Dio Benu numero 15-3/1994

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 GRAVA HISTORIA EVENTO
Pontifika Sankta Meso en IKUE-Tendaro

Prediko de episkopo Karlo Otčenášek - patrono de Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Karaj kunfratoj pastroj kaj vi ĉiuj fratinoj kaj fratoj el popolo Dia.

Mi venas el Hradec Kralové, kiel vi scias, de la katedralo de Sankta Spirito. Sankta Spirito kunigas la Dion Patron kun la Dio Filo kaj ankaŭ nin ĉiujn elaĉetitojn Li volas kunigi je unu granda feliĉa Dia familio. Kaj ĉi tio tre proksimas al la koroj de vi ĉiuj. Vi estas ĉi tie kredantoj kaj vi, kiuj eĉ oferojn alportas por unuiĝo de homaro. Esperanto estas tre efika rimedo por tio, ke la homoj interkomprenu, por ke ili helpu al si, kaj kredanta esperantisto volas, ke la homaro iru kune en feliĉan eternecon. Ĉu ne estas tio ia iluzio? Ne, ni scias, ke tio estas Dia deziro. Kaj via ĉeesto ĉi tie pruvas, ke vi volas tiamaniere ankaŭ iri kaj la ceterajn gvidi. Kaj Esperanto koheras kun Espero, Fido. Nia devo estas esperi. Ĝi ne dependas de ĉies libervolo: se vi volas, esperu, se vi ne volas, ne esperu. Sed Dio ordonas: vi devas esperi, ĝi estas via devo. Kaj je kio ni esperu? Precize je tio, ke nia feliĉo, kompleta feliĉo estas en la ĉiela regno kaj ke Dio al ni helpos, ke ni liberiĝu de la obstakloj sur tiu vojo, kiujn prezentas pekoj, kaj ke Li donos al ni sian gracon, por ke ni vere iru sur tiu vojo al eterna feliĉo. La tuta biblio plenas je espero. La kristana vivo estas portata paŝon post paŝo per espero. Kiu ne vivas per espero, tiu verdire malesperas kaj tio estas io terura. Ĉar ĉi tie li rezignas, ne kredas, ke li venos al tio, pro kio li estas kreita kaj elaĉetita, kaj pro tio, pro tiu tristo li klopodas iel ĉi semluziiĝon dronigi en alkoholo, en drogoj kaj aliaj misaĵoj. Ni estu do, fratoj kaj fratinoj, plenaj je fido, ke nia vivo havas sencon, ke ĝi havas brilan sencon. Esti feliĉa kaj homojn feliĉigadi ĉi tie en la mondo kaj iri en la feliĉon eternan. Ĉiuj malhelpoj, kiuj nin en la vivo renkontos, sufero, malsano, nian esperon eĉ pli fortigu. Kaj ni per ĝi tuj, kiam ni ian obstaklon renkontas, ian seniluziiĝon, tuj en tiu momento ni veku grandan fidon je Dia helpo, ke Dio helpos kaj aparte pro tiu kruco ni venos al venko kaj al lumo. Tiel iris Kristo antaŭ ni sur la Olivmonto. Li preĝis: Patro, se eblas, foriru de mi ĉi krucon, sed ne mia, sed via volo plenumiĝu. Ho, tio estu dispono de nia animo konstante. Ni tamen havas esperon kaj fidon ne nur je Dio, sed ankaŭ je tiuj, kiuj proksimas ĉe Dio: beata Virgulino Maria, sankta Jozefo, niaj sanktaj protektantoj, sankta Veneslao, kiu ricevas ĉi-jare nian specialan estimon, ni fidu ankaŭ je ilia propeto. Ni ankaŭ fidu niajn gepatrojn, geamikojn, edukantojn, pastrojn, kiuj fidas Dion. Ni povas eĉ aserti, ke ni fidu ankaŭ tiujn, kinj gvidas nin civile. Ree necesas aldoni, se ili estas en servoj Diaj. Nuna mondo ofte vivas sen espero. Mi opinias, tion kaŭzas ankaŭ tio, ke ĝi ne honoras Virgulinon Maria, kiun ni en la preĝo Saluton Reĝino nomas "Nia Espero", nia espero salutatu. Kaj, se iu ŝin ne atentas, li malatentas ankaŭ speciale nian esperon. Ni rememoru eventon el Malnova Testamento. Profeto Jesaja venis al la reĝo Aĥaz, kiun kaj tutan regnon minacis malamikoj kaj kiu vivis en granda timo. La profeto diris al li: "Petu signon de Dio, ke la Dio helpos al vi." Dio volis kaj poste ankaŭ donis al li la signon, ke Virgulino koncipos kaj naskos filon, kiun oni nomos Emanuel. Oni parolis precize pri Virgulino Maria, kvankam ne estis dirita ŝia nomo. Sed la reĝo rifuzis, ke li ne volas de Dio la signon, ke li ricevos la helpon. Diris do la profeto: "Vi indignas homojn kaj, kolerigas eĉ Dion." Se li estus petinta kaj obeinta la signon de Dio, la Maria-signon, lia espero firmiĝus, li ĉesus timi kaj estus savita.

Mi volis vin per ĉi ekzemplo kaj per la tuta homilio kuraĝigi, ke vi amu kaj honoru Virgulinon Maria, al kiu ni volas nin ree konsekri, kaj ke vi estu kristanaj optimistoj. En neniu situacio perdi la esperon, ĉar vi kaj ankaŭ mi nomas nin esperantistoj. Amen.

al la indekso


 ĜOJU ĈIAM, PREĜU SENĈESE, POR ĈIO DANKU (1Tes 5, 16-17)

Karaj gefratoj en Jesuo kaj Maria!

Nia gazeto kutime komencatas per spirita vorto - la spirita alparolo. Kaj en ĉi tiu nove aperinta numero adresas al ni spiritan vorton persono vere komptenta - patrono de la ĉehaj katolikaj esperantistoj, episkopo Mons. D-ro Karlo Otčenášek. Per ĉi vortoj li alparolis ĉeestantajn partoprenantojn de la 13-a IKUE-Tendaro en Sebranice, Ĉeĥio dum pontifika Sankta Meso. Liaj vortoj ne estas fakte destinitaj nur por la tendaranoj, ĉar ili estas aktualaj por ĉiuj IKUE-anoj kaj ni diru, ili tuŝas ankaŭ ceterajn esperantistojn en la mondo. Ili ja estis diritaj en ĉeesto de la paroprenantoj el 7 landoj, kiel enkonduko al konsekro de nia aktivado kaj la tuta E-movado al Senmakula Koro de Virgulino Maria. Ni do ĝoju kaj danku pro historia evento dum la tendaro en Sebranice, ĉar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo (1Tes 5, 16-17). Ni ĝoju, ke ni vere estas infanoj de Dio kaj de nia ĉiela Patrino la Virgulino Maria. Ni povas kun Espero kaj Fido rigardi esperdonan kaj benotan estontecon de nia movado. Ni danku al Dio kaj Dipatrino, ke nia brava patro episkopo Karlo, suferinta longajn jarojn sub jugo de komunisma sistemo, ne nur kiel patrono, sed fakte kiel vera patro ree venis en nian tendaron, por tie celebri la Sanktan Meson kaj renovigi sinkonsekron al V. Maria. Preĝe ni ofte rememoradu nian karan patron episkopon Karlon, por tiamaniere repagi al li nian ŝuldon por la unika historia okazintaĵo - la pontifika S. Meso en la tendaro. Sur la paĝoj de ĉi nia gazeto vi trovos plurajn informojn pri gravaj okazintaĵoj, pro kiuj ni ĝoju kaj danku.

Karaj gefratoj, en ĉi nia gazeto vi trovos sinkonsekran preĝon al V. Maria, kiun preparis por ni la episkopo Karlo, kaj per kiu estis renovigita sinkonsekro de nia aktivado kaj la tuta E-movado al V. Maria dum lia ĉeesto en la tendaro. Bonvolu la preĝon ofte, se eble ĉiutage preĝi kaj ni povas esti certaj pri ĉiela beno de nia strebado. Dankon al Dio Triunua kaj al Dipatrino V. Maria. Dio benu vin.

Via frato Miloslav Šváček

al la indekso


 ESTRARANOJ DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO JE AŬDIENCO ĈE
ĈEFEPISKOPO MILOSLAV VLK

En la 18-a de majo 1994 okazis en Praha-Kunratice kunsido de estraro de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, dum kiu estis pritraktitaj aktualaĵoj de IKUE kaj de la sekciaj aktivadoj kaj sintenoj antaŭ gravaj nunjaraj aranĝoj: Ĝenerala Kunveno de IKUE kadre de la 10-a Ekumena E-Kongreso en Gostyń, Pollando kaj la 13-a IKUE-Tendaro en Sebranice.

Posttagmeze je la 16-a horo la estraranoj estis aŭdience akceptitaj de ĉefepiskopo Mons. D-ro Miloslav Vlk. La estraranoj vizitis la patronon de la sekcio por gratuli al li okaze de lia naskotaga datreveno (17.5.). Patro ĉefepiskopo estis informita pri aktivado de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, pri okazontaj aranĝoj, pri la kongreso kaj la tendaro. Li esprimis sian ĝojon pro informo, ke la Ĉeĥa IKUE-Sekcio planas venontjare organizi en Ĉeĥio 48-an IKUE-kongreson. Li promesis viziti la kongreson por celebri dum ĝi la Sanktan Meson. Kun vera ĝojo estis la promeso de la episkopo akceptita far ĉeestantaj estraranoj. La ĉefepiskopo ankaŭ promesis okaze de planita renkonto de la sekcio en la 8-a de oktobro en Praha-Kunratice veni inter nin por mescelebri kaj prediki esperantlingve dum ĝi. Al ni ĉiuj li adresas benojn.

al la indekso


 AŬDIENCO ĈE EPISKOPO MONS. JOSEF HRDLIČKA EN OLOMOUC

En la 6-a de junio 1994 okazis aŭdienco ĉe helpepiskopo de ĉefdiocezo Olomouc mons. Josef Hrdlička. La episkopon vizitis prezidanto de la Ĉeha IKUE-Sekcio frato Miloslav Šváček kaj estrarano frato Inĝ. Jan Návrat.

La episkopo estis informita pri la aktivado de la sekcio kaj pri planita venonttjara aranĝo de la 48-a IKUE-Kongreso en Ĉeĥio. Al episkopo estis donitaj ekzempleroj de DIO BENU kaj ESPERO KATOLIKA. La episkopo tre favore aprecas aktivadon de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, ĉar neforgeseblaj en lia memoro restis la IKUE-tendaroj en Herbortice. Tiutempe li estis paroĥestro de la najbara paroĥo kaj li apartenis inter tiujn pastrojn, kiuj ne timis venadi en la tendaron, kiu longe restis kaŝita al "atentema okulo de la patrino Kompartio kaj ĝia sekreta polico". Li proponis, ke la dokumentaro pri invado de la polico kaj likvido de la tendaro kun sekvaj juĝprocesoj estu kolektita kaj prilaborita kiel averta memorigo por venonta generacio pri nehomeco de la totalisma komunisma sistemo.

al la indekso


 ĈE LA TOMBO DE BEATA FAUSTYNA

Krakovo – malnova pola urbo, eksa ĉefurbo de Pollando, gastigis nin de la 10-a ĝis la 13-a de junio 1994. Invitis nin landa IKUE-reprezentantino fratino Franciszka Bardecka okaze de pilgrimo al tombo de beata fratulino Faustyna Kowalska, apostolino de la Dia Mizerikordo.

Sabate ni trarigardis la urbon kaj posttagmeze ni partoprenis Sanktan Meson en suba kapelo de preĝejo de Sankta Stefano. S-ino Jadwiga Gibczyńska prezentis poste monodramon "Ĉe vendejo de l´ Juvelisto de Karol Wojtyła.

