JUBILEA IKUE-TENDARO EN LA JARO DE GRANDA JUBILEO Jubilean la 10-an IKUE-Tendaron en Sebranice (Ĉeĥio) denove honorigis per la vizito Episkopo Jozefo Hrdlička el Olomouc. La esperantlingva Sankta Meso en la tendara Kapelo de Fatima Madono estis celebrita kiel dankesprimo por ricevitaj benoj kaj gracoj de la katolikaj esperantistoj dum la dudeka jarcento. Post la Sankta Meso okazis renovigo de sinkonsekro al la Senmakula Koro de la Virgulino Maria. Karaj gefratoj! Grava parto de la Sankta Jaro jam estas malantaŭ ni kaj ni povas kun dankemo konstati, ke tiu jaro estas la jaro vere benita, proponanta kaj donanta spirite profundajn travivaĵojn al ĉiuj, kiuj partoprenas la aranĝojn de la katolikaj esperantistoj. Februare okazis renkontiĝo de IKUE-Junularo en Dub nad Moravou, maje Tago de Prelegoj kaj Diskutoj en České Budějovice, julie la jubilea 10-a IKUE-Tendaro en Sebranice kaj aŭguste Renkontiĝo de Slovakaj kaj Ĉeĥaj Katolikaj Esperantistoj en Žilina, Slovakio. Kaj malantaŭ ni estas ankaŭ la kulmina IKUE-aranĝo de la Jubilea Jaro - La 53-a Kongreso de IKUE en Rimini, kadre de kiu okazis belegaj pilgrimoj al Romo, Asizo kaj Loreto. La ĉeĥaj kaj slovakaj kongresantoj - pilgrimantoj vojaĝis komune perbuse al tiu neripetebla grava aranĝo en la Jaro de Granda Jubileo. Ni do ĝoju pro ekzisto de la komunaj aktivadoj de la ĉeĥaj kaj slovakaj katolikaj esperantistoj, ĉar per ili konserviĝas kaj plifortiĝas reciprokaj amikecaj rilatoj. Dum la kongreso - pilgrimo okazis multaj momentoj por ekligi kaj plivigligi ankaŭ la amikecajn rilatojn kun la katolikaj esperantistoj el aliaj landoj. Pri ĉiuj gravaj eventoj de nia movado ni informadas vin sur la paĝoj de nia gazeto Dio Benu! Enhavo de tiu ĉi numero konigos al vi belegajn travivaĵojn dum la aranĝoj en Sebranice kaj Žilina. La venonta numero abunde raportos pri la kongresaj eventoj. Ili veku ĉe vi sopiron venontjare, komence de la tria jarmilo aktive partopreni en aranĝoj de la katolika E-movado, pri kiuj vi trovos informojn jam en ĉi tiu numero de Dio Benu. Miloslav Šváček Jam la dekan fojon okazis en Sebranice apud Litomyšl (Ĉeĥio) Katolika E-Tendaro (KET) en la tagoj de la 22-a ĝis la 29-a de julio 2000. Ĝi do estis jubilea la 10-a IKUE-Tendaro tiuloke. Kalkulante ekde la komenco de aranĝado de la IKUE-tendaroj, ĝi do estis la 19-a. Unuaj 9 tendaroj okazis en la jaroj 1969-1977 en Herbortice. Post deviga paŭzo estis en la jaro 1991 renovigita aranĝado de tiuj tendaroj, sed sur nova loko, do en Sebranice apud Litomyšl. Kaj ni esperu, ke venontjare, en la unua jaro de tria jarmilo, okazos denove jubilea tendaro, ekde la komenco laŭvice la 20-a. Sed nun ni revenu al la nunjara. La tendaron partoprenis 55 personoj de ĉiuj aĝkategorioj, kiuj formis belan “familion”. Ĉeestis partoprenantoj el 6 landoj: Hungario, Germanio, Litovio, Pollando, Slovakio kaj Ĉeĥio. Dum la tendaro okazis kursoj de Esperanto. Kompreneble dum kelkaj horoj de kvar tagoj, dum kiuj okazis la kursoj, oni ne povas ellerni la lingvon. Sed por komencantoj ili estas konvena enkonduko al lernado de la lingvo. Por ceteraj ripetado kaj ebleco por praktiki konversacion. Inaŭguro de la tendaro okazis sabate vespere. Danḱ al Dio la vetero estis senpluva, do favora. Antaŭ ni estis dimanĉo, tre grava tago ankaŭ en la tendaro, ĉar estis anoncita vizito de grava kaj tre kara persono - la episkopo Jozefo Hrdlička el Olomouc. Kaj fakte, li plenumis la promeson kaj jam duan fojon vizitis tiun tendaron. Estas preskaŭ nekredeble, ke la episkopo dediĉu la dimanĉan antaŭtagmezon al vizito de tendaro. La episkopo Jozefo per dimanĉa vizito de la tendaro esprimis grandan favoron al aktivadoj de la katolikaj esperantistoj. Je la 10-a horo okazis en la tendara Kapelo de Fatima Madono esperantlingva Sankta Meso, celebrata de episkopo Jozefo kiel dankesprimo por ricevitaj gracoj kaj benoj de la katolikaj esperantistoj dum la 20-a jarcento kaj ankaŭ intence de mortintaj esperantistoj. Fine de la Sankta Meso okazis renovigo de la sinkonsekro de esperantistoj kaj de la katolika E-movado al la Senmakula Koro de la Virgulino Maria. Post tiu ĉi spirite profunda travivaĵo okazis tre interesa interparolado kun la episkopo kaj komuna tagmanĝo. Tia belega komenco de la tendaro donis certecon, ke la tuta tendara restado fariĝos bela travivaĵo. Dimanĉe posttagmeze okazis en la tendaro du gravaj eventoj: konferenco de junulara organizaĵo IKUEJ (Internacia Katolika Unuiĝo de Esperantista Junularo) kaj kunveno de Parlamenta Eklezia Rondeto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. En la tendaro tiutage estis ankaŭ kara gasto, s-ano Miroslav Malovec, redaktoro de Starto - organo de Ĉeĥa E-Asocio. Ĉiutage okazis interesaj kaj agrablaj programoj. Grava programo okazis precipe merkrede - la tuttaga perbusa ekskurso. Oni vizitis tre belan pilgrimlokon - Monton de Dipatrino en Králíky. Tie okazis por alvenintaj tendaranoj la esperantlingva Sankta Meso, celebrita de du pastroj: Lajos Kóbor el Hungario, vicprezidanto de IKUE kaj la dominikano Savio Řičica - spirita konsilanto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Post tagmanĝo en domo de pilgrimuloj oni dumvoje vizitis Herbortice - lokon de unuaj naŭ Katolikaj E-Tendaroj, likviditaj perforte en la jaro 1977 fare de komunista ŝtata polico. Plua tre interesa halto okazis en urbo Česká Třebová, kie oni vizitis Muzeon de Esperanto, danke al oferema esperantisto, ĝia direktoro s-ano Pištora. Kaj lasta halto okazis en historia urbo Litomyšl, kie oni vizitis novriparitan ĉefpreĝejon, iaman katedralan sanktejon. Ankaŭ la venonta ĵaŭda tago estis tre bela. Posttagmeze oni vizitis (jam tradicie) proksiman vilaĝon Horní Újezd, kie en la loka preĝejeto okazis en Esperanto la Sankta Meso. Post ĝi oni povis ĝui antaŭvesperan tempon ĉe “bierfonto” en la naturo, kantante kaj interbabilante. Post reveno en la tendaron okazis nokta arbara ludo “Pado de la kuraĝo”. Feliĉe, ĉiuj revenis en la ordo en la tendaron. Por vendreda vespera ĉefajra kunveno la tendaranoj preparis interesan distran programon. Pro pluvo ĝi ne povis okazi ĉe la tendarfajro, sed en la tendara manĝejo. Oni povas diri, ke spite de pluvo ne mankis bona humoro. Nu kaj la sabata tago estis la tago de adiaŭo. Rapide forpasis la unusemajna tendara restado en bela naturo kaj en eĉ pli bela amikeca etoso de la esperantistoj. Ni esperu, ke dum venontaj komencaj jaroj de la tria jarmilo la intereso pri Esperanto pligrandiĝos, por ke oni povu denove reveni al organizado de dusemajnaj E-tendaroj. Dum disiro ĉiuj reciproke sin adiaŭis per la vortoj: “Ĝis la revido venontjare denove en KET!”. Ni do preĝu al la Sankta Spirito kaj fervore laboru intence de niaj belaj idealoj. Tio certe garantios okazigon de multaj pluaj tendaroj - nuntempaj esperantistaj oazoj de amikeco kaj frateca amo. HOMILIO DE EPISKOPO JOZEFO HRDLIČKA Karaj fratoj kaj fratinoj, en hodiaŭa Evangelio ni aŭdis vortojn de Jesuo: “Ni apartiĝu en trankvilan lokon, kaj iom ripozu.” Tio estas klara alvoko, rilatanta ankaŭ vin, kiuj venis al tiu ĉi bela loko en la naturo, por ke vi ĉerpu forton, kaj Jesuo estas ĉi tie kun vi. Ĉio tio bela, kio vin kunigas, gepatrojn kun infanoj, infanoj inter si, tio, kio kunigas vin kiel familion de esperantistoj, tio ĉio fakte havas sian devenon en Dio, el kiu amo kaj bono transverŝiĝas en niajn rilatojn. Ni verŝajne rimarkis, ke en la unua legaĵo kaj ankaŭ en la Evangelio aperas la vorto “paŝtistoj”. Paŝtisto - jen la grava vorto de la Evangelio. Jesuo mem estas la plej bona paŝtisto. Kaj mi rememoras, kiam foje dum la migrado en Slovakio mi observis gregojn kun paŝtistoj, kaj mi rimarkis, ke estas granda diferenco inter tio, kiel paŝtistoj paŝtas bov-brutarojn kaj kiamaniere la paŝtisto kondukas ŝaf-gregon. Inter tio estas granda diferenco. Se tio estas bov-grego, ĝi do estas kunpelata per paŝtistoj helpe de bastonoj de malantaŭe. La bovinetoj moviĝas per mallerta, obtuza irado kaj ili devas esti senĉese direktataj. Tute alimaniere tio aspektas, se la paŝtisto