Dio Benu numero 28-4/1997

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 50-A IKUE-KONGRESO EN ROMO KAJ RIMINI

»Iru do kaj disĉipligu ĉiujn naciojn« (Mat 18, 19)

Karaj gefratoj!

En la tagoj de la 31-a de aŭgusto ĝis la 7-a de septembro 1997 okazis grava evento en historio de IKUE-Movado - Jubilea 50-a IKUE-Kongreso en Romo kaj Rimini. La kongreson partoprenis 300 personoj el 24 landoj. El Ĉeĥio ĉeestis 40 personoj. Perbuse kunvojaĝis kun ni ankaŭ 13 gefratoj el Slovakio.

La kongreso konsistis el du partoj. Ĉiu parto havis sian specifan karakteron. Tiu, okazinta en Romo, celis ne nur konigi al kongresanoj gravajn historiajn vidindaĵojn de la eterna urbo, pilgrimi al ĉefaj romaj bazilikoj, sed ankaŭ demonstri utilecon de Esperanto ĉe ekleziaj kaj ŝtataj altranguloj. La dua parto en Rimini ĉe Adriatika Maro, okazinta do en malsimila medio ol la unua parto, ravis la ĉeestantojn certe same kiel la unua. Aranĝi la kongreson en du partoj kaj en du malsamaj lokoj estis vere bona ideo, por kiu oni ja devis eldoni energion kvazaŭ por organizi du kongresojn. Tial meritas nian multoblan dankegon kaj dankemon ĉiuj, kiuj iamaniere kunlaboris je sukcesa okazigo de la kongreso. Tiu nia, la 50-a IKUE-Kongreso iĝis neforgesebla travivaĵo de ĉiuj ĉeĥaj partoprenintoj, kiuj kun dankemo en la koroj rememoros belegajn tagojn en Italio kaj per preĝoj iomete repagos gastemecon al niaj italaj gefratoj. Ĉiuj revenis kontentaj kaj plenaj de neforgeseblaj impresoj kaj kun bona volo fervore labori prospere al IKUE-Movado.

Niaj karegaj italaj fratoj Karlo, Antonio, Duilio, Mario, kaj Vi, ceteraj gefratoj, kiuj partoprenis en organizaj laboroj kontribuante per ili al plena sukceso de la kongreso, akceptu nian koran dankon, dankegon kaj dankemon. Dio repagu al vi ĉion kaj benu vin!

Miloslav Šváček

al la indekso


 NIA VOJAĜO AL LA KONGRESO

Sabato, la 30-a de aŭgustu estis tago de nia ekvojaĝo direkte al la Eterna Urbo - al Romo. Nia perbusa vojaĝo komenciĝis en Olomouc, kie enaŭtobusiĝis parto de ĉeĥaj kaj slovakaj kongresontoj. Poste sekvis halto en Přerov. De tie ni veturis direkte al Brno tra vilaĝo Troubky, kie pro inundego ruiniĝis domoj de du trionoj de tiu sufiĉe granda vilaĝo. En Brno kompletigis la grupon lasta parto de la kongresontoj. Neniu mankis, ni do povis ekveturi direkte al nia malproksima celo. Kune kun ni, ĉeĥaj IKUE-anoj, vojaĝis ankaŭ 13-persona grupo de slovakaj IKUE-anoj. Per komuna vojaĝo de la ĉeĥaj kaj la slovakaj IKUE-anoj esprimiĝis ambaŭflanka deziro pli bone kaj efike kunlabori, ol tion faras ŝtatreprezentantoj de ambaŭ landoj.

Baldaŭ ni atingis aŭstrian teritorion. Dumvoje ni preĝis kaj kantis elpetante agrablan kaj sekuran vojaĝon kaj preparante nin al spirite profundaj travivaĵoj dum la kongreso. La vojaĝo bone progresis. Ni nur bedaŭris, ke transvojaĝante montaran regionon de Alpoj, ni ne povis admiri belegan naturon de Dio kreitan. Antaŭ dumvojaĝa dormetado ni ankoraŭ rigardis esperantlingvan dokumentfilmon pri Mortotuko de Jesuo Kristo.

Dimanĉe matene ni jam proksimiĝis al Romo plenaj de scivolemo pri venontaj eventoj. Antaŭ la 10-a ni jam troviĝis en Sassone, sed ne tuj ni trovis ĝustan vojon al kongresejo. Iu bona homo proponis konduki nin al tiu celo. Ni estis inter la unuaj alvenintaj kongresanoj. La eksterurba loko por la roma parto de la kongreso en Sassone estis bone elektita, ĉar tie ne ĝenis nin urba bruado. Ceteraj 8 ĉeĥaj partoprenantoj alveturis pertrajne aŭ per alia aŭtobuso.

Dumtage oni povis ripozi post la vojaĝo ĝis unua komuna renkontiĝo en manĝejo por la vespermanĝo. Vespere ankoraŭ okazis Sankta Meso kaj post ĝi dolĉa dormo kun ĝojo en la koro, ke dum venontaj tagoj nin atendas belegaj travivaĵoj. Himnon de dankoj al Dio kantis niaj ripozantaj korpoj kaj animoj.

al la indekso


 Ĉiu tago malkaŝis iun sekreton kaj ravon

Lundo, la 1-an de septembro

Lundo estis la kongresa inaŭgura tago. Oni ĝin komencis per Sankta Meso en Baziliko de Sankta Petro en Vatikano ĉe Altaro de la Katedro. Ĉefa mescelebranto estis Mons-ro Giovanni Locatelli, Episkopo de Vigevano. Kuncelebris 16 ĉeestantaj sacerdotoj. Ĝi estis unika travivaĵo, kiu nur malofte ripetiĝas dum la vivo.

Post la Sankta Meso sekvis trarigardo de la Baziliko de Sankta Petro kaj post ĝi libera tempo por vizito de la urbo.

Je la horo 16.30 okazis inaŭguro de la Kongreso en Salono "Protomoteca" sur monteto Kapitolo. Krom reprezentantoj de politiko kaj kulturo de la urbo Romo, la inaŭguran ceremonion partoprenis ankaŭ Direktoro de la Vatikana Radio Sac. Pasquale Borgomeo.

Mardo, la 2-an de septembro

Matene estis disponigita tempo por vizito de Roma Forumo kaj de Amfiteatro Koloseo - la muta atestanto pri heroeco de unuaj kristanoj, kiuj perdinte tie sian surteran vivon, eniris en la feliĉan vivon eternan kun Kristo.

Antaŭtagmeze en Baziliko de Sanktaj Johano kaj Paŭlo okazis Sankta Meso kun grek-katolika liturgio. Ĉefcelebranto estis pastro Serhij Prudko el Ukrainio. Partopreno en la Meso kun tiu ĉi liturgio estis granda spirita travivaĵo precipe por tiuj, kiuj unuan fojon ĉeestis tiun liturgion.

Post la S. Meso estis denove tempo por vidi kelkajn romajn vidindaĵojn. Dum post-tagmeza tempo okazis vizitoj al ĉefaj romaj bazilikoj - al Sankta Paŭlo ekster la Muregoj, al Sankta Johano Laterana kaj al Sankta Maria la Granda.

Merkredo, la 3-an de septembro

Dum tiu merkreda tago kulminis programo de la unua kongresa etapo en Romo. Ĉiuj kongresantoj partoprenis ĝeneralan aŭdiencon de la Papo sur la Placo de Sankta Petro. La Sankta Patro bonvenigis la ĉeestantajn kongresantojn per jenaj vortoj:

Mi ĝojos bonvenigi lo responsulojn de Internacia Kotolika Unuiĝo Esperantista, engaĝitajn en sia kvindeka Kongreso.

Karegj, la temo de via renkonto reprenas la misian taskon konfiditan de Kristo al sia Eklezio. Akceptu ĝin malavare kun tiu spirito de universaleco, kiu estas ĉe la bazo de la lingvo, kiun vi kulturas.

Tri reprezentantoj de IKUE - D-ro Antonio de Salvo, Sac. Duilio Magnani kaj Miloslav Šváček, havis la honoron dum la aŭdienco ĉeesti proksime ĉe la Papo. Ili transdonis al la Papo nome de IKUE-anoj donacon - blanke binditajn Meslibron kaj Legaĵaron en Esperanto. La esperantlingva bonvenigo de la Papo Johano Paŭlo la II-a estas grava historia momento, kiu daŭre devigas nin plenumadi la kongresan temon: "Iru do kaj disĉipligu ĉiujn naciojn" (Mat 28,19).

Post la ĝenerala aŭdienco de la Papo, kiu fariĝis neforgesebla travivaĵo, atendis nin alia grava kaj tre agrabla aŭdienco en Palaco Kvirinalo ĉe Prezidento de Itala Respubliko Oscar Luigi Scalfaro. Ĉiuj 300 kongresantoj estis akceptitaj en salono de prezidenta sidejo. Post oficialaj alparoloj okazis tre kara momento, kiam la Prezidento esprimis deziron sin fotografi kun kongresanoj. Ĝi povis realiĝi en grupoj, ĉar spaco de salono ne permesis fari unu fotaĵon kun ĉiuj kongresantoj.

Lia Ekscelenco Oscar Luigi Scalfaro Prezidento de Itala Respubliko estas profunde kredanta kaj sian kredon praktikanta katoliko. Tiu lia profunda kredo elradias el lia vizaĝo spite de tio, ke sur liaj ŝultroj kuŝas grandega ŝarĝo de la responseco. Dio benu al tiu nobla ŝtatestro!

Per tiuj ĉi du gravaj aŭdiencoj fmiĝis la roma parto de la Kongreso. Ni forlasis Romon kun multegaj belegaj impresoj. La aŭtobusoj ekveturis transportante la kongresantojn for el Romo al loko de la dua parto de la Kongreso - al ĉemara urbo Rimini. Ankoraŭ lasta rigardo returnen kun vortoj sur la lipoj: "Adiaŭ kaj ĝis la revido, belega urbo Romo!". Ĝi malaperis al niaj okuloj, sed en la memoro ĝi long-longe restos plu ĉeestanta.

al la indekso


 SALUTON AL LA KONGRESO!

