Dio Benu numero 123-3/2021

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2024

· LA JARO DE SANKTA JOZEFO

· VORTOJ DE LA SEKCIA PREZIDANTO (Miloslav Šváček)
· SORĈADO KUN NUMEROJ (Sac. D-ro Max Kašparů)
· LA 13-AN DE MAJO ANTAŬ KVARDEK JAROJ
· Paŝtista letero por La Festo de la AnoNco de la Sinjoro

· NE VALIDAS POR LI MALPERMESO DE ELIRO KAJ ENIRO...
  (Grzegorz Ryś)

· ABORTIGITAJ INFANOJ MANKAS (Kath-net)

· NIA PLEJ GRANDA TREZORO (Sac. Mieczysław Piotrowski TChr)

· EN LA MONATO MAJO ANTAŬ KVARDEK JAROJ (Laŭ Vatican News)

· KION DIRIS ANTAŬ MORTO NIAJ SAMTEMPULOJ

· LA AFEROJ NE ESTAS TIAJ, KIAJ ILI ŜAJNAS ESTI  (El interreto)

· ĈU VI JAM ESTIS DEMANDESPLORITA? (Sac. Pavel Zahradníček )

· LA KRUCO

· MIAN MOVOPLENAN VIVON PERTURBIS MALFACILAĴOJ KAJ KRIZO
   (Henri J. M. Nouwen)

· LONGAJ KULEROJ (Jitka Krausová)

· LA KAMELON ALLIGU! (Jitka Krausová)

· MARIA – KUNSAVANTINO KAJ PERANTINO DE ĈIUJ GRACOJ

· OKULTISMO – LA MORTCIVILIZACIO (Pastro Edmund Szaniawski MIC)

· ANTAŬ 80 JAROJ MORTIS LA ĈEĤA KARDINALO KAREL BOROMEJSKÝ

   KAŠPAR (Por DB preparis Jitka Skalická, Romo)

· LA JARO DE SANKTA JOZEFO (mons. Jan Vokál)

· LITANIO AL SANKTA JOZEFO

· KRISTANA KONGRESO (KADRE DE 70-A KELI-KONGRESO)

· MIRINDA RAKONTAĴO

· EL MIRINDA MONDO DE DIPTEROJ (Oldřich Arnošt Fischer)

· NI KONDOLENCAS - MVDr. František Rytíř

· OFICIALA ORGANO DE IKUE - LA REVUO Espero Katolika

· SERĈANTE DION - kanto

· Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio
  
(Miloslav Šváček)

· Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio
   de la 1.4.2021 ĝis la 30.6.2021
· DIO BENU

 


 LA JARO DE SANKTA JOZEFO

La papo Francisko ekde la 8-a de decembro 2020 promulgis eksterordinaran jaron dediĉitan al la sankta Jozefo – la zorganto de Jesuo.

La preĝo de la papo Francisko por la Jaro de la sankta Jozefo:

Estu salutita, la protektanto de la Savinto, kaj fianĉo de la Virgulino Maria. Al vi Dio konfidis sian Filon, en vi esperis Maria. Kun vi Kristo iĝis homo. La sankta Jozefo, montru vin esti patro ankaŭ por ni, konduku nin dum la vojo de la vivo. Elpetu por ni gracon, mizerikordon kaj kuraĝon, kaj ŝirmu nin kontraŭ ĉiu malbono. Amen.

al la indekso


 VORTOJ DE LA SEKCIA PREZIDANTO

Karaj kaj estimataj legantoj, karaj gefratoj en Jesuo Kristo kaj Virgulino Maria.

La nehaltigebla tempo ŝovis nin en la duan jarduonon de la nuna jaro, sed la „neinvitita pandemia gasto“ sufiĉe forte hejmeciĝis nevolante forlasi la homaron. Tamen ni ne malesperu, ĉar ja nia vivo troviĝas en la zorgema prizorgo de nia ĉiela Patro. Ni do restu paciencemaj kaj firme ni fidu al Dio, ĉar nur Li plej bone scias, kio por la homaro utilas. Estas necese, ke la homaro fidante revenu al Li.

La katolikaj esperantistoj regule virtuale renkontiĝadas kaj dum la monato majo ili renkontiĝadis eĉ ĉiutage por kune kun la tuta katolikaro preĝi la rozarian preĝon cele al elpeto de forigo de la pandemia stato. Bv. ankaŭ vi, kara leganto, aliĝi al la renkontiĝanta katolika grupo. Anoncu vin ĉe IKUE-reto por ricevi bezonatajn alir-informojn: ikue.reto@gmail.com.

Mi deziras al vi agrablan legadon de nia revuo. Dio vin benu kaj la Virgulino Maria vin ŝirmu!

Tre kore vin salutas Miloslav

al la indekso


 SORĈADO KUN NUMEROJ

Se vi skribos post unuo kvindek nulojn, ĝi fariĝos granda numero. Se vi forstrekos la unuon, restos nenio. Per tiu unuo estas kreata multo. Ramakršna

Kun numeroj oni povas fari diversajn sorĉaĵojn. Se ni ekzemple skribas numeron 80 sur la diafanan pordon, el koridoro oni povas vidi tute alian ciferon ol el la ĉambro. De ekstere ni legas 80 kaj de interne 08. Temas pri la angulo de la starmaniero.

Antaŭ kelkaj jaroj estis en Germanio publikigita konkurso pri la plej bona afiŝo. Gajnis tiu, kiu enhavis matematikan temaron kaj portis surskribon “Vi + Dio = fortosupereco”.

Unuarigarde, do de ekstere, ŝajnas tio esti nelogika. Temas ja nur pri kunkalkulo de du estuloj, kio estas kontraŭ resto de la mondo ege malmulte. Kaj krome ankoraŭ multaj homoj rigardas la duan estulon, Dion, kiel nulon, do kiel nenion, do ili ĝin el la matematika operacio eligos - kaj poste ili ricevas ekvacion: 1 + 0 = 1.

Sed alia estas la rigardo de interne, en kiu temas pri la persona sperto.

Rakontis al mi pastro, kiu pro la fideleco al la Eklezio estis fare de la komunista reĝimo kondamnita al longjara restado en prizono kaj multajn monatojn li pasigis en izolejo, ke ĝuste tie li spertis grandecon de Dio, kiu ebligis al li transvivi la jarojn de la kruela prizona restado, sed ankaŭ lernigis lin vidi realecon el alia starangulo.

La ununura ligo kun la mondo en la izolejo estis malgranda kradgarnita fenestreto, tra kiu li povis vidi nur domtegmentojn, kie loĝis gardistoj kun siaj familioj. La homoj vivantaj en tiu domo povis el sia rigardo el la fenestro vidi la malliberejon.

La pastro tiutempe konsciiĝis, ke malantaŭ la kradoj ja estas tiuj, kiuj lin prizonas. Malgraŭ tio, ke la gardistoj havis liberajn manojn, ili estis per blindigita ideologio katenitaj je la animoj.

Ne temis nur pri la starmaniero, pri iu “optika seruro”, temis ankaŭ pri la sperto kun supre skribita kunkalkulo.

Al la ĝojo de la homa animo apartenas la sperto kun pli multaj starrigardoj je unu okazaĵo kaj ekkono, ke Dio donas al la okazaĵoj de nia vivo plusajn signojn. Alivorte pri tio parolas ankaŭ malnovtestamenta psalmisto, kiam li instigas, ke ni provu kaj vidu, kiel bona estas la Eternulo.

Max Kašparů (El libro „O radostech lidské duše“ - Pri la ĝojoj de la homa animo)

al la indekso


 LA 13-AN DE MAJO ANTAŬ KVARDEK JAROJ

Ĝuste antaŭ kvardek jaroj la mondon skuigis sciigo pri atenco kontraŭ la papo Johano Paŭlo la Dua sur la Placo de la sankta Petro en Vatikano. Ni rememoru tiun ĉi tagon, kiu en la kolektiva memoro portiĝas en signo de la preĝo kondukanta al pardono.

Samtage la 13-an de majo, sed antaŭ 64 jaroj, aperis en Fatimo la Virgulino Maria al tri infanoj – la paŝtistoj. La Dia popolo konfidas la grave vunditan papon, kies devizo estas Totus tuus, Maria! en la manojn de la Dipatrino. Ĝuste al ŝia interveno la papo pli poste aljuĝis sian transvivon.

Post sia resaniĝo la 27-an de decembro 1983 la papo Johano Paŭlo vizitas atencinton Mehmet Ali Ağca en la roma malliberejo Rebibbia. Li tion faras publike redonante vivon al tiu, kiu lian vivon volis forpreni.

al la indekso


  Paŝtista letero por La Festo de la AnoNco de la Sinjoro

Karaj gefratoj,
ni solenas Feston de la Anonco de la Sinjoro. Ĝi turnas nian atenton ne nur al enkorpiĝo de Jesuo Kristo, sed ankaŭ al komenco de nia vivo. Tiam Dio ĉiun el ni kun amo kreis en sino de nia patrino kaj pridonacis ĝin per nemortema animo. La eblo kunlabori kun Dio en kreado de la nova nemortema estulo estas majesta privilegio, kiun havas eĉ ne anĝeloj. La donaco de la kredo helpas al ni tiun ĉi realecon plene aprezi kaj miregi pri ĝi.

La nuntempa socio al la koncipo de la infano ne ĉiam sin turnas kun malfermita brakumo. El kio rezultas timzorgoj pro la koncipiĝo kaj naskiĝo de la infano? Ni aŭdas timzorgojn pri superloĝateco de la Tero, kvazaŭ Dio nur senpartoprene rigardus homojn nevolante al ni post resurekto konfidi tutan metamorfitan universon. Ni scias, ke kia ajn kunvivado kun alia homo alportas al ni ne nur grandajn ĝojojn kaj feliĉon, sed ne malofte eĉ dolorojn, klopodojn kaj krucojn. Se homoj tiun ĉi realecon rifuzas kaj direktas sian atenton nur al akiro de la propra feliĉo, okazas per tio difekto de la tuta socio. Ja eĉ nun naskiĝas multaj infanoj ekster geedzeco kaj ne malmultaj patrinoj restas solecaj. Tio kaŭzas ne nur socialajn problemojn, sed al la tuta generacio de la infanoj neniu kapablas anstataŭigi amantan familian medion kun patrino kaj patro.

En ĉiuj malfacilaj momentoj povas por ni esti kuraĝigo kaj fortigo la vivo de la Sankta Familio. Maria koncipon de la Dia Filo ne planis, ĝi estis al ŝi anoncita. Minacis al ŝi ne nur socia kondamno, sed ja eĉ ŝtonmortigo. Ŝi ne sciis, kie ŝi akuŝos, eĉ ne kiel ŝi la infanon sekurigos. Sed la sankta Jozefo estis por ŝi en ĉiuj situacioj apogo. Por ĉiu viro li tiel povas esti modelo por brave akcepti respondecon pri virino eĉ infano kaj kun krea amo sin starigi fronte al ĉiuj defioj. Maria kaj ankaŭ Jozefo ĉiam fidis al Dio kaj de sia flanko ili faris ĉion, kion ili tiumomente povis fari.

