Dio Benu numero 41-1/2001

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 BONVENON EN LA NOVAJ JARCENTO KAJ JARMILO!

Karaj gefratoj!

Ni enpaŝis en unuan jaron de la novaj jarcento kaj jarmilo. Per pasintjaraj aranĝoj, precipe per pilgrimoj al lokoj ligitaj kun la Jaro de Granda Jubileo 2000 kadre de la 19-a IKUE-Tendaro (al Maria-Sanktejo en Králíky, Ĉeĥio) kaj kadre de la neforgesebla 53-a IKUE-Kongreso en Rimini (al Romo, Loreto, Asizo ktp.), ni dankis al Dio por multnombraj benoj kaj gracoj, ricevitaj por la Katolika E-Movado dum la forpasinta 20-a jarcento. La ĉeĥaj katolikaj esperantistoj ankaŭ speciale dankis por dekjara ekzisto de la IKUE-Sekcio post ĝia renovigo en la jaro 1990.

Enpaŝinte en la unuan jaron de la novaj jarcento kaj jarmilo, ni unue turnu nian menson denove al Dio, por elpeti benojn kaj gracojn ankaŭ por ĉiuj aktivadoj en la proksima kaj eĉ malproksima estonteco. Kaj nian rigardon ni turnu ankaŭ al Maria - la plej potenca patronino de la katolikaj esperantistoj. Ni ja estas ŝiaj infanoj, kiujn Ŝi amas. En pasintjara IKUE-Tendaro en Sebranice, dum ĉeesto de Episkopo Jozefo Hrdlička, ni renovigis nian sinkonsekron al ŝia Senmakula Koro. Kaj dum la IKUE-Kongreso, la reprezentantoj de multaj landoj renovigis tiun sinkonsekron en Maria-Sanktejo en Rimini-Covignano. Ni do, karaj gefratoj, ne devas timi pri estonteco de nia Katolika E-Movado, se ni havas tiel potencan Patrinon, Patroninon kaj Helpantinon. Ŝi helpoprete atendos niajn petpreĝojn, por ke Ŝi povu helpi al ni per niaj aktivadoj kaj aranĝoj proksimigi nin al sia Filo Jesuo Kristo.

Sur la titolpaĝo de tiu ĉi numero de nia gazeto Dio Benu estas bildo ilustranta Anunciacion, kiun ni solenas la 26-an de marto, do naŭ monatojn antaŭ naskiĝo de Jesuo. Ni publikigis ĝin nek hazarde nek nur por memorigi la pasintjaran pilgrimon al Loreto, sed tute intence. La respondo “Fiat - Fariĝu” de Maria al anĝelo - sendito de Dio, estis la plej grava momento en la historio de la tuta homaro. Per ŝia “Fiat” Dio povis realigi la pratempan promeson kaj planon pri savo de la falinta homaro.

Maria do estas por ni modelo, laŭ kiu ni ĉiumomente kaj en ĉiu vivsituacio diru al Dio “Jes”. Precipe nune, komence de novaj jarcento kaj jarmilo ni plenvoĉe diru al Dio “Jes, fariĝu via sankta volo”; kaj kun menso levita supren ni turnu nian rigardon al nia gvida ĉiela Stelo - al Maria. Ŝia promeso, donita en Fatimo, pri venko de ŝia Senmakula Koro jam plenumiĝas. La matenruĝo de Nova Printempo jam proksimiĝas, kiel asertas nin pri tio nia amata Sankta Patro.

La nova jaro proponas al ni denove certe belajn, esperdonajn aranĝojn. Unuavice temas pri 15-a Ekumena E-Kongreso (54-a de IKUE kaj 51-a de KELI), okazonta julie en Zagrebo en Kroatio. Per tiu ĉi komuna kongreso de la katolikaj kaj alikonfesiaj kristanoj komence de la nova epoko certe ĝustadirekte plifortiĝos la evoluo de la ekumenaj rilatoj de la kristanoj - esperantistoj. La kongreso okazos en Kroatio, do en la lando, kie la kredo pli forte loĝas en la koro de la popolo ol en nia (Ĉeĥio), la plej ateismigita lando de la Eŭropo. Pri kredo jak kristanismo en Kroatio vi povas konigi vin per erudicia prelego de fratino Marija Belošević sur la paĝoj de tiu ĉi numero de Dio Benu.

La alia, ankaŭ tre grava nunjara IKUE-aranĝo estos (laŭvice) jubilea 20-a Katolika E-Tendaro, okazonta aŭguste en Sebranice (Ĉeĥio). Ankaŭ tie oni povos ĉerpi kaj korpan kajspiritan refreŝiĝon.

Karaj gefratoj, kun nova espero kaj novaj intencoj ni ekiru frunte al la venonta tempo, forlasinte malantaŭe la indiferentecon rilate al nia Katolika E-movado. Ni ankaŭ esperu, ke nia “espero” - la junularo, transprenos baldaŭ la torĉon de nia movado kaj portos ĝin al estontaj generacioj.

Benu kaj gardu nin en la nova jaro la ĉiopova kaj kompatema Dio la Patro kaj la Filo jak la Sankta Spirito. Amen.

Miloslav Šváček

al la indekso


 IMPRESOJ EL LA FERMO DE LA SANKTA JARO

Kiam sub gvido de nia Patro episkopo Dominiko, en plenplena Katedralo de Sankta Spirito, ni estis fermantaj la solenaĵojn de la Granda Jubileo 2000, mi sentis similajn impresojn, kiel la 8-an de oktobro, pilgrimante al Romo kun Kardinalo Vlk kaj aliaj episkopoj.

Mi devas konfesi, ke granda travivaĵo estis jam la konsciiĝo, ke mi estas unu el la 1500 ĉeestantaj “kolegoj” - cetere tiam iu diris al mi: Jen rekompenco al vi por la koncilio! (Tiam oni malpermesis al mi partopreni.) Tio estis la tago, kiam iusence senpere, persone, kaptis min ege amikeca akcepto flanke de Kardinalo Tomko, reciproka pekkonfesado de miloj da episkopoj, konfidigo de la tuta mondo al la Virgulino Maria antaŭ ŝia Fatima statuo. Tio okazis post komuna preĝado de la Sankta Rozario, al kiu mi povis transdoni, en nomo de nia episkopo, “dinaron de Sankta Adalberto” pro la konsekro de la “Novum Adalbertinum”.

Tio ĉi denove sursceniĝis antaŭ mi dum la ferma Sankta Meso. Tiam mi estis tiom plena de travivaĵoj, ke mi faris ĉion eblan, por ke almenaŭ iu el ni povu pilgrimi Romon. Rezulto estis, ke ni havis tie reprezentanton de sportistoj, kiu sukcesis proksimiĝi al la Sankta Patro Johano Paŭlo la II-a, kaj ankaŭ en la pilgrimgrupo de politikistoj, eĉ kiam ili estis eksciintaj pri tio lastmomente. En pensoj mi revenis ankaŭ al nia nacia pilgrimado kaj mondaj renkontiĝoj, kiujn mi povis vidi pere de la televido: la renkontiĝoj kun la junularo, sacerdotoj, sciencistoj, artistoj kaj aliaj.

Denove mi konsciiĝas, kiel grave estas renovigadi, profundigadi kaj purigadi la popolan kaj amasan piecon. Kaj plue, la komunaj travivaĵoj ege unuigas. La tuta Kristeca Jubileo riĉigis la aŭtentikan pentekostan kaj Maria-adoran spiritecon.

Ne mirindas ankaŭ, ke oni parolas pri laciĝo de Karolo Wojtyła. Oni povas imagi, kion li devis pasigi en ĉi tiu jaro, por povi al ĉiuj ripete oferti la amon kaj mizerikordon de Dio, kies pordo estis plene malfermita. Ni imagu ekzemple, kiom da fortoj “kostis” lia pilgrimo al la Sankta Lando. Mi mem travivis multon en mia vivo, sed tiu ĉi jaro estis vera kulmino. Tiom da gracoj ofertiĝis al ĉiuj. Tio estas la universala amikiĝado, al kiu mi konstante strebas. La Sankta Spirito volas preterlasi neniun, en nenio Li lasis ion nedisvolvitan. Preskaŭ oni bedaŭras, ke la potenca fluo de la gracoj povus ĉesi. Indus ankaŭ konfesi, ke ni vaste ne utiligis ĉiujn donacojn de Dio kaj ilin ne rekompencis per humilaj pentofaroj. Sed nun indas enfokusigi la fruktojn de la Granda Jubileo, kiel proponas la plej nova apostola letero de la Papo “Novo millennio ineunte - Kiam eniras la nova jarmilo” - “iri ĝis la profundo” (Luko 5,4), serioze engaĝiĝi por la nuntempo kaj plenkonfide rigardi la estontecon. Daŭrigi en la Sankta Spirito per reciproka pliriĉigado kaj interna maturigado laŭ modelo de Kristo, por ke niaj interrilatoj fariĝu ĉiam pli ampleks-branĉaj, feliĉigas en la direkto supren kaj horizontalen.

La jaro finiĝis, sed la pretendema vivo-vojo de la kristanoj en la tuta mondo kaj ankaŭ en nia patrujo daŭras (inkluzive de la situacio en nia televido). Kiu kapablas mezuri la efikadon de la gracoj? Kiom da pentofarantoj retrovis Dion?

Rememoradi estus tro malmulte. Ni devas iri antaŭen kaj pli bone, ni havu radikojn en tempo kaj spaco. Ni ĉiam estas pekantoj kaj konstante bezonas mizerikordon. Simbolo estas, ke la unua renkontiĝo de la Sankta Patro realiĝis kun infanoj, kaj ankaŭ la lasta, antaŭ la fermo de la Sankta Pordego. Tio atestas pri humileco. Ĉiu el ni havas sur la tero sian taskon. Respektante diversecon de donacoj, ni konservu unuecon pilgriman.

Jen la resumo de pensoj kaj dankesprimoj dum la solena fermo de la Granda Jubileo.

Gloro al la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.
+Karel, emer. ĉefepiskopo

Tre ni dankas al kara ĉefepiskopo Karlo Otčenášek, protektanto de la ćeđaj katolikaj esperantistoj, pro liaj Esperantaj vortoj por legantoj de DIO BENU.

al la indekso


 GRANDA JUBILEO 2000 FINIĜIS

Sabate la 6-an de januaro 2001, en la festotago de Epifanio, per la solena liturgio la Papo Johano Paŭlo la II-a oficiale fermis la Sanktan Gracan Jaron de la Granda Jubileo 2000. Fermiĝis la Sankta Pordo de la Baziliko de Sankta Petro en Vatikano kaj la Sanktaj Pordoj de ĉiuj ceteraj romaj bazilikoj kaj la Sanktaj Pordoj en ceteraj lokoj de la mondo.

La Jubilea Jaro 2000 estis por ni granda kaj neripetebla evento kaj grandega donaco de Dio. Nur duan fojon ĝi okazis en historio de la kristanismo post naskiĝo de Dia Filo Jesuo Kristo. Estas ja granda Dia donaco, ke ĝuste niaj generacioj povis ĉerpi el neelĉerpebla fonto de la gracoj de la Granda Jubileo. Ĉu ni bone eluzis ĉiujn eblecojn, kiujn al ni en tiu grava jaro peris kaj proponis la Patrino Eklezio? Ĉu ni akiris la indulgencojn de la Graca Jaro? Ĉu ni do eluzinte la proponitajn savrimedojn faris “dikan linion” post ĉio forpasinta, por ke ni kun pli forta kredo, pli proksimaj al Dio, ekiru kun ĝojo kaj nova entuziasmo estontecon, kiun Dio el senfina amo donacas al ni? Ni kredu, ke jes.

Ankaŭ ni, la katolikaj esperantistoj, okazigis la pasintjarajn aranĝojn plene en intenco de la Granda Jubileo. Ni do ĉiuj strebu, ke ankaŭ la aranĝoj de la jaro 2001 kaj de pluaj jaroj de tiu ĉi nova jardeko ĉiam pli kaj pli proksimigu nin al Dio. Nur tiel ni ĝuos rebrilon de la ĉielo jam ĉi tie surtere, certe ankaŭ dum ĉiuj niaj aranĝoj.

al la indekso


 SE NE AMUS HOMON DI´

(Kdyby nás Bůh neměl rád) Teksto: Václav Renč. Tradukis Jiří Kořínek

  1. Refreno: Se ne amus homon Di´, / Li ne kreus por ni teron, / se ne amus homon Di´, / tion ne farintus Li.1. En Betlehema stal´, / ke Di´ en sankta nokto, / en Betlehema stal´ / mem venis al homar´.Ref.: Se ne amus homon Di´ ...
     

