Dio Benu numero 23-3/1996

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 81-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO

En la tagoj de la 20-a ĝis la 27-a de julio 1996 okazis post paso de 75 jaroj denove en Prago Universala Kongreso de Esperanto. La tiama okazinta en la jaro 1921 estis la 13-a kaj tiu nunjara la 81-a. Ambaŭ univeralaj kongresoj okazintaj en nia centtura ĉefurbo estis sukcesaj. Julie venis al Prago 3 mil esperantistoj el 66 landoj de ĉiuj kontinentoj. Certan parton inter ili okupis ankaŭ esperantistoj kristanaj.Oficiale estis enprogramigita ekumena Diservo, okazinta dimanĉe la 21-an de julio en preĝejo Salvator, kiu estas la plej malnova evenageliana preĝejo en Ĉeĥio. Ĉiutage antaŭ oficiala kongresa programo okazis Sanktaj Mesoj en preĝejo de Virgulino Maria en urboparto Karlov. Ĉefa celebranto estis pastro Carlo Musazzi - direktoro de esperantlingvaj programoj de Vatikana Radio.

Lunde la 22-an de julio okazis duhora kunveno de IKUE, kiun partoprenis ĉirkaŭ 100 personoj. Inter ili ankaŭ estis gastoj el Kristana Esperantista Ligo Internacia. La kunvenon gvidis Vicprezidanto de IKUE Miloslav Šváček, kiu donis informojn pri okazonta venontjara jubilea 50-a IKUE-Kongreso en Romo kaj Rimini kaj ceterajn gravajn organizajn informojn. Estrarano de IKUE inĝ. Jan Kalný tralegis jenan mesaĝon, kiun adresis Prezidanto de IKUE D-ro Antonio De Salvo al ĉiuj ĉeestantoj de tiu ĉi kunveno:

"Karegaj gefratoj, tutunue mi deziras elkore saluti vin ĉiujn, kiuj ĉeestas la nunan kunvenon de IKUE kadre de la Universala Kongreso, kaj mi dankas kaj salutas speciale tiujn samideanojn inter vi, kiuj ne aligas al IKUE, aŭ kiuj ne konas ĝin kaj tamen venis al ĉi tiu programero de U.K. altirataj de scivolemo, bonvolemo, amikecaj sentoj. Bedaŭrinde, pro multaj profesiaj kaj familiaj okupoj mi ne povas, kiel mi dezirus, partopreni la U.K. kaj sekve renkontiĝi hodiaŭ kun vi.

Lastatempe mi konstatis, ke nia asocio fariĝis objekto de interesiĝo ĉe multaj, ĉu en la Esperanto-movado, ĉu ekster ĝi. Verŝajne al tiu ĉi interesiĝo kontribuas la konataj eventoj: esperantlingvaj salutoj de la Papo okaze de Pasko kaj Kristnasko, la apero de Meslibro en Esperanto, la nova sidejo de nia asocio, donaco interalie de multaj bonkoraj samideanoj, kiuj kontribuis al ĝia starigo. Al ĉi tiuj aldoniĝas aliaj realaĵoj jam pli "ordinaraj ", por tiel diri, kiel la Esperanto-elsendoj ĉe Radio Vatikana; la daŭra publikigo de nia revuo, la plej malnova, daŭre aperanta el ĉiuj revuoj en Esperanto; la ekumenaj kaj asociaj Kongresoj, inter kiuj memorindas la sukcesa Kongreso en Olomouc, ĝuste antaŭ unu jaro kaj la baldaŭa Ekumena Kongreso en Szombathely (Hungario); la sornera Kristana Esperantista Tendaro en Ĉeĥio, la helpoj disdonataj al bezonantoj, kaj tiel plu.

Malantaŭ ĉio ĉi estas la volontula laboro de multaj samideanoj, puŝataj de la deziro servi al Regno de Dio pere de la internacia lingvo Esperanto. Temas pri entuziasmo-plena laboro, kiu repagis sin per multaj sinceraj ĝojigaj momentoj laŭlonge de la irado. De unu el ili, verŝajne la plej ĝojodona, ni baldaŭ memorigos ties kvinan datrevenon, ekde kiam por la unua fojo en la historio Papo uzis Esperanton en publika cerernonio: estis tio la 14-an de aŭgusto 1991 en Ĉenstoĥovo, kiam nia amata Papo Johana Paŭlo la 2-a donis ankaŭ en Esperanto bonvenan saluton al unu miliono da gejunuloj kunvenintaj en Jasna Góra, okaze de la monda tago por la junularo.

Kompreneble, en nia Asocio ne mankas malfacilaĵoj, sed ĉiam staras la intenco solvi ilin, konfidante je la subteno kaj beno de Dio kaj je la protekto de la ĉiela Panjo, la Madono de la Espero, nia Patronino.

Mi pensas, ke la celo de ĉi tiu hodiaŭa kunveno kadre de la UK estas disdoni informojn: nia kara unua Vicprezidanto Miloslav Šváček certe superŝutos vin per multaj donitaĵoj kaj ege ĝojos respondi al viaj demandoj. Ankaŭ Pastro Carlo Musazzi ĝojos diri ion pri la Esperanto-elsendoj ĉe Radio Vatikana, kies redaktoro li estas. Vi ricevos informojn ankaŭ koncerne la estontajn planojn. Pri ĉi-lastaj, ni fieras povi listigi la venontjaran 50-an Kongreson de nia IKUE; jam nun mi invitas ĉiujn membrojn kaj ankaŭ ĉiujn bonvolajn samideanojn amase veni al nia Kongreso, veni kun ni al Romo kaj Rimini, venontjare.

Ricevu elkoran saluton flanke de la Estraro de IKUE: bonan, agrablan kongresadon en Prago al vi ĉiuj. Tre sincere kaj frate:

Antonio De Salvo, Prezidanto de IKUE, Romo, 1996.07.16

Nome de frateca KELI-organizaĵo salutis la kunvenon frato David Featherstone el Britio. Sekvis alparoloj de landaj reprezentantoj de IKUE. Fine de la kunveno, dum kiu regis bona frateca etoso, frato Miloslav Pastrňák tralegis fragmenton el biografia libro pri Karolo la Kvara, ĝi estis eldonita pasintjare okaze de la 48-a Kongreso en Olomouc. Tiu traktaĵo de la reĝo Karolo la Kvara estis konvena spirita vorto prezentita tiuokaze.

Kulmino por ni, katolikaj esperantistoj kaj mia la plej belega kaj profunda kongresa travivaĵo estis la pontifika Sankta Meso celebrita de Episkopo Karlo Otčenášek marde la 23-an de julio en antikva kaj fama preĝejo Vyšehrad. Malgraŭ tio, ke tiu Sankta Meso ne estis oficiale menciita inter kongresaj programoj, tamen partoprenis ĝin ĉirkaŭ 300 kongresanoj. La jena prediko de la episkopo en bona kaj klara Esperanta lingvo estis atente aŭskultita de ĉiuj ĉestantoj.

al la indekso


 PREDIKO DE EPISKOPO KARLO OTČENÁŠEK

Karaj gefratoj, karaj gesamideanoj, sinceran dankon al Dio, ke mi povas saluti vin en ĉi tiu antikva kaj fama preĝejo okaze de tiom signifoplena evento, kia estas Universala Kongreso de Esperanto. La unua kongreso okazinta en Prago en la jaro 1921 realiĝis post la unua mondmilito de tiu ĉi jarcento, en la periodo de grandaj esperoj. Ankaŭ ĉi tiu kongreso estas ligata al granda espero kaj al la alveno de tria jarmilo.

La ĵus finiĝanta jarcento estis plena de doloro kaj suferado, ĉar la decidaj fortoj de la socio konstruis la novan Eŭropon sen Dio, sen spirita substanco de la homo. Du krimulaj totalismaj reĝimoj montris, kien gvidas tia koncepto. Plenumiĝis la profetaĵo de nia ĉiela Patrino en Fatimo, kiun Ŝi transdonis al la mondo nur kelkajn tagojn antaŭ la tiel nomata Granda Oktobra Revolucio.

Unu el la plej gravaj starigitaj taskoj kaj fruktoj de la Dua Vatikana Koncilio estas la nova koncepto de evangelizado - aggiornamento, dialogo kun la mondo. Por tia dialogo ni havas eminentan ilon - la supernacian lingvon, kiu neniun rangaltigas kaj neglektas. Ni uzu tiun ĉi ilon por disvastigi la amon de Dio inter la homoj. Dio estas la Amo.

Mi venas el la katedralo de Sankta Spirito, de Spirito de Saĝeco kaj amikeco, Garantianto de la savo.

La hodiaŭa mondo fieras pri klereco kaj progreso de la sciencoj. Bedaŭrinde, ĉion oni solvas el vidpunkto materialisma. Sed ni scias, ke eĉ la plej granda progreso kaj prospero neniel plibonigas la homon. Kontraŭe, minacas la danĝero, ke la kreskanta konsumismo faras la homon ankoraŭ pli egoisma, pli senrigarda, kaj ke tiamaniere ĝi pelas la homaron en profundan malkontenton kaj en konfliktojn.

