Dio Benu numero 14-2/1994

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


EUĤARISTIO

Spirita vorto de pastro Alojz Dlugi SJ - Slovakia IKUE-Sekcio

Kvankam la Sankta Meso estas enskribita en la konscio de la kristanoj, (sed plejofte nur kiel devo, kutimo aŭ nur kiel simpla socia afero), neniam ni darfas forgesi, ke ĉiam ĝi estas la efektiva renkonto kun efektiva Kristo, kie ni staras vid-al-vide antaŭ Kristo, kiel du irantoj sur mallarĝa irvojeto ne havante eblecon preteriri.

Ĉe tiu renkonto Li donas al ni veran instruon, informojn pri la sukcesa vivo en tiu ĉi mondo laŭ Dia plano, ĉar tio estas unusola ebleco por plej bone travivi la vivon. Li donas instigon, por ke ni persistu fortaj spirite, se la vojo iĝas malmola, ŝtona, dornoplena. Por ke ni persistu, Li donas al ni nutraĵon, kiu superas ĉiujn niajn imagojn. Li donas al ni propran Korpon kaj Sangon sub substanco de la pano kaj la vino.

Do sur tiu ĉi mallarĝeta irvojeto ni ne povas preteriri Kriston, ni devas Kriston trairi. Li ja estas Vero, Vojo, Vivo. Trairi Kriston signifas vivi Kriston, kun Kristo, por Kristo. Kaj tion donas al ni Eŭĥaristio.

Kiam Jesuo pri tio parolis la unuan fojon, restis kun Li el entuziasmigita homamaso nur dekdu homoj. La vortojn: »Kiu ne manĝos mian Korpon kaj ne trinkos mian Sangon, tiu ne havos en si la vivon« liaj aŭskultantoj ne kapablis aŭskulti. Ili estis por ili »malmola, dura parolo«. Jes, ĝi estas kaj restas tia ĝis hodiaŭ pro kelkaj kaŭzoj: Unue, ĝi postulas, ke ni per plena kredo al Liaj vortoj akceptu la Panon kaj la Sangon, kiujn la sacerdoto montras al ni, kiel Kriston mem. Due, Lin akcepti estas eble nur kun pura animo. Sed tio supozas sinceran penton, rezignon de pekoj, puran vivon vivatan en amo al Dio kaj al proksimuloj. Trie, la Sankta Komunio deve ligas min konduti, agi tiel same, kiel tion farus sur mia loko Kristo mem. Li postulas daŭre miajn manojn por ĉie fari bonon, miajn piedojn, buŝon, menson kaj eĉ la tutan koron. Mi ja timas pri mia okupo, pri mia komforto, pri mia honoro kaj estimo en la komunumo de tiuj, por kiuj estas tiu ĉi parolo dura kaj ridinda. La Sankta Meso estas decida renkonto kun Kristo, nia Savinto. En ĝi Li diras tiun ĉi malmolan vorton kaj

atendas nian respondon, nepran respondon. Sed tiu respondo povas esti nur JES aŭ NE. Lin oni povas aŭ akcepti aŭ rifuzi. Preteriri ne estas eble. Oni povas trairi, do akcepti Lian duran parolon kun amo por granda poreterna utilo, aŭ fali eternan pereon. La neŭtrala sinteno de tiuj, kiuj staras iom pli malproksime estas nek kun Li nek kontraŭ Li ankaŭ rifuzo, bedaŭrinde rifuzo de la vivo kaj eterna feliĉo. Amen.

»Vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de infero ne superfortos ĝin. «

al la indekso


 ALPAROLO DE MILOSLAV ŠVÁČEK

Karaj Gefratoj en Jesuo kaj Maria!

Antaŭ nelonge ni travivis Paskon - rememoron pri resurekto de nia Savanto Jesuo Kristo - venkon de la vivo super la morto. Kaj kvardek tagojn pli poste Pentekoston. Jesuo plenumis, kion Li promesis: post reveno al Patro descendigi Parakleton - Sanktan Spiriton. Ĉu ni kapablas koncepti grandecon de ĉi Diaj agoj? Ĉu ni kapablas ĝojegi pro ili kaj manifesti dankemon kaj amon al Dio Triunua - al la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito? Dum la grandaj festotagoj ĉiuj el ni certe trovis sufiĉe da libera tempo por Dio, por primedito de la grandaj misteroj, por spirita fortigo ne nur la propra, sed ankaŭ de niaj plej proksimaj - niaj familianoj. Ni ne forgesu, ke la nuna jaro estas en la tuta mondo celebrata kiel Jaro de Familio. Pri tio nin ofte atentigas nia amata papo Johano Paŭlo la Dua, kies batantan koron oni aŭdas ĉie en la mondo. Ni apogu liajn benantajn brakojn ĝis la fina venko de bono konrraŭ malbono. Sur spirita kampo ĵus okazas grandega batalo. Ĉu ni ĉiam staras sur la ĝusta loko de ĉi batalfronto? Ĉu ni per niaj agoj kaj preĝoj efike helpas al baldaŭa venko de la bono, al baldaŭa veno de Regno de Dio sur la mondon? Ni do ne nur preĝu »venu Via Regno«, sed ni ankaŭ tiucele agu prefere en niaj familioj, en niaj loĝlokoj kaj laborlokoj kaj ĉie, kien nin Dio sendas. Ni do estu en la mondo heroldoj de la Dia amo, ĉar sen la amo eĉ niaj faroj signifas nenion.

Tiu ĉi jaro proponas al ni multajn okazojn por imitado de Kristo, por semi amon en la korojn de niaj proksimuloj. Ĉiun tagon donas al ni bona ĉiela Patro por praktikado de la amo. Ni do eluzu tiun ĉi gracon, ĉar ĉiu tago nin proksimigas al decida renkonto kun Dia Justeco. Koro de Jesuo flamegas pro la amo al ni. Li sopiregas donaci al ĉiuj homoj eternan feliĉon en la ĉielo. Ho, kian doloron kaŭzas al Li maldankema homaro, kiu ĉiam pli ofte sekvas idolojn ol Lin, Jesuon - nian Vojon, Veron kaj Vivon. Per niaj agoj, doloroj kaj suferoj ni repacigu Mizerikordon de Dio. Aranĝoj de la nuna jaro donos al ni okazon por imitado de Kristo en esperantista medio. Dum la Ekumena E-Kongreso en Gostyń, en la IKUE-tendaro en Sebranice kaj dum ĉiuj ceteraj aranĝoj.

Ni ne forgesu, ke krom la ardeganta Koro de Jesuo ekzistas ankoraŭ alia Koro - Koro de Senmakula Virgulino Maria. Ambaŭ ĉi Koroj nedisigeble apartenas unu al la alia. Ambaŭ Koroj amegas nin kaj sopiras pri savo de ĉiu homo. Ni do ĉiutage rifuĝu en ĉi Korojn, el kiuj ni ricevos sennombrajn gracojn por nia savo.

La Ĉeĥa IKUE-Sekcio kaj la IKUE-tendaro estis pasintjare konsekritaj al Senmakula Koro de V. Maria kaj pere de Ŝi al Koro de Jesuo. Ni eluzu niajn nunjarajn renkontojn por renovigo de ĉi konsekro kaj ni do povas firme kredi, ke tiuj aranĝoj okazotaj sub la ŝirma mantelo de Dipatrino kaj nia ĉiela Panjo V. Maria sukcesos, do ili estos de Dio benitaj.

Ĵus estas majo, monato dediĉita al Reĝino de Majo, dum kiu ni speciale honoras nian ĉielan Panjon per rozaria preĝo kaj per meditado pri Ŝia unika rolo en la historio de la savo. Ŝi ja meritas nian honoron, ĉar Ŝi estas post Dio la plej eminenta, ĉar Ŝi estas laŭ anĝela anonco gracoplena, la plej bela homa estaĵo, koncipita sen hereda peko. Jes, la dogmo pri ŝia senmakula koncipo estas tute klara kaj komprenebla. Nekompreneblaj estas herezoj venantaj de eksterlande, strebantaj entrudi dubojn pri ĉi dogmo (kaj ankaŭ pri ceteraj por profunde kredantaj katolikoj tute klaraj dogmoj). Diablo strebas subfosi puran kredon, ensemi dubojn por fine iom post iome likvidi eklezion fonditan de Jesuo. Sed feliĉe, la supre cititaj vortoj donas certecon, ke la Eklezio sur roko konstruita rezistos ĉiujn diablajn atakojn. Dio, volante savi falintan homaron, ne povis ja naskiti el pekema, per peko makulita estaĵo. Estis do necesa en historio de ekzisto de la homaro tiu ĉi ununura escepto, tiu ĉi privilegio, por ke Vorto iĝu karno, por ke Filo de Dio, do Dio mem povu surpreni homan korpon, vivi la homan vivon kaj per la ofero sur la kruco savi la mondon. Jesuo Kristo - Filo de Dio kaj filo de V. Maria plej bone konas kaj komprenas problemojn de la homaro. Pro tio Li estas tiel kompatema kaj mizerikorda pledanto por ni ĉe Dio la Patro. Nu, kaj kiu povas pli efike interveni por ni ĉe Jesuo ol Lia kaj nia Panjo V. Maria. Ni do larĝe malfermu korojn al Jesuo Kristo kaj al Virgulino Maria - Reĝino de Majo.

Baldaŭ ni per speciala festotago solenos ĉeeston de Dio inter ni. Jesuo post ascendo ne forlasis nin, sed senĉese Li loĝas kun ni. Kie? Ja en ĉiuj tabernakloj de la mondo. Tie Li restadas en EUĤARISTIO, tie Li vere ĉeestas inter ni, tie batas senĉese pro ni Lia ardanta Koro.

Tie loĝas inter ni Amo, ne la homa, sed Dia, vera, perfekta kaj senlima. Ĉu ni ĉiam tiun fakton memoras? Ĉu ni pro homaj konsideroj ne kondutas ofte same, kiel ni tion vidas ĉe turistoj, kiuj venas admiri diversajn artaĵojn kaj kreaĵojn de la sanktejoj sen admiri Artiston kaj ilian Kreinton? Ni do memoru, ke Jesuo en Eŭharistio kun grandega sopiro atendas nin por elverŝi en niajn korojn amon kaj gracojn necesajn por la savo. Celante atentigi legantojn pri Jesuo en Eŭĥaristio, komencas ĉi eldonaĵo de DIO BENU per spirita vorto de pastro Alojz Dlugi, do per meditinstigaj vortoj pri Eŭharistio - Centro de la katolika, do de Kristo fondita Eklezio, sankta kaj belega Fianĉino de Dio. Ĉiuhore en multaj lokoj de la mondo estas celebrata la Sankta Ofero de Jesuo, la Sankta Meso. Dum ĝi oni post prefacio esprimas honoron kaj laŭdon al Dio per jena laŭdkanto: »Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj. Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero. Hosana en la altoj!« Tiun ĉi laŭdkanton ni ripetadu en niaj koroj ĉiumomente, dum ĉiuj vivsituacioj ĝis la lasta spiro de nia surtera vivo, por ke ni ĝin ripetadu dumeterne kun Dipatrino V. Maria, ĉiuj anĝeloj kaj sanktuloj antaŭ Trono de Dio en la ĉielo. Kaj dum la monato majo, (sed ne nur dum ĝi) ni salutu nian Reĝinon per la preĝo »Saluton Reĝino«.

Diajn amon, benojn kaj gracojn kaj patrinecan ŝirmon de la ĉiela Panjo kaj helpon de Gardanĝeloj kaj la ĉielaj patronoj kaj ĉiuj sanktuloj deziras al vi

via frato Miloslav

Mi estas konvinkita, ke vi ne volas eklezion, kiu evidente reduktas postulojn de Jesuo aŭ la kredtrezorojn vendas por malaltaj prezoj. Vi volas eklezion, kiu klare parolas kaj kredinde vivas. La eklezion, kiu al hodiaŭa homaro perigas esperon - sen tio, ke ĝi disponigus sin al spirito de la tempo. Johano Paŭlo la Dua.

al la indekso


 ESPERANTLINGVA BENO DE LA PAPO
»FELIĈAN PASKON EN KRISTO RESUREKTINTA POR LA TUTA MONDO«

En paska dimanĉo la 3-an de aprilo 1994 la Sankta Patro Papo Johano Paŭlo la Dua dum la benoj al Urbo kaj Mondo "Urbi et orbi" diritaj per 57 lingvoj dum ĉeesto de preskaŭ 100 mil homoj sur la Placo de Sankta Petro diris, laŭvice antaŭlaste ankaŭ ESPERANTLINGVAN BENON en la historio la unuan fojon.

