Pontifika Sankta Meso en IKUE-Renkonto en Prago SPIRITA VORTO - Prediko de ĉefepiskopo Miloslav kardinalo Vlk Karegaj! Ofte, kiam mi staras antaŭ iu internacia publiko, kiu parolas diversajn lingvojn, mi pensas pri Babilono. Tiamaj homoj antaŭe parolis per komprenebla lingvo, do ili komprenis sin reciproke, sed ili deturnis sin de Dio kaj iris propran vojon kaj tio estis komenco de ilia malinterkompreniĝo. Komenco de tio havis fakte radikojn jam en paradizo, ĉar tie la homo volis esti kiel Dio kaj li ĉesis kredi je Dia amo. Kaj la samo ripetitis en certa konkreta socia formo en Babilono, kie oni volis konstrui monumenton de sia propra potenco. Kaj tio estis komenco de ilia malinterkompreniĝo. Loĝantoj de Babilono ne nur deturnis sin de Dio, sed ili komencis dispartigi sin. Kaj poste ju pli ĉi dividiteco de la homoj grandiĝis kaj profundiĝis, des pli ili malproksimigadis sin for de Dio. Kaj en hodiaŭa evengelio ni legis pri komenco en la ŝango de ĉi tiu bedaŭrinda evoluo. Dio mem venis, por ke Li proksimigu sin al homoj, por ke Li proksimigu ilin al Si kaj por la reciproka ilia alproksimiĝo. Kaj ni observu, per kio ĉi tiu resanigo de la vundo de dividiteco kaj deturno de Dio kaj ankaŭ disigeco inter la homoj komencis. Tie estas dirite: "La Sankta Spirito venos sur vin kaj la ĉiopova Dio superombros vin". Do la komenco de resanigo de ĉiu dividiteco estas en la Sankta Spirito, en la Spirito de Amo. Ĉi tie estas esperantistoj, kiuj klopodas kaj strebas pri reciproka proksimiĝo, per forigo de lingvaj baroj inter la homoj. La lingvaj baroj estas unu el multaj obstaktoj, el multaj kaŭzoj de la dividiteco inter la homoj. Estas ĉi tie katolikaj esperantistoj, kiuj scias, ke krom forigo de la lingvaj baroj estas necesa ankoraŭ io plia. Mi rememoras, ke antaŭ 40 jaroj en České Budějovice, kie mi estis membro de Junulara Esperanto-Klubo, ni nin titolis "samideanoj". "Samideano" signifas, ke temas pri homo havanta la saman penson, la saman ideon. Esperantistoj ne nur intencas kaj strebas venki lingvajn barojn, sed ili klopodas pliproksimigi homojn, por ke ili havu la saman ideon de reciproka interkompreno kaj reciproka malfermiteco. Ĉi tiu klopodado estas nuntempe treege grava tial, ĉar en la mondo ekzistas grandega malriĉeco de interrilatoj. Mi intence diris vorton "malriĉeco", ĉar ekzistas multe da malriĉeco ne nur materiala, sed ankoraŭ pli da malriĉeco pro manko de interrilatoj. Kaj ĉi tiu malriĉeco en interrilatoj estas kuracebla nur per Sankta Spirito kaj per la amo. Kaj la katolikaj esperantistoj havas la avantaĝon, ĉar ili posedas ne nur la ideon de la lingvo, sed ili havas samtempe ankaŭ ideon de Kristo kaj la Sankta Spirito. Ni do kune dankos kaj vi speciale volas per ĉi Di-servo esprimi dankojn al Dio por ĉiuj donacoj. Mi deziras, ke ni komune ankaŭ petu la Sanktan Spiriton, ke vi ĉiam sukcesu la lingvan klopodadon plenigi per potenco de la Sankta Spirito. Amen. Karaj gefratoj en Jesuo kaj V. Maria! Starantre denove antaŭ sojlo de la Nova Jaro, ni ne povas almenaŭ por momento ne rerigardi la nunan finiĝantan jaron. Dum ĝi okazis gravaj historiaj eventoj, kiuj tuŝas la katolikan E-movadon ne nur en niaj du najbarantaj landoj, sed ankaŭ la movadon en la tuta mondo. Ni nur ekmemoru esperantlingvan bondeziron de la Papo dum la paska dimanĉo okaze de benoj Urbi et Orbi sur la Petro-placo en Vatikano. Ĝi estis grava historia evento, ĉar post langjara atendado finfine la esperantistoj en la tuta mondo aŭdis la paskan bondeziron per la buŝo de Petro de nunaj tempoj. Aliaj du gravaj eventoj kun internacia signifo estis la pontifikaj Sanktaj Mesoj de la patronoj de la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj en la IKUE-aranĝoj. La unua, vere historia evento estis la Sankta Meso celebrita de la episkopo Karlo Otčenášek en la 13-a IKUE-Tendaro en Sebranice. La dua por renovigita IKUE-movado en Ĉeĥio estis la Sankta Meso celebrita de la Ĉefepiskopo kaj primaso de Prago Miloslav Vlk okaze de IKUE-Renkonto en Prago-Kunratice. Ne eblas ne mencii gravan eventon - la 10-an Ekumenan E-kongreson en Gostyń en Pollando, kiun ĉestis 13 ĉeĥaj katolikaj esperantistoj. Kadre de ĝi dum Ĝenerala Kumreno de IKUE estis decidite, ke venontjare okazos 48-a IKUE-Kongreso en Ĉeĥio. Kaj ankoraŭ antaŭ fino de la jaro atendas la Ĉeĥan IKUE-Sekcion grava tasko: akordigi la aktivadon tiamaniere, ke ekestu harmonio de ligiteco rilate al ĈEA kaj IKUE. Ambaŭflanke ne mankas bona volo trovi konvenan solvon. Ni finu rerigardon kun jena dankesprimo: Dankon al Vi, Dio Triunua, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito! Dankon al Vi nia ĉiela Patrino V. Maria! Miloslav Šváček TRILANDA PRAGA RENKONTO DE IKUE-ANOJ En la tagoj de la 7-a ĝis la 9-a de oktobro 1994 okazis en Praha 4-Kunratice en Dioceza Centro de Junularo Nazaret planita renkonto de IKUE-anoj. Kadre de trilanda kunlaboro partoprenis la renkonton IKUE-anoj el ĉiuj tri landoj: el Pollando, Germanio kaj Ĉeĥio. La plej grava tago de la renkonto estis sabato, la 8-a de oktobro. La antaŭtagmeza programo estis komencita per IKUE-himno kaj preĝo. Post ĝi alparolis ĉeestantojn frato Miloŝ, informante pri gravaj nunjaraj eventoj kaj aktualaĵoj, pri intencoj oficialigi ligon de ĉeĥaj katolikaj esperantistoj je I.K.U.E. kaj pri ĝisnunaj paŝoj en preparoj de la 48-a IKUE-kongreso 1995. Poste sekvis interesa prelego de frato inĝ. Johano Kalný "Demando por ni: kiel paŝi antaŭen?". La posttagmeza programo estis komencita per Zamenhofa "Preĝo sub verda standardo", kiun deklamis du belulinoj: Daria kaj Veronika. Inter apartaj programeroj oni kantis kaj vespere post Sankta Meso oni povis per video rigardi dokumenton de frato Láďa Mlejnek el Konferenco pri Amo, Vivo, Familio 1992 en Otavo, Kanado, dum kiu li prelegis pri temo "Mirakle transvivinta". Belege travivita tago estis finita per Rozaria preĝo, al kiu nin invitis neesperantista junulara grupo. Sed ni revenu al posttagmeza tempo, dum kiu okazis kulmino de la renkonto - la Sankta Meso en Esperanto, kiun celebris nia kara patro ĉefepiskopo Miloslav Vlk kaj kun li kuncelebris gasto en Pollando sac. Karol Mozor el Skoĉovo - naskoloko de beata-sankta Johano Sarkander - ĉiela patrono de pola kaj la ĉeĥa nacioj. La Sankta Meso celebrita honore al Virgulino Maria - Reĝino de la Rozario estis dankesprimo de la ĉeestantaj katolikaj esperantistoj por tiom multaj gracoj kaj ĉielaj donacoj akiritaj dum la jaro 1994. La Sankta Meso, kiun ĉeestis ĉ. 50 esperantistoj, estis komencita je la 17-a horo per jenaj bonvenigaj salutvortoj de frato Miloŝ: Via Ekscelenco, patro ĉefepiskopo! Nome de ĉeĥaj katolikaj esperantistoj kaj nome de esperantistoj el Pollando kaj Germanio ĉeestantaj ĉi tie kaj ankaŭ nome de ceteraj esperantistoj en nia lando kaj ĉie en la mondo, kiuj sopirus estis ĉi tie, sed ne povis veni ĉi tien, mi korege salutas kaj bonvenigas vin. Kune kun vi ni volas celebri Sanktan Meson honore al Virgulino Maria Reĝino de la Rozario. Kiel ŝiaj infanoj kaj infanoj de Dio, ni volas danki al Dio Jesuo Kristo kaj al Di-Patrino Virgulino Maria por multaj gracoj, kiujn ni ricevis dum la nuna jaro. Do estas grandega nia ĝojo, ke vi bonvolis veni inter nin kaj ke ni kun vi ĉi tie travivu profundajn spiritajn travivaĵojn. Do ankoraŭfoje estu bonvenata inter ni. Per preĝoj dum la meso ni volas subteni vajn paŝtistajn brakojn. Post la bonvenigaj salutvortoj alparolis patro ĉefepiskopo Miloslav Vlk esperantlingve la ĉeestantajn esperantistojn per jenaj vortoj: Karegaj, elkore mi vin ĉiujn salutas kaj bonvenigas. Ĉi tiu renkonto revenigas min en tempon de junaĝo, kiam mi povis regule renkontadi tiamajn esperantistojn en České Budějovice aŭ pli poste en Prago en strato Římská. La ideo de interkompreno ne nur lingva, sed ideo de unueco kaj la aparteno ĉiam min altiradis ankaŭ kiel kredantan homon, do ĝi enigis en mian episkopan devizon: "Por ke ĉiuj estu unu". Kiam esperantistoj celebras eŭĥaristion, certe ili sentas, ke ĉi tie diece plenumitas ideo de la unueco kaj komuneco de la homa familio. La Krista ofero estas por ni konkreta modelo de ekzistanta interkompreno. En ĉi tiu modelo ni enradikigu niajn klopodojn pri interkompreno. Ni malfermu niajn korojn por Dio kaj por ni reciproke, por ke ni estu kapablaj por reciproka interkompreno. Ni bedaŭru niajn pekojn. Sekvis la homilio publikigita sur la titolpaĝo. Dum la Meso okazis Renovigo de Sinkonsekro al V. Maria. Post la Meso la ĉefepiskopo restis kun ni iun tempon en Nazaret-domo. Ni ankoraŭ aldonu, ke patro ĉefepiskopo plifruigis sian revenon el sinodo en Romo por okazigi promesitan mescelebron spite de laciĝo pro troa laborstreĉiteco. Koregan dankon, karega patro Kardinalo! DEMANDO POR NI: KIEL PAŜI ANTAŬEN? Ni vivas nun en renversa tempo, kiu ne havas analogion en la hama historio. La dudeka jarcento alportis al mondo tiom da ŝanĝoj, ke rilate al ili venontaj historiistoj devos multe labori por taksi ilin reale, objektive, kun necesa superrigardo. Unuflanke venis esksterordinara progreso en teĥniko, eĉ en multaj sciencaj disciplinoj, duaflanke videbliĝis la epoĥo kiel periodo plena da krimoj kaj