Dio Benu numero 131 3/2023

al la arkivo de jarkolektoj 1991 2024

· ĈI TIUJ ESTAS PATROJ NIAJ (Sanktaj Cirilo kaj Metodio)
· DIO BONVOLIS ANTAŬ TEMP´ MILJARA  (kanto)
· LA PAPO FRANCISKO VIZITIS HUNGARION

· LA PAPO FRANCISKO EL BUDAPEŜTO SIN TURNAS AL EŬROPO: PACON,

  LULILOJN KAJ FRATECON, NE LA MILITON, TOMBOJN KAJ MUROJN

· PEKKONFESO EN FREMDA LINGVO Sac. Tomasz Jaklewicz

· LA DIALOGO INTER FRANCISKO KAJ LA SULTANO IU SUBLIMA RENKONTO
   Ordine Francescano Secolare Tradukis: D-ro Antonio De Salvo, 2011

· DIO ESTAS POVANTA FARI MIRAKLOJN ANKAŬ NUNTEMPE  Honoré Sebuhoro

· JESUO ESTAS VERA FILO DE DIO Prof. D-ro Georg May

· ATESTO DE DANICA
· DU EBLOJ Rabena rakonto

· LA MORTO ŜAJNAS AL MI KIEL MAJESTA RENKONTIĜO Guy Gilbert

· ĜOJO PRO RENKONTO KUN KRISTO Sac. Mieczysław Piotrowski TChr

· KAJ ĈIELO NE RUINIĜIS Willi Hoffsümmer

· BRUETO EL ŜAŬMO Jiřina Forbelská

· Sur la relvojaj ŝpaloj de saktrakoj (Daŭrigo) D-ro Max Kašparů

· KIU ESTAS JESUO KRISTO? Honoré Sebuhoro

· DANKON PRO LA VETERO Patrino Tereza

· DANKON PRO L´ MUZIKO KAJ KANTO  Patrino Tereza

· NENIAM MALESPERU EN LA VIVO Honoré Sebuhoro

· NI IOM RIDU
· Graca ikono de Mizerikorda Di-Patrino

· DIO BENU
 

 


 ĈI TIUJ ESTAS PATROJ NIAJ (Sanktaj Cirilo kaj Metodio)

Sanktaj Cirilo kaj Metodio - liturgia festo la 5-an de julio

La tesalonikaj fratoj en la 9-a jc. venis al Granda Moravio por disvastigi kristanan religion per komprenebla lingvo. Per ilia misio en ĉeĥaj landoj ili tie metis fundamentojn de la kristanismo. Bildo de Jan Köhler el la 19-a jc.

al la indekso


 DIO BONVOLIS ANTAŬ TEMP´ MILJARA

Melodio pola. Ĉeĥan tekston de Vl. Šťastný el 1893. Tradukis en 2006 Josef Cink

2. En Velehrad Ciril´ kaj Metodio / savon predikis kaj la virt-kulturon, / gvidis popolon al la am´ de Dio, / en eklezi´ proponis la sekuron. / [:De tiam lumas al ni ĝoj-aŭroro, / kred-heredaĵon ŝirmu, Di-Sinjoro!:]

3. La sanktajn librojn ili mem tradukis / ĉiam uzante lingvon de popolo, / al Kristo per la amo ĝin kondukis, / por la estont´ ĝin savis de izolo. / [:Vivos la gent´ kun Kristo en memoro, / kred-heredaĵon ŝirmu, Di-Sinjoro:]

4. Ofte nin trafis katastrof´ milita, / por viv´ batali la neces´ ekestis, / burgoj regantaj estis detruitaj, / kred-fortikaĵo ne venkita restis. / [:De apostoloj estas ja laboro, / kred-heredaĵon ŝirmu, Di-Sinjoro:]

5. Por la estonto Velehrad rezistos, / neni´ potenca igos ĝin ruino, / se la popol´ konfide pet-insistos / ĉe admirinda nia Di-patrino: [Petos Maria por ni pri favoro, / kred-heredaĵon ŝirmu, Di-Sinjoro:]

6. Nomojn de niaj apostoloj karaj / danke ni en memoro ĉiam tenas. / Pro vi kaj Diaj benoj malavaraj / fruktoj de viaj penoj ade venas. / [:Daŭre vi petu por ni en fervoro, / kred- heredaĵon ŝirmu, Di-Sinjoro:]

7. Eĉ se malkred´ ĉirkaŭe fanfaronas / kaj la konfuz´ vastiĝas en animo, / en fid´ al Kristo savo sin proponas, / ĝin ni defendu ĉiam kun sentimo. / [:Al kred´ fidela restu nia koro, / kred-heredaĵon ŝirmu, Di-Sinjoro:]

al la indekso


 LA PAPO FRANCISKO VIZITIS HUNGARION

Vendredon la 28-an de aprilo komenciĝis la 41-a apostola vojaĝo de la papo Francisko, ĉifoje en Budapeŝton. La papo restis en la hungara metropolo ĝis la 30-a de aprilo 2023. Moto de la tuta renkontiĝo estis „Kristo estas nia estonto“.

La papo Francisko sian apostolan viziton komencis per kutima renkontiĝo kun tieaj ŝtatprezidentino kaj ĉefministro. Dimanĉon sur la budapeŝta placo de Kossuth Lájos li mescelebris por katolikaj kredantoj, kiuj en la lando formas proksimume 37 procentojn da enloĝantaro.

La papo Francisko tiel plenumis sian promeson reveni en Hungarion por laŭorda apostola vizito. Septembron 2021 li vizitis Hungarion nur por unu tago, kie li celebris la sanktan meson kadre de la Internacia Eŭkaristia Kongreso.

al la indekso


 LA PAPO FRANCISKO EL BUDAPEŜTO SIN TURNAS AL EŬROPO: PACON, LULILOJN KAJ FRATECON, NE LA MILITON, TOMBOJN KAJ MUROJN

La antaŭtagmeza sankta meso dimanĉon la 30-an de aprilo 2023 sur la placo de Kossuth Lájos en Budapeŝto estis fermita per la preĝo al Maria Regina Caeli. En mallonga alparolo, kiu ĝin antaŭis, la papo Francisko unue dankis al la gastanta lando kaj al ĝiaj ŝtataj kaj ekleziaj reprezentantoj por akcepto kaj organizado de la apostola vizito. Poste li reagis al antaŭa saluto de budapeŝta-esztergoma ĉefepiskopo, kardinalo Péter Erdő.

La papo Francisko

La kardinalo Ërdo deklaris, ke ĉi tie vi jam mil jarojn vivas sur orienta limregiono de la okcidenta kristanismo. Estas bele, ke tiu ĉi dislimo ne havas similon de dispartiga limo, sed de kuntuŝaj surfacoj, kaj ke la kredantoj je Kristo unualoken metas mizerikordan amon, kiu ilin unuigas, kaj ne historiajn, kulturajn kaj religiajn diferencojn. Kunigas nin la Evangelio – kaj nur se ni al ĝi revenos kiel al fonto, nia komuna kristana pilgrimado daŭrigos laŭ la volo de Jesuo. La Bona Paŝtisto deziras, ke ni kunigu nin en la ununuran anaron.

Ni nun turnu nin al Patrino de Dio. Al Ŝi, Magna Domina Hungarorum, kiun vi kultas kiel Reĝinon kaj Patroninon, mi konfidas ĉiujn hungarojn. Kaj el tiu ĉi granda urbo kaj el tiu ĉi humana lando mi volonte enmetus en ŝian koron kredon kaj estontecon de la tuta eŭropa kontinento, pri kiu mi en tiuj ĉi tagoj pensis, kaj tion precipe konsidere al la paco.

La Sankta Virgulino, ekrigardu al la nacioj, kiuj plej multe suferas. Ekrigardu precipe al la proksima, turmentanta ukrainia nacio kaj al la rusa nacio, kiuj sin konsekris al vi. Vi estas Reĝino de la Paco, enverŝu en la homajn korojn kaj en la korojn de tiuj, kiuj respondecas pri la nacioj, la sopiron pri packreado, la sopiron pri tio, por ke la junaj homoj kreadu esperdonan, kaj ne la militan estontecon, plenigitan per luliloj, kaj ne per tomboj, la mondon de fratoj, kaj ne de la muroj. Ni levas al vi vidon, la sankta Dia Patrino. Post resurekto de Jesuo vi akompanis unuajn paŝojn de la kristana komunumo kaj vi kuraĝigis ĝin al persistemo kaj konkordo en la preĝo (kp. Ago 1,14). Tiel vi la kredantojn tenadis kune kaj per ekzemplo de via submetiĝo kaj servitudo vi konservadis unuecon. Ni vin petas por la eklezio en Eŭropo, por ke ĝi denove trovu forton al preĝo, por ke pere de vi ĝi denove trovu humilecon kaj obeemon, la flamigan atestadon kaj belecon el heroldado de la Evangelio. Ni konfidas al Vi tiun ĉi eklezion kaj tiun ĉi landon. Vi ĝojegis pro resurektinta via Filo – plenigu niajn korojn per lia ĝojo.

Karaj fratoj kaj fratinoj – mi deziras al vi ĝuste tion: ke vi disvastigu ĝojon de Kristo. Isten éltessen! [Dio vin benu!] Kun dankemo por tiuj ĉi tagoj mi vin forportas en mia koro kaj mi petas vin, ke vi preĝu por mi. Isten áld meg a magyart! [Dio benu hungarojn!]

al la indekso


 PEKKONFESO EN FREMDA LINGVO

Demando: Kiel aspektas la graveco de la pentosakramento kaj konkordiĝo en situacio, kiam ekzistas lingva bariero inter konfesanto kaj konfesprenanto? Ĉu estas la ekleziaj reguloj, kiuj reguligas ĉi aferon? Tomaso W.

Oni ne povas respondi al tiel starigita demando sen difino de cirkonstancoj, ĉar ili decidas pri la ĝusta ago kaj la alia estas pritakso de la situacio. Tiun ĉi demandon oni devas vidi el du flankoj: de konfesanto kaj konfesprenanto.

Ni komencu de konfesanto. Kion devas fari la homo, kiu volas pekkonfesi, sed kiu estas eksterlande kaj la problemo konsistas en la lingva bariero? Certe li aŭ ŝi ne devas ekgenuiĝi ĉe konfesejo kaj komenci pekkonfesi al sacerdoto, kiu ne komprenas lin aŭ ŝin. Kion do oni povas fari? Unue, se ni scipovas almenaŭ iom ekz. la anglan, eblas ekprovi konfespeti en ĉi tiu lingvo. Plej grave estas eldiri gravajn pekojn. Ankaŭ eblas utiligi tradukilon, ekskribi pli frue la pekojn sur papereton kaj tralegi ilin al konfesprenanto. Tio estas la minimuma eblo de la komunikado kun konfesprenanto. Tio estas malevitebla. Se nia kono de la fremda lingvo estas nesufiĉa por povi elnombri la pekojn, estas eble utiligi helpon de tradukanto. La kanonjuro antaŭvidas tiun ĉi eblon (kan. 990). La tradukanto estas devoligita konservi la konfessekreton. La ĝenerala regulo diras, ke en la situacio, kiam malestas la ebleco pekkonfesi (kaj do ekz. malestas la min komprenanta konfesprenanto), kaj ekzistas la serioza bezono por akcepto de la sankta komunio (ekz. bapto, entombigo, nupto), tiam estas permesata la akcepto de Hostio post inspiro de la perfekta bedaŭro kaj la decido pri la pekkonfeso, kiam ekestos por tio ebleco (kan.916).