kondukas gregon da ŝafetoj. Li ĉiam iras antaŭe kaj la ŝafetoj havas iun instinktan econ iri post la paŝtisto. Jes, jen kaj jen iu ŝafeto forflankiĝas, sed la tuta grego orientiĝas laŭ la paŝtisto. Estas interese, ke se Sinjoro Jesuo komparas la homojn al iuj tiuj bestetoj, Li povus ilin kompari al iu alia speco de bruto. Iam la homoj kondutas kiel brutoj. Sed Li nin komparas al la ŝafetoj kaj diras: “Iru kaj sekvu min!” Li donas al ni liberecon, por ke ni libere kaj volonte sekvu Lin. Tio estas tre grava. Ni rimarku, ke la politikistoj nin volas ofte kunpeli de malantaŭe, manipuli nin, direktigi nin, sed la Bona Paŝtisto Jesuo, Li iras antaŭe, frunte kaj ni iras post Li. Volonte, obeeme, feliĉaj, ke ni en Li havas la plej bonan paŝtiston. Ni do permesu nin gvidi per Jesuo, kaj ni estu feliĉaj, ke ni estas lia gregeto. Antaŭ nelonge la Sankta Patro, dum li sin esprimis rilate al la danĝero de la falsa globaligo de la mondo, diris interesan frazon: “Globaligu antaŭĉie amon kaj solidarecon.” Tia ĉi globaligo de la merkata ekonomio, kaj mi ne scias de kio ajn ankoraŭ, povas esti por la homaro tre danĝera. Estas necese kuniĝi en la amo, kuniĝi en pentekosta interkompreniĝo de ĉiuj homoj. Mi aŭdis, ke al la mondo minacas, se okazos ĝia globaligo, ke la homoj interkompreniĝados per fuŝita angla lingvo. Tion certe ne meritus la lingvo de Shakespeare. Eble, fratoj kaj fratinoj, la mondo iam eksentos la bezonon de iu interkomprenilo, kiu estas preĝada, kiu sekvas Diajn intencojn kaj celojn. Kaj tre verŝajne Esperanto, kiu dum longaj jaroj estas pli ofte afero de iniciatemaj grupoj, fariĝos alvoko por la nova vojo de la homaro en la Sankta Spirito. Ke tiel okazu, ankaŭ tiuintence ni oferu tiun ĉi Sanktan Meson, por ke ankaŭ ni ĉiuj estu iloj de tiu ĉi bela Dia verko. Ni do oferu la Sanktan Meson por komence diritaj intencoj, kaj ankaŭ por ke la familio de esperantistoj estu por ni en la Eklezio la pentekosta rememorigo kaj la signo, ke fakte ilia strebado pri komuna helplingvo por ĉiuj homoj alportu interkompreniĝon al ĉiuj en la Sankta Spirito. Kaj nun ni per Esperanto esprimu nian kredon. OKAZIS LA 3-A KONFERENCO DE INTERNACIA KATOLIKA UNUIĜO DE ESPERANTISTA JUNULARO Enkadre de la 19-a Katolika Esperanto-Tendaro en Sebranice u Litomyšle, Ĉeĥio, dimanĉe la 23-an de julio 2000 okazis la 3-a Konferenco de Internacia Katolika Unuiĝo de Esperantista Junularo (IKUEJ). Ĝia ĉefa celo estis elekto de la nova estraro, ĉar laŭ la Statuto de IKUEJ la estraro havas dujaran oficperiodon. Je la 15-a horo la ĝisnuna prezidanto de IKUEJ frato Inĝ. Atilla Szép el Hungario malfermas la konferencon. Ĉeestas 11 voĉdonrajtaj IKUEJ-anoj. Unue oni akceptas la konferencordon. Kiel konferencgvidanto estis elektita frato D-ro Ulrich Matthias el Germanio, kiel protokolanto frato Pavol Petrík el Slovakio kaj kiel voĉdonkontrolanto frato Luděk Brada el Ĉeĥio. Sekvis la raportoj de la prezidanto, kasisto kaj revizoro pri la jaroj 1998-2000. Ĉiuj raportoj estis aprobitaj de la ĉeestantaj membroj. Poste oni elektis kandidatojn por la nova estraro de IKUEJ. Entute kandidatiĝis kvin membroj kaj ĉiuj estis elektitaj por la nova estraro. Kiel la prezidanto de IKUEJ por nova oficperiodo 2000-2002 estis reelektita frato Attila Szép el Hungario, kiel la unua vicprezidanto estis elektita frato Pavol Petrík el Slovakio, kiel la dua vicprezidantino fratino Inĝ. Zita Kotíková el Ĉeĥio. Kiel sekretariino estis elektita fratino Jana Kořístková kaj kiel estraranino por informado Blanka Horáčková, ambaŭ el Ĉeĥio. Post la balotoj oni diskutis pri agadplano por la jaroj 2000-2002, pri financado, estontaj aranĝoj de IKUEJ, pri informado kaj varbado de novaj membroj kaj plenumado de ceteraj niaj celoj. Je la 16-a horo frato Ulrich Matthias fermis la 3-an Konferencon de IKUEJ. Raportas Pavol Petrík LETERO DE ĈEFEPISKOPO KARLO OTĈENAŜEK La ĉefepiskopo Karlo, ne povinte viziti la nunjaran IKUE-Tendaron en Sebranice, sendis jenan ĝojigan kaj kuraĝigan leteron. Karel Otčenášek
- ĉefepiskopo de Hradec Králové Karaj
gefratoj en Kristo kaj en lia kaj nia Patrino, Geamikoj, mi devas vin kaj ankaŭ min, denove seninluziigi. Mi ne povos veni. La nuna jaro estas plena de tiom da streĉoplenaj eventoj kaj datrevenoj, kiujn mi devas partopreni, ke mia okdekjariĝo kaj jam multjaraj, ĉiam grandiĝantaj san-malfacilaĵoj (inter ili ankaŭ diabeto) instigis la kuracistojn doni al mi emfazan rekomendon - eviti plej eble ĉiujn aktivadojn por ne tro pliakrigi mian san-situacion. Mi volus certigi vin, ke mi estos kunligita kun vi per la Spirito de la Vero, Braveco kaj Amo, samkiel ankaŭ kun nia ĉiela Patrino kaj kun sankta Josefo, pri ilia helpo en plenumado de viaj kaj niaj planoj kaj tiel en plenumo de la intencoj de Dio. Kompreneble, mi estos spirite kun vi kaj kun ĉiuj samideanoj ankaŭ dum la kongresaj eventoj en Rimini kaj Romo. Estime kaj kore salutas kaj benas + Karel Estas bona kutimo, ke dum Katolika E-Tendaro en Sebranice estas tradicie enprogramata ankaŭ nokta ludo “Pado de kuraĝo”. Kaj estus ja domaĝo, se en la nunjara jubilea jaro kaj jubilea tendaro tiu ĉi ludo mankus. Ĉar la nunjara dumila jaro estas tre eksterordinara, ni do volis, ke ankaŭ la nunjara tiu ludo de la kuraĝo estu eksterordinara. Ĉiujare la ludo havas sian specifan karakteron. Ordinare iuj el timigantoj havas interesajn mask-kostumojn, aliaj timigas per terura ekkrio aŭ per mistera mallaŭta voĉo, ktp. Mi do iomete rakontos al vi pri la nunjara tiu ludo. La ludo komenciĝis ĉirkaŭ la dudek dua horo, kiam jam estis tute malhele. Frato Mirek komencis kunigi kuraĝajn infanojn ĉe la komenco de vojo. Ĝi nunjare troviĝis en tute alia loko ol dum pasintaj tendaroj. Nelonge poste li komencis ekirigi la kuraĝulojn tute solajn unu post alia la vojon en la arbara tereno. Ĝi unue situis en pli malalta parto de la arbaro, signita per kandeloj. La unua timigilo atentanta laŭvoje estis la malgranda infano (pupo), tenanta branĉon, super la vojo. Post la mallonga paŭzo terure ekkriis Ĝemegulo (Hejkal) kaj tuj malantaŭ li denove pendis infaneto, ĉifoje je maneto. Poste oni trairis ŝnuran barilon. La vojo jam komencis gvidi la kuraĝulojn al arbarsupraĵo. Dum alproksimiĝo al ĝi io subite klakis antaŭ la kuraĝulo aŭ jam malkuraĝulo. Sur la monteto estis videbla lumo, sed kien plu iri? Tiumomente aperis mistera persono, ĉe kiu la lud-partoprenanto devis sin subskribi por ricevi signon, kiudirekte sekvi la vojon. Kaj finfine la lasta surprizo estis sorpoj, falintaj sur la korpon de la jam certe timplena kuraĝulo. Post nelonga distanco, atinginte la ceterajn ludantojn, la travivitan timon anstataŭis agrabla sento de heroeco. Post veno de la lasta ludanto al la celo, la kuraĝaj infanoj kun sento de triumfo revenis en la tendaron. Eble la ludo havis daŭrigon en iliaj sonĝoj, ĉar ili travivis antaŭ enlitiĝo emociplenajn momentojn. Nun do povis jam komenciĝi la pado de la kuraĝo por la maturaj kuraĝuloj. Denove ĉiam post kvinminuta intervalo ekiris unu timigito. Unue ili devis malsupreniri taluson por trairi subŝosean tunelon - trapasejon kun fluanta rojo; tiuloke tie fluis nur unu centimetron dika akvotavolo. Kiam ili trapasis malhelan longan tunelon ĝis la lumanta kandelo, neatendite eksonis potenca voĉo de la sekreta monstro. Kaj de tie montris al ili la kandellumo direkton al herbokampo. Suprenirinte la taluson kaj pluirante laŭ longa herbokampo ili eniris rekte en la arbaron. Enirante la arbaron, sur iliajn kapojn falis sorpoj, sed ili kuraĝe daŭrigis la iradon laŭ malhela vojo direkte al la tendaro. Tie ilin ankoraŭ io kaptis je piedo, kaj finfine lasta timigo estis terura ekkriego. Tiel do finiĝis la pado de la kuraĝo, feliĉe sen vivperdoj. Kompreneble, neniu volonte malkaŝis, ke tamen estis momentoj, kiam pro timo la koro forte batis en la brusto. Nu kaj ĉu eventuale la pantalono ne restis tute seka, tion malkaŝis kompreneble neniu. Tamen mi esperas, ke la ludo “Pado de la kuraĝo” plaĉis al ĉiuj ĝiaj partoprenintoj, kaj ke ĝin oni ofte rememoros. Kaj fine tamen malgranda bilanco. La vojo, kiu situis en du partoj de la arbaro, estis longa ĉirkaŭ du kilometrojn. La ludo daŭris pli ol tri horojn, partoprenis ĝin pli ol dudek kuraĝaj tendaranoj kaj kvin timigantoj. Venonttage ricevis ĉiuj ĝiaj partoprenantoj dolĉan premion. Do ne hezitu, kaj dum venontjara tendaro ankaŭ vi, kara leganto, povos elprovi vian kuraĝon! Luděk Brada