Iuj el vi sin turnas al ni kun demandoj, ĉu ne okazis ŝanĝo en la eklezia instruo koncerne de morala nepermeso de kontraŭkoncipiloj aŭ de abortigo de la handikapitaj infanoj. Ni ne opinias tiujn ĉi fenomenojn kiel akiro de la moderna socio. Jam malnovaj civilizacioj konis manierojn malhelpantaj koncipon aŭ likvidon de la feto antaŭ la naskiĝo de la infano. La sinteno de la eklezio dum du jarmiloj restas neŝanĝita kaj ĝi eĉ ne povas esti ŝanĝita, ĉar kaj la homa natureco kaj la moralaj principoj restas neŝanĝeblaj. La modernaj teknikiloj ne ŝanĝas malbonon je bono, nur ili povas kaŭzi, ke la bono estas pli fekunda kaj malbono pli pereiga. (Kp. papo Francisko, Apostola letero Patris corde, 8.12.2020)

La papo Francisko antaŭ nelonge memorigis: „La eklezia instruo tiupunkte estas klara. La homa vivo estas sankteca kaj neforprenebla kaj esplori la sanstaton de la nenaskita infano en la patrina utero cele al selekto estas necese rezolute rifuzi, ĉar ĝi estas esprimo de nehomeca pensmaniero aprobanta abortigon de la fetoj kun necerta prognozo, kiu rifuzas al familioj eblon akcepti, brakumi kaj ami iliajn plej malfortajn infanojn.“(1)

Kion do ni povas por nenaskitaj infanoj kaj iliaj gepatroj, eventuale por kuracistoj, kiuj agas kontraŭ la vivo, fari? Eĉ kiam al ni koro ĉe ekpenso pri la sorto de centmiloj da nenaskitaj infanoj sangas, ni ne povas bonon al aliuloj devigi kontraŭ ilia volo. Tion eĉ Kristo ne faris. Dio respektas liberan volon de ĉiu homo, kiu al li estis donacita ĉe lia koncipo kaj restas al li poreterne. Sed la subtenon povas esprimi ĉiu el ni, dume ĝian formon ni povas elekti laŭ situacio kaj ebloj. Rekomendi ni povas precipe ardan preĝon, paciencan aŭskulton, trankviligan eĉ kuraĝigan vorton, bonan ekzemplon kaj kompreneble senprofitan praktikan helpon.

Por tio, ke ni kapablu fidi al Dia plano kaj ke ni ne timu akcepti eĉ tion, kio estas en okuloj de homoj neperfekta kaj malfacila, ni petu dum la hodiaŭa sankta meso kaj precipe dum festo de la Anonco de la Sinjoro.

Tiucele kun vi preĝas kaj al ĉiu el vi benas viaj espiskopoj kaj fratoj
+Jan, +Antonín kaj +Josef, 21.03.2021

 (1) La papo Francisko, 25.5.2019 : La alparolo al partoprenantoj de la internacia simpozio pri antaŭnaska kaj postakuŝa zorgo (www.radiovaticana.cz).

  al la indekso


 NE VALIDAS POR LI MALPERMESO DE ELIRO KAJ ENIRO...

En Biblio ni legas, ke „Jesuo venis tra fermita pordo“ – tien, kie sidis timigitaj disĉiploj. Jesuo venis al ili dirante: „Paco al vi!“

Sinjoro Jesuo, ni invitas vin, ke vi venu al ĉiu el ni, spite de niaj fermitaj kaj riglitaj pordoj. Ni kredas, ke Vi kapablas eniri eĉ tra la fermita pordo! Por Vi ne estas fermitaj pordoj obstaklo. Vi alvenas, trarompas nian fermitecon kaj dume vi alportas pacon.

Ni petas Vin, Sinjoro Jesuo, eniru ĉiujn situaciojn, kiuj nin enfermas. Eniru ĉiujn situaciojn, kiuj al ni kaŭzas timon. Eniru ĉiujn aferojn, kiuj forprenas nian vivemon, emon por ŝanĝo.

Jesuo venis tien, kie estis disĉiploj. Pro timo antaŭ la judoj ili havis fermitan pordon. Li ekstaris meze de ili dirante: „Pacon al vi!“ (Joh 20,19-21)

El meditema rozario de Grzegorz Ryś, 20.10.2020

Dio, donacanto de ĉiu bono, mi dankas Vin pro ĉiuj gracoj, per kiuj Vi pridonacis la beatan Virgulinon Maria, kaj pro ĉiuj bonfaroj, kiujn Vi al ni donadas pere de ŝia propeto. Tial ankaŭ nun nome de la beata Virgulino kun humiligita koro mi rifuĝas al Vi humile petanta: donu al mi Vian gracon, ke mi ĉi tiun tagon travivu por Via gloro kaj por la utilo de mia savo. Per Kristo, nia Sinjoro. Amen.

al la indekso


 ABORTIGITAJ INFANOJ MANKAS

Kun publicisto Stefan Baier interparolas agenturo Kath-net

Ŝajnas, ke jam eĉ la Eŭropa Unio rekonis, ke Eŭropo eniris demografie en seneliran straton. Sociala komisionano Špidla diris: „La populacio malkreskas. Nombro de pli ol 80-jaraĝaj eksplodos el 18 je 35 milionoj en la jaro 2050.

En la tuta Eŭropo dum lastaj 150 jaroj plilongiĝis la perspektivo de la ĝisvivo je duoblo. Dankon al Dio! Sed dum lastaj tridek jaroj havas ĉiuj nacioj en Eŭropo katastrofan naskokvanton. Konsekvenco: Eŭropo griziĝas. Dum 100 jaroj ekde la jaro 1950 ĝis la jaro 2050 kreskos kvoto de pli aĝaj ol sesdek jarojn nur en Aŭstrio el 15 % je 36 %, dum la indikilo de la naskokvanto malkreskis je 72 %. Tio signifas: pli da pensiuloj kaj malpli da laboraktivuloj, do kreskantaj pretendoj por la sanitara servo, pensioj, sed malkreskanta enspezo, malkresko de la ekonomia forto je duono. Kial havas Eŭropanoj dum lastaj jardekoj ĉiam malpli da infanoj?

Nia sociala sistemo premiigas egoisman pensmanieron kaj seninfanecon, sed punas kreskon de la familio kaj riĉecon de la infanoj. La maljuniĝanta Eŭropo bezonas nenion tiel urĝe kiel eksplodon de la nasko-kvanto, sed la infanoj estas por la junaj paroj la plej granda risko de la malriĉeco. Tio estas paradokso! Samtempe elmergiĝis pensmaniero de la seninfaneco eĉ al la infanoj malamikeca: naskiĝas malmulte da infanoj, ĉar la gepatroj sin kontraŭ la infanoj defendas. Naskiĝas malmulte da infanoj, ĉar multaj infanoj estas abortigitaj. Amasaj abortigoj gvidas Eŭropon al demografia katastrofo. Hodiaŭ mankas tiuj infanoj, kiuj estis antaŭ tridek jaroj abortigitaj.

Vi avertas antaŭ barbarismo de la socio

Milionoj da infanoj estis en Eŭropo abortigitaj, ĉar la familioj, ŝtatoj kaj socioj onidire ne povis al si la infanojn permesi, ĉar estis preferataj aliaj prioritatoj: kariero, sinrealigo. Kaj ĉu ni nun povas atendi, ke memvole deprimitaj generacioj rezignos pri sia egoismo kaj zorgos pri la kreskantaj vicoj da maljunaj homoj? Debato pri eŭtanazio estas pli malfrua konsekvenco de la ideologio de la sinrealigo kaj la pensmaniero de amuzado. Kiam tiuj el la lastaj jaroj, kiam ankoraŭ estis multaj infanoj, atingis la pensiulan aĝon kaj niaj socialaj sistemoj staras lime de la kolapso, eŭtanazio montriĝas al la hom-amasoj kiel lasta elirsolvo. Tiun debaton oni volvas en humanismajn argumentojn, simile kiel debaton pri la abortigoj, sed sekvaĵo de ambaŭ estas barbarismo.

Ĉu ekzistas ankoraŭ elirsolvoj el tiu ĉi krizo?

La seninfanecon oni heredas. La infanoj abortigitaj antaŭ tridek jaroj havos neniam infanojn nek nepojn. Ne plu estas post kvin minutoj la dekdua, sed tridek jaroj post la dekdua. Sed ni devas provi ŝanĝon de tiu ĉi evolua tendenco. Ni bezonas novajn sociajn, jurajn kaj financajn valorigojn de la infanoj kaj la familioj, pritakson de la patrineco kaj la vivo. Antaŭ ĉio ni devas denove eklerni transpreni la respondecon: por la propra vivo, por la infanoj, por la estonteco de la socio.

Kath-net

al la indekso


 NIA PLEJ GRANDA TREZORO

Jesuo Kristo naskiĝis en Betlehemo, por ke Li nin liberigu de terura sklavigo de satano, de la peko kaj la morto. Tial daŭran kaj plenan feliĉon povas homo trovi nur tiam, kiam li ekkredas je Jesuo Kristo kaj ekligas kun Li personan amrilaton.

Post sia resurekto estas Jesuo Kristo konstante ĉeestanta en komunumo de la katolika eklezio. En sakramentoj de pekkonfeso kaj Eŭkaristio Li forviŝas ĉiujn niajn pekojn kaj pridonacas nin per la senlima amo kaj per la eterna vivo. La vera ĉeestado de Jesuo en la sakramentoj, ataŭ ĉio en Eŭkaristio estas la plej granda trezoro por ĉiu homo kaj la tuta homaro.

Tiu, kiu rifuzas Eklezion, tiu rifuzas Kriston

La katolika eklezio, tio estas Jesuo Kristo kaj ni ĉiuj, pekuloj, kiuj bezonas lian mizerikordon. La Sinjoro Jesuo invitas nin al komuneco kun Li, ĉar Li sopiras liberigi nin el katenoj de satano, instrui nin ami puran amon kaj gvidi en la ĉielon. La katolika eklezio estas tiel por ĉiuj pekuloj, kiuj sopiras konfidi tutan sian vivon en Dian mizerikordon.

Jesuo komparas komunumon de la Eklezio al vinberujo: „Mi estas la vinberarbo; vi estas la branĉoj; kiu restadas en mi, kaj mi en li, tiu donas multe da frukto; ĉar sen mi vi nenion povas fari.“ (Joh 15,5) Aliloke estas la komunumo de la Eklezio nomata mistika korpo de Kristo (komp. Kol 1,18; 1 Kor 12,27): „Ĉu vi ne scias, ke viaj korpoj estas membroj de Kristo?“ (1 Kor 6,15) Se mi pere de kredo kaj bapto akceptas Kriston kiel mian ununuran Sinjoron kaj Savinton, mi aŭtomate iĝas parto de lia korpo – la komunumo de la Eklezio.

La aŭtenta kredo kaj amo al Kristo estas samtempe la amo al lia mistika korpo, do al la katolika eklezio. Ĉiu, kiu rifuzas la katolikan eklezion, rifuzas Kriston. La sankta Paŭlo klare montras absurdecon de decido rifuzi Eklezion: „Oni neniam malamas sian propran karnon, sed nutras kaj prizorgas ĝin, kiel ankaŭ la Sinjoro la Eklezion, ĉar ni estas membroj de lia korpo.“ (Efe 5,29-30)

Donaco de la sakramenta sacerdoteco

En komunumo de la katolika eklezio havas gravan rolon la sakramenta sacerdoteco, ĉar Jesuo Kristo mem pere de servitudo de la sacerdoteco pardonas pekojn kaj en Eŭkaristio Li al ni donas eternan vivon. La sanktan donacon de la sakramento de sacerdoteco enmetas la Sinjoro Jesuo en malfortan kaj pekeman homan koron, sed en la sakramenta servo de la sacerdotoj agas Li mem. Kristo mem pardonas niajn pekojn, kiam ni pekkonfesas. Tion mem Jesuo Kristo ĉeestadas siajn turmentojn, morton kaj resurekton, kiam la sacerdoto celebras la sanktan meson. Ni scias, ke la sankta donaco de la sacerdoteco de Kristo estas tenata „en argila vazo“ (komp. 2 Kor 4,7) kaj ĝia povo devenas de Kristo mem sendepende de la sankteco de homo.