Flanke de sacerdoto la demando aspektas jene. Se konfesprenanto ekorientiĝos, ke iu konfesas en la lingvo, kiun li ne komprenas, tiam li devas interrompi tian konfeson. Ĝi ne estas sencohava, ĉar la bazo de la konfesa sakramento estas la eldiro de la pekoj, kaj la rolo de la konfesprenanto estas la rolo de juĝisto kaj kuracisto. La sacerdoto ne povas plenumi ĉi tiun funkcion, ne konante la moralan situacion de la konfesanto. Tiel simile, kiam kuracisto ne povas recepti medikamenton, ne konante la malsanon, aŭ kiel juĝisto ne povas eldoni la verdikton, ne komprenante la vortojn de prijuĝato. La sacerdoto por doni absolvon devas esti konvinkita, ke la konfesanto estas ĝuste disponigata forlasi la faritajn pekojn, decidanta pliboniĝi kaj konvertiĝi al Dio. Se la konfesprenanto iugrade komprenis la konfesanton, sed tamen li havas dubojn nur pro la lingva bariero, li devas agi por la bono de la konfesanto, do doni la absolvon. Kompreneble tio rilatas la ordinaran situacion. Se ekzistas minaco de la morto, la sacerdoto ĉiam povas absolvi, se la konfesanto tion petas kaj bedaŭras la pekojn, eĉ nur supozeble. La pekkonfeso estas kompreneble rekomendita, sed ne nepra (iam la stato de la persono en danĝero ne permesas okazigi pekkonfeson). Krome eblas la tiel nomata ĝenerala absolvo en la situacio, kiam kaŭze de granda nombro da konfesantoj mankas konfesprenantoj. Tio povas okazi, kiam ekz. la granda nombro da laborantoj okupataj eksterlande petas la konfeson antaŭ festotago, kaj ne eblas eluzi tradukiston. La decidon eldonas la dioceza episkopo.

Sac. Tomasz Jaklewicz, teologo El semajnrevuo Gość Niedzielny, 19.03.2023,
elpoligis Stanisław Śmigielski

 al la indekso


 LA DIALOGO INTER FRANCISKO KAJ LA SULTANO IU SUBLIMA RENKONTO

La sekva dialogo povus esti parto de meditado bazita sur la historio pri la renkonto de Francisko kun sultano Malekel Kamil en Damieto en 1219. Aliaj fontoj enprenas la ĉapitrojn 16 kaj la ĉapitron 22:1-4 de la nebulea Regulo. Ĉi tiu lasta estas kelkfoje indikita kiel Testamento de Francisko de 1219, verkita antaŭ lia forveturo al Oriento. Ĝi entenas la vidadon de Francisko pri senkondiĉa amo al ĉiuj – ankaŭ al tiuj opiniataj »la malamiko«.

Sultano: – Mi estas surprizita, ke vi sukcesis transpasi la frontliniojn ĝis alveni ĉi tien, sanktulo.
Francisko: – Ankaŭ mi estas surprizita vidi vin, Sinjoro Sultano, mi opiniis, ke mi trasuferos la sorton de la martiroj.
Sultano: – Mi certigas vin, ke tio ne estis malprobabla.
Francisko: – Kaj la martiriĝo estas multekosta!
Sultano: – Bedaŭrinde, ni ambaŭ havas longan tradicion pri martiroj. Tamen, mi lernis, ke la martiriĝo en si mem ne estas virto.
Francisko: – Nepre. Miaj fratoj klopodis konvinki vin kaj vian popolon dum pli ol kvin jaroj cedi al la Kredo de Jesuo Kristo. En Maroko, antaŭ pli ol 3 jaroj, kelkaj pagis la prezon pro tio.
Sultano: – Laŭ tio, kion mi aŭdis, ili estis terure insistemaj pri la konvertiĝo de marokanoj. Ili ekscitis la sentivecon de la homoj, kiuj, fine, havigis al ili la martirigon, kiun ili celis.
Francisko: – Jen ĝuste la demando. Martiroj malofte havas la plezuron longe kaj kore interparoli kun la kontraŭuloj. Se ili estus interparolintaj kaj lernintaj respekti unu la alian, eble la martirigo estus estinta, same arkaika, kiel la konstruo de la piramidoj.
Sultano: – Ĉu do vi venis por dialogi?
Francisko: – Mi ne vidas alian manieron por atingi la interkomprenon, kaj vi?
Sultano: – Sed krom la klopodo konverti unu la alian al la vera Kredo, kion ni havas por diri al ni?
Francisko: – La historio pri via saĝeco antaŭas vin. Vi studis meze de ni, vi estas amiko de nia imperiestro, vi soifas je kono kaj vero. Mi scias, ke vi havas multon por instrui al mi.
Sultano: – Ĉu do vi venis ne por instrui, sed por lerni?
Francisko: – Ĉu estas iu pli bona instruisto, ol tiu, kiu estas dispona lerni?
Sultano: – Kvankam vi estas malgrandulo, ŝajnas, ke vi estas scipovanto pri saĝeco!
Francisko: – Mi ne estas certa pri tio. Venante ĉi tien, mi havis mil demandojn: kial viaj militistoj estis tiel afablaj al mi, kial oni permesis al mi transpasi ĉiujn haltigajn postenojn, kial ĉiuj haltadis por la preĝado dum nia irado, kial ili havas grajnojn kvazaŭ de kolĉeno en siaj manoj, kial ili kliniĝas respekteme al mi, ilia fido aspektis tiel vera ...
Sultano: – Jes, jes, mi komprenis, vi havas amason da demandoj.
Francisko: – Jen kio min venigas ĉi tien, homo sen demandoj estas homo, kiu ne havas okulojn por vidi.
Sultano: – Mi ĉiam opiniis, kontraŭe, ke vi kristanoj pensas, ke vi havas ĉiujn respondojn, kvankam, kompreneble, mi scias, ke malfacile vi bridas la hipokritan fanatikecon.
Francisko: – Mi kuraĝus diri, ke via respondo montras signon de humileco, de iu virto, kiu estas al mi tre kara. Kial ni konstruas simplajn respondojn por malsimplaj demandoj?
Sultano: – Ni ambaŭ estas batalantaj por defendi nian sanktan landon kontraŭ profanado. La problemo estas, ke vi opinias, ke estas ni tiuj, kiuj malsanktigas ĝin, dum ni estas terurigitaj je la penso, ke vi povos reakiri ĝian regadon kaj ĉiamigi ĝian malsanktigon. Kaj la batalado daŭras! Teorie, per sufiĉaj rezervoj el mono kaj malamo oni povus daŭrigi ĉi tiun bataladon, mortigante unu paganon post la alia – sed kiu estas efektive pagano? – ĝis restos neniu alia krom ni du. Je tiu punkto, de kiu la venko?
Francisko: – Kia avantaĝo estas en la venko?
Sultano: – Se mi venkas, tiam mi estas certa, ke Alaho estos laŭdata, kaj ke ĉiuj homoj adoros nur lin.
Francisko: – Se tiel, ŝajnas al mi, ke oni deziras ne la pacon, sed nur la venkon.
Sultano: – Kaj kia estas la diferenco? Se oni povas ĉesigi ĉi tiun fratmortigon, ĉar sciu, nur pri ĉi tio temas, se ni kapablas haltigi ĉi tiun senutilan buĉadon, fine ni havos la pacon.
Francisko: – Sed Sultano, sinjoro, ne eblas, ke en via menso vi kredas, ke la paco estas iu simpla venko, ke iu „Venko“ povas forviŝi militojn, dum vi bone scias, ke ĝi alportos nur malamon kaj daŭrajn klopodojn pri venĝo, ne la pacon. Vi bone scias, ke estas nek venko nek paco, kiam unu el la du partioj „venkas“.
Sultano: – Mi vidas, ke mi havas antaŭ mi malamikon pli grandan ol mi supozis!
Francisko: – Vi havas antaŭ vi nur fraton, kontraŭ kiu vi batalas.
Sultano: – Se nur ni povus agi en la konscio, ke ni ĉiuj devenas el la sama Kreinto! Se nur ni povus vidi unu la alian tra la okuloj de la Grandulo kaj de la Sanktulo.
Francisko: – Nur viaj vortoj havas sencon. Fine vi ĉesis paroli pri venkoj kaj komencis paroli pri la realo.
Sultano: – Realo? La sango, kiun mi vidas ĉiutage estas reala, ĝi fluas el la filoj, el la edzoj, el la onkloj de veraj homoj. Ankaŭ se iliaj pensoj antaŭ la morto estis pri kolero aŭ pri malamo aŭ pri justeco, mi povas certigi vin, ke ne tiaj estis iliaj lastaj pensoj. Dum la vivo forglitis, ili probable pridemandis sin: „Je kiu kosto?“. Realo estas vorto malpermesita sur la batalkampoj. Se ni estus konsiderintaj la realon, neniam ni estus renkontiĝintaj en ĉi tiuj inferaj tranĉeoj, sed ni estus ĉiuj ekirintaj hejmen, al tiuj, kiujn ni amas kaj volas ŝirmi kontraŭ ĉiu malbono, kaj kiujn ni prizorgas.
Francisko: – Prizorgo, kiu estas nur nedaŭrema kaj trompa, se vi tion permesas al mi,  Sultano. Ŝirmataj por kio? De kio? Por kiom da tempo? Se ni ne estas en paco kun nia Dio kaj se ni ne konas la saĝon de la amo al la proksimulo, nia tuta proksimulo, neniam ni havos la sekurecon, kiu venas al la amo al ambaŭ, Dio kaj la proksimulo. Mi lernis, ke la sekureco venas nur kiam mi NE estas sekura, kiam mi vivas je la servo de la aliaj pere de tio, kion la aliaj deziras de mi.
Sultano: – Enestas io profunda en ĉi tiu altruismo! Kiam nia konscienco kreskos ĝis tia punkto en la tenereco, ke ĝi igos nin agi por eviti la homan mizeron, pli ol por venĝi ĝin?
Francisko: – Mi vidas, ke vi kaj mi havas komunan celon: teni Dion for de ĉi tiu terura milito batalata en la nomo de la Ĉiopova!
Sultano: – Kial glorigi niajn batalojn, ilin honorante per dia komisio?
Francisko: – Almenaŭ nun oni parolas pri vera paco ...
Sultano: – kaj pri vera venko.
Francisko: – Kiu venkas, se nia Dio estas venkata?
Sultano: – Kaj ĉu Alaho povos depostuli la venkon, kiam liaj filoj kaj filinoj estas buĉataj kaj agoniantaj?
Francisko: – Vidu, ankaŭ vi havas demandojn por fari. Se sole nia mondo estus havinta la kuraĝon travivi ĉi tiujn demandojn. Mi scias, ke vi rekonas mian Sinjoron kaj Majstron kiel grandan profeton, kaj mi scias, ke vi scipovas aprezi la sanktajn Vortojn, kiujn li lasis al ni: se ni ne mortas al ni mem por vivi por Dio kaj por la proksimulo, se semo ne falas teren kaj ne mortas, ĝi restas nur tritika grajno, kondamnita ne doni frukton.
Sultano: – Kaj se kontraŭe ĝi mortas, ĝi vere naskiĝis al nova vivo.
Francisko: – Jes. La amo ne mortis sur la kruco, ĝi simple decidis ne batali, ĝi estigis senfinan amon.
Sultano: – Amo vera kaj eterna, la amo de la Kreinto, taksante altvalora ĉiun eron de tio, kion la Kreinto koncipis.
Francisko: – Kaj ĉu la kreitaro ne estas tute resumita en unu vorto? Unu sola realo: PACO, unu el la nomoj de Dio.
Sultano: – Fakte! Nia dialogo helpas min kredi, ke la paco estas ebla. Pro tio estu laŭdo al Alaho!
Francisko: – Jes, paroli kun vi konigis al mi la bonecon de la Sinjoro, kiu estas tre pli granda ol mi povis imagi. Mi tial deziras starigi al mi tiujn demandojn, kiuj malfermas neelpensitajn horizontojn kaj ebligas neatenditajn renkontojn, kiel la ekkonon de persono altvalora kiel vi.
Sultano: – Estas malmultaj la homoj, de kiuj mi povas aŭdi ĉi tiujn vortojn, kaj pri kies sincereco mi povas fidi.
Francisko: – Sultano, mi estas malriĉulo. Mi havas nenion por oferi al vi, krom mian honestecon.
Sultano: – Nu, mi dankas vin tute humile. Se mi ne estus permesinta, ke vi venu ĝis mi en ĉi tiu kampadejo, en ĉi tiu nokto, neniam mi estus povinta kompreni kiom altvalora povas esti iu kristano.
Francisko: – Kiajn kaj kiomajn malkovrojn ni povas fari, kiam ni lasas nin esplori?
Sultano: – Kaj kion signifas esplori, se ne entrepreni vojaĝon, kiun ni ĉiuj povas fari, kiam ni eniras en la misteron de Alaho, ĉiam pli ol ni opinias ebla kaj ĉiam malpli ol oni povas antaŭsupozi?
Francisko: – Jes, enestas tiom granda mistero kaj tioma grandeco en nia bona Dio! La laŭdo leviĝas spontana sur la buŝo de tiuj, kiuj rekonas la kompleksecon kaj la simplecon de nia Dio.
Sultano: – Tiel estu, kune ni laŭdu – kaj esploru – nian Dion Bonan kaj Mizerikordan!

