Dio Benu numero 35-3/1999

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 

 BENITAJ ARANĜOJ DE LA SOMERA SEZONO

 Karaj gefratoj!

Tiu ĉi nia gazeto aperadas kvarfoje dum la jaro, do en ĉiu jarsezono. La nunjara somera sezono, kiu jam cedis sian lokon al la sezono aŭtuna, estis por la kristanaj esperantistoj sezono vere benita kaj tre bela. Dum ĝi okazis por ni tri gravaj aranĝoj. Tiuj, kiuj ilin partoprenis, certe ne bedaŭras tion, ĉar sentroige ni povas konstati, ke  temis pri aranĝoj ne nur belaj, sed ankaŭ spirite riĉaj. Temas pri 18-a IKUE-Tendaro en Sebranice (Ĉeĥio), pri 14-a Ekumena E-Kongreso kaj 3-a Junulara Ekumena E-Tendaro en Gliwice (Pollando) kaj fine pri 2-a Renkontiĝo de Ĉehaj kaj Slovakaj Katolikaj Esperantistoj en Kroměříž (Ĉeĥio). Pri ili ni raportas sur la paĝoj de tiu ĉi numero de nia gazeto. Oni povas bedaŭri nur pri tio, ke la eblecon partopreni tiujn belajn aranĝojn ne eluzis pli multaj esperantistoj el nia lando. Ili do povas iom ĝui la belan etoson de la aranĝoj almenaŭ tralegante la artikolojn pri ili. Nia danko kaj dankemo apartenas al ĉiuj, kiuj tiujn aranĝojn partoprenis kaj precipe al tiuj, kiuj ĉiel ajn kontribuis al ilia sukceso. Kompreneble la plej granda nia danko apartenas al Dio, kiu abunde benis ilin, ĉar "sen Dia beno vanas homa peno". Tial ni dankis al nia ĉiela Patro por la benoj per la Sankta Meso celebrita la 18-an de septembro en kapelo de Ĉefepiskopa Gimnazio en Kroměříž. Dio plu benu nin!

Miloslav Šváček

al la indekso



 18-A IKUE-TENDARO BONSUKCESIS

En la tagoj de la 17-a ĝis la 24-a de julio 1999 okazis 18-a IKUE-Tendaro en Sebranice, Ĉeĥio. Tiun gravan, ununuran tiuspecan IKUE-aranĝon en la mondo, partoprenis pli ol 60 personoj el sep landoj kaj du kontinentoj (Hungario, Pollando, Germanio, Rusio, Koreio, Slovakio kaj Ĉeĥio). Bedaŭrinde, la reprezentanto de afrika kontinento el Ganao ne ricevis vizon por viziti nian landon kaj la tendaron. La tendarestro estis unua vicprezidanto de IKUE kaj prezidanto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio frato Miloslav Šváček (Ĉeĥio), la vicestro kaj gvidanto de konversacia kurso de Esperanto estis estrarano de IKUE frato Inĝ. Jan Kalný (Ĉeĥio), mescelebranto kaj gvidanto de E-kurso por hungarinoj estis la dua vicprezidanto de IKUE sac. Lajos Kóbor (Hungario). La programestro de la tendaro estis prezidanto de IKUEJ frato Inĝ. Attila Szép (Hungario). Ceteraj kursgvidantoj estis gefratoj D-ro Ulrich Matthias (Germanio - aŭtoro de ĵus aperinta germanlingva libro "Esperanto - Nova Latino de la Eklezio"), Mgr. Róbert Němec kaj Pavol Petrík (Slovakio), Mgr. Daria Michalová kaj Zita Kotiková (Ĉeĥio).)

Krom kursoj de Esperanto kaj diversaj ceteraj programoj estis dediĉita tempo ankaŭ por spiritaj aranĝoj. Ĉiutage oni celebris esperantlingve Sanktan Meson en tendara Kapelo de Fatima Madono. Ĉar pro postoperacia stato ne povis la tendaron viziti patrono de la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj - la Ĉefepiskopo Karlo Otčenášek, li sendis esperantlingvan mesaĝon, kiu estis tralegita dum la tendara Sankta Meso celebrita intence de lia resaniĝo. Ni publikigas tiujn ĝravajn vortojn de la eklezia altrangulo, ĉar ili povas alparoli korojn ankaŭ de ĉiuj ekstertendaraj katolikaj esperantistoj. Dum la tuta tendarrestado regis amikeca kaj vere frateca etoso. Oni ne nur korpe refreŝiĝis, sed ankaŭ fortiĝis per multaj spiritaj nutraĵoj, kiuj subtenos fervoron kaj kuraĝon de novaj IKUE-aktivadoj.

En la tendaraj informoj estas skribite, ke la tendaro estas malfermita ne nur por katolikoj, sed ankaŭ por alikonfesiaj kristanoj, por alireligianoj kaj eĉ por senreligiuloj, mallonge por ĉiuj, kiuj deziras veni kaj respekti katolikecon de la aranĝo. Kaj ni povas konstati, ke la tendaro estis eĉ iom ekumena kaj ankaŭ interreligia, ĉar la tendaron partoprenis du fratinoj el Koreo, apartenantaj al religio ŭonbulismo, fondita surbaze de budhismo. Veninte en la tendaron, la koreaninoj ekĝojis ekvidinte statueton de Fatima Madono, ĉar ili estimas Di­patrinon, Virgulinon Maria. Kune kun ceteraj tendaranoj ili preĝis kaj partoprenis la Sanktajn Mesojn. Ilia ĉiama gajeco kaj sincereco atestis, ke spite de religia diverseco ni ĉiuj estas infanoj de unu ĉiela Patro. Ilia restado en la tendaro restos certe longe en ilia memoro, sed ankaŭ en la nia.

Ceteraj alilandanoj venis el pli proksimaj landoj escepte de fratino Katja, veninta de malproksime el Rusio. Pertrajne ŝi vojaĝis 600 km al Moskvo kaj pluen de Moskvo al Prago kaj de Prago al Sebranice. Por ni tiel longa vojaĝo ŝajnas esti terura travivaĵo, sed por fratino Katja, perfekte parolanta Esperanton kaj alkutimiĝinta al grandaj distancoj de Ruslando, tia multhora vojaĝo estis normala afero.

La bela vetero plifortigis ankaŭ belecon de la tendarrestado. Oni povis sin bani en proksima banbaseno kaj vespere ĝui belajn horojn ĉe la tendara fajro. Ne mankis nunjare denova vizito de najbara vilaĝo Horní Újezd, kie en la preĝejeto post bonveniga esperantlingva alparolo de la paroĥestro - kanoniko Jozefo Čihák okazis esperantlingva Sankta Meso. Nu kaj jam tradicie post spirita refreŝiĝo okazis ankaŭ agrabla korpa refreŝiĝo ĉe "bierfonto". Indas mencii ankaŭ perbusan ekskurson al kastelo Pernŝtejn kaj al Vitochov, kie estas romanstila preĝejo el la 12-a jarcento, laŭ legendo fondita de apostoloj de la Slavoj, sanktaj Cirilo kaj Metodio.

Ke la tendarrestado estis vere bela kaj agrabla travivaĵo, pri tio atestas jena retpoŝta mesaĝo veninta post la tendaro de frato D-ro Ulrich Matthias el Germanio.

"Kara Miloŝ, mi ankoraŭfoje volus danki vin pro belegaj tagoj en Katolika E-Tendaro, pro tiu frateca etoso; kiu en ĝi regis. Koran dankon al vi kaj al aliaj organizantoj. La tendaro estis nekredeble bela, interesa kaj enhavoriĉa. Mi ege deziras la sekvontan jaron reveni al Sebranice."

La nunjara tendaro escepte daŭris nur unu semajnon, celante plene eluzi kapaciton de la tendaro. Evidentiĝis, ke tiu unusemajna aranĝo estas nuntempe pli konvena ol la dusemajna.

Kion aldoni? Nur la deziron, ke ankaŭ ĉe tiuj, kiuj ĝis nun ne partoprenis tiun en la mondo ununuran IKUE-tendaron, naskiĝu la sopiro ĝin partopreni venontjare.

Miloslav Šváček

al la indekso


 MESAĜO DE LA ĈEFEPISKOPO KARLO OTČENÁŠEK

Karaj amikoj esperantistaj!

Mi sendas al vi korajn salutojn kaj benojn el nia Katedralo de la Sankta Spirito; al kiu ni ege ŝuldas pro tiom da donacoj, ankaŭ pro la donaco de tiu ĉi komunumo. Ĝojigis min multe, ke, same kiel mi, ankaŭ vi portas en via memoro la pasintjaran pilgrimon al nia katedralo.

Ni staras ĉe fino de la jarcento; plena de malbono kaj perforto, de la jarcento la plej kruela en la homa historio, kaj ŝajnas kvazaŭ simbola, ke tiamaniere finiĝas la jarmilo, kiu, krom multaj bonoj, alportis tiom da skismoj, disdividiĝoj, eĉ sangoplenajn batalojn inter la kristanoj.

Humile ni konsciiĝas, ke la kaŭzo de tiuj dolorplenaj eventoj estis grandparte ĝuste la homaj kulpiĝoj kontraŭ la Sankta Spirito.

Ni, esperantistoj, tenas en niaj manoj grandan donacon de la sama Sankta Spirito, donacon de lingva ligilo, ilon de Dia Boneco, por ke ankaŭ ni kontribuu, ke la venonta jarcento estu pli bona, ke ĝi fariĝu la jarcento de vera proksimiĝado, repaciĝado kaj reĝustigo de la pasintaj ŝuldiĝoj.

Urĝecon de tia repaciĝo mi sentis tre klare dum mia antaŭnelonga pilgrimo al la Sankta Lando, kie la plej sanktaj lokoj estas markitaj per malunueco, eĉ per malamikeco.

Enmetu en viajn preĝojn kaj strebojn, krom la jam sukcese realiĝanta reciproka proksimiĝado de la kristanaro, ankaŭ niajn petojn pri la graco de repa­ciĝo de ĉiuj "posteuloj de Abrahamo". La Sankta Patro starigis tiun proksimiĝadon kiel sian unuarangan celon por la transpaŝo en la trian jarmilon.

Preskaŭ mi timas, ke ni tro ŝarĝos la Sanktan Spiriton, sed ni ege bezonas lian grandan helpon en niaj preparoj de la Plena Parlamento de la ĉeha eklezio. Ni petu Lin, sed ankaŭ nian ĉielan Patrinon kaj niajn ĉielajn propetantojn pri helpo, ke la preparoj de la Parlamento, kaj la Parlamento mem, alportu al nia patrujo kaj per tio al tuta Eŭropo novan vivostilon, vivon de gefiloj de Dio, kiuj kune en paco kaj amo kunlaboras, eĉ se ili ne en ĉio samopinias.