militoj, kies kruelecoj estas ankoraŭ potencigataj per teĥnikaj ebloj kaj bedaŭrinde ofte eĉ per klereco de portantoj de la malbono. Kvin jaroj da libereca evoluo en nia lando post falo de diktatora sistemo en la jaro 1989 instigas nin ekmediti pri tio, kion ni jam atingis kaj kiel plenumitis niaj revoj pri spirita renasko, kiun ni dum jardekoj tiel sopireme atendis. Feraj kurtenoj kaj betonaj muroj falis, multaj nacioj forskuis katenojn, denove ili povas libere esprimadi siajn konvinkojn. Postrevolucia entuziasmo malaltiĝis, la vivo enflosis al ĉiutaga stereotipo. Spiritaj valoroj kvazaŭ paliĝus. Senkompata realeco instrukcias nin pri seniluziiĝo rilate al demokratio kaj merkata ekonomio, kiujn niaj politikuloj prezentas kiel celojn de socia strebado. Senborda evoluo kaj profito el entreprenado estas suprenigata sur la plej altan lokon en interesoj de nacioj eĉ unuopuloj. Kontraŭreakcie ni tamen aŭdas avertajn voĉojn de ekologoj, protektantoj de la naturo kaj de multaj intelektuloj pri gravega danĝero rezultata el tia nesaĝa agado. Antaŭ nelonge oni publikigis, ke grupo da svedaj sciencistoj elkalkulis fakton pri minacanta fino de vivo sur nia terglobo, se homaro daŭrigos sian rabadon de riĉajoj de nia belega planedo tiamaniere kiel ĝis nun. Ilia konkludo estas vere konsterniga: oni mencias la jaron 2040; kelkaj el tiuj fakuloj parolas eĉ pri pli frua dato. Kiajn ŝancojn havas do nia juna generacio kaj ĝenerale niaj posteuloj? Ĉu ni devas entute rezigni? Fine de la dua jarmilo de nia epoĥo idealoj de bono kvazaŭ starus en soleco, pretervidataj kaj ofte eĉ mokridataj. Nekuraĝaj streboj pri akceptigo de pozitivaj valoroj trovadas en nia socio nur malgrandan komprenon. Malfortan vokadon de kristanoj kaj de kleraj kaj saĝaj homoj el aliaj kulturdirektoj pri reveno al fontoj de vero kaj vivo spirita oni preskaŭ ne aŭdas. Tiajn tendencojn protagonistoj de "progreso" proklamas senkonsidere kiel reakciajn, kiuj kontraŭstaras al libera disvolvo de personeco. Sed kien direktas nin tia evoluo? Mi opinias, ke ĝiaj rezultoj konvinkas nin troege: disvastigado de krimeco, malestimo al la vivo, nerekonemo de homaj rajtoj, krizo de aŭtoritateco, disfalo de familioj, malestimo al moralaj valoroj. En la tuta mondo eksplodadas lokaj revolucioj aŭ militoj, kies procedoj kaj konsekvencoj konsternigas nin ĝis rigidigo de nia sango en vejnoj. Ni rememorigu nur Kuvajton, Somalion, Jugoslavion, Ruandon! Furiozeco de diabla malamo transsaltas el unu lando al alia. Ĉu nia patrujo restos ŝirmata? Ni devas nepre meti al ni mem demandon: "Kio sekvos?" En unu flanko ni ne povas fermadi okulojn fronte al realeco, sed en la dua flanko ni ne havas motivon por perdo de optimismo kaj ĝojo de nia ekzisto. Kiel ja ekspliki tian ŝajnan profundan kolizion? Respondon ni trovos tute simple. Ni astas kristanoj kaj plie ankaŭ esperantistoj. El tiu unua konstato rezultas kredo, el ili ambaŭ poste espero kaj tiujn du virtojn kronas la tria, pri kiu ni strebas kaj tiu estas la amo. Do diru ni nun, kion povas fari ni, la katolikaj esperantistoj tiucele, ke la mondo estu almenaŭ iom pli bona. Unuavide ŝajnas, ke ni estas tro malgrandaj kaj malfortaj por alporti ion videble pozitivan. Sed ni pripensu vortojn de la Sankta Skribo pri grajneto mustarda aŭ vortojn de unu el poemoj, kiun verkis mem la genia aŭtoro de la internacia lingvo Esperanto D-ro L. L. Zamenhof: "Eĉ guto malgranda traboras montojn granitajn". En mia mallonga prelego mi ne povas analizi kaŭzojn kaj cirkonstancojn de la bedaŭrinda situacio, en kiun homa socio proprakulpe falis, sed mi eĉ tion ne intencis fari. Prefere ni atentu paŝojn, kiujn ni povas fari por ĝia resanigo. Ĝis la fino de la 20-a jarcerrto restas ses jaroj. Ni devas aljuĝi por ni ankaŭ nian propran parton de respondeco. Jes, eĉ de ni dependas, kiamaniere ekmarŝos la homaro en la 21-an jarcenton kaj samtempe en la 3-an jarmilon de sia ekzisto post la redempto. Mi ne volas skizi iajn ajn grandozajn konceptojn, sed nur aludi tiujn agojn, kiuj estas preparindaj por estonta evoluo de nia nobla idealo kaj movado. Respondecon ni havas - kaj tion mi akcentas - ne nur kiel katolikaj kristanoj, sed ankaŭ kiel esperantistoj. Pri tio, kio fontas el niaj devoj de infanoj de la eklezio de Kristo, mi ne parolos, tiujn aferojn ni povus bone scii kaj nin direkti laŭ ili. Volonte mi tuŝos la duan flankon de la menciita problemo. Ĝi koncernas nian apartenon al Esperanto-movado, nian membrecon en IKUE. Certe vi ĉiuj - precipe vi - gejunuloj jam ekkomprenis, ke Esperanto ne estas nur komuna neŭtrala lingvo, eminenta rimedo por interkompreno, sed samtempe ideo, belega ideo, kiu kunligas homojn el diversaj nacioj en unu grandan solidaran familion. Aŭtoro de la internacia lingvo D-ro Zamenhof estis profunde kredanta homo kaj kiel judo tradukis la absolute unuan libron en Esperanton - ĝi estis Malnova Testamento. Kaj tio, ke ĉi tiu planite kreita lingvo konkeras nian terglobon jam pli ol cent jarojn, ĉiam akirante novajn adeptojn, ne signifas nur pruvon de ĝia genieco, sed ankoraŭ pli ateston de tio, ke ĝi devenis el sopiro pri interfratiĝo de ĉiuj homoj. Pro tio ĝi ricevis sendiskute benon de la ĉiela Patro kampare al aliaj similaj projektoj. Ni ne dubu pri tio, ke Zamenhof metis ĝin donace al Dio mem. Certe en tiuj cirkonstancoj bazitas nevidebla forto de Esperanto. Ni, kredantaj homoj vidas tamen en Esperanto pli multe ol aliaj samideanoj. Por ni ĝi servas plie kiel rimedo de evangelizado, ni vidas en ĝi ja donacon, kiu povas alporti ne nur al la eklezio, sed ankaŭ al la tuta homara socio neimageblajn bonojn. Vivata evangelio kaj Esperanto en reciproka kunligo povas kaŭzi en la mondo principan ŝanĝon. Sed kiamaniere komenci tian grandan revolucion? Sendube ĉiu el ni devas nepre mem enpensiĝi. Ĉu mi faras ĉion bone laŭ miaj ebloj kaj talento aŭ ĉu mi trovas iom da maldiligenteco en mia rilato al tiuj ĉi aferoj? Kiaj estas miaj lingvaj scioj? Ĉu mi ĉiam perfektiĝas en ili? Kion mi faras por varbo de novaj adeptoj de nia movado, kiel mi helpas en laboro por IKUE? Kaj tiamaniere ni povas daŭrigi en nia konsciencekzameno... Mi ne dubas pri tio, ke komence neniam mankas al ni bona volo. Bedaŭrinde pli malfacila estas poste persisto. Nia movado bezonas homojn kapablajn, diligentajn kaj sindonajn al la afero. Ĝis nun nur tre malmultaj aktivas kaj tiuj devas laboregi. Fruktoj estas certe videblaj, ni nur aludu belegan gazeteton "Dio Benu", kiun komune eldonas la Ĉeĥa kaj la Slovaka sekcioj de KUE, niajn ĉarmajn somerajn tendarojn ĉiujare okazantaj en Sebranice, sukcesajn spiritajn regionajn renkontojn, ŝatatajn korespondajn kursojn, entuziasmon de multaj niaj gejunuloj ktp. Ankaŭ niaj kontaktoj kun ekleziaj aŭtoritatuloj ĝojige kaj kore disvolvatas. Tiel ni povas daŭrigi. Sed la plej granda pezo de tio ĉio kuŝas sur ŝultroj de nemultaj oferemaj gefratoj. Ĉu tio estas normala? Ĉiu el ni ricevis de Dio diversajn talantojn. Ni uzu tial niajn kapablojn al servo de nia agado en amplekso laŭ niaj personaj ebloj. Kaj nun ni turnu nin precipe al junaj membroj de nia sekcio. Se vi emas verki artikolojn, do verku, se vi scipovas desegni, do desegnu, se vi trovas talenton por preparo de amuzaj programoj, dediĉu vin al tio. Ĉiel oni povas riĉigi nian kunularon eĉ viglecon de nia movado. Multaj gejunuloj bone komprenas siajn taskojn kaj pro tio ni ege ĝoju. Sed kial ne tiuj aliaj? Vere, nun de la juna generacio dependas ja estonteco de nia grava kaj nobla afero. Nia laboro ĝis nun estas esence amatora. Ĉu tio sufiĉas ankaŭ por perspektivo? Tiel ni aludas alian pli gravan problemon. La agado por Esperanto staras sur individua entuziasmo kaj oferemo de unuopuloj, sen tiuj ecoj neniu noblanima strebado povas prosperi. Tamen ni urĝe bezonas ankaŭ profesiulojn: instruistojn, tradukistojn, redaktorojn, entreprenistojn precipe en turisma fako kaj aliajn en multaj sferoj de la socia vivo. Esperanto devas trapenetri paŝon post paŝo en lernejojn, en gazetaron, radioelsendojn, televidon, oni devas proponi ĝin al vojaĝagentejoj k.s. Nur sistema publika propagando kaj praktika uzado povas konvinki homojn pri ĝia utileco. Tio validas ĝenerale pri la disvastigado de la lingvo internacia. Tamen por ni estas interesa ankoraŭ alia ĝia prefero. Ni scias, ke ĝi povas ludi gravan rolon kiel lingva ligilo inter diversnaciaj branĉoj de la eklezio. La latina ne plu funkcias en praktika komunikado kaj anstataŭ ĝi ekzistas nur vakuo glufermata iom senprograme per diversaj naciaj lingvoj. Rezulte ekestas ofte nur superfluaj miskomprenoj. Tiudirekte kuraĝigas nin profetaj vortoj de la sankta papo Pio la X-a: "Esperanto havas grandan estontecon" kaj nove favoro de la sankta Patro Johano Paŭlo la Dua, kiu jam kelkfoje alparolis kredantojn esperantlingve. Ni laboru kaj esperu. Ĉiopova Dio certe nin gvidos sub ŝirmo de nia Patrino Virgulino Maria al realigo de nia ĉirilata revo plenplene efektiviĝonta espereble en la 3-a jarmilo post Kristo: "Por ke ĉiuj estu unu". Dio benu! Inĝ. Jan Kalný