Dimanĉe okazis pilgrimo al Sanktejo de Mizerikorda Jesuo - al tombo de beata Faustyna Kowalska en Łagiewniki. En la suba kapelo de la monaĥejo prelegis fratulino Elżbieta pri Revelacio de Jesuo al fratulino Faustyna kaj pri ŝi mem. Poste ni preĝis Kroneton al Mizerikorda Jesuo. Plue ni preĝis kaj kantis. Je la 12-a horo okazis Sankta Meso en Esperanto. En la monaĥeja manĝejo ni ricevis eĉ tagmanĝon.

Ĉion mendis kaj organizis fratino Franciszka. Posttagmeze ni vizitis sanktejon kaj preĝis antaŭ la altaro, kie ripozas beata Faustyna. La pilgrimon partoprenis ĉirkaŭ 30-40 polaj esperantistoj, 2 brazilanoj kaj 1 ĉeĥo. Ni subskribis salutleterojn al Sankta Patro, al ĉefepiskopo, al sac. Magnani - prezid. de IKUE, al C.O. de IKUE kaj Radio Vatikana.

Vespere okazis renkonto ĉe fratino Franciszka, 3 polinoj, geedzoj Mattos el Brazilo kaj mi sola el Ĉeĥio. Regis tre agrabla atmosfero.

Jan Šebela

al la indekso


 OKAZIS LA 10-A EKUMENA E-KONGRESO
47-a de IKUE kaj 44-a de KELI

Święta Góra - Sankta Monto, 9-16 de julio 1994, Gostyń, Pollando

KIEL HODIAŬ PORTI EVANGELION AL EŬROPO KAJ MONDO?

Julie okazis en monaĥejo de Patroj Filipanoj sur Sankta Monto apud Gostyń en Pollando la 10-a Ekumena E-Kongreso, do la komuna kongreso de IKUE kaj KELI. La Ĉehan IKUE-Sekcion reprezentis naŭopo de junulinoj: Daria, Jitka, Marie, Zita, Olga, Jaroslava, Veronika, Kateřina kaj Terezka kaj fratoj Jaroslav kaj Miloslav. Pri monaĥejo kaj majesta baziliko kun mirakla bildo de Virgulino Maria kun Jesu-Infano oni povas konatigi sin relegante priskribon de ĉi lokoj en DIO BENU n-ro 1/94. La kongreson partoprenis 173 personoj el 15 landoj. Ĉiu povis travivi belajn kaj spirite riĉajn momentojn en frateca atmosfero.

Ĉiu tago estis komencita per Sankta Meso kaj post ĝi okazis komuna Matena Preĝo. Antaŭtagmeze okazis prelegoj aludantaj plej ofte temon de la kongreso: "Kiel hodiaŭ porti la Evangelion al Eŭropo kaj la mondo?". Pri la menciita temo prelegis gefratoj de diversaj kristanaj konfesioj, ĉar temas pri aktuala nuntempa tasko por ĉiuj kristanoj. Jen sekvas prelego, kiun prezentis frato Miloslav Šváček.

Ĝi estis kun vera atentemo aŭskultita kaj pozitive akceptita ne nur de la katolikoj, sed ankaŭ de ceteraj alikonfesiaj kristanoj. Kelkaj gefratoj petis, ke ĝi aperu en DIO BENU, ĉar ili deziras ĝin akiri. Do deziron ni volonte jene plenumas.
 

PRELEGO DE FRATO MILOSLAV ŠVÁČEK EN GOSTYŃ LA 12-AN DE JULIO 1994

Estimataj kaj tre karaj gefratoj en Jesuo Kristo!

Moto de ĉi tiu nia ekumena kongreso estas la demando: Kiel hodiaŭ porti la evangelion al Eŭropo kaj la mondo? Respondo je ĉi tiu demando estas simpla kaj mallonga. Ni devas evangelizadon komenci unue ĉe ni mem. Ni devas unue porti la evangelion al ni mem, permesi al ĝi enpenetri en ĉiun spacon de nia vivo, la tutan korpon kaj la animon, por ke ni iĝu lumo, se ni volas sukcesi en evangelizado de la Eŭropo kaj la mondo. Ankaŭ por ni estas adresitaj vortoj de Jesuo Kristo: "Pentu, konvertu vin kaj kredu al evangelio". Se ni, ĉiu el ni akceptos ĉi alvokon de Jesuo kaj ni praktikados ĝin en la vivo, ni do iĝos misiistoj preparitaj konkeri Eŭropon kaj la mondon por Kristo. La alvoko: "Pentu, konvertu vin" estas por ni ĉefa tasko, se ni volas, ke la Eŭropo kaj la tuta mondo konvertu sin. La dua parto de la alvoko diras: "kredu al evangelio". Karaj miaj gefratoj, ĉu neniam aperas ĉe ni duboj, ĉu la evangelio estas aŭtentika, vera vorto de Dio? Ĉu ni ofte kaj volonte legas kaj primeditas la Ĝojan Mesaĝon de Jesuo aŭ ĉu ni preferas legaĵojn, kiujn subŝovas al ni malamiko - la diablo por forlogi nin de Kristo, por irigi nin ne laŭ mallarĝa vojo al ĉielo, sed laŭ larĝega vojego gvidanta al eterna pereo? Jes, karaj gefratoj, komence ni iomete esploru konsciencon, ĉu ni vere indas esti monataj kristanoj, do disĉiploj de Kristo, kiuj kapablas porti evangelion al Eŭropo kaj la mondo. "Kristano" - jen la titolo superanta ĉiujn titolojn de la mondo. Sed ĝi ankoraŭ ne sufiĉas kiel garantio por nia eniro en la Regnon de Dio. Ni devas pli intense ami Dion kaj proksimuloĵn, kredi kaj fidi plenkore al Jesuo Kristo kaj plene vivi la vivon laŭ evangelio. Tiam validos por ni la vortoj de Jesuo: "Vi estas salo de la Tero, vi estas lumo de la Mondo". Jes, se ni vivos aŭtentikan vivon laŭ evangelio, per tio ni aŭtomate evangelizos en niaj medioj, en kiuj ni vivas. Ni, la kongresanoj estas el diversaj lokoj de Eŭropo kaj la mondo. Ni evangelizonte en niaj loĝlokoj, komune plenumu moton de la kongreso. Ĉu ne?

Karaj gefratoj! Dum lastaj jaroj de la totalisma sistemo vekis atenton en nia lando fortiĝanta intereso pri religio. La eklezio, ĉefe pro brava sinteno de kardinalo Tomášek kaj ceteraj bravaj pastroj kaj laikuloj, vekis intereson precipe ĉe junaj homoj. Tiam ni vivis kun espero, ke post falo de la fera kurteno pleniĝos preĝejoj, ĉar ne plu ekzistos religia persekutado. Sed baldaŭ post tiuj ĉi gravaj eventoj, kiuj fakte forigis la feran kurtenon kaj barilojn inter la ŝtatoj, ni kun bedaŭro konstatas, ke kvardekjara religia persekutado en nia lando rikoltas siajn fruktojn ankaŭ en nuna, postrevolucia tempo. Novaj ekzist-kondiĉoj, transformo de tiel nomata socialisma sistemo je kapitalisma kaj diversaj malbonaj influoj forlogis ankaŭ multajn tiujn, ĉe kiuj kredo ludis nur spiteman rolon kontraŭ la totalisma sistemo, sed profunde en la koro la kredo mankis. Ni do kun bedaŭro konstatas, ke la preĝejoj ankoraŭ pli malpleniĝis. Tiu ĉi fenomeno estas rimarkebla precipe en negrandaj urboj urboj kaj vilaĝoj. Kontraŭeklezia sinteno de potencohavantoj ludas tiurilate ankaŭ malbonan rolon, kreante kontraŭeklezian atmosferon. Oni do povas ŝajne konstati, ke diablo triumfas ne nur en nia lando kaj pluraj postkomunismaj landoj, sed ankaŭ en ceteraj landoj de Eŭropo laj la mondo, kie enloĝigis sin praktika materialismo kun sia konsumismo. Eŭropo kaj la tuta mondo iĝis grandega tereno por misia laboro, por evangelizado. Progresanta apostato pelas la mondon renkonte al apokalipsaj kataklismoj. Forpelo de Dio el homaj koroj kaŭzas estingon de la amo ne nur al Dio, sed ĝenerale al ĉiu kaj ĉio. Kie ne estas amo, tie regas malamo, malpaco, malfeliĉo, ĥaoso. Sen Dio la homaj koroj restas malplenaj, malkvietaj kaj malfeliĉaj. Materialismaj ideologioj ne donis internan feliĉon al homoj. Pro tio la koroj de tiom da homoj ĉie en la mondo soifas pri io, kio redonus al ili feliĉon, senton de pleneco. La tereno por dissemi Ĝojan Mesaĝon estas preparita. Ĉu ni do eluzos la situacion kaj plenigos serĉantajn kaj soifantajn homajn korojn per Evangelio de Jesuo Kristo? Aŭ ĉu ni pro indiferentemo kaj troa komfortemo permesos, ke iliajn korojn konkeros diablo, semante en ilin diversajn falsajn ideojn, ideologiojn aŭ deformitan kredon de diversaj strangaj sektoj, kiuj aperis en la mondo, do ankaŭ ĉe ni kiel "fungoj post la pluvo"? Kion do ni faru? Ni precipe ne seniluziiĝu pro ŝajna venko de Satano en la mondo. Jes, lia sukceso en konkerado de la homaj animoj estas nuntempe granda, sed rapide proksimiĝas lia grandega falo.

Karaj gefratoj! Ni en la preĝo de la Sinjoro preĝas: "Venu via Regno". Regno de Dio sur la mondo, dua alveno de Jesuo estas jam antaŭ la pordo. Ĉu ni do estas preparitaj je ĉi tiu Lia alveno? Ĵus okazas en spirita sfero grandega batalo inter la bono kaj malbono. Kaj ni firme kredu, ke la venko de bono estas jam proksima. Sed ni ne nur kredu, ni ankaŭ agu, por ke la puriga tempo de la homaro rapide pasu, por ke la tempo de fina venko, do alveno de Dia Regno okazu laŭeble plej baldaŭ. Ni do portu la evangelion al Eŭropo kaj la mondo. Tio estu programo de ĉiuj kristanaj esperantistoj de la mondo. Ni, la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj, per nia agadprogramo praktike plenumas ĉi programon, celante spiritan kaj moralan renovigon de la socio. Dum la antaŭlasta ekumena kongreso en Velence en Hungario mi parolis pn nia aktivado dum la totalisma sistemo, precipe pri evangelizado per naŭ IKUE-tendaroj, likviditaj fare de la ŝtata polico en la jaro 1977, sed kiuj dum longaj jaroj donadis bonajn fruktojn. Unu semajnon post la reveno el ĉi tiu kongreso komencos nia plua, laŭvice jam la 13-a IKUE-Tendaro. Ĝin partoprenos precipe junaj homoj, kiuj sopiras aŭ trovi plej valoran perlon – la kredon, aŭ kiuj volas plifortigi sian kredon kaj spiritan formadon por porti evangelion al nuna generacio en diversaj anguloj de la lando. Kaj kiel estontaj aktivaj esperantistoj ili povos helpe de Esperanto porti evangelion al ceteraj esperantistoj de Eŭropo kaj la mondo, kiuj ankoraŭ estas survoje, serĉante la perlon. Parto de esperdona junularo de nia sekcio estas ĉi tie inter ni.

