Karaj gefratoj! Nova jaro jam proksimiĝis kaj antaŭ ni ekestis novaj gravaj taskoj. Sed ni permesu al ni ankoraŭ lastfoje retrorigardi al la finanta jaro. Antaŭ unu jaro ni kun certa antaŭtimo staris ĉe sojlo de ĉi tiu jaro, ĉar antaŭ ni aperis tasko aranĝi kaj organizi 48-an kongreson de IKUE. Ne estis tio tasko facila. Sed beno el ĉielo kaj helpopretaj manoj de kelkaj oferemaj gefratoj garantiis sukceson de tiu aranĝo. La samon ni povas konstati ankaŭ pri la IKUE-tendaro - aranĝo de la junularo. Por fari definitivan punkton post ĉi tiuj aranĝoj, ni ĉiuj unuanime diru: DANKON AL DIO! Kaj nun ni koncentru rigardon al la nova jaro. Kion ĝi postulos de ni? Ĉu ĝi estos same benita kaj sukcesa? Tio dependas precipe de ni ĉiuj. Se ni per nia aktivado prefere celos gloron kaj honoron de Dio kaj prosperon de la animoj, ni povas jam nun esti certaj pri la sukcesoj. Printempe devas okazi konferenco de la sekcio kun komitataj balotoj. Somere okazos denove laŭvice la 15-a kaj en Sebranice la 6-a IKUE-tendaro. Estas tasko precipe de junularo bone organizi tiun ĉi aranĝon. La 81-a Universala Kongreso de Esperanto en Prago metas antaŭ nin la taskon zorgi pri spiritaj bezonoj de la katolikaj kongresanoj. Kaj aŭtune certe okazos renkontoj de la sekcianoj, por komune danki por akiritaj benoj kaj gracoj. Ni kun kredo, espero kaj amo enpaŝu la novan jaron. Niaj koroj estu plenplenaj de granda fido al la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito. En la nomo de Dio Triunua ni komencu ĉiun minuton de la nova jaro. Se ni tiel sanktigos de Dio donacitan tempon, ni povas jam nun esti certaj pri sukcesoj de ĉiu nia aktivado. Sub ŝirma mantelo de nia ĉiela Patrino la Virgulino Maria ni ĉiam trovos sekuran rifuĝejon, se ni ne perfidos nian kredon, nian fidelecon al la Eklezio. Ni deziru al ni kaj al la tuta mondo: Pacon kaj benon de Dio! Miloslav Šváček NIA MOVADO SUR SOJLO DE LA TRIA JARMILO Prelego de frato Inĝ. Jan Kalný dum la 48-a IKUE-Kongreso en Olomouc Karegaj gefratoj! Nur kvin jaroj apartigas nin de la fino de nia jarcento kaj samtempe de fermo de la dua jarmilo de kristana epoko. Tio certe estas argumento por ekmediti kaj inventari. Ni rigardu do unue iomete nian dudekan jarcenton ĝenerale kaj poste ankaŭ de vidpunkto de nia E-movado. Oni ne povas dubi, ke ĉi tiu lasta periodo de la homa historio alportis renversajn ŝanĝojn en homa socio sur kampoj scienca, teknika, ekonomia. La mondo travivis de duono de la pasinta jarcento tute esencan salton. Tamen, ĉu estis tiu granda disvolvo socia akompanata ankaŭ de progreso spirita? Ni devas kun bedaŭro konfesi, ke tio vidiĝas male. Homa racionalismo kaj tre ofte eĉ fiero kaj egoismo ombris valorojn, kiujn dum longaj epokoj estis rekonataj kiel trezoro de homeco kaj moralo. Sed ĉu homo fariĝis nun vere pli feliĉa? Ekzaltiĝo pro materia progreso je la fino de la dua jarmilo malardiĝas kaj venas seniluziigo kaj ofte eĉ timo rilate al estonteco. Du kruelegaj mondmilitoj, atoma armado, nekredebla sufero kaj malsato en multaj landoj de la mondo kontraste al senrespekta monavideco de riĉuloj kaj potenculoj, grave difektita vivmedio, ekstermado de diversaj animaloj kaj en konsekvenco danĝero, ke vivo sur la terglobo en proksima estonto povus perei - tio ĉi estas bilanco de la dorsflanko de nia "iluminita" epoko, kiu altigis liberecon de homo super Dian ordon kun sia fiksa kodekso. Moralecon oni konsideras ofte nur kiel relativan, kriterio de sintenado fariĝas persona intereso de unuopuloj. Religiaj principoj kaj valoroj kvazaŭ estus io arkaika kaj superita, kio ne plu konvenas al nia tempo. Kaj la rezulto? Ĝenerala demoralizo, krizo de familioj, aplikado de drogoj, disvastigado de pornografio, propagando por mortigado de nenaskitoj, de eŭtanazio ktp. Certe - ekzistas ankaŭ sanaj fluoj kaj movadoj, sed ilian voĉon oni nur tre sporade aŭdas. Nia granda papo Johano Paŭlo la II-a al ni montras ĝustan direkton, li senlace rememorigas al ni, kiujn principojn ni sekvu. Sed kiom da homoj volas aŭdi liajn vortojn kaj obei ilin? Solvo de konfuzoj de la fino de la 20-a jarcento baziĝas vere en karaktera vivo laŭ evangelio. Ĉu homoj volas ekiri tiun vojon? Tamen ne ekzistas alia ĝusta solvo. Jesuo diris ja klare: "Mi estas vojo, vero kaj vivo". Iu saĝa homo eldiris ĉi tiun frazon: "La 21-a jarcento estos aŭ kristana aŭ ne ekzistos tute". Ni ekmeditu pri gravaj demandoj de nia epoko. Ĉiu el ni devas ja meti antaŭ sin unue ĉi tiun demandon: "Kion faras mi por tio, ke la mondo estu pli bona?". Karaj gefratoj, rilate al tio ne taŭgas la respondo, ke mi mem ne ŝanĝos ion. Malgraŭe la afero dependas ankaŭ de mi kaj de vi. Jes, ni sole preskaŭ nenion faros, sed kun helpo de Dio ĉiuj problemoj estas solveblaj. Tamen mi ne intencas dum ĉi tiu prelego pli proksime analizi ĉiujn interligitecojn de politika kaj socia faradoj. Mi volas prefere rigardi problemojn de hodiaŭo el vidpunkto de la ano de nia esperantista movado, precipe de tiu katolika. La internacia lingvo verkita antaŭ proksimume 110 jaroj far L. L. Zamenhof senĉese vivas kaj eĉ tio, ke ni renkontiĝis en nia 48-a kongreso de IKUE, tion dokumentas. Kaj nin - ĉeestantojn - plie kunligas kredo je instruado de Jesuo Kristo. Certe ni en tiu ĉi salono estas ĉiuj konvinkitaj pri genieco kaj praktika utileco de menciita unika eltrovo. Malgraŭe - kiel aspektas la afero ekster nia agadkampo? Ni rekonu realecon, kia ĝi estas. Post pli ol unu jarcento de ekzisto de Esperanto la plejmulto da loĝantaro de la terglobo scias pri ĝi aŭ nenion aŭ bagatele malmulte, ofte eĉ distorde. Malgraŭe ĝiaj konvinkitaj kontraŭuloj estas raraj. Longa praktikado de Esperanto konfirmis ĝian vivokapablon. Bedaŭrinde ties disvastigado dependas ĝis nun nur de entuziasmo far ĝiaj portantoj kaj favorantoj, al kiuj mankas bezona ekonomia bazo. Ĝia vivopovo akriĝas ja en forteco de la ideo de interkompreniĝo kaj frateco inter homoj sur egalrajta fundamento. En nuna periodo ni estas atestantoj de evoluo, kiam la angla lingvo trapenetras sisteme en preskaŭ ĉiujn fakojn de homa agado. Oni povus eble taksi tiun ĉi situacion kiel lingvan angligadon aŭ pli precize amerikigadon de samtempaj kulturo kaj informsistemo en plimulto da landoj de la mondo. Precipe en la meza Eŭropo ni sentas tion nun tre forte. Certe ĉi tiu stato ne plaĉas al kelkaj nacioj, ĉefe al tiuj, kiuj ludis en politiko ankoraŭ dum proksima estinto gravan rolon. Tial estiĝas kompreneble ankaŭ nepraj kontraŭpremoj, ekzemple per konkuro de la germana aŭ aliaj lingvoj. Kaj tiamaniere pere de ekonomiaj kaj kulturaj premoj malgrandaj nacioj parte libervole, parte pro neceso iom post iom estas