GRAVA VIVJUBILEO DE BRAVA KAJ FIDELA PAŜTISTO Karaj gefratoj! En nuna jaro, la Jaro de Granda Jubileo, oni celebras pluajn jubileojn. Inter ili troviĝas du gravaj vivjubileoj. La 18-an de majo la tuta Eklezio celebris 80-jaran naskiĝdatrevenon de la Papo Johano Paŭlo la II-a. Kaj por ni, la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj, la 13-an de aprilo estis ankaŭ grava vivjubileo - 80-jariĝo de brava kaj fidela paŝtisto, la Ĉefepiskopo Karlo Otčenášek - protektanto de la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj. Li kelkfoje estis gasto de la IKUE-Tendaro en Sebranice (vidu la foton). Por partoprenantoj de la 81-a Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 1996 li celebris E-Meson en preĝejo de Praha-Vyšehrad. Belega tra vivaĵo estis en la jaro 1998, la Jaro de Sankta Spirito, liturgia solenaĵo en Katedralo de Sankta Spirito, kiun por esperantistoj celebris la Ĉefepiskopo Karlo. Tre kortuŝaj estis ankaŭ la momentoj travivitaj kun li en la episkopa rezidejo. Tial ni, la katolikaj esperantistoj, perpreĝe esprimu dankemon al tre brava kaj fidela paŝtisto - nia kara protektanto. Tre kara Ĉefepiskopo Karlo, akceptu la gratulojn kaj bondezirojn de la katolikaj esperantistoj. La Sankta Spirito donu al vi la donacojn, por ke vi ankoraŭ longe laboru sur vitejo de la Sinjoro. Ni esperas intence de vi preĝi dum via nunjara vizito de la IKUE-Tendaro en Sebranice. Dio benu! Lia episkopa devizo: Amo de Dio, pacienco de Kristo, honoro de nia popolo. Ĉefepiskopo Karlo naskiĝis la 13-an de aprilo 1920 en České Meziříčí apud Opočno. Post studjaroj de gimnazio en Praha-Bubeneč, mallonge antaŭ ekflamo de la milito, li foriris por studi en Romo ĉe Laterana Universitato. Sacerdotan sakramenton li akceptis en Romo la 17-an de marto 1945. Post reveno el Romo li praktikis sacerdotan servon en Týnec nad Labem, Horní Roveň apud Pardubice, Žamberk kaj Vrchlabí. En la jaro 1949 nomumis lin Episkopo de Hradec Králové ThD-ro Mořic Pícha kiel vicrektoron de episkopa seminario en Hradec Králové. Komenciĝis eksterordinare malfacila tempo. Okdekunujara episkopo Pícha kun konsento de Papo Pio la XII-a sekrete konsekris junan nur 30-jaran sacerdoton Karlon Otčenášek la 30-an de aprilo 1950 je episkopo. Devizo de tiam la plej juna episkopo: “Amo de Dio, pacienco de Kristo, honoro de nia popolo!” aŭgris dornan vojon de la episkopo. Komunista potenco neniam permesis al li transpreni oficon de sideja episkopo en Hradec Králové. Post likvido de seminario en Hradec Králové fare de komunista reĝimo li por mallonga tempo revenis al paroĥo en Vrchlabí, sed nur post kelkaj monatoj li estis arestita. Printempe de la jaro 1951 li estis punekzilita en koncentrejon por pastroj kaj religiuloj en Želiv. Ĉi tie li estis tenita dum du kaj duono de jaroj kune kun Episkopo ThD-ro František Tomášek kaj spiritgvidanto ThD-ro Antonín Šuránek. En ĉeesto de armitaj gardistoj li devis pene manlabori. Ekde la komenco de la jaro 1954 okazis juĝproceso, en kiu la juĝ-tribunalo kondamnis Episkopon Karlon je 13 jaroj de karcera punrestado pro “renversa aktivado celanta likvidon de popoldemokrata sistemo en Ĉeĥoslovaka Respubliko”, kiun li pasigis en malliberejoj Mírov, Leopoldov kaj Valdice. El malliberejo li revenis en la jaro 1962 kaŭze de amnestio. Kelkfoje li estis invitita al kunsidoj de la II-a Vatikana Koncilio, sed neniam la totalisma potenco permesis al li veturi Romon. Dum kelkaj jaroj li laboris kiel laboristo en laktofabriko en Opočno. Kaŭze de insista interveno de Papo Paŭlo la VI-a, la komunistaj instancoj permesis al li reveni al animpaŝtista servo, sed ekster lia diocezo. Fariĝinte en la jaro 1965 administratoro de paroĥo Trmice, li zorgis pri kelkaj paroĥoj kiel simpla pastro. Spite de tre malfacilaj kondiĉoj li sukcesis ripari 25 kadukantajn ekleziajn objektojn. Senĉese li estis spionata fare de ŝtata polico kaj diskriminaciata. En la tempo de “Praga Printempo” en 1968 li povis dum 5 jaroj esti animzorganto de paroĥo Ploštice apud Hradec Králové. Sed en la jaro 1973 dum t.n. “normaliga proceso” li devis forlasi sian diocezon kaj reveni al Trmice. La novembraj eventoj de 1989 finfine permesis al Episkopo Karlo ekstari frunte de sia diocezo. La 21-an de decembro 1989 nomumis lin Papo Johano Paŭlo la II-a kiel Sidejan Episkopon de diocezo Hradec Králové. Solena surtronigo okazis en la 21.1.1990 en Katedralo de Sankta Spirito. En la jaro 1998 Papo Johano Paŭlo la II-a honoris Episkopon Karlon Otčenášek per titolo Ĉefepiskopo. Per tiu nomumo la Papo aprezis multajn meritojn de la Ĉefepiskopo Karlo, protektanto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. IKUE-ARANĜOJN DE LA JUBILEA JARO EKSTARTIS GEJUNULOJ En semajnfinaj tagoj de la 25-a ĝis la 27-a de februaro 2000 okazis en pilgrimloko Dub nad Moravou renkontiĝo de junaj katolikaj esperantistoj - IKUEJ-anoj. Ĉiuj partoprenantoj alvenis vendrede vespere al loĝloko, la paroĥejo de belega Maria-pilgrim-preĝejo. En la paroĥa klubejo nin bonvenigis paroĥestro Sac. Cyril Vrbík kun kelkaj junaj paroĥanoj. Post vespermanĝo ni preparis programon por sabata esperantlingva Sankta Meso. La sabatan Sanktan Meson en kapelo de sankta Jozefo en la pilgrimpreĝejo celebris tiea pastro - IKUE-ano Cyril Vrbík. Krom la ĉeestantaj gejunuloj ĝin partoprenis ankaŭ vicprezidanto de IKUE kaj prezidanto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio frato Miloslav Šváček kaj la tuta kvinpersona familio Studený. Post la Sankta Meso nin alparolis frato Miloš, informante nin pri nunjaraj IKUE-aranĝoj. Poste sekvis komuna fotografado antaŭ altaro kun graca bildo de Dipatrino la Virgulino Maria kaj antaŭ la pilgrima preĝejo. La antaŭtagmezan tempon ni travivis en ĝojo de esperantista kaj kristana frateco. Posttagmeze la paroĥdomo fariĝis por tri horoj lernejo de Esperanto. La ĉeestantaj gejunuloj formis du grupojn, por komencantoj kaj progresantoj, kaj du junaj “instruistoj” gvidis la E-kursojn. Post vespermanĝo preparis Jindra Peřina por ni “padon de kuraĝo” en preĝejaj turoj. Ĉiu devis per multaj ŝtupoj surgrimpi supren por trovi la ĝustan vojon al la celo. Oni devis iri en tuta malhelo, nur en kelkaj lokoj lumis kandeletoj por informi pri irenda direkto. La mistera medio kun sonoj de aerblovoj, miksitaj kun tiktakado de la tura horloĝmaŝino, ekbatadigis koron certe de ĉiu, ĉu knabo aŭ knabino. Kulmine fratoj Luďa kaj Jindra organizis iomete danĝeran ekskurson sub tegmenton de la preĝejo kaj en sonorilejojn. La sabatvesperon plenigis komuna babilado ne nur pri tiuj eventoj. Ĉio havas sian finon, do ankaŭ nia antaŭprintempa aŭ pli bone dirite vintra renkontiĝo. Ĝi finiĝis dimanĉe posttagmeze. Ankoraŭ vizite venis nia IKUE-frato Pavel Brada kun sia edzino Romana kaj eta filineto Anjo. Kaj poste jam estis necese diri la adiaŭajn vortojn: “Ĝis la revido!”. Malgraŭ tio, ke la renkontiĝon partoprenis nur naŭ gejunuloj (Slovakion reprezentis frato Paŭlo Petrík), ĝi estis tre bela. Jam nun ni ĝojatendas nian denovan renkontiĝon en la 19-a IKUE-Tendaro en Sebranice, kie dimanĉe la 22-an de julio okazos konferenco de IKUEJ. Venu al Sebranice almenaŭ tiutage ankaŭ vi, gejunuloj el Ĉeĥio, se vi ne povos tie resti la tutan semajnon. Do ĝis la denova revido! Jana Kořístková Tre sincerajn bondezirojn al ĉiuj membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Vere mi estas dankema pro ricevado de via gazeto Dio Benu, precipe pro numero 1/2000, kiun mi legis kun grandega intereso. Ĉu mi povas ricevi ceterajn numerojn aperintajn dum pasintaj jaroj? La E-agado en nia lando Venezuelo estas tre aktiva kaj fervora, sed ekzistas multaj problemoj pro malsamaj kaŭzoj. Antaŭ kelkaj jaroj en mia loĝurbo Maracaibo oni inaŭguris la unuan E-monumenton en la lando. Nune aperis informartikolo en loka ĵurnalo pri nia agado. Pri nia religia vivo mi diras, ke plimulto el la venezuela loĝantaro estas katolikoj, sed nuntempe ekzistas ankaŭ multaj sektoj venintaj precipe el Usono. Pro praktikado de Esperanto mi deziras ricevi tutan tekston de la Rozaria Preĝo, Novan Testamenton, ktp. Mi revas pri korespondado kun geesperantistoj el Ĉeĥa Respubliko. Jen mia adreso: David G. Valecillos V., Calle 79 No. 3C-72, Maracaibo-4002 (Zulia), Venezuelo. Muziko kaj teksto P. Ferdinand Hrušat, 1999. Tradukis Josef Cink, 2000
TUTE VIA MI ESTAS KAJ ĈIO,