Kune Francisko kaj la Sultano preĝas:

♦ Vi estas sankta, Sinjoro, ununura Dio, kiu faras mirindajn agojn.
♦ Vi estas forta, Vi estas granda, Vi estas altega, Vi estas ĉiopova reĝo, Vi, Patro sankta, reĝo de la ĉielo kaj de la tero.
♦ Vi estas triunua kaj unu, Sinjoro Dio de la dioj,
♦ Vi estas la bono, ĉia bono, la plejalta bono, la Sinjoro viva kaj vera.
♦ Vi estas amo kaj karitato, Vi estas saĝo, Vi estas humileco, Vi estas pacienco, Vi estas beleco, Vi estas mildeco, Vi estas sekureco, Vi estas kvieto.
♦ Vi estas ĝojo kaj gajeco, Vi estas nia espero, Vi estas justeco, Vi estas modereco, Vi estas nia tute sufiĉa riĉeco.
♦ Vi estas beleco, Vi estas mildeco.
♦ Vi estas protektanto, Vi estas gardanto kaj nia defendanto, Vi estas forteco, Vi estas refreŝigo.
♦ Vi estas nia espero, Vi estas nia fido, Vi estas nia karitato.
♦ Vi estas nia tuta dolĉeco, Vi estas nia etema vivo, granda kaj mirinda Sinjoro, Dio ĉiopova, mizerikorda Savanto«.

Fonto: Ordo Franciscanus Sæcularis - Ordine Francescano Secolare.
Tradukis: D-ro Antonio De Salvo, 2011

al la indekso


 DIO ESTAS POVANTA FARI MIRAKLOJN ANKAŬ NUNTEMPE

Sinjorino vartis tri infanojn, kies gepatroj akcidente mortis. La sinjorino apartenis al evangeliana eklezio. Ĉiun mardon, ĵaŭdon kaj sabaton ŝi iris al la preĝejo. Iun ĵaŭdon irinte al preĝejo ŝi lasis la tri infanojn hejme. La plej aĝa havis dek tri jarojn, la pli juna ok kaj la plej juna kvar jarojn. Ŝi donis al ili kison dirinte: Mi revenos hejmen, kiam la liturgiaĵo finiĝos.

La kvarjara infano ludas, prenas pecon da drato, poste enigas ĝin en la elektroalkondukilon kaj neeviteble estas elektrokutita. La pli aĝaj fratoj klopodante helpi la pli junan, kaptas la knabon kaj spertas la saman sorton. Ĉiuj tri tiel perdis la vivon. Najbaroj komprenis, kio okazis kaj tial ili vokis ambulancon, sed la knaboj jam estis mortaj, kiam helpo alvenis.

Reveninte el la preĝejo, la sinjorino estis rakontita, kio okazis en la kuracejo trovinte la infanojn jam kovritajn per blanka tolaĵo. Ŝi iris malsupren kaj komencis preĝi: „Sinjoro Jesuo, mi ne prostituis. Mi estis en via domo por ami vin. Mi lasis la infanojn en via vartado. Kial ĉi tiu malbono okazis por faligi min?“

Dum ŝi preĝis, la infanoj komencis spiri, surprizege de la tuta medicina personaro. La kuracistoj ne kapablis trovi klarigon de tio kaj mire ili diris:

Kiel tio eblas? La infanoj reviviĝis!
La sinjorino larmante diris: „Dio ne eraras. Nur kredu kaj Li faros la reston. Li konas niajn intencojn kaj niajn dezirojn. Li konas niajn korojn kaj niajn pensojn.“
Konklude: Tragedioj okazas en nia vivo. Iuj estas neeviteblaj, sed nur nia Dio havas la povon fari miraklojn. Tial ni firme fidu Lin strebante, ke homoj akceptu Lin kiel Sinjoron kaj Savanton donantan trankvilon al iliaj koroj.

Honoré Sebuhoro, DR Kongo

al la indekso


 JESUO ESTAS VERA FILO DE DIO

Jam du mil jarojn interesas homojn la demando: Kiu estas Jesuo? Johano Baptisto demandis en prizono: „Ĉu vi estas la venonto, aŭ ĉu ni atendu alian?“ Kiam venis Jesuo en Jerusalemon, la tuta urbo estis skuita demandante: „Kiu li estas?“ La ĉefpastro demandis Jesuon: „Ĉu vi estas la Kristo, la Filo de Dio?“ Kaj sinedrianoj ĝin ripetis. Herodo demandis Jesuon: „Kiu vi estas?“ Kaj provincestro Pilato demandis Lin: „De kie vi estas? Ĉu vi estas la Reĝo de la judoj?“ Ekde la tempo, kiam Jesuo iradis surtere, tiu ĉi demando senĉese okupas la homojn: Kiu Li estas? Kio Li estas? Milionoj kaj miliardoj da homoj Lin ekkonis kiel Filon de Dio. Lia propra nacio, el kiu Li devenis, Lin eldonis por krucumo, ĉar ili vidis en lia pretendo, ke Li estas Filo de Dio, grandegan sakrilegion kontraŭ Dio.

Ankaŭ ni demandas: Kiu estas Jesuo el Nazareto? Kaj ni plu demandas: Ĉu Li estas Filo de Dio, aŭ ne estas? Ĉi tie mi devas doni avertan signon. Tio ne sufiĉas, kiam oni diras: Jesuo estas la Filo de Dio. Necesas ankaŭ diri, en kia senco oni komprenas ĉi tiujn vortojn „Filo de Dio“. Ĉar nekredemo, kiu en teologio disvastiĝis, tiu indikas Jesuon ankaŭ kiel Filon de Dio, sed ne tiusence, kiel Lin signas la eklezio. Per tio ili nur opinias pian rilaton de Jesuo al lia ĉiela Patro. Por nekredantoj estas Jesuo „morala“ Filo de Dio. La kredo estas de tio tute diferenca. Ĝi deklaras Jesuon kiel enkorpiĝintan Dion, kiel Dion Filon, kiel supernaturan, tio estas kiel veran Filon de Dio. Nur tiu ĉi Filo de Dio estas ĉeestanteco de Dio surtere. Nur Li estas nia Dio kaj Savinto kaj nia Sinjoro. Nur kiam Li estas tiu, estas lia atestado vera, estas nia kredo ĝusta, validas liaj ordonoj, liaj promesoj plenumiĝos. Se Li ne estas tia, tiam ni estas trompitaj, tiam ni estas la plej kompatindaj homoj, nia kredo estas por nenio, vana estas nia espero. Nur al vera Filo de Dio ni povas preĝi, nur Lin ni povas honori. Vidu, tio estas fundamenta diferenco inter kredantaj kaj nekredantaj teologoj, ke tiuj kredantaj Kriston kultas. La nekredantaj diras: „Tio estas idoladorado. Tion vi devas ne fari.“ Jes, tiel ĝi estas, nenion pli kaj nenion malpli kaj neniel alie!

Jesuo iradis sur tiu ĉi tero antaŭ du mil jaroj kaj homoj Lin spertis. Ekzistas atestantoj. Ni povas demandi: Kion diras samtempuloj pri Jesuo? Tiuj homoj, al kiuj Jesuo estis sendita, estis kortuŝitaj kaj surprizitaj per lia realeco kaj lia mistero. Kiam Li instruis en sinagogo, ili estis ekstazitaj kaj demandis: „De kie tiu viro havas tion? kaj: Kia estas la saĝeco donita al Li? kaj kiaj estas tiaj potencaĵoj farataj per liaj manoj? Ĉu ĉi tiu ne estas la ĉarpentisto, filo de Maria?“

Embarasiĝema miro ekkaptis tiujn homojn, kiuj Jesuon spertis. La evangeliistoj pri Li kolektis informaĵojn kaj transdonis ilin al ni. Ili tenis tiun opinion, kiun havis samtempuloj de Jesuo. Ili ne alipentris bildon de Jesuo laŭ sia fantazio, kiel tion diras nekredantoj. Ne. Ili konservis atestadon! Kaj tiuj atestadoj dokumentas, ke Jesuo superstaris ĉion, kion oni povas kompreni per biologiaj aŭ psikologiaj rimedoj. Samtempuloj kaj atestantoj de Jesuo Lin spertis kiel fremdan, per homaj nocioj nekapteblan realecon. Spite de ĉiu proksimeco kaj konfidenco de la disĉiploj Li restis al ili dum tuta vivo en sia lasta mistero nekomprenita. Post lasta granda invito al vespermanĝo, kiun Jesuo efektivigis, ili kredis, ke ili al Li tute proksimiĝis, sed Li de ili foriris, irante surmonten tute sola. Kiam Li silentigis grandan malserenon sur la maro, ekkaptis ilin granda timsento kaj ili demandis sin reciproke: „Kiu estas ĉi tiu, ke eĉ la ventoj kaj la maro Lin obeas?“ Kial timosento? La timosento estis reago je proksimeco de Dio. Kiam Lin la disĉiploj invitis, por manĝi kun ili, tiam ili aŭdis: „Por manĝi mi havas nutraĵon, pri kiu vi ne scias.“ La disĉiploj do diris inter si: „Ĉu iu alportis al Li ion por manĝi?“ Jesuo diris al ili: „ Mia nutraĵo estas plenumi la volon de Tiu, kiu min sendis, kaj fini lian laboron.“ Tion la disĉiploj ankoraŭ ne spertis, ke iu pro sia misio forgesus pri la manĝo. Lia mesaĝo pri la regno de Dio estis por liaj disĉiploj kaj ankaŭ por la ĉirkaŭstarantoj ankoraŭ antaŭ la ĉieleniro nekomprenebla. Nur tiu transformiĝo, kiun al ili kaŭzis la Sankta Spirito, malfermis al ili aliron al mistero de Kristo kaj lia regno. Kiam Jesuo estis kun ili, Li estis mistera kaj nepenetrebla. El tio ni vidas, ke lia persono ne estis fare de la disĉiploj elpensita. Se ĝi estus estigita per krea intuicio, aspektus lia persono tute alie, ol ĝi efektive estis. Ne, ili lian personon ne kreis, prenis ĝin el realo. Ĝi estas persono, kiu superas homan mezuron.

