placo.

Bohuslav Balbín (1621-1688) la ĉeĥa historiisto, katolika pastro, ano de jezuita ordeno. Riĉa historia materialo estas metita en liaj latine skribitaj verkoj, precipe en "Výtah z českých dějin" (Resumo el la ĉeĥa historio) kaj en la ne finverkita "Historické rozmanitosti Království českého" (Historiaj variaĵoj de la Regno Ĉeĥa) - estis eldonitaj 10 volumoj. Nur 100 jarojn post la morto de Balbín aperis volumo "Bohemia docta" (Učené Čechy - Dokta Bohemio) - grava por la literatura historio.

Pastro Martin Středa naskiĝis la 11-an de novembro 1587 en la familio de urba konsiliano en Hlivnice en Silezio. Kleriĝon li akiris unue en la lernejoj de sia naskiĝurbo, poste li studis en la praga seminario de Sankta Venceslao, kie estis malriĉaj studentoj vivtenataj senpage. En la jaro 1608 li eniris la jezuitan ordenon kaj post du jaroj realiĝis liaj bazaj ordenaj votoj. Post tio li estis sendita por filozofiaj studoj en Graz (Aŭstrio), kie li ankaŭ en la jaro 1620 sacerdotiĝis.

En 1621 li revenis al Prago, kie li fariĝis profesoro ĉe la universitato. En 1624 okazis liaj solenaj votoj. Post tri jaroj li aktivas kiel rektoro de la kolegio en Brno. Pli poste lin trafis ĉi tie invado de la sveda armeo. La batalo kontraŭ svedoj estis longa kaj senfortiga. Raduit de Souches, la ĉefkomandanto de brnaj defendantoj, skribis, ke li mem vizitadis pastron Martin Středa por interparoli kun li kaj ĉiam li forportadis de li konsolon kaj internan pacon.

Laŭ ThDr. Augustin Neumann esperantigis Marta Lorková, Brno 2001

al la indekso


 La plej juna katolika episkopo en la mondo

La koadjutora episkopo de Liepāja (Kurzeme) Vilhelmo Lapelis laŭ volo de Papo en majo de nuna jaro transprenis postenon de nuna pensiulo episkopo Ārvaldo – Andreo Brumanis.

Li ankoraŭ ne atingis 40-jaraĝon. En momento de ricevo de la episkopa posteno li estis la plej juna katolika episkopo en la mondo. Estas eble, ke lia personeco, same kiel de Vatikano donacita neordinara centro por katolikoj, simbolas ŝanĝon en vivo kaj pensmaniero de socio, enan liberecon kaj bezonojn. Dume li estas ege okupita, transpreninte de konstruistoj kaj ordigante novan eklezian centron Ezerkrasts. La Vatikana donaco – pavilono de pasintjara ekspozicio en Hanovero meritas apartan rakonton.

La episkopo Vilhelmo Lapelis rakontis, ke lia frato estis pastro en Ukrainio, kie estis eĉ ne unu episkopo. Iufoje delegitaro el Ukrainio vizitis kardinalon Julianon Vaivods. Surgenue ili plorante petegis lin, ke li sendu al ili iun pastron. Post tio okazis, ke dum jaroj, kiam la nuna episkopo de Kurzeme ankoraŭ ne studis en seminario, li oferis sin, laborante en Ukrainio. Kvankam kaŝe agadi tie kaj tiam estis ege malfacile, tamen la jarojn, pasigitajn tie, li memoras kiel la plej belajn.

Ankoraŭ unu epizodon la nuna episkopo Vilhelmo Lapelis rakontis, ke la pastran ordinon li ricevis de episkopo, kiu ne sciis, ke li estas monaĥo – dominikano. Dum soveta tempo tio estis danĝera kaj minaca situacio. Li, kiel sola monaĥo – dominikano, loĝis en Litovio apud Vilnius. Poste domi nikanoj en Vilnius (ĉefurbo de Litovio) formis ordenan societon kaj pli poste ankaŭ en Riga (ĉefurbo de Latvio). La pastro Vilhelmo Lapelis fariĝis dominikana ĝenerala vikario en Baltiaj landoj.

Estas necese kelkvorte ankaŭ mencii pri antaŭa episkopo Andreo Brumanis, kiu mirinde transformis pensmanieron de postsovettempa socio. Pri si mem li diris jenon: “Kiel pensiulo mi jam iĝis la duan fojon. Komence de naŭdekaj jaroj mi ricevis pension de Vatikana Radio. Poste mi iomete helpadis al kolegoj, sed dum du jaroj po du monatoj mi lektoris en Riga en porpastra seminario kaj en Instituto de Kateĥistoj. Post du jaroj Papo Johano Paŭlo II-a min ordinis kiel episkopon de Liepāja, kaj mi translokiĝis tien, al mia diocezo. Kaj nun, konforme al ekleziaj leĝoj, ĉiu episkopo, atinginte 75-jaraĝon, devas abdiki pri estra posteno en diocezo, tio do okazis. Mi estas kontenta, atinginte tiun aĝon, kaj mi transdonas gvidadon de diocezo al persono difinita de Papo, al episkopo - Lia Ekscelenco Vilhelmo Lapelis.

