Dio Benu numero 40-4/2000

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 53-A IKUE-KONGRESO KUN PILGRIMOJ DE JUBILEA JARO

Karaj gefratoj!

La Jaro de Granda Jubileo post nelonge malaperos. En historion enviciĝos ĉiuj nunjaraj aktivadoj de la esperantistoj, ankaŭ de ni, la katolikaj esperantistoj. En la rememoroj restos belegaj kaj ofte neripeteblaj travivaĵoj el la gravaj aranĝoj: el la IKUE-Tendaro en Sebranice, el renkontiĝo de ĉeĥaj kaj slovakaj katolikaj esperantistoj en Žilina kaj precipe el la 53-a IKUE-Kongreso-pilgrimo en Italio. Jes, multajn belajn momentojn donacis al ni Dio en la jubilea jaro. Ni ne forgesu danki al Li por tiuj donacoj kaj gracoj, precipe dum kristnaskaj festotagoj kaj dum lasta tago de la jaro, antaŭ enpaŝo en la novan jaron, novan jarcenton kaj novan jarmilon. Ni kune elpetu benojn por ĉiuj niaj aktivadoj, okazontaj estonte, ne nur do en la jaro 2001. Dio benu!

al la indekso
 


 KIEL NI KONGRESIS KAJ PILGRIMIS EN LA JUBILEA JARO 2000

El Olomouc al Rimini

En jubileaj jaroj la katolikaj esperantistoj ĉiam kongresadis en Romo. Nunjare, en la Jaro de Granda Jubileo 2000, ne estis realigebla okazigo de la IKUE-Kongreso rekte en Romo. Tial la 53-a Kongreso de IKUE okazis en itala urbo Rimini, en tre grava loko por la katolikaj esperantistoj, en paroĥo de sanktaj martiroj Johano kaj Paŭlo, kie paroĥestras la Honora Prezidanto de IKUE Sac. Duilio Magnani. La kongreso okazis en la tagoj de la 2-a ĝis la 7-a de septembro sub devizo: “Konvertiĝo kaj Sakramentoj”. Partoprenis ĝin ankaŭ 35 ĉeĥaj kaj 13 slovakaj gefratoj.

La 1-an de septembro ekvojaĝis posttagmeze perbuse parto de la ĉeĥaj kongresanoj el urbo Olomouc. Restantaj kongresantoj enbusiĝis en urboj Přerov kaj Brno, kiun la aŭtobuso atingis precize laŭplane. La forveturo el Brno malfruiĝis kaj dumvoje al slovakia ĉefurbo Bratislava la malfruiĝo ankoraŭ plilongiĝis. Ni atingis busan ĉefstacion en Bratislava kun duhora malfruiĝo. Feliĉe, la slovakaj gefratoj kun bona humoro kaj paciencemo atendis. Nu kaj el Bratislava ni jam povis komune ekvojaĝi direkte al aŭstria landlimo. Komence de la komuna vojaĝo ni preĝis la rozarian preĝon, por ke Dipatrino, la Virgulino Maria nin kaj ĉiujn kongresanojn ŝirmu dumvoje, por ke ĉiuj bonorde atingu kongreslokon - la urbon Rimini. La dumnokta vojaĝo tra aŭstria kaj itala teritorioj pasis tute senprobleme. Ĉirkaŭ la 10-a horo sabate matene ni atingis kongreslokon en ĉemara urboparto de Rimini, San Giuliano Mare. Bonvenigis nin paroĥestro Sac. Duilio Magnani - la Honora Prezidanto de IKUE. Ĉiuj ĉeĥaj kaj slovakaj kongresanoj estis loĝigitaj en Hotelo Villa de Anna, situanta nur kelkajn metrojn de la kongresloko, preskaŭ kontraŭ la preĝejo de sanktaj Johano kaj Paŭlo, kiun oni kiel mondan unikaĵon alinomas “Katedralo de la Esperantistoj”. Dumtage alvenadis kongresanoj el pluraj landoj. Ĝis la vespermanĝo do estis sufiĉe da libera tempo por postvojaĝa ripozo kaj por konatiĝo kun ĉirkaŭaĵo kaj precipe kun marbordo kaj refreŝiga marakvo. Rimini estas bela historia urbo, kie oni povas ankaŭ vidi historiajn objektojn el romia epoko, bedaŭrinde nemultajn, ĉar la urbo dum la Dua Mondmilito estis grandparte detruita. Vespere okazis komuna kantpreĝado, majstrece gvidita de Pastro Bernhard Eichkorn el Germanio.

Solena inaŭguro de la kongreso

Dimanĉe la 3-an de septembro je la 8,30 per Matenaj Laŭdoj okazis unua parto de la oficiala inaŭguro de la IKUE-jubilea pilgrimo. Dua parto okazis je la 9-a horo en Salono Espero. La solenan malfermon gvidis Prezidanto de IKUE D-ro Antonio de Salvo. La kongresanojn salutis ne nur reprezentantoj de apartaj landoj, sed ankaŭ reprezentanto de Vatikano D-ro Guzman Carriquiry, Vicsekretario de la Pontifika Konsilio de la Laikoj. Poste sekvis prelego de Pastro Lajos Kóbor el Hungario pri “La konvertiĝo”. Je la 11-a horo okazis kuncelebro de la Sankta Meso, kiun prezidis Lia Ekscelenco Johano Locatelli, emerita kaj eksa Episkopo de Rimini (partoprenintoj de la 48-a IKUE-Kongreso 1985 en Olomouc certe memoras lian ĉeeston tie). Kuncelebris la ĉeestantaj pastroj el 5 landoj. Dum posttagmeza kunsido de la italaj katolikaj esperantistoj UECI-anoj, la ceteraj kongresanoj eluzis favoran tempon por banado en la maro. Vespere okazis tre interesa kaj altnivela prelego pri Mortotuko de Jesuo fare de Prof. Emmanuela Marinelli, sindonologo kaj docento ĉe la Lumsa Universitato de Orvieto.

Laŭ spuroj de Sankta Francisko

Lunde la 4-an de septembro okazis tuttaga pilgrimo al Gubbio, Asizo kaj La Verna – al lokoj ligitaj kun vivo de Sankta Francisko. En malnova, historia montara urbeto el romia epoko Gubbio konserviĝis legendo, ke ĝuste tiuloke Sankta Francisko bridis la lupon. Post trarigardo de la urbo ni daŭrigis la vojaĝon al mondkonata pilgrimloko Asizo, kie okazis Sankta Meso por la kongresanoj. En Baziliko troviĝas tombo de Sankta Francisko. Unuan fojon mi vizitis tiun lokon kaj mi estis surprizita kaj ravita per la tuta ampleksa konstruaĵkomplekso. La granda tertremo antaŭ tri jaroj grave difektis multajn konstruaĵojn, ankaŭ la Bazilikon, kiu estas jam riparita, mankas ankoraŭ renovigo de la murpentraĵoj. Ekstere estas ankoraŭ videblaj multaj skafaldoj kun metiistoj, riparantaj la difektitajn konstruaĵojn.

Veturinte kelkajn kilometrojn malsupren, ni vizitis Bazilikon de Sankta Maria de la Anĝeloj, ene de kiu estas Kapelo de la Indulgenco “Porziuncola”. Post la tagmanĝo en apuda restoracio Il Cantiko okazis forveturo al La Verna, loko en sovaĝa montara naturo, kie troviĝas kaverno, en kiu Sankta Francisko ricevis stigmatojn.

Pilgrimo al Loreto

Sekvan tagon, t.e. marde la 5-an de septembro okazis duontaga pilgrimo al Loreto, ĉarma mondkonata Maria-pilgrimloko. En Baziliko estis kuncelebrita esperantlingva Sankta Meso. Tre interesa estis saluto de tiea Ĉefepiskopo Mons. Angelo Comastri, kiu en sia alparolo tre pozitive aludis rolon de Esperanto, kiel novan latinon en la Eklezio. Ene de Baziliko troviĝas la Nazareta Domo, kiun niaj pilgrimantoj kun preĝo kaj interna emocio trairis. Okaze de tiu ĉi jubilea pilgrimo de la esperantistoj oni eldonis belegan broŝuron pri Loreto ankaŭ en Esperanto.

La jubilea pilgrimo al Romo

Merkrede la 6-an de septembro okazis kulmino de nia pilgrimado - pilgrimo al Romo. Jam frumatene je la 3-a horo forveturis aŭtobusoj kun kongresanoj-pilgrimantoj direkte al Romo. Post atingo de Gianicolo - speciale pro Jubilea Jaro konstruita granda kelketaĝa busparkejo, ni iris al Placo de Sankta Petro, kie okazis ĝenerala merkreda aŭdienco de la Papo. Bedaŭrinde, la homamaso da pilgrimantoj permesis al ni vidi la Papon nur de malproksime, sed feliĉe ni povis vidi ĉion de proksime pere de granda ekrano, lokigita tuj antaŭ ni. La Sanktan Pordon de la Baziliko de Sankta Petro ni bedaŭrinde ne povis trairi, ĉar post la papa aŭdienco daŭras ĉiam kelkajn horojn, ol oni finordigos kaj la Bazilikon kaj la Placon de la Sankta Petro. El Vatikano ni devis forveturi al Baziliko de Sankta Paŭlo ekster la Muregoj. Je la 15-a horo ni trairis Sanktan Pordon de la Baziliko; en ĝia flanka kapelo okazis por ni kuncelebro de la Sankta Meso. Post trarigardo de la Baziliko kaj ceteraj belegaj vidindaĵoj ni enbusiĝis por revena vojaĝo al Rimini. Sed per tio ankoraŭ ne tute finiĝis nia pilgrimo al Romo. Ni haltis en tre interesa apudroma pilgrimloko de la Madono de Dia Amo, kie krom ne tro granda pilgrima preĝejo estas konstruita tute nova alia pilgrima preĝejo. Ĉu tiu ekstreme supermoderna preĝejo estas bela kaj levanta penson al Dio, tion devas prijuĝi individue ĉiu mem. Post vizito de sanktejoj en Asizo, Loreto kaj Romo, miaopinie ĝi certe estas bela, vidinda kaj vizitinda, sed pli konvena por koncertoj kaj aliaj aranĝoj ol por pia preĝado. Ŝajnas al mi, ke la konstrustilo kaj precipe fenestro-muroj ne koncentrigas menson al Dio, sed iom efikas malkoncentrige. Tio estas kompreneble mia tute privata opinio, kiu ĉe ĉiu unuopulo povas esti diferenca.

Denove en Rimini

Ĉar ni revenis el nia roma pilgrimo malfrue nokte, la ĵaŭda antaŭtagmezo la 7-an de septembro estis ripoztempo. Posttagmeze je la 16-a horo okazis Sankta Meso en preĝejo de nia kongresloko. Laŭplane devus okazi prelego de pastro Serhij Prudko el Ukrainio pri Eŭkaristio kaj post ĝi Sankta Meso en bizanca rito. Bedaŭrinde Sac. Prudko kun sia grupo ne venis al Rimini verŝajne pro vizaj problemoj.Vespere okazis recito de la Sankta Rozario sub gvido de frato Miloslav Šváček. Post ĝi okazis en kongresa salono frata agapo. Dum bela distra programo kun kantoj, la kongresanoj estis regalitaj per vino kaj regiona dolĉaĵo “ciambella”.

