Dio Benu numero 18-2/1995

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 48-a IKUE - KONGRESO EN OLOMOUC

"La Eklezio, Popolo de Dio, renkonten al la Tria Jarmilo"

En la tagoj de la 8-a ĝis la 15-a de julio 1995 okazis en Ĉeĥa Respubliko 48-a Kongreso de IKUE. Ĝi estis aranĝita en Ĉefepiskopa Porpastra Seminario, en moravia urbo Olomouc. Tiu ĉi kongresloko estis vere ideala "azilo" por la kongreso. Ĉiuj kongresanoj komforte loĝis, komune manĝis, preĝis kaj kongresis sub la sama tegmento, kiel egalrajtaj gefratoj, kio certe kontribuis al la frateca kaj harmonia ammedio. Tiu ĉi etoso de Krista amo inter la kongresanoj regis ekde la komenco ĝis la fino de la kongreso. Por la kongresanoj ĝi restos certe longe rememorata kiel unu el la plej belaj kaj gravaj kongresoj en la novtempa historio de IKUE-movado ne nur pro belega etoso kaj profundaj spiritaj travivaĵoj, sed speciale ankaŭ pro kelkaj historiaj eventoj, inter ili la plej gravaj estas oficiala prezento de la E-meslibro, konsento de Lia Eminenco Kardinalo Miloslav Vlk akcepti rolon de Alta Protektanto de IKUE kaj elekto de nova IKUE-Prezidanto kaj estraro.

Tiu ĉi "kongresa" n-ro de DIO BENU donas al vi, karaj legantoj, supervidon pri la plej gravaj kongresaj eventoj. Ĝi ne povas ampleksi ĉiujn kongresajn materialojn, do ni certe revenos al la kongresa temaro ankaŭ sur la paĝoj de venontaj n-roj de D.B. Ne forgesu vi, karaj partoprenintoj de la kongreso, priskribi kaj sendi al redakcio de nia gazeto viajn "kongresajn" rakontojn, impresojn kaj travivaĵojn. Vi povas ankaŭ (prunte)sendi al ni belajn fotografaĵojn kaj prelegojn, ankaŭ tiujn, kiujn vi intencis prezenti, sed manko de tempo ne ebligis ilian prezentrealigon. Ĉiu kongreso estas neripetebla pro siaj specifaĵoj, do estas necese konservi ĉion per dokumentado.

Mi transdonas al ĉiuj partoprenintoj tute freŝajn postkongresajn salutojn kaj dankojn de la Episkopo de Olomouc Mons. Josef Hrdlička, kiu esprimis siajn dankojn ankaŭ nome de la Ĉefepiskopo pro okazigo de la kongreso de la katolikaj esperantistoj kun riĉa spirita enhavo. Li tre alte aprezas ĉi tiun aranĝon.

Mi realigas peton de la Rektoro de la Seminario Sac. Milán Kouba, kiu dankas al ĉiuj ekskongresanoj por ilia senproblema restado en la Seminario. Liadire, la seminaria domo povas esti en estonto denove azilo de la katolikaj esperantistoj por simila aranĝo.

Kaj nun, karaj legantoj, ni sekvu sinsekve ĉiujn kongresajn tagojn, ĉar ĉiu tago riĉigis la kongreson per neripeteblaj travivaĵoj.

Miloslav Šváček

al la indekso


 INAŬGURO DE LA 48-a IKUE-KONGRESO

Unua kongresa tago - sabato, la 8-a de julio

Solena malfermo de la kongreso okazis je la 19.30 h. en kongresejo. Pro foresto ne povis la inaŭguron ĉeesti Ĉefepiskopo de Olomouc Mons. Jan Graubner. Lia helpepiskopo, kiu devus lin anstataŭi, ankaŭ ne venis pro malsano. Tamen ĉeestis eklezia altrangulo - Episkopo Mons. Giovanni Locatelli el Italio. Gastigantan urbon reprezentis Vicurbestro Inĝ. Tomáš Kvapil. Ĉeĥan E-Asocion reprezentis ĝia Prezidanto Inĝ. Vlastimil Kočvara. Ĉeestis ankaŭ Prezidanto de Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj s-ro Josef Vaněček kaj rektoro de la Seminario Sac. Milán Kouba kaj oficialaj reprezentantoj de IKUE frunte kun la Prezidanto Sac. Duilio Magnani.

La inaŭguro estis komencita per Himno de Katolikaj Esperantistoj. Post ĝi sekvis salutparoloj de ĉeestantaj oficialaj reprezentantoj. Neĉeestanta Episkopo Jozefo sendis sian E-lingvan saluton.

al la indekso


 Salutoj de Episkopo Mons. Josef Hrdlička

Karaj geamikoj kaj gefratoj, estas granda ĝojo por mi saluti ĉi tiun vian 48-an Kongreson de I.K.U.E. nome de ĉefdiocezo de Olomouc, nome de nia Ĉefepiskopo Jan Graubner kaj ankaŭ mianome. Mi salutas ĉiujn ĉeestantajn estimatajn gastojn el diversaj landoj de Eŭropo. Spite de tio, ke mi mem ne scias Esperanton, mi rememoras pri unu somera tendaro de esperantistoj en nia lando dum tempoj de komunisma totalisma sistemo. Ĝi estis far ŝtata polico likvidita, kaj sekve de tio pro religia aktivado kelkaj ĝiaj organizantoj estis persekutitaj kaj juĝitaj. Antaŭ juĝeja tribunalo ili donis bravan ateston pri kristana kredo kaj danke al subteno de la tutmonda familio de esperantistoj la malamikoj de la kredantoj ne sukcesis likvidi la katolikan esperantan movadon. Male ĝi plu ekzistas.

Mi deziras al vi agrablajn kaj fruktodonajn tagojn de via restado en Olomouc kaj multe da Diaj benoj por via laboro. Dio benu!

Post salutoj de Episkopo Giovanni Locatelli sekvis salutparolo de la Vicurbestro.

al la indekso


 Esperantlingva salutparolo de Vicurbestro Inĝ. Tomáš Kvapil

Via Ekscelenco, Patro Episkopo, altestimata Prezidanto de IKUE, estimataj kongresanoj kaj gastoj!

Mi ĝojas povante nome de Konsilantaro de la urbo Olomouc saluti vian gravan aranĝon - Internacian Kongreson de katolikaj esperantistoj, okazantan en antikva Metropolo de regiono Haná, en Olomouc. Nuna jaro estas por nia urbo tre riĉa je gravaj eventoj de internacia signifo. Inter ili sendube la plej grava estis maja vizito de Lia Sankteco Papo Johano Paŭlo la Dua, kiu ĉi tie kanonizis du bravajn homojn. Unua estis sacerdoto kaj martiro Johano Sarkander kaj la dua patrino kaj edzino Zdislava el Lemberk. La urbon Olomouc ankaŭ vizitis pola prezidento Lech Wałęsa, la ĉefa sekretario de la Eŭropa Konsilantaro kaj pluaj gravaj reprezentantoj. Kaj hodiaŭ komencas en nia urbo la kunsidojn Kvardekoka Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. Estas speciale ĝojige, ke kunvenas ĉi tie katolikaj esperantistoj, kiuj la ideon de reciproka interkompreniĝo inter la homoj de diversaj nacioj kaj kontinentoj plifortigas per ideoj de kristanismo. Kaj tio promesas al vi travivon de agrablaj kaj neforgeseblaj momentoj en nia urbo Olomouc.

Mi konklude deziras al via olomouca kongreso multajn sukcesojn kaj agrablan restadon en nia historia urbo. Travivu ĉiujn tagojn en frateca kaj Krista amo kaj ĉeokaze denove vizitu la gasteman urbon Olomouc. Dio benu!