  2. Ke tagon de la sav´ / parolis Li al povraj, / ke tagon de la sav´ / instruis nin pri am´. / Ref.: Se ne amus homon Di´ ...
     

  3. En nokto de angor´ / en Getseman-obskuro, / en nokto de angor´, / ke restis Li en sol´. / Ref.: Se ne amus homon Di´ ...
     

  4. Ke ĉe levita kruc´ / en nokto antaŭpaska, / Li ĉe levita kruc´ / disbrake staris jam. / Ref.: Se ne amus homon Di´ ...
     

  5. Ke kiam en maten´ / post venko super morto, / Li tiam en maten´, / relevis sin el tomb´. / Ref.: Se ne amus homon Di´ ...

al la indekso


 AL DIO ĈIAM FIDU

Rapide fluas tempo,
forkuras tag´ post tago.
Aŭtuno, vintr´, printempo,
viv´ flugas kiel sago.

Al Dio ĉiam fidu,
forĵetu ŝtonan koron.
Al homoj ofte ridu
dum ludo kaj laboro.

Dumvoje ni ne staru,
sed iru al la celo
kaj bonon ĝoje faru.
Nin gvidu verda stelo!

Bogusław Sobol

al la indekso


 NIA KARA PREZIDANTO MILOSLAV ŠVÁČEK SESDEKJARIĜIS

Ĉar mi partoprenis deksepfoje Katolikajn E-Tendarojn en Herbortice kaj Sebranice, mi sentas min kompetenta proksimigi al vi nian nunan prezidanton kaj same estron de preskaŭ ĉiuj 19 tiuj tendaroj. Kial? Ĉar la sesdeka jaro de lia naskiĝo alvenis.

Ladislav Mlejnek

Frato Miloslav Šváček naskiĝis la 2-an de februaro 1941 en vilaĝo Střítež nad Ludinou apud urbo Hranice na Moravě kiel kvara el kvin infanoj. Liaj gepatroj estis profunde kredantaj katolikoj, terkulturistoj. Post frekvento de elementa lernejo, kiam samtempe okazis en vilaĝoj deviga kolektivigado, la knabo ricevis “rajton” elekti el 3 eblecoj: labori en agrokulturo, fariĝi ministo aŭ masonisto. Tiel li devis vole nevole elekti masonistan metilernadon en urbo Přerov. En junulara hejmo, kie li loĝis, oni strebis eduki el la lernantoj civitanojn sindonajn al komunismo. Tamen Dio benis al li kaj gardis lin kontraŭ malbono. Ĉar Miloŝ havis bonajn lernrezultojn, oni permesis al li studi en meza konstrulernejo. Fine li do fariĝis teknikisto. Ankaŭ dum soldatservo kaj poste laborinte en granda konstruentrepreno, li ĉiam sentis helpon de Dio. Malgraŭ lia konata kontraŭkomunista sinteno, li estis elektita por estra posteno, rezervita al diplomita inĝeniero, partiano.

En tagoj de la “velura revolucio” novembre 1989 frato Miloslav Šváček ekstaris frunte de sindikata organizo kun celo likvidi komunistan partion en entrepreno. Kvankam li havis malfermitan pordon al politika kariero, li baldaŭ konstatis, ke tiucele ne direktiĝos lia vivovojo. Li sopiris pri la vivo neforkondukanta lin for de Dio. De la infanaĝo, precipe danke al familia formado, servis frato Miloŝ al Li akolitante preskaŭ ĉiutage dum sanktaj mesoj. Laŭ liaj propraj vortoj, li neniam en la vivo travivis krizan religian periodon. Nun li laboras kiel vicestro de malgranda serurista firmao en Olomouc.

Por esperantistoj estas kompreneble interesa evoluo de nia jubileulo rilate al la internacia lingvo. Kiam iu demandas lin, kio alkondukis lin al Esperanto, li ĉiam respondas: la gardanĝelo. Miloŝ estas ja konvinkita pri grava rolo de la gardanĝelo en sia vivo, pri forta ŝirmo kaj helpo de li. Pri tio ni aŭskultu lian propran rakontadon:

“Ofte oni demandas, kio alkondukis min al Esperanto. Mi ĉiam respondas: la gardanĝelo. Jes, en la vivo mi kelkfoje speciale sentis gravan ŝirmon kaj helpon de la gardanĝelo. Rilate al mia esperantistiĝo li certe ankaŭ ludis sian rolon. Aŭguste de la jaro 1955, verŝajne inspirita de la Sankta Spirito kaj gvidita de la gardanĝelo, mi trafoliumis malnovajn numerojn de gazeto “Gardanĝelo”, likvidita de komunistoj. Tie mi trovis rubrikon kun kurso de Esperanto, kiun tie gvidis sac. Jan Filip. Por mi tio estis malkovro, kiu tute kaptis mian atenton. Tuj mi ellernis kelkajn lecionojn bedaŭrante, ke mi ne havas kompletan kurson. Tiam mi diris al mi: Ĉu tiu interesa lingvo ankoraŭ ekzistas kaj kie akiri iun kontakton kun ĝi? Mi estis malgaja ne havante iun pozitivan respondon. Per tiu ĉi epizodeto volis la gardanĝelo prepari min por plenumo de estontaj taskoj de Dio konfiditaj. Post kelkaj tagoj en la trajno mi “hazarde” interkonatiĝis kun instruisto de Esperanto. Tuj mi aliĝis ĉe li al skriba kurso. Sed mi sopiris akiri pli bonajn lingvokonojn. Sekve de tio mi partoprenis la venontan jaron kurson de Esperanto laŭ Cseh-metodo en Somera Kolegio de Esperanto en Doksy ĉe Mácha-Lago. Poste, ĝis mia eksoldatiĝo en 1960, mi ĉiusomere partoprenis E-kursojn en Somera Esperanto-Tendaro en Lanĉov (SET). En la dua jaro de mia soldatservo mi pasigis libertempon denove en SET, por partopreni porinstruistan kurson kun sukcesa fina ekzameno. Post fino de la soldata servo mi ĉiujare partoprenadis SET-on, kie mi instruis Esperanton kaj akiris spertojn pri organizado de la tendaroj.”

En la jaro 1966 nia nuna prezidanto edziĝis kun polino - esperantistino Liliana. La familio post tempo pligrandiĝis, kiam naskiĝis du infanoj, knabo kaj knabino. Dum t.n. “Praga Printempo 1968” la geedzoj Šváček havis okazon partopreni la 1-an Ekumenan Esperanto-Kongreson en urbo Limburgo en Germanio. Tie ili loĝis ĉe familio de ĝia ĉefaranĝanto Stefan Maul, tiama redaktoro de la gazeto “Espero Katolika”. Ĉiuvespere kunvenadis en lia loĝejo ĉeffunkciuloj de ambaŭ kristanaj organizaĵoj - IKUE kaj KELI. Miloslav povis persone interkonatiĝi kun ili.

Venontan jaron, jam sub “ŝirmo” de pafiltuboj de sovetaj tankoj, okazis en Brno Konstitucia Kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Kadre de ĝi estis fondita ankaŭ Katolika (IKUE) Sekcio, en kiu frato Miloŝ ricevis funkcion de junulargvidanto. Tuj post la kunveno demandis lin frato Josef Kobza, pli poste sacerdoto: “Kion ni nun faros?” La respondo estis jena: “Ni ja aranĝos tendaron”. Jozefo do en sia loĝvilaĝo trovis kon venan terpecon jak pritraktis ĉiujn necesajn aferojn. Tasko de juna Miloslav estis varbi partoprenantojn, organizi E-kursojn kaj programojn. Tiama episkopo de Prago Mons. František Tomášek disponigis al la tendaro novpastron - esperantiston Ladislav Škrňa. Tiel do ekestis IKUE-tendaroj en Herbortice, kiuj allogis ĉiam pli multajn gejunulojn.

Komence de la sepdekaj jaroj t.n. “normaliga proceso” fare de komunistoj celis sufoki ion akiritan dum la mallonga periodo de relativa libereco. Ankaŭ por la katolikaj E-tendaroj venis malfacila tempo. Ĝiaj organizantoj ludis riskan rolon, kiu povus ĉiumomente finiĝi. Vere, dum la 9-a tendarkurso okazis invado de ŝtata polico, post kiu dum du jaroj oni preparis juĝproceson kontraŭ ĝiaj ĉefaranĝintoj. Oni planis la gvidinton Miloslav Šváček malliberigi dum tri kaj duono de jaroj por timigi ceterajn religiajn aktivulojn, ĉar tiam la totalisma sistemo konsideris tiuspecan agadon kiel kontraŭŝtatan. Sed eĉ tie batalis Dio niaflanke. Fine estis kondamnita la tendarestro Miloŝ je 15 monatoj kaj pastro Srna je 12 monatoj de karcera restado kun trijara prokrasta provtempo. La Katolika Sekcio de ĈEA ĉesis ekzisti.

Post falo de fifama “Fera Kurteno” estis refondita en la jaro 1990 landa organizaĵo de IKUE, samtempe denove kiel Katolika Sekcio de ĈEA. Ĉeestantoj de la historia kunveno elektis novan prezidanton - fraton Miloslav Šváček. Frunte de nia ĉeĥa IKUE-movado li staras de tiam ĝis nun. Ekde la jaro 1991 funkcias ĉiujare sub lia gvidado sukcesaj internaciaj tendaroj en alia loko, nun en Sebranice. En la jaro 2000 okazis tie jam la deka tendarkurso.

Sed la listo de aktivadoj de nia jubileanta prezidanto ne estas ankoraŭ kompleta. Jam en malhela periodo post likvido de la katolika E-movado en tiama Ĉeĥoslovakio li funkciis kiel neoficiala landa reprezentanto de IKUE, post liberigo de nia lando jam la oficiala. Multfoje nia kara Miloslav organizis diversajn vojaĝojn, pilgrimojn, konferencojn ktp. Danke al li tre sukcesis la 48-a Kongreso de IKUE en Olomouc en la jaro 1995. Liaj meritoj estas rekonataj ankaŭ eksterlande. Tial oni elektis lin estrarano de IKUE, eĉ ĝia vicprezidanto. Li jam longtempe redaktas belan Esperantan sekcian gazeton “DIO BENU”, kiun konas ankaŭ legantoj en multaj fremdaj landoj. Sub lia gvidado fariĝis la ĉeĥa IKUE-organizaĵo unu el plinombraj en la mondo, ĝi ja havas nun 200 membrojn, inter ili multajn junajn.

Priskribinte en koncizaj trajtoj padojn de lia vivo kaj konstatinte liajn meritojn sur la movada kampo, ni ne forgesu rimarkigi ankaŭ liajn kromajn spiritajn aktivadojn, precipe por la paroĥo en Penčice (distrikto Přerov), kie li loĝas. Fine ankaŭ lian senlacan laboremon profesian eĉ ĉe mastrumado en lia vilaĝa hejmo.

Retrorigardante tiujn 60 jarojn de lia vivo, ni devas kun nia kara Miloslav danki Dion por ĉiuj grandaj donacoj, kiujn ricevis ne nur li mem, sed pere ni ĉiuj. Lia esperantistiĝo antaŭ 45 jaroj ne estis iu hazardo, sed volo de Dio, por plenumi konfiditan vivtaskon rilate al la katolika Esperanto-movado. Tial oni certe ne eraras dirante, ke al inklino por Esperanto inspiris fraton Šváček Sankta Spirito kaj alkondukis lin la gardanĝelo.

Ni ĉiuj gratulas al vi, nia ŝatata prezidanto, el la tuta koro kaj deziras ankoraŭ multajn jarojn de Dia graco kaj ŝirmo de via fidela anĝelo.