Jesuo mem konis kaj klare eldiris sian aliecon rilate al ĉiuj homoj. Li parolas pri Dio kiel „pri sia Patro“, kiel neniu alia. „Kiu volas eniri en la ĉielan regnon, tiu devas plenumi la volon de mia Patro.“ Neniam, eĉ ne unufoje, Li envicigas sin kaj aliajn homojn rilate al Dio en komunan „ni“. Mi iras supren al mia Dio kaj al via Dio, al mia Patro kaj al via Patro.“ Lia pozicio rilate al Dio estas alia ol de ĉiuj ceteruloj. Ĉiuj ceteraj homoj estas sendube infanoj de Dio, de la ĉiela Patro, sed Li estas ununura amata Filo de Dio. Li estas „tiu“ Filo. Por Li estas Dio tiu, kiu estas por la aliuloj patro kaj patrino. Foje Li jubile ĝojkriis: „Ĉio estas transdonita al mi de mia Patro, kaj neniu konas la Filon krom la Patro, nek iu konas la Patron krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkaŝi Lin.“ Li diras pri si: „Mi estas lumo de la mondo.“ Tio signifas, ke ĉiu kreitaĵo estas referencita al tio, ke ĝi estu de Li iluminita. Tiu majesta pretendo estas senkondiĉa, escepta kaj ĝenerala. Lia ilumino dependas de nenio kaj de neniu. Li ĝin dividas kun neniu alia kaj ĝi validas por la tuta mondo. Li sin nomas la „vojo, vero kaj vivo“ – Li mem kaj ne nur lia instruo. Li estas tio Ĉio, en la plej alta, fine valida senco. Li mem estas samtempe tio Ĉio. Ĉio, kio estas surmonde granda, grava kaj savodona, tio estas plenumita en Li. Lia pozicio estas nekomparebla, superanta ĉion, kio estas granda kaj potenca en la mondo.

„Jen iu pli granda ol Jona (profeto) estas ĉi tie, iu pli granda ol Salomono (reĝo) estas ĉi tie, pli granda ol templo (sanktejo de Dio) estas ĉi tie.“ Li estas Sinjoro de sia prapatro Davido. Ĉi tie estas nur du ebloj. Aŭ ĉi tie parolas iu perpleksa, aŭ ĉio, kion Li pri si diras, estas vero! Li estas tiu persono, pro kiu deiĝas ĉiuj vojoj, ĉiuj tempoj, ĉiuj spiritoj kaj sortoj. Li estas tiu persono, ĉirkaŭ kiu amasiĝas ĉiuj amantoj de Dio. Li estas tiu persono, kontraŭ kiu ĝis fino satano batalas. Li estas tiu, pro kiu estas farata ĉiu bono, kaj la bono estas persekutata. Li estas tiu, pro kiu oni vivas kaj mortas. Rilato al Li estas decidiga por samtempeco kaj eterneco.

„Kiu akceptos unu infanon en mia nomo“ – en mia nomo! – „tiu akceptas min.“ Rilato al Li estas fine decidiga. „Kiu igos fali unu el ĉi tiuj malgranduloj, kiuj kredas al mi, estus pli bone por tiu, se granda muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus subakvigita en la profundon de la maro.“ Ĉar Jesuo estas Dia Filo, Li estas mastro de la malnovtestamenta Leĝo, ordo de Dio. Li ĝin malvalidigas proprapove kaj anstataŭ ĝi postulas leĝon de pli severa sankteco, de la sankteco de perfekta justeco. Li havas potencon super sabato, kiun ja estigis Dio. Li havas rajton pardoni pekojn. „Kiu havas aŭtoritaton pardoni la pekojn ol Dio mem?“ demandas la aŭskultantoj grandmirigite spektantaj. Per Dia potenco Li sendas siajn disĉiplojn kaj demonoj estas subigitaj al Li: „Mi vidis Satanon falanta de la ĉielo, kiel fulmo.“ Li povas al ili promesi, ke Li restos ĉiam kun ili. Liaj disĉiploj sin povas apogi je lia promeso, ĉar lia vorto havas eternan validon.

La vortoj de Jesuo estas konfirmataj per propraj mirakloj kaj potencaj agoj. Ili estas tiu konvinko, per kiu Dio atestas vivon kaj agadon de Jesuo. La mirakloj estas realeco. Ili estas tiel forte enplektitaj en la vivo de Jesuo, ke ne eblas ilin de Li pasi sen tio, sen neniigi personon de Jesuo. Ilia negado baziĝas en antaŭjuĝo. Serĉado de simileco al mirakloj de Jesuo, por ke ili egaliĝu al unikeco de Jesuo, do serĉo de analogio estas vana. Jesuo ŝiras ĉiujn analogiojn. La mirakloj estas en servo de lia misio. En mirakloj Jesuo sin manifestiĝas same kiel en la vortoj. Liaj vortoj kaj potencaj agoj apartenas kunkune. Ili sin portas kaj reciproke prezentas pruvojn. La mirakloj estas aperoj de samtempa beleco kaj potenco de Jesuo. Ili estas Dia atestado por pretendo kaj vorto de Jesuo.

Lia potenco sin montras ankaŭ en tiuj, kiuj Lin sekvas en la vivo kaj la morto. Sanktaj martiroj, kredkonfesantoj atestas pri tio, kiu „Li“ estas. Ja nur liapove ili povis sankte vivi kaj feliĉege morti. Lia forto en ili estis efikanta. Iu hinda servanto de Dio, bramano, konvertiĝis al kristanismo. Tio signifis por li perdon de lia tuta vivteno. Estis forprenita lia domo kaj korto, lia parencaro kaj servistaro forturnis sin de li, lia edzino kaj infanoj lin forlasis. Sed senkline li plu iris sian vojon. Foje lin demandis iu brita oficiro: „Ĉu vi havos forton por porti sekvojn de via decido?“ Tiam respondis al li bramano per vortoj de sankta Paŭlo: „Mi ĉion povas fari en Tiu, Kiu min fortikigas.“

Misteron de Jesuo oni povas ekspliki nur per tio, ke Li estas vera Filo de Dio. Tiu Jesuo, tiu naskinto el Nazareto, tiu filo de ĉarpentisto estas pli ol homo. Li estas Mesio, Li estas Filo de homo laŭ Danielo, Li estas supernatura Filo de Dio – nenio malpli kaj nenio alia. Pri tiu ĉi kredo ni ne povas disputi. Pro tiu kredo ni ĉesigas ĉiun amikecon! Tion ni diras kaj konfesas: Kiu parolas pri Kristo, sen konfesi lian diecon kaj lian estecan unuecon kun la Patro, tiu erarvagas ĉirkaŭ Kristo. Tion, kion ni scias el koncilioj en Niceo kaj Kalcedono, tio estas la katolika kredo. Tio estas resono el Kapernaum kaj Jerusalemo. Tio estas instruo de la apostoloj. Tio estas mesaĝo de la evangelio. Tio estas mem atestado de Jesuo. Tiu ĉi kredo estas malnova. Ĝi estas tiel malnova kiel la kristanismo.

En la jaro 111 post Kristo skribis regento Plinius el Bitinio leteron al imperiestro Trajan en Romon. En ĝi li skribas, ke dimanĉe matene kolektiĝas kristanoj kaj kantas „laŭdojn omaĝe al Kristo kiel al sia Dio“. Sankta episkopo Ignaco el Antioĥio, kiu estis en la jaro 107 en Romo ĵetita al sovaĝaj bestoj, ĉiam nomas Kriston en siaj leteroj „Dio“. Li parolas pri „mia Dio“, li parolas pri „nia Dio“. Tio estas ununura valida kristologio, ununura valida instruo pri Kristo. Ni rigardu alian flankon. Ankoraŭ staras kripeto, ankoraŭ ni festas naskiĝon de la Infano en kripeto. Tio ja estas senco de Kristnasko: vivanta, vera Dio iĝis homo en Jesuo el Nazareto. Filo de la Virgulino Maria estas Dio el Dio, Lumo el Lumo, Dio vera el Dio vera, generita, ne kreita, samsubstanca kun la Patro. Kiu por ni homoj kaj por nia savo descendis de la ĉieloj kaj fariĝis homo. „Li restis tiu, kiu Li estis, sed Li akceptis tion, kion Li ne havis.“ Li estas vera Emanuelo, Dio kun ni, Li estas vera Mesio, benita la Sinjoro. Plenumiĝas promeso el pasinteco: „Jen, estas via Dio! Li mem alvenas, por vin savi.“ Kaj tial ni povas alvenadi ĉiutage al la kripeto kun kredanta koro: Jen, ĉi tie estas via Dio! Li mem alvenas, por vin savi. Ni aŭskultu piecan sencon de la mesaĝo: Rigardu, via Dio! Li mem alvenas, por vin savi.

Prof. D-ro Georg May

al la indekso


 ATESTO DE DANICA

Mi demandas min mem, kiu mi fakte estas kaj kien mi devas ĝisiri?

Mi naskiĝis en familio de Atestantoj de Jehovo (1973), praktikantaj kaj kredantaj je Dio per la tuta koro, menso kaj forto kaj bonfide en la jaroj de komunismo, mia patro eĉ estis arestita, ĉar li rifuzis armean servon, edukita al preĝo kaj studo de Dia Vorto kaj la vivo en Dio, nia Savinto, Patro kaj fonto de la vivo. Dum infanaĝo mi ofte travivis observadon kiel de „nigra ŝafo“, rigardata kiel stranga aŭ mi estis mokata, ĉar mi iris kontraŭflue. Mi lasis bapti min en mia 16-a jaraĝo, kun decido sekvi religion, kiu estis transdonita al mi pere de miaj gepatroj, ĉar alian mi ankoraŭ ne konis, sed tamen mi ĝin opiniis kiel neĝustan.

Kun la nova reĝimo kaj malfermo al pluaj landoj kaj kulturoj mi proksimiĝis ekzemple al budaismo, mi tralegis instruon pri la senmorta animo, baza esenco de ĉiu homa estulo, kaj ĉi tie mi komencis „malkonsenti“, mi perceptis, ke mi estas „animo“, kiu sentas, vidas, vivas kaj travivas ne nur per la fizika korpo kaj racio (ĉar la Atestantoj de Jehovo kredas, ke la animo estas la korpo). Mi rifuzis praktikadi servon „de domo al domo“, mi esprimis opinion, ke ĉiu persono estas libera en decido, ĉu ĝi volas proksimiĝi al Dio kaj studi Biblion, ne devas ĝin al tio do konvinkadi mi, konsidere al tio, ke la saman areon ni trairadis jam la trian jaron. Sekvis mia eksiĝo el la komunumo en la jaro 1994.

Mi poste studis lingvojn en Brno, vivante malproksime de la gepatroj, kaj en granda urbo, sen esti membrino de iu komunumo, kaj mi volis vivi libere, mi ja bezonis multajn jarojn por senkatenigi min de la unua kredo, por ke mi poste povu vidi alian kredon per miaj okuloj... sed neniam mi ĉesis kredi je Dio, sed mi perdis al Li proksiman rilaton, mi forlasis Lin.

Mi edziniĝis en Italio kun kredanta italo, sed nepraktikanta. Tio signifas, ke la meson ni partoprenis nur en festotagoj, en Kristnasko kaj Pasko, li poste post civila geedziĝo ne plu povis akcepti komunion.

En la jaro 2004 al ni naskiĝis la unua filino. Dum gravedeco mi sentis min esti ilo de Dio, ne estis tio mi, kiu ŝin generis, sed Dio mem, lia forto eniris min, por generi kaj kaŭzadi kreskon, laŭ lia plano. Estis tio ĝojiga. La bapto de la filino estis por mi danko al Dio por la donaco de ŝia vivo, ĉar mi ankoraŭ ne konis ĝuste „enhavon“ de la katolika religio. Poste la filino komencis vizitadi infanĝardenon kaj mi demandis, kiel ni ŝin edukados, al kio ni kondukos ŝin? En la infanĝardeno oni komencis matenon per la preĝo.