Sac. T. Nowakowski, Pollando

En du apartaj urboj Kongreso!
Ĝin ni travivas kun intereso.
En Romo ĝia parto unua
Kaj en Rimini sekvos la dua.

Oni aranĝis ĉion impone.
Estas por ĉiuj ĉi tie bone.
Ne nur komforton, ni, gastoj, havas,
Sed antaŭ ĉio etoso ravas.

Al la IKUE nunaj gvidantoj,
De la Kongreso organizantoj
Indas dankemon egan pro tio.
Ho, rekompencu al vi mem Dio!

Kongreson ĉiuj agrable ĝuos.
Ĝi al IKUE tre kontribuos,
Al unuiĝo inter kristanoj.
Tion deziras la kongresanoj.

al la indekso


 LA DAUA KONGRESA PARTO EN RIMINI

Merkrede, la 3-an de septembro vespere la aŭtobusoj alveturigis kongresanojn en belegan ĉemaran urbon Rimini, kie okazis la dua kongresa parto. La kongresanoj estis loĝigitaj en 8 hoteloj, situantaj en paroĥo de Sanktaj Johano kaj Paŭlo en San Giuliano Mare de Rimini. Kaj ĝuste tiu belega preĝejo kaj salonego - kongresejo, kiuj kun paroĥejo faras konstrukomplekson, estis centro de la dua kongresa parto en Rimini. En tiu paroĥo plenumas servojn de paroĥestro karega Honora Prezidanto de IKUE sac. Duilio Magnani, kiu ofereme laboregis por sukceso de la dua kongresa parto. Estas malfacile pervorte priskribi ĉiujn travivaĵojn en gastema paroĥo de tiu belega urbo.

Ĵaŭdo la 4-an de septembro

Matene okazis prelego de sac. Lajos Kóbor pri la temo "Enkulturigo de la kredo en la diversaj eŭropaj kultur-medioj". Post ĝi oni aŭskultis jenan intervenon de Mons-ro Giovanni Balconi:

"Mi ĝojas esti ĉi tie kun vi, kiuj venis el pluraj landoj el la tuta mondo. La unuan fojon mi partoprenas en Universala Internacia Kunveno de IKUE; mi estas novnaskiĝinto.

Antaŭ unu jaro mi nenion sciis pri la lingvo Esperanto. Se diri la veron, kiam la amiko Monsinjoro Lorenzo Longoni parolis Esperante, mi bonkore, bonvole kaj amike mokis lin. Tamen post lia morto milanaj amikoj insistis ĉe mi: "Kial vi ne lernas Esperantan lingvon? Kial vi ne fariĝas nia eklezia asistanto?" Tial dum la somera libertempo, inter miaj multaj vojaĝoj, mi ekstudis Esperanton pasie. Mi komprenis ĝian belecon kaj ĝian gravecon. Kia domaĝo, ke la mondo preferas la komercan lingvon! Sed mi opinias, ke la historio bezonas ankaŭ utopion kaj senpagan laboron kaj homojn, kiuj malegoisme kaj senbrue donas sin mem, por ke la mondo fariĝu unu koro kaj en ĝi regadu unueco."

Posttagmeze okazis publika ceremonio en kongresejo, kiun partoprenis krom la kongresanoj ankaŭ la paroĥanoj. Antaŭ la kongreso la paroĥanoj multe laboris ĉe rekonstruo de salonego, por ke ĝi fariĝu digna renkontejo por nia 50-a.

Antaŭvespere je la 18-a horo okazis unua Sankta Meso por la paco kaj justeco en Rimini en preĝejo de Sanktaj Johano kaj Paŭlo.

Tiu preĝejo agrable mirigis la kongresanojn per tre bela kaj moderna mozaiko. Temas pri mozaiko kaj rozvitralo kun dulingvaj skribaĵoj, en itala kaj en Esperanto. Ĝi bildigas historian decidon de Papo Johano Paŭlo la II-a enkonduki Esperanton en la katolikan liturgion per la aprobo de Roma Meslibro kaj ankaŭ unuan paskan saluton de la Papo en Esperanto: "Feliĉan Paskon en Kristo Resurektinta" la 3.4.1994.

Temo de tiu verko estas paska mistero kun aparta aludo al ĉi-jarcenta historio. Ĝi estas anoncita per ekkrio de la Papo: "Malfermu la pordojn al Kristo!"

La bildigita resurektinta Kristo havas trajtojn de suferanta Viro de Mortotuko, tamen pli ĝojajn pro alloga rideto. Li estas je la centro de la mozaiko, samkiel Li estas centro de la homa historio.

Kion esprimas ceteraj simboloj de tiu ĉi en Esperantujo unikaĵo, bv. legi pri tio la artikolon en Espero Katolika n-ro 1-2/1997; ankaŭ pri alia raraĵo - Monumento de Patro Pio el Pietrelcina, staranta apud la preĝejo. Ambaŭ ĉi-unikaĵoj ekzistas danke al grandega oferemo de sac. Duilio Magnani, nia Honora Prezidanto.

Vendredo, la 5-an de septembro

Je la 9-a horo okazis tre interesa parolado de pastro Battista Cadei, kiu estas konata al ĉehaj IKUE-anoj pro lia partopreno de IKUE-Tendaro en Herbortice dum profunda totalisma "normaliga " periodo. Tiam li aŭdacis kun sia kolego pastro Arturo celebri dimanĉan Sanktan Meson kun prediko al paroĥanoj dum foresto de tiea paroĥestro sen permeso de (kontraŭ)eklezia administranto. Pro publike anoncita mescelebro la preĝejo estis tutplena. Neniu denuncanto ĉeestis, tial la Ŝtata Polico ne intervenis. Pastro Battista ankoraŭ kelkfoje kun siaj kolegoj vizitis tiaman Ĉehoslovakion, tial nova renkonto kun li en Rimini estis por ni, ĉehaj IKUE-anoj, tre kara.

al la indekso


 ĈU DIALOGO KUN RELIGIAJ SEKTOJ ESTAS EBLA? Sac. Battista Cadei

Mi ne faros prelegon, sed nur komunikon. Fine de mia parolado espereble estos tempo por debato. Antaŭ ĉio mi klarigu la terminojn kaj difmu la temon.

Ne temas pri historiaj aŭ tradiciaj religioj, kiel hinduismo, hebreismo, islamismo. Nek pri kristanismo (kaj, interne de ĉi-lasta, ortodoksismo, katolikismo, protestantismo, kun ties pluraj branĉoj).

Sed temas pri novaj kaj alternativaj religiaj movadoj, kiuj pli kaj pli multiĝas en nia epoko. Oni povas ilin klasifiki laŭ tio, ke ili kredas Kriston, sed ne la Eklezion; aŭ Dion, sed ne Jesuon Kriston; aŭ ili kredas, ke la universo ne estas kreita, sed ĝi estas parto de Dio; aŭ ili neas eĉ la ekziston de Dio mem. Oni enlistigas inter la sektojn eĉ movadojn fakte ne religiajn, sed magiajn aŭ satanismajn.

Estas konate, ke unu el la idealoj de Esperanto estas la dialogo kun ĉiu homo, sendepende de ties religia kredo aŭ nekredo.

Siaflanke la Eklezio en nia jarcento ekkonsciis la devon dialogi kun ĉiu homa estulo. Jen kelkaj etapoj de tiu konsciiĝo. En 1963 Johano XXIII-a adresas la enciklikon Pacem in terris ne nur al la kristanoj, sed al ĉiuj homoj kun bona volo. En 1965 la Koncilio, kvankam ne subtaksante la devon anonci la Evangelion, emfazas la spiritajn »valorojn« de la nekristanaj religioj (Deklaracio Nostra Aetate).

Oni plurflanke diras, ke kun sektoj la dialogo estas neebla. Kion respondi? Ni devas distingi diversajn nivelojn de dialogo.

La ekumena dialogo koncernas tiujn kristanojn, kiuj kredas Dion Triunua kaj ties Eklezion, malgraŭ la historiaj disiĝoj inter katolikoj, ortodoksuloj, protestantoj. Al ili ne apartenas tiuj grupoj aŭ sektoj, kiuj ne kredas la Triunuon aŭ demonigas la Ekleziojn. La interreligia dialogo koncernas la historiajn ne-kristanajn religiojn, kiel budaistoj, taoistoj, hinduistoj, konfuceanoj, islamistoj ...

Ĉu dialogi kun sektoj? Principe, eĉ kiam la dialogo ne estas ebla, ni memoru la admonon de papo Johano XXIII-a: »Oni neniam konfuzu la eraron kun la eraranto, eĉ se temas pri eraro aŭ miskono koncerne la moralan kaj religian veron. Ĉiam kaj antaŭ ĉio la eraranto estas homa estulo, kaj ĉiuokaze li gardas hom- personan dignon; kaj ĉiam li devas esti taksata kaj traktata laŭ tia digno. Krome, en ĉiu homa estulo neniam estingiĝas la kunnatura aspiro disrompi la skemojn de la eraro por malfermiĝi al la ekkono de la vero. Kaj neniam ĉesas en li la agado de Dio«. Sed la respondo devas esti diversa laŭ la diversaj situacioj. Jen la nepraj kondiĉoj, por ke dialogo estu ebla kaj fruktodona. Ĝi devas esti:

1 ) Teorie kaj praktike kompetenta. Teorie: profunde koni la doktrinojn katolikan kaj tiun de la sekto, kun kiu oni intencas dialogi. Praktike: sperti per konkreta travivaĵo pri psikologio, la sentemo, la metodoj uzataj.

2) Klara, sincera, verama. Klopodi kompreni kaj komprenigi. Estus iluzia la dialogo, kiu ne evidentigus la diversecon de la respektivaj starpunktoj. Tio ne estus toleremo, sed trompemo. Klareco foje postulas, ke ni evidentigu, ke vera kristanismo ne estas kunigebla kun iuj konceptoj (ekz. reenkarniĝo, aliaj savantoj krom Jesuo ...).