Karaj legantoj, eksciinte pri intenco de gefratoj publikigi sur la paĝoj de Dio Benu kelkajn frazojn rilate al mia vivjubileo, mi do planis por tiu ne tro grava afero rezervi iom da spaco sur la antaŭlasta paĝo de nia gazeto. Supozinte tion, ili esprimis fortan deziron, ke la sendita materialo aperu sur la fruntaj paĝoj. Nur pro tiu sincera deziro de karaj gefratoj, longjaraj fidelaj geamikoj kaj kunlaborantoj, aperis la artikolo sur la paĝoj, kie devus aperi materialo pri pli gravaj aferoj. Tre kore mi dankas ne nur pro iliaj afablaj vortoj, sed precipe pro tre valora kunlaboro, sen kiu mi ne povus mem realigi ĉiujn aranĝojn kaj aktivadojn. Korege mi dankas ankaŭ al ĉiuj, kiuj la aktivadojn diversmaniere subtenis, kaj al tiuj, kiuj ilin apogadis perpreĝe. Speciale mi dankas al pastro Tadeusz Nowakowski, kiu en la unua tago de nuna jaro celebris la Sanktan Meson miaintence por elpeti Diajn benojn kaj gracojn al novaj aktivadoj kadre de la katolika E-movado. La dimanĉa Sankta Meso post mia naskiĝdato en paroĥa preĝejo en Penčice estis celebrita kiel mia dankesprimo por benitaj sesdek jaroj kaj por elpeti ĉielan helpon kaj ŝirmon en estonta tempo, kiun Dia boneco donacos al mi. Tiu liturgia solenaĵo estis ankaŭ dankesprimo por vi, karaj gefratoj.

Ankoraŭ mi volas aldoni, ke pli multaj membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio dum nuna jaro jubileos. Tiutempe travivas gravan vivjubileon - okdekjariĝon - du jubileuloj, longjaraj IKUE-anoj, kiuj sian vivon dediĉis al Dio: pastro Josef Xaver Kobza (pri kelkaj liaj vivmomentoj legu alipaĝe) kaj fratulino Hedvika Marie Duřpeková.

al la indekso


 VIVJUBILEO DE FRATULINO HEDVIKA MARIE DUŘPEKOVÁ

La fratulino Hedvika naskiĝis la 22.3.1921. La esperantistoj ŝin konas sub ŝia civila nomo Květoslava. Multajn jarojn ŝi staris frunte de kantensemblo, kantanta ankaŭ en Esperanto. Interne de sia koro ŝi sentis fortan vokitecon pri sindediĉo al Dio pere de ordena vivo. Tiu ĉi revo al fratino Květoslava finfine realiĝis post falo de komunismo, kiam la ordenoj povis post longega deviga paŭzo denove ekfunkcii. La 8-an de septembro 1991 per ordenaj votoj ŝi porĉiame sin konsekris al Dio, akceptante la ordenan nomon Hedvika Marie. En sia lasta letero ŝi skribas: “Pere de vi mi ĉiujn salutas, deziras nur la bonon kaj kun dankoj kaj dankeme mi vokas: Gloron al la Eternulo!”

KARA FRATULINO HEDVIKA, DIO BENU VIAN VIVJUBILEON!

al la indekso


 MARIA-PILGRIMLOKO KLOKOTY

Historio

Ekeston de la pilgrimloko super rivero Lužnice en Tábor (Bohemio, Ĉeĥa Respubliko) priskribas malnova legendo. Registris ĝin manskribe Sac. Hynek, Klokota kapelano, kiu ĉi tie agadis en la jaroj 1836 - 1846.

Al malgrandaj infanoj, paŝtistetoj, kiuj paŝtis gregojn de terkulturistoj el vilaĝo Klokoty super rivero Lužnice (Luĵnice) sur deklivoj proksime de la akvofonto ĉe puteto “Dobrá Voda” (Bona Akvo) apud stafilea (stafileo = klokoč) arbusto, ekaperis ĉarma junulino kun amplena vizaĝo plena de ĉiela helo. Ŝi invitis ame la paŝtistojn al si kaj rakontis al ili pri Dio. Ŝi aperis ankaŭ al mastroj, kiuj alvenis por sin konvinki pri vereco de la infanaj rakontoj. Kiam ili petis ŝian nomon, respondis du anĝeloj, kiuj levigis ŝin supren: MARIA estas ŝia nomo. Kiel memoraĵon je ĉi tiu aperiĝo estis konstruita super la puteto ĉe Dobrá Voda kapeleto, kie estis lokigita bildo de Sankta Maria de pentristo el Sezimovo Ústí. Tion diras legendo.

Al la kapeleto senĉese alvenadis pilgrimantoj. Do estis konstruita 1000 paŝojn orienten de la kapelo malgranda preĝejeto. Laŭ iuj fontoj ĝi estis sanktigita la 15-an de aŭgusto 1392. En husanaj ribeloj, kiuj Klopoty ne evitis, bruligis en la jaro 1421 militestro Johano Žižka en Klokota paroĥejo 50 anojn de sekto Adamitoj, religiajn fantaziulojn. Táboraj gardistoj bruligis pluajn 24 membrojn de tiu sekto. Unua raporto pri la konstruo de nova kapelo sur la ruinoj devenas de la jaro 1520. En 1547 ĝi estis larĝigita al preĝejeto kaj en 1661 estis alkonstruitaj ambaŭflanke du kapeloj. En la jaro 1679 vendis Tábora civito Klokoty al Ordeno de Benediktanoj por 4000 ĉeĥaj groŝoj.

Jam en la jaro 1701 realigis benediktano Didaco A Convero sian planon konstrui novan pilgrimlokon en baroka stilo per larĝigo de origina preĝejeto. Oni alkonstruis templan navon, pluajn kapelojn ĉe la flankoj de la navo, ambitojn kun angulaj kapeloj kaj rezidejon. La konstruado daŭris ĝis la jaro 1730.

Dum la konstruado estis Didaco revokita al Vieno kaj li transdonis administradon al benediktanoj el aŭstria Melk, sed ili pro granda distanco de patrineca templo revendis Klokoty al Tábora civito. Post ilia foriro daŭris la konstruado merite al favorantoj jak donacantoj de materialo el vicoj de nobeloj kaj Táboraj urbanoj.

Pilgrima preĝejo

La planon de la preĝejo prezentas duŝultra kruco. La korton ĉirkaŭigas ambitoj kun

angulaj kapeloj, kiuj estas same kiel sur la preĝejo finitaj per kupoloj kaj bulboformaj turoj kun lanternoj. Klokoty havas entute 10 tiajn turojn. Centron de la templo formas amplena bildo de Virgulino Maria de Klokoty sur ĉefa altaro, kies ekesto havas ankaŭ sian misteran historion. Ŝajnas, ke ĝi estas tipo de “spikaj” bildoj, laŭ arĝenta statuo de Madono el Milano. Tiuj bildoj de Madono, nomataj laŭ spikoj de greno, dissemataj sur la robo de Maria, estas en multaj lokoj de Mezeŭropo.

Sur la altaro estas 12 kapetoj de anĝeletoj kaj staturoj de anĝeloj tenas la kadron de la bildo. Super la bildo estas nomo Maria ornamita per radioj kaj supre la krono Reĝino de Ĉielo. En la jaro 1935 estis la altaro riparita kaj pliriĉigita.

Ambaŭflanke estas altaroj de sanktulinoj Barbara kaj Dorota, supre en medalionoj la apostoloj Petro kaj Paŭlo. Lignoskulptita predikejo devenas de la jaro 1720; laŭ kroniko orgenludis tie ankaŭ majstro Antonio Dvořák.

Ĉe la piedoj de sanktulino Agneso la Ĉeĥa estas en la kapelo de sankta Venceslao tabuleto kun konturo de tuta nia eksrespubliko inkluzive de Subkarpata Rusio kaj surskribo “Ĉeĥoslovakion Dio Protektu”, kun emblemo de la respubliko. Ambaŭ simboloj transvivis epokojn de mallumo sendifekte.

Post ĉeso de komunista subpremo minacis ruinigo de tiu ĉi Tábora perlo. Ĝia denova ekfloro iĝis merite de Sac. Zdeněk Čížkovský, ano de misiista ordeno de Oblatoj, kiu riparigis putritajn tegmentojn, rekonstruigis alirvojon kaj venigis denove ordenajn fratinojn. La ordenon de Oblatoj de Senmakula Maria la Virgulino fondis la 17-an de februaro 1826 Eŭgeno De Mazenod, kies skulpturo invitas la vizitantojn de la sanktejo. Pastro Zdeněk Čížkovský vivinta 40 jarojn en Sud-Afriko asertas, ke la restado tie estis fabelo kompare kun nia socio. Tamen li sukcesis, ke la preĝejo denove estas vizitata ne nur de lokaj kredantoj, sed ankaŭ de miloj da pilgrimantoj.

Inter historiajn memoraĵojn apartenas ankaŭ la kapelo ĉe Dobrá Voda, al kiu gvidas la krucvojo de la preĝejo kun 14 ŝtonaj monumentetoj kun metalaj reliefoj.

El urbo-centro de Tábor oni tien iras trans la Placo de Mikuláš z Husi tra la valo supren sub tilia aleo, kie estis en la jaro 1836 plantitaj 210 tilioj.

De tiu sanktejo kun dek turoj - eble dek kunmetitaj fingroj de la manoj de S. Maria la Virgulino de Klokoty - multaj konsciiĝas pri brilega situo de la pilgrimloko, kiu tie dominantas super profundaj kanjonoj de la rivero Lužnice.

Maria-Pilgrimloko Klokoty ĉe Tábor estas nobla perlo enplantita en sorĉan valon de Lužnice kaj per sia beleco ĝi ĉarmigas ĉian senteman koron. Ĝi estas spirita Maria-hejmo de tuta diocezo, ĉar genio de la loko estas ĝuste Ŝi, Sinjorino Ĉiela, Patrino Dia kaj nia - Maria la Virgulino! Kvankam ĝia origino estas pli longedaŭra ol 600 jarojn, tamen ĝi estas konstante atesto de la kredo de tutaj generacioj de niaj antaŭuloj, kaj pro sia senĉesa fonto de la vivo kaj kredo ĝi altiras ankaŭ hodiaŭ multajn. Dia Patrino ĉi tie daŭre akceptas amasojn da pilgrimantoj, kiuj ankaŭ el malproksimo alvenas.

Por legantoj de Dio Benu laŭ “Mariánské poutní místo Klokoty" kompilis jak kompletigis D-ro František Rytíř, Tábor, Ĉeĥio.

al la indekso


 TUTE FREŜA GRAVA INFORMO

La nunjara jubilea, laŭvice la 20-a (IKUE) Katolika Esperanto-Tendaro, okazos de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2001 en Sebranice en Ĉeĥa Respubliko. Ni invitas ĉiujn, ne nur la katolikajn esperantistojn, travivi unu semajnon de libertempo aŭ ferioj en bela naturo kaj ankoraŭ pli bela amikeca medio. Krom pliperfektigo en lingvouzo de Esperanto, ni proponas korpan refreŝiĝon kun banado en proksima banbaseno, interesajn programojn precipe ĉe tendara fajro kaj ankaŭ belajn spiritajn travivaĵojn. Pluajn informojn kaj aliĝilojn volonte disponigos al vi la IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice, Ĉeĥio aŭ retadrese: msvacek@iol.cz.
Ĉiuj sendepende de aĝo, sed kun junaj koroj, estas tre kore invitataj!

al la indekso


 SE LI AMON NE HAVUS

Marie Holková

En la jaroj 1884 - 1887 A. C. Stojan partoprenis tre energie batalon pri ĉeĥa karaktero de urbo Příbor. La tiea gimnazio estis germana, kvankam inter la loĝantaro estis nur 340 germanoj. La mezlernejo tie estis fondita jam en la jaro 1694, kiam la lernej-sistemo kalkulis kun la fakto, ke ĝi edukas oficistojn sindonajn al la aŭstria regno. Sed dum la tempopaso la nacia konscio de la popolo pligrandiĝis, la aŭstriaj popoloj postulis en la parlamento lingvan liberecon. En ĉi tiu atmosfero de patriota entuziasmo la germana gimnazio en Příbor estis likvidita kaj la urbo intencis fondi gimnazion ĉeĥan. Pastro Antonín Stojan prenis kompleze la taskon certigi loĝadon al eksterurbaj studentoj. Li decidis instali studentan hejmon kun kompleta provizado kaj kun pedagogia inspekto. La urbanoj en la urbodomo ĉion bone pripensis, por ke oni ne tuŝu iun paragrafon. Ili supozis, ke la permeso de la instancoj estas sekurigita per ilia singardemo. Sed en la parlamento komenciĝis ferioj kaj la koncerna letero ne venis. Tutcerte ĝi venos iom pli poste, konsoliĝis la patriotoj en Příbor kaj en la dua duono de septembro komenciĝis instruado. Tio estis ĝojplena tago por pastro Antonio jak liaj knaboj, kiam en la preĝejo de s-ta Valenteno estis celebrata la unua lerneja sankta meso por ĉeĥaj studentoj. La ĝojo ŝanĝiĝis en triston, kiam fine venis en la urbodomon la atendata letero el Vieno. Oni ne permesas la ĉeĥan gimnazion. Tuj forsendi la studentojn hejmen. Subskribita estis ministro Gautsch.

