Ĉiuj el ni faris denove unujaran paŝon. Jes, tiel rapide pasas tempo de la homa vivo. Nur por momento ni retrorigardu la forirantan jaron. Ni metu al ni demandon: Ĉu ĝi estis sukcesa? Certe ni ne devas heziti respondi pozitive. Ĝi estis jaro de la IKUE-junularo. Ni nur memorigu al ni la printempan dulandan renkontiĝon de la IKUE-junularo en Heřmánky (Ĉeĥio). Dum la aŭgusta IKUE-Tendaro en Sebranice (Ĉeĥio) okazis historia evento en la junulara IKUE-aktivado. Okazis tie fonda kunveno de IKUEJ, kiun partoprenis gejunuloj el kvin landoj. Kaj la nunjarajn pli gravajn IKUE-aktivadojn fermas la bela trilanda renkontiĝo de la junularo en Žilina (Slovakio). Ni do povas prave diri, ke la jaro 1996 estis sukcesa kaj benita. Dum ĝi ankaŭ okazis la plej grava jara evento en la tutmonda E-movado - la 81-a Universala Kongreso de Esperanto en Prago. Ĝi estis sukcesa, kaj tio certe ĝojigas ĉiujn esperantistojn en la gastiganta lando. Ankaŭ IKUE estis tie bone prezentita laŭ esprimoj de eksterlandaj esperantistoj. Kaj menciinda estas ankaŭ la IKUE-Tendaro en Sebranice, kiu spite de iom pli malmulta nombro de la partoprenintoj estis certe ankaŭ sukcesa. La ĉefan iniciaton dum ĝia organizado transprenis denove gejunuloj el kelkaj landoj. Fine ni menciu ankaŭ gravan eventon en la ĉeĥa IKUE-movado: eldonon de praktika kompendio, kiu sian gravan rolon kaj praktikecon montris ĝuste dum la nunjara tendaro. Ĉiun kvaronjaron aperis la gazeto de nia sekcio. Ĝi ludas gravan rolon en nialanda IKUE-movado, ĉar ĝi funkcias kiel ligilo de la membraro. Krome ĝi estas legata ankaŭ en pluraj landoj de kvar kontinentoj. Por ĉiuj sukcesoj kaj benoj ni unuvoĉe diru: "Dankon al Vi, Dio, dankon al Vi, nia ĉiela Patrino!". Kaj nun ni direktu la atenton al la alproksimiĝanta nova jaro, kiu por la tutmonda IKUE-movado fariĝos jaro tre signifoplena pro la jubilea 50-a IKUE-Kongreso en Romo-Rimini. Dum tiu jaro denove okazos ankaŭ la IKUE-Tendaro en Sebranice. Do kun ĝojo kaj nova elano ni transpaŝu la sojlon en la novan jaron! Dio benu ĝin! Miloslav Šváček LA JESU-INFANO DE PRAHA ANTAŬ 60 JAROJ KAJ NUN? Denove proksimiĝas la ĝojiga kristnaska tempo, kiam la kristanoj dankeme rememoras la alvenon de nia Sinjoro kaj Savinto en ĉi tiun mondon. Niaj pensoj pli ofte meditas pri la Sankta Infaneco de Jesuo, kaj en niaj imagoj sin miksas kun karaj rememoroj pri la naskiĝo en Betlehemo ankaŭ alia ĉarma kaj kortuŝa vidaĵo, kiu flamigas en niaj koroj sindonan amon al la Dia Infano: la statueto de la Jesu-Infano en Praha. Ĝia kulto jam disvastiĝis en la tuta mondo, eĉ ŝajnas, ke en la lasta tempo ĝi grandformate kreskas je iniciato de la blanka floreto el Lisieux, Sankta Terezo de la Jesu-Infano. Ŝia instruo pri la vojo kondukanta al amo al nia Sinjoro Jesuo Kristo estas plena de amo al la Sankta Infaneco de Jesuo, kaj ĝi montras al ni vojon al spirita infaneco. La Sankta Terezo de la Jesu-Infano per sia ekzemplo revivigis kaj donis novan enhavon al la kulto de la JesuInfano de Praha. Pro tio oni ne povas bone al si imagi adoranton de la Sankta Terezo, kiu ne konus kaj ne amus la Jesu-Infanon de Praha, kies bildon la Sankta Terezo ĉiutage ornamis per freŝaj floroj. Vere feliĉa estas la centtura Praha, la ĉefurbo de Ĉeĥio, ke nia Savinto elektis ĝin tutmonda pilgrimloko, kie lia Sankta Infaneco estas specialmaniere honorata! La preĝejo de la Virgulino Maria Venkintino en Praha, en kiu troviĝas la statueto de la Jesu-Infano de Praha, estas belega konstruaĵo en baroka stilo. Dum la pasintaj jaroj oni ĝin ekstere kaj interne renovigis. La interno de la preĝejo faras imponan impreson pro la belegaj barokstilaj altaroj kun valoraj pentraĵoj, kaj inter ili la plej multekosta altaro, sur kiu tronas en kristalvitra ŝranko la ĉarma, mondkonata statueto de Jesu-Infano de Praha! Jen la loko, kien rapidas amase la adorantoj de la Jesu-Infano, por prezenti al Ĝi siajn humilajn preĝojn. La Jesu-Infano volonte plenumadas tie la preĝojn de infanoj por la gepatroj, kaj la petojn de gepatroj por siaj infanoj. Patrinoj, ĝoj-atendantaj la naskiĝon de la infano, ĝin rekomendas al ĝia protekto. Kun granda gloro oni solenas la feston de la Plej Sankta Nomo de Jesuo, ĉar ĝi samtempe estas festotago de la Jesu-Infano de Praha. Jam dum la antaŭaj kristnaskaj tagoj la preĝejo fariĝas celo de piaj Prahanoj, sed je ĉi tiu tago la pilgrimado atingas sian kulminon. Matene venas Lia Eminenco Kardinalo Karlo Kašpar por celebri la Sanktan Meson ĉe la privilegiita altaro. Tiam okazas tre solena Diservo. Posttagmeze venadas infanoj el ĉiuj kvartaloj de Praha, kaj en ĉeesto de Lia Kardinala Moŝto ili prezentas al la Jesuo-Infano poemojn, kaj kantas kristnaskajn kantojn. Sekvas preĝoj kaj solena sankta beno. Lia Kardinala Moŝto ankoraŭ alparolas la infanojn, instigas ilin ami Jesueton, alparolas la gepatrojn, kaj disdonas bildetojn por rememoro. Kvankam la preĝejo estas vastega, ĝi en tiu tago ne kapablas akcepti ĉiujn vizitantojn. Sur la teraso antaŭ la preĝejo interpuŝiĝas homamasoj, kiuj povas eniri nur post la fino de la Diservo. Vespere okazas speciala pia kunveno de la Kongregacio de la Jesu-Infano. La administrado de la preĝejo nun troviĝas en la manoj de la ordeno de la Malta-kavaliroj, al kiuj ĝi estas transdonata post ekziligo de la Karmelanoj en 1784. La kongregacio de la Jesu-Infano de Praha estis fondita en 1885 de Lia Kardinala Moŝto Francisko el Schoenborn, kaj la Papo Leo XII-a pridotis ĝin per multaj indulgencoj. Blanka Dimanĉo estas la festotago de la kongregacio, ĉar ĝi estas memortago de la kronumado de la Jesu-Infano de Praha en 1655. La preĝejo de la Sankta Virgulino Maria Venkintino troviĝas apud la katedralo de Sankta Vito, la de fremduloj plej multe vizitata preĝejo de Praha. Precipe glorajn tagojn ĝi travivis en 1935, kiam okazis unua kongreso de katolikoj en Ĉeĥoslovaka Respubliko. Dumjare venadas pilgrimoj el la ĉirkaŭaĵo, aranĝataj de religiaj kaj junularaj organizaĵoj. Kreskas la nombro de pilgrimantoj alveturintaj el malproksimaj landoj, por danki la Jesu-Infanon pro la plenumitaj petoj. Laŭ deziro de Lia Kardinala Moŝto D-ro Karlo Kašpar okazis ĉi-jare naŭtaga repaciga Di-servo ĉe la altaro de la Jesu-Infano de Praha, por la reveno de paco en la malfeliĉan Hispanujon, de kie devenas la mirakla statueto. Kristanoj de la tutmondo! Preĝu, ke la paco de Kristo ekregu ne nur en niaj animoj, sed en la tuta, nun tiom maltrankvila mondo! Ludmila Dandová, decembro 1936. Karaj legantoj, jen la artikolo pri Jesu-Infano de Praha, kiun publikigis antaŭ 60 jaroj en Espero Katolika fratino Ludmila Dandová, eminenta persono de tiama IKUE-movado. Tiu artikolo vekis mian atenton ne nur pro antaŭkristnaska tempo, sed precipe pro tio, ke dum la nunjara 81-a Universala Kongreso de Esperanto en Praha la kara IKUE-anino el fora Malajzio, D-rino Lucy Campos esprimis sian specialan deziron viziti la preĝejon, kie troviĝas statueto de Jesu-Infano. Volonte mi plenumis ŝian deziron akompanante ŝin al tiu preĝejo. La statueto ne plu troviĝas en preĝejo apud la katedralo, sed en preĝejo de Virgulino Maria en strato Karmelitská. Fratino Dandová en sia artikolo priskribis situacion antaŭ 60 jaroj. Ĉu iu prahano povas priskribi al ni nuntempan situacion kaj kulton rilate al Jesuo-Infano? Volonte ni tion publikigos en DIO BENU. Miloslav Šváček
Jesu-Infaneto, mi al Vi min donas, Kun eklezia
aprobo. Preĝo de P. Cirilo de Dipatrino, la unua adoranto de DE DIA GRACO, HO, PATRIN´... (Matičko Boží milosti ...) Melodio: Bedřich Smetana. Tradukis Josef Cink 1996. Origina teksto de Eliška Krásnohorská en opero Tajemství - Sekreto. Teksto: aŭtoro nekonata.