KION MI HAVAS, ESTAS VIA, La 13-an de majo 1981, en la festotago de la Virgulino Maria de Fatimo, dum ĝenerala aŭdienco sur la Placo de Sankta Petro en Vatikano, okazis atenco kontraŭ la Papo kun intenco lin mortigi. Nur interveno de preĝoj de la katolikaro en la tuta mondo kaj precipe potenca helpo de la Sankta Virgulino savis la Papon antaŭ certa morto. Sekvontjare samtage li persone pilgrimis al Fatimo por danki al la Sankta Virgulino por la potenca protekto. En la tagoj de la 12-a kaj la 13-a de majo 2000 la Papo denove vizitis Fatimon, celante beatproklami du el tri viziuloj - Franciskon kaj Jacinta-n, al kiuj ekde la 13-a de majo 1917 aperadis la Virgulino Maria. La tria viziulino Lucia estas ankoraŭ vivanta. La du bildetoj de pola pentristino Izabella Delekta Wicińska el Krakovo trafe ilustras suferantan Papon Johanon Paŭlon la Duan, portantan neimageble pezegan ŝarĝon de la papa ofico. La 18-an de majo 2000 li 80-jariĝis. En la Dimanĉo de Dia Mizerikordo, la 30-an de aprilo 2000, la Papo Johano Paŭlo la Dua kanonizis beatan Faustyna Kowalska el Pollando. Pere de ŝi Jesuo malkovris al ni grandecon de sia mizerikordo. Li instigis ŝin: Diskonigu al la mondo pri mia granda, senfunda mizerikordo. Preparu la mondon por mia dua alveno. Antaŭ ol mi venos kiel Juĝanto, mi malfermegos pordegojn de mia mizerikordo. Flamoj de mia mizerikordo min konsumas; mi sentas sopiron ilin elverŝi sur animojn. El ĉiuj miaj vundoj, precipe el mia Koro, elfluas fluoj de la amo. Por puni mi havas tutan eternecon; nun mi plilongigas tempon de mia mizerikordo. Mi punas, nur se iu min devigas al tio. Mi volas, ke la pekuloj venadu al mi tute sentime. La plej grandaj pekuloj havas la eksterordinaran rajton je mia mizerikordo. Mi ĝojas, se ili serĉas rifuĝon en mia mizerikordo. Mi superŝutas ilin per amo superanta ilian atendon. Pro ili mi venis surteren; pro ili mi elverŝis mian sangon. Mi ne povas puni tiun, kiu sin konfidos al mia mizerikordo. Neniu peko, eĉ se ĝi estus abismo da malboneco, povus elĉerpi mian mizerikordon; ĉar ju pli oni el ĝi ĉerpas, des pli abunde ĝi elfluas. Se liaj malbonagoj estus nigraj kiel la nokto, la pekulo, kiu sin turnas al mia mizerikordo, glorigas min kaj mian suferon. En la horo de lia morto mi lin pledos kiel mian honoron. Eĉ la plej granda pekulo senarmigos mian koleron, se li petas pri mia kompato. Mi rilatos kun li laŭ mia senlima mizerikordo. Mi estas sankta kaj naŭzas min eĉ la plej eta peko. Sed se la pekuloj bedaŭras, mia kompato estas senlima. Mi sekvas ilin kun mia mizerikordo sur ĉiuj iliaj vojoj. Se ili rifuĝas al mi, mi forgesas ĉiun amarecon kaj mi ĝojas pro ilia reveno. Diru al ili, ke mi ne ĉesas ilin atendi: Mi aŭskultas ilian koron, por ke mi ekaŭskultu la plej malfortan batadon de la koro, kiu estas dediĉita al mi. Mi ilin persekutadas per konscienc-riproĉoj kaj ekzamenoj, per tondroj kaj fulmoj kaj per vokado de la Eklezio. Sed se ili rifuzas miajn gracojn, mi lasas ilin al ili mem kaj mi donos al ili, kion ili deziras. Kiu ne volas trairi pordegojn de mia mizerikordo, tiu devas aperi antaŭ mia justeco. Mi ĝojas, se iu postulas de mi multon; ĉar per tio mi estas devigata doni multon, ĉiam pli kaj pli. Timemuloj, kiuj postulas malmulton, ĉagrenas min. Mia filino, anoncu al ĉiuj, ke mi tute estas amo kaj mizerikordo; ĉiu, kiu havas fidon al mi, ricevos mian gracon en tia abundeco, ke li ne povos ĝin enteni kaj elradios ĝin sur aliajn homojn. Se iu animo laŭdas mian bonecon, satano skuiĝas kaj forkuras ĝis la plej profunda infero. Diru al pastroj, kiuj strebas fariĝi apostoloj de mia mizerikordo, ke mi pruntedonos al iliaj vortoj nekontraŭstareblan konvinkigan forton, kaj ili ekmovos ĉiun koron, kiun ili alparolos. Nenio vundigas mian animon pli multe ol manko de fido ĉe animoj al Dio konsekritaj; ilia malfideleco trapikadas mian Koron. La peko de duboj pri mia boneco estas por mi la plej terura! Kredu almenaŭ al miaj vundoj! Ĉiuj animoj, ĉu enmonde aŭ en monaĥejo, kiuj min senkondiĉe amas, konsolas mian Koron kaj sur ilin kun plaĉo fiksiĝas rigardo de mia Patro. Estas tio ili, kiuj konstruas digon antaŭ mia justeco kaj malfermas barilojn de mia mizerikordo. La amo de tiuj ĉi animoj ankoraŭ tenas la mondon. (Oni ĝin preĝas helpe de rosario) Oni komencas per preĝoj: Preĝo de la Sinjoro (Patro nia), La anĝela saluto (Saluton, Maria), La apostola kredsimbolo (Mi kredas je Dio). Sur grandaj bidoj antaŭ ĉiu dekono: Patro eterna, ni oferas al Vi la Korpon kaj Sangon, la Animon kaj Diecon de Via aminda Filo kaj nia Sinjoro Jesuo Kristo por pardono de la pekoj. Sur malgrandaj bidoj: Pro Lia dolora turmento estu indulgema al ni kaj al la tuta mondo. Ĉe fino oni preĝas trifoje: Sankta Dio, Sankta forta, Sankta kaj nemortebla, kompatu al la tuta mondo. Laŭ ĉeĥlingva teksto "Ježíši, Králi" de F. Žák kaj J. Vašica esperantigis Sac. Jan Filip. Melodio de J. Trumpus
GRAVA ARANĜO EN LA JARO DE GRANDA JUBILEO Tago de Prelegoj kaj Diskutoj pri temo KREDO KAJ KRISTANISMO EN LANDOJ DE LA MEZA KAJ ORIENTA EŬROPO EN LA JARO 2000 La prelegtagon aranĝis IKUE-Katolika Sekcio de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en sudbohemia urbo České Budějovice la 20-an de majo 2000 por ĉeĥa aŭskultantaro. La programo estis dulingva, tial ĉiuj prelegoj estis prezentitaj esperantlingve kun traduko ĉeĥlingven. Celoj de la
tuttaga konferenco estis jenaj: La aranĝo estis inaŭgurita per matena Sankta Meso en belega gotika preĝejo de la Oferado de Virgulino Maria el la 13-a jarcento. La esperantlingvan S. Meson celebris tri pastroj el malsamaj naciecoj: hungaro, polo kaj ĉeĥo. La ĉefcelebranto estis vicprezidanto de IKUE sac. Lajos Kóbor el Hungario. Por multaj estis la esperantlingva mescelebro nova travivaĵo. Ĝi estis celebrita por antaŭ kelkaj tagoj mortinta episkopo - esperantisto Mons. Władysław Miziołek el Varsovio, kiel esprimo de la dankemo pro liaj meritoj en oficiala agnosko de Esperanto kiel liturgia lingvo. La prelegtago okazis en granda salono de Konservatorio. Fronte ĝi estis ornamita per emblemo de la jubilea jaro kaj surskriboj “Kristo hieraŭ, hodiaŭ, eterne” en la ĉeĥa lingvo kaj en Esperanto. La tuton kompletigis IKUE-flago kun jam historia signifo, kiun antaŭ multaj jardekoj uzadis membroj de tiam forta katolika E-movado en nia lando. La tablon por prelegantoj dekoraciis belegaj floroj en simbolaj koloroj flava kaj blanka, kiuj karakterizis nian devotecon al la Sankta Seĝo. Komence la ĉeestantojn salutis prezidanto de la Katolika Sekcio de Ĉeĥa E-Asocio Miloslav Šváček, kiu tralegis mesaĝon de la IKUE-prezidanto D-ro Antonio De Salvo el Romo. Sekvis antaŭtagmeza programa bloko. La unuan prelegon prezentis D-ro Gottfried Noske el Germanio. Li skeme parolis pri komplika postmilita situacio kaj sekvanta malsimila evoluo en ambaŭ germanaj ŝtatoj, kiuj iris tute malsamajn vojojn ĝis falo de la fifama “Berlina Murego”. Precipe la katolika eklezio travivis multajn ŝargprovojn. Post la unuigo de la lando ekestis novaj situacioj kun novaj esperoj kaj eĉ diversaj malfacilaĵoj. La dua preleganto estis Pastro Lajos Kóbor el Hungario, kiu trafe priskribis precipe nefacilajn vivkondiĉojn de la kristanoj dum la periodo de la komunista totalismo; poste li rakontis atentostreĉe pri nunaj cirkonstancoj. Por ilustri ilin li aldonis eĉ kelkajn interesajn eventojn el la samtempa hungara vivo. Post la tagmeza paŭzo oni aŭskultis ampleksan kontribuaĵon de s-ino Marija Belošević el Kroatio. Ŝi priskribis la plej gravajn okazintaĵojn en historio de sia patrujo, kiuj formis kristanan spiriton de la kroata popolo. Poste ŝi okupiĝis pli detale pri kontraŭeklezia teroro el flanko de la komunisma reĝimo, pri tragika posta periodo de la milito ĝis nuntempo, kiam ekregis en la lando nova registaro. La prelegon ŝi riĉigis per multaj statistikaj datoj. Por kompletigo de niaj imagoj pri la situacio en tuta teritorio de eksa Jugoslavio, la prelegantino Marija ankoraŭ koncize tuŝis problemojn de katolikoj en Slovenio, Bosnio kaj Hercegovino, Makedonio, eĉ en nuna Jugoslavio. La lasta prelego estis dediĉita al priskribo de tre malfacila periodo de la kristanoj en Ukrainio per erudita prelegenhavo de grekkatolika pastro Serhij Prudko. Post suferplena periodo de senkompata ateismigo flanke de sovetia reĝimo, ekestis forta disflorado de la religia vivo, kiu tamen estas bedaŭrinde akompanata per dividado je multaj spiritaj kaj ekleziaj fluoj. Tiuj ofte anstataŭ frata kunlaboro batalas unu kontraŭ la alia. Malgraŭe ĉi tiu lando havas esperon, ke post iu tempo ĉio ŝanĝiĝos al pli bona evoluo. Ĉar la riĉa programo, kiun akompanis ankaŭ demandoj kaj diskutoj, tro plenigis la sabatan tagon, la organizantoj ne povis plu envicigi vere interesan prelegon pri la Vatikana Orienta Politiko “Ostpolitik”, kiun tiucele preparis s-ro Carlo Sarandrea, sekretario de la Centra Oficejo