JARO 1998 - JARO DE LA SANKTA SPIRITO Karaj gefratoj! Pasas tagoj de la jaro 1998, kiu estas dua preparjaro de la kristanaro por la granda dumila jubileo. Tiu jaro estas dediĉita al tria persono de la Sankta Triunuo - al Dio la Sankta Spirito. Kiamaniere ni, la katolikaj esperantistoj, engaĝiĝos dum la kuranta jaro en la preparojn por soleni grandan jubileon? Kune kun la tuta Eklezio, kun la Papo kaj Episkopoj, ni larĝe malfermu la korojn al la Sankta Spirito, por abunde ricevi liajn donacojn. Dum nunjaraj aranĝoj ni speciale direktu niajn aktivadojn por omaĝi la Sanktan Spiriton, kiu volas niajn korojn transformi, por ke ekregu amo kaj paco en la tuta mondo, por ke venonta jarmilo estu erao de la amo kaj paco, do erao de la Sankta Spirito. Ni turnu nian atenton precipe al ĉefaj nunjaraj aranĝoj, al kiuj apartenas precipe la 17-a IKUE-Tendaro en Sebranice kaj la renkontiĝo de la ĉeĥaj kaj la slovakaj katolikaj esperantistoj en urbo Žilina (Slovakio). Patrono de la ĉeĥa IKUE-Sekcio Episkopo Karlo Otčenášek sendis al ni okaze de Kristnasko esperantlingvan mesaĝon, per kiu li kuraĝigas kaj instigas turni nin plenfide al la Sankta Spirito. Kaj certe estus bone nunjare pilgrimi al ununura Katedralo en la mondo dediĉita al la Sankta Spirito, kiu troviĝas en nia lando en Hradec Králové, do en sidloko de la Episkopo Karlo Otčenášek. Kune kun li ni esperu omaĝi la Sanktan Spiriton per esperantlingva Sankta Meso. Karaj gefratoj, la jaro 1998 estu por nia sekcio la jaro fruktodona, la jaro abunda je Di-benoj kaj gracoj kaj je donacoj de la Sankta Spirito. Konduku nin laŭ ĝusta vojo dum la tuta jaro fianĉino de la Sankta Spirito, nia ĉiela Patrino, la Virgulino Maria! Pacon kaj bonon al vi ĉiuj ! Miloslav Šváček MESAĜO DE EPISKOPO KARLO OTČENÁŠEK Okaze de Kristnasko sendis al la Ĉeha IKUE-Sekcio esperantlingvan mesaĝon kaj esperantigitan preĝon de Sankta Patro Johano Paŭlo la II-a, okaze de la dua prepara jaro por la Granda Jubileo de la jaro 2000, patrono de la sekcio Episkopo Mons. Karlo Otčenášek. Ne temas pri la mesaĝo nur por kristnaska tempo, sed por la tuta jaro 1998, dediĉita al la Sankta Spirito. + Ave, Maria et Joseph! Geamikoj, reveninte el apostola vojaĝo tra Amerika kontinento, mi sendas al vi ĉiuj multajn salutojn. Ni proksimiĝas al la jubileo 2000. La dua jaro de la trijara preparado estas dediĉita al SANKTA SPIRITO. Dum la unika jaro 1998 ni petu: “Venu, ho Sankta Spirito, pretigu niajn korojn kaj la tutan homaron, por ke ni povu la grandan jubilean eventon omaĝi per renovigita kredo kaj grandanima partopreno”. Ni estu dankemaj al Dio por la granda pridonacado, kiun ni ricevadis dum la tuta jardeko de renovigado de koroj kaj de la patrujo, precipe por en la milenia jaro de Sankta Adalberto okazinta vizito de la Sankta Patro Johano Paŭlo la II-a. Mi rememorigas liajn, ĝuste apud la Katedralo de Sankta Spirito diritajn vortojn: “Hodiaŭ, sursojle de la tria jarmilo, kune kun vi mi ripetas tre volonte: Sendu vian Spiriton, ho Eternulo, kaj renovigu vizaĝon de la tero! Vi vivas en situacio, kiu certasence similas al la situacio de la unuaj kristanoj. Eĉ se la ĉirkaŭa mondo ne konis la Evangelion, ili ne perdadis kuraĝon. Post la akcepto de Sankta Spirito, en frateca amo kunpremitaj ĉirkaŭ la apostoloj, ili sukcesis fariĝi nova fermentilo, kiun la tiama romia socio en sia fina epoko tiom bezonis. Kunligitaj en tiu amo ili sukcesis venki ĉiujn obstaklojn. Ankaŭ vi estu kiel ili estis. Vi estu la Eklezio, kiu transdonas al la hodiaŭa mondo la ĝojan mesaĝon de la Evangelio.” Al tiu ĉi enorma kaj brilega misio estas kontribuonta ankaŭ la "Novum Adalbertinum" - Nova Adalbert-Domo. Mi dankas al ĉiuj, kiuj helpas en iu ajn formo. Dio benu vin kaj abunde repagu! Al Dio estu laŭdo ankaŭ por la dum la tuta jaro okazintaj Sankt-Adalbertaj pilgrimoj al Libice, kiuj alportis multan kuraĝigon kaj novajn impulsojn. Mi tre ŝatus kunvenigi vin ĉiujn ĉirkaŭ la Katedralo de Sankta Spirito. Jam nun mi kore invitas vin kaj viajn konatulojn, ankaŭ la malproksimajn, komune soleni Sanktan Spiriton, kaj ankaŭ, por ke ni elpetu malfermitecon por liaj inspiroj kaj pretecon kunlabori en sanktigado propra kaj de ĉiuj homoj. Kun mia helpepiskopo kaj la ĝenerala vikario mi deziras Kristnaskajn gracoplenajn festotagojn, ĝojon, pacon kaj amon, kiu venis al ni en la Infaneto de Betlehemo. Tiu ĉi nov-naskita Jesuo volas pere de nia helpo de "laborantoj kaj laborantinoj de Sankta Spirito" interamikigi la naciojn kaj homojn inter si reciproke kaj ĉiujn kun Dio. Plifortigon de sano de la animo kaj de la korpo, kaj ĉiuspecan helpon de Dio! Benas vin +Karel - episkopo de Hradec Králové. VENU, SPIRITO DE LA AMO KAJ LA PACO! Preĝo de Sankta Patro Johano Paŭlo la II-a okaze de la dua prepara jaro por la Granda Jubileo de la Jaro 2000 Venu, Spirito de la Amo kaj la Paco! Sankta Spirito, Vi, dolĉa gasto de la koroj, malkovru al ni la profundan sencon de la Granda Jubileo, donu al ni kapablon ĝin soleni kun kredo, en espero, kiu ne trompas, en amo, kiu ne atendas la repagon. Spirito de la vero, Vi esploras Dian senfundecon, memorojn kaj profetaĵojn de la Eklezio, gvidu la homaron al ekkono, ke Jesuo el Nazareto estas Sinjoro de la gloro, Savinto de la mondo kaj plenigo de la historio. Venu, Spirito de la Amo kaj la Paco! Spirito-Kreinto, mistera kreinto de la Regno, gvidu vian Eklezion per potenco de viaj sanktaj donacoj, por ke ĝi kuraĝe transpaŝu sojlon de la nova jarmilo kaj al venontaj generacioj ĝi alportu lumon de la Vorto, kiu donas savon. Spirito de la sankteco, la Dia blovado, kiu movigas la universon, venu kaj renovigu aspekton de la Tero, ĉe la kristanoj veku sopiron pri plena unueco, por ke ili estu en la mondo penetrema signo kaj ilo de intima kuniĝo kun Dio kaj de unueco de la tuta homa gento. Venu, Spirito de la Amo kaj la Paco! Spirito de la komunumo, animo kaj apogo de la Eklezio, donu, ke la riĉeco de la karismoj kaj servoj kontribuu al unueco de la Krista Korpo, donu, ke laikoj, religiuloj kaj sacerdotoj kunlaboru konstruante unusolan Regnon de Dio. Spirito de la konsolo, neelĉerpebla fonto de la ĝojo kaj paco, veku solidarecon kun tiuj, kiuj estas en mizer-stato, donu al malsanuloj necesan fortigon, enverŝu al suferegantoj esperon kaj fidon, vivigu en ĉiuj klopodon pri pli bona estonteco. Venu, Spirito de la Amo kaj la Paco! Spirito de la saĝeco, Vi tuŝas mensojn kaj korojn. Celigu vojojn de scienco kaj tekniko al servo de la vivo, justeco kaj paco. Fekundigu dialogon kun anoj de aliaj konfesioj, donu, ke diversaj kulturoj sin malfermu por valoroj de la Evangelio. Spirito de la vivo, pere de Vi la Vorto fariĝis korpo en sino de la Virgulino, virino de la kvieto kaj aŭskultado, igu nin percepteblaj por inspiroj de via amo kaj pretaj ĉiam akceptadi signojn de la tempoj, kiujn vi starigas sur la vojojn de la historio. Venu, Spirito de la Amo kaj la Paco! Al Vi, Spirito de la Amo, kun ĉiopova Patro kaj ununaskita Filo, estu laŭdo, honoro kaj gloro eterne. Amen.