JUBILEA HIMNO
ĈEĤAJ KAJ SLOVAKAJ IKUE-ANOJ DENOVE EN ŽILINA En la semajnfinaj tagoj de la 18-a ĝis la 20-a de aŭgusto 2000 okazis la 3-a renkontiĝo de la ĉeĥaj kaj slovakaj katolikaj esperantistoj, nunjare denove en Slovakio, en gastema urbo Žilina (Ĵilina). La renkontiĝoj okazadas alterne en Slovakio kaj Ĉeĥa Respubliko. La nunjara renkontiĝo okazis en Salesana Domo, kie sub unu tegmento okazis ĉio - loĝado, manĝado kaj la programoj. Vendrede la 18-an de aŭgusto en antaŭvesperaj horoj kolektiĝis 40 personoj el diversaj lokoj de Slovakio kaj Ĉeĥa Respubliko en Salesana Domo en Žilina. Ĉeestis ankaŭ ĉiujara partoprenanto de tiuj renkontiĝoj frato Herman J. Horrix el Germanio. Post la Sankta Meso en salesana preĝejo kaj post la vespermanĝo okazis amikeca programo kun komuna kantado. Sabate matene okazis solena inaŭguro de la renkontiĝo, kiun ĉeestis ankaŭ Direktoro de la Salesana Domo. Poste ĝis la tagmanĝo okazis komuna kunveno de la Ĉeĥa kaj la Slovaka IKUE-Sekcioj. Komence de la kunveno la prezidantoj de ambaŭ sekcioj - D-rino Magda Šaturová kaj Miloslav Šváček - informis detale la ĉeestantojn pri aktivadoj de ambaŭ sekcioj. Oni ankaŭ multe diskutis pri aktualaj temoj tiel, ke la tempo por la kunveno rapide pasis. Post anĝelusa preĝo kaj tagmanĝo okazis komuna fotografado kaj perbusa ekskurso. Unue oni vizitis proksiman kastelon Budatín kun belaj ekspozicioj rilatantaj regionon de Žilina. Precipe interesa estas rara ekspozicio pri dratumarta metio. Kun Budatín kaj Žilina konatigos vin sekvaj artikoloj. Dua celo de la ekskurso estis vizito de historie interesa kaj bela preĝejo en Teplička. Tiun preĝejon vizitadas multaj ne nur enlandaj, sed ankaŭ eksterlandaj vizitantoj, por vidi post kelkaj jarcentoj nebalzamitan kaj tamen nedisfalintan korpon de Žofia Bosňáková, kuŝantan en la ĉerko de la preĝeja kapelo. Pro historie dokumentitaj bonfaroj de Žofia estis komencita ŝia beatproceso; laŭ informo de tiea pastro, la beat-proklamo povus okazi post tri jaroj. En la preĝejo ni komune preĝis kaj kantis honore al Jesuo la Reĝo. Kaj la tria vizitita loko estis bela, tute nove konstruita preĝejo en Žilina - Solniki. Tie ni speciale preĝis por ĵus kulminanta la monda pilgrimo de la junularo en Romo. Nia operkantisto frato Miroslav Smyčka tiucele kantis kanton “Marŝo de la kristana junularo”, origine verkitan kaj komponitan en la jaro 1999 de pastro Ferdinand Hrušat kaj tradukitan en la jaro 2000 de frato Josef Cink, la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Tiamaniere ni spirite kuniĝis kun la pilgrimanta junularo en Romo. Post reveno el belega ekskurso sekvis la Sankta Meso en la preĝejo de Salesana Domo. Post ĝi kaj post vespermanĝo okazis koncerto, prezentita de frato Miroslav Smyčka. Ĝi havis du partojn. La unua belega parto kun spiritaj kantoj okazis en la kapelo, la dua parto kun nespirita enhavo okazis en la salono. Post dimanĉa Sankta Meso kaj matenmanĝo okazis lasta programo de la renkontiĝo -la prelegoj. Prelegis fratoj Miroslav Smyčka, Miloslav Šváček, Inĝ. Jan Kalný kaj Inĝ. Vladimír Němec. Proksimiĝis tagmezo kaj kun ĝi ankaŭ fermo de la renkontiĝo. La dankoj kaj dankemo pro la belegaj tagoj en Žilina apartenis al aranĝantoj, al frato Inĝ. Vlado Němec kaj ceteraj gesamideanoj de la gastema urbo Žilina. Frato Šváček invitis la ĉeestantojn al venontjara 4-a renkontiĝo, unua en la 21-a jarcento kaj 3-a jarmilo, kiu plejverŝajne okazos septembre en Křižanov, naskiĝloko de sankta Zdislava - ĉiela patronino de la familioj. Kun kontento kaj ĝojo en la koro ni povas konstati, ke tiuj renkontiĝoj multe kontribuas al reciproka pozitiva kunlaboro de ambaŭ IKUE-sekcioj, eĉ spite de nunjare nekutime altaj varmegoj. Do ĝis la revido venontjare septembre denove en Ĉeĥio! Miloslav Šváček La unua skriba informo pri Žilina devenas el la j. 1208. La urbo estas ĉirkaŭata de belegaj montaroj Malgranda Fatra, Kysuca-montaro kaj Straĵov-montaro. La situo de la civito ĉe la kunfluo de la riveroj Váh, Kysuca kaj Rajčianka, ĉe la kruciĝo de iamaj komercvojoj instigis ĝian kreskon jam antaŭ la j. 1312, kiam Žilina akiris siajn urbajn privilegiojn. La unua domaro ekestis ĉirkaŭ la preĝejo de s-ta Stefano, kiu situas en Žilina-Závodie. La preĝejo konserviĝis ĝis nun kaj estas tio la plej malnova historiaĵo de la urbo. La historia kerno de la urbo - la kvadrata urboplaco - ekestis post la alveno de germanaj koloniistoj en la 13-a jarcento. Inter la mezepo kaj urboj Žilina havis gravan pozicion. Ĝi akiris diversajn rajtojn: rajton de fiŝkaptado, rajton okazigi foirojn kaj fondadi diversajn gildojn. La produktoj (precipe drapaj) de la metiistoj el Žilina estis konataj ankaŭ eksterlande. La ekonomia prospero de la urbo respeguliĝis ankaŭ en la kultura sfero, precipe en la altnivela uzado de juraj normoj. Atestas pri tio la ĝis nun konservita „Libro de Žilina" (Žilinská kniha), unu el la plej malnovaj urbaj libroj en Slovakio. La ekspozicio de la historio de Žilina en la feŭdisma epoko enhavas plurajn rarajn eksponaĵojn, kiuj atestas pri la ekonomia kaj kultura graveco de tiu ĉi regiono. En la 15-a jarcento la urbo apartenis al la burgo Strečno. En la j. 1429-32 en la urbo estis husanaj taĉmentoj. Husanoj atakis germanojn, kiuj fuĝis el la urbo. Tio ebligis al slovakoj akiri gravajn postenojn en la urba konsilantaro kaj administraj organoj. Ekde tiu ĉi tempo enskribaĵoj en la Libro de Žilina estas en la malnovĉeĥa lingvo. Nuntempe Žilina havas ĉirkaŭ 90 mil geloĝantojn kaj estas la 4-a plej granda urbo en Slovakio. Dum lastaj jardekoj estis konstruitaj novaj loĝkvartaloj Hliny, Vlčince, Solinky kaj Hájik. En Žilina havas sian sidejon universitato, kiu nun havas 6 fakultatojn. Estas tie multaj mezlernejoj, inter kiuj estas kelkaj katolikaj: Komerclernejo de s-ta Tomaso la Akvinano, Gimnazio de s-ta Francisko, baza lernejo de s-taj Konstantino kaj Metodo, Metilernejo de s-ta Jozefo. Krom iamaj 3 malnovaj preĝejoj en la centro de la urbo estis en la kvartalo Solinky finkonstruita nova preĝejo, alia preĝejo estas konstruata en la kvartalo Vlčince. Sed dimanĉe estas celebrataj Sanktaj Mesoj en diversaj stabilaj aŭ provizoraj kapeloj. Dum dimanĉo en la urbo estas celebrataj en diversaj lokoj 34 Sanktaj Mesoj. Novan preĝejon en la kvartalo Vlčince havas grekkatolikoj. Sed siajn diservojn havas ankaŭ protestantoj, adventistoj, apostola eklezio, frata eklezio, kristanaj korporacioj kaj judoj. Tiom koncize pri la gastema urbo Žilina. La kastelo Budatín, unu el la plej malnovaj konstruaĵoj en Žilina, situas sur la kalksabloŝtona rokego ĉe la kunfluo de la riveroj Váh kaj Kysuca. Arkeologiaj trovitaĵoj el la proksimeco de la kastelo atestas pri tio, ke ĝia ĉiraŭaĵo estis loĝata certe jam en la 11-a jarcento. La oportuna situo verŝajne estis la kaŭzo por la konstruo de la kastelo, kiu servis por la defendo de la transiro - travadejo tra la rivero Váh - kaj kiel doganejo sur la komerca vojo al Silezio. La plej malnova parto de la kastelo estas granda kvaretaĝa turo – cilindroforma (alteco 20 m, diametro 12 m, dikeco de muroj 2 m), kiu estis konstruita en la duono de la 13-a jarcento. La unua posedanto de la kastelo estis reĝo. Sed jam komence de la 14-a jarcento okupis ĝin Matúš Čák el Trenčín. Jam en tiu tempo oni supozas pluan evoluon de la kastelo. La turon oni fortikigis per ĉirkaŭiganta murego kaj samtempe oni konstruis gotikan palacon en la orienta parto de la kortego. La kastelo fariĝis signifa fortikaĵ-konstruaĵo. Post la morto de Matúš Čák el Trenčín la kastelo fariĝis denove la posedaĵo de la reĝo ĝis la jaro 1436, kiam ĝin Zigmund Luksemburga donacis al Juraj el Hatné. La eksteraĵo de la kastelo