Certe ankaŭ nia lingva interkompreniĝado helpos al la bezonata interkompreniĝado en ideoj.

Mi deziras al vi, ke vi utiligu vian restadon en la tendaro por alĉerpo de korpaj kaj spiritaj fortoj por nia plua surtera pilgrimado. Samtempe mi ankaŭ transdonas la saluton de mia kaj nia episkopo Mons. Dominiko.

Al ĉio tio benu vin Dio la Patro, al kies mizerikordo ĉi tiu jaro estas precipe dediĉata, kaj Dio la Filo, Kapo de la Eklezio kaj Dio la Sankta Spirito, kiu indikas la direkton, donas la forton kaj amon al niaj ideoj kaj agoj.

Konstante spirite ligita kun vi + Karel
En Hradec Kralové, 8.7.1999

Estis sendita invito por vizito de la tendaro al episkopo de HradecKralové Mons. Dominik Duka. Pere de lia sekretario venis respondo. Jen ĝia esperantigita teksto: "Akceptu sinceran saluton kaj dankon por la invito sendita al nia Patro episkopo. La invito lin ĝojigis, sed en dua duono de la monato julio li forestos pro eksterlanda vojaĝo. Li perpreĝe elpetas sukceson por via aranĝo kaj al ĉiuj partoprenantoj li sendas sian benon. En Kristo sindona P. Pavel Bouchal, sekretario."

al la indekso


 Bela kaj grava 14-a Ekumena E-Kongreso en Gliwice

... ke ĉiuj estu unu ...”52-a de IKUE 49-a de KELI

La 14-a Ekumena E-Kongreso okazis de la 7-a ĝis la 14-a de aŭgusto en silezia urbo Gliwice, en Pollando. Partoprenis ĝin preskaŭ 200 geesperantistoj el 25 landoj kaj tri kontinentoj - Eŭropo, Afriko kaj Suda Ameriko. Moto de la kongreso estis fragmento el la preĝo de Jesuo: “... ke ĉiuj estu unu ...” (Joh 17, 21). Temo por pritrakto kaj primedito estis stato de ekumeno sojle de la 3-a jarmilo.

Dum la tuta kongresa semajno regis vere frateca kaj amikeca etoso. Kiom da kristanaj konfesioj estis reprezentitaj, oni ne scias. Plejmulto estis kompreneble katolikoj, ĉar la kongreso okazis en lando kun katolika majoritato, sed la alikonfesiaj kristanoj certe ne sentis iun diskriminacion. Ĉiutage okazis esperantlingvaj Sanktaj Mesoj en proksima preĝejo de Kristo la Reĝo. Okazis ankaŭ du ekumenaj diservoj. Matene, tagmeze kaj vespere okazadis komunaj preĝoj en la kongresejo. Dimanĉan inaŭguron de la kongreso ĉeestis ankaŭ episkopo de Gliwice Mons. Gerard Kusz, kiu estis ĉefcelebranto de la dimanĉa Sankta Meso.

Dimanĉe okazis vizito de historie grava Glivicéa Radiostacio, loko de la glivicea provoko, donanta pretekston por komenci duan mondmiliton (legu pri ĝi aliloke). Marde okazis ekskursoj. Oni povis viziti Krakovon - historian perlon de Pollando, aŭ Oświęcim kaj Wadowice. Mi do preferis ekskursi al koncentrejo en Oświęcim, kie martire mortis sankta Maksimiliano Maria Kolbe - ĉiela patrono de la katolikaj esperantistoj, kies ĉielan naskiĝon oni festis en la lasta kongresa tago la 14-an de aŭgusto. Almenaŭ unufoje dum la vivo devintus viziti tiun lokon ĉiuj homoj por konsciiĝi, kiujn homtragediojn kapablas produkti malamo en la homaj koroj, bedaŭrinde ankaŭ nuntempe. Tiuloke, antaŭ mortoĉelo de la sanktulo Maksimiliano oni povas konsciiĝi, ke la amo povas esti pli forta kaj pli potenca ol la malamo, se nia vivo estas firme ankrita en la Plejsankta Koro de Jesuo kaj Senmakula Koro de la Virgulino Maria.

Kaj vizito de Wadowice - naskiĝloko de nia amata Papo Johano Paŭlo la II-a, estas grava okazaĵo de ĉiu vera katoliko. En la naskiĝdomo de la Papo, troviĝanta apud la baziliko, oni povas pere de ekspoziciataj dokumentoj koniĝi kun ĉiuj vivetapoj de la Papo ekde la naskiĝo ĝis nuna tempo. En la baziliko, staranta apud la baptujo, aperas la penso: Jen, tiuloke li naskiĝis por la ĉielo, tie ĉi li kristaniĝis, akceptinte la bapton. Kiom da horoj li surgenue pasigis antaŭ la tabernaklo kaj la bildo de Dipatrino de la Konstanta Helpado. Kiomfoje li tie ripetis: “Totus tuus - tute via”. Tie oni povis el profundeco de la koro diri: “Dankon, ho bona Dio, dankon, ho Dipatrino, por la Papo, kiun Vi el ĉi tiu urbo venigis en Romon, por ke li fariĝu Petro de la nunaj tempoj.

La kongreso estis grava, ĉar dum la Ĝenerala Kunveno de IKUE estis elektita IKUE-Estraro por venonta kvarjara balotperiodo. Unuan fojon en la historio de IKUE kaj KELI okazis komuna kunveno de estraranoj de ambaŭ organizaĵoj. Ĉeestis ankaŭ prezidanto de TOLE (Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista) Inĝ. Boĵidar Leonov.

La 14-a Ekumena E-Kongreso eniris en historion de la komunaj kongresoj kiel kongreso bela, grava kaj signifoplena. Dankemo por bele travivita semajno apartenas al LKK frunte kun s-ano Stanisław Mandrak, al ekumena komisiono reprezentata de karaj fratoj Sac. Bernhard Eichkorn kaj Past. Adolf Burkhardt kaj al ĉiuj, kiuj kontribuis al plena sukceso de la kongreso. Kaj la plej granda danko apartenas al Dio, la bona ĉiela Patro, pro favoro kaj benoj, ĉar sen Dia beno vanas homa peno. Oni do povas konstati, ke la 14-a Ekumena E-Kongreso ne nur kontentige fermis ekumenajn strebadojn de la kristanaj esperantistoj en la dua jarmilo, sed ankaŭ preparis konvenajn kondiĉojn por ilia bona transporto en la trian jarmilon. Al Dio estu danko!

Miloslav Šváček

al la indekso


 MEMORANTE PRI PASINTECO, PENSANTE PRI FUTURO

Gliwice´a Radiostacio estis fondita en la jaro 1925. Dum 10 jaroj ĝi lokiĝis ĉe Radiowa-strato, kaj de la jaro 1935 ĉe la strato Tarnogórska. Radiostacio estis la verko de inĝenieroj el firmaoj: Telefunken, Lorenz kaj Siemens. Oni konstruis la 110-metran antenan maston el larikaj lignoelementoj kunigitaj per la latunaj nitoj. Ĝia fundamento sinapogas sur la anguloj de kvadrato je dimensioj 20x20 m. La radiosendilo havis la povon de 8 kW.

Ĝis 1939 la masto funkciis kiel transmisiilo de la germanaj disaŭdigoj, sendataj el Vroclavo, destinitaj por aŭskultantoj loĝantaj en Supra Silezio. Post II-a mondmilito ĝis la jaro 1956 ĝi servis por la sendostacio Radio Katowice.

Radiostacio fariĝis la historia, kiel la loko de la gliwicéa provoko estanta preteksto por komenci II-an mondmiliton. La provoko estis parto de la plano pri agreso de Hitler, kiu la 22-an de aŭgusto 1939 dum la sekreta instrukunveno de la generaloj diris: ”Mi donos bezonan por la propagando pretekston por komenci la militon, sendepende, ĉu ĝi estos kredinda. La venkinton neniu poste demandos, aŭ li diris la veron aŭ ne”.

La 31-an de aŭgusto 1939, ĉirkaŭ la 20-a horo en la radiostaciejon en Gliwice perforte eniris kelkaj hitleraj invadintoj en la polaj uniformoj, kiuj terorinte la skipon de la Radiostacio disaŭdigis en la pola lingvo jenan komunikon: “La Radiostacio estas en niaj manoj ...”. Poste en radio-aparatoj aŭdeblaj estis nur rebruoj de batalo, pafoj kaj malklare sonantaj vortoj en la lingvoj pola kaj germana.

La vero pri la glivicéa provoko estis malkaŝita dum la Nuremberga Proceso. La ĉefa atestanto de tiu granda mistifiko estis ties organizanto kaj realiganto Alfred Helmut Naujocks. Laŭ liaj depozicioj, la invado al la Radiostacio, situanta proksime al la pola limo, devus esti tiel organizita, ke ĝi ŝajnigus la atakon de la pola flanko. Ĝi devus esti la atesto pri la “agresiva” agado de Pollando, bezona al la germana propagando pruvo, kiu povus senkulpigi Germanion en la okuloj de la mondo.

En la Nuremberga proceso pridemandita estis ankaŭ la generalo Erwin Lahousen, la ĉefo de II-a Sekcio (specialaj taskoj kaj sabotado) pri la militista germana spionado de Abwehr. Li depoziciis, ke duone de aŭgusto 1939 li ricevis ordonon prepari polajn uniformojn, ekipaĵon kaj soldatajn dokumentojn; oni planis uzi ilin en “Himpler-Operacio”. Jam post la komenco de II-a mondmilito E. Lahousen sciiĝis de Abwehr-ĉefo, la vicadmiralo Canaris, ke la liveritaj polaj uniformoj estis uzitaj por la pseŭdoatako al Radiostacio en Gliwice. En tiu drama spektaklo la tragikan rolon ludis ankaŭ prizonitoj de III-a Regno; ĝuste iliajn korpojn vestitajn en germanajn uniformojn oni “identigis” kiel brutece murditan skipon de la Radiostacio. Pri la vero oni eksciis nur post la II-a mondmilito.