Sekvis salutparolo de Prezidanto de ĈEA Inĝ. Vlastimil Kočvara kaj post li alparolis la kongresanojn Prezidanto de Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj kaj Ĝenerala Sekretario de IKEH s-ro Josef Vaněček.

al la indekso


 Salutparolo de Prezidanto de AEH s-ro Josef Vaněček

Altestimataj gesamideanoj, karaj kongresanoj!

Estas por mi honoro, ke mi povas saluti vin en la nomo de Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj kaj ĝia Internacia Klubo. La honoro des pli, ju pli de niaj asocianoj estas ankaŭ membroj de via organizo. Kaj tio estas favora fenomeno, ĉar ne nur korpaj difektoj, sed ankaŭ animaj suferoj postulas sian zorgon. La samtempa civilizacio multigas korpajn difektojn ne nur per civilizaciaj faktoroj, kiaj estas ĉiuspeca trafiko aŭ industrio, sed ankaŭ per sensencaj teruraj militkonfliktoj kaŭzitaj de nacia, politika aŭ religia netoleremo. Do ni klopodu komune mildigi kaj forigi korpajn kaj animajn suferojn de homoj kulturante inter homoj amon, toleremon, fizikan kaj spiritan evoluon por bono de la tuta homaro. En tiu senco mi salutas vin kaj alvokas al pli senpera kunlaboro inter niaj organizoj, dezirante samtempe plenan-sukceson al via kongreso en ĉiuj ĝiaj traktadoj kaj rezultoj.

Post salutparolo de Rektoro de la Seminario Sac. Milán Kouba, alparolo de IKUE-Prezidanto Sac. Duilio Magnani kaj salutoj de reprezentantoj de apartaj landoj, nome de frata organizaĵo KELI salutis frato Jacques Tuinder el Nederlando.

Skribaj salutoj venis de:

- Prezidanto de Pontifika Konsilio por Laikoj, Lia Eminenco Mons. Kardinalo Pironio,
- Lia Ekscelenco Episkopo Mons. Władysław Miziołek el Varsovio,
- Universala Esperanto Asocio,
- Prezidanto de KELI Altestimata Frato Adolf Burkhardt,
- Sendependa Memstara Sindikato "Solidareco" el Gdańsk, Pollando,
- E-Sekcio de Klubo de Katolika Intelektularo en Varsovio,
- Aŭstria Katolika Ligo Esperantista kaj de kelkaj privataj personoj.

Post la inaŭgura suba finparolo de Prezidanto de la Kongresa Komitato Miloslav Šváček sekvis Sankta Meso, per kiu estis benita komenco de la kongresa semajno.

al la indekso


 ALPAROLO DE MILOSLAV ŠVÁČEK

Tre karaj gefratoj en Jesuo Kristo kaj Virgulino Maria!

Okazigo de la kongreso estas ĉiam grava evento en historio de la katolika Esperanto-movado. Ĝi estas eksterordinare grava evento speciale por la Ĉeĥa IKUE-sekcio, ĉar ekde lasta IKUE-Kongreso en Ĉeĥa lando forpasis jam longa tempo de 59 jaroj. Dum tiel longedaŭranta periodo la IKUE-movado en nia lando ne ĝuis bonajn ekzistkondiĉojn. Venis militaj jaroj, kiuj faris gravan baton al la movado. Kelkaj postmilitaj jaroj ne permesis tute restarigi iam florantan IKUE-movadon en nia lando kaj venis nova batego 40 jarojn daŭranta totalisma sistemo, kiu strebis tute sufoki, kromalie, ankaŭ la IKUE-movadon. Sekvis persekutadoj kaj juĝprocesoj pro IKUE-aktivado. Spite de tio, la IKUE-movado plu ekzistis, kvankam nur en katakombaj kondiĉoj. Post falo de komunisma sistemo la ĉeĥaj IKUE-anoj tuj forlasis katakombojn kaj fervore eklaboris por restarigi IKUE-movadon en sia lando kaj por aktive partopreni la tutmondan IKUE-movadon. Tuj ekfunkciis por 14 jaroj perforte interrompitaj IKUE-tendaroj, kiuj iom post iom konkeras korojn de IKUE-anoj ankaŭ eksterlande, ĉar ili estas ununuraj tiuspecaj IKUE-aranĝoj en la mondo. Kaj la kulmino de la aktivado de ĉeĥaj IKUE-anoj estas ĝuste tiu ĉi 48-a IKUE-kongreso.

Lasta aparta IKUE-Kongreso okazis antaŭ 7 jaroj. Ceteraj kongresoj okazis kadre de ekumenaj kongresoj. Jes, ili estis belaj, gravaj kaj tre utilaj pro antaŭenpuŝigo de ekumenaj rilatoj. Tamen ili ne sukcesis sufiĉe vivigi la IKUE-movadon tiel, kiel tion devintus fari aparta kongreso. Ĉar sufiĉe longa tempo forpasis post la lasta aparta kongreso, la ĉeĥaj IKUE-anoj sentis aktualan bezonon pri okazigo de la aparta kongreso. Kaj rezulte de tio ni ĵus kongresas ĉi tie, ĉar mi kaj certe ankaŭ vi, karaj gefratoj, esperas kaj deziras, ke la kongresaj tagoj travivitaj en Olomouc unuavice fortigu nian kredon, esperon kaj amon al Dio, nian amon al Dipatrino Virgulino Maria - Kunsavantino de la homaro, amon al la Katolika Eklezio - Perantino de la Sakramentoj kaj amon al la Petro de nunaj tempoj - al la Papo Johano Paŭlo la Dua, kiu kiel nelacigebla evangelizanto pilgrimas tra la tuta mondo por enkonduki homaron, revenantan al Dio, en la trian jarmilon. Krome mi esperas kune kun vi, ke el la kongreso ĉerpos por estonta periodo energion nia tutmonda IKUE-movado.

Miaj karaj, mi estas profunde konvinkita, ke okazigo de la kongreso estas esprimo de Dia volo. Kiel tian, ni akceptis la decidon de Ĝenerala IKUE-Kunveno de la 47-a IKUE-Kongreso pri okazigo de la nunjara kongreso en nia lando. Maje okazis en Olomouc grava evento, kiel jam menciis en sia alparolo vicurbestro de Olomouc, s-ro Inĝ. Kvapil - la vizito de la Papo Johano Paŭlo la Dua, kiu kanonizis du bravajn niajn gefratojn. Dum la kanoniza Sankta Meso danke al Dio kaj esperantistoj el naskiĝloko de sankta Johano Sarkander mi ricevis gracon kaj privilegion alporti al Sankta Patro oferdonacojn. Dum intetparolo kun Sankta Patro mi diris al Lia Sankteco, ke nome de la katolikaj esperantistoj mi alportis al li amon, fidelecon kaj sindonon. Kaj Sankta Patro respondis: "Jes, esperantistoj, akceptu mian benon". Kaj la benon de Sankta Patro mi nun transdonas al vi ĉiuj, karaj gefratoj, kaj ankaŭ al tiuj, kiuj ne povas ĉeesti inter ni. Nia movado do ricevis freŝan benon de Vikario de Kristo, kiu rilatas ankaŭ al ĉi-kongreso. Kaj mi firme kredas, ke la kongresaj tagoj plifortigos nian kredon, esperon kaj amon. Kaj tion mi elkore deziras al ĉiuj el vi, karaj kongresanoj. Dio benu niajn strebadojn, niajn kongresajn agadojn kaj aktivadojn. Nia ĉiela Panjo protektu nin per sia ŝirma mantelo, kaŝu nin en sian Senmakulan Koron. La ĉielaj Patronoj de la esperantistoj elpetu por ni ĉe Dia Trono benojn kaj gracojn. Dio benu nin!