Ni danku al nia amata Papo por esprimita favoreco per preĝoj kaj ankaŭ ni skribe esprimu nian ĝojon kaj dankemon al li - Petro de nunaj tempoj. Jen la adreso: Al Lia Sankteco Papo Johano Paŭlo la Dua, 00120 CITTŔ DEL VATICANO

al la indekso


 Renkonto de IKUE-anoj okazos en Prago

Ni sciigas al vi, karaj IKUE-anoj, ke la renkonto planita je junio estis transŝovita al oktobro. Ĝi okazos sabate la 8-an de oktobro en Prago 4 - Kunratice en domo Nazaret. Kadre de la renkonto okazos je la 17-a horo Sankta Meso en preĝejo de s-ta Jakobo, kiun celebros patrono de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio Mons. D-ro Miloslav Vlk, primaso ĉeĥa kaj ĉefepiskopo de Prago, prezidanto de la Konsilio de la Episkoparaj Konferencoj de Eŭropo. Detalojn de ĉi grava evento pritraktos reprezentantoj de la sekcio dum la aŭdieco ĉe Mons. M. Vlk la 18-an de majo.

Partoprenontoj el pli malproksimaj lokoj povas veni jam vendrede posttagmeze kaj ili povas resti ĝis dimanĉo (dimanĉe okazos S. Meso je la 9-a h.). En domo Nazaret estas por tranoktoj 2 ĉambroj kun matracoj. Dormosakojn kaj pantoflojn oni devas kunporti. Tie ekzistas ebleco ankaŭ manĝi. (La tradicia pilgrimrenkontiĝo en Česká Třebová - Hory nunjare ne okazos kaŭze de riparo de la pilgrimkapelo. Tial la dato de la praga renkonto ne kolizias kun ĉi ĉiujara pilgrimrenkonto). Partoprenontoj de la renkonto bv. vin aligi ĉe fratino: Jitka Skalická, Koněvova 227, CZ-130 00 Praha 3. Venu, por travivi renkonton en frateca etoso!

al la indekso


 SALUTON, REĜINO

Saluton, Reĝino, kompatema Patrino; nia vivo, nia ĝojo kaj nia espero, saluton. Al Vi ni vokas, ekzititaj filoj de Eva. Vin ni petegas, ĝemante kaj plorante en ĉi tiu valo de larmoj. Pro tio do, nia Perantino, rigardu al ni per Viaj tiel kompataj okuloj. Kaj montru al ni post ĉi tiu ekzilo Jesuon, la benatan frukton de Via sino. Ho milda, ho pia, ho dolĉa Virgulino Maria. Preĝu por ni, Sankta Dipatrino, por ke ni meritu la promesojn de Kristo. Amen.

al la indekso


 SALEZIANOJ EN BULGARIO

Certe niaj tendaranoj bone rememoras rakontadon de salezianaj pastroj pasintsomere en Sebranice pri ilia ĵus finita vizito de Bulgario. Poste ni bonvenigis en nia tendaro ankaŭ pastron F. Kopecký, kiu informis nin pri saleziana kongregacio. Tiam ni proponis al misiuloj kunlaboron, precipe en rilato al bulgaraj Esperantistoj.

En januaro prelegis tri pastroj, kiuj preparis sin labori en bulgara lando por sia spirita disvolvo, en saleziana centro en České Budějovice. Mi partoprenis la interesan kunvenon, kie ni babilis pri ilia merita agado. Kun estro de tiu grupo P. Petr Němec mi priparolis eblecojn de kunlaboro kun tieaj Esperantistoj. Li rekonis la proponon kaj promesis kontakti ilin malgraŭ tio, ke neniu el la pastcoj konas Esperanton. Mi diris al li precipe pri eblo por bulgaraj gefratoj partopreni niajn somerajn tendarojn. Do, ni kredu, ke elkreskos de tiu malgranda paŝo io utila por ambaŭ flankoj. Se la kunlaboro estos vere fruktodona, ni povus eble post kelkaj jaroj plani organizon de komuna E-tendaro apud Nigra Maro. Ĉu tio ne estus alloga ideo? Mi ja ricevis post kelkaj tagoj salutkarton de Patro Němec, kiun li finis per vortoj: »Per ĉiuj eblaj metodoj oni prediku Parolon de Dio! «

Inĝ. Jan Kalný

al la indekso


 LA ĈIELAJ PATRONOJ DE ESPERANTISTOJ

Ne ĉiuj esperantistoj scias, ke ili havas siajn patronojn en la ĉielo. Krom Virgulino Maria, al kiu estis konsekrita IKUE, ekzistas ankoraŭ tri ĉielaj patronoj de esperantistoj, kiuj mem estis esperantistoj aŭ esprimis pozitivan rilaton al Esperanto. Ili estas: Sankta Pio la Deka, sankta Maksimiliano Maria Kolbe kaj beata Tito Brandsma. Ni do konatigu nin kun la beata Tito Brandsma, kiun prezentas al ni fratino Marie Bartovská.

al la indekso


 La patro Tito Brandsma, o. Carm.

Je proksimume dek kvin mejlojn de Munĥeno sur senfrukta ebenaĵo en suda Germanio staras malgranda, modesta memorŝtono, dediĉita al miloj da homoj, kiuj pereis en la fifama koncentrejo Daĥaŭ dum la dua mondmilito. Herbokovrita kvadrata tereno ne estas borderita per arbustoj kaj floroj, sed ĝi kovras restaĵojn de amaso da homoj preskaŭ el ĉiuj nacioj kaj sociaj tavoloj. Malgranda plato, reganta super la razeno, portas simplan surskribon: »Tombo de miloj da nekonatoj.« Sed el ĉi »miloj da nekonatoj« elektis Dio unun, kiu estis konata. Temas pri frato Tito Brandsma, karmelano el nederlanda provincio. Torturata, humiligita, piedpremita, li mortis en Daĥaŭ en la 26-a de julio 1942. Tamen li vivas en beata memoro kaj meritita gloro. Li estis sankta pastro, modela karmelano, fervora apostolo.

 La vivo kaj agado

La patro Tito devenis el persistema katolika kamparana familio. Li naskitis en la frislanda vilaĝo Oegeklooster en Nederlando en la 23-a de februaro 1881. Oni baptis lin kaj li ricevis la nomon Anno Sjoerd Brandsma. Dum sia tuta vivo li tre amis la frisan landon, belan malaltaĵon en norda Nederlando. Simile li heredis la estimon al la apostolo de frisoj, sankta Bonifaco.

Kiam plenumis franciskanoj misiojn en Bolsward proksime de lia hejmo, ekkontaktis la juna Anno Sjoerd la filojn de sankta Francisko. Tiel okazis, ke li dekdujara eksopiris iĝi pastro. Li venis en la franciskanan seminarion en Megen ĉe Meusa. Tamen, kiam li absolvis la mezlernejon, li transiris al karmelanoj en Bosmeer. Oni ne scias, kial li faris la transiron. Eble oni povas tion klarigi per lia speciala infaneca estimo al beata Virgulina Maria. En la 22-a de septembro 1898 li deksepjara estis akceptita inter novicojn. Li ricevis la nomon Titus kaj en la 13-a de oktobro 1899 li donis la simplajn promesojn.

Frater Titus studis filozofion en Bosmeer. Li estis inteligenta, diligenta kaj pia. Precipe lin interesis la studoj de la karmelanaj tradicioj kaj spiritaj idealoj. En la dua jaro de filozofio li eldonis ekstrakton el la verkoj de sankta Terezia el Avila. Fininte la filozofajn studojn, venis Tito en ta karmelanan kolegion Zenderen kaj komencis studi teologion. En la sama jaro 1902 li donis la glorajn promesojn. Poste en la 17-a de junio 1905 lin la episkopo Van de Ven konsekris je sacerdoto en la katedralo de sankta Johano en Hertzogenbosch.

Baldaŭ post la konsekro oni la patron Titon sendis en Romon. Li studis filozofion en la universitatoj gregoriana kaj leonina kaj daŭrigis studi la karmelanan spiritualismon. En la 25-a de oktobro 1909 li doktoriĝis je filozofio kaj je kelkaj tagoj poste li revenis en Nederlandon.

Lia unua posteno estis la instruado de filozofio en la karmelana seminario en Oss. Pli poste li instruis mistikan teologion. En la jaroj 1919 ĝis 1923 li grave rolis en fondado de karmelanaj mezlernejoj en Oss kaj Oldenzaal. Intertempe li tradukis kun kelkaj kunfratoj en la nederlandan lingvon la verkojn de la sankta Terezia el Avila. Li verkis diversajn artikolojn pri la karmelana historio kaj spiritualismo, pri karmelanaj misioj sur la insulo Javo kaj en Brazilio, emancipadis frisajn katolikojn. Poste en la jaro 1923, kiam oni fondis la katolikan universitaton en Nijmegen, ricevis la patro Tito la katedrojn de mistika teologio kaj de historio de filozofio. Ĉi funkcio estis la fakta komenco de lia vasta kaj glora apostolato. Li konis nur unu principon: »Dion necesas adori kaj al homo helpadi.«

En la jaro 1925 oni elektis lin je prezidanto de la direktoroj de katolikaj mezlernejoj. Tra tuta Nederlando li prelegadis pri mistiko, precipe en la jaroj 1926 kaj 1928. La patro Brandsma estis rekonata aŭtoritatulo en la fako de karmela mistiko de Hadewych, Liduina, Dionizo Kartusiano kaj en »devotio moderna« (moderna pieco), kiu inkludas Ruysbroeck-on, Gerardon Groote, Tomason Kempenan kaj Johanon Brugman. Li publikigis belan artikolon pri pluraj »Dictionaire de Spiritualite« kaj verkis por pluraj gazetoj kaj ĵurnaloj. Kunlabore kun du flandraj jezuitoj, la patro Strack kaj la patro Reypens, kaj kun nederlanda benediktano Dom

Huiben helpis la patro Tito en fondo de la gazeto »Ons Geestelijk Ert« (Nia spirita heredo). Vigle li kontribuadis al kreo de »Pacligo« kaj ankaŭ helpadis fondi »Apostolaton por rea unuiĝo kun la orientaj eklezioj«. En la lerneja jaro 1932-33 li estis vickanceliero de la nijmegena universitato. Jam en la jaro 1918 estis la patro Tito nomumita je vicprezidanto de la komitato, kiu strebis organizi frisajn katedrojn en la universitatoj en Amsterdam kaj Utrecht. Ĉi komitato akiris plenumon de sia sopiro en la jaroj 1934 kaj 1935 kaj la patro Tito iĝis unu el la estroj de ambaŭ ĉi tiuj katedroj. En somero 1935 invitis lin la katolika universitato en Vaŝingtono, ke li prelegu pri la mistika teologio. Liajn prelegojn oni poste eldonis sub la titolo »Karmelana mistiko«. En la jaro 1935 oni la patron Titon ankaŭ nomumis »eklezia moderatoro«, de la Ligo de katolikaj ĵurnalistoj en Nederlando. Per tiu ĉi nomumo far la episkopo (nun kardinalo) Jan de Jong el Utrecht, kiun la patro Tito pro obeemo akceptis, falis jam sur lin la ombro de Daĥaŭ: ĉi responsa posteno kondukis ĉe fino la patron Titon al morto.

Ni miregas pri tia agoplena vivo. Ni miras, kiel eblis ĝin harmoniigi kun la karmelana vivmaniero. Sed patro Tito neniam permesis, ke la agado lin forkonduku de Dio. Veninte kien ajn - en Francion aŭ en Germanion, en Hispanion aŭ en Amerikon - kaj havante kian ajn taskon - de universitata kanceliero, pastro, sciencisto aŭ aŭtoro - publiko lin konis nur kiel bonkoran, entuziasman, fervoran karmelanon.

 VIVO DE PREĜO

Patro Tito estis malaltstatura kaj subtila korpe. Facile li ekmalsanis kaj pro tio oni ofte insistis, ke li bremsu siajn laborojn. Sed patro Tito havis nur unu respondon: »Kial indulgu sin iu, kiu sopiras doni ĉion al Dio? Nia Sinjoro faris por mi ĉion, kion Li povis, kaj mi volas fari ĉion por Li, kion mi povas.« Tia estis la opinio de patro Tito dum lia tuta vivo.

Krome li havis tre afablan naturon ­ trankvilan kaj pacan. Li aspektis gaje kaj feliĉe. Li estis denaska optimisto kaj sentis, ke ĉio estas en Diaj manoj. Kaj kiel fervora apostolo de Dia bonkoreco kaj amo li donadis konsolon kaj ĝojon al ĉiu, kiu al li venis.

Liaj kunfratoj karmelanoj kaj ĉiuj, kiuj lin intime konis, estas konvinkitaj, ke li vivis intense spirite. Li estis profesoro de mistiko. Sed en unua loko kaj antaŭ ĉio li estis instruisto de mistiko por si mem. Li estis konvinkita, ke oni prefere bone preĝu ol multon sciu. Tamen li rigardis la sciencon kaj studadon kiel rimedon al pli bona preĝado. En sia vivo li praktikadis tion, kion li lernis kiel karmelano. Li konsciis, ke preĝado estas lia unua kaj ĉefa vokiteco. Neniam li rigardis ĝin kiel »devon«. En lia notlibro ni trovas la vortojn: »Preĝo estas la vivo«.