l. De Dia graco, ho, Patrin´, / al mi Vi klinu vin, / zorgu pri mia viv-destin´, / laŭ via am-inklin´. / Kiam malhelas mia cel´, / tremas mi pro la tim´, / ĉe Vi dum ĉiu viv-ŝancel´, / kaŝos sin la anim´. 2. Jen via bela Infanet´, / via feliĉ´ kaj ĝoj´, / montru Lin al ni, jen la pet´, / sur nia tera voj´. / Kaj al ni venu lia grac´ / per lia klara vid´, / al la eterna viv´ en pac´ / estu Li por ni gvid´. LERNANTINOJ HELPAS JUDOJN EN LA ĈEĤA MIROSLAV Dum la du ŝtat-prezidentoj Havel kaj Herzog vizitis la junularan renkontiĝon en Poliĉka, lernantinoj de la faklernejo por socia pedagogio kun sia lernejestro Konrad Schulenberg kaj pastro Bernhard Lübbering estis en malgranda urbeto en Sudmoravio por labori en tiea juda tombejo. Bernhard Lübbering (pastro de la preĝejo ĉe la gastiga domo en Rechlinghausen) priskribas siajn impresojn pri la vojaĝo. Por prepari sin la junulinoj, kiuj volas fariĝi edukistinoj, konatiĝis kun la historio de la judaro en Eŭropo. Vizitinte la judan muzeon en Dorsten, ili estis informitaj pri judaismo. Dum la alveturo al Ĉeĥio ili vizitis koncentrejon en Terezín (Theresienstadt); tie ili konsciiĝis pri la tuta hororaĵo de la Holokaŭsto. Al la Juda Kulturkomunumo en Brno apartenis ĝis la nazia tempo 14 mil personoj, hodiaŭ ĝi havas nur 300 membrojn, preskaŭ ĉiuj estas maljunaj kaj difektitaj kaj ne plu povas konservi bonstataj 46 tombejojn. Tial antaŭ jaroj la agado por rebonigo (Aktion Sühnezeichen) komencis tiujare renovigi la tombejon en Miroslav. Nun la duan fojon lernantinoj de la episkopa "Alexandrine Hegemann-lernejo" venis por fari tiun laboron. Kun granda ĝojo ili estis akceptitaj ne nur de urbestro Jindřich Mach kaj la ĉeĥaj gastfamilioj, sed ankaŭ de ĉefkantoro Neufeld en la sinagogo en Brno. Li esprimis sian dankon pro engaĝo de la junaj germanoj per kortuŝaj vortoj, kaj li nomis ilin "miaj fratoj kaj fratinoj". Dum diversaj renkontiĝoj, ankaŭ kun junaj ĉeĥoj, ĉiam oni esprimadis bedaŭron pro nekomprenebla blokado de oficiala repaciĝo inter du ŝtatoj pere de politikistoj kaj funkciuloj pro forpeladaferoj. "Kio okazis, estis malbona kaj kruela. Sed ni vivas hodiaŭ kaj havas komunan estontecon", diris la ĉeĥaj kaj germanaj gejunuloj. Ne per libroj, sed per renkontiĝoj kun homoj kaj per sia laboro sur la granda tombejo la lernantinoj spertis, kio estas repaciĝo kaj kion ĝi efikas. Por venonta jaro ĉeĥaj gejunuloj estas invititaj al Rechlinghausen. Tiam ili reveturos kun nova grupo de lernantoj de la faklernejo por labori en komuna agado. La repaciga procedo plu daŭras! Por D.B. el germana dioceza ga,zeto Kirche und Leben (Eklezio kaj Vivo 29.9.1996) tradukis Hugo Westhoff (Knappenstr. 26 b, D-45731 Waltrop). Adventa kanto
1. Salut´ al Vi, Maria! / Pro Vi, matena stel´, / jen sin anoncas Dio / al ni en brila hel´. / Senpeka Virgulin´, / por savo al homaro / fariĝu Di-patrin´. 2. Al Vi rapide iras / sendita el ĉiel´ / kaj la ordonon diras / Anĝelo Gabriel´: / "Salut´ al Vi, Mari´! / Jen, inter la virinoj / benata estas Vi". 3. Vi ne komprenis tion / kaj petis kun modest´, / ke li klarigu ĉion / pri tiu manifest´. / "Ne tremu, ho, Mari´, / ĉar Vi favoron trovis / ĉe la vizaĝ´ de Di´. 4. "Laŭ lia vol´ koncipos / kaj naskos filon Vi, / al trono Lin elektos / Davida poste Li; / Jesu´ Vi nomu Lin / kaj kiel Dia Filo / regados Li sen fin´." 5. "Sed kiel gi okazos, / ĉar mankas min kunul´?" / "Ho, Virgulin´, ĝi bazos / je l´ pov´ de l´ Eternul´! / Li ombrumigos Vin / per sia sankta spiro, / ke iĝu Vi patrin´." 6. "En la maljunaj tagoj / nun eĉ Elizabet´ / per liaj mirindaĵoj / troviĝas en graved´. / Senfrukta estis ŝi, / sed ĉio estas ebla / al la eterna Di´." 7. Jen Vi parolis kline: / "Al mi, Diservistin´, / fariĝu laŭdestine, / kiel vi diris ĝin." / Ho, ĝoja vort´ en glor´ / la Disendit´ rapidis / kun la misio for´. ĈU FILIĈO, ĈU MALFELIĈO? Rakonto el Ĉinio Malriĉa kamparano iam havis tre valoran ĉevalon, pri kiu li multe fieris. Iutage la ĉevalo forkuris sekvante gregon de sovaĝaj ĉevaloj. Tiam la najbaroj lamentis: "Ho, kia malfeliĉo!". La kamparano respondis: "Ĉu malfeliĉo, ĉu feliĉo?". Post sufiĉe longa tempo la ĉevalo de la kamparano rekuris hejmen kaj sekvis ĝin kvar sovaĝaj ĉevaloj. Nun la najbaroj vokis: "Ho, kia feliĉo!", sed kamparano nur diris: "Ĉu feliĉo, ĉu malfeliĉo?". Provante malsovaĝigi unu sovaĝan ĉevalon, la filo de la kamparano suferis pro frakturo de la kruro, tiam la najbaroj diris: "Ho, kia malfeliĉo! ", sed la kamparano denove nur respondis: "Ĉu malfeliĉo, ĉu feliĉo?". Iun tagon poste venis soldatoj por rekruti la junulojn. La filon de la kamparano ili do ignoris; tuj la najbaroj vokis: "Ho, kia feliĉo!". La kamparano nur respondis: "Ĉu feliĉo, ĉu malfeliĉo? Kiu scias?". Meditu! En nia vivo ni do lasu ĉion al nia bona Dio, al nia Kreinto, kiu volas doni al ni ĉiam nur tion, kio por ni estas la plej bona. Ni tion ne scias, sed Li jes. Kaj Li do volas al ni doni la bonon, ĉar Li estas Bono. Li estas nia Kreinto kaj ni estas lia kreitaĵo. (Laŭ meditoj de Henry Newman). Esperantigis Hugo Westhoff ĈU LA KATOLIKOJ PRI ĈIO HAVAS APARTAN OPINION? Dogmoj reguligas la pensadon de la homo sur religia tereno; kaj per la pensado ankaŭ la agoj de la homo reguliĝas. Per tio ekestas ordo, venas en liajn pensojn mezuro kaj proporcio. Ke katoliko ne darfas pensi pri tio, kio kontraŭas la sendubajn kredajn verojn, tio por li estas nur profito. Per ili la katoliko povas reguligi sian pensadon kaj sian agadon laŭ fiksaj punktoj; tiel li plene povas atenti pri aliaj problemoj, ĉar pri la grandaj kaj gravaj vivproblemoj li tiom facile ricevas ĝustajn informojn. Ĉu dogmoj estas malmodernaj? Neniu epoko tiom bezonis nedubeblajn, fiksajn, klarajn principojn sur religia tereno ol la nia, ĉar nuntempe ĉiu diletantas pri teologiokaj multegaj mizere eraras. Ĉu malmodernaj? Kion faras sendogmuloj kaj kontraŭ-dogmuloj en sia vivo? Kia fariĝas ilia vivkoncepto, ilia religio? Nur tiu, kiu ne konas Dion, povas kontraŭi la dogmon. Kaj ĝuste tiu, kiu neas Dion, pruviĝas pli ema al sia dogmo, ol la plej malmoderna dogmulo.Ĉar tiuj homoj ja neniam devus aserti, ke ekz. Dio ne povas ekzisti; ili devus rezervi en sia sistemo sufiĉe da spaco, por iutage akcepti novŝanĝe la kontraŭon. La katolikoj havas fiksajn, neŝanĝeblajn kredverojn. La katoliko ilin akceptas, ĉar ilin revelaciis Dio. Al li do ne estas eble elekti unu aŭ kelkajn, kiujn li ne ŝatas kredi. Ĉar akceptante ilin laŭ sama motivo, li forĵetante unu veron, devas forĵeti ĉiujn. Se do katoliko apostatiĝas, alivorte, se li rifuzas akcepti unu aŭ plurajn verojn de sia kredo, tiam li ribelas kontraŭ Dio, kaj do perdas sian kredon. Ĉiu mokado pri dogmo, ĉiu aserto kontraŭ kredvero estas por li grava afero. Pro tio la katoliko devas esti singarda pri siaj personaj rilatoj, pri sia legaĵo, por ne endanĝerigi sian kredon. Li ne povas esti indiferenta kontraŭ klopodoj, kiuj intencas ridindigi lian kredon por ĝin ruinigi, ĉar laŭ lia konvinko kredo ne samvaloras kiel malkredo. Lia kredo estas por li absoluta devo, vivleĝo. Lia kredo reguligas liajn agojn, lian tutan personan vivon kaj liajn rilatojn kun aliuloj, liajn religiajn devojn kaj liajn ekonomiajn agojn. Kaj pro tiu kaŭzo, pro la praktiko, la katoliko ja povas malatenti sian kredon, sed ĉar klare li scias, ke tio ne estas al li permesata, tiam li malbone agas, li pekas. Pro ankaŭ nuntempa aktualeco transprenita el Espero Katolika n-ro 143, decembro 1936. LA PREĜO AL SANKTA JOHANO SARKANDER 1. Ni festas