superregataj de tiuj pli potencaj. Konsekvence ili perdas sian propran identecon. Diskreta sinsekva subpremado de tiuj malfortaj helpe de lingvo fariĝas kutima praktiko. Ĉu tia evoluo estas ĝusta kaj justa? Ĉu oni devas tion akceptadi? Ni montru al publiko, ke ni konas solvon kaj havas perilon, kiu estas por ĉiuj akceptebla. Tio estas Esperanto kun sia facileco, logiko, belsoneco kaj filozofio - la lingvo neŭtrala, demokratie respektanta egalrajtecon de ĉiuj ĝiaj uzantoj. Ĝi estas por ĉiuj same propra kiel same fremda. Eĉ tiuj, al kiuj mankas lingvolerna talento, povas ĝin ekregi. Nun ni rigardu ankoraŭ samtempajn lingvajn problemojn en eklezia sfero. La katolika eklezio estas universala, ĝi ĉirkaŭbrakas la tutan mondon. De sia komenco ĝi bezonis urĝe komunan interkomprenan rimedon. Dum du miljaroj al ĝi servis la latina lingvo. Ekde la II-a Vatikana Koncilio tamen, post oficialigo de nacilingvoj en liturgio, uzado kaj scipovo de la latina abrupte malleviĝis. Samtempe oni devas jam rekoni fakton, ke ĝi ne plu estas vaste uzebla por praktika interkomunikado. Konkluda atesto de ĉi tiu aserto estas episkopaj sinodoj, kie kunvenadas reprezentantoj de hierarkio el diversaj nacioj. Hodiaŭ estas de oficialaj strukturoj de la katolika eklezio uzata plej ofte la itala lingvo, kiun la plejparto de la monda klerikaro ne scias. Praktike oni interkompreniĝas helpe de pli multaj lingvoj, tio estas do sistemo komplika, neunueca, plie malavantaĝa por anoj de malgrandaj nacioj. Por ni, esperantistoj, estas ĝojige, ke nia internacia lingvo - kvankam malrapide, sed tamen sisteme - akiras sian pozicion, ankaŭ en ekleziaj rondoj. Elsendoj de la Vatikana Radio havas jam sian tradicion, Esperanto estas oficiale aprobita kiel liturgia lingvo, Sankta Patro Johano Paŭlo la II-a envicigis ĝin dum siaj famaj salutoj "Urbi et Orbi" al aliaj lingvoj. Ĝi akiras tiel paŝeton post paŝeto simpatiojn kaj montras sian uzeblon. Ni jam el spertoj scias, kia longdaŭra procedo nian movadon ankoraŭ atendas. Nia devo tamen estas senlace prezentadi ĉie kaj senĉese la unikan rimedon por komprenemo precipe sur tereno de la eklezio. Ni rememorigu ĉiam signifoplenajn vortojn de la papo Pio la X-a: "Esperanto havas antaŭ si grandan estontecon". Mi persone kredas, ke tio estas profetaj vortoj de elstara sanktulo kaj ĉiela patrono de nia katolika movado, kiuj iam vere efektiviĝos. Kunligo de evangelio kun nia internacia lingvo kaj situigo de ĉi tiu genia eltrovo en praktikan vivon povas alporti al la homaro eksterordinaran utilon. Dankon al ĉiuj, kiuj por tiu celo senlace kaj ofereme laboras. Ankaŭ nia IKUE-movado en kunlaborado kun KELI havas certe malantaŭ si grandan meriton malgraŭ ne tro favoraj kondiĉoj. Karaj gefratoj, nun ni rigardu almenaŭ skize ankaŭ estonten. La 2-a jarmilo finiĝas kaj baldaŭ ekstartos la 3-a. Nia generacio havas en ĉi tiu momento egan respondecon, ĉar ĝi estas ĝuste tiu, kiu transiras epokan limon. La E-movadon ĝenerale atendas novaj taskoj. Kio estas farenda? Antaŭ ĉio ni devas turni nian atentemon internen. Absolute necesa estas perfektiĝo de ni mem. Sed ne nur la spirita, sed ankaŭ la filologia. Ni nepre devas atingi en ĉi tiu sfero profesian nivelon, sen tio ni ne povas sukcesi. Esperanto ne darfas ludi rolon nur de nia hobio, ni ne povas resti ĉiam amatoroj, sed ni devas ĉiuj fariĝi ĝiaj respondecaj portantoj kaj konsciaj propagandantoj. La movado transpaŝu sojlon de la nova jarmilo ankaŭ al pli alta kvalito. Ni bezonos instruistojn de la lingvo kun oficialaj atestoj, tio signifas, ke antaŭe necesas klerigi ilin. Granda tasko estas varbi junajn homojn. Ni montru al ili altcelon kaj belecon de nia idealo. Ekzistas ja diversaj internaciaj grupoj kaj movadoj, kiuj senutile luktas kun malfacilaĵoj rilate al komunikado, ili uzadas interpretistojn kaj perdas energion bezonatan por pli gravaj streboj. Precipe gejunuloj kapablas ekkompreni signifon de neŭtrala komuna lingvo kaj emas akcepti ĝin. Bedaŭrinde tre malofte ili renkontas tiujn, kiuj scipovas transdoni al ili bezonajn informojn pri ĝi. Tamen ne ĉiu metodo de la propagando estas bona kaj rekomendinda. Ĝiaj manieroj devas esti modernaj, allogaj kaj efikaj. Bone organizataj renkontiĝoj, amuzaj programoj, tendaroj, vojaĝaj agadoj, internaciaj pilgrimoj, ktp. nur montras diversecon de ebloj. Oni devas eldonadi bonajn lernolibrojn, vortarojn - eĉ fakajn, ĵurnalojn, gazetojn, prospektojn kaj librojn. Sed nun ni turnu nian atentemon speciale al nia katolika unuiĝo. Kia vojo estas por ĝi esperplena? Tio estas certe la vojo de servo kaj ofero. Ni havas grandajn eblojn kontribui al informsistemo pri agado de la eklezio, al eldonado de gravaj dokumentoj, al pilgrimado, al misiistaj laboroj, al helpo por landoj de la tria mondo, ktp. Certe vi povas oponi, ke tiu agado ne estas ebla sen financa bazo. Jes, vi pravas. Sed kion oni faris por tio, ke ni havu proprajn fontojn de ekonomia prospero? Homoj nepre devas vidi, ke Esperanto vivas, ke ĝi estas uzata, ke ĝi estas tre utila, ili devas ofte renkonti nian lingvon. Ju pli ofte ili kominkiĝos pri ĝia uzeblo, des pli rapide ĝi sukcesos. Esperanto devas enpenetri kulturon, politikon, ekonomion. Pri ĝi oni devas skribi en ĵurnaloj, paroli en radioelsendoj, en televidaj programoj. Sed ne kredu, ke iu alia krom esperantistoj faros tiun penigan laboron, tio vere dependas nur de ni. Neniu registaro, eĉ ne la eklezio apogos efike nian lingvon pli frue ol ĝi vere disvastiĝos kaj montros siajn avantaĝojn. Ni rigardu realisme en vangon de estonteco. Sen oferemaj, entuziasmaj kaj kleraj samideanoj oni ne povas plenumi tiajn malmodestajn taskojn. Jesuo diris: "Vi estas salo de la tero" kaj "Vi estas lumo de la mondo". Ĉu tio ne validas ankaŭ pri esperantistoj? Ni ricevis de Dio pere de nia internacia lingvo unikan rimedon, kiu povas solvi egan problemon de la homaro - lingvan Babilonon - sur vere justa kaj frateca fundamento. Ni ekpaŝu en la trian jarmilon de kristana epoko kiel lumportantoj kaj protagonistoj! Ni helpu ĉiuflanke plenumi deziron de nia Sinjoro: "Por ke ĉiuj estu unu". Inĝ. Jan Kalný, Ĉeĥio Homoj, kiuj scias malmulte el scieneo, kaj homoj, kiuj scias malmulte el religio, povas interkvereli, kaj la ĉeestantoj povas opinii, ke tie kverelas scienco kaj kredo. Sed fakte ĉi tie karambolis nur du specoj de malscio. Robert Millikan, amerika fizikisto, laŭreato de Nobel-premio (1868 - 1953) El la libro "TRANSPAŜI LA SOJLON DE ESPERO" Iuj kristanoj entuziasme bonvenigas certajn aferojn, kiuj venas el religiaj tradicioj de la Malproksima Oriento, ekzemple iujn teknikojn kaj metodojn de meditado kaj asketismo. En