Kiam ni estis dum komunisma persekutado, precipe de kredantoj kaj de la Eklezio, en malliberejoj (mi ekzemple pli ol 10 jarojn), ni prenis firman intencon vere obei la instigadon de la apostolo Jakobo (Jak 1, 22): "Sed estu plenumantoj de la vorto kaj ne nur aŭskultantoj, trompantaj sin mem." Kaj mi aldonas: al realigado nepre necesas humileco kaj kuraĝo. En la Evangelio laŭ Luko (Luk 10, 21-22) ni legas: "En tiu sama horo li ĝojis en la Sankta Spirito kaj diris: Mi Vin gloras, ho Patro, Estro de la ĉielo kaj la tero, ke Vi kaŝis ĉi tion for de saĝuloj kaj prudentuloj kaj malkaŝis al infanetoj; jes, Patro, ĉar al Vi tio bone plaĉis. Ĉio estas transdonita al mi de mia Patro; kaj neniu scias, kiu estas la Filo, krom la Patro; nek kiu estas la Patro krom la Filo kaj tiu, al kiu la Filo volas malkaŝi Lin. " Kaj plue (Mat 11, 28-30): "Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos. Metu sur vin mian jugon kaj lernu ĉe mi, ĉar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj." Ĉe Luko ni plie legas (Luk 10, 23-24): "Kaj sin turninte al la disĉiploj, li flanke diris: Feliĉaj estas la okuloj, kiuj vidas tion, kion vi vidas; ĉar mi diras al vi, ke multaj profetoj kaj reĝoj deziris vidi tion, kion vi vidas, kaj ili ne vidis; kaj aŭdi tion, kion vi aŭdas, kaj ili ne aŭdis."

Kiam nun, post falo de Berlina muro ni vivas denove en libereco, indus, ke ni plej eble baldaŭ uzu la servojn de Esperanto por disvastigado de pli feliĉa vivo surtera, kiu gvidos nin al beata eterneco. Tio estas do nia tasko, la nova evangelizado, kune kun la enkulturigo. Ni rememoru la avertadon el Fatimo kaj solvu la surterajn problemojn laŭ la volo de Dio. Cetere, ĝia kerno estas jam en la Evangelio. Esperanto estas ilo de kunlaboro, ĝi estas ponto inter la potencaj kaj malfortaj nacioj kaj lingvoj. Ĝi volas helpi nin konatiĝi reciproke kaj konstrui sur tio, kio estas komuna por ĉiuj homoj: en la spirita sfero - en la nova evangelizado - ĝi devus servi al reciproka konatiĝado de ĉiuj, kiuj kredas je Dio kaj Dia justeco. Tio estu la elira bazo en nia ekumena kaj interreligia kunlaboro - ni bonvenigu ĉion, kio estas por ni komuna aŭ minimume simila, kaj klopodu ekkompreni la diferencojn.

Se en la plano de Dio estas la Dia volo, ke la homaro vivu ankaŭ en la tria jarmilo, tiam ni devas helpi tion per ĉiuj niaj fortoj, per pripeto de nia ĉiela Patrino Virgulino Maria, kun potenca helpo de la Spirito de Saĝeco kaj Amo. Dio benu niajn klopodojn.

Dum tiu ĉi Sankta Meso estis renovigita sinkonsekro de esperantistoj al Senmakula Koro de Virgulino Maria. Oni uzis sinkonsekran tekston, kiun speciale por esperantistoj kompilis la ĉefcelebranto - Episkopo Karlo Otčenášek.

IKUE-on kaj la Ĉeĥan sekcion de IKUE bone prezentis bela kaj bone situanta tabulo. Por Sanktaj Mesoj la sekcio eldonis 300 ekzemplerojn de broŝuro enhavanta mestekstojn, ĉefajn preĝojn kaj kantojn. Multaj aktivaj membroj de nia sekcio deĵoris dum la kongreso kiel helpantoj de LKK.

Estas menciinde, ke Alta Protektanto de la 81-a UK estis prezidento Václav Havel. Honoran komitaton formis 10 personoj el sferoj politika, kultura kaj religia. Inter ili ankaŭ Kardinalo Miloslav Vlk, kiu pro sia foresto en eksterlando ne povis persone saluti la kongreson. Tamen li disponigis jenan saluttekston:

"Mi salutas Vin ĉiujn kore kaj frate, karaj partoprenantoj de la 81-a Universala Koregreso de Esperanto en Prago, kiun mi bedaŭrinde ne povas partopreni persone. Tial mi sendas ĉi tiun mian mesaĝon.

Antaŭ ĉio mi deziras al vi, ke vi gajnu belegajn impresojn el nia lando - Ĉeĥa Respubliko kaj precipe el ĝia ĉefurbo.

Mi mem, kiel esperantisto apogas vian grandaniman strebadon ne nur por lingva interkornpreniĝo, sed ankaŭ por vera amikeco inter homoj el diversaj kulturmedioj kaj religioj. Mia episkopa devizo ja estas: "Por ke ĉiuj estu unu".

Mi do certigas vin ĉiujn, ke mi spirite restos kun vi kaj mi preĝos por abundaj fruktoj de via kongreso."

MiloslavKardinalo Vlk Ĉefepiskopo de Prago. Prago, la 14-an de julio 1996.

Per tiu ĉi raporta artikolo mi celas informi precipe pri aktivadoj de la IKUE-anoj. Pri ceteraj kongresaj aktualaĵoj raportos detale diversaj E-gazetoj kaj revuoj. Tamen ni volonte sur paĝoj de DIO BENU publikigos viajn artikolojn pri tiu ĉi grava okazintaĵo, se vi afable sendos viajn kontribuaĵojn. Se eble, pruntesendu belajn fotaĵojn. Koran antaŭdankon!

Miloslav Šváček

al la indekso


 15-A IKUE-TENDARO EN SEBRANICE

En belega angulo de Dia naturo, en vilaĝo Sebranice apud Litomyŝl, kie ekzistas admirinde vigla religia vivo, jam la 6-an fojon okazis IKUE-Tendaro, kiu estas raraĵo en historio de tutmonda IKUE-movado. Laŭvice ĝi fakte estas la 15-a tendaro kalkulante ekde komenco de ĝia ekzisto. Unua periodo de tiuj tendaroj okazis ekde jaro 1969 ĝis la jaro 1977 en vilaĝo Herbortice. Post invado de ŝtata polico en la jaro 1977 la tendaro estis likvidita. Kaj post ŝanĝo de politika sistemo ĝia ekzisto estis renovigita en la jaro 1991 en vilaĝo Sebranice. Ĉiu tendaro havis siajn specifajn trajtojn. Ankaŭ la nunjara, kies partoprenantoj ne estis tiom multnombraj pro aliaj gravaj nunjaraj E-aranĝoj. Sed ĝi estis denove belega, ĉar dum ĝi regis agrabla frateca atmosfero plenigita per Krista amo. Partoprenis ĝin gefratoj el Slovakio, Belgio, Germanio, Hungario, Pollando kaj Ĉeĥio. Venis gastoj ankaŭ el Nederlando. Okazis kursoj de Esperanto por komencantoj, progresantoj kaj la kurso konversacia. Sanktajn Mesojn celebris pastro Lajos Kóbor el Hungario - Vicprezidanto de IKUE. Spite de tio, ke vetero ne estis ĉiam suna, neniu dum la tendarrestado malsaniĝis aŭ vundiĝis. Jes, ĉar la tendaranoj estis sub ŝirmo de la ĉielo. Meze de la tendaro en la tendara kapeleto ĉeestadis inter ni Jesuo en Eŭkaristio. Ĉiutage post la matena Sankta Meso, antaŭ statuo de Fatima Madono, ni renovigis sinkonsekron al ŝia Senmakula Koro. Tial ni povas esti kon tentaj kaj kun sincero danki pro benoj dum du tendaraj semajnoj, ekde la 3-a ĝis la 17-a de aŭgusto. Tre utila kaj praktika helpilo estis Kompendio, pri kies apero ni informis en DIO BENU. Sekvaj artikoloj de kelkaj ekstendaranoj proksimigos al vi la tendaran medion. Jam nun, karaj gefratoj, bv. serioze plani vian venontjaran partoprenon en la IKUE-Tendaro en Sebranice, kiu okazos en dua duono de la monato julio. La tendaro estas certe interesa por pli multaj eksterlandanoj parolantaj Esperanton, precipe pro bela medio kaj tre malalta prezo. Do ĝis la venontjara renkontiĝo en IKUE-Tendaro en Sebranice (Ĉeĥio)!

Aldone al tiu ĉi konciza raporto pri la tendaro indas mencii, ke planitaj nunjaraj vizitoj de la episkopoj ne realiĝis. Al episkopo Jozefo malebligis viziton lia tiutempa malbona sanstato. Planitan viziton de Episkopo Karlo malebligis pli grava evento - vizito de Kardinalo Gantin. Tamen li tre volonte disponigis al ni sian preparitan predikon por la tendara Sankta Meso.

Miloslav Šváček

al la indekso


 PREDIKO DE EPISKOPO KARLO OTČENÁŠEK

Karaj geamikoj, post granda evento, post la Universala Kongreso en Prago, ni kunvenas en ĉi tiu tendaro, por pritaksi ĉion, kaj regajni novajn fortojn por pluaj tagoj. La kongreso montris grandecon de nia ideo de la supernacia lingvo, sed samtempe ĝi donis al ni okazon denove konsciiĝi, ke kalkuli nur kun homaj fortoj vere ne estas efike.

Unu el la ĉefaj taskoj de Esperanto estas partopreno en disvastigado de Evangelio. Realigadon de la konkludoj de la Dua Vatikana Koncilio, kiu havas kiel la ĉefan taskon la novan evangelizadon, spiritualigon de la ĉiam pli materialisma mondo. La laikoj estas vokataj par pruvi per sia aktivado en tiu ĉi mondo, ke la kristana sinteno al solvado de ĉiuj bezonoj de la mondo estas la unu sole ebla, dum la neglektado de spirita parto de la homo gvidas nur al plua difektado de la situacio. Tio ĉio estas tamen la tasko de ĉiuj laikoj, sed la supernacia lingvo ebligas labori en pli vasta, en internacia skalo.