Esperantigis: D. Żelińska, A. Golonka

al la indekso


 JUNULARA EKUMENA E-TENDARO

En Gliwice, samloke kaj samtempe kiel la Ekumena E-Kongreso, okazis 3-a Junulara Ekumena E-Tendaro. Partoprenis ĝin 80 gejunuloj el diversaj landoj. Kvankam JET okazis samtempe kaj samloke kiel la EEK, la gejunuloj havis sian apartan programon. Nur kulturaj kaj distraj programoj de lastaj du vesperoj estis komunaj, ĉar JET-anoj aktive kontribuis al tiuj programoj. La ĵaŭdan vesperan programon prezentis nur geinfanoj kaj gejunuloj. Oni povas diri, ke tiu programo estis unu el la plej belaj dum la kongresa semajno en Gliwice. Ĉeĥajn gejunulojn en Gliwice reprezentis du fratinoj - Blanka Horáčková kaj Martina Janotová. Legu, kion pri tiu aranĝo rakontas fratino Blanka.

al la indekso


 MIAJ IMPRESOJ EL JUNULARA EKUMENA E-TENDARO

JET-on partoprenis pli ol 50 gejunuloj krom tiuj, loĝantaj en Gliwice aŭ ĉirkaŭaĵo. Ĉeestis do grupoj aŭ grupetoj el gastiganta lando, el Ukrainio, Litovio, Germanio, Rusio, Hungario kaj el aliaj landoj. El Ĉeĥio JET-on partoprenis mi kaj fratino Martina Janotová.

Post nia alveturo en polan urbon Gliwice, ni loĝigis nin en studenta hejmo de fervojista teknikumo. Mi loĝis en la sama ĉambro kiel Martina. Nia kunloĝantino estis fratino Kitty el Hungario. Mi estas tre feliĉa pro tio, ĉar en nia “internacia” ĉambro oni devis ĉiam paroli nur esperantlingve, por ke ni interkompreniĝu, ĉar ekzistis neniu alia lingvo krom Esperanto, per kiu ni kapablus reciproke interkompreniĝi.

Ĉiuj tagoj estis plenaj de riĉa programo. Frumatene ni solenadis Sanktan Meson, sekvadis matenan preĝon kun ĉiuj ĉeestantaj kristanoj. Poste ni kolektiĝis en apartajn grupojn laŭ nivelo de la lingvoscio. En nia grupo ni komence legis iun Esperantan libron tiamaniere, ke ĉiu malgranda grupeto de kvar personoj preparis sian malsaman ĉapitron kaj prezentis ĝin al la ceteraj grupetoj kiel teatraĵon.

Post tagmanĝo estis ebleco viziti urbon aŭ partopreni lecionon de popolaj dancoj. Je la 16-a horo komencis plua programo - ludoj sur la sportejo aŭ diskutrondetoj, kie oni plej ofte priparolis temojn rilatantajn militon, ĉar la urbo Gliwice estas ligita kun la historio de la dua mondmilito.

Ĉiuvespere ni havis la programon kune kun la kongresanoj. Ni vidis du teatraĵojn kaj okazis junulara kaj internacia vesperprogramoj. Ĉiu vespero estis finita per la preĝo. Dufoje ni partoprenis ekumenan Diservon.

Krom ĉi tiu “oficiala” programo ni eluzis ĉiun liberan momenton por interparolado. En mia memoro longe restos niaj noktaj promenadoj en la urbo kun iluminita radiostacia masto, kiu iom similas al la famkonata Eifelturo en Parizo. Post la reveno ni ofte ne tuj enlitiĝis, sed ni sidadis antaŭ la studenta hejmo, kantante naciajn kantojn aŭ nur simple babilante.

Plua neforgesebla travivaĵo por mi estis vizito de la koncentrejo en Auschwitz-Oświęcim. En ĉi tiu loko de la morto mi ekkonsciis, kiel grava afero estas klopodado por la paco en la mondo kaj por la toleremo rilate al ĉiuj homoj senescepte. La vojo al la paco estas longa, komencanta en niaj koroj. Ni do povas libere decidiĝi por la amo aŭ ankaŭ por la malamo. Ni povas protekti la vivon, sed ni kapablas ankaŭ mortigi. Estas do ĉiutage necese ekiri tiun ĝustan vojon.

Kun malĝojo ni fine de nia restado en Gliwice adiaŭis nin reciproke, sed kun espero, ke ni baldaŭ denove renkontiĝos.

Multajn salutojn al ĉiuj.
Blanka Horáčková

al la indekso


 MALFACILAĴOJ EN LA KREDO NUN

Prelego de pastro Jozefo Zielonka dum la 14-a EEK en Gliwice

Karegaj gefratoj. Mi jam estas maljuna pastro, post diversaj sankaramboloj, el kiuj la plej grava estis koroperacio “bay-passoj”. Multfoje mi estis senkonscia, mortanta kaj reanimanta, pro tio mi iomete alimaniere rigardas la trapasitan vivon kaj estonton. Nune mi pli serioze pensas kaj preĝas, atendante la renkontiĝon kun Dio. Ĝuste pro tio mi opinias, ke nune mi travivadas la plej belan periodon de la vivo kaj tial mi volas dividi mian feliĉon kun vi. Mi volas rakonti al Vi pri miaj spertoj pri la malfacilaĵoj en la kredo dum la 40-jara pastreco.

Pasintjare, dum la Kongreso en Nantes, mi parolis je temo: “Kial mi estas kredanto”. Poste mi ricevis multe da leteroj, en kiuj oni demandas min, ĉu mi neniam havis la religiajn dubojn, kaj ĉu mi nune ilin ne havas - pri la kredo, moralo, vivo? Vere intima demando, sed estu tiel! Mi kuraĝos respondi, se vi estos paciencaj kaj kredos al mi.

Ho, mi estas malgranda homo, la subigita al malbonigita naturo, do ĉio eblas en mia vivo. Ĉio ankoraŭ eblas ĉe mi: la bono kaj inverse. Ankaŭ mi memoras atentigon de Jesuo: “Kiu staras, atentu, ke li ne falu!” Vidante falon, aŭ eĉ perfidon inter la kunlaborantoj, al kiuj mi fidis, mi seniluziiĝas. Tio estas malfacilaĵo, tamen ĝi malmulte influas je mia kredo, sed ege aĉigas mian religian vivon, eĉ amon al Esperanto. Do mi havis kaj havas la malfacilaĵojn en la kredo, kontraŭ kiuj mi devas konstante batali.

Ĝis la 15-a vivojaro mi havis neniun religian problemon. Mi naskiĝis, kie loĝis katolikoj (la Poloj), protestantoj (la Germanoj) kaj hebreoj (la Judoj), sed ĉiuj same estis piaj kredantoj. La diferenco tute ne ĝenis min, ja ĉiuj kredis la saman Dion. Homoj nur aliel aspektis pro aparteno al alia nacio. En la kredo tiam ĉio por mi estis evidenta, klara kaj certa. Mi fidis al miaj gepatroj kaj al instruanta min pastro. Neniu alia influis je mi; la amaskomunikiloj ne estis al mi atingeblaj. Estis la II-a mondmilito. Nur en mezlernejo, kun mirego, mi renkontiĝis kun la batalanta ateismo - la ŝtata. Estis jam la soveta okupacio.

Post 50 jaroj de la komunisma persekutado, en mia Patrujo restis ruinaĵoj de la antaŭa kredo kaj religio. Kiam mi pastriĝis, ĉe unu bushaltejo insultis min unu ebriulo kun sia kvarjara infaneto jene: “Eble vi estas la lasta malprogresemulo en nia lando. Mi kun la kvarjara filo konfesas nur la sciencan, la ateisman mondkoncepton.” Rigardante al la infano, li ordonis: “Diru nun al tiu stulta pastraĉo, ke vi estas p1i saĝa ol li.” Kaj tiu infano, ne povante ankoraŭ mem konstrui la frazon, kapjesis laŭ volo de la patro. Tia li estis la kvarjara ateisto, konfesanto de la scienca mondkoncepto. Da similaj "sciencistoj" ni havis kaj ankoraŭ havas amason en la socialisma, postkomunisma lando. Kvankam la komunismo kun malhonoro jam falis, vekiĝadas en la nacio grandaj atavismoj de la pasinta tempo, kiuj longe influos je nia kredo.

Nune, legante historion de la franca revolucio, mi vidas, ke la problemo komenciĝis en Francujo. En la 23-a de oktobro 1793 la pariza komuno murdis pastraron, forigis ĉiujn krucojn kaj en Notre Dame enkondukis cinikan "kulton de racio". Tiaj tendencoj vivas ankoraŭ ne nur en Okcidento, sed ankaŭ ĉe ni.

Sola ideo de Dio priravas min. Ĉar nune mi ofte estas malforta, miaj pensoj daŭre forflugas al la eterna Mistero-Dio, kiu tiel ekamis min, ke mi pli kaj pli forgesas pri la tero, kiun mi devas baldaŭ forlasi. En la Malnova Testamento Dio estas prezentita, ofte per tre kaduka literatura formo, kiel la kreanto kaj gardanto de la leĝo - la justo. Estas bela ideo, sed iel danĝera por mi pekulo. Ja la Biblio mem diras: ”Se ni diras, ke ni pekon ne havas, ni trompas nin mem kaj en ni ne plu loĝas la vero” (I Joh 1,8). Ve al mi, se Dio estus nur la justa. “Se Vi memoros pri miaj pekoj, Sinjoro, mia Sinjoro, kiu saviĝos?” (Psa 130,3). Tiel amare lamentas psalmisto. Do, legante la Biblion mi renkontiĝas kun malfacilaĵoj, ĉar ne ĉion mi komprenas, kaj eĉ neniu komprenas ĉion. Iu diris, ke: “Nur vera stultulo konas ĉion kaj pri ĉio prezentas sian opinion.”

Sed en la Nova Testamento Jesuo pli klarigas al ni la ideon de Dio. La Kreanto estas la justa, postulas nian bonan volon, sed ankaŭ la mizerikorda: “Dio tiel ekamis la mondon, ke sian Filon Ununaskitan Li donis, por ke ĉiu, kiu kredas je Li, ne pereu, sed akiru la eternan vivon” (Joh 3,16), kiel notis al ni sankta Johano.

Ho, kia feliĉo. Malaperas tiu biblia malfacilaĵo. Neniu malespero, se nur ni volos plenumi la Dian volon kaj obei al la Eklezio de Kristo.

Jam reĝo Davido skribis en sia psalmaro: “Stultulo diris en sia koro: Dio ne ekzistas.Tiaj homoj senkapabliĝis pro siaj faroj, iĝis abomenaj. Neniu el ili faras bonon” (Psa 14,1; 53,1).