al la indekso Dimanĉe en la 30-a de oktobro 1994 la Sankta Patro Papo Johano Paŭlo la Dua nomumis novajn kardinalojn. Inter ili estis ankaŭ Ĉefepiskopo kaj Primaso de Prago Mons. Miloslav Vlk. Nome de ĉeĥaj katolikaj esperantistoj estis sendita en la 31-a de oktobro al la nova kardinalo letero. Persone nome de la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj esprimis gratulojn al la kardinalo fratino Jitka Skalická. Dum ŝia interparolo la kardinalo kun ĝojo menciis la ricevon de letero kun jena teksto: Via Eminenco Patro Kardinalo! Nome de la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj akceptu elkorajn gratulojn kaj ĝojon pro Via nomumo je Kardinalo, per kiu ni sentas rekonon ne nur de Viaj meritoj en la servoj de Krista Eklezio, sed ankaŭ esprimon de amo de Sankta Patro Johano Paŭlo la Dua al la ĉeĥa popolo. Kun sento de profunda ĝojo, mi ripetas promesvortojn diritajn al Via Eminenco dum Via esperantlingva mesclebro honore al V. Maria - Reĝino de la Rozario en la 8-a de oktobro en Praha-Kunratice, ke la katolikaj esperantistoj fidelaj en la kredo kaj amo al Eklezio apogos per preĝoj Viajn benantajn manojn, por ke Vi longe kaj brave laboru sur vinberejo de la Sinjoro. Samtempe ni dankas al Lia Sankteco Johano Paŭlo la Dua, ke Li bonvolis per Via nomumo je Kandinalo esprimi al nia popolo amon kaj korfavoron. En la katolikaj esperantistoj Lia Sankteco kaj ankaŭ Vi, Eminenco, trovos ĉiam apogon de fideleco, amo kaj preĝo. Nome de katolikaj esperantistoj: Miloslav Šváček
Permane skribita beno de lia eminenco
Kardinalo Miloslav Vlk: Esperantistoj diras, ke fremda animo estas abismo sen limo. Unu rusino, laboranta en la "Scienca Instituto de Ateismo" diris: "Homa interno estas kvazaŭ netrapenetrebla praarbaro". Jes, homa animo estas preskaŭ netrapenetrebla precipe pro tio, ke ni kreas ĉirkaŭ ĝi netravideblan vualon. Ni estas ŝokitaj, aŭdante diraĵojn de niaj gekonatoj aŭ aŭdante pri iliaj agoj kaj faroj. Kial tiu pia junulino edziniĝis al ateisto? Kial tiu junulo, kies gepatroj estas tre honestaj, ŝtelis monon de sia samklasano?. Kial tiu instruisto, kiu instruas en la lernejo moralon, eksedziĝis kaj forlasis sian edzinon kaj gefilojn? Kial tiu mia amiko kalumniis min? Kial tiu junulo drinkas? Kaj ni juĝas kaj kondamnas parolojn kaj agojn de niaj gekonatoj, opiniante, ke iliaj faroj estas punindaj, kaj ni estas kouvinkitaj, ke ni mem neniam povus fari ion tiel fian. Skalo de bonaj kaj malbonaj agoj Ĉiu homo surbaze de sia edukiteco, kiun li ricevis en sia gepatra domo, en lernejo, surbaze de sia memedukado prijuĝas ĉiun agon, ĉiun faron kiel bonan aŭ malbonan. Oni povus imagi akson kun skalo de bonaj kaj malbonaj agoj: dekstre de ĝia nula punkto estas pozitivaj agoj kaj maldekstre negativaj. Sur tiu ĉi akso eblas lokigi ĉiun konkretan agon. Nia propra akso de agoj estas subjektiva kaj ĝi certe ne estas la sama kun la akso de agoj de kiu ajn alia homo. Ni povus imagi kvazaŭ la nula punkto sur la akso de alia homo, kiu estas pli bona ol ni, estus ŝovita iom dekstren de nia nula punkto (tion, kion ni pritaksas kiel akcepteblan, li jam pritraktas kiel neakcepteblan) aŭ ke la nula punkto de pli malbona homo estas ŝovita iom maldekstren de nia nula punkto. Sed fakte kutime ne temas nur pri simpla transŝovo de la nula punkto. Kelkajn agojn mi kun mia amiko, edzino pritaksas same, sed aliajn malsame. La prijuĝado mem ne estas statike neŝanĝebla, sed dinamika. Aliel ni prijuĝas certan aferon sub influo de emocioj, en kolero, ĝojo, sub la influo de alkoholaĵoj, drogoj, aliel en la stato de plena spirita ekvilibro, aliel se oni minacas nin. Krome ni senĉese evoluas, spertiĝas, edukas nin, akiras pli altan klerecon, kio kaŭzas transŝovon de nia nula punkto. Do, tion, kion ni antaŭ certa tempo juĝis kiel akcepteblan, hodiaŭ ni povas prijuĝi kiel neakcepteblan aŭ male. El tio ni povas konkludi, ke resti fidela al siaj principoj signifas stagni en sia propra spirita evoluo. Oni diras, ke la konscienco riproĉas malbonajn agojn, sed ĝi fakte riproĉas nur la agojn situantajn maldekstre de nia nula punkto. Se la nula punkto estas sufiĉe ŝovita maldekstren, la konscienco silentas, eĉ se ni malbonagis. Ni pli aĝaj rememoras deklarojn de militkrimuloj, kiuj staris antaŭ Nurinberga tribunalo: "Mi sentas min senkulpa, mi plenumis nur ordonojn de nia Gvidanto". Do, la konscienco ne povas esti nia objektiva juĝisto. Tial estis kreitaj civilaj leĝoj, kiuj prijuĝas malbonagojn kaj krimojn, tial donis al ni Dio dekalogon, kiu klare difinas, kio estas peko, tial Jesuo donis al ni sian moralinstruon, tial la eklezio difinis siajn leĝojn. Estas bone, se nia propra interna akso havas sian nulan punkton dekstre de la nula punkto de oficialaj aksoj kaj se ĉiuj agoj, kiujn ni pritaksas kiel bonajn, kuŝas dekstre ankaŭ sur la oficiala akso. Laŭ la frukto oni arbon ekkonas Ne estas akordo inter niaj paroloj kaj agoj. Niaj paroloj estas pli belaj ol niaj agoj. Antaŭ aliaj homoj ni volas aspekti justaj, veramaj, pli bonaj. Ĉiu el ni estas certagrada hipokritulo, kiu kritikas aliajn kaj laŭdas sin mem. Niaj konfesprenantoj povus rakonti pri tio, ke multaj homoj venas en kanfesejon laŭdi sin kaj kalumnii ceterajn. Iu diris, ke "la mondo estas teatro kaj ni estas aktoroj en ĝi". Ofte ni rolas kiel aktoroj sur la scenejo kaj sub nia masko de perfekta homo kaŝas sin normala homo kun siaj eraroj kaj mankoj eble eĉ malpli bona ol nia najbaro, kiun ni kritikas. Bedaŭrinde same hipokritaj ni estas en la rilato al nia Dio. Nia buŝo laŭdas Dion, sed ni ne vivas laŭ Liaj ordonoj. "Ne ĉiu, kiu diras al mi: Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la ĉielo, sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo" (Mat 7, 21). Ankaŭ nin erarigas homoj belparolantaj, kiuj estas elokventaj, en sia konduto memfidaj. Episkopo Baláž en sia prelego por la klubo de inteligentularo menciis, ke nur 7 % de civitanoj kapablas akcenti verajn argumentojn, prijuĝi ilin, ceteraj homoj akceptas ĉion, kion diras tiu, kiu akiris iamaniere ilian favoron. Jesuo atentigas nin, ke "per iliaj fruktoj vi konos ilin" (Mat 7, 20). Ne juĝu, por ke vi ne estu juĝataj Jes, ni ŝatas juĝi kaj oftege ni juĝas ceterajn. Se ne publike, do almenaŭ en nia animo. Kial Jesuo atentigas nin, ke ni ne juĝu aliajn? Precipe pro tio, ke ni ne kapablas penetri en la animon de alia homo kaj tial ni ne povas juste prijuĝi ĉiujn kialojn, kiuj kaŭzis certan lian konduton. Havante limigitan intelekton, nia proksimulo povas prijuĝi la situacion en al li donitaj limoj. Ankaŭ ni prijuĝas nur laŭ nia intelekto. Ni devas esti tre toleremaj precipe al homoj, kiuj ne havas tiom altan intelekton kiel ni. Estus terura eraro, se ni postulus, ke ceteraj same pensu kiel ni. Sed ni konsciu, se ni ricevis pli altan intelekton - pli multajn "talantojn" , ke de ni estos pli multe postulata. Ĉu eblas penetri en fremdan animon? Ĉe sinceraj, nehipokritaj homoj spegulas vizaĝo ilian animon. Hipokrituloj prezentas al ni maskon, kiu pli malpli malebligas ekkonon de ilia animo. Homoj, kiuj ne analizas sincere sian propran animon, ne kapablas bone ekkoni sin mem kaj memkompreneble ne povas bone ekkoni animon de aliulo. Jes, estas psiĥologoj, kiuj kapablas certagrade enpenetri en la animon de aliulo. Ili kapablas helpi al ni forigadi niajn malfortaĵojn, niajn mankojn. Se ni mem ne kapablas forigi niajn malfortaĵojn, pekojn, estas necese serĉi helpon ĉe tiuspecaj fakuloj. Fakuloj en psiĥologio estas multaj konfesprenantoj. Se ni sincere konfesas niajn pekojn ĉe la sama konfesprenanto, tiu povas tre profunde enpenetri en nian animon kaj tre bone konsili al ni trovi la plej rapidan vojon al nia pliboniĝo. Tial estas bone, se ni havas nian konfesprenanton, al kiu ni havas plenan fidon, li povas tre bone ekkoni nin kaj prudente konsili. Tamen eĉ se ni estus eminentaj psiĥologoj, neniam ni plene povos kompreni la animon de aliulo kaj tial ni ne rajtas juĝi kaj kondamni. Nur nia Sinjoro konas nin plene, Li konas eĉ la plej kaŝitan ĉeleton en nia animo. Li povas prijuĝi ĉu ni, havante certan intelekton, agis akorde kun ĉiuj Liaj donitaĵoj. Ni ĉiam agu tiel, kiel ni agus, se ni vidus stari ĉe nia flanko nian Sinjoron. Ja, Li staras ĉe ni kaj observas ĉiun nian agon. Inĝ. Vladimír Němec NIA JUNULARO ĈE DI-PATRINO EN DUB NAD MORAVOU E n la tagoj 28.