Dio Benu numero 30-2/1998

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


REĜINO DE LA MONATO MAJO, PREĜU POR NI!

 ALPAROLO DE LA PREZIDANTO

Karaj gefratoj!

Triono de la dua preparjaro de la kristanaro por la granda dumila jubileo jam forpasis. Antaŭ ni malfermiĝas somera sezono, kiu proponas al ni travivon de belaj tagoj dum la aranĝoj de la katolikaj esperantistoj. Bedaŭrinde, la revo pri busvojaĝo al Ekumena E-Kongreso en Dantes (Francio), post apero de la prezoj, iĝis por ni nerealigebla. Sed ni ne malĝoju, ni ja povas travivi neforgeseblajn kaj spirite riĉajn tagojn en la kristana frateca amo ankaŭ dum du gravaj, por ni facile partopreneblaj aranĝoj. Temas pri la 17-a IKUETendaro, okazonta julie en Sebranice (Ĉeĥio) kaj pri la Renkontiĝo de (ne nur) ĉeĥaj kaj slovakaj katolikaj esperantistoj, okazonta aŭguste en Žilina (Slovakio).

Dum la nuna jaro ni larĝe malferrnu la korojn al la Sankta Spirito, por ke ni povu fruktojn de liaj donacoj abunde disdonadi al niaj proksimuloj, ankaŭ al niaj kristanaj gefratoj dum venontjara komuna kongreso en Pollando. La kuranta jaro do estu por ni ankaŭ preparjaro por tiu venontjara grava ekumena aranĝo de la esperantistoj.

Julie ni pilgrimos al ununura katedralo de la Sankta Spirito en la mondo, troviĝanta en Hradec Králové (Ĉeĥio). Tie ni esperas travivi solenan esperantlingvan liturgion kune kun patrono de la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj - Patro Episkopo Mons. Karlo Otčenášek. Partoprenu la pilgrimon laŭeble ĉiuj, malgraŭ tio, ke ĝi okazos labortage. Aktive ĝin ĉeestos ankaŭ partoprenantoj de la IKUE-Tendaro el Sebranice (pli detalajn informojn vi trovos sur alia loko de ĉi tiu gazeto).

Karaj gefratoj, sub gvido de la Sankta Spirito kaj sub ŝirmo de lia Fianĉino la Virgulino Maria, ek al la benoplenaj tagoj de la nunjaraj aranĝoj! Dio benu!

Miloslav Šváček

Sur la titolpaĝo estas bildo de la Virgulino Maria el Litmanová en Slovakio. Litmanová estas malgranda vilaĝo 10 km norden de Stará Lubovňa, proksime de Altaj Tatroj-montaro, ĉe pola landlimo. Ekde 5-a de aŭgusto 1990 ĝis pasinta jaro tie aperadis V. Maria al du knabinoj: Ivetka kaj Katka.

La 23-an de decembro 1990 diris V. Maria: "Mi estas Senmakula Pureco, sed ankaŭ Reĝino de la Sankta Rozario. Kiu preĝadas rozarion, elpetas por si necesajn gracoj".

Ĉu legantoj en Slovakio preparos artikolon por DIO BENU pri la aperoj de la Virgulino Maria en Litmanová?

al la indekso


 VENU, SANKTA SPIRITO

al la indekso


 MISIA SPERTO EN ĈINIO

Du aŭstriaj misiistoj, Patro Götsch kaj Frato Gervasius, travivis strangan aventuron en Ĉinio. Okazis tio trian tagon, dum ili rajdis sur malfacilaj vojetoj de ilia misia teritorio. Revenante hejmen, ili renkontis knabon, kiu atendis ilin sur la rando de la vojo. Li petis ilin akompani lin ĝis al lia patrino. La knabo kondukis ilin al loko situanta malproksime de ilia vojo-celo, dek aŭ dek kvin kilometrojn. La malsana patrino de la knabo atendis ilin en "torchis" - kabano (torchis pistujo, konstruita el argilo kaj pajlo). Tuj ŝi turnis sin al ili per nekutima demando: "Ĉu vi, fremduloj, bonvolos diri al mi veron kaj respondi miajn demandojn?" "Tutcerte, patrino!" "Ĉu ekzistas Dio en tri personoj? Ĉu ekzistas post la vivo alia formo de la vivo, por bonuloj en loko de feliĉo, kaj por malbonuloj en loko de teruro? Ĉu estas vero, ke Dio venis sur la teron, por ke Li mortu por la homoj kaj tiel malferu al ili la lokon de feliĉo? Fremduloj, ĉu tio ĉi estas vero?" Mirigita la sacerdoto respondis jese, mirante, de kie la malsanulino ĉerpis tiujn sciojn? "Bone", daŭrigis la malsanulino, "vi havas akvon ĉe vi, verŝu ĝin sur min, por ke mi eniru lokon de la feliĉo." Kiel ŝi sciis, ke la sacerdoto havas baptan akvon ĉe si?

Patro Götsch mallonge ŝin instruis kaj baptis ŝin. Tiam plena de ĝojo la malsanulino diris: "Vi ankaŭ havas ĉe vi panon, sed ĝi ne estas ordinara pano. Tio estas pano, en kiu ĉeestas Dio. Donu al mi ankaŭ tiun Panon". La sacerdoto portis la Sanktan Eŭkaristion sur la brusto. La agonianta sinjorino ankaŭ tion sciis. Li donis al ŝi la Sanktan Komunion kaj la Sakramenton de la Malsanuloj.

Post tio Patro Götsch diris al ŝi: "Ĝis nun estis vi, kiu faris la demandojn. Nun estas mia vico. De kie vi havas verojn de la kredo? Ĉu vi havis antaŭe kontaktojn kun katolikoj aŭ protestantoj?" "Ne, fremdulo!" "Aŭ ĉu vi legis kristanajn librojn?" "Ne, fremdulo, mi ne scipovas legi kaj mi eĉ ne scias, ke tiaj libroj ekzistas". "Sed de kie vi havas la sciojn pri la kredo?" "Mi nur pensis, ke devas esti tiel: laŭ tio mi vivis kaj tiun scion mi ankaŭ transdonis al miaj infanoj. Vi povas ankaŭ ilin bapti". "Ĉu vi sciis, ke ni hodiaŭ estas pasontaj en tiu teritorio?" "Ho jes, mi havis sonĝon, en kiu mi vidis viron de certa aĝo. Li diris al mi, ke mi sendu mian knabon al la vojo, por ke li alkonduku du fremdulojn, ke ili lavos min, por ke mi povu eniri post la morto en bonan lokon". La misiistoj estis profunde kortušitaj. La konduto de la malsanulino antaŭ la morto estis tiel simpla, ke oni ne povis dubi pri ŝia sincereco. Antaŭ la foriro ili donis al ŝi bildeton de sankta Jozefo - la patrono de la mortantoj. La malsanulino plena de ĝojo diris al ili: "Mi kanas lin, li ofte vizitis min. Estas li, kiu igis min sendi la knabon al la vojo por venigi vin". Ĉu tio okazis en la sonĝo aŭ ĉu la sankta Jozefo estis vere veninta al ŝi, ŝi tion ne sciis kaj ne estis tio por ŝi grava. Tion, kion ŝi ellernis helpe de li, tio estis por ŝi grava.

Tiu okazintaĵo donis multon por mediti al la du misiistoj. Poste ili estis informitaj, ke la sinjorino en la nokto post ilia foriro mortis.

El la monatĵurnalo "Stella Maris" 10/97 por legantoj de DIO BENU tradukis Michel Pierru, Francio

al la indekso


 BENEDETTA BIANCHI PORRO

Ŝi naskiĝis en Dovadola (provinco de Forlio, Italio) la 8-an de aŭgusto 1936. En la jaro 1951 ŝi transloĝiĝis al Sirmione. En ĉi tiu periodo manifestiĝis unuaj simptomoj (surdeco kaj atrofio de la kruroj) de grava malsano. Deksepjara ŝi enskribiĝis por studi la medicinan fakon ĉe la universitato en Milano. Komenciĝis tiam ŝia la plej turmenta kalvario. Longaj restadoj en klinikoj, konsultadoj, kirurgiaj intervenoj, suferoj, kriplaĵoj kaj humiligoj ne sukcesis rezignigi ŝin pri la revo fariĝi kuracistino.

Neeviteble sieĝata de la grava malsano, ŝi forlasis la universitaton post la lasta ekzameno. Surda, tute paralizita, senigita je ĉia sensokapableco, ŝi iĝis sekve de la lasta operacio eĉ blinda. La solaj rimedoj por komuniki kun la mondo estis voĉfadeneto kaj la sentiveco je unu mano, per kiu oni perceptigis al ŝi sur la korpo kaj la vizaĝo konvenciajn signojn.

Benedetta donis subliman ateston pri la suferanta kaj reviviĝinta Kristo: krucumita, ŝi kantis la mirindaĵojn de la vivo, sin mem ŝi forgesis por la aliaj, sian dezerton ŝi ekglorigis per multvaloraj amikecoj. Ŝi travivis la doloron kiel misteron de la amo kaj fonton de la graco. A1 ĉiuj ŝi donadis esperon. Ŝia surtera ekzistado fermiĝis la 23-an de januaro 1964 en Sirmione.

