Modelo de fideleco kaj braveco por ni. La 21-an de majo la Papo kanonizos beatulon Johanon en Olomouc. Sanktulo Johano Sarkander naskitis en Skoczów (Pollando) jare 1576. Post morto de patro la patrino transloĝigis al Příbor (Moravio). Tie Johano vizitadis lernejon. Li studis ĉe jezuitoj en Olomouc kaj Praha. Post doktoriĝo pri filozofio li decidis sacerdotiĝi. Tiun celon li atingis jare 1609. Kiel sacerdoto li aktivadis en Uničov, Charváty, Zdounky, Boskovice kaj Holešov. Li laboris kaj preĝis. Kun la paroĥanoj li paroladis pri Dio kaj kun Dio li paroladis pri la paroĥanoj. Ĉio preparas sin por ŝtormo - por komenco de tridekjara milito. Jare 1618 okazis ribelo de nobelaro. Protestantoj okupas preĝejojn kaj paroĥdomojn de katolikoj. La vivo de pastro Johano ne estas sekura. Li pilgrimis al Ĉenstoĥovo opiniante, ke dum lia forrestado la ŝtormo forrapidos. Sed post la reveno li povas aktivadi nur sekrete. Februare Moravion trapasis kozakoj por helpi al imperiestro. Dumvoje ili ĉion bruligas kaj detruas. Johano iris renkonten al ili kun procesio tenante la monstrancon kun Eŭĥaristio. Kozakoj haltiĝas kaj ne atakas la urbon Holešov. Sed tiukaze Johano estas kaptita kaj kulpigita pro kunligo kun kozakoj. En Olomouc li estis enkarcerigita kaj terurege torturita. Trifoje li estis brulvundita kaj demandesplorita, kion li scias pri kozakoj, ĉu almenaŭ sinjoro Lobkovic ion diris al li pri ili dum pekkonfeso. Li diris: "Eĉ se mi ion el la pekkonfeso memorus, mi ne malkaŝus tion". Li mortis en la karcero la 17-an de marto 1620. La protestantoj malpermesis lian solenan entombigon. La sciigo pri lia braveco baldaŭ disvastiĝis ĝis Hispanio. Li estis beatproklamita jare 1860. La preĝo: Ni admiras, Sinjoro, bravecon de la sanktulo Johano. Kion signifis por li havi la kuraĝon? Kiam li alvokis siajn paroĥanojn al kuraĝo, li metis akcenton je konscienco purigita per sankta konfeso, je fortigo per sankta komunio, je preĝo por savo de propra kaj ankaŭ fremda vivo, kaj tion en firma espero je la savo aŭ bona morto. Kiel klare konfesis Johano Sarkander instruon de sankta Paŭlo el lia letero al Romanoj: "Se Dio estas kun ni, kiu estas kontraŭ ni?" (Rom 8, 31). "Kiu apartigos nin de la amo de Kristo? Ĉu aflikto aŭ turmento aŭ persekutado aŭ malsato aŭ nudeco aŭ danĝero, aŭ mortigo?" (Rom 8, 35). "Sed en ĉio tio ni supervenkas per tiu, kiu nin ekamis" (Rom 8, 37). Ni konfesas kun psalmisto: "La Eternulo estas mia roko, mia nekonkerebla kastelo... Firma fortikaĵo, roka ŝildo... Dio, kiu min ĉirkaŭzonas per kuraĝo, sur siaj sanktecaj altaĵoj permesas al mi stari" (komp. Psa 18, 62). Sinjoro, ni sopiras vivi vian komencitan regnon kaj iam eniri ĝin. Donu al ni, Sinjoro, kapablan kuraĝon venki en batalo kun la mondo. Sankta Spirito, ni konfesas, ke Vi, Spirito de la Sinjoro estas forto ankaŭ por ni, por nia resurekto. Fortigu en ni internan homon kaj konduku nin ĝis eniro en plenecon de Dio mem (Efe 3,19). Ni sopiras, Sinjoro, kreski en kuraĝo kontraŭ peko, mondo, korpo kaj diablo. Eble ni havas iun sperton, ĉar nin de vi ne forlogis subpremo, ĉikanado, eĉ ne evidenta persekutado. Sed ni travivas timon antaŭ malsato kaj mizero kaj danĝeroj de moderna socio kun ĝiaj multvariaj teruroj. Ne permesu, bona Sinjoro, ke nin forlasu kuraĝo spiti ankaŭ al ĉi tiu danĝero. Tion ni povas kun pura konscienco en kunligo kun eŭĥaristia Kristo. Enigu en nian koron pro peto de sanktulo Johano la konvinkon de sankta Paŭlo: "Neniu kreitaĵo povos apartigi nin de la amo de Dio, kiu estas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro". Letero al Lia Sankteco Papo Johano Paŭlo la Dua Al Lia
Sankteco Penčice, la 22-an de majo 1994 Via Sankteco, nia amata Sankta Patro! Ĉeĥaj katolikaj esperantistoj per tiu ĉi letero esprimas al Via Sankteco amon, fidelecon kaj dankemon por esperantlingvaj benoj dum Urbi et Orbi en paska dimanĉo la 3-an de aprilo 1994. Post 15 jaroj de Via pontifika servo en la Petra ofico ni volas certigi Vin pri senkondiĉa fideleco kaj amo de la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj al Vi. La Ĉeĥa sekcio de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) kaj la tuta IKUE estis konsekritaj al Senmakula Koro de Virgulino Maria. Per tiu ĉi konsekro ni volas lasi nin gvidi pere de nia ĉiela Patrino Virgulino Maria al Jesuo Kristo. Per ĝi ni volas aukaŭ demonstri nian fidelecon kaj amon ne nur al nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj la Patrino V. Maria, sed ankaŭ amon kaj fidelecon al la Patrino nia Sankta Katolika Eklezio kaj al Vi - Petro de la nuna tempo, por ke Vi la nunan mondon kaj la Eklezion alkonduku al transformo laŭ Dia Koro, por ke Senmakula Koro de Maria triumfu. Ni dankas al Vi por Via oferemo, per kiu Vi kuraĝe anoncas veron kaj alparolas konsciencon de la mondo. Ni dankegas al Vi por Via preteco oferi Vin por la Eklezio. Ni volas kune kun Vi esti kaj resti infanoj de unusola sankta, katolika kaj apostola Eklezio. Kune kun Vi ni atendas renovigitan Eklezion por venonta erao de la paco. En ĉi tiu unueco ni preĝas por ĉiuj Viaj personaj intencoj kaj por Via paŝtista servo kaj por nia aktivado ni petas Vian benon. Sankta Miĥaelo, potenca protektanto de katolika eklezio kaj speciala protektanto de vikario de Kristo sur la mondo, vi estas post la Plej Sankta Triunuo kaj la Plej Sankta Virgulino Maria nia espero en tiu ĉi tempo, kiu iĝis tiel malfacila por nia Sankta Patro. Ordonu al viaj anĝeloj, ke ili lin prilumu, fortigu kaj ŝirmu en ĉi malfacila lukto, en kiu li devas batali kontraŭ infera malamiko. Kaŭzu, ke nia Sankta Patro povu kun plifaciligo konstati, ke ekregis justeco, ke la paco disvastiĝas inter la kredantoj kaj ankaŭ inter la nacioj, ke evangelio estas anoncata en ĉiuj regionoj de la mondo, ke ĉie oni faras grandajn verkojn por honoro kaj laŭdo de Dio. Sankta Miĥaelo, ŝirmu la Papon kaj konvertu malamikojn de la sankta eklezio. Sankta Mifiaelo, Ĉefangelo, Vi, kiu ŝirmis tronon de Dio kontraŭ atakoj de Lucifero, protektu kaj gardu sur la mondo la roman Papon, kapon de la katolika eklezio. Arnold Guillet (laŭ SVĚTLO 9/95) Responde al la letero sendita al Lia Sankteco Papo Johano Paŭlo la Dua venis letero el Vatikana Ŝtata Sekretariejo, en kiu nome de la Papo estas esprimita danko kaj donita Apostola beno, rilatanta vin, ĉiujn membrojn de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Ni ne ĉesu per preĝoj subteni nian amatan Santan Patron kaj ni ĝoju je baldaŭa revido kun li maje en Prago kaj Olomouc. Almetita estis bela kolora fotografaĵo pri la Sankta Patro, kies kopiaĵon ni ĉi apude prezentas al vi (domage, ke ne eblas ĝin publikigi en same belega kvalito).