-30.10.1994 okazis Renkonto de IKUE-junularo en pilgrimloko Dub nad Moravou. Venis gejunuloj ne nur el Ĉeĥio, sed ankaŭ el Slovakio. La renkonton komencis Sankta Meso en pilgrima preĝejo de Purifikacio de V. Maria en Dub, kiun celebris nia kara frato pastro Cyril Vrbík. En bela homilio li aludis gravecon de ideo de esperantismo, kiu estas ĉe kredantoj plifortigita per ideoj de kristanismo. Post la Meso okazis frateca kunsideto, dum kiu gejunulojn alparolis frato Miloš.Sabate pilgrimis la gejunuloj al Di-Patrino - Venka Protektantino de Moravio sur monto Sankta Hostýn. Estas bone, se la junularo estimas kaj amas nian ĉielan Patrinon. LA ĈIELAJ PATRONOJ DE ESPERANTISTOJ LA PATRO TITO BRANDSMA, O. CARM. Daŭrigo de artikolo en D. B. 2/94 La sufervojo La 10-a de majo 1940. La germana armeo invadis en Nederlandon. Ordenojn oni atakadis, ĵurnalarojn limigis. La nederlandajn lernejojn inundis nazipropagando. La salajroj de katolikaj instruistoj sinkis je 40%. En februaro 1941 intertraktis patro Tito kiel prezidanto de Ligo de Direktoroj de katolikaj mezlernejoj en la oficejo por publika instruado. La nazioj estis iom konfuzitaj. Koncerne ŝanĝo de la salajroj patro Tiro malsukcesis. Sed li akiris certigon, ke la direktoroj, kiuj estas pastroj aŭ monaĥoj, gvidos plu la katolikajn lernejojn. Alia kriza problemo ekestis en la jaro 1941. La germanaj oficoj ordonis, ke ĉiuj publikaj kaj privataj gazetoj devas esti malfermitaj por informoj de "N.S.B." (Nazi-socialisma movado). Kiel konsilanto de la Unuiĝo de Katolikaj Ĵurnalistoj estis patro Tito ree en malfacila situacio. La ĉefepiskopo de Jong alvokis lin kaj instrukciis, ke li insistu ĉe ĉiuj eldonistoj kaj direktoroj de katolikaj gazetoj, rezisti kontraŭ ĉi maljusta ordono; patro Tito eldonis en 31-a de decembro 1941 cirkuleron kaj en ĝi klare kaj rimarkeble klarigis al la katolika gazetaro la situacion. Poste li vizitis ĉiujn katolikajn ĵurnalistojn kaj de ĉiu el ili li ricevis skribitan proklamon. Intertempe oni patron Titon en la nazirondoj kulpigis pri "konspiro". Gestapo komencis ataki lin kaj en la 19-a de januaro 1942 du anoj de "verda polico" ("Grüne Polizei") arestis patron Titon en Karmelo en Nijmegen. "Procesan debaton" oni arangis en de Hag. La profesoron Titon Brandsma oni akuzis pri "malamika pozo" kontraŭ la estanta germana registaro kaj pri "ĝenado de publika trankvilo". Li skribis kontraŭ la "hebrea politiko" kaj vidigis atakan "kontraŭnazian opinion". Neevitebla decido kaj verdikto: "kulpa = malliberigo". Tiel okazis, ke patro Tito ekiris sian amaran sufervojon: Scheveningen, Amersfoort, Klef, Dachaŭ. Li estis sesdekjara, kiam li venis en la malliberejon en Scheveningen. Patro Tito akceptis sian sorton en mirinda subiĝo. Li skribis en letero al iu patro: "Mia vokiteco en la katolikan eklezion kaj al pastreco donis al mi tiom da gloro kaj belo, ke rekompence mi volas avide akcepti ion malagrablan. El profunda koro mi ripetas kun Ijob: "Kiam mi ricevis de Sinjoro bonaĵojn, kial ne akcepti same ankaŭ malbonaĵojn, kiujn al ni lia Providenco sendas?". Germanoj ordonis al patro Tito, ke li skribu sian lastan ateston. Sur kelkaj paĝoj klarigis patro Tito, klare kaj firme, "kial la nederlanda nacio kaj precipe la katolika loĝantaro kontraŭas N.S.B.". Ĉi tie en Scheveningen li ankaŭ verkis la kortuŝajn memoraĵojn "Mijn Ĉel" ("Mia Celo"). En ĉi kelkaj malmultaj memoraĵoj li lasis al ni parton de sia animo. Malliberigita tage-nokte en sia malgranda celo li skribis: "Beata soleco. Mi estas tute sola kaj tamen nenian estis Sinjoro tiom proksima. Nun Li estas mia unusola subteno. Mi sentas min esti feliĉa kaj sekura. Mi deziras resti ĉi tie senĉese, se tio estas lia volo. Malofte mi estis tiom feliĉa kaj kontenta". En ĉi mallibereja trankvilo verkis patro Tito sian inspiran poemon: "Antaŭ la bildo de Krucumito". Laŭvorta traduko laŭ franca originalo: "Dolĉa Jesuo, kiam mi Vin vidas, ekvivas en mi granda amo al Vi. Vi scias, Jesuo, kiel mi amas Vin kaj ke ni estas la plej bonaj amikoj. Tio postulas pli multe da kuraĝo al sufero. Sed ĉiu sufero estas por mi la unusola vojo al Via Reĝolando. Mi estas feliĉa, kvankam mi suferas, ĉar de nun mi iĝas estaĵo, kiun Vi elektis, mi estas parto de Vi, la unusola Dio. Lasu min do solan ĉi tie. Malvarmo min ne povas ĝeni, kiam homoj ne povas penetri al mi ĉi tien. Mi restas sola, sed mi ne plendas. Vi, Jesuo, estas ja ĉe mi kaj mi neniam estis tiom proksime ĉe Vi. Restu kun mi, Jesuo, tiom dolĉa, Via feliĉega ĉeesto rekompencas ĉion". Kiel unusolan skribmaterialon li havis la biografion de la sankta Terezia el Avilla kaj inter la linioj de ĉi malnova libro li skribis sian verkon. En la 12-a de marto estis lia laboro je nova biografio de sankta Terezia interrompita (pretaj estis nur sep kaj duono de ĉapitroj). Oni lin veturumis en la koncentrejon en Amersfoort. Liaj unuaj du leteroj al Karmelo en Nijmengen sonis malserene. Ne plu estis en ili feliĉaj lokoj, priskribantaj lian ĉiutagan vivon, kaj ne estis tie eĉ mencio pri spirita konsolo. Enŝtelas sin tien nova trajto, kiam li mencias, ke li estis "laŭ Dia providenco pli-malpli malsana, dum kvin aŭ ses semajnoj". En Scheveningen li estis en izolaresto, sed en Amersfoort "soleco estas for; abundo da freŝa aero kaj espero, ke mi povos paroli kun amikoj miaj". Ĉiutage li parolis al malsanuloj pri la sanktulo, kies nomtagon oni ĵus festis. Ili ĉerpadis tian forton kaj tian edifon el la vortoj de patro Tito, ke ili petis ĉiutagan Panon. Ĉar li estis liberigita de ĉiutaga kaj dimanĉa Sankta Meso, li trovis novan kaj belegan manieron, kiel aranĝi spiritan sanktan komunion. Li ekrigardis por momento la okulojn de ĉiu ano de sia malgranda grupeto kaj diradis proksimume jenon: "La korpo de nia Sinjoro Jesuo Kristo konservu vian animon por vivo eterna. Amen." Ĉi vortojn diradas pastro, kiam li servas per sankta hostio al komunianto. Dum Paska vendredo en la jaro 1942 li amasigis ĉirkaŭ sia malsanulo-lito eble cent malliberigitojn kaj parolis al ili pri la martirigo de Kristo: "Estas por ni feliĉo, ke ni povas rememori ĉi grandan gloran tagon en spirito de niaj antaŭuloj el 14-a, 15-a kaj 16-a jarcentoj. Mistiko estas mirakla kunigo de Dio kun homo; la dieco ne plu kaŝas sin sub homa aspekto, ni ekvidas Dion en ni." Post plua mallonga restado en Scheveningen estis patro Tito sendita en Kleef-on en Germanio. Poste en la 19-a de junio oni forveturumis lin en la faman koncentrejon en Daĥaŭ. Kiam oni demandesploris lin kaj fotis, li ricevis la kutiman grizbluan uniformaĉon, numeron 30492 kaj oni envicigis lin inter la milojn da kondamnitaj koncentrejaj malliberigitoj. Patro Tito havis la konsolon, ke li tie trovis la kunfraton el sia karmelana provincio Rafaelon Tijhuise kaj ankaŭ kelkajn karmelanojn el Polio. La polaj karmelanoj estis jam multe suferintaj kaj estis tre pesimismaj koncerne la rezulton de la milito. Patro Tito klopodis ilin kuraĝigi per sia optimisma perspektivo. "Aŭguste ni estos hejme", diradis li. Kaj li pravis - patro Tito estis destinita, ke li estu "hejme" eĉ pli frue ol en aŭgusto. (finigo sekvos en la venonta n-ro de D.B.) KIO ŜANĜIS KION EN NEDERLANDO? Ĉu historio influas? Kial la homo faras tion, kion li faru? Multaj agoj homaj estas rekondukeblaj al historiaj eventoj kaj okazoj. Ne nur en propra familio, sed certe en la landa historio. En la lastaj jardekoj la internaciaj eventoj grave destinis, kiel homoj pensas kaj agadas. Antaŭ cent jaroj Nederlando prosperis, ĉar la lando ne travivis militon ekde la komenco de la deknaŭa jarcento. La lando estis sufiĉe aktiva, kiam la industriiĝo komenciĝis. En nia historio pli grava estis la protestanta religio. Kvankam laŭ la nederlanda konstitucio ĉiu religio estas libera, la religio de nia Reĝa Familio estas la protestanta kaj tio tamen influis la socion. Tiuj protestantaj eklezioj ekhavis diversajn apartigitajn grupojn, ĉar ofte la pastoro estis pli severa ol lia eklezio kaj lia ordono havis grandan influon en lia komunumo. Kaj la plej severaj grupoj estis nomitaj »la Preĝejoj de la Nigraj Ŝtrumpoj«. La nederlandaj katolikoj estis pli obeemaj al siaj ekleziaj gvidantoj, la 5 episkopoj. Inter ili regis la - »Certeco, donita pere de la Sankta Spirito kaj disdonacita de pastraro«. La vasta bazo estis la familio, en kiu ĉiujare oni ekhavis bebon. Pri tiu ĉi fakto oni havis malsamajn klarigojn. La nekatolika parto de nia lando riproĉis, ke - »la Eklezio ordonis tion pro tio, ke oni (ek)havu multajn membrojn«. Aliaj diris, ke - »Infano estas diodonata asekurado«. Unue pro la malmulte kosta laboro, kiun infanoj liveris al siaj familianoj, ĉefe en la agrikulturaj "entreprenoj", sed eble pli grava estis la opinio por-poste, ke la infanoj - »Certigis la Maljunecon« de la gepatroj. Kune kun la industrio venis la socialisma movado en nian landon. Antaŭ, ol la Granda Kapitalo ekregis la socion, la socialistoj estis forta grupo. Sed en la dudekaj jaroj ankaŭ nederlandaj pastroj eksciis, kion faris la malriĉeco de la dependiga industrio. La plej konata estis monsinjoro Alfons Ariens (elparolate esperante!), kiu en la regiono Twente funkciis kiel la unua ruĝa pastro. Pli frue okazis en regiono Westland la sama. Tie la pastro de la vilaĝo Poeldijk (Puldejk) stimulis la kulturon pri "novaj" fruktoj, ĉefe la vinberoj. Pro la nederlanda, malvarma klimato oni ne povis fari vinon el ili, sed kiel fruktoj ili estis altklasaj. Multaj pastroj estis (male al la socialisma onidiro) pli favoraj al la paroĥanoj malriĉaj ol al la riĉuloj. La multaj sociaj konceptoj kaŭzis en Nederlando situacion, kiun oni poste priskribis kiel "Kolonan Kulturon", la socio estis politike kaj religie disigita. Se iu urbeto ekhavis sian unuan sportunuiĝon, baldaŭ tie oni konis kelkajn samajn sportunuiĝojn, dividitajn laŭ politika kaj religia grup(et)oj, ofte severe defenditaj far siaj gvidantoj, kiuj ofte travivis du malsamajn batalojn: Sur la sportejo kontraŭ similaj teamoj de alia unuiĝo kaj ekster la sportejo kontraŭ la "malsamopiniantoj". Por