Ekde la 22.3.1969 la korpo de Benedetta en konvena sarkofago troviĝas en Abatejo de Sankta Andreo (en preĝejo de la Badia) en Dovadola. La 25-an de januaro 1975 oni malfermis la proceson por ŝia kanonizado.

al la indekso


 KIU DERULOS LA ŜTONON POR NI? (Mar 16,3)

La granda demando estas: Kiu derulos la ŝtonon por ni?

Dio kreis nin, donis vivon al ni kaj diris: "Vi devas koni min". Ĉu ni konas Lin? "Vi devas servi al mi"; ĉu ni servas al Li? "Vi devas ami min"; ĉu ni amas Lin? Hodiaŭ mankas al homoj scio pri Dio. Mankas volo akcepti Jesuon kiel nian Sinjoron kaj Savinton.

Kiu derulos la ŝtonon por ni?

Dio diris: "Estu lojala kaj fidela al mi kaj mi forgesos viajn pekojn. Obeu la Sinjoron kaj neniu malbonaĵo okazos al vi". Sed homoj diras: "Ne!".

La Biblio diras: "Akiro de saĝeco estas multe pli bona ol oro, kaj akiro de prudento estas preferinda ol arĝento" (Sen 16,16). Sed homoj diras: "Estas pli bone ami oron kaj arĝenton kaj iliajn posedantojn". La saĝeco de Dio estas vivfundamento de la saĝuloj.

Kiu derulos la ŝtonon por ni?

Gefratoj, apartenantaj al la Eklezio, ĉu vi konas Dion? En kiuj sferoj vi estas utilaj al la Eklezio? Kion Dio pensas pri vi? Ĉu plaĉas al Li via spiriteco? Davido diras: "Esploru min, ho Dio, kaj konu mian koron; provu min kaj sciu miajn pensojn kaj rigardu, ĉu mi ne estas sur malbona vojo, kaj gvidu min sur la vojo de eterneco" (Psa 139, 23-24).

Kion do Dio vidos en via vivo, se Li turnos sian serĉlumon al via koro? Evidente li vidos mensogon, malfidelecon, malsincerecon, klaĉecon, malpurecon, voluptemon, malĉastecon, malamikecon, envion, strebon pri pozicio en la Eklezio, ktp., anstataŭ humileco kaj la spirito de Dio. Hodiaŭ homoj portas sanktajn objektojn, ornamante manojn per rozarioj, la kolon per sakramentaĵoj, la kapkovraĵon aŭ trikotaĵon kun nomo de Jesuo aŭ iu sanktulo. En la koroj de tiuj homoj ofte mankas vorto de Dio, kiu estas vivo. Ankaŭ mankas al ili fervoro por Dio kaj emo por preĝo. Iliaj korpoj posedas ornamaĵojn kun sanktaj motivoj, sed en iliaj koroj mankas Evangelio. Ili eĉ ofte konas historion de la Eklezio kaj biografiojn de la sanktuloj, sed ne konas Dion Patron, lian Filon Jesuon kaj la Sanktan Spiriton. Malfermi la Biblion por legi ili ne volas. Iliaj koroj ne estas malfermitaj por akcepti Vorton de Dio. Dio diras: " Tiu popolo alproksimiĝas per sia buŝo kaj honoras min per siaj lipoj, sed ilia koro estas malproksime de mi, kaj ilia timo antaŭ mi estas nur lernita ordono de homoj" (Jes 29,13).

Kiu derulos la ŝtonon por ni?

Se oni parolas pri Sankta Spirito, la homoj ne komprenas, ne konas Lin, ĉar ili estas homoj naturaj. La Biblio diras: "La natura homo ne akceptas la aferojn de la Spirito de Dio, ĉar ili estas por li malsaĝeco, kaj li ne povas ilin scii pro tio, ke ili estas juĝataj spirite" (1 Kor 2,14). La homoj preferas esprimi adoron al sanktuloj aŭ objektoj. Pri ĝojo esprimita per plaŭdoj al Dio en la preĝejo ili plendas, ke tio ne estas normala konduto tiuloke. La parolo pri neceso revivigi la Eklezion ne estas akceptata. Ili estas kontentaj pri stato de sia spiriteco.

Kiu derulos la ŝtonon por ni?

Gefratoj, ni strebu komune deruli la ŝtonojn de hipokriteco kaj nefrukteca situacio, kun helpo de la Sankta Spirito. Ni disponigu nin al Sankta Spirito, por akcepti la spiriton de Dio. "... Ne per militistaro kaj ne per forto, sed nur per mia spirito, diras la Eternulo Cebaot" (zeĥ 4,6).

Ni preĝu kune, petante la propeton de nia ĉiela Patrino Virgulino Maria.

Francis Mary Onyeneke (24 jara studento de universitato) L.R. de IKUE en Nigerio

al la indekso


 ANTAŬ LA KRUCO

Karaj legantoj, en lasta numero de DIO BENU sur la paĝo 20 aperis nekutima surarba kruco. Ni estis scivolemaj, ĉu iu leganto divenos, kie la kruco troveblas. Ĉar estis tio malfacila tasko, ni do malkaŝos al vi, ke ĝi troveblas ĉe la tombo de la martiro de niaj tempoj - la sacerdoto Jerzy Popieluszko, apud la preĝejo de Sankta Stanislao Kostka en Varsovio. Ĝi estas do tiu arbo, kies trunko videblas sur la bildo kun la Papo sur la paĝo 17. La kruco taŭge simbolas martirecon de la brava kaj ĝismorte fidela sacerdoto.

Sur la menciita paĝo aperis poemo de frato Leszek Lęgowski, tradukita de fratino Zofia Kamieniecka. Kaj nia frato, sacerdoto Ferdinando Hrušat el Brno komponigis la poemon. Ĉar la kruco - simbolo de nia savo - estas aktuala ĉiutempe, ni la kompomitan poemon ĉi sube publikigas, por ke vi kantante meditu pri la surkruca ofero de nia Savinto Jesuo Kristo.

al la indekso


 KUBO BONVENIGIS PAPON JOHANON PAŬLON LA DUAN

Dum ta tagoj de la 21-a ĝis la 26-a de januaro 1998 vizitis insulon Kubo Sankta Patro. La unuan fojon en historio de ĉi tiu lando venis tien la plej alta superulo de la Katolika Eklezio. Ĝis nun ĝi restis la ununura ŝtato de Ameriko, kiu lin ne gastis. Tiu ĉi okazaĵo havis grandan signifon por plifortigo de kredo de la malriĉa kaj suferanta nacio.

Mi ricevis leteron de la landa reprezentanto de IKUE por Kubo, s-ro José Luis Montes de Oca, kun peto, ke ni publikigu liajn impresojn. Ĝoje ni plenumas lian deziron, ĉar al ĉiuj katolikaj kristanoj ĉi tiu evento donis novan esperon kaj edifon. Do, legu!

Mi - kuba katoliko - raportos por vi, kiel mi mem vidis la plej gravan viziton, kiun nia lando ricevis dum ĝia tuta ekzisto. Neniam televido, radioelsendo aŭ ĵurnalo povus anstataŭi raportaĵon de modesta observanto, kiu sen teknikaj rimedoj kore kaj sincere esprimas ĉion, kio okazis.

Novembre 1996 ĉefo de la ŝtato Fidel Castro renkontiĝis en Romo kun Sankta Patro Johano Paŭlo la II-a kaj invitis lin por vizito de Kubo. Pro tio koroj de la kubanoj jam longe antaŭ ĝia efektiviĝo maltrankvile batis. Dum la unuaj jaroj nia televido senĉese informadis pri venonta evento; ankaŭ la prezidento mem paroladis al la popolo sciigante, kiel oni devas konduti dum la vizito de Sankta Patro. Ŝtataj ministerioj informadis pri reguloj en laborejoj. Oni permesis amasan ĉeeston de la laboristaro en papaj mesoj. Surstrate, en laborejoj, lernejoj, en ĉiuj lokoj homoj paroladis nur pri la vizito de la Papo, tamen neniu imagis, kiel tiu longe atendata okazaĵo trapasos.

Kelkaj katolikaj reprezentantoj de la lando pere de televido alparolis la nacion kaj informis pri la Eklezio, ankaŭ pri lastaj novaĵoj rilate al la veno de Lia Sankteco. La kuba registaro malfermis pordojn por transdoni sciojn kaj ebligi partoprenon dum la papa vizito.

La 21-an de januaro preskaŭ la tuta loĝantaro de la ĉefurbo Havano atendis aŭ en flughaveno Rancho Boyero aŭ laŭlonge de la strato, sur kiu vojaĝis la gasto en speciala aŭtomobilo en distanco de ĉirkaŭ 30 km ĝis lia gasthejmo. Kompreneble en Kubo nia kara Papo bezonus nek polican sekurecon nek tiel aranĝitan aŭtomobilon.

Post varma akcepto sur la flughaveno, kie bonvenigis lin ankaŭ la kuba prezidento kaj ceteraj ŝtataj funkciuloj, Johano Paŭlo la II-a en sia veturilo staris salutante per manoj centmilojn da homoj. Mi vidis, ke nia kara vizitanto estas feliĉa, li ĉiam ridetis. Ĉe la vojo ne salutis lin nur katolikoj, tie estis ankaŭ aliaj kredantoj eĉ nekredantoj, tamen ĉiuj dezirantaj amon, pacon, Dian esperon.