La sacerdoteco estas unu el la plej gravaj donacoj, kiujn Jesuo oferis al homaro. Sankta paroĥestro de Ars, Johano Vianney, en unu el siaj predikoj tiel klarigis al la paroĥanoj grandecon de la sakramento de sacerdoteco: „Se ne ekzistus sakramento de sacerdoteco, ni ne havus inter ni Sinjoron. Kiu ja Lin metis en tabernaklon? La sacerdoto. Kiu akceptis viajn animojn en komunumon de la Eklezio, kiam vi naskiĝis? La sacerdoto. [...] Kaj kiam animo falis en la mortigan pekon, kiu ĝin revivigas por la vivo? Kiu redonos al ĝi pacon de la konscienco? Nur la sacerdoto. Vi trovos neniun bonon de Dio, se malantaŭ ĝi ne staras sacerdoto. Provu pekkonfesi antaŭ la Virgulino Maria aŭ antaŭ iu el anĝeloj. Ĉu ili donos al vi absolvon? Ne. Ĉu ili povas al vi doni Korpon kaj Sangon de la Sinjoro? Ne. La Plejsankta Virgulino Maria ne havas povon venigi sian Filon en hostion.

Eĉ se antaŭ vi starus du cent anĝeloj, ili ne havus povon pardoni al vi pekojn. Nur la sacerdoto havas povon diri al vi: »Foriru en la paco, viaj pekoj estas pardonitaj.« La sacerdoteco estas vere io granda. La sacerdoton ni klare ekkomprenos nur en la ĉielo. Se ni ekkomprenus surtere, kio estas la sacerdoteco, ni mortus ne pro emociiĝo, sed pro la amo. [...] Sed la sacerdoto ne estas sacerdoto nur por si mem. Li al si mem ne povas doni pekabsolvon. Li ne povas al si mem doni iun sakramenton. La sacerdoto ne vivas por si mem, li vivas por vi. Post Dio la sacerdoto estas la plej grava! Lasu la paroĥon dudek jarojn sen sacerdoto, kaj oni en ĝi komencos adori bovidon. [...] Se iu volas neniigi religion, unue li atakas sacerdoton, ĉar tie, kie ne estas sacerdoto, ne plu ekzistas la sankta mesofero, ne plu ekzistas Dia kulto.“

La Sinjoro tiel alparolis la sanktan Faustina: „Mi donas al vi por zorgi du perlojn valoregajn por mia Koro, ili estas animoj de sacerdotoj kaj animoj de ordenanoj, intence de kiuj vi prefere preĝos, ilia povo estos en via abnegacio. Preĝojn, fastojn, humiliĝon, laboron kaj ĉiujn suferojn vi kunigados kun mia preĝo, fasto, humiliĝo, laboro, sufero kaj poste ili havos antaŭ mia Patro povon.“ (Taglibreto, 531)

Estu por ni vortoj el la Taglibreto de Faustina instigo kaj alvoko al persista preĝo por sacerdotoj, ke ili estu fidelaj al sia misio, ke ili superadu ĉiujn tentojn kaj iĝadu sanktaj.

Sac. Mieczysław Piotrowski TChr, El Miłujcie się! 5/2018

al la indekso


 EN LA MONATO MAJO ANTAŬ KVARDEK JAROJ

La 13-an de majo 1981 okazis sur la placo de la sankta Petro en Vatikano atenco kontraŭ la papo Johano Paŭlo la Dua. Estis akurate la 17-a horo 19 minutoj, kiam Johano Paŭlo la Dua dum kutima ĉirkaŭveturo per papomobilo inter la kredantoj kolektiĝintaj por la ĝenerala aŭdienco, prenis malgrandan knabineton, kiun li redonis al ŝiaj gepatroj. Mallonge post tio eksonis ekpafo kaj post ĝi sekvis la dua. La vundita papo, trafita en ventron, falas en papomobilo. La ĉeestantaj homoj estas konsternitaj. Multaj pilgrimuloj ploras, la aliaj surgenuante preĝas la rozarion. La aliaj konsciiĝis, ke la samtage, la 13-an de majo, sed antaŭ sesdek kvar jaroj la Virgulino Maria en Fatimo aperis al la paŝtistetoj. La Dia popolo konfidas la vunditan papon en la manojn de Maria laŭ lia devizo „Totus tuus, Maria! – Tute via, Maria!. Post kvinhora kirurgia interveno en la roma kliniko Gemelli, la tuta mondo eksciis, ke la papo batalas inter vivo kaj la morto.

Sed ankoraŭ pli fortan potencon havas amo kaj mizerikordo, kiuj per brila kaj mistera maniero difinas la tutan surteran pilgrimon de Johano Paŭlo la Dua kaj lian pontifikecon. Jam kvar tagojn post la atenco la papo Wojtyła dum la preĝo Regina Coeli el la hospitala ĉambro de la kliniko Gemelli certigas pri la pardono al la atencinto, „al la frato, kiu trafis lin“. Kaj la 27-an de decembro 1983 Johano Paŭlo la Dua persone vizitas la atencinton Ali Ağca en la roma malliberejo Rebibbia por persone pardoni al li. Li redonis vivon al tiu, kiu volis lian vivon forpreni.

La persona sekretario de la papo Johano Paŭlo la Dua – la kardinalo Stanisław Dziwisz – atestas, ke la papo de la komenco emfaze intervenis por la persekutataj kaj subpremataj homoj. Li devenis el Pollando, el la lando, kiu en la dudeka jarcento tranvivis brutalaĵojn de la naziismo kaj komunismo. Tial li forte pledis por respekti hom-rajtojn.

Laŭ Vatican News

al la indekso


 KION DIRIS ANTAŬ MORTO NIAJ SAMTEMPULOJ

Min morto ne timigas. Mi scias, ke mi eniros en pli grandan bonon

Min la morto ne timigas. Kiam la Sinjoro diros: „Venceslao, venu,“ mi do iros. Mi scias, ke ni eniros en pli grandan bonon. Mi fidas, ke per la morto mi eniros vivon, ĉar mi min konfidas en la manojn de Iu, kiu la morton ekkonis en la tuta ĝia teruro venkante ĝin. (Václav Dvořák †2008)

Mi voĉdonis por Kristo. Mi ne mortos sola, sed kun Kristo

Jam kiel infano mi neniam paciĝis kun morto serĉante solvon: ja ĉio en ĉi tiu mondo havas iun sencon, nur la morto estas sensencaĵo. Kaj la respondo ne estas el mia kapo, sed el Dia revelacio. Ĉion solvas tiu, kiu nomiĝas Savanto. Kial? Ja Li resurektis, tial Li malfermas misteron de la morto: la morto ne estas fino, ekzistas daŭrigo, ekzistas ankaŭ mia konkreta eterna vivo.

Jesuo Kristo diras: „Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo. Kiu kredas al mi, eĉ se li estos mortinta, tiu vivos. Mi vin revivigos en lasta tago.“ En Li venas iu, kiu al ni donas sciigon pri tio, ke la morto ne estas fino kaj ke estas necese elekti certan vojon por atingi personan daŭrigon. Tial mi voĉdonis por Kristo, ĉar Li per sia vivo kaj resurekto pruvis, ke ekzistas sencohava morto kiel transiro en la eternecon. Mi ne mortos sola, sed kun Kristo. Li tion promesis al mi. Por mi morto kiel definitiva fino de ĉio ne ekzistas. Tio estas transiro, signifanta nur metamorfozon. (Josef Mixa †2019)

Mi opiniis, ke post la morto ekzistos terura enuo

En mia infanaĝo mi opiniis, ke la eterneco estos terura enuo, kaj tute mi ne sopiris pri tia eterneco. Sed kiam mi „iom elkreskis“ mi ekkomprenis, ke la eterneco signifos absolutan plenumon de ĉiuj belegaj kaj plej grandaj sopiroj de la vivo, kiuj ĉi tie surtere tute ne plenumiĝis.

En Biblio tekstas: „Tion, kion okulo ne vidis kaj orelo ne aŭdis, kaj kio en la koron de homo ne eniris, Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas...“ (1 Kor 2,9). Tiel do niaj imagoj estas nura pala nuanco de ĉiuj ĉi tiuj estontaj realecoj...

Kaj kiel plej bone sin prepari por la morto? „Teni nin“ per fido kaj la vivo el kredo ĉe Kristo, kiu mem la morton en sia korpo venkis promesante al ni doni partoprenon en tiu ĉi sia venko. La fundamenta preparo por morto estas do por mi kredo je Kristo kaj je lia senlima amo kaj mizerikordo eĉ je lia donaco de la eterna vivo. Vivi konstante en amikeco kun Dio estas la plej bona preparo por morto. Kaj por sia morto estas bone ankaŭ preĝi. (Miloslav Vlk †2017)

La lastaj kompreneblaj vortoj de la kardinalo Miloslav Vlk sur la mortlito estis: „La plej bela reĝo estas... Jesuo“ (17.3.2017)

Demando, kiu ridigis Patrinon Tereza

„Ĉu vi timas pro la morto?“ mi demandis ŝin. Mia demando la Patrinon Tereza surprizis. Por momento ŝi ekrigardis miajn okulojn, kaj poste ŝi laŭte ekridis. „Ne, tute ne,“ ŝi diris. „Morti signifas reveni hejmen. Ĉu vi timas reveni hejmen al siaj karaj? Momenton de la morto mi malpacience atendas. Tie supre mi trovos Jesuon kaj ĉiujn homojn, al kiuj mi dum ĉi tiu vivo strebis doni amon. Tie estos ĉiuj homoj, kiuj estis por mi karaj sur ĉi tiu mondo. Tial tio estos belega renkontiĝo, ĉu vi ne opinias?“

Ŝiaj okuloj dum tiuj vortoj brilis per surpriziga trankvilo kaj feliĉo. Dume mi finis matenmanĝon. La Patrino Tereza metis manĝovazojn sur pleton kaj deprenis el tablo tablotukon, kiun ŝi antaŭ manĝo etendis. En la pordo aperis juna fratulino kaj la patrino donis al ŝi la pleton. „Do kaj nun ni povas reveni al interparolo, kiun mi interrompis,“ ŝi diris. (Patrino Tereza †1997)

Mi ne scias, ĉu mi mortos sur asfalto aŭ surlite

Dum mia maljuneco min la Sinjoro preparas por mia foriro el ĉi tiu mondo. Kion mi faru, kiam aperos tiu ĉi momento? Homon kompreneble kaptas teruro. Mi vidis multajn mortadojn, kaj kelkaj estis tre doloraj. Ĉu mi tion eltenus? Mi demandis. Sed poste mi konsciiĝis, ke Dio ne kreas homojn serie, ke ĉiu el ni estas alia. Kaj tial eĉ ĉiu el ni havos sian propran mortadon, je propra mezuro. Ĉefe estas necese konsciiĝi, ke mi ne estos sola. Antaŭ mi iris sur ĉi tiu vojo Sinjoro Jesuo, kaj tiun mi ja konas. Mi ne scias, kie mi mortos, ĉu en lito aŭ ie sur asfalto. Sed mi troviĝos vid-al-vide ĉe Kristo, kiu estas Vero kaj Amo. Mi enfalos en brakumon de senfina Amo, en plenecon de la Vivo. (Jaroslav Škarvada † 2010)

Mi estas la releviĝo kaj la vivo. Kiu kredas al mi, eĉ se li estos mortinta, tiu vivos, diras Jesuo. (Joh 11,25)

www.vira.cz, 27.10.2020

al la indekso


 LA AFEROJ NE ESTAS TIAJ, KIAJ ILI ŜAJNAS ESTI

Du anĝelaj pilrimantoj haltis por pasigi nokton en domo de riĉa familio. La familio estis negastema kaj rifuzis lasi la anĝelojn en la ĉambro por gastoj. Anstataŭ tio ili estis loĝigitaj en malvarma kelĉambro. Post kiam ili aranĝis kuŝlokon sur la malmola planko, la pli aĝa anĝelo ekvidis en la muro truon kaj ŝtopis ĝin. Kiam la pli juna anĝelo mirante demandis kial, la pli aĝa respondis:

„La aferoj ne estas tiaj, kiaj ili ŝajnas esti.“ Venontan nokton ili eniris por ripozi en tre malriĉan domon de tre gastema farmisto kaj lia edzino. Post tio, kiam la geedzoj kun ili dividis iom da manĝo, ili diris al la anĝeloj, ke ili tranoktu en iliaj litoj, kie ili bone ripozos.