PETO AL SANKTA SPIRITO
KARDlNALO MILOSLAV VLK EN RIMINI Renkontiĝo por la amikeco inter la popoloj Personan sperton kun Dio en propra vivo enhavis prelego de Kardinalo Miloslav Vlk, Ĉefepiskopo de Prago. Partoprenintoj de la mitingo "Por la amikeco inter la popoloj" aŭskultis ĝin la 25-an de aŭgusto 1997 en itala ĉemara urbo Rimini. "Renkontiĝo por la amikeco inter la popoloj" estas kultura asocio kun ĉefa sidejo en Rimini; ĝi ekzistas ekde la jaro1986. En la urbo okazadas ĉiujare unusemajna renkontiĝo, dum kiu oni pritraktas aktualajn demandojn de la vivo, de nuntempa societo. La asocio klopodas proponi helpon kun respondo al ardaj (aktualaj) demandoj surbaze de kristana mesaĝo kaj du mil jarojn daŭranta sperto de la Eklezio sur la tero. Ĝi ekestis en la jaro 1986, per la dekreto de la itala landa prezidento, oficiale aprobita kiel asocio. Dum pasintaj jaroj akceptis inviton partoprenis la renkontiĝon - diversaj aŭtoritatuloj de politika kaj eklezia vivoj, ekz. Kardinalo Joseph Ratzinger el Romo, Dalai Lama, Helmuth Kohl, Lech Walęsa, Boutros-Ghali, Patrino Tereza el Kalkuto, kaj pluaj reprezentantoj de la scienco, kulturo kaj la sporto. Krom Kardinalo Vlk partoprenis la renkontiĝon en Rimini ankaŭ itala ministro de eksterlandaj aferoj Lamberto Dini, ŝtata sekretario por eksterlandaj aferoj de la Respubliko San-Marino Gabriele Gatti, Ĉefepiskopo el Sarajevo Kardinalo Vinko Puljiĉ, rabeno el Jerusalemo David Rossen, profesoroj el universitatoj en Ĉikago kaj Vaŝingtono, direktoro de la Oficejo por interreligiaj studoj de Israelo. El ĉeĥaj partoprenintoj prelegis ankaŭ docento por spirituala teologio en Gregoriana Universitato en Romo sac. Tomáš Špidlík. Li ekmeditis pri la demando de vero en la vivo de rusa societo. Jitka Skalická Kardinalo Miloslav Vlk kaj profesoro Tomáš Halík transprenis premion de Masaryk Akademio de Arto en Prago. Premion por arta kaj kultura agado liveris al Ĉefepiskopo de Prago Kardinalo Miloslav Vlk kaj al profesoro Tomáš Halík, prezidanto de la Ĉeĥa Kristana Akademio, Masaryk-Akademio de Arto. Ili transprenis ĝin la 24-an de septembro 1997 en Prago. La premion oni liveras:
Jitka Skalická Estas datrevenoj, pri kiuj ni ĉiuj scias kaj pri kiuj oni vaste informas, ekzemple miljara jubileo de sankta Adalberto, kiun ni pasintjare solenis. Sed estas ankaŭ tiuj, kiuj restas iomete en la ombro de la unuaj. Bonvolu kun mi rememori, ke la 14-an de pasintjara julio pasis jam 780 jaroj de post martira morto kaj la 14-an de pasintjara septembro pasis cent jaroj de post beatproklamo de beatulo Hroznata. Kion oni scias pri li? Hroznata, la ĉeĥa nobelo, naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 1160. Jam dum naskiĝo, en infanaĝo kaj verdire dum la tuta vivo li ĝŭis oftan protekton de Dio je propeto de la Virgulino Maria. Profundan kristanan edukiĝon kaj klerigon li ricevis en la familio, kies kristana tradicio aliĝas ĝis sankta Ludmilo je komenco de la ĉeĥa historio. Ankaŭ kiel junulo, dum sia pli longa restado en pola urbo Krakovo ĉe sia fratino Vojslava, li estis ne nur sin preparanta al vivovojo de kortegano-diplomato, soldato, ĉiuflanka mastro, sed edifita per pieco honore al Maria kaj la tiea estimo al martiro sankta Stanislavo, li fariĝis personeco preparita ĉiam serĉi kaj plenumi Diajn intencojn. Tial ne konfuzos lin malsukcesoj kaj rompos lin nek vivbatoj. Lia familia feliĉo abrupte finiĝas per morto de la edzino kaj fileto. Li do anstataŭ surtera starigas spiritan testamenton, kiam li en la jaro 1193 fondas monaĥejon en Teplá (Ĉeĥio). Li promesas viziton de la sanktaj lokoj kaj partoprenon en krucaj militiroj. Kiam ĉi tiun voton ne eblas plenumi, li, kuraĝigita de la Papo interŝanĝe fondas monaĥinejon por religiulinoj en Chotěšov apud Plzeň en okcidenta Bohemio. Kaj fine, kiam li fordonis por la plej bonaj celoj ĉiun sian havaĵon, dum sia lasta vizito de Romo, li mallaikiĝas kaj plene fordonas sin al Dio kiel religiulo. De la Papo Inocenc la III-a mem li estas enregistrita al premonstrata ordeno kaj vestita per blanka ordena robo. Sed eĉ tiam li ne vivas nur por sia pieco aŭ komforto, sed li plene imitas Kriston. Tie, kie li antaŭe estis suvereno kaj estro, li fariĝas servisto, monaĥeja fratulo. Tie, kie li antaŭe ĉion saĝe administris, li trovas kaj travivas nekomprenon kaj sensentecon. Li retiriĝas en malpublikejon, por ke li povu denove vokita humile servi plu. Tamen li antaŭsentas, ke li sekvos Kriston ankaŭ per martira morto. Dum plenumado de siaj devoj de la monaĥeja mastro li estas per tiamaj, oni povas diri teroristoj kaptita, turmentita, arestita, kaj ĉar li ne volas rompi siajn votojn, li mortas en turo de malsato la 14-an de julio 1217. Vivo de beatulo Hroznata estis plenigita per senfina amo al Dio kaj proksimulo kaj famiĝis per martira morto. Li vekadis respekton kaj dum jarcentoj li edifis multajn, tiel ke Eklezio proklamis lin beatulo la 14-an de septembro 1898 kaj markis lin martiro por la justeco. Beatulo Hroznata ja per sia maltimo kaj kavalireco alparolas gejunulojn, serĉantajn nefalsajn idealojn. Por geedzoj kaj gepatroj li estas modelo. Lia amo kaj plenrespekta amikeco al la Papo estas por ni modelo en nuntempa malordo kaj neunueco kaj instigo, ke ĉiu donu siajn fortojn al servoj de la Eklezio. Lia noblaanimeco rilate Dion instruas nin, kie estas ĝustaj valoroj ankaŭ por ni. Beatulo Hroznata, en sia tempo klerulo de eŭropa formato kaj perspektivo, per siaj kristanaj sintenoj servis al tiama ŝtato. Li instigas do ankaŭ nin, ke ni transformu vivon en nia patrujo, por ke Dio "lasu perei nek nin nek estontojn"! Per fondo de la monaĥejo beatulo Hroznata donis al la nacio netakseblan donacon de la spirita kaj kultura heredaĵoj, kiu nuntempe je lia propeto leviĝas denove por superi postsekvojn kaj damaĝojn de la malpieco. Kaj fine beatulo Hroznata per sia sentimeco en nejusta suferado kaj perforto estas modelo kaj protektanto de ĉiuj maljuste persekutataj kaj arestataj. Ni konfidu al beatulo Hroznata niajn malfacilojn personajn, familiajn kaj publikajn, por ke li per sia propeto ĉe Dio, en kies gloro li vivas, helpadu al ni. Kaj ni mem kun la tuta nacio kaj kun la Eklezio petu, ke Dio pere de beatulo Hroznata montru la potencon de sia amo, por ke li baldaŭ estu kanonizita kaj ke tiel plimultiĝu beno de la kredo en nia nacio. Ni preĝu: Dio, nia Kreinto, Vi donis al ni vian Filon Jesuon Kriston, por ke Li nin instruu, kiel Vin ekkoni kaj ami. Vi donadis vian Sanktan Spiriton al beata Hroznata, por ke li komprenu kaj plene akceptu Evangelion kaj tiel sekvu malriĉan kaj paciencan Kriston en ĝojiga servo al proksimuloj en via Eklezio. Li, fortigata per via graco, restis al Vi iidela en malfacilaĵoj de la vivo kaj glorigis Vin per martira morto por justeco. Donu al ni partoprenon en lia gloro, kiun li havas en la ĉielo apud Vi, kaj elaŭdu nian insistan petegon, ke la komuneco de la kredantoj sur la tero baldaŭ ĝoju pro lia kanonizo. Gloro al la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito. Kiel estis en la komenco kaj nun kaj ĉiam kaj en ĉiuj jarcentoj. Amen. Maria, Patrino de la Savinto kaj Reĝino de ĉiuj sanktuloj, elpetu al ni novajn sacerdotojn kaj religiulojn kaj kristanajn familiojn. Beata Hroznata, propetu por ni! (Laŭ teksto kun eklezia aprobo preparis Jindřich Tomíšek). ĈU BEATULO HROZNATA ESTOS KANONIZOTA? Dum Jardeko de la Spirita Renovigo de la Nacio estis kanonizitaj beatulinoj Anežka (Agneso), Zdislava kaj beatulo Johano Sarkander. Tiun ĉi honorigon ne ricevis nur beatulo Hroznata. Oni envicigis lin inter naciajn patronojn, kiuj protektis unuopajn jarojn de la Jardeko. Kial? Totalisma