la katolika parto de Nederlando la tempo estis favora. Multaj unuiĝoj, kluboj, societoj kreskis kaj prosperis. Estis katolikaj ĵurnaloj kaj gazetoj. Nederlando havis belegan fotorevuon katolikan kun kromaĵoj i.a. por la junularo. Ekzistas katolika radio-elsenda unuiĝo, kiu ankoraŭ ekzistas nun. Unu el la pli malnovaj universitatoj en la urbo Nijmegen (Nejmeeĥen) estas katolika. Tiu famo iom malheliĝis post la "revolucia" jaro 1968. Moderna progresemo (ankaŭ politika) solidariĝis ofte pli al samaj novaj ideoj en la aliaj nekatolikaj universitatoj ol al la postkoncilia (Vatikana II-a) katolika eklezio. Nederlando havis antaŭ la dua mondmilito gravan rolon, kiam Vatikanurbo planis proprajn radio-elsendojn. Katolika Prahistorio en Nederlando Nederlando fieris pri la kristanigo fare de anglosaksaj misiistoj, el kiuj la sanktaj Vilibrordo kaj Bonifaco estis la plej konataj. Du malsanuloj donacis al ni du pilgrimejojn Amsterdam (!) kaj Schiedam (Sĥídam). La malsana knabino Schiedama iĝis unu el niaj pli konataj sanktulinoj, kies nomon, Lidvina, ekhavis multaj nederlandaj knabinoj, ankaŭ nekatolikaj. Sed tie ne estis la nuraj pilgrimejoj. Ankaŭ aliaj festoj estis rememorigitaj, veraj festoj estas tiuj, kiuj norde de niaj grandaj riveroj devis esti festitaj nur en la preĝejoj. Krome en la urbeto Naarden. La enloĝantoj de la pli sudaj provincoj de Nederlando estis "pli" katolikaj ol ĝenerale tiuj de la nordaj provincoj. Tamen ankaŭ ĉi tie oni trovis katolikajn regionojn, kiel jam nomitan regionon Twente. Nia lando havis multajn fratinojn, patrojn kaj pastrojn. El ili granda parto disvadis tutmonden kiel misiistoj. Aliaj fratinoj ĉefe laboris kiel instruistinoj kaj flegistinoj ankaŭ en Nederlando. Nehavante familion, do sen la necesaj enspezoj, ili povis labori pli sindone, tiel, ke la tiama respekto de nekatolikoj estis granda por tiuj helpistinoj. Ofte nekatolikoj preferis la katolikajn malsanulejojn. Fratulinoj ne devis iri hejmen, la monaĥinejo estis apud la hospitalo kaj ili mem estis ĉie prizorgitaj. Do, ĉio povis esti por la malsanuloj. La nederlanda eklezia "provinco" festis multajn tipajn festojn. Inter ili estis la ĉiujara Misiista Dimanĉo. Vespere, dum la dimanĉaj Vesproj, en la preĝejoj transiris procesio de infanoj, vestitaj kiel virgulinoj, pastroj kaj misiitaj infanoj, do indianoj, ĉinoj, negroj ktp. A!ia festo estas de Kristo Reĝo, per kiu oni festis la finon de la Liturgia Jaro. Pli bele ol en kiu ajn dimanĉo la pastro predikis matene kaj vespere. Kaj nun la tuta paroĥa unuiĝo iris kune en granda procesio. Kiu ankoraŭ sidas plenatente dum du horoj en la preĝejo kiel infano? Esperanto en Nederlando Kiel malgranda pruvo, ke Nederlando povis esti ekzemplo por la katotika mondo, estis, ke la internacia katolika komunumo, la I.K.U.E., havis sian sidejon en Nederlando; la prezidanto estis la nederlanda sinjoro P. Heilker, la kasisto kaj administranto estis sinjoro Aleš Berka en Brno! Ankaŭ la ĉefredaktoro loĝis kaj la eldonejo de Espero Katolika estis en Nederlando. Imagu, ke EK en la jaro 1928 havis tiam 1020 legantojn, 500 el Nederlando kaj 520 el 40 aliaj landoj. En tiu jaro la IKUE-kongreso okazis en Hago, Nederlando, dume en Varsovio okazis la tiujara Jubilea Kongreso. Tiu estis jam la 5-a, kiu estis en Nederlando. Antaŭaj estis en la jaroj 1911, 1920, kaj 1922. Ĉio laŭ informoj el EK, oktobro 1937. Do, laŭ historio la eldonejo de EK ne nepre devas esti en Romo! La Dua Mondmilito Mi ne scias ĉu la germana invado en majo 1940 kaŭzis la foriron de IKUE-sidejo el Nederlando, sed preskaŭ ĉio valora estis detruita. Tamen post preskaŭ 50 jaroj oni povas diri, ke la socia ŝango estis unu el la plej gravaj sekvoj de la dua mondmilito. Nederlandanoj spertis komunuman malamikon, kiu celis detrui ĉion valoran. Kaj tio kaŭzis grandan, vastan interligon. Katolikoj kaj protestantoj, socialistoj kaj komunistoj, liberpensuloj kaj framasonoj, kiel eble plej ofte kaj multe trovis unu la alian, parolis kaj faris planojn, kunlaboris kontraŭ la ideoj de la komuna malamiko. Kaj poste ankaŭ tuj kontraŭ la malamiko mem. Kuzo de mia patrino estis estro en monaĥejo en la povinco Zeeland. La monaĥejo estis grava ĉeno en la itinero de malsupren pafitaj pilotoj, survoje al Hispanio aŭ eĉ rekte reen al Britio per submarŝipoj, kiuj en la mallumo povis, kuraĝis atingi la marbordan regionon. En la jaro 1945 la repatrujiĝinta reĝino akceptis la ĉefpatron en granda vico da rezistintoj kaj ŝi diris (laŭ miaj familiaj rakontoj): - "Vi estas en mia vivo la unua "Roma" pastro, al kiu mi etendu la manon. Dankon pro via laboro por nia patrujo!" En la unuaj jaroj post 1945 oni minacis refali en la antaŭmilitan situacion. Oni eksciis pri la vero, kiu ne ĉiam estis ege flata por la rezistintoj, ĉar "kelkaj" klopodis ekhavi la plej grandan honoron. Tamen la sento, ke oni bezonas unu la alian por rekonstrui la patrujon, estis pli forta ol la malnovaj kontraŭaĵoj. Tion mi spertis kiel junulo ĉe la skoltoj katolikaj, protestantaj kaj "ĝeneralaj", kiuj kunlaboris forte post la jaro 1947. Ĝis meze de la sepdekaj jaroj la evoluo estis tia, ke (ofte deve pro la situacio) ekzistis pli vastaj societoj. Tiel mi estis kunlaboranto, kiam la nederlandaj sindikataroj klopodis fari unu Ligon. Dum la preparadoj la kristana sindikataro eliris kaj la socialisma kaj katolika sindikataroj federaciis. Nun mi ne scias, kiom da katolikoj ankoraŭ ĝojas pri tio, ĉar la FNVo estas laŭ (ankaŭ esperantistaj) ideoj socialisma organizo. Kaj fakto estas, ke la konataj kaj famaj katolikaj sindikatistoj estis forreorganizitaj. La tamen pacema batalo por unuiĝo kaŭzis, ke multaj "Dio-kredantoj" same opinias, ke pli bone estas kunlabori kun celo por pli bona socio, ol protekti la malnovajn valoraĵojn, kiujn oni ekhavis el la religia vivo. Sed unuiĝo forprenas ankaŭ la neceson por batali por tiaj valoraĵoj kaj tiu ĉi batalo estas pli grava, ol oni opiniis. La nederlanda socio iĝis "glata" socio. Ekde la kvindekaj jaroj la ŝtato transprenis la helpantajn taskojn de la eklezioj kaj ekleziaj organizoj kaj institutoj. Ekzemple: Antaŭ tridek jaroj la malsanulejoj estis organizitaj kiel (sen)eklezia instituto. Nun ili estas deve neŭtralaj pro minaco perdi siajn necesajn subvenciojn. La eklezioj perdis sian rolon kiel helpantoj bedaŭrinde ankaŭ pri religiaj aferoj. Mi pensas, ke vi, legantoj, povos trovi paralelon mem pri la situacio en via lando. Malkonstrui ion gravan en la socio estas rapida afero. Kiam la malkonstruo daŭras longe, la rekonstruado postulas pli da peno kaj tempo. Ni esperantistoj esperu kaj fidu, ke ni neniam petos vane ĉe la senfina Ĉiopova Sinjoro. Lode Klonje donita al Don Gobbi en San Marino la 3.7.1987 El libro "La Dipatrino al sacerdotoj, ŝiaj multamataj filoj ". "Imprimatur" al la libro donis 300 episkopoj, kiuj aliĝis al la "Marieca Sacerdota Movado" de Dipatrino kun la Sankta Patro Johano Paŭlo la Dua frunte. 60 mil pastroj kaj milionoj da laikoj el la tuta mondo konsekriĝis kun li al la Dipatrino. Don Gobbi ĉi suban eksterordinaran mesaĝon ricevis vespere post lumprocesio en ĉeesto de multaj pastroj. Ĝi estis surbendigita. Post saluto al ĉiuj pastroj daŭrigas la Dipatrino: "Kial mi kolektis vin ĉirkaŭ min precize en ĉi tiu jaro? Por al vi doni la lastajn rekomendojn, kiuj akompanu vin sur via malfacila vojo. Sciu, miaj multamataj pastroj, ke nun alvenis miaj tempoj. Jes, miaj tempoj nun komenciĝis! Kial la Papo dediĉis al mi tiun Sanktan Jaron? Kial li proklamis tiun eksterordinaran "Mariecan Jaron"? Kial li invitis la tutan eklezion rigardi min, aŭdi min, sekvi min kaj sin savi en mia koro? Ĉar miaj tempoj nun alvenis. Jam en ĉi tiu jaro oficiale kaj en ĉiuj fortoj komenciĝos la tempoj de via ĉiela Patrino. Estas miaj tempoj, la tempoj de la laŭta voko por konverti! Ho ve, revenu, revenu, vi vojerarinta kaj malmoraliĝinta homaro! Estas nun la tempoj de la granda reveno! Vi, miaj amataj pastroj estas ĉi tie, ĉar mi volas fari el vi instrumentojn de mia laŭta alvoko. Al ĉiuj, kiuj renkontas vin, proklamu jenan urĝan mesaĝon: Revenu, revenu rapide al via Dio, kiu volas savi vin kaj al vi donaci la pacon. La tempo, kiun Li ankoraŭ koncendas por via konverto, preskaŭ finiĝis. La tagoj estas kalkulitaj, sumigitaj. Konvertiĝu rapide al la vojo de la Sinjoro, se vi volas esti ankoraŭ savataj. Mi volas, ke kiel eble plej rapide oni disvastigu tiun mesaĝon en la mondo. Vi devas esti miaj mesaĝantoj. Diskonigu mian urĝan alvokon kaj mian zorgon por via konvertado al Dio. Tio estas "miaj tempoj", la tempoj de la granda reveno, la tempoj de la granda puno! La kaliko de la dia justeco estas plena kaj pli ol plena! Ĝi superplenas! La peka kulpo inundas la tutan mondon. La eklezio malheliĝis per la peko de la apostateco. Nun Dio devas interveni por ĝin purigi en justeco kaj amo, por doni la triumfon de sia kompato. Vi staras antaŭ la plej doloraj kaj sangaj horoj! Kaj tiuj tempoj estas multe pli proksimaj ol vi povas imagi! Jam en ĉi tiu jaro (1987) grandaj eventoj komenciĝos, kiujn mi anoncis en Fatima kaj konfidis al la infanoj; al tiuj mi aperis en Medĵugorje, kiel sekreto. Pro tio sekurigu en mia Senmakula Koro ĉiujn miajn filojn. Voku ilin ĉiujn, prenu ilin ĉe la mano, forgesu neniun, vi, miaj multamataj. Rigardu al ĉiuj sur via vivovojo, venigu al mi tiujn, kiuj vaste devojiĝis. Kaj ankaŭ la etulojn, la malriĉulojn, la eksterulojn, kiuj ne trovas returnan vojon, la persekutitojn, la pekulojn, la drogavidulojn kaj ĉiujn, kiujn la satano firme tenas en sia potenco. Mi volas ilin savi! Mi bezonas vin ĉiujn. Per vi mi volas ilin savi! (Por D.B. tradukis frato Willi Wirges)