Sekvis Sanktaj Mesoj en urboj Santa Clara meze de la lando, la 23-an de januaro en Camagüey kaj poste la 24-an en la plej orienta provinco en Santiago de Cuba. Fine en la ĉefurbo Havano la 25-an. Ĉiuj lokoj estis bele ornamitaj kiel veraj gigantaj katedraloj, ĉiujn Mesojn partoprenis kun impona disciplino milionoj da kubanoj, kiuj preĝis por pli sekura vivo kaj homa kunfrateco. Ĉiam tie ĉeestis ankaŭ la plej elstaraj registaraj funkciuloj.

Por partopreni la Mesojn oni devis ellitiĝi frumatene kaj en longaj karavanoj vojaĝi ĝis la mesejoj. Homoj staris ses, ok horojn. Ni revenis hejmen post 10 - 12 horoj tro lacaj, sed ege feliĉaj.

La kubanoj sentime kantis al Johano Paŭlo la II-a. Ankoraŭ en mia rememoro estas rido de la Papo, kiam antaŭ centoj de miloj da personoj li aŭskultis de amasa kantdanca ĥoro vortojn: "La Papo restos en Camagüey ..., la Papo restos en Camagüey ..." Sankta Patro preskaŭ gaje dancis.

Poste venis trista adiaŭo. En Havano pluvetis, laŭ diro de la gasto "la ĉielo ploras, ĉar la Papo foriras". Milionoj da kubanoj antaŭ televidiloj vere ploris, kiam lia avio forflugis al Romo. Nur kvar tagoj estis sufiĉa tempo, por ke ni ĉiuj kore aklamu la mesaĝanton de la paco kaj la espero. La anstataŭanto de Kristo foriris, sed li vivos ĉiam en niaj koroj.

Preskaŭ post du monatoj post tiu vizito surstrate, en laborejoj, en lernejoj la kubanoj parolas pri tiu grava evento, ĝi restas neforgesebla okazintaĵo por la suferanta popolo. Ni esperas, ĉar ĉe ni estas la Reĝino de Kubo - la Virgulino Maria de la Caridad del Cobre kaj nia Papo Johano Paŭlo la II-a.

Laŭ letero de José Luis Montes de Oca kompilis Inĝ. Jan Kalný.

Kion aldoni? Eble nur tion, ke ni preĝu por niaj tieaj gefratoj, kiuj bezonas nian spiritan subtenon. Kuraĝigu ilin ankaŭ letere skribonte al la landa reprezentanto de IKUE (kaj al adresoj alipaĝe troveblaj). Lia adreso: José Luis Montes de Oca, Calle Independencia 186-B, Santo Domingo, Villa Clara, 53000 Kubo.

al la indekso


 JERUSALEMO

Verkis marte 1998: Leszek Lęgowski.
Tradukis: Zofia Kamieniecka

Jerusalemo -
la urb´ Davida
sanktplena,
de Di´ elektita,
Jesuo dolorema,
ĉe kiu malĝojis
kaj ploris Krist´-
de lia sango la urb´
sanktigita.

Jerusalemo -
psalm´ funebra el
Monto Golgoto,
tra l´ Pasiono kaj
Resurekto.
Urb´ pri l´

Alianc´ Nova
kun homar´,
Elaĉetkanto,
Oliva Monto
pri l´ Ĉieliro.

Jerusalemo -
urb´ pri l´ alven´
de l´ Sankta Spirito -
pri l´ Ĉielblovo
tra l´ jarcentoj
el Evangeli´,
pri l´ korardec´,
pri l´ sopir´ granda
al la Jesua
Tero Sankta.

al la indekso


 RENKONTIĜO DE (NE NUR) ĈEĤAJ KAJ SLOVAKAJ KATOLIKAJ ESPERANTISTOJ EN ŽILINA, SLOVAKIO

Karaj gefratoj! En lasta n-ro de DIO BENU ni invitis vin al Renkontiĝo de ĉeĥaj kaj slovakaj katolikaj esperantistoj, kiu okazos en la tagoj de la 21-a ĝis la 23-a de aŭgusto 1998 en Žilina. Ni almetis ankaŭ la aliĝilon. Ni volas per tiu ĉi paĝo memorigi al vi, ke vi ne forgesu ĝustatempe forsendi la aliĝilon al la adreso de Inĝ. Vladimír Němec, Zvolenská 5, SK-010 08 Žilina. Ne hezitu, sed tuj decidu plenigi kaj forsendi la aliĝilon. Se vi ĝin ne plu posedas, skribu al adreso de frato Miloslav Šváček (Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice) kaj tuj vi ĝin rericevos. Por plifaciligi pagon de la partoprenkotizo, la ĉeĥaj aliĝintoj ĝin ne devas sendi al Slovakio, sed al adreso de frato Miloslav Šváček aŭ al banka konto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio (la monpagilon ni volonte sendos al vi).

Ne forgesu do, karaj gefratoj, kiuj sopiras travivi la tri tagojn de la renkontiĝo, plenajn de spiritaj kaj amikaj travivaĵoj, forsendi la aliĝilon al Žilina kaj partoprenkotizon al Penčice. Venontjare tiu komuna renkontiĝo okazos sur teritorio de Ĉeĥa Respubliko.

Mladí účastníci z České republiky na Setkání katolických esperantistů v Žilině budou mít uhrazeny veškeré cestovní výlohy. Zajistíme vám k tomu sponzorský příspěvek. Využijte tuto výhodu! Přihlášku odešlete jako ostatní účastníci na adresu bratra Ing. Vladimíra Němce do Žiliny a poplatek, snížený o cestovní náklady, zašlete na adresu br. Miloslava Šváčka do Penčic nebo na bankovní účet naší sekce.

al la indekso


 SUB VERDAN STANDARDON NI KURU
(disp. J. Zielonka)

al la indekso


 LA VIVOJ KAJ MARTIRAJ MORTOJ DE SANKTA VENCESLAO
KAJ DE LIA AVINO SANKTA LUDMILA
- V

(Kristiano) (J. Pekař, trad. V. Rajlich)

SESA ĈAPITRO

Kiam do la beata princo Venceslao ordigis kaj firmigis kun helpo de Kristo-iniciatoro sian monarkion, nek menso, lango, parolo nek letero trafe priskribus, kiel bona kaj kia elektita ujo li montris sin al Kristo, nek mi ŝarĝita per ŝarĝo de pekoj povas priskribi, kiajn domaĝojn la soldato de Kristo servante al sia Sinjoro kaŭzis al diablo kaj kiom da garboj li rikoltis en la garbejon de Kristo kiel lia řidela servanto. Sed tamen por ke mi diru el multaj ion malmultan, li ekde infaneco neniel devojiĝinte de disciplino de la Sinjoro estis veramema en parolo, justa en juĝado, fidela en ĉio konfidita, superante la mezuron de la homa boneco. Aŭ kiam iu kulpulo troviĝis antaŭ konsilantaro de juĝantoj dum lia ĉeesto kaj la juĝantoj prononcis verdikton de morto, li eliradis eksteren pretekstante ion kaj kaŝis sin, kien li povis, rememorante la minacon de Kristo en Evangelio: „Ne juĝu kaj vi ne estos juĝataj, ne kondamnu kaj vi ne estos kondamnitaj." Malliberejojn kaj pendigilojn, konstruitajn en antikvaj tempoj kaj starantajn ĝis lia epoko li detruis, estis konsolanto nelacigebla por georfoj, vidvinoj, malriĉuloj, plorĝemantoj kaj vunditoj, li satigis malsatajn, refreŝigis soifantajn, vestigis nudajn, vizitis malsanajn, enterigis mortajn, li akceptadis pilgrimantojn kaj alilandanojn kiel siajn proksimajn parencojn, li honoris pastrojn, klerikojn kaj monaĥojn kiel Sinjoron, li malfermis la vojon de vero al erarirantoj, li gardis humilecon, paciencon, silentemon, amon, kiu ĉion superas, neniun li senigis pri io per ruzo kaj perforto, sian armeon li ne nur per pli bonaj armiloj, sed ankaŭ per vesto ornamis.

Per tiuj kaj tiaj virtoj li eminente floris jam de eta infaneco kaj surpreninte krucon de Kristo sur siajn membrojn, li estis memorema pri Diaj ordonoj, en kiuj estas dirite: „Se iu volas iri post mi, neigu sin mem kaj surprenu sian krucon kaj sekvu min." Li nome iradis dum fastotempo aŭ vintro piednuda trans glacia kaj abrupta irvojeto el la kastelo al la kastelo vizitante perpiede preĝejojn de Kristo, ĝis liaj postsignoj estis vidataj malsekigitaj per sango. Krom tio por konservi promesitan ĉastecon li portadis akregan haregveston, kiu por honoro al li estas tenata ĝis hodiaŭ kiel nova kaj senĉese li estis vestita kiel monaĥo sube per lana vestaĵo kaj desupre per bela reĝa vestaĵo brilante same antaŭ Dio kiel antaŭ homoj. Por refreŝigi membrojn li uzis nutraĵon malabunde kaj daŭre vigilante li ne ĉesis esprimi senfinajn dankojn al sola Dio. Kaj se okazis iam al li kiel al princo restadanta inter tiaj sovaĝaj bestoj, ke li trinkis malfrue vespere kromordinare pli malavare, li elŝiris sin el dormo frumatene kaj rapidis plej rapide en preĝejon kaj kiun ajn pastron aŭ klerikon li tie trovis, li demetis la plej belan ĵus surmetitan vestaĵon kaj donacis ĝin al li kaj falinte ĉe liajn piedojn li insistegis, ke la pastro propetu por li plej zorge ĉe Sinjoro Kristo, por ke li pardonu lian pekon, per kiu li la hieraŭan nokton kulpiĝis.