sistemo ne povis lin akcepti precipe pro la klasa vidpunkto. Laŭdevene li estis riĉulo kun granda havaĵo. Kvankam li fordonacis ĉion kaj poste nenion posedis, sed li fordonacis sian havaĵon al "neĝusta" loko, do al la Eklezio. Premonstrata ordeno nek forkonsumis nek diboĉperdis ĝin, sed uzis ĝin por utilo de preĝejoj, lernejoj kaj hospitaloj. Unualoke oni pere de ĝi prizorgis spiritan bonfaron de la zorgatoj, sed ankaŭ bonfaron materian - instruante intensan terkulturadon kaj disvastigante edukitecon. En la jaro 1967 pasis 750 jaroj de post martira morto de Hroznata. Tiun ĉi datrevenon oni eĉ ne povis dece festi kaj glorigi. Relikvoj de la beatulo tiam troviĝis en dekana preĝejo en Teplá. Kiam oni en la jaro 1993 solenis 800 jarojn de monaĥejo en Teplá, ili estis reportitaj al abata preĝejo. La 14-an de septembro 1997 pasis 100 jaroj de post la momento, kiam la Papo Leono XIII-a beatproklamis Hroznata-n. Samjare oni rememoris alian datrevenon, 800 jarojn de post skribo de la testamento, per kiu Hroznata donacis sian havaĵon al monaĥejo Teplá. Post kvar jaroj pasos 800 jaroj de post fondigo de la virina monaĥejo en Chotěšov, ankaŭ fondita de Hroznata. La beatulo Hroznata estis proklamita patrono de la diocezo Plzeň. Lasttempe alvenis al monaĥejo Teplá kelkaj leteroj anoncantaj elaŭdon de la preĝpetoj pro lia propeto. Temas ekzemple pri naskiĝo de la sana ido, dum kuracistoj prognozis malsanan, resanigo de la grave malsana sportisto, savo de la disfalanta geedzeco k.t.p. Oni vidas, ke la beatulo Hroznata per siaj propetoj helpas. Ni preĝu kaj petu Dion, ke oni kanonizu lin. (Laŭ teksto de P. Pius Josef Peterka OPraem. esperantigis Jindřich Tomíšek). ŜANĜOJ EN LITOVIA EKLEZIA PROVINCO Jen baldaŭ datrevenos kvar jaroj post vizito de Sankta Patro Johano Paŭlo la II-a en nia lando, kiu okazis unuan fojon dum sescent jaroj post bapto de Litovio. Dum sia vizito la Sankta Patro vizitis kvar la plej famajn lokojn: urbojn Vilnius kaj Kaunas, poste mondfaman Krucmonton kaj historie faman urbeton Ŝiluva, kiu jam estis priskribita sur la paĝoj de D.B. La plej gravan impreson ĉe la Papo faris Krucmonto, kiu situas dekkelkajn km for de urbo Ŝiauliai (Ŝjeulej). Kaj jen en fino de majo aperis grava sciigo, ke laŭ ordono de la Papo estas fondita nova diocezo en menciita urbo. Krucmonto estis preskaŭ la plej malproksima loko de Kaŭnasa diocezo, al kiu ĝi apartenis, tio ne povis aktive influi por ĝia reklamo. Por nova diocezo estas konsekrita nova episkopo, estinta rektoro de Kaunasa interdioceza porpastra seminario sac. Eugenius Bartulis. Nuntempe en Litovio ekzistas du ĉefdiocezoj kaj tri diocezoj. Samtempe estis konsekritaj aliaj du helpepiskopoj, por Vilniusa ĉefdiocezo D-ro Jonas Boruta kaj por Kaŭnasa ĉefdiocezo Rimantas Norvila, kiu eĉ ne havas 40 jarojn. Li estas la plej juna episkopo en Litovio. Litovio nuntempe havas entute 13 episkopojn. Onidire estas planata fondo de ankoraŭ du diocezoj. La tempo montros realecon de tiuj onidiroj. Dio benu novajn paŝtistojn! (Por DIO BENU skribis Vladislavas Viršila, Litovio). KATOLIKA EKLEZIO EN ĈEĤA RESPUBLIKO AKTIVAS Laŭ statistikaj fontoj en Ĉeĥa Respubliko en la jaro 1991 sin anoncis al Katolika Eeklezio 4,096.000 homoj, tio estas eĉ ne duono de la loĝantaro. En dimanĉaj Sanktaj Mesoj partoprenis 440 mil homoj (laŭ statistiko el la jaro 1996) kaj laŭ pasintjara statistiko animzorgas 1680 katolikaj sacerdotoj, la nombro tute nesufiĉa, ĉar ekzemple en tuta diocezo Plzeň animzorgas nur 88 sacerdotoj. De post revolucio en 1989 grave pliboniĝis situacio de ordenoj kaj kongregacioj. Laŭ statistiko el la 1-a de januaro 1995 aktivas en Ĉeĥa Respubliko 30 viraj ordenoj kaj kongregacioj kun totala nombro 965 anoj, al kiuj apartenas 91 domoj. La plej nombraj estas: 1. Salezianoj
210 Laŭ samdata statistiko aktivas en Ĉeĥa Respubliko 49 virinaj ordenoj kaj kongregacioj kun 2238 anoj, kiuj posedas 168 domojn. La plej nombraj estas: 1.
Boromeaninoj 293 Tio ĉi estas skiza raporto pri tio, kia estas stato de la kredantoj, sacerdotoj, ordenaj pastroj, fratoj kaj fratulinoj. en nia patrujo. Pripensu ĉiu el vi, kia estas stato en via lando, ĉu ĝi estas pli favora ol en Ĉeĥa Respubliko aŭ ne kaj tiel preĝu kun ni: Sinjoro Jesuo Kristo, Dio de sankteco, donu al via Eklezio multajn kaj sanktajn sacerdotojn. Ili nur vivu por Vi, mortaj por la mondo kaj por si mem, serĉantaj nenion alian, ol la savon de la animoj kaj vian gloron. Maria, Patrino de la Savinto kaj Reĝino de ĉiuj sanktuloj, elpetu al ni novajn sacerdotojn kaj religiulojn! Ni preĝu kune: Patro nia, kiu estas en la ĉielo, sanktigata estu via nomo, venu via regno, fariĝu via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero. Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonaŝ al niaj ŝuldantoj. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono. Amen. Saluton, Maria, gracoplena, la Sinjoro estas kun Vi. Benata Vi estas inter la virinoj kaj benata estas la frukto de via sino, Jesuo. Sankta Maria, Dipatrino, preĝu por ni pekuloj nun kaj en la horo de nia morto. Amen. (Laŭ oficialaj informoj kompilis Jindřich Tomíšek). En la tagoj de la 3-a ĝis la 6-a de marto okazos antaŭprintempa renkontiĝo de la junularo (IKUEJ) en urbo Pardubice. Sukcesojn kaj Diajn benojn al ĉiuj aktivadoj de IKUEJ! La 17-a IKUE-Tendaro okazos de la 18-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 1998 en Sebranice, Ĉehio. Kore estas invitataj ĉiuj, kiuj deziras travivi belegajn tagojn en kristana medio en la bela Dia naturo. Venu kaj ĝuu fratecan etosan en IKUE-Tendaro! EN ČESKÉ BUDĚJOVICE IKUE AKTIVAS Niaj IKUE-anoj en sudbohemia urbo České Budějovice sukcese propagandas katolikan E-movadon. En katedralo de sankta Nikolao kaj same en aliaj preĝejoj oni povas legi informojn pri nia agado sur konataj verdaj afiŝetoj, eĉ pri skribaj kursoj de Esperanto. Kelkaj gefratoj jam tre entuziasmiĝis pri la aferoj kaj lernas la internacian lingvon. Estrarano de IKUE Jan Kalný publike prelegis pri personaj impresoj el du gravaj eventoj okazintaj en la jaro 1997. En aŭstria urbo Graz li ĉeestis kiel ano de internacia grupo de esperantistoj Duan Eŭropan Ekumenan Kunvenon, kies devizo estis: "Repaciĝo - Dia dono kaj fonto de nova vivo". Poste li rakontis pri neforgeseblaj travivaĵoj dum la jubilea 50-a Kongreso de IKUE en Romo kaj Rimini. Frato Ladislav Mlejnek aranĝis interesan programon en klubejo de Dioceza Karitata Domo kun temo: "Ĉu eblas transvivi sian propran aborton?" Li rememoris konferencon de kristana organizaĵo por ŝirmo de la homa vivo kunvenintan en kanada ĉefurbo Otavo antaŭ kvin jaroj, al kiu oni lin invitis. Li projekciis video-programon pri tiu neordinara evento, kiam li parolis esperantlingve antaŭ pli ol mil ĉeestantoj pri sia propra vivo plena de grandaj Diaj donacoj. La vespero finiĝis per amika babilado pri valoro de homa naskiĝo. Ambaŭ jenaj agoj estis sukcesaj ne nur pro valora enhavo, sed ankaŭ pro ekscio de neesperantistoj pri noblaj streboj de ni, IKUE-anoj, pri disvastigado de kristana kredo kaj vera frateco kaj interkompreno pere de la internacia lingvo. Nun la redakcio de DIO BENU demandas vin: Ĉu ankaŭ vi faras ion por diskonigado de ideoj kaj aktivadoj de IKUE? Inĝ. Jan Kalný Koran dankon al ĉiuj, kiuj sendis kontribuaĵojn por aperigi ilin en Dio Benu. Se ili ĝis nun ne aperis, ili aperos en konvena tempo en iu el venontaj n-roj de DIO BENU kondiĉe, ke ili dume ne aperis en alia E-gazeto. Koregan antaŭdankon por ĉiuj sendotaj kontribuaĵoj por la enhavo de Dio Benu (se eble kun fotaĵoj aŭ bildetoj) kaj ankaŭ por mon-kontribuaĵoj ebligontaj pluan eldonadon de nia gazeto.