Dum la internaciaj E-vojaĝoj mi renkontis Litovanojn, Bjelorusanojn kaj Ukrainanojn, kiuj parolis la rusan lingvon, ĉar ne konis la gepatran. Jen la efekto de la fremda okupacio. Videble ne estas facile lerni kaj ami propran kulturon, se oni subiĝas al la fremda. Tutsame estas kun la religio. Se oni de infaneco vivas revolucie, malame al Dio kaj la aliaj, tutcerte oni pri Dio scios nenion, sed fanfaronos pri sia ateisma mondkoncepto, kiel la menciita ebriulo kun sia kvarjara infano. Oni paroladas ĉe ni la proverbon: “Kion ne lernis infano, tio mankos ankaŭ al maljunulo. La plej grava universitato estas la familio.” Kaj ĝuste. Kiu ne havis la religian edukon, tiu certe havas grandajn malfacilaĵojn.

Ŝajnas al mi, ke ĉiu homo el sia naturo estas religiema, serĉanta sian ekstreman Kaŭzon, al kiu li volas prezenti sian dankemon. Tia estas la natura kulturo, la vivmedio, en kiu povas homo plene disvolviĝadi. Se oni lin senhavigas de la natura vivmedio, la homo kripliĝas, racie malsaniĝas kaj fariĝas ateisto, kio estas jam la psika malsano. Tiun ni devas kuraci korpe kaj anime: per medikamento kaj preĝo. Se iu homo naskiĝis nature, kaj homece estis edukita en la natura vivmedio, tiu havas neniujn kredproblemojn ĝis renkontiĝo kun la ekstera malbono. Kaj eĉ tiam la sana racio sufiĉe pledos pri la kredo, ĝis kiam oni ne infektos ĝin per malico. La vivo sen espero pri la eterno havas neniun valoron, neniun sencon por la pensanta homo. Sed, se iu de la infaneco estis edukita en la senhoma ateismo, en malamo al la religio, nenio miriga, ke li havos poste preskaŭ nevenkeblajn malfacilaĵojn en la kredo. Tiu estas senigita de raciaj argumentoj, sed apogiĝas sur emoj, malvirtoj, alkutimiĝoj, kiujn malfacile estas ŝanĝi. Tiel la homo ne estas plene edukita, sed bredita kiel besto.

En la vivo tamen, foje estas nekompreneblaj al ni esceptoj. La kredo dependas ne nur de ni mem, sed ankaŭ de la Dia graco, kiun povas elpeti al ni pia patrino aŭ eĉ amant(in)o. Sed ĝenerale pri la kredo kaj malkredo decidas nia persona infaneco. Nur poste, en la vivo, decidos niaj bonfaroj aŭ fiagoj. Kiel diris al ni Davido en la cititaj psalmoj.

Ĉi tie mi rememorigas intervjuon kun centjara virino el Kielce. La urbestro kun siaj akompanantoj vizitis ŝin kun bukedo da rozoj, por gratuli la aĝon kaj eĉ sanon. Oni parolis pri ŝiaj atingoj. Ja ŝi okupis la plej altajn postenojn en la pola kulturo. Kaj falis ankaŭ demando pri la plej malfeliĉa evento en ŝia vivo. La respondo estis jena: “La plej granda malfeliĉo en mia vivo estas tio, ke la gepatroj ne donis al mi religian edukon.” Tiam rediris la ĉeestantoj: “Ja ĉio en via loĝejo atestas pri via kredo.” Sed ŝi daŭrigis: “Ĉio, kion vidas vi en mia loĝejo, estas nur surogato. La infanecan kredon nenio povas anstataŭi. Tio mankas al mi” (laŭ televida raporto 20. 1.1988).

Ĉion dote prenitan oni povas perdi. Ankaŭ nepraktikata kredo baldaŭ povas fariĝi neportebla ŝarĝo, kiu ŝajne katenigas la liberon. Do per tia konstato homo facile liberigas sin de la religio. Poste jam estas tre malfacila reveno. Per la malreligia vivo amasiĝas tiom da baroj, ke preskaŭ ne eblas ilin transsalti. Homo perdas sian religian senson.

Tie ĉi mi volas rememorigi mian konatulon, profesoron pri filozofio, la ĉefan ideologon de ateismo en Pollando dum la komunisma tempo - Tadeon Kotarbiński ( 1981), kiu en la lastaj jaroj de la vivo serĉis Dion, sed ne povis Lin trovi. Dum sia restado en sanatorioj volonte li paroladis pri la religio, sed ĉiam li seniluziiĝis. Li parolis kun pastroj, sed ili ŝajnis al li tro certaj; li parolis kun fratulinoj-monakinoj, sed ne komprenis ilian sindonon al la kredo; li parolis kun simplaj kamparaninoj, sed tiuj estis al li tro primitivaj. Nenia argumento estis al li sufiĉa. Kvankam la menciita profesoro skribis multajn verkojn pri teorio de la ekkono, la religia ekkono ne realiĝis. Ŝajnas al mi, ke al la profesoro, kiu havis bonan volon, mankis la graco, kiun li perdis, servante al la sendia komunismo. Kaj neniu sufiĉe preĝis liaintence. Ĉi tie ankaŭ mi havas la kulpon.

Rudolfo Hoess, la komandanto de la koncentrejo en Oświęcim, en krakova prizono konvertiĝis kaj eĉ heroe akceptis la mortpunon. Antaŭ la morto li skribis sian taglibron. Tie mi legis la sekvajn vortojn: “Se mi hodiaŭ sakramentale konfesis la pekojn kaj estas preta trankvile akcepti mian punon, mi dankemas nur al mia patrino, kiu ĉiutage preĝis pri mia konvertiĝo.” La patrino elpetis al li la lastan gracon, sen kiu li ne povus denove ekkredi kaj pentofari. Li estis feliĉulo, havante tian patrinon.

La Dia graco estas absolute necesa por esti kredanto en la religia senco. Ĝin oni devas vidi ilo, sen kiu oni ne povas kompreni la kredon. Mi estas konvinkita, ke ĉiu homo normale koncipita ricevis, kune kun la naturo, tiom da Diaj gracoj, kiom li bezonas en siaj vivkondiĉoj, la lokaj kaj tempaj, nun kaj tie ĉi. Tion mi komprenas kvazaŭ vojaĝprovianton. Tiamaniere ĉiu nature edukita homo havas la samajn eblecojn por sin savi - sendepende de la vivkondiĉoj. Dio estas absolute justa en la kreado. Tamen tiujn gracojn oni povas perdi, kiel la malŝparema filo el la Evangelio perdis la patran heredaĵon (Luk 15,11-32). La gracon oni povas kompreni kiel la garantiilon en vojo al la savo, monon por vojaĝo. Ni povas ilin nur eluzi, pli kaj pli senprudente elspezi, aŭ neglekti, kiel la evangelia kortegano, kiu enfosis la pruntitan talenton de sia mastro (Mat 25, 14-30; Luk 19,11-28). Sed ankaŭ ni povas ilin multobligi kiel kapitalon, perlabori per bonfaro kaj preĝo.

Se la graco estas tute elĉerpita aŭ forĵetita, tiam ne eblas eĉ la reveno al Dio. Kvazaŭ mankus mono por la revenbileto al propra domo. En tiu situacio iu alia povas helpi, al la malfeliĉulo doni almozon per preĝo kaj bonfaroj. Se tamen neniu helpos, tiam la homo estas perdita. Jam ne plu kapablas esti religia kaj malespere sinkondamnas.

La gracojn oni povas perdi per ĉiuspeca pekemo, el kiu elstaras fierego, malestimo al Dio. Ĝi forigas la gracon kaj pekas kontraŭ la Sankta Spirito, kiu estas la Gracdonanto - la instruo de Jesuo Kristo. Mi pensas, ke nune multaj estas homoj, kiuj pro tiaj pekoj ne plu kapablas profiti el la savograco de Kristo. Rimarku ni vortojn de Jesuo: “Vere, vere mi diras al vi: ĉiuj pekoj kaj blasfemoj, kiujn homoj farus, estos al ili pardonitaj. Kiu tamen blasfemis kontraŭ la Sankta Spirito, neniam ricevos la pardonon, sed estos kondamnita eterne. Ĉar (la scienculoj) diris, ke Jesuo havas malpuran spiriton (la Belzebubon)” (Mk 3,28-30; Mt 12,31-37; Lk 12,10). La malamo al la Dia graco estis do eble la plej granda ofendo, kiun Jesuo aŭdis, do mi tute ne miras, ke Li tiel reagis. El la kunteksto ni divenas, ke temas pri la fierega homo, kiu jam ne plu volas la Dian helpon, nek sin savi, ĉar tio postulas humiligon, la agnoskon de la pekoj kaj sekve - la pentofaron.

El la pekoj la plej danĝera estas tiu, kiun oni jam ne plu povas ripari. Ekzemple la mortigo en iu ajn formo: ĉu aborto, eŭtanazio, ĉu murdo. La forprenitan vivon ni ne povas redoni, pro tio la konsciencriproĉoj daŭre abomenigas la religian vivon, la kredon. Jen la malfacilaĵo.

Tre granda problemo de la kredo estas senmoralo. En internacia Esperanto-kunveno unu ŝajna teologo protestis kontraŭ gepatroj de sia regiono, ke ili bojkotis lokan apotekiston, kiu al iliaj infanoj per aŭtomata vendilo reklamis seks-objektojn. La "teologo" opiniante, ke la gepatroj ne havas tian rajton, nomis la agadon sovaĝa kristanismo. Mi konsterniĝis. Kiu tie estas la sovaĝa? Al tiuj sovaĝaj gepatroj mi kun ĝojo aliĝus.

Dum alia kunveno diris al mi unu gasto: “Mi estas marksisto - la ateisto, ĉar ĉiu religio limigas mian seksumadon. La celo de mia vivo estas nur la agrablaĵo, ne la kredo.” Li, bedaŭrinde, ne scias, ke la plej granda feliĉo, la agrablo, estas vivi konkorde kun Dio. Jen la malfeliĉulo!

Tie ĉi mi citos vortojn de fama verkistino Eliza Orzeszkowa, kiu post ordigo de sia nemorala vivo kaj senleĝa edzeco skribis jene: “Ho, kiel mi estas feliĉa, ke Dio pacience atendis min, ke mi ordigu la moralan vivon. Sed mi timas, ke iam miliardoj da nepoj krios kontraŭ niaj tomboj: Redomu al ni Dion!” (Listy zebrane - 1954).

La sekso estas tre grava kaj bela senso, la donaco de Dio, donita al tre nobla celo, kaj pro tio oni ne povas ĝin “sovaĝe” uzi, ĉar en tia konduto la naturo mem venĝos, malaperos la graco kaj la kredo pereos. Jesuo Kristo diris: “Ve al tiu, de kiu skandalo alvenas! Estus al li pli oportune, se oni pendigus muelŝtonon sur ties kolon kaj dronigus lin en la

maro, ol tiu malbonigus unu el la plej malgrandaj” (Luk 17,1-2).

