Dio Benu numero 42-2/2001

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 POST MALLONGA TEMPO BELAJ TRAVIVAĴOJ

Karaj gefratoj!

Nur kelkaj semajnoj dividas nin de belaj nunjaraj travivaĵoj. La esperantistaro el la tuta mondo sin preparas vojaĝi al Zagrebo - la ĉefurbo de Kroatio, kiu fariĝos nunjare ankaŭ ĉefurbo de Esperantujo, ĉar en ĝi okazos 86-a Universala Kongreso de Esperanto. Sed ne nurĝi. Ankaŭ ni, kies monujo ne estas sufiĉe dika por partopreni la Universalan Kongreson, vojaĝos kun ĝojo al Zagrebo, por partopreni la 15-an Ekumenan E-Kongreson (54-an de IKUE kaj 51-an de KELI) kaj la 5-an Junularan Ekumenan E-Tendaron. La buskaravano veturonta el Ĉeĥa Respubliko estos jam internacia ekde ekveturo el urbo Olomouc. Kunvojaĝos kun ni ne nur denove niaj tre karaj gefratoj el Slovakio, sed ankaŭ kvar gefratoj el Litovio. La vojaĝo mem certe estos ankaŭ interesa. Dumvoje ni planas halti en interesa urbo Ptuj kaj en de ĝi proksima pilgrimloko Ptujska Gora en Slovenio, troviĝanta nur en distanco de duhora veturado de nia celo - Zagrebo. Ĉar kunvojaĝos kun ni ankaŭ litova pastro, en Ptujska Gora ni planas celebron de la Sankta Meso, dum kiu ni elpetos abundajn gracojn kaj spiritajn fruktojn por la ekumena kongreso - la unua en la novaj jarcento kaj jarmilo. Ĝi certe malfermos novan etapon de la fruktodonaj ekumenaj rilatoj de ĉiuj kristanaj esperantistoj. Komune ni adoros Dion per Jesuo Kristo en la Sankta Spirito helpe de nova preĝ- kaj kant-libro Adoru.

Ĝis la revido en Zagrebo dum la 15-a Ekumena E-Kongreso. Miloslav Šváček

al la indekso


 RESTU PATRINO DE VIA POPOLO

La statuo de Virgulino Maria la Protektantino kun Jesu-Infano, tenanta la fulmojn en la mano, estas unika en la tuta mondo. Partoprenintoj de la 48-a IKUE-Kongreso, okazinta en la jaro 1995 en urbo Olomouc, Ĉeĥio, eble memoras, ke tiu ĉi statuto troviĝas super la altaro en Baziliko de Ĉielenpreno de Virgulino Maria sur monto Sankta Hostýn. Sabate, la 21-an de aprilo la vetero estis vere malfavora, supro de la monto estis kaŝita en pluvnuboj. Spite de tio la surmonta baziliko estis celo de multaj homoj, kiuj sopiris travivi spirite riĉan kaj belan travivaĵon. Tiutage en la baziliko okazis grava solenaĵo - pastra ordinacio de Jan Adamík, filo de longjaraj IKUE-anoj, geedzoj František kaj Otilie Adamík el urbo Přerov. Novpastro Jan - jezuito, post studjaroj en Krakovo kaj precipe en Romo, fariĝis sacerdoto de Kristo. La pastran ordinacion li akceptis el manoj de episkopo Jozefo Hrdlička el Olomouc, favoranto de niaj aktivadoj, kiu jam dufoje vizitis la IKUE-Tendaron en Sebranice. Ni deziras al novsacerdoto Johano, ke li entuziasme kaj fervore laboru dum multaj jardekoj sur la vitejo de la Sinjoro.

En la baziliko regis tre ĝoja etoso. La ĉeesto de la Sinjoro kaj de la Virgulino Maria estis vere sentebla. Preĝante antaŭ la graca statuo de Maria - la Venka Protektantino de Moravio, mi metis en ŝiajn manojn kaj en la manojn de ŝia Filo Jesuo la nunjarajn aranĝojn, precipe la 15-an Ekumenan E-Kongreson en Zagrebo kaj la 20-an IKUE-Tendaron en Sebranice. Sankta Hostýn troviĝas en distrikto Kroměříž - la venontjara kongresurbo de la 55-a IKUE-Kongreso. Tial mi prezentis al Dipatrino mian preĝon: “Ho Maria, nia ĉiela Patrino, en la Plejsanktan Koron de via Filo kaj nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj en vian Senmakulan Koron, en viajn manojn mi transdonas la venontjaran IKUE-Kongreson, okazontan en Kroměříž, en urbo, de sur tiu ĉi monto videbla. Se estas volo de Dio, helpu, ke kongresontaj esperantistoj el diversaj landoj venu pilgrime ĉi tien, por celebri la Sanktan Meson kaj honori vian Filon per unu lingvo - Esperanto. Ho potenca Protektantino, kaŝu nin sub vian ŝirman mantelon”. Tiumomente mian koron plenigis agrabla sento, kvazaŭ respondo de nia ĉiela Patrino: “Jes, venu, mia Filo kaj mi atendas vin”. Kun ĝojo en la koro mi forlasis la monton Sankta Hostýn konvinkita, ke la venontjara kongreso de IKUE ricevos benojn elĉiele kaj plaĉos al la kongresanoj.

Miloslav Šváček

al la indekso


 LITANIO LORETA AL LA SANKTEGA VIRGULINO MARIA

Sankta Naskintino de Dio,
Sankta Virgulino de virgulinoj,
Patrino de Kristo,
Patrino de la Eklezio,
Patrino de la Dia graco,
Patrino plej ĉasta,
Patrino virga,
Patrino senmakula,
Patrino aminda,
Patrino admirinda,
Patrino de bona konsilo,
Patrino de la Kreanto,
Patrino de la Savanto,
Virgulino plej prudenta,
Virgulino respektinda,
Virgulino prikantinda,
Virgulino potenca,
Virgulino milda,
Virgulino fidela,

Sidejo de saĝeco,
Kaŭzo de nia ĝojo,
Templo de la Sankta Spirito,
Tabernaklo de la eterna ĝojo,
Loĝejo konsekrita al Dio,
Rozo mistika,
Turo Davida,
Turo ebura,
Domo ora,
Kesto de interligo,
Pordo ĉiela,
Stelo matena,

Savo de malsanuloj,
Rifuĝejo de pekuloj,

Konsolantino de la afliktitoj,
Helpo de la kristanoj,

 

Reĝino de la patriarkoj,
Reĝino de la profetoj,
Reĝino de la apostoloj,
Reĝino de la martiroj,
Reĝino de la konfesantoj,
Reĝino de la virgulinoj,
Reĝino de ĉiuj sanktuloj,
Reĝino sen la origina makulo koncipita,
Reĝino ĉielenprenita,
Reĝino de la Sankta Rozario,
Reĝino de la paco,

 

S: Preĝu por ni, Sankta Dipatrino.
K: Por ke ni fariĝu indaj je promesoj de Kristo.
S: Ni preĝu: Sinjoro, nia Dio, permesu al ni, viaj servantoj, ĝui la daŭran sanon de la animo kaj la korpo, kaj propete de beata Maria ĉiam virgulino liberigu nin de la nuntempaj afliktoj kaj donacu la eternan ĝojon. Per Kristo, nia Sinjoro. K: Amen.

al la indekso


 LORETO - PILGRIMLOKO DE LA SANKTA DOMO

Historia noto

"La Sankta Domo de Loreto estas la unua pilgrimloko de internacia graveco dediĉita al la Virgulino kaj aŭtentika mariala koro de la kristanaro" (Johano Paŭlo la 2-a). La Pilgrimloko de Loreto konservas, fakte, laŭ tre malnova tradicio, hodiaŭ pruvita de historiaj kaj arkeologiaj esploroj, la nazaretan domon de la Dipatrino. La surtera loĝejo de Maria en Nazareto konsistis el du partoj: groto fosita en la roko, ankoraŭ hodiaŭ objekto de omaĝo en la Baziliko de la Anunciacio en Nazareto, kaj masonita ĉambro fronte al la groto, konsistanta el tri ŝtonaj muroj, metitaj kiel fermilo de la groto.

Laŭ la tradicio, en 1291, kiam la krucmilitistoj estis definitive pelitaj el Palestino, la masonitaj muroj de la domo de Maria estis translokitaj "per anĝela servado" unue al Ilirio (hodiaŭa Kroatio) kaj poste al la teritorio de Loreto (la 10-an de decembro 1294).

Hodiaŭ, surbaze de retrovitaj dokumentoj, de la rezultoj de arkeologiaj fosadoj en Nazareto kaj sub la Sankta Domo (1962-1965) kaj de filologiaj kaj ikonografiaj studoj, pli kaj pli konfirmiĝas la teorio, laŭ kiu la ŝtonojn de la Sankta Domo oni transportis al Loreto pere de ŝipo, laŭ iniciato de nobela familio Angeli, kiu regis en Epiro. Fakte, dokumento de 1294 ĵus malkovrita atestas, ke Niceforo Angeli, reganto de Epiro, edzinigante sian filinon Ithamar al Filipo de Taranto, kvara filo de Karolo la 2-a Anĵuo, reĝo de Napolo, transdonis al li serion da dotaj havaĵoj, inter kiuj estas tre klare menciataj "la sanktaj ŝtonoj forportitaj el la Domo de Nia Sinjorino la Virgulino Patrino de Dio".

Enmurigitajn inter la ŝtonoj de la Sankta Domo oni retrovis kvin krucojn el ruĝa ŝtofo de krucmilitistoj, aŭ pli probable de kavaliroj de unu el la armeaj ordenoj, kiuj dům mezepoko defendis la sanktajn lokojn kaj la relikvojn. Oni trovis ankaŭ restaĵojn (ekz. Ovon de struto), kiuj konjektigas devenon el Palestino kaj simboladon pri la mistero de la Enkarniĝo.

La Sankta Domo, krome pro sia strukturo kaj pro la ŝtona materialo, ne kutimaj en la ĉirkaŭregiono, estas konstruaĵo fremda je la konstrumanieroj kaj kulturo de la loka regiono. Alifanke, la teknikaj komparoj de la Sankta Domo kun la Groto de Nazareto evidentigis kongruecon kaj kompletigon inter si de la du konstruaĵoj.

Tre grava por konfirmi la tradicion estas ĵusdata esploro pri la prilabormaniero de la ŝtonoj, farita laŭ la stilo de Nabateoj (la popolo de Petra), disvastiĝinta en Galileo je la epoko de Jesuo. Tre interesaj estas ankaŭ multaj skrapaĵoj, kiuj aperas sur la ŝtonoj de la Sankta Domo, pritaksataj jud-kristan-devenaj kaj tre similaj al tiuj trovitaj en Nazareto. La Sankta Domo laŭ sia originala strukturo konsistas el nur 3 vandoj, ĉar la orienta parto, kie staras la altaro, estis malfermita ale al la Groto. La tri originalaj muroj - sen propraj fundamentoj kaj bazitaj sur antikva strato altas apenaŭ tri metrojn. La supra materialo, konsistanta el brikoj, estis aldonita poste, kune kun la volbo (1536) por igi la lokon pli taŭga por kultado. La marmora tegaĵo sur la muroj de la Sankta Domo de Loreto estis planita de Papo Julo la 2-a kaj realigita laŭ projekto de Bramanto (ĉ. 1507) fare de renomaj artistoj de la itala Renesanco. La Statuo de la Virgulino kun la Infano farita el lebanona cedro anstataŭigis tiun de la 14-a jc., detruitan de brulego en 1921. Famaj artistoj viciĝis dum la jarcentoj por plibeligi la Pilgrimlokon, kies famo disvastiĝis rapide en la tutan mondon, fariĝante privilegia celatingo de milionoj da pilgrimuloj. La Sankta Domo de Maria estas por la pilgrimulo okazo kaj invito por mediti pri la altegaj teologiaj kaj spiritaj mesaĝoj ligitaj kun la mistero de la Enkarniĝo kaj la anonco de la Savo.