Patro Tito diradis: »La misiistan spiriton oni nutru per preĝo. Kaj per kontemplado kaj meditado pri la apostola vivo de nia dia Savinto kaj de lia kunsavintino la beata Virgulino Maria laŭeble ĉiu el ni ekbruligadu sian koron por la plej nobla el ĉiuj bonaj agoj, precipe por kunlaboro ĉe animsavado.«

Antaŭ ĉio gravis por li, ke la karmelanoj kaj karmelaninoj, kiuj ne povas foriri je misiado malproksimen aŭ sur aktualan misian laborlokon, »povu partopreni la misiadon per siaj preĝoj kaj oferoj«. Vidpunkto de la patro Tito estis: karmelanoj »konfidu ĉiujn siajn agojn al Virgulino Maria«. »Je ŝia honoro ili konsekradu ĉiujn siajn laborojn kaj plenumadu ĉion por bono de la kongregacio. Nia kongregacio estas "totus marianus" (tute mariana) ne nur laŭ sia nomo, sed ankaŭ per sia agado. Kaj se ĝi ne estas mariana, ĝi ne estas verdire karmelana!«

Kiel religiulo patro Tito sopiris esti senpere ligita al Dio. Tial li klopodis harmoniigi sian vivon kun la vivo de Virgulino Maria. Li sciis, ke li estas plene ligita al Dio pere de Maria. Por li estis memkomprena afero pensi pri nia beata Patrino kaj paroli kun ŝi. Li diradis: »Kiel Maria ni devas lerni purigi niajn korojn de ĉio, kio ne apartenas al nia Sinjoro... Ankaŭ ni, plenaj da graco, devas vivi kiel Maria dian vivon, ni ne rajtas serĉi alian gloron kaj alian azilon ol en kuniĝo kun Dio. ... Ŝi, patrino de ĉiuj homoj, estas nia modelo: modelo de vojo, sur kiu devas en ni naskiti Dio, de vojo, sur kiu devas Li en ni vivi. Ni devas rekoni, ke ni estas ŝiaj infanoj. Maria estas patrino de nia spirita vivo.«

Kiam li estis provincia asistanto, definitoro, prioro aŭ simpla monaĥo, ĉiam ti predikis ŝate pri veraj karmelaj idealoj. Li aplikadis praktike ĉi idealojn kun konvinko, kiu vekadis admiron. Lia tuta vivo estis belega prediko.

Speciale li brilis pro feliĉo, kiam oni decidis, ke li celebru meson aŭ diru benojn en la intimeco de la konventa kapelo. Multfoje post laciga aŭ senfortiga vojaĝo li venis en la monaĥejon malfrue vespere aŭ eĉ post noktomezo. Kaj tamen je la 5.30 h. de plua tago li estis en ĥoro. Lia klopodo, ĉeesti la agadon de la komunumo, estis certe heroa.

Amo al Dio kaj al homo estis rimarkebla en ĉio, kion li faris. La posttagmezan ripozon de patro Tito ofte interrompis vizitantoj. Kaj tamen li venis afable en la parolejon, kiam oni lin postulis. Li ekridetis kun natura bonkoreco kaj ekiris kun mencio: »Ĉie, kie ni estas, devas esti festotago.« Li estis vera asketo, sed nepre nenia pesimisto. Ĉiam li estis bonkora. Li sopiregis gajni la tutan homaron por Dio kaj estis ĉies amiko. Li klopodis ami la kreitojn tiel, kiel ilin Dio amas. Ni devas klopodi servi reciproke kaj per tia maniero formi atmosferon, en kiu ni ĉiuj povus iĝi sanktaj.«

Patro Tito speciale admiris Dian bonkorecon kaj belecon, kiuj manifestas sin en kreitaĵoj kaj precipe en la verkoj de la naturo. Kiam li vizitis la karmelanojn en Kanado kaj unuafoje ekvidis la akvofalojn Niagara, ekregis lin sankta tremfrosto. Post ĉiu prelego en la universitato en Nijmegen restis al liaj studentoj ideo, ke la tuta naturo plenas je Dio. Por li estis la mondo vera Dia ĝardeno kaj homoj en ĝi vivantaj estis Diaj floroj. »Ni povas vidi Dion per propraj okuloj. Dio aperas tiel rave, ke ni ne povas lin pretervidi. Helianto turnas sin senĉese al suno. Ruĝa rozo faras same. Tio estas bildo de animo - vivanta, kreskanta kaj floranta en Kristo.«

Sed Patro Tito sciis, ke ne estas eble prezenti idealon de sankteco, kiu plaĉus al mondo. La spirita vivo ne signifas ĉarmon kaj sensan emocion. Sen ofero kaj sufero estas la spirita vivo malreala kaj falsa. Li skribis: »Amu senmezure sekvadon de kruco. Ni ne rajtas permesi, ke iu superu nin en amo. Ĝi estas la unua, la plej granda dia virto. Nia modelo estas Kristo, kiu sangas sur la kruco el miloj da vundoj.« En ĉi vortoj ni vidas la veran spiriton de Patro Tito. Lia tuta vivo, sed precipe liaj lastaj tagoj, atestis pri la forto de ĉi tiu lia sentumo por sufero.

(daŭrigo en la venonta n-ro de D.B.)

al la indekso


 KATOLIKOJ EN ĈINIO Daŭrigo

En la jaro 1976 mortis Mao Ce Tung kaj frenezeco de tiel nomata "kultura revolucio" kulminis. Ne nur simpla loĝantaro, sed ankaŭ finfine eĉ ĉiam blindaj politikaj altranguloj ekvidis, ke la lando estas en antaŭdiluva epoĥo. Ĉi-dedukto estis plene klara, sed ne por ĉiuj estis klara la mirinda fakto, ke dum la plej forta persekutado de Eklezio la nombro de katolikoj abrupte kreskis. Plifortiĝis agado de "subtera Eklezio".

La reĝimo vidis, ke religiemeco de la loĝantaro rapide kreskas kaj - sen ŝtata kontrolo. Tial revenis tuj el malliberejoj funkciuloj de patriota Eklezio kaj eĉ el provincaj koncentrejoj tiuj unuopaj klerikoj de roma Eklezio, kiuj travivis tie eĉ 25 jarojn. Klopodo de reĝimo al ilia "penso-reformiĝo" aŭ "cerbo-lavo" estis sensukcesa. Eksterlande oni eksciis, ke la kristanismo ne nur transvivis, sed estas tre vigla.

Okazis proceso kontraŭ Kvarpersona Bando, kies membrino estis ankaŭ edzino de Granda Mao. La falo de Ruĝaj gardistoj finis ekscesaĵojn kaj komencis la aktualan tempon de pli kaj pli granda toleremo kaj modernigo. Situacio de kredantoj iĝis pli bona. Katolikaj esperantistoj rajtis restarigi korespondajn kontaktojn kun eksterlandoj. La landon vizitis kardinaloj Etchegaray kaj König.

Itala misiisto Matteo Ricci (laŭ ruĝaj gardistoj "importinto de imperiisma kulturo") iĝis rapide "pioniro de la kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Okcidento" (laŭ difino de la pekina "Ĵen min ĵ´ pao" - Taggazeto de la Popolo). En j. 1979 oni decidis restaŭri lian tombon. Okaze de kongreso aranĝita en oktobro 1982 por celebri la jubileon de la alveno de P. Ricci en Ĉinion (1582) Johano Paŭlo la Dua denove alvokis al restarigo de dialogo: »La tombo de Matteo Ricci en Pekino memorigas al ni la tritikan greneron kaŝitan en la sino de la tero por doni abundan frukton. Ĝi estas elokventa alvoko kaj al Romo kaj al Pekino restarigi tiun dialogon, de li komencitan antaŭ 400 jaroj, kun tiom da amo kaj tiom da sukceso.«

Ĝenerala sekretario de la ĉina patriota eklezio, episkopo Deng, vizitante Ĝenevon, diris: »La predikado de ateismo ne estas unu el la prioritatoj de la ĉina komunisma partio. La partiaj gvidantoj ja scias, ke la ĉinoj tute ne estas disponaj akcepti ateismon.« Tio estis kuraĝa kaj esperiga aserto. Romkatolika eklezio komencis rigardi al la ĉina patriota eklezio kun respekto.

Ni menciu konkretajn faktojn:

Ĝis nun Ĉinio havas nenian oficialan kontakton kun Vatikano. Tion deklaris la kominikaĵo de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Pekino, kiu aldonas, ke "dum Vatikano havas diplomatajn rilatojn kun Tajvano kaj daŭre enmiksas sin en la internajn aferojn de Ĉinio kaj ignoras la ĉinan suverenecon, tute ne eblas estigi rilatojn." La papo plurfoje klopodis komprenigi, ke la Sankta Seĝo ne estas politika potenco kaj la komunikeco de la ĉinaj katolikoj kun la universala eklezio tute ne signifas sinsubmeton al fremda suvereno.

Ĉina patriota eklezio estas en stranga situacio. Ĉiuj ĝiaj episkopoj estis nomumitaj de politikistoj, sen rito de la apostola postsekvado, do sen aprobo de Sankta Seĝo. Efektive ili ne estas episkopoj. Kaj ili konsekras pastrojn, kiuj ne estas pastroj. Pastroj celebras mesojn, sed kredantoj ne komunias, ĉar ili efektive ne akceptas Dian Korpon.

Ĉu kompreni patriotan eklezion kiel aliajn similajn herezajn t.n. ekleziojn kaj sektojn? Tute ne. Nuna stato ekestis el malico de la politika reĝimo, kontraŭ volo de la klerikaro kaj laikoj, kiuj plejparte deziras unuecon kun universala eklezio kaj agnoskas la aŭtoritaton de Papo.

Multaj ĉinaj kredantoj kondamnas la patriotan eklezion; malfacile oni prijuĝas, ĉu ĉiam prave aŭ ne. Tial en la lando funkcias "subtera eklezio", kiu havas pli altan nombron da kredantoj ol la oficiala eklezio. Ĉar ĝi agas kontraŭleĝe, kaŝe, ĝia organizo ofte suferas per neprecizeco kaj neperfekteco. En iuj teritorioj funkcias du ĝis tri episkopoj kaj ĉiuj postulas legitimecon. Ie ekzistas rivaleco inter oficiala kaj subtera eklezioj. Ĉar inter ili ekzistas neniuj dogmaj diferencoj, eblas paroli nur pri unu eklezio en Ĉinio. Spirite kunligas ĉiujn kromordinara honorigo kaj majesta kulto al Dipatrino.

Unuecon substrekis ankaŭ la Papo dum la vojaĝo al la landoj de Malproksima Oriento en la jaro 1981, kiam li renkontis ĉinojn vivantajn eksterlande. El lia mesaĝo devenas memorindaj vortoj: "Mi, Johano Paŭlo la Dua, Episkopo de Romo kaj posteulo de Petro, salutas vin, miaj karaj gefratoj en Ĉinio, en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo ... Vojaĝante tiel proksime de la limoj de via lando, mi deziras paroli ankaŭ al vi, preter ĉiuj distancoj, kiuj dividas nin, ĉar ni estas ĉiuj unuiĝintaj en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo... El la homaj suferoj kaj eĉ el la malfortecoj kaj eraroj la Sinjoro preparas novan ekfloron. Estas mia sincera kaj profunda espero, ke baldaŭ ni povos kune unuiĝi por laŭdi la Sinjoron kaj diri: "Jen kiel estas bone kaj dolĉe por gefratoj vivi kune."

En la kadro de la vojaĝo de la Papo, la ŝtata sekretario Kardinalo Casaroli vizitis Hong-Kongon, kie li klarigis, ke en Ĉinio ekzistas nur unu katolika Eklezio. Sacerdotiĝoj bedaŭrinde okazintaj nekonforme al la kanona juro estas nevalidaj. Sed tio, kio estas nevalida, je difinitaj kondiĉoj povas iĝi valida. Kiam unueco de la eklezio plene manifestiĝos, ĝi alportos grandan reciprokan pliriĉigon.