Dua kongresa tago, dimanĉo, la 9-a de julio

Je la 10.30 h. okazis Sankta Meso en Preĝejo de Sankta Miĥaelo. Ĉefcelebranto estis Lia Ekscelenco Episkopo Mons. Giovanni Locatelli el Vigevano, Italio.

Posttagmeze la kongresanoj konatiĝis kun vidindaĵoj de la urbo Olomouc danke al esperantistoj el Olomouc kaj Přerov, kiuj volonte ĉiĉeronis.

Vespere je la 19.30 la kongresanoj ĝuis belegan E-koncerton de spiritaj kantoj, prezentitan de opera solkantisto, nia IKUE-frato Miroslav Smyčka. La koncerto okazis en Preĝejo de Sankta Miĥaelo.

Tria kongresa tago, lundo, la 10-a de julio

Tiu ĉi tago estis tre bela kaj grava. Antaŭtagmeze okazis du prelegoj. Prelegis Vicprezidanto de IKUE Sac. Lajos Kóbor el Hungario pri "La Eklezio laŭ la Dua Vatikana Koncilio" kaj fratino Anjo Němcová el Slovakio pri "Tri Martiroj el Košice ". Iliajn prelegojn kaj prelegojn de ceteraj prelegintoj vi trovos en venontaj numeroj de DIO BENU.

Posttagmeze je la 13.30 h. 15 reprezentantoj el diversaj landoj estis akceptitaj de Vicurbestro s-ro Miroslav Petřík en Urbodomo de Olomouc. Post interkona ceremonio kaj salutparolo de la Vicurbestro la ĉeestanta delegacio estis honorita per prezentado de historiaj vidindaĵoj de la Urbodomo, do ankaŭ de tiuj lokoj, kiujn oni prezentas nur al eksterordinare gravaj gastoj. Sinteno de la urbaj altranguloj estis vere pozitiva ankaŭ pro la fakto, ke la urbo Olomouc transprenis Altan Protektadon super la Kongreso.

al la indekso


48-a Kongreso de IKUE en Olomouc 1995

 VIZITO DE LIA EMINENCO KARDINALO MILOSLAV VLK

Kulmino de la tago estis vizito de Lia Eminenco Mons. Miloslav Kardinalo Vlk. Li estis ĉefcelebranto de Sankta Meso en la Preĝejo de Virgulino Maria la Neĝa. Lia esperantlingva homilio kun profundaj pensigaj ideoj meritas atenton ne nur de la kongresanoj, sed ni rekomendas ĝin al tutmonda esperantistaro. Jen la teksto:

Karaj gefratoj, karaj gesamideanoj!

Demandis min foje en la lernejo dum leciono malgranda knabineto: "Pri kio pleje sopiras Dio?". En tiu demando estis sincera kaj profunda scivolo. Hodiaŭ mi volus tiun demandon ripeti prefere kiel provokon: "Pri kio pleje Dio sopiras?". La plej granda sopiro de Dio - se ni tion povas tiel antropomorfe diri - estas transdoni sin, transdonadi sin. La Patro deeterne transdonas ĉion al la Filo. Kaj la Filo ĉion senĉese redonadas al la Patro - en la Sankta Spirito. La Filo estas nomata Logos, Vorto de la Patro, per kiu Li esprimadas sin. Tiun sian Vorton Dio al ni eldiris en la mondon.

La homo estas kreita laŭ bildo, laŭ modelo de Dio, tio signifas, ke ankaŭ la homo havas profunde en sian koron enkodigitan sopiron esprimadi sin, eldiri sin, komuniki sin, esti de la aliuloj komprenita kaj akceptita, kaj tiamaniere eniradi en la komunumon kun ili. Esprimadi sin, eldiradi sin do estas la profunda homa vivsopiro. Ĝi estas rebrilo de la Dia sopiro. Ĝi estas depratempa plano de Dio pri la homo, al kiu Dio enigis en la koron tiun ĉi sopiron. Tiun Dian planon: altiri la homon en la plej profundan komunumon kun si mem kaj tiamaniere krei Dian atmosferon de paradizo ankaŭ inter la homoj - tiun planon la homo tuj komence neniigis. En Babilono ĉi tiu detruo de la komunumo penetris en la interhomajn rilatojn. Dio, kiu "pensas pri ideoj de la paco", renovigis ĉi tiun de origino planitan kunecon kaj interkomunikadon inter Dio kaj la homoj per disverŝado de la amo dum pentekosta miraklo en Jerusalemo, kie tiam amasiĝis anoj de ĉirkaŭ 15 nacioj kaj ĉiuj ekvidis estontan reciprokan interkompreniĝon en Dio pere de Sankta Spirito kaj lia amo.

La kreo de Esperanto estas esprimo de plenumado de la homa sopiro interkompreniĝi kaj forigadi barierojn de la komunikado, kaj tiun sopiron oni povas el certa vidpunkto kompari kun la nuntempa profunda sopiro de la homaro pri unuiĝo en sferoj de scienco kaj tekniko, en la sferoj politika kaj ekonomia. Esperanto estis kreita en la tempo, kiam ĉi tie la nuntempaj grandaj konkretaj sopiroj kaj celadoj ankoraŭ ne ekzistis.

Spite de ekzistanta kaj ofte nevenkebla diverseco de situacioj kaj diferencoj inter la homoj kaj la popoloj, en la profundeco certe resonas ĉi tie la eĥo de la hodiaŭa sentemo pri la homaj rajtoj ankaŭ en tiu sfero.

Ne nur ĉiu kredanta homo, sed ankaŭ ĉiu homo de bona volo ne povas ne vidi "signojn de la tempoj" (Mat 16, 3) de la hodiaŭa tempo kaj kiel parto de la homaro ne povas ne senti profundan sopiron forigi la dividitecon, malamon kaj kulturon de la morto kaj eĉ sopiron atingi interproksimiĝon, interkompreniĝon kaj unuecon en la amo kaj sopiron konstrui la civilizacion de la amo kaj vivo. Tio ĉi estas la plej ĉefa tasko de ĉiu hodiaŭa kristano. Kaj en tiu kunteksto oni devas kompreni la strebadojn de esperantistoj kaj precipe de la katolikaj esperantistoj ne nur kiel interesan ludon, kiel hobion, sed precipe kiel parton de la tutmondaj sopiroj kaj klopodoj forigi la barierojn, atingi la unuecon. Sed antaŭ ĉio oni devas tion kompreni kiel efektivigadon de la depratempa Dia plano eldirita per la Vorto de Dio, Jesuo Kristo - "por ke ĉiuj estu unu". Tiel profunde - mi petas - komprenu vian mision! En tiu spirito mi al vi por ĉiu via strebado dankas kaj kune kun vi por la sukceso de via laboro mi nun preĝos. Amen.

al la indekso


 KONGRESANO, KIU KONKERIS KOROJN DE ĈIUJ KONGRESANOJ

Post Sankta Meso amasiĝis la kongresanoj en kongresejo kune kun Kardinalo Miloslav. Post bonvenigaj vortoj de frato Miloŝ kaj post transdono de kongresaj "materialoj" al altestimata kaj kara kongresano kun kongresnumero 1 Patro Kardinalo Miloslav, okazis tre kora dialogo inter Lia Kardinala Moŝto kaj ceteraj kongresanoj. Dum ĝi la Kardinalo k.a. diris:

Tio, kio estas por evangelizado de Eŭropo grava, tio estas esprimita per unu bela esperanta vorto "samideano". Kaj estas necese, ke la katolikoj estu samideanoj de la Evangelio. Tio, kion mi spertis en kvindekaj jaroj ekzemple inter E-junularo en České Budějovice, kie la atmosferon kreis ne nur lingvo, kiu kunigadis nin, sed certa etoso de la sama ideo. Kaj tio estas grava ankaŭ por evangelizado en Eŭropo. Ĉiam mi sentis inter la esperantistoj avantaĝon ne nur de unu lingvo, sed mi spertis, ke tiu lingvo donas ion pli ol interkomprenon, ke ĝi alportas komunecon, unuecon, komunikadon. Kaj tiu afero sur nivelo de Evangelio, sur nivelo de Eklezio havas unu tre gravan sencon, ĉar ĝi ne estas nur komuneco, sed ĉeesto de Kristo meze de homoj. Kristo venis por alporti ĉeeston de Dio inter homojn, ĉar tia estis plano de Dio. Tio estas paradizo. Kaj tio, kion vi ĝuas inter vi, estas ĝuste rebrilo de tio. Eŭropo antaŭ ĉio bezonas kreon de komuneco, ĉeeston de Kristo inter ni. Kaj tio miaopinie eble mankas ankaŭ al ni, kristanoj. Kaj tio estas ankaŭ spirito de Dua Vatikana Koncilio. Ni, kristanoj, estas ofte orientitaj al ĉeesto de Kristo nur en Eŭk ristio kaj ni forgesas kredi pri ĉeesto de Kristo tie, kie estas du aŭ tri en lia nomo. Tio ĉi ne estas mia opinio, tio estas esprimo de la Dua Vatikana Koncilio. Kaj ankoraŭ plue tie diras la Koncilio, ke Kristo estas Ĉeestanta en sia Parolo, en Evangelio. Tion oni devas lerni kaj vidi vian aktivadon el tiuj profundaj perspektivoj de Evangelio.

Agadoj de tiuj, kiuj kredas je Kristo, sed ankaŭ de tiuj, kiuj ne kredas je Li, devus koncentriĝi al kreo de unueco, ĉar vivo en unueco estas formo, el kiu povas eĉ nekredantaj homoj eksenti ekziston de Dio.

La dialogo disvolviĝis pri nuntempa situacio de la Eklezio en Ĉeĥio, pri aferoj de pastroj kunlaborantaj kun totalisma reĝimo, pri ĉeĥaj pastroj eksterlande, pri problemoj de latina lingvo kaj Esperanto en porpastraj seminarioj, pri nuntempaj ekumenaj rilatoj en Ĉeĥio kaj pri pluaj aliaj aferoj kaj temoj.

Patro Kradinalo rekomendis, ke ni propagu Esperanton en amaskomunikiloj per ĉi tiu kongreso, kaj li konsilis, ke ni "alpaku" al tio ankaŭ informon, ke li ĉeestis la kongreson.

Kaj lastan demandon antaŭ komuna vespermanĝo metis al la Kardinalo frato Miloŝ:

"Via Eminenco, ni tre ĝojegas, ke vi bonvolis transpreni patronecon super la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Kaj nome de ĉiuj IKUE-anoj mi humile metas al vi demandon, ĉu vi bonvolas transpreni patronecon ankaŭ super IKUE?"

La respondo de Lia Eminenco estis: "Jes. "

Post tiu ĉi ĝojiga respondo eksplodis granda ĝojo akompanata per forta aplaŭdo.

Post la ĝojiga respondo dankis al karega Patro Kardinalo nome de ĉiuj IKUE-anoj la IKUE-Prezidanto Sac. Duilio Magnani. Per dankoj li esprimis nian neimageblan ĝojon pro la gravaj eventoj de tiu tago, kiu enskribiĝis en historion de IKUE-movado per oraj literoj. Dankegon, nia karega Protektanto, Patro Kardinalo! Per amo kaj fideleco al la Eklezio ni repagos vian afablecon kaj per preĝoj ni subtenados viajn benantajn manojn.

Kvara kongresa tago, mardo, la 11-a de julio

Antaŭtagmeze okazis tre interesaj prelegoj de fratoj Inĝ. Jan Kalný kaj Jiří Laube.

Posttagmeze la kongresanoj vizitis proksiman pilgrimlokon Svatý Kopeček - Sanktan Monteton. En Baziliko de Vizito de Virgulino Maria okazis Sankta Meso kuncelebrata de 12 sacerdotoj - kongresanoj. Super la altaro estas graca bildo de V. Maria, kiun kronumis okaze de sia vizito la 21-an de majo 1995 Lia Sankteco Papo Johano Paŭlo la Dua.

Se mi sekvas Vin, Maria, mi ne erarvagas,
se mi memoras pri Vi, mi ne eraras,
se Vi min apogas, mi ne falas,
se Vi min ŝirmas, nenio timigas min,
se Vi min gvidas, mi ne laciĝas,
se Vi por mi elpetos gracon ĉe Jesuo - certe mi atingos la celon.

al la indekso


Kvina kongresa tago, merkredo, la 12-a de julio

 TAGO DE ĜENERALA KUNVENO DE I.K.U.E.

La tuta tago estis dediĉita por Ĝenerala Kunveno de IKUE. Dum ĝi estis pritraktitaj multaj organizaj aferoj. La Ĝeneralan Kunvenon prezidis frato Carlo Sarandrea. Raporton pri la IKUE-situacio prezentis la Prezidanto Sac. Duilio Magnani. Sekvis raporto de la kasisto kaj raportoj de la Landaj Reprezentantoj. Montriĝis, kiel estas necese pli ofte okazigi apartan IKUE-kongreson. Mankis tempo por pritrakti ĉiujn gravajn organizajn aferojn, do oni devis eluzi ankaŭ ripoztempon por daŭrigo de la Ĝ.K. Interrompo de la Ĝ.K. okazis nur pro Sankta Meso en Preĝejo de Sankta Maŭricio. Planita tiutage estis ĉeesto de Patro Episkopo Karlo Otčenášek. Bedaŭrinde, la grava malsano malebligis lian ĉeeston. Tamen li ĉeestis inter ni per sia homilio.

al la indekso


 Homilio de Lia Ekscelenco Patro Episkopo Karlo Otčenášek

Karaj fratoj kaj fratinoj en Jesuo Kristo!

Mi petas vin borvole senkulpigi min, ke mi pro malsano ne povas persone partopreni la kongreson, kvankam mi sopiras tion. Sed mi estas spirite kun vi kaj petas la Sanktan Triunuon pri abundo da gracoj por via laboro. Ankaŭ Sankta Virgulino Maria, Patrino de la kristana unueco, bonvolu pripeti, ke la rezultoj de la kongreso kontribuu al realigo de la peto de nia Savanto: "ke ĉiuj estu unu".

Akceptu almenaŭ tiamaniere koregan saluton kaj benon el nia Katedralo de Sankta Spirito en Hradec Králové, de tiu Spirito, kiun la nuntempa mondo tiom bezonas. Temen, la mirinda progreso de la scienco povus solvi gravajn problemojn de la homaro, se ĝi estus gvidata de la Spirito kaj ne per materiaj interesoj.

La nobla ideo de internacia lingvo povus esti ilo de ĉi tiu Spirito por kreo de harmonio, spite de tio, ke la membroj de tiu ĉi granda homa familio diferencas laŭ haŭt-koloro, kulturo kaj gepatra lingvo.