Pilgrimloko de la repacigo

La Sankta Domo estas nomata kelkfoje "arkeo de la nova Interligo".

La arkeo de la malnova testamento akceptis - en la signo de nebulo - la ĉeeston de Dio meze de sia popolo. La Sankta Domo akceptis Dion mem fariĝintan homo.

Jesuo starigis per sia morto kaj resurekto la novan kaj eternan Interligon inter Dio kaj la homoj. Li repacigis ilin kun la Patro pere de sia sango.

Al la Pilgrimloko de la Sankta Domo ekde jarcentoj alvenas sennombraj pilgrimuloj el ĉiuj mondopartoj, por repaciĝi kun Dio pere de la konfespreno. Ankaŭ hodiaŭ la alveno de pentantoj estas amasa.

La konvertiĝoj, kiuj efektiviĝas en la sekreto de la konsciencoj, per la perado de la Virgulino de Loreto, estas nekalkuleblaj!

Ĉiu kristano, en ĉi tiu "kliniko de la spirito", sentas viglan bezonon pardonpeti al Dio pro siaj pekoj.

al la indekso


 LA ESTIĜO DE LA EŬROPA FLAGO

Franca pastro abbé Pierre Caillon rakontas la jenon:

“En aŭgusto 1987 mi staris antaŭ "Carmel" en Lisieux. Iu sinjoro diras al mi: Mi venas el Strasburgo (Eŭropa Parlamento) kaj tie oni komisiis al mi projekti flagon de Eŭropo. Sub Dia inspiro mi elpensis bluan flagon, sur kiu troviĝas 12 steloj de la Mirakla Medaliono de Rue du Bac (la loko en Parizo, kie Nia Dolĉa Virgulino aperis al la sankta Katarina Labouré). Tiel la Eŭropa flago estas la flago de nia Dolĉa Virgulino: blua fono kun 12 steloj (Apo 12,1). Mi diras tion al vi, pastro, ĉar mi vidas sur via brusto la kruceton de la Blua Armeo (Maria-Movado en Francio). Tiu Eŭropa flago estas akceptita de ĉiuj eŭropaj ŝtatoj, nur la angloj dubis.”

Tiun interesan legaĵon mi ricevis kaj tradukis en Esperanton el Nederlanda Katoliko 2001, n-ro 1, paĝo 5 por legantoj de Dio Benu.

Mi dubas, ĉu tiuj, kiuj voĉdonis por tiu ĉi flago, sciis, ke la flago havas tian kristanan 'fonton', ĉu ili dirus "jes" al ĝi, sciante la signifon. Mi esperas, ke nia Sankta Patrino benas la landojn de Eŭropa Komunumo, ankaŭ tiujn venontajn, novajn! Bart Ruigrok

al la indekso


 La Monaĥinoj de Sankta Vincento de Paul en Oradea - Rumanio

Ni estas Filinoj de Karitato de Sankta Vincento de Paul, servantinoj de malriĉuloj, komunumo en Rumanio kun la sidejo en urbo Oradea, strato Mioriţei n-ro 23.

La komunumo devenas el Parizo. La komenco estis tre simpla kaj malfacile perceptebla. La fondintoj sankta Vincento kaj sankta Luiza de Marillac volis helpi al franca socio en la XVII-a jc., kiu suferis pro malsato kaj diversaj epidemioj, kaŭze de 30-jara milito.

La 29-an de novembro 1653 sub la gvido de Luiza kelkaj junulinoj komencis kolektivan vivon. La unuaj devenis el vilaĝoj kaj Luiza instruis ilin flegi la malriĉulojn kaj malsanulojn. Tial ili estigis privatajn apotekojn, kie estis preparitaj medikamentoj, disdonataj al bezonantoj, vizitante ilin hejme. La fratinoj vizitis po du la malriĉulojn, ĉar krom flegado ili purigis iliajn loĝejojn kaj preparis manĝaĵojn. Oni nomis ilin “Fratinoj de Karitato". Iliaj laboroj dum tempo disvastiĝis en hospitaloj, orfejoj, azilaj domoj, malliberejoj, batalkampoj k.t.p.

La fratinoj estis invititaj ankaŭ en aliajn landojn. Hodiaŭ la “Filinoj de Karitato” havas plej multe da membroj.

En Rumanion la fratinoj venis en la jaro 1878 el provinco Grac, laŭ la invito de episkopo Johano Nogal el Oradea, kiu fondis la instituton de sankta Vincento en Oradea. Kadre de tiu instituto funkciis suĉ-infanvartejo, infanĝardeno, lernejo. La aktivado de fratinoj disvastiĝis precipe en la regiono Transilvanio.

En la jaro 1948 la ŝtato ĉesigis la funkcion de 24 institutoj kun diversaj aktivadoj kaj dispelis 210 fratinojn. Kelkaj institutoj, kiuj funkciis ĝis tiu dato, estis: Instituto Sankta Vincento, Immaculata, Hospitalo Sankta Jozefo, lernejoj en regionoj Banat kaj Transilvanio.

Post la ŝanĝoj en la jaro 1989 la ŝtato rekonis la romkatolikajn ordenojn, sed nur en 1997 tion oficialigis. Ĉar estis redonita neniu en la jaro 1948 konfiskita havaĵo, Centra Domo en Parizo (Rue de Bac 140) konstruigis Provincan Domon en Oradea kun 40 lokoj. Nun en tiu ĉi domo loĝas 30 personoj, el kiuj 8 junaj kaj pluaj pli ol 70-jaraj.

El la junaj fratinoj 5 deĵoras en ŝtataj laborejoj (infanĝardeno, azila domo), 3 junulinoj estas flegistinoj, kiuj vizitas malsanulojn hejme kaj helpas ilin.

Do, tiu estas nia aktivado nun, kune kun Kristo sur novaj vojoj en tiu ŝanĝema mondo, por plenumi la konsilon de niaj fondintoj. Malgraŭ tio, ke ni rericevis nenion el nia havaĵo, same kiel la unuaj fratinoj ni serĉas malriĉulojn, maljunulojn kaj malsanulojn helpante ilin laŭ ilia deziro, sed kompreneble flegante ankaŭ la animojn. Krom tio ni helpas al niaj maljunaj fratinoj en mastrumado.

La instigo de niaj fondintoj konsilas al ni, ke ni vidu Kriston en malriĉuloj kaj malesperaj homoj. La fratinoj klopodas fari videblan la bonecon de Dio.

Sankta Vincento diris: “Se iu fratino vizitas dekfoje iun malsanulon, ŝi renkontas dekfoje Dion.”

Hŕrbu Lenuţa -Fratino Magdalena. Esperantigis Irene Szücs.

al la indekso


 EKLEZIAJ OKAZAĴOJ EN LATVIO

Ĉefreprezentanto de Katolika Eklezio en Latvio - Ĉefepiskopo Jānis Kardinalo Pujāts, en ĉeesto de ŝtataj altranguloj, eksterlandaj ambasadoroj, multaj katolikaj episkopoj, pastroj kaj la plej altaj reprezentantoj de aliaj konfesioj, celebris en katedralo de S-ta Jakobo en Rīga (Rigo) - la ĉefurbo de Latvio, solenan Sanktan Meson okaze de sia 50-jara paroĥa laboro.

La Sankta Seĝo en Vatikano oficiale kaj antaŭ nelonge nomumis lin kardinalo, kvankam fakte neoficiale tio okazis jam iom pli frue. Ni ankoraŭ menciu, ke dum lastaj dek jaroj en Latvio, krom kelkaj restarigitaj preĝejoj, denove estis konstruitaj 15 preĝejoj en regionaj urboj kaj vilaĝoj, inkluzive en Limbaži, Salaspils, Sigulda, Salacgrīva, Ērgļi, Ogre, Saulkrasti, Gulbene, Aizkraukle, Cesvaine, Ludza kaj Sarkaņi. Ĉi-jare oni finkonstruos ankoraŭ tri preĝejojn. En Liepaja verŝajne jam en junio ekfunkcios nova, moderna katolika preĝejo - donaco de Vatikano. Tiu antaŭe servis kiel pavilono dum Ekspozicio en Hanover. La duan oni finkonstruos en Alūksne. Kaj la tria, nekutime ordinara kaj moderna preĝejo de la Sankta Triunuo, ekfunkcios okaze de 800-jara jubileo de urbo Rigo. Sed pri tio ni iom pli vaste rakontos en la sekvonta numero. Neniu alia konfesio en Latvio aŭ en apudaj najbaraj landoj povas konkuri tiudirekte. Multaj vizitantoj eĉ ne sukcesis enpenetri katedralon por la solena ceremonio; oni ĝin disaŭdigis ankaŭ pere de televido.

Dum emociplenaj tagoj en januaro de 1991, dum pli ol du semajnoj, konstante deĵoris taĉmentoj el popolamaso, inter ili ankaŭ specifaj taĉmentoj - virokorusoj. La ideo kreiĝis ĉe aktivulo de virokoruso “Tēvzeme” (Patrolando) s-ro Modris Bakmanis. Kaj tiun ideon tuj subtenis naŭ virokorusoj kaj du knabokorusoj. La ideo de tio estis jena: al 800-jara jubileo de Rigo revenigi unu el kelkaj, jam konsideritaj kiel perditaj historiaj urbosignaj valoraĵoj - la sonorilon nomitan Sankta Blazio. Menciitaj korusoj aranĝis koncertojn kaj kolektis monsumon necesan por fandformi la sonorilon en Liepaja, uzino “Liepājas Metalurgs”, en unu el iamaj formoj de preĝej-sonoriloj, kiuj verŝajne estis formoj por preĝejaj sonoriloj en Smolensko (Rusio). La nova sonorilo pezas ĉirkaŭ 170 kg, do preskaŭ duoble pli peza ol origina (ĉirkaŭ 90 kg pezanta). Ĝis mezo de antaŭpasinta jarcento, kiel tri famaj signoj de urbo Rigo estis ligna statuo de Kristapo La Granda, la Tura Sonorilo kaj la ponto trans Daŭgava. Metiistoj kaj amatoroj ĉiam pri tio fieris antaŭ gastoj de Rigo. Laŭ skriboj, la sanktulo Blazio estas defendanto kontraŭ kola kaj gorĝa malsanoj, kaj ni esperu, ke tio helpos al voĉoj de la korusanoj. Nun korusoj denove planas kolekti monon koncertante, por lokigi sonorilon en la turon de la katedralo de Sankta Jakobo, sur ĝian antaŭan lokon. Kalkulu, kiom da mono oni bezonas ankoraŭ kolekti, se unu ricevita Ls (latva monunuo) kapablas levi sonorilon ĉirkaŭ 4 cm, sed lokigi necesas ĝin en alteco de pli ol 55 metroj.