Dal Vaticano, 2.12.1994 Státní sekretariát si Vám dovoluje dat na vědomí, že Svatý otec obdržel dar, který mu byl nedávno laskavě věnován. Jménem Jeho Svatosti Vám vyjadřuji upřímné poděkování za dar i za projev úcty. Zároveň Vám s radostí oznamuji udělení Apoštolského požehnání, které se vztahuje i na osoby Vám nejdražší. Mons. L. Sandri, Asesor LA ĈIELAJ PATRONOJ DE ESPERANTISTOJ
La patro TITO BRANDSMA, O. Carm: Lia morto En Daĥaŭ estis en la jaro 1942 plej malbone. La koncentreja reĝimo estis fera. La malliberigitoj laboris pli grandan parton de la tago sur kampoj. Malmulte da tempo ili havis por ripozi kaj senĉese ili estis sub kontrolo de SS. Batoj abundis, manĝaĵo male. Senfortajn invalidojn oni prenadis ĉiutage en grupoj po tridek aŭ pli en gaskamerojn. En Daĥaŭ regis minaca timo pro morto. Patro Tito estis sesdekunujara kaj jam kaduka. La vivo en Daĥaŭ certe estis por li apenaŭ tolerebla. Sed lia spirito restis senĉese la sama. Ĉiam li estis afabla, sentima kaj neniam li plendis. Kiam ajn li povis, li helpis al siaj najbaroj. Per kelkaj vortoj de spirita kuragigo aŭ eĉ per parto de sia eta porcio da manĝaĵo. Sed lia afableco kaj mildeco, per kiu li superis la malliberigitojn, estis nur plua motivo por la gardistoj, ke ili lin senĉese turmentu. Ili trovadis momentojn por ridindigi kaj puni lin en ĉio, kion li faris. Por ĉiu eta kulpeto ili lin senkore batadis. Ekzemple en iu mateno, mallonge antaŭ foriro de la malliberigitoj al ilia ĉiutaga laboro sur kampo, revenis patro Tito rapide en la barakon por la forgesitaj okulvitroj. La gardisto tion rimarkis. Per furioza bato je kapo li faligis patron Titon al tero. La maljuna pastro, preskaŭ senkonsciigita, levis sin, sango fluis el lia nazo kaj lipoj. Li diris nenion, nur ĵetis kompatan pardonan rigardon sur la gardiston kaj vicigis sin inter la atendantajn forirontojn. La senkulpa Kristo ankaŭ suferis tian traktadon. En Daĥaŭ estis en tiu tempo malpermesitaj ĉiuj religiaj agoj. La malliberigitoj timis eĉ fari krucosignon. Sed patro Tito havis la avantaĝon, ke li povis jen kaj jen sekrete ricevi sanktan komunion. Unu germana pastro alportis de tempo al tempo kelkajn konsekritajn hostiojn en la bienon, kie la malliberigitoj laboris. Malfrue vespere en la barako n-ro 28 dividadis nederlandaj pastroj la Dian Nutraĵon. Frato Rafael estis ofte peranto de ĉi "sanktaj transakcioj" kaj en siaj kortuŝaj rememoroj li rakontas, kiel patro Tito iam kaŝis peceton de sankta hostio en malnovan okulvitrujon. Dum unu tia okazo trafis lin iu gardisto kaj li ricevis kelkajn malmolajn batojn. Kun kontuzoj kaj sangmakulita li venis al sia kuŝbreto. Frato Rafael klopodis lin konsoli, sed patro Tito klarigis: "Frato, mi sciis, kiu estas kun mi!" Poste li montris al la frato valoregan ujon, kiun li havis atente kaŝitan sub la maldekstra akselo. Dum mallumaj kaj malserenaj noktoj en Daĥaŭ maldormis patro Tito ofte garde ĉe la plejsankta Eŭĥaristio. Li trovis forton en sia Dio. Liaj propraj fortoj estis elĉerpitaj. La sano de patro Tito rapidege kadukiĝis. La subnutrado havis siajn pereigajn influojn. Liaj muskoloj estis akvozaj kaj sur la kruroj aperis grandaj ulceroj. Sendormaj noktoj, kaj la malsano kaj sufero, kruela malliberigo - ĉio ĉi dispremis lian fragilan personecon. La lasta letero de patro Tito el la 12-a de julio 1942 estis konciza mesaĝo de konsolo kaj fina espero: "Mi fartas tre bone, mi devas alkutimiĝi al novaj cirkonstancoj. Kun Dia helpo mi sukcesas, kun lia helpo mi povas daŭrigi." Li tamen ne devis daŭrigi longe. Foje frumatene en fino de julio atakis patron Titon akuta doloro. Li eliris eksteren en freŝan aeron kun frato Rafael kaj patro Rothkrans de Vals. Estis malvarme kaj ektorentis pluvego. Liaj amikoj klopodis ŝirmi lin ĉe la doma muro. Subite aperis unu el la gardistoj. La tri senpovaj malliberigitoj estis senkompate batitaj. Pli poste en la sama mateno oni devis patron Titon transporti en la koncentrejan malsanulejon. Dum kelkaj tagoj li kuŝis kvazaŭ en agonio. Tamen spite al turmentaj doloroj en kapo kaj korpo lia braveco kaj amo al Kristo persistis ĝis la fino. Unu atestanto proklamas: "Se estis iam en Daĥaŭ martiro, do estis li patro Tito." En la nomtago de sankta Anna (26-an de julio 1942) je la dua horo matene akceptis Dio la oferon de sia fidela servanto. Estis dimanĉo kaj la batalanta eklezio preĝis dum la Sankta Meso: "Eripe me.." "De miaj malamikoj liberigu min, Dio.." kaj kiel Kristo sur kruco povis diri ankaŭ patro Tito Brandsma: "Patro, pardonu al ili, ĉar ili ne scias, kion ili faras." Li estis "hejme". Bonan batalon li batalis, kredon li gardis. La nazioj ne agnoskis apartenon de patro Tito al ia ajn kongregacio, tial ili sendis la informon pri lia morto al liaj parencoj en Frisio. Dankon al fratino Marie Bartovská, kiu konigis nin kun biografio de unu el la ĉielaj patronoj de la esperantistoj. Jakubinyi Győrgy, archiepiscopus, RO 2500 ALBA IULIA, ROMANIO Alba Iulia, la 17-an de Januaro '95 Tre estimata,
kara Miloslav Šváček! Samtempe mi volus gratuli vin por la redakcio de tiu ĉi revuo kaj bondeziri al vi kaj al ĉiuj legantoj Dian benon por la nova jaro 1995 kaj por ĉiam. Frate salutas