Karaj gefratoj! Tiu ĉi nia praktika evangelizado ne estas facila. Estas necesa konstanta batalo kontraŭ malbonulo, kiu senĉese metas antaŭ niajn piedojn diversajn obstaklojn por sufoki nian aktivadon. Sed nin ne timigas obstakloj de la malbonulo. Ni havas pli potencajn ĉielajn helpantojn. Ni havas nian bonan ĉielan Paĉjon, ni havas lian Filon kaj nian Sinjoron kaj Fraton Jesuon Kriston kaj de Ili ambaŭ potencan Sanktan Spiriton. Kaj krome m havas nian ĉielan Panjon - Virgulinon Marian, ŝian Senmakulan Koron, al kiu estis konsekrita pasintjare ne nur nia tuta ĉeĥa popolo, sed ankaŭ niaj IKUE-sekcio kaj la tendaro. Ni esperas, ke ĉi konsekro de la tendaro estos baldaŭ renovigita sub gvido de nia patrono - episkopo Karlo Otčenášek kaj konsekro de la tuta Ĉeĥa IKUE-Sekcio sub gvido de alia nia patrono - ĉefepiskopo de Prago kaj primaso de ĉeĥa Miloslav Vlk la 8-an de oktobro dum nia IKUE-renkonto en Prago. Pere de Maria, sub ŝia gvido, ni volas iri la plej sekuran vojon renkonten al Kristo. Ŝi estas nia Ĉiela Stelo montranta vojon al sia Filo. Pro tio ni kun ĝojo en la koro venis aŭ revenis ĉi tien, kie Ŝi estas honorata kiel Sanktmonta Rozo Spirita kaj de pola popolo honorata kiel Reĝino de Pollando. Ŝi estas tiu, kiu volas savi la nunan mondon antaŭ ĝia mempereigo, tiu, kiu memorigas al ni sur multaj lokoj de la mondo evangeliajn postulojn de Jesuo: kredon, esperon, amon, fidon, penton, preĝon, oferon, ktp. Ŝi estas tiu, kiu frakasos kapon de la diablo.

Konklude mi volas alvoki vin, karaj gefratoj. Ĉiam, kiam ni preĝos la preĝon de la Sinjoro, kun plena konscio, koncentriĝo kaj sopiro ni eldiru la vortojn: "Venu via Regno". La Regno de Dio, erao de Sankta Spirito, kiu transformos ĉi valon de larmoj je regnon de amo jam malfermas la pordon de la mondo. Jesuo revenas, ĉu niaj lampoj estas preparitaj, ĉu ili brulas kaj havas sufiĉan provizon da oleo?

Karegaj gefratoj! Estas bone, se renkontas sin en amo gefratoj, kristanoj de diversaj konfesioj, por komune preĝi pri unuigo de la kristanoj, por ke denove estu unu grego kaj unu paŝtisto, por ke disŝirita Mistika Korpo de Jesuo ekbrilu en sia denova tuteco. Karaj gefratoj, ni ne tro diskutu kaj amuzu, sed pli prefere komune preĝu, preĝu, preĝu. Kaj per preĝo mi finos ĉi mian parolon:

Eterna, senmortema Sinjoro nia, en epoĥo, en hiu homaro baraktas en ideaj torentoj de malbonulo, ni levas al Vi niajn petantajn manojn kaj ni ĝemas: Sinjoro, donu la pacon en animojn de la tuta homaro.
Sinjoro, lumigu intelekton de la homoj, por ke ili komprenu Vian eternan amon, justecon kaj veron.
Sinjoro, forpelu ombrojn de la malbono el la koroj, kiuj nur por Vi batu.
Kompatu nin, kompatu la homaron, kompatu la Mondon. Amen.

En posttagmezaj kaj vesperaj horoj okazis ankaŭ interesaj programoj. Inter ili estis tre agrabla renkonto kun episkopo el Kazaĥio Mons. Jan Paweł Lenga, kiu rakontis pri religia vivo en ilia mezazia lando.

La kongreson skribe salutis pola Primaso kardioalo Józef Glemp, Pola Ekumena Konsilio kaj Evangelia Reformita Eklezio. El Varsovio venis kantoĥoro Muzilanoj, kiuj prezentis belegan programon.

Por ni, katolikaj esperantistoj estis grava Ĝenerala Kunveno de IKUE, kiu akceptis gravajn decidojn. Pri ili la membroj de IKUE estos informitaj pere de ESPERO KATOLIKA kaj ankaŭ pere de DIO BENU. Por la Ĉeĥa IKUE-Sekcio estas grava decido pri okazigo de la 48-a IKUE-kongreso venontjare en Ĉeĥio. La Ĝeneralan Kunvenon prezidis vicprezidanto de IKUE sac. Lajos Kóbor.

Kadre de la kongreso okazis tuttaga ekskurso al Poznań. Nia grupo eluzis ĉeeston en Pollando por viziti tombon de patronino de Silezio sankta Jadwiga (Hedvika) en la preĝejo de urbeto Trzebnica kaj katedralon en urbo Gniezno (Hnězdno), kiu estas ligita kun nia lando pro nia unua episkopo sankta Adalberto (Vojtěch). Kaj alloga por ni estis ankaŭ Biskupin, kie estis trovitaj fundamentoj de pratempa vilaĝo el 5a-6a jarcento antaŭ Kristo.

Ĉuj el ni revenis hejmen kun profundaj impresoj kaj belegaj rememoroj. La ĉeĥa grupo partopreninta la kongreson kore dankegas al ĉiuj organizantoj, sed speciale al oferema karega frato pastro Jozefo Zielonka. Koran dankon, frato Jozefo, Dio benu Vin!

Miloslav Šváček

al la indekso


 LA 13-A IKUE-TENDARO EN SEBRANICE

Sub ŝirmo de Virgulino Mariaokazis de la 13-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto 1994 en Sebranice (Ĉeĥio) laŭvice jam la 13-a IKUE-Tendaro. Al legantoj de DIO BENU ne estas necese klarigi, pri kia aranĝo temas, ĉar ĝi estas nunjare la plej grava aranĝo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. En Sebranice estis la nunjara tendaro la kvara sinsekve aranĝita post ruiniĝo de totalisma sistemo. Sed ĝia graveco estas vere eksterordinara. Partoprenis ĝin ne nur niaj samlandanoj, sed eĉ gastoj el 6 landoj. Ni do iomete retrorigardu la tendarajn tagojn kaj ni haltu ĉe neforgeseblaj travivaĵoj.

Ĉiu tago komenciĝis per vekokanto, kiu tamen ne ĉiam sukcesis veki ĉiujn dormantojn. Post refreŝiga gimnastiko kaj pesoma higieno okazis ĉiumatene la plej grava okazaĵo - esperantlingva Sankta Meso celebrata de pastroj Lajos Kóbor el Hungario (vicprezidanto de IKUE) kaj dominikana pastro Savio Ričica (spirita gvidanto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio). Post la spirita satiĝo rajtis ankaŭ korpo ricevi sian nutraĵon. Pri tiu ĉi grava tasko zorgis ĉiutagaj kuirejaj helpantoj sub gvido de fratinoj Zdenka Novotná kaj Drahomíra Dudová. Satiginte korpon kaj la animon, povis okazi matena ordono kun solena hiso de la IKUE-flago, dum kiu oni kante petas de Dio benon por Esperanto. Antaŭtagmeze okazis ĉiam tri instruhoroj de Esperanto. Kurson por komencantoj gvidis fratino Daria Michalová, kiu per ĝi ĵus komencis sian instruistan karieron. Kurson por progresantoj post pasintjaraj spertoj gvidis alia juna fidela tendaranino el Slovakio Anjo Němcová. Ĉe-metodan kurson gvidis du personoj, reprezentantaj generaciojn junan kaj tiun pli aĝan, ĉar frato Láďa Mlejnek sentas bezonon trovi konvenan anstataŭanton por instruado de Ĉe-metodo. Tiucele li elektis esperdonan junulinon, fratinon Manjon Kobližková, kiu post nunjaraj spertoj kaj personaj preparoj jam memstare venontjare gvidos kurson laŭ ĉi metodo. Estas ĝojige, ke inter la tendaraj kursgvidantoj trovatas tri junulinoj, ĉar ni pli aĝaj organizantoj sentas neceson iom post iome meti sorton de la tendaroj, do ilian estontecon, en la manojn kaj sur la ŝultrojn de junaj homoj. Nu kaj du kursojn por pli spertaj esperantistoj - la konversaciajn kursojn gvidis fratoj Inĝ. Johano Kalný kaj Lubomír Obruča. Tre gravan rolon plenumis frato Jaroslav Žák, mastro de la tendaro, zorgante pri provizado de la tendaro per necesaj varoj. Lia motorciklo eĉ kelkfoje dum la tago zigzagis inter la tendaro kaj vendejo. Nu kaj gravan rolon plenumis fratino Irena Szczygłowska el Pollando, kiu kiel kuracistino zorgis pri sanstato de la tendaranoj.

La plej ĉefa loko kaj centra punkto de la tuta tendaro estis la tendara kapelo, situanta meze de la rondforma tendarvico. En ĝi ne nur estis celebrataj ĉiutagaj Sanktaj Mesoj kaj okazadis Anĝelusoj, ĵaŭda adorado aŭ vendreda sufervojo kaj ĉiutagaj rozariaj preĝoj, sed en ĝi senĉese loĝadis kun ni kiel tendarano nia Frato, Sinjoro, Savinto kaj Dio Jesuo Kristo en la Plej Sankta Sakramento. Nu kaj ĉeesto de Dio mem en la tendaro estis garantio, ke regos harmonio kaj Krista amo. Kaj fakte tiel estis. Kiel infanoj de Maria, konsekritaj al ŝia Senmakula Koro, estis ĉiuj kaŝitaj en ŝia Koro kaj ŝirmitaj per ŝia patrina mantelo. Ŝia bildo, prezentinta Marian kiel Mistikan Rozon - donacita de germana frato Willi Wirges, ornamis tendaran ofertablon, ĉar Maria ja efektive ĉeestas ĉie, kie trovatas ŝia Filo Jesuo en Eŭĥaristio.

Posttagmeze, post tempo dediĉita por liberaj okupoj, ripozo, banado, okazis prelegoj, paroladoj, ludoj aŭ ekskurso al historia urbo Litomyšl. Per rozaria preĝo estis ĉiam esperimita danko al ĉielaj Paĉjo kaj Panjo pro belege travivitaj tagoj. Poste sekvis vespennanĝo, vespera ordono kaj vespera programo en la tendarspaco aŭ ĉe la fajro.

Dimanĉajn Sanktajn Mesojn ni solenis en plenplena paroĥa preĝejo kun paroĥanoj en Sebranice, pri kies spiritaj bezonoj zorgas salezianoj.

Por fulmotondrado, pluvo kaj eventuale hajlo estis destinitaj merkredaj posttagmezoj de ĉiu semajno.

En la tendaro okazis du gravaj eventoj. La unua estis surpriza vizito de helpepiskopo de la diocezo Hradec Králové Mons. Jozefo Kajnek, kiu venis precize kiam finiĝis la rozaria preĝo. Do li povis ĝin finigi per episkopa beno. Poste tutan vesperon ĝis noktaj horoj li restis inter la tendaranoj, ĝuante la agrablan etoson ĉe la tendara fajro. Nur malvolonte li forlasis la tendaron, ĉar li bone rememoras la spiriton de iamaj tendaroj en Herbortice. Kaj en la tendaroj en Sebranice plu vivas la spirito de tiuj tiamaj.

La kulmino de ĉiuj okazaĵoj estis pontifika Sankta Meso tute en Esperanto celebrita de episkopo de la diocezo Hradec Králové Mons. Karlo Otčenášek - patrono de la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj. Kuncelebris pastroj Lajos kaj Savio. Dum ĝi okazis sinkonsekro aŭ renovigo de la sinkonsekro de nia aktivado kaj la tuta Emovado al V. Maria. Sur la titolpaĝo kiel spirita vorto por ĉiuj legu la predikon de episkopo Karlo dum la tendara pontifika Sankta Meso. Antaŭ fino de la Sankta Meso kaj antaŭ la sinkonsekro la episkopo Karlo diris:

"En Velehrad ni grandpompe kaj egnombre konsekris nin al Virgulino Maria. Nun ni estas ĉi tie relative malmultaj kompare al la centmilo da kredantoj. Sed ni devas rememori la vorton de Sinjoro Jesuo, ke Li aparte amas tion malgrandan. Dependas do tre de nia koro, kiel la konsekra preĝo agrablos al Dio. En komenco mi diris, ke mi venas de la katedralo de Sankta Spirito, kiu eble estas la unusola konsekrita al Spirito Sankta en la mondo. Bonvolu ĉi Spirito Sankta malfenni niajn korojn por granda Dia graco."