Jāzeps Šlars, landa reprezentanto de IKUE en Latvio

al la indekso


 REMEMOROJ DE MISIISTO

Mi nomiĝas Aurel Hrdina. Ĉi nomon mi akceptis kiel noviculo dum mia eniro en kapucenan ordenon en preĝejo de Virgulino Maria la Anĝela en Prago sur Hradĉany la 1-an de aŭgusto 1934.

Tuj komence mi devas malkaŝi, ke neniam mi sopiris aŭ deziris animzorge labori ekster mia patrujo. Ankaŭ mi devas malkaŝi, ke ĉiam, kiam mi vidis flugantan aviadilon super mi, ĉiam sub influo de timo mi diradis, ke neniam mi okupos lokon en aviadilo, eĉ se oni tion por mi pagus.

Venis tempo de komunista totaleco, kiun ni bone memoras. Ĉi tie mi volas min klini tuthumile, estime, kun miro kaj dankemo antaŭ vi, miaj kunfratoj, kiuj tiel kuraĝe atestis pri nia Sinjoro Jesuo Kristo. Sankta Francisko, sankta Klara kaj sankta Laŭrenco certe pri vi en ĉielo ĝojis kaj ĝojas. Kvankam mia familia nomo Hrdina signifas Heroo, mi sentas min antaŭ vi vere malforta kaj malgranda.

Iun tagon pere de Dia providenco mi troviĝis meze de Prago. Mi estis fortranĉita de miaj kunfratuloj, kiuj jam estis arestitaj, fortranĉita ankaŭ de miaj familianoj. Mi ne sciis, kie estas mia proksima kaj malproksima estonteco, havante malplenan poŝon kaj eĉ tegmenton super la kapo mi ne havis.

Sub influo de tiuj ĉi cirkonstancoj mi komencis kvazaŭ denove travivadi pli intiman rilaton al preĝo, al nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj lia Patrino - Patrino de Dia popolo. Mi komencis ĉiutage antaŭvespere vizitadi preĝejon de sankta Ignaco sur Placo de Karolo kaj tie mi pasigis multan tempon antaŭ tabernaklo kaj antaŭ statuo de Virgulino Maria de Lurdo.

Baldaŭ post tio aperis por mi agrabla surprizo. Iuj bonaj homoj el Žižkov (Ĵiĵkov - urboparto de Prago) sendis al mi pere de sia filino, kiun mi konis el preĝejo de sankta Jozefo sur la Placo de Respubliko, jenan sciigon: “Patro, la pordo de nia domo estas por vi

malfermita. Se vi volas, vi povas loĝi ĉe ni, ni ne timas.” La proponon mi dankeme akceptis kaj ĉiuvespere mi solenis en ĉi tiu familio kun ili Eŭkaristion. Tie mi restis ĝis mia transpaŝo de landlimo.

Post kelkaj monatoj kulminis mia konvinko, ke totaleca sistemo en mia patrujo baldaŭ ne finiĝos, ke mia misio estos ekster nia landlimo. En la manojn de Virgulino Maria de Lurdo mi konfidis jenajn petojn: 1. ke Ŝi helpu al mi sekure transpaŝi landlimon, 2. ke Ŝi helpu al mi pilgrimi al Lurdo, por tie danki al Ŝi kaj ankaŭ peti por mia patrujo, kunfratuloj kaj karuloj, 3. ke Ŝi konduku min en Aŭstralion, se tie ekzistas nia kapucena ordeno, 4. ke Ŝi prizorgu, por ke mi ricevu benon de Sankta Patro por mia animzorga aktivado. Mi devas konstati, ke ĉiujn ĉi petojn la Dipatrino elaŭdis.

Landlimon mi transpaŝis en Cheb per rapidtrajno Prago-Parizo. Mi estis vestita kiel misiisto parolanta la francan lingvon kaj revenanta el Afriko trans Prago al Parizo. Misiistan vestaĵon kaj misiistan krucon mi ricevis de Lernejaj Fratinoj. Mi alivestiĝis en preĝejo de Sankta Kruco en Příkop (urboparto de Prago) helpe de mia fratino. Tie mi lastfoje brakumis ŝin kaj pere de ŝi mi adiaŭis ankaŭ miajn familianojn kaj kunfratulojn. Antaŭvespere de mia forveturo lastfoje mi ankoraŭ vizitis preĝejon de sankta Ignaco kaj Virgulinon Maria de Lurdo. Poste mi celebris lastan Sanktan Meson. Dum ĝi mi adiaŭis familion, ĉe kiu mi loĝis, dankis al ili kaj petis pri preĝoj. Mi devas diri, ke ekde matena vekiĝo mi havis senton, ke ĉio sukcese okazos.

Dumvoje al Cheb mi memorigis al mi ĉiujn instrukciojn, kiujn mi ricevis: ke mi ŝajnu esti trankvila, memfida, ke ne estu videbla ĉe mi timo, nervozeco, ke mi konstante ridetu, ke mi parolu nur la francan lingvon kaj ne malkaŝu, ke mi komprenas la ĉeĥan, kaj fine ke mi devas ekmemori ĉiujn detalaĵojn enskribitajn en pasporto.

En Cheb, ĉe landlima kontrolo, tio ne estis agrabla. Multe oni tie demandis min, kontrolis bagaĝojn kaj kelkfoje mi devis plenigi formularojn. Mi sentis, ke iu estas apud mi, kaj tial mi ne timis.

En Parizo bonvenigis min provincialo Pierre Denis, mia eksdirektoro de filozofia studado. Li estis ne malmulte ĉagrenita, ke mi ne volis resti en lia provinco, en Francio, ĉar mi estis decidita vojaĝi en Aŭstralion, se tie ekzistas kapucenoj. Post kelkaj semajnoj nian klostron en Parizo, kie mi provizore loĝis, vizitis mem la superulo de la kapucenoj en Aŭstralio. Li nomiĝis Anastazio kaj estis membro de amerika kapucena provinco en New Jersey. Tuj post nia interkonatiĝo li min invitis en Aŭstralion. La konsenton el Romo mi ricevis la 8-an de decembro en la festotago de Senmakula Koncipiĝo de Virgulino Maria.

Mi volas mencii du vizitojn, kiujn mi ĝoje akceptis antaŭ forveturo el Parizo en Lurdon. Mi estis invitita per grupo de deputitoj al vizito de franca parlamento por vespermanĝo kaj interparolo pri situacio en Ĉeĥoslovakio. Ĉiujn iliajn demandojn mi strebis laŭeble plej bone respondi. La riĉan kaj bongustan vespermanĝon kaj la kafon mi longe ne povis forgesi. Alia vizito direktis min al papa nuncio. Li estis estonta Papo Johano la 23-a. Lian bonkorecon, intereson kaj amon mi neniam forgesos. Li promesis havigi kaj sendi al mi benon de la Papo por mia vojaĝo kaj laboro en Aŭstralio. La beno vere venis al Neapolo vespere. Mi jam estis sur la ŝipo forvojaĝonta Aŭstralion.

Parizon mi forlasis komence de februaro 1951. Pertrajne mi veturis al Lurdo, kie mi restis dum tuta semajno. Tie mi havis eblecon al Dipatrino danki, peti por miaj patrujo, kunfratuloj kaj karuloj.

El Lurdo mi pertrajne forveturis en Janov, kie mi fine de februaro loĝigis min sur la ŝipo. La vojaĝo perŝipe daŭris kvin semajnojn. La marmalsano min trafis jam en la unua tago. En Sidnejo ni albordiĝis antaŭ Palma Dimanĉo. Post du tagoj en Sidnejo sendis min provincialo Anastazio en Brisbane. Estis tio mia unua peraviadila vojaĝo.

En Brisbane mi lernis anglan lingvon kaj samtempe mi okupis min per animzorgado inter miaj samlandanoj. La laboro inter samlandanoj ne estis facila. Krom kelkaj esceptoj ili estis malmulte religie instruitaj kaj nur emis paroladi pri politiko. Nia kapucena familio havis kvin membrojn. Du estis italoj, du usonanoj kaj mi ĉeĥo. Inter si ili parolis aŭ itale aŭ angle. Mi kapablis ilin nur aŭskulti. Mi strebis interkomunikadi kun ili latine, sed la latinan lingvon ili malmulte regis. En Brisbane mi restis kvin jarojn. Poste min la provincestro Anastazio sendis en Sidnejon, kie mi zorgis precipe pri junularo. Mi povas konstati, ke tion mi tre ŝatis.

Post sep jaroj de animzorgado en Sidnejo mi estis resendita al Brisbane kiel paroĥestro de paroĥo konsekrita al gardanĝeloj. Plu mi ankaŭ daŭrigis aktivadon inter tieaj samlandanoj. Tiam mi estis nomumita definitoro (konsilanto kaj asistanto de la ordena provincestro). Ĉifoje mi restis en Brisbane dum dek unu jaroj.

Post dek unu jaroj mi estis sendita al Balcat, kiu estas parto de Perth en okcidenta Aŭstralio, kie formiĝis nova paroĥo, kiu estis konfidita al ni kaj kiu bezonis konstrui novan preĝejon. Mi estis tien sendita kiel paroĥestro. La kapucena familio tie havis komence kvar membrojn kaj poste ĝi plinombriĝis je sep. Ni formis la paroĥan komitaton, en kiu ĉiu servis per la donaco ricevita de la Sinjoro en planado kaj konstruado de la nova preĝejo. Post pli longa tempo ni finfine trovis arkitekton konvenan por ni. Li unue trastudis dokumentojn pri eklezia arto kaj liturgio. Danke al arta kreivo de la arkitekto kaj al lia kapableco aŭskulti kaj akcepti proponojn de la homoj la preĝejo estis finkonstruita. Laŭ opinio de ekspertoj ĝi estas verko de moderna kristana arto. Laŭ flankoj liturgia kaj de persona pieco ĉiu sin sentas kiel hejme.

En okcidenta Aŭstralio mi restis dudek jarojn. Ĉiun trian monaton mi peraviadile kvar horojn vojaĝis de Sidnejo al Brisbane. Post dudek jaroj mi estis denove vokita reveni al formacia domo en Brisbane. En la jaro 1997 la provinco decidis forlasi Perth, por plifortigi bezonojn de formacio.

La kapucenoj venis en Aŭstralion el Irlando en la jaro 1833. Ĉar ili ne zorgis pri fondo de la ordena provinco, en la jaro 1927 ili formortis. En la jaro 1945 denove la kapucenoj venis al Aŭstralio el Florencio (Italio) kaj New Jersey (Usono). En la jaro 1981 estis proklamita memstara kapucena provinco en Aŭstralio, plenumanta por tio ĉiujn kondiĉojn. Nuntempe ĝi havas kvardek membrojn.

Mi volonte mencias, ke en la tempo, kiam mi venis en Aŭstralion, ĉiu ĉefa urbo havis ĉeĥan pastron. Ĉiuj ĉi pastroj jam mortis. Antaŭ tri jaroj forlasis Aŭstralion juna ĉeĥa pastro P. Kotvrda, kiu nun estas en Usono. Pasintjare en Aŭstralion venis alia pastro P. Pěnkava el diocezo de Brno.