En servoj por Dio li estis tiel klopodema, ke li ĉiutage alportis al Sinjoro sian propramane preparitan oferon. Ĉar dum rikoltotempo dum silento de malhela nokto li eliradis en sian kampon kaj kun sia plej řidela servisto, pri kiu pli poste estos skribita por pruvo de meritpleneco de ambaŭ kromordinara kaj eminenta miraklo, li falĉis tritikon kaj surŝultre portadis hejmen, muelis per mana muelilo, estante mem samtempe bakisto eĉ princo, trakribris farunon, akvon portadis kaj ĉerpis ĝin nokte dirante: „En nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Spirito Sankta", kaj alportinte ĝin hejmen li miksis ĝin kun la faruno kaj faris hostiojn. Li ankaŭ rapidadis en vinberejon, berarojn li rikoltadis kaj premadis propramane, enkruĉigis kaj konservis por sankta ofero. Kaj ĉar superstiĉaj ritoj paganaj ne estis ankoraŭ neniigitaj kaj detruitaj kaj multegaj viroj rapidiradis oferi malbenitajn oferojn al demonoj kaj makuligis sin per manĝo kaj trinko el ili, li neniam kunsocietigis sin kaj ne partoprenis tion, sed ĉiam iupretekste soleciĝis. Karcerojn li ruinigis, pendigilojn kaj turmentilojn, kiuj ankoraŭ staris por kruela hompunado, per sia afableco malkonstruis kaj paganajn ceremoniejojn ebenigis kun tero.

Ĉi tiun lian konvinkon eksciinte kristanoj venis al li amase kiel abeloj en abelujon, neniel alie klerikoj, pastroj kaj tre multaj Diaj servistoj el Bavarujo, Ŝvabujo kaj el aliaj landoj kun sanktaj relikvoj kaj nombraj libroj. Ĉi tiujn ĉiujn li akceptadis kun granda honoro kaj ĉirkaŭbrakumis kun dankema spirito, kio al li estis rekompencata konvene, kaj gaje li donacis al ili riĉe da oro aŭ abundegon da arĝento, da peltmanteloj, da sklavoj aŭ da vestoj kaj li servis al ĉiuj laŭnecese kaj ĉiuj tiuj instruistoj miris pri lia instruiteco, ke li, en kies menso eminenteco pura de multekosta perlo brilis, ŝajnis deklari kun la psalmisto: „Mi fariĝis pli saĝa, ol ĉiuj miaj instruantoj, ĉar viaj leĝoj estas mia meditado." (Psalmo 119,99). Ankaŭ al li bonvolis Sinjoro donaci malavaran favoron de sia afableco, ke li estis venkinto en multaj bataloj. Majesta en vizaĝo, trovanta plaĉon en ĉasteco, kvankam ĝi troviĝas malofte ĉe tiuj, kiuj antaŭ nelonge edziĝis, sopiranta řmigi surmondan vivon per martira morto li ĉiam afable interparolis kun kvietemuloj, sed kontraŭ malpacemuloj, vagabondoj, malsobruloj kaj drinkemuloj aŭ tiuj, kiuj deviis de direkta vojo de la doktrino, estis ardiĝanta kun Dia fervoreco, kaj se li ne povis ilin puntrafi alimaniere, li invitis ilin almenaŭ je oportuna momento al sia tablo kaj punbatis ilin per grandega skurĝo, ĉiam ekprenante kontraŭ malnova malamiko ŝildon de la kredo kaj obstine superante nemoralajn potencojn de ĉi tiu mondo per lanco de Sankta Spirito, kio estas vorto de Dio. Li estis nome vera adoranto de Kristo sen makulo, punante multajn laŭ apostolaj ordonoj, ĵurpetante, benante senlace, invitante ĉiujn al la vespermanĝo de la vera mastro kaj ensinigante elŝiritajn el laringego de la diablo al sankta patrino Eklezio, li refreŝigis ilin persisteme per Dia nutraĵo. Poste, kiel Dia graco en lian koron inspiris, intencante fondi templon de Sinjoro al honoro de beata Vito martiro li ekspedis senditaron en Regensburgon al episkopo, al kies diocezo, kiel ni jam rakontis, Ĉeĥujo tiam apartenis, ke la episkopo laŭ kanonaj leĝoj permesu al li konstrui bazilikon, dirante: „Mia patro konstruis iam al Sinjoro kirkon al honoro de beata Georgo, mi nun kun via permeso sopiras fondi sammaniere honore al la martiro de Kristo, Vito. Tion ekaŭdinte la honorinda episkopo kun dankesprimo etendante brakojn al Kristo Sinjoro, diras: „Reveninte alportu al mia feliĉega filo Venceslao jenan instruon: 'Via templo jam staras antaŭ Sinjoro belege konstruita."` La princo ekaŭskultinte tion, ekgajiĝis en sia koro, baldaŭ lokigis fundamentojn kaj murojn eminente li konstruigis.

Kaj ne kontentiĝinte sufiĉe pri tio, li estis pilgrimonta al sojloj de beataj apostoloj en Romon, ke li tiaman papon petu, ke li vestigu lin en monaĥan veston kaj tondu lin monaĥamaniere, por ke li povu pro amo al Dio abdiki princecon kaj postlasi ĝin al frato, tro favoranta, ho ve, mondajn aferojn kaj li kviete vivante plimultigu iom malmulte da ŝafidoj al Kristo Sinjoro. Kaj tion li estus ankaŭ realiginta, se lin ne malhelpus menciita konstruado de baziliko. Sed la malamiko de homa idaro, kiu ekde la komenco militatakas la aron da kredantoj povante neniel superi la nevenkeblan serviston de Dio, li turnas sin al praaj armiloj kaj fortostreĉas elradikigi kristanan kredon. Li nome lian pli junan fraton, kiun ni jam en la antaŭa komparis al Kaino kaj pli poste pri li menciis kaj al kiu abnegaciante ĉiujn mondajn pompaĵojn estis ĉion forlasonta, pekigis per multaj konsiloj de malbonuloj, kiuj bedaŭris, ke ili estis devigataj forlasi fiajn kutimojn kaj ke ili ne rajtis faraĉi nepermesitaĵojn kaj kontraŭ lia sanktega frato armitiĝis per armiloj de malamo kaj murdo. Sed li inspirita per Sankta Spirito pri ĉio antaŭe konscia, neniel alie ol cervo soifsopiranta akvajn fluojn deziris atingi sian palmon de martira gloro, sed tamen neniel el la mano de sia frato, kies ĉiaman pereon li timis, ĉiam havante esperon je Kristo.


SEPA ĈAPITRO

Tio ĉio okazis dum tempoj de la saksa reĝo Henriko, kiu la unua el ili atingis kronon kaj kun kiu li estis kunigita per daŭre feliĉa amikeco.

Do por ke ni daŭrigu komencitan: Boleslav havante domon aŭ propran korton en burgo, nomita laŭ lia nomo, ĉiuflanke jam pikata per diablaj sagoj, ardigata per avideco de regado, kiam proksimiĝis soleno de beataj martiroj Kosma kaj Damiano, kiun oni festas du tagojn antaŭ la festo de beata ĉefanĝelo Mikaelo, pretekstante, ke tie al honoro de ambaŭ sanktuloj estas konsekrita la kirko, invitas sian feliĉan fraton ruze kiel al festeno, pli prefere, kiel vere montriĝis, al murdo. Al li tio ĉio estis ja konata, sed tamen adiaŭante restante spirite sentima, kisinte ĉiujn, kiujn kuna mastrumo kaj amikeco kun li kunligis, kaj reciproke kun ili adiaŭante, ekvojaĝis kirasita per armilaro de kredo.

Kiam li tien alvenis, trovis ĉion duoble por si preparita, nome la festenon kun granda lukso kaj fortan aron da kaŝitaj armitaj malamikoj. Do li iris kirkon, ordeme partoprenis Sanktan Meson kaj rekomendinte sin al Dio kaj al Sanktaj Kosma kaj Damiano, kies jubilea festo aranĝitis, li enpaŝis gaje en la festenan domon, kiam jam koroj de malicaj festenantoj, plenigitaj per galo de murdo, per manĝoj kaj trinkaĵoj pliardiĝis, komencis pograde mal­fermi kaŝitan vundon. Ponardojn ili tenegis kaŝitaj, subveste zonitaj kaj kaŝante ilin postdorse kaj daŭre cerbumante kiel ponardi, trifoje starigis sin kaj trifoje ree sidiĝis, ĉar ĉiopova Dio Patro ne allasis tion fari, eble dezirante festigi la morgaŭan tagon, kiun nenia festotago estis. La Sanktulo do vidante ilin incititaj restis, sen timo kaj rapidis leviĝi eble plej frue for de la tablo kaj kiam li iomete cedis el la festenĉambrego, unu el liaj amikoj alpaŝis al li dirante: „Vidu, mi preparas sekrete vian ĉevalon; surĉevaliĝu plej frue kaj zorgu, mia sinjoro, forrajdi de ili, ĉar morto minacas vin." Sed li neniom liajn vortojn atentante, revenis en la regalejon kaj preninte pokalon kaj trinkante antaŭ ĉiuj petintence ekvokis per edifa voĉo: „En la nomo de beata ĉefanĝelo Mikaelo ni trinku ĉi tiun pokalon petantaj kaj insiste postulantaj, ke li bonvolu konduki niajn animojn nun en la pacon de ĝojado eterna." Kaj kiam ĉiuj, kiuj estis fidelaj, respondis: „Amen", li eltrinkinte trinkaĵon, kisis ĉiujn kaj foriris en sian gastejon ripozigante siajn noblajn membrojn kaj antaŭ Dia vizaĝo longe en preĝoj kaj psalmoj persistante li fine lacigita ekdormis.