3) Milda. Aŭskulti kun humileco kaj pacienco eĉ aferojn ĝenajn aŭ tro polemikajn. Ne rebati polemike. La interparolanto sentu, ke ni lin amas kaj profunde respektas.

4) Reciproke fidema pri la respektiva serĉado de bono kaj vero. Ni estu disponaj lerni el nia interparolado.

5) Kun akompano de preĝado, ĉar ne nia dialektika lerteco, des malpli nia polemiko, havigos al ni sukceson, sed atesto de kredo, espero kaj amo, per la graco de Dio, laŭ la maniero kaj en la tempo, kiam Li mem volas. Sed kion fari, kiam tiaj kondiĉoj ne haveblas? Antaŭ ĉio ni klopodu forigi la malhelpojn, kiuj dependas de ni. Ekzemple, ni forigu niajn antaŭjuĝojn kaj malkompetentecon per serioza studado. Kiam la malhelpoj restas, konsilindas fermi la pordon. Kardinalo Martini, ĉefepiskopo de Milano, skribis al siaj fideluloj: »Oni devas fariĝi proksimulo al la personoj, sed ne al la eraro, kiun ili eventuale instruas. Tial, foje, por fariĝi proksimulo, anstataŭ malfermi la pordon konvenas fermi ĝin«. Lia argumentado koncernis la de-pord-al-pordan propagandon de la Jehovaj atestantoj, kiuj estas daŭre trejnataj tiel, ke katoliko, eĉ bone konanta sian doktrinon, sed sensperta pri ilia taktiko, ne sukcesus fari veran dialogon, kaj eĉ elmetus sin al risko de dubo pri sia kredo.

Restas la principo malfermi la pordon ĉiufoje, kiam tio estas ebla aŭ probabla. Tiu ebleco povas estiĝi, eĉ kiam teorie ĝi ne estas esperinda. Ekzemple: Jehovaj atestantoj demonigas la katolikan Eklezion; laŭ ili ĝi estas nek konvertebla nek reformebla, sed konkretaj anoj de tiu religio foje estas tute malfermitaj al lojala dialogo. Estas grava devo akcepti la dialogon ĉiufoje, kiam tio estas ebla.

Kion pri katoliko, kiu frapetus la pordon? Ĉu tio estus skandala? Nunepoke regas la relativismo kaj privata koncepto pri religio. Certe, ni devas eviti la prozelitismon, kiu volus kondiĉi la homan konsciencan liberecon koncerne religian kredon. Sed inter la prozelitismo kaj indiferenteco haveblas diskreta kaj respekto-plena anonco de nia kredo. Ekzemple, kiam ŝvebas onidiro, ke iu katoliko emas fariĝi atestanto de Jehovo, ni ne rajtas ignori, ke membro de nia Eklezio intencas forlasi la familion; tio ne estas nur lia konscienca afero, ĝi estas ankaŭ nia familia problemo. Foje ni surprize malkovros, ke iuj estos al ni dankaj pro nia diskreta interesiĝo.

Centroj de aŭskulto kaj dialogo. La problemo de la religiaj sektoj estas tiel aktuala, ke konvenas starigi centrojn por dialogo. Al ili povas prezenti sin: Katolikoj, komencantaj aliĝi al sektoj, kiuj volas aŭ akceptas (kial ne ilin inviti?) aŭskulti katolikan vidpunkton. Familianoj aŭ amikoj de adeptoj, kiuj suferas pro tia stranga konvertiĝo, kiu foje ŝanĝas la familiajn rilatojn. Eksadeptoj de sektoj. Ofte la forlaso de sekto postlasas gravajn problemojn. Adeptoj. Dialogo por ili povas esti valora almenaŭ por pli profunda interkono kaj forigo de bedaŭrindaj antaŭjuĝoj. Animzorgantoj kaj simplaj kredantoj, kiuj petas konsilon pri pli konvena maniero rilati kun sektanoj.

Konklude ni pensas pri ĉiuj anoj de sektoj, ĉefe pri sinceraj serĉantoj de vero kaj bono. Rilate ilin la ĉef-defio estas la ordono antikva kaj ĉiam nova, de kristana amo. Ni do konkludas per la vortoj de Vatikana dokumento de 1986: »Tiu ĉi defio devas evoluigi en ni kaj en niaj komunumoj la Kristan spiriton iliarilate, per klopodado kompreni ilian aktualan starpunkton, kaj kiam tio eblas, ilin atingi en la amo de Kristo.«

Sac. Battista Cadei

al la indekso


 ĜENERALA KUNVENO KAJ VIZITO DE LA URBODOMO

Antaŭtagmeze en Salono Espero okazis unua parto de IKUE-Asembleo. Ĝi povis daŭri nur unu horon, ĉar estis planita akcepto de la kongresa delegacio aŭdience ĉe la Urbestro de Rimini. Tridek reprezentantoj de diversaj landoj vizitis urbodomon - historian palacon sur la Placo de Cavour. Ĉeĥan grupon reprezentis kvar personoj, inter ili du gejunuloj. Ĉar la Urbestro tiutempe forestis, la delegacion anstataŭ li akceptis urba skabeno. Oni povas konstati, ke la aŭdienco estis tre agrabla, do tre bela travivaĵo de ĉiuj ĉeestintoj.

al la indekso


 VIZITO AL RESPUBLIKO SAN-MARINO

Vendrede la 5-an de septembro posttagmeze okazis belega vizito de malgranda respubliko San-Marino. En Baziliko de Sankta Marino estis celebrita Sankta Meso, dum kiu la ĉeestantajn kongresanojn salutis Mons-ro Paolo Rabitti - Episkopo de Pennabili kaj San-Marino. Ni koncize konigu al ni historion de tiu eta, sed tre malnova Respubliko, kiu fariĝis la plej antikva eŭropa ŝtato.

La fremdulo, kiu vizitas urbon Rimini, ne devus forveturi sen viziti ankaŭ la historian sendependan Respublikon San-Marino. Tie la turisto restas ravita de belega panoramo.

En nuntempa geografio Respubliko San-Marino situas ĉe la limoj de italaj regionoj Emilia kaj Marche je 15 kilometroj el Rimini. Ekde ĉiam San-Marino estas honorigata kiel sidejo de Libero. Ĉe la ĉefa landlimo granda ŝildo super la enirstrato salutas la vizitanton "Estu bonvenaj en la antikvan teron de la Libero".

Dum la kvara jarcento post Kristo, ŝtonhakisto el insulo Arbe, en Dalmatio, venis al Rimini kaj kelktempe ekzercis sian metion apud la rimina ŝiphaveno. Poste li iris sur la tripintan monton Titano, sudokcidente de Rimini, kie la fama ŝtonhakisto pli volonte loĝis ol en Rimini.

Monto Titano, rigardata el la ebeno de Rimini, altas ĝis 700 metroj per sinsekvaj grandiozaj ŝtupterasoj kaj aspektas kvazaŭ skrapanta la ĉielon. Tio revokas la mitologian rakonton de la Titanoj, kiuj volis detronigi Jupiteron kaj grimpi ĝis lia alta loĝejo metante monton sur monton.

Tie la ŝtonhakisto laboris kaj samtempe propagandis la kristanan religion. Baldaŭ la famo de lia sankteco alvenis al rimina Episkopo Sankta Gaŭdenco, kiu invitis al si la ŝtonhakiston nomatam Marino.

Li multe helpis la Episkopon kontraŭ la herezoj, kaj pro tio, rekompence, Sankta Gaŭdenco ordinis lin Diakono. Sed Marino amis pli trankvilon ol bruon, tial denove li reiris sur la Titanon.

Iom post iom al Titano el ĉiuj lokoj venis personoj por viziti la Diakonon-ŝtonhakiston. Iam venis al li bonanima sinjorino el Rimini, kies nomo estis Felicissima. Marino parolis al ŝi pri la vera kredo kaj ŝi konvertiĝis. Tiam Felicissima, kiu estis mastrino de la monto, rekompence donacis al la ermito la tutan monton, kiun poste la Sanktulo postlasis al siaj varbitoj kiel heredaĵon. Tiel naskiĝis la tre malnova Respubliko San-Marino.

En 1463 Papo Paŭlo la 2-a donacis al Respubliko la komunumojn de Serravalle, Fiorentino, Monte Giardino kaj vilaĝon Faetano, kiujn oni nomas hodiaŭ, kune kun ĉefurbo San-Marino, la Kasteloj.

En la ĉefurbo, krom preĝejoj kun tre interesaj pentraĵoj, estas la Baziliko de la Sanktulo kaj tre proksime la vidinda Palaco de la Registaro. Du Kapitanoj Regantoj, demokrate elektitaj ĉiun sesan monaton de la partioj (ĉiujare komence de aprilo kaj septembro), gvidas do la Respublikon dum nur ses monatoj. Tio pli certigas la demokratiecon de la Sendependa Respubliko de la Libereco.

(Priskribo de la historio estas transprenita el aldonaĵo de la kongresa libro).

al la indekso


 LA JUNULARO SIN BONE PREZENTIS

Post impresplena tago la kongresanoj estis lacaj kaj sopirantaj pri ripozo. Sed ankoraŭ ne maturiĝis tempo por ripozo, ĉar la kongresa junulora invitis ĉiujn kongresanojn al sia programo okazinta en Solono Espero. Kaj vere neniu ĉeestanto bedaŭris, ĉar bela kaj sprita programo de junularo plej bone efikis je reakiro de la korpaj fortoj. La programerojn prezentis gejunuloj el kelkoj landoj (IKUEJ-anoj). Forta aplaŭdado atestis pri sukceso de la programo. La gejunuloj meritas admiron, ĉar ili dum mallonga tempo en Rimini sukcesis prepari sin por tiu ĉi tutvespera kultura programo.