al la indekso "Dio, helpu Vi, ke mi ne manku, kie Vi bezonas min." (Kanto 327 el "Tero kaj Ĉielo Kantu" de A. Burkhardt). Partopreninte la 10-an Ekumenan Kongreson de IKUE kaj KELI en Gostyń, mi ĝuis bonegan fratecan atmosferon de tiu ĉi memorinda renkonto. Fakte, tiuspeca kunveno estas kvazaŭ reveno al radikoj de kristanismo, al frua etapo de la kunvivado de la unuaj atestantoj de Jesuo Kristo. Miaopinie la ĉefa kongresa temo: "Kiel hodiaŭ porti la evangelion al Eŭropo kaj la mondo?" trovis tie la respondojn kaj teorian kaj praktikan. Ja la evangelion (laŭ estimindaj prelegintoj) oni portas ne nur per vortoj, sed ankaŭ (kaj eble eĉ pli efike) per propra ago kaj bona ekzemplo. Kaj tiu ĉi bona ekzemplo de amikeca interkompreno, komuna kunvivado kaj preĝado, senkonflikta kunestado kaj krome kunlaboro por diversaj temoj kaj helpoprojektoj, estis en la kongresejo evidente videbla. Se tiel fruktodonaj estas tiuspecaj renkontoj, oni povas bedaŭri, ke malmultaj gejunuloj partoprenis la Kongreson. Kaj dume la evangelizadon necesas direkti ĉefe al junularo, ĉar tiu ĉi parto de la socio en ĉiu lando estas nuntempe plej ofte perdita, la plej ofte trompata de nuntempa konsumisma vivmaniero kaj programoj de amaskomunikiloj. Krome, junularo ja estas estonteco de nia religia kaj esperantista movado! Glora ekzemplo dum la Kongreso estis infanaj teamoj el Zagórnik kaj Bielsko-Biala (Pollando), kaj ĉarma junulina ensemblo el Ĉeĥio, kiuj per siaj artaj prezentadoj alportis ĝojojn kaj kortuŝojn por la kongresanoj. Venontjare atendas nin du esperantistaj religiaj kongresoj: en Ĉeĥio kaj Litovio. Kion fari, por ke partoprenu ilin pli multe da junularo? Kion fari por instigi junularon okupi sin pri Esperanto kaj pri religiaj temoj? Dum kongresa semajno maturiĝis en mia kapo la ideo, kiun mi tamen ne sukcesis prezenti al la publiko, pro manko de kongresa tempo. Mi proponas, ke tie, kie eblas, ni organizu junularajn grupojn ĉe paroĥoj. Ni proponu al junularo agadon por nobla celo samtempe religia kaj humanisma, kiu estas lernado de Internacia Lingvo kaj ĝia uzado por religiaj kaj humanismaj iniciatoj. Ofte ja okazas, ke ĉe paroĥoj grupiĝas junaj homoj gvidataj de bona volo kaj kredo kun kapoj plenaj de idealoj. (Iam mi mem spertis tian situacion, kaj danke al saĝa gvidado de loka pastro, mi por la posta vivo multege ŝuldas al niaj renkontoj , diskutadoj kaj kunestado en ĉeparoĥa junulara medio.) Kie eblas, oni provu konvinki la paroĥestron pri neceso kaj eduka avantaĝo de la organizado de tiuspecaj grupoj. En eklezioj laste oni multe parolas pri rolo de laikuloj en zorgado por religia estonteco de socioj. Kaj laŭ mi, tiu ĉi vojo, sur kiu ni paŝas per la kredo kaj Internacia Lingvo al paca kaj kristana Eŭropo, estas precize taŭga vojo por multaj bonvolemaj laikuloj. Ni memorigu ankaŭ instigojn diritajn en radioprediko de pola pastro Mieczysław Maliński: "Paroĥoj devas esti lanternoj, kiuj radiados per edukaj iniciatoj, kiuj grupigos multajn gejunulojn, por satigi iliajn religiajn kaj intelektajn bezonojn." Se vi sukcesos konvinki paroĥestron pri viaj ideoj, eble li anoncos al paroĥanoj pri planata entrepreno. Eble li konsentos ankaŭ disponigi por la renkontoj paroĥan ejon. Se mi sukcesos kolekti areton da gejunuloj, ni tuj informu ilin pri la celoj, al kiuj ni iros: lernado de Internacia Lingvo (ĉeokaze alproprigo de diversaj kristanaj preĝoj, tekstoj kaj kantoj), reciproka kontakto kun similaj grupoj en Eŭropo, kaj komuna renkonto de grupoj dum religiaj E-kongresoj en Ĉeĥio kaj Litovio. Dum la kongresoj niaj grupanoj povos ekkoni sin persone. Ili povus ankaŭ prezenti tie siajn artajn kapablojn (simile, kiel tio okazis en Gostyŭ), t.e. muzikludadon, kantadon, dancojn, recitadon, teatraĵeton, skeĉojn, magiaĵojn, ktp. Rekomendinda estus ankaŭ daŭrigo de ekspozicio (pri starigita temo) de pentraĵoj, desegnaĵoj, grafikaĵoj, ktp., por kiu la junularo ankaŭ povus kontribui. Por faciligi la kontaktojn inter junularaj grupoj kaj tuj ekkapti intereson de niaj gekursanoj, mi proponas fondi specialan bultenon, kiu havus la titolo ekzemple: "El paroĥo al kristana Eŭropo - per Internacia Lingvo". En la bulteno ni povus publikigi informojn pri kreitaj grupoj kun iliaj fotografaĵoj, por ke la grupoj ekkonu sin. Tie povus trovati ankaŭ informoj pri ŝatokupoj kaj hobioj de la grupanoj, pri iliaj artaj kapabloj. En cirkulero oni povus aperigi mallongajn leteretojn, individuajn fotojn, eldirojn kaj opiniojn pri diversaj temoj, personaj spertoj, religiaj travivaĵoj, ktp. Bonvenaj materialoj certe estus ankaŭ informoj pri loka paroĥo (kun fotoj de la preĝejo, laborantaj pastroj) kaj diversaj lokaj interesaĵoj, kiel historio, monumentoj, funkciantaj kutimoj ligitaj al ekz. religiaj festoj, kiel ekz. Kristnasko kaj Pasko. Mi estas preta organizi en mia paroĥo junularan grupon kaj ankaŭ komenci la redaktadon kaj distribuadon de la cirkulero. Plua vojo de niaj gejunuloj estus kompreneble aligo al ekzistantaj jam esperantistaj religiaj organizaĵoj (IKUE kaj KELI kaj abono de konataj revuoj, kiel: Espero Katolika, Dia Regno, Dio Benu, Leteroj de Animzorganto, Frateco. Sed la rezultoj dependas de nia laboro. Resumante tiujn ĉi proponojn, mi petas ĉiun Amikinon kaj Amikon, kiu havas la eblecon kaj estas preta kontribui al tiu ĉi eksperimento, ke li agu kaj kontaktiĝu min. Eble kune ni povos fari ion bonan kaj fruktodonan. Pri la rezultoj de niaj klopodoj mi informos Vin en nia bulteno kaj ankaŭ pere de religia E-gazetaro. Dio benu! Jan Książek, ul.Paderewskiego 6 m 2, PL 97-300 Piotrków Trybunalski, Pollando.
KIRKETO DE DIPATRINO LA NEĜA SUR MONTO Verkis Leszek Łęgowski. Esperantigis Urszula Tupajka
Międzygórze estas pitoreska ripozloko trovata en Sudety-Montaro en Klodzko-regiono en Pollando. La nomo Międzygórze signifas intermontejon. Tra Międzygórze fluas rivero Wilczka, kiu akvofalas 27 metrojn en profundan kanjonon. Kvin km de centro de Międzygórze, en triangulo de tri sudetaj pintoj - Czarna Góra, Śnieżnik kaj Igliczna, sub la deklivo Śnieżna, trovatas la Sanktejo de Dipatrino V. Maria la Neĝa kun ekde du jarcentoj fama statueto de Dipatrino, kronita de Papo Johano Paŭlo la Dua en la j.1983. Okaze de "Internaciaj E-Ferioj" en Międzygórze oni ĉiam vizitadis la pilgrimlokon kun ĉi mirakla figureto de Dipatrino. Sur la paĝoj de nia bulteno D.B. ĝis nun ne aperis vorto: AIDOSO. Ja kial? Se oni elmetos esceptaĵojn, kiam bedaŭrindaj novnaskitoj heredas malsanon de patrino kaj plenkreskuloj de nefidelaj edz(in)oj, aŭ post transfuzio per infekta sango - eblas diri, ke plejparto da malsanuloj suferas sekve de propra kulpo. Do eblus ankaŭ diri, ke ĉi problemo tute ne koncernas nin, kiuj ne nur proklamas, sed ankaŭ plene praktikas kristanajn principojn. Do - ĉu efektive ĉi problemo "ne koncernas nin"? Ni - esperantistoj, kiuj kontaktas mondon, povas pli vaste ekkonadi kaj prijuĝi. Bedaŭrinde oni devas konstati, ke senmoraleco venkas ne nur en landoj, kie lokaj ideologioj perdas influon, sed ĝi estas okulfrapa ankaŭ en landoj kun jarcentaj kristanaj (eĉ katolikaj!) tradicioj. Ni devas apostoli ne nur en nia ĉirkaŭaĵo, sed perletere ankaŭ eksterlanden. Tiuokaze oni devas ekkoni bone vivkondiĉojn en koncerna lando, moralan staton de socio kaj memkompreneble ankaŭ socian pozicion de virino en loka loĝantaro. Antaŭ mi kuŝas ekzemplero de nepala bulteno Montejo, kiu alportas raporton pri aidoso en la lando. Ŝajnas, ke tieaj hinduismaj kaj budaismaj radikoj sekiĝis. Nepalanoj, kiuj ĉiam plejparte respektis severan vivmanieron de la pasintaj jarcentoj, frontas nun novan, malĝojan situacion. Malriĉega loĝantaro envieme rigardas arojn da eksterlandaj turistoj kaj serĉas manierojn ĉiukondiĉe mildigi mizeron. Senrajta virino estas en la socio tuta nulo, do ĉiujare proksimume dekmil nepalaj virinoj estas venditaj en malĉastejojn, precipe en Hindan Union. Se ili tie infektiĝas per aidoso, ili devas tuj reveni hejmen. Oni ne povas detale rakonti ekzemple pri sorto de dekkvinjara Anju, kiu estis vendita de sia kuzo je 600 dolaroj kaj kiu baldaŭ revenis en Nepalon, kunportante la viruson kiel "donacon" en sian naskolandon. Nepalaj sanitaristoj komencis ekzameni suspektojn, inter ili trovis dum mallonga tempo 185 viktimojn kaj oni supozas, ke la nombro kreskos je ducent procentoj ĉiujare. Samnombra loĝantaro de nia respubliko trovatas en tute aliaj vivkondiĉoj. Oni ne povas ĉe ni konstati virinan senrajtecon, aŭ trovi senpovajn vidvinojn, kies duonorfoj malsatmortas. Malĉastecon oni povas ĉe ni taksi nur kaj nur kiel senmoralecon. Aidosuloj vivas inter ni, ilia