Alvenis la tempo festi vigilion, kiun la beata viro kiel ĉiam pie partoprenis. Tiom certe la sankta animo estis sindona al kristana religio kaj zorgis valoron de eklezia regulo, ke (kion oni nomas noto de la plej perfektaj monaĥoj) li tutan historion de Malnova Testamento antaŭ si legigis per siuloj dum taŭga tempo de la vigilio. Sed ankaŭ dum sankto­sanktaj tagoj, tio estas sabate antaŭ Paska kaj Pentekosta dimanĉoj, kiam oni en la Sankta Eklezio de Dio kutimas festi universale bapton, ke nenio el tio, kio apartenas al Dio, estu evitita, se oni ne trovis ĝustatempe endan aron da infanoj, li vizitigis foirejon kaj ĉiujn knabojn, senrigarde kiom da ili vendotajn komercistoj alportis, pro amo al sola Dio aĉetadis por si kaj tiel la beatega spirito zorgoplena pri Dia verko neniam permesis, ke io ajn al Dia kutimo manku.

Vi legas tion, benata episkopo, kaj miras kiel tion, kion, kiel vi scias, apenaŭ povis realigi Diaj viroj en la Eklezio kun graco de la Plej Alta, realigis energie viro de laika stato, ja eĉ princo kaj reganto de la popolo, kiun oni konsideradas pro lia naturo sovaĝa super aliaj popoloj. Mi petas, la plej feliĉa el la patroj, ke vi pro via denaska fonto de saĝeco pliflorigu per digna laŭdo tion, kion mi skribis kaj ankoraŭ skribos, ĉar, kiel vi estis ordoninta, krom tio, kion mi el via buŝo ekaŭskultis aŭ kion veran ni ambaŭ eksciis per personoj plenaj de kredo kaj sankteco, nenion alian tuŝatingi mi nepre evitas. Sed ni daŭrigu komencitan.

La beata martiro, estante frue kronota per gloro de digneco kaj persisto de klopodo, kiel ni diris, forpaŝis en patrinan sinon de kirko, por ke li esprimu matenan laŭdon al Dio. Per tia graco de Dio nome la viro de eterna memoro floris, ke neniu dubis, ke li antaŭ matenkrepusko iros al pordego de sankteco, ke li tie praktiku preĝojn. Kaj la saman horon elatendis la dua Kaino opiniante ĝin oportuna al fifaro de murdo. Ni vidas vere, ke kion ajn kiam la paĝoj de la Sanktaj Skriboj indikis okazonta, ĝi ĝislitere okazos. Kaj jenon diras certa paĝo aludante tiujn, kiuj faras malbonon: „Ĉiu, kiu faradas malbonon, malamas la lumon!" (Joh 3,20). Nome ankoraŭ nokte la frato de la sankta martiro, eĉ ne plu frato, sed fiaĉa murdonto, estis ordoninta al la pastroj de la kirko de sanktaj Kosma kaj Damiano, ke ili neniel ebligu enpaŝi en la kirkon, kiam li alvenos, ke li eble fare de siaj fidelaj armilportistoj aŭ ĉambristoj, kiuj ankoraŭ enlitis, aŭ de eblaj kunkurontoj ne estu liberigata kaj ke ne montriĝu bezono senhonorigi kaj makuli la kirkon per sangelverŝo kaj krimaĵo. Dum mi ĉi tion skribas, trudas al mia penso la peka aro da Judoj, kiuj timis eniri pretoriejon de Pilato por ne makuliĝi, sed ne timis mortigi Sinjoron. Tiel ankaŭ la malfeliĉa murdonto de sia propra frato timas makuli kirkajn murojn per sango kaj sian manon de murdo de la frato ne fortenas. Per via vorto, vi la plej kruela el malamikoj, vin kondamnas kaj trapikas, kiam vi, per sango per vi elverŝita ĝenas vin malpurigi sanktajn lokojn. Sed okazis, kiel vi ordonis! Ĉar kiam la eminenta martiro rapidis anťaŭ matenaj laŭdoj kirkon, ke li en ejeto de sia sanktega koro plej kaŝe ekpreĝu al Dio Patro pli frue, ol popolo konkuros, dume frataj intrigoj preparatas kaj glavo akriĝas, ke estu preparata oferaĵo por Kristo. Ĉu mi duoble dolorigu koron kaj enverŝu lakrimojn.en okulojn devigante min larĝe rakonti la morton de la justulo, vivofinon de la senkulpulo? Granda doloro havadas nome mem tre multe da vortoj. Sed ke mi ne tro prokrastu pro tiuj, kiuj avidas ekkoni suferon de la sankta martiro.

Frue ellitiĝas oferotaĵo de Kristo, beata Venceslao kaj soifante laŭ sia sankta kutimo rapidi kirkon, kie li, antaŭ kiam kunvenos popolo kaj komenciĝos aktivado, povus dediĉi sin al pli longa preĝado kaj kiel bona paŝtisto kune kun sia aro dezirante aŭskulti aŭ kanti kunajn matenajn laŭdojn li baldaŭ estas kaptita en kaptilojn de intrigoj. Nome kiam la pastro de la kirko, unu el tiuj, el kiuj eliris malpraveco de Babilono, ekobservis alvenantan viron Dian laŭ la ordono de la kolerplenuloj fermis la pordon de la kirko. Leviĝis nome eĉ preparitaj insidintoj, nome la frato kaj ĉiuj liaj armitoj. Kaj la elektita soldato de Dio vidante la fraton salutas lin kaj ĉirkaŭ kolo per manoj lin brakumante kaj kisante dankas al li dirante: „Estu sana por ĉiam, mia frato, kaj abundu per havaĵoj de ĉi tiu eĉ de estonta vivoj, akceptu vin Kristo al eterna festeno, ĉar vi min kaj ĉiujn miajn en tioma abundeco refreŝigis." Al tio li kun malmodesta spirito kaj koleraj okuloj per mano eliginte glavon, kiu kaŝe pendis sub lia mantelo, respondis: „Hieraŭ, kiel momento eblis, sed nun frato al frato servos tiamaniere". Kaj eksvinginte la glavon li hakis per ĝi en lian kapon, sed ĉar la povo de la Sinjoro ŝirmis lin, apenaŭ lia sango elŝprucis. El tia kromordinaraĵo tioma teruro surfalis la mizerulon, ke eĉ, kiam li duafoje glavis, al sia miro li sukcesis nenion, kio povus esti ago de forta viro. Lian nudan glavon per rnano kaptinte beata Venceslao vortas: „Kiel malbone vi kondutas vundante min." Sed kiam li vidis, ke li sian intencon ne tenĉesas, fine lin, kiel iuj diras, ekkaptis kaj faligis al siaj piedoj dirante: „Jen, homo per propra juĝo pereigata, vi vidas, kiel mi povas vin propramane kiel la plej etan animalon pereigi, sed malproksimu, ke dekstra mano de Dia servisto makuliĝu per frata sango." Kaj la glavon, kiun li al li elŝiris, li redonis al la frato kaj sangante jam de li surmane li rapide rapidis kirkon. Sed tiu malfeliĉulo kriegis per forta voĉo kaj kursekvis lin kriante: „Amikoj, amikoj, kie vi estas? Malbonege vi subtenas vian sinjoron kaj mise vi helpas al situata en tioma angoro!" Tiam elfalegis la tuta aro da koleruloj el kaŝejoj, en kiujn ili estis diskurintaj, kun multaj glavoj kaj lancoj kaj per egaj vundoj lin vundinte ili mortigis lin ĉe kirka pordo. Tiam ankaŭ la sankta animo, liberigita el pundomo de ĉi tiu vivo, ornamita per laŭro da sango venke rifuĝis al la Sinjoro la dudek-okan de septembro, dum la ĉielo ĝojis kaj la tero ĝemis en la naŭcentdudeknaŭa jaro post enkarniĝo de la Sinjoro.

Lian senspiran korpon la patrino, kiun li antaŭ nelonge pro ŝiaj pekoj elpelis kaj poste ree pro amo de Kristo enpatrujigis, kun ĉiuj fidelaj, kaptis, ĵetis en tombon kaj per tero plenŝutis, ne kiel decis al martiro, sed kiel entombigatas ajna mortemulo havanta nek honoron nek feliĉegon. Sed la beata militanto elstariĝis el deprimo kaj malhonoro al gloro pli abunda kaj , ju pli malestime la filoj de diablo kaj liaj membroj agis kun eminenta I martiro, des pli kara prezentas li sin al la Sinjoro kaj al ĉielaj kuncivitanoj. Tiel li estiĝas kamarado de anĝeloj, kunulo de apostoloj, kunheredanto de, martiroj, partoprenas pacon de konfesantoj kaj sendifektecon de virguloj; li ricevas kronon eterne verdiĝantan kaj ĉarmon de nepereanta beleco. Kaj tiel malestiminte dukolandon de surtera majesteco, en kiu li antaŭe brave regis, li eniris la ĉielan regnon vojevodo kaj martiro vera. Sed ni estante tiel enuigaj kaj krudaj, lasas tion al pli saĝaj kaj turnu nin al simpla rakontado pri liaj mirakloj.