En la nuna tempo estas konata malamo al la Dia graco, blasfemo kontraŭ Kristo, la kruco kaj lia Eklezio. Estas nenio alia, ol la diabla obsedo, pri kiu parolas la Evangelioj. La blasfemanto sin kondamnas propravole, forĵetante la lastan savogracon. En la postkomunistaj landoj multiĝas nune la satanismaj organizaĵoj, kiuj povas esti pruvo de tiu aserto. Per la obsedo la homo fariĝas la diablosimila. La obseditaj homoj estas nune vera problemo socia. Pri tiel grandaj pekantoj timigan konsilon donas al ni sankta Johano: “Pro tiuj homoj mi eĉ ne konsilas, ke oni preĝu (I Joh 5, 16). Terure! Pro tiuj homoj mi eĉ ne konsilas, ke oni preĝu... Ĉu vere ili jam ne plu havas la ŝancon por konvertiĝi? Estas malfacile tion legi. Sankta Johano, kiu ĉiam estis tiel milda, per ĉi vortoj min terurigas.

Nune oni povas renkontiĝi kun blinda ignoranteco, kiu kreas malfacilaĵojn en la kredo. Antaŭ nelonge, dum esperantista kunveno unu primitivulo ironiis pri Poloj, kiuj enprogramis Sanktan Meson. Li faris per tio ĉi tre malagrablan etoson. Je la demando, kiun pruvon li havas pri sia ateismo, li kapablis nur unu frazon diri: “Mia observado certigas min pri tio, ke estas neniu senco kredi!” Nenion alian li kapablis elkapigi. La ironio tamen estas nenia argumento. Mi sentas tion kvazaŭ malamon. La ironion sentas dolore ĉefe junaj homoj. Publika ironio malfaciligas al ili la kredon. Ili timas ĝin konfesi publike, timas la ironion de la stultuloj aŭ obseditaj homoj, kvankam la kredkonfeson Jesuo absolute postulas. Jen liaj vortoj: “Ĉiun do, kiu konfesos min antaŭ la homoj, mi ankaŭ konfesos antaŭ mia Patro, kiu estas en la ĉielo. Sed kiu malkonfesos min antaŭ la homoj, tiun mi ankaŭ malkonfesos antaŭ mia Patro, kiu estas en la ĉielo” (Mat 10,32-33). Do, en kia situacio estas ni kaj niaj proksimuloj?

En kadroj de ateizado, en unu lernejo estis aranĝita renkontiĝo kun la rusa kosmonaŭto Gagarin. Li fanfaronis pri atingoj de la komunismo, pri la scienca mondkoncepto, la ateismo: “Mi flugis tiel alte, inter la steloj, tamen Dion mi ne vidis. Dio ne ekzistas!” Tiam murmuris unu infano: “Se tamen vi falus sur la teron, eble vi ekvidus Dion.” La knabo ne sciis, ke li antaŭdiris la fakton. Baldaŭ la kosmonaŭto perdis la vivon en aviadila katastrofo, sed mi dubas, ĉu li tiam ekvidis Dion. Por vidi Dion, oni devas meriti per la virta vivo, ne per servo al la ateisma reĝimo; ne per okuloj de sia korpo, sed per okuloj de la kredo oni povas vidi Dion. Tamen tiel negativa opinio povas ege malfaciligi la kredon.

Similan problemon renkontis jam malnovtestamenta saĝulo Hijobo, kiu al siaj ironiantoj respondis jene: “Demandu la brutaron kaj ili instruos vin, la birdojn de la ĉielo kaj ili diros al vi; parolu al la tero kaj ĝi klarigos al vi... ke la mano de la Eternulo tion faris” (Ijo 12,7-9).

Eĉ pli akre tion konstatas Libro de la Saĝeco: “El sia naturo stultas tiuj, kiuj ne rekonis Dion, el la videblaj bonaĵoj ne rekonis Tiun, kiu estas, rigardante la verkojn, ne agnoskas la Kreinton” (Saĝ 13,1). Do, la observado de la mondo instruas nin pri Dio. Tuta racio kaj honesto krias al ni pri la neceso kredi, kaj ĉu ni estas surdaj kaj blindaj, ĉu nur malhonestaj? Ofte eĉ la nevidantaj homoj havas pli varman kredon ol sanaj fiereguloj, se ili ne estas honestaj.

En trajno renkontis min iu novbakita inĝeniero. En longa vojaĝo ni parolis pri diversaj fenomenoj de la vivo. Kaj fine li konkludis: “Se mi estus ĉe Dio dum lia kreado, mi povus al Li doni kelkajn tre utilajn konsilojn.” Mi ŝtoniĝis. Tia fierego trastrekas ĉiun kredeblecon de la juna inĝeniero, kiu sin opinias la plej saĝa en la Universo, pli ol Dio mem.

La 1-an de novembro 1998 depeŝis el Kosmo la plej maljuna kosmonaŭto John Glenn, la 77-jaraĝa usonano: “Mia rigardo teren el la kosma flugmaŝino Discovery certigis al mi la kredon pri Dio... Estas ja neeble rigardi la kreaĵon kaj samtempe ne kredi je Dio”. Do mi vidas, kiel diversajn konkludojn oni povas eltiri el la observado. Se iam ni havos la kontraŭ kredajn tentojn, ni pripensu, ĉu niaj okuloj estas sanaj, ĉu nia racio funkcias bonorde, kaj speciale, ĉu per nia pekemo ni ne forĵetis la gracon, kiu estas necesa por renkontiĝi kun Dio?

Ĉi tie mi mencios ankoraŭ unu gigantan pensulon, kiu al astroj sukcesis iri per sia observado. Jen Nikolao Kopernik skribas en sia verko De revolutionibus orbium caelestium: ”La scienco estas la Dia trezoro, kiun neniu rajtas kaŝi al si... La astronomio, krom neeldirebla gloro al la homa racio, pli efike ol la aliaj sciencoj... povas varmigi nin al virto kaj plenumi per admiro al la Kreanto de la Universo, en kiu estas ĉiu bono kaj ĉia feliĉo.”

Kvankam la astronomo staras inter la plej grandaj sciencistoj sur la tero, valoras al li kredi; ni mem provu trovi spurojn de la Dia mano. Konsilas al ni la Biblio: “Ĉar el grandeco kaj beleco de la kreaĵoj oni rekonas per simileco ilies Kreinton” (Saĝ 13,5).

Nune tre ofta peko kontraŭ la kredo estas monavido. Dum la komunisma tempo oni postulis ateismon de la oficistoj kaj instruistoj. Tamen foje la reĝimo kontentiĝis, se iu skribis en sia biografio, ke li estas kredanta, sed nepraktikanta. Tion mi komprenas, ke la kandidato al iu ofico aŭ partio diris: “Donu al mi la oficon, ĉar mi estas stulta. Mi scias, ke oni devas religie vivi, tamen, por ricevi la postenon kaj monon, mi batalos kontraŭ Dio, je kiu mi kredas kaj kiu iam juĝos min.” Kaj tiajn batalantojn ni nune havis multegajn. Alimaniere ili jam ne kapablas vivi, ĉar aberaciis ilia naturo. Ili ŝanĝis nur la vizaĝon, la nomon aŭ vestojn, sed ne la animon. Ili nur kalkulas, kie estas pli profite: kun la Eklezio, ĉu kontraŭ la Eklezio. Tiuj homoj ne havos la religian kredon. Sankta Jakobo en sia letero skribas, ke eć la satanoj kredas kaj tremas (Jak 2,19). Mi pensas, ke tio rilatas ne nur al la meza aŭ orienta Eŭropo.

La komunismo trapenetris jam la tutan mondon kaj senmoraligis la homaron. La religiemo estas terure ruinigata jam ekde la franca revolucio.

Ofte baras la kredon konflikto kun la eklezia leĝo. Ĉiu komunumo havas siajn leĝojn, dank' al kiuj ĝi ekzistas kaj funkcias. Estas evidente, ke ĉio, kio estas la homa, havas diversajn mankojn kaj malperfektaĵojn. Saĝaj homoj strebas korekti la mankojn aŭ erarojn, sed neniam ribelas kontraŭ sia domo. Sur ties ruinoj plej ofte kreskas kardoj kaj dornoj. Kaj tamen ni tion konstatas ofte, ankaŭ inter la esperantistaro.

La lastan malfacilaĵon en la kredo mi vidas en manko de la preĝo: tiu ĉiutaga – la privata, kaj dimanĉa - la diservo. Mi ofte aŭdas la senkulpigon: “Mi ne havas la tempon.” La diraĵon mi opinias ne nur malvera sed ankaŭ absolute malhonesta. De la Kreanto ni ricevis sen nia merito la vivon, vivrimedojn, tempon kaj eternon. Kaj el tio ni ne volas ion, malgrandan procenton, kvazaŭ simbolon, oferi al nia Bonfaranto, Dio. Do, kian valoron havas tia vivo? Ĉu ĝi havas ankoraŭ ian ekonomian sencon? Ian esperon por la estonto? Ne! Restis nur malespero.

Alia afero estas kvalito de la preĝo. Ĉu ĝi ne finiĝas per postuloj, senpripensa recitado, ekstera ĉeesto en preĝejo aŭ nur apud la preĝejo? La bona preĝo sanktigas nian vivon, sed la malbona ne atingas Dion, povas esti senmoraliga, eĉ ofenda al Dio, la tempo malbone uzita. La preĝo estas senpera kontakto inter homo kaj Dio, ĉeesto, interparolo, celanta per la kredsensoj vidi Dion, aŭdi Lin kaj Lin senti per tuta nia personeco. Tio vere eblas!

Ĉi tie mi mencios preĝon de granda Dag Hamerŝeld, iama sekretario de UN: “Dio, kiu estas super ni... Vi, kiu estas ankaŭ en ni, faru, ke ĉiuj povu vidi Vin ankaŭ en mi, ke mi preparu vojon al Vi por la aliaj, ke mi danku al Vi pro ĉio... Ĉirkaŭprenu min, ke mi ĉiam sentu vian amon... Ja en Vi estas pleno de la vivo kaj boneco” (Drogowskazy).

Mi citos ankaŭ polan poeton Cyprian Norwid: “Per ĉio Vi parolis al mi, Sinjoro, per obskuro de tempesto, per fulmotondro kaj aŭroro... Mi sentis Vin en amika manplato donita al mi dum mia baraktado kontraŭ la mondo... Sinjoro, mi perdis la voĉon, ne povas inde respondi al Vi. Mi nur silentas...” (Wielcy o wierze).