Antaŭ la vizito de mia patrujo - Ĉeĥa Respubliko mi vizitis generalon de nia ordeno, por ke li konsilu al mi, ĉu mi restu en mia patruja provinco aŭ ĉu mi revenu Aŭstralion. Post pripenso kaj preĝo li proponis, ke mi revenu Aŭstralion kaj plu tie helpadu al aŭstralia ordena provinco kaj al samlandanoj, kiuj tie restis. Mi akceptis tion kiel deziron de nia Sinjoro Jesuo Kristo. Dum adiaŭo de mia patrujo mi travivos malfacilajn momentojn. Mia koro sangos kaj la okuloj larmos. Mi forlasos la patrujon, kiun mi vere amas, ĉiujn miajn karajn kun konscio, ke mi revenas tien, kie min volas la Sinjoro kaj mi tion faras libervole, ĝoje kaj per la amo al Li. Liaj vortoj: “Kiu forlasos patron, patrinon, karulojn kaj sian patrujon pro mi kaj pro Evangelio, tiu ricevos centoble en ĉi tiu tempo kaj la eternan vivon” estos por mi konsolo kaj fortigo.

al la indekso


 MALFERMU VIAN BEN-TREZOREJON

(Prosíme, otevř svou pokladnici) Tradukis Sac. Jan Filip

 

  1. Malfermu vian bentrezorejon, / ho gracoplena Maria. / Ter´ por ni estas nur migradejo, / abundas al ni la man´ via. / Ref.: Ho Maria, Patrino ama, / pet´ al Vi restis neniam vana, / sopiras ni al ĉiel-destino / glori Di-Filon ĉiam kun Vi.
     

  2. Nin priornamu per Dia graco, / tiam ni plaĉos Filon vian, / Kristo invitos el migra spaco / nin en feliĉan Regnon sian. / Ref.: Ho Maria, Patrino ama ...
     

  3. Ho, Virgulino, hela Reĝino, / pro pekoj hontas mi kun fido, / fariĝu mia Instruantino, / venki diablan kaŝinsidon. / Ref.: Ho Maria, Patrino ama ...

al la indekso


 EL LA HISTORIO DE LA SANKTA MONTO

Sesdek kilometrojn sudokcidenten de Prago troviĝas Maria-kulta pilgrimejo Sankta Monto (ĉeĥlingve Svatá Hora). Laŭ malnova prezento, la unua kapelo konsekrita al la Virgino Maria estis ĉi tie konstruita en la jaro 1260 fare de la kavaliro Malovec. Jam en la 15-a kaj la 16-a jarcentoj ĉi tie staris malgranda sanktejo kun la turo kaj sonoriloj. En la preĝejeton estis tiam transportita la al ni konata gracoplena statueto de la Virgulino Maria, kiun ekde la jaro 1348, en la hejma kapeleto en Příbram, adoris la unua Praga ĉefepiskopo Arnošt (Ernesto) el Pardubice. La sanktejeton sur la Sankta Monto komence gardis rmitoj. El ili la plej konata estas Jan Procházka el Nymburk, kiu en junio 1632 ĉi tie resaniĝis de blindeco. En la jaro 1647 estis la Sankta Monto konfidita al la jezuita ordeno. Tiu restis ĉi tie 126 jarojn ĝis 1773. Sub ties administrado estis elkonstruita tiu ĉi sanktejo kaj en la jaro 1673 konsekrita honore al la Sankta Maria Ĉielenprenita. Ĉio estas konceptita kiel Maria-kulta kastelo. Ni eniras ĝin tra la Praga Pordego, la ĉefa templo situas apud la malgranda korto, kiun ĉirkaŭas aperta klostra galerio kun kvar angulaj kapeloj. Ili estas konsekritaj al la ĉefaj misteroj el la vivo de la Sankta Maria (la kapelo nomata laŭ la urbeto Mníšek pod Brdy al Senmakula Koncipiĝo, la Praga Kapelo al la Anunciacio de la S. Maria, la kapelo nomata laŭ urbeto Březnice al S. Maria Dolorplena, la Kapelo al Forpaso de la S. Maria). En la jaroj 1773 -1861 la lokan spiritan administradon gvidis tie pastroj de la Praga Ĉefepiskopejo.

En la jaro 1861 la Praga ĉefepiskopo Kardinalo Bedřich (Frederiko) Josef Schwarzenberg alvokis al la Sankta Monto pastrojn el la Kongregacio de la Plej Sankta Redemptoro, kiuj ĉi tie aktivis ĝis la 13-a de aprilo 1950. En tiu tago ili estis perforte transportitaj for samtempe kun sufoka likvido de la monaĥejoj en nia lando. Post 40 jaroj, surbaze de la dekreto de la kardinalo František Tomášek, ili revenis al la Sankta Monto la 1-an de marto 1990.

La ĉefa pilgrimo de la „kronado" okazas ĉiun jaron en la tria dimanĉo post festo de la Pentekosto kaj la dua granda pilgrimo dimanĉe post festo de la Ĉielenpreno de la S. Maria (post la 15-a de aŭgusto).

La Sankta Monto estas ne nur la kultura monumento, sed precipe la loko de pilgrimoj. Jam milionoj da pilgrimantoj venis ĉi tien kaj dekmiloj venas ĉiujare. Veni pilgrime signifas mediti pri sia vivo, renovigi kaj firmigi en si la kredon je la mizerikorda ĉiela Patro, la amon al nia Savinto kaj la fidon je la potenca propeto de la Sankta Maria. Tial la pilgrimantoj ĉi tien venas peti, danki, purigi sin disde siaj pekoj en la sakramento de interpaciĝo, partopreni la diservojn, honori la Dipatrinon.

Sanktmonta Virgulino, preĝu por ni!

al la indekso


 DUMTEMPE MI NE MORTOS

Malgranda Roberto Macpherson (legu Mekfersn) staras inter ceteraj knaboj en malhelblua vesto kaj blanka ĉemizeto. En sia mano li havas ornamitan kandelon. Lia animo unuafoje estas emociita per ĝoja atendado de la nobla gasto - Jesuo Kristo, ĉeestanta en la altara sakramento. En la malantaŭa parto de la preĝejo staras lia patro, lia patrino kaj ilia filino, fratino de Roberto, la malgranda Geraldina (legu Ĝeraldina). Ŝi akceptos unuan Sanktan Komunion nur post unu jaro kaj ŝi tiam havos same belan veston kiel Alica Stewart aŭ Klara Levy, kiuj staras flanke en maldekstra parto de la preĝejo. Roberto pensas pri onklo Marteno, ĉu li venos ankaŭ por partopreni en ĉi tiu festeno. Li ne estas katoliko. Li estas anglikano kaj ĝis nun li ne enpaŝis katolikan preĝejon. La vangoj de Roberto ardiĝis per entuziasma atendado. En la menso li ripetas ĉion, kion ilia pastra moŝto, la kateĥisto, akcentis, ke ili akceptu honore la Plej Sanktan Korpon. Li preĝas arde la Saluton Maria, por ke la plej sankta Virgulino enmetu spiritan donaceton, tio estas, la ĉielan Infaneton en lian koron okaze de ĉi tiu grandioza soleno. Kiel ŝi iam Lin metis en la kripon kun patrina gracieco, hodiaŭ ŝi enmetu Lin en iliajn purajn koretojn. La finaj vortoj de la predikanto fikse restis en la menso de la knabeto. La Virgulino Maria, kiu helpas al siaj infanoj dum la tuta vivo, ne forgesos en la horo de la morto tiujn, kiuj perpreĝe turnas sin al ŝi.

Dum la hejmenreveno li kuraĝis diri la modestan demandon: “Patrino, ĉu la Virgulino Maria alvenos al mi, kiam mi estos mortanta, se mi ĉiutage preĝos al ŝi?”

La piema patrino kun afabla rideto karesas liajn harojn dirante: “Certe ŝi alvenos. Preĝu al ŝi regule”.

Kaj Roberto preĝis ĉiutage. Iufoje li jam kuŝis endormiĝante, sed li ankoraŭ ekrememoris: “Patrino, mi estas forgesinta preĝi al la Virgulino Maria.”

“Vi preĝos morgaŭ.”

“Ne, ne, la Virgulino Maria ne estus venonta al mi, dum mi estos mortanta.” Li genuiĝis sur la liteto por sia kutima preĝeto al Reĝino de la Ĉielo.

Roberto kreskis kaj frekventis la lernejojn kun tre bonaj rezultoj. Kiam lia lerneja kleriĝo estis finota, li pensis pri estonta okupo kaj elektis por si la lignaĵistan metion laŭ ekzemplo kaj deziro de sia patro. Ilia hejma metiejo estis larĝigita kaj ekfloris per lia lerteco kaj diligenteco. Post morto de lia kara patrino li alkondukis junan, pian mastrinon kaj Dio benis ilian ekzemplan geedzan vivon, doninte al ili tri infanojn.

Najbaroj lin ofte instigis al vizito de gastejo, sed juna Roberto pli ŝatis la hejman tempopasigon. Li pravis pensante: “Kiel mi povus preĝi al Senmakula Virgulino pro feliĉa horo de mia morto, se mi perdus tempon per sidpasigo en gastejo, aŭdado de senutila parolado kaj malŝparado de mono per kartludo. Tiukaŭze mi ne povus sincere preĝi. Tio estus malkonvena trompado de mia kara ĉiela Patrino”.

La tutan tagon li pensis pri la vespera preĝo. Tiu eliris el pura koro, ĉar li evitis gravajn pekojn kaj ofte pekkonfesis.

La sacerdotoj de ilia urbo prizorgis animservojn nur en unu preĝejo, kiu estismalproksime de ilia loĝejo. Ĝi estis konstruita en kontraŭflanke kuŝanta urbokvartalo, sekve de tio ilia dimanĉa vizito de la preĝejo estis pli ol nura promeno. En ilia najbareco loĝis nur alikonfesianoj, kaj tio fakte kaŭzis, ke li kaj lia edzino ne tro amikiĝis kun la aliaj. Krom ĉiutaga kontakto kun plej proksima ĉirkaŭo, ili fermis sin en propran familian rondon por firmiĝi en la kredo.

Ili sendis siajn infanojn kompreneble en la lernejon ekzistantan ĉe katolika preĝejo, fonditan en ordena domo de la lernejaj fratulinoj.

Ne estis facile por la gepatroj konservi ĉe iliaj infanoj la katolikan memfidon. Ofte la infanoj revenis hejmen kun ploro: “Patro, tiu kaj tiu insultis min, ke mi estas katolikino kaj ke mi preĝas al Maria”.

“Lasu ilin! Ili tion ne komprenas, ĉar ili ne konas nian afablan Patrinon, kiu al ni elpetas multajn gracojn en la ĉielo.” Dum tiu klarigo havis la patro ofte larmojn en okuloj.

Dimanĉe li kondukis montriĝeme siajn “littles beetles” (skarabetojn), kiel li ŝatis ilin nomi, en la malproksiman katolikan preĝejon. Post la Sankta Meso li surgenuis kun ili kutime antaŭ la altaro de Maria, por rekomendi ilin sub la ŝirmon de Dipatrino.