Tre interesa sceno temis pri bakistoj, kiujn ege timigis mirakloj de Jesuo, kiu dufoje multobligis mirakle panojn kaj fiŝojn. Kompreneble kun multobligo de la fiŝoj ili konsentis, ĉar tio ne koncernis ilin. Sed multobligo de la panoj ilin terurigis, ĉar ili timis pri perdo de sia klientaro, se tiu facila sotigo de la popolo plu doŭros. Okazis do grava interkonsiliĝo, kion fari tiukaze.

La fabelon pri Cindrulino konas certe ĉiu esperantisto en la mondo. Sed tiun modernan, kiun prezentis internacia grupo de gejunuloj, certe konas nur malmultaj.

Ankoraŭ aliaj programeroj estis prezentitaj fore de IKUE-junularo. Gratulon!

Sabato, la 6-an de septembro

Sabate je la 9-a horo la kongresanoj pilgrimis al pilgrimloko de Dipatrino de lu Mizerikordo en Rimini, kie okazis kuncelebrado de Sankta Meso. La ĉefcelebranto estis Episkopo Mons-ro Giovanni Locatelli. Post la Sankta Meso okazis renovigo de la Sinkonsekro de IKUE al Senmakula Koro de Maria. Unuan fojon sin oficiale konsekris la IKUE-movado al Senmakula Koro de Maria la 13-an de majo 1982 fare de Mons-ro Giovanni Locatelli pere de E-elsendo de Radio Vatikana, en la datreveno de la Fatimaj Aperoj kaj de la atenco al la Papo Johano Paŭlo la II-a.

al la indekso


 NI SALUTAS LA KONGRESON!

Kanzono je popola pola melodio "Poszła Karolinka". Verkis Sac. Tadeusz Nowakowski

al la indekso


 LA VIVOJ KAJ MARTIRAJ MORTOJ DE SANKTA VENCESLAO
KAJ DE LIA AVINO SANKTA LUDMILA
- III
(Kristiano) (J. Pekař, trad. V. Rajlich)

TRIA ĈAPITRO

Bořivoj havis edzinon, nomi­tan Ludmila, filinon de Slavibor, princo el slava lando, kiu dum antikvaj tempoj nomiĝis Pŝovujo, nuntempe de pli junaj estas nomata Mjelnik-lando laŭ la antaŭ nelonge konstruita kastelo. Ĉi tiu, kiel ŝi egalis al li en pagana herezo oferante al idoloj, same ŝi imitis en religio kristana, eĉ superis sian edzon en virtoj kaj fariĝis vere servistino de Kristo. Ŝi akuŝis poste al la princo tri filojn kaj samnombron da filinoj kaj kiel al li beata Metodo antaŭdiris per profeta buŝo, li egiĝis ĉiutage kun sia popolo kaj lia monarkio plenkreskis kaj fmpleninte sian vivkuron da tridek kvin jaroj, li foriris eternecon plena de tagoj kaj boneco. Post li ekregis lia unuenaskita filo Spytihněv, kromordinare brilanta per ĉiuj virtoj de sia boneco kaj per famo de sankteco. Li estis nome sekvanto de la patro, li fondis Diajn templojn, kunvenigis sacerdotojn kaj klerikojn kaj li estis perfekta je kristana fido. Finfminte kvardek jarojn de sia vivo li forlasis ĉi tiun lumon kaj flugleviĝis al steloj. Post morto ekprenis kondukilon de la regado laŭ tradicio lia frato Vratislav, kiu edziĝis kun virino nomiĝanta Drahomíra el la lando de paganaj slavoj nomata Stodoro, virino, kiu estas komparinda al jena Jezabelo, kiu ekfurioziĝinta ekzekutis profetojn, aŭ al Eva, edzino de la unua homo, kiu naskis kaj Kainon kaj Habelon. Drahomíra naskis nome el la sama princo du filojn, la unuan nomitan Venceslao (Václav), la duan Boleslav. Sed pri tio ne pli frue ol inde.

Religiema sinjorino Ludmila ekvidviniĝinte kaj ekmalhavinte ankoraŭ unu pli aĝan filon restadis en sia hejmo kaj ekmemoranta sian antaŭan malklerecon kaj herezon ĉiutage ŝi priploris per larmoj estintajn malvirtojn. Kaj same kiel ŝi iam estis iginta siajn membrojn por servi nepure kaj malvirte al pekado, tiel ŝi nun igis ilin por servo de justeco al sanktiĝo diranta la vorton de Apostolo: „Kian profiton mi havis tiam pro tio, pro kio mi nun hontas?" Tion atestas mizeruloj, al kiuj ŝi en ilia senriĉeco ege helpis kaj kies bezonojn ŝi kiel patrino prizorgis nutrante malsatajn, refreŝigante soifantajn, vestigante vojirantajn kaj kompatindajn. Atestas tion klerikoj, pri kiuj ŝi kiel pri siaj filoj kun religiema penso zorgis, kaj eĉ se tiuj ĉiuj silentus, atestas tion tabernakloj de Kristo, al kiuj ŝi donacadis, oraĵojn kaj arĝentaĵojn ne kiel iuj el rabaĵo aŭ havaĵo de malriĉuloj, sed el posedaĵo al si de Dio donata. Ŝi estis tenera kaj afabla ĉiurilate, plena de ĉiuspecaj fruktoj de bonvolemo; malavara je almozoj, senlaca dum maldormo, religiema por preĝo, perfekta en amo, ne moderema pri humileco, tiel vigla en komplezoj al diservistoj, se iujn ŝi ne sukcesis kontentigi dum taga lumo, ŝi sendadis, kion oni bezonis, nokte kaŝe pere de stalservistoj, kun fervoro plenumante la vorton de Evangelio, per kiu estas ordonite fari amaĵojn tiel, ke ne sciu la maldekstra mano, kion faras la dekstra. Sed se oni volus priskribi ĉiujn eminentecojn de ŝiaj virtoj, pli facile konsumiĝus.taga lumo ol skribmembrano. Kaj efektive la pordo de ŝia domo estis malfermita ĉiutage kaj ĉiunokte al ĉiu irpasanto, ke ŝi povis ekvoki kun beata Ijobo: „Mia pordo estis malfermita por vojiranto, mi estis okulo por blindulo kaj piedo por lamulo." Ŝi patrinis al georfoj, ŝi estis konsolantino de vidvinoj, nesatigebla vizitantino de kaptitoj kaj arestitoj kaj perfektulino en ĉiuj bonaj faroj.

Do kiam nomita duko Vratislav, kiel ni jam duondiris, ekregis post sia mortinta frato, firmiĝinte monarkion, konstruis bazilikon je honoro de beata Georgo, martiro, sed trafita per morto li ne ĝisatendis ties de longe sopiratan konsekron. Sian filon Venceslaon, knabon de vivoplena spirito, li loĝigis en la kastelon Budeč, kie troviĝas kaj troviĝis preĝejo, dediĉita de lia antaŭulo kaj frato Spytihněv je honoro de apostola princo, beata Petro, por ke li estu tie instruata pri Dia leĝo kaj Biblio. La knabeto de vigla spirito, klerigata per Sankta Spirito enmemorigis profunde ĉion, kion li aŭdis de instruisto kaj kiam dume lia patro ĉirkaŭ tridektrijara foriris de ĉi tiu mondo, li estis denove venigita en la rezidencan kastelon de Prago kaj altigita per ĉiu popolo sur patran tronseĝon. Sed ĉar li ankoraŭ tute ne elkreskis el knaba aŭ fraŭla aĝo, ĉiuj magnatoj akordiĝinte per gardema konsilo enedukigis nespertan dukon kun lia frato Boleslav al la servantino de Dio Ludmila de beata memoro, ĝis kiam per Dia graco ili plenkreskus aĝon kaj forton.

Sed ekvidinte tion la patrino de la knaboj, kiu vidviniĝinte pretendis la sceptron post sia edzo, vole pelita per - diablo pro malamego de sia venenohava animo ekflamis kontraŭ la servantino de Dio Ludmila. Kaj konsumata per malbonaj supozoj; opiniante, ke per tio, kiam tuta popolo komisiis la edukadon de la fraŭloj al ŝia bopatrino, ŝi estas senrigardata kaj senbienigata kaj la alia virino ekkaptos ĉian estradon, ŝi ekkonsilis plej nemorale kun viroj de Belialo kaj laboras per ĉiu fortostreĉo pri ŝia pereigo. Sed honorinda kaj religiema servantino de Kristo Ludmila ekkoninte tion ekprenis kontraŭ pikiloj de aroganteco armilojn de humileco kaj suferemo kaj sciigis per senditoj al sia bofilino: „Nenia ero de flata avideco je via estrado okupis mian koron kaj neniel mi deziras iel regi vin: Prenu viajn infanojn kaj estru ilin laŭ via volo, sed al mi permesu liberecon servi al ĉiopova Kristo en kia ajn restadejo, kiu plaĉas al vi." Sed kiel tio jam ĉiam fariĝas, ke ju pli la humileco klinas sin pro Dio, des pli la fierego kaj aroganteco per incito de diablo altigas sin, la plej afablan kaj la plej bonvoleman peton de sankta dukino Ludmila ŝia bofilino malestimis kaj ne volis ĝin ne nur akcepti, sed ankaŭ aŭskulti. Ekvidinte tion kaj memorante la apostolan vorton: „Ne rezistu al malbono, sed lasu lokon al kolero," kaj la evangelian veron: „Se oni vin persekutos en unu, rifuĝu en alian lokon," la servantino de Kristo translokiĝis kun sia anaro el la ĉefkastelo en la kastelon nomitan Tetín - ju pli certe ŝi sciis, ke ŝi estas persekutota per persekutantoj kaj meritonta sian martiran palmobranĉon, des pli ŝi ornamis sin per perloj de virtoj daŭrpreĝante piege, turmentante sin senĉese per maldormo kaj malmanĝo, donante almozojn per malavara mano.