Tamen estas necese daŭre kleriĝi en nia kredo por povi agi ĝuste. En la unuaj jardekoj post la koncilio estis por ni malfacile orientiĝi en multaj, tiom subite aperintaj problemoj, sed nun ekzistas sufiĉe da studmaterialo.

La Kongreso de IKUE en Olomouc en pasintjara julio havis tre gravan celon - subtenadon de la klopodoj de Sankta Patro. Ĉi tiu tasko validas ankaŭ post la kongreso, kaj ĝi devus fariĝi la ĉefa enhavo de nia laboro.

La fermentado, kiun ni travivas nun ĉe transiro al nova jarcento kaj jarmilo, naskas kelkfoje malklaraĵojn kaj dubojn. Des pli urĝe ni bezonas la donacojn de Sankta Spirito, protektanto de nia katedralo kaj de tuta diocezo. En la periodo, kiam oni tiom fieras pri la progreso, evoluo de racio kaj scienco, eksterordinare klare montriĝas graveco de la Tria Dia Persono, kiu en la vivo de multaj homoj ne estas perceptata tiom intense.

Mi petas vin, perceptu tre grave la mesagon de nia Patrino de Fatimo, en kiu la mondo estas admonata returniĝi al Dio, tio estas, ne vivi nur materie, sed ankaŭ laŭ bezonoj de nia animo, atendante kaj esperante la eternan vivon.

Dio benu nian komunan strebadon!

al la indekso


 KATOLIKA E-TENDARO EN SEBRANICE

Mi alvenis en la tendaron la 3-an de aŭgusto 1996 je la 16-a horo. Antaŭe mi jam renkontis kvar personojn en proksima urbo Poliĉka. Tie ni iomete babilis en Esperanto, en la angla kaj germana, ĉar ni devis atendi preskaŭ du horojn la buson al Sebranice. Ĉar pluvis, ni decidis trinki kafon.

Dum unuaj tagoj pluvis. La pluvo daŭris de sabato ĝis lundo. Dimanĉe antaŭtagmeze ni vizitis paroĥan preĝejon en Sebranice, kie ni partoprenis Sanktan Meson kun ĉeestantaj paroĥanoj. Post belega spirita travivaĵo ni satigis nin manĝinte tagmanĝon en manĝejo de terkulturista kooperativo. La dimanĉa posttagmezo estis libera.

Dum labortagoj komenciĝis tago jam tre frue. Je la 6,30 estis vekiĝo kaj tuj post ĝi matena gimnastiko, persona higieno kaj la tendara Sankta Meso. Post ĝi estis matenmanĝo kaj matena ordono. De la 9-a horo okazis 3 instrublokoj de Esperantlingvaj kursoj. Post ili sekvis tagmanĝo rekte en la tendaro. Tagmanĝojn disponigis kooperativa kuirejo. Posttagmeze estis ripoztempo, ludoj aŭ prelegoj.

Dufoje mi vizitis belan, historian urbon Litomyšl kun tre bela kastelo. Ankaŭ mi vizitis naskiĝdomon de komponisto Bedřich Smetana. Ankaŭ mi vizitis proksiman belan urbeton Polička kun tre bela placo, preĝejo kaj urbodomo.

Mi tre ĝojis pro mia restado en la tendaro, kie la medio estis plena de paco kaj amikeco. Mi ankaŭ ekkonis multajn novajn homojn el kelkaj landoj. Dum kurso de Esperanto regis tre ĝoja atmosfero, ni multe ridis kaj ni parolis pri diversaj temoj: bestoj, vojaĝoj, ĉambroj, okupoj, hobioj, ktp. En tre proksima banbaseno mi tre ofte, preskaŭ ĉiutage banis.

Interesaj estis kelkaj prelegoj pri Katolika Eklezio, ĝiaj dogmoj, Dekalogo, ordenoj, pri ekleziaj sintenoj rilate al seksaj problemoj kaj kontraŭkoncipaj praktikoj kaj pri Katolika Eklezio en Hungario. Mi prelegis pri mia patrujo Flandrio kaj Belgio. Tiu prelego daŭris preskaŭ du horojn.

Bedaŭrinde, mi forlasis tendaron tri tagojn antaŭ ĝia fino, ĉar mi ankoraŭ volis du tagojn resti en urbo Brno kaj de tie perbuse reveni hejmen, al urbo Oostende en Flandrio.

Marc Cuffez

al la indekso


 KIEL KATOLIKA E-TENDARO POVAS PLIBONIGI VIAJN ĜENERALAJN SCIOJN

Krom kutima, regula kristana, riĉa enhavo kaj programoj, ĉiam okazas en la tendaro ankaŭ diversaj prelegoj kun ĉiam tre interesaj kaj seriozaj temoj. Ĉi jare okazis prelegoj kun teologiaj aŭ kristanaj temoj, ekz. pri Dekalogo kaj ĝiaj principoj, pri religia literaturo kaj dogmoj kaj pri ekleziaj ordenoj. Ĉiuj ĉi prelegoj estis tre interesaj precipe por religianoj kaj kredantoj. Tamen povus iu dubi, ĉu povas esti ankaŭ io interesa, se eble partoprenanto de la tendaro ne estas forta kredanto kaj katoliko. La tendaro estas konvena por ĉiuj, sed kompreneble kun respekto de ĝia kristana enhavo. Jes, eĉ tiu povas multon akiri, ĉar prelegoj de ĉeestantaj eksterlandanoj alportas tiom da freŝaj novaĵoj, ofte intimaj kaj alimaniere neakireblaj.

Jen, skize pri ĉi-jaraj nereligienhavaj prelegoj. Ĉu vi scias, ke en Belgio samtempe ekzistas ses registaroj, kvankam ĝi estas pli malgranda ŝtato ol la nia? Ke policanoj kaj armeanoj povas pensiiĝi laŭ diversaj rangoj: plialtrangulo rajtas pensiiĝi pli frue? Ke mezalta monata salajro en Belgio estas 40 mil belgaj frankoj kaj minimuma 30 mil, tio egalas al 24 mil ĉeĥaj kronoj? Laŭ tio ŝajne devus ĉiu belgo esti riĉulo. Sed reala situacio estas iome alia, ĉar loĝkostoj konsumas unu trionon aŭ duonon de la salajro. Ke krom religiaj kaj oficialaj ŝtatfestoj oni festas naskiĝtagon de reĝo kaj feston de reĝa dinastio? Ke por aliĝi al altlernejo oni tute ne postulas eniran ekzamenon escepte de fakoj por konstruinĝenieroj kaj kuracistoj? Ke reĝo rifuzis subskribi leĝon permesantan abortojn, kvankam parlamento ĝin aprobis? Kaj multajn aliajn detalaĵojn oni povas ekscii nur per rekta parolkontakto kun reprezentanto de koncerna lando.

Krom eksterlandanoj alportantaj novaĵojn supre menciitajn, ofte niajn sciojn povas pliriĉigi rakontado de iu nia samlandano vojaĝinta eksterlanden kaj travivinta eksterordinarajn aventurojn. Ĝusta tia estis rakontado de tendarestro Jiří Mitáš, kiu somere realigis kun grupeto de geamikoj biciklan vojaĝon tra Balkana teritorio. Li rakontis al ni precipe pri du por ni eksterordinare interesaj landoj, ĉar antaŭe ili estis izolitaj per t.n. "fera kurteno" kaj antaŭ nelonga tempo ankaŭ per balkana milito. Temas pri Albanio kaj Makedonio. Rakontadon li kompletigis per multaj koloraj fotografaĵoj, kiuj dokumentas pitoreskan sekan pejzaĝon kaj belegan naturon. Tio estas ekonomia kaj socia heredaĵo de komunista sistemo. Dum sia lasta kaj historia evoluo ĉefe Albanio spertis malprosperon ekonomian kaj totalismajn reĝimojn. Kun preskaŭ neimagebla povreco de ĝia loĝantaro kontrastas multekostaj betonaj rondformaj fortikaĵoj dissemitaj tra la tuta lando. Jen monumentoj pri konstruado de t.n. "justa sociordo". Multaj aliaj kontrastoj de nuna ĉi balkana regiono: raboatakoj kontraŭ turistoj kaj gastameco de simpla popolo.

Venu en la tendaran medion ankaŭ vi, kara leganto, kiu deziras plilarĝigi viajn sciojn.

Inĝ. Zdeněk Polák

al la indekso


 GRANDA SURPRIZO: NIA VOĈO EL LITOVIO

Grandan surprizon kaj ĝojon kaŭzis al la nunjaraj tendaranoj NIA VOĈO - kuriero de litova filio de IKUE, ĉar aperis speciala ĝia eldonaĵo por KET-anoj. Kun ĝia interesa enhavo ni volas konigi ĉiujn legantojn de DIO BENU.

Kara KET-ano!

En viaj manoj estas tre modesta gazeto, kiu alvenis el Litovio, eta lando, kiu situas ĉe Balta Maro, kiu estas nomata Lando de Sukceno kaj Tero de Virgulino Maria.

Povas esti, ke vi ankoraŭ ne vizitis ĝin - ja en Eŭropo estas tiom da belaj landoj ... Tamen por ni, litovoj, ĝi estas la plej bela, plej kara, ĉar ĝi estas nia Patrujo, Patrujo, kiu dum longaj jarcentoj suferis de pli fortaj najbaroj, suferas ankaŭ nun de siaj propraj filoj.