En la ekonomio oni diras, ke ĉiu objekto devas aparteni al iu posedanto por povi esti bone prizorgata. Same ankaŭ ĉiu homo devas aparteni al certa familio kaj nacio por povi evolui al prospero propra kaj de la tuta komunumo. De la stato de familioj dependas la stato de la popoloj kaj de la tuta mondo. Tial ni klopodu, laŭ modelo de la Sankta Familio de Nazaret, ke niaj familioj vivu en kristana amo kaj ke ili transdonadu tiun amon ankaŭ al la civitana vivo. Kiel modelo povas servi ankaŭ Jozefo de Egiptio, pri kiu ni legis en la biblia legaĵo de la hodiaŭa Sankta Meso. Li, kvankam perfidita flanke de siaj plej proksimaj, kaj eĉ post kiam li atingis en eksterlando altan postenon, li ne forgesis pri sia patrujo kaj pri sia familio, kaj en tempo de mizero li helpis al ili kaj al multaj aliaj prete kaj efike.

La intereso pri patrolando kaj nacio revigliĝis en nia lando per ekesto de la nuna novepoka ĉeĥa ŝtato en la jaro 1993. En tiu kunteksto oni ofte mencias la gloroplenan periodon de Karlo IV-a, kaj pritaksas ĝin kiel modelon por nia laboro por la estonto. Sed tre malofte oni diras, ke ĉi tiu epoko posedis ion, kio mankas al nia erao. La prospero kaj gloro de la Karla epoko baziĝis sur du pilastroj - sur la vere travivata kristanismo kaj sur la internacia lingvo - latino. Per kristanismo tiam vivis ne nur la imperiestro kaj reĝo, sed la tuta popolo kaj tuta Eŭropo. Pri tio atestas la karaktero de ĉio, kio restis el tiu ĉi erao por ni.

Mirindaj estas ankaŭ la rezultoj de la klereco de tiu tempo, sen bazaj teknikaj helpiloj nun uzataj. Tion ebligis la dua pilastro, la internacia lingvo - latino.

La posta evoluo montris, ke forlaso de tiuj du pilastroj de la kristanismo kaj de la internacia lingvo gvidis al malakordaĵoj, militoj difektis la tutan komunumon.

Por nia epoko, kiam ankaŭ simplaj homoj ĉiam pli ofte renkontiĝas internacie, la reveno al la latino por ĉiutagaj kaj fakaj informoj ne estas ebla. Multaj el ni demandas: Ĉu tiun ĉi funkcion certagrade povus anstataŭi ĝuste Esperanto?

Ni petas do la Parakleton, la Spiriton de la Saĝeco kaj Vero, de la Forto, Beleco kaj Amo, ke Li nin iniciatu, mobilizu kaj gvidu, ke ni en ĉiuj popoloj kreu konscion de kunaparteneco al unu familio de infanoj de Dio.

Kaj ni estu en ĉi tiu sankta agado de la savo kaj unueco de la homaro humilaj, entuziasmaj, lernemaj kaj konkordaj laboristoj kaj laboristinoj. La Virgulino Maria, Patrino de la tuta familio de Eklezio, petu por ni. Amen.

Kun granda beno al ĈIUJ kongresanoj kaj al ĉiuj Esperantistoj - kaj kun la peto pri plua fideleco al Kristo kaj sindoneco al lia Eklezio + Karel Otčenášek, Episkopo de Hradec Králové.

Fortigitaj per Sankta Meso kaj per benoj de Patro Episkopo Karlo, daŭrigis siajn gravajn traktadojn de Ĝenerala Kunveno la ĉeestantaj IKUE-anoj. Estis necese baloti por elekti Prezidanton kaj Estraron de IKUE. Estis elektita 8 persona Estraro por 4-jara balotperiodo. Propono, ke la eksprezidanto de IKUE Sac. Duilio Magnani estu proklamita Honora IKUE-Prezidanto, estis unuanime kun forta aplaŭdo akceptita. Dum lia multjara periodo en prezidanta funkcio estis realigitaj gravaj paŝoj antaŭen: IKUE estis agnoskita kiel eklezia laika organizaĵo, Esperanto estis agnoskita kiel liturgia lingvo, esperantlingvaj salutoj de Papo iĝis realo, estis eldonita E-Meslibro, ktp. Pastro Duilio meritas nian honoron.

al la indekso


 Nova Estraro de LK.U E.

Honora Prezidanto: Sac. Duilio Magnani, Italio
Prezidanto: D-ro Antonio de Salvo, Italio
Unua Vicprezidanto: Miloslav Šváček, Ĉeĥio
Dua Vicprezidanto: Sac. Lajos Kóbor, Hungario
Sekretario, Kasisto kaj Redaktoro de E.K.: Carlo Sarandrea, Italio

Estraranoj:
Inĝ. Jan Kalný, Ĉeĥio
D-ro Serio Boschin, Italio
Sac. Ulrich Hatto von Hatzfeld, Germanio
Sac. Duilio Magnani, Italio
D-rino Magda Šaturová, Slovakio

Prezidantino de Plenumkomitato: Barbara Pietrzak, Pollando
Komisiitino por kontaktoj kun Alta Protektanto Kardinalo Vlk: Jitka Skalická, Ĉeĥio
Komisiitino por junularo: Anna Němcová, Slovakio

Pli detalaj informoj kaj decidoj de la Ĝenerala Kunveno aperos en organo de IKUE - ESPERO KATOLIKA. Ni deziru al la novaj Estraro kaj Plenumkomitato, ke ili sukcesu alkonduki Internacian Katolikan Unuiĝon Esperantistan al la sojlo de la tria jarmilo kiel fortan kaj florantan organizaĵon. Tiucele ĉiuj IKUE-anoj preĝu al la Sankta Spirito kaj esperu, ke la IKUE certe atingos bonajn rezultojn de sia aktivado.

Sesa kongresa tago, ĵaŭdo, la 13-a de julio

Perbusa pilgrimo al Sankta Hostýn, Velehrad kaj Dub

Ĵaŭdo, la sesa kongresa tago, estis dediĉita por perbusa pilgrimo al Sankta Hostýn, Velehrad kaj Dub. Antaŭtagmeze okazis unue vizito de Sankta Hostýn. En surmonta Baziliko de Hostýn ĉe V. Maria - La Venka Protektantino de Moravio, la kongresanoj preĝis Rozarian Preĝon. Ĉefpreĝantoj estis gefratoj Barbara Pietrzak el Pollando kaj Petrus Simon Smits el Nederlando. Post la Rozaria Preĝo sub gvido de Sac. Jozefo Zielonka oni preĝe sekvis krucvojon de Jesuo laŭ surmonta Kalvario. La vetero estis belega, ĝi do pligrandigis ĉarmon de tiu ĉi pilgrimloko tiel kara al Moravanoj.

Kaj el Sankta Hostýn oni daŭrigis vojaĝon al alia grava celo - Velehrad - lulilo de la slava kristanismo. En belega Baziliko de Velehrad okazis Sankta Meso, kies ĉefcelebranto estis Pastro Serhij Prudko el Ukrainio. Dum la Sankta Meso oni preĝis por unueco de la kristanoj.

Revenante el Velehrad al Olomouc, la kongresanoj vizitis pilgriman Preĝejon de Virgulino Maria en Dub nad Moravou, kie paroĥestras nia frato IKUE-ano kaj kongresano Sac. Cyril Vrbík. Kun amo (kiel ĉiam) li akceptis la kongresanojn en "sia" preĝejo, kiu precipe liamerite estas belega kaj konservita por multaj venontaj generacioj. Post preĝo antaŭ la graca bildo de V. Maria la pastro Cirilo konigis la kongresanojn kun ĉiuj vidindaĵoj troviĝantaj en la preĝejo. En Dub loĝas kelkaj niaj junaj fratoj, kiuj apartenas al esperdona IKUE-junularo.