Tiam beata Venceslao, kvankam li estis malmultaĝa, restadante ĉe la patrino, glorigis sin en tiuj tagoj eĉ per profeta spirito kaj ĉion okazontan ekkonis per klara vizio el aperigo de Sinjoro Kristo. Iam dum nokta silento montriĝis al plena de Dio kaj sankta Venceslao la domo de certa sacerdoto Paŭlo (kiu sindone inklinis al ofte suprecitita Ludmila de beata memoro kaj kies amikeco estis per ŝi plej sindone repagata) ĉirkaŭata per ĉarmaj kaj amleksaj ĉirkaŭirejoj, senigita pri ĉiuj belaj muroj kaj malpreparita al homa loĝado. Kiam li deskuis la pezon de sia korpa dormo kaj vekiĝis vigla al spirita medito, li anoncis per prudenta parolo al iuj, kion li estis vidinta kaj poste li interpretis per profeta buŝo, kion veran la aperaĵo montris por estonteco, ekparolinte al kunvokitoj per jenaj vortoj: „Kiam mi malfrue enlitiĝis, dolĉaj amikoj kaj karaj familiar-servantoj, en la nokta silento vekis min grava kaj profunda vizio. Mi ekvidis bienon de sacerdoto Paŭlo senigitan pri ĉiuj altaj muroj kaj turoj, forlasitan de homoj. Pro la vizio mi ekmalĝojiĝas kaj ekafliktiĝas je zorgo pri Diaj fideluloj. Sed ĉar senmezura boneco de tiu, kiu ĉion konas, kondukas min al espero, per kiu estas promesite, ke ĉio estas ebla al kredanto, tamen mi klopodas por certe lerni koni fariĝon kaj aŭskultigi al vi eksplikojn de klara solvo pri vereco de la sonĝo, kia estas montriĝonta. Vidita detruo de la domoj signifas nome feliĉan morton de sankta kaj virta sinjorino, mia avino Ludmila. Ŝi nome per furioza konspiro de mia patrino, paganino kaj laŭ gento kaj laŭ malboneco de faritaĵoj, kun iom da kunuloj preparitaj kaj servopretaj al krimo, post nelonge per atako de armitaj furiozuloj, kiuj sekrete ŝin rapidatakos, pro konfeso de kristana nomo kaj fido ŝi malrezistos al korpa martirigo. Senhoma enirejo de la domo signifaš poste, kiel la vizio atestas, malgajigan elregnan forpelon de sacerdotaro de ni protektata kaj maljustan forprenon de ĉiu havaĵo. Mia patrino de malbeninda honoro nome ĝismorte malamante la partion, kiun mi laŭeble konfesi, honori, elkore sekvi kaj ami klopodas kaj por ĉiam neforigeble klopodos, senigos je surteraj bienoj la sacerdotaron de diversaj ordenoj, ĉar ĝi kunsenton kun mi ne kaŝas, kaj senkompate elpelos ilin el la regno." En ĉi tiu supozo de la talentohava antaŭsento lia spirito scianta veron neniel eraris, sed ĉiuj celotrafaj sciigoj de lia klarigo pri mortigo de la nomita sinjorino kaj pri furioza elpelado de ekleziuloj, kiuj volonte estis submetiĝintaj al ŝia estrado aŭ prefere al ŝia tre brilanta malavareco en sfero de vastegaj regionoj, vortsekve realiĝis post nelonge en sendifekta ordo, kiel estas konate kaj kiel estis dirite.

al la indekso


 LA MIRAKLO DE LA OKULOJ

Ĝi okazis posttagmeze de la 11-a de majo 1850. La postan tagon la informo disvastiĝis tra la tuta urbo. Amaso da homoj alkuris, kortuŝitaj kaj preĝantaj. La miraklo okazis denove, ripete, dum ok sinsekvaj monatoj. La pupiloj de la sankta bildo leviĝis al la ĉielo kaj malsuprenleviĝis al la fideluloj. Foje ili brilegis kiel steloj, foje ili pleniĝis per larmoj. La vizaĝo, foje rozkolora, fariĝis poste pala.

Tiuj ĉi fenomenoj kaŭzis profundajn konvertiĝojn. La svarmado estis tioma, ke por eviti kunpuŝiĝojn oni translokis solene la bildon en apudan vastan preĝejon de Sankta Aŭgusteno, kie ĝi restis dum tuta septembro. Kaj tie okazis denove plurfoje la mirinda evento, kio altiris el Italio kaj el aliaj landoj milojn da pilgrimantoj.

La dioceza episkopo Mons-ro Salvatore Leziroli, instigita ankaŭ de la Papo Pio la 9-a, por doni al la evento nekontesteblan historian certecon, ordonis, ke oni faru laŭregulan esplor-proceson. Donis skribitan ateston Kardinaloj, Episkopoj, famaj homoj de scienco kaj klereco. Estis pli ol cento da ĵuro-donaj atestantoj, ĉiuj same deklaris, ke la evento vere okazis. Sankta Patro Papo Pio la 9-a volis, ke tiu sankta bildo estu kronita (la 15-an de aŭgusto 1850) en lia nomo kaj per lia tuta aŭtoritato. Li mem porokaze donacis la artan kadraĵon faritan el oro, arĝento kaj valoraj ŝtonoj, en kiu estas la pentraĵo.

La simplan preĝejon de Sankta Klara oni plivastigis kaj ornamis per mondonacoj alvenintaj el Italio kaj de eksterlande. Ekstaris do nova preĝejo en novklasika stilo, konstruita far rimina arkitekto Giovanni Benedettini. La preĝejo hodiaŭ nomiĝas Sinkonsekro al Virgulino Maria Nia Sinjorino de la Espero, ĉiela "Pilgrimloko de Dipatrino de la Mizerikordo".

Kaj en tiu preĝejo do okazis la komence menciita Sankta Meso kaj renovigo de la sinkonsekro de IKUE-movado al Senmakula Koro de V. Maria.

al la indekso


 Sinkonsekro al Virgulino Maria

Nia Sinjorino de la Espero, ĉiela Reĝino de la Popoloj, ni estas ĉe viaj piedoj, kiel apostoloj en la Vespermanĝejo, atendante la Sanktan Spiriton por nova Pentekosto.

Ekde nun ni volas resti en viaj sanktaj manoj kiel infanoj de la ĉiela Patro, por esti plenigitaj per la Dia Amo kaj resti ĉiam kun Vi, kiel temploj de la Sankta Triunuo.

Ni ĝoje konsekras nin al via Senmakula Koro, kaj konfidas al Vi la tutan Esperanto-popolon, ĉar Vi estas ekzemplo kaj modelo por la unuopaj kristanoj kaj la tuta Eklezio.

Laŭ la volo de Dio ni sopiras iri kun Vi, nia Sinjorino de la Venko, por ke estiĝu en ni kaj en la tuta homaro la Regno de Jesuo kontraŭ ĉiuspeca moderna ateismo.

Solene kaj tutkore ni promesas travivi ĉiutage per pensoj, deziroj, agoj kaj posedaĵoj niajn baptajn kaj konfirmaciajn kaj eventuale pastrajn sindevigojn, helpe de la Dia Graco, de kiu Vi estas elektita Tabernaklo kaj Perantino por la tuta Eklezio.

Al Vi ni volas aparteni korpe kaj anime, por esti konsekritaj al Jesuo, esti kun Li viktimoj por gloro de la Patro kaj por la savo de la pekuloj. Tial ni arde ripetas nun kaj ĉiutage: "Tute viaj ni estas, kaj ĉio nia estas via". Amen.

al la indekso


 Preĝo al Maria Patrino de Mizerikordo

Saluton, ho Reĝino kaj Patrino de Mizerikordo, humila servantino de la Sinjoro, kiun ĉiuj generacioj nomas "beata", ĉar per la akcepto de la volo de la Patro la Sankta Spirito superombris Vin kaj Vi koncipis en via netuŝita Virgeco la Eternan Vorton, Kriston Sinjoron.

Aŭskultu la preĝon de ni, kiuj kiel gefiloj estis donitaj al Vi ĉe la kruco de la Elaĉetanto.

Ho, advokatino de mizerikordo kaj disdonantino de gracoj, turnu vian rigardon, milda kaj kompato-plena al ni, mizeraj pekuloj; kaj per via patrina boneco prezentu nian preĝon al via Filo Jesuo, nia Peranto kaj Savanto, por ke per via potenca propetado li aŭskultu kaj elaŭdu ĝin.

Vi estas nia espero, ho, Maria, propetu do por ni, por rekonduki en niajn korojn la perditan pacon.

Ni nin turnas al Vi nun, por ricevi aparte la gracon plej karan por ni, certaj, ke ni estos aŭskultitaj de Vi, kiu estas milda kaj pia, la dolĉa Patrino nia, ho Maria. Amen.

 

Post la Sankta Meso en pilgrimloko de Dipatrino de la Mizerikordo okazis trarigardo de vidindaĵoj de la urbo Rimini.

Posttagmeze en Salono Espero okazis daŭrigo de la Ĝenerala Kunveno de IKUE. Vespere en Parko Briolini okazis belega Folklora Vespero kun muziko, rostitaj fiŝoj kaj vino. Preparis ĝin honore al la kongresanoj Turisma Komitato de San Giuliano Mare.

Dimanĉo, la 7-an de septembro

Kaj venis dimanĉo, la tago de adiaŭo. En Salono Espero je la 10-a horo okazis fermo de la Kongreso. Dum ĝi plej ofte aŭdebla estis la vorto "dankon". Jes, grandan dankegon meritas ĉiuj, kiuj multe laboris por prepari por la kongresanoj agrablajn travivaĵojn. Unuavice dankegoj apartenas al karega frato Sac. Duilio Magnani kaj al liaj paroĥanoj. Dankegon meritas frato D-ro Mario Sola kaj ceteraj oferemaj anoj de LKK.

Certe la plej grandan dankegon meritas la Ĉiela Patro, ĉar sen lia beno estas vana ĉiu peno. Jes, la benoj de Dio estis evidentaj. La dankoj al Dio estis esprimitaj per lasta Sankta Meso en preĝejo de Sanktaj Johano kaj Paŭlo.