Kiam li elkreskadis de malgranda Roberto al lignaĵista majstro Roberto Macpherson, tiam ankaŭ elkreskadis progrese liaj infanoj kaj la paroĥa preĝejo bonvenigis festajn tagojn de ilia vivo: la tagon de la unua sankta komunio, la tagon de la sankta konfirmacio kaj fine la tagon, kiam ili geedziĝis. Ankaŭ en tio montriĝis pia antaŭvidemo de la patro, kiu direktis iliajn amajn kontaktojn tiel, ke ili elektu katolikan fianĉon, respektive fianĉinon. Lia filo transloĝiĝis al Liverpool, al sia laborloko kiel elektromeĥanikisto. La pli aĝa filino restis en domo de la gepatroj kun sia edzo la lignaĵista submajstro, la pli juna transloĝiĝis en la katolikan kvartalon de ilia urbo.

Sinjoro Roberto travivadis kontentan maljunecon. Iufoje li fartis malbone. Li devis enlitiĝi, ĉar li tremis pro febro. Komence li opiniis, ke tio estas transira stato, sed poste li sentis malpligrandigon de la vivforto. La edzino prizorgis flegadon kaj la filino preparis sin iri al kuracisto. Tiumomente iu frapas la pordon. Pli aĝa, majesta sinjoro en longa nigra jako eniras ilian loĝejon. La hejmuloj respekteme bonvenigas lin kaj disponigas la seĝon.

“Herba teo ĉi tie bonodoras,” diras la nekonata sinjoro kun rideto.

“Ni havas pacienton,” diras la mastrino kun dolorĝemo.

“Ho, ĉu estas eble lin viziti?” La nekonata sinjoro estas alkondukita al la lito de la malsanulo kaj per sperta okulo li ekkonas, ke la herba teo supozeble ne helpos. Kiam la hejmuloj foriris, li gravmienis kaj per delikataj vortoj komencis paroli pri tio, ke ĉiu homo devas esti bone preparita por la foriro el ĉi tiu mondo, kaj protestanto kaj katoliko.

“Mi estas katoliko,” diris la malsanulo, ĉar li opiniis, ke la nekonata sinjoro supozis lin protestanto, kaj aldonis: “Sed neeble al mi nune morti”.

La malfruan vizitanton konsternetis liaj lastaj vortoj.

“Ĉu vi estas ankaŭ katoliko?” demandis la malsanulo. La sinjoro jesis kun afabla rideto.

“Mi do devas al vi sciigi, ke mi preĝas ĉiutage al la Virgulino Maria ekde la tago de mia unua komunio, por ke Ŝi min ne lasu morti sen la sacerdoto kaj sen la pentosakramento.”

La okuloj de la nekonata sinjoro eklarmis pro kortuŝo. Senvorte li malvualis sian mantelon kaj sub ĝi sur la violkolora klerikvestaĵo ekbrilis la episkopa kruco. Li mallonge klarigis al la malsanulo, ke li restadas ĉi tie okaze de la vizitado kaj ke ĉi-vespere dumpromenade erarvojiĝis. Li eniris ilian domon por demandi pri rekta vojo.

“Mem Maria, kiun vi nomas Virgulino Admirinda, direktis miajn paŝojn ĉi tien, por ke mi mem, via episkopo, servu al vi en grava momento de via vivo. Tio estas rekompenco por via amo al la Senmakula Virgino.”

Poste lia Ekscelenco priservis sinjoron Roberton Macpherson per konfespreno kaj la sekvan tagon la paroĥestro alportis al li sanktan Hostion, kiel la fortigon por la vojo al eterneco.

Por legantoj de Dio Benu prilaboris Sac. Ferdinand Hrušat

Karaj gefratoj, tre kore mi dankas pro multnombraj paskaj bondeziroj kaj precipe por gratuloj kaj bondeziroj okaze de mia vivjubileo. Specialan dankon mi adresas al sacerdoto Ferdinand Hrušat, kiu miaintence celebris la Sanktan Meson, kaj al kara pola frato Bogusław Sobol, kiu ĝojigis min per jena poemo. Koregan dankon ankaŭ por bondeziroj de Lia Ĉefepiskopa Moŝto Mons. D-ro György Jakubinyi el Alba Iulia en Rumanio kaj al vi ĉiuj por preĝaj memoroj pri mi. Via frato Miloslav Šváček.

al la indekso


 Al kara Jubileulo

Bogusław Sobol

Mia Amiko
kaj kara frato
en Via vivo
tre grava dato.

Kun bondeziroj
mi al Vi venas,
ĉar mi Vin, Miloŝ,
bone komprenas.

Multe okazis
dum vivo Via,

ĉiam Vin helpis
Patrin-Maria.

Ŝirmis Vin via
la gardanĝelo.
Al celo gvidis
la verda stelo.

Vivu cent jarojn!
Benon kaj gracojn
de bona Dio
estu donacoj.

al la indekso


 Leviĝas ...

Leviĝas koro
malfermita,
en silento de altaro
sur la brakoj de animo
per bidoj
supren leviĝas,
ĝojajn,
dolorajn,
glorajn
misterojn ligas en rozario,
kunmetas ĉe la piedoj
de Pledantino,
Perantino,
Konsolantino,
Ŝi portu ilin
al la Filo.

Bogusław Sobol

al la indekso


 AŬDU, FIL´

(Sons of God - Boží synové)
Teksto kaj muziko de J. Thiem.
Tradukis Jiří Kořínek .

 

  1. Ref.: Aŭdu, fil´ Dian voĉon nun, / vokas Patra am´ vin al brakum´, / manĝu, trinku en konkord´, / amu vin laŭ Krista vort´, / halelu, halelu, halelu, haleluja.1. Laŭdu la Sinjoron kant´, / laŭte sonu ĝi tra land´, / laŭ promeso de l´ Savant´/ daŭros nia viv´ plu. / Ref.: Aŭdu, fil´...
     

  2. Estas de Jesu´ ordon´ / am´ al proksimula hom´ , / eĉ post lasta tomba dom´ / daŭros nia viv´ plu. / Ref.: Aŭdu, fil´...
     

  3. Viv´ se estu nur laŭ Krist´, / mortu en ni egoist´, / ni feliĉos en persist´, / daŭros nia viv´ plu. / Ref.: Aŭdu, fil´...
     

  4. Nia celo unu mond´, / unu familia rond´ / kaj kun Patro la renkont´, / daŭros nia viv´ plu. / Ref.: Aŭdu, fil´...
     

  5. Kun la Krista Eklezi´ / ni atendu, venos Li, / kun Kristnom´ revivos ni, / daŭros nia viv´ plu. / Ref.: Aŭdu, fil´...

al la indekso


 KREDO KAJ KRISTANISMO EN UKRAINIO

Sac. Serhij Prudko, Vyŝhorod, Ukrainio

Prelego prezentita la 20-an de majo 2000 kadre de Tago de Prelegoj kaj Diskutoj en České Budějovice, Ĉeĥio

Antaŭ ol tuŝi la ĉefajn demandojn de la prelego, permesu al mi kelkvorte diri ion pri la pasinteco de nia eklezio, kies historia nomo estas Eklezio de Kievo (Kyjiv). Tio helpos nin, kiam ni parolos pri hodiaŭaj problemoj de religia kaj eklezia vivo en mia lando. Ili ja en kelkaj kazoj diferenciĝas de tiuj en aliaj ekssocialismaj landoj.

Antaŭ ĉio ni menciu, ke nuna Ukrainio estas konata en la mondo kiel lando ortodoksa, malgraŭ ke verdire ĝi estas tre kaj tre multkonfesia. Tiu multkonfesieco iĝis ege bunta precipe en lasta jardeko. En la antaŭaj jarcentoj la situacio estis alia kaj unuavice mi volus prezenti, kiel Eklezio de Kievo estas ligita kun Apostola Seĝo.

Kristana historio de Ukrainio komenciĝas jam en la unua jarcento, kiam Apostolo Andreo predikis inter Skitoj kaj ĉe suda bordo de Krimeo.

En la jaro:

  • 100 - en urbo Korsunj (Krimeo) martire mortas Papo de Romo Klemento la I-a. La episkopoj de Korsunj partoprenis la II-an (325 en Niceo), la III-an (381 en Konstantinopolo) kaj la IV-an (431 en Efezo) Universalajn Konciliojn.

  • 655 - en Krimeo mortis kiel martiro Papo Marteno la I-a.

  • 860 - Patriarko de Konstantinopolo Fotios en sia encikliko rememoras pri la unua bapto en Ukrainio (oficiale ĉi dato ne estas akceptata).

  • 868 - jam ekzistis diocezo en Tmutarakanj (Sudorienta Ukrainio).

  • 928 - estis episkopo, do ankaŭ diocezo, en Peremyŝl (Okcidenta Ukrainio).

  • 944 - La kontrakto de Reĝo Ihor kun grekoj. Parto de la ambasadoroj estis kristanoj kaj ĵuris je preĝejo de St. Elija en Kievo.

  • 955 - La Granda Reĝino Olga, avino de Vladimiro (Volodymyr), estis kristanino baptita en Konstantinopolo de Patriarko Teofilakto, kiu ricevis episkopan ordinon de Papo Leono la VII-a.

  • 977 - por la unua fojo ambasadoroj de Papo Benedikto la VII-a vizitis Ukrainion - Rusj, veninte al Princo Jaropolk. (Rusj - propra nomo de nuna Ukrainio en tiu epoko.)

  • 988 - bapto de mia patrolando dum la regado de Vladimiro la Granda, kiu mem iĝis kristano en Korsunj unu jaron pli frue kaj tutan sian popolon kaj la ŝtaton kondukis al Kristo.

  • La dato mem - 988 - estas por ni tre grava. Por klarigi ni rememoru ankoraŭ kelkajn datojn.
    988 - 991 - 1000 - ambasadoroj el Romo venas al Vladimiro la Granda.

  • 994 - 1001 - Vladimiro la Granda sendas ambasadorojn al Papo.

  • 1015 - estis mortigitaj Borys kaj Hlib, du filoj de Vladimiro la Granda, la martiroj pro Kristo, ĉielaj protektantoj de mia urbo Vyŝhorod.

  • 1036 - en Kievo estis finkonstruita la katedralo de Sankta Sofio, kiu ĝis nun restas unu el mondskale elstaraj memoraĵoj de tiu epoko.

Nur kelkaj eventoj, sed atentu, ĉiuj ili okazis antaŭ la jaro 1054 - la jaro de granda skismo, kiam Patriarko de Konstantinopolo Kerullarios rifuzis rekoni Papon kaj Apostolan Seĝon. Kaj ĉi tiuj kaj multaj aliaj eventoj atestas, ke de la komenco Eklezio de Kievo estis la parto de Eklezio Universala, ĝi ekestis kiel ties parto. Kaj la skismon mem ĝi nek subtenis, nek partoprenis. Nur pro la fakto, ke nia rito estas bizanca kaj grekoj sukcesis okupi Kievan Seĝon, por longaj jarcentoj ni estis kvazaŭ apartigitaj de Katolika Eklezio. Mi ne hazarde uzis la vorton "kvazaŭ".

En la jaro 1245 ukraina Ĉefepiskopo Petro Akerovyĉ partoprenas la Koncilion en Liono kaj celebras la Meson kune kun Papo Inocento la IV-a.