Ofte ŝajnas, ke kunlaboro de Vatikano kaj Ĉinio evoluas glate, sed politika medio en Ĉinio estas humora. Senĉese alternas sezonoj de liberigo kaj streĉo, alcentrigo kaj decentrigo. En demokrataj ŝtatoj ĉio dependas de Konstitucio, kiun ĉiu respektas kaj malmulte ŝanĝos sin, se ŝanĝis sin ŝtataj reprezentantoj. Ĉinia konstitucio (spite nedemokrata) estas kuliso kaj ĉiam decidas hazarda obstino de politikisto. Ĉina pastro kaj scienculo Liu nomas ĉi-fenomenon "shou-fang" ("shou" signifas subjugi, "fang" malstreĉi). En unuopaj kantonoj ne estas la sama situacio. La kaptitaj sacerdotoj de subtera eklezio estas enkarcerigitaj, ie ili povas malkaŝe celebri mesojn en preĝejoj, kvankam antaŭ kvin jaroj registaro elvokis fortan kampanjon kontraŭ ili. Anstataŭ proklamita "religia libereco" eblas diri "toleremo". Katolikoj senĉese esperas, sed ankaŭ timas. Sankta Seĝo ne povas unuanime subteni nur subteran eklezion, ĉar tiamaniere ĝi fermus pordon por dialogo kun registaro. Kaj fervora subtenado de patriota eklezio estus perfido al fideluloj, kiuj senĉese suferas por senkompromisa kunligo kun Papo.

Septembre 1992 okazis en Pekino 5-a Nacia Kongreso de Katolikaj Reprezentantoj. Ĝi estis la plej grava okazintaĵo de la lastaj jardekoj, kiun partoprenis 272 delegitoj el 30 kantonoj kaj aŭtonomiaj provincoj.

La kongreso konstatis, ke en la lando estas 113 diocezoj kun 68 episkopoj, 960 sacerdotoj funkcias en 13 mil preĝejoj kaj kapeloj, el kiuj 3900 estis dum lastaj jaroj riparitaj kaj denove malfermitaj. En 24 seminarioj studas pli ol 800 seminarianoj kaj, en 37 monaĥinejoj estas 900 monaĥinoj kaj 300 novicinoj, kiuj dum trijara studado preparas sin al solenaj ordenaj promesoj. Oni presis 600 mil Bibliojn, gazeto Ĉina Katoliko aperas en eldonkvanto 10 mil ekzempleroj. En lando estas preskaŭ 5 milionoj da katotikoj. (Oni devas aldoni, ke subtera eklezio havas pli ol 5 milionojn da kredantoj. Jes, vi legas ĝuste: entute proksimume 10 milionojn!).

En Pekino mem estas 30 mil katolikoj kun 20 pastroj, aĝaj inter 50-70 jaroj. Ĉiujare ili baptas proksimume 300 plenkreskutojn, de kiuj ili postulas seriozan preparon. En kvar pekinaj preĝejoj estas celebrataj la Sanktaj Mesoj ĉiudimanĉe kaj en festotagoj, ĉiam kun la ĉeesto de ĉirkaŭ 2-3 miloj da homoj.

La ĉina katolika eklezio proponas kombini servon al popolo kun respekto al Dio, aktive entreprenas la sociajn bonstatigajn aferojn, ekzemple funkciigo de postlaboraj lernejoj, bibliaj kursoj, konvaleskejoj, malsanulejoj, orfejoj kaj infanĝardenoj.

Kongreso difinis, ke liturgia lingvo estu la ĉina anstataŭ ĝisnuna latina. Estis proklamita supereco de Sankta Patro. Seminarioj rajtas dungi eksterlandajn instruistojn kaj seminarianoj povas studi eksterlande.

El malpozitivaj fenomenoj eblas citi, ke "Eklezio ĉiam respektu gvidan rolon de komunista partio kaj socialisman sistemon. Episkopoj estu dependataj de episkopara konferenco, ne de Papo. Pri aprobo de elektitaj ekleziaj funkciuloj decidu la registaro".

Kion diri plu? Eble iuj neatendeblaj cirkonstancoj povos ekbremsi sufiĉe favo­ran evoluon, sed neniu jam kapablos haltigi ĝin. Espereblaj estu vortoj de nia eklezia historiisto ThD-ro Jar. Kadlec, kiu diris, ke fantomaj fabeloj pri supozebla "flava danĝero" povas ŝanĝi sin al atendita "flava espero".

(Mi dankas al mia slovaka amiko Paŭlo Petrík, kiu tradukis por ĉi-studaĵo la plej freŝajn anglalingvajn aktualaĵojn.)

Jaroslav Žák 

al la indekso


 LA I.K.U.E. REKONSEKRITA AL VIRGULINO MARIA

La 25-an de aprilo 1994 estis en Lurdo renovigita konsekro de la tuta IKUE-familio al Virgulino Maria. La rekonsekron nome de la tuta IKUE faris ĉe piedoj de la Madono prezidanto pastro Duilio Magnani. Tre koran dankegon!

 al la indekso


 PREĜO AL SANKTA ĈEFANĜELO MIĤAELO

Sankta ĉefanĝelo Miĥaelo, defendu nin en batalo. Ŝirmu nin kontraŭ malico kaj insidoj de diablo. Dio ordonu al li, humile ni petas; kaj vi, princo de la ĉiela armeo, ĵetu satanon kaj la ceterajn mallbonajn spiritojn, kiuj trairadas la mondon por pereigi animojn, per dia potenco en la inferabismon. Amen.

 al la indekso


 EKUMENISMO

La termino "Ekumenismo " estas konata ekde la jaro 1919. Ideo de unueco de la eklezio aperis jam en historia sĥisma periodo. La plej sorta sĥismo okazis inter eklezioj konstantinopola kaj roma en la jaro 1054. Provoj pri unuiĝo dum la Dua Eklezia Koncilio en la jaro 1274 en Liono kaj en la jaroj 1438-1455 en Florenco sekve helpis al unuiĝo, ĝi tamen daŭris nur mallonge. Nur pli postaj provoj inter kelkaj landoj direktis sin al kontinua unueco.

En okcidenta Eŭropo interrompis la eklezian unuecon aktivadoj de kelkaj historie konataj personoj: Martin Luther en la jaro 1517, Zwingli 1522, Kalvin 1531 kaj angla reĝo Henriko la Oka en la jaro 1533. La interrompon oni motivigis per neceso reformi eklezion, tial oni ĝin nomas reformacio. La reformacio tamen ne estis vera reformo, sed sorta apartigo kaj fendo, kiu daŭras ĝis nun. Veraj reformantoj de la eklezio neniam disrompis eklezion, ili ne izoligis sin for de eklezio, sed ili ĉiam restadis en ĝi. Ili unue reformis sin mem kaj per tio ili helpis reformi ilian ĉirkaŭaĵon kaj la tutan eklezion.

Reformantoj kulpas pro sorta eraro: ili volis forigi erarojn de la eklezio, kiuj kontraŭas al volo de Kristo, sed ili mem malrespektis volon de Kristo, ĉar ili izoliĝis de eklezio kaj per tio difektigis unuecon, kiu estis por Kristo la plej grava. Ekzistas vera latina diro: "Ecclesia semper reformanda" - la eklezio senĉese bezonas reformojn, sed tio ne darfas difekti unuecon de la eklezio, oni ne darfas per tio disrompi unuecon. Pro tio la reformacio kaŭzis seniluziiĝon, ne kontribuis al reformo, sed ĝi kaŭzis apartigitecon kaj malfermis pordon al plua dispartigo. Veran reformon efektivigis la eklezio mem dum Tridenta Koncilio (1545-1563), sed perdoj kaŭzitaj per reformacio restis ĝis nun ne riparitaj.

Ekde jaro 1910 ekzistas klopodoj pri reunueco ankaŭ sur internacia ŝtupo. Ĉi tiujn klopodojn oni komencis nomi ekde la jaro 1919 per termino "ekumenismo ". Ĉi terminon akceptis ankaŭ ortodoksanoj, kiuj de la jaro 1961 estas anoj de Monda Konsilantaro de Eklezioj.

Nova espero por ekumenismo estis la Dua Vatikana Koncilio, kiun kunvokis Papo Johano la Dudektria. Jam la 5-an de junio li fondis Sekretariejon por unueco de la kristanoj, kiun gvidis kardinalo Bea. La Papo invitis al koncilio ankaŭ alikonfesiajn kristanajn ekleziojn kaj ekleziajn societojn. La programo de la koncilio enhavis ankaŭ preparon de dekreto pri ekumenismo. Grandan atenton kaŭzis ankaŭ deklamoj de episkopo kaj pli posta kardinalo František Tomášek. Li akcentis neceson de preĝo kaj proponis enoficialigi pentotagon por pardono de la peko kontraŭ unueco de la eklezio. Li diris, ke por renovigo de la unueco estus necesa nova Ĝenerala Koncilio; ĝi tamen devus esti tre bone preparita. Li proponis precipe apartajn renkontojn de ĉefaj reprezentantoj de unuopaj eklezioj. La unua tiusenca renkonto sur la plej alta nivelo okazis en Jerusalemo la 5-an de januaro 1964, kie renkontis sin patriarĥo Athenagoras la Unua kaj la papo Paŭlo la Sesa. Rezultoj de intertraktadoj dum la koncilio rezultigis en la Dekreto pri ekumenismo; oni aprobis ĝin la 21.11.1964 kaj nomis ĝin Unitatis redintegratio (Renovigo de unueco). Kristo venis sur la teron, por repacigi nin kun Dio kaj nin reciproke. Katolikoj kaj alikonfesiaj kristanoj ne konsideru sin kiel fremduloj aŭ malamikoj, sed pli bone kiel gefratoj kunligitaj kun Dio per bapto, per kiu ili eniris en Dian korpon. Malgraŭ tio, ke la dokumento alparolas antaŭ ĉio episkopojn, ĝi sarntempe signifas grandan alvokon al katolikaj kredantoj, ke ili fervore partoprenu ekumenajn kunlaborojn. Ĉar temas pri tasko por la tuta eklezio, preparis la papa Konsilantaro por Unueco de la Kristanoj Ekumenan Labor­instrukciaron. Ĝian plej novan eldonon ratifikis Johano Paŭlo la Dua en la 25-a de marto 1993. Oni tradukas ĝin nuntempe en la ĉeĥan kaj rusan lingvojn. En ĝi temas pri du fundamentaj kaj neapartigeblaj aspektoj, kiel atingi kristanan unuecon: tio estas dialogo de amo kaj dialogo de vero. Ekumenismo signifas paroli veron en amo. Vera ekumenismo ne estas ebla sen ena sinkonverto.

Post Koncilio ekestis pluaj kontaktoj. Komencis interparoloj inter rusa ortodoksa kaj katolika eklezioj. Oni pritraktis ankaŭ teologiajn instruojn pri sakramentoj. Laŭ konstatoj ne ekzistas principaj diferencoj inter katolikoj kaj ortodoksanoj.

Problemoj aperis en la jaro 1986 dum la 4-a kunsido en itala Bari. Dialogon oni dume savis, sed malfacile eblas diri, kiel ĝi progresos. Oni parolas pri Jan Hus kaj beata Jan Sarkander kaj Jan Amos Komenský.

Nntempe la ekumenismo progresas sukcese. Oni diras, ke ĝi estas senbezona kaj eĉ malutila. Tia sinteno ne kongruas kun preĝo de Kristo: "por ke ĉiuj estu unu" kaj kun antaŭdiro de Kristo, ke estos unu ŝafejo kaj unu paŝtisto. Kristo ne postulas de ni, ke, ni atingu veran unuecon; tion faros Li mem, kiam maturiĝos la tempo. De ni estas postulata tiucela preĝado kaj laborado. Grava estas dialogo. Tio estas unusola vojo, unusola maniero, kiel atingi unuecon de la kristanoj. Pioniro kaj praktikanto de tia dialogo estis Antonio Cirilo Stojan (ĉefepiskopo de Olomouc). Proksimume antaŭ 100 jaroj li fondis Apostolecon de Sanktaj Cirilo kaj Metodo sub protekto de Maria la Virgulino, celante unuecon de kristanoj, precipe de Slavoj. Post ekrego de komunisma sistemo estis ideo de dialogo retenita, Apostoleco likvidita. Nune jam estas konvena tempo por daŭrigi ĉi-verkon, por redoni ĝustan lokon al ideo de ekumenismo. Ekzistas tempo por krei novajn formojn de la ekumena agado, kiel tion postulas hodiaŭaj kondiĉoj kaj eblecoj. Ni ne diru, ke nenio estas farebla! Ni povas ja preĝi ĉiam kaj la preĝo estas ĉiam bezonata. Sen ĝi ni ne atingos unuigon. Tio estas t.n. spirita ekumenismo, ĝi estas la plej grava kaj bezonata. Estas necese eki grandan preĝaktivadon ĉe ni katolikoj kaj ankaŭ ĉe ceteraj nekatolikaj kristanoj. Sinjoro Dio ne rifuzos redoni al ni grandan donacon de unueco, se ni humile, konstante kaj harmonie petos. Ni staras untaŭ granda tasko: ni ne nur parolu pri ekumenismo, sed ni ankaŭ enkonduku ĝin en la vivon. Nian klopodadon ni celigu al Kristo, al vera kaj reala unueco en Kristo. Oni bezonas veron kaj amon. Vero sen amo estas maljusta, amo sen vero estas blinda. Nur vero ligita kun amo kaj amo fundamentita je vero celas al ĝusta kaj daŭra unueco. Vero kaj amo devas iĝi fundamento de novaj kaj pli bonaj rilatoj al deigitaj gefratoj. Ni ne vidu en ili malamikojn, sed gefratojn, al kiuj ni devas helpi. Tio estas vera ekumenismo celanta al unueco.