malrapide ŝanĝiĝis, oni alkonstruadis pluajn partojn kiel nordan duetaĝan alon kaj okcidentan renesancan palacon, kiam la kastelo apartenis al la familio Suňoga. Dum krucmilitoj en la 17-a jarcento la kastelo forbrulis, tial sekvis pluaj renovigoj kaj rekonstruoj. En la 18-a jarcento la kastelo perdis jam sian defend-karakteron kaj oni konstruis en la nordokcidenta parto de la iama remparo kapeleton kaj teretaĝan konstruaĵon kaj sur la loko de la iama okcidenta renesanca remparo oni konstruis baroka-klacisisman kastelon. Dum la burĝa revolucio en la j. 1848-49 estis la kastelo Budatín alterne kelkfoje okupita de hungaraj gvardioj kaj de la imperia armeo. La 10-an de januaro 1849 la imperia armeo fuĝante el la kastelo kaŭzis incendion, dum kiu la kastelo plene forbrulis. Parte ĝi estis rekonstruita ĉirkaŭ la j. 1870 kaj la plenan rekonstruon faris ĝiaj posedantoj nur en la j. 1920-22, kiam la kastelo ricevis nunajn trajtojn. Post la forigo de ruinoj de la supra parto de la baroka-klacisisma kastelo oni konstruis sudokcidentan alon en la historiisma stilo kaj arkadojn por la frugotika palaco. La plena kaj lasta renovigo okazis en la jaroj 1966-76. Nuntempe estas en la kastelo Budatín sidejo de la Váh-vala muzeo, kiu ĉi tie havas siajn soci-sciencajn ekspoziciojn. La mizero de la loĝantaro en la valoj de la riveroj Váh kaj Kysuca kaŭzis, ke multaj junaj viroj devis forlasi siajn hejmojn por serĉi panon aliloke. Kun dorsokorbo plena de drato, lado kaj dratumilaro ili vagadis ne nur tra Slovakio, Moravio kaj Bohemio, sed preskaŭ tra ĉiuj eŭropaj landoj kaj kelkaj atingis eĉ Amerikon. Kelkaj fondis tie eĉ siajn manufakturajn laborejojn. La ekspozicio de la dratumarto pruvas pri la lerteco de slovakaj metiistoj, kiuj per simpla materialo - drato - kapablis elsorĉi rarajn kreitaĵojn de la popola arto - figurojn, korbetojn, vazojn, birdkaĝojn kaj ankaŭ ilaron por kuirejo kaj domo, pretigitajn kun sento por la karaktero de la materialo. LETERO EL SIBERIO AL 19-A KATOLIKA ESPERANTO-TENDARO EN SEBRANICE, ĈEĤIO de s-ro Valerij Malihin, infana Esperanto-klubo, Dvorec pionerov, str. Konstitucii 1, 660049, Krasnojarsk, Siberio, Rusio. Mia retadreso: sapphire@ns.kgtu.runnet.ru Estimataj gesamideanoj! Mi kaj miaj junaj Esperanto-gelernantoj salutas vin ĉiujn kaj bondeziras grandajn sukcesojn en la laboro de la 19-a Katolika E-Tendaro en Sebranice. Kun respekto siberia E-instruisto Valerij Malihin kaj anoj de mia infana Esperanto-klubo. P.S. Miaj Esperanto-gelernantoj (13-16j.) deziras korespondi kun gesamideanoj de via lando (la aĝo ne gravas). Se estos intereso, mi nepre sendos iliajn adresojn. J. Julínek, trad. J. Kořínek
KREDO KAJ KRISTANISMO EN GERMANIO D-ro Gottfried Noske, Wolfratshaŭsen, Germanio Prelego prezentita la 20-an de majo 2000 kadre de Tago de Prelegoj kaj Diskutoj en České Budějovice, Ĉeĥio Por kompreni la nunan situacion de la katolika eklezio en Germanio, necesas iom pli longe retroiri kaj komenci pri: La Situacio post la Dua Mondmilito La Nazia Socialismo estis atakinta kaj persekutinta la eklezion, kaj ĉi tiu estis travivanta tre fortan ondon da fideluloj forlasintaj ĝin precipe dum la jaroj 1937 (108 000) kaj 1938 (preskaŭ 89 000), sed entute la eklezio eliris fortigita el tiu luktado. Post la katastrofo de la nazia diktaturo kaj ĝia malvenko la plimulto de la germana popolo estis konvinkita, ke nova ordigo de la ŝtato kaj socio nur eblas sur la bazo de la kristanaj virtoj kaj valoroj. Tiu rememoro de la homoj pri la kristaneco montriĝis ankaŭ en la konvertiĝo kaj reveno de multaj en la katolikan eklezion precipe dum la jaroj 1946 ĝis 1948. Aliaflanke la eklezio vidis sin konfrontita al grandaj malfacilaĵoj. Terure detruita lando signifis same detruitecon de preĝejoj kaj diocezaj strukturoj. Ĝis la jaro 1945 la plej granda eklezia provinco Breslau, kiu pole nomiĝas Wrocław, fakte ne plu apartenis al Germanio; kvarono de ties teritorio estis perdita kaj ĝiaj enloĝintoj entorentis kiel fuĝintoj kaj elpelitoj, kiuj deziris esti prizorgataj per materiaj bonaĵoj kaj animzorgado. Tial la unuaj jaroj estis plenplenaj de taskoj de la karitato, konstruo de novaj animzorgadaj strukturoj kaj reorganizado de la diocezoj. Meze en tiu tempo pligrandiĝis pli kaj pli profunde la antagonismo inter la okcidentaj venkintaj potencoj kaj Sovetunio, sekve de kio la resta Germanio dividiĝis en du partojn. Tiu duigo kondukis ankaŭ al diferenca evoluo de la eklezia vivo en ambaŭ teritorioj.
La katolika eklezio havis malavantaĝojn en la teritorio de la posta GDR ekde la komenco. Post la reformacio estis tie diaspora situacio por la katolikoj. Tie apartenis al la katolikismo ĝis fino de la dua mondmilito nur ĉirkaŭ 6 %, kiuj iom pli ol duobliĝis ĝis la komenco de la kvindekaj jaroj per ekloĝado de la elpelitoj. Je sama tempo 81,6 % estis protestantoj. Tiu diaspora situacio manifestiĝis ankaŭ en la ekleziaj jurisdikciaj distriktoj. Estis nur ununura diocezo en tiu teritorio, nome Meissen, kiu estis nove fondita en la jaro 1921 kaj submetita senpere sub la papan jurisdikcion (latine: "exempta"). Alie estis nur partoj de diocezoj, nome la episkopaj komisariatoj de Erfurt, Magdeburg, Meinigen, Schwerin kaj la ĉefepiskopa oficejo Görlitz kiel resto de la iama ĉefdiocezo Breslau. Escepta kazo estis la diocezo Berlin, el kies fideluloj pli ol la duono vivis en okcidenta Berlino, 23% en ties orienta parto kaj 25% vaste dissemitaj en GDR-distriktoj. En la jaro1972 tiuj diocezaj partoj iĝis memstaraj kaj estis submetataj kiel apostolaj administraturoj senpere sub la papan aŭtoritaton. La GDR-registaro estus preferinta instaladon de propraj diocezoj, sed tio estis rifuzata ĝis la fino de GDR kun la atentigo, ke la malnova regna konkordato ankoraŭ validas; tial la unuiĝo de la episkopaj administratoroj nomiĝis ankaŭ ne Episkopa Konferenco, sed Berlina Ordinaria Konferenco. Tiu reguligo havis avantaĝojn kaj malavantaĝojn. La episkopaj komisaroj kiel helpepiskopoj ne havis la saman aŭtoritaton ĉe la partiaj kaj ŝtataj altranguloj kiel la diocezaj episkopoj. Aliflanke ili povis eviti gravajn decidojn avertante, ke mankas al ili la kompetenteco. Krome ili nature estis subtenataj de siaj okcidentaj diocezoj per materiaj rimedoj kaj ĝis la konstruo de la "Murego" ankaŭ per sacerdotaj animzorgantoj. Cetere komence kaj la soveta militara administrado kaj same la komunistoj montris al la katolika eklezio certan bonvolon sciante, ke la eklezio kaj la plimulto da ties fideluloj estis oponintaj al la nazireĝimo kaj tial estis elmetitaj al malfacilaĵoj kaj ĉikanoj. Krome ili esperis, ke la eklezio estos preta kunlabori en la tiel nomata kontraŭfaŝista bloko. Baldaŭ tamen ŝanĝiĝis ilia sinteno kaj la eklezio samkiel la fideluloj falis sub socian kaj politikan premadon, ĉar la regantaj komunistoj konfesis sin oficiale kiel ateistoj. La kontraŭreligia kaj kontraŭeklezia propagando kreskis pli kaj pli, kio manifestiĝis precipe en la ateisme stampita edukado. La rajtoj de la gepatroj estis grandparte forigataj, la influo de la familio malgrandiĝis. Kaj por konkeri la infanojn kaj junulojn por si, la ŝtato devigis ilin pli kaj pli aliĝi al la komunistaj organizoj “Junaj Pioniroj” aŭ FDJ (Libera Germana Junularo). Krom tio la kristana kredo estis kontraŭe imitata per substituantaj ritoj. Aŭtune de la jaro 1954 estis enkondukita la “junular-solenaĵo” kiel substituaĵo de la konfirmacio, dum kiu la junuloj faris solenan konfeson kaj promeson por la socialisma ŝtato. Katolikaj episkopoj tuj reagis avertante, ke post la participado en tiu ateisma ritaro sekvos la tuja ekskomunikado, pri kio ili persistis ĝis la fino de GDR oficiale, kvankam poste ne tiom rigore. Sendube la episkopoj kaj la gepatroj staris fronte al timiga dilemo. La rezigno pri la junularsolenaĵo, pri aliĝo al FDJ ja alportis multajn malavantaĝojn: la gepatroj estis malpreferataj en siaj laborlokoj, la gefiloj spertis ne malofte perfortan premadon pere de la samklasanoj. Krome estis barita la vojo al mezlernejoj kaj