vin en la SINJORO En mezo de Litovio, inter pinarbaroj estas negranda urbeto nomata Ŝiluva. Famas ĝi pli ol dum du jarcentoj. Ĝi estas vizitata de litovoj kaj niaj gastoj. Precipe estas abundaj pilgrimoj komence de septembro, kiam komenciĝas festo, dediĉita al Virgulino Maria, rilatanta ŝian naskiĝtagon (la 8-an de septembro). Tiam al la urbeto venas kelkaj miloj da pilgrimantoj. Nun... Sed antaŭ kelkaj jaroj, kiam Litovio ankoraŭ estis en sino de Sovetunio, nek unu buso tien povis tiutage veturi, nek unu privata aŭto. Ĉiuj vojoj estis blokataj far milico, kiu ĉiujn aŭtojn revenigis. En la jaro 1993 okazis la plej grava evento: Ŝiluvon vizitis la Sankta Patro. Li vizitis nur kvar lokojn en Litovio: ĉefurbon Vilnius, Kaŭnas, la Krucan Monton kaj Ŝiluvon. Kiu kaŭzo estas, ke Ŝiluva estas tiom fama, tiom vizitata de multaj? Jen iomete da historio. La unua preĝejo estis konstruita en la jaro 1457, sed post nelonga tempo ĝi forbrulis. Posedanto de Ŝiluva-bieno en la jaro 1500 konstruigis la alian. La preĝejo estis dediĉita al Naskiĝo de Virgulino Maria. Sed en la jaro 1532 la bienposedanto akceptis konfesion de kalvinanoj. Ĉar li estis sinjoro de tiu urbeto kaj ĉirkaŭaĵoj, de li dependis vivo de ĉiuj loĝantoj, tial multaj homoj, flatante lin, same akceptis la kalvinan konfesion. Komenciĝis kvereloj kaj batalo inter katolikoj kaj kalvinanoj. Kaj jen okazis alia malfeliĉo - la duan fojon forbrulis la preĝejo. Tio estis granda ĝojo por kalvinanoj kaj malfeliĉo por katolikoj. Post morto de tiama posedanto Zaviša, la urbeton kun ĉiuj konstruaĵoj kaj ĉirkaŭa tero aĉetis riĉa bienistino, kiu estis arda kalvinanino. Laŭ ŝia ordono baldaŭ estis detruita eĉ kapelo, tial la katolikoj restis tute sen iu ajn ejo por preĝi. Tutan havaĵon, apartenintan al katolika preĝejo, la nova posedantino fordonis al kalvina eklezio. Tion vidante, la lasta paroĥestro de katolika eklezio en Ŝiluva ĉion restintan metis en grandan metalan keston kaj kaŝis ĝin en tero. Inter tiuj aĵoj estis ankaŭ dokumentoj de eklezio kaj bildo de Dipatrino. Tiel en Ŝiluva ekregis kalvinanoj, tute forpelantaj la katolikojn. Proksimume en la jaro 1608 paŝtistetoj paŝtis brutaron en apudaj paŝtkampoj. Tio estis en la sama loko, kie staris la forbrulinta preĝejo. Tie kuŝis granda ŝtono, apud kiu infanoj ŝatis ludi. Foje sur tiu ŝtono aperis bela juna virino, bele vestita, kiu sur manoj tenis etan bebon, kaj Ŝi triste ploris. Infanoj ektimis kaj nek unu el ili ekkuraĝis alproksimigi kaj demandi, pro kio Ŝi ploras. Tiam unu el tiuj infanoj kuris al pastoro de kalvinanoj kaj rakontis al li, kion ili vidis. La pastoro mokis la infanojn kaj ordonis kuri, daŭrigi paŝtadon. Vespere la infanoj ĉiuj rakontis al siaj hejmanoj kaj tiuj tute alimaniere akceptis ilian rakonton. En posta tago multaj homoj venis al tiu loko, sed pastoro insultis ilin pro stulteco. Tamen nun okazis miraklo tiumomente la mirakla virino aperis denove. Ŝi ploris des pli triste ol en la pasinta tago. Tiam la kalvina pastoro demandis Ŝin: "Kial vi ploras?" La virino respondis jene: "Iam en ĉi tiu loko oni adoris mian filon, sed nun ĉi tie oni semas grenon." Sammomente la virino de la ŝtono malaperis. Famo pri la okazintaĵo disvastiĝis inter ĉirkaŭaj vilaĝoj. En unu vilaĝo loĝis centjara maljunulo, kiu estis blinda. Li parolis, ke en tiu loko estis kaŝita tiu kesto kun eklezia havaĵo. Unu kanoniko la maljunulon gvidis al tiu loko, sed proksimiĝante al la ŝtono, la maljunulo reekvidis. Tiam li petis plu ne gvidi lin kaj li mem gvidis ĉiujn al la ŝtono kaj montris la lokon, kie estis enfosita la kesto. Tiel estis retrovita la kesto kun dokumentoj kaj aliaj aĵoj. Komenciĝis juĝproceso inter kalvinanoj kaj katolikoj kaj post 10-jara proceso gajnis katolikoj. Juĝo ordonis al la kalvinanoj pagi grandan sumon por la farita malutilo por katolikoj. Dank´ al tiu mono estis komencita konstruo de la nova katolika preĝejo. En la jaro 1924 estis finita la konstruo de grandega kapelo sur tiu loko, kie estis la ŝtono. Nun ĝi estas interne de la baziliko. Ĝi estas alta 44 metrojn. De tiu tempo la homoj kredas je miraklo kaj ĉiuseptembre venas al Ŝiluva por honori la Virgulinon Maria, ĉar preĝo al Ŝi al multaj helpis. Vladislavas Viršila, prezidanto de Litova IKUE-Sekcio PILGRIMO DE FIDEMECO SUR LA TERO Ĉiujare post kristnaskaj festotagoj komencas granda "Pilgrimo de fidemeco sur la tero", okazanta ĉiam en alia urbo de Eŭropo. Tiun ĉi belan renkonton de junaj homoj organizas jam dum multaj jaroj anoj de monaĥa komunumo de Taizé en Francio. La historio de la monaĥejo en Taizé komenciĝas en la tempo de la dua mondmilito en ermita solejo. Tie donadis junulo Roger tegmenton super la kapoj al homoj, kiuj tion bezonis, ĉefe al hebreoj. Post la milito alvenadis al li novaj fratoj. Hodiaŭ estas Taizé konata en la tuta mondo kiel loko de fidemeco. Mi partoprenis jam du tiajn renkontojn: 1993-94 en Munĥeno kaj 1994-95 en Parizo. Programo kaj etoso de ĉi ambaŭ renkontoj estis ege similaj. Ĉiam ĉeestis tie preskaŭ cent mil homoj. Mi volas nun priskribi la programon de la renkonto, kiel mi vidis ĝin per miaj okuloj de partopreninto. Post alveno la pilgrimantoj kolektiĝis en akceptaj lokoj, plejofte en lernejoj. Tie ili estis dispartigitaj en pli malgrandajn grupojn kaj dissendataj en unuopajn urbajn kaj paroĥajn lokojn en la ĉirkaŭaĵo. Tie ĉiuj partoprenantoj ricevis adresojn de siaj loĝlokoj. Oni loĝis plejofte en paroĥoj ĉe unuopaj paroĥanoj. Dum kvin tagoj partoprenis la pilgrimantoj programon, kiu konsistis el matena Sankta Meso, antaŭtagmeza meditado en grupoj, tagmanĝo, granda posttagmeza preĝo, vespermanĝo