la novan Patronon en Vi, 2. Al ĉeĥoj,
al poloj, por paco-konstru´ 3. Vi portu
nin pense al Land-Moravi´, Wiesław Tomaszewski, Varsovio Patrono de interpaciĝo de la nacioj, preĝu por la ĉeĥa ka,j pola popoloj! PER ESPERANTO NI PLI BONE EKKONU NIAN LANDON La 20-an de aprilo de la kuranta jaro la rumanaj esperantistoj vizitis kromalie ankaŭ belan kaj faman pilgrimlokon MARIA-RADNA en Rumanio. Artikolon de prof. Ibolya Juhász pri aktivadoj de rumanaj esperantistoj el Oradea por publikigo en DIO BENU sendis fratino Irene Szücs. En la lastaj dek tagoj de aprilo Esperanto-Asocio en Oradea organizis por siaj 50 kotizantaj membroj du interesajn belajn perbusajn ekskursojn. La unua ekskurso startis la 20-an de aprilo kun 41 partoprenantoj laŭ itinero: Oradea-Arad-Lipova-Radna-Ŝoimoŝ, tien-reen ĉirkaŭ 400 km. Post duhora veturado ni atingis la unuan haltpunkton Arad. Unuafoje la nomo de tiu ĉi urbo skribe aperis en la jaro 1156 kiel Urod. Dum la paso de la tempo plurfoje Arad estis detruita de turkoj, de pesto aŭ incendio. Arad ĉiam estis grava kultura centro. Koncertis tie Francisko Liszt, Johano Brahms, Rikardo Strauss, Béla Bartok, George Enescu kaj aliaj. La fortikaĵo estis konstruigita de Maria Terezia inter la jaroj 1762-1783, ĝia plandesegno estas sespinta stelo. De Arad la aŭtobuso transportis nin al banloko Lipova situanta en bela loko ĉirkaŭita de arbaro. Tiu nomo estas slava kaj signifas "Tilia", lokon, kie estis multaj tiliarboj. La banloko estas fama pro siaj kuracefikaj fontoj. La mineralakvo estas efika por kuraci reŭmatismon, sangcirkuladon, dispepsion kaj multajn aliajn malsanojn. Post agrabla promenado kaj trinkado de bongusta mineralakvo ni direktiĝis al vilaĝo Radna. Tiu nomo devenas el slava vorto "ruda" = erco. Ĉi tie troviĝas fama franciskana monaĥejo "Maria-Radna", konstruita en baroka stilo en la jaro 1756 sur la loko de malnova kapelo konstruita en la jaro 1520. Radna estas pilgrimejo pro mirakla ikono de Sankta Virgulino Maria. La ikono estis lokigita en la preĝejon en la jaro 1668. La lasta vizitloko estis vilaĝo Ŝoioŝ (Ŝojmoŝ), kie troviĝas samnoma fortikaĵo. Ĝi situas sur pinto de alta monto, kvazaŭ faranta komunan korpon kun la monto. La unua skribita dokumento el la jaro 1278 atestas pri tio, ke la fortikaĵo estis konstruita por ŝirmo kontraŭ invadoj de tataroj. Poste sieĝis ĝin ankaŭ turkoj, sed ĝis fino de la sieĝo la fortikaĵo ruiniĝis. La fortikaĵo posedis kelkajn turojn, internajn kaj eksterajn kortojn. Nun estas videblaj nur restaĵoj de muroj, de turoj, faŭko de pordego, ŝtonkolonoj de levponto. Dum ni vizitis kaj rigardis tiajn mirindaĵojn la tempo rapide forflugis kaj ni devis reveni hejmen. Ĉiuj estis lacaj, sed ankaŭ feliĉaj, ĉar preskaŭ ĉiuj vizitis tiujn lokojn unuan fojon. D-rino Margareta Konya dankante esprimis: "Tian ekskurson kun tiel densa kaj interesa programo mi longan tempon ne ĝuis", malgraŭ tio, ke ŝi vizitadis famajn lokojn en diversaj landoj. Tiuj vortoj estis vera premio por organizanto de la ekskurso s-ino Irene Szücs, kiu atentigis nin, ke venontsemajne ni ekskursos al aliaj belaj lokoj. Tiu nova ekskurso okazis la 27-an de aprilo laŭ itinero: Oradea-Tinca-Dezna-Moneasa. En banloko Tinca ni gustumis kuracefikan akvon. Tie estas ankaŭ fama protestanta azilo por gemaljunuloj, funkcianta en senco de homa amo kaj fratkompreno. Proksime de Moneasa sur monto 389 m alta estas fortikaĵo Dezna. Ĝi ekzistis jam en la jaro 1381, okupita foje de turkoj, foje de kristanoj. Laŭ legendo cent knabinoj estis tie fermitaj por turka paŝao. La knabinoj bruligis pulvoprovizejon kaj tiamaniere la fortikaĵo detruiĝis. Lasta loko de nia ekskurso estis pitoreskejo Moneasa, fama banloko, kie oni kuracas precipe nervo-malsanojn kaj reŭmatismon. Ĝi estas fama ankaŭ pro marmoro en koloroj ruĝa, blanka kaj nigra, kiun oni tie ekspluatas. Por amantoj de la naturo la nomo Moneasa estas kunligita kun nomo de Czárán Julio, kiu uzis sian havaĵon kaj dediĉis sian vivon por naturo, grotmalkaŝoj kaj aliaj. Julio Czárán armendevena naskiĝis en la jaro 1847 kaj mortis en la jaro 1906. Li estis entombigita en Moneasa, kiu estas ĉirkaŭita per grandaj fagaj kaj abiaj arbaroj. La aero estas ĉiam freŝa, pura kaj aromita per parfumo de akacifloroj, en monato majo per tilioj kaj abioj. Ia ekskursoj estis senpagaj dank´ al s-ro Stevens T. Norvell el Kanado, kiu en la jaro 1995 denove vizitis nian asocion, kie li prelegis kaj pasigis agrablajn horojn kun niaj geesperantistoj. Ibolya Juhász, profesoro pri geografio kaj naturaj sciencoj. Bohusław Sobol, Pollando
NI ĜOJU KAJ LAŬDU DION KANTANTE!
ĈION DONAS DISINJOR´
Ĉion donas
Di-Sinjor´, panon, ĝojon en la kor´.. Karaj gefratoj, jen estas la kanteto kun bela melodio kaj bela teksto, kiun oni devas kanti ne nur ĉe la manĝo, sed ankaŭ dum la Sankta Meso, kie oni ricevas Panon de la eterna vivo. Dum la Ekumena E-Kongreso en Szombathely kaj en la IKUE-Tendaro en Sebranice iniciate de frato Láďa Mlejnek estis anoncitaj konkursoj pri konvenaj tekstoj al la melodio de la kanteto. Jen, ni publikigas kvar la plej sukcesajn el dudek ses kontribuaĵoj de la tendaraj tekstoj, por ke vi ilin kantu kun ceteraj ekstendaranoj. La tekstojn fake reviziis frato Jozefo Cink. En DIO BENU ni volonte publikigos esperantlingvajn kantojn, se vi sendos al la redakcio konvenajn, esperantlingvajn (klare legeblajn) tekstojn de la kantoj kun muziknotoj. Kiel kristanoj ni ja rajtas ĝoji, ĉar al ĝojo instigas nin la Biblio. Ni do la ĝojon esprimu ankaŭ per kantoj honore al Dio kaj Dipatrino V. Maria. Sed vi povas sendi ne nur religienhavajn kantojn, sed ankaŭ belajn melodiojn por ĉefajraj tendaraj programoj. Ni ilin envicigos en eldonotan kantareton. Koran antaŭdankon! La redakcio. Semajnfine de la 20-a ĝis la 22-a de septembro okazis en Žilina (prononcu Ĵilina), Slovakio, renkontiĝo de katolika esperantista junularo. Vendredo. Bonvenon en Žilina! Mi ĝojplene salutis, kiam antaŭ pordo de nia loĝejo aperis ridetantaj vizaĝoj. Al kiu la vizaĝoj apartenis? Kompreneble al IKUE- kaj KET-junularo. Ĉi vesperon nia loĝejo forgesos neniam. La planko unuafoje en sia ekzisto kurbigis sian dorson sub 54 piedoj (inkluzive tiujn de nia kvarmembra familio) kaj la muroj unuafoje aŭdis ĉiam plifortiĝantan zumadon de 27 voĉoj. La atmosfero estis gaja. Al ĝi kontribuis gejunuloj el diversaj anguloj de Ĉeĥio kaj Slovakio kaj ne mankis inter ni ankaŭ Uli Matthias el Germanio. Kiam la alvenintoj satigis siajn malplenajn stomakojn, komenciĝis vespera programo. Ni dividiĝis je du grupoj laŭ la E-parolkapableco kaj en du lingvoj - la slovaka kaj Esperanto ni diskutis pri la propagando de Esperanto. Poste sekvis distra programo: trarigardado de fotoj el lasta KET (Katolika E-Tendaro) kaj ludado. Dum la ridado kaj babilado ni laciĝis kaj venis la tempo por nokta ripozo. Kelkajn partoprenantojn ni elpelis el nia hejmo pro manko de lokoj. Bonŝance, ankaŭ en hodiaŭa tempo vivas kompatemuloj. Bonvolu konatiĝi kun tiuj, kiuj donis la tegmenton al niaj mizeruloj: Gitka Šimakova kaj Janka Kostolna - membrinoj de la loka E-klubo kaj parencinoj de nia tendarano Jindřich Peřina. Al ili apartenas niaj koraj dankoj. Sabato. Vekiĝinte frumatene ni ĉiuj armitaj per manĝoj kaj varmotenaj vestaĵoj ekmarŝis for el la urba grizeco al la freŝeco de la naturo. Nia celo estis Janošík-kanjonoj en Vratna-valo en la montaro Malgranda Fatra. Tie ni suprengrimpadis eskalojn, kiuj volbiĝis super la