certa medio ili iĝis siaspeca modo kaj estas akceptataj grandparte sen kritiko. Taŭgas do atentigi, ke unue necesas bone ekkoni sian spiritan riĉon kaj pripensi, ĉu ĝustas forŝovi ĝin flanken facilkore. Ĉi tie utilas mencii mallongan, sed gravan dokumenton de la Kongregacio por Kredinstruo, kiu traktas iujn aspektojn de kristana meditado (15.10.1989). Ĉi-dokumento respondas precize la demandon, "ĉu kaj kiel oni povas la kristanan preĝon pliriĉigi per meditaj metodoj, kiuj ekestis en konteksto de aliaj religioj kaj kulturoj". Memstaran demandon prezentas la renasko de malnovaj gnostikaj ideoj en formo de tielnomata New Age. Ni ne sugestu al ni, ke ĝi povus konduki al religia regenero. Ĝi estas nur nova maniero, en kiu prezentas sin gnostiko, nome tia sinteno de la spirito, kiu en nomo de profunda ekkono de Dio fine la Dian Vorton tordas kaj anstataŭigos per vortoj, kiuj estas nur homaj. Gnostiko sin el la teritorio de kristanismo neniam retiris komplete, sed vivas senĉese kun ĝi, iam en formo de filozofia metodo, sed pli ofte kiel kroma religia aŭ paralela religia esprimo. Nepre ĝi tamen ĉiam, kvankam ne publike, kontraŭis la esencan substancon de kristanismo. Tradukis Marie Bartovská Por mia granda ĝojo, mi havis okazos deziri al Patro Kardinalo Miloslav Vlk Dian benon, kaj diri al li pri miaj preĝoj intence de li. Lia kora danko kaj firma manpremo estas por mi daŭra rememoro pri renkontiĝo kun Homo, kiun mi tre estimas pro liaj grandvaloraj karakteraj kaj personaj kvalitoj. Božena Henzlová REGIONA RENKONTO DE IKUE EN PÍSEK La 30-an de septembro kaj la 1-an de oktobro 1995 okazis en Písek regiona renkonto de katolikaj esperantistoj, kiun organizis komune IKUE-sekcio de ĈEA kaj loka Esperanto-klubo "La Ponto". 34 ĉeestintojn, inter kiuj estis eĉ kelkaj favorantoj - neesperantistoj, gastigis bele ekipita studenthejmo "Petrinum". La programo komencis sabate per solena inaŭguro kaj Sankta Meso, kiun celebris esperantlingve sac. Xaver Josef Kobza, estro de Kongregacio de la Plejsankta Sakramento, en preĝejo sur la ĉefa placo de Altaĵo de Sankta Kruco. En sia homilio la celebranto akcentis noblanimon de ideo pri interkompreniĝo inter homoj pere de Esperanto. Ĉefaj programeroj estis informoj pri nia movado, 48-a IKUE-kongreso en Olomouc, prelego de frato Johano Kalný pri taskoj de katolikaj esperantistoj rilate al estonto, kantado, diskutoj ktp. Sabata vespero estis dediĉita al projekciado de lumbildoj pri vojaĝoj tra Anglio kaj Mongolio. Dimanĉe post komuna partopreno en Sankta Meso oni trarigardis historian parton de la urbo Písek kun bona ĉiĉerono. Poste jam venis nur fermo de la belega renkonto, kiu tre plaĉis al ĉiuj. Nia danko apartenas precipe al Pastro Xaver Kobza kaj fratino Marie Dvořáková, kiuj ofereme prizorgis la tutan aranĝon. Ili invitis nin en Písek ankaŭ por venonta jaro kun propono, ke ni tie renkontiĝadu regule ĉiujare. Tian bonkoran inviton estas certe nefacile rifuzi. Jan Kalný Uznání a poděkování Českého esperantského svazu Předseda ČES ing. Vlastimil Kočvara, ve svém dopise ze dne 20.9.1995, tlumočí jménem výboru ČES uznání a poděkování všem, kteří se jakýmkoliv způsobem přičinili o zdárný průběh IKUE-kongresu v Olomouci. Z jeho dopisu citujeme: "Výbor považuje přípravu kongresu za příkladnou a stejně tak hodnotí i celý kongres. Zejména za pozitivní považuje to, že se organizačnímu výboru podařilo zajistit účast řady významných církevních osobností, které patří i z hlediska státu k jeho důstojným představitelům. Rovněž tak i ohlas, který kongres vzbudil v komunikačních prostředcích i mezi veřejností, patří v našem hnutí k výjímečným." LA EKLEZIO - PROTAGONISTO EN LA MONDO KIEL KOMUNIKILO Prelego de D-ro Serio Boschin dum la 48-a IKUE-Kongreso en Olomouc Estimataj kaj karaj gefratoj! La ĉeesto de altranguloj de la ekleziularo en ĉi tiu internacia katolika kongreso ĝojigas mian koron de simpla laiko kaj ili daŭrigas la instruadon pere de sia penso ankaŭ per tiu ĉi artikolo, kiun mi limiĝis nur esperantigi kiel eltiraĵon de itala tagĵurnalo. Ĉi jare okazis la dekkvinjardeko de episkopofico de Kardinalo Carlo Maria MARTINI, paŝtisto de la plej granda diocezo en la mondo, t.e. de la urbo Milano. Renato Corti, kiu estis helpepiskopo en Milano kaj nuntempe episkopo de la urbo Novara (norda Italio), tiuokaze verkis pripensadon aperintan en la itala katolika tagĵurnalo "Avvenire" (Estonteco) el la 6-a de januaro. La artikolo estis titolita: Eĉ episkopo devas scii sonĝi. La Kardinalo volas Eklezion protagonisto en la mondo kaj rimedo por komunikado. Ambaŭ eminentuloj, laŭ mia opinio, meritas aperigon de ilia penso pri la eklezio pro la fakto, ke ili estas tre favoraj al Esperanto: la Kardinalo fakte siatempe nomumis Monsinjoron Lorenzo Longoni animzorganto de IKEU-Itala Katolika Esperantisla Unuiĝo, kaj la episkopo la pasintan septembron de 1994 volonte partoprenis en la 8-a IKEU-kongreso en Armeno de provinco Novara. Tiel skribas lia moŝto Renato Corti kiel premison al nia meditado: "En la festo de Epifanio 1995 danke al Dio mi kunpreĝis kun la Papo en la Baziliko de Sankta Petro. Mia tiea ĉeesto ŝuldas al aparta kialo: episkopa ordino de Pierfranco Pastore, sacerdoto el la urbo Novara, kiu pastras ĉe la Sankta Seĝo. En tiu okazo mia penso iras al fakto, ke, ĝuste en la sama festo, antaŭ dekkvin jaroj, ankaŭ mi ĉeestis la episkopiĝon de nuna Kardinalo Carlo Maria Martini. En tiu tago mi demandis min, kio estos la estonta sperto de la nova episkopo. Hodiaŭ mi povus demandi min, kiajn vojojn li ĝisnune sekvis, kune kun la komunumo, kiun la Sinjoro al li konfidis. Sed nun mi ne volas penadi fari bilancon (ne estas tio en mia kompetento). Mia penso iras, tutsimple dirite, al "eta perlo ". Temas pri mallonga teksto, spontanea kaj samtempe riĉa. Paĝo, eble, por antologio. Mi povus diri, ke iun tagon li havis sonĝon. Estis la 10-a de februaro 1981. Li ĵus eniris diocezon ĝuste unu jaron antaŭe. La sonĝo koncernis la Eklezion. Li sin demandis: "Kiel mi vidas kaj deziras la Eklezion en Milano?" Facila venis al li la respondo: sursceneje al li aperis Sinjoro Jesuo Kristo kaj Apostoloj, Sankta Ambrozio kaj Karlo, Papo Johano Paŭlo la Dua, la asembleo de la Dua Vatikana Koncilio kaj de aliaj Koncilioj kaj Sinodoj. Kaj li diradis al si mem: la estonta Eklezio devas esti tia, kian ĝin la Sinjoro volis kaj vivigata en la rivero de la tempo, de la tradicio, kiu baziĝas sur neskuebla apostola fundamento. Ĉio ĉi povis al li sufiĉi. Sed li ekvidis, ke certagrade la demando ekstarigas kaj atendas trovi klaran respondon. Finfine iom post iom alvenis la respondo. Jen ĝi, kun kelkaj miaj glosoj."