precipe al altlerneja aŭ universitata studado. Poste sekvis pliaj pseŭdoreligiaj kontraŭrimedoj: la socialisma nomdonado anstataŭ bapto, geedziga ceremonio kaj entombigado. Ankaŭ “10 ordonoj de la socialisma moralo” estis proklamitaj jare 1958. Ekde la dua duono de la kvindekaj jaroj kreskis la administrada batalo kontraŭ la eklezio, kiel al “la lasta organizita malamiko de GDR”, kiel tekstis. Okazis kriminalaj procesoj kontraŭ sacerdotoj kaj laikoj, por kiuj la procesoj de la naziistoj certe estis la modelo. Ne la veraj kialoj estis dirataj, nome fervora animzorgado, precipe por geknaboj kaj junuloj, sed aliaj pretekstataj: misuzo de la religia libereco, bojkota fiagitado, per kio oni komprenis la kritikon de la junularsolenaĵo aŭ de la dialektika materialismo k.s., profitado de la pekkonfesa sekreto, malantaŭ kio estis maskata la prisilentata scio pri ies planita fuĝo ktp. Post la konstruado de la "Murego" fariĝis certa malstreciĝo, kiu iĝis preskaŭ kritike-distanca respekto. La malkaŝa batalo estis anstataŭigita per administradaj rimedoj kaj speciale per tio, ke la fidelaj katolikoj spertis ĉiam malavantaĝojn. Eblis tamen la karitata laboro: Tiele estis alte estimataj katolikaj malsanulejoj, porinfanaj kaj porpatrinaj hejmoj, parte eĉ infanĝardenoj. Ekzistis ankaŭ katolika eldonejo Benno-Verlag en Lejpcigo, kiu devis eldoni nur religian kaj teologian literaturon, tamen ankaŭ eklezian gazeton, nome la "Tag des Herrn" (Tagon de la Sinjoro). Specialan pozicion okupis la katolikaj enklavoj, nome tiu Eichsfeld en la okcidento kaj la Supra Luzacio en Saksio, kie vivas la katolikaj Soraboj, slava minoritato. Tie floris ankaŭ katolika vivo sur la publika forumo per procesioj kaj pilgrimado. Eblis same dum la sepdekaj jaroj ekleziaj kunvenoj, ekzemple la dioceza sinodo en Meissen 1969 kaj la pastorala en Dresden 1972. Entute tamen la ateisma politiko sukcesis, ĉar nuntempe la regionoj de la iama GDR estas plejparte ateista teritorio. La evangeliana eklezio perdis ekde la kvindekaj jaroj kvar kvinonojn de siaj membroj kaj ankaŭ la katolika ĉirkaŭ du trionojn.
Tute alia estis la evoluo en la okcidentaj zonoj. Memkompreneble estis daŭrigata ankaŭ ĉi tie la apartigo de la ŝtato kaj eklezioj, sed tamen evoluis prudenta kaj komprenema kunlaboro de ambaŭ, kies zorgo ja celis la samajn homojn kaj ties bonstaton. Same estis nerefutebla konvinko ĉe la kompetentaj politikistoj, ke religio kaj la ekleziaj komunumoj estas grandsignifaj por la tuta socio, kaj nome ne nur en la teorio, sed en la socia praktiko. Tial ankaŭ en la federacia konstitucio tekstas, ke la eklezioj estas subtenataj en sia agado per propra imposto, kiu estas enkasigata por ili de ŝtataj oficejoj je kompenspago, ja por specialaj servoj, ekzemple por lernejoj, infanĝardenoj, hejmoj por infanoj kaj maljunuloj ktp., ili ricevas krome financan subtenon. La sperto de la komuna persekuto pere de la nazia reĝimo kondukis la kristanojn al la konvinko, ke la konfesia skismo ankaŭ en la politika sfero nur malfortigos ilin. Tial katolikoj kaj protestantoj unuiĝis en la Kristan-Demokratia respektive Sociala Unio (CDU/CSU). Tiuj partioj povis gajni la plimulton en kelkaj federaciaj landoj, precipe en la unuaj federaciaj balotoj 1949 kaj fari la registaron, kio alportis gravajn sekvojn por la konstitucio kaj socio de la Federacia Respubliko Germanio. Multaj gvidantoj de la kristanaj partioj estis katolikoj. Krome ties sekvantoj kaj posteuloj venis plejofte el la katolika junularo aŭ katolikaj asocioj, kiuj travivis grandan prosperon dum la postmilita tempo. Tial ne estis mirige, ke speciale la katolika sociala doktrino havis tre grandan influon dum la unuaj du dekjaroj al la socialŝtata ordigo de la Federacia Respubliko Germanio. Sed ankaŭ alie la influo de katolikoj kaj la katolika eklezio estis tre granda, tial la protestantoj opiniis havi malavantaĝojn, kaj tiukaze la evangeliana episkopo postulis, ke minimume la ministroj el la Kristana Unio devas esti egalnombre membroj de ambaŭ eklezioj. Sed la ekonomia bonstato, la studenta tumulto dum la jaro 1968 kaj sekve de tio faritaj postuloj, samkiel la teknologia ŝanĝiĝo alportis al la socio fundamentan transformiĝon - kreskon de la emo al individualismo ene de la socio, kritikon de geedzeco kaj familio, relativigadon eĉ rifuzon de kristanaj valoroj kaj virtoj, perdon de influo de la eklezio super la socia vivo, malkreskon de kristana pensado ankaŭ en la Kristana Unio, kaj entute daŭrantan kreskon de la sekularigo de la ĉiutaga vivo. Ĉi tiuj tendencoj restis kaŝitaj longtempe, ĉar estis ankaŭ ree kaj ree kulminoj de la religia kaj eklezia vivoj, kiuj peris alian impreson: la ĉiujaraj procesioj je la Festo de Korpo de Kristo, “La Katolikaj Tagoj”, okazantaj ĉiun duan jaron kaj precipe la Eŭkaristia Universala Kongreso en Munkeno en la jaro 1960. Same ŝajnis, ke la apliko de la decidoj de la Dua Vatikana Koncilio alportos pozitivan ŝanĝon de la ĝenerala tendenco. Ĉie ekestis paroĥaj konsilantaroj, kiuj elektis el sia mezo la konsilantarojn de la dekanatoj kaj diocezoj. Same la Centra Komitato de la Germanaj Katolikoj gajnis estimon kaj aŭtoritaton. Sed dum la origina celo de ĉi tiu la plej alta komisiono de laikoj estis subteni la Papon, episkoparon kaj entute la eklezion kaj defendi ilin sur la publika forumo, nuntempe tiu okupas en multaj temoj kritikan eĉ malamikan distancon rilate al la oficiala eklezio kaj precipe al la Papo. Fine de la sesdekaj jaroj kaj dum la sepdekaj jaroj ne plu povis resti sekretaj signoj de la krizo. Unue malpliiĝis la partoprenantoj en dimanĉaj diservoj, la pekkonfesado estis neglektata kaj kvankam la religia instruado estis deviga lernfako en ĉiuj lernejoj, la fundamenta sciado pri religio kaj katolika kredo malaperis. Tial ne estis mirige, ke iom post iom pli kaj pli malkaŝe forlasis la katolikan eklezion precipe virinoj kaj nome plejparte pli junaj. Same centoj da sacerdotoj forlasis sian oficon kaj gereligiuloj sian ordenon, ne malofte en spektakla maniero. Krome sekve de miskompreno de la koncilia termino “popolo de Dio” oni rifuzis la hierarkian strukturon de la katolika eklezio kaj postulis ties demokratigon. Kaj por replenigi la preĝejojn, kelkaj paroĥoj ne eksentis hororon antaŭ eksperimentoj en la liturgio. Ĉi tiu mankanta respekto kaj sensakraligo, samkiel la kreskanta kritiko kontraŭ la Papo kaj episkopoj, unuigis la tradiciistojn en la “Movado por Papo kaj Eklezio” aŭ en “Una Voce”, el kiuj poste la pli radikalaj disiĝis kiel anoj de la skisma episkopo Lefebvre kaj ties sacerdota fratularo de sankta Papo Pio la X-a. Pli moderaj serĉis orientadon en la tiel nomataj “Iniciativaj Rondoj de Katolikaj Sacerdotoj kaj Laikoj”. Krom ili estis kaj ankoraŭ estas diversspecaj grupoj da laikoj kaj sacerdotoj de diferenca nombro, kiuj provas vivi laŭ la tradicia katolika kredo kaj morala doktrino en la spirito de la Dua Vatikana Koncilio. Kiom grandaj estas tiuj ĵus menciitaj grupoj, preskaŭ ne eblas diri. Ĉar en la ekleziaj komisionoj kaj laikaj asocioj ili ŝajne formas nur minoritaton. La ĉefaj parolantoj en tiuj estas aliaj, kiuj gajnis pli kaj pli grandan gravecon. Ili estis kaj estas la iniciantoj aŭ simpatiantoj kaj subtenantoj de la supre menciitaj “reformoj”, kiuj ĉiam kaj ĉiam estis ripetataj kaj kompletigataj per aliaj pretendoj kaj postuloj, kiel ekzemple pri “gefrata kaj kompatema sinteno de ekleziuloj, ĉesigo de la deviga celibato por sacerdotoj, pri la diakonato por virinoj kaj eĉ la sacerdoteco, pri pozitiva taksado de diversspecaj seksvivaj praktikoj” ktp. Kaj ĉar al ili la ekumeno tro stagnas, iufoje anstataŭ Sankta Meso ekzistas jam komunaj diservoj de katolikaj kaj evangelianaj paroĥoj eĉ dimanĉe aŭ festotage, kiel ekzemple lastjare okaze de la subskribo sub la “Dokumento pri la Justigado”. Kiu povis miri, ke la movado nomata “Postulo de la Eklezia Popolo” (germane “Kirchenvolksbewegung”), kiu pledis tiasence por transformigo kaj renovigo de la eklezio, trovis tiom da atento kaj aprobo en la jaro 1996?