Poste mi komencis akceptadi la unuajn signojn. En la jaro 2007 mortis al la edzo onklino. Mirigis min maniero de adiaŭo kun mortintino, kiel oni tion travivas en Italio. La mortintino troviĝis ankoraŭ du aŭ tri tagojn hejme, la domo estas malfermita al ĉiuj kaj ĉiu povis veni adiaŭi la mortintinon, preĝi intence de ŝi rozarion kaj esprimi kondolencon al funebrantaj familianoj. Pri io simila mi tute ne estis alkutimita, estis tio por mi nova. Mi sentis tion kiel tre homeca, impresema kaj profunda. Vera akompanado. Kaj mi sentis, ke ĉi tie ĉio ne finiĝas... Post entombigo ni ankoraŭ revenis en domon de la mortintino kaj mi eksentis en mi forton kaj sopiron lasi min bapti, esti la sama kiel ĉiuj ĉi tie, mi ja ankaŭ daŭre kredas, kaj jam en la soleca ĉambro mi diris al la dua onklino, ke malgraŭ tio, ke ĉi tiu tago estas por ĉiuj malĝoja, eble iom da ĝojo donos al ili mia decido lasi min bapti. Kiam mi ĉi tiun decidon poste diris al mia bofratino, ŝi ame ĉirkaŭbrakis min kaj en tiu ĉi brakumo mi eksentis grandegan forton kvazaŭ min kovrus nubo kaj plenigis min per energio kaj lumo... La tempo por momento kvazaŭ haltus, mi eliris el la ĉambro kaj mi sentis min esti plenigita per nova spirito, kunigita en si kaj iel nova. Sekvis tagoj plenaj de eŭforio, energio, de novaj decidoj. Mi ekkomprenis, ke Dio estas amo, Li proksimiĝis al mi, Li vokas min al si, kaj redonis al mi fortan fidon je Li.

Mi aŭskultis sendostacion Radio Maria, paroliston Patron Livio-n, kiu tiutage parolis pri konvertiĝo kaj spirita vojo, kiun mi volis ekiri.

La dua bela travivaĵo estas ankaŭ ligita al la morto de unu familia parencino en la jaro 2008. Mi ekpensis, ĉu mi ankoraŭ travivos ion tiel miraklan. Tuj mi la penson forpelis, kiel mi nur povus ion tian deziri, mi ja ĝis nun ne ĝisiris sufiĉe malproksimen. Mi iris viziti mortintinon, preĝi intence de ŝi kun la ĉeestantoj. Elirinte el la hejmo mi ankoraŭ vizitis kapeleton lokigitan proksime de ŝia domo, en kiun la mortintino dum la tuta vivo venadis por preĝi kaj zorgi pri ĝi. Mi do haltis tie, preĝis Patronian kaj Saluton Maria. Mi jam volis eliri, sed mi ekrimarkis, ke sur preĝlibreto kuŝas du folietoj, unu kun la Virgulino Maria de Medjugorje kaj la dua kun la sankta Faustyna Kowalska. Mi ekprenis ilin, turnis la unuan kaj legis en la ĉeĥa lingvo vortojn de Maria: „Karaj infanoj, mi vokas vin al persona konvertiĝo. Dio ne povas sen vi realigi sian planon. Karaj infanoj, kresku tagon post la tago per la preĝo proksimen al Dio.“ Mi estis laŭvorte ŝokita, ĉar mi troviĝis en loko, kien eksterlandanoj tute ne eniras, en preskaŭ privata kapeleto kaj fine de la malgranda vilaĝo. Poste hejme mi legis pri la vivo de la sankta Faustyna kaj mi ekkomprenis komunajn slavajn radikojn.

Kion por la Sinjoro povas fari mi, kion Li de mi atendas?

Mi eniris librovendejon de Paŭlinanoj kun decido, ke mi aĉetos libron, mi volis taglibron kun pensaĵoj por ĉiu tago. En la librovendejo staris sacerdoto, ion traleganta kaj trifoje li ekrigardis min. Mi ekpensis, kiu nun helpos al mi trovi la ĝustan libron? Mi faris senpripense kelkajn paŝojn, la manoj mem moviĝis kaj mi ekprenis el librobretaro libron: Dia vokado, taglibro de francaj ordenaninoj, kun pensaĵoj por ĉiu tago, kiel ĝuste disvolvi la rilaton kun Dio. Do ĝuste tion, kion mi bezonis.

Kaj mi petis pri antaŭbapta katekizado. Mi estis plena de fervoro kaj entuziasmo, mi deziris ekstudi teologion, sed mi havis malgrandajn infanojn.

La kristana kredo ne estas fanatika, ĝi estas libera kaj dependanta de ĉiu unuopa persono, de kiu dependas, kiom da tempo tiu volas dediĉi al la propra rilato kun Dio aŭ evangelizado. Ju pli da amo ni en ni sentas, des pli ni volas donadi al aliuloj. En kristanismo mi trovis unuigon de la nacioj, mondreligion de fidelaj kredantoj unuigitaj en la sama preĝo kaj samtempa meditado. La ĉeesto de la Sankta Spirito, kiu agas pere de personoj, organizas kaj unuigas ĉiujn. En la nuntempa Pasko mi akceptos bapton en Bergamo, kaj mi volonte farus multon por la Sinjoro. Mi kredas, ke tiu, kiu la veron sincere serĉas, la Sinjoro al tiu proksimiĝas kaj mem Li lasas sin trovi.

Danica, Katolik.cz

al la indekso


 DU EBLOJ

Iu rabeno iutage petis Dion, ke Li permesu al li enrigardi ĉielon kaj la inferon. Dio tion permesis al li sendinte profeton Elion, ke li estu lia akompananto.

Unue alkondukis Elio rabenon en salonegon, meze de kiu estis fajrejo kun flamanta fajro kaj sur ĝi estis granda kaldrono kun bongustega manĝaĵo. Ĉirkaŭ la kaldrono sidis homoj kun longaj kuleroj prenante per ili el la kaldrono. Sed ĉiuj senescepte estis palaj, malgrasiĝintaj, mallonge - aspektantaj mizerece. Teniloj de iliaj kuleroj estis tro longaj por tio, por ke ili povu per ili doni tiun ĉi bongustaĵon en la buŝon.

Kiam ambaŭ vizitantoj forlasis la salonegon, demandis rabeno la profeton: „Diru, Elio, en kiel stranga loko ni ĵus estis?“ „EN INFERO“, respondis la profeto.

Kaj jam Elio kondukis rabenon en la duan salonegon. Ĝi estis tute la sama kiel la unua. Meze estis denove fajrejo kaj sur ĝi kaldrono kun bongustega manĝaĵo.

Kaj denove ĉirkaŭ la kaldrono sidis ronde homoj kun longaj kuleroj. Ili estis bone nutritaj, sanaj kaj feliĉaj. Tiuj do ne strebis doni la manĝon sur longaj kuleroj al propraj buŝoj, sed ili per ili atingis precize la buŝon de siaj kunuloj manĝigante ilin. Tiu ĉi salonego estis ĈIELO. Rabena rakonto (El: Kiel akcepti maljunecon)

al la indekso


 LA MORTO ŜAJNAS AL MI KIEL MAJESTA RENKONTIĜO

Mi kredas, ke mi tie ĉe la Dia Amo renkontiĝos post la morto kun io mirinda, diras P. Guy Gilbert „la sacerdoto de la pariza krimularo“, kiu laboras inter la delikventa junularo.

Post la morto mi tie renkontiĝos kun io mirinda

Mi kredas, ke mi tie ĉe la Dia Amo renkontiĝos post la morto kun io mirinda. Se Dio al ni donas la senton de la amo jam ĉi tie surtere, Li nin tiel preparas por la senfina amo. Mia absoluta konvinko estas, ke per la morto ni eniros Amon. La tero estas antaŭĉambro de la Amo. Mi povas diri, ke mi ekde la infaneco perdis eĉ ne streketon el tiu ĉi konvinko. Se mi ĝin perdus, mi perdus ĉion.

Mi vin atendis, Dio

Ofte mi diras al mi, kiam mi vidas belegan pejzaĝon, ke supre tio estos senfine pli bela. Ĉi tie mi havas okulojn nur por la tero, orelojn por la tero, per piedoj mi tuŝas nur la teron, sed tie supre estos ĉio multege pli bela. La morto ŝajnas al mi kiel majesta renkontiĝo kaj mi ĝin atendas, tute ne senpacience, sed ĝis ĝi alvenos... Kion mi volus? Mi volus vidi, ke ĝi alvenas. Kaj tamen nur, ke mi multe ne suferu... Sed volonte mi scius, ke ĝi alvenas, kaj ĉe sento, ke ĝi estas proksime, ke mi al Dio povu diri: „Mi atendis Vin!“

Kaj kion tiuj, kiuj ĉi tie restos?

Vi al mi diros: „Kaj kion tiuj ceteraj, tiuj, kiuj ĉi tie restos?“ Al la maltrankviliga demando de junaj homoj, kiuj diras al mi: „Sed ĝis vi estos tie supre, kiu prizorgos nin?“, mi respondas kun humuro: „Trankviliĝu, eĉ de tie supre mi helpos vin. De tie mi povos multe pli da tio aranĝi, ol mi povas nun. La banka konto de la Sinjoro estas multe pli granda ol la mia. (Mi tion diras al tiuj, kiuj senĉese de mi vringas monon.) Iun monon Li al vi alpuŝos. Mi ne lasos vin senrimede!“

Ili serĉis amon, kaj tie ili ĝin fine trovis

Mi konas vivojn de la geknaboj, kiuj mortis eĉ malgraŭ tio, ke ni prizorgadis ilin – mi aŭ mia teamo. Ĉar ili ekkonis nur perforton, evidente ili finis per perforta morto. Sed esence ili serĉis nur amon. Kaj tie ili la amon finfine trovis...

Estas tio tiel, ke kiam mi entombigas ilin, en la animo mi sentas doloron, sed mi entombigas ilin „ĝoje“.

El libro de Guy Gilbert: La kredo – kiel ĝin trovi kaj konservi, www.vira.cz

Jesuo diras: „Ne maltrankviliĝu via koro, vi kredas al Dio, kredu ankaŭ al mi. Ĉe la domo de mia Patro estas multe da loĝejoj. Mi iras, por pretigi por vi lokon.“ (Joh 14,1-2)

Per maljuneco kreskas sperto:
Maljuniĝo estas kiel marondo. Tiun, kiu subigos sin al ĝi, ĝi altenlevos. Tiun, kiu staros kontraŭ ĝi, ĝi englutos.
Gertruda von le Fort

al la indekso


  ĜOJO PRO RENKONTO KUN KRISTO

Charlie Rich (1899-1998) estas unu el la plej mirindaj personoj inter judoj vivintaj en la 20-a jarcento, kiuj trovis plenecon de la vero en la katolika eklezio

Charlie Rich naskiĝis en pia juda familio en malgranda vilaĝo en Hungario. Lia patrino estis tre pia virino, spiritalta; ŝi devenis el ĥasida familio konata pro ilia helpado al malriĉuloj kaj bezonuloj. Kiam Charlie ankoraŭ estis vindinfano, lia patro forvojaĝis al Usono, por tie perlabori rimedojn por sekurigi la familion. Knabon do edukis patrino kaj piaj judoj, vivantaj celibate, por havi la tempon studi la Sanktan Skribon. Ĝuste ili instruis Charlie-n legi kaj skribi en jida lingvo per helpo de kvin libroj de la Malnova Testamento. Jam kiel malgranda knabo Charlie ĉiutage ĉeestis preĝojn en sinagogo. Post jaroj li rememoradis, ke tiu ĉi preĝo estis por li fonto de la granda ĝojo. Li tiam sentis proksimecon kaj amon de Dio. Li ŝatis restadi en kvieto kaj soleco meze de la naturo, en belegaj hungaraj arbaroj.