Post la konsekra preĝo kaj fina beno la patro episkopo aldonis:

"Hieraŭ mi estis en Germanio, en la granda urbo Paderborn. Tien venis pilgrimantoj al sankta Liborius el tuta Gennanio. Dum tuta semajno tie daŭris la festoj. Ĉeestis episkopoj el ĉiuj kontinentoj. Ĝi estis do tre kuraĝiga. Sed tiu ĉi hodiaŭa nia renkonto laŭ mia opinio neniel por mi malgravas. Mi dankas al vi por la kuraĝigo, kiun mi de vi kunportas. Persistu!"

Nome de la tendaranoj dankis al la episkopo pro lia vizito, mescelebro kaj sinkonsekro la tendarestro frato Miloslav per jenaj vortoj:

"Nia amata patro episkopo Karlo, amata patrono de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Mi eĉ ne scias, kiamaniere esprimi la ĝojon, ke vi bonvolis akcepti inviton al vizito de nia tendaro. Grandegan ĝojon mi tenas en la koro ne nur pro tio, ke vi akceptis inviton veni ĉi tien, sed ke vi venis ĉi tien por celebri Sanktan Meson kaj konsekri aŭ rekonsekri nin al Senmakula Koro de V. Maria. Ni, katolikaj esperantistoj estas konvinkitaj, ke sub ŝirmo de nia ĉiela Panjo, kaŝitaj en ŝia Koro, ni venkos ĉiujn diablajn insidojn, ke Ŝi nin vere gvidos laŭ rekta vojo al sia Filo Jesuo. Do per Ŝi, per nia ĉiela Patrino, ni volas veni al nia celo, al Jesuo. Pro tio mi en nomo de ĉiuj tendaranoj ĉi tie kunestantaj, ankaŭ en nomo de tiuj, kiuj ne povis veni inter nin, kaj en nomo de tiuj, kiuj loĝas ĉie en la mondo, esprimas al vi koregajn dankojn. Dio repagu vian amon kaj bonvolon veni ĉi tien. (Episkopo Karlo esperantlingve aldonis: "Virgulino Maria estas Nia Espero!" sekvis fortaaplaŭdo. Frato tendarestro daŭrigis la alparolon).

Ankoraŭ mi aldonas, ke ni preĝe ofte rememoras vin, ĉar ni volas per niaj preĝoj apogi viajn benantajn brakojn, por ke vi povu ankoraŭ longe tiel kuraĝe kaj brave labori sur vitkampo de Dio. Do, tiu ĉi tago, kiun ni ĵus travivas, estos fakte unika tago en la historio de E-movado, ĉar ankoraŭ neniam okazis, ke episkopo celebris S. Meson en E-tendaro. Fakte, tiu tendaro mem estas unikaĵo, raraĵo en movado, ĉar ĝi estas ununura katolika E-tendaro en la mondo. Do ni esprimas ankoraŭ foje dankon kaj dankemon kaj petas, ke vi ĉiam estu same favora al nia movado. Venontjare en nia lando okazos internacia kongreso de katolikaj esperantistoj. Ni esperas kaj firme kredas, ke vi vizitos ĝin por mescelebri kaj beni la kongreson. Dankon."

La episkopo esperantlingve aldonis: "Mi venos".

Tiu ĉi grava okazintaĵo ŝajnas esti kvazaŭ nura sonĝo aŭ revo. Feliĉe, ĝi estas realaĵo. Kaj ne nur realaĵo, sed vera raraĵo kaj unikaĵo, ĉar ĝis nun en historio de la katolika E-movado kaj ĝenerale mem la E-movado okazis verŝajne neniam pontifika S. Meso kun sinkonsekro al V. Maria. Ĉu tio ne estas klara pruvo, ke Dio nin amas, ke la aktivado de la katolikaj esperantistoj plaĉas al Li? Liaj benoj kaj ceteraj ĉielaj donacoj ne lasas nin dubi pri lia amo kaj favoro kaj pri amo de nia ĉiela Panjo. Por ĉiuj sukcesoj kaj neforgeseblaj travivaĵoj ni dankas al Triunua Dio, la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito kaj al nia ĉiela patrino V. Maria, kies infanoj ni estas. La 13-a IKUE-tendaro enskribis sin en historion de la tendaroj kiel unu el la plej gravaj kaj belegaj tiuspecaj aranĝoj, kiun oni longe rememoros.

Dankon al Dio, Dio benu! Miloslav.

al la indekso


 DANKON AL VI, JESUO!

Tiun ĉi etan pripenson mi dediĉas al Vi, mia Jesuo ĉeestanta en Eŭĥaristio. Skribante mi konsciiĝas, kiel nesufiĉaĵ estas miaj kapabloj. Kiel esprimi, kio sin kaŝas interne, kion Vi diras al homa animo? Miaj vortoj ne sufiĉas por komuniki ĉion. Helpu al mi, ho Dio, ĉar sen Vi miaj klopodoj estus vanaj.

Pro via graco, Jesuo, partoprenantoj de IKUE-tendaro en Sebranice povas ĝui proksimecon de ĉielo, ĉar estas ĉi tie privilegia via loko - "La tendo de Dio por renkontoj kun ni, la homoj". Vi loĝas en la Plej Sankta Sakramento, same kiel ni en la tendo. Ĉiu povas veni al Vi kiel en domon de bona amiko, adori Vin, malfermi al Vi la koron. Vi mem invitas nin al vizito.

Iu diris: "Mi havas Kriston en koro, do por kio estas tiaj adoradoj? Mi ne bezonas tion". Sed ĉu sufiĉas nur aŭdi pri amato aŭ vidi lin de malproksime kaj ne esti kun li? Ĉu eblas rifuzi amikan iuviton? Kiu vere havas Vin en sia koro, tiu estas dankema por ĉiu momento de vivo en via ĉeesto.

Se fluas vortoj el miaj lipoj, ili nure estu laŭdo al Vi, enkarniĝinta Filo de Dio.

Sebranice, la 3-an de aŭgusto 1994. Romana Bilderová

al la indekso


 SALUTLETERO DE REDAKCIO DE VATIKANA RADIO

Al tre karaj gefratoj kunvenantaj en la IKUE-tendaro en Sebranice.

Al Vi, kunvenantaj en tiom spirit-riĉa kaj frateca am-medio, ni deziras havigi la elkoran kaj fratan saluton de la stabanoj de la Esperanto-Redakcio de Radio Vatikana.

En tempo, kiam la etna malamo, la sentoj de revenĝo, la logiko de perforto, enkrizigas foje nin, la ekzemplo de ĉiu komunumo de amo, ankaŭ de tiuj plej etaj aŭ portempaj, estas signo de espero. Ke via atesto kontribuu disvastigi sentojn de paco, konvinki pri la forto de la amo, kaj ke ĝiaj fruktoj restu longe en la koroj de ĉiuj partoprenantoj kaj ankaŭ de tiuj, kiuj ekkonis Vin de ekstere.

Ni preĝas, por ke via aranĝo disfloru. Ni salutas Vin ĉiujn unuope, kun aparta penso por la pastroj kaj episkopoj, kiuj helpas Vin plej bone kompreni kaj vivi ĉi tiun sperton. Dio benu Vin.

Tutkore kaj amoplene: Esperanto-Redakcio, Pastro Carlo Musazzi, Carlo Sarandrea.

 

Dio, mi dankas al Vi por mia trifoja partopreno de la tendaro, kiu estis tre ĝojiga, kie ĉiu pensis pri la alia, kie ne ekzistis envio eĉ ne fanfaronado, kie estis Vorto de Dio viva pere de ĉiu el ni.

T'ial ni ne darfas surloke haltiĝi, sed iri antaŭen, ĉar Kristo volas sin naski en ĉiuj homoj, kiujn ni ĉiutage renkontas. Li volas en ili kreski, vivi kaj resurekti.

Marie Vyklická

al la indekso


 NIAJ BATALOJ

Ni senĉese estas militpretaj. Ke tio ne eblas? Nia ĉefa batalteritorio estis nia manĝejo. Ne tiusence, ke ni per batalaj manieroj volus atingi nutraĵojn por niaj korpoj, da tiu ni havis sufiĉe en kiu ajn tagtempo, ja iam eĉ nokte, se la noktaj gardantoj malsatas. Tiuj niaj kontraŭuloj rekrutiĝas el la kreitaĵoj malgrandaj, sed tre malagrablaj kaj danĝeraj. Ŝajnas, ke ili envias al ni manĝaĵon; ili rondflugas en tre danĝera distanco de niaj porcioj, precipe dolĉaj, ili ne hezitas alflugi sur niajn ŝmiritajn pantranĉaĵojn kaj ili eĉ ne hezitas uzi siajn specialajn armilojn kontraŭ nia brako, kiam ni forpelas ilin. Temas nome pri vespoj.

Sur la sama batallinio aperis eĉ pli malgrandaj batalantoj, sed same danĝeraj - tabanoj kaj diversspecaj muŝetoj, sciantaj dolorige mordi. Restas nenio alia ol trovi rimedojn por mildigo de doloroj. Oni pensas: estas vespero, ni entendos nin, ni estos tie solaj, ni ripozos liberaj de niaj tuttagaj malagrablaj kontraŭuloj. Sed ho ve! Tie atendas nin en mallumo kaj kvieto bestetoj kun la nomo forfikuloj. Ne, nun ne plu mi havas forton batali. Mi prefere ne rigardas la tendajn vandojn kaj enŝovas min en la dormosakon, fermas la okulojn kaj klopodas ekdormi kun forta deziro, ke en mia sonĝo figuru nur belaj floroj kaj inter ili flugadu admirindaj papilioj. Bonan nokton!

Marta Lorková

Karaj gefratoj!

Ĉi tie finiĝas rakonto pri la nunjara tendaro. Ĝi certe enskribiĝis en memorojn de ĉiuj tendaranoj kiel unu el la plej belaj niaj rememorindaj tendaroj. Ni do ofte revenu al ĉarma loko en sino de Dia naturo, kie ni akiris multajn spiritajn kaj korpajn refreŝiĝojn kaj ni ĉerpu el ili fortigon dum la tuta tempo.

Mi dankas al fratinoj Zitka Kotíková, Zdenka Novotná kaj Helena Nováková, kiuj volonte disponigis fotografaĵojn por D. B. Miloslav Šváček

al la indekso


 SINKONSEKRO DE ESPERANTISTOJ AL VIRGULINO MARIA

N petas Vin, Virgulino Maria, Patrino de la Eklezio, Patrino de la bona konsilo, estu nia Perantino ĉe via kaj Dia Filo kaj konduku nin al Li. Ĉiam al ni montradu, kiel ni devas vivi kaj servi al homoj kaj al homaro en ĉiu nacio, kiel ĉiujn gvidi laŭ vojo de Spirito, kiel garantii en la mondo justecon kaj pacon.

Tial ni al Vi hodiaŭ konsekras nin kaj ankaŭ la tutan nian kaj tutmondan esperantan movadon kun ĉiuj ĝiaj taskoj kaj en senlima fido ni metas ĝin en viajn patrinajn manojn. Amen.

(Aplike laŭ preĝo de Johano Paŭlo la Dua en Ĉenstoĥovo la 6.6.1979 kaj aplike laŭ renovigo de baptaj promesoj en Velehrad la 5.7.1993. La tekston disponigis episkopo Mons. Karlo Otčenášek kaj ĝi estis uzita por sinkonsekro dum la pontifika S. Meso la 27-an de julio 1994 en la 13-a IKUE-Tendaro en Sebranice.)

al la indekso


 KIAL SINKONSEKRO?

Verŝajne ankoraŭ ne ĉiuj katolikoj bone komprenas, kiel urĝe bezonata nuntempe estas sinkonsekro al Virgulino Maria. Kiu povas tion plej bone klarigi ol la plej kompetenta eklezia altrangulo, kiu dediĉis tutan sian longjaran aktivadon al konverto de Ruslando - slovakdevena episkopo Mons. Pavol Hnilica, kiu plenumas specialajn taskojn en la eklezio kaj estas proksima amiko de Sankta Patro.