LA VIVOJ KAJ MARTIRAJ MORTOJ DE SANKTA VENCESLAO (Kristiano) (J. Pekař, trad. V. Rajlich) KVARA ĈAPITRO La servistino de Kristo Ludmila foriginte sin for de okuloj de perfiduloj, kiel ni jam duondiris, en la sama kasteleto, en kiun ŝi rifuĝis, estas persekutata de kontraŭuloj . La nomita dukino irigis nome certajn siajn magnatojn Tunnaon kaj Gommonon, filojn de malvirteco, kun forta bando en Tetín-on, por ke ili pereigu ŝian bopatrinon. Sed la servistino de Kristo, antaŭscianta estontaĵojn, vokis al si jam menciitan sian sacerdoton Paŭlon kaj petis lin, ke li celebru Sanktan Meson. Kaj elverŝinte afablege sian konfeson antaŭ vizaĝo de la Esploranto de koroj kaj jam konanta bonfarojn de la Plej Alta, kiujn ŝi ricevos, ŝi ĉia kirasis sin per armiloj de la fido kaj surgenue preĝante ŝi direktis petojn al Dio, ke Li bonvolu akcepti en paco ŝian spiriton, kiun Li mem estis kreinta. Kiam la Sankta Meso estis fincelebrita, fortiginte sin por ĉiestado per Korpo kaj Sango de Sinjoro ŝi komencis kanti psalmojn kun nefatigebla menso. Poste antaŭvespere jam nomitaj krueluloj invadis ŝian domon, elpuŝis pordofoston, starigis ekstere restintajn kunulojn, armitajn per lancoj kaj ŝildoj kaj la ĉefmurdistoj Tunna kaj Gommon mem kunpreninte iom da malmultaj uloj enfalegis en la ĉambron, en kiu la servistino de Dio ripozis, kun sovaĝa kriego elpuŝinte pordon. Beata Ludmila diras al ili per humila voĉo: „Vidu, kia subita furiozo vin skuegas? Ĉu vi ne hontas kaj nek memoras, kiel mi vin edukadis kiel miajn filojn kaj pridonacis per oro, arĝento kaj brila vestaro? Sed diru, mi petas, se estas ĉe vi ia mia malvirtaĵo." Malgraŭ tio la furiozuloj pli malmoligitaj ol ŝtonegoj, ne aŭskultontaj ŝin kaj sin neĝenantaj propramane ŝin atakis, ellitigis kaj surterigis ŝin: Do ŝi diris al ili: „Lasu min iomete preĝi." Kiam ili al ŝi tion permesis, ŝi etendis manojn kaj preĝis al Sinjoro. Poste ŝi diris: „Se vi alvenis pereigi min, senkapigu min per glavo," sopiranta laŭ ekzemplo de la martiroj per sang-elverŝo liveri ateston pri Kristo kaj deziranta kun ili por ĉiam akcepti martiran palmon, kiun ŝi ankaŭ, ni ne dubas, meritis, ĉar pruvas tion Sankta Skribo: „Se justulo estus trafita per ia ajn morto, lia animo estos en refreŝigejo." Do la kruelaj ekzekutistoj malatentaj ŝiajn petojn kaj vortojn surgorĝiginte al ŝi ŝnuron senigis ŝin per sufoko je la surtera vivo, ke ŝi vivu ĝis eterne kun tiu, kiun ŝi ĉiam estis amanta, kun Jesuo Kristo, nia Sinjoro... Nun suferis martiron feliĉa kaj al Dio sindona servistino de Kristo Ludmila la sepan tagon sabate la 15-an de septembro je la unua nokta vigilio. Tiam ŝiaj ĉiuj klerikoj kaj ĉiuj geservistoj, kiam la paŝtistino estis mortigita, diskuris ĉirkaŭflanken kaj diversloke rifuĝis, kaŝis sin en kaŝejoj por savi surteran vivon. Poste, kiam la fikruelaj ekzekutistoj foriris, ili kunkuris kun granda timo kaj plorego por partopreni funebran ceremonion kaj ĉion, kion oni rigardis konvena por ŝia entombigo, plej respektplene efektiviginte ili konfidis ŝiajn sanktegajn restaĵojn al tero. Tiam sangavidaj ekzekutistoj forpreninte, kion oni povis forrabi, revenis al sia estrino alportantaj ĝojplenan sciigon pri murdo de la senkulpulino opiniantaj, ke ili estas poreterne pliriĉigitaj kaj por eterne vivontaj, kvankam monstra kaj neestingebla turmento de infera fajro atendis ilin baldaŭ. Post tio ŝi, perfida estrino de perfiduloj uzurpinte ĉiun posedaĵon de sia bopatrino ekkomencis estri kun nomitaj tiranoj pridonacinte ilin kaj iliajn parencojn kaj servistaron per la plej bona ora kaj arĝenta aĵaro eĉ per valora kaj ege multekosta vestaĵo senmezure. Tiel ili estris en la tuta ĉeĥa lando kiel grandpotencaj dukoj, sed ne el Dio. Kiam ili tiel lukse vivis kaj senmezure ĝojis kaj gajis, neatendite justa puno de Dia venĝo alpaŝegis sur sendiulojn, kiuj estis netimegintaj fifari tian kruelan krimon kaj ataki per siaj plej malĉastaj manoj la plej gloran servistinon de Dio sen kialo. Ĉar instigitaj per sia patro, princo de malpacigoj, diablo ili ekmalestimis ĉiujn siajn samtempulojn kaj samaĝulojn. El tio estiĝis malkonsento kaj grandega malamo inter nomitaj magnatoj Tunna kaj Gommon kaj ilia estrino, ĝis kiam ĉiuj pensado kaj parolado de la sinjorino turniĝis tage kaj nokte ĉirkau la ebleco, kiel ilin pereigi. Kiam tion observis nomita tirano Tunna, ekatakita per terura timo kurellandiĝis kun ĉiu parencaro kaj malamata per ĉiuj li ĉirkaŭvagis ien kaj tien kiel vaganto kaj elpelito kaj neniu el lia familiaro havis aliron en sian hejmon. Kiam poste Gommon kun sia frato serĉis per fuĝo kaŝejon, li estis kaptita kaj kondamnita je mortpuno kaj tiel li kun la frato malgajnis vivon estantan eĉ estontan: Kaj kiam ilia sinjorino vidis, ke ili fuĝas, furiozo de ŝia venenoplena koro elverŝiĝis sur iliajn idojn kaj ekzekutis ĉiujn de la plej aĝa ĝis la plej juna dum unusola tago kaj per unusola verdikto. Tio ankaŭ montriĝis la unua signo de sankteco de beata Ludmila, ke neniu el ŝiaj murdistoj restis vivanta per gvidado de Dia Providenco. Aliaj forlasinte siajn loĝejojn kaj diskurinte en diversajn lokojn malestimataj de ĉiuj kaj traftaj per Dia venĝo elspiris siajn animojn, iliaj infanoj estis forigitaj desur la mondo per sendia morto kaj multego da ili estis senkapigita per glavo. Tiel plenumiĝis la vorto de l' Sinjoro, kiun oni legas en Evangelio: „Ĉiuj, kiuj uzas glavon, per glavo pereos." Dum la samaj tagoj ĉe la tombo de la beatega kaj ofte nomita, virta sinjorino kaj martirino Ludmila evidentiĝis glorplenaj meritoj de ŝiaj virtoj per agado de Dia graco. El ŝia kripto eliris tiel mistera kaj ŝatindega aromo, ke ĝi superis bonodorojn de ĉiuj grandvaloraj spicoj kaj floroj; nemalmultaj homoj vidis trifoje eĉ kvarfoje kandelojn kaj lucernojn flagrantajn per Dia lumo en rnalklara nokto kaj tio ĉio ne restis sekretigita al sinjorino, t.e. al ŝia murdistino. Eksciinte tion ŝi estis kunpremita per granda malkuraĝo kaj ne sciis konsilon por si kion komenci. Fine ŝi ekpensis denove venenoplenan intencon kaj irigis siajn servistojn en kastelon Tetín, kie virta korpo entombigita kuŝis, ordonante, ke oni konstruu super la tombo de beata Ludmila domon en la maniero de preĝejo kaj ŝi diřmis al ĝi la titolon je honoro de sankta Miĥaelo ĉefanĝelo, por ke, se tie montriĝos ankoraŭ ia signo, ne al meritoj de la beata martirino, sed de la sanktuloj, kies relikvoj tie estu konservataj, estu imputata. Kiam ĉio estis efektivigita, ĉiujn enirantojn en la bazilikon tia timego konsternis, ke ili neniel ol kun la plej granda estimo ekkuraĝiĝis eniri tien kaj sur tia loko okazis brilaj kaj eminentaj mirakloj. KVINA ĈAPITRO Dum ĉi tio fariĝis, beata Venceslao, iam el la volo de Kristo elektita princo, elkreskis el knabaj jaroj, brilis per floro de ĉarma fraŭleco kaj ĉion, kio estis al li instruliverita per instruisto de skribo, profunde en sia memoro konsiderante, estante ardmensa, klopodis realigi ĉion, kion li aŭde ekrimarkis. Tial lia malfideliĝinta patrino kun iuj samopiniantaj filoj de Belialo enviante al li liajn farojn kaj sanktegajn penojn interkonsentis kaj diris: „Kion ni ekkomencos kaj kien ni turnos nin? Nia princo, kiun ni surtronigis, permesinte sian kredantiĝon al pastroj kaj fariĝinte preskaŭ monaĥo ne lasas nin paŝi sur kruda kaj kutima vojo de niaj malvirtoj. Kaj se li tion faras knab- aŭ fraŭl-aĝa, kion nur li faros sendube, kiam li viriĝos aŭ maljuniĝos?" Depost ĉi tiu tago ili ekinsistis lin tre impertinente akre admonavertante lin kaj farante al li multe da maljustaĵoj. Sed tion ĉion suferis la dioama viro kun nefleksebla menso forpuŝante tion per armiloj de kredo kaj firmigante sin per ŝildo de pacemo. Kaj ankaŭ atakante kun ĉiamaj intrigoj liajn klerikojn kaj iujn ordenanojn, kies instruo lin servis nutraĵo, la sendiuloj aĉintencis pereigi ilin