Konkludo. En letero al la Hebreoj ni legas: “Sen la kredo ne estas eble plaĉi al Dio, ĉar estas necese, ke tiu, kiu alvenas al Dio, kredu almenaŭ, ke Li ekzistas kaj rekompencas niajn farojn” ( Heb 11,6). Ne sufiĉas nur esti la kredanto, sed ne praktikanto. La kredo devas esti aktiva, devas radii eksteren, esti misia. Sankta Jakobo diras al ni, ke la kredo sen la vivo konforma al ĝi valoras nenion, ĉar tio ne estas la vera kredo, kiun postulas de ni Dio: “Kia estas profito, miaj fratoj, eĉ se iu dirus, ke li havas la kredon, sed ne havus la farojn? Ĉu tia kredo povas lin savi?... Tiel la kredo sen la faroj estas morta en si mem... Eĉ la demonoj havas tian kredon kaj tremas ... “ (Jak 2,14,17,19). Ni ankaŭ tremos antaŭ la Dia Juĝisto, se ni ne plenumos la Diajn ordonojn. Jen la vortoj de Jesuo Kristo: “Ne ĉiu, kiu diras al mi

Sinjoro, Sinjoro (mi kredas al Vi), eniros en la ĉielan regnon, sed nur tiu, kiu plenumas volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo. Tiam (en la lasta juĝo) multaj diros al mi: Sinjoro, Sinjoro, ĉu ni ne profetis vianome, kaj en via nomo ne elpelis demonojn, kaj en via nomo ne faris multajn miraklojn? Kaj tiam mi (Filo de l' homo) respondos al ili: Mi neniam konis vin. Foriru de mi vi, kiuj faras maljustaĵojn... Kiel ĉe rikolto oni bruligas herbaĉon, tiel ĉe fino de 1a mondo anĝeloj de la Sinjoro el la Dia regno forĵetos ĉiujn malbonfarantojn kaj maljustulojn... Ĉar la Filo de l' homo venos en gloro de sia Patro kun siaj anĝeloj, kaj tiam Li redonos al ĉiu laŭ liaj faroj... Tiam diros (la Juĝisto al la bonuloj): Venu benataj de mia Patro kaj heredu la regnon preparitan por vi ekde komenco de la mondo... (Kaj al la malbonuloj Li diros): Iru for d e mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron, kiu estas preparita por la diablo kaj ties anĝeloj.” (Mat 7,21-23; 13,40-41; 16,27; 25,34; 25,41).

Ni tamen havas la esperon kaj bonan volon. Do mi volas fini mian prelegon per preĝo de usona kosmonaŭto Gordon Cooper. Li ĝin verkis dum sia flugo en la jaro 1975 kaj poste tralegis ĝin en la usona parlamento: “Mi dankas al Vi, Patro, speciale pro tio, ke Vi permesis al mi kosmon flugi. Mi dankas pro la honoro troviĝi inter viaj kreitaĵoj, en tiu admirinda loko, de kiu mi povis ilin rigardi. Gvidu nin, ordigu kaj helpu vivi tiel, ke ni fariĝu pli bonaj kristanoj, ke ni provu al ni reciproke helpi, unuigite labori, ne kvereli aŭ batali. Helpu al ni esti misiistoj surtere kaj en la kosmo. Amen.” (Meditoj pri la homa Familio, p.241).

al la indekso


 Ne tro grumblu, karaj legantoj,

pro iom pli longa teksto de la prelego de pastro Jozefo Zielonka. Ni scias, ke legantoj ĝenerale ŝatas mallongajn artikolojn. Sed la aktualeco de la prelega enhavo ne permesis al ni redakte mallongigi la tekston aŭ publikigi ĝin po parte en kelkaj numeroj de nia gazeto. Se vi ne trovos emon la prelegon tralegi nun, ne gravas. Tralegu ceterajn artikolojn kaj poste trankvile revenu al ĝi, tralegu la prelegon atenteme, primeditante la enhavon, ĉar eble vi trovos certajn pensojn kaj ideojn, kiuj pozitive tuŝos vian koron.

En la prelego estis menciita konvertiĝo de unu el grandaj krimuloj de la nuna jarcento Rudolf Hoess - komandanto de la koncentrejo en Oświęcim. En prizono de Krakovo, atendante sian ekzekuton - pendumon en koncent­rejo en Oświęcim, kie ĝis nun staras lia pendumilo, li ricevis gracon prime­diti kaj pribedaŭri siajn misfarojn. Li konvertiĝis kaj el la prizono skribis leterojn al sia edzino kaj infanoj. Samtage vespere, post vizito de la kongre­sanoj al la koncentrejo, oni havis meditan pripensadon kaj preĝadon pri tio, kion oni tie vidis. Kadre de tiu vespero pastro Bernhard Eichkorn laŭtlegis el leteroj de Rudolf Hoess. Ili ja atestas, ke neniam estas malfrue por pento kaj interpaciĝo kun Dio kaj homoj. Kun afabla permeso de pastro Eichkorn ni publikigos la leterojn por vi, karaj legantoj, en venonta numero de tiu ĉi nia gazeto. La redakcio

al la indekso


 POSTKONGRESAJ REMEMOROJ

Finiĝis nia Ekumena Kongreso en Gliwice. Ni memoros longe la ekumenajn preĝojn, diservojn, ĉiutagajn Sanktajn Mesojn inkluzive de S. Meso celebrita en greko-katolika rito. Multe ni eksciis aŭskultante la prelegojn kaj estis ankaŭ okazo amuziĝi partoprenante la artajn programojn aŭ ekzercante popolajn dancojn, kantojn ktp.

Krom tiuj antaŭe planitaj aranĝoj okazis ankaŭ aliaj gravaj programeroj. Estis la ebleco ĉeesti interesan poezian programon, dum kiu prezentis siajn versaĵojn originale verkitajn aŭ esperantigitajn gesamideanoj - poetoj: s-ino Zofia Kamieniecka, s-ro Leszek Łęgowski kaj Bogusław Sobol. Helpis al ili ankaŭ s-ino Janina Wereszka. Domaĝe, ke ne ĉiuj gekongresanoj partoprenis la aranĝon. Ili bedaŭru, neaŭdinte belege recititajn poemojn interalie ankaŭ esperantigitajn poeziaĵojn de pola fama poeto Jan Kochanowski fare de s-ino Z. Kamieniecka, kiu plenumis tion vere perfekte, ricevinte multajn aplaŭdojn. Ankaŭ plaĉis al aŭskultantoj la versaĵoj de aliaj aŭtoroj precipe pri religiaj temoj. Estis ankaŭ epigramoj ktp. Bedaŭrinde, en la sama tempo en la granda salono okazis prelegoj, do plej multaj aŭskultis la prelegojn, sed poste iuj eĉ bedaŭris pro neĉeesto de la poezia programo. Domaĝe, ke samtempe okazis du programoj. Tiuj, kiuj ŝatas poezion, kompreneble ĉeestis la programon poezian.

Alia grava okazaĵo estis vizito de tombo de konata pola pastro, meritplena esperantisto, grandanima homo, ĉiam bonkora kaj helpopreta al ĉiu - martiro de komunisma sistemo Henriko Paruzel en najbara urbo Zabrze. Bedaŭrinde, nur kelkaj personoj partoprenis tiun aranĝon, okazintan danḱ al iniciato de s-ro Marian Łaba. Ĉe la tombo okazis preĝoj intence de pastro Henriko Paruzel - la neforgesebla sacerdoto, kiujn gvidis pastro Stanisław Płatek. Sur la tombon estis metita florkrono kaj poste okazis vizito de la preĝejo, kie troviĝas esperantista kapelo dediĉita al Dipatrino Maria, kiun konstruigis pastro Paruzel. Vere neforgeseblaj travivaĵoj. Ĉe la tombo ni renkontis nevinon de patro Paruzel, kiu rakontis pri lia vivo, agado kaj lastaj momentoj antaŭ la tragika morto. Ĝis nun oni oficiale ne klarigis veran kaŭzon de lia morto.

Bogusław Sobol

Aldone kelkaj vortoj al menciita priskribo de frato Bogusław Sobol. Pastron Paruzel mi persone konis, ĉar siatempe mi ofte vizitadis lian loĝurbon. Tial estis por mi granda bato ekscio pri lia tragika morto. Reveninte peraŭtomobile de eksterlande, surlime oni drastmaniere faris kontrolon de lia aŭtomobilo. Post tiu ĉelima kontrolo, veturinte kelkajn kilometrojn, lia aŭtomobilo eksplodis, kaŭzinte mortigon de la pastro Henriko Paruzel. Nur Dio scias veran kaŭzon de tiu ĉi tragedia morto de tiu pastro. Por homoj verŝajne restos la afero daŭre neklarigita.

Miloslav Šváček

al la indekso


 URBO KROMĚŘÍŽ GASTIGIS KATOLIKAJN ESPERANTISTOJN

En moravia regiono de Ĉeĥa Respubliko, en tre bela urbo Kroměříž, okazis en la tagoj de la 17-a ĝis la 19-a de septembro la 2-a renkontiĝo de (ne nur) ĉeĥaj kaj slovakaj katolikaj esperantistoj. Kvindek IKUE kaj IKUEJ-anoj el kvar landoj (Pollando, Germanio, Slovakio kaj Ĉeĥio) kolektiĝis en Ĉefepiskopa Gimnazio, por komune travivi tri belegajn tagojn.

La ideo aranĝi tiujn renkontiĝojn ĉiujare alterne en Slovakio kaj Ĉeĥio naskiĝis dum la revena komuna perbusa vojaĝo de la ĉeĥaj kaj slovakaj kongresintoj el la jubilea 50-a IKUE-Kongreso en Romo-Rimini en la jaro 1997. La propono veninta flanke de slovakaj IKUE-anoj estis de la ĉeĥaj IKUE-anoj volonte akceptita. Kial ne? La ne tro bona politika atmosfero, ekzistanta fare de tro fieraj, sed ne ĉiam sufiĉe saĝaj politikistoj post divido de la komuna lando, ne damaĝis bonajn kunlaborajn rilatojn inter la ĉeĥaj kaj slovakaj IKUE-anoj. Tial en pasinta jaro 1998 okazis la 1-a renkontiĝo en Slovakio en urbo Žilina. Ĝi estis tre sukcesa kaj belega. Mi iomete dubis, ĉu ni en Ĉeĥio kapablos aranĝi la renkontiĝon same belan kaj sukcesan, kiel niaj slovakaj gefratoj. Dum vizito de Ĉefepiskopa Gimnazio en urbo Kroměříž por pritrakti kondiĉojn por aranĝi la renkontiĝon, mi estis ravigita per ĉarmo de tiu ur- bo kaj loko. Vidante idealajn kondiĉojn ne nur por la renkontiĝo de la katolikaj esperantistoj, sed eĉ por eventuala aranĝo de la IKUE-kongreso, ĉiuj miaj duboj do malaperis. Ĉiuj partoprenintoj verŝajne konsentos kun mia konstato, ke la renkontiĝo dank´ al benoj de nia ĉiela Patro kaj pro helpo de la ĉiela Patrino, la Virga Maria, estis tre bela kaj spirite riĉa travivaĵo.