kaj vespera preĝo. Posttagmezaj kaj vesperaj preĝoj estis komunaj por ĉiuj partoprenantoj. Ili efektiviĝis en grandaj ekspoziciejoj tiucele preparitaj kaj ornamitaj. En tiuj spacegoj havis ĉiuj nacioj proprajn lokojn, en kiuj aŭdeblis ilia lingvo. Krom tio unu posttagmezo estis dediĉita al naciaj renkontoj kun Sanktaj Mesoj en urbaj preĝejoj. La 31-an de decembro vespere ĉiuj ĝojis. En la paroĥejoj estis preparitaj solenaĵoj. La 1-an de januaro komenciĝis tuta renkonto per Sanktaj Mesoj kaj poste oni tagmanĝis en lernejoj kaj ĉe gastigantoj. Ambaŭ tiuj renkontoj alportis al mi belegajn travivaĵojn, kiuj postlasis ĉe mi multajn impresojn, novajn spertojn kaj novajn geamikojn. Koncerne al la interkompreniĝo de junaj homoj mi volas mencii mian opinion. Komuna lingvo de junaj homoj diversnaciaj estis kompreneble la angla lingvo. Sed ne ĉiuj regas ĝin (ankaŭ ne mi), tial ne ĉiuj povis plene komuniki inter si por esprimi siajn sentojn, travivaĵojn ktp. Kiam mi demandis ĉe unu el la organizantoj, ĉu ekzistas tie iu esperantlingva grupo, lia respondo estis legebla en liaj okuloj kiel demando: Kio ĝi estas? Ĉu iu esperantista grupo tie ekzistis, mi ne eksciis tion, ĉar pri tio aperis neniu imformo. Mi konas nur unu esperantistinon, kiu partoprenis ĉi renkonton: mian amikinon fratinon Manjon Koblížková. Sed en Parizo mi ne sukcesis renkonti ŝin. Estus granda avantaĝo, se Esperanto servus kiel interkomprenilo dum ĉi tiuj grandaj renkontoj. Pavel Brada Venu antaŭ
la Madonon, Venu antaŭ
la Madonon Inter
gotikaj vitraloj, Nun
aŭskultas preĝojn – revojn Leszek Łęgowski 1994. Tradukis Urŝula Tupajka. El letero de slovaka fratulino Blandina misianta en Afriko Karaj, mi volas skribi al vi pri vizitode Sankta Patro en afrika urbo Kinshasa, kie estas malsanulejo por lepruloj kaj nur malofte venas tien vizitantoj. La homojn timigas infekto, tial neniu la leprulojn kuraĝas eĉ tuŝi. Inter la lepruloj estas ankaŭ 9 jara knabo. Li havas lepron sur la kapo, sur la vizaĝo kaj ankaŭ sur la brakoj. Ĉar li havas tre kripligitan vizaĝon, ĉiuj evitas lin eĉ rigardi. Li devenas el kristana familio. Ĉe la bapto li ricevis nomon Karolo Lwang – la nomon de la unua afrika martiro, kiu oferis vivon por la kredo. Ni fratulinoj nomas lin Karoĉjo, sed la patrino kaj la parencoj lin vokas Lwang, ĉar tio pli multe plaĉas al ili. De tempo al tempo vizitas lin patrino kun malgranda fratineto, sed neniam ŝi permesas al li tuŝi ŝin. Ŝi montras ŝin al li nur de malproksime. Eĉ patrino lin neniam ĉirkaŭbrakas, mankaresas, ŝi nur super li tre ploras. Post la vizito eĉ Karoĉjo estas tre malgaja, li volas kun neniu paroli kaj ankaŭ li koleras je ni, se ni vokas lin Karoĉjo. Plej malbone estis, kiam li eĉ dum certa tempo ne volis preĝi. Li koleris je Sinjoro Dio, ke Li ne volas sanigi lin. Ne mirigu vin tio, ĝi estas terura afero. Konstante doloras lin la kapo, li nenien povas iri, kun neniu li povas ludi, ĉar la ceteraj malsanuloj estas pli aĝaj ol li. Neniu mankaresas lin, al neniu li povas alpremiĝi kiel sana infano. Jen subite venis sciigo, ke Sankta Patro vizitos Afrikon, kaj ke li en nia urbo Kinshasa sur la granda placo celebros Sanktan Meson, por ke ĉiu lin povu vidi kaj aŭdi. En la urbo ĉiuj preparis sin por bonvenigo de Sankta Patro. Karoĉjo estis tiutage malgaja kaj li konstante ploris. Li ankaŭ deziris vidi la Sanktan Patron. Post momento ni ricevis informon, ke la Sankta Patro vizitos ankaŭ nian malsanulejon. Tuj ni diskuris tion diri al malsanuloj. Ekestis tomba silento. Eĉ Karoĉjo ĉesis plori. Poste ĉiuj demandis: "Ĉu vere, fratulino, estas ebla, ĉu vere li venos ankaŭ al ni? Kaj ĉu li ne timas, ke lin infektos la lepro?" Tuj ni komencis ĉion ordigi, glatigi la litojn, purigi la plankon kaj ni alportis florojn. Ni ankoraŭ ne finis, kiam malfermiĝis larĝe la pordo kaj en ĝi aperis la Sankta Patro, tute blankevestita, kun rideto sur vizaĝo. Li aspektis kiel Dia anĝelo. Li salutis: "Laŭdatu Jesuo Kristo! Mi salutas vin, karaj infanoj!" Ni ĉiuj respondis: "Eterne, amen!" Ni volis pro ĝojo bonvenigi lin per aplaŭdo, sed ŝvelaj, dolorantaj manoj, plenaj de bandaĝoj tion ne sukcesis. Pro kortuŝo ni eĉ ne sciis, kiel bonvenigi lin. Li ne atendis je nia bonvenesprimo. Tuj li iris de lito al lito, li metis la manojn sur bandaĝitajn kapojn de malsanuloj kaj ĉiun li alparolis per afabla vorto kaj ĉiun li benis. Karoĉjo malpacience atendis sur sia lito kaj lia koro maltrankvile batis pro atendado, ĉu Sankta Patro venos ankaŭ al li, aŭ ĉu li preteriros lin, ĉar li tiel terure aspektas. Post kiam la Sankta Patro venis ĝis li kaj vidis lian teruran vizaĝon plenan de abscesoj, li kun granda amemo klinis sin super li, kisis lin kaj demandis: "Kaj ci, knabeto, kiel ci nomatas?" La knabo pro granda emocio eldiris eĉ ne unu vorton, nur du grandaj larmoj elfluis el liaj okuloj. "Li estas Karoĉjo", respondis anstataŭ li fratulino. "Karoĉjo, do same kiel mi. Ankaŭ mi ricevis dum la bapto nomon Karolo. Nu do, ni du estos amikoj; ĉu ci volas tion, Karoĉjo? Mi memoros pri ci kaj ci pri mi kaj ci preĝos por mi. Ĉu bone? Ĉar Sinjoro Dio tre amas malsanajn infanojn kaj li ĉiam elaŭdas ilin. Ĉu bone, Karoĉjo?" Kaj jen Karoĉjo elsaltis, kiel nur li kapablis, el la lito, por kisi la manon al la Sankta Patro, sed tiumomente li ekmemoris, ke la patrino neniam permesis al li iun brakumi aŭ kisi, por ne infekti lin. Tial li malkuraĝe malantaŭen