(Lasta parto estas en DIO BENU n-ro 32-4-1998)

al la indekso


 PRI AM-BRAKUMO SCIAS MI
(Znám přelaskavé náručí. Trad. J. Filip)

al la indekso


 OKAZIS RENKONTIĜO DE IKUEJ

En la tagoj de la 3-a ĝis la 6-a de marto 1998 okazis en urbo Pardubice (Ĉeĥio) Renkontiĝo de IKUEJ. Pri tiu renkontiĝo de la junularo raportas juna partoprenantino fratino Blanka Horáčková.

Vendrede, la 6-an de marto, dek ses gejunuloj el Ĉeĥio kaj Slovakio alveturis al urbo Pardubice, por partopreni tritagan antaŭprintempan renkontiĝon de IKUEJ (IKUE-Junularo). La renkontiĝo okazis en Salesiana Domo.

Post vespermanĝo ni kuniĝis en granda salono, kie ni komune ludis amuzajn ludojn. La vendredan tagon ni finis per dankpreĝoj en la kapelo troviĝanta en la sama konstruaĵo, kie ni loĝis. Sed ni ne tuj endormiĝis, ĉar ni longe babilis kaj tiu babilado estis preskaŭ senfina.

Venontan sabatan tagon post vekiĝo ni preparis programon por tiu tago. Antaŭtagmeze ni ludis "batalludon". Ni devis trovi malgrandajn paperetojn kun numeroj. La ĉefproblemo baziĝis en tio, ke la paperetoj estis dislokigitaj en la tuta komplekso de konstruaĵoj, konsistanta el keletaĝo, teretaĝo kaj du pluaj etaĝoj. Ni kuradis multfoje supren kaj malsupren. Dum la sekvanta tago la kruroj tiel doloris, ke ni preskaŭ ne kapablis movi ilin. Posttagmeze kelkaj el ni ludis volejbalon, tablotenison aŭ ŝakludon. Poste okazis ekskurso al la urbaj vidindaĵoj. Ĉar la vetero ne estis sufiĉe favora, ni ne sukcesis plenumi tute la planitan programon, sed ĉiuj tamen estis kontentaj. Dumvoje ni serĉis leterojn kun plenumendaj taskoj. En la celo ni trovis surprizigan "trezoron". Vespere okazis Sankta Meso, kiun speciale por ni celebris alveturinta spirita konsilanto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, pastro Savio. Post la Sankta Meso ĝis matenaj horoj ni pridiskutis kun pastro Savio diversajn temojn de nia kredo. Por dormo do restis nur nemultaj horoj.

Dimanĉe ni vekiĝis jam dum brilo de la suno. Ni solenis la Sanktan Oferon. Post ĝi ni eluzis la tempon por komuna babilado, por trarigardo de la fotaĵoj pri pasintjaraj aranĝoj, por ludoj kaj kantoj.

Kelkaj el ni devis bedaŭrinde forveturi jam antaŭ tagmanĝo, la aliaj post ĝi. Ni adiaŭis nin reciproke en la fervoja stacidomo. Ĉiuj el ni estis feliĉaj, ke ni povis komune pasigi la tagojn de la renkontiĝo kaj dum ili ĉerpi novan energion el kontakto kun Dio kaj el amikeca medio. Tiuj tri tagoj enskribiĝis en nian memoron kiel neforgeseblaj. Dankon al Dio, dankon al tiuj, kiuj aranĝis la renkontiĝon, kaj ankaŭ al ĉiuj, kiuj ĝin partoprenis.

Blanka Horáčková, fotaĵoj de Luděk Brada

al la indekso


 Kara frat(in)o, ĉu vi jam decidiĝis?

Ankoraŭ estas ebleco sin aligi al partopreno de la 17-a IKUE-Tendaro okazonta en la tagoj de la 18-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 1998 en Sebranice, Ĉehio. La dato de ĝia okazigo rapide alproksimiĝas. Se vi deziras travivi belegajn tagojn en amikeca kaj frateca medio kun tiuj gejunuloj, kies vizaĝojn vi vidas sur supra fotaĵo kaj kun multaj aliaj gefratoj, do tuj plenigu la aliĝilon kaj ĝin forsendu al suba adreso. Se vi ne posedas la aliĝilon, poŝtrevene vi ĝin ricevos, se vi ankoraŭ hodiaŭ skribos al tiu adreso. Ne plu prokrastu vian decidiĝon pri la partopreno de la nunjara Katolika E-Tendaro en Sebranice!

al la indekso


 KONFERENCO KAJ ANTAŬKONFERENCO Anna Němcová

Dum la junulara renkontiĝo en Pardubice ni ĝuis bonegan atmosferon. Kiam renkontiĝas bonaj geamikoj post longa tempo, la ondo de priparolataj travivaĵoj, ŝercoj kaj rido estas senfina. Ni komune amuziĝis kaj spirite pririĉigadis nin dank´ al ĉeesto de Patro Savio. Ni legis salutleteron de frato Miloš Šváček, al kiu ni sincere dankas; surbaze de ĝi ni priparolis estontajn aranĝojn. Karaj gefratoj, permesu al mi informi vin pri la gravaj okazontaĵoj.

Kompreneble, ni ĉiuj jam ege antaŭĝojas el partopreno en KET (Katolika E-Tendaro) en Sebranice. Kaj mi esperas, ke ankaŭ tiuj, kiuj ne povos partopreni la tutan dusemajnan restadon, trovos tempon por tie pasigi almenaŭ kelkajn tagojn. Kaj ne forgesu, ke ĉi-jara tendaro estos unika. Kial? Precipe tial, ĉar ĝin partoprenos vi kun plenaj sakoj da bona humoro. Sed alia grava kaŭzo por ne manki en la tendaro estas la Dua Konferenco de IKUEJ, kiu tie okazos. Ĉu vi ankoraŭ memoras pri la Fonda Konferenco, kiu en KET okazis antaŭ du jaroj? Nun nin atendas la dua konferenco, kiu pritaksos la estintajn aktivadojn kaj pritraktos la estantajn kaj estontajn aferojn de IKUEJ. Dum ĝi oni elektos novan estraron de IKUEJ. Mi vin ĉiujn kore invitas partopreni la konferencon, kiu okazos sabate la 25-an de julio, do meze de la tendarrestado.

Por prepari sukcesan konferencon, okazos la 11-12-an de julio labor-renkontiĝo en Dub nad Moravou. Mi invitas al tiu ĉi antaŭkonferenca (antaŭtendara) renkontiĝo ĉiujn estraranojn de IKUEJ, ĉiujn aktivulojn kaj ankaŭ ĉiujn, kiuj interesiĝas pri aktiva laboro en IKUEJ. La programo komenciĝos je la 9-a horo sabate la 11.7.1998. Antaŭ via alveturo ne forgesu sendi aliĝilon al Pavel Brada, CZ-783 75 Dub nad Moravou 127. Ĉiu partoprenanto de la labor-renkontiĝo en Dub ĝuos senpagan restadon kun manĝaĵoj. Vi, kiuj venos jam vendrede vespere, bv. kunpreni ion por via vespermanĝo. La aliĝilon al la antaŭkonferenco en Dub ĉiuj gejunuloj trovos kiel almetaĵon en tiu ĉi n-ro de DIO BENU.

al la indekso


 PREĜO POR PARDONO

Jen, antaŭ via vizaĝo, bona kaj la plej dolĉa Jesuo, mi ekgenuas kaj el profunda amo de la animo mi petegas Vin: donu al mia koro bezonatan kredon, esperon kaj amon, kaj veran penton por pekoj kun nerompebla volo ilin satisfakcii, kiam en profunda emocio kaj doloro mi estas kortuŝita per viaj kvin vundoj, en profundeco de la animo mi meditas kaj en la menso pripensas, kion jam profeto Davido pri Vi, bona Jesuo, profetis: "Ili trapikis miajn manojn kaj piedojn, kalkuli povas ĉiujn miajn ostojn".

Trad. Kamil Černý, IKUEJ

al la indekso


 PORJUNULARA PASKA LUNDO

Antaŭ tri jaroj komenciĝis en paroĥo "Sankta Kristofo" en Glidji en Togolando, grupiganta kvar kristanujojn, tri sinsekvaj renkontoj de la katolika junularo dum la Paska Lundo. La nunjaran renkonton akceptis la granda paroho en Glidji la 13-an de aprilo. Bedaŭrinde, pro ne tiel multnombra partoprenantaro, ĝi ne estis same grandioza kiel la pasintjara, aranĝita de la paroĥeto de "Sankta Kizito" en vilaĝo Zowla la 31-an de marto 1997, sub gvido de kelkaj pastroj, inkluzive de nia dioceza episkopo Mgr. Paul Jean Marie Dossavi. De la 7-a ĝis la 8-a horo proksimume sescent gefideluloj amasiĝis sur la destinita loko. Duonhoron poste per kuncelebrita Sankta Meso komenciĝis ceremonio, dum kiu kunkantis tri korusoj nome: "Jean Bosco de Glidji", "Christ-roi de Zalive" kaj "Sankta Kizito". Post la Diservo sekvis prelego kun ĉefa temo: "Gejunuloj kaj la vokiĝoj". Tre interesa estis la debato, kies longdaŭro nuligis la planitan procesion tra la tuta vilaĝo.