Indignoplena Stojan skribis en la gazeto "Hlas" (Voĉo) akran artikolon, nun sen humuro. Kiu emus ridi, se cent ok sciencavidaj ĉeĥaj knaboj devis elreviĝinte paki la kofrojn?

En la sama tempo intervenis la ministerio negative ankaŭ en Kroměříž, ĝi ne permesis tie la kvinan klason de gimnazio. Ĉi tiuj malfavoraj intervenoj maltrankviligis la ĉeĥan publikon; la rezulto estis protesta popolmitingo en Brno. Du miloj da partoprenantoj voĉdone decidis rezolucion, en kiu ili rifuzis subpremadon de la ĉeĥlingva lernej-sistemo. Ankaŭ sur la placo en Kroměříž okazis protesta manifestacio kaj tio jam ĉesis plaĉi al ministro Gautsch. Do li kompreneble ne ridetis al la delegacio de Příbor, kiam ĝi alvenis al li en Vienon, por plue trakti pri permeso de la ĉeĥa lernejo. En ĉi tiu deputitaro ne povis manki pastro Stojan. Lia unua renkontiĝo kun politika aŭtoritato estis malagrabla, sed utila por plua kresko de lia personeco.

La sinjoro ministro deziris, ke anoj de la deputacio prezentu sin al li persone kun ĉiuj titoloj. Titolo ja aldonas al ĉiu peto taŭgan gravecon. Do estis eldirataj nomoj kun la necesaj alpendaĵoj, jen fiere, jen malkuraĝe, kiel ĉiu sentis sin. Pastro kun okulvitroj nur palpebrumis post la vitroj; kial li prezentiĝu, se anstataŭ li ja parolas sacerdota kolumo. Do li diris simple: Antonín Cyril Stojan.

“Kaj vi estas kiu?” - la sinjoro ministro klopodas intence ne vidi la nigran brustumon kun la pastra kolumo.

En la kapon de Stojan enpenetris humurkoboldo. “Mi estas direktoro de arkifrataro de s-ta Jozefo, direktoro de la frataro de Jesua Koro, abato de la tria ordeno de s-ta Francisko, konfesprenanto de hospitalaj fratuloj kaj kapelano en Příbor.” Tio estis vero, ĉi tiujn funkciojn Stojan plenumadis, sed tamen ĝi sonis humure. Vi volis titolojn, do jen vi havas ilin. La ministro eksentis mokrideton kaj rigardis la pastron malafable. “Vidu la kapelanon, kiu min kalumniis en ĵurnaloj!” Iom malfrue Stojan konsciiĝis, ke ne ĉiam kaj ĉiuloke eblas kun humuro malpezigi la situacion. Sed li scipovis lerni el propraj eraroj. Kaj ĉi-foje li diris al si: “Kaj kial vi ne povus, Antonio, havi iun laikan titolon, se poste viaj vortoj estos pli argumentaj.”

Li firme ekintencis, ke li komencos studi en la plej mallonga tempo por akiri doktoriĝon de teologio.

Ankaŭ la ministro Gautsch ion ekintencis. Li tenis la mokemulon el Příbor en la registro de sia malfavoro kaj en marto 1887 faris al li lecionon de bona konduto, nome en la formo de translokigo. Pastro Antonín Cyril Stojan estis nomumita administratoro en Veřovice, vilaĝo malproksima 12 kilometrojn de Příbor. Ĉar li samtempe restis kateĥisto en Příbor (instruisto de religio), li devis klopodegi dum printempaj pluvoj sur kotplena vojo iri tri horojn tien kaj tri horojn reen, por ke li memoru, ke aŭstria ministro estas io kaj li tute nenio. Ĉar la dua kapelano D-ro Schneider ricevis jam pli frue memstaran paroĥon, sinjoro dekano Holeček, kun urĝa atentigo pri sia aĝo, elpetis la kapelanon Stojan reen. Konsistorio faris tion malantaŭ la dorso de la ministro kun espero, ke Vieno estas sufiĉe malproksime, sed tamen ĉio, kion pastro Stojan entreprenis ekster spirita administrado, devis esti antaŭe anoncita al imperiestraj kaj reĝaj oficoj. Kaj li entreprenis da tio sufiĉe. Jam pli frue, merite de li, la komunuma reprezentantaro en Příbor venis plene en ĉeĥajn manojn. Kun konsento de la urba gvidantaro li fondis poste daŭrigan lernejon por metilernantoj, societon de s-ta Nikolao, por subteno de malriĉa junularo, societon de s-ta Metodo, por agrikulturistoj, li multobligis je siaj kostoj jak disponigis centojn da ekzempleroj de Profesia Regularo, por ke etmetiistoj konatiĝu kun siaj rajtoj kaj scipovu ilin atingi. Socialaj problemoj estis por li vivaj kaj li klopodis helpi solvi ilin laŭ siaj eblecoj. Li komencis ankaŭ organizi Regionan Ekspozicion. En ĉi tiun laboron li enmergiĝis kun entuziasmo de nacie konscia ĉeĥo. Li konsciis, ke la ekspozicio kuraĝigos nacian memfidon, fortigos reziston kontraŭ germaniga premo.

La germana elemento, puŝita en Příbor malantaŭ la kulisojn, ankaŭ ne estis pigra. Ĝi sciis kien bati, por ke la vundo ekdoloru en la tuta urbo. Pro tio ankoraŭ antaŭ inaŭguro de la Regiona Ekspozicio venis en Příbor al la dekanejo dekreto, per kiu Stojan estis translokita en malproksiman vilaĝon Svébohov.

Sinjoro dekano Holeček ŝovis la dekreton en la tirkeston. Por malbonaj sciigoj estas ĉiam sufiĉe da tempo. Li ne malbonigu al Stojan kaj al la tuta urbo bonhumoron, kiun havis ĉiuj ĉe la laboro por la ekspozicio. Cetere singardaj patroj el la konsistorio de Olomouc akcentite deziris, ke pastro Stojan foriru el la paroĥo en Příbor tute silente. Pluaj protestoj de amasaj mitingoj ne estas dezirataj.

Vendrede la 11-an de aŭgusto 1887 la Regiona Ekspozicio estis finita. Tiuvespere la kapelano eksidis por vespermanĝi tre kontenta. Ne pro tio, ke li estus ĝojigita rigardante la plenan teleron, sed pli eble li estis enpensiĝinta en la memoro pri pasintaj impresoj, kiujn li alportis al si el la solena fermo de la sukcesplena ekspozicio. Li ekridetis, kiam en lia memoro flugaperis aplaŭdo de malplenaj manplatoj, kiam li deziris al la partoprenantoj ĉe la soleno, ke estu plue la lerteco de la moravia popolo al la profito de la patrujo, ke la popolo, kiu staras sub la protekto de grandaj propetantoj Cirilo kaj Metodo, anime kresku jak samtempe plibonigu ankaŭ la surteran vivon.

Sed post la vespermanĝo venis malvarma duŝo. Sinjoro dekano donis al la kapelano senvorte la malfeliĉan leteron. Li rigardis, kiel la kapelano legas kun surprizo, kiel rideto sur la juna vizaĝo cedas al la dolora tiko de la buŝanguleto. La kapelano kunmetis la paperon malrapide kun la okuloj senĉese klinitaj sur ĝian blankan surfacon. Ankaŭ la sinjoro dekano silentis. Li ne ŝatus vidi larmojn hodiaŭ, li preferis lasi tristecon por morgaŭa adiaŭo. Nur mallaŭte li diris: “Bonan nokton, pastro.”

Tradukis Marta Lorková

Ĉefepiskopo de Olomouc, D-ro Antonio Cirilo Stojan - kandidato je beatproklamo, naskiĝis 22-an de majo 1851 en Beňov apud Přerov. Li mortis la 29-an de septembro 1923.

La fragmento estas el samnoma libro de verkistino Marie Holková. Indas mencii, ke la verkistino Marie Holková, loĝanta en Prago, estis longjara membrino de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, ĝis kiam tion al ŝi permesis ŝia sanstato.

al la indekso


 LA 15-A EKUMENA KONGRESO DE IKUE KAJ KELI EN ZAGREBO

Por komuna busvojaĝo al la 15-a EK en Zagrebo sin anoncis jam 24 ĉeĥoj (3 personoj vojaĝos pertrajne) kaj 13 slovakoj. Ankoraŭ do restas liberaj 7 lokoj en la buso. Se vi deziras, karaj gefratoj, eluzi facilan vojaĝon al tiu tre promesdona kristana kongreso, bv. tion tuj post aliĝo anonci al mi, por rezervi al vi lokon en la aŭtobuso. Por pli bona preĝado ni havos la novan preĝ- kaj kant-libron ADORU. La aliĝiloj kaj informoj aperis el lasta n-ro de Dio Benu. Volonte mi disponigos al vi pluajn aliĝilojn. Skribu do al: Miloslav Šváček, Tršická ul. 6, CZ-75127 Penčice. Ne prokrastu longe la aliĝon!

al la indekso


 BENITA JUBILEO DE PASTRO JOSEF XAVER KOBZA

Dumvoje de urbo Lanškroun al urbo Štíty atentigos vin vojmontrilo pri proksima malgranda kaj malriĉa montetara vilaĝeto Herbortice. Ĝi ne estas same malgrava, kiel multaj similaj vilaĝetoj pro tri kaŭzoj. Domoj de tiu vilaĝo situas sur deklivoj, meze de kiuj fluas rojo. Interese estas, ke tiu rojo estas landlimo inter Bohemio kaj Moravio. Dua kaŭzo de ĝia graveco estas, ke en sepdekaj jaroj de la pasinta jarcento tiu vilaĝeto famiĝis per Katolikaj Esperantaj Tendaroj, perforte likviditaj de komunistoj. Kaj la tria, la plej grava kaŭzo estas, ke tie naskiĝis nia tre kara jubileulo, 80-jarulo, pastro Josef Xaver Kobza (27.2.1921).

Frato Xaver (laŭ tiu nomo li estas la plej konata inter katolikaj esperantistoj) post forlaso de la baza lernejo fariĝis razisto. Nelonge post tio maturiĝis en li sopiro pri sacerdotiĝo. Tiucele li en la jaro 1941 ekstudis en Písek en Instituto por Malfruaj Sacerdotaj Vokitecoj ĉe Kongregacio de Fratoj de la Plejsankta Sakramento (Petrinoj). Sekvan jaron estis lia studado interrompita ĝis fino de la milito pro deviga laboro en Germanio.

Post fino de la II-a mondmilito (1945) frato Xaver studis ĉe Petrinoj en České Budějovice kaj sekvan jaron li fariĝis novico en Kongregacio de Fratoj de la Plejsankta Sakramento. Li studis teologion ĝis la jaro 1950, kiam okazis fifama tutŝtata invado kontraŭ klostroj, realiganta likvidon de la ordenoj kaj kongregacioj fare de komunista kontraŭeklezia bato. Post kelkmonata restado en interniga koncentreja klostro en Hejnice, li estis fordirektita al PTP (armea reeduka laborbataliono). Fine de jaro 1952 li estis kun 15 aliaj “soldatoj” arestita kaj juĝita de armea tribunalo pro “ŝtatperfido, spionado kaj sabotado”. Fine li estis kondamnita je dujara karcera restado pro nepermesita grupiĝado. Post akiro de libereco, frato Xaver 15 jarojn laboris en sia razista profesio, dume li sekrete plu studis teologion jak fine en la jaro 1969 li estis sekrete ordinita. En la jaro 1971 li, post 30-jara interrompadata studado, povis finfine publike ĉe la altaro mescelebri. Nuntempe, en sia 80-jariĝo li plenumas animzorgajn servojn en urbo Písek.