Matene post tagiĝo trovis la anĝeloj farmiston kaj lian edzinon kun okuloj larmoplenaj. Ilia ununura bovino, kies lakto estis ununura enspezo de ilia familio, kuŝis morta en la brutstalo. La pli juna anĝelo demandis la pli aĝan, kiel povis tio okazi. La unua viro havis ĉion kaj vi helpis al li, li riproĉis. La dua familio havis malmulton, sed ĝi volonte dividis kun ni ĉion, kaj vi permesis, ke ilia bovino mortu. Kial?

„La aferoj ne estas tiaj, kiaj ili ŝajnas esti,“ respondis la pli aĝa anĝelo. „Kiam ni estis en kelĉambro mi rimarkis, ke en la murtruo estis provizo da oro. Ĉar la posedanto estis obsedita per monavido kaj per malkomplezo dividi feliĉon, mi ŝtopis la muron, por ke li ne trovu la trezoron. Kiam ni venontan nokton tranoktis en litoj de farmisto, alvenis la anĝelo de morto por lia edzino. Anstataŭ ŝi mi donis al li bovinon.“

La aferoj ne estas tiaj, kiaj ili ŝajnas esti. Plej ofte ni ne konas ĉiujn interligojn. Eĉ se vi havas kredon, vi ankaŭ bezonas fidon, ke ĉio, kio okazas, ĉiam celas vian utilon. Kaj tion oni ekkomprenas nur post tempopaso. Iuj homoj alvenas en nian vivon kaj rapide foriras, iuj iĝas niaj amikoj kaj dummomente restos. Tamen ili restigas en niaj koroj belegajn spurojn – kaj ni neniam restos tute egalaj, ĉar bonaj homoj nin aliformigas!

Hieraŭo estas historio. Morgaŭo sekreto. Hodiaŭo, la estanteco estas donaco. La vivo estas neordinara kaj gusto de ĉiu momento neripetebla!

Tiom da doloro kaj sufero estas en la mondo.“

(El interreto)

al la indekso


 ĈU VI JAM ESTIS DEMANDESPLORITA?

Estis novembro. Tiam, en la jaro 1983, mi ankoraŭ ne estis 18-jaraĝa. Ĝis la „velura revolucio“ mankis ses jaroj. Pri io mi jam kelkajn monatojn tre cerbumis ‒ kaj ankaŭ tiucele mi preĝis. Tiuvespere mi decidis. Matene, kiam estis lasta tago por doni aliĝilon por altlerneja studado, mi al instruistino redonis neplenigitan formularon: „Mi ŝanĝis decidon“, mi diris al ŝi. Tio iom multe ŝin surprizis. Sed tiumomente mi nenion plu al ŝi komprenigis. Sed al gepatroj mi diris, pri kio temas: „Mi decidis aliĝi al porpastra seminario ‒ mi volas sacerdotiĝi...“ Por aliĝi al la porpastra seminario kaj al la teologia studado ekzistis specialaj formularoj, kiujn oni devis ricevi el episkopejo. Mi sciis, ke temas pri mia definitiva decido: se mi foje aliĝos al seminario, jam min neniam ‒ eĉ se mi ŝanĝus opinion ‒ oni min ne akceptus por studi en alia altlernejo. Mi havos „makulon“ por la tuta vivo... Mi sciis, ke estas necese bone decidi ‒ kaj poste tion sekvi. Mi estis firme decidita.

Printempe mi veturis al akceptotesto. Mi renkontis junulojn, kiuj tie estis jam eĉ la kvinan aŭ la sepan fojon. Krom profesoroj de la teologia fakultato kaj reprezentantoj de la Eklezio estis en la akcepta komisiono ankaŭ neokulfrapa sinjoro: reprezentanto de la ministerio de kulturo ‒ sed fakte membro de la Ŝtata Sekuro... Dum revena vojaĝo hejmen el testado, mi eksciis de homo, kiu kaŝrigardis lian notpaperon, kiun tiu ĉi StB-ano (StB - fifama ŝtata komunista polico ‒ ndr.) ne kaŝŝirmis kaj la ceterajn anojn de la komisiono li simple starigis al antaŭdecidita afero ‒, ke nunjare oni min ne akceptos, eĉ se mi kontraŭ la decido apelacios. Mia amiko, kiu jam studis la trian jaron, tion alkuris diri al mi, kiam mi jam atendis alveturon de trajno. Multe min tio ĉagrenigis, sed poste mi al mi diris: se Sinjoro Dio volas, ke mi sacerdotiĝu, kion kontraŭ tio faros komunistoj? Nenion! Multe helpis al mi, kiam al mi poste patro kanonika vikario Ludoviko (li gvidis diocezon de Brno dum longaj jaroj, dum kiuj komunista sistemo ne permesis nomumi kaj ordinigi novan diocezan episkopon) diris: „Grave estas elteni!“ Unu konatulo, kiu eksciis, ke mi ne estis akceptita, demandis min: „Kaj ĉu vi antaŭe estis demandesplorita fare de StB?“ „Mi ne estis,“ mi respondis. „Do tio estis decidite jam antaŭe, ke nunjare oni vin ne akceptos ‒ se ili ne volis doni permeson al vi, tial ili ne perdis tempon pro vi.“

Post unu jaro mi denove donis aliĝilon. En marto min alvokis Ŝtata sekuro por trihora demandesplorado. Tiujare mi estis akceptita. Post ses semestroj mi devis en la jaro 1988 interrompi studadon pro armea servo. Por du jaroj, do ne por unu jaro kiel ceteraj altlernejanoj. Mi ne volis iri tien, sed mi diris al mi: Duono de la pastroj, kiujn mi konas, estis iam enkarcerigitaj, al la dua duono oni per enkarcerigo minacis. Almenaŭ mi provos, ke mi ion eltenos, kaj mi ne devos ilin timi... Kiel estontan „paroĥestron“ oni min sendis al armea trupo, kie eble trionon formis iamaj krimuloj. Ekĝojigis min, ke la junuloj, kiuj estis kun mi en la armea akcepta intertempo kaj antaŭ tio ili jam estis prizonitaj, akordiĝis, ke en prizono estis pli bone, ol en armea servo. Do tion pli malbonan vi jam havas malantaŭ vi, mi diris al mi.

Kiam mi tralegas diversajn interretajn diskutojn, ekatentas min aserto, ke la Eklezio kolaboraciis kun naziistoj aŭ kun komunistoj. Ĉu homoj havas tiel mallongan memoron? Ne nur pastroj, sed ankaŭ aktivaj kristanoj apartenis dum ambaŭ tiuj ĉi reĝimoj al tiuj plej persekutataj! Ekzistas miloj kaj dekmiloj da drastaj, sed ankaŭ kuraĝigaj homaj travivaĵoj (eble tuj antaŭ vi aperos okazintaĵo de la kardinalo Trochta: kelkajn jaroj post tio, kiam li revenis el germana koncentrejo, lin malliberigis komunistoj...). Tiujn eventojn estas necese memorigadi.

Sac. Pavel Zahradníček (El revuo „Milujte se“ 2019-51)

al la indekso


   LA KRUCO

La kruco estas espero de la kristanoj.
La kruco estas reviviĝo de la mortinto.
La kruco estas irvojeto por erarvagantoj.
La kruco estas gvidisto de la blindulo.
La kruco estas apogbastono de la lamulo.
La kruco estas vartistino de la etuloj.
La kruco estas fortigo de la senfortulo.
La kruco estas kuracisto de la malsanulo.
La kruco estas perfekteco de la sacerdotoj.
La kruco estas espero de la malesperulo.
La kruco estas libero de la sklavigito.
La kruco estas ŝildo de la batalantoj.
La kruco estas tio, kio humiligas fieron.
La kruco estas respektindeco de la reĝoj.
La kruco estas sentimeco de la apostoloj.
La kruco estas persisteco de la martiroj.
La kruco estas fratulin-amikino de la malriĉulo.
La kruco estas redempto de la pekuloj.
La kruco estas espero de tiuj, kiuj estis prirabitaj.
La kruco estas irigacio de la juna greno.
La kruco estas irigacio de la sekego.
La kruco estas resanigo de la malsanulo.
La kruco estas venko super diablo.
La kruco estas vesto de la nudulo.
La kruco estas himno de la anĝeloj.
La kruco estas ĝojo de ĥeruboj.
La kruco estas bazangula ŝtono de la kvar mondflankoj.
La kruco estas pano de la malsatulo.
La kruco estas fundamento de la eklezioj.
La kruco estas sankteco de la eklezioj.
La kruco estas fonto de la eterneco.
La kruco estas savo de tiuj, kiuj estas dronantaj.
La kruco estas patro de la orfiĝintaj.
La kruco estas protektanto de la vidvinoj.
La kruco estas konsolanto de la servantoj.
La kruco estas pereo de la malpiulo.
La kruco estas konsolanto de tiuj, kiuj estas subpremataj.
La kruco estas mispaŝo de la paganoj.
La kruco estas resurekto de Kristo.
La kruco estas fonto de la soifanto.
La kruco estas saluto de la tenero.
La kruco estas Konsolanto pere de Dio, kiu estis sur ĝi pendigita, kaj tiel al ni estis donita venko, precipe kvieto por niaj koroj.

La malnovtempa nubia himno pri la kruco konserviĝis sur papiruso el la 10-a jarcento. La malnovtempa Nubio etendiĝis en la valo de Nilo en teritorio de la nuna suda Egiptio kaj norda Sudano. Sur tiu ĉi teritorio alterniĝis kelkaj gravaj regnoj inkluzive de Aksumio kaj potenca kristana Makurio: la kristanismo enpenetris tien jam en la 4-a jarcento.

Transprenita el: revue.theofil.cz (el Aldonaĵo de Katolický týdeník 8/2021)

 al la indekso


  MIAN MOVOPLENAN VIVON PERTURBIS MALFACILAĴOJ KAJ KRIZO

En mian vivon en unu vivperiodo eniris malfacilaĵoj kaj krizo, kiuj perturbis mian viglan vivon kaj preskaŭ perforte devigis min, ke mi serĉu Dion tie, kie eblas Lin trovi – en la templo de la propra interno.

Jes, pere de vivkomplikiĝo mi estis kondukita al la loko en mia interno, kie mi antaŭe propradire neniam estis. Tio estas loko en mi, en kiu Dio havas sian loĝejon. Tio estas loko, kie mi estas en sekura brakumo de Dio, kiu amas ĉiujn, Dio, kiu ĉiun el ni per nomo nomas kaj diras: „Vi estas mia amata filo, vi estas mia amata filino, en vi mi havas plezuron.“ Tio estas loko, kie mi povas sperti ĝojon kaj pacon, kiuj ne estas el ĉi tiu mondo.

Tiu ĉi loko ĉi tie ĉiam estis. Ĉiam mi iel konsciiĝis pri ĝi kiel pri la fonto de senfina favoro. Sed mi ne estis kapabla eniri ĝin kaj fakte en ĝi vivi. Jesuo diras: „Se iu min amas, tiu observas mian vorton kaj mia Patro lin amos kaj ni venos al li kaj faros loĝon kun li“ (Joh 14,23). Tiuj ĉi vortoj ĉiam min forte tuŝadis. Ĉiu el ni estas Dia loĝo, hejmo!