1-e: »Estas Eklezio plene obeema la Dian Vorton, nutrata kaj liberigata per tiu ĉi Vorto.« Mi tuj haltas kaj ĉirkaŭen rigardas. Mi vidas, tie kaj tie ĉi, formojn de religiemo, vaste emociajn kaj eble neraciajn, kiuj ignoras la Vorton. Kaj mi diras: la sonĝo de Episkopo estas tute alia. Ĝi estas tiu de la Eklezio havanta nesupereblan komparilon: Dio, kiu parolas kaj malkaŝas la veron pri la homa ekzistado. Ĝi estas tiu de la Eklezio, kiu tagon post tago trovas forton kaj liberon sin lasante lumigi kaj konduki de tiu, kiu estas vera homa paŝtisto: Dio. 2-e: »Estas la Eklezio, kiu metas Eŭkaristion centren de la vivo, kontemplas sian Sinjoron kaj plenumas ĉion, kion ĝi faras, "por memorigo pri Li " kaj sin modelante laŭ donackapablo.« Alia paŭzo. Nenio pli tradicia, sed nenio pli originala. La sonĝo estas tiu de la Eklezio, kiu interpretas kiel "memorigon" pri Kristo kaj nenion alian, ĉar nur en la Sinjoro Jesuo Kristo eblas sub la ĉielo esti savitaj. Kaj estas tiu Eklezio, kiu trovas sian "formon" en Kristo, kiu donacas sin kaj sian vivon ĝis la sangelverŝado. 3-e: »Estas la Eklezio, kiu ne timas utiligi strukturojn kaj homajn rimedojn, sed ilin uzas ne iĝante ties servanto.« Kvankam estas vere, ke fojfoje la Eklezio ne havas rimedojn, kiujn ĝi bezonus, ne estas malpli vere, ke la protagonismo de la rimedoj iĝas morto por la Eklezio: ĉar iluziigas kaj malplenigas ĝin kaj estas timende, ke tempo montros ĝin pli simila al dezerto ol al ĝardeno. 4-e: »Estas la Eklezio, kiu per la simpla vorto de Evangelio emas paroli ne nur al hodiaŭa mondo, sed ankaŭ al kulturo, al malsamaj civilizacioj.« Jes, ĉar Evangelio estas tia, pro la fakto, ke ĝi estas savanonco por la homo. Pro tio la komunikado devas lin atingi per vortoj kaj per vojoj homaj kaj ĉiutagaj. Kaj la defio de la Eklezio konsistigas jene: iĝi obeema instrumento de la dia revelacio tial, ke ĉiu kulturo kaj civilizacio estu ne nur nutrata per la simpla evangelia vorto, sed ankaŭ interpelaciata kaj ĝisfunde interpretata. 5-e: »Estas la Eklezio, kiu parolas pli per faroj ol per paroloj; kiu diras vortojn devenantajn el faroj kaj bazitaj sur faroj. Gento estas tiom laca je vortoj! Pro tio ia singardemo en la predikado donos al vorto dignon kaj efikon.« Bone faras episkopo sonĝante pri tia Eklezio, ĉar tiamaniere al li estas pli facile rikolti ankaŭ la invitojn, kelkfoje krudajn kaj malbone esprimitajn, de kiu atendas (kaj eble pretendas!) la miraklon: kaj la miraklo estus la sankteco (nome la konvertiĝo de pekuloj). 6-e: »Estas la Eklezio atentema al la signoj de la ĉeesto de la Sankta Spirito en niaj tempoj, kie ajn ili manifestiĝas.« Kaj ankaŭ tiuj ĉi lastaj jardekoj estas antaŭ ni por diri, ke neantaŭvideblo estas ĉiam grava en la disvolviĝo de la homa historio, sed ne malpli grava por la eklezia historio. Estas problemo de la Eklezio fari spiritan distingon: distingi ĉion, kio estas valora, laŭ la Spirito disde tio, kio kontraŭe al la ŝajnoj ofte briletantaj estas vana; obei la Sanktan Spiriton, eĉ kiam disrompas niajn skemojn aŭ nin invitas entrepreni novan vojon. 7-e: »Estas la Eklezio konscia pri la vojo neglata kaj malfacila de multaj gentoj, pri la suferadoj kvazaŭ neelteneblaj de la plimulto de la homaro, sincere partoprenanta en la ĉagrenoj de ĉiuj kaj dezirema konsoli. La Eklezio, kiu portas la vorton liberigan kaj kuraĝigan de la Evangelio al tiuj, kiuj estas .subpremataj de pezaj ŝarĝoj, kaj eĉ erari en la penado helpi ilin en kreiva maniero.« Ĉu ne iĝas ĉi tie iom aŭdaca la sonĝo? Kaj ĉu ĝi ne demonstras la Eklezion, kiu ne sin okupas tro pri si mem kaj pri siaj suferadoj, kiuj estas cetere realaĵoj, por sin investi de alies suferadoj, por ties poste porti certagrade la pezon? 8-e: »Estas la Eklezio, kiu privilegias nenian kategorion, nek antikvan nek novan, kiu gastigas sendiskriminacie junulojn kaj maljunulojn, kiu edukas kaj formadas siajn gefilojn en kredo, en karitato, kaj deziras valorigi diversajn karismojn, servadojn kaj pastrajn oficojn en unueco de komuneco.« Ŝajnas tute klare. Se la Eklezio estas "patrino", ĉu ĝi ne devas konduti ĝuste tiamaniere? Ĉu ĝi ne devas esti preta alfronti, kune kun la problemoj de malriĉeco, eĉ tiujn pri la "riĉeco": nome pri tiom da rimedoj homaj kaj diaj, kiuj disvolviĝas en la eklezimisiado, kaj kiuj devas kunflui en kunulecon realan kaj deziratan? Kaj ĉu ĝi ne devas direkti sian atenton al tiu insida tento de la demono, kiu precize bataladas la bonon per la bono? Ĉu vere tute klare? 9-e: »Estas la Eklezio humila je koro, unuiĝinta kaj kompakta en sia disciplino, en kiu nur Dio havas universalan superecon.« Ŝajnas, ke el la sonĝo emerĝas la Eklezio "marieca" kaj samtempe "petreca"; la Eklezio, kiu estas popolo, sed popolo, kiu naskiĝas de Dio: vere "nekutima" popolo, kiu portas grandan novaĵon. 10-e kaj konklude: »Estas la Eklezio aganta per pacienca distingo, taksante objektive kaj realisme sian rilaton kun la mondo, kun la hodiaŭa socio; la Eklezio, kiu puŝas al partopreno aktiva kaj respondeca, respektema kaj konsentema al ŝtataj institucioj, sed kiu bone rememoras la vorton de Petro: "Estas pli bone obei Dion ol la homojn". Estas la Eklezio, kiu ofte ripetas al si mem la vortojn de Psalmo: "Feliĉa estas la homo, kiu ne iras laŭ konsilo de malpiuloj, nek staras sur vojo de pekuloj, nek sidas en kunsido de blasfemantoj, sed li nur havas deziron por la leĝo de la Eternulo, kaj pri lia leĝo li pensas tage kaj nokte". Estas la Eklezio, kiu nepre devas kanti tiun ĉi psalmon ĉiutage, por ke ĝi eniru en la koron. Tiam ĝi scios obei Dion pli ol la homojn. Ĝi kapablos ellabori kristanajn juĝojn kaj realigi ĉeestadon en la mondo, kiu atestas la liberecon de la Di-gefiloj. Jes, mi opinias, ke eĉ episkopo devas sonĝi. Li devas ĉiam serĉi, kian bildon de la Eklezio la Sankta Spirito enmetas en lian koron. Eĉ kiu havas malantaŭ la ŝultroj plurajn jarojn da episkopa ofico, tiu eble povas diri, ke la sonĝo estas ankoraŭ hodiaŭ tute sendifekta, kaj ke la morgaŭa labormisiado bezonos denove esti gracinspirita, ĝuste kiel okazis por la laboro de la unua tago. Episkopo de la urbo Novara (Italio) BELA RENKONTO DE ĈARMA JUNULARO EN DUB En jam konata pilgrimloko Dub nad Moravou okazis de la 6-a ĝis la 8-a de oktobro renkonto de precipe junaj katolikaj esperantistoj. Ĉar junularo ne renkontis sin tie unuan fojon, ni povas aŭdace diri, ke Dub fariĝas regula renkontejo de la junularo. Ni esperu, ke tiel kiel Písek fariĝas regula renkontejo de IKUE-anoj, tiel fariĝos Dub renkontejo (precipe) de la junularo. Kaj tio estas certe ĝojiga konstato. La 6-an de oktobro venis gejunuloj ne nur el Ĉeĥio, sed ankaŭ el Slovakio. Ja estis necese revidi sin post kelkaj monatoj, kiuj forpasis ekde fino de la IKUE-tendaro en Sebranice. Kaj ne nur revidi sin por rememori, sed precipe por plani, rigardi estontecon. Ekde nuna jaro la zorgojn pri la tendaro ja transprenis junularo. Do estas necese ne perdi la tempon, sed jam nun komune pritrakti ĉiujn organizajn aferojn. Oni ja volas, ke post nunjare akiritaj spertoj la venontjara tendaro estu perfekte preparita kaj organizita. Sed ne nur tion celis la bela renkonto en Dub. Sabate, la 7-an de oktobro venis ankaŭ kelkaj pli aĝaj IKUE-anoj. Entute ĉeestis 34 personoj. Tiutage estis grava festo de Virgulino Maria - Reĝino de Sankta Rozario. Kaj per esperantlingva Sankta Meso je la 10-a horo, kiun celebris honore al la Reĝino de la Rozario pastroj