Dum la kongresa semajno la kongresanoj ekkonis kvar la plej gravajn pilgrimlokojn de Moravio. Kaj ni esperu, ke ili estas kontentaj vidinte lokojn, de kie tiel abunde dum jarcentoj perigis gracojn de Jesuo Virgulino Maria, ĉiela Alta Protektantino de la esperantistoj.

Sepa kongresa tago, vendredo, la 14-a de julio

al la indekso


 PATRO ĈEFEPISKOPO JAN GRAUBNER MESCELEBRIS EN ESPERANTO

Antaŭtagmeze okazis pluaj prelegoj. Prelegis fratoj D-ro Serio Boschin, fratoj Luciano Mantaud kaj Armando Zecchin, Pastro Jozefo Zielonka kaj frato Jacques Tuinder. Bedaŭrinde mankis tempo por enprogramigi ĉiujn prelegojn. Oni verve diskutis pri kelkaj partoj de la prelegoj. Ekzistas diferencaj konceptoj kaj estas bone, se oni povas ilin pridiskuti, por trovi la plej ĝustan koncepton en la lumo de Evangelio kaj eklezia instruo.

Posttagmeze je la 15-a horo okazis danka Sankta Meso en Katedralo de Sankta Venceslao en Olomouc. La Sanktan Meson en Esperanto celebris Ekscelenco Ĉefepiskopo de Olomouc Mons. Jan Graubner. Kuncelebris Episkopo Josef Hrdlička kaj 14 sacerdotoj - kongresanoj. Komence salutis Patrojn Ĉefepiskopon kaj Episkopon frato Miloslav Šváček per jenaj vortoj:

"Via Ekscelenco Ĉefepiskopo Johano, Via Ekscelenco Episkopo Jozefo! Estas granda ĝojo por kongresanoj el 15 landoj de Eŭropo renkonti Vin ĉi tie en la Katedralo de Sankta Venceslao en Olomouc. Kune kun Vi ni ĉiuj volas preĝi al nia ĉiela Patro por la paco kaj justeco en la mondo, por la paco en niaj animoj, por elpeti pacon por batalantaj landoj kaj por tiuj, kiuj vivas en malpaco, ĉar sopiro kaj idealo ankaŭ de esperantistoj estas, ke la paco ekregu ĉie en la mondo. Kaj ni, katolikaj esperantistoj kun ĝojo venis al Olomouc, ĉar ni scias, ke Olomouc estas depratempa lulilo de kristanismo en Moravio. Ni ĉi tie dum la kongresa semajno ĉerpis multajn gracojn, ni ĝuis multajn belegajn, spirite profundajn travivaĵojn. Kaj ni revenonte hejmen volas per praktika aktivado evangelizi en la mondo kaj tiamaniere helpi al nia amata Papo Johano Paŭlo la Dua, al la Eklezio, al Vi - fidelaj Paŝtistoj de la Eklezio. Kune kun Vi ni intence de ni ĉiuj preĝos.

al la indekso


 Homilio de Ekscelenco Ĉefepiskopo Johano Graubner

Karaj gefratoj en Jesuo Kristo!

Mi volas komenci per anekdoto. Oni diras pri unu Skoto, ke lin trafis malfacilaĵoj en laborokupo kaj lia familio malsatis. Li vizitis pilgrimlokon, kie li pie preĝis kaj petis pri miraklo: "Dio, donu, ke mi gajnu en loterio, por ke mi vivtenadu infanojn." Forpasis tuta monato, la malsato pligrandiĝis kaj gajno nenia. Skoto perdis sian piecon kaj kiam li denove vizitis pilgrimlokon, anstataŭ petoj li al Dio riproĉis: "Nur unufoje en la vivo mi petis Vin, Dio, pri miraklo kaj Vi ne helpis al mi". Kaj tiutempe li aŭdis elĉiele voĉon, kiu diris: "Mi volis elaŭdi vin, sed mi petas , almenaŭ unufoje aĉetu la lotbileton". Mi diras tion, ĉar ni ĉi-momente dum la Sankta Meso preĝas por granda donaco de paco por ni kaj por la mondo. Vera paco estas antaŭ ĉio donaco de Dio. Ne estas eble, ke la homo per sia volo, per sia potenco kreu en la mondo pacon. Jam la efektivigon de tio provis tuta vico da homoj, sed ĉiam ili finiĝis kiel diktatoroj. Kaj ilia paco estis ligita kun multaj oferoj kaj doloroj. La homo ne povas veran pacon doni, li devas humile pri ĝi peti, sed samtempe li devas kunlabori kun Dia donaco. Kaj se ni hodiaŭ petas pri la paco en la mondo, ni devas samtempe senti respondecon pri la vera paco en niaj koroj, ĉar nur kun tiu ĉi Dia paco en la koro ni povas krei pacon inter la homoj, inter kiuj ni vivas. Tiel, kiel vi spertis, ke la koron plenigas la paco, se Dio pardonis kaj loĝas kun sia graco en ni, tiel la paco inter ni devas komenci per vera pardono. Tiel, kiel Dio aŭskultas nin, tiel simile estas grave, ke ni aŭskultu la aliajn.

Ĉiu el ni certe havas sperton kun malbona komunikado kun aliuloj, eĉ se ĉiuj parolas per la sama lingvo. Ekzemple, se unu parolas kaj alia anstataŭ aŭskulti lin jam cerbumas, kiel respondi. Aŭskulti estas komenco de interkompreno. Interkompreno, malfermiteco kaj kontaktoj estas vojo al disvastigo de la paco.

Mi ĝojas, ke mi parolas al tiuj, kiuj volas labori por la vera paco. Kaj por pli bona interkompreniĝo inter la homoj vi volonte eĉ ellernis novan lingvon. Ho sukcesu, ke ĉi tiu via ideo disvastigu sin en la mondon ankoraŭ pli, ke ni kapablu kompreni ankaŭ parolon de la aliuloj, ke ni estu kapablaj akcepti homon, kiu estas apud ni. Kompreni la aliulon ofte postulas la saman aŭ eĉ pli grandan penon ol ellerni novan lingvon. Tial mi volas dum ĉi tiu Sankta Meso peti por vera paco en la mondo, mi volas peti por la Dia donaco de paco kaj samtempe por la komplezo de ĉiuj homoj de bona volo, antaŭ ĉio de tiuj, kiuj estas kristanoj, ke ili havu kuraĝon oferi ĉiun penon por la efektiva konstruo de interkompreno kaj paco. Amen.

La Sankta Meso en la katedrala preĝejo de Olomouc estis granda, spirite profunda travivaĵo kaj ankaŭ historia evento en la IKUE-movado. Je fino de la Sankta Meso nome de la ĉeestantaj kongresanoj dankis al la Ĉefepiskopo Johano kaj la Episkopo Jozefo denove frato Miloslav Šváček. Li en dankparolo akcentis, ke la katolikaj esperantistoj volas resti frdelaj eklezianoj subtenantaj per preĝoj kaj praktikaj faroj benantajn brakojn de la episkopoj. Ni devas rekoni kuraĝon de la Ĉefepiskopo Johano, kiu ne estante esperantisto, tamen bonvolis mescelebri en Esperanto. Lia rilato al Esperanto esta pozitiva, same ĉe Episkopo Jozefo.

La Ĉefepiskopo kaj la Episkopo ricevis Kongreslibron kaj esperantlingvan Biblion, por ke ili ne forgesu katolikajn eperantistojn kaj plu konservu favoron por la klopodoj de IKUE-anoj.

La ĝojon plifortigis frato Vladislavas el Litovio, kiu ornamis la Ĉefepiskopon per bela nacia litova zono.