Dum 40 jaroj litovoj ne havis nacian skribon – dank´ al rusia caro ĉiuj devis legi nur ruslingve, poste sekvis polonigado. Tial dum jarcentoj poetoj verkis versojn pri sufero de l´ Patrujo, pri vekiĝo post longdaŭra nokto. Venis mateno kelkfoje, sed ne por longa tempo ĝi alportis ĝojon, liberecon, sendependecon.

Fine ni ĝisvivis lastan vekiĝon, kiam kuraĝe ni diris al la mondo: "Ni estas okupaciitaj, sed ni volas esti liberaj, sendependaj".

Per aranĝo "Baltika Vojo" ni, tri Baltaj landoj - Litovio, Latvio kaj Estonio - montris antaŭ tuta mondo solidarecon, amikecon, kiam de Vilnius ĝis Talin ni faris vivan vicon, longan pli ol 600 km. Tiame ŝajnis, ke en tiu vico frato fraton tenas je mano. Sed ... tio estis miraĝo, trompo, ĉar baldaŭ la vico disdividiĝis je du kontraŭaj teamoj.

Poste sekvis sangaj eventoj de januaro. Ankaŭ multaj litovoj demonstris unuecon, kiam sen iu ajn armilo, nur kun kanto sur lipoj ili kontraŭstaris sovetajn tankojn. Gloro estu al viktimoj por libereco de Patrujo!

Rusoj tiam kriegis: "Malbenitaj litovoj detruis Sovetunion". Jes, nome litovoj estis pioniroj en tiu ĉi elliberiĝa movado. Nin sekvis aliaj "frataj respublikoj".

Bedaŭrinde, bedaŭrinde, tre rapide ni forgesis pri tio. Komunan batalon kontraŭ okupantoj baldaŭ anstataŭis batalo inter ni mem por pli alta posteno, por pli granda panpeco.

Malfacila estis postmilita periodo, kiam mankis ne nur pano, sed ĉiu esperis, ke ni baldaŭ elliberiĝos de nova mastro, ĉiu esperis je pliboniĝo. Nun ni ne plu esperas je pli bona estonteco, ĉar ni estas premataj, sufokigataj de niaj samnaciuloj. Nun venis tempo, kiam eĉ dekjarulo finas la vivon per sinmortigo. Tio sonas terure, tio estas vero. Perforto, trompo, senrajteco nun regas en Litovio. Tio estas rezulto de kvindekjarlonga soveta "edukado", kiam frato fraton devis kaŝobservi kaj perfidi.

Jen, tiel aspektas Litovio nun, tiu Litovio, kiu iam famis per sia potenco kaj unueco.

Kara leganto, ne juĝu min tre severe pro tiom malgaja antaŭparolo, sed sciu vi veron, kvankam ĝi estas tre severa kaj amara.

Vladislavas Viršila

al la indekso


 IOM PRI LITOVIO

Litovio estas malgranda lando, kuŝanta sur bordo de Balta Maro kaj okupas nur 65 200 km2. Ĝi havas landlimon kun landoj: norde kun Latvio, oriente kun Blankrusio, sude kun Pollando kaj Kaliningrada regiono (Ruslando). De okcidento nin lavas Balta Maro; nur 99 km de mara bordo apartenas al ni.

Ni devus envii al multaj landoj altajn montojn, kiaj estas en Slovakio aŭ Svislando, tamen ni povas fieri pri abundeco de naturaj lagoj - eĉ 4000 lagoj, lagetoj situas en nia eta lando. La plej granda el ili estas lago Drukšiai (Drukŝej), kies surfaco estas nur 45,5 km2.

Tuta lando estas dispartigita je 10 regionoj kaj 44 distriktoj. En Litovio estas entute 93 urboj. Urbo Panevėžys estas kvina urbo laŭ nombro de loĝantoj (133 miloj) kaj regiona centro.

Iam, en la XIII-XIV jarcentoj Litovia Duklando estis potenca ŝtato; ĝi havis eĉ unu reĝon, kies nomo estas Mindaŭgas. Alia persono, havanta meriton por nia ŝtato estis la Granda Duko Vytaŭtas. Fine kaj por ĉiam pereigis atencojn de krucmilitistoj dum batalo Ĵalgiris en la jaro 1410. Ni povas fieri pri mondfamaj litovoj, kiel teatra reĝisoro Miltinis, poeto Marcinkeviĉius, poeto - prelato Maironis, Baranaŭskas (episkopo); kanoniko verkisto Vajĵgantas k.t.p. Post invado de soveta armeo multaj famaj homoj devis fuĝi al Okcidento; kiuj ne sukcesis fuĝi, estis ekstermitaj. Poeto Bernardas Brazĝonis loĝanta en Usono tutan tempon prikantis per versaĵoj sian Patrolandon. Tamen nuntempe nia lando famas ankaŭ per inversaj personoj, kies nomoj estas enskribitaj en historion per nigraj literoj.

La plej bela ripozloko estas urbo Palanga (mia naskiĝurbo), kiu situas sur bordo de la maro. Alia nia ŝatata ripozloko estas urbo Neringa, kiu situas sur sabla zono inter maro kaj golfo. Tamen por ni tie ne estas loko - malplenas niaj poŝoj. En ambaŭ ripozlokoj oni povas renkonti aŭ niajn milionulojn aŭ tiujn el eksterlando.

Se oni parolas pri okupacio daŭrinta 50 jarojn, nun ni estas multfoje plu sub okupacio.
Tamen ni esperas, ke iam niaj pranepoj ĝisvivos pli bonan vivperiodon.

Vladislavas Viršila

al la indekso


 NIA SANKTULO

Litovio kompare kun multaj aliaj katolikaj landoj estas "malriĉa" je sanktuloj. Ni havas nur unu sanktulon - reĝidon Kazimiron (1458-1484). Li estis nepo de pola reĝo Jagielo, kiu laŭ deveno estis litovo.

S-ta Kazimiro jam de juna aĝo estis tre pia kaj plendis pri malforta sano. Tamen li multe helpis al sia patro en regado. Same li tre zorgis pri mizeruloj, ĉielmaniere helpis ilin. Plej grandan parton de diurno li dediĉis al preĝo. Pro konstanta fastado li ekmalsanis per tuberkulozo kaj en la jaro 1484 revenante el Krakovo al Vilnius en urbo Gardinas (Grodno) reĝido Kazimiro mortis. Tio okazis la 4-an de marto. De tiu tempo tiu dato estas agnoskita kiel nomtago de Kazimiro. Li estis entombigita sub Vilnius-katedralo.

En la jaro 1521 Papo Leono la 10-a kanonizis Kazimiron. De tiu tempo ni havas sanktulon.

Nuntempe en Litovio estas 15 preĝejoj honore al s-ta Kazimiro. Li estas ĉiela protektanto kaj propetanto de nia nacio.

al la indekso


 PRI KLERIKARO

Nuntempe en Litovio estas proksimume (ekde Novjaro mortis preskaŭ 20) 739 sacerdotoj. Ilin preparas tri porpastraj seminarioj: en Kaŭnas, Telŝjaj kaj Vilnius. Tamen ĝis nun mankas pli ol 800 sacerdotoj, ĉar dum soveta periodo funkciis nur Kaŭnasa interdioceza seminario, kie estis apenaŭ 4 klerikoj, ĉar nur tiom permesis potenculoj. Sed ekde la jaro 1988 mortis proksimume 85 sacerdotoj kaj episkopoj.

Inter nunaj episkopoj kaj sacerdotoj estas 8 kanonikoj, 4 prelatoj, 24 monsinjoroj, 13 doktoroj, 26 licencianoj, 4 profesoroj kaj 6 docentoj (mi petas pardonon, ĉar la situacio ofte ŝanĝiĝas, kio povas kaŭzi etajn malĝustecojn).

En Litovio nuntempe ekzistas krom katolikoj ankaŭ evangelianoj-protestantoj, evangelianoj-reformintoj, ortodoksuloj, ortodoksuloj de malnova kredo, adventistoj kaj kelkaj aliaj konfesioj.

En monato majo ŝanĝiĝis niaj ekleziaj hierarkoj. Kardinalo Sladkevičius pro sanstato rezignis postenon de ĉefepiskopo - metropolito de Kaŭnas. Papo, Johano Paŭlo la Dua al la posteno de Kaŭnasa metropolito nomumis episkopon Sigitas Tamkevičius, kiu kelkajn jarojn devis pasigi en prizono pro aktiva animzorgado.

Al Vilniusa ĉefdiocezo apartenas du sufraganaj diocezoj de Pavėžys kaj Kajšjedoris; al Kaŭnasa ĉefdiocezo apartenas diocezoj de Telšiai kaj Vilkaviškis.

al la indekso


 PRI PREĜEJOJ EN LITOVIO

Post nia liberiĝo el submoskva jugo en Litovia Eklezio okazis multaj ŝanĝoj. Dum tiu subjuga tempo multegaj preĝejoj estis malhonorigitaj. En kelkaj preĝejoj estis koncertsalonoj (Klajpeda), bildgalerio (Vilnius - katedralo), muzeo de ateismo (preĝejo de s-ta Kazimiro), sed ankaŭ multaj servis kiel provizejoj de karbo aŭ eĉ kiel ĉevalejo. Nun jam nemultaj preĝejoj restis (tamen restis!) ne redonitaj al kredantoj. Preĝejo de Resurekto en urbo Kaŭnas estas redonita, radio-uzino estis devigita ĝin rekonstrui, sed ĝis nun ne videblas fino de tiu laboro. Kaj rekonstruo estas farata kontraŭ mono de kredantoj.

Nuntempe jam funkcias 687 preĝejoj, estas konstruataj kelkaj novaj. Laŭ soveta leĝo en novekonstruitaj urboj (Nova Akmene, Elektrenaj kaj Visaginas) preĝejoj ne estis konstruitaj, ja "soveta homo estis sufiĉe konscia, por ne kredi je iu elpensita dio!". Nun en tiuj urboj estas konstruitaj aŭ konstruataj novaj preĝejoj.