Mezen en ĉi tiun krizon kaj dividigon de la katolikismo en la Federacia Respubliko Germanio venis la unuigo de la ambaŭ germanaj ŝtatoj. Tiam unue superpezis la ĝojo pri tiu feliĉo, samkiel dankemo, ne laste al Dio. Ŝajnis esti venkita ĉiu dispartiĝo. Pozitivan rezulton alportis la reunuigo de nia patrujo ankaŭ al la katolika eklezio. Ties longtempe necesa nova ordigo estis interkonsentita inter Vatikano kaj la unuopaj federaci-landoj. Ekde la jaroj 1994/95 la 27 diocezoj estas dividitaj en 7 ekleziajn provincojn kun ĉefepiskopoj kiel prezidantoj. La unuigo tamen same alportis “veran puŝon de sekularigo”, kiu malgrandigis la gravecon kaj influon de la katolikoj konsiderinde. Ĉar dum ili faris preskaŭ la duonon en la iama Federacia Respubliko, nun ili estas el la tuta enloĝantaro nur 35%, el kiuj nur ĉirkaŭ kvinono estas praktikantaj. Ĉi tiu malkresko montriĝas ĉie. Ekde 1960 ĝis 1998 la nombro de junuloj sin eneklezie engaĝantaj malkreskis je du trionoj, same tiom da aspirantoj pri sacerdoteco kaj la primiciantoj, samkiel tiom da eklezie benitaj geedziĝaj ceremonioj. La nombro da baptoj duoniĝis, dum la eksiĝoj el la eklezio kreskis je sesoblo, nome ĉiujare de 25.000 al 150.000. En la socio la kristanismo estas repuŝata pli kaj pli. Estas postulata la forigo de la krucifiksoj el la klasĉambroj kaj publikaj konstruaĵoj, blasfemoj svarmas en gazetaro kaj teatraĵoj kaj en televidaj elsendoj, kiel ekzemple dum la lastaj monatoj en Heilbronn la blasfema teatraĵo “Corpus Christi”. Aŭ kiam la Papo vizitis en la jaro 1996 Germanion la trian fojon, okazis apud la solena akcepto pere de la urbaj reprezentantoj kaj la federacia registaro en Berlino paralela demonstracia procesio, kiu utilis nur al mokado de la eklezio kaj la Papo. Protestoj de la episkopoj kaj fideluloj restas neaŭditaj; “ĉar ili ja ne endanĝerigas la sekurecon de la publiko”, kiel konstatis iu tribunala juĝo. Laŭ mia opinio estas signifa ankaŭ la okazintaĵo, ke ĵurante la ofican ĵuron antaŭ la parlamento, la nuna kanceliero kaj la plej multaj novaj ministroj rezignis pri la alvoko de Dio kiel atestanto, kaj krome post la translokigo de la federacia registaro al Berlino same ne okazis la benado de la novaj ministeriejaj konstruaĵoj, kiel kutime faris ekleziuloj de ambaŭ konfesioj en Bonn. En tio manifestiĝas, ke la rilato inter la ŝtato kaj la eklezioj estas pli distanca ol antaŭe. Tio ne signifas, ke ĝi estas malbona. Ankoraŭ ne estas pridubata la eklezia imposto, per kiu ja la katolika eklezio estas firmigata ekonomie kaj finance, ja riĉigata, tiel ke ĝi povas iniciati kaj malavare subtenadi multajn socialajn projektojn enlande kaj eksterlande. Sed la financa subtenigo per la ŝtato alportis ankaŭ dependecon. Memkompreneble la eklezio bezonas la helpon de la ŝtato por siaj multaj entreprenoj kaj socialaj projektoj kun amaso da salajruloj. Tamen ne malofte ĝi estas malhelpata per publika kritiko. Tio evidentiĝas nun en la debato pri la leĝo pri abortigo kaj ties realigo. Sendube la eklezio ne aprobas la abortigon, kion la germanaj episkopoj publike deklaris ree kaj ree. Tamen ili toleris, ke la katolika eklezio estu envolvata en la ŝtatan sistemon pri abortigo. La motivoj por tiu agmaniero estas multaj. Oni timis perdi eĉ pli da sia influo en la socio aŭ opiniis preventi ion pli malbonan. Krome multaj politikistoj, kies partioj kunhelpis realigante la novan leĝon, estas same aktivaj kaj influhavaj en katolikaj laikaj komisionoj kaj asocioj. Unue en la malnova Federacia Respubliko tiu kunlaboro estis iel komprenebla, okazanta bonafide. La tuta dilemo manifestiĝis, kiam la leĝo devis esti noveligata post la reunuiĝo. Tiam oni provis fari kompromison inter la malnova koncepto de konsultiĝo kaj la neta limdata reguligo de la iama GDR, kiu estis komprenata praktike kiel naskoregulado kaj havis multajn subtenantojn ankaŭ en la malnovaj federaciaj landoj kaj partioj. La solvo estas jena: abortigo restas plue kontraŭjura, sed senpuna por virino kaj operaciinto, se minimume tri tagojn antaŭ la operacio la gravedulino interkonsiliĝis, pri kio ŝi devas prezenti atestilon. Tiajn konsultadojn faras ankaŭ katolikaj institucioj. Tiuj certe informas la virinojn pri eblecoj de helpo aŭ subtenado kaj pledas por la vivo de la nenaskita bebo. Sed ili devas lasi al la virinoj la finan decidon kaj donas kompreneble pri tio same atestilojn. La pledantoj por ĉi tiu agmaniero argumentas jene: 1) Gravedulinoj en mizeron falintaj nur sin turnas al katolikaj institucioj, se ili ricevas la atestilon. 2) Nur gravedulinojn venintajn al ili la katolikaj konsilantinoj povas reteni de abortigo. 3) Tiamaniere ili savas laŭ sia aserto ĉirkaŭ 5000 da nenaskitaj beboj ĉiujare. La kontraŭuloj de restado en la ŝtata konsultada servo konsideras tion ne granda sukceso, precipe ĉar ĉi tiu nombro estis anoncata jam antaŭ 25 jaroj, kiam la konsultado ankoraŭ ne estis deviga. Krome plinombriĝis intertempe la katolikaj konsultejoj kaj tamen daŭre kreskas la nombro de ĉiujaraj abortigoj (ĉirkaŭ 250.000!). Tiun kreskadon povas kaŭzi, laŭ ilia opinio, nur la mankanta konsciiĝo pri la maljusteco de la abortigo, kontraŭ kiu la eklezio ne kapablas batali konsidere al sia ambigua sinteno tiurilata. Dank´ al Dio, la Episkopara Konferenco nun finfine respondis al la peto de la Papo, ne plu doni ĉi tiujn atestilojn kiel kondiĉon por senpuna abortigo. Kontraŭ tio la Centra Komitato de la Germanaj Katolikoj kaj multaj katolikaj asocioj faris iniciativon, nomatan ”Donum Vitae” (dono de la vivo). Tiu volas subteni plue katolikajn konsultejojn, kiuj donas atestilojn pri la konsilado. Interese estas tio, ke la progresivaj grupoj petis antaŭe ĉiam la episkopojn ne rezigni pri donado de atestiloj kaj nun insultas ilin kaj subtenas la kunigon “Donum Vitae”, dum la konservativaj grupoj dekomence ja pledis por konsilado kaj subteno de gravedulinoj en mizeron falintaj, sed rifuzis la donadon de atestiloj. Tre pozitive evoluis la ekumenismo en Germanio, en la lando, en kiu la reformacio eliris. Sekve de la travivo de komuna persekutigo en la nazia tempo, ekestis tre frue kontaktoj inter ambaŭ religiaj komunumoj. Ekzemple jam en 1950 estis fondita la “Gemeinsame Sozialarbeit der Konfessionen im Bergbau” (GSKB - Komuna Sociala Laboro de la Konfesioj en la Minindustrio). Ekde la 2-a Vatikana Koncilio pliiĝis ĉi tiu kunlaboro. Ekzemple formiĝis preskaŭ en ĉiu paroĥo laborgrupoj, kiuj okupiĝas pri ekumenaj temoj aŭ komuna najbara helpo. Aŭ okazadas komunaj preĝkunvenoj, kiel ekzemple dum la preĝa semajno por la unuigo de la kristanoj en januaro aŭ tiu de la virinoj je la unua sabato marte. La plej altrangaj reprezentantoj de ambaŭ eklezioj eldonis multfoje komunajn deklarojn pri socio kaj politiko, kiel ekz. antaŭ du jaroj la socialan vorton “Por Estonteco en Solidareco kaj Justeco” aŭ pri la rilato al eksterlandanoj ktp. En 1995 okazis en Munkeno la Evangeliana Eklezia Tago, dum kiu ties partoprenantoj renkontiĝis post la procesio okaze de la festo de Korpo kaj Sango de Kristo kun la Munkena ĉefepiskopo kaj la katolikoj por komuna ekumena diservo. Kaj je la 6-a de majo 1996 estis inaŭgurita per ekumena diservo en Augsburg la “Semajno por la Vivo”, kiu ekde tiam dum ĉiujara junio en Germanio atentigas la publikon per alia temo pri la danĝerigo de la homa vivo. Krome kelkio estus referenda, kio prilumus la nuntempan situacion de la katolika eklezio en Germanio. Sed ankaŭ ĉi ĉio substrekus nur la impreson, ke la eklezio en Germanio ne nur estas skuata per krizoj, sed ankaŭ montras multajn pozitivajn tendencojn, kiuj donas motivon por esperoj. Kiuj el tiuj havos sukceson dum la 3-a jarmilo, mi ne povas diri. Sed mi kiel kredanta kristano estas fidoplena, ke estas en Germanio ankoraŭ sufiĉe da preĝantoj, por forturni minacantan malbonon, kaj ke antaŭ ĉio Dio ne forlasos sian eklezion en Germanio, sed sendos sian Sanktan Spiriton, kiu faros ĉion bonan. 