de IKUE en Romo. Ni rekomendas al vi ĝin tralegi sur sekvaj paĝoj de D.B. Bilancante iom la prelegan tagon, oni povas konstati, ke ĝi alportis sendube al ĉiuj ĉeestantoj pliriĉigon de la scioj pri kondiĉoj en diversaj teritorioj, kies sortoj estis en pasinteco al la ĉeĥa kristanaro tre proksimaj, sed nun en nova epoko ne plu bone konataj. Krome oni ĉi tie prezentis praktikan utilecon de la internacia lingvo kiel perspektivan interkomprenilon inter ĉiuj kredantaj homoj de diversaj nacioj. Precipe al la katolika Eklezio ĝi esperas fari grandajn servojn. Tiu aranĝo estu instigo por nova praktika evangelizado de ni, esperantistoj en homa socio. Inĝ. Jan Kalný, Ĉeĥio Ĉi tie estas necese esprimi korajn dankojn al ĉiuj, kiuj ofereme helpis al mi dum preparoj kaj ankaŭ dum la konferenco mem. Precipe tio estis fratoj M. Šváček, L. Mlejnek kaj mia filino Hana. Grava estis kunlaboro de niaj tradukintoj, nome de la gesamideanoj M. Tomečková, D-ro F. Nosek, Inĝ. J. Werner kaj poste de ĉiuj, kiuj preparis la Sanktan Meson kaj konvene preparis aranĝon en la Konservatorio. Sed krome la danko apartenas al tiuj, kiuj zorgis pri niaj karaj gastoj dum ilia restado en Č. Budějovice kaj ankaŭ poste, kiam du el ili (G. Noske, S. Prudko) vizitis ankoraŭ aliajn urbojn, kie niaj IKUE-anoj organizis kunvenojn kun ili. Ne sur la lasta loko nian dankemon ni direktu ankaŭ al ĉiuj, kiuj helpis al ni finance, ĉar sen ilia grandanimeco estus malfacile entrepreni tiun konferencon kun ĉeesto de kvar prelegantoj el foraj landoj. Al Dio estu danko! Jan Kalný Aldone mi esprimas koregajn dankojn al ĉeforganizanto de tiu IKUE-aranĝo frato Inĝ. Jan Kalný kaj al liaj familianoj, kiuj kolektive dediĉis multajn zorgoplenajn tagojn al preparo de la prelegtago. La apartajn prelegojn ni sinsekve publikigos en nia gazeto D.B. Miloslav Šváček Carlo Sarandrea, Romo Neniu povas nei, ke la historio de la rilatoj inter Sankta Seĝo kaj la landoj de la komunista bloko, ekde 1917 ĝis la duono de la okdekaj jaroj kaj pli poste, kun la falo de la Berlina Murego, estas dramoplena el religia kaj politika vidpunktoj. Sub ĉies okuloj, sed ankaŭ en la karno de multaj estas la atesto pri tiuj suferoplenaj jaroj, markitaj de martirigoj, blinda persekutado. Sufiĉas pensi pri la amasa murdo de pastroj kaj fideluloj en Albanio. Ĉi tiu mallonga interveno, verŝajne tro rapida, sed ligita kun la neceso obei al la ritmo de la programo, celas revui la multajn elpaŝojn, kiujn la Sankta Seĝo faris dum la jardekoj por la bonstato ne nur religia de tiuj loĝantaroj. Estis publikigitaj multaj “instituciaj” dokumentoj, kiuj aldoniĝis al la paroladoj kaj tekstoj de la Papoj kaj de la Eklezio: neabundas, kaj tamen estas multaj la libroj pri ĉi tiu temo, preskaŭ ĉiuj publikigitaj dum la lastaj 20 jaroj, en pluraj lingvoj. (Parenteze, oni ne rimarkas multe da fantazio en la titoloj: “Vatikano kaj Ostpolitik”, “Paŭlo la 6-a kaj Ostpolitik”, “Vatikano kaj Moskvo”, “Romo kaj Moskvo”, ĝis “Sankta Petro kaj Kremlo” kaj “La Kruco kaj la Stelo”.) Vi aŭdis, ke por indiki la tuton de tiuj elpaŝoj de la Eklezio por la religia libereco, historiistoj ĝenerale parolas pri “ostpolitik”, laŭvorte “orienta politiko”. Ĝi do estas la vorto por indiki la diplomation de la dialogo fare de Sankta Seĝo rilate al Sovetunio kaj popolaj demokratioj. Ĉi tiu vorto estis tamen uzata por la unua fojo en alia kunteksto, nome por indiki la politikon de la germana kanceliero Willy Brandt komence de la sesdekaj jaroj por defendi la interesojn de Federacia Respubliko Germanio rilate al Sovetunio. Valoras aldoni, ke por la sovetuniaj aŭtoritatuloj, almenaŭ en la sesdekaj jaroj, ĉi tiuj vortoj “vatikana orienta politiko” signifis la politikon de Vatikano en la tuto de la internaciaj rilatoj kun Oriento, tio estas la intervenoj de la Sankta Seĝo favore al paco, senarmigo, regionaj problemoj, kiel tiuj de Vjetnamio aŭ de Mezoriento. Eble en malnovaj tekstoj oni trovos ĉi tiun uzon de la vortoj. Historiistoj opinias, ke la unua sukceso de la vatikana “ostpolitik” estis akordo subskribita kun Jugoslavio la 25-an de junio 1966. Ankaŭ la papa elekto de kardinalo Wojtyła estas konsiderata de historiistoj atesto pri la eksterordinara karaktero de la vatikana orienta politiko: havigi al la Eklezio sufiĉan spacon por vivi. La orienta politiko konsistis en laŭgrada kaj pragmata rekunligo de rilatoj kun landoj, en kiuj katolikismo estis laŭsisteme silentigita (Bulgario, Rumanio) aŭ suferis periodojn de persekutado (Albanio, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Pollando). Tuj post la Oktobra Revolucio staris en Ruslando la problemo de la rilatoj Ŝtato-Eklezio. La katolika Eklezio en la cara Rusio havis 16 milionojn da fideluloj, en 5 diocezoj kun 4600 pastroj kaj 4400 preĝejoj. Per la traktato de Versailles plejparto el ili transiris al Pollando kaj baltaj landoj. En Ruslando tiel restis 1 600 000 katolikoj, el kiuj du trionoj estis poloj, dum la aliaj estis blank-rusianoj (bjelorusianoj). La nova teksto de la rilatoj Ŝtato-Eklezio aprobita de la registaro de la Sovietoj certigis, teorie, konscienc-liberecon al la personoj, kultoliberecon al la Eklezioj, kune kun libereco de kontraŭreligia propagando por la ateistoj. Post la paco de Brest-Litovsk (15.12.1917) la situacio en Ruslando fariĝis peza: sur la lando ŝvebis la minaco de malsato kaj de interna milito. Dum pli ol 10 jaroj la Sankta Seĝo - inkluzive de la tiama nuncio en Germanio, Eugenio Paĉelli - serĉis ian “kunvivo-manieron” kun Sovetunio, kun la celo akiri minimumajn vivkondiĉojn por la katolika Eklezio sub la sovetia reĝimo. Izolita disde la mondo kaj malsatanta, Ruslando bezonis ekonomiajn helpojn kaj internacian agnoskon. Por ambaŭ temoj, tre komplikaj el diplomatia vidpunkto, la tiama Papo Benedikto la 15-a, kvankam fora el la scenejo de la eventoj, estis la persono, kiu havis plej fidindajn informojn por kompreni la situacion, ĉar li havis du observantojn, kiuj konis Ruslandon: mons-ron Achille Ratti (estonta Pio la 11-a) en Varsovio kaj mons-ron Eugenio Paĉelli (la estonta Pio la 12-a) en Munkeno. La unua sukcesis paroli per telefono dufoje kun Lenin por aktivigi lin por la liberigo de kaptita monsinjoro Ropp; mons-ro Paĉelli travivis la tagojn de la povo-kapto fare de sovietanoj en Munkeno (lia loĝejo estis eĉ invadita de la armitaj revoluciuloj) en 1919. La pritakso sendita de la du diplomatiuloj estis malpozitiva koncerne la diplomatian agnoskon kaj Romo ne rekonis oficiale la novan registaron. Tamen, koncerne ekonomian situacion, respondante al la alvoko lanĉita de Maksim Gorkij kaj de la moskva metropolito Tikhon, Benedikto la 15-a certigis sian pretecon helpi la loĝantarojn trafitajn de malsatego. Oni sendis 12 pastrojn, kiuj devigis sin eviti ĉiuspecan religian manifestacion, eĉ mescelebron. Ilia restado daŭris preskaŭ 20 monatojn. 500 asisto-centroj disdonis dum tiuj 20 monatoj nutrovarojn senditajn de la Papo: oni satigis ĉiutage preskaŭ 150 mil personojn. La posteulo de Benedikto la 15-a, Papo Pio la 11-a, post hezito, forta je sia diplomatia sperto en Litovio kaj Pollando (inter 1917 kaj 1920), rezignis je la ideo intertrakti konkordaton kun Sovetunio favore al la katolikoj kaj aparte de la tiel nomataj “uniatoj” de Ukrainio. Sed la Sankta Seĝo neniam ĉesis serĉi vojojn, tra kiuj oni povus starigi dialogon kun la ortodoksaj kaj sovetiaj aŭtoritatuloj, kaj tio estis ĉefe la celo de la misio konfidita al mons-ro D́Herbigny en la tridekaj jaroj. Li konsekris rusajn episkopojn kaj havis kontaktojn kun lokaj pastroj. Bedaŭrinde li ne multe klopodis kaŝi sian agadon, kaj sekve du el la episkopoj de li konsekritaj estis deportitaj al koncentrejoj, kaj multaj pastroj, kun kiuj li havis kontaktojn, estis arestitaj. Kun la tiel nomataj “stalinaj elpurigoj” komenciĝis drasta kontraŭkatolika persekuto. Plej granda parto de la pastroj kaj episkopoj estis enkarcerigitaj kaj murditaj. En 1930 oni aranĝis publikajn preĝojn por la viktimoj de komunismo. La 2-an de februaro 1931, kun la invito de Pio la 11-a preĝi por Ruslando, la Sankta Seĝo definitive metis ferman punkton. Stalin, per la nova kontraŭreligia leĝaro, devigis al tio la Papon. En sia encikliko “Quadragesimo Anno” (verkita okaze de la 40-a datreveno de la sociala encikliko Rerum Novarum) Pio la 11-a plifortigis kritikojn kontraŭ komunismo, evidentigante gravajn maljustaĵojn kaj substrekante la respondecojn de tiuj, kiuj pravigis ilin. Ses jarojn poste, en 1937, Pio la 11-a kondamnis pli solene komunismon per encikliko “Divini Redemptoris” (aliaj vortoj de kondamno por la komunista