Mi rememoras renkonton de kelkaj ĉeĥaj IKUE-anoj kun episkopo Pavol Hnilica jare 1977 en Ĉenstoĥovo, do dum tempo de profunda melheleco, kiam la ĉeĥoslovaka gazetaro prezentis la episkopon kiel la plej grandan malamikon de komunismo. Tiutempe pro timo evitis renkonton kun li multaj samlandanoj. Kelkaj ĉeĥaj IKUE-anoj spite al antaŭnelonga likvido de la tendaro kaj persekutado fare de ŝtata sekreta polico kuraĝis lin en Ĉenstoĥovo viziti. La episkopo estis ĝojigita kaj tre kortuŝita pro ĉi renkonto kaj dediĉis por la interparolo tri horojn. Tiam li informis nin pri sia speciala aktivado celanta falon de komunismo, konsekron de Ruslando al Senmakula Koro de V. Maria kaj surbaze de tio konverton de Ruslando, kiel tion postulis V. Maria en Fatimo. Tiam li diris al ni, ke komunismo jam kulminis kaj proksimiĝas ĝia falo, gia ruiniĝo. Tiam al ni, vivantoj sub jugo de komunisma sistemo, ŝajnis ĉi profetaj vortoj de la episkopo Hnilica tro optimismaj. Tamen ili enskribis sin profunde en mian koron kaj post kelkaj jaroj mi povis jam konstati, ke la optimismo de la episkopo ne estis nura revo, sed konstato de efektiva fakto. Do ni serioze pripensu sekvajn vortojn de la episkopo el la 15.6.1994.

Miloslav Šváček

Karaj gefratoj, la seriozeco de la tempo, en kiu ni vivas, devigas turni min al vi nome de komuna amo kaj pieco al ĉiela Patrino, al kiu ni nin konsekris. Ĉi skribaĵo estu urĝa alvoko al preĝado kaj reciproka amo, per kiuj ni povas subteni Sanktan Patron, kiu kunlige kun la Krucumito portas sur siaj ŝultroj pezon de la tuta homaro.

Tiel, kiel Petro en la tempo de la unua persekutado de la kristanoj dum tempoj de Herodo, ni vidas ankaŭ hodiaŭ, kiel Sankta Patro iĝas oferaĵo de vera kaj efektiva persekutado, kiu ekzistis en landoj de orienta bloko kaj kiu nuntempe estas disvastigita ankaŭ en tuta Okcidento. Al li malamikaj fortoj proklamis batalon kontraŭ vero, kiun Petro portas enskribitan en sia koro el volo de Dio mem kaj kiu hodiaŭ pli ol iam aliam ne volas resti silentigita, ĉar la tuta mondo vivas en trompo.

En ĉi apokalipsa kolizio inter lumo kaj mallumo aperis al ni, konsekritaj al Senmakula Koro de V. Maria, lumo de espero: Virino vestita per suno sur firmamento de nia XX-a jarcento. Estas tio "granda signo", kiu montris sin en Fatimo, kie aperis V. Maria, por ke Ŝi la tutan mondon admonu kaj preparu siajn infanojn por ĉi granda batalo, kiu de Oriento - kun batalanta ateismo - ĝis Okcidento - kun materialismo kaj sekva apostato neniun evitis.

"Dio volas enkonduki en la mondo honoron al mia Senmakula Koro" - nur tiel eblas antaŭeviti ĉiuspecajn katastrofojn spiritajn kaj naturajn. Kelkaj jam okazis (la dua mondmilito, komunisma persekutado de eklezio en Ruslando kaj en landoj de Orienta bloko k.s.), aliaj okazadas antaŭ niaj okuloj tagon post tago. La homaro si mem detruas ĉiam pli, kiel ni tion vidas en batalo kontraŭ la vivo mem, kiu estas gvidata precipe per abortoj, estas laciga mencii ĉiujn tragediojn, kiuj nin ĉagrenas. Ilia listo estas timiga kaj longa kaj ni, kiuj nin konsekris al Virgulino Maria, ne povas resti pasivaj.

Virgulino Maria al ni donis papon Johanon Paŭlon la Duan, kiu estas tute al Ŝi konsekrita. Mi kredas, ke precize tio estas la kaŭzo, kial infero lian pontifikecon pleje minacas. Kaŭze de tio la batalo de "patro de mensogo", t.e, de satano, ekfuriozis kontraŭ la Sankta Patro pli malfermite ol kiam ajn alitempe.

"La papo tre suferos". Tion diris al ni V. Maria en Fatimo. Ĉi suferadon ni antaŭ ĉio vidas en pontifikeco de Johano Paŭlo la Dua; ne nur pro atenco kontraŭ lia vivo antaŭ dektri jaroj, precize en la datreveno de fatimaj aperoj, sur la Placo de Sankta Petro, sed ankaŭ pro ĉiuj ceteraj "atencoj", kiujn fortoj de malbono preparis kaj ankaŭ nun kontraŭ li direktas el ĉiuj flankoj.

Sed V. Maria tion en Fatimo antaŭdiris kaj kiel tenera, admonanta Patrino alportis al siaj infanoj ankaŭ kuracilon, kiu estas sinkonsekro al ŝia Senmakula Koro. Tiel, kiel ĉi tiu ŝia patrina Koro iĝis rifuĝejo por nia Sankta Patro, tiel Ĝi devas iĝi rifuĝejo por ĉiu kristano, por ĉiu persono, ĉar sen tio neniam ekregos en la mondo paco, ĉar la pacon Dio konfidis precize al Ŝi.

Johano Paŭlo la Dua estas papo, kiun elektis mem Maria, kiun Ŝi preparis esti apostolo de sinkonsekro. Li nun bezonas ĉiun nian koron, por ke V. Maria pere de li plenumu sian promeson donitan en Fatimo: "Kaj fine mia Senmakula Koro triumfos". Tiu ĉi venko de ŝia Koro iĝos venko de unueco inter kristanismo. Unueco estas donaco, kiun Kristo petis de la Patro dum lasta vespermanĝo kun siaj apostoloj, "por ke la mondo ekkredu, ke Vi min sendis kaj ke Vi ilin amis, kiel Vi amis min".

La plej profunda vundo, kiu devas esti resanigita en interno de kristanismo, estas dividiteco de du eklezioj - fratinoj, kiel ilin nomas la papo. Ĝi estas vundo sanganta jam tiom da jarcentoj. Kiel diris Sankta Patro al kardinaloj, kunvenintaj ĉe konsistorio, la unuiĝo inter ortodoksanoj kaj katolikoj devas okazi jam komence de la tria jarmilo.

Sed ĉi tiun unuigon inter la nomitaj eklezioj - fratinoj, ni neniam atingos, se ni nune ne atingos veran unuecon en nia katolika eklezio. Eĉ tion la V. Maria antaŭvidis en Fatimo, kiam Ŝi parolis pri la katastrofoj, kiuj venos sur la mondon kaj sur la eklezion fine de ĉi jarcento. Rezultanta malbono de la malfeliĉa persekutado, kiun diablo sukcesis ensemi en nian katolikan eklezion, estas precize en la dividiteco. "Dividi kaj regi", tio estas logiko de malbono, kiun praktikadis komunistoj dum la persekutadoj en niaj landoj, volante dividi episkopojn de la papo, sacerdotojn de la episkopoj, kiam ili ensemadis klasbatalon en internon de la eklezio. Kaj kiom da neunueco ekzistas nun meze de Krista grego!

V. Maria en Fatimo en nomo de Dio postulis konsekron al ŝia Senmakula Koro, kiel ununuran efikan perilon por konverto de Ruslando kaj tiel ankaŭ de la tuta mondo. Kiel kondiĉo donita de Dio, kiu estis bazo de tio, estis konsekro de la tuta katolika eklezio far la papo unuigita kun la episkopoj. Sankta Patro ĉi konsekron faris en la 25-a de marto 1984, sed la forto de la konsekro estis malaltigita, ĉar tiam pli ol aliam mankis firma kuniĝo inter la episkopoj kaj la papo.

Kiom foje vi al mi dum miaj personaj renkontoj en viaj Maria-grupoj rakontis pri via doloro, sentata precipe pro manko de firma unueco, kiun vi sentas inter sacerdotoj kaj episkopoj, inter episkopoj kaj Sankta Patro. Kio plej multe ĝojigis min estas la fakto, ke vi, infanoj de Maria, neniam plendis kontraŭ la Sankta Patro, male inter vi mi trovis ĉiam fidelecon al Krista vikario kaj unuecon, kiun mi trovis en neniuj ceteraj partoj de la eklezio. Tial mi fidas al vi kaj mi sendas al vi mian mizeran alvokon al preĝado kaj personaj oferoj intence de Sankta Patro Johano Paŭo la Dua.

Por unueco donis al ni nia Sinjoro ununuran ŝlosilon - la preĝon al Patro. Tial mi alvokas vin al ĉi tiu unuanima preĝo por unueco de anstataŭantoj de la apostoloj kun Petro, kiel estas tio akcentita en la fatima mesaĝo: la papo kunigita kun episkopoj, kiel kondiĉo de konsekro kaj konverto de Rusio.

Dio volas, ke en ĉi tiu jarcento de Fatimo estu rolo de V. Maria konata en sia tuta pleneco: Tiel, kiel je komenco de la eklezio, ankaŭ hodiaŭ devas V. Maria reĝi meze de Vespermanĝejo kun apostoloj kaj Petro kunigitaj per la preĝo.

Hodiaŭ ni estas konvinkitaj kaj ni dankas al Dio, ke ĉi loko de Virgulino Maria estas plene agnoskita de nia amata Sankta Patro. Sed ni devas preĝi, por ke la rolo de V. Maria povu esti plene perigita kaj akceptita fare de ĉiuj anstataŭantoj de la apostoloj. Ni preĝu, ke ĉiu episkopo havu en sia koro kaj transdonu en sia diocezo la volon konsekri sin al V. Maria kun intenseco, kiun Krista vikario, via patro kaj frato en kredo persone vivas kiel "TOTUS TUUS - TUTE VIA".

En viaj Maria-grupoj, dissemitaj en la mondo, estas tri bazaj ĥarakterizoj, kiujn mi ĉiam trovis dum miaj vizitoj en Oceanio, Ameriko, Eŭropo kaj Azio. Se la preĝo kaj ofero estas veraj kaj nefalsaj, estas ilia rezulto amo kaj adorado de la Plej Sankta Sakramento, senkondiĉa fideleco al Sankta Patro kaj sinkonsekro al Senmakula Koro de V. Maria. Ĉi tri karakterizoj, se ni ilin vivas plene sen iu ajn kompromiso, iĝos la plej granda espero por Sankta Patro kaj por estonteco de la eklezio.

Pli ol dum kvardek jaroj mi klopodas ĉi konvinkon, kiun mi portas en la koro, anoncadi: La mesaĝo de Fatimo enhavas tutecan programon, kiel spiti kaj finbatali la apokalipsan batalon de la dudeka jercento; en ĝi Dio estis defiita de la satano mem, kiel tion vidis papo Leono la XII-a en sia vizio, post kiam li sin disponigis sub protekton de Ĉefanĝelo Miĥaelo.

La fatima mesaĝo kun sia tuta sekreto, kiun la Sankta Patro konas, estas profetaĵo por nia tempo; ĝi estas la plej pura kaj la plej simpla programo, ĉar ĝi tute kongruas kun spirito de evangelio.

Kial serĉi solvon tie, kie ĝi ne ekzistas? Sankta Patro posedas kuraĝon atesti per sia persono sian amon kaj fidelecon al fatima mesaĝo, kiun li opinias en ĉi tempo kiel aktualan kaj urĝan pli ol kiam ajn antaŭe. Tion li faris ankaŭ hodiaŭ, parolinte pri la graveco de la fatima mesaĝo al ĉiuj kardinaloj unuigitaj dum la konsistorio en Romo.