Poste ĉiuj iris al alia placo por ĝui piknikon. Tie estis ebleco akiri diversajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. Muziko vibrigis ĉiujn kaj okazis programo de spirita koncerto, dum kiu rolis la supre menciitaj korusoj. Ankaŭ grupo de akolitoj kaj infanoj "Cvav" (esperantlingve "brava koro, brava animo"), prezentis kantojn aŭ skeĉojn. Tio multe kaptis la atenton de la ofte aplaŭdinta publiko. Post la 16-a horo la ĉeestantaj samkredantoj ĝoje sin adiaŭis kun intenco venontjare denove tiucele renkontiĝi.

El Togolando raportas juna frato Sagbadjelou Kokou

al la indekso


  KORESPONDU PER ESPERANTO (J. R. Zvěřina)

Ĉu vi scias, karaj legantoj, kial inter esperantistoj ekzistas tiel nomataj "eternaj komencantoj", kiuj preferas "krokodili" ol paroli esperantlingve? Ĉar ili ne korespondas. Korespondado kun eksterlandaj geamikoj ne nur plilarĝigas konojn pri vivo en diversaj landoj de la mondo, helpas ekligi bonajn amikajn rilatojn, sed ĝi estas grava helpilo en plibonigado de la lingvoscio. Ĉiu vera esperantisto ne povas esti sen korespondkontaktoj kun esperantistoj en aliaj landoj. Novaj esperantistoj ofte ne scias, kiamaniere ekligi korespondrilatojn, ĉar mankas al ili adresoj de eksterlandaj korespondemuloj.

El insulo Kubo ni ricevis pere de landa reprezentanto de IKUE frato José Luis Montes de Oca, kiu instruas Esperanton al 23-persona grupo de gejunuloj, adresojn de tiuj, kiuj deziras korespondi pri diversaj temoj kaj pri katolikismo. Ni ilin publikigas esperante, ke gejunuloj - IKUEJ-anoj ekkorespondos kun iu el jenaj gejunuloj:

  • Luis Angel Ravelo Hoez, Calle Hiraldo Toledo N° 16 C 2, El Marti E Independencia, Santo Domingo, Villa Clara, Kubo - 53000 (knabo 12-jara).

  • Femando E. Alvarez, Apdo Postal N° 35, Cienfuegos, Kubo - 55100 (junulo 18-jara).

  • Dimany Cabrera Hdez, Calle C-2 E/ 4tA, 5tA, Caonao Cienfuegos, Kubo - 59270 (junulo 17-jara).

  • Dunieski Rodriguez, Calle Fructuoso Rodriguez N° 1048, Santo Domingo, Villa Clara, Kubo - 53000 (junulo 16-jara).

  • Danny Urribarreno, Calle Ferrocarril (Banda Balińo) N° 89, Santo Domingo, Villa Clara, Kubo - 53000 (knabo 14-jara).

  • Gissel Gallardo Estrada, Calle "C" N° 11, Taller Viejo, Santo Domingo, Villa Clara, Kubo - 53000 (knabino 15-jara).

  • Miguel A. Garcias, Calle Maceo N° 72, Santo Domingo, Villa Clara, Kubo - 53000 (knabo 15-jara).

  • Gabriel López López, Ave 56 N° 4924, E/49/51, Cienfuegos, Kubo - 55100 (knabo 14-jara).

  • Juniet Gonzales Alemán, Edificio 6 Apto 21 (37 piso, Marti (Final), Santo Domingo, Villa Clara, Kubo - 53000 (junulo 16-jara).

  • Reinier Fuertes Bermudes, Calle Rolando Morales N° 84C, Santo Domingo, Villa Clara, Kubo - 53000 (knabo 14-jara).

  • Yanko Gonzales Gonzales, Calle Colón N° 13A, Santo Domingo, Villa Clara, Kubo ­53000.

Frato J. R. Zvěřina, kiu zorgas pri Internacia Koresponda Adresaro Esperan­tista, bezonas 30-60 adresojn de la katolikaj esperantistoj, kiuj deziras korespondi, por publikigi ilin en Cirkulero de Eŭroregiona Klubo. Publikigo de via adreso estas senpaga. Skribu do al: Jiří Rudolf Zvěřina, 5. května 26, 460 01 LIBEREC, Ĉeĥio

al la indekso


 AŬSKULTU VATIKANAN RADION

Karaj legantoj, ĉu vi scias, kiam komencis Radio Vatikana regule uzi Esperanton? Estis tio en la jaro 1977 per la dimanĉa elsendo, al kiu en la jaro 1981 aldoniĝis la jaŭda elsendo. Hodiaŭ ekzistas du elsendoj ĉiusemajne: dimanĉe kaj merkrede. Dua demando: Ĉu vi dum tiuj 22 jaroj de ekzisto de E­-elsendoj aŭskultis ilin? Se ne, do tuj reĝustigu tiun mankon kaj fariĝu regula aŭskultanto de E-programoj de R.V. Kaj la tria demando: Ĉu vi jam sendis al redakcio de E-elsendoj de R.V. leteron aŭ poŝtkarton? Se ne, do nepre sendu! Radio Vatikana elsendas por ni - esperantistoj kaj laŭ ricevitaj korespondaĵoj oni taksas pravigon de la elsendoj. Jen, la elsendtempoj:

DIMANĈE - horo 21.20 laŭ mezeŭropa tempo - frekvencoj: mezonde 527 kaj 1530 kHz, kurtonde 4005 (74,90 m), 5880 (51,0 m) kHz.

MERKREDE - horo 21.20 laŭ mezeŭropa tempo - frekvencoj: mezonde 1611 kHz, kurtonde 6185 (48,50 m) kHz.

Skribu al Radio Vatikana kaj petu la senpagan sesmonatan program-bultenon!

RADIO VATIKANA, ESPERANTO-REDAKCIO SCV-00120 CITTŔ DEL VATICANO
elektronika poŝto: <mc6778@mclink.it> http://www.wrn.org/vatican-radio/

al la indekso


 KIEL NI ARANĜIS KATOLIKAJN E-TENDAROJN DUM TOTALISMA STSTEMO Miloslav Šváček

Ni ĉiuj devas konstati, ke la tempo rapide pasas. Ekde komenco de organizado de la katolikaj tendaroj en Ĉeĥio baldaŭ forpasos 30 jaroj. Venis nova generacio, kiu ne multon scias pri la pasinta periodo, dum kiu ni vivis sub komunisma jugo. Oni rapide forgesas okazintaĵojn, kiuj ludis gravan rolon en malfacila batalo por akiro de libereco. Ankaŭ katolikaj esperantistoj aktive partoprenis en tiu lukto. Por priskribi periodon, dum kiu junaj katolikaj esperantistoj en Ĉehio aŭdacis dum totalisma sistemo aranĝi katolikajn E-tendarojn, instigis min Episkopo Jozefo Hrdlička, kiu prave konstatis, ke al nova generacio oni devas memorigi tiujn malfacilajn tempojn. Mi do, kiel unu el la plej kompetentaj travivintoj provos priskribi tiujn eventojn, por ilin memorigi ne nur al la generacio, kiu ilin travivis, sed ankaŭ ilin konigi al nuntempa juna generacio, kiu povus en la pasintaj aktivadoj de la katolikaj esperantistoj trovi motivon kaj sencon ankaŭ por nuntempaj aktivadoj. Mi esperas, ke ceteraj memoruloj de tiuj eventoj kompletigos mian priskribon, kiu po parte aperados sur paĝoj de nia gazeto DIO BENU.

ENKONDUKAJ VORTOJ

En la jaro 1948 komunistoj uzurpis potencon en nia ŝtato. Estis likviditaj ĉiuj organizaĵoj, kiuj iamaniere rilatis la Eklezion aŭ religion. Tio kompreneble tuŝis ankaŭ tiam bone funkciantan Ligon de la Katolikaj Esperantistoj. Ĝi estis likvidita. Ĉesis eldonado de la ekleziaj gazetoj.

Iun tagon en la jaro 1956 mi trafoliumis porinfanan gazeton Gardanĝelo (Anděl Strážný), kie mi trovis rubrikon kun kurso de Esperanto. Tio ege ekinteresis min. Mi tuj ellernis parkere enhavon de kelkaj lecionoj, ĉar mi tre eksopiris lerni tiun lingvon, pri kies ekzisto mi neniam aŭdis. Mi tre bedaŭris, ke mi ne havas kompletan lernolibron. Retrorigardante mi konstatas, ke mia unua kontakto kun Esperanto pere de Gardanĝelo ne estis simpla hazarda okazo, sed ago de la Dia Providenco, kiu volis min prepari por venontaj taskoj kadre de la katolika Emovado. Unu semajnon post tio mi konatiĝis kun instruisto de Esperanto kaj mi do povis realigi mian sopiron - ellerni la Internacian Lingvon. Tuj mi ekligis korespondkontaktojn kun katolikaj esperantistoj en diversaj landoj. Ofte temis pri danĝera aktivado informanta pri persekutado de la katolika Eklezio en nia lando.

En la jaro 1968, dum la politika ŝanĝo en nia lando, mi fmfme povis realigi viziton de Belgio, Nederlando kaj Okcidenta Germanio, kie okazis en Limburgo 1-a komuna IKUE-KELI-kongreso. Dum ĝi gastis min mia longjara korespond-amiko s-ro Stefan Maul, tiama redaktoro de Espero Katolika. Ekde tiu jaro datiĝas mia aktiva laborado kadre de la katolika E-movado.