8.1 Bamberg - ĉefepiskopo estas Karl Braun, al kiu apartenas krom Bamberg la sufragandiocezoj Eichstätt (episkopo Walter Mixa), Speyer (Episkopo Anton Schlembach) kaj Würzburg (episkopo Paul-Werner Scheele). 8.2 Berlin - ĉefepiskopo estas Georg Kardinalo Sterzinsky; sufragandiocezoj Dresden-Meißen (episkopo Joachim Reinelt) kaj Görlitz (episkopo Rudolf Müller). 8.3 Freiburg - ĉefepiskopo estas Oskar Saier; sufragandiocezoj Limburg (episkopo Franz Kamphaus), Mainz (episkopo Karl Lehmann, kiu samtempe estas prezidanto de la Germana Episkopara Konferenco) kaj Rottenburg-Stuttgart (ties iama episkopo Walter Kasper estas nun sekretario de la Vatikana Konsilio pri Unuiĝo; posteulo ankoraŭ ne estas nomumita.). 8.4 Hamburg - ĉefepiskopo estas Ludwig Averkamp; sufragandiocezoj Hildesheim (episkopo Josef Homeyer) kaj Osnabrück (episkopo Franz-Josef Bode). 8.5 Köln - ĉefepiskopo estas Joachim Kardinalo Meisner; sufragandiocezoj Aachen (episkopo Heinrich Mussinghoff), Essen (episkopo Herbert Luthe), Münster (episkopo Reinhard Lettmann) kaj Trier (episkopo Hermann Josef Spital). 8.6 München-Freising - ĉefepiskopo Friedrich Kardinalo Wetter; sufragandiocezoj Augsburg (episkopo Viktor Josef Dammertz OSB), Passau (episkopo Franz Xaver Eder) kaj Regensburg (episkopo Manfred Müller). 8.7 Paderborn - ĉefepiskopo Johannes Degenhardt; sufragandiocezoj Erfurt (episkopo Joachim Wanke), Fulda (Johannes Dyba, havanta la personan titolon “ĉefepiskopo”; rimarko de redakcio: mortis subite la 23-an de julio 2000 en la aĝo de 70 jaroj) kaj Magdeburg (episkopo Leopold Nowak). Krom la supre menciitaj kardinaloj apartenas al la kardinala kolegio same la germanoj Josef Ratzinger, la prezidanto de Vatikana Kongregacio por la Kredo, kaj la benediktano Augustin Mayer (alia kardinalo, la jezuito Josef Grillmaier mortis antaŭ nelonge). D-ro Gottfried Noske Fr. Izidoro, F. Moreau
PLENA PARLAMENTO DE LA ĈEĤA EKLEZIO Prelego de Inĝ. Jan Kalný la 20-an de aŭgusto 2000 en Žilina La Dua Vatikana Koncilio alportis multajn freŝajn ideojn por nova vivo de la Eklezio, precipe ĝi konkludis, ke estas necese proksimiĝi al bezonoj de la nuna epoko kaj de la samtempa socio laŭ “signoj de tempoj” (Mt 16,3). Tiel nia Eklezio pli bone respondu je sopiroj kaj serĉado de niaj samtempuloj. En landoj, kiuj suferis sub komunisma kontraŭreligia premo, ne estis eble disvastigi libere tiujn novajn intencojn kaj praktike ĉio finiĝis ĉe ŝanĝoj de liturgiaj praktikoj. Dum totalisma periodo oni povis kunvenigadi nek diocezajn, nek plenajn parlamentojn por realigi konciliajn instrukciojn en lokaj kondiĉoj. Do, ĉi tiu fakta situacio gvidis poste ĉeĥan episkoparon al decido kunvoki ankaŭ en nia ŝtato landan koncilion, plenan parlamenton, kiun oni anoncis en Velehrad dum festo de sanktaj Cirilo kaj Metodio la 5-an de julio 1997. Antaŭ nia Eklezio staras en komplikaj kondiĉoj pretenda tasko: gvidi spirite ne nur la kredantaron, sed ankaŭ prepari novan evangelizadon, t.e. alporti verojn de la evangelio per allogaj kaj modernaj metodoj - al la tuta loĝantaro de la lando. Tio estas grandega celo de renovigo de la homa socio sur sojlo de nova jarcento eĉ jarmilo, pri kiu tiel ofte parolas nia kara Papo Johano Paŭlo la II-a. Sed tiun oni povas akiri nur sub gvido de la Spirito Sankta kun akompano de nia persona konvertiĝo al profunda kredo, amo kaj sinceraj preĝoj, oferoj kaj senlaca laboro por la regno de Dio. Al praktika realigo de la menciitaj celoj devas servi Plena Parlamento de ĉiuj bohemiaj kaj moraviaj diocezoj kun longa prepara periodo, en kiu partoprenas ĉiuj konsistaĵoj de la lokaj eklezioj, tio signifas la “Popolo de Dio”, do ne nur episkopoj kaj sacerdotoj, sed ankaŭ gemonaĥoj kaj kredantaj laikuloj. Ĉiu homo, kiu havas intereson pri katolika religia vivo, povas tute libere partopreni en preparlaboroj de la parlamenta agado. Reale tio signifas, ke oni fondis en multaj paroĥoj, monaĥejoj, episkopaj oficejoj, teologiaj fakultatoj kaj religiaj institutoj rondetojn, kiuj kunvenadas regule kaj pridiskutas ĉiujn solvendajn problemojn de la eklezia vivo. Unu el principoj de ilia laboro estas tuta libereco de pensesprimado kaj respekto al ĉiuj opinioj. Neniu rimarko povas esti forŝovita “sub tapiŝon”. Prepara komisiono de la Plena Parlamento alvokis nome ankaŭ nian katolikan Esperanto-sekcion - rekonitan laikan organizaĵon de la Eklezio, por fondi parlamentan rondeton. Do, ni kontaktis kun ĝiaj respondeculoj kaj grupigis okmembran rondeton, kies gvidanto estis elektita mi. Sed ni ja devis anonci, ke niaj membroj ne povas kunvenadi regule pro troa diso de la loĝejoj kaj proponis plejparte nur skribajn kontaktojn inter la unuopaj membroj. La sekretariejo konsentis. Ĝis nun ni havis okazon kunveni nur dum kelkaj oficialaj aranĝoj de nia sekcio, praktike dufoje en KET Sebranice, krome dum la Ekumena Kongreso en Gliwice kaj ankaŭ en Kroměříž, kie okazis sekcia konferenco. Niaj kunvenoj estis ĉiam viziteblaj eĉ por aliaj IKUE-anoj. Teme ni volis kontribui al solvo de vastaj problemoj de la eklezia vivo, ne nur de tiuj speciale “niaj”. En la unua periodo de la laboro ni serioze strebis pridiskuti kaj serĉi precipe vojojn por funkciado de paroĥoj en samtempaj kondiĉoj, kiuj kontrastas al tiuj pasintaj. Pozicio de katolikaj kristanoj kiel de malplimulto en la ĉeĥa socio, malkresko de intereso pri spiritaj valoroj kaj precipe granda manko de sacerdotoj gvidis nin al iom pli profunda analizo de la situacio kaj trovo de realaj elirpunktoj de nuna neĝojiga stato. Al multaj neokupitaj lokoj ofte devas veni edziĝintaj diakonoj, profesie kvalifikitaj laikaj teologoj aŭ aliaj kapablaj anoj de la Dia popolo. Por ĉi tiu evoluo devas ja esti nia eklezia komunumo bone preparata, la afero bezonas perfektan koncepton. Jen nia rondeto volas al ĝi kontribui per konkretaj ideoj. El diversaj spertoj kaj opinioj ni kompilis la unuan parton de nia propono pri solvo de paroĥaj problemoj. Mi iom skizos kekajn ĉefajn principojn, kiujn ni konsideras gravaj. Ĝenerarale oni devas diri, ke daŭrigo en kutimaj manieroj pri administrado de ekleziaj aferoj – almenaŭ en niaj ĉeĥaj kondiĉoj - ne plu estas akceptebla, ĉar ĝi tute ne harmonias kun samtempaj bezonoj. Nun ni rimarku kelkajn niajn opiniojn pri la fundamenta ĉelo de niaj lokaj eklezioj - pri paroĥo. La paroĥo por la kredantaro similas al familia medio en civitana socio. Tio do signifas, ke ĝia strukturo kaj vivo estas tre grava, ĉar en ĝi spirite kreskas kristanoj kaj venas poste en siajn hejmojn, laborejojn, publikajn institutojn ktp. Alivorte, el biblia vidpunkto tie oni ĉefe preparu fermentaĵon por pasto, do tiu pasto por pano, per kiu nutras sin la homa socio (Mt 13, 33, Lk 13, 20-21). Sed kia estas la pano, se la fermentaĵo ne havas bonan kvaliton? Ni devas do ekkonstrui novajn paroĥojn, paroĥojn, en kiuj kreskus kristanoj de la tria jarmilo de nia eklezia historio post naskiĝo de la Sinjoro Jesuo Kristo. Bone, sed nun oni povas demandi, kiamaniere? Ni proponas
unue transformi la paroĥan sistemon. Post necesa redukto de la nombro de