muĝantaj akvofaloj, kaj ni admiris Dian miraklon. La vetero kun ni kunlaboris, ĝis kiam ni ne forlasis la eskalojn kaj rokojn. Sed poste ĝi ekribelis kaj ni devis surmeti niajn pluvmantelojn. La pluvo baldaŭ ĉesis, sed la koto restis. Skiante kaj glitante sur ĝi ni atingis la vilaĝon Štefanova. Feliĉe, hejme nin atendis varma gulaŝo. Sed ne nur la gulaŝo, ankaŭ kronikisto de la Slovaka IKUE-Sekcio frato Martin Majtán, kiu atendis nin por kolekti niajn subskribojn en la kronikon. Tiuvespere venis inter nin ankaŭ dominikana patro Valentin. Ni komune interparolis pri ekumenismo. Ni ĉiuj kore dankas al li por lia afableco, ke li venis, kaj por lia interesa prelego. Rapide venis la lasta mateno de nia renkontiĝo. Tiumatene ni unue festis la tagon de la Sinjoro per Sankta Meso en proksima kapeleto kaj post ĝi ni promenis tra la urbo. La partoprenantoj konatiĝis kun historio de Žilina kaj kun la malnova parto de nia urbo. Fine ni iris por tagmanĝi en la manĝejo de salesiana metiista lernejo kaj alproksimiĝis la tempo de kortuŝaj adiaŭoj. Per la lasta svinganta mano en la fenestro de la trajno finiĝis la renkontiĝo. Mi dankas al ĉiuj, kiuj la renkontiĝon partoprenis. Ili ĉiuj kontribuis al ĝia sukceso. Kaj mi ankaŭ elkore dankas al miaj gepatroj, sen kies helpo la renkontiĝo ne povus tiel glate funkcii. Ĝis baldaŭa revido dum la venonta renkontiĝo! Anna Němcová
EL LA LETERO DE LA
EKSTENDARANO "Dankon por ĉio. La momentoj travivitaj en la tendaro estis vere belaj kaj neniam mi ilin forgesos. Ili havas des pli grandan valoron, ĉar ili min pliproksimigis al Dio. La tendaro en Sebranice estis unu el tri eventoj, kiuj helpis al mia interna konvertiĝo. Dum ĝi mi unuan fojon praktikis pento-sakramenton, kaj mi konsciiĝis pri ĝia senlima saniga potenco." Ni atentigas vin, karaj gefratoj, ke la venontjara 16-a IKUE-Tendaro okazos en Sebraniee (Ĉeĥio) de la 19-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 1997. Konigu pri tio viajn (korespond)geamikojn. Koran dankon!
MARIA HAVAS BEBON Tradukis Jiří Kořínek
1. Jen Maria bebon havas, / bebon de Maria, / ho Sinjor´, jen Maria bebon havas / kaj hom-amas´ alvenas kaj plu iras for´. 2. Kie la infano estas, / kie la infano, ho Sinjor´, / kie la infano estas, / kaj homamas´ alvenas kaj plu iras for. 3. La infan´ en kripo kuŝas, / la infan´, en kripo, ho Sinjor´, / la infan´ en kripo kuŝas, / kaj homamas´ alvenas kaj plu iras for. 4. Kian nomon ŝi elektos, / kiel ŝi lin nomos, ho Sinjor´, / kian nomon ŝi elektos, / kaj homamas´ alvenas kaj plu iras for. 5. Nomon donos ŝi Jesuo, / nomos ŝi Jesu´ lin, ho Sinjor´, / nomon donos ŝi Jesuo, / kaj homamas´ alvenas kaj plu iras for. KIEL NI PILGRIMIS AL ROMO KAJ RIMINI Daŭrigo de la artikolo el DIO BENU n-ro 3/96 Unuavide nia buso n-ro 728 neniel diferenciĝis de la aliaj. Ĝi estis same indikita "Pilgrimo al Romo", portis menciitan numeron, sed apud ĉeĥoslovaka flago verdis flago Esperanta. Ne pro tio, ke partoprenis kelkaj esperantistoj, sed tial, ĉar nia pilgrimo povis realiĝi merite de ekzisto de internacia lingvo. La plej malfacila problemo dum organizado de la pilgrimo estis certigo de tranoktadoj en Italio; el ili almenaŭ du en Romo. Dum mia cerbumado pri la problemo aperis rememoro pri IKUE-Kongreso en Ĉenstoĥovo en la jaro 1987. Dum la kongreso mi ekkonis multajn katolikajn esperantistojn el la tuta mondo, kun kiuj mi kaj miaj samklubanoj el Tábor travivis multajn belajn kongresajn impresojn, precipe dum la Diservoj, dum kiuj ĉiuj preĝis kaj kantis uzante komunan belan lingvon, apartenantan al neniu, sed tamen al ĉiuj homoj volantaj vivi en amikeco kaj paco. Unuan fojon en la vivo mi travivis la unikan nevenkiteblecon de Esperanto, kiel bonegan rimedon por disvastigo de Evangelio kaj Dia Vorto en la mondo. Tiutempaj impresoj ankoraŭ obliĝis en Varsovio, kie dum la Universala Kongreso okazis ankaŭ esperantlingva Sankta Meso en preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj kun homilio akcentanta neceson de Esperanto en la Eklezio. Tie, post Sankta Meso mi renkontis pastron Duilio Magnani. Sufiĉis dudekminuta interparolo por ekkoni evidentan klerecon kaj modestecon. Tial mi aŭdacis peti lin, kiel mian unusolan konatulon en Italio, pri helpo solvi la problemon kun tranoktadoj. Al mia leterpeto pri eventuala certigo de du tranoktoj en Rimini kaj du en Romo, pastro Magnani reagis per admirinda helpopreteco kaj oferemo. Li dediĉis multe da sia altvalora tempo, por ke ni povu realigi nian intencon ĉeesti kiel malriĉaj pilgrimantoj la kanonizadon. Mi fieras pri tia reprezentanto de IKUE, kiu ne nur scipovas prediki pri karitato al aliuloj, sed en spirito de strebadoj de la katolikaj esperantistoj ankaŭ realigi ĝin praktike. Jen, la modelo por ni ĉiuj. La 9-an de novembro 1989 ni ekvojaĝis. Neniu supozis, ke la vojaĝo estos facila. Ĉar temis pri pilgrimo, do ĉiuj proponis la malfacilaĵojn oferi por pli bona estonteco de niaj popoloj kaj Eklezio en nia lando. Post beno de loka paroĥestro en preĝejo de sankta Petro en Chotoviny ni ekvojaĝis per buso ŝarĝita per manĝaĵoj, trinkaĵoj, kofroj, tendoj, dormosakoj, ktp. Nur malfacile ni enbusiĝis, celante la 1450 km malproksiman Bazilikon de Sankta Petro en Vatikano. Precize noktomeze ni troviĝis en limtrairejo en Dolní Dvořiště kaj post doganformalaĵoj ni versperpreĝinte provis ekdormi. Ni plene konfidis nin al niaj du spertaj ŝoforoj, sed malgraŭ tio ni ne multe dormis, observante dumvoje lumigitajn preĝejojn dum traveturo de aŭstria teritorio. Tagiĝe ni jam matenpreĝis en Tarvisio en Italio kaj komuna rozaria preĝo plivalorigis ravajn rigardojn al rozkoloraj alpopintoj dronantaj en sunbrilo. Neniu el ni verŝajne similan belon ĝis nun travivis. Scivoleme ni observis pejzaĝon tra busaj fenestroj, ĝis antaŭ ni aperis ĉarma Venecio kun superba Katedralo de sankta Marko, kie ni ankaŭ rememoris tri grandajn Papojn de ĉi tiu jarcento, kiuj ĝuste el Venecio venis al trono de sankta Petro: sankta Pio la 10-a, Johano la 23-a kaj Johano Paŭlo la 1-a. Por detala trarigardo ne restis tempo, sed almenaŭ iome ni enspiris atmosferon de tiu admirinda urbo. Refreŝiĝintaj kaj impresoplenaj ni daŭrigis nian vojaĝon al Rimini. Danke al bonaj mapoj de nia kunklubano s-ano D-ro Rytíř ni ĝuste trovis straton Zavagli haltante antaŭ preĝejo de sanktaj Johano kaj Paŭlo. Post kora bonvenigo de la amiko Pastro Duilio Magnani, li kun niaj pastroj kaj kun ni solenis Eŭkaristion en la menciita preĝejo. Vere surprizis nin renkontiĝo ĉe komuna verspermanĝo, kiun por honorigi nin preparis Pastro Duilio kun siaj amikoj kaj fratulinoj en paroĥa infanvartejo. Kulmino de la amika etoso estis vizito de kantoĥoro, kiu kantis por ni modernajn religiajn kantojn. Oni kune kantis ĉeĥe, itale kaj latine konatajn melodiojn, kvazaŭ ni konus nin jam delonge. Domaĝe nur, ke varmigan senton de entuziasmo alternis neceso ekkuŝi por dormi en paroĥa kinejo, por ke ni frumatene adiaŭu paroĥon de Rimini kaj post kvinhora veturado atingu la finan celon - Romon. Post loĝigo en Romo en tendarejo Tiber ni ricevis de D-ro Reichel, asistanto de prepara organiza komitato el Prago, enirbiletojn por dimanĉa kanonizado kaj lunda aŭdienco ĉe la Sankta Patro. Liberan posttagmezon ni eluzis por trarigardo de Vatikano kaj de Baziliko de Sankta Petro. Solena dimanĉo kun belega suna vetero enskribiĝis ĉe roma publiko kiel invado de Ĉeĥoj, Slovakoj kaj Poloj. Tiel multnombran invadon el Oriento tiutempe neniu atendis. Travivaĵoj kaj