En Novjorko

Kiam Charlie dekjariĝis, lia patro ŝparis bezonatan monsumon kaj invitis la tutan familion por ilia alveno al Novjorko. En tiu ĉi tute alia medio la knabo perdis sian infanan kredon kaj li ateistiĝis. Decidan influon je tio, ke Charlie perdis sian kredon, havis lia instruisto, kiu estis agnostikulo. Sed perdo de la kredo je Dio en la junulo ne neniigis firman sopiron pri ekkono de la vero. Charlie ĝin persiste serĉis, dum horoj kaj horoj li legis diversajn librojn en biblioteko. Ĝis sia 33-a jaraĝo li tralegis ĉiujn plej gravajn literaturajn verkojn, ankaŭ librojn de la plej gravaj kristanaj aŭtoroj, kiel estas sankta Aŭgusteno, s-ta Tomaso de Akvino, s-ta Terezo de Avila kaj beata John Henry Newman. Li estis per ili fascinita. Sed malfacile li sukcesis ekkredi tion, ke Jesuo Kristo estas Dio. Tio, ke al li mankis kredo je Dio, kaŭzis, ke en sia koro li komencis senti ĉiam pli grandan malplenecon kaj li ne vidis sencon de la vivo. Fine venis tago, kiam Charlie tute ekmalesperis. Tio por li estis terura spirita sufero. Li tiam decidis, ke ununura solvo estas memmortigo... En tia stato de totala kolapso Charlie venis en parkon de Bronx, por sin mortpendigi. Volante jam ĵeti ŝnuron trans branĉon de la arbo, malantaŭ si li ekaŭdis iujn paŝojn. Li ektimis... Mankis al li kuraĝo realigi sian planon.

Mallonge post tio en iu varmega somera tago li ĉirkaŭiris preĝejon. Li komencis timi, ke oni lin de tie forpelos, sed malgraŭ tio li eniris, li volis malvarmiĝi kaj ripozi. En la preĝejo estis malbruo; juna viro tie estis sola; li sidiĝis, eksentinte grandan pacon kaj lian rigardon altiris vitralo prezentanta Jesuon kvietantan ŝtormon (Luk 8,22-25).

Li iĝis nova homo

Kiam li rigardis vitralon prezentantan evangelian scenon de kvietigo de la ŝtormo fare de Jesuo, Charlie eksentis grandan sopiron, ke li ekkredu kun sama certeco kaj forto kiel tiuj, kiuj venas ĉi tien, preĝas kaj kredas, ke Jesuo Kristo vere ekzistas, ke Li mortis kaj resurektis kaj ke liaj vortoj enskribitaj en evangelio estas veraj. Tiam li ekpensis, ke se tio ĉio estus la vero, tiam la homa vivo, sufero kaj morto havus sencon, kaj la vero pri Kristo estus fonto de nedetruebla feliĉo. Sed tio al li ŝajnis tro mirakleca kaj nereala, ol tio povus esti vero. Charlie opiniis, ke kaptas lin iluzio, trompo kaj fantazio. Kiam li tiel pripensis, subite li ekaŭdis tre klare vortojn, kiuj lin tute konsternis: „Kompreneble, ke tio estas vero. Kristo estas Dio, kiu descendis sur la teron kaj fariĝis vera homo. La vortoj de la evangelio estas veraj.“

Sub influo de tiuj vortoj Charlie genufleksis kaj komencis arde preĝi kaj danki. Graco de la mizerikorda Dia amo gutfluis sur lin, kiu kuracis lian internan vundiĝon. Ĝi estis mistika travivaĵo de la ĉeesto de Dio, certeco, ke Li ekzistas, de Lia tenera zorgo kaj senlima mizerikordo.

De tiu ĉi momento, kiel li mem skribis, agoj de lia vivo surprenis novan spiritan kvaliton, kiun oni malfacile povas priskribi per homaj vortoj, ĉar ĝi rilatas ekkonon de la amo de Kristo superanta ĉiun ekkonon (komp. Efe 3,19). Tiu ĉi mistika travivaĵo ŝanĝis tutan lian ĝisnunan sistemon de valoroj. Charlie surgenuiĝis kaj dankis pro tio, ke la Sinjoro mem rapidis lin savi kaj persone al li diri, ke Kristo estas Dio. Dum tiu preĝo Dio faris grandan ŝanĝon de lia spirita kaj intelekta vivo. Charlie fariĝis nova homo. Tio estis dua, spirita naskiĝo, pri kiu parolis Kristo: „Vi devas esti denove naskitaj“ (Joh 3,7), kaj sankta Paŭlo skribas: „Se iu homo estas en Kristo, estas jam nova kreitaĵo; la malnovaĵoj forpasis, jen ili jam estiĝis novaj.“ (2 Kor 5,17) Charlie travivadis nepriskribeblan spiritan ĝojon kaj dankemon pro tiu ĉi neniel meritita donaco de konvertiĝo. De tiu ĉi tago la persono de nia Sinjoro Jesuo Kristo por li iĝis ĉio, la plej granda Trezoro, pro kiu li pretis oferi sian vivon. Post paso de multaj jaroj Charlie skribis: „La vortoj »Jesuo Kristo« eligadis nepriskribeblan bonodoron, dolĉecon, al kiuj estas nenio komparebla. Sono de tiuj vortoj min ĝis nun plenigas de mirinda, neeldirebla ĝojo, kiu, kiel mi sentas, ne devenas el tiu ĉi mondo. De la momento de mia bapto kaj la unua sankta komunio mi posedis feliĉon, pri kiu mi neniupreze rezignus. Ĝi donis pacon al mia animo kaj purecon de la vido, kiujn mi en tiu ĉi vivo ne opiniis kiel eblajn, »Kaj la paco de Dio, kiu superas ĉian intelekton« (Flp 4,7).“

La sankta bapto

Charlie kun granda fervoro sin dum ses monatoj preparis por akcepto de bapta sakramento. Baptita li estis la 18-an de marto 1933 en jezuita preĝejo de sankta Francisko Ksaverio en Novjorko. Kiam li rememoris tiun gravan eventon, Charlie emfazadis, kiel granda donaco kaj graco estas la sankta bapto. Li skribis, ke pere de tiu ĉi sakramento la homo „fariĝas konsista parto de la mistika korpo de Kristo, kiu estas la katolika eklezio. Sen la Vivo, kiu estas Kristo, ne estas la eterna vivo. Ni estis kreitaj, por akiri ĉielon.“

Post konvertiĝo estis por Charlie la plej grava senco de la vivo ĉiutaga multhora kontemplema preĝo, kies kulmino estis Eŭkaristio kaj adorado de la Plejsankta Sakramento. Li dividadis sian ĝojon pro la kredo kun aliuloj plenumante volon de Dio. Li skribis: „Mi iĝis katoliko, por iri ĉielon tra la plej facila vojo, por ke mi estu feliĉa ne nur dum kelkaj mizeraj jaroj, sed dum la tuta eterneco. Por ke mi povu foje partopreni en la ĝojo de la anĝeloj kaj sanktuloj en estonta mondo. Graco de la konvertiĝo direktas al feliĉo, kian ni ĉi tie kaj nun ne kapablas imagi.”

Post sia konvertiĝo vivis Charlie kiel laiko en ordena komunumo de la sacerdotoj en Novjorko. Ĝuste tie li travivis grandparte sian longan vivon. Li mortis en la aĝo de 99 jaroj en la jaro 1998.

Li estis homo de la profunda preĝo, kontemplado kaj abnegacio. Li notadis siajn inspirojn, meditojn kaj konsiderojn.

La katolika eklezio al ni donas Dion mem

Charlie opiniis, ke esti katoliko estas speciala graco de Dio. Jesuo Kristo ebligas al ĉiuj, kiuj pere de la bapto fariĝis partoprenantoj de lia mistika korpo, ke ili en si havu lian vivon kaj amon. La Sinjoro Jesuo al ni konstante donas siajn vivon kaj amon en la ĉiutaga preĝo kaj en la sakramentoj de pentofaro kaj Eŭkaristio. Se katoliko ĉesas preĝi, li malfideligas sian vokiĝon. Se li vivas en peko kaj ne volas ĝin ĉesigi, li malŝatas Dian mizerikordon, perfidas Jesuon kaj vivas en spirita morto, kiu povas lin alkonduki al perdo de la eterna vivo. Charlie skribis: „Mi ne fariĝis katoliko, por ke mi estu feliĉa dum la surtera vivo, sed en la vivo estonta; mia sankta katolika kredo estas enirbileto en eternan kaj senfinan ĝojon en la ĉielo. Tiuj, kiuj foriras el la mondo, en kiu ili naskiĝis, verdire eniras tiun senfinecon. Ja la sankta Paŭlo diras: „Se nur en ĉi tiu vivo ni esperis en Kristo, ni estas el ĉiuj homoj la plej mizeraj.“ (1 Kor 15,19)

Por Charlie estis la plej granda graco kaj donaco de la Dia mizerikordo lia konvertiĝo kaj aparteneco al la katolika eklezio.

Li demandis: „Kia »mizerikordo de la Sinjoro« povas superi mizerikordon, kiu permesas al mi kredi ĉion, kion instruas la katolika eklezio? Ĉu la Dia mizerikordo povas pli bone sin vidigi ol per la graco al ni sendita, por ke ni apartenu al ununura vera eklezio? Mondo povas donaci al ni nenion tiel bonan kaj belan kiel tion, kion donas al ni katolikismo. La katolika eklezio al ni donas Dion mem, en tuta lia pleneco – pli grandan donacon ol estas Dio, homo ne povas ricevi. Ni ricevas Lin, kiam ni akceptas la sanktan komunion. Ĉu protestantismo aŭ judaismo povas al la animo donaci ion tiel majestan? Ĝuste ni devas en la katolikan eklezion eniri, por ke ni havu Dion en pleneco, tiom, kiom ni povas Lin sperti sur tiu ĉi flanko de la ĉielo (...). Por ke ni povu Dion travivadi en tuta lia pleneco, ni devas sperti gracon de nia partopreno en lia mistika korpo. La eklezio esprimas tion, pri kio Jesuo parolis, kiam Li anoncis: „Mi venis, por ke ili havu vivon, kaj havu ĝin abude.“ (Joh 10,10)

En la eklezio estas beleco, kiu estis al ni montrita en skriboj de Patroj kaj de la ekleziaj instruistoj, kiuj vivis surtere. Kristo vivas en sanktuloj: ili Lin sekvas en la ĉiutaga vivo kaj en tiu sekvado eblas vidi belon, tiel kiel en anĝeloj kaj sanktuloj en la ĉielo. La sanktuloj alportadas tiun belecon surmonden, kaj ni en ili vidas vivantan imitadon de la beleco de Dio-Homo. Ĉu ni volas fariĝi belaj per la beleco de Kristo mem? Se jes, ni devas pro tiu ĉi beleco iri en la katolikan eklezion, por ke ni trovu ĝin en ĉio, kion la eklezio heroldas per sia liturgio, kantoj, statuoj, pentraĵoj. En la katolikan preĝejon ni devas eniri, por ĝui vivan belecon de persono de Kristo, ĉar tie lia beleco kultas kaj kuniĝas kun ĉio, kion la eklezio faras kaj kio ĝi estas. En la katolika eklezio estas ĉiela beleco, kiun ni povas trovi en ĝia heroldata doktrino.

Oni povus skribi kaj skribi pri tio, kio estas la katolika eklezio, kaj neniam ĉesigi ovacii ĝiajn ĉielajn ecojn. Ĝi ja estas tiu „ĉiela Jerusalemo, kiu descendis teren“.

Reala ĉeesto de Jesuo en Eŭkaristio

Charlie malkovris, ke la plej granda trezoro de la katolika eklezio estas reala ĉeestado de Jesuo en Eŭkaristio. Post bapto iĝis por li sankta Eŭkaristio fonto kaj eĉ pinto de la tuta lia kristana vivo.

Tiel li skribis pri la mistero de Eŭkaristio: „La animo bezonas ĉeeston de Dio en tuta lia pura estado. Kaj kvankam iuj volonte parolas pri la »historia Jesuo«, sed Kristo sur la altaro signifas por ĉiu katoliko multe pli. Kiel ĝojaj kaj plenaj de paco estis horoj, kiujn mi travivis kiel konvertita judo dum preĝo antaŭ la Plejsankta Sakramento! Kiel mi bedaŭras miajn judajn kunfratojn, kiuj ne ĝuas Dion tiamaniere en siaj propraj sinagogoj! En malproksima tempo Dio restadis en Kesto de Interligo. Nune li restadas en tabernaklo sur la altaro, antaŭ kiu brilas lumo, por diri al ni, ke la Sinjoro kaj Kreinto de la mondo tie estadas en sankteca ĉeestado de sia Dia Filo. Kion povas al ni donaci kiu ajn religio, en kiu ne estas Kristo en sia eŭkaristia ĉeestado? Se ni iras al loko, kie Li estas ĉeestanta, por ke ni »provu kaj vidu, kiel bona estas la Eternulo» (Psa 34,9), ni travivas antaŭĝuon de tio, kion ni ĝuados, kie ni kun Kristo troviĝos en tendo de laŭdo.