En la jaro 1438 Ĉefepiskopo Isidoro (Isydor), metropolito de Kievo, kun 200 delegitoj de ukrainiaj diocezoj partoprenas Tutmondan Koncilion en Florenco, kaj la 5-an de junio 1439 subskribas Florencan Union.

Nur tiuj du eventoj multon diras pri rilatoj inter Kievo kaj Apostola Seĝo. Ni memoras, ke Florenca repaciĝo ne en ĉio sukcesis. Inter tiuj, kiuj ĝin ne akceptis, estis Moskvo, kies caro ordonas aresti metropoliton Isidoron, kiu dum reveno el Florenco traveturis la Metropolion kun ĝoja novaĵo kaj atingis Moskvon.

Tiutempe moskvaj teritorioj apartenis al Kieva Metropolio, sed en la jaro 1458 Papo Pio la II-a apartigas ilin disde Kieva Metropolio (ĉu ne pro skismo?) kaj ĝis la jaro 1589 neniu rekonas Moskvan eklezion. Tamen la ŝtato, Moskvo, potenciĝas kaj en la jaro 1589 Patriarko de Konstantinopolo Jeremio la II-a post subaĉeto kaj perforta devigo instalas Moskvan Patriarkion.

Ukrainio tre logis niajn nordajn kaj orientajn najbarojn, kiuj konstante strebis alproprigi ĝin, kaŭze de kio ni perdus sendependecon, nacian kaj spiritan identecon. Por defendi la kredon, la eklezion, la riton, la popolon, la ŝtaton, ukrainia episkoparo kun la Ĉefepiskopo de Kievo Miĥaelo (Myĥajlo) Rohoza ĉekape en la jaro 1596 dum la Koncilio en Berestja (ukrainia urbo, nune Brest, troviĝanta en Belorusio) oficiale anoncas aprobitan de Papo Klimento la VIII-a Union de Kieva Metropolio kun Apostola Seĝo. Do, laŭjure estis restarigita la unueco, kiel ĝi ekzistis ĝis la jaro 1054: unu Eklezio - du ritoj, samrangaj kaj samgracaj.

Tamen ne ĉio iris glate: lastmomente 2 episkopoj el 8 rifuzis subskribi la Union kaj en la eklezio ekestis la skismo, rezulte de kiu aperas neunuiĝinta eklezio, por kiu en la jaro 1620 Patriarko de Konstantinopolo Teofan renovigas ortodoksan episkoparon. Sed sendependeco de renovigita ortodoksa eklezio (memkompreneble - de Romo) estis ne longa - en la jaro 1685 nova metropolito de Kievo Gedeon Ĉetvertynsjkyj rekonas superecon de Moskva patriarkio, kaj en la jaro 1686 Patriarko de Konstantinopolo Dionizio kontraŭ 40 zibeloj kaj 200 oraj rubloj redonas Kievan metropolion al Moskva patriarko.

Do, ne dezirante kontakti kun la unua Romo, ortodoksa eklezio de Kievo baldaŭ troviĝas sub tre peza kalkanumo de “la tria Romo” - Moskvo. Tiel du branĉoj de la sama eklezio komencas disvolviĝi aparte.

La unua - Unia eklezio - en Orienta kaj Centra Ukrainio estis perforte neniigita post anekso de tiuj teritorioj fare de Moskvo. Sed la eklezio konserviĝis kaj disvolviĝis sur ukrainiaj teritorioj, enirintaj Polujon, siavice - Aŭstrion, kie en la jaro 1774 ĝi ricevis novan titolon: Greka-katolika, sub kiu ĝis nun oni konas ĝin. En la jaro 1946 soveta potenco neniigas Ukrainan Greka-katolikan Eklezion dum falsa Koncilio en Lvovo (Lviv), kiu proklamis aliĝon de UGKE al Moskva patriarkio. Sed la eklezio mem, laŭ la promeso de Sinjoro, ne mortas kaj pluajn 40 jarojn vivas en la katakomboj kaj ĝisvivas la tagon de libero kaj renoviĝo.

La dua - ortodoksa - en la jaro 1919 proklamis sian sendependecon de Moskvo kaj per la ŝtata dekreto de Ukraina Popola Respubliko estis anoncita ekesto de la nova Ukraina Aŭtokefala Ortodoksa Eklezio.

Do, historie okazis tiel, ke en hodiaŭa Ukrainio ekzistas kelkaj apostolaj eklezioj, kiuj kune kun aliaj religiaj organizaĵoj reale influas eklezian kaj socian vivon de la komunumo.

1. Spirita stato de la socio kaj eklezioj antaŭ la disfalo de la komunisma reĝimo

Parolante pri la spirita stato de la socio dum malamika al Eklezio komunisma reĝimo, ni devas emfazi du momentojn:

1. De unua flanko, komunistoj proklamis ekeston de novtipa homa unio - soveta popolo, kiu nek kredas, nek bezonas Dion. Artefariteco de la elpensaĵo estas evidenta. Sed ni ne preteratentu, ke verdire granda parto de la socio rilatis al religio tradicie, popolece. Oni baptis infanojn (tre ofte kaŝe pro aparteno al la partio) kaj per tio manifesto de la kredo preskaŭ ĉiam finiĝis. Ne havante kristanan edukon, oni rilatis tamen estime almenaŭ al la plej grandaj festoj, oni festis ilin, eĉ se ne frekventis preĝejon.

2. De dua flanko, la plej firma en kredo kristanaro ortodoksa, katolika kaj protestanta, spite al persekutoj, gardis la kredon kaj la Eklezion. Do, spirite la tri kvaronoj ne similis la dezerton, kaj kiam venis tago de libero kaj estis proklamita sendependeco de Ukrainio, la grundo por disfloro de la religia vivo estis fekunda.

2. La ŝanĝoj dum la lasta jardeko

Komparante Ukrainion kun niaj iamaj najbaroj en socialisma koncentrejo, ni konstatas, ke disvolvo de nia religia vivo multe diferenciĝas de ilia.

Per kio?

1. Pli alta nivelo de la religia aktivado. Se oni kalkulas meze:
- en Ukrainio unu kristana komunumo havas 2387 membrojn,
- en Belorusio - 4889 membrojn,
- en Rusio - 11496 membrojn.

Do, religia aktiveco de kristanoj en Ukrainio estas duoble pli alta ol en Belorusio kaj kvinoble pli alta ol en Rusio.

2. Grandega kvanto da religiaj organizaĵoj, influantaj la religian vivon en la ŝtato mem kaj interŝtate, inter ili:

- Ukraina Ortodoksa Eklezio subigita al Moskvo,
- Ukraina Ortodoksa Eklezio - Kieva patriarkio,
- Ukraina Aŭtokefala Ortodoksa Eklezio;
- Ukraina Greka-katolika Eklezio;
- Rom-katolika Eklezio;
- Protestantaj kaj evangelianaj organizaĵoj.

3. Aktiva refluado de la kredantoj el unu konfesio al alia.

Antaŭ 10 jaroj Ukrainia ekzarkio de Rusa Ortodoksa Eklezio kaj du malmultenombraj eklezioj de la malnovrituloj unuigis 70%-jn da registritaj religiaj komunumoj. 6 protestantaj organizaĵoj, agantaj tiutempe legale - 27%-jn, kaj kvanto de romkatolikaj komunumoj ne superis 2%-jn.

Nun 13 ortodoksaj organizaĵoj nombras 52%-jn da komunumoj, pli ol 30 protestantaj kaj evangelianaj organizaĵoj - 25%-jn. Du branĉoj de Katolika Eklezio - Greka-katolika kaj Rom-katolika - 21%-jn.

4. Manko de agivaj normigaj aktoj, kiuj koordinus kaj regulus interrilatojn inter la ŝtato kaj la eklezioj kaj interekleziajn rilatojn.

Ĝis nun la leĝaro pri la interrilatoj ne estas perfekta. Restas aktuala “Leĝo pri la libero de la konscienco kaj religiaj organizaĵoj”, akceptita la 23-an de aprilo 1991, do antaŭ la sendependiĝo.

Nenio nova estas en la nova Konstitucio de 1996, kies 35-a ĉapitro nur ripetas similajn partojn de la internaciaj dokumentoj, sed neniel respegulas la bezonojn de la hodiaŭa vivo kaj la tradiciajn por Ukrainio normojn de interrilatoj inter la ŝtato kaj la Eklezio. Tamen, en la komenco de la Konstitucio estas proklamite: “Konsciante pri nia respondeco antaŭ Dio…” - tio esperigas, ke la ŝanĝoj estos.

5. Tre multe da interkonfesiaj konfliktoj: jen pri la havaĵo, jen ideologiaj. Rimarkindas, ke ofte ekzistas ne nur interkonfesiaj, sed ankaŭ enkonfesiaj konfliktoj.

6. Esenca diferenco inter la centro kaj la regionoj kaj inter diversaj regionoj.

Ĉiutagajn religiajn problemojn en la provincoj kaj la distriktoj solvas propravole lokaj potenculoj, kiel al kiu plaĉas, aŭ kiel plaĉas al pli supera estro. Ekzemple, en lernejoj de okcidenta Ukrainio oni studas kristanan etikon, kio estas laŭdinda, malgraŭ ke leĝe malpermesita. Siavice en orienta Ukrainio greka-katolika komunumo de vilaĝo Kobelaky (Poltava provinco) dum du jaroj ne povas ricevi terpecon por konstrui preĝejon, kion la leĝo ne malpermesas. Ĉiu dua decido, akceptita sur loka nivelo, estas neniigata de Supera Juĝ-tribunalo aŭ Supera Arbitra Juĝ-tribunalo de Ukrainio.

7. Tre, tre malgrandaj sukcesoj de ekumenisma agado.

Moskvo kaj ĝiaj disĉiploj eĉ traktas ĝin kiel la plej grandan skismon de la XX-a jarcento. Malkonfido inter konfesioj estas tre forta. Senteblas manko de scioj pri aliaj konfesioj. Novaj - ĉefe karismaj komunumoj - kreskas, kiel fungoj. Novtipaj “misiistoj” agas tiel, kvazaŭ antaŭ ili neniu ion aŭdis pri Kristo. Nombriĝas usontipaj “televidaj eklezioj”. Ofte estas predikataj kaj instruataj malveroj, eĉ senkaŝaj trompoj: pekkonfesi ĉe katolika pastro estas granda peko. Kutima estas la demando: “Ĉu vi estas katoliko aŭ kristano?” - vorto “katoliko” devenas de vorto “ekzekutisto” (ukraine - kat) k.t.p. En iuj evangelianaj komunumoj sub ŝirmo de ĉiorekono kaj amo estas kaŝata propagando kontraŭ sakramentoj, Dipatrino, kruco, ikono - la vico povus esti daŭrigota.

8. Ĥaosa kaj nesinsekva ŝtata religia politiko.

  • Ĝis 1989 - ŝtata perforto.
    1990 -1992: la periodo de plena konfuziĝo, kiam la ŝtato nur konstatis la eventojn de la religia vivo, neniel influante ilin.

  • 1992 - 1994: ideo krei fortan kaj sendependan ŝtatan ortodoksan eklezion surbaze de Ukraina Ortodoksa Eklezio - Kieva patriarkio (subtenata de tiama unua prezidento L. Kravĉuk).