La plej populara titolo de preĝejoj estas honore al Sankta Triunuo (63 preĝejoj). Sed pli ol 100 preĝejoj estas dediĉitaj honore al Ĉiela Patrino Virgulino Maria.

Por atento de ĉeĥaj gefratoj mi volas diri, ke ekzistas ĉe ni tri preĝejoj konsekritaj honore al Johano Nepomuko.

Tiom koncize pri niaj preĝejoj.

Karaj KET-anoj,

anstataŭ mi, akceptu mian "kurieron". En miaj pensoj mi estas kun vi ĉiuj, vi ĉiuj estas en mia koro.

Frato Vladislavas Viršila

Karaj legantoj, enhavo de supre kopiita kuriero de Litova IKUE-Filio, speciale eldonita por partoprenantoj de la IKUE-Tendaro en Sebranice, klare konfirmas tre malfacilan vivsituacion de litova popolo, pri kiu ofte raportis amaskomunikiloj. Tamen nia deziro estas, ke venontjare denove vizitu la tendaron gefratoj el Litovio kaj ankaŭ el aliaj malriĉaj landoj. Ĉu inter katolikaj esperantistoj oni trovos solidarecon rilate al tiuj gefratoj, kiuj dezirus partopreni la tendaron, sed ilia malfacila situacio ne permesas tion? Mi esperas, ke jes, ke IKUE-anoj havas bonan koron kaj praktike demonstros sian amon al proksimuloj – IKUE-gefratoj kaj subtenos fonduson, kiu ebligos ilian partoprenon en KET. Tiucelajn kontribuajojn oni povas adresi al: Centra Oficejo de IKUE en Romo aŭ rekte al adreso (aŭ konto) de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, kiu estas identa kun adreso de la redakcio de DIO BENU.

al la indekso


 16-A IKUE-TENDARO 1997 EN SEBRANICE

Karaj gefratoj! Jam nun ni anoncas al vi, ke la 16-a IKUE-Tendaro en Sebranice, Ĉeĥio, venontjare okazos de la 19-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto. La tendaro estas renkontejo precipe de gejunuloj, sed ne nur por ili. Ĝi estas konvena por ĉiuaĝaj gefratoj havantaj junan koron. Estas invitataj kaj bonvenotaj eksterlandanoj parolantaj Esperanton. Kapacito de la tendaro estas 70 personoj. Frateca medio en belega Dia naturo promesas agrablan libertempon kun multaj neforgeseblaj impresoj. Venu kaj ĝuu! Pliajn informojn kaj aliĝilojn vi ricevos skribinte al: IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA, Miloslav Šváček, Tršická 6, CZ-751 27 Penčice, Ĉeĥio.

al la indekso


 50-A JUBILEA IKUE-KONGRESO EN ROMO - RIMINI 1997

La kongreso okazos de la 31-a de aŭgusto ĝis la 3-a de septembro en Romo kaj de la 4-a ĝis la 8-a de septembro en Rimini. La kongresejo en Romo estas domo nomata "Domo inter ni", sufiĉe luksa, kiu staras sur la pinto de Monteto "del Gallo" (de la koko), monteto tute flanke ĉe Vatikano, 500/700 metrojn de Centra Oficejo de IKUE kaj de Placo de Sankta Petro.

Kongresa temo estas prenita el Evangelio de s-ta Mateo 28,19: "Iru do kaj faru ĉiujn popolojn de la mondo disĉiploj".

Provizora programo. Dimanĉe la 31.8.: alveno, interkona vespero. Lunde la 1.9.: inaŭguro, pilgrimo al 4 romaj Bazilikoj kun S. Meso en unu el ili. Marde la 2.9.: pilgrimo al katakomboj. Merkrede la 3.9.: aŭdienco ĉe Papo, posttagmeze forveturo al Rimini. Ĵaŭde la 4.9.: Ĝenerala Kunveno de IKUE en Rimini. Vendrede, sabate kaj dimanĉe okazos multaj liturgiaj momentoj kaj pilgrimo, restado ĉe la strando, festivalo de internacia kanzono, surmara boatado, ekskurso al San Marino, ekskurso al Ravenna.

Aliĝkotizoj: kongresanoj el ekssocialismaj landoj krom GDR ĝis fino de nuna jaro pagos 30 mil lirojn, ĝis fino de marto 40 mil lirojn, post tiu dato 50 mil lirojn. Kongresanoj el ceteraj landoj ĝis fino de nuna jaro 50 mil lirojn, ĝis fino de marto 80 mil lirojn, post tiu dato 100 mil lirojn (1000 liroj = 1 DM).

Ĉeĥa IKUE-Sekcio planas aranĝi perbusan vojaĝon al la kongreso, se aliĝos sufiĉe da interesatoj (kio kompreneble dependos de la prezoj). Volonte ni tiurilate kunlaboros kun Slovaka IKUE-Sekcio. En venonta DIO BENU vi trovos pliajn informojn kaj aliĝilon, por ke vi povu aliĝi ankoraŭ ĝis fino de la nuna jaro.

al la indekso


 LA 12-A EKUMENA E-KONGRESO EN SZOMBATHELY

En la semajno inter Universala Kongreso en Prago kaj IKUE-Tendaro en Sebranice okazis de la 27-a de julio ĝis la 3-a de aŭgusto en Szombathely en Hungario la 12-a Ekumena E-Kongreso, pri kiu nin informas ĝia partopreninto frato Ladislav Mlejnek.

La kongreso okazis en belega Kleriga Instituto de la Katolika Eklezio en Szombathely. Kunvenis tie 120 kongresanoj el 16 landoj kaj el 11 kristanaj konfesioj. La etoso dum la tuta kongresa semajnuo estis tre amikeca. Por ni, katolikoj, la tago ĉiam komenciĝis per Sankta Meso, kiun kuncelebris sacerdotoj Bernhard Eichkorn, Józef Zielonka kaj Lajos Kóbor. La Mesojn ĉeestadis ankaŭ kelkaj alikonfesianoj. Post la Meso okazis komuna matena preĝado kaj post ĝi abunda matenmanĝo. Poste sekvis prelegoj kaj diskutoj rilate al ĉeftemo: "Konservi la kreitaron".

Post tagmeza ripozo okazis jam dum tiuj kongresoj tradicia popola dancado, kiun partoprenadis precipe junularo, ĉar grava evento de tiu kongreso estis ĉeesto de ĉirkaŭ 30 gejunuloj. Laboris ankaŭ grupoj, kiuj pritraktis temon de la venontjara ekumena kunveno en Graz, Aŭstrio.

Merkrede ni ekskursis al urbo Kőszeg kaj al fama termobanejo Bűk.

Ĵaŭde vespere okazis ekumena Diservo, dum kiu post la komuna liturgio de Vorto la katolikoj celebris misterojn de Sankta Ofero kun komunio, la alikonfesiaj kristanoj la Sanktan Vespermanĝon. Belega travivaĵo estis la vespera koncerto prezentita de gesinjoroj Rösler.

La vetero estis bonega. Multaj kongresanoj loĝis en tre komforta studenta hejmo.

Vendrede vespere okazis amuza varia programo de la kongresanoj.

Post bele travivita semajno en amikeca medio, kun kontento kaj multaj agrablaj impresoj, la kongresanoj revenis hejmen.

Ladislav Mlejnek

al la indekso


 LETERO DE TAIZÉ EN ESPERANTO

Unuafoje en Esperanto aperis "Letero de Taizč". Tradukis ĝin el la franca Jeannine Vincent kaj Michel Basso (Franca Katolika Esperantista Asocio - IKUE). Informojn pri Taizč vi ricevos ĉe: Taizč-Esperanto, 90 Rue du Tiefenbach, F-68920 Wintzenheim, Francio. Fakse: 89794333. Rete: 100623.3022@compuserve.com.

al la indekso


 FONDA KONFERENCO DE IKUEJ

Dum KET en Sebranice (3.-17.8.1996) kelkaj tendaranoj proponis okazigi fondan konferencon de IKUEJ (Internacia Katolika Unuiĝo de Esperantista Junularo). Post interkonsento la konferenco estis envicigita eu la tendarprogramon. La konferencon partoprenis 13 gejunuloj el 5 landoj: Belgio, Ĉeĥio, Germanio, Hungario kaj Slovakio. Per ĝia okazigo estis renovigita ekzisto de tiu Junulara organizaĵo, kiu dum longa periodo ne plu kadre de IKUE-movado ekzistis.

Protokolo el la fondkunveno de IKUEJ, Sebranice, 9.8.1996

Programo de la fondkunveno:
1. Malfermo kaj kontrolo de voĉdonrajto de partoprenantoj.
2. Aprobo de la kunvenordo.
3. Elekto de kunsida gvidanto kaj de protokolamto.
4. Prezento de la statuto, diskuto kaj aprobo.
5. Balotoj: - propono de kandidatoj,
- estraro: prezidanto, vicprezidanto, kasisto, - revizoro, - animzorganto.
6. Laborplano: - IKUEJ kaj TEJO, - IKUEJ kaj IKUE.
7. Diversaĵoj: membrokotizo, TEJO-komitatano.
8. Decido pri loko kaj dato de la venonta konferenco.
9. Fermo.