Solena fermo de la kongreso

Vendredo la 7-an de septembro estis do lasta kongresa tago. Solena fermo de la kongreso okazis en Covignano (monteto apud Rimini) en ĉarma pilgrima sanktejo de Sankta Maria de la Gracoj per kuncelebro de la Sankta Meso, kiel dankesprimo por belegaj kaj neforgeseblaj travivaĵoj kadre de la 53-a IKUE-Kongreso-pilgrimo. Post la Sankta Meso okazis sinkonsekro al la Senmakula Koro de V. Maria kaj fermo de la kongreso.

Lastan tagmanĝon en Hotelo Villa de Anna en Rimini ĉeestis ankaŭ nia karega kaj oferema frato kaj pastro Duilio Magnani. Post Dio apartenas niaj multmultaj dankoj precipe al li kaj al liaj paroĥanoj, kiuj denove disponigis la paroĥon por la kongreso de la katolikaj esperantistoj. Niaj dankegoj apartenas ankaŭ al Ĝenerala Sekretario de IKUE frato Carlo Sarandrea el Romo kaj al ceteraj italaj gefratoj, kiuj kontribuis al sukcesa okazigo de la kongreso kun pilgrimoj. Dio repagu, Dio benu vin!

Al la legantoj, kiuj persone ne partoprenis la kongreson, la bildetoj en Dio Benu iomete proksimigos belegan kaj en la mondo certe unikan preĝejon de sanktaj martiroj Johano kaj Paŭlo, kiun oni ankaŭ alinomas “Katedralo de la Esperantistoj”.

Miloslav Šváček

al la indekso
 


 MI VIN DANKAS, HO MIA SINJORO

TI RINGRAZIO, O MIO SIGNORE

  1. Mi Vin dankas, ho mia Sinjoro, / pro la aĵoj de l´ mondo kreita, / pro la vivo al ni ĝojdonita, / pro la amo ricevita de Vi. / Ref.: Haleluja, ho mia Sinjoro, / haleluja, ho Dio ĉiela. / Haleluja, ho mia Sinjoro, / haleluja, ho Dio ĉiela.
     

  2. Kiel pano de Vi disrompita / estis spike surkampe falĉita, / tiel Vi nin bonvolu kunigi / en mistika vera Korpo de Krist´. / Ref.: Haleluja ...
     

  3. Tiu amo fontanta de Dio / estu forto por ĉiuj gefratoj / kaj al mondo petanta la pacon / vian pacon donu ĉiam al ĝi. / Ref.: Haleluja ...

al la indekso
 


 TORINO - la dezirata celo de nia vojaĜO

Belegaj tagoj de la jubilea pilgrima kongreso finiĝis kaj ankaŭ buso kun la ĉeĥaj kaj slovakaj partoprenintoj ekveturis el Rimini norden. Nur mi restis tie ankoraŭ kelkajn tagojn por saniga ripozo ĉe la Adriatika Maro. Tie mi poste renkontiĝis kun miaj familianoj, kiuj dum tiuj tagoj ankaŭ libertempis en Italio. Ili estis mia dua filo Libor kun sia edzino kaj la filino Hana. Kia estis mia ĝojsurprizo, kiam ĉiuj anoncis al mi, ke ili dumvoje komune eklernis Esperanton. En Rimini ili jam provis sukcese uzi la lingvon, parolante kun nia kara Honora IKUE-Prezidanto Pastro Duilio Magnani.

Nia plua vojaĝo daŭrigis al San Marino, Bologna kaj Asti, sed fine al nia ĉefa pilgrima celo - TORINO. Mi devas atesti, ke mia longdaŭra sopiro estis viziti ĉi tiun faman urbon ligitan kun vivo de la eksterordinara sanktulo de nia moderna epoko, fondinto de la Salesana Kongregacio Don Bosco. Krome en la jubilea jaro 2000 oni aranĝis ĉi tie publikan ekspozicion de mondfama Torina mortotuko. Do, ambaŭ tiuj faktoj stimulis mian vojaĝdirekton komune kun la familianoj al la ĉefurbo de itala provinco Piemonte.

Ĉar ĉiu forta spirita travivaĵo ne povas resti nur privata havaĵo, do mi volas sciigi miajn impresojn ankaŭ al legantoj de DIO BENU.

Unue ni komencu priskribi iom viziton de la urbo mem. Torino havas pli ol unu milionon da loĝantoj. Ĝia karaktero tute ne similas al aliaj famaj italaj urboj, kiujn konas turistaro el la tuta mondo. La reto de stratoj estas strikte ortangula, sur larĝaj bulvardoj torentas seninterrompe multegaj aŭtomobiloj (en la urbo sidejas konata fabriko Fiat, do al du loĝantoj apartenas unu aŭtomobilo, ĉar preskaŭ ĉiuj familioj posedas du, multaj eĉ tri). Torino havis iam gravan historian rolon, tie ja rezidencis francdevena reĝa dinastio de Savoy, kies kastelo estas vizitinda precipe pro arte riĉegaj internaĵoj. Ĝi situas same kiel katedralo proksime de restaĵoj de la romia periodo en la urbocentro.

En Torino atendis nin kara itala amiko Armando, kun kiu mi ĉion priparolis jam dum la kongresaj tagoj. Poste ni renkontiĝis ankaŭ kun blinda samideano Luciano. Ambaŭ akompanis nin tra la urbo, kiel ili povis. Oni loĝigis nin en Esperanto-Centro, sidejo de tiea klubo.

La ĉefa celo de nia grupeto tamen estis la Katedralo de Sankta Johano Baptisto kun akompano de niaj afablaj IKUE-fratoj. Sed vizitantoj de la ekspozicio ne eniris rekte en la preĝejon. Ĝiaj aranĝantoj gvidis nin unue en longan koridoron speciale konstruitan en apuda parko, kies senco estis prepari homan menson por la kulmina travivaĵo. En la koridoro troviĝis do kelkaj artaj ekspoziciaĵoj kun bibliaj kaj historiaj motivoj. Nur poste oni enpaŝis malhelan internon de la katedralo, kie pendis tralumigita tuko, en kiu laŭ tradicio estis volvekovrita sankta korpo de nia Sinjoro Jesuo Kristo en la tombo. Impreso de tiu momento estas nepriskribebla. Stari tiel proksime al tia relikvaĵo, pri kies aŭtentikeco kredas multaj kristanoj eĉ sciencistoj, apartenas al nemeritaj privilegioj. Ĝi estas ekspoziciata nur malofte dum gravaj eventoj. Bone, ke ni ĉeestis jam antaŭvespere, kiam ne tro multaj vizitantoj venis, sed tamen post mallonga preĝo oni devis la lokon forlasi.

Apud la ĉefepiskopa preĝejo situas kapelo, en kiu oni konservis la mortotukon ĝis incendio antaŭ kelkaj jaroj, kiam heroe savis la relikvaĵon unu el fajroestingistoj. La venontan tagon ni trarigardis ceterajn la plej interesajn lokojn de la urbo, precipe Salesanan Centron en Valdocco, kiun fondis mem Don Bosco. Al ĝi dominantas impona preĝejo de la Virgulino Maria Helpantino, konstruigita ankaŭ de la sama sanktulo. Ni trarigardis malgrandan salesanan muzeon, kie oni povas vidi memoraĵojn je la vivo de Don Bosco, eĉ lian privatan ĉambron kun la lito, sur kiu li mortis post elĉerpiga merita laboro precipe por savo de junuloj. Feliĉe, ke nin gvidis tie fratulo slovako, iama misiisto en Hindio.

Riĉenhava restado en Torino por ni finiĝis kaj post kortuŝa adiaŭo kun niaj amikoj Armando kaj Luciano ni direktis nian aŭtomobilon al Lago Maggiore kaj trans Svislando kaj ĉarma landeto Liĥtenŝtejno hejmen. Eĉ pri niaj impresoj travivitaj tie dimanĉe en urbeto Balzers oni povus rakonti, sed tio estus jam nova ĉapitro. Certe nian fruktodonan pilgrimon ni ĉiuj longe rememoros.

Inĝ. Jan Kalný

al la indekso
 


 PRI NOVAJ TERGLOBANOJ KAJ RIĈULAJ PENTODEFIOJ

Prelego de frato Miroslav Smyčka la 20-an de aŭgusto en Žilina

Ni iom post iom konsideras (precipe tiuj, kiuj vivas en urbegoj), ke al nia socio apartenas ankaŭ homoj de aliaj haŭtkoloroj, venintaj de aliaj mondpartoj, el aliaj kulturaj sferoj (lingvaj kaj religiaj), kiujn ni lernas respekti kiel civitanojn samrajtajn kaj samvalorajn, kiuj havas rajton migri tra la tuta mondo kaj postuli ie ajn azilon aŭ sian novan vivmedion. Oni sekve nepre devas transiri al la koncepto de civitana socio, kaj ĉesi kiel eble rapide aserti aŭ nur konjekti, ke tiu aŭ tiu teritorio estas lando de ĉeĥoj, slovakoj, serboj, rusoj ks. La lasta jardeko cetere montris al ni, kien misgvidis la kontraŭbatalantajn popolojn ilia nacieca ŝovinismo, ekz. en Kosovo. (La iama albana minoritato plimultiĝis dum nura jarcento ĝis 90% de la tuta loĝantaro, kaj laŭ la demokratiaj principoj ĝi rajtis transpreni la regadon en tiu regiono. Sed serboj kontraŭstaris, ĉar Kosovo “ja estas historia parto de la serba regno”. Kaj ni spertis la konsekvencojn de tiu antagonismo). Sed la rilatoj ŝanĝiĝas kaj ni, simile (kie1 antaŭ ni tiuj serboj) devas kalkuli kun la prognozo, ke post nemultaj generacioj niaj romaoj nin nombre superos. Ankaŭ tiuj ĉi tute sekularaj, pragmataj supozoj nin trudas transvalorigi nian hereditan naciecan senton. Kaj laŭ la spirita rigardo ni kristanoj (jam baldaŭ du jarmilojn) estas devintaj konscii, ke la amo al la kunhomo (= proksimulo), al kiu nin gvidas Jesuo, estas amo al ĉiuj homoj de tiu ĉi mondo, do ne nur al niaj najbaroj (angla nocio por la kunhomo “neighbour” signifas homonime najbaron) aŭ al proksimaj niaj kunhomoj, kion ofertis la nocio “proksimulo”. Kaj la nocio “homo” aŭ “kunhomo” devas superi ĉiujn aliajn naciajn aŭ religiajn nomojn (ĉeĥo, kristano, katoliko) aŭ sociajn distingojn kiel “prezidento, reĝo, papo” ktp. Kaj nur la “senlima” amo al la kunhomo estas vera kaj pura kristaneca amo; ĉiuj aliaj amoj estas sentoj iom pli aŭ malpli egoismaj, do en certa rilato al nia EGO = mi. Regas ilin ligoj familiaj, tribaj, rasaj, lingvaj, konfesiaj, kulturtradiciaj, tavolaj kaj pluraj aliaj. Eĉ ni, esperantistoj fariĝis kvazaŭ frateca socia fenomeno, preta profiti el sia aparteco. Tio ĉi, ĉu ne vere, estis aŭ estas idealo (aŭ “stato konvena”) al tiel nomataj “raŭmistoj” (laŭ la junulara manifesto el finna urbo Raŭmo), kontraste al t.n. “finvenkistoj”, kiuj volas fari ILON - ilon de tuthomara interkompreniĝo kaj proksimiĝo. Kaj se ni celas al estonta mondcivitanareco (aŭ laŭ Zamenhof “homaraneco”), ni samtempe atendas, ke enkonduko de internacia neŭtrala lingvo (ekz. en Eŭropa Federacio) garantios la transvivadon de naciaj kulturoj, kaj ke tiam ni komunikos laŭ Komenio “hejme nacie kaj ekstere internacie”.