impresoj el kanonizo, el amasiĝo sur Sanktpetra placo, el Anĝeluso kun Sankta Patro, el posttagmeza trarigardo de romaj vidindaĵoj, el lunda aŭdienco ĉe Sankta Patro estas grandaj. Tion ĉion oni ne povas forgesi same kiel la eldiron: "Tio, ke sankta Agneso estas kanonizita nur en ĉi tiu jarcento, certe ne estas hazardo. Sankta Agneso videble proponas donacojn, kiujn Dia Providenco rezervis ĝuste por nia generacio." Kaj neniu el ni tiam antaŭsentis, ke post nia reveno hejmen niaj komunaj preĝpetoj plenumiĝos, ke la sankta Agneso palpeble pruvos rajtigon de sia kanonizo kaj helpos realigi grandegan miraklon - faligon de krimeca totalisma sistemo. Tri enromaj tagoj rapidege forpasis kaj atendis nin revena vojaĝo. Ree okazis tranoktado ĉe niaj gefratoj en Rimini post vespera Sankta Meso. Kaj post matena eŭkaristia solenaĵo sekvis adiaŭo kun preĝejo de sanktaj Johano kaj Paŭlo kaj kun novaj geamikoj, fotodokumentado, trarigardo de la urbo sub asisto de Patro Magnani kaj fine neprokrastebla adiaŭo de nia gastiganto. Escepto de nia ekskurso estis praktika uzo de Esperanto en momentoj, kiam ĉiuj provoj uzi mondajn lingvojn malsukcesis. Mi volas konfidi al vi jenan vivsignifan travivaĵon, kiu neforviŝeble enskribiĝis en koroj de ĉiuj pilgrimantoj. Post reveno hejmen mi ricevis de esperantista frato Jiří Laube, kun ni tranoktinta en Rimini, leteron kun almetita letero de Pastro Magnani kaj 50-marka monbileto trovita kaj redonita per honesta paroĥano Catalano Francesco, laboranta ĉe benzinstacio, opinianta, ke iu el niaj pilgrimantoj ĝin dum mallonga halto en lia laborejo perdis. Vere, unu el niaj du pastroj estis perdinta ĝin. Jen, per kiel granda ekzemplo de honesteco ni estis pridonacitaj. Al ĉiuj bonfarantoj dum nia pilgrimo ni adresas niajn dankojn. Karel Krejčí, pilgrimgvidanto La esperantista rekolekto en Magdalenka ĉe Varsovio okazis de la 23-a ĝis la 26-a de majo 1996. Gvidis ĝin la landa animzorganto de polaj esperantistoj pastro Jozefo Zielonka el Tarnów. Partoprenis en ĝi krom varsovianoj ankaŭ reprezentantoj de katolikaj grupoj el diversaj regionoj de Pollando: Kraków, Piotrków Trybunalski, Radom, Rzeszów, Slupsk. En diskutoj estis pritraktitaj problemoj de evangelizado en la nuntempa mondo, privataj revelacioj, tempo kaj eterneco laŭ la Evangelio de s-ta Johano, pri la unuaj homoj kaj la paradizo. Pri la pasintjara 48-a IKUE-Kongreso en Olomouc (Ĉeĥio) raportis tre interese Barbara Pietrzak, redaktorino el la E-redakcio de la Pola Radio. La Varsovia Animzorgado Esperantista ĉe la Esperanto-Sekcio de la Klubo de Katolika Intelektularo prilaboris kaj montris ekspozicion dediĉitan al sankta Johano Sarkander, okaze de la unua datreveno de lia kanonizo. Dum la solena malfermo de la ekspozicio pastro Jozefo Zielonka benis ĝin, poste la ĉeestantoj preĝis honore al sankta Johano Sarkander litanion kaj kantis. Oni tralegis salutleteron adresitan al la rekolekta grupo, senditan de s-ino Gertruda Pisarek el Skoĉovo, el naskiĝloko de sankta Johano Sarkander. Oni enketis la samideanojn koncerne de la ekspozicio. Per video-filmo pri la vivo kaj la agado de s-ta Sarkander estis fermita la solenaĵo. La ĉiutagaj Sanktaj Mesoj kaj ceteraj rekolektaj aranĝoj permesis al la partoprenantoj travivi bonegan animan etoson. Ĉi-loke mi esprimas la profundan dankon al nia animzorganto pastro Jozefo Zielonka, al la fratulinoj de Rekolekta Domo en Magdalenka kaj al ĉiuj ĉeestantoj, ke dank´ al la spiritaj ekzercoj ni povis pliriĉigi nian internan vivon. Dio benu! Bohdan Wasilewski, Prezidanto de la Varsovia Animzorgado Esperantista
KRISTNASKA ALDONAĴO DE DIO
BENU Vit estis la plej juna akolito en la ĉeĥa vilaĝo Zalužany. Malgrandeta hometo, kiu vizitadis nur la duan klason de la popollernejo, kiam li havis okazon altarservi al pastro Prokopo, vere li estis preskaŭ nerekonebla. Eble vi kaptus la ideon trakalkuli ses barokajn anĝeletojn, tenantajn la altaran bildon, ĉu eble iu el ili ne reviviĝis kaj ne transprenis la aspekton de ĉarmega akolito havanta buklan hararon. Tiel bone Vit aspektis. Kaj kio estis la plej bela: Vit estis ne nur bela, sed ankaŭ bona knabo. Ĉiu ŝatis lin, sed pleje eble pastro Prokopo. Kaj Vit amis ankaŭ sian estimindan sinjoron. Ceteraj ok akolitoj ne enviis lin, ja tio estis ilia la plej juna branĉeto kaj krome pastro Prokopo estis kapabla ĉiun el ili alimaniere laŭ iliaj diversaj karakteroj altiri al si. Ĉiuj sentis iel allogecon al la juna sacerdoto kaj ĉiu lia vorto kaj ago estis por ili sankta. Sed ankaŭ la estiminda sinjoro dediĉis al ili la plej grandan parton de sia libera tempo kaj li ne bedaŭris tion. Ja en la vilaĝo Zalužany oni ne memoris primicmeson. Kaj pastro Prokopo ĉiam parolis: "Kiu volas rikolti sacerdotojn, tiu devas semi akolitojn". Vit, kiu kiel la plej juna plej bone scipovis servi dum la meso kaj en la lernejo li studis eminente, treege kredis - fidis al pastro Prokopo ... Kaj subite la espero malaperis. Vit komencis febre interesiĝi pri mono. Jes, tio, kion jam la pastro konjektis, tio fariĝis pli evidenta. Kiam la sacerdoto dividis al akolitoj "stolon", estis tio kubutoj de Vit, kiuj estis kapablaj trapremiĝi inter la aliaj pli grandaj knaboj, por ke li ricevu ĝin kiel la unua. Kaj liaj okuloj sopirplene rigardis la ceterajn sep amasetojn da mono. Al estiminda sinjoro, kiu observis tion kunpremiĝis la koro. Ĉu tio estas eble, ke en ĉi tiu infana animo enradikiĝis malvirto de avareco? La sacerdoto rezistis al ĉi tiu penso, sed denove sekvis voĉo de dubo: "Konvinkiĝu, vi ekvidos! ". La pastro Prokopo konvinkiĝis. Dimanĉe posttagmeze en kunveno de akolitoj li donis al la knaboj demandon: "Kion vi pleje dezirus?" kaj Vit, pri kiu la estiminda pastro supozis, ke lia plej granda deziro estas fariĝi sacerdoto, sur la slipon skribis: "Mi dezirus havi cent kronojn". La akolito Vit, ĉu vi rimarkis, ke sur la blanka frunto de la pastro Prokopo aperis falto? Kaj ĉu vi scias, kion ĝi kaŭzis...? Sed amaraj sciigoj pri Vit ĉiusemajne plinombriĝis. Ceteraj akolitoj rimarkis, ke Vit sub la ĉemizo portas sur ŝnureto pendigitan ĉirkaŭ la kolo malgrandan saketon, el kiu li de printempo tie kaŝitajn ludglobetojn elŝutis kaj la saketo fariĝis nekonkerebla kaso de lia akolita kapitalo. Oni ne miru, ke pro tiuj kialoj komenciĝis inter ili kaj Vit pripensinda kverelado. Unufoje ili kompilis por li hontigan kanteton: Vitĉjo,