  • 1994 - 2000: la nova prezidento L. Kuĉma subtenas la ideon de sendependa ortodoksa eklezio, tamen balanciĝas depende de kondiĉoj kaj bezonoj inter Ukraina Ortodoksa Eklezio subigita al Moskvo kaj Ukraina Ortodoksa Eklezio - Kieva patriarkio.

Menciindas, ke nun oni provas krei realan ŝtatan politikon, kiu respegulos multkonfesiecon de Ukrainio.

Do, la ŝanĝoj dum la lasta jardeko estas vere grandaj. Religia aktiveco pli kaj pli iĝas esenca trajto de la socia vivo. La plej grandaj ŝanĝoj okazas tie, kie religio forte influas politikan, etnan kaj kulturan vivojn, kie ĝi sin montras faktoro de la identeco en la plej vasta senco. Esploro de la socia opinio en la fino de 1989 montris, ke la kvanto de la respondintoj, kiuj opinias, ke religio estos utila persone por ili, estas trioble malpli granda, ol tiuj, kiuj opinias, ke religio estos utila por la tuta socio. Tio atestas, ke la socio traktas la Eklezion ne kiel dihoman fenomenon, sed kiel socialan institucion, kiu, ne responsante pri agado de la komunisma reĝimo, kapablas solvi multajn problemojn, kiujn ĝi ne solvis.

Sociologiaj esploroj en Ukrainio montras, ke la religieco konstante kreskas. En la jaro1998 81,7% el 1237 respondintoj konsideris, ke la kvanto de kredantoj en la lando estas pli granda ol antaŭ 10 jaroj. En la 1991 sian kredon deklaris de 41% ĝis 49% da respondintoj (laŭ diversaj pridemandadoj), en la komenco de la jaro 2000 - de 66% ĝis 89%.

Samtempe kredon je persona vivanta Dio, sed ne je iu supernatura forto, esprimis multe malpli da respondintoj: en 1991 - 16%, en 1998 - 23% - 25%. Tamen 14,6% ne certas, ke Jesuo vere vivis inter homoj; 16% opinias Lin nur superordinara homo; 14,5% hezitis, ĉu Jesuo estas nur homo aŭ ankaŭ Dio; 14,3% ne plene komprenas ĉi problemon, malgraŭ ke ili kredas, ke Jesuo estas Dia persono.

Tamen la kvanto de praktikantaj kristanoj kreskas malpli rapide. Malgraŭ ke en la 90-aj jaroj la eklezioj rericevis preskaŭ 4000 preĝejojn kaj pli ol 3000 estas konstruitaj, la preĝantoj en ili ne abundas - almenaŭ unu fojon monate vizitis preĝejon 18% da pridemanditaj.

Aliaj aspektoj de religia konduto (ekz. pentokonfeso, preĝo, legado de Biblio) ankaŭ atestas pri malrapida renoviĝo de la religia kulturo. Multnombriĝas la kvanto de la kredantoj (vidu suban tabelon), sed samtempe kreskas kvanto da krimoj kaj senmoraleco de la socio.

Korelativeco inter religieco kaj soci-demografiaj karakterizoj estas kutima: pli da kredantoj estas inter la virinoj ol inter la viroj, pli aĝaj grupoj estas pli religiemaj ol pli malaĝaj. Tamen specifa por Ukrainio estas la trajto, ke la junularo 16-18 kaj 18-20-jara estas pli aktiva ol tiu 20-25 kaj 25-30-jara.

Religiaj organizaĵoj en Ukrainio (je la 1-a de januaro 2001)

La jaroj Komunumoj1 Monaĥejoj2 Seminarioj3 Pastroj, pastoroj4 Dimanĉaj lernejoj
1988 19780 198
4095
86
12805
17798
553
5642
1999 21134 232
4609
94
13078
19312
578
6400
+ 1354 34
514
8
273
1514
25
758
2000 21693
1025
250
4936
121
15885
21281
650
7165
+ 559 18
327
27
2807
1969
72
765
2001 23400
1094
277
5130
126
17688
22281
652
7684
+ 1707
69
27
194
5
1803
1000
2
519

Klarigo de la rimarkoj:

198
4095

Cifero en la denominatoro montras la kvanton de la:
1 - komunumoj, kies statuto ne estas registrita, laǔleĝe tio estas permesata
2 - kvanto da monaĥoj kaj monaĥinoj
3 - kvanto da studentoj
4 - eksterlandaj pastroj, pastoroj

La resumo

Papo Johano Paŭlo la II-a instruas, ke la Eklezio renkontiĝas kun homo, kiu bezonas la kredon ne malpli ol la sciojn. Spite ĉiujn ĉefajn malfacilaĵojn, por la Eklezio restas tasko vivigi la kredon, plifirmigi la amon kaj la esperon pri la vivo eterna.

La jaro 2001 estos elstara en la historio de Katolika Eklezio en Ukrainio. En junio ni salutos Sanktan Patron, kiu kiel Pilgrimanto venos en Ukrainion ne nur al la gefratoj, sed al ĉiuj homoj de bona volo. Li - Krista sendito de amo kaj paco - portos al ni Dian benon, esperon, alvokon iri la vojon de interkompreniĝo kaj repaciĝo.

Ni kredas, ke la vizito estas granda donaco de Dia graco kaj ĝi estos tre utila por mia patrolando.

(En alia numero de DIO BENU aperos priskribo de la historio de Rom-Katolika Eklezio en Ukrainio.)

  Komunumoj1 Monaĥejoj2 Seminarioj3 Pastroj
Pastoroj4
Dimanĉaj
lernejoj
Preĝejoj5

Ukrainia ortodoksa eklezio
(subigita al Moskva patriarkio

8953
96
122
3519
15
1995/2029
7509
5
2593 7755
840

Ukrainia ortodoksa eklezio
- Kieva patriarkio

2760
21

22
113

16
1411/388

2183

748

1943
228

Ukrainia sendependa (aǔtokefala)
ortodoksa eklezio

1013
2
1
4
6
214/80
628 217 697
101

Armena apostola eklezio

15
1
    8
3
  10
2

Rusia malnovrita eklezio

55
12
2
5
  37
3
2 50
3

Ukraina greko-katolika eklezio

3268
49
79
1168
12
1182/230
1872
52
690 2777
305

Rom-katolika eklezio

798
9
50
309
6
328/155
431
260
405 713
74

Tutukrainia unio de unuiĝoj de evangeliaj kristanoj-baptistoj

2033
101
  33
1830/3745
2650
13
1082 1341
168

Aliaj unuiĝoj de evangeliaj kristanoj-baptistoj kaj evangeliaj kristanoj

282
30
4
1102/60
460
28
132 149
8

Tutukrainia unio de kristanoj de kredo evangelia (pentekostanoj)

1066
130
  11
610
1569
17
674 713
96

Aliaj komunumoj de pentekostanoj

304
122
  2
190/76
481
6
102 97
11

Eklezio de plena evangelio

278
5
  3
593/400
358
6
98 56
1

Aliaj karizmataj komunumoj

257
59
  4
651/40
474
2
122 119
7

Eklezio de adventistoj de sepa tago

794
55
  3
-/775
1057
5
425 477
87

Zakarpata (Transkarpata) reformita eklezio

104
1

 

 

55
4

80

105

Luterana eklezio

61

 

1
19

45
7

22

23
2

Aliaj protestantaj komunumoj kaj centroj 170
5
  5
85
197
41
36 29
Mormonoj 31
26
    260
99
34 17
4
Atestantoj de Jehovo 371
284
    1640
42
74 276
27
Judaj komunumoj 194
4
    1640
42
74 276
27
Islamanoj 351
40
  3
118/50
372
8
51 151
6
Amikaro de konscio de Kriŝno 30
12
  1
35/45
38 8 12
2
Komunumoj de aliaj orientaj religioj 40
13
    46 3 12
1
Komunumoj de gepatra ukraina nacia kredo (paganoj) 58
3
    51 8 4
Komunumoj de aliaj kredoj 114
14
  1 114
9
18 44
Entute en Ukrainio 23400
1094
277
5118
126
9618/8070
22626
652
7684 17667
1974

Klarigo de la rimarkoj:

8953
96

Cifero en la denominatoro montras la kvanton de la:
1 - komunumoj, kies statuto ne estas registrita, laǔleĝe tio estas permesata
2 - kvanto da monaĥoj kaj monaĥinoj
3 - studantaj koresponde
4 - eksterlandaj pastroj, pastoroj
5 - konstruataj preĝejoj

al la indekso


 DIPATRINO LA HELMONTA

(el Ĉenstoĥovo, Pollando)

Verkis: Leszek Łęgowski, 24.2.2000. Tradukis: Zofia Kamieniecka

La Helmonta
ornamita
per perloj, koraloj
Nigrovanga
Dipatrino
sur klostraj remparoj.

Inter homoj
diskantantaj
Sankta Virgineto
ho, brilanta
kun la Filo
super Venk-monteto.

La Helmonta
Sanktpordego
la Naciespero
ho, nin gvidu
al Jesuo
Evangeli-vero!

al la indekso


 MATER MISERICORDIAE (el Vilno, Litovio)

Verkis: Leszek Łęgowski, 29.2.2000. Tradukis: Zofia Kamieniecka.

Diru -
kies Vi estas nun
plej Sankta
je l´ milda rigardo
el Ostra Brama Virginjo

Orete brilanta
apud Vilja
plej amata
Princino el Vilno
el Ostra Brama?

Por Poloj
Vi estas senĉese
Madon´ Pola
post la Helmonta
plej fama Ikono

Por Vilnanoj
plej Kara
kaj la plej Bela
pri l´ mirakloj fama
Mater Misericordiae.

al la indekso


 Forpasis Fidelaj Pastroj de Krista Eklezio - Esperantistoj

Mortis sacerdoto Tadeo Nowakowski el Pollando, fidela, sindona, homo kun malfermita koro, grandanima, fervora esperantisto, vera amiko.

Antaŭ kelkaj tagoj li telefonis al mi. Rakontis pri planoj, novaj poemoj, kiujn li verkis, dezirante ilin eldoni. En belaj rimoj li scipovis pentri la bibliajn eventojn kaj familiajn aferojn, ĉiutagan vivon kaj diversajn okazaĵojn. Li verkis pole kaj Esperante. Ankaŭ li tradukis. Kiel fervora esperantisto li ĉiam klopodis pri disvastigo kaj propagando de Esperanto. Sur liaj korespondaĵoj preskaŭ neniam mankis surskriboj “Esperanto - lingvo internacia”. Gravan rolon en lia vivo ludis Esperanto-movado. Interesis lin ĉiuj aferoj, ligitaj kun nia internacia lingvo. Ĝojigis lin sukcesoj kaj ĉagrenigis la problemoj kaj klopodoj. Ĉiam li estis preta helpi al kreiĝintaj novaj kluboj, rondoj, gesamideanoj kaj instruistoj, kiuj en lernejoj instruas Esperanton. Li sendis al ili E-materialojn, gratulis, deziris sukcesojn.