Spite de ĉiuj malfacilaj vivsituacioj, nia frato kaj pastro Xaver ĉiam konservis bonan humoron ĝis nun. Kie li estis, tie regis ĉiam gaja atmosfero kun ofta kantado.

Nun ni permesu al nia jubileulo al ni rakonti kelkajn siajn travivaĵojn.

“Volonte mi rememoras mian infanaĝon kaj mi dankas al Sinjoro Dio, ke li donis al mi tiel bonajn kaj piajn gepatrojn. Ili estis modelo por tuta mia vivo. Mi dankas al Dio, ke nia dekpersona familio vivis en malriĉeco, en ligna dometo kun unu pli granda ĉambro kaj unu ĉambreto. Mi havis du fratojn kaj kvin fratinojn, ĉiuj jam transpaŝis sojlon de eterneco.

Ĉe mia frato Stefano mi ellernis frizistan profesion. Li proponis al mi, ke mi krom germana lingvo lernu ankaŭ Esperanton, kiun li bone regis, kiu poste tre riĉigis mian vivon.

Aktive mi partoprenis skoltajn aktivadojn, kie mi trovis bonajn amikojn, kun kiuj mi travivis multajn belajn travivaĵojn. Ĉiam mi tre ŝatis muzikon kaj kantadon. Unue mi ludis violonon, poste mandolinon kaj nune gitaron. Kompreneble mi ankaŭ ekkonis, kion signifas esti enamiĝinta.

Mi do havis multajn kamaradojn kaj amikojn kaj ankaŭ sufiĉe da amuzo, tamen mi ne estis kontenta. La respondon mi trovis en la libro de Tomaso Kempenio “Imitado de Kristo”, ke nura mondo al mi ne kapablas doni la feliĉon. Mi konfidis tion al mia fratino, ordenanino, kiu rekomendis al mi eniri Instituton por Malfruaj Sacerdotaj Vokitecoj en Písek. Kiel 20-jarulo mi do estis tie akceptita nesciante, kiel longan kaj zigzagan vojon mi devos iri por atingi la celon - sacerdotiĝon. Sed la Sinjoro estis ĉiam kun mi, li gvidis min kaj alkondukis tien, kie li min volis havi. Deo gratias!”

Frato Xaver estas konata kiel kunfondinto kaj kunorganizinto de la Katolikaj E-Tendaroj en Herbortice, pri kiuj ni raportis sur paĝoj de nia gazeto DIO BENU. Sed certe ni estas scivolemaj, kion li diras pri sia engaĝiĝo en la E-movado post sia esperantistiĝo instige de la frato Stefano.

“Esperanto tre riĉigis mian vivon. Post mia reveno el malliberejo hejmen en Herbortice kaj laborante denove mian profesion, mi fondis E-rondeton, por lerni internacian lingvon. Baldaŭ poste ni partoprenadis diversajn E-aranĝojn enlande, ankaŭ en Pollando. La feliĉa okazo tuŝis min, povinte partopreni Universalajn Kongresojn en Sofio kaj Budapeŝto. Tre belajn rememorojn pri ili mi havas. La katolikaj someraj tendaroj en mia naskiĝvilaĝo Herbortice estis por mi ankaŭ granda ĝojo kaj lastatempe renkontiĝo de ĉeĥaj kaj slovakaj katolikaj esperantistoj en Žilina kaj precipe la IKUE-Kongresoj en Olomouc, Romo kaj Rimini. Ankaŭ ĉe ni en Písek ni havis kelkajn sukcesajn E-aranĝojn.

Firme mi kredas, ke tiel genia inventaĵo, Esperanto, plenumos en estonto sian historian rolon; unue en la katolika eklezio. Dume estas necese, ke ekzistu konstante novaj kaj novaj esperantistoj, parolantaj Esperanton. Se estas volo de Dio, ke ĉiuj estu unu, poste tio certe realiĝos.”

Jes, ni povus citi pluajn fragmentojn el interesa rakontado de pastro Xaver. Ni ankoraŭ donu al li eblecon rakonti pri sia restado en konata malliberejo por politikaj malliberuloj Praha-Ruzyň.

“Neniam mi ekpensis, ke ankaŭ mi tie aperos kiel grava krimulo en malgranda ĉelo kun netravidebla fenestro. Ĉiumomente en pord-luketo aperis okulo de gardisto. Mi estis nura numero. Mi tie estis sola, ekzistis neniu promeno, nur kelkajn paŝojn sur koridoro kun benditaj okuloj al demandesploroj. Manĝaĵoj? Nur tiom, por ke homo ne mortu, konstanta malsato, precipe dimanĉe. Neniu laboro, terure, nur unufoje dum la semajno lavi la plankon, ho kia ĝojo! Mi ekkonis tie, kio estas vera timo. La timo, kiu skuigis min pro timo, ke mi při aliulo ne diru ion, kio povus al li damaĝi. Neniam en la vivo mi havis tiom da libera tempo kiel tie. Tio estis granda donaco de Dio, estis tio spiritaj ekzercoj. La Krucvojon mi povis mediti kaj preĝi preskaŭ tutan tagon, same preĝi helpe de fingroj rozarion. Mi kantis por mi ĉiujn konatajn kantojn. La tuta jaro estis sen la Sankta Meso kaj la sankta komunio. Des pli intensece mi ĝuis ĉeeston de Dio en mia koro. Ofte mi ripetadis:

Mi adoras Vin, Dio Patro, Filo kaj Sanktega Spirito, kiu estadas en mi, daŭre Vi estas kun mi. Ĉion mi volas fari pro amo al Vi, por la gloro kaj honoro via. Vi min benu kaj estu mizerikorda al mia animo.

Mi sentis certecon, ke ĉio estas en la manoj de Dio kaj ke kia ajn verdikto, per kiu onimin punos, servos al mia bono. Tial mi diradis:

Kian feliĉon sentas mi, pensante,
ke Vi, Kreanto de la mondo nia,
Vi, la Reganto, Reĝo super reĝoj,
Vi Patro estas, mi infano via.

Vi scias, kio por mi estas bona,
Vi estontecon mian tutan konas
ĉar mia Patro Vi estas amplena,
plezure en morgaŭon mi rigardas.

Vi bone scias, kio min utilas,
ĉiopov´ via ne posedas limon,
am´ via la plej alta ĉion donas,
por feliĉigi de infan´ animon.”

Nia kara frato Jozefo Ksavero, kune kun vi ni dankas al Dio por via tuta ĝisnuna vivo, por via forta kredo, ĉiama optimismo kaj gajeco, kiuj pririĉigis vivojn de multaj iaj geamikoj. La bona Dio, al kiu vi ĉiam plenkore fidis, donu al vi sanon kaj forton, por ankoraŭ longe labori sur la vitejo de la Sinjoro. La Virgulino Maria vin patrinece ŝirmu.

Dum aranĝoj de la katolikaj esperantistoj ni ĉiam ricevis de vi sacerdotan benon. Nun akceptu benon de ni, laikuloj.

Benu kaj gardu vin la ĉiopova kaj kompatema Dio la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito. Amen.

al la indekso


 REMEMORO PRI HERBORTICE

Komparante kun Sebranice regis en la tendaroj de Herbortice iom alia spirito; ni tie estis parte duonkaŝe en la tempo de komunista diktaturo. Ĉiun fojon ni atendis, ke sur nin falos peza mano de la “leĝo”. La tendaro situis sur deklivo, ĉiu partoprenanto alveturigis propran tendon. La nombro de la tendaranoj de jaro al jaro pligrandiĝis, ĝis ĝi superis centon. Krom eksterlandaj gastoj alveturis ankaŭ pastroj el Italio, Pollando kaj multaj pastroj alternadis el nia patrujo.

Ni, pli aĝaj partoprenantoj tiam estis je tridek jaroj pli junaj. Diversaj kantoj, akompanataj per gitaroj, havis sian premieron. Ĉe la tendarfajroj ni ofte bonvenigadis vizitantojn el najbaraj vilaĝoj, komune ni organizis maskparadan procesion. Vilaĝestro kaj direktoro de la lernejo, s-ro František Severin, tenis protektan manon super la tendaro, per kio li tiam multe riskis. Tiu tiutempa duonleĝeco donis al la spirito de la tendaroj sian specife ĉarman etoson.

ďa Mlejnek

al la indekso


 SANKTAJ MESOJ INTENCE DE ESPERANTISTOJ

En moderna salesana preĝejo de Virgulino Maria - Helpantino de la Kristanoj en Brno-Žabovřesky (Ĉeĥio) oni celebros ĉiun unuan vendredon de la monatoj en la jaro 2001 Sanktan Meson por esperantistoj (5.1., 2.2., 2.3., 6.4., 4.5., 1.6., 6.7., 3.8., 7.9., 5.10., 2.11., 7.12.) ĉiam je la 18-a horo. Tiuj Sanktaj Mesoj povas esti monataj spiritaj renkontiĝoj de la esperantistoj ne nur el urbo Brno kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, sed por ĉiuj, kiuj tiutempe kaj en tiuj tagoj povas ilin ĉeesti. Ĉiuj estas tre kore invitataj.

Jiří Zindulka

al la indekso


 Ho, Jesuo, sur lign´ de l´ kruco

Ho, Jesuo,
sur lign´ de l´ kruco
malnoble altigita,
de Dio kaj homoj soleclasita.

La suno sen Vi ne lumas
kaj lun´ ne aperas sur ĉiel´,
la ter´ trista en funebro
ploras plenplena de malhel´.

Ho, eniru pekmalesperon,
ĝin tuŝetu per krucligno.
Jesuo krucumita,
sin turnanta ame al homo.

al la indekso


 Kiel jasmeno preĝejo hela

Kiel jasmeno preĝejo hela,
je flanko dekstra ĉe l´ pord´ sub
ĥoro Krist´ pendumita sur kruc´
grandega, Li paciencas en doloro.

La mortaj fibroj de l´ dolorligno,
la amesprimo - brakoj malfermitaj.
Super rubaĵo de l´ pekoj nigraj,
en dorna krono la kap´ klinita.

Surgenuiĝu en koncentriĝo,
kisu kun amo la vundojn sanktajn,
solecsenfinon - la solecvojon,
ho, benu Dio, Krist´ suferanta.

Verkis Leszek Łęgowski. Tradukis Zofia Kamieniecka.

al la indekso


 KREDO KAJ KRISTANISMO EN KROATIO KAJ MALLONGA PREZENTO DE LA STATO EN EKSJUGOSLAVIAJ ŜTATOJ

Marija Belošević, Zagreb, Kroatio

Prelego prezentita la 20-an de majo 2000 kadre de Tago de Prelegoj kaj Diskutoj en České Budějovice, Ĉeĥio

La kroata popolo estas la unua slava popolo, kiu akceptis la kristanismon kaj senĉese restis ligita kun la Katolika Eklezio. En la kroata popolo la kristanismo vivas jam 13 jarcentojn. La unuajn kontaktojn kun la Sankta Seĝo oni havis jam en la jaro 641, kiam sur la teritorion de la hodiaŭa Kroatio alvenis misiisto, sendita de la Papo Johano la IV-a mem, plejverŝajne dalmato el Zadar, ĉar slavaj gentoj venintaj sur la novan teritorion estis paganoj. La katolika religio rapide enradikiĝis en la kroatan popolon. La tiamaj regantoj subtenis la konstruadon de multaj preĝejoj kaj monaĥejoj. La princo Branimir deziris plifortigi la rilatojn, tial li per aparta letero sendita al la Papo Johano la VIII-a esprimis fidelecon jak obeon. En la respondo la Papo informis la princon, ke li celebris la Meson sur la tombo de Sankta Petro kaj preĝis por elpeti Dian benon por la “lando de Branimir kaj lia popolo”. Dům la postaj jarcentoj pluraj kroataj regantoj havis skribajn kontaktojn kun la reprezentantoj de la Sankta Seĝo.