Jam vendrede vespere okazis esperantlingva Sankta Meso en gimnazia kapelo de Senmakula Virgulino Maria, celebrita de spirita konsilanto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, la dominikana pastro Savio Řičica.

La plej riĉa je belegaj travivaĵoj estis la sabata tago. Oficiala malfermo komenciĝis per esperantlingva Sankta Meso en tre bela gimnazia kapelo. Dum tiu liturgio la kantadon de la ĉeestantoj akompanis per violono frato Inĝ. Jan Kovařík kaj per gitaro fratino Hana Baťová. Post Sankta Meso okazis renovigo de sinkonsekro de ĉeestantaj esperantistoj kaj de la tuta katolika E-movado al Senmakula Koro de la Virgulino Maria. Dua parto de la oficiala malfermo de la renkontiĝo okazis en gimnazia aŭlo. Kaj la Sanktan Meson kaj la inaŭguron en aŭlo ĉeestis tre kara gasto - direktoro de la Ĉefepiskopa Gimnazio s-ro Inĝ. Petr Kvapilík.

Poste okazis mallonga konferenco de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, dum kiu estis elektita sekcia estraro por venonta trijara periodo.

Posttagmeze okazis vizito de belega kastelo, iama sidejo de la (ĉef)episkopoj de diocezo Olomouc. Krom tio oni povis vidi parton de bela kastela parko. Por promeni kaj ĝui belecon en tiel vasta parko, por viziti kaj promeni en “Florĝardeno”, por vidi ĉiujn historiajn urbajn vidindaĵojn kaj por gustumi iom da vino en Ĉefepiskopa vinkelo, por tio oni bezonus resti en Kroměříž iom pli longe, ol ni povis.

La vespera programo ankaŭ estis agrabla, ĉar ĉiu ĉeestanto aktive partoprenis en ĝi. Okazis interkona programo, dum kiu ĉiuj prezentis sin kaj siajn aktivadojn al ceteraj gefratoj. Kaj dum la prezentado oni multe kantis aŭ aŭskultis tre belajn melodiojn, kiujn prezentis pere de sia violono frato Johano Kovařík.

Dimanĉe ni partoprenis Sanktajn Mesojn en preĝejo de sankta Johano la Baptisto kaj en preĝejo de Ĉielenpreno de V. Maria. Antaŭtagmeze okazis ankoraŭ parolado de frato Inĝ. Jan Kalný, kiu informis pri 14-a Ekumena E-Kongreso, okazinta en Gliwice.

Prezidantino de IKUE-Sekcio en Slovakio, fratino D-rino Magda Šaturová invitis ne nur la ĉeestantajn gefratojn, sed ankaŭ vin, karaj legantoj, partopreni la 3-an renkontiĝon okazontan en la jaro 2000 en Slovakio.

Post dimanĉa tagmanĝo, depende de vojaĝeblecoj okazis dum du horoj adiaŭado. Ĉiuj forlasis belan urbon Kroměříž kun sento de bele travivita tempo inter gefratoj - IKUE-anoj.

Miloslav Šváček

al la indekso


 OKAZIS KONFERENCO DE LA ĈEĤA IKUE SEKCIO

Post paso de trijara balotperiodo okazis kadre de la renkontiĝo en Kroměříž Konferenco de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, dum kiu estis elektita nova sekcia komitato por venonta trijara periodo. Kiel prezidanto estis reelektita frato Miloslav Šváček, kiel vicprezidanto frato Inĝ. Jan Kalný. La komitatanoj: Pavel Brada, Jaroslava Hamajdová, Zita Kotíková, Daria Michalová, Ladislav Mlejnek, Zdenka Novotná, Mgr. Milena Picková kaj Jitka Skalická. Revizoroj: Drahomíra Dudová, Jiří Studený. Spirita konsilanto: Pastro Savio Řičica O. P. Komisionoj: Lingva kaj redakcia: Miloslav Pastrňák, Inĝ. Jan Werner, Miloslav Šváček. Tendara: Josef Jílek, Josef Flídr, Luděk Brada. La Konferenco komisiis al la komitato rajton nomumi laŭbezone pluajn sekciajn komisionojn.

La taskoj de la sekcio por la nova trijara periodo estas kromalie ne nur transpaŝi kun ĝisnuna aktivado la sojlon al tria jarmilo, sed ankaŭ prepari eventualan okazigon de la 54-a IKUE-Kongreso en la jaro 2002 en Ĉeĥa Respubliko. Dio plu benu niajn aktivadojn.

al la indekso


 KONGRESO DE FRANCAJ KATOLIKAJ ESPERANTISTOJ 1999

Pilgrimejoj estas, laŭ iu difino, tiuj lokoj, kie la Ĉielo tuŝis la Terglobon. Se tiu difino estas ĝusta, oni trovas en tiuj lokoj kaj la mondon kaj la ĉielon. Francaj katolikoj estas tiel feliĉaj, ĉar por siaj naciaj kongresoj ili facile trovas enlandan pilgrimejon. Ĉi-jare ĝi estis Lurdo (Lourdes), la fama urbo en Pireneoj, kie antaŭ pli ol 100 jaroj la Sankta Virgino aperis al malriĉa Bernadette Soubirous. La juna knabino iris kolekti branĉetaĵojn laŭ rivero Gave kaj Sankta Maria alparolis ŝin el apuda groto. Post tiam la nombro de pilgrimantoj nur kreskis. Sur la roko nun troviĝas baziliko kun kripto. Malsupre tiu alia preĝejo. Tiel kune kun la altaro en la groto estas sur unu loko kvar preĝejoj kun apudaj kapeloj. Iom distance estas pli nova baziliko subtera kaj aliflanke de la rivero plia nova preĝejo. Ĉirkaŭ tiuj sanktejoj situas diversaj hospitaloj kaj malsanulejoj, en kiuj gastiĝas miloj da malsanuloj, kiuj pilgrimas al ĉi tiu urbo. Ekster la sankteja tereno estas la “dua” urbo, en kiu estas multaj hoteloj, pensionoj, ĝis en la malnova urbo kaj plue laŭlonge de la rivero mem. La “truojn” inter la hoteloj plenigas centoj da butikoj, en kiuj oni povas aĉeti memorajn religiaĵojn, verajn artaĵojn aŭ kiĉajn artaĵojn. En tiu minimumo da vortoj oni povas priskribi la situon de la urbo, piede de altmontaro. Sed la anoncoj pri ekskursoj, kiujn oni povas legi en la halo de la hoteloj, montras, ke ankaŭ nereligia turismo eblas en ĉi tiu loko.

La hotelo, kiun la asocio uzis, disponis ankaŭ pri konferenca salono, kiu estis uzata kiel kongresejo de la 16 partoprenantoj. Tio estis granda avantaĝo en la lastaj du tagoj, kiam la montara pluvego falis senpaŭze. Krom ekskurso al la kastelo en la apuda urbo Pau, en kiu naskiĝis unu el la francaj reĝoj, la kongreso ne forlasis Lurdon. Laŭ plano sinsekvis konatiga vespero, du prelegoj, jarkunveno por la membroj kaj kunveno por la estraro, komitato, kaj adiaŭa vespero. Por la religia parto la komitato planis partopreni en ĉiuj eventoj, kiujn ĉeestas la pilgrimantaro. La ĉiutaga Sankta Meso estis je la 18.00 h. en kapelo ĉe la malnova baziliko. La irproblemoj de kelkaj kongresanoj kaŭzis, ke ni preĝis la krucvojon laŭlonge de la rivero. Nia posttagmeza procesio kun la beno de la malsanuloj okazis pro la pluvego en la baziliko de Pio la Xa. Vespere la vetero iomete pliboniĝis, tial la lumprocesio okazis normale ĉirkaŭe sur la Esplanado. Tiam montriĝis, ke Esperanto ankoraŭ ne estas normalaĵo en ĉi tiu pilgrimejo. Oni kantis kaj preĝis en ĉiuj lingvoj de la partoprenantaj pilgrimgrupoj. Oni aŭdis la francan, italan, hispanan, anglan, indonezian, polan kaj rusan (aŭ ukrainan?) lingvojn. La kongresanoj “sekvis” la francajn partoprenantojn. Bedaŭrinde la Sankta Meso en la groto, kiu ankaŭ estas normala por ĉiu grupo, ne povis okazi. Nek la dua prelego pro malsano de pastro Bourdon.

La kongresanoj plenumis tradicion ne normalan al pilgrimantoj. Ni vizitis la urban tombejon por preĝi ĉe tombo de pastro Emile Peltier. Li estas la fondinto de "Espero Katolika" en 1903. Li mortis junaĝa en Lurdo kaj ripozas en bela tombo, dorsflanke de la tombaro de la familianoj de sankta Bernadetta.

Ekde la sabato vizitis nin kelkfoje du italaj esperantistoj, kiuj partoprenis en itala pilgrima grupo. Anstataŭ pastro Bourdon rakontis la itala pastro pri la pilgrimejo Medjugorje en Bosnio-Hercegovino.

Li ankaŭ disdonis bildfolieton pri “nova kristana ekzemplo”. Tion oni povas diri pri homoj, kies sankteco estas antaŭvidata post nombro da jaroj. La juna virino, entombigita en la regiono de la pastro, estas jam fama en Italio. Bernadette Bianchi Porro ankoraŭ ne estis 30-jara, kiam ŝi perdis la batalon kontraŭ gravega malsano. Tamen ŝi restis la ĝojplena centro de siaj familio, parencoj kaj multegaj geamikoj. Kiel nederlandano mi diru: kvazaŭ moderna sankta Liduina de Schiedam.

La belega voĉo de la sinjorino brazildevena, kiu jam 4 jarojn vivas kaj laboras en Rimini, estis valora aldono al la “grizaj” voĉoj de la kongresanoj, kiel en la Sanktaj Mesoj same en la sabata kunveno kaj la adiaŭa kunveno. En tiu kunveno la prezindanto petis la kongresanojn, se ili havas demandojn aŭ estas scivolaj pri Nederlando, pridemandi la nederlandan partoprenanton. Kaj tiel la temo en la lasta horo estis Nederlando, el diversaj vidpunktoj.