Jes, Dio restas en mia interno, en via interno, en la interno de ĉiu homo. Sed estas necese akcepti inviton de Jesuo: „Restadu en mi, kaj mi restados en vi“ (kp. Joh 15,4). Lia invito estas klara kaj unika. Krei loĝon tie, kie Dio kreis sian loĝon – tio estas granda spirita instigo.

Povas tio aspekti kiel neplenumebla tasko. Mi persone antaŭ mi mem forkuris kaj restadis kun ĉiuj ideoj, sentoj, emocioj eĉ pasioj senĉese ekster tiu loko, kiun Dio elektis kiel sian loĝon.

Sed estas la tempo reveni „hejmen“ – en sian internon kaj restadi tie, kie loĝas Dio – aŭskulti lian voĉon de la vero kaj amo. Tio estas vojo, kiun ni eble timas.

Tio estas vojo longa kaj iam pretenda, sed ĝi estas ankaŭ plena de mirindaj surprizoj, kiuj ofte proponos al ni „gustumon“ de nia fina celo. Kaj Li estas sur ĉi tiu vojo kun ni.

Henri J. M. Nouwen, Reveno de la erarvaginta filo (11.11.2020)

al la indekso
 


   LONGAJ KULEROJ

Iu pia viro volis de la profeto Elija ekscii, kiel tio aspektas en la ĉielo kaj la infero. Elija lin venigis en ĉambregon, kie bonodoris bonega supo. En la salono estis multaj homoj kaj ĉiu havis kuleron kun tre longa manilo. Vane ili interpuŝiĝis ĉe kaldrono kaj ŝkopante ili ne kapablis per tiu ĉi kulero manĝi. Per tro granda kulero ili ne sukcesis atingi sian buŝon. Ili kverelis kaj interbatalis. En la dua salono estis ĉio la sama – la supo eĉ la kulero. Sed ĉi tie ĉiu per tiu ĉi longa kulero manĝigis najbaron estantan kontraŭ si, kaj tie ĉiuj bone satmanĝis. Elija diris: „Tio la unua estis infero, kaj ĉi tio estas paradizo...“ La fetojn de la infero kaj la paradizo ni portas en ni jam ĉi tie.

al la indekso


 LA KAMELON ALLIGU!

(Araba okazaĵo)

 Iu pia homo vizitis pilgrimlokon, kie li eniĝis en preĝon kaj aŭskulton de prediko de la eminenta spirita majstro. Kiam li volis foriri, li trovis, ke la kamelo, per kiu li venis, estas for. Li revenis lamentante kaj plendante al majstro: „Mi ja tiom preĝis, kiel tio povis okazi? Mi ja eĉ konfidis mian kamelon al anĝeloj, ke ili ĝin gardu.“ „Hm,“ diris Majstro, „kaj ĉu vi ĝin bone alligis? Preĝu, sed la kamelon alligu!“

Jitka Krausová, Okazaĵoj de saĝeco

al la indekso


 MARIA – KUNSAVANTINO KAJ PERANTINO DE ĈIUJ GRACOJ

La Virgulino Maria - Nia Espero estas la plej ĉefa ĉiela protektantino de IKUE frunte al la protektantoj sankta Pio la Deka, sankta Maksimiliano Maria Kolbe, beata Tito Brandsma kaj sankta Johano Paŭlo la 2a. Ni nun dediĉu iom da meditado pri nia ĉiela patronino - la Virgulino Maria - Nia Espero.

Perfekteco de la homo estas en tio, kiel li identiĝas kun sia bildo en Dio. Maria ekde sia koncipo nemakulita estas perfekte pura, sankta kaj al Dio en la plej alta mezuro simila, tiel kiel tion Dio ekde la eterneco deziris, kiam li kreis homon. Kaj ĝuste kiel la plej perfekta kaj la plej pura kreitulo – la homo al Dio la plej simila – povis Ŝi laŭ Dia plano kaj elekto fari al la Dia homeco de la eterna Vorto la plej perfektan kaj la plej kompletan servon, kiun la homo kapablis al Dio doni.

Konsidere al malĝoja realeco, ke la homa gento ofendis sian Kreinton, la bonvolema Dio decidis, ke por ĝia savo Li sendos kaj oferos sian propran Filon. En Li poste al ni Dio videbliĝis kiel enkorpiĝinta Vorto kaj revelaciis al ni en Li sian „bildon“, laŭ kiu ni estas kreitaj, en tute nova simileco. Li revelaciis sin al ni kiel Dio, kiu ne nur fariĝis la homo, sed Li tia iĝis antaŭ ĉio tial, por ke Li kiel la plej pura, la plej senkulpa kaj la plej sankta prenu sur sin kulpojn de ĉiuj por suferi kaj morti por la pekoj de la mondo. Kaj ĝuste al tiu „nova vizaĝo“ de Dio kiel senkulpa kaj senmakulita ofero povis el ĉiuj homoj plej multe proksimiĝi kaj plej perfekte alsimiliĝi nur Senmakulita, la plej sankta filino de Dio la Patro.

Kvankam Ŝi venis sur la mondon kiel perfekte pura, sankta kaj nemakulita kaj eĉ ne por momento Ŝi estis submetita al la peko, Ŝi tute ne estis evitita de tiu sorto, kiu la homon trafas pro lia peko. Ŝi libervole surmetis kaj en plena submetiĝo al la Dia volo ne nur ĉiun surteran suferadon de „elpelitaj infanoj de Eva“, sed Ŝi akceptis ankaŭ la plej profundan personan kaj intiman partoprenon en la suferado kaj la pasiono de sia Filo. Nur Ŝi el ĉiuj disĉiploj de Jesuo plej konsekvence kaj plej perfekte surpenis lian krucon kaj sekvis Lin. Pri ŝia spirita martireco ni havas nesufiĉan imagon. Ju pli estas Maria pli perfekta, pli senkulpa kaj tenera, ju pli Ŝi estas amanta kaj malfermita por la amo, ju pli maljuste estas, ke suferu tiu, kiu estas nemakulita, des pli Ŝi estas sentema kaj perceptema ol kiu ajn el la homoj rilate al ĉiu maljustaĵo, rilate al ĉiu nemeritita doloro. Ŝia kunelaĉeta suferado estas des pli granda kaj pli valorega, ĉar ĝi estas suferado perfekte kaŝita, suferado konstante denove kaj denove kun la amo akceptata. Ŝia deklaro – „Fariĝu al mi laŭ via parolo“ restis dum la tuta ŝia vivo la plej ripetata senĉesa preĝo.

La fakto, ke Ŝin la Dia Filo prenas kun si al Kalvario, plej konvinke dokumentas, ke Ŝi estas en tiu sia perfekta similiĝo al sia Filo nedisigebla, ke Ŝi estas nedisigeble kuniĝinta kun la tuta lia vojo el la sino de la Patro ĝis lia reveno en la gloron de la Patro. Dia Filo Ŝin konstante volas havi ĉe sia flanko, ĉar tiel kiel Li akceptis pere de Ŝi sian homecon, necesan por lia surtera pilgrimo kaj perfekta ofero al la Patro, tiel ankaŭ pere de Ŝi Li transdonadas al sia homa gento ĉiujn fruktojn de la elaĉeto, do ĉiujn gracojn. Li estigis kaj donacis al ni Eŭkaristion kiel videblan fonton de ĉiuj gracoj kaj Maria-n elektis, ke Ŝi estu kvazaŭ savtubaro, pere de kiu al ni tiuj ĉi gracoj alvenas. Maltrankviliĝi, ke Maria povus esti obstaklo aŭ haltilo por la fluo de la gracoj, je kiuj Ŝi tiel treege kaj aktive partumis, kiujn Ŝi laŭvorte kunsuferis, estas pli ol malpravigita.

Ofte ni aŭdas eldiraĵon – „ La Spirito blovas, kien ajn Li volas“, sed iuj tiun ĉi eldiraĵon de la apostolo komprenas iom oportunisme. La Spirito certe blovas, kien ajn Li volas, sed tio ne signifas, ke ni povas neglekti, kien Li blovas, kaj simple ni lasu nin apogi nur je espero, ke Li nin trovos, kiam ni tion ekdeziros. Se foje la Spirito ekblovas, ni devas postsekvi lian spiron. Ke Li plejofte blovas tute alie, ol ni tion imagas, tion Li montris al ni je sia elektita Fianĉino, kiam Li Ŝin eldonis al danĝero en rolo de needziĝinta patrino, kiam Li lasis Ŝin troviĝi senpere antaŭ la akuŝo nur ĉe fermitaj pordoj de domoj en Betlehemo kaj sendis ŝin akuŝi en la stalo. Li elpelis Ŝin en la fremdlandon kaj poste Ŝin loĝigis en malŝatata Abdero (Nazareto). Li ne evitigis Ŝin de multaj elreviĝoj kaj malagrablaj, nekompreneblaj kaj malfacilaj surprizoj kaj finfine Ŝin venigis al Kalvario, por ke Ŝi estu per sia plej perceptema kaj sentema koro ĉeestanta la plej teruregan spektaklon. La Plejsankta suferis kun la Plejsanktulo, por ke Ŝi certigu la gracojn por la plej grandaj pekuloj. Multaj patrinoj en la mondo suferis kaj suferas, sed neniu patrino estas kapabla elteni tian suferadon, al kiu estis eksponita kaj kiun libervole akceptis Maria, ĉar neniu estas tiel pura, tiel amanta kaj tiel per la doloro vundebla.

Tiun ĉi kunulinon en la suferado de Jesuo, tiun lian Kunsavantinon, vojon de la Sankta Spirito, ni povas nek ellasi nek eviti. Ekster Ŝi ni ŝian Filon kaj Savinton ne trovos. Ŝi neniel malgravigas savperadon de Jesuo, male, pere de Ŝi tiu ĉi lia savperado plej multe elstaras: Ja Ŝi donis al ni el la volo de la Patro Tiun, kiu estas pli ol Peranto de la graco kaj pardono. Ŝi donis al ni Tiun, kiu mem estas la Graco kaj Pardono. Dum paso de la historio aperis diversaj herezaj fluoj, kiuj malfortigadis honoradon de Jesuo Kristo, kaj Jesuo plurfoje mem je tio reagis dum siaj aperoj al elektitaj animoj. Sed neniam okazis, ke Li plendis pri tio, ke Li sin sentas malriĉigita fare de la honorantoj de sia Patrino. Male. Konkrete ĉe granda mistikulino servantino de Dio Conchita Armida li mem rolas kiel granda honoranto de sia Patrino, Li klarigas ŝian kunsavan parton en la savverko kaj malkaŝas ĝis nun tute kaŝitajn sekretojn pri ŝia neeldirebla suferado en la soleco kaj nokto de la kredo, kiujn ŝi travivadis ekde lia ĉieleniro ĝis sia morto.

Ke la postkoncilia periodo ne fariĝis periodo de la spirita disfloro, sendiskute koheras kun tio, ke ĝin markis regreso de la mariana honorado. En la Koncilio mem ne mankis tiuj, kiuj klopodis malfortigi marianan akcenton kaj vidis en tio eliron renkonten al la disiĝintaj komunumoj. Ĉu tia singardemo povas vere servi al la pliproksimiĝo? Ĉu ne estas tio simila situacio, kvazaŭ ni volus iun, kiu suferas pro anoreksio, kuraci per tio, ke ni atentos ne provoki lin per mencio pri la manĝo? Pri kio ni estas atestantoj en la lastaj jardekoj? Plej multe malgrandiĝis honorado de la Dia Filo kaj la Eŭkaristio ĝuste tie, kie plej multe malgrandiĝis honorado de lia Patrino. Tie, kie la kredantoj perdis el vidangulo la plej majestan Virinon, tie sekve komencis la virinoj sin senti forpuŝitaj kaj tie disvastiĝis fanatika feminismo.