Savio Řičica kaj Cyril Vrbík, la ĉeestantaj gefratoj dankis al Dio por belegaj travivaĵoj dum la kongreso kaj la tendaro kaj petis novajn benojn por venonta jaro. Posttagmeze preskaŭ ĉiuj vizitis pilgrimlokon Svatý Kopeček (Sankta Monteto). Vespere okazis bela programo, kiu bone kompletigis tiun tagon. Estis projekciitaj belegaj videoprogramoj pri pilgrimoj kaj pilgrimloko en Dub kaj pri renkonto de Sankta Patro Johano Paŭlo la Dua 21-an de majo kun junularo sur Svatý Kopeček. Krom spiritaj nutraĵoj riceveblaj dum la bela renkontiĝo, estis necese kontentigi ankaŭ stomakojn. Pri ili majstre zorgis frato Ivo Čečman, kiu elprovis sian kuirtalenton. Ke la manĝoj bongustis, pri tio atestas fotografaĵoj. Dimanĉo, la 8-a de oktobro, apartenis denove nur al la junularo. Post Sankta Meso kaj tagmanĝo venis posttagmeze tempo por adiaŭo. Ĉiuj forlasis Dub kun freŝaj decidoj kaj intencoj por venonta jaro. Konklude ni esprimu dankojn al organizantoj de la renkonto, al niaj junaj fratoj el Dub kaj al pastro Cirilo, kiu volonte disponigis por la renkonto la paroĥan domon. Dankon ankaŭ al vi, pastro Savio pro via ĉeesto. Dankon al vi ĉiuj, kiuj la pilgriman renkonton partoprenis. Dipatrino V.Maria - Reĝino de la Sankta Rozario, honore al Vi okazis ĉi tiu renkontiĝo, estu potenca Protektantino kaj Propetantino de ĉiuj ĉe via Filo Jesuo Kristo. Elpetu benon por aktivadoj de IKUE-Junularo! PONTIFICIUM CONSILlUM PRO LAICIS Vaticano, la 1-an de julio 1995 Estimata
Pastro, Mi akompanas Vin per mia preĝado kaj per la animzorga atento de nia Konsilio, petdezirante, ke ĉi tiu Kongreso pliriĉigita de multaj fruktoj de la Spirito de Dio, en la ama kaj efektiva kunuleco de via Asocio en la Katolika Eklezio. Kun mia
paŝtista beno. Al Rev. mo
Padre Duilio Magnani – IKUE-Presidente Unua oficiala letero de vatikana instanco redaktita tute en Esperanto. Oni povas lige kun la 48-a IKUE-Kongreso en Olomouc paroli pri plua evento de historia graveco. KIEL NI KONGRESIS EN 1936 EN BRNO Retrorigardo de frato Jan Šebela al la 18-a IKUE-Kongreso Kongresoj de IKUE estas veraj festoj de nia katolika E-Movado. Ili celas doni okazon al multnombraj partoprenantoj travivi semajnon en vera katolika familio. La klubo de katolikaj esperantistoj en Brno, kiu jam dum kelkaj jaroj petis la estraron de IKUE okazigi la kongreson en moravia ĉefurbo Brno, ricevinte permeson, tuj eklaboris malgraŭ multaj obstakloj. Sed la loka klubo estis sufiĉe forta por organizi la kongreson. La unua tago de la kongreso estis la 4-a aŭgusto 1936, sed jam kelkajn tagojn antaŭe alveturadis senĉese partoprenantoj de la 18-a. La plimulto povis oportune partopreni la unuan kongresan ekskurson al Moravia Karsto. Du grandaj aŭtobusoj ekveturis posttagmeze kaj post unuhora veturo ili atingis la kalkŝtonan regionon. Ĉiuj trairis la grotaran labirinton kaj admiris ĉiuspecajn formojn de stalagmitoj kaj stalaktitoj. Oni povis ankaŭ veturi perŝipe sur la subtera rivero Punkva. Unika vidindaĵo estas tie ankaŭ la abismo Macocha. Post reveno el la ekskurso okazis interkonatiĝa vespero. Granda salono de Besední dům (la kongresejo) estis tutplenigita de vere internacia socio. Venis IKUE-anoj el 15 landoj. Komence eksonis du ĥorkantoj de vira ĥoro. Sekvis gaja teatraĵo de fama ĉeĥa poeto Jan Neruda. Ĝi pro siaj gajaj scenoj vekis laŭtan ridon en la publiko. Poste prezidanto de LKK frato Aleš Berka oficiale bomenigis la gekongresanojn. Belega preĝejo de Sankta Miĥaelo Ĉefanĝelo en Brno allogis merkrede la 5-an de aŭgusto kongresanojn de la 18-a. Ĉeestantaj neesperantistoj ankaŭ kantis esperantlingve kun IKUE-anoj. Predikis ĉina pastro D-ro Kao. La solenaĵo finiĝis per fotografado sur la preĝeja ŝtuparo. En ĉeesto de Lia Episkopa Moŝto D-ro Josef Kupka kaj diversaj ekleziaj kaj ŝtataj aŭtoritatuloj la prezidanto de LKK frato Aleš Berka bonvenigis la gastojn kaj ĉiujn kongresanojn en bela-kunsidejo de Brno-a urbodomo, kie la mikrofonoj de Verda Radiostacio funkciis por dissendi la solenan malfermon tra la mondo. La prezidanto de IKUE Heilker inaŭguris la kongreson per kristana saluto kaj mallonga parolado. Lia Episkopa Moŝto D-ro Josef Kupka bonvenigis la ĉeestantojn kaj deziris Dian benon. Laŭvice poste salutis la kongreson deputitoj de la Parlamento, de landa kaj urba estraroj, de Komerca Ĉambro kaj de multaj asocioj. Sekvis salutparoloj de reprezentantoj de Landaj Ligoj, inter ili de Pastro D-ro J. B. Kao el Ĉinio, Pastro Carolfi el Italio, f-ino Dandová el Ĉeĥoslovakio, f-ino Fiedler el Hungario, s-ro Gulobič el Jugoslavio, f-ino Roger el Francio, s-ro Brachmarski el Pollando, s-ro Westen el Nederlando kaj s-ro Chiba el Aŭstrio. La prezidanto aludis taskojn de katolikaj esperantistoj kaj petis Episkopon Kupka doni al la ĉeestantaro la episkopan benon. Post tio sekvis la unua laborkunsido, dum kiu estis pritraktata la kongrestemo: "La amo al la patrujo". Posttagmeze okazis trarigardo de la urbo Brno kaj ĝia kastelo Špilberk. Vespere estis arta nacia vespero, kiun prezentis artistoj de Nacia Teatro en Brno. Tiu ĉi nacia vespero estis unu el la plej belaj programoj. La malnova preĝejo de la kapucena ordeno situanta ankaŭ en la centro de la malnova Brno gastigis la kongreson dum dua Sankta Meso jaŭde la 6-an de aŭgusto, kiun celebris itala samideano sac. Modesto Carolfi, kiu ankaŭ estis la dua oficiala predikanto de la 18-a. Post la S. Meso la ĉeestantoj sub flagrantaj standardoj de IKUE, de la Franca Ligo, de la Praga klubo kaj la klubo de Brno marŝis tra la centro de la urbo. Antaŭtagmeze la prezidanto de IKUE malfermis Ĝeneralan Kunvenon. Estis elektita nova IKUE-estraro: s-ro Heilker el Nederlando, f-ino Larroche el Francio, s-ro Hookham el Britio, s-ro Berka el Ĉeĥoslovakio, s-ro Chiba el Aŭstrio, f-ino Fiedler el Hungario kaj s-ro Buhr el Ĉeĥoslovakio. Kiel prezidanto estis elektita s-ro Heilker. Poste oni decidis pri transiro de Espero Katolika al IKUE kiel ĝia presorgano. Vespere denove en bele ornamitaj salonoj de Besední dům estis prezentita bela programo kun unikaj naciaj kostumoj, zorge de loka klubo de katolikaj esperantistoj. La 7-an de aŭgusto oni ekskursis al bela kaj historia sudmoravia urbo Znojmo, por tie daŭrigi la kongresagadon. Antaŭ la preĝejo jam atendis esperantistoj el Znojmo kun homamaso, ĉar la loka gazetaro tre favore raportis pri la preparaj laboroj, precipe la katolika ĵurnalo Ochrana, kies redaktoro estis membro de la klubo. La ĉefpordo de la preĝejo estis bele ornamita per standardetoj kaj super ĝi estis granda esperantlingva surskribo: "Unu ŝafejo kaj unu Paŝtisto". Sanktan Meson celebris Mons. Kobza, dum ĝi oni esperantlingve kantis. La oficialan predikon faris Sac. Poell el Nederlando, aludante grandajn apostolojn, sanktajn fratojn Cirilon kaj Metodion. La elokventa prediko postlasis profundan impreson precipe ĉe la lokaj esperantistoj, kiuj ankoraŭ neniam spertis similan okazon. Post la S. Meso la kongresanoj estis akceptitaj de urbestro. Sekvis trarigardo de urbo kaj ĝiaj unikaĵoj. Urbo Znojmo estas mondkonata pro siaj kukumaj specialaĵoj, tial la kongresanoj havis okazon gustumi ilin. Post tagmanĝo en ĝardeno de Katolika domo, la kongresanoj plu ekskursis al valbaraĵo Vranov. Digo sur la rivero Dyje faras el ĝia valo grandan lagon en bela naturo, kiun oni povis ĝui veturante sur la lago perŝipe. Matene la 8-an de aŭgusto okazis Sankta Meso en Katedralo Petrov. Dum ĝi predikis Pastro Schmalbang el Aŭstrio