Post la religia solenaĵo, la kongresanoj restis ankoraŭ en Katedralo, kie gefratoj de familio Černý (neesperantistoj) prezentis parkere kaj en perfekta Esperanto belegan duonhoran scenon pri "Bona Sinjorino Zdislava" - Sanktulino, kiun en Olomouc kune kun Johano Sarkander la 21-an de majo 1995 kanonizis Papo Johano Paŭlo la Dua.

La kongresanoj povis ne nur vere inde danki al Dio kaj Dipatrino por belegaj kongresaj tagoj en Olomouc, sed ankaŭ travivi agrable ĝojajn momentojn.
 

Oka kongresa tago, sabato, la 15-a de julio

Sabato - la tago de adiaŭo. Matene okazis Sankta Meso en seminaria Kapelo de Sanktaj Cirilo kaj Metodio intence de mortintaj IKUE-anoj. Estis necese ankoraŭ akcepti benojn kaj gracojn de eŭkaristia Jesuo kaj peti ŝirmon de Dipatrino V. Maria por revena vojaĝo hejmen.

Post la Sankta Meso la kongresanoj kolektiĝis en la kongresejo por konkluda kongresa kunveno. Lastajn vortojn antaŭ la solena fermo de la kongreso diris Prezidanto de la Kongresa Organiza Komitato frato Miloslav Šváček.

Tre karaj!

Alproksimiĝis tempo de nia adiaŭo kaj reveno hejmen. Bonvolu do permesi al mi diri kelkajn konkludajn vortojn.

Ni travivis unu semajnon en frateca kaj Krista amo, en brakumo de Dio, nia ĉiela Patro kaj en ambrakumo de nia Panjo Virgulino Maria. Se la kongresa restado plaĉis al vi, se vi pozitive taksas la tagojn komune travivitajn dum la kongreso, se vi ĉerpis iom da spirita fortigo por viaj animoj, ne estas tio mia merito. Mi estas nur neinda servanto farinta nur tion, kion mi estis devinta fari. Laŭdo kaj dankesprimo apartenas al niaj ĉielaj Patro kaj Panjo, al niaj Gardanĝeloj kaj ceteraj ĉielaj helpantoj.

Karaj, dum ĉiutagaj renkontoj kun eŭkaristia Jesuo mi diradis al Li: "Jesuo, nia Dio, Sinjoro kaj Frato, en viajn manojn, en vian Plejsanktan kaj Plejmizerikordan Koron, en la manojn de via kaj nia Panjo, en ŝian Senmakulan Koron mi transdonas ĉiujn kongresajn aferojn. Ili fariĝu viaj aferoj. Kaj jen, mi humile min disponigas por plenumi vian sanktan volon. La kongreso celu ununuran celon - vian gloron kaj honoron, Dio, kaj prosperon de la animoj. Ĝi plifortigu kredon, esperon kaj amon de la kongresanoj." Kaj tiu ĉi mia ĉiutaga prego estis elaŭdita. "Jesuo, mi transdonas al Vi ĉiujn laŭdajn vortojn de la kongresanoj, ĉar nur Vi, via kaj nia Panjo ilin meritas. Kaj de gefratoj, gekongresanoj kaj de Vi, Sinjoro, mi petas pardonon por ĉiu malperfektaĵo, kiu eventuale malagrabligis ilian restadon ĉi tie. Benu ĉiujn, kiuj kiel ajn kontribuis al sukcesa aranĝo de la kongreso."

Karaj gefratoj, mi promesis al nia ĉiela Panjo, se la kongreso sukcesos, persone pilgrimi al Fatimo por danki al Ŝi. Do nun mi devas zorgi pri plenumo de la promeso. Kaj mi sentas fortan sopiron ne prokrasti longe realigon de la promeso.

Karegaj, krom diritaj dankesprimoj, mi korege dankas al ĉiuj, kiuj per helpo zorgis pri la sukceso de la kongreso. Specialan dankegon mi esprimas al fratinoj kasistinoj Jitka kaj Drahomíra, al fratinoj servintaj en akceptejo Zdenka, Marie kaj Zdeňka, al fratoj Ladislav, Johano, Paŭlo, Anjo, Roberto kaj al ĉiuj ceteraj helpemuloj. Treege mi dankas al nia honora prezidanto Duilio, ĉar zorgoj pri la kongreso maltrankviligadis lian koron dum multaj monatoj. Dankegon, karega frato Duilio, por la statuo de la Fatima Madono, per kiu vi deziris ĝojigi ĉeĥajn IKUE-anojn. Ĝi memorigos al ni vian favoron rilate al ni.

Mian specialan dankbrakumon, kaj ne nur la mian, sed de ĉiuj kongresanoj meritas karega frato Pastro Jozefo Verdulo, kiel lerta liturgia zorganto kaj spirita gvidanto. Dankegon! Dankegon al vi, ĉiuj gefratoj, kies helpemaj manoj kontribuis al la sukceso de la 48-a IKUE-Kongreso. Dankegon al vi ĉiuj, kiuj per solidaralpago ebligis ĉeeston de tiuj, kiuj ne povis pagi por sia restado.

Karaj miaj, mi tre ĝojas, ke ni ĉiuj ĉi tie vivis kiel gefratoj, ĝuante tute egalajn kondiĉojn. Ĉiuj ni same bone loĝis, ĉiuj ni la samajn manĝojn manĝis. Kaj tiel estas bone, ĉar ĉiuj ni estas infanoj de unu ĉiela Patro, kiu ĉiujn siajn infanojn amas sendiference, sopirante pri ilia savo.

Karaj, malgraŭ tio, ke ĉiu el ni venos en sian hejmon - en alian lokon de Eŭropo, ni restu konstante ligitaj per amo, fideleco kaj devoteco kun Triunua Dio, kun Dipatrino Virgulino Maria - Nia Espero, kun la katolika Eklezio, kun Petro de nunaj tempoj - la Vikario de Kristo, nia amata Papo Johano Paŭlo la Dua, kun ĉiuj fidelaj episkopoj kaj sacerdotoj kaj tuta fidelularo. Se ni firme staros sur la fundamentoj de nia Patrino Eklezio, ne devas nin timigi estonteco. Ni povos sentime kaj kun ĝojo atendi novan proksimiĝantan periodon - eraon de la Sankta Spirito, antaŭ kies sojlo ni jam staras.

Revenu, karaj, hejmen feliĉe kaj el rememoroj pri niaj kongresaj tagoj kaj per preĝoj ĉerpu forton por realigo de la IKUE-aktivadoj. Kaj se Dio permesos, ni certe renkontiĝos iuokaze, sed precipe ni sopiru, ke ni ĉiuj renkontiĝu en ĉiela Patrujo, kie ni ne plu devos adiaŭi nin, sed vivi en senfina feliĉo. Dio benu vin, Dio benu al ni ĉiuj. Al Li estu gloro kaj honoro eterne. Amen.

La Kongreso estis solene fermita per Himno de Katolikaj Fsperantistoj.