Ekzemplo de dialogo

En Ĉeĥa Respubliko la dialogo inter la Katolika Eklezio kaj eklezioj Ĉehoslovaka Husana kaj Evangeliana rezultis en reciproka aprobo de la bapta sakramento.

En la tagoj de 5-a ĝis 9-a de decembro vizitis nian landon prezidanto de Papa Konsilantaro por Unueco de Kristanoj kardinalo Edward Idris Cassidy. Li diris, ke ekumena kunlaboro estas unu el prioritatoj de romkatolika eklezio. »Unuecon de kristanoj oni ne povas tamen serĉi en formado de ekleziaj strukturoj laŭ homaj imagoj kaj deziroj, sed en kreado de unueco de Krista eklezio laŭ Sankta Skribo.«

Kardinalo Cassidy naskitis en la 5-a de julio 1924 en Sydney en Aŭstralio. Kiel 25-aĝa li akceptis sacerdotan konsekron en katedralo de Sydney; en sia 31-a jaraĝo li eklaboris en diplomataj servoj de Vatikano. En decembro 1989 la papo Johano Paŭlo la Dua nomumis lin je prezidanto de Papa Konsilantaro por Unueco de la Kristanoj; en la jaro 1991 li kardinaliĝis.

Kompilis Jitka Skalická

al la indekso


 MESAĜO DE PROF. D-RO JAN TINBERGEN
Aldono al artikolo en Dio Benu n-ro l

 "Se okazos nenio, en la jaro 2000 kvar milionoj da infanoj estos ekspluatataj. Tiam ĉiu Eŭropano kaj ĉiu Usonano havas ie en la mondo personan sklaveton. Mi celas infanon, kiun oni devigas kulie labori por konservi la ekonomian fisituacion en la mondo«. Tiele opinias s-ro Th. Knippenberg, kiu nun kunordigas novan organizaĵon internacian, intencantan kompati ekspluatatajn infanojn. Aro da Nobel-premiitoj iniciatis ĉi tiun ideon okaze de internacia kongreso pri porinfana laborego kaj infanekspluatado. La freŝe naskita organizaĵo aktivas jam kelke da semajnoj. Dume 84 Nobel-premiitoj promesis sian subtenon, stimulonte la informadon kaj fondusumadon. Aĉetante vestaĵojn, ni ekkonsciu pri tio, ke preskaŭ certe infanaj manoj kunlaboris. Sed infanojn oni ekspluatas ankaŭ por produkti ekzemple sukon el oranĝoj aŭ piroteĥnikaĵojn. Nune pli ol ducent milionoj da infanoj en evolulandoj estas misuzataj por laborego kaj prostituado kaj depost 1979, la Jaro de la Infano, la situacio nur pli malboniĝis. Oni ne timas eĉ "buĉi" infanojn por povi transplanti iliajn organojn! La "prezoj" por tiaj infanoj estas gigantaj. La organizaĵo direktas sin kontraŭ ĉia sklavigo de infanoj. Unu el la ebloj estas, ke Nobet-premiitoj mem vizitu evolulandojn. Nepras tie ekzerci premegon sur registara nivelo. Sed oni - ĉu prave? ­ konstatas, ke ne rekomendindas amase bojkoti dube faritajn produktojn, por ke la ekonomioj en la koncernaj landoj per tio ne tro draste malprogresu. Reala eblo estas, ke la importantaj landoj pagu altajn impostojn por "infektitaj" produktoj; per tiu mono financitu aranĝoj por infanoj, kiuj liveris sian laboron. La nova organizaĵo pripensas realigi efektivan projekton en Hindujo. Kvindek mil infanoj tieaj asistas la fabrikadon de lanaj tapiŝoj. El ili duono devas pagi por tiu laboro per la morto... Sindikatoj kaj neregistaraj institucioj prenu sur sin kontrolajn kaj inspektajn taskojn. Ili eniru neavertite entreprenojn por esplori la situacion. Entreprenoj, kiuj ricevis oficialan "sigelon de aprobo", povas eksporti ne renkontonte altajn impostajn murojn. La konsumantoj en la importantaj landoj atentu tiujn sigelojn kaj laŭe faru siajn decidojn kaj elektojn. Sed por atingi ĉion ĉi nepre necesas apogo ftanke de registaroj!«

Jacques Tuinder

Karaj gefratoj, se vi ankoraŭ ne sendis poŝtkarton por subteni agadon celantan la infanan dignecon, bv. ĝin tuj sendi al: KUN NOBEL-PREMIITOJ HALTIGU INFANEKSPLUATADON, Vondelstraat 120 D, 1054 GS Amsterdam, Nederlando. Helpu tiamaniere al tiu ĉi grava afero! Koregan antaŭdankon!

Frato Jacques Tuinder en sia letero el la 12-a de marto skribas: "Multe mi dankas al DIO BENU, en kies freŝdata numero estis publikigita mia januara cirkulero rilate al la batalo kontraŭ ekspluatado de infanoj. Mia espero estas granda, ke multe da ĉeĥoj kaj slovakoj poŝtkarte reagos por plifortigi la voĉojn de dume jam multaj 84 kunaktivantaj Nobel-premiitoj."

al la indekso


 LA PATRINO DE LA DUA ALVENO

El Maria - Movado de sacerdotoj. Kion sciigas al ni Dipatrino V. Maria
pere de sacecdoto Stefano Gobbi

RUBBIO - (Vicenza) - la 1-an de januaro 1990 - Festotago de Dipatrino Virgulino Maria.

 »Karegaj filoj, komencu ĉi novan jaron en senmakula lumo de mia dia Patrineco. El volo de mia filo Jesuo mi estas ankaŭ via Patrino.

Kaj kiel patrino mi volas preni vian manon kaj akompani vin ĝis sojlo de ĉi tiu jardeko, kiun vi ĵus ĉi-tage komencas. Ĉi-jardeko estas tre grava. Ĝi estas periodo speciale signita per potenca ĉeesto de la Sinjoro inter vi. En lasta jardeko de via jarcento plenumitos okazoj, kiujn mi antaŭdiris al vi. Estas do grave, ke vi lasu vin formadi per mia patrineca efikado. Mi formigas viajn korojn por vin alkonduki al konvertiĝo kaj por malfermi vin al nova kapableco de la amo. Mi sanigas vin tiel el malsano de egoismo kaj spirita sekeco. Mi formigas viajn animojn, helpante al vi kulturi en ili grandan donacon de Dia graco, pureco kaj amo. Kaj tiel en ĉiela ĝardeno mi elburĝonigas florojn de ĉiuj virtoj, kiuj ebligas vian kreskon en sankteco. Mi tiel forigas de vi ombron de la malbono, froston de la peko, dezerton de la malpureco. Mi formigas viajn korpojn, donante en ili brili al lumo de Spirito, kiu en ili restadas kiel en sia viva templo. Mi gvidas vin tiel sur la vojo de la pureco, beleco, harmonio, ĝojo, paco kaj kuneco kun la tuta paradizo.

Per mia patrineca efikado mi vin en ĉi tiuj jaroj preparas al akcepto de la Sinjoro, kiu venas. Pro tio ĉi mi de vi postulis vian konsekron al mia Senmakula Koro.

Por ke mi vin ĉiujn formadu al la interna lernemo, kiun mi bezonas, por ke mi povu en ĉiu el vi efiki kaj alkonduki vin al profunda ŝanĝo, kiu vin preparos por inda akcepto de la Sinjoro.

Mi estas Patrino de dua Alveno.

Mi preparas vin al lia nova alveno. Mi malfermas vojon al Jesuo, kiu revenas al vi en gloro.

Ebenigu montetojn ŝutamasigitajn per fiero, malamo kaj perforto. Plenigu valojn lavigitajn pro malmoralecoj, pasioj kaj malpureco. Forigu sekigitan grundon de la peko kaj rifuzado de Dio.

Kiel dolĉa kaj kompatema Patrino mi invitas hodiaŭ miajn filojn, mi invitas tutan homaron prepari la vojon de la Sinjoro, kiu venas.

Komence de ĉi tiu lasta jardeko de via jarcento estas mia tasko, kiun konfidis al mi la Sinjoro, prepari Lian alvenon inter vin.

Tial mi postulas de ĉiu revenon al la Sinjoro per la vojo de konvertoj de la koro kaj vivo, ĉar ĉi tiu tempo estas ankoraŭ favora, kiun liveras al vi la Sinjoro.

Mi invitas ĉiujn, ke ili konsekru sin al mia Senmakula Koro kaj ili konfidu sin al mi kiel infanoj, por ke mi povu gvidi vin survoje de la sankteco en ĝoja praktikado de ĉiuj virtoj: de la kredo, espero, amo, antaŭvidemo, braveco, justeco, mildeco, silentemo, humileco, pureco kaj kompatemo.

Mi formigas vin al la preĝo, kiun vi devas fari ĉiam kun mi.

En ĉiuj modpartoj disvastigu vesper­manĝejojn de la preĝo, kiujn mi postulis de vi, kiel torĉojn ekflamintajn en nokto, kiel sekurajn apogajn punktojn, kiel bezonatajn kaj atendatajn rifuĝejojn.

Antaŭ ĉio mi postulas, ke ĉiam pli kaj pli disvastiĝu familiaj versper­manĝejoj, por ke mi tiamaniere liveru al vi sekuran rifuĝejon dum granda provo, kiu atendas vin.

Mi estas Patrino de dua Alveno

Lasu vin do en ĉi tiuj jaroj de Mi formi kaj prepari tiel, por ke vi povu esti pretaj akcepti Jesuon, kiu venos en la gloro, por ke Li inter vi renovigu Regnon de la amo, sankteco, justeco kaj paco.«

al la indekso


  KONSEKRO al la Senmakula Koro de Virgulino Maria

Ho, Virgulino Maria el Fatima, Patrino korfavora, Reĝino de ĉielo kaj de tero, Azilo de pekuloj, ni aliĝas al la Maria - movado de sacerdotoj kaj konsekras nin laŭ tute speciala maniero al Via Senmakula Koro.

Per ĉi konsekro ni volas kun Vi kaj helpe de Vi plenumadi ĉiujn votojn, kiujn ni akceptis per nia bapta konsekro.

Ni promesligas nin ankaŭ por strebi pri interna konverto, tre postulata en evangelio, kiu nin liberigos de ĉiu inklino al ni mem kaj al facilaj kompromisoj kun la mondo; ni estu kiel Vi komplezaj senĉese plenumadi nur volon de Patro.

Plej dolĉa kaj kompatema Patrino, ni konfidas al Vi niajn personojn kaj nian kristanan vokitecon: disponu pri ĝi laŭ Viaj planoj de savo en ĉi decida horo tiom peze premanta la mondon. Ni volas vivi nian vokitecon laŭ Viaj deziroj, precipe en la renovigita spirito de preĝo kaj pento, en fervora partopreno je festado de Eŭĥaristio kaj je apostolado, per ĉiutaga preĝado de rozario kaj per simpla vivmaniero konforme al evangelio; ni estu bona ekzemplo por obeado de Dia leĝo kaj en praktikado de kristanaj virtoj, precipe de pureco.

Ni promesas al Vi ankaŭ, ke ni estos kunigitaj kun la Sankta Patro, kun la hierarĥio kaj kun niaj pastroj, por tiel konstrui remparon kontraŭ la progresanta batalo, detruonta la bazon de la eklezio.

Sub Via protekto ni volas esti apostoloj de tiom bezonata unueco kun la Papo en preĝado kaj amo kaj ni petegas Vin pri speciala protekto por li.

Fine ni promesas al Vi, ke ni la animojn, kiujn ni renkontos, laŭeble kondukados al renovigo de sindonemo al Vi.

Ni konscias, ke ateismo kaŭzis ĉe granda nombro da kredintoj katastrofon en kredo, ke malsanktigo penetris en la sanktan preĝejon Dian, ke malbono kaj pekoj senĉese pli en la mondo disvastiĝas. Tial ni kuraĝas, Patrino de Jesuo kaj mizerikorda kaj potenca Patrino nia, fide levi niajn okulojn al Vi kaj ankoraŭ hodiaŭ peti kaj atendi de Vi savon por ĉiuj Viaj infanoj, ho kompatema, ho afabla, ho dolĉega Virgulino Maria. Amen.

al la indekso


 PASTRO JOSEF LANDA - MODELOJ POR NIA VIVO
Rememore al pastro Josef Landa
MODESTA HEROO

 Aŭtune la 17-an de oktobro 1993 mortis pastro Josef Landa. Li estis ĝis la jaro 1991 paroĥestro en Sebranice kaj partoprenintoj de la IKUE-tendaro 91 lin bone konis, ĉar li vizitis kelkfoje nian tendaron. Kiel eksesperantisto li estis ankaŭ nia bona amiko. Mi volas skizi lian malfacilan vivon kaj liajn bonajn agojn.