Amon de Kristo kaj lian senliman mizerikordon ni povas trovi en la katolika eklezio, kiun Li elektis kiel sian beatan rezidejon, tiel ke se ni eniras preĝejon, ni sentas, ke ni troviĝas en proksimeco de Kristo, kiu nin amas per neeldirebla amo. Por kredanta homo ĉielo signifas Sinjoron Kriston kaj nur Lin. Mi meditas pri tio, kiam mi preĝas antaŭ la Plejsankta Sakramento. Mi pripensas tion ĉion kaj tiu pripensado min plenigas je kompato de juda popolo, kiu ne havas sur altaro Kriston, al kiu ĝi sin povus turnadi kun siaj multnombraj surteraj bezonoj, por ke ĝi ricevu konsolon, kiun eblas akiri nur en Kristo, en lia eŭkaristia ĉeestado (...).

Ĉielo, aŭdu, tero, aŭskultu, ĉar parolas Sinjoro: » Filojn Mi edukis kaj altigis, kaj ili perfidis Min. Bovo konas sian aĉetinton, kaj azeno la manĝujon de sia mastro; sed Izrael ne konas, Mia popolo ne komprenas.« Tiuj vortoj estis skribitaj ankaŭ pri la juda nacio. Mi eksentas ĉiam malĝojon, kiam mi preteriras sinagogon, ĉar mi scias, ke Kristo el tiu ĉi loko transloĝiĝis tien, kie Li ekzistas en sakramentoj. Mi pripensas tion ĉion, dum plenigas min malĝojo kaj mi preĝas por tiuj, kiuj ne konas Kriston en la sakramentoj. Ili ne konas Lin en tiu stato, ili ne havas gracon, por ke ili povu ami Amon, kiu estas Jesuo. »Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos.« (Mat 11,28) – ĉi tiujn vortojn sendas Sinjoro al ĉiuj perdituloj.

Kiel multe ni danku Dion pro tio, ke ni estas katolikoj, ke ni havas Kriston ĉeestantan en la Plejsankta Sakramento! Kiel katolikoj ni ne devas Lin serĉi malproksime, por akiri ĉielon: Sufiĉas al ni eniri internon de la sanktejo, atesti agon de la kredo je reala ĉeesto de Jesuo en Eŭkaristio kaj ni altigas nin sur altaĵojn de la plej altvalora preĝo, kiun povas la homa estulo sperti. Kaj kvankam en la Malnova Testamento Dio faris miraklojn, tiel la miraklo de la Eŭkaristio ilin senlime superas. Kio estas mirakloj faritaj pere de Moseo kompare al tiuj, kiuj realiĝas fare de sacerdoto pere de ago de konsekro, kiam Kristo iĝas akirebla por ni en la sankta Eŭkaristio?“

Tuta por Jesuo

Charlie estis senkompromisa kaj asertis, ke la kredanto je Kristo povas fari nenion duonece, sed devas esti tute je dispono de Jesuo, servi Lin kaj ami Lin per nedividita amo. Psalmisto parolas pri Kristo: „Vi, forta per via majesteco kaj beleco.“ (Psa 45,3)

Ekde la unuaj tagoj de sia konvertiĝo estis Charlie ravita per beleco de persono de Jesuo Kristo.

Li skribis: „Se ni ne amas Kriston, ni estas la plej grandaj mizeruloj. Kristo ja kreas ununuran nepaseman realecon, kiu en tiu ĉi mondo ekzistas; sen Kristo enradikigita en la plej kaŝita profundo de nia interno ni estas nenio. Verdire sen kredo je Kristo nenio sur tiu ĉi tero havas sencon. (...) Sinjoro Dio sopiras, ke ni sincere serĉu veron, kiu estas, laŭ liaj vortoj, Li mem: „Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo.“ (Joh 14,6) En mia kazo serĉado de Dia vero min alkondukis en la katolikan eklezion, kie mi ricevis gracon fariĝi ano de la mistika korpo de Kristo.“

Vivo de Charlie post lia konvertiĝo iĝis kanto de dankemo, kiel ni legas en psalmo: „Ni kantu al Li novan kanton.“ (Psa 33,3) El tuta koro kaj kun granda ĝojo senĉese li dankis al Dio por graco de la kredo kaj pro tio, ke li estas ano de la katolika eklezio.

Li skribis: „Kaj tiel mi, estinta konfesulo de judaismo, kantas tiun kanton kun tiuj ĉiuj, kiuj ricevis la saman gracon. Kun sankta Paŭlo ni ĉiuj diras: »Ĉar per la leĝo mi al la leĝo mortis, por ke mi al Dio vivu. Kun Kristo mi krucumiĝis, tamen mi vivas; jam ne mi mem, sed Kristo vivas en mi; kaj tiun vivon, kiun mi vivas en karno, mi vivas en fido al la Filo de Dio, kiu min amis kaj sin donis pro mi. Mi ne vanigas la gracon de Dio; ĉar se per la leĝo venas justeco, Kristo ja vane mortis.« (Gal 2,19-21)“

Ekde la unua tago, kiam li katolikiĝis, Charlie sopiris kiel la sankta Paŭlo pri tio, ke li liberiĝu de la surtera vivo, por esti kun Kristo (komp. Flp 1,23). Li skribis, ke en momento de la bapto por li malfermiĝis ĉielaj pordegoj. Dum preĝo de kontemplado li aŭdis ĉielan muzikon kaj arde li deziris laŭeble plej rapide foriri el ĉi tiu mondo kaj eniri ĉielon: „Mi ĉiam pli kaj pli proksimiĝas al la celo, kiu estas sopiro de mia koro, kiu estas Jesuo en sia laŭdo: mi pripensas do tion, kial mi estas ankoraŭ retenata sur tiu ĉi mondo. Sed mi konsciiĝas, ke Dio havas siajn proprajn motivojn por tia retenado, tiam mi diras fiat, kaj kun tiu vorto alvenas paco de la animo, kiun mi ŝanĝus por neniuj riĉaĵoj de ĉi tiu mondo.“

Sac. Mieczysław Piotrowski TChr El Miłujcie się! 1/2016

 al la indekso


  KAJ ĈIELO NE RUINIĜIS

Foje kuŝis birdo dorse kaj ambaŭ piedetojn ĝi streĉdirektis al ĉielo. Tiumomente alflugis alia birdo, eksidinte apud ĝi kaj demandis:

„Kial vi ĉi tie tiel kuŝas? Ĉu vi estas morta?“

„Ne, mi ne estas morta“, respondis tiu unua.

„Do kial vi tiel spasme streĉdirektas piedojn supren?“

„Ĉu vi ne vidas, kion mi faras? Mi ja per miaj piedoj apogas tutan ĉielon. Se mi malstreĉus kaj donus piedojn malsupren, la ĉielo falus kaj frakasiĝus!“

Tuj post la respondo de sur la apuda arbo sin liberigis folieto kaj kun kvieteta susurado ĝi descendis al la tero. La kuŝanta birdo pro la descendanta folieto tiel teruriĝis, ke ĝi fulmrapide sin turnis kaj en tuja momenteto ĝi forflugis. Kaj jen - la ĉielo ne kraŝis.

Willi Hoffsümmer, 1987

Putin konsultas aŭguristinon: „Diru al mi, kio okazos al mi baldaŭ?“
La aŭguristino respondas: „Mi vidas vin en limuzino meze de homamaso. Ĉiuj homoj estas feliĉaj, brakumas sin kaj saltas pro ĝojo.“
Putin: „Ĉu mi mansvingas al la homamaso?“
La aŭguristino: „Ne, la ĉerko estas fermita.“ D. Ch.

 al la indekso
 


  BRUETO EL ŜAŬMO

Parto el la libro de Max Kašparů

Kvankam sacerdoton Max Kašparů mi opinias kiel inspirantan personulon jam longtempe kaj mi legis kelkajn librojn de li kaj pri li, longe mi ne antaŭsentis, ke li estas eĉ poeto. Ĝis al mi unu el miaj amikoj pruntedonis unu el liaj pli malnovaj libroj Brueto el ŝaŭmo (Šum z pěn).

Tiu ĉi relative eta libreto enhavas mallongajn pensaĵojn de Max Kašparů, formale similajn al la poemoj. Ili estas sortimentigitaj en kelkajn grupojn: La ŝaŭmo el interhomaj rilatoj, La ŝaŭmo el spirita vivo, La ŝaŭmo el psiĥologio, La ŝaŭmo el teologio kaj La ŝaŭmo el poezio.

Per la titolo „ŝaŭmo“ Max Kašparů opinias tion, kio estis prenita el surfacoj de tiuj fakoj (kvankam tio en si povas porti eĉ enhavon de profundo). Tiu ĉi ŝaŭmo elŝaŭmos, kiam vi ĝin per lego tuŝos.

Max Kašparů sin en tiuj ĉi mallongaj pripensoj montras kiel mirinda observanto de realeco ĉirkaŭ si, en kiun li volus alporti evangelion de Kristo. Tiel li ekzemple al ni konsilas en unu el pensaĵoj pri interhomaj rilatoj:

Ni gardu nin antaŭ du malsanoj:
Unue ni ne egaligu nin kun aliuloj.
Konsidere al niaj pozitivaĵoj ili montros sin kiel pli malbonaj kaj antaŭ iliaj prioritatoj nin kaptos komplekso de malplivaloreco.
Due ni ne devenigu nian valoron el plenumo de laborrezultoj.
Ja la homa animo mem havas dum ĉiuj cirkonstancoj neelkalkuleblan valoron.
La valoron de la Sango de Kristo.

Max Kašparů ankaŭ riĉe eluzas paralelon al aferoj, kiujn ni bone konas el kuranta vivo. En ŝaŭmo de la spirita vivo li tiel paralelas bonan kristanon al glaso kaj al muro:

Kristano devus esti kiel glaso.
Tuteca, pura, malfermita direkte supren, diafana, interne malplenigita por akceptado de la donacoj de la Sankta Spirito, li devus esti stabila kaj daŭre je dispozicio...
La kristano devus esti kiel muro.
Rekta, firma, kapabla teni ĉiun, kiu sin per
ĝi apogos...
Sed kristano devus antaŭ ĉio esti!

La observadoj de psikiatro, kiu sin dediĉas ankaŭ al infanoj, estas ofte plene dolorigaj – kaj ili eldiras multon ne nur pri infanoj, sed ankaŭ pri ni, la gepatroj:

Hodiaŭ ne plu min surprizas, kiam adoleskaj infanoj, kiuj sidas en mia diagnozejo, scias, kiel nomiĝas tamburisto de metalmuzika ensemblo el Aŭstralio, sed ili ne scias, kiel nomiĝis ilia patrino antaŭ edziniĝo kaj kian profesion praktikadas ilia patro.

Duaflanke la vico da gepatroj sidantaj antaŭ televida ekrano bone scias, kio okazas en Tararinga-Patam aŭ en Kuala Lumpur, sed ili tute ne scias tion, kio okazas en apuda ĉambro en koroj de iliaj infanoj.

La filozofo Martin Heidegger pravas dirante, ke la moderna epoko superis ĉiujn distancojn, sed ĝi kreis neniun proksimon.