Al plifortigo de la kredo inter la popolo multon kontribuis la monaĥoj. Unue la benediktanoj, poste franciskanoj, dominikanoj kaj jezuitoj. Jam ekde la 9-a jarcento la romkatolikan liturgion oni tie celebris en la popola lingvo, kaj uzis la malnovslavan alfabeton - glagolicon - “glagoljica”. Tiel la kroata popolo estis la ununura popolo ĝis la II-a Vatikana Koncilio, kiu krom la latina rajtis uzi ankaŭ la popolan lingvon.

Diversaj katolikaj movadoj komencis organiziĝi fine de la 19-a jc; tio multe kontribuis al la katolikaj principoj kaj valoraĵoj.

Post la 1-a mondmilito unue estis fondita “Ŝtato de Slovenoj, Kroatoj kaj Serboj” kaj en la jaro 1929 oni ŝanĝis la nomon je “Reĝlando de Slovenoj, Kroatoj kaj Serboj”. Dum tiu tempo la serboj faris ĉion eblan por sufoki la kroatan naciecon kaj ĝin apartigi de Romo jak per politiko devigi kroatojn akcepti ortodoksecon. Oni kalkulas, ke ĝis la jaro 1940 200 mil kroataj katolikoj ŝanĝis la religion. Sur la teritorio, kie vivis katolikoj, oni intence komencis konstruadi la ortodoksajn preĝejojn. La kroatoj dum tiu malfacila tempo provis resti fidelaj al la Santa Seĝo, pro tio ili planis grandan feston okaze de la 13-a jarcenta jubileo de baptado kaj la rilatoj kun la Sankta Seĝo (641-1941). Bedaŭrinde, tio ne realiĝis pro la militaj okazaĵoj.

Post proklamo de la “Sendependa ŝtato Kroatio” la tiama estro vizitis Romon kun la celo akiri la agnoskon de la Sankta Seĝo. Sed Vatikano donis klaran respondon, ke tio ne eblas. La komunisma reĝimo estis kontraŭ la Katolika Eklezio. Vatikanon oni prezentis en negativa senco kun la celo apartigi la kroatan popolon de la katolikismo kaj la Papo. La nova reĝimo komencis persekutadi la ekleziulojn kaj konfiskis plurajn ekleziajn havaĵojn; la katekizado ne plu estis permesata en la lernejoj. De la zagreba ĉefepiskopo Alojzije Stepinac la komunisma reĝimo postulis fondi popolan kroatan katolikan eklezion, apartigitan de Vatikano. Ĉar li ne akceptis tion, oni organizis muntitan proceson kontraŭ li en la jaro 1946. Oni akuzis lin pro kunlaboro kun la okupintoj kaj kun la registaro de la Sendependa Ŝtato Kroatio, pro perfido de patrolando, pro agado kontraŭ la prospero kaj la popolbatalo, danke al kio li eluzis eblecon por memriĉiĝo kaj riĉigo de la Katolika Eklezio. Oni ankaŭ akuzis lin pro la kontrolo de la katolikaj eldonaĵoj, kiuj kunlaboris kun la okupintoj, pro postenigo de armeaj spiritzorgantoj, pro gvidado de la laika katolika organizaĵo “Križari”, pro kunlaboro kun ustaŝoj, pro uzado de la ekleziaj manifestacioj politikcele, pro katolikigado de ortodoksoj, kaj pro agado post la jaro 1945 kiel agado kontraŭ la ŝtato kaj la popolo. Fine de la proceso oni kondamnis lin je 16 jaroj de severa malliberejo kun deviga laboro. Post kelkaj jaroj pro malsano oni forsendis lin en la hejman malliberejon en Krašić, kie li mortis la 10-an de februaro 1960. La Sankta Seĝo rekonis lian martiran oferon por la Katolika Eklezio kaj komence de la jaro 1953 li estis nomumita kardinalo. Tio elvokis novajn persekutojn de la Eklezio, plurajn nefavorajn tekstojn en la gazetaro kaj fermon de la katolikaj seminariejoj. Surbaze de tio estis rompitaj diplomatiaj rilatoj inter Jugoslavio jak la Sankta Seĝo.

La Dua Vatikana Koncilio kaj la vatikana orienta politiko ebligis la subskribon de la protokoloj inter la Sankta Seĝo kaj Jugoslavio en la jaro 1966. Tio ebligis iom pli da libereco por la katolikoj mem; komencis aperadi la religia gazetaro. Pli pozitive oni komencis skribi pri la Sankta Seĝo. La zagreba ĉefepiskopo Franjo Šeper iĝis kardinalo kaj prefekto de Kongregacio pri Edukado kaj la Kredo. Sekvis pli multaj ekleziaj okazaĵoj, inter ili beatproklamo de Nikola Tavelić, ktp.

Novajn ondojn en la rilatoj donis la elekto de la papo Wojtyła kaj celebro de la Jaro de Princo Branimir. La diplomatiaj rilatoj kaj interŝanĝo de la ambasadoroj inter Jugoslavio jak la Sankta Seĝo renoviĝis en la jaro 1970.

Dum la militaj jaroj 1991-1995 ekestis pozitiva sinteno de Vatikano rilate de agnosko de Slovenio kaj Kroatio kaj por priparolo de la paco en Bosnio kaj Hercegovino. La Sankta Seĝo la 20-an de julio 1991 atentigis pri neceso de agnosko de la novaj ŝtatoj Kroatio jak Slovenio. Ĝi agnoskis tiujn sendependajn ŝtatojn la 13-an de januaro 1992, tri tagojn antaŭ la oficiala agnosko flanke de la Eŭropa Unio.

La ŝanĝo de la reĝimo alportis kaj al la Katolika Eklezio kaj al aliaj konfesioj pli da libereco. La katolika teologia fakultato en julio 1990 estis reakceptita en la sinon de la Zagreba Universitato (oni nuligis ĝin en la jaro 1952). Plene oni solvis la statuson de la fakultato en la jaro 1996. Ekde la lernojaro 1991/92 la kateĥizada instruado estis enlistigita kiel studobjekto en la lernejoj. La Kroata Parlamento en la februaro 1992 nuligis la falsan proceson kontraŭ la kardinalo Stepinac, okazinta en la jaro 1946.

La diplomatiaj rilatoj inter la Sankta Seĝo kaj Kroatio estis ordigitaj meze de la jaro 1992. La unuaj tri kontraktoj inter la Sankta Seĝo kaj Kroatio estis ratifikitaj la 9-an de aprilo 1997 en Vatikano. Ili rilatis al: juraj demandoj, kunlaboro en edukado kaj kulturo, kaj pri la eklezia helpo al la katolikoj en la armeo kaj polico. La kontrakto pri la ekonomiaj demandoj estis subskribita la 9-an de oktobro 1998. Oni nepre devas mencii, ke tio estis la unua okazo, ke oni sur tiu nivelo ratifikis la kontraktojn inter la Sankta Seĝo kaj iu ŝtato, kiu eliris el la komunisma reĝimo. La kontrakto pri la juraj demandoj aparte pritraktas jenajn temojn: religian liberecon, apartigon de la Eklezio disde la ŝtato kaj bezonon de la kunlaboro. La kvara kontrakto pritraktas la financadon de la Katolika Eklezio kaj difinon redoni al la Eklezio havaĵojn, forprenitajn dum la komunisma reĝimo aŭ anstataŭi kaj kontraŭpagi tiujn, kiujn oni ne plu povas redoni. Rekoninte la socialan statuson de la Eklezio, la ŝtato certigas la monsubtenon el la ŝtata buĝeto. Tiun monon oni asignas por la elspezoj de la klerikaj jak ekleziaj oficistoj, por konstruado kaj rekonstruado de la preĝejoj kaj paroĥaj centroj, kiuj ne troviĝas sur la listo de la kulturaj monumentoj, kaj por la subteno de edukado kaj karitata agado de la Katolika Eklezio.

Papo Johano Paŭlo la II-a, la tutmonda pilgrimanto, realigis sian 113-an eksterlandan viziton per vizito de Kroatio en la jaro 1994. Sed li ne estis la unua papo, kiu venis al la kroata teritorio. La unua, kiu vizitis tute hazarde Kroation, estis Papo Aleksandro la III-a en la jaro 1177. Li kun siaj akompanantoj, navigante tra Adriatiko, pro malbona vetero devis albordiĝi en Zadar. La dua papo, kiu venis al la teritorio de Kroatio, estis Papo Pio la VII-a, kiu en la jaro 1800 vizitis la kroatan Istrion. Menciindas, ke dum la komunisma reĝimo estis iuj pozitivaj inklinoj por la vizito de la Papo, sed ĉiam tion malhelpis la Serba Ortodoksa Eklezio kaj parto de ekstremaj komunistoj.

Kun granda atento la kroata popolo atendis la viziton de la Krista anstataŭanto. Tio okazis en la jaro 1994 (la 10-an kaj la 11-an de septembro), kiam la lando ankoraŭ suferis pro la militaj okazaĵoj. Sur la stratoj de Zagrebo troviĝis multaj miloj da kredantoj kaj la kroataj televido kaj radio rekte elsendadis ĉiujn okazaĵojn de la vizito. Dum sia prediko la Papo atentigis pri graveco de kredo kaj pardono. Al Zagrebo tiam venis miliono dakredantoj, kiuj feliĉaj salutis la Papon.

La dua vizito de la Papo Johano Paŭlo la II-a havis tre specialan motivon: beatigon de la kardinalo - martiro Alojzije Stepinac inter la 2-a kaj la 4-a de oktobro 1998. Ĝi okazis en la plej konata kroata Maria pilgrimejo Marija Bistrica. Tiam li substrekis: “En la persono de la nova beatulo unuiĝas la tuta tragedio, kiu trafis la kroatan popolon kaj Eŭropon en ĉi jarcento, kiun karakterizas tri grandaj malbonoj: faŝismo, naciismo kaj komunismo”. Dům tiu vizito la Papo vizitis ankaŭ Split kaj la plej malnovan katedralon en la mondo de sankta Dujam. En Solin li renkontiĝis kun la kroata junularo.

Kroata Episkopara Konferenco

Kroata Episkopara Konferenco estas rekonita de la Sankta Seĝo en la jaro 1992. Ĝi estas dividita je tri metropolitejoj:

  1. Zagreb: Zagreba Ĉefdiocezo, Diocezo de Varaždin, Diocezo de Požega, Diocezo de Đakovo kaj Srijem, Diocezo de Križevci.

  2. Split: Diocezo de Šibenik, Diocezo de Hvar, Diocezo de Dubrovnik.

  3. Rijeka: Diocezo de Krk, Diocezo de Pula kaj Poreč.
     

  4. Aparta Ĉefdiocezo de Zadar, rekte respondeca al la Santa Seĝo.

  5. Armea vikariejo, fondita la 25-an de aprilo 1997.

Loĝantaro de Kroatio laŭ la loĝantarstatistiko el la jaro 1991:

Religio - Nombro
Katolikoj 3 666 784
Ortodoksoj 532 141
Grekkatolikoj 12 003
Malnovkatolikoj 937
Muzulmanoj 54 814
Hebreoj 633
Adventistoj 3 291
Protestantoj 3 469
Baptistoj 1 141
Jehovaj atestantoj 4 551
Pentekostanoj 817
Aliaj protestantaj komunumoj 7 374
Aliaj movadoj 224 981
Ateistoj 186 161
Sume 4 699 097

Dum la militaj jaroj la strukturo de la loĝantaro ŝanĝiĝis kaj kun ĝi ankaŭ la religia konsisto de la loĝantaro.

Milita sufero de la Katolika Eklezio

Post la ŝanĝo de la politika sistemo en la jaro 1990 Kroatio spertis tre malfacilajn jarojn. La ribelo de serboj kaj agreso al Kroatio kaŭzis grandajn suferojn. Kolonoj da rifuĝintoj devis forlasi siajn domojn. La agresantoj postlasis detruitajn domojn, preĝejojn, monaĥejojn. Kun la loĝantaro suferis ankaŭ la Eklezio. Nur tri kroataj diocezoj ne estis rekte trafitaj de la militaj okazaĵoj, sed la aliaj multe suferis. Jen statistiko pri tio:

Objektoj Tute detruitaj Grave difektitaj Difektitaj Sume

Paroĥejaj preťejoj

65

100

101

266

Aliaj preťejoj

51

70

185

306

Kapeloj

88

79

87

254

Paroĥejaj domoj kaj salonoj

66

85

135

286

Monaĥejoj

7

24

49

80

Tombejoj

15

42

43

100

Publiklokoj, krucoj

88

16

30

134

Sume

380

416

630

1426

Dum la milito en Kroatio tri pastroj kaj monaĥoj estis murditaj kaj tri vunditaj. 226 pastroj, monaĥoj kaj monaĥinoj devis forlasi siajn paroĥejojn kaj monaĥejojn kaj 17 estis en malliberejoj. Deko da pastroj restis kun la kroata popolo sur la okupita teritorio de orienta Kroatio por provi helpi al ili ne nur spirite, sed ankaŭ materie.