Sekvis adiaŭado kaj revena vojaĝo hejmen. En rememoroj oni longe revenados al neforgeseblaj lokoj kaj la kongresaj travivaĵoj. Ĝis la revido, karaj kongresanoj, dum venonta IKUE-Kongreso!

al la indekso


 JUBILEA IKUE-KONGRESO

Bogusław Sobol

En Romo kaj Rimini
IKUE-Kongreso
kvindeka, jubilea
okazis kun sukceso.

Kunvenis kongresanoj
en bela Italio,
la Papo nin salutis
kaj benis bona Dio.

Vivu la Papo! – vokis
kun ĝoj´ samideanoj
kaj Esperantan lingvon
aŭdis eksterlandanoj.

En famaj bazilikoj
Mesojn en Esperanto

celebris sacerdotoj,
al Dio flugis kantoj.

Akceptis kongresanojn
itala Prezidento.
Por Esperant-movado
esprimis grandan senton.

Poste jam en Rimini
ĉe Adriatika maro
daŭrigis la kongreson
a monda amikaro.

Organizantojn benu Dio,
nia Sinjoro.
Donu al ili gracojn
por la kortuŝaj koroj.

al la indekso


 REMEMORE PRI LA 50-A

Kun devizo "Iru kaj disĉipligu ĉiujn naciojn" (Mat 28,19) okazis en Romo kaj Rimini grava okazaĵo en historio de IKUE - la 50-a Kongreso.

Post alveno kaj enloĝigo dimanĉe la 31-an de aŭgusto ĉe Karmelitanoj en Sassone apud Romo, ni vespere partoprenis la unuan komunan preĝadon kaj Sanktan Meson celebritan tute en Esperanto. Poste dum interkona vespero oni reciproke interkonatiĝis kaj babilis.

Dum tri interesaj tagoj en Romo ni kune pilgrimis al lokoj de la Apostoloj, kvazaŭ por reveni al fonto de la kristanismo, por tie refreŝiĝi kaj ĉerpi spiritan forton por nia kristana engaĝiĝo.

Lunde matene ni forveturis al Vatikano, kie ni vizitis Placon de Sankta Petro, kiu estas ĉefverko de Bernini (1656-67), ĉirkaŭitan de kvarobla dorika kolonaro (284 kolonoj kaj 88 pilastroj), kronitan per 162 statuoj de sanktuloj. Poste ni en Baziliko de Sankta Petro partoprenis Sanktan Meson en Esperanto, sekvis vizito de la Baziliko. Ni vizitis multajn kapelojn kaj monumentojn, admiris mirindajn mozaikojn de la altaroj kopiantajn famajn pentraĵojn, vizitis tombon de Sankta Petro kaj de multaj Papoj, sanktuloj kaj aliaj gravaj personoj en Sanktaj Vatikanaj Grotoj, troviĝantaj sub la centra navo de la Baziliko; inter ili tombon de nia Kardinalo Josef Beran. Multaj kuraĝis supreniri ĝis pinto de la Kupolo, atinganta ĝis la supro de la kruco 132,5 m, de kie oni povis spekti belegan panoramon de la tuta eterna urbo Romo.

Promenante tra historia parto de la urbo, ni venis al monteto Kapitolo, kie en salono "Protomoteca" okazis solena inaŭguro de la Kongreso.

Marde ni vizitis Amfiteatron Koloseon kaj Roman Forumon, sekvis vizito al Baziliko de Sanktaj Johano kaj Paŭlo sur monteto Celio, kie estis por ni celebrita kantata grekkatolika Sankta Meso en Esperanto. Sekvis vizito al Bazilikoj Sankta Paŭlo ekster la Muregoj, Sankta Johano Laterana kaj Sankta Maria la Granda, troviĝantaj sur teritorio de Romo, sed apartenantaj al Vatikano.

Merkrede frumatene oni denove forveturis al Vatikano por partopreni ĝeneralan merkredan aŭdiencon de la Papo Johano Paŭlo la II-a. Dum ĝi okazis neforgesebla historia travivaĵo, kiam la Papo salutis la kongresanojn en Esperanto.

Dum aŭdienco la kongresa delegacio transdonis al la Papo speciale tiukaze blanke binditan Meslibron kaj Legaĵaron en Esperanto. Post aŭdienco ni reenaŭtobusiĝis por atingi Palacon Kvirinalo, kie ni ĉiuj estis aŭdience akceptitaj de la itala prezidento Oscar Luigi Scalfaro, kiu parolante aprecis valorojn de Esperanto kaj promesis subteni ĝian disvastigon. Post tiu ĉi aŭdienco oni forveturis al Rimini por partopreni la duan parton de la Kongreso.

Rimini estas antikva urbo kun riĉa historio, situanta laŭlonge de la fame konata Eŭropa Strando, 15 km longa, kun 1550 hoteloj kaj familiaj pensionoj, nekalkulante 16 mil vilaojn kaj ludomojn, en kiuj somere ferias ĝis miliono da turistoj. La urbo estas facile atingebla per marborda aŭtoŝoseo aŭ per fervojo. La nuntempa Rimini fariĝis ĉefurbo de la monda feriado pro beleco de sia marbordo, klimata mildeco kaj sincera afableco de siaj loĝantoj.

Por ni la dua parto de la Kongreso estis pli labora. Oni aŭskultis interesajn fakprelegojn, partoprenis Ĝeneralan Kunvenon de IKUE kaj publikan ceremonion en Salono Espero. Ĉiutage ni partoprenis Sanktan Meson en Esperanto, restis tempo ankaŭ por ekskursoj kaj distro.

Ĵaŭde vespere ni partoprenis trihoran ĉinveturon laŭlonge de la lumigita marbordo, dum kiu ni estis regalitaj per rostitaj marfiŝoj kaj bongusta blanka vino. Sabate vespere ni en Rimini en parko Briolini partoprenis Folkloran Vesperon, tipan por regiono Romanja kun muziko, rostitaj fiŝoj kaj vino por ĉiuj.

Vendrede posttagmeze ni ekskursis al San-Marino. Respubliko San-Marino estas la malnovega tero de libereco, kiu distancas 35 km de Rimini. Ni vizitis parton de la urbo situanta sur la tripinta monto Titano, kie en la kvara jarcento post Kristo ŝtonhakisto Marino el insulo Arbe en Dalmatio fondis civiton, kiun li poste jam kiel diakono postlasis al siaj varbitoj, konvertiĝintaj al la vera kredo, kiel heredaĵon. Tiel naskiĝis la tre malnova Respubliko San-Marino.

Ni post promeno komune vizitis kaj partoprenis solenan sesion de Akademio Internacia de la Sciencoj San-Marino, fonditan en 1983 de la sanmarina registaro, kie oni post ekzamenaj disertaĵoj en Esperanto kaj en la etna lingvo de la aŭtoroj solene promociis ekzamenitojn. De tie ni iris al sidejo de la sanmarinaj Kapitanoj Regantoj.

Ne ĉiuj scias, ke la du Kapitanoj Regantoj estas demokrate elektataj dufoje jare de la partioj por gvidi la Respublikon, kio pli certigas demokratiecon de la Sendependa Respubliko de la Libereco. Poste ni estis akceptitaj en Baziliko de Sankta Marino de Mons-ro Paolo Rabitti. Sekvis solena Sankta Meso en Esperanto.

Sed ankaŭ sabata antaŭtagmeza vizito al pilgrimloko de Dipatrino de la Mizerikordo en Rimini, kie ni partoprenis Sanktan Meson en Esperanto ĉefcelebritan de Episkopo Mons-ro Giovanni Locatelli kaj postan renovigon de la Sinkonsekro de IKUE al Senmakula Koro de Maria, fariĝis neforgesebla travivaĵo por ĉiuj.

Dimanĉa antaŭtagmeza fermo de la Kongreso en la Salono Espero kaj komuna Sankta Meso en la paroha preĝejo de Sanktaj Johano kaj Paŭlo, prizorgata fare de la konata esperantista paroĥestro, pastro Duilio Magnani, post rekonstruo en 1994 probable la unua preĝejo en Eŭropo kun ĉiuj surskriboj ankaŭ en Esperanto, fariĝis digna punkto post la neforgesebla kongreso kun plenŝtopita programo, dum kiu oni tamen trovis liberajn horojn por memstaraj vizitoj, distro aŭ banado en plezure varma akvo ĉe la Eŭropa Strando en Rimini.

Jindřich Tomíšek

al la indekso


 REALIGITA REVO DE DARIA MICHALOVÁ

Jam longe mi deziris viziti malnovan, bonan" Anglion. Ravis min preskaŭ ĉio, kutimoj, vidindaĵoj, naturo ktp.

La plej simpla maniero, kiel atingi tion, estas por junaj homoj, precipe por knabinoj, labori tie kiel "au-pair". Tio signifas loĝi kaj manĝi en familio, helpi en mastrumado kaj vartado de infanoj. Oni ricevas ĉiusemajne poŝmonon kaj tio sufiĉas por "vojoj al sciado".

Mi venis en sudorientan parton de Anglio en malgrandan vilaĝon "Fire ash Donn". La familio estis tre agrabla; mi zorgis pri du infanoj - Alex kaj Claudette. Miaj malgrandaj gezorgatoj estis foje ĉarmaj, foje malpli ĉarmaj kiel ĉiuj infanoj, tamen mi ĝojatendis la semajnimojn, kiam mi vojaĝis. Kompreneble mi volis plibonigi mian kapablon en angla lingvo, sed helpe de Esperanto mi ekkonis multajn interesajn homojn kaj lokojn.

Proksime de la vilaĝo troviĝis fama banloko "Brighton", kiun oni nomas "Londono ĉe marbordo". Afabla samideanino Beatrice Clarke montris al mi kaj al mia hispana amikino la plej belajn vidindaĵojn, ekz. urban dominanton - la Reĝan Palacon, konstruitan en orienta stilo. Mi ankaŭ pasigis tri belajn tagojn en ĉefurbo Londono. Mia akompananto tra la urbo estis nia samideano - pianisto kaj orgenisto Gregory Porilo. Lia aŭtomobileto parkiĝis facile ĉie, ni do povis senprobleme viziti Turon de Londono, Abatejon de Westminster, katolikan Katedralon de Westminster, Nacian Galerion, Britan Muzeon ktp. Por mi estis la plej interesa Muzeo de Freud, kie mi admiris ankaŭ la originalan kaŭĉon, sur kiu kuŝadis pacientoj de Freud, produktantaj siajn "liberajn asociojn".