Sed ion alian mi volus nun tuŝi. Nome la demandon de homa konscienco. Mi mem havas konsciencriproĉojn kaj rilate al miaj gepatroj kaj rilate al miaj gefiloj, ke mi multon neglektis kaj preterpasis, kio ne plu aŭ apenaŭ estas korektebla, kaj ju pli mi proksimiĝas al la normala vivofino, des pli la riproĉoj kreskas kaj plivastiĝas. La sento de interhoma solidareco aŭ kristana amo al la kunhomo - ambaŭ nocioj havas la saman celon - vekas en mi socian respondecon ne nur pri niaj handikapitaj kaj suferantaj samlandanoj (pro malsato oni ĉe ni feliĉe ne mortas), sed ĉiam pli pri la malsatantaj kaj pro pereigaj malsanoj suferantaj kunhomoj en aliaj mondpartoj, kaj precipe nun en Afriko. La nocioj “riĉulo” kaj “malriĉulo” estas nocioj reciproke relativaj kaj ni en Eŭropo estas sendube “riĉuloj” rilate al tiuj, kiuj vivaĉas en Etiopio, Mozambiko, Sierra Leone kaj aliloke sur nigra kontinento. (Kaj jen do la averto de Jesuo pri “la kamelo kaj la kudriltrueto"!). Rilate al tiuj mizeruloj, luktantaj kun malsatpesto, ni ĉiuj estas diboĉuloj kaj disipuloj! Ĉu vere niaj humanaj organizoj kaj same niaj kristanaj eklezioj sufiĉe laŭte kaj insiste instigas al helpo?! La kontaktnumerojn al UNICEF, organizo helpanta al mortantaj infanoj en Afriko maloftege videblas. (Kaj samtempe oni elspezas milionojn al diversaj luksaj solenaĵoj kaj festenoj kaj al piroteknikaj lumludaj festoj, al “steloj” de filmoj kaj muzikspektakloj aŭ al sportkonkursoj kaj matĉoj, anstataŭ ilin uzi por la helpo kontraŭ malsatpesto kaj epidemioj, inkluzive de AIDS (pri tiu ĉi virusa epidemio oni ofte superstiĉe opinias, eble pro tio, ke ĝi iom mistere en la 70-aj jaroj aperis, ke ĝi estas “bato de Dio”, kvazaŭ tiu biblia en Sodoma kaj Gomora, kaj sekve, ke oni ne rajtas kontraŭstari Dian koleron kaj punon helpante al la viktimoj de ili). Tio certe ne koincidas kun la koncepto de Sankta Patro kaj Vatikano. Ĉiuj homoj estas ja niaj kunhomoj, do ankaŭ pekuloj kaj krimuloj, kiuj pentas en la arestejoj aŭ revenas el ili inter nin. “Kiu estas sen kulpo, ĵetu sur ilin la ŝtonojn!”, estus diranta certe Jesuo ankaŭ pri tiuj per AIDS mortkondamnitoj. Do, nia monhelpo por havigi kuracilojn direktiĝu ankaŭ al ili. (Pluraj ĉe ni trovas elparolon por sia rifuzo kontribui, ke “apenaŭ tiuj donacoj trovadas la ĝustan celon”. Tamen tiaj organizoj kiel Katolika Karitato, Ruĝa Kruco aŭ UNICEF pro siaj multjaraj agadoj certe jam gajnis firman fidindecon.) Do, ni malfermu niajn korojn kaj helpu, kaj instigu helpi al niaj malproksimaj kunhomoj, kvazaŭ al Kristo, portanta la krucon supren sur sia lasta vojo. “Kompatu, Sinjoro, al mi pentanta” - tiel mi volas kante preĝi kun la komponisto Stradella, kiu tiel emociege petis in-dulgon de Sinjoro por ne esti kondamnita suferi en eterna infera fajro sekve de Lia rigora juĝo. Kaj se Li do proklamis: “Mizerikordon mi volas, ne oferojn!”, mi jam kapablas indukti la rimedojn de mia pentofarado.

al la indekso
 


 La Preĝejo kaj Monaĥejo en Maria-Radna en Rumanio

En la sudokcidenta parto de nia lando troviĝas la urbo Arad proksime de la hungara landlimo. Ĉirkaŭ 35 km de tiu urbo jam en la foraj tempoj troviĝis la urbetoj Lipova (nun banloko) kaj Radna, kiujn disigas nur la rivero Mures. En la XVI-a jarcento la lokoj apartenis al Hungario, kiu estis okupita de turkoj.

Kiam la turkoj en la jaro 1552 okupis urbon Lipova, la franciskanaj fratoj rifuĝis trans la riveron Mures, kaj tie ili konstruis kapelon el ligno. En la jaro 1668 iu 80-jara maljunulo el Bosnio Georgo Vrichonossa aŭ Virchnosa donacis al preĝejo en Radna simplan pentraĵon faritan sur la papero, kiu prezentis la Dipatrinon kun Jesuo sidanta sur ŝia dekstra brako. Li aĉetis la bildon de iu itala vaga komercisto.

En la jaro 1691 la lando estis grandparte liberigita el turka jugo, tamen sultano Mustapha reokupis Lipova kaj ankaŭ Radna, kie kun granda krueleco prirabis la preĝejon kaj bruligis ĝin. Sed kiam la preĝejo tute forbruliĝis, la bildon kun la Sankta Virgulino, kvankam ĝi estis pentrita sur brulema materialo, oni trovis nedifektitan en varmega cindro.

Sed Dio punis sammaniere la malbonajn turkojn, kiamaniere ili bruligis la preĝejon. Tuj, kiam la preĝejo komencis flami, la ardantaj ŝindoj, kvankam estis senventa vetero, flugis trans la rivero Mures en la kampadejon de turkoj, eĉ iliaj vestoj bruliĝis, multaj pereis, aliaj fuĝis, sed la fajro ne ĉesis, ĝis kiam ili ne trovis la kulpulon, kiu bruligis la preĝejon. Oni ekzekutis lin kaj la fajro tuj ĉesis.

En la sama periodo okazis, ke la turkoj denove volis ataki la preĝejon.Unu el la turkoj sentis kvazaŭ senvideblan manon, kiu haltis lin. Lia ĉevalo ne povis iri, enprofundiĝis ĝia hufofero en iun rokon, kaj restis tie, ĝis la turko pripentis sian kulpon. La ŝtonon kun la hufofer-signo de la ĉevalo oni konservis en la muro de maldekstra parto de la preĝejo.

La nunan grandan preĝejon oni komencis konstrui inter la jaroj 1756-1767 barokstile kun du turoj. Samtempe oni konstruis ankaŭ la monaĥejon. La 9-an de junio 1767 kun granda procesio oni transportis la pentraĵon en la novan preĝejon. Tiel iĝis Maria-Radna, fama pilgrimloko, kien venas dum la jaro miloj da homoj.

Laŭ malnova libro “Maria-Radna kaj la Historio de la Bildo de Sankta Maria”, eldonita en la jaro 1902, prilaboris por Dio Benu Irene Szűcs, Oradea, Rumanio.

al la indekso
 


 KREDO KAJ KRISTANISMO EN HUNGARIO

Sac. Lajos Kóbor, Pereszteg, Hungario

Prelego prezentita la 20-an de majo 2000 kadre de Tago de Prelegoj kaj Diskutoj en České Budějovice, Ĉeĥio

Oni parolas pri la 40 jaroj de la komunista reĝimo, sed se ni volus vere vidi la kaŭzojn, kiuj respondas je la nunaj demandoj, ni ne povas preterrigardi tiujn suferojn, kiuj komenciĝis jam antaŭ la germana invado: Diskriminado de la judoj, transportado de la minoritataj germanoj el Hungario kaj la minoritataj hungaroj el Slovakio. Miloj estis deportitaj je "malinki robot" por jardekoj al Siberio, kaj nur tre malmultaj hejmen revenis. Ili ne rajtis paroli pri la travivitaj suferoj.

Multaj familioj estis disrompitaj, multaj en malliberejoj, eĉ murditaj. Kiuj tamen vivis kaj laboris libere, baldaŭ devis sperti, ke la dispartigita grandbieno nur ĝis tiam povis resti ilia propraĵo, se ili jam aĉetis brutaron, ilaron. Poste ili devis "propravole" doni ĉion al la Agrikultura Kooperativo.

Kvankam en jaro 1947 la voĉdonadon gajnis per 57,7 procentoj partio de la Sendependaj Etbienuloj kaj nur la restaĵon posedis la komunista, socialista kaj la agrikultura partioj, tamen oni devis estigi koalician regadon, je sovjeta premo. La enlandafera ministro estis komunista homo ĝis la sekvonta balotado. La polico kolektis tiujn politikistojn, kiuj ne plaĉis, kaj post 3 jaroj, kiam venis la nova Konstitucio, la komunistoj jam kapablis akiri la plimulton, sed nur tiel, ke oni deprenis la balotrajton de tiuj, kiuj estis rigardataj kiel klaskontraŭloj.

Kiam la komunista partio alprenis la tutan potencon kaj la ateismo ekiris sian vojon, la komunistoj dispelis la monaĥojn kaj monaĥinojn, multajn enkarcerigis. En jaro 1948 la ekleziaj lernejoj estis ŝtatigitaj. La partio komencis fortan kampanjon kontraŭ la instruado de religio. Unue oni ĉesigis la devigan instruadon. En 1951 la gepatroj devis anonci siajn infanojn por la instruado de religio. Estis ebleco dum du duontagoj posttagmeze, kaj antaŭtagmeze, precize ĝis la 13-a horo. Intertempe la gepatroj estis ĝenataj de la kontraŭreligia propagando fare de la pedagogoj. En jaroj 1974-75 nur 7% de la gelernantoj vizitis la instruadon de religio en la elementaj lernejoj. En la gimnazioj tute ĉesiĝis, ĉar neniu pro la timo estis enskribita. En la elementa lernejo preskaŭ estis ne eble plu lerni, se iu "apogis la klerikalan reakcion". En jaro 1951 la reĝimo devigis la episkoparon subskribi konsenton (spite de Romo), surbaze de kiu estis redonitaj al la eklezio 8 gimnazioj (krome unu al judoj, unu al la reformita eklezio).Pro diversaj elpensitaj kaŭzoj multaj pastroj kaj pastoroj estis enkarcerigitaj. 4500 monaĥoj devis forlasi la instruadon.

Intertempe (kiel mi jam menciis) ankaŭ la kolektivigado "ŝokis" la loĝantaron. Oni devigis ilin ĉion doni al la Agrikultura Kooperativo, ilaron, brutaron, eĉ konstruaĵon. Ili restis preskaŭ tute sen havaĵo. Ĉi tiuj premisoj kaŭzis malboniĝon de la virtoj. Tiuj direktis laboron en la komunumoj, kiuj antaŭe estis eble servistoj. El la centro oni donis la ordonojn, kion kaj kiom ili produktu, eĉ se tiu regiono estis tute maltaŭga je plenumo de tiuj planoj. La homoj rekompencis sin el la havaĵo de la kooperativo.