PERIODO POST LA JARO 1968

Marte, en la jaro 1969, jam sub la pafiltuboj de rusaj tankoj, okazis en Brno Konstitucia Kongreso de Ĉeĥa Esperanto Asocio. Mi ne intencis partopreni la kongreson. Sed mallonge antaŭ ĝia okazigo mi eksentis fortan internan voĉon, kiu diris: "Vi nepre devas veturi al Brno!" Dum la kongreso merite de karmemora frato Aleš Berka estis kunvokita kunveno de la katolikaj esperantistoj. Dum la kunveno estis fondita katolika (IKUE) sekcio. Kiel prezidanto estis elektita frato Aleš Berka. Kadre de la sekcio mi ricevis funkcion de junulara gvidanto. Tuj post la kunveno alparolis min frato Josef Kobza (razisto, nuntempe sacerdoto en Písek) per demando: "Kion ni aranĝos?" Mi tuj respondis: "Ja tendaron". Estis do decidite. Okazos unua IKUE-Tendaro. Sed kie? Frato Kobza proponis, ke ĝi okazu en lia loĝvilaĝo Herbortice. Estis do dividitaj taskoj: frato Kobza prizorgos tendarejon, manĝeblecojn kaj ĉion kun tio ligitan. Mi ricevis taskon varbi partoprenantojn kaj prizorgi ĉion necesan por kursoj de Esperanto kaj por la tendaraj programoj, ĉar mi estis provizita per sufiĉaj spertoj el la E-Tendaroj en Lančov.

Estis decidite, ke 1-a IKUE-Tendaro okazos en Herbortice de la 9-a ĝis la 17-a de aŭgusto 1969. Post publikigo de tiu informo aliĝis surpriziga nombro de 70 gejunuloj. Tiel granda nombro tutcerte kaŭzis gravajn problemojn kaj zorgojn. Estis necese certigi nutraĵon por tiom da junaj stomakoj. Ofereme helpis posedantoj de loka gastejo, kiuj preparis por tendaranoj bonegajn tagmanĝojn. Helpis ankaŭ neesperantistoj, kiuj senpage disponigis tendarlokon kaj lignon el apuda arbaro. Grandan dankemon meritas karmemora prezidanto de la Loka Nacia Komitato en Herbortice s-ro František Severin (kiu samtempe estis lernejestro kaj prezidanto de la vilaĝa kultura organizaĵo kaj bona katolika kristano). Precipe merite al li povis okazi la tendaroj dum totalisma t. n. "normaliga proceso", celanta ekstermi liberecon akiritan dum kelkaj monatoj de la jaro 1968.

Jam unu tagon antaŭ oficiala komenco de la tendaro svarmis en la tendarejo multaj tendaranoj konstruantaj tendojn kaj necesajn tendarajn ekipaĵojn. Sabate, la 9-an de aŭgusto, mi povis solene inaŭguri la 1-an IKUE-Tendaron.

La plej belaj ĉiutagaj travivaĵoj estis matenaj Sanktaj Mesoj. Tiama episkopo de Prago, Mons. František Tomášek, volonte disponigis por spirita servo en la tendaro novpastron - esperantiston Ladislav Škrňa (nune servantan en Sankta Monto - Svatá Hora ĉe Příbram).

Antaŭtagmeze okazis kursoj de Esperanto, posttagmeze banado, volejbalo, tabloteniso, ekskursetoj, prelegoj kaj vespere tendarfajroj.

La 1-a IKUE-Tendaro estis vere sukcesa starto, kiu kuraĝigis nin en organizado de la tendaroj en sekvantaj jaroj.

Daŭrigo sekvos en venonta n-ro de DIO BENU.

al la indekso


 ESPERANTISTOJ - SAMRELIGIANOJ

Jarojn antaŭ kreo de la landa E-asocio "Unuiĝo Togolanda por Esperanto" (UTE) en la jaro 1987, jam ekzistis malmultnombre esperantistoj praktikantaj la katolikan religion. Nur la 6-a de januaro 1989, por ilin grupigi, fondiĝis UTEK - Unuiĝo Togolanda de Esperantistaj Katolikoj, kies ĉefa respondeculo fariĝis s-ano Agbolo Mensa. De tiam la aktivecoj de la asocio restis nur surpaperaj, mankis laboiplanoj, informoj, kontaktoj inter membroj.

En la jaro 1994, dum la 2-a Togolanda E-Kongreso, kiun partoprenis cento da gesamideanoj, kunvenis ĉirkaŭ 30 katolikoj. Post informoj donitaj al ili pri celado de UTEK, ili estis alvokitaj subteni la religian E-asocion, kaj tuj formiĝis provizora kvarmembra estraro. Ĉio ŝajnis bone preparita por bona relanĉo. Bedaŭrinde, de tiam neniu kunsido estrara okazis, diversiĝis la antaŭzorgoj de la respondeculoj, la vera religia praktikado estis flankenpuŝita. Pasis jam jaroj, estis rimarkita neniu konkreta laboro religicele. Tamen, okaze de niaj enlandaj E-kongresoj, la gekatolikoj troviĝas inter la partoprenantaro.

"Al taŭga homo taŭgan postenon". Mi pensas, ke restas multo farota niaparte por meti sur ĝustan vojon nian religian asocion UTEK.

Sagbadjelou Kokou, Togolando

al la indekso


 INTERLINGVISTIKAJ STUDOJ EN POZNAŃ

La Universitato de Adam Mickiewicz (UAM, la dua plej granda universitato en Pollando) anoncas 3-jaran eksteran studadon de interlingvistiko. La unua studjaro startos en la vintra semestro de la studjaro 1998/99 kaj poste ĉiun trian jaron.

La internacia kurso okazos en la Lingvistika Instituto, sub gvido de D-rino Ilona Koutny, kun la subteno de Prof. Tadeusz Zgólka. Inter la prelegontoj estas konataj esperantologoj, kiel profesoroj M. Duc Goninaz, H. Tonkin, T. Tyblewski kaj J. Wells, D-rinoj V. Barandovská-Frank, K. Smideliusz kaj I. Ertl.

La interlingvistikaj studoj konsistas el enkonduko al ĝenerala kaj aplikata lingvistiko, al internacia kaj interkultura komunikado, ili traktos planlingvojn kaj detale okupiĝos pri gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de Esperanto. En la tria jaro eblas specialiĝi ankaŭ pri metodiko kaj turismo.

Surloka kurso okazos unufoje dum la semestro (lasta semajno de aŭgusto kaj de januaro). La gestudentoj pretigos diplomlaboraĵon kaj post la fina ekzameno ricevos Atestilon pri Interlingvistikaj Studoj.

Partoprenontoj povas aliĝi el la tuta mondo ĝis la 10-a de aŭgusto 1998. Postulo: fino de mezgrada lernejo (kun abiturienta ekzameno aŭ egalvalora) kaj bona scio de Esperanto.

Kotizo por unu semestro: 400 USD (por nepagipovaj landoj 250 PLZ: 80 USD). Estas planata superagrada lingvo-kurso antaŭ la universitata sesio por tiuj, kiuj bezonas lingvan perfektigon.

Por pluaj informoj kaj aliĝilo kontaktu D-rinon Ilona Koutny, Lingvistika Instituto de Universitato Adam Mickiewicz, ul. Międzychodzka 3-5, PL 60-371 Poznań.

al la indekso


 Aŭdience ĉe Ĉefepiskopo

La 7-an de majo 1998 akceptis aŭdience vicprezidanton de IKUE kaj prezidanton de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, fraton Miloslav Šváček, Ĉefepiskopo de Olomouc, Mons. Jan Graubner. Fine de interparolo li donis paŝtistan benon por aktivadoj de la katolikaj esperantistoj.

al la indekso


 SEKCIAJ INFORMOJ

LETERO EL POLLANDO

Skribas al vi pola esperantisto. Antaŭ mi kuŝas "Skizo pri la Ĉeĥa IKUE-Sekcio", sub kiu estas skribita adreso de via sekcio. Mi estas 49-jara instruisto kaj jura tradukisto el la rusa kaj Esperanto, loĝanta en sudpollanda urbo Kędzierzyn-Kożle en vojevodio Opole. Mia edzino Barbara estas instruistino de fiziko. Ni havas du filinojn - Joanna kaj Agnieszka. Mi ĝojos, se iu ĉeĥa katolika esperantisto deziros korespondi kun mi. Jen mia adreso: Mgr. Stanisław Śmigielski, ul. Krasickiego 12 m. 6 Os. Kłodnica, 47-206 Kędzierzyn-Kożle, Pollando.

 

SESA INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO DE LA KULTURO KAJ TURISMO

La "Sesa Internacia E-Semajno de la Kulturo kaj Turismo", sub la aŭspicioj de Hispana Esperanto-Muzeo, okazos de la 3-a ĝis la 10-a de oktobro 1998 en urbo Calafell, provinco Tarragona (Katalunio, Hispanio). Pliajn informojn ĉe: Hispana Fervojista Esperantista Asocio, Apartado 15027, E-08080 Barcelona, Hispanio, <jserrano@Doc6.es>.

 

Sekce mládeže Českého esperantského svazu pořádá od 18. do 25. 7. 1998 v Praze VII. Mezinárodní kurzy esperanta pro mládež s mezinárodní zkouškou UEA/ILEI. Informace a přihlášky na adrese: Renata Beranová, Svatoplukova 43, 784 01 Červenka.

al la indekso