En Londono mi tranoktis ĉe tre gastema samideanino Grietje Buttinger. En ŝia domo reĝis vere internacia atmosfero - unu Brazilano, du Hispaninoj, unu Belgino kaj unu Polo. La patrino de naŭ infanoj ofereme zorgas pri pli ol tri mil Esperantaj gastoj dum la tuta jaro.

Multajn belajn travivaĵojn mi spertis dum mia somera restado en Anglio. Inter la plej belajn apartenas momentoj travivitaj en Esperantujo. Mi povis konkrete konvinkiĝi pri utileco de la internacia lingvo. Ne hezitu do viziti Anglion kaj ne forgesu kunpreni vian verdan stelon!

Daria Michalová

Fratino Daria Michalová senkulpigas sin pro nerealigo de la aŭtuna renkontiĝo de IKUEJ en Opava ĉe tiuj, kiuj ĝojatendis tiun aranĝon. Ŝia dumsomera restado en Anglio ne permesis al ŝi okupiĝi pri preparo de tiu planita aranĝo de la junularo. Ŝia provo komisii al frato Pavel Brada realigon de la interesa aranĝo anstataŭ ŝi bedaŭrinde ne sukcesis. Ĉio evoluiĝis alimaniere. Tio igas al pripenso de pli konvena organizado de la venontaj IKUEJ-renkontiĝoj.

al la indekso


 PILGRIMO KAJ RENKONTIĜO

Sabate la 4-an de oktobro okazis bela pilgrimo de la IKUE-anoj al pilgrimloko Svatý Kopeček - Sankta Monteto apud Olomouc. La pilgrimon partoprenis ankaŭ 20 gejunuloj IKUEJ-anoj el Ĉeĥio kaj Slovakio, kiuj venis jam vendrede al sia renkontiĝo en pilgrimloko Dub nad Moravou.

Celo de la renkontiĝo. krom revido de karaj geamikoj, estis precipe dankesprimo al Dio kaj V. Maria por ricevitaj multaj benoj kaj gracoj dum nunjaraj IKUEaranĝoj. Al pilgrimloko Sankta Monteto venis 40 esperantistoj, por komune preĝi kaj travivi agrablajn horojn. Kaj fakte oni povas paroli pri vere belegaj travivaĵoj. La Sankta Meso (nacilingva) celebrita de premonstrana sacerdoto Berka, dum kiu okazis sakramento de bapto, estis profunda spirita travivaĵo. Post ĝi ni preĝis la Sanktan Rozarion (esperantlingve) honore al V. Maria - Reĝino de la Sankta Rozario. Poste oni konatiĝis kun historio de la pilgrimloko. Sur la loko, kiun en la 21-a de majo 1995 honorigis per sia vizito kaj renkontiĝo kun junularo Papo Johano Paŭlo la II-a, oni faris komunan fotodokumentadon.

Post ĝi jam maturiĝis tempo por reveni al Olomouc, kie je la 15-a horo en kapelo de Sankta Anna amasiĝis 60 personoj. Okazis tie renkontiĝo kaj Sankta Meso, kiun celebris en Esperanto Episkopo Mons. Jozefo Hrdlička kaj pastro Savio. Realiĝis do vizito de Olomouc, al kiu kore invitis nin Episkopo Jozefo dum sia nunjara vizito de la IKUE-Tendaro en Sebranice.

Pro belegaj travivaĵoj dum la pilgrimo kaj renkontiĝo estis certe kontentaj ĉiuj ĉeestantaj gefratoj.

al la indekso


 PREDIKO DE EPISKOPO JOZEFO HRDLIČKA

Geamikoj, certe vi scias, ke hodiaŭ estas memortago de Sankta Francisko el Asizo, de unu el la plej grandaj sanktuloj de la Eklezio, de unu el la plej grandaj viroj ankaŭ en historio de Eŭropo. Se oni diras la vorton "Asizo" - tie nuntempe okazas tertremoj, kiuj kaŭzas zorgojn kaj senesperigas multajn homojn, kiuj forfuĝas el tiu regiono - tie ruiniĝas ege valora kaj belega gotika preĝejo de Sankta Francisko. Tamen ni pensas pri tio, ke ĝuste estis tio Sankta Francisko, kiu subapogis ruiniĝintan templon de tiama Eklezio. Tiama Papo hezitis, ĉu akcepti tiun monaĥon el Asizo kaj ĉu permesi lian aktivadon, kiu poste renovigis la tutan Eŭropon. Li havis la sonĝon, en kiu li vidis Lateranan Bazilikon, kiel ĝi fendiĝas volante ruiniĝi, kaj jen alkuris hometo, kiu ĝin subapogis kaj savis kontraŭ ruiniĝo. Kaj ekvidinte Franciskon, la Papo ekkonis en li la homon el la sonĝo kaj tuj li ŝanĝis sian decidon kaj pennesis lian ordenan programon. Okazis tio, kio okazis, kio devis okazi, kaj kio koncernas ankaŭ nin fme de la dudeka jarcento. Sankta Francisko prezentas idealon de la homo, kiu sukcesas pro amo al Dio sin tute elproprigi, liberigi sin de ĉiuj surteraj ligoj al kiu ajn, por ke Dio tute lin al si proprigu. Kaj kiam lin Dio tute al si proprigis, subite li malkovris ĉion ceteran. Ekzemple li estas patrono de ekologoj, ĉar li vidigis perfektan rilaton de la homo al la naturo. Li verkis Kanton de la Kreitaro, en kiu li kantas kun frateto Suno kaj fratino Akvo, kun fratoj Aero kaj Fajro kaj kun patrino Tero, kaj li montras, ke tie, kie ekzistas la ĝusta rilato de homo al Dio, tie harmonie akordiĝas ankaŭ ĉiuj ceteraj rilatoj, la rilato al proksimuloj, la rilato al naturo, la rilato al havaĵo, la rilato al laboro, al sufero, do tute al ĉio. Dume, kie rilato al Dio malfortiĝas, tie regas ĥaoso kaj disharmonio.

La hodiaŭa unua legaĵo montras povon de la kruco, kiun Sankta Francisko aperigis tiamaniere, ke li sur sia propra korpo portis stigmojn de Krista suferado. Ni scias, ke se ni iun amas, ni kapablas kun li tute identiĝi, do ni fakte vivas per tio, kio li estas. Eble geedzoj, kiuj tre amas sin, ion scias pri tio, kio estas suferi unu por la alia, suferi unu kun la alia. Sankta Francisko la krucumitan Kriston kunsentis tiel profunde, ke fakte tion, kion suferis Jesuo, subite li suferis por Li. Kaj min persone el lia vivo plej multe fascinis la sceno, kiam Francisko subite interrompis la preĝon antaŭ la kruco kaj kuris al homoj vokante: "Amu la Amon! La Amo ne estas amata!". Kion tio signifas? Se ni rigardas al kruco, ni povas esti ŝokitaj, kiel Dio nin amas. Kiel Li estas alnajligita al la kruco, kiel Li ĉion suferas por ni ĝis la lasta spiro, ĝis la lasta bato de la koro, ĝis la lasta guto de la sango. Kaj tiu nia amo, kiu respondas, estas nekredeble malforta, malvarmeta, supraĵa, ofte ĥaosa. Kiel la Amon amas ni, kiel mizere ni ĝin reciprokas. La Sinjoro donadas al ni ĉion. Ni ofte estas pretaj proponi al Li iom da volo, kaj tio estas ĉio. Mi tion diras ankai! por mi mem, ĉar ankaŭ mi eble de tempo al tempo tiun grandegan Dian amon neglektas. Kia diferenco estas inter la amo, per kiu mi estas amata, kaj inter la mizero du mia propra koro, kiu respondas al tiu amo nur tiel kompromise.

Gefratoj, ni lernu ĉe la Sanktuloj, kion signifas ami Dion tutplene. Jesuo nin amas ĝis la morto. Se ni volas al tiu amo iel respondi, ankaŭ ni do devas esti kapablaj diri: "Sinjoro, je vivo kaj je morto. Ankaŭ mi devas esti kapabla por Vi suferi kion ajn, meti la vivon, elverŝi la sangon, ĉar Vi kiel unua al mi konfesis la amon per via kruco. La plej grandaj atestoj de la Sanktuloj, kiuj sukcesis doni tute ĉion, tio estaa ĝuste la alvoko, kiel respondi per la koro al amo de Dio. Ni neniam pensu, ke ni estas iuj fidelaj kredantoj, ni prefere konfesu niajn pekojn, ni prefere surgenuu en humileco antaŭ la kruco kaj ni rigardu al Tiu, kiu montras, kiel ami ĝisekstreme. Kaj ni ne restu nur ĉe vortoj, ni suriru rekte ĝis Kalvario, ĉar la Sankta Meso estas nenio alia ol plena nuntempigo de la kalvaria ofero de Jesuo kaj lia resurekto. Li iris la kalvarian vojon pro amo al ni. Tio ĉio realiĝas sur la altaro kaj ni estas atestantoj de tio.

Kaj do, se ankaŭ ni volas renkontiĝi kun krucumita Jesuo, kun Jesuo amanta nin, ni do okupu lokon sub la kruco apud tiu, kiu estis makulita per neniu peko, kun Maria. Patrino de Jesuo kaj ankaŭ nia, alkonduku nin sub la krucon, por ke ni komprenu, kio estas amo de Jesuo, por ke ankaŭ en nia koro vekiĝu sopiro respondi al Dio per la sama amo, per la amo de la tuta nia koro, per la amo de la tuta nia vivo.

al la indekso


 PAPO PAŬLO LA VI-A

"La venonta jarcento aŭ estos kristana aŭ ĝi tute ne estos."