Max Kašparů kromalie estas ankaŭ doktoro de teologio. En siaj observadoj li do sin dediĉas ankaŭ al teologio, sed tute praktike. Tiel li ekzemple parolas pri la Sankta Skribo kaj pri tio, kiel ĝi devus influi nian vivon:

Se ekzistas en la Sankta Skribo, ke Dia Vorto estas pli akra ol glavo, havas tio sian logikon.
Ĉiu ĥirurgo bone scias, ke nur akra skalpelo ne vundigas histojn.
Tiel ankaŭ la Dia Vorto, kiu trapenetras ĝis dislimon de la animo kaj spirito, kuracas, sen vundigado.

Por mi la tuta libro de Max Kašparů estis bona haltiĝo dum multaj vivovojaj kruciĝoj kaj gvidilo en ĉiutaga decidado. Li kapablas evangelion kaj ĝiajn pretendojn transigi en nuntempajn vortojn kaj precipe en nuntempajn praktikajn situaciojn – kaj ilin ambaŭ ni bezonas, kiam ni volas hodiaŭ la evangelion bonfide vivi, kiam ni volas per ĝi alparoli pluajn homojn en nia ĉirkaŭaĵo. La malgranda formato de la libro ebligas ĝin pli longe portadi kaj multajn tekstojn kaj ideojn pli multfoje pripensadi. Ne estas necese kun aŭtoro konsenti, sed povas esti bone ekiri kun li la komunan vojon pripensante tion, kiel ni vivas nian vivon.

Jiřina Forbelská, 24.2.2022 Katolik.cz

al la indekso


 Sur la relvojaj ŝpaloj de saktrakoj (Daŭrigo)

Ekzistas bonmoraj homoj, kiuj faras nenion malbonan. Sed ekzistas ankoraŭ pli bonmoraj, kiuj faras absolute nenion.
---------
Profesoro Koukolík siatempe sin esprimis tiusence, ke nuntempa homo sin opinias kiel racie rezonanta estulo, ĉe kiu de tempo al tempo aperas emocioj. Ne, li aldiras, la nuntempa homo estas estulo regita per emocioj, ĉe kiu de tempo al tempo aperas eĉ iom da racio. Al liaj saĝaj vortoj mi permesas aldoni, ke mi konas homspecojn, ĉe kiuj tiu ĉi lasta parto de lia esprimo ne tiel tute estas valida.
---------
Malgraŭ tio, ke oro per sia brilo ravas vidon kaj per sia povo ĝi influas mondborsojn, al salo ĝi per siaj funkcioj ne egalas. Ĝi havas je unu povo pli. Ĝi konservas, purigas kaj donas guston.
----------
Se ni demandos filozofon, ĉu estas pli bone vivi en ideala, aŭ reala ekzisto, ni ekscios principe tre bezonatan kaj por la vivo gravegan informon. Nenio estas en la ideala ekzisto io, dum io povas esti eĉ en reala ekzisto nenio. Kaj nun elektu.
----------
Ŝi alvenadis en societon ĉiam kun io nova, netriviala, originala. Kun ĉapelo, mansaketo, parfumo aŭ partnero. Nur ideojn ŝi sputis tra kopiilo.
----------
Ni distingu rimedojn kaj celojn. Malnova vero diras, ke ni manĝas tial, por ke ni vivu, sed ni ne vivas tial, por ke ni manĝu. La celo estas vivo, la perilo estas porkaĵo sur telero. Unu el modernaj malsanoj de la socio estas ĝuste anstataŭigo de periloj kaj celoj. Karakteriza estas tio en sfero de seksumada vivo. Se la seksumado estas perilo kaj virino celo, estas tio natura. Se la celo estas nur la seksumado, la virino iĝas perilo, kaj per tio ŝi estas humiligita.
----------
Memelektitaj artcelebruloj, rapidfermentitaj politikaj elitoj kaj kvazaŭaj spiritaj ikonoj de tempo al tempo renkontiĝas ĉe sveda tablo de sensignifaj, dietaj kaj sennutrigaj ideoj. Post prezentado de siaj grizaj cerbomaterioj ili revenas al siaj malzorgataj kaj malfortigitaj familioj, sed kun sento, ke denove ili ŝovis grandparton de la mondo per la ĝusta direkto. (Daŭrigota)

D-ro Max Kašparů

al la indekso


 KIU ESTAS JESUO KRISTO?

- Kemie: Li transformis akvon en vino.
- Biologie: Li naskiĝis sen la normala koncipo.
- Fizike: Li venkis la leĝon de gravito promenante sur akvo kaj suprenirante ĉielen sen raketo.
- Ekonomie: Li venkis la leĝon de malpliiĝantaj rendimentoj nutrante 5000 virojn per du fiŝoj kaj kvin panoj.
- Medicine: Li resanigis malsanulojn kaj blindulojn sen administrado de unu sola dozo da medikamento.
- Historie: Li estas la komenco de la tuta kreado kaj la fino.
- Politike: Li estas nomita la Princo de Paco kaj la Reĝo de Reĝoj, tamen Li diris al ili, ke lia regno ne estas de ĉi tiu mondo.
- Religie: Li diris, ke neniu povas iri al la Patro sen pere de Li. Li estas la vojo, la vero kaj la vivo.

Kiu estas ĉi tiu Jesuo Kristo?

La plej granda viro en la historio. JESUO KRISTO ne havis servantojn, tamen Li estas nomata Sinjoro.
Jesuo Kristo ne havis diplomon, tamen Li estas nomata Doktoro kaj Majstro.
Jesuo Kristo ne havis medikamenton, tamen ili nomis Lin la Resaniganto.
Jesuo Kristo ne havis armeon, tamen la reĝoj timis Lin.
Jesuo Kristo ne okazigis militan batalon, tamen Li venkis la mondon.
Jesuo Kristo faris nenian krimon, tamen Li estis krucumita, kaj kulpigita pro ĉiu malbono. Jesuo Kristo estis entombigita, tamen Li ne plu estas en la tombo, Li resurektis.
Jesuo venis el la ĉielo, por oferi sian vivon, por savi nin.
Mi sentas la honoron servi tiun ĉi Gvidanton, kiu nin amas.
Ni ovaciu Lin!
La okuloj, kiuj kontemplos ĉi tiun mesaĝon, ĝuu feliĉon en la nomo de Jesuo Kristo.
La mano, kiu dividos ĉi tiun mesaĝon kun aliuloj, estu benita en la nomo de Jesuo Kristo.

Plej amike Honoré Sebuhoro, DR Kongo

al la indekso


 DANKON POR LA VETERO

Ho, Disinjoro,
Ni dankas Vin por la vetero.
Kiam vi la pluvon faligas, ni dankas vin.
Kiam la tempeston vi senbridas, ni fidas vin.
Kiam vi permesas, ke l´ fridon ni sentu,
ni serĉas la varmon de l´ amo via.
Ho, Disinjoro, Kreinto de l´ suno, luno kaj stelaro,
de l´ vento, ŝtormo kaj maro,
ni scias, ke centre de ĉio estas Vi – kune kun ni.
Dankon pro la vetero, Disinjoro.
Amen.

Patrino Tereza

al la indekso


 DANKON PRO L´ MUZIKO KAJ KANTO

Dankon al vi, Disinjoro,
pro l´ donaco kanta:
Kun via ĉeesto
Ni ĝuas mirindan agordon.
Kantante al vi.
ni aŭdas vin per nia kanto.
Haleluja.
Dankon al vi, Disinjoro,
pro l´ kantado:
dum kantado estas via muziko.
Kantante al vi,
vi jam partoprenas en donaco miakanta.
Amen.

Patrino Tereza

al la indekso


 NENIAM MALESPERU EN LA VIVO

Homo, faranta lignaĵistan laboron ĉiumatene pasas preter preĝejo survoje al laborloko. Iun tagon li decidis eniri la preĝejan kapelon por saluti Jesuon Kriston antaŭ eklabori.

Do, ĉiutage preterpasante la preĝejon li eniras la kapelon dirante: „Jesuo, mi estas ĉi tie por saluti vin“. Tion li praktikas dum multaj jaroj kaj tio do fariĝis parto de li.

Iun tagon li iris al laboro kiel kutime, kaj dum li laboris, li falis el tegmento vundinte mjelon. Li estis transportita al multaj hospitaloj, sed ekzistis nenia efika kuracado por lia resaniĝo, li do restis paralizita. Iun tagon en la hospitalo, kie li kuŝis sur sia senespera malsanlito, lia edzino lasis lin sola en la ĉambro por alporti ion el hejmo. Blanke vestita viro eniris la ĉambron kaj salutis lin dirante: „Mia amiko, mi venis por saluti vin.“ Jesuo venis viziti lin, ĉar li ne povis veni viziti Lin kiel kutime. Kaj la malsanulo diris dankon! La vizitanto foriris kaj tiu ĉi viro komencis rimarki ŝanĝojn sur sia korpo, kaj je sia surprizo li leviĝis kaj sidiĝis sur la lito ankoraŭ pensante, ĉu eble tio estas realo? Kiam lia edzino revenis vidinte lin sidanta, ŝi pensis, ke tio estas eble nura sonĝo. La alarmo alvokis kuraciston kaj la flegistinoj enkuris en la ĉambron pensante, ke la malsanulo mortis. Kiam la kuracisto unue eniris kaj vidis la viron komforte sidanta, li ankaŭ konsterniĝis, antaŭ ol li decidis demandi lin, kio okazis. Kaj la resanigita viro rakontis al li ĉion, kio okazis. Li vizitis Jesuon ĉiutage dum multaj jaroj, sed la unufoja vizito de Jesuo ŝanĝis lian malesperiĝon je ĝojo.

Miaj gefratoj kaj geamikoj, tiu ĉi mesaĝo estas vera atesto el la vivo. Ĝi vere okazis. Jesuo vivas, bonvolu ne permesi, ke iu delogu vin de Li!

Honoré Sebuhoro

al la indekso


 NI IOM RIDU

La pastro diras dummese al siaj kredantoj:
„Venontsemajne mi predikos pri mensogo kaj mi volas, ke vi ĉiuj tralegu la dek sepan ĉapitron de la evangelio de Marko.“
Unu semajnon pli poste li antaŭ la prediko demandas, kiu el ili legis la dek sepan ĉapitron. Ĉies manoj de la ĉeestantoj leviĝis.
La pastro kun ekrido diras: „Marko havas nur dek ses ĉapitrojn. Tial do mi komencos prediki pri la peko de mensogo...“

☺☺☺

La serpento persvadas Eva-n:
„Eva, prenu la pomon, vi ekkonos diferencon inter bono kaj malbono.“
Eva: „Mi ne prenos.“
Serpento: „Prenu la pomon, vi estos kiel Dio.“
Eva: „Mi ne prenos.“
La serpento rezignacie ekĝemas: „...kaj en ĝi estas neniuj kalorioj...“

☺☺☺

Oni demandis knabeton de infanĝardeno, kiun tagon de la semajno li pleje ŝatas.
„Sabaton,“ li elbalbutis.
„Kaj kial?“
„Ĉar sabate mi devas iri nek infanĝardenon, nek preĝejon“.

al la indekso


 Graca ikono de Mizerikorda Di-Patrino

MARIA, MARIA

Marija, Marija - litova kanto

Vortoj: Maironis      Muziko: Česlovas Sasnauskas      Tradukis: Petras Čeliauskas

2. Ni ofte eraras, sed ni pentofaras, / Maria, aŭskultu Vi nin. / Dum ŝtormoj, militoj fortigu falintojn, / nin helpu kaj gvidu ĝis fin´.

3. Maria, Maria, Virgeco lilia, / Reĝin´ en ĉiela medi´. / Por homo Vi pledu, indulgon elpetu, / ĉar multon Vi povas ĉe Di´.

al la indekso


 DIO BENU

DIO BENU Vydavatel: IKUEKatolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUEKatolická sekce ČES, Tršická 6, CZ751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. +420 732 420 675, email: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. IBAN: CZ4420100000002700247564 SWIFT/BIC: FIOBCZPPXXX Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2023 (33) číslo 3 (131).

ISSN 18038387

al la indekso
 

La enhavo de la artikoloj de aŭtoroj ne ĉiam devas koheri kun opinioj de la redaktantaro.