Al 1-a: Je la 20.40 h. malfermas la kunvenon Anna Němcová. Ĉeestas 10 voĉdonrajtaj membroj.
Al 2-a: La kunvenordo estis unuanime akceptita.
Al 3-a: Kiel kunsida gvidanto estis proponita Anna Němcová, kiel protokolanto Ulrich Matthias. La proponoj estis unuanime akceptitaj.
Al 4-a: Anna Němcová laŭtlegas la statutproponon; Róbert Němec tradukas ĝin en la ĉeĥan. La statuto estis unuanime akceptita.
Al 5-a: Kiel prezidantino estis elektita Anna Němcová. Kiel vicprezidantino estis elektita Zita Kotíková. Kiel kasisto estis elektita Róbert Němec. Kiel plua estrarano estis elektita Jana Kořístková. Kiel revizoro estis elektita Ulrich Matthias. Kiel animzorganto estis elektita sac. Lajos Kóbor kaj kiel anstataŭanto sac. Hatto von Hatzfeld.
Al 6-a: Ulrich Matthias proponas komisii al estraro zorgon pri tio, ke IKUEJ fariĝu faka organizaĵo de TEJO.
La ĉeestantoj unuanime per 10 voĉoj decidis komisii la estraron decidi pri la membrokotizo por IKUEJ.
Al 7-a: Diversaĵoj: Membrokotizo - legu sub 6.
TEJO-komitatano - la decido estas lasita al la estraro.
Al 8-a: La venontan konferencon oni planas okazigi post du jaroj en KET 1998.
Al 9-a: Je la 22.00 h. Anna Němcová fermas la kunvenon.

Statuto de Internacia Katolika Unuiĝo de Esperantista Junularo

1. Nomo kaj celo de IKUEJ
a) Internacia Katolika Unuiĝo de Esperantista Junularo (IKUEJ) estas junulara sekcio de IKUE.
b) La celoj de IKUEJ estas:
- Helpi junajn esperantistojn trovi vojon al Dio kaj kristana vivmaniero.
- Akceli internacian interkompreniĝon kaj kunlaboron inter junaj katolikoj en la tuta mondo.
- Plifortigi junajn katolikojn en ilia kredo.
- Disvastigi Esperanton inter katolikoj.
- Edukadi katolikan E-junularon por aktivado kadre de IKUE.
c) Sidejo de IKUEJ estas loĝloko de la prezidanto, respektive de la sekretario. Pri tio decidas laestraro.

2. Agado

a) IKUEJ kuuaboras kun IKUE, informas ĝin pri sia agado kaj atingitaj celoj.
b) Ĝi kuuordigas laboron de landaj IKUEJ-ligoj kaj de unuopaj membroj de IKUEJ.
c) Kunlabore kun landaj IKUEJ-ligoj kaj unuopuloj ĝi organizas renkontiĝojn de katolika E-juuularo, tendarojn, pilgrimojn, konferencojn kaj aliajn aranĝojn. IKUEJ renkontiĝas ankaŭ kadre de aranĝoj organizataj far IKUE.
d) En la organo de IKUE ĝi aperigas sian junularan rubrikon, pere de kiu ĝi iuformas pri sia agado.
e) Pere de Internet ĝi liveras al dezirantoj freŝajn informojn pri sia agado, organizotaj junularaj E-renkontiĝoj kaj aliaj siaj aktivecoj.

3. Membreco

a) Membro de IKUEJ povas fariĝi ĉiu junul(in)o en la aĝo ĝis 32 jaroj, kiu akceptas ĝian statuton kaj sendas aliĝilon al la sidejo de IKUEJ.
b) Membrokotizon de IKUEJ fiksas ĝia konferenco interkonsente kun IKUE.
c) La membreco de IKUEJ finiĝas plej malfrue fine de la jaro, en kiu la membro fariĝas 33-jara. Li (ŝi) tiam restas membro de IKUE.
d) La membreco finiĝas krome:
- kiam membro skribe deklaras sian eksiĝon;
- kiam la membro ne pagis sian membrokotizon en la kuranta jaro eĉ post atentigo.
e) Estraranoj de IKUEJ rajtas havi maksimume 35 jarojn en la momento de la elektiĝo.

4. Landaj IKUE-ligoj

La estraro de IKUEJ rajtas akcepti landajn ligojn kun minimume 5 membroj kiel suborganizojn.

5. Organoj de IKUEJ

a) Konferenco de IKUEJ estas organizata almenaŭ ĉiun duan jaron. Dum la konferenco prezidanto prezentas en la nomo de estraro agadraporton, kiun la konferenco aprobas. Konferenco ankoraŭ aprobas la raporton de kasisto kaj de revizoro, kiel ankaŭ la proponon de la buĝeto kaj agadplanon de novelektita prezidanto:

b) Estraro konsistas minimume el la prezidanto, la vicprezidanto kaj la kasisto. Ĝi estas elektata por 2-jara funkci-periodo. Ĝi kunvenas laŭbezone kaj solvas organizajn aferojn de IKUEJ. Ĝi decidas pri la loko de okazonta konferenco kaj ĝia programo.
c) Prezidanto reprezentas IKUEJ en la traktado kun aliaj organizoj, kunvokas la kunsidojn de la estraro.
d) Revizoro kontrolas financan mastrumadon de la estraro.
e) La kouferenco rajtas nomumi sacerdoton animzorganto de IKUEJ.
t) La estraro rajtas nomumi patronojn de IKUEJ el membroj de IKUE, kiuj helpadas finance aŭ alimaniere en la laboro de IKUEJ.

6. Balotrajto

Ĉiu membro de IKUEJ aŭ estrarano havas aktivan kaj pasivan balotrajton.

7. Balotoj

a) Balotoj okazadas dum la konferenco.
b) Balotoj okazadas per sekreta voĉdonado, se almenaŭ unu balotrajta ĉeestanto tion postulas. Oni aparte elektas la unuopajn estraranojn kaj la revizoron.
c) Por ŝanĝi la statuton aŭ malfondi la sekcion necesas plimulto de du trionoj de la voĉoj de ĉeestantoj. Kaze de malfondo de IKUEJ la havaĵo transiras al IKUE.

La statuto ekvalidas de la 9-a de aŭgusto 1996.

al la indekso


 MIAJ IMPRESOJ EL 81-A UNIVERSALA KONGRESO

En la tagoj de la 20-a ĝis la 27-a de julio 1996 okazis en Prago en Palaco de Kulturo la 81-a Universala Kongreso de Esperanto. Pli ol 3 mil geesperantistoj el tuta mondo kunvenis. Ĉiu tago pasis en signo de iu temo, ekzemple la tago de libro, la tago de lernejo, la tago de paco, ktp. La kongresa temo estis: "Kulturo: valoro aŭ varo?". En kongresaj salonoj okazis dum tuta tago diversaj programoj, ekzemple prelegoj aŭ kursoj pri diversaj temoj, fakaj aŭ asociaj kunvenoj, k.s. Kiu volis plibonigi sian lingvan nivelon, tiu povis vizitadi iun el konversaciaj kursoj. Ni povis aukaŭ vizitadi kulturajn programojn - koncertojn, kabareton, teatraĵojn, balon ... Vere ni ne sentis enuon. Krom ĉefaj programoj en la kongresejo ekzistis ankaŭ programoj de Esperanta junularo. Ekzemple: ekskursoj, trarigardo de la urbo, intelektaj ludoj, diskotekoj, koncertoj, ktp. Mi volus nun al vi priskribi la kongreson, kiel travivis ĝin ni - junaj esperantistinoj el Žďár. Ni loĝis en studeuta hejmo Hvězda, kiel multaj aliaj geesperantistoj.

Sabate, la 20-an de julio 1996 ni unue vizitis kongresejon, kie ni ricevis kongresan mansakon kun diversaj kongresaj materialoj kaj kongresan legitimilon. En nia ĉefurbo ni ofte vidis esperantistojn, distingitajn per kongresa legitimilo surbruste.

Dimanĉe matene estis solena inaŭguro de la kongreso, kiu okazis en la plej granda salono, nomumita laŭ aŭtoro de Esperanto Ludoviko L. Zamenhof. Estis eksterordinare interesa spektaklo je tiel granda amaso da homoj en unu ĉambrego. Unue parolis Prezidanto de UEA s-ro Lee Choug-Yeong. Poste estis legitaj salutleteroj de la prezidento Václav Havel kaj ankaŭ de Ĉefepiskopo Miloslav Kardinalo Vlk. Tre al mi plaĉis, kiam reprezentantoj de ĉeestantaj landoj salutis la kongresanojn. Fine oni kantis Esperantan hinmon.

Vespere ni partoprenis Sanktan Meson en preĝejo de sankta Antonio en urboparto Holešovice. Poste ni ĉeestis koncerton de Jana Koubková. Tie estis multaj gejunuloj. Ni neniam vidis tiom da Esperanta junularo. Lunde ni ĉeestis prelegon pri afrika agado. Ni intencis ankaŭ partopreni la kunvenon de IKUE, sed ambaŭ aranĝoj okazis samtempe. Post la prelego ni interkonatiĝis kun ĉiuj nigruloj, kiuj tie ĉeestis. Ili estis afablaj kaj unu el ili diris al ni, ke ni estas kuraĝulinoj, ĉar ni ne timas paroli kun ili. Tio ĝojigis nin. La nigruloj estis el Togolando, Ganao kaj Madagaskaro. Vespere ni akompanataj de nia kroata amiko rigardis noktan Pragon.

Marde ni aŭskultis prelegon pri monda turismo, kiel en turismon enkonduki Esperanton. Posttagmeze ni ĉeestis interesan koncerton de brazila Esperanta grupo de Flávio Fonseca.