En la fatima mesaĝo estas la Virgulino Maria prezentita de Dio mem kiel vera kaj ununura solvo de problemoj de la tuta momdo, kiel Kunsavantino, kiu mobilizas ĉiujn siajn filojn por kunredempta laboro: "Ĉu vi estas preparitaj akcepti ĉiujn krucojn por la savo de la pekuloj?" ... Kredi, ami, preĝi por tiuj, kiuj tion ne faras. Ŝi estas en Fatimo starigita kiel Perantino kaj Advokantino inter Dio kaj homaro. Ŝi mem al ni volas kaj povas elpeti la plej grandan donacon: la pacon. La paco ("shalom"), estas perfekta harmonio inter kreitaro kaj Kreinto, inter kreitaĵoj kaj Kreanto, inter kreitaĵoj reciproke!

Rigardu, kio okazis en nuna tempo ekzemple en Medjugorje en Bosnio-Hercegovino, en Kibeho en Rvandio en Afrilro. Fluas tien pilgrimantoj altirataj per patrina alvoko de V. Maria. Sed nun furiozas en ambaŭ landoj satana batalo de difektitaj rilatoj, kiun povas haltigi nur nia respondo je mesaĝo de paco kaj repacigo, alportita en ĉi landojn per V. Maria mem. Bedaŭrinde, tiel, kiel en Fatimo estis rimarkinde ignorita ŝia patrina voĉo, oni ne ekkredis al ŝiaj admonoj, eĉ se ili estis akompanitaj per fruktoj de la konverto, kiujn ni en aliaj teritorioj en tia abundeco ne trovas.

Aŭ ĝi memorigas al ni: Se vi ne akceptas Virgulinon Maria-n, kiel vi povas akcepti Jesuon? Sed ni pensas pri aliaj solvoj, pri tiuj pure homaj, kiuj nin tiomfoje perfidis, lasis nin kun malplenaj manoj kaj tion mi diras al vi kiel episkopo de la persekutata eklezio de Oriento.

Karaj geamikoj, konsekritaj al Senmakula Koro de Maria, en ĉi spirito de la aŭtentika dependeco je la Plej Sankta V. Maria, kiu kondukas ĉiun unuopulon en rifuĝejon de sia Senmakula Koro, mi alvokas vin al preĝado por la Sankta Patro. Ni preĝu, por ke la triumfo de Senmakula Koro de V. Maria efektiviĝu dum la pontifiko de Johano Paŭlo la Dua. La preĝoj alportu al li niajn plej profundajn spiritajn brakumojn. Ili donu al li konsolon kaj forton, por ke li la tutan eklezion konduku en la trian jarmilon tra senmakula pordo de sinkonsekro al Koro de V. Maria, Patrino, Kunsavantino, Perantino kaj Advokantino. Tra la pordo, tra kiu al ni antaŭ du mil jaroj la ĉiela Patro sendis sian Filon.

Via frato en Kristo Pavol Maria Hnilica S.J., episkopo.

al la indekso


 RENKONTO DE KATOLIKAJ ESPERANTISTOJ EN TÁBOR

Ĝi okazis en la 4-a de junio 1994. Oni povus eĉ diri, ke ĝi estis internacia, ĉar partoprenis ĝin geedzoj Sonntag el Aŭstrio. Je la 9-a horo komenciĝis en pilgrima preĝejo en Klokoty esperantlingva Sankta Meso, kiun celebris patro Xaver Kobza. Pli ol tridek esperantistoj kaj deko da skoltinoj povis ĝui solenan etoson en belega monaĥeja sanktejo en Klokoty. Sekvis piediro tra la valo de Tismenice al histona centro de urbo Tábor. Irante D-ro Rajlich rakontis pri la ĉirkaŭaĵo kaj la urbo. Tagmeze ĉiuj eksidis ĉe tabloj en renovigita tetra kafejo.

Post tagmanĝo komencis programo. Okazis prelegoj. Pri novaĵoj, planitaj renkontoj kaj la katolika E-tendaro en Sebranice informis Inĝ. Jan Kalný. Pri unua elektrizita trako en meza Eŭropo Tábor - Bechyně prelegis s-ano Benák. Pri eraroj dum edukado de infanoj en katolikaj familioj D-ro Rajlich. Poste transprenis gvidadon frato Mlejnek, kiu per gitaro kaj afiŝoj (kun desegnaĵoj kaj tekstoj de kantoj) ekkantigis la tutan ĉeestantaron. Post fina babilado ĉiuj revenis hejmen kontentaj kaj plenaj de impresoj.

František Benák

al la indekso


 RAPORTO EL "AKADEMIA SEMAJNO '94" EN NOVÉ MĚSTO NAD METUJÍ

Ĉiuj nunjaraj tendaranoj scias, ke mi forveturis el KET je unu tago pli frue. En "Akademia semajno '94" mi havis taskon prezenti mian videobendon el 11-a Konferenco pri Amo, Vivo kaj Familio, okazinta en Kanado en la j. 1992, kiun organizis Human Life Internacional (vidu D.B. 2/92). Ĉe ronda tablo sabate la 6.8.1994 sidis pastro Vacek, MUDr. Hejl, Bernardová, Dr. Matěček kaj mi Mlejnek.

Komence de la diskuto mi projekciis mian videobendon el Kanado pri kandela marŝo kaj mia prelego. Partoprenis proksimume 300 ĉeestantojn kaj ĉiuj aŭdis mian esperantlingvan parolon. Mi tradukis samtempe ĉion en la ĉeĥan lingvon; el nia vidpunkto ŝajnis al mi, ke tio estis valora neperforta propagando de Esperanto. Mia esperantlingva prelego prezentita en Kanado estis tie tradukita en angalan lingvon. Dum programo ĉe "ronda tablo" estis diskutata la problemo ĉu aborton jesi aŭ nei. Statistiko argumentas certan NE! MUDr. Hejl proponas, ke estus tre utile devige instrui en mezlernejoj "naturan planadon de gepatreco", dum ĝia praktikado estas 99 %-a certeco, ke virino ne gravediĝos. Estus necese, ke geedza paro frekventu 6-8 instruhorojn.

Feliĉe, mi en "Akademia semajno '94" renkontis fraton pastron Xaver Kobza. Tute hazarde vendrede vespere la 5.8.94 planita prelego ne okazis, ĉar prelegonto A. Kocáb ne alveturis kaj organizantoj petis pastron Xaver kaj min, ke ni anstataŭigu vakantan prelegonton. Kun pastro Xaver mi kun ĉiuj ceteraj kantis laŭ miaj pentritaj kantafiŝoj dum la tuta vespero kun akompano de gitaro. Ni kantis kelkajn kantojn ankaŭ esperantlingve. La ĉeestantoj estis tre kontentaj kaj forte aplaŭdis nin.

Ĝojplena mi povis konstati, ke mia "esperante-misia" ĉeesto en "Akademia semajno '94" sukcesis kaj plenumis sian taskon.

Ladislav Mlejnek

al la indekso


 SURVOJE AL UNUECO

La 92-a Germana Katolika Konferenco ("Katholikentag "), okazinta de la 29-a de junio ĝis la 3-a de julio 1994 en Dresdeno, estis grava kaj sukcesa aranĝo por la katolika Esperanto-movado. Pli ol 150 homoj ĉeestis Sanktan Meson en Esperanto, kies ĉefa celebranto estis helpepiskopo Győrgy Jakubinyi el Alba Iulia, Rumanio. Ĉar tri kvaronoj de la ĉeestantoj estis neesperantistoj, la mestekstoj estis disdonitaj dulingve, kaj la prediko de pastro Bernhard Eichkorn pritraktis en germana lingvo la konferencan temon "Survoje al unueco".

Episkopo Jakubinyi estis krome preleganto en unu el la centraj forumoj de konferenco, en kiu temis pri "Vojoj al partnereco kun meza kaj orienta Eŭropo". Responde al demando de la prezidanto de la germana IKUE-Sekcio Michael Könen Bergmann, episkopo Jakubinyi klarigis antaŭ kelkcent ĉeestantoj sian opinion pri la Internacia Lingvo: Por eviti lingvan imperiismon, per kiu grandaj nacioj altrudas al malgrandaj sian lingvon kaj tiamaniere siajn mondpercepton kaj kulturon, necesas neŭtrala internacia lingvo, ĉar la rolo de la latina pli kaj pli malkreskis; nun Esperanto prezentas sin kiel plej taŭga solvo.

Verŝajne eĉ pli grava estis la sukceso de la Esperanto-informstando. Ĝin vizitis ĉirkaŭ 2000 homoj; ni disdonis kelkmil flugfoliojn kaj vendis pli ol 100 lernolibrojn kaj broŝurojn. Dum plimulto de la pli aĝaj vizitantoj esprimis ŝaton de nia ideo (sed dubis pri la estonto de nia afero, al kiu ili tamen deziris grandan sukceson), la gejunuloj tre ofte montris grandan scivolon pri nia lingvo; la disponeblaj stokoj de lernolibroj ne sufiĉis por kontentigi tiun scivolon.

La Ĉeĥan IKUE-Sekcion reprezentis Daria Michalová kaj Marie Bartovská; danke al ili kaj pliaj esperantistoj (partoprenis krome Gertruda Pisarek el Pollando, Albu Vasile el Rumanio kaj Remi Rudaitytė el Litovio) ni foje povis montri al interesatoj la internaciecon de IKUE. Kontraŭe al antaŭaj supozoj, ni tamen ne bezonis niajn eksterlandajn gefratojn por informi alilandajn interesatojn. Malgraŭ la malgranda distanco al la ĉeĥa kaj pola landlimoj ni renkontis ĉe nia stando nek ĉeĥojn nek polojn. Ŝajnas al mi, ke 99 % de la 80.000 partoprenantoj de la konferenco estis enloĝantoj de Germanio. Tiamaniere senteblis, kiom forte la landlimoj plu disigas la kredantojn. La vojo al unueco estas ankoraŭ longa kaj peniga, sed ni esperantistoj povas oferti valoran helpilon por superi obstaklojn sur ĝi.

Ulrich Matthias

al la indekso


 FONDITA LITOVA FILIO DE IKUE

Longa tempo necesis por taŭge prepari tiun ĉi gravan eventon - Fondan Konferencon de Litova filio ĉe IKUE. Dato estis antaŭvidita je la 14-a de majo. Fine alvenis menciita tago. Jam de matene apud katedralo de Kristo la Reĝo komencis kolektiĝadi esperantistoj alvenintaj el diversaĵ urboj de Litovio, ankaŭ la fidela katoliko el Ryga - Latvio Jazeps Šlars. En komenco de Sankta Meso, kiun celebris sacerdoto - esperantisto (de lernejaj jaroj) Kostas Balsys, estis sanktigita nova bela Standardo de Litova filio, produktita speciate por la nova organizaĵo.

Post S-ta Meso okazis konferenco en subtera ejo de la katedralo. Dum la konferenco estis elektita komitato, konfirmita statuto de la filio, akceptitaj anoj de la filio. En la komitaton estis elektitaj: instruistino el urbo Pasvalys Bronė Aukštikalnienė, sacerdoto Gintaras Jonikas kaj instruisto Vladislavas Viršila. Animzorganto iĝis sac. Jonikas, prezidanto frato Viršila kaj sekretariino fratino Aukštikalnienė.

Sukcesojn kaj Diajn benojn ni elpetu al fratina Litova IKUE-Sekcio, por ke ĝi venku ĉiujn "akuŝajn dolorojn" kaj malfacilaĵojn; elkresku el ili forta kaj prosperanta IKUE-movado!

al la indekso


 GAZETOJ RAPORTAS PRI NI

Kelkaj katolikaj gazetoj raportis pri nunjara IKUE-tendaro en Sebramce. Inter ili la raporton publikigis ankaŭ la plej grava gazeto Katolický Týdeník (Katolika Semajngazeto). Ĝian raporton ni represas sur alia loko de D.B. Ĉi tie ni represas raporton el plua grava semajngazeto Světlo (Lumo).