malgranda knabeto, Vit ne defendis sin, malbonon malbone ne rekompencis, sed li daŭrigis kaj amasigis helerojn kaj kronojn. Antaŭ la festo de sankta Nikolao, kiam akolitoj el Zalužany ricevis ĉefan salajron de sia duonjara rekompenco, Vit jam unu semajnon antaŭe rememorigis al la estiminda sinjoro, ke li ne forgesu ... Por pastro Prokopo agado de la knabo estis granda enigmo. Sed Vit fariĝis pli kaj pli granda avarulo, sed de ferioj el lia trezoro estis elspezita nek helero, pri tio la sacerdoto bone sciis. Do, avareco - Dio mia, unu de sep ĉefpekoj. Sed kiamaniere kaj tiel subite povis tio okazi? Kaj samtempe liaj okuloj estas tiel puraj. Ĉu estas tio tiel majstra hipokriteco? Vitĉjo, Vitĉjo, steleto de belegaj esperoj, ĉu vi vere trompas? Unu semajnon antaŭ Kristnasko alvenis al la vilaĝo Zalužany viziti siajn gepatrojn sinjoro prelato el Prago. Vit atendas lin en la stacidomo, tuj prenas lian valizeton kaj li "ekpepis": "Bele mi bonvenigas vin, tio estas por mi rara gasto. Se vi permesos, morgaŭ mi servos al vi dum la meso en la preĝejo?". Sinjoro kore ekridetis pro tia bonvenigo, karesis knabetan buklan kapeton dirinte: "Ja vi scias, Vitĉjo, ke vi servos. Kaj pro tio, ke vi venis renkonten, jen vi havas ion okaze de Kristnasko". Okuloj de Vit ekbrilis. Lia plano do sukcesis. Infanaj manplatoj eksentis kvinkronon kaj la duan tagon por servado li ricevis denove la samon. Vit travivis ĝojojn ... Posttagmeze post beno li enrampis angulon apud la paroĥeja ĝardeno, elprenis sekretan trezoron, elŝutis la enhavon en la malnovan pladeton, kiun li prenis de kokinoj troviĝantaj en kokejo, kaj kalkulis. Iĥuĥu, li ekĝojkriis, kiam li estis preta. "Akurate cent kronojn". Pro ĝojo trifoje li turniĝis sur sia kalkanumo kaj ne rimarkis, ke el sia ĉambro, de malantaŭ la kurteno malgaje rigardas lin pastro Prokopo. Vitĉjo, Vitĉjo, steleto de belaj esperoj, ĉu vi vere trompas? De la vilaĝo Zalužany al la pli granda urbo, kiun vilaĝanoj vizitadis pro prizorgo de siaj vivrimedoj, la vojo daŭris apenaŭ unu horon. Vitĉjo sentis sin en la urbo kiel hejme. Tiomfoje jam lia panjo komisiis al li prizorgi diversaĵon en la urbo kaj Vitĉjo ĉiam perfekte plenumis sian taskon. Koncize, li estis saĝa knabo, al kiu oni povis fidi, do tial en urbaj vendejoj komercistoj lin bone konis kiel sian malgrandan klienton. En la vendejo de sinjoro Brouček ili ne miris, kiam venis al ili Vit por aĉeti fadenojn, ne miris en la vendejo de sinjoro Novák, se tie por panjo li aĉetis revuon "Katolická žena" (Katolika virino), kaj ne miris sinjorino Olejníková, se li petis, ke patrino bezonas rizan broson por purigado de planko. Vitĉjo ĉie kaj ĉion bone aranĝis kaj kutime pro sia konduto li ricevis ion kiel rekompencon. Je antaŭkristnaska tago matene tuj post fino de Sankta Meso Vitĉjo rapidis en la urbon kaj ekhaltis ĉe la vendejo kun trikika varo, kie en la montrofenestro sidis figureto de suĉinfano vestita en varmlana vesteto kun ĉapeto sur la kapo, ankaŭ havanta gantojn kaj sur la kruretoj lanajn pantofletojn. Apud la figureto sur la slipeto estis skribite: Prezo cent kronoj. Vit eniris vendejon, preskaŭ faliginte eskaleton, sur kiu staris fraŭlino vendistino vestita en blua laborkitelo ornamita per blanka kolumeto. "Kion vi alportas, Vitĉjo?" ekdiris afable vendistino karesante knabajn buklojn. "Mi petas vin, fraŭlino, unu varman vesteton por infaneto; mi dezirus tiun tute blankan, kies prezo estas cent kronojn", sopirplene diris Vit kaj sur butiktablon li elŝutis amaseton da diversaj moneroj. "Bonvolu tion trakalkuli, mi petas, tio estas akurate cent kronoj, kaj ne koleru pro tiu granda amaso, ja la monerojn vi certe bezonas." Tiamaniere li ege surprizis knabinon, kiu trovis nek vorton por demandi lin, por kiu li aĉetas tiun vestaĵeton. "Kara fraŭlino, mi tre rapidas, mi kun estiminda sinjoro hodiaŭ havas multe da laboro. En la preĝejo oni devas ĉion bele aranĝi, ni konstruos kripon. Fraŭlino, ĉu vi konas nian kripon en Zalužany? En via urbo vi havas nur tian malgrandan, sed ĉe ni, ni havas Jesueton tiel grandan, kiel vere vivan infanon. Ĉu vi ne kredas? Mi ĉiam devas diri nur veron, ĉar mi estas akolito. Sinjorina moŝto, pardonu, mi volis diri: kara fraŭlino, alvenu kaj mi al vi Jesueton montros. Do nun mi jam devas rapidi. Tre bele vi enpakis tion al mi. Kaj ankoraŭ ion! Fraŭlino, hodiaŭ estas fastotempo, pro tio vi darfas nenion manĝeti ĝis la vespero, eĉ spite de malsato. Tio nur pro tio, por ke vi ne forgesu. Vi estis tre afabla, ke vi vendis al mi tiun vestaĵeton. Do, feliĉan kaj ĝojan feston kaj multe da donacetoj sub la kristnaskan arbon. Kaj alvenu rigardi la Jesueton en Zalužany. Adiaŭ! " Tiel salutis Vitĉjo de la strato fraŭlinon vendistinon, kiu pro tiom da knaba parolemo ridis kaj ŝi daŭrigus senĉese, sed en la vendejo ne estis tempo, ĉar hodiaŭ ankaŭ ŝi havis multe da laboro kaj zorgoj. En la preĝejo de Zalužany jam komenciĝis vesperiĝo, kiam lastaj preparoj al Kristnasko estis finitaj. Vitĉjo honeste helpis al la sakristiano kaj al estiminda sinjoro. Pastro Prokopo parolis por si mem: "Tamen li estas bona knabo." Vitĉjo pleje zorgis pri la kripeto, starigita antaŭ la ĉefaltaro. En ĝi troviĝis en la vivgrandeco bele el ligno skulptita Jesueto, kies manetoj etendiĝis kvazaŭ li volus ĉirkaŭbraki la tutan mondon. "Vitĉjo, ni jam estas pretaj, certe hejme jam oni vin atendas", diras la pastro Prokopo. Vitĉjo ektremetis maltrankvile. "Estiminda sinjoro, permesu, mi petas vin, ke mi mem povu ŝlosfermi la preĝejon." "Bone", permesas surprizite pastro Prokopo, "sed ŝlosilojn forportu en la paroĥejan kuirejon. Mi devas ankoraŭ viziti malsanan maljunulinon Skuhrovská, al kiu morgaŭ mi alportos hostion". Vit ĝojegas. Ĉio progresas sukcese. Onklo sakristiano foriris jam pli frue al frizisto, estiminda sinjoro faras viziton - kaj Vitĉjo posedas ŝlosilojn. Nun alvenis momento por agi. Post duonhoro dum la plena mallumo revenis pastro Prokopo de avinjo Skuhrovská. Irante preter la preĝejo subite li ekhaltis. Tra la preĝejaj fenestroj trapenetras malintensa lumo. Tio tamen ne estas rebrilo de "eterna lampo"! La sacerdoto iras atente al preĝeja pordo. Senbrue li prenas klinkon, vere la pordo ne estas ŝlosfermita. Iu estas en la preĝejo. Eble Vit malbone ŝlosfermis kaj nun eble ŝtelistoj? La koro de pastro Prokopo bategis. Senbrue li kaŝeniris la preĝejon kaj alpremis sin al la kolono de la preĝejo. En flagranta kandellumo li ekkonas Viton. "Sankta Dio", ekpensis sacerdoto, "ĉu eble Vit pro sia avideco al mono spirite malfortiĝis tiel profunde, ke allogus lin preĝejkasoj? Genuoj de pastro Prokopo ektremetis, sed sobra prudento diris: "Ja Vit ĉe la kripo ion faras kaj tie estas neniu mono." Kia esfas intenco de la knabo? Vit estis tiel koncentriĝinta en sian laboron, ke li ne aŭdis pastron Prokopon, starantan kelkajn paŝojn malantaŭ li. Nun la sacerdoto jam certe povis ekkoni Viton, tenantan Jesueton, sed pro Dio - Jesueto estas vestita en blankan lanvesteton, surkape ĉapeton, kun manetoj en gantoj kaj kruretoj en blankaj pantofletoj. Kiam Vit estis preta kun sia laboro, li ĉirkaŭbrakis Jesueton, kisis lin sur frunto kaj metas lin en la kripon, surgenuiĝis, kunmetis manojn kaj jene preĝis: "Jesueto, ili diris pri mi, ke mi estas ŝakristo - sed mi abnegaciis kaj ŝparis kronojn por vi, por ke mi povu aĉeti por vi blankan vesteton. En tiuj vindoj estas al vi en nia preĝejo malvarme. Mi ne estas ŝakristo kaj mi ne volas fariĝi tia, mi volas nur, ke estu varme al vi. Kaj ankoraŭ, Jesueto, ion mi deziras kaj vi certe elaŭdos min. Por tiu vesteto, kiun mi al vi, Jesueto, donis, mi petas vin, donu al mi foje tian veston, kian havas la estiminda sinjoro okaze de Sankta Meso ĉe la altaro. Vi scias, ke akolitaj vestoj estas belaj, sed pli bela estas tiu, kiun havas estimindaj sinjoroj kaj tian vestaĵon mi volus ankaŭ porti, kiam mi jam ne estos malgranda Vit, sed mi estos tiel granda, kiel pastro Prokopo." "Vitĉjo, mia karega Vitĉjo", eksonis malantaŭ la knabo voĉo de la sacerdoto, kiu per ambaŭ manoj kaptis la krispan haron de la infano kaj fiksrigardis en purajn "steletojn" de Vitĉjo. Ho, jes, estis tio grandaj infanokuloj, el kiuj brilis senkulpa beleco de perdita paradizo. Kaj nun pastro Prokopo ne aŭdis, ke proksimiĝas paŝoj de patro de Vitĉjo, kiu serĉas sian filon, por ke li estu ĉe antaŭkristnaska vespermanĝo. Tio estis ĉarmega, tamen nekomprenebla vidaĵo. Vitĉjo kun pastro Prokopo kaj meze en la kripo ridetanta Dia junuleto, vestita en la blanka vestaĵo, aspektanta kiel malgranda neĝuleto. Sed paĉjo baldaŭ ekkomprenis, kiam pastro Prokopo koncize ĉion al li klarigis. Vit pro tio ĉio havis kapturniĝon. Li ne tiel imagis rezulton. Li pensis, ke neniu ekscios, kiu al Jesueto donis la blankan vestaĵon. Tio devis esti kaŝa sekreto inter Vit kaj Jesueto. Kaj nun? El la okuloj de la patro falis grandaj kiel pizo larmoj kaj ankaŭ la okuloj de pastro Pokopo larmplenigis. Vitĉjo ektimis pensante, ke li faris ion malbonan. Sed lia interno estis tiel bona - la patron li ankoraŭ ne vidis plori. Ne, tion li ne toleros. Li surgenuiĝas antaŭ la patro kaj petas: "Paĉjo, pardonu al mi tion, sed mi petas vin, ne ploru plu". Kaj tiam Vitĉjo eksciis ion, pri kio li ĝis nun nek revis. Patro kliniĝis al Vitĉjo, kaptis lin per siaj muskolhavaj manoj, levis lin alten al si mem, kisis lin kaj diris: "Vitĉjo, mia kara, lasu min plori. Tio estas larmoj de ĝojo". Al tio Vit jam tute ne komprenis kiel estas eble plori pro ĝojo. Tamen li sentis, ke lia patro ne koleras, sed ke vere li ĝojas, ĉar li forportis sian karan Vitĉjon hejmen - sidantan sur ŝultroj, pro kio knabo ankaŭ ĝojis. Kaj en tiu tempo Vitĉjo ridis pro ĝojo, paĉjo pro ĝojo havis larmplenigitajn okulojn kaj estiminda sinjoro surgenuis antaŭ Jesueto vestita en la blankaj lanvestetoj kaj preĝis kun ĝojo. Preĝis por Vitĉjo. Sed tio ne estis ankoraŭ fino. Kiam eble post du horoj Vitĉjo transprenis siajn donacetojn troviĝantajn sub la kristnaska arbo, li trovis tie leteron kun jena teksto: "Mia kara Vitĉjo, vi faris al mi grandan ĝojon - al mi kaj al mia sankta kara patrineto, ke vi donis al mi blankan veston, por ke en la preĝejo de Zalužany ne estu al mi malvarme. Sed pro tio en Betlehemo mia malriĉa panjo envolvis min nur per la vindoj. Ne afliktiĝu pro tio, Vitĉjo, ke dum la noktomeza Sankta Meso vi vidos min sen vestaĵo, kiun vi al mi donacis. Nek en simplaj vindetoj ĉe vi estas al mi malvarme, ĉar varmigas min la amo de via pura koro. Vian vestaĵon mi sendos al iu de miaj misiuloj troviĝantaj en paganaj landoj, ĉar vi bone scias, ke en ĉiu infano, kiun oni baptas, mi vivas. Do, vere mi, viva Jesueto, portos vian veston donacitan de vi okaze de Kristnasko. Kaj kiel rekompencon, mia bona Panjo Virgulino Maria pretigos al vi belan sacerdotan albon, kiu estos blanka kiel neĝo kaj odoros kiel lilio. Ĝis la revido! Vitĉjo, foje ĉe altaro! Benas vin via Jesueto!" Vitĉjo legis leteron kaj lia koreto "saltis" pro ĝojo. "Panjo, paĉjo, rapidu ĉi tien, skribas al mi Jesueto", jubilas feliĉa infano, kiu ne sciis, ke Jesueto kaj pastro Prokopo havas similan skribmanieron. Kaj denove ĉio ripetiĝis. Vitĉjo ridas, saltas kaj kantas kaj lia patro kaj patrino ĝojploras. Vitĉjo jam vere kredas, ke tio estas larmoj de ĝojo, ja tia bela kaj ĝoja Kristnasko inter ĉi tiuj kvar muroj ankoraŭ ne okazis - sed per sia kapo ne kaj ne povas kompreni, kiel tio estas eble: kaj plori ... Foje Vit tion ekkomprenis. Post jaroj de tiu tempo, kiam li donis veston al Jesueto ... Sabate antaŭ kristnaskaj festoj estis bela kaj svelta dudekkvarjara ordinita kiel sacerdoto de Jesuo Kristo. Je noktomeza meso de naskiĝo de Sinjoro li havis en Zalužany primican Sanktan Meson ĉe la altaro, antaŭ kiu en la kripo kuŝis Jesueto envolvita en vindoj. Tiam pro ĝojo ploris ĉiuj: patro, patrino, arĝentohara pastro Prokopo ploris pleje. Pro neelparolebla sankta ĉiela ĝojo ploris Vit, kiam liaj manplatoj unuafoje fariĝis viva kripo de Eŭkaristia Kristo. (Tradukis Miro Závodský el Žilina, Slovakio)
MILDA NOKT´, SANKTA NOKT´
l. Milda nokt´, sankta nokt´, / dormo nur regas nun. / Dormas ankaŭ infano de Di´ , / sankta paro maldormas ĉe Li, / kovru Lin paco kaj ben´, / kovru Lin paco kaj ben´. 2. Milda nokt´, sankta nokt´, / jen anĝel´ el ĉiel´, / venas ĉie paŝtistoj el dom´, / sonas ĝoja mesaĝo por hom´, / sendis Savanton Di-bon´, / sendis Savanton Di-bon´. 3. Milda nokt´, sankta nokt´, / por trankvil´ Dia Fil´ / teren savi nin venas al ni, / lum´ eterna, gvidonta radi´ , / aŭdu ni voĉon de Di´ , / aŭdu ni voĉon de Di´ . NI PERFEKTIGU NIAN LINGVAN NIVELON NI EKZERCU LA LINGVON 8 La sepan ekzercon el la antaŭa numero prilaboris kaj sendis denove nur Marta Lorková el Brno kaj Pavol Petrík el Pečovská Nová Ves (Slovakio). Dankon. Jen la ebla solvo: a) Maldekstra - liva, malrapida - lanta, mallaborema - pigra, maldolĉa - amara, malforta - febla, malseka - humida, malriĉa - povra, malfrua - tarda, mallarĝa - streta, malalta - basa, malvarma - frida, mallonga - kurta, malluma - obskura, mallaŭta - softa, malbela - turpa. b) Okulfrapa estis ŝia gracila (útlá) figuro. La etoso (ovzduší, nálada) de la konferenco estis tre amika. Por larĝen rigardi, vi devas ascendi (vystoupit vzhůru) sur la monton. Li gvatis (skrytě pozoroval, číhal) lian eliron. En la montaro abundis multaj ravinoj (rokle). En la arbaro ni plukis (jsme sbírali, trhali, uštipovali prsty) mirtelojn kaj fragojn. La boato malrapide sinkis (se potopila, ponořila) sub la nivelon de la lago. La magnetofona bendo (pásek, páska) estis disŝirita. Ni hastis (spěchali jsme) spiregante. Li montris malplenajn polmojn (dlaně). Vere li ne havas kaŭzon por tioma orgojlo (pýcha, nadutost). Tiu ĉi pado (stezka, pěšina, cestička) kondukos vin en la vilaĝon. Miaj geamikoj festis la nupton (sňatek, svatba) tre pompe. Li postlasis neniujn spurojn (stopy). Hodiaŭ ni pritraktos Esperantajn vortojn kun "trompa" aspekto. En Esperanto ekzistas kelkaj vortoj, kiuj por ni ofte similas al ĉeĥaj vortoj. Sed la simileco estas nur ŝajna, ĉar la signifo de tiuj ĉi vortoj estas tute diferenca, ol ni povas laŭ ilia aspekto supozi. Entute klare estas por ni, ke la Esperanta vorto "kolo" (krk) ne estas ĉeĥa "kolo" (rado, biciklo). Sed alia afero estas ĉe la vortoj en la ĉeĥan lingvon transprenitaj (do t.n. fremdaj). Ekzemple tre allogas nin traduki la Esperantan "absolvi" per la ĉeĥa "absolvovat", kvankam ĝi signifas ĉeĥe "rozhřešit". "Absolvovat" oni tradukas en Esperanton per "plenumi (fini) lernejon aŭ kurson". Simile la Esperanta "sorto" ŝajnas esti la ĉeĥa "sorta, odrůda", kvankam ĝi signifas "osud". "Sorta, odrůda" estas en Esperanton tradukeblaj per "speco, variaĵo". Kelkfoje la korekta traduko de iu "trompaspekta" vorto havas nur malmulte diferencan formon. Ekzemple la Esperanta "kokso" estas ĉeĥe "kyčel, bok". La ĉeĥa "koks" estas Esperante "koakso". "Dezerto" estas "poušť" kaj "deserto" estas "dezert, zákusek". Kia do estas konsilo por ne lasi sin trompi per aspekto de tiaj ĉi Esperantaj vortoj? Plej ofte ni povas malkaŝi malbone supozitan signifon de iu vorto el kunteksto de la frazo. Kaj se ni ne estas plene konvinkitaj pri la korekteco de nia supozo, ni prefere konsultu vortaron. Ĉio dependas de la praktiko. Do ni praktiku ĉiamaniere Esperanton. Se ne estas okazo por paroli, estas tre abundaj okazoj por legi. Ankaŭ ni provadu traduki ion ajn. 8-a ekzerco: Al kiuj ĉeĥaj vortoj similas jenaj Esperantaj vortoj? Traduku ilin en la ĉeĥan kaj traduku ankaŭ Esperanten ilian ŝajnan ĉeĥan aspekton. Ekzemplo: Jubilo = jasat, ne jubileum (= jubileo). Konkuri, regalo, ĉeko, kordo, medio, turo, moŝto, mordi, devizo, kapro, trupo, sako, salo, lupo, humoro. Jen ĉio por hodiaŭ. Espereble ĉi supra leciono estis iom ripoza kaj la ekzercon vi helpe de vortaro lude solvos. En la venonta leciono vi povas konvinkiĝi, ĉu vi bone prilaboris ĝin. Kaj se vi volas elspezi afrankon, vi povas sendi vian solvon al la suba adreso. Pretan volon kaj klaran cerbon! Josef Cink, 561 61 Červená Voda 121 Kial decas transpreni respondecon? Okaze de konferenco de instruistoj dum aŭtuna sunplena posttagmezo mi biciklis 5 km longan vojon al lernejo. Subite io kuŝanta sur la ŝoseo rebrilis radiojn de la suno. Iu idioto tie sur la pavimo frakasis malplenan botelon. Nur lastmomente mi sukcesis flankenstiri la biciklon por preterveturi la botelerojn. Vespere, post sufiĉe longedaŭra konferenco mi en mallumo revenis per la sama vojo. Do tie, kie kuŝis dumtage la sunon rebrilantaj boteleroj, kiujn mi sukcese preterveturis, tie mi nun revenante en mallumo per ili difektis la biciklan pneŭon. Sekvis do duonhora piedirado en mallumo, kiu estis por mi grava leciono, ĉar ĉiu paŝo memorigis al mi, kial estas necese transpreni respondecon anstataŭ indiferentema sinteno. Hugo Westhoff, Germanio 50-A IKUE-KONGRESO EN ROMO KAJ RIMINI Mi petas tiujn niajn IKUE-anojn, kiuj serioze interesatas pri busvojaĝo al la jubilea 50-a IKUE-Kongreso en Romo kaj Rimini (31.7.