ideologio estas en encikliko "Acerba animi" (1932), kiu kritikis la troigojn de la meksikia registaro). Pio la 11-a ne nur kondamnis, sed starigis en Romo “Russicum”, stud-instituton por katolika kulturo en la rusa. La dua mondmilito kaj la malvarma milito estigis timegon pri bolŝevismo kaj la Sankta Seĝo alprenis “atlantikan” politikon (oni ne povas silentigi la fakton, ke aparte en tiuj postmilitaj jaroj komunismo en okcidenta Eŭropo karakteriziĝis per strikta materiismo kaj rigora dependo de Moskvo, tio estas de Stalin). Pio la 12-a invitis la kredantojn elekti okcidentan civilizon, kvankam konsciante pri la limoj ligitaj kun la kapitalisma konceptado de la ekonomio. La kondamno de la komunista ideologio okazis en 1949 per dekreto de la Sankta Ofico, kies pretigo estis pli frua. Oni substrekis la religian (ne politikan) aspekton de tiu kondamno. La titolo de la dekreto estis “ekskomuniko de komunistoj”. La persekutitaj Eklezioj alprenis la nomon de Eklezioj de la Silento. La komunikadoj kun Romo estis tre maloftaj aŭ neekzistantaj. Multnombraj diocezoj fariĝis vakantaj aŭ regataj de kapitula vikario nomumita sub ŝtata kontrolo; la nombro da seminariejoj ege malkreskis kaj ankaŭ ili estis kontrolataj de la ŝtato. Ordenoj kaj religiaj kongregacioj estis nuligitaj (oni ĵus memorigis la 50-an datrevenon ekde la likvido de religiaj ordenoj en Ĉeĥoslovakio). Kun la escepto de Pollando, la paŝtista instruo estis submetita je strikta kontrolo de la ŝtataj funkciuloj; la plej eminentaj reprezentantoj de la hierarkio (mons-ro Stepinac en Zagrebo, kardinalo Wyszyński en Varsovio, kardinalo Mindszenty en Budapeŝto, mons-ro Beran en Prago) estis enkarcerigitaj, akuzitaj aŭ deportitaj kun la celo “malkreskigi kaj humiligi la spiriton de la katolikaj komunumoj”. La pristudo de la speco de diplomatio startigenda rilate al popolaj demokratioj kaj ĉefe rilate al Sovetunio ekaperis dum la lastaj jaroj de la regado de Pio la 12-a: oni komencis paroli pri principo de devo-misio rilate al la Eklezioj de la Silento, kiu implicis fare de la Sankta Seĝo “multajn intertraktojn, iniciatojn, klopodojn”. Unuajn paŝetojn pristudis la tiama helpanto en la ŝtatsekretario, mons-ro Montini, la estonta Paŭlo la 6-a. La 20-a kongreso de la sovetunia komunista partio (1956) kaj la komenco de la t.n. “erao Ĥruŝĉev”, la elekto al papo en 1958 de kardinalo Roncalli (kiu konis la orientan situacion, interalie ĉar li regis nunciejon en Bulgario) kaj la Dua Vatikana Koncilio akcelis “malstreĉiĝon” inter la Sankta Seĝo kaj la okcidenta komunista mondo, malfermante samtempe la vojon por la rilatoj kun la orienta komunista mondo. Pri la malfrostiĝo en la rilatoj inter la katolika Eklezio kaj Sovetunio, oni povas fiksi kiel unuan daton la komencon de la sesdekaj jaroj. La afero tre sensaciis en la roma kurio, kiel atestas la komento, kiun la tiama ŝtatsekretario de Papo Johano la 23-a ekkriis al la nuncio elektita por kontakti la sovetunian ambasadoron en Turkio, cele al unuaj paŝoj. La komento estis: “La Papo volas intertrakti kun la ruĝuloj!”. Dum la krizo en Kubo (1962), Johano la 23-a alvokante al la sento de respondeco de la usonaj kaj sovetuniaj estroj, enkondukis humanecan aspekton en konflikto el teruraj perspektivoj: “Ni petegas - skribis Johano la 23-a - ĉiujn regantojn ne resti surdaj je ĉi tiu ekkrio de la humaneco. Ke ili faru ĉion eblan por savi la pacon”. En 1963 la Papo akceptis aŭdience geedzojn Aĝubei, nome la bofilon kaj filinon de Ĥruŝĉev. La 11-an de aprilo 1963 lia encikliko “Pacem in terris” (por la unua fojo papa dokumento estis adresita “al ĉiuj bonavolaj homoj”) instigis “neniam konfuzi la eraron kaj tiun, kiu eraras” kaj “ne identigi la historiajn movadojn kun la doktrinoj, kiuj estigis ilin”. La Dua Vatikana Koncilio (1962-1965) donis la okazon havi iuspecan “provon” inter la katolika Eklezio kaj la komunistaj landoj, kiuj konsideris tiun doktrinan konsultiĝon kun samtempaj skeptikismo kaj intereso. La sovetunia registaro rajtigis la rusan ortodoksan Eklezion sendi delegiton al la Koncilio kaj reprezentanto de Sovetunio (Mcedlov) estis sendita al Romo por spekti la konciliajn laborojn. La popolaj demokratioj laŭ diversaj manieroj konsentis doni pasportojn kaj vizojn por la vojaĝo al Romo de la kunvokitaj episkopoj. La pola registaro montris sin allasema, dum Hungario, Ĉeĥoslovakio kaj Jugoslavio starigis barojn. Tamen la sovetuniaj aŭtoritatuloj la 5-an de februaro 1963 liberigis monsinjoron Slipyi, metropoliton de la ukrainoj de Lviv, kiu alvenis al Romo la 9-an de oktobro kaj la 11-an li parolis fronte al la Koncilio dum 20 minutoj, multe pli ol la limo fiksita de la koncilia regularo. La jugoslaviaj aŭtoritatuloj en 1963 konsentis, ke kardinalo Seper, ĉefepiskopo de Zagrebo, partoprenu en la Koncilio. La forto de la Koncilio konsistis el tio, ke ĝi donis altestimatan scenejon, kvankam momentan, de libereco de esprimo al konciliaj membroj, kiujn la komunistaj ŝtatoj inspektis kaj kontraŭ kiuj ili ĉiuokaze havis rimedojn por reprezalio. La “ĝisdatigo”, anoncita de Johano la 23-a en 1959 kaj plidetaligita en la postaj jaroj, klare komprenigis, ke la Dua Vatikana Koncilio ne estas koncilio de kondamno. La komunista mondo oficiale konsideris ĉi tiun agadmanieron kiel konfeson de malforteco; sed la Koncilio realigis tre precizan distingon inter ateismo, marksismo kaj komunismo, starigante la problemon de konscienc-libereco kaj de la rilatoj kun la registaraj sistemoj. Dum la Koncilio mons-ro Agostino Casaroli, tiutempe sekretario de la kongregacio por publikaj aferoj de la Eklezio, vojaĝis al Hungario kaj Ĉeĥoslovakio (en majo 1963), kun la celo studi manieron por solvi la situacion de kardinalo Mindszenty kaj mons-ro Beran. La estonta ŝtatsekretario de Johano Paŭlo la 2-a tiel startigis la tiel nomatan "politikon de la etaj paŝoj", konsistantan el vojaĝoj sen reeĥo, de interŝanĝo de opinioj sen gazetaraj komunikoj kaj de rimarkoj, kiujn ambaŭ partioj estas vokataj mediti. Ekde tiuj menciitaj (preskaŭ kaŝaj de 1963) la vojaĝoj de mons-ro Casaroli estis multaj: Jugoslavio, Pollando, Moskvo (por la unua fojo en 1971), kaj Kubo (1974). Estas vere, ke la sindevigo de Casaroli estis faciligita de la etoso estigita de la Dua Vatikana Koncilio (kiel ni diris) kaj de la “ekumenaj” kontaktoj akcelataj ĝuste en la direkton de Sovetunio, de la sekretariejo por la unueco de la kristanoj kaj de ĝia sekretario mons-ro Willebrands. Tamen la celo de Casaroli estis ambicia: atingi laŭgradan religian liberecon en Ruslando kaj rekunligon de diplomatiaj rilatoj inter Moskvo kaj la Sankta Seĝo. La fajneco de Casaroli kuŝis en tio, ke li kapablis konfidi (en ĉiuj situacioj, ankaŭ en tiuj malfacilaj, plej rigidaj, ankaŭ en tiuj, kie la homoj estas ene de kiraso de ideologioj kaj antaŭjuĝoj), ke oni povis atingi la korojn de la personoj, ke ĉiu homo je iu punkto povas kompreni. Jen la sekreto de lia dialogo: ĝi estis dialogo, kiu neniam celis ekspluatadon, sed ĝi estis dialogo por atingi la koron de la homoj, de la personoj, ĉu ĉefministroj, ministroj, homoj havantaj instituciajn rolojn, malantaŭ kiuj ŝajnis, ke la persono malaperas. Casaroli neniam iluziiĝis pri komunismo, tamen li konfidis, ke ene de la institucioj estas la homoj, ke ĉiam estas lumo, kiu prilumas la homon, kiu agas. Nur post la falego de la Muro de Berlino kaj la restarigo de diplomatiaj rilatoj inter Ruslando kaj Vatikano (1989) eblis konscii pri la graveco de la agado de Casaroli je la servo al la Eklezio, kaj - ne malpli grava - al la homaro. La celoj de la “politiko de la etaj paŝoj”, konforme kun la principoj de Paŭlo la 6-a pri la apostola devo propra al la posteulo de Petro, estis simplaj: la agnosko de la aŭtoritato de la Papo sur la katolikoj de la koncernataj landoj; la restarigo de la katolika hierarkio en la diocezoj, surbaze de la rajto de la Sankta Seĝo nomumi episkopojn; la restarigo de la komunikadoj inter Romo kaj la episkopoj kaj inverse. Ili estis kanonjuraj postuloj (kiuj implicis la akcepton de revivigo de la paroĥoj, de la seminariejoj, de la vokiĝoj ktp), kiuj iris kontraŭflue kompare kun la spirito de la malvarma milito, sed tre kongruis kun la spirito de Helsinki, nome la proklamo de religia libereco por ĉiuj, en kunteksto de eŭropa vidpunkto. Entute la Eklezio agis per senlacaj intertraktadoj kun la orienteŭropaj landoj por akiri al si tiun liberec-spacon eblan, nome la nomumon de episkopoj kaj la eblecon, ke al la Eklezio iamaniere oni ebligu konservi netuŝitan ĝian forton proponi, anonci. La orienta politiko estis ankaŭ politiko