Patro Jozefo naskitis la 28-an de junio 1924 en Polná ĉe Jihlava kiel lasta el 11 infanoj en malriĉa laborista familio. Ekde sia junaĝo li estis handikapito; lia dekstra brako kaŭze de paralizo restis seka kaj malfacile movebla. Jam dum infaneco li devis post lerneja instruado helpadi ĉe bienmastroj, kio estis por li tre laciga. Paroĥestro el Polná rekomendis al li studi gimnazion. Akceptis lin en České Budějovice Petrinanoj; li finstudis ĉe Boromeo en Hradec Králové, kie li ankaŭ sukcese frekventis teologian fakultaton kaj en la jaro 1948 li sacerdotiĝis. Pro lia malsana dekstra mano devis doni por lia konsekro specialan konsenton episkopo Mons. Pícha. Lia unua kapelana servado estis en nia paroĥo en Sebranice, kie li restis ĝis la jaro 1951. Ĉi tie li amikiĝis kun gejunuloj, kiujn li gvidis al rekta vivo kun Kristo. Tio estis kaŭzo de lia forpelo fare de komunistoj el Sebranice. Poste li servis en Vrchlabí, Ruprechtice kaj Police ĉe Metuje. De tie li revenis al Sebranice, kie li restis ekde la jaro 1981 ĝis la jaro 1991. Je propra deziro li estis tiujare translokigita en Nový Hrádek, kie li post du jaroj mortis.

En ĉiuj paroĥoj, kie li deĵoris, li ne havis dommastrinon. Nur sacerdoto povas bone kompreni, kion signifas reveno post tri dimanĉaj Sanktaj Mesoj antaŭtagmeze, precipe vintre, en malvarman paroĥejon, kie estas neniu. Kion fari? Ekhejti, prepari tagmanĝon, aŭ enŝovi sin sub litan kavrilon. Samtempe paroĥanoj revenas en siajn hejmojn al dimanĉa tagmanĝo kaj sian pastron forgesas. De preĝejo al preĝejo nia pastro tutjare per biciklo aŭ motorciklo veturadis, vintre eĉ per skioj. Aŭtomobilon li neniam posedis. Kaŭze de tiu vivstilo trafis lin malagrablaj malsanoj: hipertensio, reŭmatismo, diabeto, artrito kaj aliaj. Senplende kaj pacience li ĉion toleris portante sian krucon, kiun al li donacis nia Sinjoro. Post la reveno en nian paroĥon bonvenigis lin iamaj gejunuloj, kiujn li en junaĝo edukadis. Ili jam estis gepatroj eĉ geavoj ĉirkaŭitaj de siaj idoj bone edukitaj kaj kredantaj. Tiuj "tenis" paroĥon dum lastaj tridek jaroj. Dek jaroj post lia dua alveno estis por nia pastro tre penigaj. Krom religia instruado de sesdek lernantoj kaj paroĥaj devoj li organizis kun volontuloj riparajn laborojn de ĉiuj preĝejoj kaj kapeloj en la paroĥo. Kun ĝojo li konsekradis familiojn al la Plejsankta Koro de Jesuo; li organizadis kunvenojn por plenaĝuloj kaj junularo kun spiritaj kaj sportaj enhavoj. Estas imagebla, kiel riskoplena estis tia aktivado dum komunisma firegado. Influon de Dia Providenco en la vivo de nia patro mi volas dokumenti per du ekzemploj:

- Dum lia primica Sankta Meso en la pre­ĝejo genuante preĝis juna, pia gravedulino: "Sinjoro, se Vi donos al mi knabeton, mi petas, ke li estu sacerdoto." La bona Dio aŭdis ŝian deziron. Tiama naskitoto estas la nuna episkopo Josef Kajnek (kiu pasintjare ankaŭ vizitis nian tendaron).

- El nia paroĥo estis forpelita fare de komunistoj pastro Alois Fajstl. Li strikte plenumis Paŝtistan leteron de ĉefepiskopo Josef Beran. La pastro rifuzis doni Sakramenton de malsanuloj al hipoĥondriulino, kiu estis membrino de komunista partio. Oni kondamnis lin je ok jaroj de kancero. Por lia kondamno kaj por forpelo de Patro Landa false atestis iu agema komunisto, kiu post mallonga tempo ricevis por tio sian "rekompencon". Li mutiĝis kaj mortis kaŭze de karcinomo de voĉmembranoj.

Nia kara Patro Josef Landa havas sian ripozlokon ĉe pordo de nia tombaro. Paroĥanoj ne forgesis lin, ili alvenadas por preĝi por li kaj eĉ al li! Venu ankaŭ vi, li certe aŭdos viajn petojn kaj preĝojn, ĉar li amis la homojn.

Josef Jílek

al la indekso


 La numero SEP en la vivo de Patro Jozefo Metodo Šnkyřík

La numero sep akompanas lin dum lia tuta vivo. Lastjare en novembro Jozefo Metodo Šenkyřík ĝisvivus 77 jarojn. Li naskitis en la 1-a de novembro 1916 en Všetuly apud Holešov domn-ro 130 (19 oble 7) kiel unu el tri filoj al terkulturisto, kiu tre amis ĉevalojn. Sepjaraĝa li komencis vizitadi popolan lernejon en sia naskoloko kun naskitoj en la jaro 1917. Li faris maturekzamenon de la Reala gimnazio en Kromeříž en la jaro 1937. Post teologiaj studoj en la teologia fakultato en Olomouc li sacerdotiĝis en la 5-a de julio (7) 1942 (tio estas 1900 + 6 oble 7). Li plenumis pastran servon en 7 lokoj: Trnava apud Zlín, Paskov, Sobotín apud Šumperk, Hrušky, Brodek apud Přerov, Švábenice kaj finfine en Vlachovice en Valaĥio. En Sobotín li estis denuncita, arestita kaj senkulpe punita je 7 jaroj de karcero. Lia "krimago": Li firme staris je flanko de episkopoj. La puntempon li pasis en 7 malliberejoj: Šumperk, Praha, Mladá Boleslav, Kolín, Plzeň, Valtice, Rtyně v Podkrkonoší, kie li laboris en "Malhela minejo" en la plej penigaj kondiĉoj kiel minejlaboristo, spite de tio, ke li estis malfortstatura. Tie ĉi okazis io mirakla. En la minejo dum la laboro li ekvidis, ke minejĉaroj elĉeniĝis kaj intencis kurataki lin kaj liajn kunkamaradojn. Okazis hororo por ĉiuj. Nur Patro Jozefo ekpreĝis: "Dio, helpu nin!" Kaj kio okazis? La desupre kuratakantaj minejĉaroj mirakle haltis tuj apud nia estonta sanktulo. Ĉiuj estis dankemaj al Dio.

Post la reveno el sepjara karcera restado, kiu estis plilongigita je 7 monatoj, li laboris kiel simpla laboristo ĉe konstruado de domoj dum 14 jaroj (2 oble 7). Por pastra servado li revenis al Hrušky kun Němčice kaj Měrovice en Haná. Post kelka tempo li estis translokigita en Brodek apud Prostějov, poste en Švábenice kun Hoštice kaj Pačlavice, finfine en Vlachovice, kie li pastris 7 jarojn. En ĉiuj paroĥoj oni amis lin pro lia boneco.

En Vlachovice en Valaĥio li finis sian sanktan vivon. Tie li aktivis iom pli ol 7 jarojn. Elĉerpita pro karcerrestadoj, malfacila manlaborado, diligenta plenumado de la sacerdotaj devoj, post akcidento dum konstruado de la arbara skolt­hejmo en Podhoři ĉe Vlachovice li elspiris sian spiriton en hospitalo de Zlín la 19-an de julio 1993.

Lia entombigo estis vera triumfo. Multnombre ĉeestis paroĥanoj el ĉiuj paroĥoj, kie li antaŭe funkciis. La funebran Sanktan Meson celebris kun multaj sacerdotoj Mons. Josef Hrdlička, helpepiskopo de Olomouc. La tuta ceremonio kun prediko kaj ĉiuj oracioj rezultis en konkludo, ke oni enterigas veran sanktulon, Diservanton, modelan sacerdoton. Kiel sacerdoto de sankta vivo li estos ekzemplo por ĉiuj sacerdotoj servantaj en paroĥoj. Oni komparas lin al sankta paroĥestro Johano Vianey de Ars. Lia enterigo estis dokumentita per "video" kaj nune ĝi estas projekciata al ĉiuj paroĥanoj en la paroĥoj, kie li servis. Samtempe estas kolektataj subskriboj petantaj komenci beatigan proceson de pastro Jozefo.

Li estis malpli forta kaj malpli alta, sed granda per sia franciskana humileco, dominikana arda amo al ĉiuj erarantoj, saleziana oferemo rilate al juna generacio same kiel ĉe Don Bosco.

Patro Jozefo estis plena de Sankta Spirito. Li posedis heroan gradon de la virtoj: de la kredo, espero kaj amo. Li posedis ĉiujn 7 donacojn de la Sankta Spirito kaj li estis ornamita per 7 agoj de la korpa kaj spirita mizerikordo. Kontraŭ 7 ĉefaj pekoj li estis armita per 7 ĉefaj virtoj. Lia plej granda virto estis AMO kaj senlima HUMILECO.

Li povas esti ekzempla modelo por studentoj, teologoj, sacerdotoj, laboristoj, instruistroj, junularo kaj POR NI ĈIUJ.

Li apartenas antaŭ ĉio al moraviaj ragionoj (Valaĥio, Moravia Slovakio kaj Haná), sed fakte ankaŭ al ĉiuj homoj sendiference.

Patro Jozefo Šenkyřík estis celinta cirilometode. Li ŝategis konfespreni senfine.

Li estis MIRAKLE sanigita el la gorĝa malsano je peto de Johano Sarkander, kiun pastro Jozefo ne nur honoris, sed ankaŭ lin vere sekvis. Li estis honoranto ankaŭ de Anička Zelíková, Antonio Cirilo Stojan, beata Zdislava, sed precipe de Sankta Virgulino Maria kaj Ŝia edzo sankta Jozefo, kiu estis lia bapta patrono. Li estis honoranta ankaŭ sian konfirmacian patronon sanktan Karlon kaj kompreneble ankaŭ sanktajn Cirilon kaj Metodon.

Pastro Jozefo estis enkorpigita humileco mem. Li estis NEWMANA "An average Man - UNU SINCERA HOMO". Li posedis amikan rilaton al Esperanto.

Finfine pri kelkaj "mirakloj":

- Ni jam aludis pri lia resaniĝo dum junaĝo je peto de Johano Sarkander.
Jozefo havis en la preĝejo sur la konfesejo kaj hejme super la skribotablo bildon de Johano Sarkander.

- Miraklan halton de minejĉaroj pro lia peto ni jam ankaŭ menciis.

- Fine de la jaro 1992 li veturis peraŭtobuse en Israelon. Iu petolulo per ŝtono frakasis la apudan fenestron inter Jozefo kaj ŝoforo. Kio okazis? Pro lia petpreĝo li kaj la ŝoforo restis sanaj, nevunditaj.

- Iun tagon li veturis per traktoro sur monton "Hložec", por tie celebri la Sanktan Meson por honoro de Dipatrino, Savintino de Valaĥoj kontraŭ invado de Mongoloj. La rado de traktoro kaptis sutanon de Jozefo kaj kaŭze de tio li falis teren. Li restis nevundita kaj eĉ ne kotmakulita. Li celebris la Sanktan Meson ankaŭ kiel dankesprimon pro tiu ĉi ĉiela helpo.

- Iu malsana vidvino restis sola. Jozefo vizitis ŝin. Ŝi plendis, ke la ĝardenmuro disfalis. La sekvan tagon alvenis nia sanktulo kaj riparis la muron spite de ĉiuj protestoj de la malsanulino. Li tion faris kiel bona masonisto. Poste oni diradis: "Ni havas pastron - masoniston, kiu riparas murojn de malriĉulinoj". Oni kolektas similajn "perletojn" el lia vivo por kompilota libro pri li.

- Ankaŭ esperantistoj atendas je lia peto miraklon. Fidela, fervora kaj heroa diservanto Jozefo - la Sepulo, elpetu disvastigon de Esperanto, por ke ĉiuj homoj de la mondo iĝu veraj gefratoj!

Prof. D-ro Josef Mana 

al la indekso


 NEDERLANDO, kiom katolika, kiom pagana?

Kiam mi eksciis, ke la redaktoro akceptis mian proponon, ke mi skribu iom pri la katolika vivo en Nederlando por DIO BENU, pri la nuna vivo de katolikoj en nia lando, mi denove konstatis, ke tio ne estas facila afero.