Ekleziaj lernejoj

La plej malnova edukejo estas la Katolika Teologia Fakultato en Zagrebo, fondita en la jaro 1669. Ĝi fakte estas la bazo de la zagreba universitato.

Pliaj superaj edukejoj: Teologia Fakultato en Split, Supera Lernejo en Đakovo, Supera Lernejo en Rijeka, Jezuita Filozofia-teologia Instituto kaj Fakultato.

Mezlernejoj: En Zagrebo funkcias Episkopa Klasika Gimnazio (de la jaro 1991 publika). Episkopa Klasika Gimnazio en Split, Klasika Gimnazio en Pazin, Episkopa Klasika Gimnazio en Zadar, Klasika Gimnazio “Ruđer Bošković” en Dubrovnik, Franciskana Klasika Gimnazio en Sinj, Salesana Klasika Gimnazio en Rijeka, Franciskana Klasika Gimnazio en Slavonski Brod, Klasika Jezuita Gimnazio en Osijek, Ĝenerala Virina Gimnazio de Monaĥinoj de S-ta Vinko en Zagrebo.

Jam dum la antaŭa reĝimo ĉe kelkaj monaĥinejoj funkciis infanĝardenoj. Ili daŭrigis la laboron kaj malfermiĝis kelkaj novaj.

Kroata Caritas

La kroata Caritas estis fondita en la jaro 1934 fare de kardinalo Alojzije Stepinac. Dům la militaj jaroj Caritas helpis plurajn, ne nur katolikojn. Post la jaro 1946, kiam oni malpermesis la agadon, la karitata agado kontinuiĝis en la paroĥejoj. Post la II. Vatikana Koncilio Caritas reformiĝis en kelkaj diocezoj. En Zagrebo en la jaro 1966 kardinalo Franjo Šeper refondis Caritas.

Zorgo por kroatoj eksterlande

Pluraj katolikaj kroataj pastroj, monaĥoj kaj monaĥinoj agas eksterlande, helpante al iom malpli ol du milionoj da kroatoj el Kroatio kaj Bosnio kaj Hercegovino, kiuj vivas aŭ provizore aŭ konstante en aliaj landoj sur ĉiuj kontinentoj krom la azia. Ĉirkaŭ 150 kroataj misiistoj aktivas en la landoj de la tria mondo pro evangelizado.

Kroataj sanktuloj kaj beatuloj

  1. S-ta Nikola Tavelić, franciskano, misiisto, martiro (Šibenik ĉ. 1340 - Jeruzalem la 14-an de novembro 1391).

  2. S-ta Leopold Bogdan Mandić, kapuceno, konfesprenanto (Herceg Novi, 12.5.1866-Padova, 30.07.1942.).

  3. S-ta Marko Križevčanin, pastro, martiro (Križevci 1589-Košice 7.11.1619).

  4. Beata Augustin Kažotić, dominikano, episkopo (Trogir ĉ. 1260-Lucera, 3.8.1323).

  5. Beata Ozana Kotorska, dominikanino (Relezi, 25.11.1493-Kotor, 27.4.1565).

  6. Beata Jakov Zadranin, franciskano (Zadar, ĉ. 1400-Bitetto, 27.4.1490).

  7. Beata Gracije el Mula, aŭgustenano (Muo-Boka Kotorska, 27.11.1438 - Venecio 9.11.1508).

  8. Beata Julijan el Bala, pastro, franciskano (Bale, ĉ. 1300-1.5.1349).

  9. Beata Alojzije Stepinac, ĉefepiskopo, kardinalo, martiro (Brezarić, Krašić 8.5.1898 - Krašić 10.2.1960).

Katolikaj informiloj

Pro la akuzo kontraŭ la Eklezio pluraj katolikaj informiloj, ĉefe la gazetoj, komencis malaperadi post la dua mondmilito. La ŝanĝoj, kiujn alportis II-a Vatikana Koncilio, reflektiĝis ankaŭ ĉe iom pli libera prezentado ankaŭ de la skribaj katolikaj tekstoj. Jam dum la okazigo de la Koncilio oni komencis simplaforme eldonadi semajnan bultenon “Glas s koncila”, kiu poste iĝis la katolika semajna gazeto “Glas koncila”, kiu hodiaŭ estas trovebla ankaŭ ĉe la Interreto. Pluraj diocezoj kaj monaĥaj komunumoj eldonas iom specializitajn gazetojn, ekz. “Veritas” Heroldo de S-ta Antonio.

La Kroata Episkopa Konferenco fondis la Katolikan Radion, kiun oni povas aŭskulti 24 horojn en la tuta lando kaj eksterlande ĉefe danke al la Interreto. Meze de majo 2000 la radio festos sian trian datdevenon. En Kroatio disaŭdigas ankaŭ jam tri jarojn Radio Marija, kroata filio de la internacia reto.

Informa Katolika Agentejo, fondita de la KEK, ĉiutage disponigas la informojn al interesitaj informiloj.

De la jaro 1947 la kroata redakcio de la Vatikana Radio elsendas la nacilingvan programon. Dum la jaroj de “malhelo” ĝi estis grava informilo kaj ligilo kun la katolika mondo. La ŝtataj radio kaj televido formis apartajn regiliajn redakciojn.

Dungintoj ĉe la Sankta Seĝo

Kadre de la internaciigo de la Roma Kurio, en la oficejoj de la Sankta Seĝo postenas kelkaj kroatoj (oficejoj de la kongregacioj, Sekreta Vatikana Arkivo, diplomatia servo).

Kroata ŝtato kaj la Eklezio 1991-2000

La kroataj ŝtataj funkciuloj plurfoje estis akceptitaj en Vatikano de la Papo kaj superaj funkciuloj. La Papon vizitis la eksa kroata prezidento Franjo Tuđman la unuan fojon la 31-an de majo 1991 kaj la 3-an de oktobro samjare, la Papon li vizitis dum sia lasta vojaĝo fine de oktobro 1999. Okaze de tiu vizito, F. Tuđman en la ĉeesto de la plej superaj funkciuloj de Vatikano inaŭguris la ekspozicion en la Salono de Siksto la V-a de Vatikanaj Muzeoj “Kroatoj - Kristanismo, Kulturo, Arto”.

Aliaj kroataj funkciuloj ĉe la Papo: ministro pri eksteraj aferoj M.Granić (1994; 1997), vicprezidanto de la registaro kaj prezidanto de la ŝtata komisiono por rilatoj kun la religioj J. Radić (1995; 1997; 1998), kroata ĉefministro Z. Mateša (1996), prezidanto de la kroata parlamento V. Pavletić (1998).

Nova kroata registaro kaj la Katolika Eklezio

Okaze de la elektoj, la 3-an de januaro ĉ.j. la prezidanto de la Kroata Episkopa Konferenco, Msgr. Josip Bozanić mesaĝis al la kredantoj: “Voĉdonu laŭ la propra konscio”. Li ankaŭ atentigis, ke oni ne devas timi pri “reveno de la komunisma reĝimo”, ĉar ankaŭ en tiam reganta partio, Kroata demokrata Unio, estis pluraj eksaj komunistoj.

Post la konstituiĝo de la registaro kaj la Parlamento kaj elekto de la prezidento de la kroata ŝtato, ĉe apartaj vizitoj al la Msgr. Bozanić aperis ĉiuj tri prezidantoj: de la registaro, de la parlamento kaj de la ŝtato. Ili promesis plenumon de la subskribitaj kontraktoj inter la ŝtato kaj Vatikano. Tamen, la problemo daŭre restas plenumrapideco de unuopaj partoj, unuavice financado, ĉar oni proklamis ĝeneralan ŝparadon en la lando. Nune la Katolika Eklezio monate ricevadas de la ŝtato 14,000.000 kunaoj. Iuj proponoj celas, ke la kredantoj mem per parto de sia imposto rekte partoprenu la financadon de la Katolika Eklezio.

La Eklezio ne tuj postulis redonon de ĉiuj konstruaĵoj, komprenante, ke la antaŭa registaro ne klare esploris, kio estis forprenita de la Eklezio, kaj pro tio ne estas klare, kion oni devas redoni al ĝi. Oni opinias, ke la havaĵo de la Eklezio estas valora, kaj ke la Eklezio mem povus profiti en la kazo de la redono per la luo de la uzantoj.

Dum la lasta tempo ankaŭ aktualas la demando pri la kateĥiza instruado en la publikaj lernejoj. Nome, momente ĉiuj lernantoj povas libere elekti, ĉu ili sekvos tiun studobjekton, kaj se jes, tiam ĝi eniras la liston de la oficialaj studobjektoj de la lernanto kaj la lernanto ricevas notojn. La ŝtato pagas la kateĥiston, kiu havas ĉiujn rajtojn, kiel ĉiu ajn instruisto en la lernejo. Kiam oni parolas pri la kateĥizado en la lernejoj, la Eklezio kaj la ŝtato konscias, ke nepras pluraj ŝanĝoj.

La lasta novaĵo estas, ke la Papon vizitis la kroata ĉefministro, Ivica Račan, prezidanto de la Social-Demokrata Partio, t.e. la reformita ekskomunista partio. La vizito okazis la 8-an de majo. La Papo kun granda atento aŭskultis la informojn de kroata ĉefministro kaj akcentis sian subtenon por antaŭenigo de Kroatio kaj ĝia pliproksimigo al la mondo. La ĉefministro ricevis ankaŭ subtenon de la ŝtata vicsekretario de la Sankta Seĝo, ĉefepiskopo Giovanni Battista Reo. Oni substrekis, ke la rilatoj ne nur daŭrigu, sed plu evoluu.

Dum tiu renkontiĝo oni ankaŭ parolis pri Bosnio kaj Hercegovino, kaj la episkopo atentigis, ke la Sankta Seĝo interesiĝas pri la memstara kaj kompleta ŝtato Bosnio kaj Hercegovino, kaj pri la reveno de la kroatoj kaj konservado de la plurkultura karaktero de tiu ŝtato. La ĉefministro substrekis dum sia vizito al Vatikano, ke la nova registaro deziras plene estimi la kontraktojn kun la Sankta Seĝo, kaj atentigis, ke la alia flanko komprenas momentajn ekonomiajn problemojn de Kroatio. Kvankam neformale, oni komencas paroli, ke eble ankaŭ la prezidento de Kroatio vizitos Papon komence de julio.

Ĝis nun aperis pluraj verkoj pri la rilatoj inter la Sankta Seĝo kaj Kroatio. La plej nova dulingva (kroata-itala) verko “Hrvatska - Sveta Stolica / Croatia - Santa Sede” (Kroatio - Sankta Seĝo - rilatoj tra la jarcentoj) kompilita de D-ro Tomislav Mrkonjić (oficisto ĉe la Sekretaj Vatikanaj Arĥivoj), prezentas la rilatojn inter la du ŝtatoj de la komenco de apero de kroatoj sur ĉi tiun teritorion, tra la jarcentoj kaj diversaj politikaj sistemoj ĝis la hodiaŭaj tagoj. La libro estas ilustrita per pluraj dokumentoj kaj fotoj, kiuj ilustras la 13-jarcentan fidelon de la kroata popolo al la Krista anstataŭanto sur la tero.

al la indekso


 MALLONGA PREZENTO DE LA STATO DE LA KATOLIKA EKLEZIO EN ALIAJ EKSJUGOSLAVIAJ ŜTATOJ

Makedonio

En tiu ŝtato katolikaj kredantoj apartenas al la malplimulto, ĉar de katolikoj estas malpli ol 1% de la tuta loĝantaro. Tamen, la ĝenerala socio respektas la Eklezion.