de signifa konkurado. La menciita akordo subskribita kun Jugoslavio en 1966 starigis reĝimon de “divido”, ĝi ebligis interŝanĝon de reprezentantoj el diplomatia speco aŭguste de 1971, kun antaŭa vizito en Vatikano de marŝalo Tito (29.3.1971). En tiu sama jaro 1971 kardinalo Mindszenty akceptis forlasi la usonan ambasadorejon en Budapeŝto por iri al Vieno kaj esti levita de la fukcioj (5.2.1974). Kelkajn jarojn antaŭe la intertrakto kun Prago (1965) por mons-ro Beran (kreita kardinalo kaj anstataŭigita de mons-ro Tomáŝek kiel apostola administranto) finiĝis per malsukceso. Sed la Sankta Seĝo daŭrigis sian klopodon dialogi kun la aŭtoritatuloj de Prago decembre 1970, marte 1971, novembre 1972, januare 1973, kaj konsekvence, oni povis nomumi du episkopojn kaj du apostolajn administrantojn marte 1973. La unuan de decembro 1977 (simbole, kiel oni poste konstatis) Paŭlo la 6-a akceptis aŭdience la unuan sekretarion de la pola unuigita partio, Edward Gierek. La Papo diris, dum sia alparolo, ke la “katolika Eklezio ne petas privilegiojn, sed nur la rajton esti ĝi mem kaj la eblecon plenumi sen baroj la agadon, kiu estas propra al ĝi pro siaj konsisto kaj misio”. Ni diris, ke la orienta politiko, konfidita de Paŭlo la 6-a al la zorgoj de mons-ro Casaroli, estigis gravajn fruktojn. Tion Paŭlo la 6-a mem memorigis en sia lasta parolado fronte al la diplomataro akreditita ĉe la Sankta Seĝo (januare 1978): "Dum multaj jaroj, kun la escepto de la kazo de kelkaj landoj, por kiuj tio ne estis al ni permesita,” li diris, “la Eklezio klopodis starigi sinceran kaj malfermitan dialogon, kiun oni ne povas konsideri senrezulta, kaj kiun ni deziras pli profunda, plivastigita al punktoj ankoraŭ ne traktitaj”. Johano Paŭlo la 2-a, ekde 1978 ĝis 1985, verŝajne anstataŭigis la “etajn paŝojn” (regulo de sia ŝtatsekretario) per la principo de pli rekta interveno. Certe “perestrojko” malfermegis novajn perspektivojn kaj multe pli faris ankoraŭ la falego de la Berlina Murego en 1989. La orienta politiko tutcerte havis sian nemalgrandan rolon en tio. La lastaj du Asembleoj de la Sinodo de la Episkopoj dediĉitaj al Eŭropo deiris ĝuste el tiu evento. Papo Johano Paŭlo la 2-a en Gniezno (Pollando) diris la 3-an de junio 1997 dum la Sankta Meso por la jarmilo de Sankta Adalberto: “Falis la muro, kiu dividis Eŭropon. 50 jarojn post la komenco de la dua mondmilito ĝiaj efikoj ĉesis fosi la vizaĝon de nia kontinento. Finiĝis duona jarcento da divido, pro kiu milionoj da loĝantoj de centra kaj de orienta Eŭropo pagis teruran koston”. La Eklezio, kiel kongruas kun ĝia religia kaj humaneca misio, kondamnis la teoriojn kaj la ideologiojn, kiuj forigis Dion el la socio kaj kiuj humiligis la homan dignon: Ĝi ĉiam pledis por la respekto de la rajtoj, agnoskitaj internacie kaj subskribitaj de tiuj landoj mem, kiuj male malrespektis ilin. Sed ĉefe - oni povas diri fine de ĉi tiu malgranda noto - la Eklezio amis la loĝantarojn submetitajn je sistemoj, kiuj generis spiritan kaj materian malriĉecon, nekonon pri la religio, mankon de vero. (Tiun ĉi prelegon por Tago de Prelegoj kaj Diskutoj, okazinta la 20-an de majo 2000 en urbo České Budějovice en Ĉeĥa Respubliko, kompilis ĝenerala sekretario de IKUE frato Carlo Sarandrea.) En Velehrad (en Moravio - landparto de Ĉeĥio) la 7-an de julio 1985 okazis solenaĵo de miljara datreveno de la morto de sankta Metodo, mortinta tie en la jaro 885. Tiu tago fariĝis historie grava evento de subpremata katolika Eklezio en tiama Ĉeĥoslovakio. Kvaronmiliono da pilgrimantoj postulas respektadon de la homaj rajtoj, liberecon por la Eklezio kaj por episkopoj al la Eklezio fidelaj. Ĉefcelebranto estis vatikana ŝtatsekretario Kardinalo Agostino Casaroli (meze de la altaro). Maldekstre estas videbla ortodoksa metropolito Filaret, ĉeestanta kun pluaj ĉefreprezentantoj (fare de komunista registaro organizita) t.n. Praga Porpaca Kristana Konferenco. Dekstre (sidantaj) estas videblaj ministroj de kulturo - k-do Klusák (ĉeĥa) kaj k-do Valek (slovaka). Ili estis respondeculoj pri t.n. Porpaca Renkontiĝo en Velehrad, kiel la ŝtatorganoj oficiale nomis tiun ĉi gravan jubilean pilgrimon de la katolika Eklezio. Tio ne nur ofendis ĉeestantan kvarmilionan pilgrimularon, sed donis impulson al spontana protesto. La ministroj kaj la distrikta supera ĉefulo estis elfajfitaj. La podion kun altaro ordonis la ŝtataj potenculoj starigi ĉe la muro de la Baziliko, por ke ĝi estu videbla nur al malmulta parto de la pilgrimuloj. Maturiĝis do momento, por ke la katolikaj kristanoj - la ĉeestantaj pilgrimuloj kuraĝe manifestu postulojn de la homaj rajtoj kaj liberecoj. Sekve de tio okazis multaj reprezalioj kontraŭ diversaj aktivuloj el vicoj de pastroj kaj laikuloj. Tiu tago donis novan esperon kaj kuraĝon al tiel multe persekutata kaj suferanta katolika Eklezio en tiama Ĉeĥoslovakio. Kardinalo Casaroli tiutage alveturigis al Velehrad Oran Rozon, kiun sendis al Baziliko Sankta Patro Johano Paŭlo la II-a. La Oran Rozon tiutempe ricevis nur Maria-sanktejoj en Guadalupe (Meksiko), Lurdo (Francio) kaj Ĉenstoĥovo (Pollando) kaj Velehrad. La Papo, bone konanta la politikan situacion en tiama Ĉeĥoslovakio, tiamaniere esprimis sian amon al la suferanta Eklezio. Miloslav Šváček Teksto de Josef Hrdlička. Tradukis Jiří Kořínek.
LA PAPAJ "SIGNALOJ" EN GLIWICE Malgraŭ, ke pasis jam kelkaj monatoj post nia Ekumena Kongreso en Gliwice, ĉiam la pensoj revenas al tiuj belaj, neforgeseblaj momentoj, kiujn ni travivis dum la kristana aranĝo. Gesamideanoj el diversaj landoj, la kristanoj de diversaj konfesioj kune preĝis en la sama lingvo, al la sama Dio, partoprenis la diservojn, kantis kaj havis la eblecon admiri la monodramon “Signaloj”- la fragmenton el la dramo de Karol Wojtyła, la nuna Papo Johano Paŭlo la II-a, kiun prezentis dum la arta programo pola aktorino s-ino Jadwiga Gibczyńska. La aktorino bonege sukcesis transdoni al la spektantoj la enhavon de la teatraĵo, la pensojn de aŭtoro - nia Sankta Patro. La spektantoj kun granda atento aŭskultis, meditis, rigardis. La pola aktorino kaj la Papo pola. Ambaŭ el la sama urbo - Krakovo. Interesa afero. S-ino Jadwiga Gibczyńska jam multfoje prezentis la verkojn de la nuna Papo. Ĉiam kun sukceso. Ĉiuj, kiuj partoprenas tiujn spektaklojn, estas dankemaj al la aktorino. Oni devas aldoni, ke la tekston de “Signaloj” esperantigis dum la milita stato en Pollando jam nevivantaj, meritplenaj esperantistoj, verkistoj kaj poetoj: Pastro D-ro Jan Kos kaj D-ro Tyburcjusz Tyblewski. Bogusław Sobol surbaze de la historio de la revuo Espero Katolika (EK) kaj de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) (Daŭrigo de la parto aperinta en Dio Benu 1/2000) Ekumena agado La Bulonja tosto estis klare de ekumena inspiro. En tia rilato, ŝajnas al ni prave, pro historiaj kaj logikaj motivoj, aparte akcenti kaj reliefigi la ekumenan agadon de Peltier. En sia antaŭparolo por la tria jaro de EK, en oktobro 1905 li nomis la unuiĝon de la diversaj Eklezioj “unu el la fundamentaj programeroj por realigi pere de la internacia revuo”. Sed al li ne sufiĉis instigi kaj sugesti; li deziris praktike efektivigi sian intencon, kaj vere meti sian revuon je dispono de la ideo de ekumena agado. Tiucele, en EK de januaro 1906 aperis la fama “Publika letero al ĉiuj pastroj kristanaj”, kun la subtitolo: “katolikaj, protestantaj, rusortodoksaj, grekaj, armenaj, k.c.”, kaj kun la enkondukaj vortoj “Karaj fratoj en Kristo”. Jen la teksto: “En la neforgesebla kongreso de Boulogne mi deziris en tosto la unuiĝon de la diversreligianoj per Esperanto. La deziroj estas vanaj, se ili ne eksteriĝas en realecon per agoj. Hodiaŭ mi proponas al vi ekrealigon de tiu deziro. Ŝajnas al mi, ke la unua paŝo farinda estas la reunuiĝo de la kristanaj religioj. Multaj kredoj, preĝoj, esperoj estas komunaj al ĉiuj kristanoj. Nur malmultaj punktoj estis, en estinteco jam malproksimega, kaŭzoj de malunuiĝo inter ili. Ĉu vi ne pensas, ke nun alvenis tempo, kiam oni povas paceme, unuiĝeme kaj frate, kun animo tute senigita de la tiamaj pasioj, ekzameni tiujn malnovajn malkonsentojn? Ĉu ne io mirinda, bedaŭrinda, malaperinda, ke disĉiploj de tiu, kiu ordonis: “Amu vin reciproke”, daŭrigas sin reciproke malami pro malpacoj alvenintaj antaŭ kelkaj jarcentoj! Kial do ni pli longe restus malunuigitaj, ĉiuj aparte laborantaj, rifuzante koni kaj helpadi la laborojn de la aliaj?”