Entute la sperto esti kun la francaj katolikoj en Lourdes estis valora. Ekde la alveno mi ekhavis la ideon, ke mi estos en rondo amika. Kiu estas ligita ne nur pere de komuna religio, sed ankaŭ de la scio, ke Esperanto estas valora interligilo inter la popoloj kaj la diversaj lingvoj.

Bartolomeo Ruigrok, Nederlando

al la indekso


 TURZOVKA - LA LOKO KONATA KIEL SLAVA LURDO

Turzovka troviĝas en okcidenta Slovakio, du kilometrojn de la ĉeĥa-slovaka ŝtatlimo.

La 1-an de junio 1958 tie sinjoro Matúš Lašut (Mateo Laŝut), 42-jara forstisto, en la tago de La Plej Sankta Triunuo, subite vidis dum sia preĝado statuon de Sankta Maria de Lurdo. Li miris kaj cerbumis, kiu lokigis la statuon en la arbaron. Kaj okazis nekredeblaĵo: la statuo ekmoviĝis. Sankta Maria ne parolis, sed tamen per siaj konduto kaj montrado al tio, kion Ŝi deziris, ke li faru, Ŝi prezentis sin kiel povonhavanta Reĝino. Post okulblindiga fulmo la vizio de Maria malaperis kaj en la sama loko troviĝis disŝirita ĉielo en triangula formo, en kiu staris en sia neelparolebla majesteco Jesuo Kristo mem. Unu el tri fulmoj, kiuj ekflugis el lia brusto, trafis Lašut. Li estis tiam grave malsana je kancero, kaj en la momento de fulmobato li estis tuj resanigita.

La akvo, kiu tie post apero de Sankta Maria ekfontis sur tiam senakva monto Živčák (Ĵivĉak), havas kuracajn efikojn. Jam en dudekaj jaroj Tereza Neumann, la fama germana viziulino, profetis al nia ĉeĥa episkopo Karel Kašpar el Hradec Kralové: “Post kelkaj jaroj vi havos en Slovakio duan Lurdon.” Dum sesdekaj jaroj slovaka jezuito Patro R. Mikuš korespondis kun la fama stigmatigito Beata Patro Pio, kaj tiu skribis al li: “Turzovka, tio estas loko de vera revelacio, tiun lokon oni foje nomos Slava Lurdo”.

Dum la komunisma reĝimo en tiama Ĉeĥoslovakio oni arestis la viziulon kvarfoje, kaj torturis lin per elektroŝokoj surkape en psikiatria “kuracejo”. Oni provis rompi lian volon kaj kredon kaj forigi lin pere de inscenita juĝ-proceso. La viziulo transvivis ĉion nerompita. Senĉese venadis miloj da piaj pilgrimantoj al tiu loko. Dum tempo de Praga Printempo (1968) venadis al la malgranda slovaka vilaĝeto Turzovka kelkaj specialaj trajnoj ĉiutage kun dekmiloj da pilgrimantoj. Sed antaŭ tiu tre mallonga tempo kaj post ĝi (dum la t. n. periodo de normaligo) venadis ankaŭ grupoj de fiaj homoj el vicoj de komunistoj kaj de membroj de komunista junularo, ofte en ebria stato, kaj detruadis kaj bruligadis tie sisteme ĉiujn krucojn, ĉiujn piajn bildojn, provizorajn kapelojn ktp. Tamen miloj da pilgrimantoj senĉese venadis kaj ĉion renovigadis.

La ĉeĥaj katolikoj kun Slovakoj kaj alilandanoj venadas tien por preĝi, ĉar mirindaj okazaĵoj en Turzovka okazadas ankaŭ en nunaj tempoj. Volonte ni informos vin pri planitaj datoj de la pilgrimoj.

Se vi ne povas pilgrimi al Turzovka persone, tamen vi povas sendi vian peton aŭ preĝon al Sankta Maria - Reĝino de Turzovka retpoŝte al sekva adreso en kiu ajn lingvo: regina.turzovkae@usa.net aŭ al sekva poŝta adreso: Regina Turzovkae, Lublaňská 49, CZ-120 00 Praha 2, Ĉeĥio. Via mesaĝo estos presita kaj portita al Turzovka kaj metita sur la altaron de nuna sanktejo dediĉita al “La Plej Sankta Koro de Jesuo kaj al La Senmakula Koro de la Virgulino Maria”.

Inĝ. Jan Pospíšil

al la indekso


 OK JAROJ DA NOMADISMO ĈIRKAŬ LA MONDO

Serio da artikoloj pri okjara mondvojaĝo de geedza paro Bruno kaj Maryvonne Robineau el Francio

Artikolo III

AŬSTRALIO - REVENO AL LA TERO DE REVADO

Kelkaj aborigenoj revenas al siaj praavaj teroj. Jen veto por tiuj forlasitoj de l´ historio kaj de la aŭstralia blanka socio.

La vilaĝo Tennant Creek ŝajne dormas sub la varmo. Vagas sur la stratoj kelkaj nigrahaŭtaj viroj kaj virinoj, kun tre malgaja mieno, se ne mortebriaj. Naŭdek el centoj de la aborigenoj el Tennant Creek senlaboras.

Ni rapide forlasas la asfaltan vojon. Post okdek kilometroj da ruĝa tero, ni alvenas al ses kabanoj el onda lado. Ili formas la aborigenan komunumon de Kalumpulpa, kien ni venas partopreni en projekto pri plantado de arboj. Antaŭ ses jaroj, la maljuna Harry enmigris kun sia klano al tiu ĉi tero, kiu estis ilia antaŭ la alveno de la blankuloj. Ses familioj vivas ĉi tie, kune kun trideko da skabiaj hundoj.

Ĉi-matene, la virinoj iras serĉi tuberojn. Gladys klarigas ĉiujn viv-rimedojn de la veprejo al ni, kiuj ne vidas ion manĝeblan ĉi tie kaj rapide mortus pro malsato en tiu duondezerto. “Ni trovas tuberojn kaj laŭ la sezonoj sovaĝajn fruktojn, prunojn, figojn... Vidu, ĉi-arbe troviĝas mielo. Ni, virinoj, ĉasas la etajn bestojn, la lacertojn...” El nia plukado ni kunportas plurajn manĝeblajn radikojn kaj dikajn vermojn, blankajn kaj grasajn. Laŭdire frandaĵo, proteine riĉa! Ĉi-tage la komunumo pompe festenas. La viroj alportis belan kanguruon, kiu rapide eniĝas en la fornon fositan rekte en la tero kaj kovritan per braĝoj.

Por ĉasi kanguruon, emuojn kaj sovaĝajn meleagrojn, la viroj anstataŭigis la bumerangon de siaj praavoj per fusilo. Kaj por kompletigi la veprejan menuon, la virinoj tempaltempe iras al la superbazaro de Tennant Creek. Ĉu pro tio ili perdis sian kulturon? Ne, plu restas la sankta rilato kun la naturo kaj iliaj praavoj, la kundividemo interne de la klano.

La vivo de aborigenoj baziĝas sur la spirita ligilo, kiun ili flegas kun la tero. Por ili ĝi ne estas posedebla. Ili estas parto de ĝi. Ili respondecas pri ĝi, ĝi estas ilia animo kaj ilia vivo. En Kalumpulpa, la klano de la maljuna Harry do retrovis sian teron tie, kie radikas ĝia kulturo kaj ĝia digno, tie, kie iliaj praavoj travivis la “tempon de revado”. Sed necesas mono por pagi la fusilon, la veturilon, la instruadon de la infanoj... Demando al la maljuna Harry : “Kiel vi povas perlabori iom da mono en tiu veprejo, por ne tro dependi de la asigno por senlaboruloj?” “Ah, ne zorgu, virineto - li ĉiam nomis min tiel - mi scias elturniĝi. Ĉi tie oni povas havi etan bredo-bienon. Ni ĉiuj laboris kiel vakeroj, kaj estas multaj sovaĝaj bovoj, kiujn ni kunigas por okupiĝi pri ili.”

Ili ankaŭ ekkultivas malgrandajn legomo-ĝardenojn kaj bredas kelkajn kokinojn. Ĉiuj sem-saketoj estas videble ŝutitaj samloke kaj kunpremitaj unuj kontraŭ la aliaj, la tomato-plantaĵoj nur malfacile kreskos. Oni ne transformiĝas de ĉasisto-plukisto al terkulturisto en unu tago. Neniu gvidas ilin. Sed ekzistas volo elturniĝi, provi sintezon inter du mondoj. Volo i. a. konkretigita per la decido de la maljunuloj forigi alkoholon el la komunumo. Ĉiujn aborigenajn familiojn trafas tiu plago.

Sidante sur polvo, ni konversacias kun la virinoj. Ni montras niajn familiajn fotojn kaj ili lernigas al ni kelkajn vortojn el siaj lingvoj. Kvar ili parolas: la warlmanpa, la warlpiri, la warrungu kaj la anglan. Sufiĉe bone por homoj, kiujn multaj rigardas primitivoj! La virinoj scivole demandas: “En kiu direkto estas Francio ?” Ne facilas, ja, konkretigi la vojon por iri de Kalumpulpa, meze de la aŭstralia veprejo, al Saint Pierre-Montlimart, mia naskiĝvilaĝo, ie kuŝanta en la franca kamparo!

Maryvonne Robineau

al la indekso


 SEKCIAJ INFORMOJ

GRATULO. La redakcio de DIO BENU aligas sin al polaj esperantistoj, kiuj gratulas al pastro Tadeusz Nowakowski el Pollando, okaze de lia 50-a jubileo de la sacerdotiĝo. Dio benu bonegan pastron, fervoran esperantiston, poeton verkantan pole kaj Esperante, bonkoran kaj grandaniman; ĉiam pretan helpi kaj konsili.

LA REDAKCIO SIN EKSKUZAS ĈE LEGANTOJ DE DIO BENU pro malfrua apero de tiu ĉi numero, kiun kaŭzis gravaj teknikaj problemoj. Venonta numero jam povas aperi laŭplane fine de la monato novembro.

La redakcio tre dankas al ĉiuj, kiuj sendis kontribuaĵojn por ilia aperigo sur la paĝoj de Dio Benu. Tiu ĉi numero de nia gazeto estas grandparte dediĉita al tri gravaj aranĝoj de la nunjara somera sezono. Tial ne estis ebleco en ĝi aperigi ĉiujn ricevitajn artikolojn. La nepublikigitaj artikoloj jam estas kompostataj, kaj ili aperos en la venonta nunjara n-ro de nia gazeto. Tre koran dankon al ĉiuj, kiuj sendis aŭ sendos kontribuaĵojn por la enhavo de la gazeto.

al la indekso