Ĉiuj sciis pri tio, ke la homoj "ŝtelas, kion eblas", sed oni preterrigardis, ĝis kiam ili silentis. La instruisto diris al la knabetoj, ke la socialista produktado estas multe pli bona ol la antaŭa. La knaboj demandis: “Sed ho, kiel povas esti, ke ni fartas multe pli bone, se nun ni malsatas”. Kaj nun la instruisto petdemandas la infanojn: “Kion diris via paĉjo?” En la sekvonta tago la polico forportis la patron. Tiel la patroj jam ne kuraĝis diri al la geknaboj, kio okazas kaj pro kio. La instruisto diras: “Viaj gepatroj estas hipokrituloj, ili vizitas la preĝejon kaj samtempe ŝtelas”. Se la knabo demandis, la gepatroj ne kuraĝis respondi. Tiel ili sukcesis starigi la gepatrojn kontraŭ la geknaboj.

La gepatroj ne povis defendi siajn opiniojn pri la aferoj, ĉar la gelernantoj estis jam edukitaj kontraŭ la konvinko de la gepatroj. Tiun situacion plu malbonigis la tiel nomataj Popolaj Kolegioj. Oni akceptis la geknabojn de la kamparanoj kaj laboristoj en la kolegioj, kie ili ricevis tutan senpagan prizorgon, ili povis lerni, ricevi ateston de matureco, eĉ universitatan diplomon. Ili atingis multe pli altan nivelon de la scio ol iliaj gepatroj, sed jam estis edukitaj je ateistoj kaj la gepatroj ne plu kapablis diskuti kun ili. Tiel povis okazi, ke la filoj kaj nepoj jam iĝis tute senkreduloj. Simile okazis ankaŭ en la urboj.

Sed la plej grava atako (oni diris: venko) kontraŭ la eklezio estis la akuzo kontraŭ Kardinalo Mindszenty. Multaj devis atesti kontraŭ li, subskribante leterojn, en kiuj ili kondamnis lin. Kiuj tion ne faris, estis stampitaj kiel malamikoj de la socialismo.

Kiam la rusaj taĉmentoj en jaro 1956 nuligis la revolucion, komenciĝis la erao de Kadar. Oni nomas ĝin mola diktaturo. Tamen multaj suferis en malliberejoj, multaj simple malaperis, multaj mortkondamnite, eĉ pastroj mortigitaj en nekonataj cirkonstancoj. La propagando parolis pri libereco, sed oni ne rajtis libere paroli, nur kion la komunista partio permesis. Kiuj hejmenvenis el Siberio, el la punlaborkampoj, ili ne rajtis paroli pri la travivitaj suferoj.

La junularo estis instruata laŭ la ateisma ideologio (kontraŭ la religio). En multaj familioj tamen estis gardata la kredo. La eklezioj rajtis labori nur inter la muroj de la preĝejoj. En vilaĝoj iom estis pli bone. Mi instruis en lernejo en la lastaj horoj, aŭ aparte posttagmeze. Tri infanoj, kies patro havis ŝtatan oficon kaj ne povis enskribigi ilin, tamen partoprenis la instruadon de religio. La ŝtata lernejkontrolisto envenis la klasĉambron, kontrolis la liston, kaj estis mia kulpo, ke mi ne forsendis ilin. Kompreneble baldaŭ mi estis translokigita al alia paroĥejo, kies paroĥestro provis min eduki je obeo al la ŝtato. En tiu urbo estis instruado de religio nur en la preĝejo sabate posttagmeze. Estis entute 5 geknaboj.

Tiu afero por mi ne estis kontentiga, kaj rigardante la matrikulon, mi skribis la nomojn de tiuj geknaboj, kiuj estis baptitaj antaŭ 6-7 jaroj. Mi vizitis la familiojn, el kiuj kelkaj akceptis mian inviton, sed multaj diris, ke ilin ne interesas plu afero. Tamen post tri monatoj jam ĉeestis la instruadon de religio 70 geknaboj, eĉ mi devis fari grupon ankaŭ antaŭtagmeze. Kiam la paroĥestro sciiĝis pri granda nombro de la infanoj, li atentigis min, ke la propagando kaj mia vizito de la loĝejoj estas kontraŭleĝa. Kaj vere, tiel li ne povis akiri pli novajn meritojn en la t. n. Pacmovado, ĉar li ne sukcesis min konvinki pri la “bona konduto”.

Sed eĉ en tiaj cirkonstancoj estis pastroj, kiuj kunvokis gejunulojn, kune faris ekskursojn, aranĝis spirit-ekzercojn. Ankaŭ ili estis suspektataj kaj ofte invitis ilin la polico. Tamen spite de tiaj malfacilaĵoj estis religiemaj, eĉ heroaj familioj. Mi konis instruistajn geedzojn, kiuj ĉiudimanĉe iris perbicikle partopreni Sanktan Meson al la kvara vilaĝo. Kaj hejme, en la familio estis komuna preĝo. Estis instruisto, kiu devis forlasi la instruadon pro sia kredo, kvankam li havis 7 infanojn, li iris permane labori ĉe la fervojo. Tiuj estas nur kelkaj ekzemploj por klarigi la tiaman epokon.

Plenkreskis tutaj generacioj, kies religia kono estas tre malgranda aŭ nula. Multaj ricevis instruadon dum tri monatoj antaŭ la unua Sankta Komunio, kaj dum unu monato antaŭ la konfirmacio. Nu, ekzistis 2 katolikaj semajngazetoj. Sed unu apartenis al la pastra pacmovado, kunlaboranta kun komunista reĝimo. Tre malofte oni eldonis religiajn librojn por montri al eksterlando, kiom granda estas la religia libereco en la lando. Tamen, se la kredo de la gepatroj estis forta kaj konvinkanta kaj pastroj spite de la timigaj malfacilaĵoj semis la kredon, tie sub la pezaj premoj, kiel la palmoarboj, kreskis la ĝermoj.

En tio, ke en 1989 finiĝis la komunista reĝimo, havis rolon mem la reĝimo. Oni povus diri simple: ĝi bankrotis! Sed la ŝuldo restis kaj restas - 22 miliardoj da dolaroj. Oni povis vivelteni dum jaroj la situacion nur pere de pruntoj. Oni diras, ke triono de la dolaroj “ruliĝis al Moskvo", la dua triono en la poŝojn de la ĉefkomunistoj, la tria triono por la bona vivnivelo de la popolo. Ĉar estis ankaŭ nun sufiĉe: "Panem et circenses", manĝaĵo multekosta kaj amuzadoj, kiam ili antaŭvidis, ke sekvos ŝanĝoj, por savi la bankrotintajn agrikulturajn kooperativojn, la estroj vendis partojn de la bienoj kaj de la maŝinaro malmultekoste (al si mem, aŭ reciproke unu al la alia). Finfine, kio restis, tion oni disdonis. Do tiel ekestiĝis la unuaj kapitalistoj. Grandparte en gravaj postenoj ankaŭ nun sidas la samaj antaŭaj personoj, nur eble la koloro de la kravato ŝanĝiĝis.

Nuntempe estas granda problemo, ke la maldekstra komunista propagando tiel montras la pasintajn jardekojn, ke en la ŝtato gvidata de la komunista partio estis bona vivnivelo, sed ili ne parolas pri la prunteprenitaj miliardoj, kaj tio multajn homojn povas erarigi.

Kiel mi jam menciis, tiam ni ricevis 22 miliardojn da dolaroj, kaj ni vivis bone, sed pro tio nun ni devas mizeri. Ĝis nun ni jam pagis kiel rentumon 63 miliardojn da dolaroj, sed ŝajnas, ke ni eĉ nur la rentumojn ne kapablos pagi, kaj la ŝuldo ne malreskas, sed pli kreskos. Kvazaŭ ne eblus elvolviĝi, precipe ne per tiu demagogio, kiun la maldekstra propagando faras.

Tion tre bone karakterizas la striko de la fervojistoj en februaro. La fervojistoj strikis kontraŭ si mem. La rezulto finfine estis preskaŭ nulo, sed kaŭzis grandan malgajon. La striko estas senjusta kaj senmorala. Ĉu ambaŭ flankoj ne havas specialistojn, kiuj povus severe pritrakti la aferojn kaj problemojn?!

Kaj se ili ne povus solvi la aferojn, decidu la tribunalo. Oni volis, kiel okaze de la taksi-blokado en tempo de ministro-prezidanto Antal, sed nun ne sukcesis.

Ankaŭ por la pedagogoj, por la sanitaro, por preskaŭ ĉio mankas la mono. Kaj la situacion nur grandigis la katastrofoj, inundoj kaj antaŭ kelkaj monatoj la cianinfekto, kiu venis el Rumanio, ĉar ĉe iu orfabriko difektiĝis iu ujo kaj granda kvanto da ciano venis en la riveron Tibisko, kaj pro tio la tuta vivantaro de la rivero mortis.

Ni donas helpon ankaŭ al la hungaroj en Rumanio, precipe en regiono de Transilvanio, kie vivas multaj hungaroj, kaj ankaŭ en Ukrainio. Ni liberigas de la pontruinoj la Danubon en la iama Jugoslavio ktp. Ja ĉio bezonas monon!

En la demokratia respubliko kompreneble devas esti pluralismo, kaj vera libereco de la eklezioj. La eklezioj petis kaj parte jam ricevis la forprenitajn lernejojn, hospitalojn, sed ne tute, nur eble post dek jaroj. Estas homoj, kiuj laŭeble klopodas bremsi la funkciadon de la ekleziaj instancoj.

Nu, ankaŭ en la eklezioj, pli bone dirite inter la pastraro estas ankoraŭ restaĵo de la pasinteco. Kiuj servis la komunistan reĝimon, kiel aktivaj pacpastroj, ili ankaŭ nun sen pardonpeto gardis la postenon. Iu altrangulo ne faris viziton al la iama ĉefministro Jozef Antal, sed faris tion poste al Gyula Horn.

Kvankam la situacio ŝanĝiĝis, grandparte la pedagogoj ankaŭ nun estas senreligiemaj, ĉar en la antaŭa reĝimo al la pedagogia altlernejo povis iri nur ateistaj gejunuloj (nur tre rare kredanto). Sed ankaŭ inter ili troviĝas bonvolemaj homoj. Nun la situacio de instruado de religio ĉefe dependas de la direktoro. Se li estas bonvolema, ni povas instrui normale. Sed se tiu havas ankoraŭ la marksisman ideon, li faras multajn malagrablaĵojn.

Unu metodo de la komunista reedukado estis nuligi la gepatran kaj eklezian aŭtoritaton. Tiu tiom sukcesis, ke nun jam neniu havas aŭtoritaton, nur la brutaleco kaj la mono. El tio rezultis, ke la juro kaj la moralo tute disiĝis.

Tion montras la granda nombro de la abortoj. Oni nomas leĝon “Embriodefenda leĝo”, sed ĝi 90%-e parolas pri la ebleco de la aborto. 70 mil en la pasinta jaro. Oni lasas la decidon je la patrino. Granda parto de la politikistoj ne ricevis religian instruon kaj moralan edukon. Laŭ la liberala pensmaniero, kvazaŭ la kono de la bono jam faras la homojn bonaj.

En la animoj de la homoj restis la moralaj ruinoj. Pri kio la medioj laŭte parolas, tion oni akceptas sen kritiko. La grandparto de la homoj dekutimiĝis de la memstaraj decidoj pri la veraj valoroj. La televido estas plena de brutalecoj, la senmoleco aperas kiel "moderneco". Al kiuj tio utilas?! La junularo kreskas sen idealoj, sen noblaj celoj. Ili volas vivi nur por la nuno. Se okazas grava murdo, la sama televido lavas siajn manojn, kaj bedaŭras pri la afero, nur ne konfesas, ke ĝi mem semas la agresemon. Mem la krimulo citas la titolon de la filmo, el kiu li prenis la ideon kaj la ekzemplon. La vorto de la eklezioj ne povas neŭtraligi tiom grandan torenton de la liberalismo.

La transdonon de la kredo tre malfaciligas la televido, el kies influo eĉ la religiemaj familioj tre malfacile kapablas liberiĝi. Esploroj montras, ke inter la geedzoj preskaŭ ne estas babiladoj, tie la gepatroj ne povas transdoni siajn vivkonceptojn al la infanoj. La geknaboj edukiĝas sur la mamoj de la televido.

Estas multaj la tiel nomataj televid-idiotoj, kiuj pensas kiel la televido, ne havas propran opinion. Tute alkutimiĝas al la sceno montrita de la televido.

Sed tamen en la ekleziaj lernejoj, en ekleziaj malsanulejoj, kie aŭ monaĥoj, monaĥinoj aŭ civiluloj laboras, jam vidiĝas esperflamoj. Oni vole-nevole devas agnoski tiun amon, kiun portis sur la teron Jesuo Kristo.

Nun estas, kiel oni diras, la kulturo de la morto. Alkoholismo, nikotino, drogoj. Kiom falsa senkulpigo, se ili skribas sur la cigared-skatolo, ke ĝi estas veneno, tamen la profito diktas plian produktadon de la tabako. En la raportaĵoj oni per fajfo forviŝas la fivortojn, sed en la teatraj prezentadoj ni ĉiuj povas ilin aŭdi.

Ne la vero gravas, sed la "juro". La juro, kiun fabrikis la homo, tiu homo, kiun gvidas ne la eternaj valoroj, sed lia propra momenta gajno. Oni diras, ke ankoraŭ ne okazis la ŝanĝo de la reĝimo, nur tiom, ke antaŭe diktis la komunista partio, nun la mono de la kapitalistoj. Mi povus longe citi la strangajn kontraŭdirojn de la juro, kiu ofte favoras al la krimulo.

Antaŭ du jaroj preskaŭ la tuta lando parolis pri la afero de la knabino el vilaĝo Dávod. La 13-jara knabino gravediĝis. Amikinoj kaj ankaŭ ŝi mem parolis pri tio al la pastro. La pastro pere de helpo de Asocio Alfa volis savi la embrion. Kaj komence ankaŭ la knabino konsentis. Sed poste la gepatroj volis la aborton. Nu finfine okazis la aborto. Poste la gepatroj akuzis la pastron, ke li ofendis la personan rajton de la knabino, pri kiu rajtas decidi nur la gepatroj. La tribunalo verdiktis: punis la pastron je 300.000 forintoj, kaj devigis pardonpeti la familion. Nu, la pastro ne pardonpetos, ĉar tio estas kontraŭ lia animkonvinko, por kiu tamen pledas ankaŭ la juro.

La nuna registraro estas en bonaj rilatoj al la eklezioj, agnoskas iliajn valorojn. Estas redonitaj ekleziaj lernejoj, al kiuj estas tri- aŭ kvaroblaj anonciĝantoj, ol ili povas akcepti. La nivelo de la instruado kaj la konduto de la gelernantoj estas elstaraj. La eklezioj havas grandan rolon ankaŭ en la prizorgado de la malsanuloj kaj senhejmuloj. La nuna registaro pagas la katekistojn kaj ankaŭ la ekleziaj lernejoj ricevas la saman porkapan sumon, kiel la ŝtataj lernejoj; ja ankaŭ en tiuj lernejoj studas la estontaj inĝenieroj, kuracistoj, artistoj. Sed la kontraŭloj, restaĵo de la komunista reĝimo kaj la liberpensuloj, kiel ĉiam kontaŭdiras, bremsas, kritikas (ili permesas eklezian lernejon nur, se la vilaĝo havas ankaŭ t. n. neŭtralan lernejon, por ke la nereligiemaj gepatroj povu defendi siajn bebojn kontraŭ la religia influo). Se en la eklezioj okazas ia homa malbonaĵo, ili tuj klopodas ataki en gazetoj.

Se iu rabis, estis skribita nur laŭ inicialoj de la nomo, sed ili skribis la tutan nomon de pastro, kvankam la tribunalo ankoraŭ nenion decidis, ili skribis la nomon kun grandaj literoj antaŭ la artikolo.

Kiam la Sankta Krono estis transportita el la muzeo en la Parlamenton, la maldekstruloj kun laŭtaj vortoj parolis pri la reveno de la antaŭmilita reĝimo.

Bedaŭrinde estas tiaj la leĝoj, ke la leĝo ofte kvazaŭ pardonpetas la krimulojn, ke devis ĉeesti tie polico, kiu malhelpis ilian laboron kaj bremsis ilin en la libera rifuĝo. En iu vilaĝo la estraro decidis, ke la cigana minoritato ricevos apogon, se ili faros ordon en siaj ĝardenoj. Sed la t. n. Ombusman protestis: la vilaĝestraro ne rajtas tion peti, ĉar tio estas diskriminado.

La ĵudo-instruisto Verebes iris en parko kun sia edzino, kiam 3 personoj atakis la edzion, la ĵudisto kompreneble per kelkaj movoj disbatis la atakantojn, sed rompiĝis la mano de unu el ili. Tiu viro akuzis la ĵudiston, kaj la unuagrada verdikto estis: la ĵudisto sian profesian povon uzis ne por la sporto, sed por la privata bono. Ne la vero, sed la juro estas la grava!!!

Kiuj la juĝkapablon detruis, tiuj ankaŭ nun vivas, kaj agas.

Inter la t.n. historiaj eklezioj estas bona la ekumena kunlaboro. En evangelianaj lernejoj studas ankaŭ katolikaj studentoj, kaj male. Religion ĉiu povas studi de propraj katekistoj. Ĉe la kalvinanoj estas iom da sindeteno. En la vivo de la eklezioj tamen komencis kreski novaj plantidoj. En la katolika eklezio finfine alvenis la aero de la Dua Vatikana Koncilio. Komencis disvastiĝi diversaj spiritmovadoj, kiuj antaŭe estis rigardataj kvazaŭ sektaj grupoj (Novkatekumenoj, Fokolare, Kurzilo, Schönstatt, Karizmatikoj kaj Maltanoj). Tamen estas episkopoj, kiuj sindetenas de ili. Estas tiuj, kiuj klopodas vivigi la iamajn religiajn kutimojn. Oni aranĝas pilgrimadojn al diversaj pilgrimlokoj per aŭtobusoj (t. n. sanktajn ekskursojn). Sed ties ĉirkaŭaĵo ofte tute ne montras pian medion, plie ĝi estas sankta merkato, kelkaj preĝas, aliaj vagadas inter la vendotendoj, nur Jesuo mankas kun la ŝnuroj, kiujn li havis en la templo de Jerusalemo. Nu vere, granda parto de la kredantoj estas maljunaj, kiuj preferas la antikvajn kutimojn, sed tiu metodo tute ne plaĉas al la junularo, kiu serĉas la veran spiritan travivaĵon. Sed jam estas ankaŭ episkopoj, kiuj ne hontas ĉeesti la kunvenojn de la gejunuloj kaj partoprenas, eĉ estras la novajn spiritajn movadojn.

Bonan eblecon donas por la nova evangelizado la fakto, ke la nuna mondo edukas amashomojn, sed ne alparolas la unuopajn homojn, kvankam ili bezonus la personajn zorgadojn. En la evangelio Dio vokas ilin al la savo. Esperon donas la malgrandaj komunumoj (eklezietoj), partoj en la granda eklezio, kiuj pli kaj pli disvastiĝas. Estas tiuj, kiuj jam komprenis, ke la personaj kontaktoj, prizorgadoj tre gravas. Estas tiuj, kiuj ankoraŭ sindetenas (malinklinas), ĉar ili renkontis negativ-ekzemplojn, ja ĉie oni povas trovi ankaŭ ekstremajn homojn. Se en la komunumo estas homo ekstrema, tio tre malbonan ekzemplon povas doni pri la komunumo.

Por la estonteco donas grandan esperon, ke multloke estas grupoj, kiuj prepariĝas al la konfirmacio, al la bapto, kiuj iam pro diversaj kaŭzoj ne povis tiujn ricevi. Tio instigis la Hungaran Episkoparon enkonduki la katekumenaton, kiu donas grandan helpon por la konvertiĝo de la venontaj generacioj. Tiu ankaŭ al la katolikaj kredantoj konsciigos, ke ili estu ne servilaj, sed servantoj, agantaj pli kaj pli por la eklezio, en kiu Jesuo vivas plu kaj vivigas sian eklezion.

al la indekso
 


 Patrino Tereza - Virino de la Nuna Jarcento

Patrino Tereza estas fondintino de la ordeno “Misiistinoj de la Amo”, propranome Agnes Boyaxhiu; ŝi naskiĝis la 27.8.1910 en Skoplje en Jugoslavio en albana katolika familio. Ŝi havis du gefratojn - fratinon kaj fraton. Ŝia patro estis pro politikaj kaŭzoj perforte likvidita, kiam ŝi estis naŭjara knabino. En sia 18-a jaro ŝi forlasis sian patrujon, kaj fariĝis monaĥino de la ordeno de Nia Sinjorino de Loreto en Irlando. De tie ŝi estis sendita en Hindion. Tie en Kalkuto ŝi instruis geografion en monaĥa lernejo kaj estis tre ŝatata instruistino. En la jaro 1946 ŝi eksentis sopiron tute dediĉi sin al la plej povraj homoj, kiuj estis en la grandurbo Kalkuto sennombraj.

En aŭgusto 1948 ŝi eksmonaĥiĝis kun la konsento de la Papo, frekventis flegistinan kurson kaj dum Kristnasko 1948 ŝi eklaboris. Ŝi forlasas monaĥejon, surmetas simplan blankan sarion, blue borderitan, sur la maldekstran ŝultron ŝi fiksas malgrandan kruceton, sur piedojn ŝi prenas krudajn sandalojn kaj kun kelkaj rupioj enpoŝe eklaboras inter la mizeruloj. Ŝi nek pripensas, nek filozofas, kiamaniere helpi al ili. Ŝi dediĉas sin al la unua povrulo, kiun ŝi renkontas surstrate. Ŝi prenas sur la ŝultrojn la unuan povran kompatindan infanon, nura osto kaj haŭto, kiu rigardas ŝin per grandaj okuloj, kaj prizorgas ĝin. Ŝi flegas la unuan leprulon, kiun ŝi trovas kuŝantan en polvo kaj malpuraĵo. Ŝi surveturiletigas mortantan maljunulinon, kiun ŝi trovas, prenas ŝin hejmen, iomete satigas ŝin, lavas ŝin kaj poste tenas en siaj brakoj, ĝis la povrulino elspiras lastfoje.