. Sekve, Sac. Peltier formulis pli precize siajn ideojn: “Mi hodiaŭ, kun sincereco plej vera, kun koro esper- kaj amoplena, faras unuan paŝon por iri renkonten al vi, proponi interparoladon amikan pri niaj sanktaj priokupoj. Vi amike min akceptos, ĉu ne? Kaj nia unuiĝo estos ja la plej glora kaj fruktodona de Esperanto! Unue devos estiĝi unuiĝo de Esperantaj pastroj kristanaj, por kune studadi la demandon kaj difini la rimedojn uzendajn por atingi la celon. Mi esperas, ke la pastroj el ĉiuj kristanaj religioj respondos mian alvokon, sendante al mi sian nomon kaj aliĝon al la ideo de unuiĝo. Eĉ se ni estos nur deko, nur trio..., mi promesas , ke mi de nun neniam forlasos tiun grandan celon. Kiam la unuiĝemaj pastroj sin konas reciproke, per publikigo en EK de la aniĝantaro, ni pensos pri dua paŝo farota. Mi atendas vin, fratoj ... Emile Peltier, direktoro de EK. P.S. Mi esperas, ke la gazetoj esperantistaj bone volos presigi tiun avizeton: “Pastroj el ĉiuj religioj estas petataj legi la n-ron 24-an de Espero Katolika”. Venis efektive reagoj al tiu “Publika letero”. En la marta numero aperis la unuaj leteroj, kiuj formis mozaikon kun riĉkoloraj pecetoj kaj ankaŭ kontraŭstaraj opinioj. Interalie, Sac. Requin el Francio deklaris: “Certe mi deziras fratiĝi kun pastroj diverskristanaj, sed atente leginte la publi kan leteron al pastroj, mi ne perfekte komprenis la efektojn de tiu frateco. Kiun celon vi esperas atingi? Ĉu nur amikan interparoladon? Tio estas facila. Sed, ĉu vi povas ebenigi malpacojn en dogmaro? Mi ne esperas...”. D-ro Vallienne el Parizo timis malsukceson de la iniciato, kaj opiniis, ke Peltier volas “varbi sub la speciala standardo la ĝeneralecon de la kristanaro”. Laŭ D-ro Vallienne, katolikismo “estas nur ero en la aro kristana, kaj ĉiuj, kiuj ne konsentas pri la formulaĵo katolika, kiuj kontraŭe akceptas formulaĵon ne konsentitan de la katolikestro, devige restos, eble kun bedaŭro, sed tamen restos ekster nia tendaro”. Ankaŭ reagis detale John Cyprian Rust, pastro de la ŝtatangla eklezio, kiu persone ĉeestis la kongreson en Boulogne kaj mem aŭdis la toston de Peltier. En la unua parto de sia reaga letero li konsentis kun la iniciato; sed en la dua parto li esprimis timon. “Kiel? Frateco kun herezuloj, dum ili restas obstinaj en sia herezo!”. Pastro Rust opiniis, ke eble la romkatolikaj aŭtoritatuloj eĉ povus konstati: “...se tiu ĉi lingvo (Esperanto) estas pero de tia malbona frateco, oni devos malpermesi al katolikoj lerni ĝin”. Laŭ li, la protestantoj povus diri: “Jen tiu ĉi nomita helplingvo. Ĝi ne helpas simple la internacian komunikadon, sed la ruzoj de tiuj deziras denove submeti nin al la jugo de la Roma tiraneco”. En marto 1905 montriĝis, el la respondoj de Peltier, kion li fakte deziris realigi, sed ankaŭ kiom malfacila aŭ eĉ neebla estis la atingo de la celo. “Mia celo” - li diris - “atingota kredeble nur post longa tempo, estas la reunuiĝo de la diversaj kristanaj eklezioj. Mi tre bone scias, ke grandaj estas la baroj al tiu celo; ankaŭ mi komprenas, ke la malfortaj klopodoj de kelkaj ne ŝanĝos la religiajn aferojn de la mondo en la daŭro de kelkaj jaroj. Sed la celo estas bonega kaj ŝatinda; se la entrepreno ne estas ĥimero, kial ne komenci la laboron? La unuaj apostoloj de ideo ia estas ĉiam malmultaj kaj malfortaj; ili preskaŭ neniam venkas mem. Sed aliaj venas post ili, daŭrigas la laboron, kaj post multegaj jaroj - eĉ post jarcentoj - la semaro kreskadas kaj venas ĝojiga rikolto... Tiel fariĝis pri Esperantismo, pri pacifismo; tiel okazis pri la unua semado de Kristo kaj de liaj apostoloj. Ni do devas ĉiam rigardadi la sanktan celon, ne kun la espero, ke ni mem ĝin atingos, sed por fortikigi niajn korojn kaj pli bone distingi la rimedojn uzindajn”. Al Pastro Rust, Peltier respondis jenon: “Certe estas kelkaj tiel en nia eklezio, kiel en via, kiuj ne komprenos, ke diversreligianoj fratiĝu. Certe kelkaj kulpigos Esperanton pri tio, kion ili nomas malbonan, malŝatindan entreprenon... Sed, ĉu Esperanto estas amuzilo? Ĉu ĝi estas uzebla nur por interŝanĝo de poŝtkartoj? Aŭ ĉu Esperanto estas utiligebla kiel progresilo por la homaro? Al tiuj, kiuj kulpigas Esperanton, ni simple respondas: Esperanto estas neŭtrala lingvo, nenies propraĵo. Katolikoj, protestantoj, framasonoj, socialistoj povas ĝin uzi kiel propagandilon de siaj ideoj. Oni ne pli devas kulpigi Esperanton pro la ideoj disvastigitaj per ĝi, ol oni kulpigas la elpensinton de la presarto pro sama kaŭzo... La unua paŝo estas, laŭ mia opinio, fondi unuiĝon por esperantistaj pastroj; kaj samtempe... Societon de Studoj por la unuiĝo de la kristanaro. Mi sendis alvokon al la pastroj, sed mi tre ŝatus, ke la laikoj ankaŭ partoprenu en la studoj. Oni unue difinu kelkajn punktojn pridiskutotajn. Rondiranta manuskripto tre taŭgus por komuniki al la diskutado, kaj oni eĉ povus publikigi la studaĵojn.” En la numero de februaro 1906 Peltier publikigis la nomojn de dekunu personoj, kiuj subtenis lian iniciaton fondi ekumenan unuiĝon; inter tiuj estis Pastro Dąbrowski. Oni atentigis pri tio, ke se la ideo de ekumenismo hodiaŭ estas tre aktuala, tio tute ne estis tiel en 1906, tamen, Peltier asertis kuraĝe, ke Esperanto ne estu ponto nur inter nacioj kaj popoloj, sed ankaŭ inter kristanoj. Objektive oni ankaŭ konstatis, ke ne estas teologie ĝusta tio, kion Peltier skribis en sia “Publika letero” rilate la diferencojn kaj malfacilaĵojn inter katolikoj kaj aliaj kristanoj (“nur malmultaj punktoj estis, en estinteco jam malproksimega, kaŭzoj de malunuiĝo inter ili”). Ankaŭ la uzita esprimo “malkonsentoj” ne ekzakte precizigis la teologiajn diferencojn inter la katolikoj kaj la “aliaj”: kiom grandaj estas ankoraŭ nun tiuj diferencoj, pruvis la Dua Vatikana Koncilio. Malgraŭ tio, kun ĝojo oni devas konstati la simplan realecon de la konkreta, lojala kaj daŭra kunlaboro de IKUE kaj KELI. Ĉapitro 2 La unua Papa Beno La jaro 1906 fariĝis ankaŭ la jaro de la unua Papa Beno por la celoj de la katolika Esperanto-movado. La franca katolika pioniro Louis de Beaufront (kiu ankaŭ verkis la unuan katolikan preĝareton) skribis eteron al la direktoro de EK, petante “rapide sendi kolekton de EK al Monsinjoro prof. Luigi Giambene de Vatikano”, prelato kaj sekretario de la Roma Esperantista Grupo “Imperiosa Civitas”, kiu prezentis la kolekton de EK al la Papo Pio la Deka en privata aŭdienco la 2-an de junio. Poste Mons. Giambene raportis, ke la Papo tre afable ricevis lin, akceptis la EK-kolekton, kaj legis laŭte poemon de Dąbrowski, el la unua numero de EK, dirante ĉe ĉiu verso: “Mi komprenas”. Rilate peton pri Papa Beno, Pio la Deka diris: “Mi ne skribas nun, sed mi sendos al vi skribaĵon pri tio”. La dua Universala Esperanto-Kongreso intertempe proksimiĝis, ĝi malfermiĝus la 28-an de aŭgusto 1906 kaj okazus en Ĝenevo (Svislando). Granda estis la intima ligiteco, kiu ekzistis en tiu periodo inter la katolika esperantista vivo kaj tiu de la ĝenerala Esperanto-movado. Ankaŭ en Ĝenevo, la katolikaj esperantistoj deziris kongresi “kun la aliaj”. Tial papa aprobo de la celoj de la internacia katolika movado estus egale grava por la ĝenerala movado kaj por la sukceso de la Dua Universala Kongreso en Ĝenevo. Precize la 28-an de aŭgusto 1906, je la malfermo de la Universala Kongreso, Peltier ricevis de Vatikano kopion de itallingva letero, kies originalo estis adresita al Mons. Giambene, kaj kiu tekstis jene: “Mi ricevis la honoran komision sciigi al vi, ke la Sankta Patro favoranime kaj kun speciala plaĉo bonvolis akcepti la aperintajn numerojn de la revuo Espero Katolika, kiujn vi humile prezentis al Li je la nomo de Pastro Emile Peltier. Bonvolu, tre respektinda Monsinjora Moŝto, konigi al la nomita pastro la papan plaĉon, kiun Lia Sankta Moŝto donis al li kaj al la redaktoroj de la revuo”. La vatikanan leteron subskribis Mons. Giovanni Bressan. La Dua Universala Kongreso Estis la unua fojo, ke la katolika Esperanto-movado, en la persono de Peltier, ricevis papan benon. Rapide la novaĵo disvastiĝis inter la kongresanoj de “la Dua”, kaj la direktoro de EK ricevis multajn gratulojn de ĉiaj samidea noj, katolikaj kaj nekatolikaj. Franca traduko de la vatikana letero estis sendita al ĉiuj gazetoj en Ĝenevo, kaj ĉiuj publikigis ĝin. Dum la sekvantaj tagoj, multaj esperantistoj esprimis la deziron, ke la vatikana letero estu legata dum la ĝenerala kunsido de la Kongreso, tial ke ĝi alportos al Esperanto grandan kaj ŝatindan helpon. Laŭ tiu deziro, la prezidanto komunikis la leteron al la kongresanoj, la vendredon, en kunsido matena. “Niaj amikoj, la katolikoj” - diris la prezidanto - “ricevis de la Papo altan aprobon, kiun ni komunikas al la kongreso”. La legado de la letero estis salutata per unuanima kaj longdaŭra aplaŭdo de la