En la vizioj de Don Bosco pri du savkolonoj meze de la ondanta maro videbliĝas tute klare, en kio estas nia certeco kaj la savo: en Eŭkaristio kaj en Maria. Ŝturmojn kaj atakojn, kiujn tiam la sanktulo el Torino vidis, oni ne povas redukti nur je malfermitaj atakoj kontraŭ la Eklezio, sed estas tio ĉiuj formoj de la disvastigado de la diabla regado. Eŭropo tial sin malproksimigas ne nur per proklamoj, sed antaŭ ĉio per vivpraktikado for de la kristanaj radikoj, ĉar multaj kristanoj jam antaŭ jarcentoj sin dekroĉis de la apogkolonoj, de sia savo. Tiu aŭdaco trovis sian komencon en reformacio. Tragedio de la okcidenta skismo ne baziĝas nur en la rompo de la unueco mem aŭ en la teologiaj diferencoj. Intereso de la Malamiko, kiu simiiĝas ankaŭ en tio, ke eĉ li volas blovi, kien ajn li volas, estis ĉiam senigi Diajn infanojn je Dia limfo de la graco, haltigi, literprecize ŝtopi ĝian alkondukon. Kiam al ni foje Dio montris, kiaj estas la fontoj kaj vojoj, per kiuj Li al ni volas disponigi siajn gracojn, ni ne povas elpensadi, ĉu ni ilin akceptos, aŭ ne. Ja tute ne estas indiferente, ke jam dum kelkaj jarcentoj por pli ol duono de Eŭropo kaj Ameriko estas celebrata aŭ necelebrata la sankta meso, ke pli ol duono de Eŭropo kaj Ameriko al la Patrino de la Savinto kaj Perantino de ĉiuj gracoj turnas sin fronte aŭ dorse.

El multaj motivoj ni memorigu al ni almenaŭ du, kial tre urĝe ni bezonas konstante ĉielan Patrinon: „Se vi ne estos kiel infanoj, certe vi ne eniros Dian regnon.“ Estas nur unu sekura vojo, kiel esti fakte malgrandulo: malgranda estas tiu, kiu restadas ĉe sia patrino. La hodiaŭa kulturo kondukas patrinojn al tio, ke ili senigu sin de la malgranduloj, kaj la infanojn, ke ili liberigu sin de siaj patrinoj, por plej baldaŭ sendependiĝi el ilia influo kaj plej rapide sin kapabligi por la pekoj de la matureco. Kiu alia ol Maria, Patrino de la Vivo, nin plej efike protektos kontraŭ infekto de tiu ĉi mortiganta kontraŭpatrineca kulturo? Kun tio koheras ankaŭ la dua kaŭzo: Minacas nin iu „kolektivigado“ de la pieco, el kiu malaperas senpera persona rilato al Dio. Neniu havas pli aŭtentikan, vere personecan kaj konfidan rilaton al la Triunua Dio ol Filino de Dio la Patro, Patrino de Dio la Filo kaj Fianĉino de la Sankta Spirito. Tiun, kiun gvidas Maria, tiun Ŝi plej bone instruas al la konfida persona rilato al Dio la Patro, Filo kaj la Sankta Spirito. Ni neniam forgesu ĉiujn momentojn de la surtera vivo travivi kun Maria – nia Espero.

Laŭ semajngazeto Světlo (Lumo) n-ro 49/2006

al la indekso


 OKULTISMO – LA MORTCIVILIZACIO

En la ĝardeno Edeno la civilizacio de la vivo – sub la influo de satano – kaŭze de malobeo de unuaj homoj estiĝis mortcivilizacio. La vero pri la ekzisto kaj agado de la satano estas hodiaŭ negata – multaj asertas, ke li ne ekzistas. La plej granda ruzaĵo de la diablo estas lia strebo konvinki nin, ke li ne ekzistas – skribis en la 20-a jarcento Charles Baudelaire. Se la homo ne agnoskas ekziston de la satano, li/ŝi ne estas preta por kontraŭstari dum la vivo liajn tentojn kaj sieĝantan malbonon.

Johano Paŭlo la Dua dum la renkonto kun fideluloj en la 1-a dimanĉo de Karesmo 2002 per tre emociigita voĉo diris, ke “Satano estas realeco, kiu senĉese tuŝadas vojojn de la Eklezio kaj la homo”. Ĉiu, kiu volas lin neglekti, riskas la grandan malsekurecon kaj maldolĉan disreviĝon – la eraron kun malĝojaj sekvoj.

Se la homo malrespektas la unuajn vortojn de Dekalogo “Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi“ (Eli 20,3), li eniras en idolkulton, en la malluman mondon de okultismo. Satano elĵetita el la kredo, revenas en superstiĉo – la moderna mondo sin malfermas al magio, spiritismo, aŭgurado, satanismo. Homo ekster Dio volas akiri povon, riĉecon kaj ĝojojn de ĉi tiu mondo.

Okultismo kaj praktikoj kun ĝi ligitaj estas komprenata kiel la okulta scienco. Ĝi kondukas homon en eksternaturan kontakton kun demonaj fortoj. Ĉiuj okultismaj praktikoj serĉadas eksterkutiman forton ekster Dio, kiel tion konfirmas la Sankta Skribo. Ĉi tiu povo, energio, devas manifestiĝadi en kosmo, en homo mem kaj en kontaktoj kun la mondo de spiritoj.

Kontaktiĝado kun la spiritisma mondo laŭ la diversaj teknikoj kaj ritoj estas verdire ebla, sed ĝi kondukas al falsaj konvinkoj kaj eĉ al dependeco je magiaj praktikoj, kaj finfine kaŭzas la spiritan morton. Dio, pri kio oni povas legi en la Sankta Skribo, malpermesas ĉiujn ajn okultismajn praktikojn – estas do malpermesitaj ĉi tiuj praktikadoj, kaj por la personoj, kiuj praktikas ilin, estas antaŭdirita akra puno.

Jen kanaloj, tra kiuj enfiltriĝadas mortiga tokso de malnovtempa serpento.

Satanismo – ribelo kontraŭ Dio, manifestado de gloro al satano, sin turnado al ĝi por helpo, interkonsento de pakto, partopreno en ritoj de sekto, aparteno al framasonaro; ankaŭ malbenoj ekz. iru al diablo, ludado je diablo, portado de satanaj simboloj.

Idolkulto – la homo adoras anstataŭ Dion aliajn diojn, povon, monon, uzaĵojn, rason, praulojn, ŝaton praktikadi kultojn de aliaj religioj ekz. eldiradi mantrojn.

Spiritismo - spiritistado kaj elvokado de mortintoj, serĉado de scio ĉe ili; turni sin al spiritoj por gvidado – la metodo de Silva, psikoterapiaj lokigadoj de Hellinger, festo de spiritoj Hallowen.

Aŭgurado – antaŭvideblaĵoj de estonteco pere de aŭguristino, astrologo, tarok-kartodivenado, numerologio, kiromancio, pendoleto, sonaŭgurado, vaksoverŝado.

Nigra magio – sorĉoj, magiaĵoj, sorĉaĵoj, voodoo (animisma kulto de okcident-hindaj nigruloj) – malbono plenumata fare de magiistoj, sorĉistinoj, helpe de malpuraj spiritoj tra diversaj ritoj; blanka magio estas ankaŭ vokado al fortoj de malhelo.

Malbenoj – malbenoj de infanoj, gepatroj, familianoj, najbaroj, kunlaborantoj, maljustaĵfarantoj.

Superstiĉoj – malraciismaj konvinkoj, ke io devas aŭ povas okazi; plenumado de superstiĉaj faroj; kredo je Zodiako-signoj (la 12 signoj de ŝajna vojo de Suno), horoskopoj.

Okultismo New Age – la kulto de energio, puriĝado kaj disvolvado de ĉakroj, kundalini (speco de jogo kaj tantro en budhismo), legado de aŭro, feng-shui (praktikado por certigo de protekto kontraŭ malbono), telepatio, aŭtomata skribado, psikokinezio (hipnota psika efikado je pozicio kaj movo de materiaj objektoj), klarvidado, hipnoto, astraj vojaĝoj, rekono de reinkarnacio.

Okultisma medicino – bioenergoterapio, metodo reiki (spirita energio), homeopatio, akupunkturo, energiiga masaĝado, popolaj praktikoj pri malfarado, serĉado de helpo ĉe ŝamanoj, laikaj ekzorcistoj aŭ klarvidantoj (viziuloj).

Esoterisma literaturo – “Harry Potter”, “Biblio de Satano”, libroj pri magio, sorĉado, ritoj, pri kultoj de aliaj religioj, revuoj pri aŭguristado.

Satanisma muziko – akra rokmuziko, heavy metal (la plej dura stilo de rok-muziko), teĥno-muzikstilo – partopreno en iliaj koncertoj, disko-dancado.

Komputilaj ludoj – malsekurecaj humuraĵrakontoj, fabeloj kaj filmoj – hororoj; aliro al ritoj kaj tekstoj satanaj helpe de interreto.

Lernaj praktikoj – ekzercado pri mallaŭtigado, spirado, pentrado de mandaloj (religiaj magiaj cirkloj, simboloj de budhismo), meditado, laŭvidigado – ĉi-teknikoj posedas ofte prisilentigadan spiritan-religian karakteron.

Orientaj metodoj de plibonigado de korpo kaj menso – ekz. karateo, jogo, transcendentala meditado, Tai-Chai (ekzerco de sinkoniĝado).

Tatuoj – drako, skorpio, inversita kruco; orelringoj en diversaj korpolokoj – ankaŭ tiuj en oreloj estas la pagana kutimo markanta sklavaron.

Talismanoj por feliĉo – la ringo de Atlantoj, hufofero, elefantetoj, skulptaĵetoj de dioj, maskoj, amuletoj, objektoj de kultoj de aliaj religioj, insencaĵetoj, bildetoj de Budho, Sai Baba (hinda sinkretista mistifikanto).

Generacia ŝarĝado – okultismaj praktikoj el antaŭaj generacioj, abortigo, prostituado, drinkado, malbenoj, malamikeco, sendieco, malkonkordo, farata maljustaĵo.

Sklavigoj – narkomanio, alkoholismo, nikotinismo, erotomanio, kuracilomanio, sklavigo per televido, komputilo, hazardaj ludoj, malamo, prempenso pri maldignaĵoj, pornografio.

Sakrilegio – tra falsa konfeso kaj Unua Sankta Komunio; malhonorigo de Eŭkaristio, sanktaj lokoj, kruco, sanktaj pentraĵoj.

Nuntempaj animzorgantoj konvinkiĝas, kiel multaj homoj forlasas kredon je viva Dio kaj senpripense disvastigas la agadspacon de satano.

Unu el la plej urĝaj aferoj hodiaŭ estas defendo kontraŭ malbono, kiu nomiĝas diablo. La batalo kontraŭ satano – kiel diris la 25-an de marto 1984 Johano Paŭlo la Dua – estas aktuala ankaŭ hodiaŭ, ĉar satano estas pli verve aktivanta en la mondo.

Surbaze de Sankta Bapto ni estas vokitaj por la batalo kontraŭ agadoj de la Malbonulo. Sankta Johano skribis, ke: “Por tio la Filo de Dio elmontriĝis, por ke li detruu la farojn de la diablo” (1 Joh 3, 8).