Kiel kompreni tiun ĉi eldiron! Ĉu ĝi ne estas troiga? Ĝi aperis nelonge post la Dua Vatikana Koncilio kaj havas do sian spiritan radikon ĝuste en la koncilio.

Koncize dirite: Post la Franca Revolucio la Eklezio defendis sin kontraŭ influo de t.n. libera penso kaj kontraŭ novaj sekularaj, ofte malamikaj ideo-fluoj. Ĉio venis tro subite kaj multaj reprezentantoj de la Eklezio ne sentis sin sutiĉe pretaj por tia atako. Ili do elektis baril-defendon kaj tiel ili popaŝe iĝis izolitaj. La materialismiga mondo ne estis kapabla kompreni la voĉon de la Eklezio. La Eklezio kaj la ĉirkaŭa mondo kontraŭstaris. Tiu ĉi stato daŭris pli ol cent jarojn. La teologoj ne estis unuecaj, kiel reagi. Nur malrapide skiziĝis ŝanĝo de procedado. Papo Johano XXIII-a, subtenata de kelkaj teologoj, kiel Urs von Balthasar, Henri de Lubac aŭ teologo-antropologo Theilhard de Chardin, fine anoncis, tute neatendite, sian decidon kunvoki Koncilion kun la postulo "malfermi la fenestrojn al la mondo, aggiornamento (aktualigo), faligi la barojn ĉirkaŭ la Eklezio". Do, la Koncilio per siaj dokumentoj difmis la direkton de plua agado de la Eklezio, nome "doni spiriton" al la materialisma mondo, enporti Evangelion en la ĉiutagan vivon, en la sciencon, ekonomion kaj politikon. Jes, ankaŭ en la politikon! La nova direktiĝo ricevis la nomon "nova evangelizado".

Kiel ni ĉiuj bone scias, la Sankta Spirito regas la Eklezion per sia mistera maniero kaj utiligas al tio homojn. Kiel tio okazas, restas por nia percept-ebleco neatingebla. Sed la Sankta Spirito havas sian vojon. Certe Li efikas tre intense dum la elekto de Papo, ĉar la Papo en fna stato de ĉio estas decida. Por ĉiu epoko do venas tiu Papo, kiu havas la bezonatajn ecojn kaj kapablojn. Nia epoko postulis religi-politikajn solvojn; do venis sperta diplomato Paŭlo la VI-a, kiu fmfme en la jaro 1972 faris la historiajn interkonsentojn, kies enhavo estas kompreneble sekreta. Tiu ĉi interkonsento pravigis lin por povi diri, ke la venonta jarcento devas esti kristana, aŭ ĝi tute ne estos. Post 25 jaroj ni vidas ĉiam pli klare, ke la mondo estas vere minacata, kaj ke la pereo povas veni, se nia vivo ne ŝanĝiĝos. Se la materialisma socio ne havos spiriton, ĝi pereos same, kiel pereas (mortas) unuopa homo, post kiam la spirito (animo) lin forlasas.

La spiriton al la socio devas liveri kristanismo. Sed ĉu povas sukcesi la kristanismo dispartigita, kies unuopaj partoj malamas sin reciproke kaj eĉ interbatalas? Ĉu tia kristanismo povas esti konvinka? Kaj ĉi tie ni estas ĉe fundamento, el kiu elkreskis la nuntempa ekumenismo.

La ekumenismo ne estas iuspeca kunfandiĝo aŭ venko de unuj super la aliaj. Ekumenismo estas respektadó de malsamaĵoj de diversaj tradicioj estiĝintaj dum pluraj jarcentoj, kiuj do havas ion komunan, kio estas kristana kaj kio povas kaj devas savi la socion. Sed estas necese iri ankoraŭ pli profunden. Kristanismo, la Nova Testamento, estas plenumo, kompletigo de la Leĝo de Moseo. Sed ĝi en pluraj punktoj diferencas. Ankaŭ ĉi tie estas bezonata repaciĝo kaj respektado de diferencoj.

Multo estas farenda, kaj la tempo kuregas. Ni vidas, kiel la socio malsanas, ni vidas la moralan ĥaoson, maljustaĵojn, perfortaĵojn, murdojn, malsanojn, vetkuran neniigadon de la tuta planedo.

Vere, tempo ne superfluas. Se la venonta jarcento ne estos kristana, ĝi tute ne estos. Tion diradis eminentaj, saĝaj homoj, kelkfoje diris tion ankaŭ la ĉeĥa Prezidento Havel, kaj diris tion ankaŭ la "Forumo 2000", kiu okazis komence de septembro 1997 en Prago. Sen respondeca konduto de ĉiu homo kaj de la tuta komunumo, sen respondeca politiko kaj ekonomio nia planedo devas perei.

Tio estas do la aktuala kadro de ekumenismo. Ni, esperantistoj, havas ankoraŭ unu tre gravan ilon - supernacian lingvon. Kristanismo kaj Esperanto iras la saman direkton al repaciĝo, al harmonio inter la homoj kaj inter la nacioj. Tion pruvas du personecoj - Komenio kaj Zamenhof. Ambaŭ tiuj granduloj kunigadis la religion kaj la lingvon.

Pripensado de tio superas la amplekson de tiu ĉi artikolo, sekve ĝi estos enhavo de sekvaj pritraktoj. Ni ĉiuj, kun anticipa danko, akceptos kompletigojn aŭ aliajn plibonigojn de tiuj ĉi pensoj. Ni ĉiuj volas kontribui al harmonio de la mondo kaj al pli bona estonteco.

Jiří Laube

al la indekso


 AŬDU NOVAĴON

Teksto T. Bečák, traduko Jiří Kořínek

  1. Gloran novaĵon ni portas al vi, / el Betlehemo, jen aŭdu pri ĝi! / [: Aŭdu ĝin plene, sen miskomprene;:] / pensu pri ĝi!

  2. Naskis fileton en nokta malbru´/ pura Virgino al mondo por ĝu´. / [:Dia sendito estas la ido,:] / Kristo Jesu´.

  3. De sur ĉielo eksonas fanfar´, / kantas jubile en alt´ anĝelar´, / [:Di´ ke nin benis, mondon ke venis:] / Sav´ de homar´.

  4. Sendis paŝtistojn anĝela ordon´, / tiam aperis ĉe ili ekkon´, / [:al Betlehemo sen hezitemo:] / vokas ĉi son´.

  5. Same, kristanoj, hezitu ne plu, / hastu al kripo de Kristo Jesu´, / [:antaŭ , Sinjoro sin kun honoro:] / fleksu genu´.

  6. Estu bonvena Jesuo kun am´, / savo sendita al ĉiu teran´, / [:donu la pacon, prenu donacon:] / el mia man´.

  7. Korojn pacemajn akceptu de ni, / volu ni vivi en Di-harmoni´, / [:unu alian helpu ni ĉiam,:] / volas ĝin Di´!

  8. Niajn donacojn ni donas kun preĝ´, / kara infano, Vi, nia Di-reĝ´, / [:gvidu sur tero nin al ĉielo:] / via nur leĝ´!

al la indekso


 

 NI FUNEBRAS KAJ KONDOLENCAS

Oktobre finiĝis surtera pilgrimado de du karaj ĉeĥaj IKUE-anoj, kiujn la Patro vokis en la ĉielan Patrujon. La 17-an de oktobro transpaŝis sojlon de la eterneco frato Jan Šebela el Třebíč en aĝo de 65 jaroj. La 18-an de oktobro sin metis en brakumon de Dio kara fratino Cilka Kotyzová el Česká Třebová en aĝo de 55 jaroj. Vendrede la 24-an de pktobro je la 15-a horo okazis funebraj liturgiaĵoj en preĝejoj de Třebíč kaj Česká Třebová. Ĉefcelebranto de la funebra liturgio en Česká Třebová estis Episkopo Jozefo Kajnek. Kuncelebris 7 pastroj, inter ili 3 esperantistoj. Nome de IKUE adiaŭis kun fratino Cilka frato Miloslav Šváček.

Frato Jan Šebela transprenis post morto de frato Berka funkcion de Landa Reprezentanto de IKUE, kaj jaron post tio pro konstanta ĉikanado fare de ŝtata sekreta polico li rezignis, sed restis ĝisfine fidela membro de IKUE.

Fratino Cilka Kotyzová ĝis fino de la vivo estis aktiva estraranino de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Ŝia subita morto estis granda surprizo kaj bato. Ankoraŭ unu tagon antaŭ la morto ŝi faris aĉetaĵon por sia malsana patrino. Venontan tagon frumatene ŝi mortis. Multaj gesamideanoj ŝin konis, sed ne ĉiuj scias, kiel malfacila estis ŝia vivo, kiel brave ŝi portis pezegan krucon, kiel ŝi amis homojn kaj volis helpadi spite de sia handikapiteco al ĉiuj.

Ŝi naskiĝis la 28-an de julio 1942. Kiel nur naŭtag-aĝa ŝi estis paralizita. Kiu ŝin konis, ne povas kredi, ke ŝi neniam vizitadis lernejon. Legi kaj skribi instruis ŝin ŝia patrino. Nur ŝia dekstra mano estis duone sana. Malgraŭ tio ŝi kudris, brodis, plektis ..., faris donacetojn por siaj geamikoj. En sia 24-a jaraĝo ŝi konatiĝis kun IKUE-ano Xaver Kobza, kiu tiam ne povis pastriĝi. Li varbis ŝin por Esperanto kaj pere de Esperanto ŝi ne nur ellernis gramatikon de la ĉeĥa lingvo, sed ŝi ankaŭ trovis Vojon, Veron kaj Vivon – Jesuon Kriston. Ŝi multe laboris por E-movado, AEH-movado kaj en paroĥa eklezia konsilantaro. La funebra ceremonio estis plena de ĝoja espero pri ŝia nuna feliĉeco en la ĉielo. Eternan feliĉon donu al ili ambaŭ, Sinjoro! Amen.

Zdenka Novotná

al la indekso