Mi scias el propraj spertoj, ke eksterlande oni ne havas belajn pensojn pri la katolikeco de Nederlandanoj. Nederlando, kiu signifas malalta lando, estas tiom malalta, ke ĝi situas ĉe la pordo de Infero. Jen itala ŝerco, kiun mi aŭdis tie antaŭ 12 jaroj. Tiam mi rememoris la biblian situacion, kie oni demandis (sin): »Kia bono povas veni el Nazareto?«

Tial gravaj estas la informoj, kiujn oni forsendas al la eklezia rondo mem. Kion oni povas diri kaj skribi, kiam la situacio ne estas tia, kian oni deziras? "Kiu pardonpetas, sin akuzas", la franca proverbo diras. Do, mi ne defendu, nur klopodu skribi pri tiuj aferoj, kiuj donas esperon.

La ĝenerala bildo estas, ke multaj ne plu partoprenas la Sanktan Meson. Vero estas, ke al la katolika nederlanda eklezia provinco bedaŭrinde mankas sacerdotoj. En la paroĥejoj, kie ankoraŭ funkcias pastroj, multaj paroĥanoj sentas sin parto de tia komunumo. Ne nur pro la paroĥo kaj la preĝejo mem ankaŭ pro siaj proksimuloj, ekde junularo ĝis inkluzive la maljunularo. Ne nur pro katolikoj, sed ankaŭ pro la ekumena rondo. Ili estas la homoj, kiuj preferas labori neatentite kaj tiuj estas multaj. Tamen tiujn oni ne konas, pri tiuj oni ne skribas.

Junuloj, kiuj preferas havi zorgon pri tiuj nomitaj homoj kaj rezignas pri propra vivo kun edzo aŭ edzino, aŭ eĉ kun infanetoj, ili tamen vivas preskaŭ por tiuj "forgesitaj" grupoj. Sed kiu skribas pri junaj virinoj, kiuj donas hejmon al dek, dekdu junuloj, kiuj eliris el la drogemula rondo, kiu estas milobla?

Same kiel pri bonaj homoj oni povas diri pri esperantistoj. Se dek esperantistoj farus ion malbonan, la tuta mondo estus informita pri tio. Sed kiuj parolas aŭ skribas ekster Esperantujo pri ili, pri la bono, kiu estas farita en nia "komunumo"? Bedaŭrinde estas, ke malbonaj aferoj kaj novaĵoj disflugas rapide kiel raketo, dume la bona laboro restas sub la kuveto. Mi scias tion ankaŭ.

Antaŭ kvardek jaroj mia patrino, parolante pri Italio, plendegis, ke »en la lando, en kiu loĝas la Papo (!), en la preĝejoj nur estis maljunulinoj, kiuj eĉ ne atentis la Sanktan Meson, sed dum la Diservo ili nur preĝadis la Rozarion«.

Antaŭ dek jaroj, kiam la unuan fojon mi vizitis Pollandon, oni menciis, pli malpli fiere, ke tiam en antaŭa jaro en Pollando okazis 300.000-a aborto. Tamen samtempe oni plene fieris, ke Pollando eĉ estas la plej katolika lando en Eŭropo, kiu pro tio "gajnis la honoron havi nunan Papon".

Daŭre funkcias en Nederlando, kie la sistemo de Televida kaj Radio-sistemo estas bazita sur asocioj aŭ unuiĝoj, la katolika tiucela asocio nomas sin la Katolika Radio (elsendo) Organizaĵo. En Nederlando ekzistas daŭre katolika gazeto. La antaŭa Katolika Popolpartio, KVP, unuiĝis kune kun la grandaj kristanaj partioj en la politiko, kaj ĝis hodiaŭ ili estas membroj de la landa ministraro. Nederlando posedas du katolikajn universitatojn. La katolikoj daŭre iom fieras pro ĉi tio, kio ne estas en aliaj landoj, kie katolikoj estas minoritato.

La monda Eklezio ne povas esti ĉie samopinianta, ankaŭ ĉe ni oni renkontas malsamideanojn. Tiujn, kiuj estas progresivaj kaj tiujn, por kiuj eĉ la Dua Vatikana Koncilio estis eĉ tro progresiva. Kaj same kiel en la politiko okazas, kie du malsamopiniantoj staras kontraŭe unu la alian, oni laŭte konfesas siajn ideojn. Kaj la sonoj de tiaj bataloj estas aŭdeblaj eksteren, ĉar ĉiam la Satano embuskadas por disigi kaj plifortigi tiajn "signalojn".

Tio ne nur validas por Nederlando, mi estas certa, ke tio ankaŭ validas por landoj kiel ekzemple la parto de Britio sur Irlanda insulo.

Kaj ni, nederlandaj katolikoj, povas esti fieraj kaj dankemaj, kiam laikoj estas pretaj fari multajn el la nedirektaj, sacerdotaj taskoj. Kompreneble la Sankta Meso estas kaj restos la tasko de niaj pastroj kaj patroj, sed aliaj aferoj povas esti faritaj fare de estimindaj laikaj katolikoj. Kompreneble sub la gvido de pastro kaj kun permeso kaj komisio de la episkopo. Jam kelkajn jarojn laboras pola pastro en mia loĝurbo. Pri tio ni ne fieras, sed ni estas dankemaj.

Antaŭ kelkaj semajnoj Rotterdam ekhavis novan episkopon. En la granda solenaĵo ankaŭ partoprenis helpepiskopo de Olomouc mons. Josef Hrdlička. La monkolekto estis parte destinita por junulara (Don Bosco) centro en la sama episkopejo. Mi pensas, ke ankaŭ via episkopo povos rakonti pri siaj spertoj pri la nederlanda katolika vivo.

Kiam mi poste vizitis Pollandon, mi dolore konstatis, kiel la Poloj estis vunditaj pere la fiŝerco de la nederlanda Socialisma Radio kaj Televido - Unuiĝo pri nia Papo. Tiu ŝerco publikigita per la televido ankaŭ vundis la spiritojn de niaj katolikoj. Tiu insulto estis eĉ pli kontraŭ la Poloj ol kontraŭ la Estro de la Eklezio. Poloj plendis, ke, se la Papo ne estus Polo, oni ne pensus ilin mokegi tiamaniere. Kaj kial trafis min tia plendo tiom plene? Oni ĝeneraligis tiujn fiŝercemulojn al la tuta nederlanda popolo, inkluzive la katolikoj. Kaj tiuj katolikoj same suferis spirite kiel la polaj "atakitoj".

Mi diru, ke ĉiu dece pensanta homo povas esti viktimo de la agoj de la Satano, kiam oni sen bona informo malbenas ĝenerale aliajn, ĉar tiel oni trafas ankaŭ samvunditajn samopinianojn.

Lode Klonje

Dufoja vizito de Nederlando postlasis ĉe mi neforgeseblajn rememorojn je bonkoraj kaj afablaj tieaj loĝantoj kaj je lando tre interesa por ni - loĝantoj en la koro de Eŭropo.

Dankon, kara frato Lode Klonje pro via sincera pritrakto de la nuntempa situacio de la katolika eklezio en via lando. Mi esperas, ke ĉi via artikolo ne estas la lasta sur la paĝoj de Dio Benu. M.Š.

al la indekso


 MESAĜO DE KARDINALO RATZINGER

Nia Sinjorino aperadas sur la tuta mondo kaj insiste Ŝi vokas siajn infanojn al agoj.

Kardinalo Ratzinger

al la indekso


  RENKONTO DE SUDBOHE­MIAJ ESPERANTISTOJ

La IKUE-anoj el Tábor organizas renkonton de esperantistoj sabate la 4-an de junio 1994. La renkonto komencos je la 9-a horo per Sankta Meso en monaĥeja pilgrima preĝejo en Klokoty.

Bonvelu veni, karaj gefratoj, ne nur el sudbohemia regiono, sed ankaŭ el aliaj lokoj de nia lando, por komune travivi tagon en frateca etoso.

Feliĉan renkonton kun vi ĝoje atendas IKUE-anoj el Tábor.

al la indekso


 NI ESTU APOSTOLOJ DE NIAJ IDEOJ

Karaj Gefratoj!

Granda parto de la unua nunjara duonjaro jam pasis kaj atendas nin somero kun ferioj, dum kiuj ni volas akiri pluajn lingvajn sciojn kaj spiritajn riĉaĵojn. Niaj sukcesoj plene dependas de nia pacienca kaj fervora laboro.

Decido de nia pasintjara oktobra konferenco metas antaŭ nin konkretajn taskojn. Iujn el ili ni komencis plenumi tuj post reveno el pasintjara tendaro, do jam antaŭ la konferenco. Post fino de nia belega tendara restado, kelkaj el ni forveturis al pilgrimloko Velehrad, por partopreni renkonton de junularo. Tie ni disdonis flugfoliojn, kiuj informis iliajn legantojn pri nia komuna lingvo kaj ideoj. Multaj junaj ĉeestantoj unuan fojon legis pri Esperanto kaj aktivadoj de katolikaj esperantistoj. Ni vekis ilian atenton kaj kelkaj el ili jam studas Esperanton en nia skribmetoda korespond-kurso. Sed ni devas ankaŭ perbuŝe informadi en nia ĉirkaŭaĵo pri niaj idealoj. Ĉiu, kiu vivas proksime de ni, ekkonu niajn strebojn celantajn al altaj celoj. Ni instigu kuraĝulojn lerni Esperanton kaj veki ilian intereson pri aktivado de nia sekcio. Laŭdon meritas ekzemple fratinoj Šárka kaj Zitka, kiuj varbis por diligenta lernado de Esperanto 4 junulinojn. Sendube novaj kursaninoj venos somere en la tendaron kaj ni devas ilin "kapti", por ke ili jam restu "niaj".

Ni ne devas bedaŭri pro la fakto, ke kelkaj niaj "papermembroj" forlasis niajn vicojn. Ili ja ne estis utilaj por nia movado pro sia pasiveco kaj perdo de intereso pri la movado. Nune nia sekcio juniĝas kaj tio estas esperdona kaj ĝojiga signalo, ke la IKUE-movado spite de ĉiuj malfacilaĵoj plu ekzistos. Kelkaj niaj pli aĝaj "saĝuloj" ofte asertas al ni, ke ni - gejunuloj - estas espero de estontaj laboro kaj sukcesoj. Ni do ne seniluziigu ilin!

Dio benu al ĉiuj! Via Daria Michalová

La ĉeĥan kaj la slovakan IKUE-sekciojn bone reprezentas du junuloj - teologiaj studentoj en Romo, kiuj kunlaboras pri esperantlingvaj programoj de la Vatikana Radio. Temas pri slovaka Diakono Frato Miroslav Vanĉo kaj ĉeĥa premonstrata frato Filip Neri Mikulášek. Frato Filip dum vizito de frato Šváček promesis partopreni la tendaron en Sebranice. Korege ni invitas ankaŭ fraton Miroslav Vanĉo.

Feliĉan revidon, karaj gejunuloj, en la IKUE-tendaro en Sebranice kaj en Gostyń dum la kongreso. Dio vin benu kaj Dipatrino V. Maria vin ŝirmu!

al la indekso


 NI PERFEKTIGU NIAN LINGVAN NIVELON

NĚKTERÉ ODLIŠNOSTI ČESKÉ A ESPERANTSKÉ GRAMATIKY (daŭrigo al D.B.1/94)

11. SLOŽENÉ ČASY (Kompleksaj tempoj)

Složené časy se skládají ze slovesa ESTI, které má tvary ESTAS, ESTIS, ESTOS, ESTUS a z příčestí činného nebo trpného. V esperantu se nazývá participo aktiva (koncovky -ANTA, -INTA, -ONTA) a participo adjektiva pasiva (koncovky -ATA, -ITA, -OTA). Když si to rozepíšeme, máme zde celkem 24 složených časů, což je pro esperanto, které se honosí jednoduchostí gramatiky dost. Již však sám Zamenhof upozozňoval, že složené časy se mají používat pouze tehdy, když toho smysl nezbytně vyžaduje a těch případů není mnoho. Při tom je nutno držet se těchto zásad:

- Než použiji složený čas, pokusím se vyjádřit myšlenku časem jednoduchým, pomocí přadpon a přípon, neboť jak také Plena Gramatiko uvádí jsou všechny složené časy těžkopádné a ztěžují srozumitelnost.

- Jestiiže už použiji složený čas, nezavádím k němu další gramatické výrazy, které znamenají totéž. (Principo de neceso kaj sufiĉo).

- Ve větě by části složeného času měly stát při sobě, aby bylo zřejné, že se jedná o složený čas..

Složené časy navazují na sloesný vid, částečně ho vyjadřují, což vedlo k jejich různému chápání u příslušníků různých jazykových skupin. Na př. spor ATistů a ITistů byl ukončen výrokem Akademio až r. 1967.