Ve středu 27.7. navštívil královéhradecký biskup Otčenášek mezinárodní tábor katolických esperantistů v Sebranicích u Litomyšle.

Otec Karel sloužil v areálu přírody mši sv. v esperantu a v závěru bohoslužby zasvětil činnost tohoto společenství, v době komunismu nevítaného a pronásledovaného, společnou modlitbou Panně Marii. To, že se tak spontánně přihlásili k mariánské úctě, svědčí o duchovním zdraví tohoto katolického společenství. S povděkem přijali i krátké posezení s Otcem biskupem pod celtovou střechou, kde se rozvinul přátelský rozhovor, při němž královéhradecký biskup ukázal, že má otcovské srdce pro všechny.

al la indekso


 JUNULARAJ PAĜOJ

PRI EKUMENA E-KONGRESO EN GOSTYŃ

En la tagoj 9-16.7.1994 efektivigis la 10-a Ekumena E-Kongreso de IKUE kaj KELI. Inter pli ol 170 partoprenantoj el 15 landoj estis ankaŭ ĉeha 9-persona junulara grupo. Ĉiutage ni partoprenis Sanktan Meson en Esperanto. Ni ĉeestadis diversajn interesajn paroladojn. Vizitis nin ankaŭ episkopo de Kazaĥstano Mons. Jan Pawel Lenga. Plej multe plaĉis al mi vesperaj programoj, en kiuj povis prezenti sian programeron ĉiu lando. Nia ĉeĥa junulara grupo prezentis dufoje sian programon. Dum nia restado en Pollando realiĝis du tuttagaj ekskursoj. Ni vizitis urbojn Poznań, Leszno, Biskupin kaj Gniezno. Survoje al Gostyń ni haltis en urbo Nysa kaj en urbeto Trzebnica ĉe tombo de sankta Jadwiga - Hedvika.

Malgraŭ tio, ke ĉeestis partoprenantoj el tiom da diversaj landoj, ni komprenis nin reciproke bone. Ni ekkonis novajn geamikojn. Inter ni regis vera kristana amo.

Venontjare ni havos honoron bonvenigi kongresanojn de la 48-a IKUE-kongreso, kiu okazos en nia lando. Do ĝis la revido en Ĉehio!

Zita Kotíková

al la indekso


 DENOVE POST UNU JARO

Post unu jaro ni denove renkontis nin en la tendaro, kie ni travivis 14 tagojn kun Kristo. Li laŭlitere tage kaj nokte ĉeestis en la tendarkapeleto en sankta Eŭĥaristio. Kun Li ni lernis kaj instruis, ludis kaj naĝis.

La plej belajn travivaĵojn mi forportis el mia kurso. Mi instruis B-kurson, kiun partoprenis 9 personoj. Antaŭ la tendaro mian kapon trablovadis multaj demandoj, ĉu mi sukcesos kun miaj instruspertoj, ĉu mi ne ŝvitos dum miaj instruhoroj pli multe ol miaj gelernantoj. Sed nun mi devas konstati, ke mi travivis agrablajn antaŭtagmezojn en la rondo de miaj gekursanoj. Dum tiuj instruhoroj ne nur mi ne ŝvitis, sed ofte eĉ ne la gekursanoj. Malfacile diri, ĉu tion kaŭzis mi, aŭ la ombro ĉe la tendarfajrejo, kie ni sidis. Ĉiukaze mi ĝojegas, ke kvankam la gekursanoj estis ofte dormemaj, ili neniam ekdormis dum la instruhoroj kaj neniam mi devis foriri piedfingre de la instruejo. Tial 14 tagoj de instrupraktiko ne fortimigis min de la instruado, sed male, ili allogis min.

Mi volas esprimi al ili ĉiuj grandan dankemon, ke mi ĉiam en bonhumoro povis instrui ilin. Mi dankas al niaj hungaraj gefratoj Noemi kaj Laszlo kaj al ĉiuj gekursanoj por ilia diligenteco kaj pacienco. Mi dankas al ĉiuj tendaranoj, danke al kiuj miaj tendartagoj pleniĝis per profundaj trivaĵoj. Precipe mi dankas al la organizintoj, kiuj ofereme zorgis pri la tendarvivo. Kaj la plej granda dankemo apartenas al nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu benis la aranĝon.

Anna Němcová

al la indekso


 SOFIA BOSŇÁKOVÁ

Sofia Bosňáková estis filino de Tomaso Bosňák, posedanto de la kastelo en la vilaĝo Šurany kaj de la fortikaĵo en Fiľakovo. En la jaro 1609 li avancis je barono. Lia edziĝfesto kun Mario Kenderssy okazis en la 26-a de februaro de la jaro 1605. Sofia devenis el 7 infanoj: Tomaso, Stefano (pli malfrue la episkopo Nitra), Sofia, Judita, Katarina kaj Magdalena.

Sofia Bosňáková naskitis en la 2-a de junio 1609 en Šurany. Kiel 17-jara ŝi edziniĝis al la barono Michal Šerény. Lia patro estis la antaŭulo de Tomaso Bosňák en Fiľakovo de la jaro 1592, kiam ĝi estis reakirita de turkoj. La familio de Šerény devenis de Siebenbürgen kaj ili posedis kelkajn bienojn en Moravio. Tuj post la geedziĝo Sofia ekloĝis en la kastelo Světlo en Bojkovice. La geedzeco daŭris tre mallonge, ĉar Michal Šerény printempe en la jaro 1626 subite malsaniĝis. Grave malsana li skribis en la kastelo Světlo en la 10-a de marto 1626 la testamenton. Li ne forgesis mencii en ĝi ankaŭ malriĉulojn. Li ordonis, ke ĉiumonate estu donitaj al ili 25 ormoneroj kaj samtempe ili ricevu la tagmanĝon. Šerény por tiuj ĉi oferdonacoj postulis, ke malriĉuloj preĝu por lia animo en la purgatorio. Al la urbo Uherské Hradiště li reduktis la ŝuldon je duono. Šerény mortis en la kastelo Světlo en Bojkovice post la 10-a de marto 1626. Lia edzino en la letero de la 24-a de majo estas subskribita kiel vidvino.

En la sama jaro mortis ŝia patrino. Post unu jaro mortis ŝia 22-jara frato Tomaso en Kismarton, en la korto de la familio Esterhazy. Ĉar ŝia patro de tempo al tempo malsanetis, Sofia revenis el la kastelo hejmen.

Kiel 22-jara Sofia Bosňáková denove edziniĝis al Francisko Wesselenyi, filo de Stefano Wesselenyi kaj Katarina Dersffy. Francisko studis en la jezuita kolegio en Trnava, kie li konvertiĝis al la katolika kredo. Lernejaj jaroj travivitaj en Trnava postlasis en lia spirita vivo daŭrajn spurojn. Wesselenyi estis konata kiel adoranto de Virgulino Maria. Jam kiel junulo li partoprenis en la servoj de Tomaso Bosňák en kontraŭturkaj bataloj. Post la geedziĝfesto Teplička super Váh (la vilaĝo proksime de urbo Žilina) iĝis nova hejmo por Sofia. En la kastelo de Teplička naskitis ŝiaj du filoj: Adamo kaj Ladislavo.

La vivkonvinko de Sofia Bosňáková estis, ke homo devas postlasi sole bonajn agojn, ĉion alian forblovas senkompata tempo. Al tiu ĉi konvinko ŝi submetis ĉiun sian agadon. Ŝi rifuzis nenies peton pri helpo. Apartan atenton ŝi dediĉis al malriĉuloj kaj suferantoj. Kune kun sia edzo Francisko Wesselenyi ŝi fondis kaj subtenis Xenodochium (azilon por malriĉuloj). Ĝi estis fondita je honoro de Sepdolora Virgulino Maria kaj laŭ Ŝi ĝi estis nomumita (Xenodochium in honorem Septem Dolorum Beate Mariae Virginis). La domo estis azilo ne sole por malriĉuloj, sed ankaŭ por forlasitoj, malsanuloj kaj orfoj. Krome ili per malavara maniero prizorgis necesojn de paroĥo kaj de preĝejoj en la regiono, kiun la familio posedis.

Sofia ĉiam kaj ĉie agis tiel, ke ŝin ekŝatis ankaŭ simplaj homoj.

Tomaso Bosňák mortis en la 19-a de decembro 1634. Post du jaroj Sofia devis adiaŭi ankaŭ sian fratinon Katarina, kiu mortis 22-jara. Sofia mem devis eduki siajn du filojn, ĉar Francisko, kiu post la

morto de Tomaso Bosňák iĝis posedanto de Fiľakovo, estis ligita al tiu ĉi loko per multaj devoj. Je sia edzo, kiu estis vantetna prodigulo, Sofia havis grandan influon. Francisko mem pri Sofia esprimis sin ĉiam kun estimo kaj konsideris ŝin kiel perfektan estaĵon. Wesselenyi malofte ĉestadis en Teplička, tial la mastrumadon de la tuta posedaĵo li konfidis al sia edzino. Al ŝi estis submetita la tuta servantaro.

Sofia Bosňáková mortis en la 28-a de aprilo 1644, kiel 35-jara. En tiu ĉi jaro signita per tumultoj dum la ribelo de Juraj Rakoczi la I-a, la familio loĝis en la kastelo de Strečno. Sofia estis entombigita en la kastelo en la kripto sub la kastela kapeleto. En la sama jaro moris ŝia frato Stefano kiel 37-jara, la lasta vira posteulo de la familio Bosňák.

Aŭguste 1644 enpaŝis la vivon de Francisko Maria Szechyi, kiel la dua edzino. Maria unuafoje renkontis Franciskon okaze de konkerado de la kastelo Muráň, kies loĝantoj aligis al la flanko de Raakoczi. Maria, kiu restis fidela al la imperiestro Ferdinando la III-a, konsiderinde helpis al la armeo de Wesselenyi. Francisko el dankemo kaj kompreneble el persona simpatio proponis al ŝi geedziĝon. Li avancis en la jaro 1655 je hungara paladino, kio estis la plej alta rango post la reganto. En la lastaj jaroj de sia vivo li iĝis la ĉefa persono de la komploto kontraŭ la absolutisma reĝimo de Leopoldo la I-a. Siajn planojn li ne sukcesis efektivigi. Francisko Wesselenyi mortis en la 27-a de marto 1667 en la kastelo en Ľupča. Kiel komplotinto li estis kondamnita je perdo de la tuta posedaĵo . La kastelo de Strečno estis en la jaro 1674 ruinigita far la kapitano Michal Pauli. La kastelon en Teplička la imperiestro dediĉis al fratoj Jahano Jakobo kaj Frederiko Löwenburg. Ĉar rondiris famoj pri kaŝita trezoro en Strečno, Johano Jakobo ordonis esplori la ruinaĵojn de la kastelo. Kompreneble nenia trezoro estis trovita. Sed estis trovita io pli rimarkinda: la ĉerko kun la sendifekta korpo de Sofia Bosňáková, kiu estis mortinta jam antaŭ 45 jaroj. En la jaro 1690 Johano Jakobo Löwenburg anoncis al la episkopa oficejo en Nitra la trovaĵon kaj pro la estimo, kiun ŝi ĝuis jam dum sia vivo, li petis la permeson ekspozicii la ĉerkon kun ŝia korpo publike, ĉar tio subtenus religiajn sentojn de la popolo.

La korpo de Sofia Bosňáková ĝis nuna tempo ripozas en la baroka kapeleto, kiu estis alkonstruita al la paroĥa preĝejo de Teplička en la jaroj 1728-1729. Ĉe la muro de la kapeleto staras sur la piedestalo la ligna ĉerko, pretigita en baroka stilo. La supra parto de la ĉerko estas vitra. En la ĉerko trankvile kuŝas malgraŭ la fluanta tempo sendifekta korpo de Sofia. Ĝis nuna tempo ĝi atestas pri veraj valoroj de la vivo. Rigardo je ĝi nun instigas pensi pri la sekreto de la vivo kaj de la morto.