Rimarkoj: Kurzeme - proksimume unu kvarono de Latvia teritorio, ĝia okcidenta parto; enkadre de ĝi, apud marbordo, situas pli granda urbo de tiu regiono Liepāja.

Por legantoj de Dio Benu prilaboris Jāzeps Šlars - LR de IKUE en Latvio

al la indekso


 Letero de la leganto

La artikolo "La estiĝo de la eŭropa flago" de Bart Ruigrok, aperinta en Dio Benu n-ro 2 (42), sonas bele, sed bedaŭrinde ĝia enhavo ne estas vera. Oni ne komisiis en la jaro 1987 iun homon projekti flagon de Eŭropo. Jam la 18-an de aŭgusto 1950 la Eŭropa Konsilio debatis pri flago kaj komencis kolekti ideojn. Kvin jarojn poste, la 25-an de oktobro 1955, ĝi akceptis inter pli ol 100 proponoj unuvoĉe la bluan flagon kun la 12 steloj. Povas esti, ke la invento de la simbolo vere rilatas al la vortoj de Apokalipso 12,1 - sed laŭ la artikolo sur la germanlingva retpaĝo http://www.uni-trier.de/infos/ew/europa/die_botschaft_der_zw÷lf_sterne.htm, de kiu mi ĉerpis la suprajn informojn, tio ne estas tute klara.

Amike Ulrich Matthias, Germanio.

Antaŭ nelonge mi aŭdis en altnivela prediko de tre klera pastro mencion, ke ĝuste la akceptita propono el multaj proponoj de la flago de Eŭropa Unio estis inspirita laŭ vitrala bildo, troviĝanta en katedralo de urbo Strasbourg, kie estas sidejo de la Eŭropa Parlamento. Kompreneble, mi ne povas min certigi, ĉu la inspirinta vitralo, rilatanta la vortojn de Apokalipso 12,1 (Kaj granda signo vidiĝis en la ĉielo: virino vestita per la suno, kaj la luno sub ŝiaj piedoj, kaj sur ŝia kapo krono el dek du steloj) tie fakte ekzistas. Miloslav Šváček

al la indekso


 PETLETERO DE RULSEĜULINO DAGMAR KNAPPOVÁ

Karaj geamikoj !

Mi sendas al vi ĉi tiun insistan petleteron kun deziro, ke vi traduku ĝin en vian nacian lingvon kaj disvastigu ĉien, kie oni povas esperi komprenemon kaj bonkoran komplezon helpi al handikapitaj infanoj. Tutkore dankas al vi rulseĝulino (IKUE-anino) Dagmar Knappová, Domov důchodců, U Hvízdala 6, CZ - 37011 České Budějovice, Ĉeĥa Respubliko.

En pitoreska pejzaĝo de sudo de la Ĉeĥa Respubliko situas historia urbeto Borovany kun preĝejo kaj monaĥejo devenanta el mezepoka periodo kun apuda barokstila kastelo. Ĝuste en ties ĝardeno danke al oferemo de multaj bonkoraj homoj oni ekipis en estinta antaŭlernejo malgrandan centrejon por prizorgo de handikapitaj infanoj. Samtempe uzas ĝin 10 flegatoj kun gravaj difektoj. Tamen la bezono estas pli granda.

Pro specialaj postuloj je funkciado de ĉi tiu centrejo oni devis fari konstruajn ŝanĝojn en la domo, por ke ĝi bone servu al la restado de tiuj infanoj. Bedaŭrinde la financa situacio estas nefavora kaj tial oni ne povas fini alikonstruon de la centrejo. La estraro varbis jam enlandajn subvenciantojn, sed tamen gajnitaj rimedoj ne sufiĉas por pluaj laboroj.

Ni turnas nin per ĉi tiu letero, kies originalo estas skribita en la internacia lingvo ESPERANTO, al ĉiuj homoj de bona volo ankaŭ en eksteraj landoj, por ke ili helpu grandanime al la handikapitaj infanoj en Borovany almenaŭ per eta monsumo. Homa solidareco ne konas ja limojn, ni petas do pri via kontribuaĵo al jena bankkonto: 0563086389 / 0800 aŭ rekte al suba adreso.

Ĉiuj donacantoj estas publikigotaj en regionaj ĵurnaloj kaj daŭre enskribitaj en memorlibro de la infana centrejo por handikapitoj en Borovany. Por via helpo kore dankas: Borůvka - středisko pro rehabilitaci dětí a mládeže se zdravotním postižením, Petra z Lindy 147, CZ - 373 12 Borovany, Ĉeĥio.

al la indekso


 KROMĚŘÍŽ en Ĉeĥa Respubliko - la venontjara
kongresurbo de I.K.U.E.

Estraro de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista kaj la estraro de Katolika Sekcio de Ĉeĥa Esperanto-Asocio vin kore invitas al partopreno de 55-a Kongreso de I.K.U.E., okazonta de la 20-a ĝis la 27-a de julio 2002 en bela historia urbocentro de urbo Kroměříž en Ĉeĥa Respubliko. La informojn kaj aliĝilon al vi volonte disponigos: IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA, Tršická ul. 6, CZ-75127 Penčice, Ĉeĥa Respubliko. Kadre de la kongreso okazos ankaŭ apartaj programoj de gejunuloj. Do ĝis la revido venontjare dum nia 55-a kongreso!

al la indekso