cedis. Sed la Sankta Patro denove iris al li, li alpremis lin al si, mankaresis kaj benis lin sur la frunto kun vortoj: "Do adiaŭ, Karoĉjo, jam ne ĉagrenu pro cia malsano, ĉar pro tio cin Dio des pli multe amas kaj Li helpados al ci. Jam ekridu, mia infano!" Karoĉjo ekridetis eĉ spite de larmoj. La Sankta Patro denove mankaresis lian kapon kaj foriris al alia malsanulo. Karoĉjo ne ĉesis rigardi lian blankan staturon kaj estis feliĉa kiel neniam en la vivo. Li jam ne malĝojis pro malsano. Li sciis, ke Sinjoro Dio lin pli multe amas kaj Sankta Patro ankaŭ. Kiam la fratulino vespere aranĝis lian bandaĝon, li kun ĝoja rideto diris: "Fratulino, mi ne plu volas, ke oni min nomu Lwang, sed Karoĉjo, ĉar tiel nomatas ankaŭ la Sankta Patro. Kaj mi konstante preĝados por li." La fratulino respondis al li: "Tio estos tre bela. Per tio vi multe helpos al li, ĉar lin premas multaj zorgoj!" Karoĉjo respondis: "Mi eĉ ne volas plu esti sana kaj ĉiam mi bone kondutos. La Sankta Patro estas mia amiko!" Kaj Karoĉjo sukcesas plenumi la promeson. En Oświęcim-koncentrej´ Bogusław Sobol Rapide fluas
tempo, Al Dio ĉiam
fidu, Dumvoje ni
ne staru, Bogusław Sobol DIO BENU LA JARON 1995 Komuna programo de Ĉeĥa, Germana kaj Pola Sekcioj de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista Kun ĝojo ni
konstatis, ke niaj komunaj jar-programoj 1993 kaj 1994, frukto de ekumenaj
kongresoj, povis bone publikigi nian parton por kreskanta paca
interkompreniĝo de niaj popoloj. Dio benu nian jaron 1995. La Ĉeĥa IKUE Majo: 20.-21.5.95: Renkonto kun polaj esperantistoj okaze de papa vizito - kanonizo de beata Johano Sarkander en Olomouc. Julio: 8.-15.7.95: 48-a Kongreso de IKUE en Olomouc, Ĉeĥio. La Ĉeĥa IKUE-Sekcio (Katolika sekcio de ĈEA) akceptis la taskon organizi en la jaro 1995 48-an kongreson de IKUE. Ĝi okazos en la tagoj de la 8-a ĝis la 15-a de julio en urbo Olomouc. La urbo Olomouc, situanta meze de Moravio, ludis en pasinteco gravan historian rolon. Tial ĝi estas dua urbarĥitektura tuto de eksterordinara valoro en Ĉeĥa Respubliko. Ĝi estas sidejo de ĉefepiskopo - la centro de moravia eklezia (katolika) provinco. Nunjare ĝi famiĝos ne nur pro la 48-a IKUE-kongreso, sed precipe pro vizito de la Papo Johano Paŭlo la Dua, kiu kelkajn semajnojn antaŭ la kongreso - la 21-an de majo - vizitos la urbon Olomouc por sanktproklami bravan martiron Johanon Sarkander - sanktulon de la ĉeĥa kaj la pola popoloj. Altaj protektantoj de la kongreso estas ĉefepiskopo de Prago kaj primaso ĉeĥa kardinalo Miloslav Vlk kaj ĉefepiskopo de Olomouc mons. Jan Graubner. La kongreso celanta kontribui al fortigo de unueco kaj kunuleco en la Eklezio kaj en interhomaj rilatoj okazos en senco de la kongresa temo: "La Eklezio, Popolo de Dio renkonten al la Tria Jarmilo: Dia Parolo, Eŭĥaristio, Di-patrino Maria kaj la Papo en la nova evangelizado". Dum komuna preĝado kaj meditado pri la kongresa temo fortigos nian kredon kaj fratecan etoson vizito de kelkaj ekleziaj altranguloj, inter ili de ĉefepiskopo Miloslav kardinalo Vlk, ĉefepiskopo Jan Graubner, episkopo Karlo Otčenášek, episkopo Giovanni Locatelli el Italio kaj espereble de kelkaj pluaj. Informojn kaj aliĝilojn sendas s-ro Miloslav Šváček, Tršická 6, 751 27 Penčice, Ĉeĥio. Julio: 5.-8.7.95: Antaŭkongresa turisma programo en Prago. 15.-17.7.95: Postkongresa turisma programo en Brno. La partoprenontoj de la 48-a IKUE-kongreso povas travivi agrablajn antaŭ- kaj post-kongresajn tagojn en du plej gravaj urboj de Ĉeĥio: Prago kaj Brno. Informojn kaj aliĝilojn oni povas ricevi ĉe la sama adreso. Julio/Aŭgusto: 31.7-7.8.95 - Kaunas, Litovio: La 11-a Ekumena Kongreso, kiu estas la 49-a de IKUE kaj la 45-a de KELI. Organizas kaj gvidos ĝin la Ekumena Komisiono. Pluajn informojn rigardu en la programo de la Germana sekcio. Aŭgusto: 12.-26.8.95: La 14-a IKUE-Tendaro en Sebranice apud Litomyšl. Ĉiu tago komenciĝos per la Sankta Meso. Antaŭtagmeze (krom dimanĉoj) okazos kursoj de Esperanto. Posttagmeze diversaj programoj: ludoj, banado, kunsidoj de la rondetoj, prelegoj, ktp. Vespere rozaria preĝo kaj programoj ĉe la fajro. Tiu ĉi aranĝo jam estas konata ĉe multaj eksterlandanoj. Nunjare ĝi okazos laŭvice jam la 14-an fojon. Oni povas dum 14 tagoj ĝui fratecan etoson en Dia naturo. Eksterlandanoj parolantaj Esperanton estas bonvenaj. Pri informoj kaj aliĝiloj skribu al: I.K.U.E. - Katolika Sekcio de ĈEA, ul. Tršická 6, CZ-751 27 Penčice. Oktobro: 8.10.95: Tradicia pilgrima renkonto de IKUE-anoj en Hory apud Česká Třebová, omaĝe al Virgulino Maria - Reĝino de la Sankta Rozario, estas dank-esprimo de IKUE-anoj por akiritaj gracoj kaj benoj dum la tuta jaro. La pilgrimloko Hory - la kapelo de la Virgulino Maria - estas atingebla ne nur peraŭtomobile, sed ankaŭ perpiede (duonhora piediro) de la fervojstacio en Česká Třebová. La informojn oni povas ricevi ĉe fratino Zdeňka Novotná, Matyášova 399, CZ-560 02 Česká Třebová. La Germana IKUE Majo: 14.-20.5.95: Flor-semajno en Pireneoj, Francio. La Kreanto donas al ni multajn donacojn en sia kreo. Ni malfermos la okulojn, kaj vidos la Pireneajn florojn, al kiuj la homo donas nomojn laŭ Genezo 2, 19. Pri detaloj informas B. Eichkorn. Julio: 8.