Merkrede matene ni vekiĝis pli frue, ĉar ni partoprenis esperantlingvan Sanktan Meson en Karlov. Poste ni ekskursis al muzeo de Náprstek. Tre lacaj ni revenis en studenthejmon. Sed vespere ni ankoraŭ vizitis diskotekon, kiun aranĝis TEJO. Tio estis bela vespero. Dum reveno al loĝejo ni travivis belajn momentojn. Imagu, en tuta tramo oni babilis nur esperantlingve. La kunvojaĝantoj demandis kun interesiĝo pri lingvo Esperanto. Kaj ili tre miris, ke ni ĉiuj parolas per ĉi tiu lingvo.

Ĵaŭde ni ĉeestis prelegon pri Internet. Ĝi estis la unua prelego en historio de Esperanto, kie oni parolis pri uzado de Esperanto en Internet (Komputila informsistema reto). Tio estis interesa. Poste ni vizitis libroservan salonon, kie oni dum tuta semajno vendadis abundan Esperantan literaturon, lernolibrojn, vortarojn, ktp. Mi aĉetis tie esperantlingvan libron de Jaroslav Foglar "Knaboj de kastora rivero". Poste ni vizitis koncerton de nederlanda grupo "Akordo". Vespere ni ĉeestis kun negroj kabareton.

Vendredon ni komencis per Sankta Meso. Tutan tagon ni pasigis en kongresejo. La lasta kongresa programo estis Internacia Arta Vespero. Tre al ni plaĉis kantado de Vašek el "Vendita Fianĉino" en Esperanto kaj ĉina danco.

Dum la tuta kongresa semajno ni ekkonis multajn novajn geamikojn kaj ni travivis multajn belegajn momentojn. Por ni la kongreso estis neripetebla travivaĵo; por esprimi ĉiujn impresojn mankas la vortoj. Tion oni devas travivi. Tial ni esperas, ke venontan por ni ĉeesteblan kongreson partoprenos ankaŭ vi. Ni jam nun antaŭĝojas tiun estontan momenton.

Zita Kotíková

al la indekso


 52-A INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN GERMANIO

La 52-a Internacia Junulara Kongreso estis en la urbeto Guntersberge en la montaro Harz en Germanio. Ĝi daŭris ekde la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto. La temo de la kongreso estis formoj de kunvivado. Partoprenis ĝin ĉirkaŭ 400 kongresanoj, gejunuloj, sed ankaŭ anime junaj pliaĝuloj el ĉirkaŭ 40 landoj.

Ĉiutage samtempe okazis kelkaj diversspecaj programeroj. Ĉu vin interesas problemoj de interkulturaj rilatoj? Ĉu vin interesas lingvaj problemoj? Ĉu vin interesas kunvivado inter esperantistoj, aŭ vi ŝatas fari braceletojn? Se vi ŝatas bicikladi aŭ gimnastiki aŭ danci aŭ kartludi, vi certe trovos vian programeron. Ankaŭ kultura programo estis sufiĉe abunda. Dum la kongreso okazis koncertoj de muzikgrupoj La Mamutoj, Persone, Kajto, spektakloj, ekz.: La Malgranda Princo, Stilaj Ekzercoj, Kalva Kantistino.

Estis vere interese babili kun diversaj homoj el diversaj landoj pri diversspecaj aferoj.

Venontjare estos IJK en Asizo en Italio. Vere ĉarma kaj bela urbeto laŭ prezento de la kongresaj lokoj de italaj organizantoj .

Róbert Němec

al la indekso


 NIA SINJORINO DE LA RIFUĜO

La 13-an de januaro 1863, unu animo kutimanta al la favoroj de la Tre Sankta Virgulino kredis vidi demonojn disĵetitajn sur la tero, kaŭzantajn neeldireblajn difektegojn. Samtempe la tre nobla Patrino de Dio diris al tiu homo, ke estas alveninta la horo por preĝi al Ŝi kiel al Reĝino de la Anĝeloj kaj diktis al li la preĝon Tre Nobla Reĝino.

Respektinda patro Louis Edouard Cestac, servanto de Maria kaj fondinto de la Servantinoj de Maria, eldiris tiun preĝon de la Virgulino Maria, kiu liainiciate disvastiĝis tra la katolika mondo, ĉie akompanata de eksterordinaraj faroj.

al la indekso


 PREĜO AL LA VIRGULINO MARIA

Tre nobla Reĝino de la ĉieloj kaj estrino de la Anĝeloj, Vi, kiu ricevis de Dio la povon kaj la mision piedpremi la kapon de satano, humile ni petas Vin, sendu la ĉielajn legiojn, por ke sub viaj ordonoj ili persekutu la demonojn, kontraŭbatalu ilin ĉie, subpremu ilian maltimon kaj repuŝu ilin en la inferan abismon.

Kiu estas kiel Dio?
Ho, bona kaj amema Patrino, Vi estos ĉiam nia amo kaj nia espero. Ho, Dipatrino, sendu la sanktajn

Anĝelojn por defendi nin kaj repuŝi malproksimen la kruelan malamikon. Sanktaj Anĝeloj kaj Ĉefanĝeloj, defendu nin, gardu nin.

(Por DIO BENU kontribuaĵojn "Nia Sinjorino de la Rifuĝo ", "Mia ĉiutaga preĝo " kaj "Nia Sinjorino de la Ardentoj " sendis frato Michel Pierru, Francio. Koran dankon!).

al la indekso


 MIA ĈIUTAGA PREĜO

"Mia ĉiutaga preĝo" venas al vi, infano de Dio. Dio estas via bona, kompatema kaj afabla Patro. Li estas la plej saĝa kaj prudenta kaj la plej pardonema el ĉiuj patroj. Li vere zorgas pri vi. Li vin amas kaj volas, ke vi Lin ekkonu, Lin amu kaj servu al Li dum ĉi tiu vivo, por ke vi estu perfekte feliĉa dum tuta eterna vivo. Tio estu via sopiro - savo de la animo, ĉar tio estas via plej alta celo. "Mia ĉiutaga preĝo" estos por vi granda helpilo por atingi tiun gravan celon. Ripetadu ĝin plenkore kaj pie. Faru el ĝi veran preĝon. Ĉiu vorto eliru el via koro. Preĝu ĝin ĉiutage. Dio vin por tio benu!

Mi kredas je unu Dio. Mi kredas, ke Dio bonon rekompencas kaj malbonon punas.

Mi kredas, ke en Dio estas tri Diaj personoj, Dio la Patro, Dio la Filo kaj Dio la Sankta Spirito.

Mi kredas, ke Dio la Filo fariĝis homo, sed samtempe Li restis Dio. Mi kredas, ke Li estas mia Sinjoro kaj Savanto, Jesuo Kristo, kiu mortis sur la kruco por savo de la homaro, kiu mortis ankaŭ por mi.

Mi kredas ĉion, kion Dio rivelis kaj instruis, ĉar Li estas eterna kaj neerarema vero.

Ho, mia Dio, donu al mi firman kredon. Ho, mia Dio, helpu al mi kredi per viva vero.

Ho, Dio, apogante min je via ĉiopotenca povo, via senlima mizerikordo kaj viaj promesoj, mi firme esperas esti savita. Helpu al mi fari ĉion, kio estas necesa por mia savo.

Dum mia vivo mi faris multajn pekojn, sed nun mi returnas min de ili kaj ilin mi malamas. Mi bedaŭras, tutkore bedaŭras ĉiujn, ĉar per ili mi ofendis Vin, mian Dion, kiu estas la plej bona, la plej perfekta, la plej mizerikorda kaj afabla, mia kara kaj bona Patro!

Mi amas Vin, ho, mia Dio, el la tuta mia koro. Pardonu, mi petas Vin, ke mi Vin ofendis!

Mi promesas, ho Dio, kun via helpo ne plu ofendadi Vin. Ho, mia Dio, kompatu min!

al la indekso


 NIA SINJORINO DE LA ARDENTOJ

Terura epidemio nomata "La malbono de la Ardentoj " difektegis tutan provincon Artois. En Pentekosta Dimanĉo la 28-an de majo 1105 aperis en katedralo en Arras la Virgulino Maria al episkopo Lambert de Guines kaj al Itier kaj Norman. Ŝi donis al ili brulantan kandelon kaj rekomendis al ili fluigi ĝiajn gutojn en akvon, kiun trinku malsanuloj kaj per ĝi lavu la vundojn. Sekve de tio multegaj resanigoj okazis. La preĝejo de Nia Sinjorino de Ardentoj en Arras posedas la relikvon de Sankta Kandelo.

Ni preĝu: Sankta Virgulino Maria, kiu tiel kompateme alportis al la urbo Arras la rimedon kontraŭ la malbono de la Ardentoj, gardu nin per via ĉiopova propeto kontraŭ la korpaj malsanoj kaj kontraŭ la infekto de la peko. Amen.

al la indekso


 KIEL NI PILGRIMIS AL ROMO KAJ RIMINI

Vere historian eventon travivis ĉeĥa popolo la 12-an de novembro 1989 pro kanonizo de beata Agneso la Ĉeĥa fare de Papo Johano Paŭlo la Dua en Romo. Agneso, unu el la plej bonaj aninoj de la ĉeĥa popolo, filino de la reĝo Přemysl Otakar I-a (1197-1230) kaj de la reĝino Konstancia (filino de hungara reĝo Andreo), naskiĝis en la jaro 1211 kiel la plej juna el 6 infanoj. Malgraŭ tio, ke ŝia patro destinis ŝin por reĝa edziniĝo kaj edukigis ŝin tiucele, Agneso ĉiam pli kaj pli per sia virta vivo celis la ekzemplon de sia edukantino sankta Hedvika al sekvado de Kristo, sia ĉiela fianĉo kaj de Lia patrino Virgulino Maria. Ŝi havis la plej vastajn eblecojn kiel reĝidino kaj estonta reĝino vivi per monda kaj konsumisma vivmaniero, sed ŝi bone komprenis jenajn vortojn de Kristo: "Kiu volas veni post mi, surprenu sian krucon kaj sekvu min!"