Ege malfacilaj estas la komencoj de ĉi tiu vivo de Patrino Tereza. Sola, senmona, sen tegmento super la kapo, sen certeco. Ŝi mem skribas pri ĉi tiuj siaj komencoj: “Ŝajnas al mi, ke mi dronas en maro de doloro kaj forlasiteco. Mi estas ege laca kaj ofte mi malsatas.” La 19-an de marto 1949 aliĝas al ŝi la unua bengala 19-jara knabino - fratino Agnes. Post du semajnoj alvenas plua studentino, post kelkaj semajnoj samtempe 12 knabinoj. En la sama jaro ŝi ricevas donace de iu islamano lian domon por sia laboro. En la jaro 1950 ŝi povas jam krei novan kongregacion de “Misiistinoj de Amo”, kiu komence laboris nur en Hindio, sed nun jam ĉe 96 nacioj kaj laŭ la indikoj el la jaro 1995 ĝi havas 3 500 fratinojn, eĉ fratojn, kiuj laboras laŭ ŝia spirito.

Ĉie “Misiistinoj de Amo” prezentas sin kiel “bonaj anĝeloj” de homoj, kiuj bezonas helpon. Ili servas al ĉiuj sendiference al plenkreskuloj same kiel al infanoj, al maljunuloj same al junuloj. En ĉiuj ili vidas Kriston, kiu identiĝis kun ĉiu homa estaĵo, bezonanta helpon. Li ja diris: “Kion ajn vi faris al iu el ĉi tiuj miaj sensignifaj fratoj, tion vi faris al mi.”

Ĉiuj noblaj homoj alte taksas ĉi tiun pli ol karitatan laboron, kiun faris Patrino Tereza. Pro sia klopodo pri pli bona kaj pli humana mondo, ŝi ricevis multajn honorigojn kaj ordenojn de diversaj kulturaj kaj sciencaj institucioj. En la jaro 1971 ŝi ricevis de la Papo Paŭlo la VI-a pacpremion de Johano la XXIII-a kaj en la jaro 1979 ŝi ricevis la pacpremion de Nobel.

Eble la plej ĝustan bildon de ŝia laboro ni povas vidi ankaŭ en ŝia preĝo: “Sinjoro venu, por ke ni portu la amon tien, kie estas sufero, ĝojon tien, kie estas mizero, repaciĝon tien, kie vivas homoj en malpaco. Por ke repaciĝu patro kun filo, patrino kun filino, edzo kun edzino, kredanto kun tiu, kiu ne povas kredi.”

Kaj nun ankoraŭ kelkajn okazaĵojn kaj pensojn eldiritajn proprabuŝe de Patrino Tereza.

Ĉe vizitoj en familioj ni renkontas grandan mizeron. Iam ni trovas malgrandan infanon, kiu gardas mortantan patron aŭ tenas lian kapon jam mortintan. En ĉi tiu momento necesas uzi sian plej grandan forton por helpi al ĉi tiu malgranda ĉagrenita infano. Iam ni trovis du malgrandajn infanojn apud senviva korpo de ilia patro, kiu mortis antaŭ du tagoj. Dank´ al Dio, fratulinoj venis, helpis al la infanoj kaj zorgis ankaŭ pri la sepulto de la patro.

Antaŭ kelkaj semajnoj mi trovis surstrate infanon - knabineton kaj el ŝia vizaĝo mi ekkonis, ke ŝi malsatas. Mi ne scias, mi ne povis konstati, kiel longe ŝi ne manĝis. Mi donis al ŝi pecon da pano kaj la etulino komencis manĝi peceton post peceto. Mi diris al ŝi: “Manĝu, manĝu la panon, vi malsatas.” La etulino ekrigardis min kaj diris: “Mi timas, kiam mi formanĝos la panon, mi denove malsatos.” Timo pro malsato estas io terura. Ĉi tiu malgranda infano jam spertis doloron de malsato, kiun vi eble neniam spertis kaj ne spertos. Sed ne forgesu dividi ĝojon de amo per donacado, ĝis ĝi doloras.

Iun tagon venis en nian domon viro kaj diris al mi: “Unu hinduista familio kun ok infanoj jam longan tempon malsatas. Bonvolu fari ion por ili.“ Mi prenis iom da rizo kaj tuj mi iris tien. Sur la vizaĝoj de la infanoj mi vidis, ke ili tre malsatas. Tamen la patrino dividis la rizon en du partojn kaj kun unu ŝi eliris. Kiam ŝi revenis, mi demandis ŝin: “Kien vi iris? Kion vi faris?” Ŝi respondis nur al mi: “Ili ankaŭ malsatas.” Ŝi sciis, ke musulmana familio, kiu loĝas apude, ankaŭ malsatas. Mi ne alportis la saman tagon al ili pluan rizon, ĉar mi volis, ke ili spertu ĝojon el la donacado. Mi ne estis surprizita, ke la virino donis, sed mi estis surprizita, ke ŝi sciis, ke ili malsatas. Ĉu ni scias pri la bezonaĵoj de aliaj homoj? Ĉu ni havas tempon ekkonscii tion? Ĉu ni havas tempon almenaŭ rideti al iu?

Neniam mi forgesos la sperton, kiun mi faris ĉe vizito de iu emeritejo, kie oni zorgas pri maljunuloj. Tio estis gepatroj de la infanoj, kiuj ilin lokis tien kaj forgesis ilin. Mi vidis, ke tiuj homoj havas ĉion, kion ili bezonas. Ili estis ĉirkaŭitaj de belaj aĵoj, sed ĉiuj rigardis al la pordo. Eĉ ne ĉe unu mi vidis rideton survange. Mi turnis min al la flegistino demandante: “Kiu estas la kaŭzo, ke ĉiuj ĉi tiuj homoj rigardas senĉese al la pordo kaj ke ili ne ridetas, kvankam nenio mankas al ili? Mi kutimas vidi survange de niaj malriĉuloj rideton, eĉ mortante ili ridetas.” Ŝi respondis: “Tio estas senĉese la sama. Ili atendas kaj esperas, ke venos filo aŭ filino viziti ilin.” Ili suferas, ĉar la proksimuloj forlasis ilin. Ĉi tie necesas amo.Ĉi tiu speco de malriĉeco enpaŝas eĉ en niajn proprajn hejmojn. Eĉ tie povas esti manko de amo. Eble, ke ni havas en nia propra familio iun, kiu sentas sin forlasita, kiu estas malsana, kiu havas zorgojn - ĉio ĉi tio malfaciligas al li la vivon. Ĉu ni havas tempon por ili? Ĉu ni estas pretaj aŭskulti ilin?

Antaŭ kelkaj semajnoj venis al mi du junaj homoj kaj donis al mi multe da mono, por ke ni povu aĉeti manĝaĵojn por malriĉuloj. Mi demandis ilin: “De kie vi havas tiom da mono?” Ili respondis: “Ni festis nupto-ceremonion antaŭ du tagoj. Antaŭ la ceremonio ni decidiĝis, ke ni ne aĉetos geedziĝajn kostumojn kaj ne aranĝos geedziĝan festenon, sed ni donos monon al vi.” Mi scias, kion tio signifas por hinduista familio kaj kiel grandan oferon ili alportis. Tial mi demandis ilin: “Kaj kial vi tion faris?” Ili respondis: “Ni volis dividi la ĝojon el nia reciproka amo kun homoj, al kiuj vi servas. Kaj ĉi tiun ĝojon pro la amo ni ankaŭ eksentis.” Kaj kie komenciĝas ĉi tiu amo? Hejme. Kaj kiel ĝi komenciĝas? Per tio, ke ni reciproke dividas ion, ĝis ĝi doloras, ke ni amas, ĝis ĝi doloras.

En Okcidento surprizis min, ke multaj junaj homoj - knaboj kaj knabinoj uzas drogojn. Mi klopodis ekkoni la kaŭzon. Kaj mi ricevis jenan respondon: “La kaŭzo estas, ke en la familio estas neniu, kiu akceptus ilin. Patro kaj patrino havas multe da laboro kaj ne havas tempon por siaj infanoj. La infano sentas sin solece. Pro tio ĝi revenas el la familio surstraten kaj tie facile troviĝas en danĝera situacio aŭ en nebona societo. Ni parolas pri paco. Sed ĉi tio estas aferoj, kiuj detruas pacon.

Kompilis Marta Lorková

al la indekso
 


 La PreĜtagoj de Polaj Esperantistoj en ĈenstoĤova 14-15.X.2000

Jam ekde 30 jaroj ĉiuoktobre animzorganto de polaj esperantistoj - pastro Jozefo Zielonka kunvokadas E-katolikojn al Hela Monto por dutaga preĝrenkonto. Ankaŭ ĉi-jare kolektiĝis en la kapelo de la Pilgrima Domo ĉ. 40 personoj sabate kaj ĉ. 80 personoj dimanĉe, por komune laŭdi Dion, festi Jubilean 2000-an Jaron kaj akiri la jubilean indulgencon.

Sub gvido de nia animzorganto ni kolektive Di-servis, partoprenante Sanktajn Mesojn, ĉantante brevierajn psalmojn, Anĝeluson kaj Horetojn (omaĝe al Senmakula), ankaŭ recitante Rozarion kaj Kroneton al Dia Mizerikordo. En niaj preĝoj ni ankaŭ memoris pri mortintaj samideanoj. Ni aŭskultis du predikojn - bedaŭrinde, ambaŭ dulingve pro plimulto de komencantoj.

La Kapelon de Mirakla Bildo de Nigra Madono ni vizitadis individue, dankante kaj petante Diajn gracojn per la propeto de la Plejsankta Virgulino.

Sabate je la 21-a dum la Helmonta Apelo ni travivis dekkelksekundan ĝojon kaj kontenton, ĉar danḱ al Radio Maryja forflugis per la eteraj ondoj al la mondo ununura “Saluton Maria” en internacia lingvo.

En speciale subliman etoson enkondukis nin koncerto de varsovia E-koruso “Muzilo”, gvidata de Wiesław Tomaszewski, plenumante religiajn kaj patriotismajn kantojn. Dum tiu arta programereto la konata E-aktorino Jadwiga Gibczyńska regalis nin per deklamado de fragmentoj el “Myśląc Ojczyzna” (Pensante Patrujo) de Karol Wojtyła. La dutagan preĝrenkonton finis la Krucvojo laŭ ŝirmaj remparoj de la Paŭlana Klostro.

Marian Łaba

al la indekso
 


 AMERIKA KRISTNASKA KANTO

el germana F. Hrušat, trad. J. Cink

  1. Vera Di´ naskiĝis al ni en Betlehem´. / Jen Dipatrino klinas sin al Li kun sentem´. / En Jesueto de l´ homar´ Savont´ / estas sendita al la tuta mond´.
     

  2. Kun paŝtistoj tuj ni rapidu al kripet´ / al Jesuet´ nin klini humile en kviet´. / La plej valora estas Li donac´, / Lin al ni sendis Dia am´ kaj grac´.
     

  3. Zrodil se Bůh pravý nám v městě Betlémě. / Tvář Matky Boží milá se sklání tajemně / nad jesličkami. V jezulátku Pán / světu ku věčné spáse je poslán.
     

  4. Pospešme si s pastyři k chudým jesličkám, / zde pokorně se skloňme, / On z lásky Boží nám / je vzácným darem, poklad života, / jej vkládá v srdce Boží dobrota.

al la indekso
 


 15-a Ekumena Kongreso • 14-21 Julio 2001 en Zagreb, Kroatio

La Ĉeĥa IKUE-Sekcio organizas buskaravanon de ĉeĥaj kaj slovakaj kongresontoj. Jam aliĝis 14 ĉeĥaj kaj 13 slovakaj IKUE-anoj. Bv. eluzi la plej favoran aliĝkotizon validan ĝis fino de ĉi-jaro kaj aligu vin. Ĉiujn informojn kaj aliĝilon vi jam ricevis en la 3-a n-ro de nia gazeto D.B. Jam nun serioze pripensu vian partoprenon en 15-a EEK.

al la indekso
 


 HISTORIO DE IKUE

surbaze de la historio de la revuo Espero Katolika (EK) kaj de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE)
(Daŭrigo de la parto aperinta en Dio Benu 2/2000, paĝo 57)
(Sekvas daŭrigo de demando de Peltier al EK-legantoj)

“Se mi ne povos vivi per EK, pro la nesufiĉa nombro de abonantoj, tiam mi devos forlasi EK, kaj tio estos por mi fortega ĉagreno, kaj kruela frapo al mia koro”.