pri neceso de la katolikaj E-aktivadoj en la katolikaj movadoj. Post la S. Meso en salono de Besední dům la prezidanto Heilker tralegis salutleterojn kaj precipe telegramon de Lia Eminenco Kardinalo Kašpar, Ĉefepiskopo de Prago. Prezidantino de Ĉeĥoslovaka IKUE-Ligo f-ino Dandová kun ĝojo konstatis, ke en ĉeĥa lando okazis jam du IKUE-Kongresoj, kaj ŝi esprimis esperon, ke venos tempo por denove kongresi en nia lando. Ŝi certe ne supozis, ke tiu tempo venos post 59 jaroj, ke jam pli juna generacio ĝin organizos. Post la kongreso la kongresanoj ne forgesis ankoraŭ viziti Velehrad - lokon sanktigitan per misia laboro de Sanktaj Cirilo Kaj Metodio. (Redakte mallongigita). En la tagoj de la 20-a ĝis la 22-a de oktobro okazis Konferenco de ĈEA en Brno. Kunvenis tie reprezentantoj de asociaj kluboj, rondetoj, sekcioj kaj komisionoj kune kun estraro de ĈEA. Ĉefa celo de ĉi tiu laborkonferenco estis precipe pritrakto de organizado de venontjara 81-a Universala Kongreso de Esperanto en Prago, kiu okazos en la tagoj de la 20-a ĝis la 27-a de julio. La katolikan sekcion oficiale reprezentis ĝia Prezidanto Miloslav Šváček, kiu post parolo de la ĈEA-Prezidanto Inĝ. Vlastimil Kočvara pri la 80-a UK en Tampereo informis la ĉeestantajn gesamideanojn pri la 48-a IKUE-Kongreso en Olomouc. En sabata alparolo s-ano Šváček raportis pri sukcesa nunjara aktivado de katolikaj esperantistoj. La Konferencon ĉeestis pluraj niaj sekcianoj, reprezentantaj apartajn E-klubojn. Prelego de fratino Anna Němcová el Slovakio, IKUE-komisiitino por junularo Dum sia lasta junia vojaĝo al Slovakio Sankta Patro Johano Paŭlo la 2-a kanonizis 3 martirojn el Košice: Markon Križin, Stefanon Pongrác kaj Melkioron Grodecki. Permesu al mi dediĉi mian prelegeton al ili. MARKO KRIŽIN naskiĝis en la jaro 1588 aŭ 89 en Kroatio. Lia patro estis oficiro. Kroatio en tiu tempo estis trankvila teritorio en la ondumanta batalo inter protestantismo kaj katolikismo en Aŭstro-Hungario. Jezuitan gimnazion Marko studis en Vieno. La gepatroj kredis, ke Marko post siaj gimnaziaj studoj elektos karieron de oficiro, kiel lia patro, sed li aliĝis al la jezuita universitato. Studinte filozofion, li ne fariĝis jezuito, sed aliĝis al kongregacio de Maria. En la jaro 1610 li akiris titolon magistro de filozofio kaj fiziko. En la jaro 1611 li komencis studi teologion en Romo kaj en la jaro 1615 li estis ordinita pastro. Post mallonga tempo li ankaŭ doktoriĝis kaj venis al Trnava. En tiu tempo la ĉefepiskopo de Ostrihom Peter Páznány havis sian sidejon en Trnava, ĉar Ostrihom estis minacata de turkoj. Li nomumis Markon Križin profesoro kaj direktoro de kapitula lernejo. Kiel 30-jara li fariĝis ĉefdiakono de Komárno kaj ĉefo de la benediktana abatejo en Krásna Horka, en orienta Slovakio. En Košice li konatiĝis kun la jezuita misiisto Stefano Pongrác, kun kiu li en la jaro 1619 partoprenis en la urbo Humenné spiritajn ekzercojn. Tiam li ankoraŭ ne sciis, ke per tiuj ĉi ekzercoj li prepariĝas por rolo de martiro. MELKIORO GRODECKI - jezuita pastro devenis de la silezia urbo Těšín, kie li naskiĝis en la jaro 1584. Liaj gepatroj devenis el pola urbo Grodziec. La onklo de Melkioro estis de la jaro 1582 la episkopo de Olomouc kaj fondinto de la jezuita kolegio en Brno. Inter parencoj de Melkioro estis ankaŭ antaŭ nelonge kanonizita Johano Sarkander, kiu estis duonjaron post Melkioro torturmortigita en Olomouc. Gimnazion Melkioro studis en Vieno. Dum la studado li decidiĝis fariĝi pastro kaj en la jaro 1603 li eniris jezuitan kolegion en Brno. Tie li renkontiĝis kun Stefano Pongrác. En la jaro 1605 li donas siajn ordenajn promesojn. Liaj superuloj sendis lin studi retorikon al Neuhausen. En la jaro 1608 li studas filozofion en Prago. Ekde la jaro 1612 li studas tie teologion. Li dediĉas sin ankaŭ al muziko kaj fariĝas kapelestro. Pro eksterordinaraj kapabloj, post dujara studado li estas kiel 30-jara ordinita pastro kaj li fariĝas direktoro de edukinstituto de s-ta Venceslao kaj ankaŭ paroĥestro en paroĥo Kopaniny. En la jaro 1619 li jam estis en orienta Slovakio. Dum Tridekjara Milito de protestantoj kontraŭ habsburgoj multaj jezuitoj rifuĝis de Bohemio al Moravio kaj poste al Slovakio. Ankaŭ Melkioro Grodecki partoprenis en la jaro 1619 spiritajn ekzercojn en Humenné. STEFANO PONGRÁC devenanta el hungara familio naskiĝis verŝajne en la jaro 1583 en vilaĝo Alvic ne malproksime de la urbo Alba Iulia en nuna Rumanio. Gimnazion li studis en la jezuita kolegio en Cluj (Kluĵ). Tie li ekkomprenis, ke spirita kavalireco estas pli granda ol civila, al kiu li pli frue inklinis. Liaj gepatroj supozis, ke li havas antaŭ si grandan militan kaj politikan karieron. Ili ne volis konsenti pri tio, ke li fariĝu pastro. Unue ili penis lin kominki kaj sekve eĉ minacis al li. En la letero al siaj gepatroj li skribas: Mi petas, ne minacu min. Eĉ se vi enigus min en la karceron nur pro tio, ke mi ŝanĝu mian decidon fariĝi pastro, tio min ne ŝanĝus. Eĉ se vi donus al mi ĉenojn kaj volus kateni min al tiu ĉi mondo, eĉ pli bone vi katenus min kun Jesuo Kristo, pri kiu mi ege sopiras ... La gepatroj fine vole - nevole cedis. Stefano fariĝis novico en Brno, kie li ankaŭ en la jaro 1604 donis siajn ordenajn promesojn. Filozofion li studis en Prago. Tie li instruis en subaj klasoj de gimnazio. Retorikon li studis en Klagenfurt. En la jaro 1615 li estas ordinita pastro. Liaj superuloj sendis lin al jezuita centro en Humenné. En la jaro 1604 la armeo de Stefano Boczkay sieĝis la urbon Košice. Boczkay perfidis la imperiestron kaj ekkunlaboris kun turkoj. Li fariĝis protektanto de protestantoj. Antaŭ lia armeo fuĝis el la urbo ĉiuj katolikaj pastroj. La katedralo de s-ta Elizabeto, origine katolika, estis transprenita de kalvinanoj. Nur kelkajn jarojn post la morto de Boczkay, en la jaro 1618, venas al Košice denove jezuita pastro Stefano Pongrác. Li havis tie malfacilan pozicion, ĉar la loĝantaro plejparte estis kalvinanoj. En la jaro 1619 venis el Bohemio pastro Melkioro Grodecki, kies tasko estis servi precipe al germanaj, ĉeĥaj, polaj kaj slovakaj soldatoj de la imperiestra armeo. La pastroj ne havis propran domon, ĉar ĉiuj iamaj katolikaj konstruaĵoj estis en la manoj de alikredantoj. Ili vivis sub la protekto de kapitano Ondreo Dóczy en t.n. Reĝa Domo, en kiu estis ankaŭ kapeleto. Post komenciĝo de la Tridekjara Milito ekribelis kontraŭ la imperiestra korto Gabrielo Bothlein, kiu sopiris fariĝi reĝo de Hungarlando. Unu parto sub la komando de Georgo Rákóczi venis ĝis la remparo de la urbo Košice. La urbo malfermis siajn pordegojn kaj la soldatoj ekokupis la urbon, enkarcerigis kapitanon Dóczy kaj starigis gardistojn al la Reĝa Domo, en kiu loĝis Stefino Pongrác, Melkioro Grodecki kaj la kanoniko Marko Križin. Al la malliberuloj estis sendita komisiito de Rákóczi, kiu konvinkadis la pastrojn, ke ili malkonfesu katolikismon kaj fariĝu kalvinanoj, kion ili rifuzis. La pastroj konfesis siajn pekojn unu al la alia kaj senĉese preĝis. Rákóczi sendis hajdukojn, kiuj prirabis la pastrojn kaj ankaŭ la kapeleton. Kio ne plaĉis al ili, estis neniigita. En la nokto la 6-an de septembro enpenetris denove hajdukoj en la Reĝan Domon kaj komencis torturi la pastrojn. Batis ilin per bastonoj kaj brulvundigadis per torĉoj. Fingrojn al ili hajdukoj enigas en siajn fusiltubojn kaj disrompadis. pastron Križan ili per la manoj pendigis ĉe la trabo, per torĉoj brulvundigadis