Anna Němcová

al la indekso


 LA PILGRIMO EN ITALIO

La pilgrimon iniciatis geesperantistoj el la pola urbeto Skoczów (Skoĉuv), kie naskitis la beata Johano Sarkander. La ĉefa organizantino estis s-ino Gertruda Pisarek, la teĥnikajn aferojn aranĝis Kristana vojaĝagentejo Velehrad, kies posedanto estas s-ano Pavel Ramík el Baška apud Frýdek-Místek, Ĉeĥio. "Liaj" ŝoforoj tre bone konas la tutan itineron, inklude la tranoktejon en monaĥina maljunulinejo iom ekster Romo.

Ni ekveturis en la paska lundo posttagmeze kaj marde matene ni haltis kaj preĝis en la preĝejo de sankta Antonio en Padovro.

Merkrede gvidis nin fratino el la pola domo en Vatikano tra la romaj grandaj bazilikoj, eminente klarigante. Tre feliĉaj ni estis, kiam ni dum la ĝenerala aŭdienco sur la Placo de Sankta Petro ricevis bonajn lokojn, kelkaj kun nia pastro Karolo senpere ĉe la barilo, preterpasanta far Sankta Patro. Precipe feliĉaj estis tiuj, kiuj sukcesis tuŝi lian manon.

Jaŭde post plua trarigardo de la vidindaĵoj (Koloseo k.a.), post trarigardo de la Baziliko de Sankta Petro, grimpo de preskaŭ ĉiuj en la kupolon, atendis nin vespere plua evento, ege ĝojiga, la koncerto "Holokaust", kie ni ree estis proksime de la Sankta Patro. La muziko estis eksterordinare impresa, precipe la verkoj de Leonard Bernstein traktantaj rekte la tempon.

Vendredo estis dediĉita al Monte Cassino. Gvidis nin sinjorino, kies patro tie ankaŭ batalis. "La venko ne estis afero de forto, sed de volo de la simplaj, elĉerpitaj viroj, kiuj vidis la celon en liberigo de sia malproksima patrio".

Vespere vendrede nin atendis plua ĝojo en formo de aparta aŭdienco de kelkaj grupoj en la kvara etaĝo de la vatikana palaco. La Sankta Patro post parolo por ĉiuj kune, iris al la unuopaj grupoj, lasis sin kun ili foti kaj interparolis. Nia pastro Karolo nin prezentis kiel "esperantistojn el Skoczów kaj aliaj lokoj, kun unu ĉeĥino kaj unu germano". Antaŭ la foriro demandis la Sankta Patro, kiel oni en Esperanton tradukas la polan saluton "Szczęszcz Boże" kaj adiaŭis nin per "Dio benu".

Sabate ni adiaŭis Romon kaj vizitis sanktan Franciskon en Assisi kaj post iom da serĉado (niaj ŝoforoj tie ĝis tiam ne estis) alveturis en vilaĝeton apud Rimini, kie al ni rezervigis tranoktejon, vere agrablan, Pastro Magnani. Telefone vokita li alveturis kaj superŝutis nin per afableco apenaŭ meritita. Dio repagu al li kaj al ĉiuj helpintoj.

Ĝis tien veturis kun ni la germana samideano Kriegmeier, kiu, leginte en Eventoj pri nia plano, alveturis el Munĥeno en Vatikanon. Per sia serĉado tie li informis praktike plurajn homojn pri Esperanto.

Dimanĉan programon prezentis San Marino kaj Venecio kaj sekvis nokto en aŭtobuso trans neĝokovritaj Alpoj, en neĝado, por lunde atingi la hejmon en sunplena vetero kaj plenaj de "sunaj" rememoroj.

Marie Bartovská

al la indekso


 NI PERFEKTIGU NIAN LINGVAN NIVELON

NĚKTERÉ ODLIŠNOSTI ČESKÉ A ESPERANTSKÉ GRAMATIKY

12. PODMIŇOVACÍ ZPŮSOB (Kondicionalo)

Český podmiňovací způsob jakoby se pohyboval v jiné rovině než esperantský. Oplývá zvláštními tvary slovesa být (bych, bys, kdybych, abych), takže k některým českým tvarům nemá esperanto ekvivalenty. V příkladech je uvedeno sloveso psát, ale bylo by možno použít kteréhokoliv slovesa.

V češtině jsou možné tyto tvary:

A./ psal bych - v esperantu odpovídá - mi skribus.

B./ byl bych psal, býval bych psal, byl bych býval psal - esperantské kondicionály s českými tvary omezeně srovnatelné: mi skribus, mi estus skribanta, mi estus skribinta.

C./ kdybych psal, kdybych byl psal, kdybych byl býval psal - esperantské kondicionály s českými tvary omezeně srovnatelné: se mi skribus, se mi estus skribanta, se mi estus skribinta.

D./ abych psal - v esperantu možné 3 tvary v závislosti na druhu věty:

a./ ke mi skribu, b./ por ke mi skribu, c./ por skribi.

Vzor "ke mi skribu" - používá se ve větách vedlejších, předmětných, jimiž vyjadřujeme snahu, přání, prosbu, chtění, potřebu, žádost, souhlas, pocit. Na tyto věty se lze tázat: CO? nebo: ABY CO? Mi petas, ke vi ne forgesu. Li volis, ke mi pagu lian ŝuldon. Mi deziras, ke vi estu mia amiko. Ne decas, ke vi tiel laŭte kriu.

Vzor "por ke mi skribu" - používá se ve větách vedlejších důvodových do nichž můžeme vložit ABY - aniž by se porušil smysl - toho důvodu, za tím účelem, proto, nebo se tázat proč?
(z toho důvodu)

Mluvte hlasitě (za tím účelem), aby všichni dobře slyšeli.
(proto)
(proč)

Parolu laŭte, por ke ĉiuj bone aŭdu. Ne vivas homo nur, por ke li manĝu. Ni laboras, por ke ni fartu bone.

Vzor "por skribi" - je to tak zv. zkracování infinitivem. Tak lze však krátit věty vedlejší předchozího vzoru pokud mají v hlavní i vedlejší větě stejný podmět.

Mi alportis paperon, por ke VI skribu leteron - nelze krátit.
Mi alportis paperon, por ke MI skribu leteron - lze krátit takto: Mi alportis paperon, por skribi leteron.
Ni laboras, por ke NI bone fartu - lze krátit: Ni laboras, por farti bone.
Mi donos al vi monon, por ke VI ion aĉetu - nelze krátit.

Ing. Karel Janouš

al la indekso


 NI EKZERCU LA LINGVON

En antaŭa numero estis proponita al vi la ekzerco. Sed bedaŭrinde venis neniu kontribuaĵo, pro tio mi havas nenion por komentarii. Mi do prezentas ekzemplojn de tradukoj kun evitoj de "nekonataj" vortoj kaj esprimoj:

Mi legis tion sur la mura papero. Mi konsentas, ke vi pravas. La teksto en la gazeto estis tre longa. Kie komenciĝas tiu rivero? Sekiĝis ĉe mi en la kolo. Tiu donaco estas por vi. Elprenu restaĵojn de brulo el la forno. Mi volas havi el tio multe da mono. La avo invitis al si filojn de siaj filoj. Ni malamuziĝis tie. Nenio en tiu ĉi mondo estas por ĉiam. Kiom kostas tiu aŭto? La estonta edzino havis blankan vizaĝan tukon. Skribi proteston al la pli alta ofico. Disigu tion je tri partoj.

Kompreneble estas eblaj multaj aliaj eventualaĵoj de traduko. Dependas tio de provizo kaj inventemo de parolanto aŭ tradukanto.

Nova temo:

Komparoj kaj metaforoj (imagesprimoj) riĉigas la lingvon kaj la parolan kaj la literaturan. Oni uzas ilin multe ankaŭ en Esperanto. Esperantaj aŭtoroj transprenas elementojn por ili el la gepatraj lingvoj aŭ ili elpensas la novajn. Ofte tiaj ĉi esprimoj identiĝas aŭ analogas en diversaj lingvoj. Esperanto por krei tiajn esprimojn estas aparte taŭga, ĉar ĝi estas la lingvo tre plastika kaj ĝis nun ne tro rigidiĝinta. Precipe en beletra literaturo tiaj esprimoj estas abundaj kaj estas utile memori la plej trafajn el ili aŭ noti ilin por eventuala pliposta uzo.

Kelkaj ekzemploj:
- mieni vake (tvářit se tupě)
- forĝi planojn (kout plány)
- herbo tapiŝis la pejzaĝon (tráva pokrývala krajinu jako koberec)
- pluretaĝa stultaĵo (nebetyčná hloupost)
- talpmaŝinoj (rypadla)
- kaprompi (lámat si hlavu)
- sakstrato (slepá ulice)
- trudherbo (plevel)
- angulvizaĝa viro (muž s hranatým obličejem)
- ĉio silentis tombeje (všechno ztichlo jako v hrobě)
- misgusta afero (nechutná záležitost)
- laktobuŝaj gimnazianoj (gymnazistě s mlékem na bradě)
- piedbatinda stultulo (hlupák, který zaslouží kopanec)
- gardi ion kiel pupilon en sia okulo (střežit něco jako oko v hlavě)
- lumbildoj papilias sur la plafono (světelné obrazy se míhají na stmpě)

Dua ekzerco: Traduku en la ĉeĥan aŭ slovakan lingvon trafe kaj elegante (ne laŭvorte).

Mi ne ŝatas afiŝi miajn aferojn. Li gluis al si perukbarbon. La homoj interkornas. Li tion diris bovintrankvile. Li laca fale sidiĝis en braksegon. Estis aŭdebla spinvibriga sono. Mi tranazis ĉiujn verkojn de tiu aŭtoro. Li agis kiel amtrempita junulo. La teatro estis premplena. Li estis izolita kiel ŝippereinto sur floso. Per okuloj sur tigoj ni legas la sciigojn. Li metis la kolon en tiel videblan maŝkaptilon. Mi konas tiun urbon kiel mian poŝon. Tiu nur eterne kritikas kaj plendmurmuras. Mi ne volas servi kiel punekzemplo

Sendu, se vi bonvolos, viajn tradukojn al la suba adreso (plej malfrue monaton post apero de ĉi-numero). En la venonta numero estos sume pritraktitaj viaj kontribuaĵoj, se estos iuj. Multajn sukcesojn deziras

Josef Cink, 561 61 Červená Voda 121.

al la indekso


 ESPERANTSKÝ TÁBOR

Katolika tutlanda semajngazeto KATOLICKÝ TÝDENÍK (Katolika Semajngazeto) n-ro 36 sur la 2-a paĝo publikigis raporton pri la okazinta tendaro de la katolikaj esperantistoj en Sebranice.

V Sebranicích u Litomyšle se letos za účasti sedmdesáti osob, převážně mladých, ze sedmi zemí konal 13. tábor katolických esperantistů. Královéhradecký biskup Karel Otčenášek, který má nad českými katolickými esperantisty patronát, v táboře sloužil spolu s otcem Ludvíkem Kóborem z Maďarska a dominikánem Saviem Řičicou pontifikální mši svatou.

V homilii otec biskup Karel m. j. řekl: "Esperanto je velmi účinný prostředek k tomu, aby si lidé rozuměli a aby si pomáhali. Věřící esperantista chce, aby lidstvo společně šlo do šťastné věčnosti. Vaše přítomnost zde dosvědčuje, že chcete tou cestou také jít a vést ostatní."

Při mši svaté bylo obnoveno zasvěcení katolického esperantského hnutí u nás a na světě Panně Marii. (mšv)

al la indekso


 MEMBROJ DE LA SEKCIO - ŜAKLUDANTOJ, kiuj deziras ludi en turniroj de heterodoksaj ŝakoj (naciaj kaj internaciaj), ricevos informojn pri regularoj kaj turniroj de IKUE-membro, kiu gvidas naciajn turnirojn: S-ro Václav Hlavatý, Tetín l, 507 71 Miletín.

al la indekso