En ĉi tiu spirita batalo por la kristano la ŝirmilo estas la viva kredo; la glavo la Vorto; la forto – preĝado, Rozario, fasto kaj sanktaj sakramentoj. La kristano en la spirito de la kredo portas sanktigitan kolmedalioneton, skapularion aŭ kruceton. Konsekvence de la deturno de ĉiuj ligoj kun okultismaj rondoj aŭ asocioj estas la rezigno de kontaktoj kun la personoj, kiuj kunlaboras kun la fortoj de mallumo, forigi talismanojn, librojn, revuojn, muzikdiskojn kun satanisma muziko kaj objektojn malbeligitajn per magio. En specifaj okazoj de la diabla turmentado, la Eklezio venas kun la helpo de pastroj – ekzorcistoj.

Pastro Edmund Szaniawski MIC
El Żródło, n-ro 44/2010,esperantigis Stanisław Śmigielski

 al la indekso


 ANTAŬ 80 JAROJ MORTIS LA ĈEĤA KARDINALO KAREL BOROMEJSKÝ KAŠPAR

Li estis ĉefepiskopo de Prago kaj primaso bohemia dum la jaroj 1931-1941.

Li naskiĝis la 16-an de majo 1870 en Mirošov, en distrikto Jihlava, en nuntempa Ĉeĥa Respubliko.

Li studis unue en seminario en Plzeň kaj poste en Romo ĉe la Pontifika Roma Universitato de sankta Apolinaro.

Li pastriĝis la 25-an de februaro 1893. Post pluaj studoj, en la jaro 1899, li estis nomumita kanoniko de kapitulo de la katedralo en Prago.

La 11-an de aprilo 1920 la Papo Benedikto la XV-a nomumis lin episkopo – titulara de Betsaida kaj helpepiskopo de Hradec Králové.

La 13-an de junio 1921 li iĝis episkopo de Hradec Králové.

La papo Pio la XI-a nomumis lin la 22-an de oktobro 1931 ĉefepiskopo de Prago.

La sama papo nomumis lin kardinalo presbitero dum la en Romo okazinta konsistorio, la 16-an de decembro 1935. La 19-an de decembro 1935 la papo donis al li kiel atributan preĝejon de la sanktuloj Vitale, Valeria, Gervasio kaj Protosio.

En la jaro 1939 li partoprenis la konklavon, kiu elektis Papon Pio la 12-a.

Kardinalo Karel Boromejský Kašpar mortis en Prago la 21-an de aprilo 1941.

 VERKOJ:

• La vojo al la vivo: sep tempaj fastaj paroladoj, Praha, eldonejo Kotrba, 1900.
• Eklezia leĝaro pri religiaj kongregacioj I.
• Eklezia leĝaro ekstera, Praha, Kotrba, 1903.
• Eklezia leĝaro pri religiaj kongregacioj II.
• Eklezia leĝaro interna, Praha, Kotrba, 1904.
• La papo Leono la 13-a kaj la Pontifika kolegio en Romo memore al la 25-a papa jubileo de Lia Sankteco, Praha, Kotrba, 1905, la 2-a eldono.
• Vojaĝo de la unua ĉeĥa episkopo al Ameriko okaze de la 28-a Eŭkaristia Kongreso en Ĉikago, Hradec Králové, Tiskové družstvo (Gazetara kooperativo), 1927.

Por DB preparis Jitka Skalická, Romo

al la indekso


 LA JARO DE SANKTA JOZEFO

La papo Francisko ekde la 8-a de decembro 2020 promulgis eksterordinaran jaron dediĉitan al sankta Jozefo - zorganto de Jesuo.

„La amata patro, sentema patro, obeema kaj afabla, la patro kreeme kuraĝa, restanta en ombro...“

Per tiuj ĉi atributoj karakterizas la papo Francisko sanktan Jozefon en apostola letero „Patris corde„ („Per patra koro“) publikigita okaze de la 150-a datreveno de deklaro de la sankta Jozefo Protektanto de la universala eklezio.

Per dekreto Quemadmodum Deus, subskribita ĝuste la 8-an de decembro 1870, atribuis tiun ĉi titolon al fianĉo de Maria la beata papo Pio la Naŭa.

La papo Francisko en sia karaktarizaĵo de la sankta Jozefo plu daŭrigas: „La sankta Jozefo estas viro staranta ekster atento, diskreta kaj kaŝita homo, en kiu ni povas serĉi propetanton, helpanton kaj akompananton dum malfacilaj tempoj. La sankta Jozefo memorigas al ni, ke ĉiuj tiuj, kiuj laŭŝajne kaŝiĝas aŭ estas en la „dua linio“, havas specife aktivan partoprenon en la savhistorio. La sankta Jozefo esprimis sian patrecon konkrete, kiam li sian vivon igis oferaĵo, li oferis ĝin al mistero de la enkarniĝo, li tute fordonis sin, sian vivon kaj sian laboron, li transformis sian homan staton de la familia amo je superhoma sinofero, de sia koro kaj de ĉiuj kapabloj, je la amo donita en la servon de la Mesio...“

La konsekra preĝo

Sankta Jozefo, la granda Patriarko kaj la patrono de la Mistika korpo de Kristo ‒ la Eklezio!

Ekde la kreo de la mondo vi estis de Dio elektita, ke vi iĝu kapo de la Sankta Familio, zorganto de la enkorpiĝinta Filo de Dio kaj la fianĉo de la plej sankta Virgulino Maria. Dum malriĉeco, persekutado, ekzilo, dum malabundeco kaj ĉiuspeca abnegacio vi ĉiam strebe plenumis Dian volon, vi eminentis en boneco, diotimo kaj nelacigebla servado al aliuloj. Tiel vi iĝis por ĉiuj generacioj modelo de la viro, edzo, patro kaj sanktulo, modelo de la kristana simbolo de pieco, humilo de la amo kaj pureco. En unueco kun nia papo Francisko mi konsekras kaj konfidas min, sacerdotaron, ordenanaron eĉ ĉiujn homojn sub vian potencan protekton.

Donu, ke per via propeto cikatriĝu dolora vundo de pandemio, ke homoj bedaŭru siajn pekojn kaj sin turnu al Dio, ke la ekleziuloj gvidataj de la Sankta Spirito ekflamu per virtoj pro la Dia regno. Ke en ni renoviĝu konscio de nia totala dependeco je Dio kaj ke viviĝu sincera dankemo pro la donacoj, per kiuj nin la Sinjoro hodiaŭ kaj ĉiutage pridonacas. Ke saniĝu rilatoj de la publika vivo, en politiko kaj en socio, ke renoviĝu kaj sanktiĝu niaj familioj kaj iliaj internaj rilatoj, ke pere de la geedzeca sakramento homoj denove trovu subliman belon de la aŭtoro de ĉiu estado, bono kaj amo.

Antaŭ Dio ni hodiaŭ nin al Vi, la sankta Jozefo, tute fordonas petante vian daŭran propeton ĉe la Sinjoro, protekton kaj helpon en niaj vokiĝoj, en vivkrucoj, forlasiteco, malsanoj, maljuneco kaj en la horo de nia morto. Sankta Jozefo, preĝu por ni!

Laŭ paŝtista letero de la episkopo de Hradec Krílové mons. Jan Vokál, deklaritan la 1-an de januaro 2021 okaze de la Jaro de la sankta Jozefo.

al la indekso


 LITANIO AL SANKTA JOZEFO

Sinjoro, kompatu nin. Sinjoro, kompatu nin.
Kristo, kompatu nin. Sinjoro, kompatu nin.
Kristo, aŭdu nin. Kristo, elaŭdu nin.
Patro, elĉiela Dio, kompatu nin.
Filo, Redemptoro de la mondo, Dio, kompatu nin.
Sankta Spirito, Dio, kompatu nin.
Sankta Triunuo, unu Dio, kompatu nin.
Sankta Maria, preĝu por ni.
Sankta Jozefo, preĝu por ni.
Glorega ido de Davido, preĝu por ni.
Lumo de patriarkoj, preĝu por ni.
Fianĉo de la Patrino de Dio, preĝu por ni.
Ĉasta gardanto de la Virgulino, preĝu por ni.
Zorgema patro de la Filo de Dio, preĝu por ni.
Atenta protektanto de Kristo, preĝu por ni.
Estro de la sankta Familio, preĝu por ni.
Jozefo tre justa, preĝu por ni.
Jozefo tre ĉasta, preĝu por ni.
Jozefo tre singarda, preĝu por ni.
Jozefo tre forta, preĝu por ni.
Jozefo tre obeema, preĝu por ni.
Jozefo tre fidela, preĝu por ni.
Spegulo de pacienco, preĝu por ni.
Amanto de malriĉeco, preĝu por ni.
Modelo de laboristoj, preĝu por ni.
Ornamo de la familia vivo, preĝu por ni.
Protektanto de la virgulinoj, preĝu por ni.
Subteno de la religiemaj familioj, preĝu por ni.
Konsolo de la malriĉuloj, preĝu por ni.
Espero de la malsanuloj, preĝu por ni.
Patrono de la mortantoj, preĝu por ni.
Teruro de la diabloj, preĝu por ni.
Protektanto de la sankta Eklezio, preĝu por ni.

Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de l´ mondo: indulgu nin, Sinjoro.
Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de l´ mondo: elaŭdu nin, Sinjoro.
Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de l´ mondo: kompatu nin, Sinjoro.

C. Li starigis Jozefon princo super sia domo;
K. Kaj faris lin princo super sia posedaĵo.

C. Ni preĝu: Ho Dio, kiu en via neesprimebla providenco bonvole elektis sanktan Jozefon fianĉo de via Plej Sankta Naskintino, donu, ni petas, ke kiun ni surtere honoras kiel Protektanton, tiun ni meritu en la ĉielo kiel Peranton. Per Kristo, nia Sinjoro. Amen.

al la indekso


 KRISTANA KONGRESO (KADRE DE 70-A KELI-KONGRESO)

Estimataj legantoj, post longa pripensado kaj diskutado la estraro de KELI kaj LKK decidis, ke nuntempaj kondiĉoj permesas organizi sekuran kongreson, kiu ne povis okazi pasintjare, se ni ĉiuj estos atentemaj, empatiaj kaj zorgos pri aliaj kunpartoprenontoj.

Ĝi okazos en la tagoj 7-14-a de aŭgusto 2021 kaj ni esperas, ke plejmulto de pli fruaj aliĝintoj povos alveni al Legnica, Pollando. Se iu ne volas, aŭ ne povas pro diversaj kialoj partopreni, ni petas, informu pri tio organizantojn.

Ni deziras al vi ĉiuj bonfarton kaj sanon ĝis la fino de tiu ĉi pandemio.

Invito al Legnica – al unu el plej malnovaj kaj belaj urboj de la Malsupra Silezio, kiu havas riĉan historion kaj nuntempe ĝi estas grava ekonomia, kultura kaj akademia centro en la regiono kaj Pollando. Ni invitas ĉiujn esperantistojn, kiuj volas aktive pasigi tempon en kristana etoso.

Dum la kongreso, interalie, atendos vin:
• komunaj preĝoj kaj diservoj,
• komuna kantado kaj ludado,
• prelegoj kaj diskutoj, • koncertoj,
• ekskursoj por konatiĝi kun interesa ĉirkaŭaĵo.