Eklezio posedas fermitan diocezan gimnazion. Tiu gimnazio havas tre grandan rolon por la Katolika Eklezio en Makedonio. La lernantoj daŭrigas la edukadon en ekleziaj klasikaj lernejoj ekz. “Paulinum” en Subotica kaj la klasika lernejo en Zadar. Post la fino de la mezlerneja edukado, oni daŭrigas la studadon ĉe la papaj universitatoj en Romo aŭ teologiaj fakultatoj en Germanio. Kvankam hodiaŭ en la mondo la intereso pri la eklezia servo falas kaj grandnombraj diocezoj havas malmultajn pastrojn, la Katolika Eklezio en Makedonio kun nur kelkmil kredantoj de ambaŭ ritoj (okcidenta aŭ roma kaj orienta aŭ bizanca) hodiaŭ nombras 22 studentojn kaj 24 gimnazianojn. Ĉiuj kandidatoj apartenas al la bizanca rito, sed ili servos en ambaŭ ritoj, samkiel pluraj nunaj pastroj.

Sed la situacio ne ĉiam estis tia. Dum la antaŭa reĝimo estis malplimulte da kandidatoj. La kialo estis negativa edukado en la lernejoj, kaj negativa respekto al la Eklezio kaj religio ĝenerale. En la lernejoj la lernantoj, kiuj vizitis preĝejon, havis ofte problemojn. Tamen, oni devas atentigi, ke la antaŭa makedona reĝimo kompare kun aliaj eksjugoslaviaj respublikoj pli respektis la Eklezion. Ekz. la lernantoj de la ekleziaj mezlernejoj povis senprobleme studi en la ŝtataj fakultatoj en Makedonio, dum tio estis iom malfacila en aliaj respublikoj.

De la jaro 1991, kiam Makedonio memstariĝis, la kredanta vivo pli intensiĝis. Homoj komencis liberiĝi de la komunisma ideologio, kvankam ĝi praktike regis ĝis la jaro 1998. En la jaro 1995 la Eklezio unuan fojon komencis eldonadi sian gazeton.

Hodiaŭ pluraj aferoj ŝanĝiĝis. Ĉe la televido kaj radio (kaj ŝtata kaj privataj) oni publike disaŭdigas diservojn okaze de Kristnasko, Pasko kaj okaze de aliaj festoj kaj diversaj diskutoj religitemaj. La publikaj medioj pli parolas pri la religiaj temoj: la gazetaro prezentas okazajn artikolojn pri la katolikaj festotagoj, vivo de sanktuloj kaj pri aliaj spiritaj temoj. Oni multe parolas pri la religia edukado en la lernejoj kiel pri regula studobjekto kaj oni esperas, ke tiu strebo realiĝos jam la venontan lernojaron.

La Katolika Eklezio en Makedonio konsciiĝas pri la 45-jara ideologio kaj ĝi montras maksimuman komprenemon por tio kaj faras maksimumon por la plibono de la kredantoj.

Jugoslavio

Ĉi informo ĉefe rilatas al katolikoj vivantaj en norda parto de la lando, Vojvodino, tamen ĝi certe povas prezenti ĝeneralan sintenon al la Katolika Eklezio.

Antaŭ la naŭdeka jaro, la diocezo de Subotica estis plej bone organizita diocezo en Jugoslavio. Jam tiam ĝi havis organizitajn paroĥajn kaj ĉiujn diocezajn konsiliojn. Pro tio ĝi estis modelo al aliaj.

Dum la lastaj dek jaroj la situacio multe malboniĝis. Ĉar la milito en ĉi partoj produktis nekomprenemojn kaj malamikecon, la informpropagando pro tio kulpigis la Katolikan Eklezion kaj Papon. Esti katoliko en Jugoslavio hodiaŭ signifas esti neakceptita aŭ esti civitano de la dua rango. Oni ne povas paroli pri la publika agado de la Eklezio ĉe la ŝtataj informiloj, aŭ ĉe la privataj, ĉar la kroata minoritato ne estas agnoskita kiel minoritato. Hungaroj kaj slovakoj havas iom pli bonan pozicion ĝuste pro tiu rekono de la minoritato.

Kiam oni parolas pri nova evangelizado, oni agas tiel, kiel ili povas. Estas multaj plenkreskaj katekumenoj.

Ekzistas pastra seminariejo kaj klasika eklezia gimnazio. Ekzistas ankaŭ teologia-kateĥista instituto, kie oni instruas kateĥistojn. La kateĥistoj hodiaŭ estas gravaj en la vivo de la paroĥejoj, sed oni deziras esti pretaj, kiam oni iun tagon povos eniri la publikajn lernejojn per la kateĥizado.

Ĝenerale malpliiĝas la nombro de la monaĥaj kandidatoj kaj la monaĥinaj preskaŭ malaperis. En ĉi parto de Jugoslavio agas tri monaĥaj kaj kelkaj monaĥinaj komunumoj. Ili agas en paroĥejoj, sed ili ne agas en branĉoj de siaj ordenaj specializoj.

Fine oni povas diri, ke kompare kun aliaj eksjugoslaviaj landoj ĉi tie la situacio estas plej malfacila. Ĝi iom similas al la iama situacio en Albanio, tamen ne tiom severa kaj sen sangaj persekutadoj.

Slovenio

La Eklezion en Slovenio oni ofte riproĉas, ke ĝi okupiĝas pri politiko, sed tio estas pro ĝia aktiva kritikado de la situacio en eduksistemo kaj abortado. Kiam oni parolas pri edukado, ne temas nur pri la ideoj por plibonigo de la ĝenerala eduksistemo, sed ankaŭ por plenrajte publike en la lernejoj instrui kateĥizadon.

Okaze de la Granda Jubileo kaj ĉe la sojlo de la tria jarmilo la Katolika Eklezio en Slovenio organizas sian Sinodon. Ĝia celo estas interna pliprofundigo kaj plifortigo de la kredo, alia rilato al kristanismo, kompare kun la tradicia slovena rilato al la kredo, Eklezio kaj kristanismo. La moto de Sinodo estas “Elektu la vivon”.

La Papo dufoje vizitis Slovenion. La unuan fojon li vizitis Slovenion en la jaro 1996 (de la 16-a ĝis la 19-a de majo). Lia lasta vizito (la 19-an de septembro 1999, Maribor) rilatis al beatproklamo de la episkopo Anton Martin Slomšek. Li estis granda homo kaj li defendis la slovenan lingvon kaj slovenan kulturon kontraŭ germanismo. Danke al lia strebado kaj la beatproklamo la aprezo de la Katolika Eklezio en Slovenio pligrandiĝis.

Oni ĝenerale rekonis la strebadon de la Katolika Eklezio kaj ĝian zorgon por la slovenaj lingvo kaj kulturo kontraŭ la granda imperio.

La Katolika Eklezio en Slovenio tre suferis dum la komunisma reĝimo. Oni murdis 150 studentojn de teologio, en la malliberejoj estis 250 pastroj. Dum tiu periodo multe agis por la Eklezio la episkopo Vovka. Antaŭ nelonge komenciĝis la episkopa procedo por proklami lin beata.

Oni havas katolikan radion kaj kelkajn gazetojn: semajnajn kaj monatojn kaj tre bonan eldonejon.

Bosnio kaj Hercegovino

La Katolika Eklezio en Bosnio kaj Hercegovino multon suferis dum la lastaj jaroj. Pluraj preĝejoj estis detruitaj kaj kun la loka loĝantaro ankaŭ la pastroj kiel rifuĝintoj devis forlasi la domojn. ed kvankam la Eklezio suferis, en iuj lokoj restis kun la restinta loĝantaro ankaŭ la ekleziaj servantoj. Ĉefe restis la episkoparo. Ekz. en Banja Luka dum la tuta milito restis la episkopo Komarica. Tie oni organizis Caritas kaj ambulancon, kiu helpis al ĉiuj. Pro tio oni tre estimis lin. Ankaŭ la ĉefepiskopo kardinalo Puljić restis en Sarajevo.

Post la ebleco eliri el la blokitaj urboj ili tra la mondo prezentas, kiel suferis la popolojen Bosnio kaj Hercegovino. Ambaŭ pro sia heroeco dum la milito ricevis ne nur agnoskojn de simplaj homoj kaj politikistoj, sed ankaŭ valorajn pacpremiojn, kiujn ili pludonis por la renovigo de sia lando.

La Papo vizitis Sarajevon meze de aprilo 1997, kvankam lia vizito estis planita multe pli frue, la 9-an de septembro 1994, antaŭ la vizito al Zagrebo. Bedaŭrinde pro malsekureco la vojaĝo estis nuligita. La Papo celebris la Diservon en la kapelo en Castel Gandolfo jak tralegis la predikon preparitan por Sarajevo. La televidstacio rekte dissendis la Diservon al Sarajevo. La vizito okazis dum la ankoraŭ nepaca periodo en la lando. La internacia soldataro zorgis pri la sekureco de la Papo. Dum du tagoj sur la stratoj de Sarajevo salutis lin ne nur katolikoj el la urbo, sed ankaŭ tiuj venintaj el aliaj urboj de Bosnio kaj Hercegovino, Kroatio. Apud la katolikoj staris ankaŭ membroj de aliaj nacioj, kaj oni ofte povis aŭdi el iliaj buŝoj “Ni salutas nian Papon”. Kaj li alportis al Sarajevo kaj al la tuta loĝantaro de Bosnio kaj Hercegovino mesaĝon de la paco; fine de la Diservo li liberigis tri blankajn kolombojn.

La episkopoj de Bosnio kaj Hercegovino sojle de la Tria Jarcento pardonpetis ĉiujn, kiuj suferis pro ajna malbonaĵo farita de katolikoj, sed samtempe pardonas al ĉiuj.

Grava estas la agado de la Kroata Kultura Societo “Napredak”, kiu havas siajn filiojn en pluraj lokoj. Ili organizas diversajn kulturajn kaj ekonomiajn manifestaciojn kaj ankaŭ zorgas pri edukado, monsubteno de lernantoj kaj studentoj. En Bosnio kaj Hercegovino funkcias kelkaj katolikaj lernejaj centroj, kiujn vizitas ankaŭ nekatolikaj lernantoj. Komence de marto ĉiuj diocezoj organizis la jubilean pilgrimon al Romo.

al la indekso


 VIN, MARI´, MILFOJE NI SALUTAS

Laŭ "Tisíckráte pozdravujeme Tebe" tradukis sac. Jan Filip

  1. Vin, Mari´, milfoje ni salutas, / Naskintino de Di-infanet´! / Ornamaĵ´ de l´ tutĉiel´ Vi estas, / Vin adoras ĉiuj, Patrinet´. / Vi post Di´ plej eminenta estas, / via laŭd´, honoro ĉiam kreskas. / Ĉielanoj ĉiuj gloras Vin, / ĉe piedojn viajn ĵetas sin!
     

  2. Helpu ankaŭ nin, Patrino nia, / petas ĉiuj ni kun arda kor´, / rifuĝejo estas ŝirmo via, / al Vi apartenas la honor´. / Vin ni volas ĉiam kantlaŭdegi, / ĉiam vian nomon kantgloregi, / ĉar meritas tion via nom´, / ke ĝin gloru ĉiam ĉiu hom´!
     

  3. Kiu tutan gloron vian povas / en la mond´ esprimi per la vort´? / Tian gloron al Vi Filo donas, / ĉar Lin Vi plej amis ĝis la mort´. / Eĉ se ĉiu lango plej malmuta / laŭdon vian dirus en mond´ tuta, / ne sufiĉus tiu granda glor´, / por ke ĝusta estu la honor´!
     

  4. Al ikono via, Dipatrino, / petojn niajn meti volas ni; / gardu ĉiam nin, Dinaskintino, / kiam estos petegata Vi! / En mizer´, malĝoj´ kaj suferego / estu al ni ĉiam konsolego! / Estu Vi propetantin´ ĉe Di´, / estu ĉiam helpantin´ al ni!
     

  5. Kredon kaj esperon, amon donu, / la persiston en la virt´ ĝis mort´, / peston kaj militon, ah, forturnu, / helpu al ni en malĝoja sort´! / Kiam fine la Juĝont´ por juĝi / de ĉi-tie nin alvokos al si, / ho, Dinaskintin´, ho, Dipatrin´, / tiam estu Vi propetantin´!

al la indekso