paroĥoj dividi ilin je tri kategorioj: Ĉi tiu sistemo postulas ja principajn ŝanĝojn de ĝisnuna strukturo, precipe ĝi signifas liberigi pastrojn de diversaj flankaj taskoj - ne nur de tiuj ekonomiaj kaj teknikaj, sed ankaŭ de mastrumaj. Tio supozas alligi kvalifikajn helpantojn, ankaŭ laikajn. Precipe la centreja paroĥo do vivus plene kiel grupa kunlaborantaro. Al ĝi apartenus ankaŭ paroĥaj fratulinoj, zorgantaj pri mastrumado en paroĥa domo eĉ pri diversaj aliaj bezonoj. Fako de materiaj kaj konstruaj aferoj transirus poste al teknika centrejo sub dioceza gvidado. En ĉiuj paroĥoj oni devas laŭ Kodekso de Kanonika Juro konstitui ekonomiajn konsilantarojn. Kompreneble, premiso pri bona funkciado de ĉiuj paroĥaj kategorioj estas oferema agado de tie loĝantaj kredantoj, precipe en paroĥaj konsilantaroj. Eĉ se ĉi tiuj ne estas laŭjure devigaj, tamen estas tre utile, se ili ekzistas por helpi la lokan administranton. En malgrandaj paroĥoj funkciu almenaŭ eta grupo da kunlaborantoj. Ĉiu ano de la paroĥa konsilantaro havu konkretan taskon, ekzemple zorgon pri liturgiaj aferoj, animzorgadon pri infanoj, gejunuloj, plenkreskuloj, malsanaj kaj maljunaj homoj, riparajn laborojn ktp. La konsilantaranoj devas ja ankaŭ atentosekvi aliajn loĝantojn de koncerna teritorio, ĉar ĉie vivas eĉ baptitaj, sed nepraktikantaj katolikoj, alikonfesianoj, nekredantoj, sed ĉiuj estas homoj kun animoj, kiujn amas nia bona Dio tute same. Jen estas motivo ankaŭ por la nova evangelizado, kiu inkluzivas eĉ ekumenajn kontaktojn kaj specialan intereson pri homoj starantaj iom ekster la socio. Precipe al tiu lasta grupo estas necese dediĉi atentemon. La paroĥoj fariĝu hejma medio por ĉiuj homoj de bona volo! Kompreneble la aliorganizado de paroĥaj strukturo kaj vivo postulas ankaŭ ŝanĝojn en gvidado de diocezoj. Ĉiu tiu loka eklezio estu organize kaj teritorie aranĝata tiel, ke ĝi povu plenumi funkciojn, kiujn atendas de ĝi ne nur ĝia kredantaro, sed ĝenerale bezonas tiea loĝantaro. Sideja episkopo devas esti vera patro de ĉiuj, li ne estu precipe eklezia oficisto, kiu solvas ĉiuspecajn problemojn ne nur spiritajn kaj organizajn, sed ankaŭ jurajn, ekonomiajn kaj materiajn. En la nuna situacio multaj kredantoj ofte eĉ ne konas sian episkopon aŭ vidas lin nur dum iu solenaĵo. Tial ni konsideras grava laŭeble dividon de spirita kaj administrada agadoj de episkopejo. Ni proponas, ke ĉiu diocezo havu krom la gvidanta episkopo kaj ĝenerala vikario ankaŭ episkopan vikarion por animzorgado. Tiu lasta prizorgu ekskluzive spiritajn aferojn en la tuta al li komisiita teritorio. Se ĉi tiu trio de la ĉefaj gvidantoj de koncerna diocezo havus episkopajn konsekrojn, do ĝi povus fariĝi tre efika kolegio en frunto de la loka eklezio. Krome ni emfaze atentigas pri neceso de principa fordivido de ekonomiaj kaj teknikaj aferoj de ĉefa misio de la Eklezio, do de la evangelizado. Pro tio estus utile establi apartan administrejon por prizorgo de materiaj havaĵoj subordigotan rekte al la dioceza episkopo. Ĉi tiu organizaĵo estu gvidata de fakuloj kaj ekipita per ĉiuj necesaj rimedoj. Ĝi zorgus pri ĉiuj konstruaĵoj, riparoj ktp., ankaŭ pri tiuj paroĥaj. Episkopejoj ricevus tiel ankaŭ pli grandan gravecon kaj influon al ordinaraj aferoj de siaj eroj. Nur tiamaniere konsekritaj personoj liberiĝus de multaj pezigaj devoj kaj krome pri teknikaj aferoj decidadus veraj fakuloj. Do, sendube tiuj proponitaj ŝanĝoj alportus pli efikan funkciadon de la Eklezio sur lokaj niveloj certe je kontenteco de ĉiuj. Jen mi prezentis al vi en konciza skemo la unuan parton de la opinioj kaj proponoj, kiuj devenis el nia parlamenta rondeto. En la pluaj partoj de la laboro la rondetanoj dediĉos sian atentemon al praktikado de la kredo en niaj sociaj kondiĉoj, al personaj aferoj, sistemo de edukado kaj fine ni volas tuŝi bezonojn de la Universala Eklezio. Por ni, esperantistoj, estas kompreneble tre grava solvo de la interkompreniĝo helpe de nia internacia lingvo, kiun ni proponos. Ni certe bone scias, ke eklezia problemaro estas tre ampleksa kaj ke diversaj ŝanĝoj ne estos facile realigeblaj. Tamen ni kredu, ke la Sankta Triunuo gvidos siajn gefilojn ankaŭ en nia patrujo al pli serena estonteco, ĉar renovigo de la homa socio estas tre ege urĝa. Ni preĝu komune por la sukceso de la Plena Parlamento de la Ĉeĥa Eklezio.
15-A EKUMENA
KONGRESO Karaj gefratoj, post partopreno de belega septembra kongresa-pilgrima restado en Italio estas jam necese serioze pensi pri partopreno de la venontjara 15-a Ekumena E-Kongreso (54-a de IKUE kaj 51-a de KELI), okazonta en la tagoj de la 14-a ĝis la 21-a de julio 2001 en Zagrebo, Kroatio. La kongreso en la lando, kie dominantas la katolika religio, promesas, precipe al la katolikaj esperantistoj, eblecon travivi tre belajn kaj spirite riĉajn kongresajn tagojn. Post ampleksa informbloko, kiun prezentis fratino Marija Belošević el Zagrebo, ĉefaranĝantino de la kongreso, pli ol 20 ĉeĥaj kaj slovakaj katolikaj esperantistoj jam aliĝis al la 15-a EEK. Por facile atingi la kongreslokon - Zagrebon - la ĉefurbon de Kroatio, oni denove planas aranĝi komunan busvojaĝon de la ĉeĥaj kaj slovakaj kongresanoj, se aliĝos sufiĉa nombro da personoj, dezirantaj eluzi tiun komfortan servon. Elkalkulita provizora prezo de busvojaĝo estas por ĉeĥoj 1400 CZK, por slovakoj 1500 CZK (la aŭtobuso veturos tra Bratislava). Samtempe kaj samloke okazos por gejunuloj 5-a Junulara Ekumena E-Tendaro (JET), ofte kun aparta programo. La gejunuloj, loĝantaj en pli ol 500 km aerdistanco, povas ricevi vojaĝ-subvencion. Ankaŭ la Ĉeĥa IKUE-Sekcio esploros eblecon trovi subvencion por plifaciligi partoprenon de gejunuloj, IKUEJ-anoj. Karaj gefratoj, ene de tiu ĉi numero de Dio Benu troveblas la kongresa aliĝilo. Bv. ĝin uzi por via aliĝo al la kongreso. La aliĝilon kun aliĝkotizo sendu rekte al fratino Marija Belošević, Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Se vi aliĝos ĝis fino de la nuna jaro, vi pagos aliĝkotizon nur 5 eŭrojn = 10 germ. markojn. Plej facile estas kune kun aliĝilo sendi registrite ankaŭ bone pakitan 10-markan monbileton. Kaj ne forgesu vian aliĝon tuj anonci al mi, se vi volos eluzi komunan busvojaĝon, por ke mi rezervu por vi sidlokon en la aŭtobuso. En venontaj numeroj de Dio Benu vi trovos pluajn aktualajn kongresajn informojn. Ne forgesu perpreĝe subteni laboron de la Loka Kongresa Komitato, por ke tiu grava aranĝo en la unua jaro de la nova jarcento estu bela komenco de la disfloro de niaj movadoj kaj fruktodona daŭrigo de ekumenaj rilatoj de la kristanaj esperantistoj. Miloslav Šváček KORESPONDI DEZIRAS KUN GEJUNULOJ TUTMONDE Daniel
Mrázek, Podolská 108, CZ-14700 Praha 4-Podolí, Ĉeĥio (junulo 15-jaraĝa). ● 53-a Kongreso de IKUE kun jubileaj pilgrimoj al Romo, Gubbio, Asizo, La Verna, Loreto kaj Covignano okazis en Rimini, Italio en la tagoj de la 2-a ĝis la 8-a de septembro 2000. Partoprenis ĝin gefratoj el Eŭropo kaj Afriko, inter ili 34 ĉeĥoj kaj 13 slovakoj kune vojaĝantaj perbuse. Pri neforgeseblaj kongresaj travivaĵoj raportos venonta n-ro de Dio Benu. ● 15-a Ekumena Kongreso (54-a de IKUE kaj 51-a de KELI) kaj 5-a JET (Junulara Ekumena E-Tendaro) okazos samtempe en la sama kongresejo, sed ofte kun aparta programo en la tagoj de la 14-a ĝis la 21-a de julio 2001 en Zagreb, Kroatio. Informojn pri partoprenebleco kaj perbusa vojaĝebleco legu sur alia paĝo de Dio Benu. ● La jubilea 20-a (laŭvice) IKUE-Tendaro (KET - Katolika E-Tendaro) okazos en la unua duono de aŭgusto 2001 en Sebranice, Ĉeĥio. ● 55-a Kongreso de IKUE okazos en la jaro 2002 en bela urbo Kroměříž (Kromierziĵ), situanta en centro de Moravio, landparto de Ĉeĥa Respubliko, en la tagoj de la 17-a ĝis la 24-a de aŭgusto en Ĉefepiskopa Gimnazio (en bela, historia kaj trankvila urbocentro). La kongresurbo kaj la kongresloko disponigas bonajn kondiĉojn por aranĝo de la IKUE-kongreso, en Ĉeĥa Respubliko jam la kvara en historio de IKUE. |