-8.8.1997), kiuj tion ankoraŭ ne anoncis al mi, ke ili tion tuj faru, por ke mi povu al ili sendi aliĝilon kaj pluajn gravajn informojn pri prezoj, ktp. Al aktivaj gejunuloj, membroj de IKUEJ, ni planas malaltigi prezojn. Tiujn informojn ni verŝajne ankoraŭ ne povos almeti distribuante tiun ĉi n-ron de D.B. La altaj poŝttarifoj ne permesas ilin sendi al ĉiuj, sed nur al tiuj, kiuj sian intereson pri la busvojaĝo sciigos al mi (Miloslav Šváček, Tršická 6, 751 27 Penčice). SUKCESA RENKONTO DE IKUE-ANOJ EN PÍSEK Sabate la 26-an de oktobro 1996 okazis en urbo Písek jam tradicia renkontiĝo de IKUE-anoj. Venis gefratoj ne nur el diversaj sudbohemiaj urboj kaj vilaĝoj, sed ankaŭ el Praha kaj Turnov. Esperantistoj loĝantaj en Písek preparis tre koran medion por ĉiuj ĉeestantoj. Danke al sacerdoto Xaver Kobza denove oni povis travivi belajn horojn de amikeca medio en bone ekipita studenta hejmo "Petrinum", apartenanta al lia kongregacio de Fratoj de la Plejsankta Sakramento. La renkonto estis inaŭgurita per Sankta Meso, kiun celebris en dekana preĝejo de la Naskiĝo de Virgulino Maria verde vestita Patro Xaver. Esperantan diservon partoprenis ne nur ĉeestantaj katolikoj, sed ankaŭ aliaj gesamideanoj, eĉ neesperantistoj. Kara gasto estis fratino Radka Křivánková, prezidantino de EKlubo "La Ponto" en Písek el ĝemela evangeliana sekcio KELI. Post komuna tagmanĝo ĉiuj ĝuis bonkoran etoson de frateca rondo. La programo estis bunta, oni parolis pri la 81-a UK en Prago, pri agado de IKUE, oni kantis kaj babilis pri diversaj interesaj temoj. Agrablan atmosferon multobligis afabla regalo, kiun preparis lokaj esperantistinoj. Kiam vespere la plejparto de ĉeestintoj forlasis la domon "Petrinum", certe neniu estis malkontenta, ĉar ĉiu denove eksentis gravecon de amikeco, kies centro fariĝis kristana amo. Venontjare do
denove ĝis la revido en Písek! CARITAS - PLI ALTA FAKA SOCIALA LERNEJO Tiu lernejo estis fondita fare de Ĉefepiskopo de Olomouc en la jaro 1995 kiel lernejo por sociala kaj karitata flegado. Surbaze de decido de Ministerio por Lernejaferoj el la majo 1996 ĝi estis envicigita en la reton de la lernejoj en Ĉeĥa Respubliko. Bezono de tiu specifa lernejo kaj ankaŭ instigo al ĝia fondo venis antaŭ ĉio el Ĉefepiskopa Karitata Centro de Olomouc, kiu plej multe sentis mankon de fakuloj en tiu sfero. La lernejo edukas laborantojn ne nur por apartaj karitataj centroj, sed por la tuta sociala reto en la lando. Diferenco inter nia lernejo kaj lernejoj ceteraj estas precipe tiu, ke prioritata ĉe ni estas kristana edukado, de kiu poste devolvas ĉio cetera. La ekzisto de la lernejo en tuta sistemo de lernejoj estas escepta. La samkarakteraj lernejoj troviĝas nur en Okcidenta Eŭropo. En Orienta Eŭropo ĝi estas la unua tiuspeca lernejo. Rilate al pozicio de la lernejo, oni konstante strebos pri ebligo de studado al studentoj de diversaj landoj, precipe el landoj de iama orienta bloko. Maniero de studado ebligas al niaj kolegoj el eksterlandaj lernejoj transdoni spertojn el karitata kaj humana aktivadoj, kaj disvolvi tiujn aktivadojn en orienteŭropa regiono, kie tiu ĉi aktivado estis tute neglektita. La kunlaboro estas speciale orientita al lernejoj en najbaraj Aŭstrio kaj Germanio, kie la lernsistemo por tiu ĉi sfero estas tre disvolvita. Kompreneble, la pozicio de la lernejo en Orienta Eŭropo ebligos studadon ankaŭ al studentoj el landoj de eksa Sovetio, ekz. el Ukrainio kaj el ĉebaltaj landoj, ktp. Studintoj el tiuj landoj devus poste labori en siaj landoj. Per tio malfermiĝas granda ebleco de la kunlaboro en la sfero, kiu estis ĝis nun agadkampo de nur karitataj organizaĵoj. La lernejo havas sian sidejon en t.n. Domo de Kanonikoj, en historia centro de urbo Olomouc. Por bezono de la lernejo nun etas farata grava rekonstruo. Tiun gravan rekonstruon pro ĝiaj altaj financaj postuloj oni realigos en kelkaj etapoj laŭ financaj eblecoj de la Ĉefepiskopa Karitata Centro. Kompreneble kun veno de novaj studentoj aperis multaj aktivadoj, kiuj la lernejon envicigis en kulturan vivon de Olomouc. Unu el simpatiaj aktivadoj estas antaŭ ĉio fondo de kurso de Esperanto, kiun vizitadas 15 studentoj. La kurso apartenas precipe al aktivadoj de IKUE kun la celo laŭeble baldaŭ envicigi kursanojn en junularan IKUE-movadon, kaj per tio ebligi al studentoj partoprenon en la IKUE-Tendaro en Sebranice, Ĉeĥio (de la 19-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 1997). Kuraĝigu kursanojn per esperantlingvaj leteroj kaj belaj bildkartoj. Jen la adreso: CARITAS - vyšší odborná škola sociální, Esperanto-kurso, Křížkovského 6, 771 11 Olomouc, Ĉeĥio. Antaŭdankon! (Ni malkaŝu, ke aŭtoro de la artikolo estas mem la direktoro de la lernejo, IKUE-ano, frato inĝ. Jan Návrat. La lerneja sekretario estas estrarano de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio frato Pavel Brada. Ni do deziras al la lernejo kaj al la E-kurso Diajn benojn.) 9-A INTERNACIA KULTURA FESTIVALO EN ÚSTÍ NAD LABEM La Internacia Kultura Festivalo okazis en la tagoj de la 27-a ĝis la 29-a de septembro 1996 en Ústi nad Labem. Ĝi konsistis el prelega matineo, kiun partoprenis i.a. nia elstara E-a poeto Jiří Karen. Lian medalionon kun specimenoj prezentis s-anoj Prof. Novobilský kaj M. Smyčka, kaj Drahomír Kočvara, kiu jam multon interesan sciigis dum la vendreda interkona vespero. "Edifa travivaĵo" (laŭ Jaroslav Mařík) estis la posttagmezaj sabataj vesproj en preĝejo de Ĉeĥoslovaka Husana Eklezio. En la festotago de sankta Venceslao ili estis dediĉitaj al duko Venceslao - nacia patrono de ĉeĥa lando kaj al ideo de proksimiĝo inter konfesioj kun la moto: "Bosnio avertas: La religioj ne disigu la naciojn! " En la spirita koncerto eksonis ĥoralo sanktvenceslaa apud la husana (el 15-a jarcento), gotika angla legendo pri "Bona Reĝo Venceslao" (en eminenta traduko de Jar. Mráz), plue ankaŭ motivoj hebrea kaj mahometana. Vespere sekvis plua koncerto pli leĝera - en ambaŭ prezentis sin gekantistoj K. Kudlíková, T. Fiala, M. Smyčka, klarnetistino B. Šrutová kaj per orgeno kaj fortepiano J. Zimmel. Dimanĉe okazis ekskurso al monaĥejo Osek kaj dumvoje vizito de la tombo de Jiří Kořínek; oni omaĝis lian neĝisvivitan 90-jariĝon. La festivalon partoprenis 63 gesamideanoj (inkluzive de 20 el Germanio). Eksonis ankaŭ akompanata per orgeno "Preĝo sub verda standardo" de Zamenhof, recitita de M. Smyčka. Fine oni ĥore kantis la nigrulan spiritualon "We shall over go" kaj la "Odon de ĝojo" de Beethoven (esperantigitan de Joach. Giessner). Miroslav Smyčka
|
||