-15.7.95: 48-a IKUE-Kongreso en Olomouc, Ĉeĥio. IKUE kunvokas ĉiujn, kiuj volas travivi katolikan semajnon, kun kelktempa partopreno de kardinalo Miloslav Vlk, ĉefepiskopo Jan Graubner kaj pluaj episkopoj. Samtempe oni volas antaŭenigi la IKUE-movadon, kaj ni Germanoj kuraĝigi la ĉeĥajn kaj orient-eŭropajn katolikojn en la konstruado de hom-dignaj viv-cirkonstancoj kaj de demokrata socio. Detalojn vidu en la programo de la Ĉeĥa IKUE. Julio/Aŭgusto: 31.7.-7.8.95: 11-a Ekumena Kongreso de IKUE (49-a IKUE-kongreso) kaj KELI (45-a KELI-kongreso) en Kaunas, Litovio, en la Arta Instituto kaj filio de la universitato de Vilnius. Celo estas studado de eblecoj kontribui al lingva justeco en la dua Eŭropa Ekumena Kunveno, anoncita por 1997 kiel granda kunveno de ĉiuj kristanaj eklezioj, simile al la unua Eŭropa Ekumena Kunveno en Bazelo jare 1989. La unuan fojon ekde la reformacio kunvenis ĉiuj kristanaj eklezioj por komenci konciliecan proceson de la kristanaj eklezioj. Ankaŭ ni kristanaj esperantistoj aldonu nian parton al tia koncilieca proceso. Samtempe ni volas antaŭenigi la ekumenan sintenon inter la kristanoj kaj ni kuraĝigu la litovajn kaj orient-eŭropajn kristanojn en la konstruado de hom-dignaj viv-cirkonstancoj kaj de demokrata socio. Informojn vi ricevas ĉe la Kongresa sekretario: Utho Maier, Dewanger Str.17, D-73434 Aalen, tel. +49,7366,2910. Loke: Erikas Laiconas, box 165, LIT-3000 Kaunas, tel. +370,7,222131. Enhave: Adolf Burkhardt, Gimpelweg 1, D-73235 Weilheim/Teck. Petu programon ĉe Bernhard Eichkorn, Romäusring 20, D-78050 Villingen. Oktobro: 1.-3.10.95: Renkonto en D-Zittau, Saksujo, okaze de la 5-a datreveno de la Germana reunuiĝo. Informas: Bernhard Eichkorn (adreso supre). Diocezaj
labor-rondoj ekzistas en: Diocezo Speyer: Kontaktadreso: Sacerdoto Albrecht Kronenberger, Am Wiesbrunnen 29, DW-6730 Neustadt 13. Li celebras Sanktajn Mesojn en Esperanto en la katedralo de Speyer ĉiam je la 15-a horo: la 26-an de februaro, la 30-an de aprilo, la 25-an de junio, la 27-an de aŭgusto, la 29-an de oktobro, kaj en Kardinal-Wendel-Haus en Homburg okaze de Sarlandaj Kultur-Semajnoj proksimume je la 19-a horo: en Majo kaj Decembro 1995. Pri detaloj informas pastro Kronenberger. Aperas trimonata germanlingva informilo Ökumenisches Esperanto-Forum (Ekumena Esperanto-Forumo) kun po 4 paĝoj da informoj pri aktualaj Esperanto-novaĵoj interesaj por kristanoj. La informilon ricevas senpage ĉiu, kiu petas alsendon ĉe Bernhard Eichkorn (adreso supre). Biblia letero KOMPASO por ĉiu monato estas dissendata de fratulino Sr. Theotima Rotthaus OSB, Kloster St. Lioba, Rindbergstr. 1, D-78100 Freiburg. Ankaŭ ĉi tiun presaĵon oni ricevas senpage. Landa reprezentanto de IKUE en Germanujo: Dr. Michael Könen, Luisenstr. 75, D-53129 Bonn. La Pola IKUE Februaro: 2.96 - el Skoczów forveturos pilgrimo al Sankta Tero. Jam nune oni devas sin prepari por tio ĉi. Sendante la ĝustan poŝtmarkon vi povas ricevi informon de pastro Karol Mozor, str. Kościelna 10, PL 43-430 Skoczów. Majo: 20.-21.95 - el Skoczów forveturos pilgrimo al Olomouc okaze de kanonizo de beata Johano Sarkander en loko de lia martira morto kaj entombigo, renkonto kun ĉeĥaj esperantistoj. Kostoj ĉ. 200.000 zł. Oni devas kunpreni propran dormosakon kaj manĝaĵon. Organizas sinjorino Gertruda Pisarek, str. Targova 22/45; PL 43-430 Skoczów. 21.-22.5.95 - Skoczów: Kanoniza solenaĵo de beata Johano Sarkander en lia naskiĝloko. Renkonto kun Papo Johano Paŭlo la Dua. Partopreno senkosta, sed oni devas alporti propran dormosakon kaj mangaĵon. Organizas s-ino Gertruda Pisarek, str.Targowa 22/45; PL 43-430 Skoczów. 18.-21.5.95 - Magdalenka apud Varsovio, "Rekolekcia domo de la varsovia kurio". Belega loko por ripozi en arbaro. Spiritaj ekzercoj kun ĉeokazaj vizitoj de la ĉefurbo. Organizas s-ro Bohdan Wasilewski, str. Kmicica 3; PL 05-800 Pruszków-Ostoja. Junio: 10.-12.6.95 - Kraków-Łagiewniki: Pilgrimo al tombo de beata Faŭstina. Organizas s-ino Franciszka Bardecka, str. Litewska 24/2; PL 30-014 Kraków. 25.6.95 - Matemblevo: Pilgrimo al la Dipatrino Maria Graveda, poste marveturado per ŝipo (por volontuloj), renkontoj kun esperantistoj. Organizas s-ino Edyta Fiutak, str. T.Kościuszki 5/3, PL 80-451 Gdańsk Wrzeszcz. 26.6.-8.7.95 - Elk: Printempa feriado de esperantistoj. Loĝado en hotelo aŭ lernejo, ekskursoj tra Varmio, al Vilno kaj Grodno. Animzorgas P. Roman Forycki. La aliĝoj ĝis la 25.3.95. Organizas kaj informas s-ino Monika Bilnik, tel.10-67-18, skr. pt. 56, PL 19-300 Elk. Julio: 8.-15.7.95: 48-a IKUE-Kongreso en Olomouc, Ĉeĥio. Detalojn rigardu en la programo de la Ĉeĥa IKUE. Julio/Aŭgusto: 31.7.-7.8.95 - Kaunas, Litovio: La 11-a Ekumena Kongreso, kiu estas la 49-a de IKUE kaj la 45-a de KELI. Organizas kaj gvidos ĝin la Ekumena Komisiono. Pluajn informojn rigardu en la programo de la Germana sekcio. Aŭgusto: 20.8.95 - Bielsko-Biała al Szczyrk-Górka: Perpieda pilgrimo montara al sanktejo de la Dipatrino Reĝino. Komence veturo per ŝnur-vagonaro al Szyndzielnia, renkonto en tiea kafejo, tra Klimczok al Szczyrk. En la preĝejo Sankta Meso kaj poste renkonto antaŭ la preĝejo. Reveno peraŭtobuse. Organizas s-ino Bożena Gierula, str. Bystrzańska 14/4, PL 34-300 Bielsko-Biała. Oktobro: 14.-15.10.95 - Częstochowa, Hela Monto: La 24-a tutlanda pilgrimo kun Sanktaj Mesoj, preĝoj por la mortintaj kaj la vivantaj esperantistoj, krucvojo sur la remparegoj, renkontoj kaj debatoj pri la tutlanda katolika E-agado. Tranokto facile mendebla en tieaj pilgrimdomoj. Novembro/Decembro: 29.11.-3.12.95 - Pniewy: La 13-a pilgrimo al la pola heroino beata Urŝula Ledóchowska. Sanktaj Mesoj, preĝoj, kantoj kaj diskutoj. Organizas Fratulino Bobola Nowakowska, str. de beata Urszula Ledóchowska 1, PL 62-045 Pniewy. Decembro: 12.12.95 - Kielce: Advento, la vojo al Betlehemo. Kunveno religia kun Sankta Meso kaj kantoj, kiuj preparas nin al Kristnasko. Organizas s-ino Halina Brede, str. Jagiellońska 76/231, PL 25-734 Kielce. Animzorganto de polaj esperantistoj: Pastro Jozefo Zielonka, str. Lwowska 102, PL 33-100 Tarnów. Landa reprezentanto de IKUE en Pollando: S-ino Franciszka Bardecka, Litewska 24/2, PL 30-014 Kraków. Pri la