Karaj legantoj, tiu ĉi raportaĵo pri la 48-a IKUE-Kongreso en Olomouc ne estas kompreneble kompleta. Nenion ni diris pri la marda kaj vendreda vesperaj programoj kun programeroj de la kongresanoj kaj pri kelkaj aliaj kongresaj interesaĵoj. Ni kompletigos ĉi tiun raportaĵon revenante al la kongreso sur la paĝoj de venontaj n-roj de DIO BENU. Se vi deziras kompletigi la kongresan raportaĵon, ne forgesu do sendi al redakcio de D.B. viajn kontribuaĵojn pri viaj travivaĵoj, impresoj, ktp. Kaj se vi fotis, do vi povas almeti interesan fotaĵon, kiu ne aperis en ĉi tiu n-ro de D.B. Koregan antaŭdankon por via kunlaboro. La kontribuaĵojn sendu al adreso de: IKUE - Katolika sekcio de ĈEA, Miloslav Šváček, Tršická ul. 6, 751 27 Penčice, Ĉeĥa Respubliko.

al la indekso


 Internacia Ekumena Diservo en Betlehema kapelo en Prago

Internacian ekumenan diservon en la Betlehema kapelo en Prago, la 6-an de julio 1995, memore al la 580-a datreveno de brulmortigo de la ĉeĥa religia reformanto Jan Hus dum la Konstanca Koncilio (1415), alparolis ekumenisme paceme Miloslav Kardinalo Vlk, Ĉefepiskopo de Prago. Tio signifas historian turnon.

Mi salutis en Esperanto la Kardinalon dum lia foriro, kion li dankis manpreme. S-ano Kardinalo konfirmis al mi, ke dum la 48-a kongreso de IKUE en Olomouc (8-15 de julio), kies Alta Protektanto li estas, li celebros Meson en Esperanto kaj donis sian subskribon salute al esperantistoj.

Jaroslav Mařík, 6 jul. 95

al la indekso


 DANKON

Bogusław Sobol, la 16-an de julio 1995, Milanówek, Pollando

Koran dankon, Frato Miloŝ,
pro bela Kongreso,
kiu dank´ al Vi okazis
kun granda sukceso.

Admirinda gastameco,
senlaca laboro.
Tre profunda la pieco
kortuŝis la korojn.

Ĉiuj estis tre kontentaj.
Niaj kant´ kaj preĝoj
flugis al la Vatikano,
al la Sankta Seĝo.

Ni dankemaj estas al Vi,
ke dum mondĥaoso
ni travivis la momentojn
de l´ frata etoso.

Rekompencu al Vi Dio
kaj al ĉeĥaj fratoj
pro zorgemo, pro klopodoj
dum multaj monatoj.

Dio benu! Multajn gracojn
por agad´ sur tero.
Helpu al Vi Gracoplena
Patrin´ de l´ Espero.

(Koran dankon ankaŭ al Vi, kara frato Bogusław. Viajn dankesprimojn mi transdonas al tiuj, kiuj ilin meritas: al Dio Triunua kaj al Ĉiela Patrino V. Maria.)

al la indekso


 AL SANKTA JOHANO SARKANDER (kanto)

Kantu pie ni en ĥor´ / al Johan´ Sarkandro sankta, / li pro sia mort´ en glor´ / estos ĉe ni en honor´ / por etern´ vivanta.

al la indekso


 Fideleco al kredo postulas ekkonon

En dezerto eraririnta viro proksimiĝas elĉerpita kaj kun lastaj restoj da fortoj al oazo. Ankoraŭ kelkaj metroj restas al li al fatrasloko ĉe la lasta homloĝejo, kien la loĝantoj dum jaroj forĵetadis la forfalaĵojn. La dezerta kraŝinto avide mordas ŝiman, sekan manĝaĵrestaĵon kaj lekas malnovajn, disĵetitajn ostojn, glutegas la pluvakvon en fundo de malnova kaj malpura fatrasujo. Post la tagoj sen manĝo kaj sen fluaĵoj ŝajnas al li la trovitaj fofjetaĵoj kvazaŭ bongusta ĉiela donaco. Kaj tamen sufiĉas nur ne malproksime malfermi la pordon de unua homloĝejo kaj trovi bonkvalitan, valoran kaj por homoj naturan nutraĵon.

Ĉi evento rimarkinde similas al nuntempa homo, kiu post jaroj de spirita dezerto kaj subnutro venis al ebloj de spirita "refreŝiĝo". Precize pro la menciita malsato kaj spirita sekeco li prenas tre ofte "valorojn", kiujn oni dum la jarmiloj da kristanismo en Eŭropo elĵetis en forgeson: magion, okultismon, spiritismon, parapsikologion aŭ astrologion.

Dum la lastaj jaroj, precipe post la jaro 1989, oni povas rimarki ne nur invadon de diversaj sektoj, sed antaŭ ĉio de la plej buntaj filozofio-religiaj teorioj en nian landon.

Kun malpli aŭ pli da sukceso ili enradikiĝas precipe ĉe tiuj, kiuj ankoraŭ antaŭ kelkaj jaroj fanfaronis per sia "nenia" aŭ "scienca" mondkoncepto. Ne necesas miri. Ĉe unu flanko evidentiĝis, ke la scienco ne estas ĉiopova, kaj ĉe alia klariĝis, ke la homa animo sopiras misteron. Al tio ankoraŭ facila solvo de problemoj personaj kaj internaciaj, sanstataj eĉ ankoraŭ atendataj apartenas en la manekipon de apostoloj de la novaj kultoj.

Se la sektoj sukcesas "ĉasakiri" animon el tradicie kristana eklezio, ili taksas tion kiel sukceson duoblan. Logike la transirinto el eklezio en sekton verdire neniam estis en la eklezio viva branĉo, sed nur velkanta stumpo kaj nun li en la nova socio atendas nesupozitan travivaĵon kaj ekverdiĝon sur la greftita trunko.

Ĝis kiu grado portas la kulpon pri la renegatiĝo la unuopulo mem kaj ĝis kiu grado la eklezia formalismo kun rutino, mi ne kuraĝas taksi. Mi supozas, ke la kulpo estas ambaŭflanka. La sektoj intence ŝirmas sin kontraŭ formalismo kaj rutino, sed multaj ekleziaj socioj ilin male flegas. Indiferenta katoliko scias nenion pri la valoroj de religio, en kiu oni lin baptis laŭ tradicio, praktikanta laiko ne havas taŭgajn argumentojn kaj kapablon por evangelizi. La supre priskribitaj faktoj do estas parte nutra grundo por la agado de sektoj.

Max. Kašparů, diakono. El Katolický týdeník n-ro 17 tradukis Marie Bartovská.

al la indekso


 NI KONDOLENCAS pro forpaso de nia longjara fidela IKUE-membro frato Bohuslav Halata el Metylovice. Dio donu al li feliĉan eternan ripozon!

al la indekso


 NI OFERTAS

KONGRESA LIBRO - 80-paĝa belaspekta kaj bonkvalita publikaĵo kun enhavo aktuala ne nur por la 48-a IKUE-Kongreso en Olomouc, sed ankaŭ por ceteraj aranĝoj de la IKUE-anoj. En ĝi oni trovos mestekstojn, preĝojn kaj kantojn kaj interesan legaĵon pri niaj ekleziaj favorantoj kaj pri ĉefaj moraviaj pilgrimlokoj.

Prezo inkl. sendkostoj: ĈR 52 CZK, SR 60 CZK aŭ 70 SKK, ceteraj landoj 5 DM.

KAROLO LA IV a - la propra biografio - 88-paĝa libro eldonita okaze de 48-a IKUE-Kongreso. Prezo inkl. send.: ĈR 62 CZK, SR 70 CZK aŭ 85 SKK, cet: 5,5 DM.

SANKTAJ JOIIANO SARKANDER KAJ ZDISLAVA - 4-paĝa belaspekta memoraĵo pri ilia kanonizado konvena kiel almetaĵo al leteroj por eksterlandaj korespondamikoj. Senpage ricevebla en dezirata kvanto. Eluzu ĉi tiun raran eblecon.

La ofertaĵojn mendu ĉe: Mitoslav Šváček, Tršická 6, 751 27 Penčice, Ĉeĥio.

al la indekso