kaj timegigis ilin per kruelegaj minacoj, ke neniu el ili povis atingi lin. Sed li tion ĉion konscianta kun viroj al si fidelaj malpublike traktis tra la malantaŭa pordeto kaj post sunmalleviĝo venigis iun el ili sekrete kaj nokte lernis ĉion, kio lin utilus, kaj kiam tagiĝis, li forlasis instruiston aŭ klerikon al si karan. Sian libreton li portadis subveste kaŝitan kaj kie ajn li trovis kvietan lokon, diligente li en ĝi legadis kaj kun ena ĝemploro li bedaŭris korobstiniĝon de sia popolo kaj ĝiajn blindecon kaj nekredon. Laste plifortigita per Dio zoninte sin per braveco li kunvenigis sian patrinon kaj ĉiujn magnatojn kaj vortatakis ilin kiel jesatestas Libro de la Saĝeco: Vortoj de la Saĝuloj kiel dornoj kaj najloj profunde eilbatitaj (Pred. XIL 11). Sed la beata Venceslao diris: „Kial, filoj de krimuloj kaj mensogema idaro, vi detenis min, ke mi ellernu la leĝon de nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj obeu liajn ordonojn? Se vi malemas servi Kriston, kial vi almenaŭ ne lasas la aliajn? Se mi ĝis nun estis h subigata sub via zorgo, de nun mi ĝin rifuzas kaj volas servi el sincera koro al Dio Ĉiopova." Pro tia afero kaj diversaj aliaj komenciĝis pli poste grandega malkonkordo inter magnatoj, kiuj anigis sin al la piema princo, kaj la aliaj, kiuj favoris malnoblan anaron de la sendia sinjorino. Kaj dupartiĝis la konsilantaro kaj magnataro de la lando kaj dornaro de malpaco inter ili kreskis ĝis sangelverŝado. Sed la partio de la justuloj, kvankam malgrandeta tamen superis kiel ĉiam la potencan partion de malnobluloj . Ĉar ĉiam rememorigita Venceslao zorgante pri tio, ke paco estu restarigita, ekintencis el inspiro de Sankta Spirito elpeli el la patrujo sian patrinon, kiu estis kialo de ĉiuspeca malpravaĵo, por ke per ŝia elpelo kaj per elpelo de ĉiuj ŝiaj partianoj, viroj senreligiaj estu pacigitaj reciprokaj furiozaj malkonkordoj kaj paco de Kristo potenciĝu, ke ĉiu havante unusolan sinjoron ellernu veran instruon de Kristo plej perfekte kaj kiam estus farita ĉio, kio estis vidata necesa por landa paco, kaj forpelitaj kaj ekziligitaj la filoj de malkonsento kaj paco fortigita, ke li ree venigu la patrinon kun honoro hejmen. Kaj tion ĉion li plenumis per faroj kun helpo de Dio Kreanto, ĉar li forpelis la patrinon el la monarkio kun la plej granda malhonoro, per kio Dio ĉiopova ŝin rekompencis per inda venĝo pro elverŝita sango de senkulpa beata Ludmila, kiun ŝi estis mortiginta sen kialo. Sed ĉar li estis plena de ĉasta timo, kiu daŭras eterne, memorante ordonojn Diajn, per kiuj estas al ni ordonate honori gepatrojn, ree post iom da tempo revenigis ŝin en la patrujon; sed ŝi restis ĝismorte senigita je estinta estrado. Sed kiel tio ĉio fariĝis, tion preterlasante, ĉar tio longe forkondukus, ni en komencita pluen progresu. Poste ŝi travivis multajn spitaĵojn, ŝi eĉ ĝisatendis mortigon de sia filo per sia pli juna naskito. Ekmemorinte poste sian avinon, kiel sankta ŝi estis en ĉi tiu vivo kaj kiel grandajn meritojn de gloro ŝi konkeris por si ĉe la Ĉiopova, beata Venceslao per fluo da larmoj surverŝita eniris en sanktecan konsilantaron kun pastroj kaj piemaj viroj kaj irigis ilin en la nomitan kastelon Tetín ordonante al ili, ke ili laŭeble ostojn aŭ polvon de putrinta korpo per digna transporto alveturigu al li. Sed li mem estis konfirmita per vizio de Sankta Spirito kaj konfidis tion al iom da intimaj amikoj, ke nomitaj senditoj ekvidos tie per efiko de Dia bonvolemo iajn signojn. La viroj, kiuj estis senditaj, plenumante ordonojn de sia sinjoro, enpaŝis en la bazilikon, forfosis la teron kaj malkovrinte la kripton ili trovis la platon, per kiu estis la respektindaj relikvoj kovritaj, parte putrintan, do ili timis levi ĝin opiniante, ke se la ligno estas putrinta, tiom pli tio, kio estas kaŝita sub ĝi, kaj ili volis kun la plej granda prudenteco ree fermi la kripton. Sed iliajn intencojn oponis unu el ili, la pastro Paŭlo - kiun ankaŭ mi menciis pli frue, kiu dum ŝia surtera vivrestado estis kunligita kun ŝi per amikeco kaj ĉiam de ŝi subtenata en ĉiu servo, dirante: „Nenio fariĝos, se ni trovos nur polvon de la putrinta korpo, se ni kunprenos ĝin laŭ la ordonoj de la princo." Kaj ekopiniinte ĝin prava, la aliaj unuanime malfirmigis la platon. Levita ĝi rompiĝis, ke tiu Paŭlo falis kun argilo sur la kuŝantan korpon. Saltstariĝinte kaj rapide manforfosinte argilon li trovis kun la kunuloj la sanktan korpon, savitan de ĉiu difektiĝo sole nur, ke ŝia vizaĝo, kiel mi menciis, estis kovrita de polvo, kiu sur ĝin estis falinta dum rompiĝo de la levata kovrilplato. Senfine pro tio ekĝojegintaj ili esprimadis senlimajn dankojn al Ĉiopovulo, levis ŝiajn relikvojn el tero, envindis en multekostajn tolojn, kiel decis, lokigis antaŭ altaro elverŝante senmezurajn laŭdojn kaj dankojn al Dia bonvolemo. Kaj konvene ĉion solene plenuminte, ili kuŝigis ŝin sur portilon, kiun ili alliginte surdorsigis sur du ĉevalojn kaj la saman nokton ĝis la ĉefkastelo nomata Prago ili rapidas persiste. Do trovita estis la korpo de la feliĉa kaj al Dio sindona servistino Ludmila merkrede la 19-an de oktobro je la 12-a horo kaj Pragon oni enportis ĝin la trian tagon vendrede la 21-an de la sama monato kun granda plezuro, dum kiu ĉiuj intergratulis kaj laŭdis Kriston. Nome tiuj, kiuj ŝin alportis, antaŭ enpaŝo en la kastelon sendis al la princo sciigantojn pri bona novaĵo. Ili alveninte aŭdis, ke li enlitiĝis por dormi, do ili vekis lin kun plezuro kaj sciigis al li la ĝojigan novaĵon, ke , per graco de Dio ĉiopova oni trovis la korpon de la glora sinjorino, de lia avino nedifektita. Li tuj ellitiĝinte kaj kun granda vigleco rapidirante en la preĝejon esprimis senlimajn dankojn al Sinjoro Kristo. Kiam poste la suno briligis la teron kaj per sia brilo fortimigis la mallumon, li kunvokante la pastraron kaj kunvenon da kredantoj rapidiris kun ega procesio renkonte. Kaj ili renkontis la fidelajn portantojn alveturigantajn ofte nomitajn relikvojn de sankta Ludmila. La pastroj kaj sacerdotoj surŝultrigis ilin vigle kaj beninte Dion kun psalmoj kaj laŭdoj enportis ilin en kastelon kaj enirante en la preĝejon lokis ilin antaŭ la altaro sur pavimon kaj kun brua ĝojkriado ĝojegis. Dume la ĝenerala scivolemo de kredantoj eĉ nekredantoj esploris, kio estis okazinta kaj oni kunkuris kaj amase venis al preĝeja pordo. Do la princo konsultinte pastrojn igis antaŭ ĉiu popolo malvuali ŝian korpon, por ke ĉiuj kredu, ke ŝi restis sendifekta de Sinjoro Kristo konservita. Vidante tion ĉiuj diskonigis senlace majestecon de Kristo kaj neniu povis kontraŭstari veron, ĉar al ĉiuj estis videbla la tuteco de la korpo kaj konserviteco de la hararo kaj la vizaĝo lumis kvazaŭ dumvive kaj krom tio la roboj brilis per tia beleco kaj senmakuleco, kvazaŭ ili estus teksitaj la saman tagon. Ĉiuj tion rigardante vokis brue kaj ĝojkriis kaj proklamis ŝin ĉiel honorinda kaj alte glorinda kaj elfosinte teron kaj aranĝinte tombon ili preparis sin por entombigi ŝin en la sama baziliko. Sed subite la tombon inundis akvo; el tio multegaj konkludis, ke la loko ne plaĉas al la servistino de Kristo. Do ili ŝutplenigis la elfosaĵon kaj starigis sur ĝin la ujon kun la sankta garantio kaj postulante helpon de Dio ili reiris feliĉe hejmen. Ne longe post tio ekspedis la nomita princo senditaron Regensburgon kaj demandis episkopon de tiu kastelo, nome Tutonon pri konsilo, ĉar Ĉeĥujo apartenis tiam en lian diocezon, kion li estus farinta kun tiu korpo. La episkopo esplorinte skribojn de la Dia leĝo sciigis al li laŭ sia saĝeco donita per Dio jenon: ke oni la korpon - devenintan de origino de la unua homo, al kiu estis direte: „Vi estas tero kaj reiros en teron, vi estas polvo kaj senescepte repolviĝos," - entombigu, ĝis ĝi ekvidos gloron de Kristo. Kaj per grandega fervoro entuziasmigita