nombro kreskas kaj kreskos. Kia estu nia rialato al ili? Por mi persone estas tute nekompreneblaj kaj neakcepteblaj diversaj noblaj proponoj fondi kaj financi por ili proprajn klubejojn kaj amuzejojn. Ĉu ne sufiĉas jam la altaj elspezoj por ilia nutrado kaj kuracmildigo de iliaj doloroj, kiujn pro iliaj pekoj pagas ni ĉiuj senkulpuloj? Kaj kial ili travivu vivrestaĵon pli ĝoje ol aliaj malsanuloj? Sed ni ne rajtas male malami ilin. Malfacile eblas komplekse analizi cirkonstancojn de ilia tuta vivo ekde ilia infaneco, kvaliton de familia kaj lerneja eduko, influon de geamikoj kaj kunlaborantoj, medion, en kiu homo solvas siajn vivkrizojn, ktp. Kaj oni devas konstati ankaŭ fakton, ke multaj el la malsanuloj bedaŭras siajn kulpojn, ili repaciĝis kun Dio, do ili plene apartenas inter nin. Nur Dio povas kaj rajtas juĝi juste agojn de ĉiu unuopulo. Plejparte ni ĉiuj komprenas aidoson nur kiel punon al homaro por malĉasta intima vivo. Ĉu ĉi katastrofo vere alportis nenion pozitivan? Se antaŭ nelonga tempo iu el ni parolis al la aliaj ion pri geedza fideleco, nia ĉirkaŭaĵo frenezis, mokridis kaj taksis nin kiel malprogresulojn, stultulojn kaj idiotojn. Kaj kion ni vidas nun? Ĉiuj aŭtoroj de (eĉ ne plene akcepteblaj) artikoloj krom diversaj "konsiloj" jesas, ke la plej sekura rimedo kontraŭ aidoso estas geedza fideleco. Finfine eĉ obstinuloj trovis veron! Neniam estas ĝoja afero, se homaro lernas per propraj eraroj kaj kulpoj. Ĉu ĉiam oni devas malprofiti por vana stulteco kaj malĉasteco? Ĉi tie komencas nia rolo. Ni influadu favore kaj fervore ĉiujn, en- kaj ekster-landanojn, ĉiuj estas niaj proksimuloj, malsano aidoso ankaŭ por ni ne estu neaktuala problemo. Jaroslav Žák Al fratino Jitka Skalická mi epsrimas korajn dankojn por aranĝo de la IKUE-Renkonto en Praha-Kunratice. La dankoj apartenas ankaŭ al ĉiuj ceteraj gefratoj, kiuj kiel ajn helpis en organizado de ĉi bela renkonto de IKUE-anoj el tri landoj. Miloslav Šváček Ĝi okazos de la 8-a ĝis la 15-a de julio en urbo Olomouc en Ĉeĥio. Kongresa temo: La Eklezio, Popolo de Dio, Renkonten al la Tria Jarmilo - Dia Parolo, Eŭĥaristio, Di-patrino Maria kaj la Papo en la nova evangelizado. Altaj Protektantoj de la Kongreso: Ĉefepiskopo de Olomouc Mons. Jan Graubner, Ĉefepiskopo de Prago Mons. Miloslav Kardinalo Vlk. Karaj Gefratoj en Jesuo kaj V. Maria! Ni informas vin pri okazigo de la 48-a Kongreso de IKUE. Tiu ĉi grava evento okazos venontjare post 59 jaroj denove en nia lando - Ĉeĥio. Kiel kongresurbo estis elektita Olomouc, kie ekzistas konvenaj cirkonstancoj por ĝia okazigo. Ĝi estas facile atingebla por kengresanoj el ĉiuj direktoj peraŭtomobile aŭ pertrajne, ĉar tie haltas ĉiuj trajnoj. Krome tiu ĉi metropolo de Haná unu monaton antaŭ la kongreso iĝos sufiĉe konata por katolikoj almenaŭ en Eŭropo pro okazonta sanktproklamo de Johano Sarkander. Oni atendas tie viziton de nia amata Sankta Patro. La urbo certe plaĉos al eksterlandaj kongresanoj. Pli grava estas, ke dum la kongreso regu vere frateca kaj Krista ammedio, por ke la kongresaj tagoj estu belegaj kaj spirite riĉaj travivaĵoj por ĉiuj kongresanoj. Kompreneble multe dependas de ni, katolikaj esperantistoj de la gastlando. La Kongresa Organiza Komitato atendas je viaj helpopretaj manoj. En ĉi tiu aŭ en venonta n-ro de D.B. vi trovos aldonaĵon kun precizaj informoj kaj kun la aliĝilo. Karaj Gefratoj, ne forgesu per viaj preĝoj elpeti benojn por la sukceso de la 48-a IKUE-Kongreso en nia lando. Laŭ vortoj de Jesuo Kristo, per preĝoj ni povas ricevi de la ĉiela Patro ĉion, do ankaŭ benojn por la kongreso. Ni firme kredu kaj laboru! Jam nun ni antaŭdankas al ĉiuj, kiuj anoncos al ni sian helpopretecon dum organizado de la kongreso, por dividi inter ni diversajn plenumendajn taskojn. Dio benu! Via frato Miloslav Rilate al mia mencio en la artikolo "Kial Sinkonsekro?" (D.B.3/94) mi ekskuzas al slovakaj IKUE-anoj ĉeestintaj la 37-an IKUE-Kongreson 1977 en Ĉenstoĥovo. Nur nun post tiom multaj jaroj mi eksciis la kaŭzon, kial tiam ne okazis ilia renkonto kun episkopo Pavol Hnilica. Mi petas ilian pardonon pro ofendiga sinteno de tiama ĉeĥoslovaka landa IKUE-reprezentanto rilate al ĉeesto de la episkopo Mons. Hnilica. Lia sinteno certe ne respegulis sintenon de ceteraj ĉeestantaj ĉeĥaj IKUE-anoj, pri kio asertas ilia vizito ĉe tiel brava batalanto por konverto de Ruslando. Miloslav Šváček
PRELEGO DE FRATINO DARIA MICHALOVÁ EN Estimataj gekongresanoj, karaj gefratoj en Kristo! Mi salutas vin ne nur nome de junulin-grupo, kiu ĉeestas ĉi-kongreson, sed nome de ĉiuj gejunuloj, membroj de Katolika Sekcio de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Vi, kiuj vizitadas iujn aktivaĵojn de nia sekcio en Ĉeĥio, aŭ almenaŭ konstante legas nian bultenon Dio Benu kaj artikolojn en aliaj presaĵoj, vi ekkonadas, ke nia aktivado estas esperebla. Kvankam por ĝi mankas mono, ni sendube ne estas esceptaĵo en la monda scenejo. Feliĉe rezultoj de nia laboro estas tiel okulfrapaj, ke ni akiras favorantojn enlande kaj eksterlande, kiuj almenaŭ iom mone subtenas nin. Kompreneble - en kiu lando junularo dormas, ĝi ne povas atingi publikan favoron kaj ne meritas favorantojn. Antaŭ kvin jaroj post politikaj ŝanĝoj trovatis membraro de nia sekcio preskaŭ en katastrofa situacio. Kvankam dum kelkaj jardekoj ĝi vivis malgraŭ severa persekutado kaj dum lasta jardeko oficiale malpermesita en tute subtera nelegitimeco, gi ne vivaĉis, certe vivis, sed la membraro maljuniĝadis kaj junaj fortuloj mankis. Eĉ nun, post kvin jaroj, estas videble, ke preskaŭ mankas mezaĝuloj. Sed nun jam ne mankas gejunuloj! Esperantistoj ĉie en la mondo babilas senĉese sensencaĵojn kaj rakontas hororajn fabelojn pri nuntempa malbona junularo, kiu laŭdire tute ne interesatas pri Esperanto, eĉ rifuzas ĝin. Tiuj kompatinduloj nur per senpova plorado kaj lamentado serĉas alibion, per kiu ili vualas kaj kamuflas sian malkapablecon sukcesplene elserĉi junajn entuziasmulojn kaj edukadi ilin. Antaŭ tri ĝis kvar jaroj venis en sekcion unuaj sporadaj gejunuloj, plejparte gefiloj aŭ parencoj de estanta membraro. Sed ili baldaŭ alkondukis siajn geamikojn el loĝlokoj kaj lernejoj. Ĉi pioniroj nun estas jam multnombraj insuletoj en ĉiuj anguloj de la lando, kie ili serĉas kaj trovas novajn kaj novajn membrojn kaj kondukas ilin inter nin, precipe en nian someran tendaron. Multajn gejunulojn alkondukas inter nin niaj korespondkursoj. La kurstekstojn kompilis membrino de nia sekcio, ili enhavas frazojn kaj tutaĵojn el religia temaro, do ili ne nur instruas, sed ankaŭ edukas. Danke al tio, ke instruistoj de leterkurso faras ĉi-agadon senpage kaj ankaŭ nia sekcio ne celas atingi monprofiton, la kurspago estas tre malalta, eĉ kun rabato por junularo, do kurso estas facile atingebla por ĉiuj. La frekventantoj poste venadas en nian tendaron por ĉeesti kurson por progresintoj. Necesas neniu kromordinara kapablo varbi novajn gekursanojn, bona instruisto eĉ kapablas altiri ilin "per dentoj kaj ungoj" ĝis kurs-fino. Sed kion poste? En la mondo miloj da gekursanoj frekventas kursojn, sed kie ili estas? Kial nur malmultaj poste praktikas lingvon? Bedaŭrinde post kurso neniun interesas ili. Sed ili bezonas urĝe pluan zorgon! Legaĵojn, adresojn, helpon dum unuaj timemaj startoj. Moto de nia kongreso demandas: "Kiel hodiaŭ porti la evangelion al Eŭropo kaj la mondo?" Se ni volus ne nur respondi demandon, sed ankaŭ plenumi niajn taskojn, ni estu spertaj ne nur lingve, sed ankaŭ teologie. Niaj pli aĝaj samideanoj, fratoj en Kristo, zorgas ĉiuflanke pri nia kreskado kaj ni estas dankemaj al ili. Ni estas dankemaj al niaj animzorgantoj, al niaj patroj - esperantistoj, al ambaŭ niaj ĉefepiskopoj kaj senescepte al ĉiuj episkopoj. Inter ili la ĉefepiskopo Vlk kaj episkopo Otčenášek estas ankaŭ esperantistoj. Ni bezonas pli riĉajn kontaktojn kun junularo de ĉiuj landoj. En nian someran tendaron venadas eksterlandaj interesatoj (pasintjare el ses landoj), sed malmultaj el ili kapablas iom paroli kun ni. Ili venis tien travivi en belega medio nur malmultekostan libertempon kaj nenion plu. Ni bezonas vizitantojn, kies ĉeesto estas ambaŭflanke utila. Niaj pli aĝaj gefratoj en sekcio diradas duonŝerce kaj duonminace, ke ili pelos nin kiel vethundojn aŭ vetĉevalojn, nor eduki siajn anstataŭulojn antaŭ sia foriro en ĉerkon. Eksterlandaj amikoj, se vi povas, helpu al ili kiel ajn en ilia penado.Dankon! Daria Michalová La 13-a Katolika Esperanto-Tendaro, kiu estis la kvara en vilaĝo Sebranice apud Litomyšl, okazis de la 23-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto 1994. Por ĉiuj esperantistoj ĝi estas konvena okazo por ekzerci konversacion kaj por ekligo de novaj amikecoj. Sed por ni, kun finita aŭ nefinita skriba kurso ĝi estis io iom pli grava. Ĝis komenco de la tendaro mi opiniis, ke Esperanto estas lingvo morta. Mi ne sukcesis ĝin imagi kiel interkomprenilon. Unuan fojon mi aŭdis Esperanton en Prago en la ĉefa fervojstacio dum vojaĝo al Sebranice el buŝoj de fratoj Kalný kaj Mlejnek. Unuajn frazojn mi ne komprenis, sed poste mi kapablis kapti apartajn vortojn kaj fine mi eĉ komprenis. Ho