lin kaj per halebardoj hakis lin, ĝis kiam de li pendis pecoj da karno. Dum la torturado li senĉese preĝis. Liaj lastaj vortoj estis: Jesuo, Maria ... Post malpendigo ili forhakis al li la kapon. Pastron Pongrác ankaŭ ili konvinkadis, ke li forlasu katolikismon kaj akceptu "novan, pli bonan" kredon. Ankaŭ ili postulis, ke li malkaŝu ion el la konfessekreto. Kiam li tion rifuzis, ili ne nur pendigis lin kaj torturis lin per brulvundigado kaj hakado, sed fine per ŝnuregoj ili ĉirkaŭvolvis lian kapon kaj per tirado ili krevigis lian kranion. Pensante, ke li jam estas morta, ili malpendigis lin. Sed li ne tuj mortis. Nur dudek horojn post la torturado en la kanalo, kien hajdukoj ĉiujn tri pastrojn ĵetis. La sama sorto atendis ankaŭ la trian pastron Melĥiaron. Pri ĉio atestis la dommastro, kiu nokte aŭdis preĝadon kaj ĝemadon de torturitaj pastroj kaj matene li trovis la ĉambron sangmakulitan kaj la korpojn de la pastroj en kanalo. La pastro Pongrác ankoraŭ vivis, sed lian vivon jam ne eblis savi. Atestantino estis ankaŭ vidvino Žofia Gádóczy, kiu tra la fenestro ĉion observis. Post kelkaj jaroj, kiam la politika situacio iom trankviliĝis, estis la korporestaĵoj de la pastroj forveturigitaj al Trnava. Multaj homoj venadis al la tombo de tri martiroj el Košice kaj kelkaj estis mirakle resanigitaj. La 15-an de februaro 1905 far la Papo S-ta Pio la 10-a estis la martiroj de Košice beatigitaj. Alproksimiĝis Kristnaska Festo. En sabato antaŭ la Kvara Dimanĉo de Advento la redaktoro de iu radiostacio demandis junularon: "Kiamaniere vi pasigos la Kristnaskon?" Oni ne bezonis kuraĝigi gejunulojn kaj ĉiu parolanta per telefono esprimis sian feliĉon koncerne de ricevotaj donacoj, antaŭvidotaj renkontiĝoj, aranĝotaj ludoj. Ankaŭ mi decidiĝis pertelefone aliĝi al la diskuto, sed mi ne sukcesis atingi la radioredaktoron. Mi parolus, ke dektrifoje mi pasigis Kristnaskan Feston tie, kie geknaboj kaj gejunuloj ricevadas nenion aŭ etan donacon kaj ankaŭ ili estas feliĉaj kaj ĝojaj. Kontraŭe, ĝuste ili oferis donacon al la plenkreskuloj. Ĉi tiu donaco estis la spektaklo preparita de la junularo. Oni dancis kaj kantis (ĉiam kvarvoĉe, ĉiam belege). Iliaj kostumoj estis tre simplaj kaj konceptoj plenaj de esprimo prezenti tion, kion oni ne povis enkonduki sur la scenejon. Tamen iamaniere oni devis montri la vojaĝantan aŭtomobilon kaj ili akiris tion plensukcese. Duna mia prediko por geknaboj en la sekvonta tago mi esprimis mian malkontenton koncerne de senkora junularo. La Kristnasko forpasis. Iu naŭjaraĝa mia lernantino en la Kvara Dimanĉo de la Advento reveninte hejmen el la preĝejo petis de la patrino la monon, ĉar ŝi volis aĉeti kristnaskajn donacojn por ĉiuj gefamilianoj. Priparolante ĉi tiun ideon kun sia patrino, ŝi ricevis monon, eĉ duoble pli, ol ŝi deziris laŭ la antaŭa decido de la patrino. Kaj la patrino ege ĝojas, ĉar ŝi ne devis perdi tempon por serĉi kaj elekti donacojn. La filino anstataŭanta sian patrinon estis ankaŭ feliĉa, ke la patrino fidis al ŝi. Dum ĉi tiu kateĥizado mi demandis: "Kion vi aĉetis por vi mem?". "Nenion", ŝi respondis trankvile, sed klare kaj forte, ja mi ne povis aĉeti donacon por mi mem". Mi jam ne demandis, ĉu ankaŭ ŝi ion ricevis; ŝi estis feliĉega preparante donacojn por ĉiuj gefamilianoj. Estas donacoj tre multekostaj, oni devas havi multege da mono por aĉeti ilin. Tamen estas la donacoj, kiujn oni ne kapablas aĉeti en la vendejoj. Iu nomis ilin "la donacoj sen pakumo", kiuj ne bezonas la koloran rubandon, ekzemple la spektaklo prezentita de geknaboj kaj junularo en ĉiu paroĥo en Madagaskaro. Kiajn "donacojn sen pakumo" kapablas donaci la eŭropaj gejunuloj al siaj gepatroj? Dio benu! Jan Kochanowski, tradukis Zofia Kamieniecka Kion al Vi
ni donu, Dio malavara? Vi ne
deziras oron, ĉar ĉio - la Via, Vi, Sinjoro
tutmonda, kreis la ĉielon Mar´ staras
inter bordoj laŭ Via ordono Florojn
naskas printempo dank´ al Vi, Sinjoro, Ros´ trempas
feblajn plantojn pro Via agado, Ĉiam laŭdata
estu, eterna Sinjoro!
Jan Kochanowski antaŭvidis, ke lia verkaro rompos la barilojn de la tempo kaj spaco. Jen liaj antaŭvidaj vortoj: Pri mi estos
sciantaj Moskvo kaj Tataroj, Zofia Kamieniecka En germana populara kristana gazeto "WELTBILD", kiu estas eldonata en 300-mila eldonkvanto, aperis artikolo "Esperanto: lingvo helpas transiri limojn" de frato D-ro Ulrich Matthias, kun foto pri vizito de Episkopo Karlo Otčenášek en la tendaro. "Via tre valora agado helpas ankaŭ nin en Germanio en nia informa agado", skribas frato Ulrich. 15 A IKUE-TENDARO 1996 EN SEBRANICE La 15-a IKUE-Tendaro okazos en la jaro 1996 en Sebranice apud Litomyšl en la tempo de la 3-a ĝis la 17-a de aŭgusto. Tiu ĉi grava aranĝo povas esti agrabla renkontejo precipe de junularo formanta sin en nove restarigata IKUEJ (junulara sekcio de IKUE). La dato de la tendaro estis elektita konsiderante eviti kolizion kun dato de la 81-a UK en Prago. Jam nun ni invitas ne nur gejunulojn el diversaj landoj partopreni ĉi tiun raran kaj malmultekostan aranĝon en bela naturo kaj en agrabla ammedio. Plurajn informojn kaj aliĝilojn vi povas ricevi ĉe frato Pavel Brada, 783 75 Dub nad Moravou, Ĉeĥa Respubliko. Informu ceterajn gesamideanojn! Ĝis la revido! Lastaj rememoroj pri la 14-a en SebraNiCe 14 tagoj en la tendaro forflugis kiel akvo. Ni travivis ilin meze de la viva societo, kie ni estis kiel gefratoj. Ĉiu el tiu ĉi renkontiĝo certe ĉerpos multajn fortojn por sia plua spirita vivo. Certe ĉiu ankaŭ volonte rememorados diversajn epizodojn kuj travivaĵojn. Unu el tiuj epizodoj okazis al grupeto da tendaranoj, kiu partoprenis la aviadilprezentan tagon en Polička. Post unuhora spektado ekdoloris ilin nukoj, tial ili decidiĝis viziti la monumenton de fama komponisto Bohuslav Martinů, kiu naskiĝis en Polička. Ili rememoris liajn verkojn kaj vivon kaj ekmarŝis reen. Post mallonga marŝado surprizis ilin pluveto, kiu rapide ŝanĝiĝis je pluvego. Tute pluvmalsekigitaj ili paŝis plu. Al iliaj provoj haltigi kelkajn preterveturantajn aŭtomobilojn ili ricevis kiel respondon hupadon. Por kuraĝigo ili ekkantis Esperantajn kantojn kaj ritme ili plaŭdis per la nudaj piedoj la ŝoseon. Tiel ili atingis la tendaron, kie ilin jam atendis varma teo. Pli trankvila travivaĵo estis la prelego pri la temo "geedzeco". Pastro Zahálka tre bele kaj kun humoro pritraktis ĉi tiun temon eluzante akiritajn konojn kaj spertojn de bona animpaŝtisto. Por ke ni pli bone ĉion komprenu, li rakontis al ni diversajn parabolojn, ekz.: "Geedziĝo estas kiel porkbuĉa buljono. Se oni ĝin kovras, ĝi acidiĝas, sed se oni ĝin ekmiksas, ĝi iĝas eminenta". Ni ankaŭ ekkomprenis, ke en la amo ni devas nur donadi kaj ne pensi pri ni mem. Kiel en la fabelo: Same, kiel Johano mortigis drakon, por akiri princinon, ankaŭ ni devas mortigi nian egoismon, por ke estu loko por amo. Ĉiu partoprenanto de la tendaro forportis hejmen "siajn specifajn", certe belajn travivaĵojn. Ni esperu denove venontjare tie renkontiĝi. Renáta Mertová La 10-a de decembro estas datreveno de proklamo de HOMAJ RAJTOJ. Landa Reprezentanto de IKUE por Aŭstrio s-ro Walter Mudrak sendis al ni sian poemon originale verkitan en Esperanto, okaze de datreveno de Homaj Rajtoj proklamitaj far Unuiĝintaj Nacioj en la jaro 1949. En lia sendaĵo oni krome legas: "Ĝuste la nuna papo Johano Paŭlo la II-a atentigas ankaŭ pri ili, defendante ilin kaj agante kvazaŭ heroldo por ilin respekti kaj konsideri!"