princo petis humile la episkopon, ke li mem bonvolu veni al li kaj entombigi la korpon kaj konsekri la bazilikon, al kiu ĝis nun episkopa konsekro mankis. Sed li ekskuzis sin, ke li ne povas alveni per maljuneco kadukiĝinta, do li sendis sian kunepiskopon kun sekvantaro de iomaj klerikoj, ke li konsekru la preĝejon. La episkopo alveninte unue konsekris la preĝejon al la Sinjoro kaj sekve post ses tagoj entombigis nomitan korpon samloke, kie akvo estis supreniĝinta. Kaj stranga afero kaj sufiĉanta por pruvo de merito de la servistino de Kristo, ke akvo montriĝis, kiam la pastroj volis entombigi ŝin en la loko nekonsekrita, sed kiam alvenis la kunepiskopo kaj konsekris la bazilikon, ĝi nepre malaperis. Estis certe dece, kiam ŝi feliĉe vivis sur ĉi tiu mondo en belsorta interrilatado; ke ŝi estu enterigita kun pli granda beno starigita ĉe la dekstra mano de Kristo kun la sanktuloj. Kiam tio estis efektivigita, la kuuepiskopo laŭkonvene rekompencita revenis hejmen. Kiam poste alproksimiĝis la jubilea tago de transporto de ŝiaj sanktaj relikvoj, Sinjoro Kristo bonvolis estigi elstaran miraklon je gloro de sia nomo kaj montri meritojn de sia servistino. Ĉar tiam amasiĝis pastraro, kiel kutimas en la kristana religio, festi memoron de tiaj personoj, kaj kiam post preĝoj oni kutime sidigis sin por refreŝigi sin korpe, ia knabeto ŝarĝita per korpa malsano kaj kurbigita kaj ne povanta suprenrigardi estis rektigita kaj akiris estintan forton alvokinte potencon de Kristo kaj meritojn de ĉi tiu sanktulino ĉe pordego de la baziliko, en kiu la korpo de la granda sinjorino ripozas. Tion vidante multegaj kantis laŭdojn al ĉiopova Kristo, ke li bonvolis aperigi per sia servistino sian majestecon, al kiu estu gloro por eterna eterneco. Amen. DE KIE DEVENAS LA VORTO «TOGO»? Sekve al artikolo pri pilgrimo en Togoville aperinta en DIO BENU n-ro 1/1997, mi volas priskribi, de kie devenas la vorto "Togo". Tutmonde "Togo" estas konata kiel landnomo (esperantlingve Togolando) de afrika kontinento. Sed certe ne estas ĝenerale konata signifo kaj deveno de tiu ĉi nomo. En la pasinteco, antaŭ alveno de koloniistoj (kompreneble el Eŭropo), nia lando ekzistis sen aparta nomo, dividita en malgrandajn regionojn, kie regnis patriarkoj aŭ militestroj. Tiu periodo estis markita ankaŭ de reĝoj, inter kiuj indas mencii la famkonatan ĉefon Mlapa la 3-an de la urbeto "Togoville". La 5-an de julio 1884 okazis inter li kaj germana komisiito, nome Gustave Nachtigal, la subskribo de protektkontrakto en urbeto Baguida. Togoville estas apudlaga urbeto. De Baguida oni atingas ĝin transirinte la lagon perpiroge. Tial tiuj, kiuj volis vojaĝi en la lokon de la reĝo, petis de pirogistoj transporton al la alia bordo (= go aŭ godo) de la lago (= to) laŭ sekva frazeto: "Mi volas viziti la alian bordon de la lago", kio signifas nacilingve al "Togodo" aŭ "Togo". De tiam ofta ripetado de lagbordo (Togo) iĝis kutimo. Tiel "Togo" fariĝis la nomo de la reĝurbeto. Ankaŭ ties lago nomiĝas "Lago - Togo" (Togoto). Aŭtomate eksterlande (pere de koloniistoj) "Togo" estis konsiderata kiel nomo de la lando mem ĝis hodiaŭ. Kvankam oni nuntempe nomas la urbeton "Togoville" anstataŭ "Togo" (por diferencigi ĝin de la landnomo), multaj enloĝantoj konservas la malnovan nomon "Togo". Ekzemple, se iu en la lando diras, ke li aŭ ŝi vizitas "Togon", temas pri Togoville (ville = urbo). Togoville estas historia. Tie troviĝas statuoj de Mlapa la 3-a kaj Gustave Nachtigal, (ambaŭ sidantaj unu frunte al alia). Dum vojaĝo de la Papo de la 8-a ĝis la 10-a de aŭgusto 1985 en Togolando li konatiĝis kun tiu loko. Sagbadjelou Kokou, Togolando
ROMKATOLIKA
BAZILIKO EN ORADEA - RUMANIO La konstruado de la Baziliko estis komencita en la jaro 1752 laŭ iniciato de Episkopo grafo Paŭlo Forgach konforme laŭ projekto de arĥitekto Giovani Ricca el Milano en itala baroka stilo. Daŭrigita ĝi estis fare de arĥitekto Francisko Hillebrandt el Vieno, kiu ornamis ĝin laŭ aŭstria baroka stilo nomita "Copf". La preĝejon en la jaro 1780 konsekris Episkopo grafo Ladislau Kolonitz. La konstruaĵo estas 68 metrojn longa kaj 30 metrojn larĝa. La ĉefa navo estas 15 metrojn larĝa. Alteco de la kupolo estas 24 metroj kaj de la turoj 61 metroj. La fresko de la kupolo prezentas ĉielan triumfon de Kristo. Ĝi estas verko de Johano Schopf el j. 1778 laŭ stilo "Il correccio". La aliaj murpentraĵoj estas kreaĵoj de Francisko Ŝtorno, faritaj inter 1878-1880. Ili prezentas scenojn el la vivo de Sankta Virgulino. La ĉefa altaro estas skulptita el blanka marmoro de Carrara, de majatro Triscornia laŭ plano de Stefano Toth en novrenesanca stilo. La grandaj statuoj el gipso prezentas sanktajn Stefanon kaj Emerikon; ili estas kreaĵoj de Francisko Ebernhardt. La vitraloj prezentas sanktajn Ladislaon kaj Elisabeton. La pentraĵo de ĉefa altaro "Ĉielenpreno de Sankta Maria" estas faraĵo de Vincento Fischer. La pentraĵo de navo prezentanta la sanktan Ladislaon kaj la Sanktan Familion estas de la sama pentristo. La pentraĵoj de la flankaj altaroj prezentas Kriston sur la kruco, s-tan Miĥaelon, s-tan Johanon Nepomuk, s-tan Stefanon, s-tan Barbaran, s-tajn Petron kaj Paŭlon, apostolon Johanon kaj la Sanktan Triunuon. La granda baroka orgeno estas donaco de imperiestrino Maria Terezia. Ĝin konstruis Frilolin Festl - orgenkonstruisto en 1780. Ĝi havas 3 klavarojn kaj 2052 tubojn. Tiom koncize pri la vizitinda sanktejo en nia urbo Oradea. Irene Szücs, Rumanio Por honori jarmilojn de la urbo Gdansko (Gdańsk, Pollando) kaj de la morto de Sankta Adalberto, sed ankaŭ datrevenojn (110-a de la kreo de Esperanto, 80-a de la morto de L. L. Zamenhof, 70-a de la planto de Esperanta Paca Kverko en Sopot-Wyścigi kaj 40-a de la refondigo - de Pola Sekcio de Esperantistoj Fervojistoj) organizis la laste nomata organizo sian XIV-an kongreson en Gdansko. Dum la lasta jarcento iama ĉevistula havenurbo Gdańsk kreskis okcidenten kaj nun ĝi ampleksas ĝis najbaraj urboj Sopot kaj Gdynia, kiuj komune formas novan urban unuon - Triurbon. La kongreso okazis en bela kaj trankvila naturo, en Ripozcentro de Polaj Fervojistoj PKP en Sopot-Kamienny Potok (parto de la Triurbo) en la tagoj 1921.09.1997. Partoprenis ĝin pli ol sepdek membroj kaj alvenintaj gastoj el Aŭstrio, Ĉeĥio, Germanio kaj Belgio. Sabate kaj dimanĉe oni multe ekskursis en Gdansko, Sopot kaj Gdynia. En Gdansko, kiu estis misicelo de la Sankta Adalberto printempe en la jaro 997, okazis vizito de historia parto de la urbo kun multaj historiaj vidindaĵoj. Inter ilin apartenas fragmentoj de malnova monaĥejo kaj preĝejo de patroj karmelanoj honore al Sankta Jozefo el XV-a jc., la Domo de Pelplinaj Abatoj de 1612 ĉe Radunia kanalo, ĉeno de pordegoj de Reĝa Vojo, memorantaj triumfajn reĝenveturojn kaj la kruckavalirajn tempojn, la plej valora historiaĵo de Gdansko, la Urbodomo de Prava Urbo, kiu nuntempe estas la sidejo de Muzeo pri Historio de Gdansko. Impresa estis vizito de la preĝejo de Sankta Maria, la plej granda brikpreĝejo en la mondo, okupanta la surfacon de preskaŭ 0.5 hektaro, konstruata de 1343 ĝis 1502. Indis viziti ankaŭ preĝejon de Patroj Dominikanoj sub la protekto de Sankta Nikolao el XIV/XV-a jc., fama pro sia riĉa kaj bela garnaĵo. Ĉe la sama strato Ŝwiętojanska (de S-ta Johano) ni vizitis alian faman preĝejon de Sankta Johano, ludantan nuntempe la rolon de lapidario. Interne de ĝi konserviĝis la plej granda en Pollando ŝtonaltaro el 1611 j. Krom pluaj multaj historiaj urbaj vidindaĵoj ni vizitis ankaŭ preĝejon de Sankta Brigita el XV/XVI-a jc. Tiu preĝejo dum pasintaj du jardekoj estis spirita centro de sindikata organizaĵo Solidareco (Solidarność). Neforgesebla fariĝis vizito de Oliva Katedralo, fama pro sia impona oliva orgeno konstruita "Je gloro de Dio kaj Plej Sankta Virgulino". En preĝejo de Andreo Bobola ni