Tutkonsekvence ŝi komencis realigi tion, uzante sian riĉaĵon por bezono de la plej mizeraj malriĉuloj kaj malsanuloj. Ŝi konstruigis en la jaro 1233 en Prago malsanulejon, la unuan de tiu kategorio en meza Eŭropo. Por ĝia administrado ŝi fondis frataron, pli poste altigitan al monaĥa ordeno de Kruckavaliroj kun Ruĝa Stelo. Samtempe ŝi fondis ankaŭ monaĥejon por franciskanoj kaj la duan por klaraninoj, kie en la 11-a de junio 1234 ŝi mem monaĥiniĝis kaj surmetis malriĉan veston de sankta Klara el Tridento. Papo Gregoro la IX-a tuj postenigis ŝin abatino. Al reĝidino ne estis indiferenta eĉ sorto de ŝia lando. Ŝi influigis popolan vivon kaj agadon, ŝi konsiladis eĉ al sia frato reĝo Venceslao la I-a. Kaj dum konflikto inter la reĝo kaj lia filo, posta reĝo Přemysl Otakar la II-a, ŝi meritiĝis pri paco kaj malhelpis tiel fratomurdigan militon kaj sangverŝadon en nia patrolando. En mensoj kaj koroj de sia popolo ŝi estis honorata ne nur dum sia vivo, sed ankaŭ post sia morto ĝis nun. Oni kredas, ke ŝia potenca pripetado ĉe Dio esprimplene respeguliĝas en tuta nova historio, enkalkulante la tagojn post ŝia kanonizo. Verkinto de ŝia biografio mencias pli ol 24 miraklojn, kiuj okazis pro ŝia propeto, kaj informas pri ĝenerala kulto post ŝia morto en la tuta ĉeĥa reĝo-lando.

Ne mirindas tial, ke multaj deziris ĉeesti kanonizadon de la beata Agneso fare de Papo Johano Paŭlo la II-a. Tio, pri kio sopiris generacioj dum sep jarcentoj, nuntempe realiĝis.

Tasko prepari la pilgrimon, kiu en historio de nia popolo estis rara, estis ĉe praga ĉefdiocezo konfidita al 15-persopa komitato sub gvido de episkopo Liška. Kun li tre ofereme kunlaboris tute senprofite ĉ. 60 personoj, por certigi necesajn vizitpermesojn, tranoktojn, informojn, kontaktojn, ktp. Krom specialaj trajnoj, la pilgrimantojn veturigis ankaŭ 200 aŭtobusoj, multaj aŭtomobiloj. Entute la pilgrimon partoprenis proksimume 12 mil pilgrimantoj el Bohemio, Moravio kaj Slovakio. Frunte kun la Kardinalo Tomášek partoprenis la pilgrimon krom ceteraj episkopoj ankaŭ multaj pastroj, monaĥinoj, alumnoj kaj teologiaj studentoj, ankaŭ du kantoĥoroj: Cantores Pragenses el Prago kaj Keruba Ĥoro el Brno. Tiaman unuecon de Ĉeĥoj kaj Slovakoj konfirmis ankaŭ ĉeesto de sampopolanaj grupoj el Usono, Svislando, Aŭstralio kaj ĉeĥaj elmigrintoj el tuta Eŭropo. Venis ankaŭ ĉirkaŭ 8 mil Poloj por ĉeesti samtempan kanonizon de ilia samnaciano frato Alberto Chmielowski (1845-1916).

Kvankam estiĝis grandaj preparoj por la pilgrimo, en nia paroĥo oni sciis pri tio nur malmulte. En ĉirkaŭaĵo estis preparata neniu ekskurso. Do preskaŭ en lasta momento min okupis ideo organizi pilgrimon private sen vojaĝagentejo. Tiel komenciĝis por mi streĉa laboro, ĉar eĉ mendo de buso iĝis tiutempe grava problemo. Mi povas konstati, ke nia pilgrimo escepta kiel privata ekskurso - realiĝis nur danke al Dio kaj al multaj konatuloj, precipe esperantistoj. (Daŭrigo en D.B. 4/96).

Karel Krejčí

al la indekso


 INVITO EL POLLANDO

La tendaron en Sebranice por kelkaj tagoj vizitis pola frato Piotr Samula, por inviti ĉeĥajn kaj alilandajn esperantistojn partopreni pilgrimon okaze de jarmila jubileo de sankta Adalberto (Vojtěch). Jen pliaj informoj pri ĉi tiu evento.

En sekvonta jaro ni rememoros miljaran jubileon de martira morto de sankta Adalberto, kiu fakte estas patrono de kelkaj landoj. Tiuokaze ni planas organizi perpiedan pilgrimon de Święty Gaj - loko de lia martira morto ĝis Gniezno - loko de lia entombigo. La pilgrimo okazos unuan fojon, sed en Pollando estas preskaŭ 300-jara tradicio de perpiedaj pilgrimoj, kaj esperantistoj grupe jam trifoje ĝin partoprenis en la jaroj 1990-1992. Tiam ni pilgrimis de Varsovio ĝis Jasna Góra en Ĉenstoĥovo. En 1991 okaze de vizito de Papo Johano Paŭlo la Dua.

En la jaro 1997 oni ankaŭ planas renkonton kun la Papo, kiu vizitos urbon Gniezno. La komuna pilgrimo povas esti bona ebleco por interkonatiĝo de diverslandaj esperantistoj. Tial ni invitas al partopreno geamikojn el la tuta mondo.

La pilgrimado daŭros 9 tagojn. Oni ekpilgrimos el Święty Gaj kaj post naŭtaga pilgrimado oni atingos Gnieznon. Ĉiutage estas planata piediro de ĉ. 30 km, kun paŭzoj por ripozo. Ĉiutage okazos Sankta Meso. Pri manĝoj zorgas ĉiu mem. Estas do necese kunporti proprajn manĝojn. Survoje ekzistos ebleco aĉeti varmajn manĝojn, panon kaj trinkaĵojn. Tranoktadoj okazos en propraj tendoj aŭ en vilaĝaj garbejoj senpage. Dumvoje oni preĝas, kantas kaj aŭskultas religiajn predikojn. La pilgrimado estas neripetebla travivaĵo, kiu helpas al pliprofundigo de la kredo.

Detalajn informojn volonte al vi liveros: Piotr Samula, Nowakowskiego 4/50, PL 85-804 Bydgoszcz, Pollando.

al la indekso


 KVAR KOLEGOJ: ĈIU, IU, IU AJN KAJ NENIU

Temas pri farenda laboro. "Ĉiu" estis konvinkita, ke "Iu"prizorgos gin. "Iu ajn" povis plenumi ĝin, sed "Neniu " faris ĝin. "Iu" ekkoleregis. Ĉar ĝi estis laboro de "Ĉiu". "Ĉiu" opiniis, ke "Iu ajn" povus fari ĝin, sed "Neniu" sciis, ke "Ĉiu" ne volas fari ĝin. Finfine "Ĉiu" akuzis "Iun", pro tio "Neniu" faris, kion "Iu ajn" povis fari.

D-ro Ulrich Lücke
Laŭ "Vorto je Dimanĉo" el la germana tradukis Hugo Westhoff

al la indekso


 INVITO AL RENKONTIĜO DE ESPERANTISTOJ EN PÍSEK

La regiona renkontiĝo de katolikaj esperantistoj okazos la 26-an kaj la 28-an de oktobro 1996 en urbo Písek. Ĝi okazos en studenthejmo "Petrinum" en Soukenická strato. La programo komencos sabate la 26-an per Sankta Meso en preĝejo de Altigo de Sankta Kruco en Písek je la 10-a horo. Celebros pastro Xaver Josef Kobza. Kunprenu E-mestekstojn kaj kantojn. Prograno certe estos interesa por ĉiuj. Ni invitas ĉiujn IKUE- kaj KELI-nojn, ceterajn esperantistojn kaj iliajn geamikojn, ankaŭ el eksterlandoj. Laŭeble kunprenu kukojn, fruktojn kaj nepre bonhumoron! Venu al la renkontiĝo, kiu fariĝas jam tradicia aranĝo, por travivi du tagoju en agrabla amikeca atmosfero. Aligu vin kaj mendu tranokton ĉe: Marie Dvořáková, Jiráskovo nábřeží 2443, CZ-397 01 Písek. Ĝis la revido!

Ĉeĥa IKUE-Sekcio

al la indekso


 NIA OFERTO - KOMPENDIO DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

Aperis longe atendata kaj tre bezonata, belaspekta, poŝformata, 216-paĝa praktika kompendio de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, enhavanta mestekstojn, preĝojn kaj kantojn. Ĝia prezo, kovranta nurajn preselspezojn, inkluzive de sendkostoj en Ĉeĥio estas 60 Kč (CZK), en eksterlando 4 USD aŭ 6 DM. Mendebla ĝi estas ĉe: IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA, Miloslav Šváček, Tršická 6, CZ-751 27 Penčice, Ĉeĥio. Tiu ĉi kompendio jam pruvis sian praktikecon dum la nunjara IKUE-Tendaro en Sebranice, kie ĝi estis bezonata helpilo de ĉiu tendarano. Ĝia tasko estas akompaui la aktivadojn de niaj IKUE-anoj ĝis la sojlo de la tria jarmilo. Kompreneble, konvena ĝi estas ankaŭ por alilandaj IKUE-anoj kaj ceteraj esperantistoj.

al la indekso