Walter Mudrak
Walter Mudrak
"Rozario estas mia preĝo. El ĉielo mi venis por ĝin postuli de vi, ĉar ĝi estas armilo, kiun vi devas uzadi en ĉi-tempo de granda batalo. Kaj ĝi estas aŭguro de mia certa venko." Virgulino Maria, D-Blumenfeld, 7.10.1992. NI PERFEKTIGU NIAN LINGVAN NIVELON NĚKTERÉ ODLIŠNOSTI ČESKÉ A ESPERANTSKÉ GRAMATIKY 19. HOMONYMA A ESPERANTO. Homonyma jsou slova stejně znějící, ale různého významu a původu. V češtině je homonymum např. slovo JEŘÁB. Znamená: 1. strom, 2. ptáka, 3. stroj. Zamenhof se snažil homonyma z esperanta vyloučit, popřípadě tak, že slova s mezinárodně vžitými koncovkami různě měnil a to tam, kde docházelo ke střetu přípony slova mezinárodního a stejné přípony esperantské a hrozilo homonymum. (Např. raketa bylo poesperantštěno na rakedo, delfín na delfeno apod.) Tak bylo zmrzačeno mnoho slov, ale nedělo se to důsledně. Názor Zamenhofův převzali mnozí esperantisté a považují za správné hájit ho i dnes. (Viz poznámka pí Bartovské v D.B. č. 4/92: Pryč se všemi homonymy.) Podrobně se homonymy zabývá v řadě článků ve STARTU prof. Josef Kavka (č.4/94, 5-6/94, 2-3/95, 4/95) a dochází k závěru, že "mrzačení" slov z důvodů, aby nedocházelo k homonymům, je zbytečné. V národních jazycích, tedy i v češtině je homonym značné množství, proč by to mělo vadit v esperantu? V češtině se na př. nepovažuje za homonym slovesný tvar stejně znějící jako nějaké podst. jméno (např. PILA - tvar slovesa PÍTI a PILA - nástroj k řezání, nebo OMYL - tvar slovesa OMÝT a OMYL - pomýlení a j.). Některá homonyma se dají v esperantu rozlišit velkými písmeny: Kreto - ostrov Kréta, kreto - křída, Malto - ostrov Malta, malto - slad, Kubo - Kuba, kubo - krychle, Heleno - Helena, heleno - Helén (Řek). Pokus rozlišit homonyma zdvojením některých hlásek odporuje esperantskému pravopisu: finno - Fin, fino konec, gallo - Gal, galo - žluč, vatto - Wat, vato - vata. Řada homonym v esperantu přetrvává, např.: disciplino: 1. kázeň, 2. vědní obor, kanono: 1. dělo, 2. kánon (hud.), kapelo: 1. kaplička, 2. kapela, noto: známka (vysvědčení), 2. hudeb. značka, radio: 1. paprsek, 2. radio-přístroj, operacio: 1. lékařský zásah, 2. matematický úkon apod. Je tedy zřejmé, že homonyma z jazyka vyloučit nelze a není to ani na závadu srozumitelnosti. Vyskytují se v národních jazycích a mají své oprávnění i v esperantu. Inĝ. Karel Janouš Organizaj aferoj: Vortoj de la sekcia Prezidanto Drazí bratři a sestry! V úvodním oslovení tohoto čísla DIO BENU je zmínka o důležitých úkolech naší sekce v příštím roce 1996, které se úzce dotýkají nejen celé sekce, ale také každého jednotlivého člena. První důležitý úkol, který na nás čeká, je konference naší sekce, jejíž realizaci plánujeme na jaře pravděpodobně v České Třebové. Končí tříleté volební období a je potřeba uskutečnit volby nového výboru sekce na další volební období. Termín konání konference i ostatních akcí zveřejníme v příštím čísle D.B. Již nyní je však potřeba vážně zvažovat, kdo jsou vhodnými kandidáty na funkci předsedy a posty dalších členů výkonného výboru sekce a na funkci redaktora našeho časopisu DIO BENU. Všechny funkce v naší sekci jsou bezplatné a vyžadují obětavost, nadšení a mnoho dobré vůle, a také přesvědčení, že se jedná prostřednictvím esperanta především o službu Bohu a bližním. Mají-li být vidět dobré výsledky činnosti, vyžaduje to dobrou spolupráci všech členů výboru i ostatních členů sekce. Proto prosím ty kteří mají možnost a chtějí se aktivně zapojit do práce výboru sekce a mají k tomu schopnosti a jazykové znalosti, aby mne o svém úmyslu informovali. Druhým důležitým úkolem, který je především úkolem mládeže IKUE (a to nejen české, je 15. tábor IKUE, který v pořadí již šestý v Sebranicích u Litomyšle je plánován od 3. do 17. srpna. Tento termín byl zvolen s ohledem na možnost účasti také na 81. světovém kongrese v Praze. Mladí čeští a slovenští IKUE-áni se již nyní na úspěšné zvládnutí tábora chystají. Potřebují však také pomoc starších, kteří mohou pomoci především při vyučování esperanta v kurzech a v ostatních organizačních a programových potřebách. Informujte o táboře vaše známé a doporučte jim účast. Třetí velmi důležitá akce, která se dotýká všech esperantistů, a to především u nás, je 81. světový kongres v Praze, který se uskuteční od 20. do 27. července 1996. Naším úkolem je podílet se na úspěšném zvládnutí této akce celosvětového významu. Kongresu se účastní také katoličtí esperantisté z různých států a naším úkolem je postarat se o jejich duchovní potřeby a vzájemná setkání. Sondujeme možnost levnějšího ubytování v Praze a okolí, které by umožnilo našim členům účast na kongrese. V příloze vám posíláme kongresovou přihlášku, která je použitelná jen pro obyvatele České a Slovenské republiky. Využijte možnosti nejnižšího kongresového poplatku (není v něm zahrnuto ubytování a stravování, pokud se přihlásíte na celý kongresový týden a do 31.1'2.95 zašlete nejen přihlášku, ale také kongresový poplatek dle instrukcí v přihlášce. Předpokládáme, že v měsíci říjnu 1996 se uskuteční opět dvě setkání jako letos, a to v Písku a v Dubu nad Moravou. O všech akcích budete včas informováni prostřednictvím našeho časopisu. Pro vaši informaci sdělujeme, že chystáme vydat příručku, která bude obsahovat vše potřebné pro účastníky našich akcí. Tato příručka by neměla chybět žádnému členu naší sekce, neboť její obsah bude užitečný i pro ty, kteří z různých důvodů se aktivně nezapojují do činnosti sekce. Těšíme se, že jí poprvé budeme moci použít na našem květnovém setkání a konferenci. V příloze vám posíláme také složenku, prostřednictvím které můžete poukázat příspěvek na účet naší sekce. Členové IKUE a odběratelé časopisu Espero Katolika, kteří nemají možnost zajistit odsloužení 3 mší sv. na úmysl ústředí IKUE v Římě, mohou náhradou k tomuto účelu použít složenku a poukázat částku rovněž na účet naší sekce. Nezapomeňte na zadní straně složenky pod "Zpráva pro příjemce" uvést účel platby. Samozřejmě ti, kteří během roku přispěli na režijní výlohy naší sekce (především na časopis D.B., a kterým moc a moc děkujeme, mohou složenku použít kdykoliv v příštím roce. Vydání zmíněné příručky která by měla posloužit alespoň pět let, si vyžádá určitý větší obnos. Věříme, že s pomocí Boží a vaší se její realizace podaří. Někteří z našich členů se dotazují, jak po finanční stránce dopadl kongres a tábor, zda není potřeba pomoci. Spoléhali jsme se především na pomoc Ducha svatého. Můžeme s uspokojením říci, že obě akce dopadly dobře. Nepočítali jsme s ziskem finančním, ale především duchovním. Zůstatek po úhradě všech kongresových nákladů činí 2 144,29 a všech táborových nákladů 1 709,42 Kč. Tyto zůstatky byly převedeny na krytí výdajů sekce (především na tisk DIO BENU. Na každý příspěvek, ať je poukázán na účet, nebo poslán na adresu sekce složenkou či v dopise, nebo předán osobně, je vystaven řádný příjmový doklad a zanesen do účetních výkazů, které jsou kdykoliv přístupné k nahlédnutí nebo kontrole (a budou k dispozici účastníkům konference. Někteří se tážou na příspěvky sekci, jejichž výše není stanovena. Nutné výlohy hlavně na tisk a distribuci DIO BENU činí cca 60 Kč na člena. Dobrovolný příspěvek poukázalo v letošním roce zatím cca 40 % členů. Kdo čte náš časopis a nemůže na náklady přispět, tomu jej rádi poskytneme. V příloze vám také předáváme letáček informující o katolickém esperantském hnutí. Obsahuje nejnutnější stručné údaje. Můžete jej okopírovat a použít k informování v katolickém prostředí, případně můžete si další výtisky vyžádat u mne. Pro informaci ostatních je také k dispozici letáček o esperantu. Bratři a sestry a nyní s radostným srdcem všichni zazpívejme píseň na další stránce "Narodil se Kristus Pán", abychom vyjádřili radost nad tím, jak nás Bůh miluje, jak o nás mateřsky pečuje naše nebeská Matka P.Maria, jak jsme vděční za tolik požehnání a milostí, které jsme prostřednictvím katolického esperantského hnutí v letošním roce získali a které můžeme opět získat v příštím roce, před jehož prahem právě stojíme. A tak ať nám všem žehná betlémské dítě Ježíš a hvězda betlémská ať nás přivede k němu. Váš Miloslav.
JEN NASKIĜIS KRISTSINJOR´
1. Jen
naskiĝis Kristsinjor´, glor´ al Dio, / la Savant´ en nokta hor´, / ĝoj´
pro tio. / Ref: El la reĝa gento, / por savi el tento, / al ni Li
naskiĝis. Esperantigis Inĝ. Karel Janouš Dum trankvila silento etendiĝis sur ĉio, kaj nokto atingis sian mezon, via ĉiopova Vorto, ho Dio, malsupreniris de la ĉiela trono. (Saĝ 18, 14-15) La Kongresa
Libro estas 80-paĝa belaspekta kaj bonkvalita publikaĵo kun enhavo aktuala
ne nur por la 48-a IKUE-Kongreso en Olomouc, sed ankaŭ por ceteraj aranĝoj
de la IKUE-anoj. En ĝi oni trovos mestekstojn, preĝojn kaj kantojn kaj
interesan legaĵon pri niaj ekleziaj favorantoj kaj pri ĉefaj moraviaj
pilgrimlokoj. En la 1-a de oktobro post mallonga grava malsano mortis en aĝo de nur 48 jaroj nia membrino fratino Vlasta Kratěnová el Svitavy, loĝinta en Brno. Dio, donu al ŝi ĉielan feliĉon. Ni memoru pri fratino Vlasta kaj ceteraj mortintaj esperantistoj en niaj preĝoj.
|
||||