kongresanoj. Karlo Bourlet, kvankam liberpensulo, deklaris, ke “tiu fakto estas tre grava por la progresado de Esperanto, kaj mi ĝin tre plezure aplaŭdas”. Li esprimis la deziron, ke la anoj de aliaj religioj aŭ filozofioj same klopodu por ricevi similan aprobon de la estroj, por montri, ke Esperanto estas vere neŭtrala lingvo, kiu povas kaj devas utili al ĉiuj partioj kaj ideoj. La 31-an de aŭgusto la katolikaj esperantistoj, kiuj ĉeestis la Ĝenevan Kongreson, sendis dankleteron al Pio la Deka kaj telegramon al la Episkopo de Tours, kiu kiel unua donis episkopan aprobon al EK. La 2-an de septembro de tiu sama jaro 1906, Peltier faris - por la unua fojo en la mondo - predikon en Esperanto dum S. Meso en la preĝejo Sankta Francisko de Ĝenevo, ricevinte por tio permeson de la Ĝenerala Vikario de tiu urbo. Krizo alproksimiĝas Peltier denove malsaniĝis, kvankam lia spirito estis nerompita, kaj malfacilaĵoj revenis rilate la regulan eldonon de EK. En 1906 li publikigis pri tio klarigon: “Pro malsano de la direktoro tiu numero aperis ankoraŭ malfrue kaj enhavas nenion pri la nuna religia batalado en Franclando. La decembra numero espereble kontentigos niajn legantojn”. En decembro 1906 Peltier donis pli intiman deklaron, kiu estis vere kortuŝa, kvazaŭ “de persono al persono”, aŭ en aliaj vortoj, direktita al la koro de la EK-leganto, oni eĉ povus diri al ĉiuj katolikaj esperantistoj. Sub la titolo “ Kelkaj klarigoj” Peltier konfesis: “La legantaro de EK konstatis de kelkaj monatoj malfruon en la apero de la revuo kaj plendis al la direktoro; aliaj ne plendis skribe, sed kredeble plendis enkore... Klarigoj estas do necesaj. Mi ofte diris en EK, ke mi devas zorgi pri ĝi ekster miaj profesiaj devoj. Mi ne estas escepto; preskaŭ ĉiuj batalantoj de Esperanto sammaniere agas. Sed tiuj, kiuj konas min, kiuj vidas min ĉe kongresoj, scias, ke mi ne estas korpa fortulo! Okazis do, ke la laboro ĉiam pligrandiĝis de tri jaroj, kaj ke samtempe miaj korpaj fortoj ne pligrandiĝis... eĉ kontraŭe etiĝis! Depost la lasta kongreso mi estis ĉiam malbone fartanta. De la komenco de decembro, mi estis tute malsana. Mi iom resaniĝis fine de decembro, kaj tial povis fini la verkadon de EK-novembro. Poste mi denove remalsaniĝis kaj estas ankoraŭ malforta. Ŝajnas do, ke tiu stato ne povos daŭri tre longe, aŭ mi devos min dediĉi plene al Espero Katolika kaj al la disvastigo de Esperanto inter katolikoj - kaj tio estas mia plej ega deziro - aŭ devos tute forlasi EK kaj Esperanton por plenumi miajn profesiajn devojn”. Sekve Peltier demandis al la EK-legantoj: “Kion do mi faros? Mi ne scias. Tio de-pendas de vi, karaj legantoj. Se mi povos vivi sole per Espero Katolika, se mi povos forlasi la oficon de profesoro, mi elektos la unuan vojon. Por tio estas necese, ke ni duobligu la abonantaron kaj mi liveras al vi rimedon, sur la flava folieto enmetita en tiu ĉi numero de EK.” (Daŭrigo aperos en venonta DB) KIEL NI ARANĜIS KATOLIKAJN E-TENDAROJN DUM TOTALISMA SISTEMO Miloslav Šváček VI - Lasta parto de la priskriboj aperintaj en DIO BENU Karaj legantoj, pere de jam aperintaj partoj de la priskriboj vi iome informiĝis pri historiaj faktoj rilatantaj la okazigon de naŭ katolikaj E-Tendaroj en Herbortice kaj pri du jarojn daŭranta preparo de la juĝproceso kontraŭ mi kaj pastro Srna. Estas do necese vin ankoraŭ informi pri la fina fazo de la tuta afero. La ĉefa juĝtraktado rapide proksimiĝis. Estis do necese ankaŭ rapide kontraŭagi. Mi do donis necesan signalon al multaj eksterlandaj geamikoj, ke la internacia kampanjo kontraŭ maljusta persekutado ekstartu. Iniciate de Asocio de E-Juristoj venadis protestoj el multaj, precipe el eŭropaj landoj. Multaj esperantlingvaj kaj nacilingvaj gazetoj, radio- kaj televidstacioj informis pri nova persekutado de la homaj rajtoj en nia lando. La protestan voĉon levis ankaŭ Amnestio Internacia kaj Radio Vatikana. Jam antaŭ komenco de tiuspeca juĝtraktado estis decidite, kiel altan punon oni verdiktos. El bone informita fonto mi tiam ricevis diskretan informon, ke estas por mi preparita verdikto de tri kaj duono de jaroj de la karcero. La unua ĉefa juĝa traktado okazis la 22-an de februaro 1979 en Distrikta Juĝejo en Ústí nad Orlicí. La trinombran juĝtribunalon prezidis JUDr. Václav Mokrý. Akuzantan flankon reprezentis du prokuratorinoj. Danḱ al miaj bonaj konsilantoj - esperantistoj, pastro Jaroslav Záruba kaj frato Lubomír Obruča, mi estis bone preparita por nia pledado. La evoluo de la traktado iom devojiĝis de la preparita scenaro. Multe al tio helpis skriba dokumento, pritraktanta la aferojn laŭ fakaj ekleziaj normoj kaj leĝaro. Dokumenton disponigis Kapitula Konsistorio en Hradec Králové; subskribis ĝin kapitula vikario Mons. Jonáš; ĝi fakte estis verkita instige de Kardinalo Tomášek. Laŭ informo de pastro Záruba, kiu atendis kiel atestanto en la koridoro, venis iu, verŝajne altpostena sinjoro, frapinte la pordon de tribunalejo, vokis ĉefjuĝiston demandante lin, ĉu la verdikto jam estis proklamita. La ĉefjuĝisto respondis, ke ne, ĉar ekestis objektivaj problemoj. La sinjoro ekkolerinte pro tiu informo ordonis, ke ĝis la 13-a horo devas esti la verdikto proklamita. Lia ordono tamen ne estis plenumita. La tribunalo decidis prokrasti la ĉefan juĝan traktadon je la 18-a de majo 1979. La nokton
antaŭ la dua ĉefa juĝtraktado mi admirinde bonege dormis, konsciante, ke
la krimuloj ne estas ni, sed tiuj, kiuj nin juĝas, kaj ĉiuj, kiuj staras
malantaŭ tiu persekutado. Matene, la 18-an de majo, en la naskiĝtago de
nia amata Papo Johano Paŭlo la Dua, mi pertrajne veturis al Distrikta
Juĝejo en Ústí nad Orlicí. Eltrajninte, miaj paŝoj direktiĝis al paroĥa
preĝejo, kie mi transdonis tutan aferon en la manojn de Jesuo ĉeestanta en
la Plej Sankta Sakramento kaj en la manojn de nia ĉiela Patrino, la
Virgulino Maria. Ĉion, kio atendas min tiutage, mi dediĉis al la Sankta
Patro okaze de lia 59-a naskiĝ-datreveno. Tie, en la preĝejo mi estis
plenigita per donacoj de la Sankta Spirito, per forto kaj kuraĝo,
bezonataj por la juĝa traktado. Estis tute indiferente por mi, kiel altan
verdikton oni anoncos. Mi estis tute kunigita kun volo de Dio. Ho, kiel
veraj estas vortoj de Jesuo Kristo, kiu diris: “... ne antaŭzorgu, kion vi
parolos, sed tion parolu, kio estos donita al vi en tiu horo, ĉar la
parolanto estas ne vi, sed la Sankta Spirito” (Mar 13,11). La 18-an de
majo 1979 do denove okazis publika ĉefa juĝa traktado. Duono de preskaŭ 40
sidlokoj en la juĝejo estis okupitaj de StB-anoj (ŝtataj policanoj). Duan
duonon okupis niaj bonegaj geamikoj, kiuj venis por nin, ambaŭ akuzitojn,
morale subteni. Ĉeestis ankaŭ ĉefreprezentantoj de VONS (Výbor na obranu
nespravedlivě stíhaných - Komitato por
defendo de maljuste persekutataj) D-ro Václav Benda kaj s-ino Dana Němcová.
Tio ege ne plaĉis al ĉefprokuroro, kiu tuj komence provis elprovoki
konflikton, sed li ne sukcesis. Dum la traktado mi defendis min
akcentante, ke estas necese respekti fakajn argumentojn de la Kapitula
Konsistorio. Tiam la prokuroro eksaltis el la seĝo kriante: “Ĉu ni eble
demandu Papon, kiu ĵus estas en Pollando?” Mi respondis: “Unue mi petas
ĉefjuĝiston enprotokoligi tiun demandon de la prokuroro. Mi proponas, ke
la tribunalo mem decidu, ĉu demandi Papon aŭ ne”. Ĝis nun en mia vivo mi
ne vidis pli kolere furiozantan homon, ol estis tiu prokuroro. Mi ne havis
plediston, ĉar en tia proceso estus pledisto tute senutila, timante perdon
de sia laborokupo. Tial mi pledis min mem. Ĉar mi ne estas tiurilate
fakulo, mi skribe preparis mian, sufiĉe longan pledparolon. En ĝi mi
kuraĝe pritraktis, ke krimuloj ne estas ni, sed tiuj, kiujmalrespektas
homajn rajtojn, kiuj humiligas kaj persekutas Eklezion, tiuj, kiuj
preparis invadon en la tendaron kaj kiuj ĝin realigis. La pledparolon mi
preparis en kelkaj kopiaĵoj, ĉar mi supozis, ke oni provos interrompi mian
pledparolon kaj forprenos la skribitan tekston. Fakte okazis, ke la
prokuroro interrompis mian pledparolon argumentante, ke mi ne rajtas plu
ĝin legi, sed nur ĝin disponigi al la tribunalo. Mi respondis: “Jes,
volonte. Krome mi postulas, ke estu enprotokoligita interrompo de mia
pledparolo flanke de la prokuroro”. Post transdono de la teksto mi diris:
“Mi ne estas fakulo, mi pledas min mem per la maniero, kiel mi kapablas.
Mi do daŭrigas mian pledparolon”. Preninte la kopiaĵon, mi daŭrigis ĝin.
Okazis kelkfoja interrompo de mia pledparolo. Ĉar mi havis kelkajn
kopiaĵojn, mi sukcesis komplete fini mian pledparolon. Sur la tablo de
ĉefjuĝisto mi vidis kelkajn protestleterojn, kiujn li dume por si legis.