programo de la landaj sekcioj respondecas: NI PERFEKTIGU NIAN LINGVAN NIVELON NĚKTERÉ ODLIŠNOSTI ČESKÉ A ESPERANTSKÉ GRAMAI'IKY 15. PODSTATNÉ JMÉNO S NĚKOLIKA PŘÍVLASTKY Podstatné jméno může mít v češtině i v esperantu více přívlastků. Na př.: Forta, nigra kaj dolĉa kafo - silná, černá a sladká káva. Jestliže se každý přívlastek vztahuje k několika významům vyjádřeným podstatným jménem, je v esperantu podstatné jméno v množném čísle, na rozdíl od češtiny, kde je v čísle jednotném: Ĉeĥa, Esperanta kaj germana vortaroj - český, esperantský a německý slovník. Jiné příklady: Hodiaŭa kaj morgaŭa tagmanĝoj. Ruĝa kaj flava pomoj. Biblio enhavas Malnovan kaj Novan Testamentojn. Dekstra kaj maldekstra botoj. Ora kaj arĝenta juveloj. 16. NĚCO O SLOVESECH TRANSITIVNÍCH, NETRANSITIVNÍCH A OBOJETNÝCH Tak jako v češtině i v esperantu lze slovesa dělit na: Slovesa transitivní (přechodná, nebo předmětová) v Plena Vortaro označená (tr), která vyjadřují činnost, která směřuje, chce dosáhnout, nebo se týká nějaké osoby, věci, nebo záležitosti, kterou je nutno jmenovat, chceme-li upřesnit smysl věty. Jiná definice: Slovesa transitivní jsou taková, která potřebují doplnění předmětem na nich závislým. Taková jsou na příklad: aboni, akompani, admiri, fini, konduki, doni, bati, ŝteli, skribi, havi aj.; je jich většina. Následuje po nich akuzativní koncovka -n. Slovesa netransitivní (nepřechodná), v Plena Vortaro označená (ntr) jsou taková, jejichž činnost, nebo děj nesměřují k ničemu. Jsou to na příklad: esti, brui, erari, ĝoji, krii, kuri, naĝi, stari aj., následuje po nich l.pád. Slovesa obojetná, která mají charakter sloves přechodných i nepřechodných. V Plena Vortaro označená (x). Na příklad: Vulkano fumas (ntr): sopka kouří. Mi fumas cigaron (tr): kouřím doutník. Podobná slovesa jsou: ludi, kontrakti, suferi, forgesi, flati, helpi, gliti, kompati, koleri aj. Transitivní slovesa se mění na netransitivní příponou –iĝ. Komenci: začíti něco, komencigi: začíti se. Netransitivní sloveso se změní na transitivní předponou pri- a připonami –ig a -um. Na příklad: Halti (ntr): stát, haltigi (tr): zastavit někoho, pendi (ntr): viseti, pendumi (pendigi)(tr): věšeti někoho, plori (ntr): plakati, priplori (tr): oplakávati někoho. Po netransitivním slovese může následovat akuzativ tehdy, když netransitivní sloveso a předmět jsou téhož slovního kořene, na př.: Dormi (ntr) profundan dormon. Vivi (ntr) mizeran vivon. Lukti (ntr) malesperan lukton. Takový gramatický jev se v esperantu nazývá etimologia figuro. Inĝ. Karel Janouš En la antaŭa numero vi ricevis la taskon traduki kelkajn Esperantajn proverbojn kaj trovi por ili ekvivalentojn en la ĉeĥa aŭ slovaka lingvoj. Denove venis la solvo nur de Marta Lorková el Brno. Ĝi estas korekta kaj trafa. Jen la ebla solvo: Nepočítej kuřata před vylíhnutím. (Nechval dne před večerem. Neříkej hop, dokud jsi nepřeskočil.) Proti každé těžkosti existuje rada. (Přijde doba, přijde rada.) Velký mluvka je pochybný pracovník. (Prázdný sud nejvíc duní.) S kým mluvíš, takový jsi. (Vrána k vráně sedá, rovný rovného si hledá.) At zůstane krejčí u své práce. (Ševče, drž se svého kopyta.) Ohýbej strom během jeho mládí: (Stromek je třeba ohýbat, dokud je mladý.) V každé hrudi je vlastní chuť. (Proti gustu žádný dišputát.) Po klidu spánku přichází dobrá rada. (Ráno moudřejší večera.) Jestliže se mladík neučil, stařec neví. (Co se v mládí naučíš, v stáří jak když najdeš.) Jen ten se nemýlí, kdo nikdy nic nedělá. (Kdo nic nedělá, nic nezkazí.) Nova temo: Esperantismoj estas vortoj aŭ esprimoj karakterizaj nur por tiu ĉi lingvo kaj komprenataj nur de ĝiaj uzantoj. Jen kelkaj: Esperantujo (ne ekzistanta lando de esperantistoj, oni per ĝi esprimas la kolektivon de esperantistoj en la tuta mondo, do la esperantistan publikon), samideano (per ĝi titolas kaj alparolas sin esperantistoj), paroli verde (paroli Esperante), krokodili (uzi nacian lingvon aŭ miksi ĝin kun Esperanto inter esperantistoj), ĉe-metodo (metodo de instruado, dum kiu la instruanto uzas nur Esperanton, nomita laŭ ĝia iniciatinto kaj praktikanto Andreo Cseh - prononcata Ĉe). Al kategorio de esperantismoj apartenas ankaŭ vortoj kreitaj per kunmeto de prepozicio kun la vorto kaj la sufikso -iĝ-. Tiuj ĉi esprimoj estas plejparte nur malfacile tradukeblaj en la nacian lingvon per unu vorto kaj ni devas priskribe esprimi ilian signifon. Ekzemple: ellitiĝi (vstát z postele), altabliĝi (přisednout ke stolu), envagoniĝi (nastoupit do vlaku). Plua specialaĵo Esperanta estas libera derivado de vortoj unu de la alia, se tio havas sencon. Tiu ĉi libero estas kaŭzita per la relativa juneco de Esperanto, kiu ankoraŭ ne plene rigidigis siajn ĝenerale uzatajn formojn. Ekzemple: ĉea (jsoucí u), prii (týkat se něčeho, být o něčem), bimbami (dělat bim-bam, zvonit), ĝisfundi la glason (vyprázdnit sklenici do dna). Al esperantismoj oni povas kalkuli ankaŭ diversajn vortludojn, kiuj eluzas similecon de kelkaj vortpartoj kun afiksoj aŭ aspektas kiel ŝajnaj kunmetaĵoj. Ekz. serpentino (serpentina) ne estas ino de serpento (samice hada), ekskurso (výlet) ne estas eksa kurso (bývalý kurs), kanono (dělo) ne estas ono de kano (zlomek rákosu), realiĝi (uskutečnit se) ne signifas ree aliĝi (znovu se přihlásit). En la fraza kontinuo ni certe ekkonos, pri kiu senco temas. Feliĉe tiaj ĉi esprimoj ne estas tro multaj. Ekzerco 4-a: a) Traduku: Li subakviĝis por kaŝi sin al persekutantoj. Ĉiuj atendis la ŝipon, kiu estis albordiĝanta. La flugmaŝino surteriĝis laŭ la horplano. Li albuŝigis la botelon kaj avide glutis la likvoron. Tiu ĉuado de infanoj fariĝas teda al mi. Via ĉiama sedado neniel progresigos la aferon. Vi eraras, oni faras tion maltiel. Li alparolis la nekonatan apudulon por demandi, kio okazos. Mi ne volas profiti de mia boeco kun vi. Aŭdiĝis nur tiktakado de la murhorloĝo. b) Respondu: Kio estas litero kaj kio lit-ero? Kio estas lekanto kaj kio lek-anto? Kio estas aventuro kaj kio aven-turo? Kio estas gratulo kaj kio grat-ulo? Kio estas tropika kaj kio tro-pika? Se vi estas kapablaj kaj volontaj solvi ĉi-supran ekzercon, vi povas fari tion kaj viajn solvojn sendi al la suba adreso. En la venonta numero estos sume pritraktataj ĉiuj solvoj. Multajn sukcesojn! Josef Cink, 561 61 Červená Voda 121 I.K.U.E. - Katolická sekce Českého esperantského svazu Č lánek 1Základní ustanovení Č eský esperantský svaz (dále jen svaz) zřídil 7.4.1990 sekci katolických esperantistů (dále jen sekce).Sekce sdružuje na dobrovolném základě členy svazu, kteří souhlasí s úkoly a cíli sekce. Rozhodnutím výboru svazu na výborové schůzi v Praze dne 10.12.1994 byla sekci přiznána právní subjektivita, byl schválen tento organizační řád a název a sídlo sekce. Článek 2 Název: I.K.U.E. - Katolická
sekce ČES Č lánek 3Úkoly a cíle sekce Sekce plní tyto úkoly: Č lánek 4Metody a prostředky 1. Sekce pracuje podle ročního
plánu. Č lánek 5Č lenství1.
Členství v sekci je dobrovolné. Č lánek 6Orgány sekce 1. Nejvyšším orgánem sekce je konference. Je svolávána nejméně jednou za 3 roky. O termínu konání a programu konference je informován svaz. Konference se mohou zúčastnit všichni členové sekce (i nečlenové svazu). Úkolem konference je: 2. Výbor je nejvyšším orgánem sekce v období mezi konferencemi. Výboru přísluší vykonávat všechny úkoly, které nejsou vyhrazeny konferenci, předsedovi sekce nebo svazu. Výbor sekce se schází podle potřeby. K plnění určitých úkolů může výbor sekce jmenovat dočasné nebo trvalé komise sekce. Výbor také rozhoduje o členství sekce v tuzemských a zahraničních organizacích. Tato rozhodnutí předkládá výboru svazu. Článek 7 Hospodaření 1. Sekce vede
řádnou účetní agendu dle platných
zákonných předpisů. Článek 8 Závěrečné ustanovení Tento organizační řád byl schválen výborem svazu na výborové schůzi 10.12.1994 a tímto datem nabývá platnosti. V Praze 10.12.1994 (Razítko a podpis ČES) La kongresa organiza komitato informas La kongresaj preparlaboroj progresas. Venas aliĝiloj de enlandaj kaj eksterlandaj kongresontoj. Ĝojige estas, ke kunlaborajn manojn disponigis ankaŭ nemembroj de IKUE, kiuj komprenas, ke temas pri ĉefa nunjara aranĝo de Ĉeĥa E-Asocio en nia lando. Ĝia sorto ne estas indiferenta al esperantistaro en nia lando, ĉar ĝia sukceso povas fari bonan "reklamon" al Universala Kongreso okazonta venontjare en Prago. Ĝi elprovos niajn organizajn kvalitojn. Kaj ni firme kredu, ke kun helpo de nia ĉiela Patro kaj sub ŝirmo de la ĉiela Patrino en Olomouc okazos IKUE-kongreso, kiun oni longe rememoros. Ni tiuintence preĝu kaj laboru kaj Dio benos nian strebadon. Ni povas informi vin, ke ni trovis tre konvenan lokon por aranĝo de la 48-a IKUE-kongreso en Olomouc. Ĝi povos okazi en porpastra seminario, tute en la centro de la urbo (en apudeco de la preĝejo de sankta Miĥaelo, kie estas tombo de Johano Sarkander, kiun la 21-an de majo kanonizos en Olomouc la Sankta Patro) kondiĉe, ke ne ĉeestos pli ol 160 personoj. En ĉi tiu kongresdomo ni povos ne nur loĝi, manĝi, kongresi, sed ankaŭ preĝi en la kapelo. Tiu ĉi bonŝanca eventuala ŝanĝo promesas idealajn kondiĉojn por komune kongresi kaj formi fratecan ammedion de Diaj infanoj. Depende de la nombro de aliĝintaj kongresontoj ni definitive decidos pri la kongresdomo. Ni do preĝu intence de la kongreso kaj Dio eble preparos por ni ankoraŭ pluajn agrablajn surprizojn. Karaj gefratoj - kongresontoj, ne forgesu vin jam nun prepari por kontribuo al la kongresaj programoj. Vian kunlaboron antaŭ kaj dum la kongreso kun ĝojo atendas Loka Kongresa Komitato. 11-a Ekumena Kongreso, kiu estos la 49-a de IKUE kaj la 45-a de KELI, okazos de la 31-a de julio ĝis la 7-a de aŭgusto en Kaunas, Litovio. Temo de la kongreso: VENU KAJ VIDU, laŭ Johano 1, 39: Kiel kontribui al lingva justeco en la koncilieca proceso de la kristanaj eklezioj? Informilon kaj aliĝilon por la 11-a Ekumena Kongreso oni povas ricevi ĉe adreso de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio (ĉe redakcio de DIO BENU). al tre aktiva esperantisto s-ano Ludvík Chytil el Přerov pro forpaso de lia edzino, kiu forlasis ĉi mondon en aĝo de 67 jaroj pacigita kun Dio la 11-an de aŭgusto 1994. Ŝi apartenis en la jaro 1947 al katolika sekcio en Brno. Ni rememoru ŝin en la preĝoj.
|