Bedaŭrinde ĉio finiĝas, ankaŭ la surtera vivo. Kiam pastro Nowakowski ekstaris ĉe la altaro en la dua tago de Pasko (16.4.2001) por celebri Sanktan Meson, lia koro ne eltenis kaj la animo forflugis sur la flugiloj de anĝeloj al la plej alta Trono. Nun li rigardas nin kaj nian E-movadon de supre kaj tutcerte plu helpos al ni.

La entombigo okazis la 19-an de aprilo en Bolimów, naskiĝloko de pastro Nowakowski. Pli frue estis celebrita S-ta Meso kaj funebraj ceremonioj en Ostrowite, kie li dum multaj jaroj estis paroĥestro. Poste kelkaj aŭtobusoj kun liaj paroĥanoj venis al Bolimów, kie ankaŭ estis celebrita la S-ta Meso. En ambaŭ ceremonioj partoprenis multaj homoj, ankaŭ esperantistoj. Preĝoj al Dio kaj multaj florkronoj kovris la tombon. Li ĉiam restu en nia memoro.

Bogusław Sobol

La 12-an de marto 2001 mortis longjara IKUE-ano - sacerdoto Antonín Mlčák el Ĉeĥio. Ĝis lasta spiro li estis fidela membro de IKUE. Li naskiĝis la 6-an de julio 1919. Sacerdotan ordinon li akceptis la 29-an de junio 1948 en Olomouc. Plejlonge li plenumis sacerdotajn servojn ĝis la morto en urbeto Štíty (nur kelkajn kilometrojn de iama IKUE-Tendaro en Herbortice). Lia entombigo okazis la 20-an de marto en Štíty.

Apenaŭ unu monaton post forpaso de pastro Giacinto Jacobitti mortis nia frato – pastro Carlo Musazzi. Li forlasis la Esperanto-Redakcion de Radio Vatikana kaj Romon fine de la pasinta jaro kaj li ekloĝis en urbo Kremona (en norda Italio). Dum kuracistaj esploroj oni diagnozis al li kanceron.

Li naskiĝis la 24-an de marto 1922. Aprile de 1947 li fariĝis pastro de la ordeno de la barnabitoj kaj kelkajn monatojn poste li atingis Argentinon, kie li restis dum dudek jaroj. En 1968 li translokiĝis al Hispanio, kie li estis superulo kaj paroĥestro en Madrido. Dum kvardek jaroj li do estis misiisto, instruisto, paroĥestro. Kiam laŭ peto de IKUE estis serĉita pastro - redaktoro por la E-elsendoj de RV, li venis al Romo en 1988, por esti vicparoĥestro en roma paroĥo. Li mortis ĵaŭde nokte la 22.2.2001 sepdek naŭ jaraĝa.

Pastro Carlo estis ĉiam ĝojo-inspira persono, bonhumora, bonkora. Tre ravaj estis liaj rakontoj pri la komencaj jaroj en Argentino, kie per preskaŭ neniuj rimedoj li devis starigi religian komunumon kaj paroĥon. Kiam li alvenis tien, eĉ ne la hispanan lingvon li konis kaj por lerni ĝin li sin turnis al la infanoj kaj geknaboj, kies simpla elparolo - li diradis – estas multe pli instrua ol universitataj kursoj. Pri tiuj pioniraj jaroj, kiel misiisto, li lasis kronikon, kiun ni deziras iam publikigi.

Carlo Sarandrea

La animojn de la mortintaj pastroj ni rekomendas al preĝoj de la gesamideanoj.

al la indekso


 LA VETURO AL OLETZKO

Ofte, gesinjoroj, eta manko povas instigi al veturo, ekzemple la manko de eta kilogramo da najloj. Tiun mankon en Suleyken havis Amadeus Loch, kies nemoveblaj posedaĵoj etendiĝis tute proksime de Goronca Góra, t.e. “Varmega Monto”.

Do, por havi sufiĉe da najloj por konstruado de remizo, tiu Loch iutage iris al sia edzino kaj eble tiel diris: “Ho, mia Żonka, jen manko de eta kilogramo da najloj ekaperis! Tial ni devas veturi al Oletzko. Kaj por ke la veturo estu agrabla, vi do povus kunveturi. Estas ja la samaj preparadoj, kaj se oni do devas forveturi, tiam oni atentu por ne esti sola.”

Tiel dirinte, Amadeus Loch iris eksteren kaj tuj poste lia edzino el familio Popp metis ĉiujn veturajn bezonaĵojn sur la fornobenkon. Koncerne la manĝon, interalie tie troviĝis: lardo, flanoj, kukumoj en salakvo konservitaj, pato da brasikaĵo, sekigitaj piroj, korbo da ovoj, frititaj fiŝoj, cepoj, ronda pano kaj stufita kuniklaĵo.

Tiam ŝi metis je dispono la paltojakon, galoŝojn, kovraĵojn, tukojn kaj pulsvarmigilojn - dum Amadeus prizorgis la ĉevalĉaron; kaj elserĉinte siajn kvar subjupojn, ŝi senprokraste rapidis al sia frato Paŭlo Popp kaj diris: “La manko de eta kilogramo da najloj devigas Amadeus kaj min forvojaĝi. Morgaŭ, eble postmorgaŭ ni devos vojaĝi al Oletzko, kaj kiam oni do devas forveturi, tiam oni atentu por ne esti sola. Pro tio mi ne povas forlasi vin, estus do agrable, se vi kunveturus. Tiel mi eltenus la veturon pli facile!”

Tuj ŝi foriris kaj post mallonga interkonsiliĝo komencis en la domo de la familio Popp la preparadoj por la veturo. Oni malfermis konservujojn, pretigis salitan viandon, rostis haringojn, buĉis kaj kuiris kokon, bakis panon, rapide fintrikis paron da ŝtrumpetoj, krome oni alnajlis novajn hufumojn al la ĉevaloj, riparis la jungilaron kaj plilongigis la hundorimenon.

Farinte la plej necesajn preparlaborojn, Paŭlo Popp persone rapidis al sia bofrato Adolfo Abromeit. Al tiu li diris: “La sorto volas, ke ni devas forveturi. Do imagu, Adolfo, kial oni neniam fartas bone en fremdlando, ekde de la katoj ĝis la ĉevaloj, tial estus bone, se vi jungus la ĉevalojn por nin akompani. La veturo estus iom pli agrabla.”

Adolfo Abromeit, homo ĉiam fortimigata, kuris de la kelo al la subtegmento, de la subtegmento en la garbejon, de la garbejo en la kuirejon kaj ĉion akcepteble kunmetinte, li kuris tra la kampoj al sia onklo, la leterportisto Hugo Zappka, kaj diris: “Malfeliĉo okazis. Fakte brulego. Ni devas forvojaĝi al Oletzko, kaj vin, kara onklo, ni ne povas forlasi jam pro la katoj kaj la ĉevaloj.” Tiel li diris kaj tuj li jam rekuris hejmen. Hugo Zappka, la leterportisto, ordigis la alvenintajn poŝtaĵojn, iomete starigis bilancon kaj sidiĝinte skribis sian testamenton. Tiam li ordigis ĉion por la veturo kaj vizitis sian avon Hamilkar Schass, tiu sian onklon Kuckuck, Kuckuck Ludovikon Karnickel, Karnickel la Urmoneit-familianojn, kaj iom post iom la tuta anaro de Suleyken neembarasite estis preta por forveturo, akompanonte unu el siaj anoj en fremdlandon.

Kiel konsiderinda la vojaĝgrupo estis, vi povas imagi, se mi diras, ke la ĉaro de Amadeus Loch jam estis proksime al la vilaĝo Striegelhof, dum la lasta, malgajega Bondzio ekmoviĝis el Suleyken.

Tiel ili ekveturis kaj laŭdire jenaj even-toj okazis dumvoje: du infanoj naskiĝis, la maljuna Logaŭ perdis sian lignan kruron, inter la ŝuisto Karlo Kuckuck kaj la riverfiŝisto Valentin Zoppek estiĝis konflikto, la arbohakisto Gritzan degnis paroli du kompletajn frazojn, krome oni vidis sovaĝan uron, kiu poste montriĝis bovino, oni rigardis la nekredeble grandajn betokampojn de Schissomir, eĉ interrompis la veturon por spekti la manovron de la

famkonataj Infanterianoj de Kulkako kaj, memkompreneble, akiris etan kilogramon da najloj en Oletzko.

Laŭ pliaj informoj la vojaĝgrupo post konvena tempo revenis kaj disiĝis kun la certigo, ke estas agrable, se en fremdlando oni ne devas esti sola.

La veturo al Oletzko - Mazuraj rakontoj de Siegfried Lenz. Esperantigis Hugo Westhoff

al la indekso


 SINCERAN GRATULON AL FRATO JIŘÍ ZINDULKA

La 12-an de majo festis sian 60-jaran vivjubileon frato Jiří (Georgo) Zindulka el Brno.

Okaze de 40-jara datreveno de senpaga sangdonacado, kiel la plej sukcesa senpaga sangdonacanto li ĉeestis en delegacio, kiun akceptis ŝtatprezidento Václav Havel kun edzino, de kiu li ricevis ordenon de “Ora Kruco”. Ekde la jaro 1960 li senpage 161 foje donacis la plej valoran sangon de sangogrupo AB-. Li do fariĝis la plej multnombra sangdonacanto ne nur en Ĉeĥa Respubliko, sed en tuta eksa Ĉeĥoslovakio. Por savo de la vivoj kaj por resanigo de la malsanuloj li donacis pli ol 80 litrojn da tiu valorega fluidaĵo. Dum 35-jara varbado li varbis pli ol mil novajn sangdonacantojn.

Okaze de la grava vivjubileo de nia membro, longjara IKUE-ano Jiří Zindulka, kaj okaze de lia ricevo de alta ŝtata ordeno de “Ora Kruco”, Katolika Sekcio de ĈEA kaj Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista sincere gratulas al li kaj elpetas multajn Diajn benojn kaj gracojn por lia modela braveco.

Korespondi deziras

Mi estas junulino 13-jara kaj mi deziras korespondi kun gejunuloj esperantlingve. Miaj ŝatokupoj estas precipe sporto, danco, muziko kaj korespondado. Skribu al mi. Jen mia adreso: Jana Ježková, CZ-67521 Přibyslavice 175, Ĉeĥa Respubliko.

al la indekso


 PARTOPRENU LA 20-an IKUE-TENDARON (Katolikan E-Tendaron)

en Sebranice, Ĉeĥa Respubliko, en la tagoj de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2001. Se vi deziras travivi tagojn en frateca kristana etoso, loĝante en tendoj en bela naturo kaj eĉ pli bela ammedio, tuj skribu al: IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA, s-ro Miloslav Šváček, Tršická ul. 6, CZ-75127 Penčice, Ĉeĥio (aŭ retpoŝte: msvacek@iol.cz).

al la indekso


 GDANSKA ESPERANTA LITURGIA GRUPO

ĉe preĝejo de Ĉielenprenita Plejsankta Maria Virgulino kaj Sankta Andreo Bobola en Sopot, Pollando, invitas al Esperanta Simpozio okaze de la Jubileo de la Jarcento de Sopot, okazonta en la tagoj de la 13-a ĝis la 16-a de septembro 2001. Pliaj informoj kaj aliĝiloj riceveblaj ĉe Sac. Stanisław Płatek, str. de Pastro Marian Górecki 17, PL 80-544 Gdańsk, Pollando.

al la indekso