La rezulto de la “flava folieto” - la varbilo por novaj abonantoj por EK - estis bedaŭrinde malgranda, ĉar ne pli ol ĉirkaŭ 100 novaj abonantoj por EK sin anoncis, kaj do ne solviĝis la financaj problemoj de la fondinto de EK.

Malgraŭ tiu seniluziiga fakto, Peltier proponis en januaro 1907 novajn iniciatojn:

“La direktoro de EK iom post iom resaniĝas. Li esperas aperigi DU numerojn monate, por ke la revuo estu ĝustatempa. Baldaŭ reaperos la ordinaraj rubrikoj”.

La moralaj kaj spiritaj fortoj - domaĝe ne la korpaj - estis simple enormaj, kaj estis nur tiuj fortoj, ĉerpitaj el plej prufunda fido en Dio, kiuj subtenis la senmezure admirindan eltenon kaj kuraĝon de Peltier.

Progresado aŭ morto

Sacerdoto Peltier, tamen, ne fermis la okulojn antaŭ la kriza situacio de sia sanstato. En marto 1907 li kvazaŭ filozofie prirezonis sian sorton, siajn realajn ŝancojn pri resaniĝo, en neforgesebla artikolo “Progresado aŭ morto”:

“Sidante en mia ĝardeno, en salika kajuto, dum tute kontraŭvola ripozo por aerkuracado, mi longe pripensis tiun aferon. Mi preĝis por ricevi lumon de Dio. Mi demandis min multfoje, ĉu mi haltos sur la vojo, aŭ ĉu mi antaŭen iros?

Ĉu por “Espero Katolika” estos morto aŭ progresado? Ĉu mi kiel komercisto pesos la materiajn profitojn kaj malprofitojn? Ĉu la direktado de EK estas komerca afero aŭ apostolado?

Certe mi jam konsideris ĝin kiel apostoladon. La homaj motivoj devas do cedi al la supernaturaj motivoj. Mi tamen, tion mi konfesas, ankoraŭ ŝanceliĝis. Mi tiam malfermis la Evangelion kaj legis: “Kiam mi sendis vin sen sako, sen monujo, sen ŝuoj, ĉu io mankis al vi? Kaj ili respondis: nenio mankis al ni...” (Luko 22,35). Kaj sur alia paĝo: “Diris (Jesuo) al Simono: konduku plenmaren kaj disĵetu viajn retojn por fiŝkapti”. Kaj respondante, Simono diris al Li: “Majstro, la tutan nokton laborintaj ni nenion kaptis. Tamen pro parolo via mi disĵetos la retojn”. Kaj farinte tion, ili kaptis multnombron grandegan da fiŝoj...” (Luko 5,5). Fine mi legis: “Se vi havas fidon kiel grajnon de sinapo, vi dirus al tiu monto: transiru de tie ĉi tien, kaj ĝi transirus kaj nenio estus al vi neebla” (Mateo 17,20).

Per la graco de Dio troviĝas en mia koro tiom da fido, kiom necesa por transporti montojn, sed fido, por ke mi ne ŝanceliĝu decidi: “Espero Katolika ne mortos. Mi ne haltos sur la vojo. Mi ne rezonos kiel komercisto, sed kiel apostolo de Jesuo Kristo. Mi forlasos la profesoradon, kaj Dio zorgos pri la necesaĵoj de mia vivo; kaj nenio mankos al mi. Pro la parolo de Kristo, mi ankaŭ disĵetos mian reton kaj ĝoje, kaj senlace, kaj prospere...”.

En ekstrema “krio” por helpo kvazaŭ li antaŭsentis, ke la findecido pri homa sorto kaj vivo kuŝas en la manoj de Dio, en aprilo 1907 Peltier petegis emocie la legantojn de EK:

“La laboro antaŭ ni estas grandega: sed la divido de la laboro inter multaj igas ĝin facile farebla. Ĉiu do elektu parton de la tasko, laŭ siaj ecoj. Ne lasu min penadi sola en la redakcio, en la propagando, en la ĉiam plia perfektigo de “Espero Katolika”. Ĉiu el vi fosu sulkon, ĵetu semon, kaj baldaŭ la kampo estos kovrita de admirinda rikolto!”.

La krizo de la sanstato de E. Peltier tamen rapide akriĝis. Kvankam li en kelkaj artikoloj en EK ankoraŭ eĉ preparis la programon por specialaj kunvenoj de katolikaj esperantistoj dum la tria Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en aŭgusto 1907 en Kembriĝo (Cambridge) en Anglio, Peltier devis anonci en julio 1907:

“La nuna stato de mia sano ne permesas al mi ĉeesti la trian kongreson. La katolikaj esperantistoj estas petataj turni sin tutkonfide al Richardson, sekretario de la katolika komitato, pri informoj kaj ĉiuj aferoj koncerne la katolikajn kunvenojn”.

En la sama numero de EK, li eĉ ankoraŭ proponis “Projekton de frataro de katolikaj pastroj”, kun la celo: “Unuigi la katolikajn pastrojn diversnaciajn por faciligi inter ili per Esperanto rilatojn pri pastraj sciencoj kaj ĉiuspecaj religiaj aferoj”. Plue li publikigis projekton de societo: “La abelo Esperantista”, amika unuiĝo de katolikaj komercistoj kaj industriistoj el diversaj nacioj.

Evidente, Peltier antaŭsentis, ke la tagoj de lia tera vivo jam rapide trakuris la sablohorloĝon, kiu mezuris la tempon, kiun Dio ankoraŭ fiksis por la apostolo de la katolika Esperantismo. Senripoze li anoncis novajn iniciatojn en EK, ekzemple en oktobro 1907:

“Ni fondis ĉe ni Esperantistan Presejon, la “Presejon S. Martino”, por presi EK kaj eldoni katolikan libraron. Tiu fondo estis jam de longe dezirata de multaj el miaj amikoj, kaj tre necesa por nia agado.

Aldone mi faris grandan donacon por realigi tiun longe deziratan fondon. Ni esperas, ke niaj amikoj pli kaj pli helpos nin per sia simpatio, per sia efektiva helpo, per multigado de la abonoj, aĉeto de la libroj eldonitaj de ni”.

Intertempe estis okazinta la tria Universala Esperanto-Kongreso en Kembriĝo; dum ĝi, en Diservo en la preĝejo de Nia Sinjorino kaj de la Anglaj Martiroj, la 11-an de aŭgusto Sac. A. Richardson predikis esperantlingve kaj voĉlegis telegramon el Romo, en kiu Mons. Giambene anoncis la permeson, doni en la nomo de la Papo la papan benon, kondiĉe ke la Episkopo de la Kembriĝa diocezo donos plenan permeson; ĉi tiu, tre favora al Esperanto, volonte donis sian konsenton. La katolikaj francaj ĵurnaloj “La Croix”, “Le Peuple” kaj “L'Univers” publikigis la telegramon, pri kiu Peltier raportis en oktobro 1907:

“Ni bedaŭras, ke ni ne havas la plenan tekston de la papa reskripto, sed ni scias, kaj plezure faras la rimarkon, ke por la unua fojo la vortoj “tria kongreso Esperanto” troviĝis en oficiala dokumento Roma. La Sankta Patro benis la esperantistajn katolikojn, kunvenintajn ĉe Esperanto-kongreso”. (Daŭrigo aperos en venonta n-ro de DB)

al la indekso
 


 15-A EKUMENA E-KONGRESO

Karaj legantoj, ĉu vi jam serioze pripensis eblecon de via partopreno en la 15-a Ekumena E-Kongreso (54-a de IKUE, 51-a de KELI kaj 5-a de JET), okazonta de la 14-a ĝis la 21-a de julio 2001 en Zagrebo en Kroatio? Se vi aliĝos ĝis fino de la nuna jaro, vi pagos nur duonan aliĝkotizon. Pliajn informojn kaj aliĝilon vi povis trovi en nia gazeto DIO BENU 3/2000, eventuale skribu al Marija Belošević, Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio (retadreso: mbelosev@public.srce.hr) aŭ al P. Bernhard Eichkorn, Romäusring 20, DE-78050 Villingen, Germanio (retadreso: Bernhard.Eichkorn@esperanto.de). Informojn vi povas ankaŭ trovi interrete en TTT-paĝoj: http://home.t-online.de/home/st-fidelis.

al la indekso
 


 LA SANKTA SPIRITO INSPIRAS TIUN, KIU HELPOPETAS LA DIPATRINON

Nia instruisto Dzielowski (legu Ĝelovski) preparis valizojn por enpaki siajn propraĵojn. Certe li havis multajn aĵojn. Mi pruntedonis al li ĉiujn miajn librojn de Sienkiewicz (legu Ŝenkieviĉ), diris Patro Tomaso al sia kunfratulo Patro Jozefo post la sacerdota konferenco.

“Kial vi tion komunikas al mi?” - ekmiris Patro Jozefo.

“Ĉu vi ne scias, ke Dzielowski translokiĝos al vi? Mi ne scias, kio instigis lin veni en vilaĝon Letkowice.”

“Tio estas novaĵo por mi. Mi petas, diru al mi, kia estas ĉi tiu homo. Nun ni havas junan instruiston, sed lin interesas pli multe amuzaĵoj ol la lernejo.”

“Pri Dzielowski vi ne plendos. Li estas edziĝinta, sperta en sia fako kaj rilate al preĝejo vi estos kontenta pri li.”

La paroĥestro de Letkowice estis rememorinta ĉi tiun interparolon, kiam li iris al la lernejo por unua amika vizito kaj enpense li projektis la religian helpon de la nova instruisto en ĉi tiu lia nova laborloko: “Mi dezirus, ke li ludu orgenon” - diris la paroĥestro al si mem. “La maljuna Piolek ofte ne bone vidas la muziknotojn, tial li ludas parkere. Oni ne povas aŭskulti lian ludon”.

La amika vizito okazis en tre kora interparolo. La instruisto senkulpiĝis, ke li ne estas sperta orgenludanto, sed li klopodos laŭ siaj eblecoj la ludkapablon pliperfektigi. Ili interkonsentiĝis pri ĉiumonata aranĝo de la programo kun religiaj kantoj. La ĥora kantado estos preparita por pli grandaj festotagoj. Laŭ ebleco la kantĥoro aktivos ankaŭ dum krommesaj liturgioj. Se la paroĥestro alvenis la lernejon kun serioza espero, li forlasis ĝin kun esperdona ĝojo. Jes, tian homon ili ĉi tie bezonas.