partoprenis solenan sanktan Meson celebritan en Esperanto de la esperantista pastro Stanisław Płatek. Jindřich Tomíšek (Por DIO BENU redakcie mallongigita) NEFOROESEBLAJ REMEMOHOJ PRI VARSOVIO KAJ GDANSKO Artikolo pri Gdańsk de frato Jindřich Tomíšek vivigis en mi neforgeseblajn travivaĵojn dum mia vizito de Pollando en la jaro 1986. Kun tiuj travivaĵoj mi volas konigi niajn karajn legantojn de DIO BENU. Sed komence mi devas doni kelkajn enkondukajn frazojn. En monato julio de la jaro 1977 okazis en nia lando en vilaĝo Herbortice jam la 9-a IKUE-Tendaro. Dum ĝi invadis la tendaron ŝtata sekreta polico. Tio signifis definitivan fmon de tiu tendaro. Sed mi ne volas nune rakonti, kio sekvis. Pri tio mi promesas laŭ instigo de Episkopo Jozefo Hrdlička verki verŝajne pli longan artikolon. Nune mi volas nur diri, ke la invado de la polico ne forprenis kuraĝon de multaj bravaj gejunuloj. Grupo da junaj aktivaj IKUE-anoj en sekvonta monato aŭgusto vizitis Pollandon, kie okazis spiritaj ekzercoj en Gostyń, kaj post tiu aranĝo sekvis 37-a IKUE-Kongreso en Ĉenstoĥovo. La kongreso estis vere ĉarma ne nur tial, ke ĝi okazis en loko tiom kara ne nur por Poloj, sed ankaŭ pro tio, ke ni tie dum tri horoj renkontiĝis kun Episkopo Pavol Hnilica, kiu loĝis longajn jarojn en Romo; kaj kiu tiutempe en ŝtataj amaskomunikiloj estis prezentata kiel la plej granda malamiko de la komunismo. Dum la kongreso mi havis la honoron sidi sur la podio apud esperantista Episkopo Władysław Miziołek. Kompreneble, ke la kongreson ĉeestis ankaŭ iu denuncanto el nia lando, kiu pri mia dumkongresa aktivado informis la ŝtatan sekretan policon. Post reveno tuj vizitis min policano kun ordono forpreni mian vojaĝdokumenton. Dum multaj jaroj estis malpermesite al mi viziti eksterlandon. En la jaro 1986 ekestis ebleco por du personoj partopreni la sindikatan libertempan restadon en Pollando, nome en Varsovio kaj ĉemare en Sopot. Ĉar momente neniu interesiĝis pri tiu libertempa ebleco, mi do aŭdacis postuli okupon de tiuj du lokoj por mi kaj mia filino. Mi do vizitis policoficejon postulante redonon de mia vojaĝdokumento por vizito de Pollando. Tiutempe la landlimo inter Ĉeĥoslovakio kaj Pollando estis forte fermita por "ŝirmi nian landon kontraŭ infekto de ideoj de Solidareco". Ĉar temis pri sindikata aranĝo, estis do farita al mi escepto kaj mi ricevis vojaĝpermeson por partopreni ĝin. Nur Dio sciis, kio estis mia ĉefa kaŭzo de mia intereso pri tiu aranĝo. Mi ja sopiris en Varsovio viziti tombon de bravega sacerdoto - novtempa martiro Jerzy Popieluszko kaj en Gdansko ekligi personajn kontaktojn kun sendependa sindikata organizaĵo Solidarnoŝĉ (Solidareco). Ambaŭ tiuj sopiroj danke al Dio admirinde realiĝis. Ĉe aviadilo en Varsovia flughaveno atendis min mia bonega amiko. Mi ĝojis, sed nia gvidantino, kies tasko estis ne nur zorgi pri realigo de planita programo, sed ankaŭ pri nia gardado kaj ŝirmado kontraŭ influo de la ideoj de libereco. koleris pro mia aŭdaco. Spite de ŝia ordono, ke neniu rajtas tranokti aliloke ol en destinita hotelo, mi kun la filino tranoktis en familio de mia amiko Mariusz Kosieradski. Estis li, kiu sekvontan tagon akompanis nin al tombo de la martiro sac. Jerzy Popieluszko, ĉe kiu ĝuste nur antaŭ tri tagoj preĝis nia amata Papo Johano Paŭlo la II-a. Tie ni ekligis personajn kontaktojn kun pastro zorganta pri disvastigo de kulto de tiu novtempa martiro, kiu por mi fariĝis ekzemplo de braveco kaj heroeco. Poste nia amiko prezentis al ni la plej gravajn urbajn ekleziajn vidindaĵojn. Ho, kiel belega tago! Centprocente realiĝis mia revo kaj celo de mia vizito de Varsovio. Mirinde, la gvidantino verŝajne ne ekrimarkis nian foreston aŭ simple ŝi silentis, sed ŝia konduto malkaŝis, ke mi estas ĉe ŝi la plej suspektata el la tuta grupo. Dua, pli longa etapo estis nia restado en ĉemara restadejo en Sopot. Dum trarigardo de vidindaĵoj mi delikate observis, kiel kondutas niaj grupanoj en la preĝejoj, celante ekligi personajn amikajn kontaktojn kun samkredantoj dum nia restado en Pollando. Miaj okuloj atentigis min pri geedza paro el Slovakio. Komence mi estis de ili suspektata kiel spiono de ŝtata sekreta polico (StB), sed tiu suspekto ne daŭris longe. Ni amikiĝis kaj tiu nia amikeco daŭras ĝis nun. Tuj ni esploris, kiam okazadas Sanktaj Mesoj en preĝejoj de Sopot. Ĉiutage matene kaj antaŭvespere ni aŭdacis partopreni la Sanktajn Mesojn. Nur imagu, kian konsterniĝon tio kaŭzis ĉe nia gvidantino. Dum nia foresto en la preĝejo ŝi diskutis kun ceteraj grupanoj pri nia "stranga" konduto. Sed ne ĉiuj kondamnis nin. Kelkaj timemaj kredantaj personoj tamen demandis nin, kiam okazas la Sanktaj Mesoj. Kaj ili almenaŭ parte provis sekvi nian ekzemplon. Ni tuj amikiĝis kun junaj pastroj animzorgantaj tie. Proksimiĝis dimanĉo. Sabate mia nova amiko Stefano demandis min: "Kion vi planas fari dimanĉe?" Mi respondis: "Mi vizitos Gdańsk por partopreni la Sanktan Meson en spirita centro de Solidareco kaj mi provos trovi bravan prezidanton de la Solidareco, Nobel-premiiton, s-ron Lech Wałęsa". Frato Stefano demandis: "Ĉu mi povas vin akompani?" Mi respondis: "Jes". Dimanĉe matene ni do veturis al Gdańsk. Ni haltis en kvartalo, en kiu loĝis s-ro Wałęsa. Mi alparolis preterirantan sinjoron demandante, kie loĝas s-ro Wałęsa. Li respondis montrante: "Tiuj fenestroj apartenas al lia loĝejo". Kaj mi plu demandis: "Kaj kie ni lin trovos?" Li respondis: "Ĉi tie ne, sed se vi havos feliĉon, vi povos lin vidi en preĝejo de Sankta Brigita". Por momento ni haltis en novkonstruita moderna preĝejo, poste ni foriris serĉante nian celon. En la tramo mi demandis, kie eltramiĝi por trovi la menciitan preĝejon. Preskaŭ ĉiuj vigle diskutis, kie estas plej oportune eltramiĝi, nur apude staranta sinjoro silentis. Post haltiĝo de la tramo li diris al ni: "Eltramiĝu kun mi". Iom stranga sento nin trafis, sed ni eltramiĝis kun li. Li diris: "Se vi volas, mi konigos al vi gravajn lokojn ligitajn kun batalo por la libereco kaj poste mi akompanos vin al preĝejo de Sankta Brigita." Ni do vizitis k.a. lokon, kie estas monumento Tri Krucoj por memorigi la heroecon de murditaj laboristoj - la ŝipfaristoj. Veninte al preĝejo de Sankta Brigita, ĝi jam estis plenŝtopita de la homoj atendantaj la Sanktan Meson. Nia akompananto kondukis nin tra homamaso proksimen al la altaro. Ni partoprenis neforgeseble solenan Sanktan Meson, ĉar okazis solenaĵo de 50-jariĝo de spirita gvidanto de Solidareco sac. Jankowski. Granda spirita travivaĵo estis la Sankta Meso en proksimeco de s-ro Lech Wałęsa. Antaŭ ol finiĝis la solenaĵo, nia nekonata akompananto nin kondukis al la paroĥeja korto, kie estis planita renkontiĝo de la partoprenintoj de la Meso kun sac. Jankowski kaj L. Wałęsa. Tiu mistera akompananto, kiel neatendite li aperis, tiel neatendite li malaperis ĉe nia celo kvazaŭ anĝelo, ni eĉ ne sukcesis danki al li. Ĉar ni staris proksime, ankaŭ mi eluzis eblecon gratuli al pastro Jankowski kaj alparoli s-ron Wałęsa. Li poste disdonis fotaĵojn pri lia renkontiĝo kun la Papo okazinta antaŭ kelkaj tagoj en Gdańsk. Ĉar multaj homoj intencis ĝin akiri, okazis do homtumulto, pro kiu li devis sin kaŝi en paroĥejo. La homoj foriris kaj surkorte restis nur mi kaj amiko Stefano. Post nelonge eliris iu viro demandante, ĉu ni volas paroli kun Wałęsa. Post nia jesa respondo li nin en la paroĥejo prezentis al li kaj al ceteraj ĉefuloj de Solidareco. Tie ni travivis tre belegajn momentojn, ĉar s-ro Wałęsa pli ĝojis pro ĉeesto de ni, kiuj tiumomente reprezentis ĉeĥan kaj slovakan popolojn, ol pro ĉeestantaj eksterlandaj ĵurnalistoj. Jes, oni povus ankoraŭ longe rakonti, sed por hodiaŭ sufiĉas. Sur paĝoj de venontaj n-roj de DIO BENU ni ankaŭ rememoros dramajn momentojn dum kaj post invado de la polico en la IKUE-Tendaro kaj ni povos konatiĝi kun heroeca vivo de la martiro J. Popieluszko. Miloslav Šváček Rajecká Lesná ĝis la jaro 1948 konata sub la nomo Frivald situas 30 km sude de la urbo Žilina, en direkto al Prievidza, ĉe la montpiedo de Kľak. Ĝi havas 1300 geloĝantojn. La unua mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1418. Tiam ĝi apartenis al posedaĵo de la kastelo Lietava. La ĉefa konstruaĵo en la vilaĝo estas la pilgrimpreĝejo de la Naskiĝo de Virgulino Maria, el la jaro 1866. La apoteozo de Maria estas ĉi tie disvastiĝinta ekde la 15-a jarcento. La unua preĝejo estis ĉi tie konstruita jam en la 14-a jarcento. Apud la preĝejo situas la konstruaĵo, en kiu estas dum la tuta jaro ekspoziciata la plej granda slovaka Betlehemo kun moviĝantaj figuroj. La dimensioj de Betlehemo estas 8,5x3x2 m. Ĝi estis finita en la jaro 1977. Proksimume 500 m de la preĝejo situas Frivalda Kalvario kun la preĝejo de ĉieleniro de Sinjoro Jesuo kaj Lurda Kapeleto, ĉe kiu estas fonto de kuracakvo enhavanta kalcion kaj magnezion. Tiun ĉi pilgrimlokon vizitos la partoprenantoj de la renkontiĝo de ĉeĥaj kaj slovakaj katolikaj esperantistoj nunjare en Žilina (21.