Post paŭzo estis anoncitaj verdiktoj. Verdikto Nome de Respubliko Distrikta Juĝejo en Ústí nad Orlicí decidis en la ĉefa traktado okazinta la 18-an de majo 1979 en senato konsistanta el prezidanto JUDr. Václav Mokrý kaj la juĝistoj Zbyěk Pelikovský kaj František Kovář tiel: Akuzitoj Miloslav Šváček kaj Vojtěch Srna estas kulpaj, ĉar Miloslav Šváček en la tempo de la 11.7.1977 ĝis la 21.7.1977 kiel gvidanto de Esperanta Tendaro en Herbortice, distrikto Ústí nad Orlicí, prizorgis okazigon de la animpaŝtista aktivado por partoprenantoj de la tendaro pere de pola pastro Zielonka, malgraŭ tio, ke li sciis, ke la nomito ne havas por tia aktivado necesan permeson de kompetentaj ŝtataj organoj de ČSSR, kaj mem li faris tradukon de kelkaj partoj de liaj predikoj el Esperanto en la ĉeĥan. Do - li donis helpon por fari kriman agon de neniigo de la inspekto super eklezioj kaj religiaj komunumoj. Vojtěch Srna en la tempo de la 11.7.1977 ĝis la 21.7.1977 faris en Esperanta Tendaro en Herbortice, distrikto Ústí nad Orlicí, kune kun pola pastro Zielonka por partoprenantoj de tiu tendaro animzorgan aktivadon, kvankam por plenumo de tiu aktivado li ne havis necesan ŝtatan permeson. Do - en intenco de neniigo, aŭ malhelpo de la ŝtata inspektado super eklezioj aŭ religia komunumoj, li malrespektis leĝan ordonon pri mastrumada prizorgo de la eklezioj kaj religiaj komunumoj. Per tio ili faris kriman agon kaj pro tio ili estas kondamnataj: Akuzito Miloslav Šváček laŭ § 178 de punleĝaro kunlige kun § 10/2 de la punleĝaro al puno de forpreno de libereco en daŭro de 15 monatoj. Akuzito Vojtěch Srna laŭ § 178 de punleĝaro al puno de forpreno de libereco en daŭro de unu jaro. Laŭ § 49, alineo 1. de la punleĝaro oni malpermesas al akuzito Srna plenumi pastran profesion dum daŭro de 3 jaroj. Laŭ § 58, alineo 1., litero a) de la punleĝaro la realigo de la puno de forpreno de libereco ĉe ambaŭ prokrastiĝas kaj laŭ § 59/1 de la punleĝaro oni ĉe ambaŭ akuzitoj fiksas provtempon en daŭro de 3 jaroj. (Sekvas 8-paĝa pravigo) En Ústí nad
Orlicí, la 18-an de majo 1979 Dum oktaga apelacia tempo mi intencis apelacii, sed la preparitan apelacion mi fine ne forsendis. Al Kardinalo Tomášek mi tiam skribis: “Via Eminenco, mi sendas al vi kopiaĵon de la verdikto, kiun mi ricevis nur post kvin semajnoj. Al ĝiaj aŭtoroj kaŭzis certe grandan penon kompili la verdikton kun ĝia pravigo, pri kiu mi estas konvinkita, ke ĝi estas eksterleĝa. Dum oktaga tempo por apelacio mi travivis multajn internajn luktojn. Mi scias, ke la apelacio ne kaŭzos ŝanĝon de la verdikto, sed la homo rajtas kaj devas batali kontraŭ maljusteco. Ja nia Savanto Jesuo Kristo ankaŭ sin pledis, kiam li estis juĝita. Mi decidiĝis la maljustan verdikton surpreni kiel oferon, por ĝin meti sur la altaron por nia junularo, al kiu mi plene dediĉis dek jarojn, por ke la trezoro de la kredo, kiun multaj en nia tendaro akiris, el iliaj koroj neniam plu perdiĝu. Mi estis tute kunigita kun la volo de Dio, volante akcepti kiun ajn punon. Neniam mi sekvis propran prosperon kaj honoron, sed ĉiam nur la honoron kaj gloron de Dio kaj prosperon de la animoj, precipe de tiuj junaj, kiujn Dio konfidis al mi. La juĝtraktado okazis vendrede, en la tago, en kiu mortis por ni nia Sinjoro Jesuo Kristo. Estis por mi granda graco, ke tio okazis ĝuste vendrede kaj en la tago de 59-a naskiĝ-datreveno de nia amata Sankta Patro Johano Paŭlo la Dua. Mi havis honoron kaj la gracon esti kune kun li malhonorita kaj doni ateston de la kredo antaŭ petenculoj de tiu ĉi mondo ĝuste en la tago de lia 59-a naskiĝtago. Dumvoje al juĝejo mi diris al miaj geamikoj, ke la tutan juĝan proceson kun la verdikto mi dediĉas kiel malgrandan donacon al nia karega Sankta Patro okaze de lia naskiĝfesto kaj kiel pruvon de sindoneco al nia sankta Eklezio.” Karaj legantoj, tiel finiĝis kazo de LET Herbortice. La vasta protestkampanjo malebligis verdikti antaŭdeciditan por mi punon de tri kaj duono de jaroj. La ĉionpotenca kaj ĉionkapabla ŝtata totalisma fisistemo tamen ne povis montri sian bestecon en tuta sia vasteco. Ekzistas ja Iu pli potenca, kiu batalis niaflanke. Tre ofte dum la naŭ tendaraj jaroj preskaŭ palpeble mi sentis helpeman manon de Dio. Ĉiu tendaro estis fakte miraklo. Tute konscie ni aranĝis ilin, atendante, ke iam okazos tio, kio okazis en la jaro 1977. Volonte kaj tute libervole ni faris tiun “krimon” por gloro kaj honoro de Dio. Se tiu “krimago” okazus en kvindekaj jaroj, tiam oni ne evitus 15- ĝis 20-jaran karceran punon. Per tiuj historiaj priskriboj mi prefere celis atentigi pri krimeco de la komunista sistemo, kiu dum sia 41-jara ekzisto en nia lando faris dezerton en koroj de plejmulto de loĝantoj. Ĝi sukcesis per sistema kontraŭreligia kaj kontraŭeklezia batalado fari el Ĉeha Respubliko la plej ateismigitan landon de Eŭropo. Post la kondamno fare de Distrikta Juĝejo en Ústí nad Orlicí ne ĉesis interesiĝi la ŝtata polico (StB) pri ni. Dum tri jaroj mi estis spionita. Kelkfoje okazis por mi malfacila situacio pro religiaj aktivadoj. Sub helpema mano de Dio kaj sub protekto de la ĉiela Patrino ĉiuj malfacilaj situacioj feliĉe solviĝis. Post falo de Ruĝa Drako estis renovigita organizado de IKUE-Tendaro ne en Herbortice, sed en Sebranice. Iom da spirito el iamaj tendaroj ni provis doni al la nuntempaj. Ni nur bedaŭras, ke nune, kiam ne plu minacas persekutado pro religiaj aktivadoj, mankas ĉe junularo tiu entuziasmo, kiu ekzistis dum mallibera periodo de la tendaroj en Herbortice. MORTIS EPISKOPO - ESPERANTISTO MONS. WŁADYSŁAW MIZIOŁEK Vendrede la 12-an de majo 2000 mortis en Varsovio Mons. Władysław Miziołek, helpepiskopo de Varsovio, esperantisto. arde la 16-an de majo li estis entombigita. Episkopo Miziołek, kiel Prezidanto de la Liturgia Komisiono pri la Lingvo Esperanto, grandparte meritas dankemojn de la katolikaj esperantistoj pro aprobo fare de Kongregacio pri la Dia Kulto kaj la Disciplino de la Sakramentoj, uzi la Roman Meslibron kaj Roman Legaĵaron ekde la 8-a de novembro 1990 por celebrado de la mesoj en Esperanto. Ĉeĥaj katolikaj esperantistoj kaj eksterlandaj gastoj esprimis la dankemon al la mortinta Episkopo W. Miziołek per la Sankta Meso celebrita la 20-an de majo en České Budějovice, kadre de la Tago de Prelegoj kaj Diskutoj. Eternan feliĉon donu al li bona Dio! Jurbarkas, 14.3.2000 Altestimata redaktoro, hodiaŭ min atingis laŭvica numero de la revuo "Dio Benu". Kun granda intereso kaj ĝojo en la koro mi tralegis jam kelkajn paĝojn de la eldonaĵo. Ĝi, kiel ĉiam, estas plenplena de utilaj kaj valoraj informoj. Post la tralego de iu artikolo ĉiam restas tempo por mediti, revi kaj kvazaŭ interparoli kun Dio. Mi tre ĝojas, ke pere de ĝi mi havas kun vi, ĉeĥoj, tre bonan ligilon. Kaj ĝi ankaŭ ligas min kun via lando. En Litovio estas eldonata nur unu esperantlingva revuo "Litova stelo"; tamen ĝi treege malofte prezentas iun informon pri la katolika vivo. Kompreneble, grandparte kulpas ni mem, litovaj katolikoj, dezirante nenion skribi por la revuo. Tamen eble estontece ĝi estos pli interesa ankaŭ por ni. Mi hodiaŭ tre volus sincere danki al Vi pro la revuo "Dio Benu" kaj bondeziri por vi ĉion bonan, la feliĉon, ĝojon kaj amon de Dio. Antanas Gvildys, Jurbarkas, Litovio PASTRO TADEUSZ NOVAKOWSKI INFORMAS Pastro Tadeusz Novakowski el Ostrowite en Pollando informas, ke li celebris Sanktan Meson la 29-an de aprilo 2000 por Stanislava Chrdlová, tri monatojn post ŝia forpaso (samtage, kiam en Krakovo okazis tutlanda E-Kongreso). La 20-an de majo li mescelebris intence de frato Miloslav Šváček. La 8-an de decembro, en unua datreveno de la morto, li mescelebros por fratino Marie Bartovská. Koregan dankon al pastro Tadeusz Nowakowski, ke li tiamaniere memoras pri ĉeĥaj esperantistoj. INTERLINGVISTIKAJ STUDOJ EN POZNAŃ La Universitato Adam Mickiewicz (UAM, la dua plej granda universitato en Pollando) anoncas 3-jaran eksteran studadon pri interlingvistiko. La internacia kurso okazos en la Lingvistika Instituto, sub la gvido de D-rino Ilona Koutny, kun la subteno de Prof. Tadeusz Zgólka. Inter la prelegontoj estas konataj esperantologoj, kiel profesoroj M. Duc Goninaz, H. Tonkin, T. Tyblewski kaj J. Wells, D-rino V. Barandovska-Frank, K. Smideliusz kaj I. Ertl. La interlingvistikaj studoj konsistas el enkonduko al ĝenerala kaj aplikata lingvistiko, el internacia kaj interkultura komunikado, ili traktos planlingvojn kaj detale okupiĝos pri gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de Esperanto. En la tria jaro eblas specialiĝi ankaŭ pri metodiko kaj turismo. Surloka kurso okazos unufoje dum la semestro (lasta semajno de aŭgusto kaj de januaro). La gestudentoj pretigos diplomlaboraĵon kaj post la fina ekzameno ricevos Atestilon pri Interlingvistikaj Studoj. Partoprenontoj povas aliĝi el la tuta mondo. Postulo: fino de mezgrada lernejo (kun abiturienta ekzameno aŭ egalvalora) kaj bona scio de Esperanto. Kotizo por unu semestro: 400 USD (por nepagipovaj landoj 350 PLZ: 90 USD). Estas planata superagrada lingvo-kurso antaŭ la universitata sesio por tiuj, kiuj bezonas lingvan perfektiĝon. Por pluaj informoj kaj aliĝilo kontaktu D-rinon I. Koutny, Lingvistika Instituto de Universitato Adam Mickiewicz, ul. Międzychodzka 3-5, PL 60-371 Poznań. E-poŝto: ikoutny@hum.amu.edu.pl EK AL LA IKUE-ARANĜOJ EN LA JUBILEA JARO En la Jaro de Granda Jubileo jubileos ankaŭ la IKUE-Tendaro en Sebranice, Ĉeĥio. Nunjare ĝi tie okazos jam la 10-an fojon. La 10-a kaj la lasta en dudeka jarcento kaj dua jarmilo. Kiom da IKUE-Tendaroj okazos en la tria jarmilo, tio dependas de ni ĉiuj, sed precipe de la IKUE-Junularo. La tendara restado promesas al partoprenantoj travivi denove belegajn tagojn. Kadre de la tendarrestado oni planas viziton de la pilgrimloko, kie oni povos akiri gracojn kaj indulgencojn ligitajn al la Sankta Jaro. Do, ĝis baldaŭa revido en verda oazo de amikeco en la IKUE-Tendaro en Sebranice! Bonan vojaĝon kaj feliĉan renkonton en Rimini okaze de 53-a Kongreso de IKLJE deziras al ĉiuj kongresanoj - pilgrimuloj la Ĉeha IKUE-Sekcio kaj la redakcio de DIO BENU! |