Kaj vere, kie la nova instruisto ion komencis, tie baldaŭ montriĝis la Dia beno. La infanoj ne havis firman manon super si dum la antaŭa gvidado. Se pluvis, ili eniris la lernejan klason kun kotmakulitaj ŝuoj, ili postkuris sin ĉirkaŭ la benkoj kaj ofte disverŝiĝis la inko sur la benkoj aŭ la planko. Ĉie estis multe da polvo, ĉio estis neordigita. La desegnaĵoj restis ofte flankenĵetitaj sur la tablo aŭ ĉe la fenestroj; ankaŭ la kajeroj kaj libroj estis flankenĵetitaj kaj en la anguloj de la klasĉambro - ho, tie estis malordego! Tie estis demetitaj multaj formetaĵoj, en kiuj musetoj, se eblas diri lernejaj, do la lernejaj musetoj havis tie sian petolejon. Tio ĉio malaperis kiel sub magia vergeto.

La nova instruisto baldaŭ post sia ekdeĵoro entreprenis riparon de lernejkonstruaĵo kaj la ekzempla ordo ĉie ekaperis. Li alvokis ankaŭ la gepatrojn de la lernantoj kaj klarigis al ili ĉion tiel, ke ili volonte pagis difinitan monsumon por aĉeti lanŝuetojn por uzo de la lernantoj post ilia alveno en la lernejon.

Antaŭe apud la portreto de la landestro pendis sur la muro malbelforma kruco difektita per anobioj kaj polvo. Nun, post interkonsilo kun paroĥestro, estis aĉetita nova, bela kruco merite de la instruisto Dzielowski. Mallonge dirite, ĉi tiu viro estis konscienca en ĉiu ago, precipe en religiaj devoj. La preĝeja ĥorejo pleniĝis de kantantoj kiel en pli frua tempo. Kristnaske alvenis la kredantaro de proksime kaj malproksime; ili estis emociitaj dum bonvenigado de la Savanto per belegaj kristnaskaj kantoj.

Sed Dio preparis ankaŭ al ĉi tiu diligenta fervorulo por sia glorigo gravan ekzamenon. Li havis tre amindan fileton Johanon. La kvinjara knabeto ofte sidadis inter lernej-infanoj, kiam lia patrino prizorgis aĉetojn. Li ĉeestis ankaŭ la religiajn lecionojn kaj la paroĥestro estis agrable surprizita per lia ekzempla konduto. Kiu mirus, ke li ekamis la silenteman knabeton.

Unufoje lia patro lin bonvenigis kun malgaja mieno. Johano ekmalsaniĝis. La sacerdoto montris sian kompaton, konsolis lin kaj promesis viziti lin post la instruado. La infano ŝanĝiĝis nekredeble. La rozetaj vangetoj bluetiĝis, liaj okuloj, antaŭe tiel klaraj kaj aminde ridindaj malklariĝis. La sacerdoto ne estis informita pri ĉi tiu malsano, ĉar li ne trovis okazon atentoesplori la infanajn malsanojn. Kiam li ekaŭdis, ke temas pri difterio, li ektimis. Li ekmemoris, ke en la mortmatrikulo ĉi tiu malsano ofte estas nomita ĉe la nomoj de infanoj. Li klopodis kvietigi tremetantajn gepatrojn, promesante preĝi por lia resaniĝo.

Vespere alvenis kuracisto. Li provis kutimajn kurac-aplikaĵojn. Li klopodis per vitra tubeto forigi la mukon. Post senrezultaj provoj li flankenmetis la instrumenton kaj senvorte ekstaris konsiderante, kion li ankoraŭ povus fari. Li lasis alporti akvon kaj ŝprucis ĝin kontraŭ vizaĝo de la knabo, - denove senrezulte. Fine li promesis veni morgaŭ, opiniante, ke li trovos jam nur kadavreton.

La antaŭvido de la kuracisto ne plenumiĝis, ĉar la knabo ĝisatendis lian alvenon jam en pli bona sanstato. Verdire, kio oka-zis? Kiam la instruisto ekkomprenis el la embarasita mieno de la kuracisto, ke li rezignis pri espero, li prenis la lastan rimedon - la rozarion, al si mem eĉ li ne kaŝis, ke la tre malforta flameto de la vivo povas ĉiumomente estingiĝi. Li kun la edzino preĝis tiel arde, kiel ĝis nun neniam, kompreneble ne kun trankvila penso, kiel kutime, sed maltrankvile kaj kun doloro. La larmoj al li elfluis el okuloj. Li antaŭpreĝis la trian rozarian dekonon: “Kiun Vi, Virgulino, en Betlehemo naskis”. Lia edzino, la patrino de la infano, respondis sufokiĝanta per larmoj: “Sankta Maria, Dipatrino, preĝu por ni pekuloj nun kaj en la horo de nia morto”. Tuj ŝi ekploris malsilente. Ŝi ne kapablis la preĝon fini.

Dum la rozaria dekono la malĝojigita patro eksentis fortan, internan instigon: “Provu ŝpruci la akvon en la vizaĝon de la knabo, kiel tion faris la kuracisto”. Li ne kuraĝis rezisti tiun internan voĉon kaj ĝuste nun, instigita de la ekploro de la edzino li rapide leviĝis kaj ŝprucis malvarman ankvon en la vizaĝon de la knabo. La malsanuleto ekmovis la buŝon kaj la palpebrojn. La patro kuraĝigita per la sukceso prenas la tubeton kaj enŝovas ĝin en la buŝon de sia fileto. Li rimarkis kun mirego, ke la muko foriras. La infano estas savita. La gepatroj nun finas la rozarian preĝon, kiu nun sonas el iliaj buŝoj kiel ĝojega himno honore al la Fianĉino de la Sankta Spirito - la Virgulino Plejsankta. La instruisto Dzielowski ne dubas, ke la Virgulino Maria elpetis inspiron de la Sankta Spirito kaj Ŝi mem helpis en flegado de ilia infano.

Kiam vespere la instruisto renkontis paroĥestron, kun brilanta ĝojo li komunikis al li pri admirinda resaniĝo de ilia Joĉjo kaj petis celebri la solenan Sanktan Meson honore al Sankta Spirito kaj kiel dankesprimon al Virgulino Maria por donaco de resaniĝo de lia infano.

(Rakonton el pli antaŭa tempo por Dio Benu prilaboris Sac. Ferdinand Hrušat)

al la indekso
 


 SANKTEJO DE MADONO DE DIA AMO APUD ROMO

Merkrede la 6-an de septembro, revenante el jubilea pilgrimo de la katolikaj esperantistoj en Romo, ni haltis dumvoje en pilgrimloko de Madono de Dia Amo, situanta en periferio de Romo. Krom malnova pilgrima preĝejo estas tie novkonstruita en tre moderna stilo nova preĝejo. En kripto de la sanktejo estas tombo de Don Umberto Terenzi, kandidato por levo al la gloro de la altaro, naskiĝinta la 30-an de oktobro 1900. Li sacerdotiĝis la 31-an de marto 1923. Lia sacerdota vivo, ligita kun ĉi tiu pilgrimloko ĝis lia morto en la jaro 1974, estas modelo de devoteco al Maria en la nuna tempo.
La vizito de tiu pilgrimloko estis belega momento fine de nia jubilea pilgrimado al Romo.

al la indekso
 


Kiu el vi, karaj gefratoj, povas jese respondi al la demando:
 ĈU VI AŬSKULTADAS E-PROGRAMOJN DE RADIO VATIKANA?

Ĝi elsendas trifoje ĉiusemajne por ni, esperantistoj!
La elsendoj okazas en tri tagoj de la semajno, je la sama horo 21.20 MET.

Dimanĉe - frekvencoj: mezonde 527 m kaj 1530 kHz, kurtonde 4005 (74.90 m), 5880 (51.00 m) kHz. La dimanĉa elsendo estas ripetata je la mezeŭropa horloĝa horo 23.50 per mezondaj frekvencoj 527 m - 1530 kHz.
Merkrede kaj ĵaŭde - frekvencoj: mezonde 1611 kHz, kurtonde 7250 (41.37 m) kaj 9645 (31.10 m) kHz.

En Ĉeĥio la plej bona aŭdebleco estas (depende de la atmosferaj kondiĉoj) per mezondaj frekvencoj.

Petu la senpagan sesmonatan program-bultenon. Aŭskultu kaj nepre skribu al:
RADIO VATIKANA, Esperanto-Redakcio, SCV-00120 CITTŔ DEL VATICANO

al la indekso
 


 KORESPONDI DEZIRAS KNABINOJ EL SIBERIO KUN GESAMIDEANOJ DIVERSAĜAJ

Tatjana Lunina, pr. Metallurgov 34-13, Krasnojarsk, 660005 Siberio, Rusio - 14j. knabino; hobioj: klasika muziko, opero, hundoj, ĉevaloj; kolektas: bildkartojn, kalendaretojn pri hundoj, monerojn; lernas ludi fluton.

Irina Lunina, adreso la sama - 12j. knabino; hobioj: desegnado, muziko, vojaĝoj, animaloj, modo; kolektas: kalendaretojn, bildkartojn, glumarkojn, monerojn.

Oksana Chernobilskaja, ul. Partizana Jeleznjaka 50-130, Krasnojarsk, 660005, Siberio, Rusio - 13j. knabino; hobioj: muziko, poŝtmarkoj, moneroj, glumarkoj, fotoj de aktoroj.

Katja Lisovaja, ul. Sergeja Lazo 28-13, Krasnojarsk, 660133 Siberio, Rusio - 13j. knabino; hobioj: biologio, kuirarto; kolektas: receptojn de manĝaĵoj, kaktojn, bildkartojn, kalendaretojn, skribilojn.

Anna Ljudelu, ul. Sergeja Lazo 22-116, Krasnojarsk, 660133 Siberio, Rusio - 13j. knabino; hobioj: legado, modo, desegnado, muziko, skulptado; kolektas: loteriojn, bildkartojn, vinetikedojn, monerojn.

Maria Li, ul. Sergeja Lazo 28-43, Krasnojarsk, 660133 Siberio, Rusio - 13j. knabino; hobioj: muziko, legado, manartaĵoj; kolektas: kalendaretojn, monerojn, glumarkojn, poŝtmarkojn, molajn ludilojn.

Ljudmila Arlakova, ul. 6a Poljarnaja 36-1, Krasnojarsk, 660133 Siberio, Rusio - 12j. knabino; hobioj: lingvoj, modo, muziko, vojaĝoj, naturo; kolektas: ĉokoladojn, bombonojn, maĉgumetojn, kalendarojn.

Eugenia Makarova, ul. Malinovskogo 2"A"-54, Krasnojarsk, 660005 Siberio, Rusio - 13j. knabino; hobioj: muziko, lingvoj, vojaĝoj; kolektas: bildkartojn, kalendaretojn, monerojn, glumarkojn, sonkasedojn, skribilojn.

al la indekso
 


 EL ĈIEL´ TEREN

Ĉeĥan kristnaskan kanton "Z nebe jsi přišel" tradukis sac. Jan Filip

  1. El ĉiel´ teren´ en nuna horo, / Jesu, Vi venis, ĉiela floro. / Bonvenigis la Patrin´, / ĉirkaŭbrakis, kisis Vin, / en la kripon Vin enmetis, ho nia Savint´.
     

  2. Paŝtistojn vokis anĝela ĥoro, / ili rapidis kun ĝoja koro, / donojn porti en la man´, / kantis al Vi, ho Infan´: / Jen, bonvenu, Ĉiel-Reĝo, / ho nia Savint´.
     

  3. Al Krist´ ni iru la vojon veran, / donacu al Li amon sinceran, / preĝu Lin kun anĝelar´, / pridonu kun paŝtistar´, / bonvenigu ni Difilon, / estas la Savint´.

al la indekso