-23.8.1998). En la tagoj 21.-23.8.1998 okazos en Žilina la renkontiĝo de ĉeĥaj kaj slovakaj katolikaj esperantistoj. La renkontiĝo okazos sub la devizo "Por ke ĉiuj estu unu". La organizanto estas loka IKUE-grupo en Žilina. Al la renkontiĝo estas invitataj ankaŭ kredantoj de aliaj konfesioj kaj nekredantoj. Bonvenaj estas alilandanoj. En la programo oni antaŭvidas komunan traktadon, kunsidojn de landaj sekcioj de IKUE, S-tan Meson en Esperanto, prelegojn je la temo "Por ke ĉiuj estu unu", kulturan programon kaj busan ekskurson al la pilgrimloko Rajecká Lesná kun pilgrima preĝejo de la Naskiĝo de Virgulino Maria, Frivalda Kalvario, Lurda Kapeleto kaj fonto de kuracakvo. Apud la pilgrima preĝejo situas konstruaĵo kun konstanta ekspozicio de fama slovaka Betlehemo kun moviĝantaj figuroj. La partoprenkotizo 440,- Sk inkluzivas du tranoktojn, nutradon de vendreda vespermanĝo ĝis dimanĉa tagmanĝo, busan ekskurson al Rajecká Lesná kaj organizajn elspezojn. Kore invitas Inĝ. Vladimír Němec Leszek Łęgowski, trad. Zofia Kamieniecka
Dum mi genuas
pli proksima Dum mi
suferas, tim-tuŝita, Dum ĉe la
kruc´ mi kapon metas, Dum mi
suferas, tim-tuŝita, Leszek Łęgowski, trad. Zofia Kamieniecka Versaĵojn de Leszek Lęgowski tradukis Zofia Kamieniecka (Gdańsk, Pollando)
NI PERFEKTIGU NIAN LINGVAN NIVELON! NI EKZERCU LA LINGVON 12 Por komencantoj kaj moderaj progresintoj La duan fojon ni ekzercu la plej oftajn vortojn kun prefiksoj kaj sufiksoj. La instrukciojn por la uzo vi trovos en la antaŭlasta numero. La solvojn ne sendu. Malami_, malseka_, malkuraĝa_, malvarma_, malklara_, malkontenta_, malgranda_, malforta_, maldekstre_, malkorekta_, malmola_, malaperi_, bopatro_, mal-longa_, malesperi_, fia_, malsate_, maldika_, mallarĝa_, malkaŝi_. 1. úzký, 2. nejasný, 3. tvrdý, 4. mokrý (vlhký), 5. slabý, 6. chybný, 7. odporný, 8. tchán, 9. nenávidět, 10. zmizet, 11. malý, 12. zbabělý, 13. zoufat, 14. vlevo, 15. hladově, 16: tenký, 17. studený (chladný), 18. odkrýt, 19. nespokojený, 20. krátký. Kolerema_, interesiĝi_, babilaĉi_, amuziĝi_, kokido_, naskiĝi_, progresema_, kuŝiĝi_, pere (de)_, sidiĝi_, unuiĝi_, konvinkiĝi_, timema_, renkontiĝi_, reĝido_, leviĝi_, dormema_, verdiĝi_, perletere_, kutimiĝi_. 1. ulehnout, 2. bavit se, 3. potkat se (setkat se), 4. usednout (sednout si), 5. bojácný, 6. zlostný, 7. zelenat se (zezelénat), 8. narodit se, 9. přesvědčit se, 10. pokrokový, 11. princ, 12. kuře, 13. ospalý, 14. žvanit, 15. dopisem, 16. zajímat se, 17. zvyknout si; 18. prostřednictvím (něčeho), 19. zvednout se (vstávat), 20. sjednotit se. Eldoni_, riparita_, komprenebla_, konato_, eble_, elserĉi_, pomujo_, fuŝita_, uzebla_, elkuri_, gefratoj_, trovita_, akceptebla_, ornamita_, farenda_, eluzi_, Italujo_, eltiri:, Aŭstrio:, permesita_. 1. srozumitelný, 2. sourozenci, 3. přijatelný, 4. použitelný, 5. vydat, 6. vytáhnout, 7. nalezený, 8. snad (možná), 9. ozdobený, 10. vyhledat, 11. využít, 12. opravený, 13. Rakousko, 14. vyběhnout, 15. Itálie, 16. známý (člověk), 17. dovolený, 18. zkažený (špatně udělaný), 19. nutný udělat, 20. jabloň. Ĉiuj atente sekvis, kio okazas sur la scenejo_. Li nomis ĉiujn membrojn laŭvice_. Tiu lasas sin neniel subaĉeti_. Herbejoj_ estas plenaj de floroj printempe. La ĝisnunaj_ rezultoj estas sufiĉe bonaj. Mi vidis lin promeni kun bela fraŭlino_. Kie estas necesejo_ ĉi tie? Vi devas iri laŭlonge_ de la rivero ĝis la ponto. Kampadi_ tie estas malpermesite. La suba_ tavolo de la grundo estas tute seka. Por kiuj sportoj kaj ludoj vi havas_ spertojn ? Ĉu tiu preĝejo_ estas katolika? Por tiu ĉi regiono estas tipa kulturado_ de greno. Liaj taskoj estas ade_ eminentaj. Ŝi laŭdire_ scias nenion pri tio. 1. pořadě, 2. kostel, 3. podplatit, 4. záchod, 5. pěstování, 6. jeviště (scéna), 7. dosavadní. 8. prý, 9. trvale (opakovaně), l0. louka, 11. podél, 12. slečna, 13. spodní, 14. hřiště, 15. tábořit. Interkonsenti_, kompletigi_, bruligi_, entute_, aŭdigi_, kontentigi_, memorigi_, kontraŭleĝa_, kolerigi_, ĉirkaŭpreni_, atentigi_, interŝanĝi_, altigi_, enhavi_, plenigi_, timigi_, aperigi_, esperiga_, ĉirkaŭe_, ĝojigi_. 1. protizákonný (ilegální), 2. obsahovat, 3. rozzlobit, 4. upozornit, 5. zvýšit, 6. doplnit (zkompletovat), 7. nadějný, 8. potěšit, 9. nechat objevit se (vydat), 10. zcela, 11. dávat slyšet (ozývat), 12. připomenout, 13. naplnit, 14. dohodnout se, 15. kolkolem, 16. uspokojit, 17. pálit, 18. strašit, 19. obejmout, 20. vyměňovat. Arbaro_, ebriulo_, miskompreno_, sanktulo_, vagonaro_, avarulo_, ridinda_, junulo_, inda_, proksimulo_, alglui_, fremdulo_, konsiderinda_, mizerulo_, transsalti_, stultulo_, altiri_, blindulo_, misaŭdi_, montaro_. 1. vlak, 2. světec, 3. cizinec, 4. lakomec, 5. přilepit, 6. les, 7. přitáhnout, 8. hodný něčeho, 9. přeskočit, 10. opilec, 11. špatně slyšet, 12. ubožák (chudák), 13. slepec, 14. směšný, 15. pošetilec (hlupák), 16. nedorozumění, 17. pohoří, 18. mladík, 19. povážlivý, 20. bližní. Veturilo_, foriri_, ŝlosilo_, ĉasisto_, vendisto_, kombilo_, servisto_, estro_, plugilo_, poŝtisto_, traserĉi_, kudrilo_, masonisto_, forveturi_, mezurilo_, kasisto_, forĵeti_, helpilo_, kuracisto_, tralegi_. 1. sluha, 2. měřidlo, 3. prodavač, 4. pluh, 5. pomůcka, 6. zedník, 7. vozidlo (vůz), 8. přečíst, 9. hřeben, 10. vedoucí (velitel), 11. pokladník, 12. odejít, 13. prohledat, 14. odhodit, 15. lovec, 16. jehla, 17. lékař, 18. klíč, 19. pošťák, 20. odjet. Pri tio traktis eĉ la registaro_. Ĉu vi jam legis pri tiu okazintaĵo_? Preskaŭ ĉiuj junuloj dancis kun siaj amatinoj_. Li faris ekzamenon antaŭ nelonge_. Tiun rekantaĵon_ mi jam scias parkere. Mi trovis liberan lokon en tiu kampadejo_. Vi devas marŝi rekte kaj ne deflankiĝi_. Mi enlitiĝis_ je la dudek-tria kaj tuj ekdormis. La kurtenoj jam estas grizaj kaj preskaŭ foruzitaj_. Li hieraŭ malvarmumis_, tial li rezignis pri la promeno por hodiaŭ. Li malbutonumis_ sian ĉemizon ĉe la kolo, ĉar li sentis troan varmon. La situacio ne estas tiel malesperiga_. Altabliĝu_ kaj ludu kun ni. Mi aŭdis la raporton pri la flugo en la kosmon en la disaŭdigo_ vendrede. Ĉi tiu manĝilaro_ estas arĝenta. 1. opotřebovaný, 2. událost (která se stala), 3. milenka, 4. vysílání, 5. zoufalý, 6. příbor, 7. nedávno, 8. kemp, 9. rozepnout (knoflíky), 10. refrén, 11. ulehnout do postele, 12. odbočit, 13. přisednout ke stolu, 14. vláda, 15. nachladit se. Josef Cink Du malĝojaj informoj nin atingis pri morto de eminentaj IKUE-anoj. D-ro Mario Sola el Italio estis unu el ĉefaj kunaranĝantoj de la 50-a IKUE-Kongreso. Walter Mudrak el Aŭstrio, naskíĝinta en Moravio, tutan vivon aktive laboris prospere al IKUE-movado. Ni dankeme preĝu por ilia savo. L. Lęgowski, trad. Z. Kamieniecka
|
||||||