ne, mi diris al mi, mi komprenas Esperanton. Sed aperis plua malhelpaĵo: kiel respondi la esperantlingvajn demandojn? Funkcio de la cerbo plene eklaboris kaj solvis la problemon: rapide en la menso traduki el ĉeĥa lingvo je Esperanto kaj el Esperanto je ĉeĥa lingvo. Fine ĉiam iun rezulton ĝi produktis kaj poste lecionoj de Esperanto en la tendaro helpis en plibonigado de la lingvouzo precipe per la konversacio. Kaj la sukceso alvenis. Feliĉe mi povas konstati, ke danke al instruhoroj kaj la tuta esperanta atmosfero mi esperantlingve eĉ pensas. Ĉar ĉi tiu Esperanto-tendaro ankaŭ havas titolon "katolika", estis ĝia enhavo orientita al spirita sfero de ĉiu esperantisto, kie laŭ mia opinio esprimis sin la ĉefa senco kaj celo de Esperanto. Sendepende de tio, ĉu estis polo, rumano, hungaro, litovo, slovako, germano aŭ ĉeĥo, ĉiuj unuanime preĝis al Dio kaj precipe ankaŭ al Virgulino Maria, al kiu estas esperantistoj sinkonsekritaj. Nu kaj mi do preĝas, ke ni denove ĉiuj renkontu nin en Sebranice. Jindřiška Fárová PREMONSTRATANA FRATO FILIP NERI MIKULÁŠEK aŭdigas sin ne nur per Vatikana Radio, sed ankaŭ per Dio Benu En bulteno Dio Benu mi legis multe pri du pasintaj tendaroj en Sebranice. Per legado pri la tendaroj mi estis entuziasmigita kaj mi eksopiris travivi ĉi tiun belan kristanan komunecon "en mia propra haŭto". Tio realigis nunjare (kvankam nur por unu tago) kaj mi devas diri, ke realo superis mian imagon. Atmosfero en la tendaro, regula preĝado, la Sankta Meso - ĉi ĉio montris, ke ĉi tie vivas kristanoj. Tre plezurigis min ankaŭ personaj renkontoj kun multaj IKUE-anoj, kiujn mi konis ĝis nun nur el artikoloj en Dio Benu. Nur estas domaĝe, ke mia restado en la tendaro estis tiel mallonga kaj mi ne povis travivi tie pluajn vesperojn kun kantado kaj babilado aŭ pli multajn lecionojn de Esperanto, kiuj certe utilus por mi. Venontjare mi devas partopreni tutan tendardaŭron. Jam nun mi ĝojatendas ĝin Frato Filip Mi volonte korespondos kun junularo (pole, esperante aŭ france), se ili deziras priskribi al mi iujn ajn interesajn tavivaĵojn aŭ prezenti siajn demandojn koncerne la ĉiutagajn problemojn kaj religiajn kaj ceterajn. Hodiaŭ mi ege deziras ekkoni vian opinion pri grava problemo por mi: ĉu indas por pastro kolekti enigmojn kaj humuraĵojn? Mia adreso: Sac. Jan Sadowski, OMI, ul. Warszawska 52, PL 40-008 KATOWICE SINJORO, KRESKIGU EN MI LA KREDON! Sinjoro, Jesuo Kristo, Vian instruadon Vi komencis per alvoko: "Pentu kaj kredu je la Evangelio". Beata Johano Sarkander montris al ni, kiel granda bono estas la kredo kaj alligiteco al ĝi. Li vivis ja en la tempo, kiam multaj homoj perdadis la orientiĝon pri kredo, defaladis de nia Eklezio. Per lia propeto ni petas Vin pri graco de la kredo por tiuj, al kiuj ĝis nun ne alvenis la lumo de la Evangelio, precipe en misilandoj. "Neniu konas la Patron krom la Filo kaj tiu, al kiu la Filo volas riveli Lin." Ni petas pri la firmigo de la kredo por tiuj, kiuj hezitas, dubas, por ke ili, kiel la apostoloj petu: "Sinjoro, kreskigu en ni la kredon". Klerigu per Via lumo, Jesuo - Lumo de la mondo, tiujn, kiuj eraris kaj defalis de vera Eklezio. Donu al ni fidelecon en plenumado de niaj devoj, ĉar "ne tiu, kiu diras: Sinjoro, Sinjoro, sed tiu, kiu plenumas la volon de la ĉiela Patro, estos savita". Ni kredas je unu Eklezio: sankta kaj apostola. Amen. (Laŭ preĝlibro omaĝe al Jan Sarkander - verko de sac. Alojz Zuber, eldonis la Ĉeĥa IKUE-sekcio 1993).
al la indekso
Neniom kostas rideto, sed ĝi alportas multon
al ĉiu homo. Verkis: Faber, tradukis: Lubomír Obruča K ristnaska kanto de infanaj donacpetantoj(My tři králové jdeme k vám)
1. Ni venis al vi reĝoj tri, sanaj, feliĉaj
estu vi. NI PERFEKTIGU NIAN LINGVAN NIVELON Některé odlišnosti české a esperantské gramatiky l3. DOPLNĚK (Suplemento) Mluvnický doplněk je jeden z větných členů (podmět, přísudek, předmět, příslovečné určení, přívlastek, doplněk). Význačný český jazykozpytec a odpůrce esperanta ze stalinské éry prof. František Trávníček se o větném doplňku vyjádřil takto: "Za doplněk se považují určení dosti různorodá, která je těžko nějak jednotně definovat." Proto se o to nepokusíme ani my, ale problém si zúžíme na existenci doplňku podmětného a doplňku předmětného, kde se česká a esperantská gramatika odlišuje.
Jak se vůbec mění funkce slova podle jeho
postavení ve větě ukazuje následující příklad: V posledním případě, kdybychom větu posuzovali podle české gramatiky, měl by se doplněk předmětný shodovat s předmětem v pádě, ale zde je právě rozdíl; v esperantu se doplněk předmětný neshoduje v pádu s předmětem (není v akusativu), nýbrž je-li vyjádřen přídavným nebo podstatným jménem je v l. pádě. Na příklad: Mi trovas la vinon bona. Vi lasis amikon sola. 14. ROZDÍL MEZI PŘEDLOZKAMI "ĈE" A "APUD" ĈE = a, při APUD = u, při, vedle, poblíž, podle APUDA = blízký, vedlejší Podle PLENA GRAMATIKO: La diferenco inter ĈE kaj APUD estas, ke la unua montras tuŝan, la dua netuŝan proksimecon. Tedy: ĈE znamená takovou blízkost, že se věci můžeme dotknout rukama, kdežto u APUD tato vzdálenost je podstatně větší, takže to není možné. Z příkladů je zřejmé, že toto pravidlo v praxi dovoluje i jisté odchylky. Sidi ĉe tablo. Kuŝi ĉe fenestro. Ĉe la piedo de la monto. Stari ĉe la flanko de iu. Ĉe tablo malplena babilo ne fluas. Restu tajloro ĉe via laboro.
ĈE se také užívá tam, kde v češtině je zvykem
užívat jiné předložky: Příklady na APUD: Apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas. La batalo apud Solferino. Li loĝas en la apuda domo. Apud plena manĝotablo ĉiu estas tre afabla. Česká zvyklost ve vyjadřování zeměpisných názvů typu Týn nad Vltavou, Bystřice pod Hostýnem, Rosice u Brna je vhodné jednotně překládat pomocí APUD, to však u vysvětlujícího příkladu. V poštovní korespondenci zachováme původní české znění. Inĝ. Karel Janouš Antaŭa numero proponis al vi la taskon ekzerci la tradukon de Esperantaj metaforoj kaj komparoj. Venis nur unu kontribuaĵo. Sendis ĝin Marta Lorková el Brno. Ŝian trafan tradukon mi prezentas al vi. Certe estas eblaj ankaŭ aliaj tradukoj. Nerad chodím na trh se svými záležitostmi (afiŝi siajn aferojn). Schoval si obličej pod masku, změnil si vizáž (glui al si la perukbarbon). Lidé se rvou jako psi (interkorni). Řekl to s klidem Angličana (bovintrankvile). Znaven padl do lenošky (fale sidiĝi). Prošmejdil jsem všechna díla toho autora (tranazi).Choval se jako mladík zasažený šípem Amora (amtrempita). Divadlo bylo narváno k prasknutí (premplena). Zůstal sám jako ztroskotanec na pustém ostrově (izolita kiel ŝippereinto). Strčil hlavu do jasné oprátky (meti la kolon en videblan maŝkaptilon). To město znám jako své boty (kiel sian poŝon). To je věčný kritik a starý brbla (eterne kritiki kaj plendmurmuri). Alia temo: Proverbojn ni uzas en parolo, sed pli ofte ili estas uzataj en literaturo. Ĉe la plejparto da ili la aŭtoroj ne estas konataj, ili fariĝis komunaj uzaĵoj en la lingvo. Ili povas esti rimitaj aŭ sen rimoj. Iliaj temoj estas koncize, sprite aŭ metafore esprimitaj iuj saĝaĵoj aŭ ĝenerale konata stato aŭ situacio. Ankaŭ en Esperanto ekzistas proverboj. Zamenhof transformis en Esperanton la proverbojn, kiuj per sia temo estas konataj al multaj eŭropaj nacioj, kaj eldonis ilin sub la titolo Proverbaro. Multaj el ili iĝis inter esperantistoj tre popularaj kaj ofte uzataj kaj citataj. En la Esperanta literaturo ni trovas multajn pluajn proverbojn, kiuj estis transprenitaj el popola saĝeco de diversaj nacioj aŭ kiujn elpensis la aŭtoroj mem. Se ni tradukas proverbojn el Esperanto, ni povas ofte traduki ilin laŭvorte. Se ekzistas kaj se proverbo-provizo en nia memoro sufiĉas, ni povas anstataŭi ilin per la ekvivalento en nia lingvo. Laŭvorta traduko estas ofte interesa pro tio, ke ĝi ebligas al ni riĉigi nian imago-povon per imago-formo aŭ komparmaniero de aliaj homoj. Se ni volas riĉigi nian parolon aŭ skribadon per iu nia proverbo, kies Esperantan formon ni ne konas, ni povas ankaŭ traduki ĝin laŭvorte. Sed ni ne povas uzi tiajn esprimojn kaj metaforojn, pri kiuj ni ne estas certaj, ĉu ili estos kompreneblaj al fremduloj. Estas bezone senigi sin de la gepatrolingva pensado kaj enpensigi sin en ian ĝenerale homan pensmanieron. Al tio estas necesa certa sperto, kiun ni akiros per legado de diversaj aŭtoroj kaj per ekzercado.
Jen kelkaj ekzemploj de la Esperantaj
proverboj kun iliaj ĉeĥaj analogioj: La tria ekzerco: Traduku laŭvorte en la ĉeĥan aŭ slovakan lingvon jenajn Esperantajn proverbojn kaj, se vi kapablas, trovu por ili analogiojn: Ne kalkulu kokidojn antaŭ la elkovo. Kontraŭ ĉiu malfacilo ekzistas konsilo. Granda parolisto estas duba faristo. Kun kiu vi festas, tia vi estas. Restu tajloro ĉe sia laboro. Fleksu arbon dum ĝia juneco. En ĉiu brusto estas sia gusto. Post dorma trankvilo venas bona konsilo. Se junulo ne lernis, maljunulo ne scias. Nur tiu ne enuas, kiu neniam ion faras. Kaj denove la alvoko. Se vi volas, vi povas sendi viajn "solvojn" al la suba adreso. En la venonta numero estos sume pritraktitaj viaj kontribuaĵoj. Sukceson al via klopodo! Josef Cink, 561 61 Červená Voda 121
|
||