Ne každé české sloveseo je schopno sledovat všechny tvary esperantských složených časů, které vznikají pouhou kombinací. Buď to není nutné, nebo obvyklé, nebo se to vymyká přirozenému vývoji češtiny.

 Význam složených časů.

Sloveso ESTI vyjadřuje čas, ve kterém osoba vypovídá. Participo vyjadřuje vztah, stav, charakter probíhající činnosti (děje), může vyjadřovat i čas.

A.) estas, estis, estos -ANTA (-ATA) Participo vyjadřuje děj v přítomnosti trvalý.
B.) estas, estis, estos -INTA (-ITA) Participo vyjadřuje děj v minulosti skončený.
C.) estas, estis, estos -ONTA (-OTA) Participo vyjadřuje děj v budoucnosti očekávaný (zamýšlený).

Ponechme stranou případy A a B, které je možno nahradit jednoduchými časy, příponami, předponami, nebo použitím popisných metod. Také podmiňující způsob (estus), který je vhodný probrat při jiné příležitosti.

Skupina C nám však zůstává k praktickému využití, neboť esperanto nezná české sloveso MÍT (povinnost). Nikoliv tedy MÍT (vlastnictví), kterážto slovesa jsou někdy ztotožňována. Př.:

Mám knihu. Mám jít do školy.
Mi havas libron. Mi estas ironta lernejon.
Mám se účastnit schůze. Mi estas ĉeestonta en kunveno.
Měli jsme přijít včas. Ni estis venontaj ĝustatempe.
Měl koupit chleba. Li estis aĉetonta panon.
Máme pilně pracovat. Ni estas diligente laborontaj.

U vět tázacích jsou dvě možnosti: buď větě oznamovací předrazíme tázací slůvko ĈU, nebo použiji tvaru slovesa s U bez časového odlišení vypovídající osoby.

Ĉu mi iru lernejon? Mám jít do školy?
Kion mi faru? Co mám dělat?
Ĉu mi restu hejme? Mám zůstat doma?
Kiam mi vizitu vin? Kdy vás mám navštívit?

Bylo by jistě pohodlnější, kdyby esperanto mělo pro sloveso MÍT (povinnost) samostatný výraz. Když tomu tak není (a nemají to i některé jazyky), je nutné si osvojit esperantský způsob vyjadřování.

(Daŭrigota en venonta n-ro de D.B.) Inĝ. Karel Janouš

al la indekso


  NI EKZERCU LA LINGVON

Okazas, ke dum parolo aŭ skribado en Esperanto ni ne scias aŭ ni ne povas rememori iun vorton aŭ esprimon. Ne estas bezone tuj rigardi en vortaron (ofte eĉ ĝi ne estas ĉemane) kaj tamen ni povas esprimi tion, kion ni volas, sed per aliaj vortoj, nome per vortoj, kiujn ni konas. Ni povas tion fari per du manieroj: 

1. per sinonimo (t.e. per la vorto alia, sed kun la sama aŭ simila signifo) aŭ per vorto ĝenerala:
Kiom kostas afranko al eksterlando? - Kiom kostas poŝtmarko al fremda lando?
Kiujn gazetojn vi abonas? - Kiujn gazetojn vi antaŭpagas (ricevas)?
Ne asertu tion tiel certe. - Ne diru tion tiel certe.

2. per konciza priskribo aŭ difino:
estingi - fari mallumon
bofrato - frato de mia edzino
kazerno - loĝejo (domo) de soldatoj
flustri - paroli mallaŭte.

Tiu ĉi evito de nekonataj vortoj kaj esprimoj kaj ilia anstataŭigo per aliaj konataj vortoj estas tre utila kaj bezona. Senkonscie ni uzas tion ofte ankaŭ en nia gepatra lingvo. Ĝi permesas al ni esprimiĝadi pri ordinaraj aferoj kaj ĉiutagaĵoj. Kompreneble al la faka esprimado kaj al tradukado ĝi ne sufiĉas. Estas bezone ellerni tion ankaŭ en Esperanto. Ne estas necese en la ordinara parolo persisti pri traduko de iu ĉeĥa vorto, kiu venis senpere en nian menson. Kun la provizo de 800 vort-radikoj estas eble interkompreniĝi sen vortaro pri la ordinaraj aferoj tute bone.

Ekzerco: Traduku jenajn frazojn en Esperanton kaj ne uzu por la substrekitaj vortoj la vortojn en la krampoj. Anstataŭigu ilin per aliaj al vi konataj kun la sama aŭ preskaŭ sama signifo. Vi povas eviti la vortojn en la krampoj ankaŭ tiamaniere ke vi kelkvorte priskribos la sencon de ili. Vi povas ankaŭ la tutan frazon konstrui alimaniere, sed tiel, ke ĝi havu la saman sencon kiel la originala.

Četl jsem to na plakátě (afiŝo). Uznávám (agnoski), že máš pravdu. Článek (artikolo) v novinách byl velmi rozsáhlý (vasta). Kde pramení (fonti) ta řeka? Vyschlo mi v hrdle (gorĝo). Ten dárek je určen (destini) tobě. Vyber popel (cindro) z kamen. Chci z toho mít velký zisk (profito). Dědeček pozval k sobě své vnuky (nepo). Nudili jsme (enui) se tam. Nic v tomto světě netrvá (daŭri) věčně (eterne). Jaká je cena (prezo) toho auta? Nevěsta (fiančmo) měla bílý závoj (vualo). Odvolat se (apelacii) k vyššímu úřadu. Rozděl (dividu) to na tři díly.

Se vi volas, vi povas sendi viajn solvojn de la ekzerco al la suba adreso (plej malfrue unu monaton post apero de tiu ĉi numero). En la venonta numero ĉiuj kontribuaĵoj estos sume pritraktitaj. Multajn sukcesojn!

Josef Cink, 561 61 Červená Voda


Bratři a sestry! Našeho tábora v Sebranicích se opět zúčastní katol. esperantisté ze zahraničí. Někteří z nich by rádi kromě tábora a okolí shlédli i jiný kout naší vlasti v doprovodu katol. esperantistů. Kdo má možnost po ukončení tábora 6.8. pozvat některé ze zahran. účastníků domů, napište br. Ing. Janu Kalnému, Libušina 8, 370 06 České Budějovice. Pokud v době konání tábora budete mít na návštěvě zahraniční esperantisty, navštivte s nimi náš tábor. Jistě se jim mezi námi bude líbit. Dio benu!

al la indekso


 NI KONDOLENCAS

"Mi estas ta releviĝo kaj la vivo; kiu kredas al mi, eĉ se li estos mortinta, tiu vivos, kaj ĉiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por ĉiam ne mortos." (Joh 11, 25-26).

Venis malgojiga sciigo pri neatendita morto de la edzino de frato Martin Majtán, fratino Karolka, kiun la ĉiela Patro alvokis al si la 17-an de marto el ĉi tiu valo de larmoj en aĝo de 57 jaroj. Ŝi per sia ĉiama bonhumoro helpis krei belan atmosferon dum renkontiĝoj de Slovakia IKUE-Sekcio. Ni preĝas por ŝia eterna ripozo en brakumo de Dio kaj por nia funebranta frato Martin ni elpetas konsolon.

Fine de pasinta jaro mortis fratino Vincencia Lehotská, fidela membrino de la Slovakia IKUE-Sekcio. En la jaro 1991 ŝi ankaŭ partoprenis la IKUE-tendaron en Sebranice.

La 6-an de aprilo mortis longjara fidela membrino de IKUE fratino Marie Svobodová el Jihlava. Ŝi estis fervora honorantino de Dipatrino V. Maria.

Eternan ripozon donu al ili, Sinjoro, ili vivu eterne en via lumo!

al la indekso


  KDE BUDE KONGRES IKUE?

Bratři a sestry! Dlouhotrvající krizová situace v IKUE a zvláště ve vydávání časopisu Espero Katolika si vyžaduje, aby byl uspořádán samostatný kongres IKUE, který by vyřešil současný stav. Nutnost uspořádat samostatný IKUE-kongres k vyřešení krizového stavu jsem požadoval a obhajoval na hlavním jednání členů IKUE v rámci 8. ekumenického E-kongresu ve Velence v Maďarsku v r.1992. Nepřítomnost více aktivistů, kterým leží na srdci osud IKUE způsobil, že můj návrh nebyl přijat. Důsledkem toho je nadále trvající a prohlubující se tato krize. Byl jsem předsedou IKUE otcem Duilio Magnanim požádán, zda by byla možnost uspořádat kongres IKUE v roce 1995 u nás. Pokud se rozhodneme kongres u nás uspořádat, předložíme tento návrh na hlavním zasedání IKUE v rámci Ekumenického E-kongresu v Gostyňu. Návrh by byl jistě podpořen přítomností nejen našich a slovenských IKUE-ánů, ale také polských. Je však třeba navrhnout vhodné místo ke konání kongresu s kapacitou pro asi 200 účastníků. Velehrad, který navrhuje otec Magnani je zřejmě po stránce zajištění ubytování a stravování v místě nevyhovující. Vhodným místem se jeví Olomouc, odkud je možnost navštívit Sv. Kopeček, Sv. Hostýn, Velehrad, Dub nad Mor. a pod. Možná existuje jiné a třeba i vhodnější místo k uspořádání kongresu, v němž nebo u jehož blízkosti se nachází několik obětavých IKUE-ánů, kteří by byli ochotni podílet se na jeho organizování.

Bratři a sestry, očekávám Vaše brzké návrhy, aby výbor naší sekce je mohl posoudit a udělit mi mandát přednést návrh 14.7. na Ĝenerala Kunveno u Gostyňu. Předem děkuji všem, kteří se k uvedené žáležitosti ozvou.

Váš bratr Miloslav Šváček. 

La Ĉeĥan IKUE-Sekcion dum la Ekumena E-Kongreso en Gostyń reprezentos grupo da belulinoj de esperdona IKUE-junularo kaj kelkaj pli aĝaj, sed anime junaj, "malbeluloj". Do ĝis la revido en Gostyń!

al la indekso


 NIA LETERKURSO SUKCESE PROGRESAS

Leterkurson komencitan antaŭ du jaroj finis aŭ ĝin studas 53 gekursanoj. Iuj ekslernantoj frekventis en nia tendaro B kaj eĉ C-kurson kaj iĝis tre aktivaj sekcianoj, precipe bonkarakteraj gejunuloj kun piaj animoj, kiuj refreŝigas medion de nia "familio". Forta grupo da "ŝovaĝaj junulinoj" certe bone reprezentos nin dum la Kongreso en Pollando.

Ni tute rifuzas ploraĉon de iuj samideanoj, kiuj lamentas pro malkresko de intereso pri Esperanto. Ni estas kontentaj kaj bedaŭras nur tiujn, kiuj aŭ ne scias pri ni, aŭ perdis paciencon konstante studi lingvon kaj - simple - dizertis.

Nia dankemo apartenas al niaj geinstruistoj gefratoj Vlasta Schönová, Roman Heřman, inĝ. Jan Kovařík kaj severa Jaromíra Matýsková, kiuj senprofite kaj ofereme dediĉas sin al siaj "suferantaj ŝafoj". Nome de ĉiuj "viktimoj" tutkore dankas al ili Jaroslav Žák. Dio benu vin!

al la indekso


 EKSTERLANDAJ REFLEKTOJ PRI DIO BENU

Frato Willi Wirges - Germanio: »Kun ĝojo mi ricevis Dio Benu. Mi trovas ĝin interesa kaj leginda. La enhavo spiras laŭ kristana - katolika spirito.«

Frato Vasile Albu - Rumanio: »Dankon por Dio Benu. Mi trovas ĝin tre interesa, gratulojn!«

Frato Pavol Petrík - Slovakio: »Mi ricevadas 5 E-gazetojn. Dio Benu estas el ili la plej leginda.« Episkopo Győrgy Jakubinyi - Rumanio: »Nun alvenis la n-ro 1(13) 1994 de Dio Benu. Mi dankas al Vi por ĝi kaj mi gratulegas Vin pro ĝia riĉa kristana enhavo. Ĉiu IKUE-sekcio estus feliĉa havi ĉi tian bultenon.

KARAJ EKSTERLANDAJ GEFRATOJ! Ĉi fragmentoj el nur kelkaj leteroj dokumentas, ke nia gazeto estas leginda. Koran saluton kaj dankon al Vi kaj ceteraj gefratoj, kiuj skribis al redakcio de D.B. Ni petas Vin kaj ĉiujn LR de IKUE, bv. afable informi Viajn E-geamikojn kaj ĉiujn IKUE-anojn pri ekzisto kaj ebleco aboni nian gazeton. Volonte ni sur la paĝoj de D.B. publikigos Viajn tontribuaĵojn. Tiamaniere ĝi iĝos ankoraŭ pli interesa kaj internacia.