La favora situo de la urbo en la centro de Malsupra Silezio ĉe la vojkruciĝo de eŭropaj transportaj vojoj estas tre grava por ĝia ekonomia kaj turisma disvolviĝo. Same gravas la proksimeco al Germanio kaj Ĉehio. Legnica kuŝas sur historiaj itineroj: cisterciana vojo kaj komerc-pilgrima Reĝa Vojo (Via Regia) komencanta en Portugalio kaj finanta en Ukrainio. Ankaŭ hodiaŭ la urbo estas grava komunikada krucvojo: vojo kun la aŭtoŝoseo A-4 (oriente-okcidenten) kaj nacia vojo n-ro 3 (nord-suda) kaj fervojo Wrocław-Dresden (Vroclavo-Drezdeno). Pro tio ĝi estas facile atingebla de Vroclavo per trajno, kiu iras ĉiun unu horon aŭ eĉ pli ofte, aŭ de okcidenta ĉelima urbo Zgorzelec/Görlitz.

La kongreso okazos en la Alta Porpastra Seminario en Legnica.

Ĉiujn bezonatajn informojn rilate la kongreson kaj aliĝilon vi trovos en interreta paĝo: https://keli.sea-vroc.eu

Ĉar la okazonta kongreso rapide proksimiĝas, bv. laŭeble baldaŭ aliĝi aŭ aktualigi vian pasintjaran aliĝon. Vian baldaŭan aliĝon al la partopreno de la kongreso ĝojatendas Loka Kongresa Komitato kun ceteraj ĝiaj organizantoj.

Ĝis la revido aŭguste en la pola urbo Legnica!

al la indekso


 MIRINDA RAKONTAĴO

Virino eliris el domo kaj ekvidis tri blankharajn maljunulojn sidantajn en la antaŭo de la korto. Ŝi ne ekkonis ilin. Ŝi al ili diris: „Mi vin ne konas, sed certe vi malsatas. Bonvolu eniri por ion manĝi.“

„Ĉu la dommastro estas hejme?“, ili demandis. „Ne“, ŝi respondis. „Tial do ni ne povas eniri“, ili respondis.

Vespere, kiam la edzo revenis, la edzino diris al li, kio okazis. „Iru kaj diru al ili, ke mi estas hejme kaj invitu ilin.“

La virino eliris eksteren invitinte virojn eniri. „Ni ne povas kune eniri la domon“, ili respondis. „Kial ne?“, ŝi demandis. Unu el la maljunuloj komencis tion klarigi. Li montrante al unu el ili diris: „Lia nomo estas Sano“. Li montris al la dua: „Tiu ĉi nomiĝas Sukceso kaj mia nomo estas Amo.“ Poste li aldonis: „Nun iru kaj pridiskutu kun via edzo, kiun el ni vi volas en via domo havi.“

La virino revenis kaj diris, kion ŝi aŭdis. Ŝia edzo tre ekĝojis. „Kiel agrable!“ li diris. „Konsidere al tiu ĉi situacio ni invitu Sanon. Li venu kaj plenigu nian domon per sano.“

Lia edzino ne konsentis. „Karulo, kial ne inviti Sukceson?“

La bopatrino, kiu aŭdis ilian interparolon, eniris la ĉambron kun sia propono: „Ĉu ne estus pli bone inviti Amon? Nia domo estus plenigita de amo!“

„Ni akceptu proponon de la bopatrino,“ diris la edzo al sia edzino. Iru eksteren kaj invitu Amon, tio estos nia plej bona gasto.“

La virino eliris eksteren demandinte la tri virojn: „Kiu el vi estas Amo? Eniru, mi petas kaj estu nia gasto.“ La viro nomiĝanta Amo ekstaris kaj iris al la domo. La du ceteraj ankaŭ ekstaris kaj lin sekvis. La surprizita virino demandis Sanon kaj Sukceson: „Mi invitis nur Amon, kial ankaŭ vi iras?“

La maljunuloj kune respondis: „Se vi invitus Sanon aŭ Sukceson, la ceteraj du restus ekstere, sed vi invitis Amon kaj kien ajn li iras, ni iras kun li. Ĉie ajn, kie estas Amo, tie estas ankaŭ Sano kaj Sukceso!“

Mia deziro por vi: Tie, kie estas doloro, mi deziras al vi kvieton kaj pacon. Tie, kie estas duboj, mi deziras renovigon de la konfido pri via kapablo labori por ilin akiri. Tie, kie estas laciĝo kaj senfortiĝo, mi deziras al vi komprenon, paciencon kaj novajn fortojn. Tie, kie estas timo, mi deziras al vi amon kaj kuraĝon.

El interreto - aŭtoro nekonata

al la indekso


 Nova libro: EL MIRINDA MONDO DE DIPTEROJ (Insecta, Diptera)

Oldřich Arnošt Fischer

La ordo Diptera (Dipteroj) apartenas al la plej multenombraj insektaj ordoj. En Ĉeĥa Respubliko troviĝas pli ol ok miloj kaj en la tuta mondo eĉ 122 miloj da konataj specioj. La libro El Mirinda Mondo de Dipteroj (Insecta, Diptera), kiu havas nur 79 paĝojn, estas nek atlaso nek lernolibro de entomologio. Ĝi informas pri specioj de la Ĉeĥa Respubliko kaj atentigas pri iliaj signifoj. Koloraj fotoj estas koncize komentataj. Malofte uzataj fakaj esprimoj estas klarigitaj.

Jam en antikva epoko kelkaj grupoj de dipteroj apartenis al konataj molestantoj de homoj kaj paŝtiĝantaj bestoj (Eliro 8, 12-27), sed sciencistoj malkovris signifon de dipteroj, kiuj kapablas transmisii kaŭzantojn de infektaj kaj parazitaj malsanoj. Kelkaj specioj de dipteroj damaĝas plantojn kaj stokitajn nutraĵon kaj furaĝon. Larvoj de granda amaso da dipteroj evoluas en mortaj korpoj de plantoj kaj bestoj kaj fekaĵoj reduktante biomason kaj helpante al cirkulado de materio en la naturo. La dipteroj estas nutraĵo de multaj bestaj specioj. Parazitismo estas ofta strategio – en la libro estas menciitaj la specioj, kiuj parazitas en nestoj de sovaĝaj abeloj kaj krabroj. Sed inter la dipteroj estas ankaŭ superparazitoj: la parazitoj de aliaj parazitoj. La dipteroj, kiuj vizitadas florojn, estas signifaj polenantoj. Larvoj de sirfedoj voras folilaŭsojn (afidojn), eĉ kaŝe vivantajn subterajn folilaŭsojn, kiuj suĉas sur radikoj de plantoj.

Scio de dipteroj estas necesa por pli bona kompreno de vivanta naturo.

Baldaŭ la libro estas mendebla en interreta librovendejo de Esperantista Klubo Brno: butiko@esperantobrno.cz https://butiko.esperantobrno.cz

 

Nová kniha: EL MIRINDA MONDO DE DIPTEROJ (Insecta, Diptera) [Z podivuhodného světa dvoukřídlých (Insecta, Diptera)]

Oldřich Arnošt Fischer

Řád dvoukřídlí (Diptera) patří k nejpočetnějším hmyzím řádům. V České republice žije více než osm tisíc a na celém světě dokonce 122 tisíc známých druhů. Kniha El Mirinda Mondo de Dipteroj (Insecta, Diptera), která má pouze 79 stran, není ani atlasem ani učebnicí entomologie. Informuje o druzích České republiky a upozorňuje na jejich význam. Barevné fotografie jsou stručně komentovány. Zřídka používané odborné výrazy jsou vysvětleny.

Již ve starověku některé skupiny dvoukřídlých náležely ke známým obtěžovatelům lidí a pasoucích se zvířat (Druhá kniha Mojžíšova 8, 12-27), ale vědci odhalili význam dvoukřídlých, kteří jsou schopni přenášet původce nákaz a parazitárních onemocnění.

Některé druhy dvoukřídlých škodí rostlinám a skladovaným potravinám a krmivům. Larvy velkého množství dvoukřídlých se vyvíjejí v mrtvých tělech rostlin a živočichů a v trusu redukujíce biomasu a napomáhajíce koloběhu látek v přírodě. Dvoukřídlí jsou potravou mnoha živočišných druhů. Častou strategií je cizopasení – v knize jsou uvedeny druhy, které cizopasí v hnízdech volně žijících včel a sršní. Avšak mezi dvoukřídlými jsou také hyperparaziti: paraziti jiných parazitů. Dvoukřídlí, kteří navštěvují květy, jsou významnými opylovači. Larvy pestřenek požírají mšice, dokonce skrytě podzemní mšice, které sají na kořenech rostlin.

Znalost dvoukřídlých je nezbytná pro lepší porozumění živé přírodě.

Knihu bude brzy možné objednat v internetovém obchodě s knihami Klubu esperantistů Brno, pobočného spolku Českého esperantského svazu: butiko@esperantobrno.cz https://butiko.esperantobrno.cz.

al la indekso


 NI KONDOLENCAS

MVDr. František Rytíř

Vendredon la 19-an de marto 2021 je la festotago de la sankta Jozefo mortis hejme en la familia rondo, trankvile kaj post akcepto de la sakramento de la sanktoleado de la malsanuloj en la manoj de la sacerdoto la veterinara kuracisto, esperantisto, abelbredisto kaj kronikisto de la pilgrimloko Klokoty, MVDr. František Rytíř an la aĝo de 91 jaroj.

Li naskiĝis la 12-an de septembro 1929 en Čekanice apud la urbo Tábor kiel filo de terkulturisto. Post maturekzameno li komencis studi Veterinaran Altlernejon en la urbo Brno. En antaŭlasta studjaro li - la filo de tekulturisto, estis fare de komunistaj regantoj eksigita kaj estis malebligite al li frekventi ĉiun el la altlernejoj en Ĉeĥoslovakio. Post fino de la dujara soldatservo estis ebligite al li finstudi en la altlernejo.

La tutan sian profesian vivon ekde la jaro 1955 li pasigis en la regiono Tábor (en Týn nad Vltavou, Soběslav, Bechyně kaj poste en la urbo Tábor). Dum 32 jaroj li laboris kiel teritoria bestkuracisto, li estis nomumita inspektisto de laktohigieno kaj malsanoj de abeloj. La abelbredadon li praktikadis ekde sia 13-a jaraĝo ĝis lastaj vivtagoj. Pri la laktokvalito kaj sanstato de la abeloj li ankaŭ ofte prelegis. Definitive li pensiuliĝis en sia 74-a jaraĝo en la jaro 2003 post la 48-jara laboro de la veterinara servo. Ankoraŭ en sia 80-a jaraĝo li ĝuis bonan fizikan korpstaton kaj li partoprenis en lignorikolto, aŭ dum rokrompado ĉe konstruo de kelo.

Ekde la jaro 1973 li aktive praktikadis internacian lingvon Esperanto, kiun li ankaŭ disvastigis estante longjara membro de la E-klubo en Tábor. Li havis multajn korespondajn kaj personajn kontaktojn kun homoj el multaj landoj. Iuj el ili iĝis longjaraj geamikoj. Li posedis multajn E-librojn. Li ŝatis studi fremdajn lingvojn. Aktive li krom Esperanto regis la lingvojn germanan, anglan kaj italan.

Ekde la jaro 2006 li estis kronikisto de la pilgrimloko Klokoty, kie li estis membro de la paroĥa konsilantaro. La kronikon li ĉiujare prezentadis al publiko dum aranĝo de Nokto de Preĝejoj kaj li ankaŭ aktivadis en la karitataj agadoj.

Kun sia edzino li travivis plenigitajn kaj feliĉajn 65 jarojn kaj al ĉiuj siaj kvar infanoj li ebligis altlernejan kleriĝon.

Lia filo MUDr. Milan Rytíř, Tábor

Ripozon eternan donu al frato Francisko, Sinjoro, kaj la senfina lumo lumu al li, li ripozu en paco.

al la indekso


 OFICIALA ORGANO DE IKUE - LA REVUO

Espero Katolika

Pro manko de monrimedoj la lasta paperforma n-ro de la revuo Espero Katolika aperis en la unua kvaronjaro de la jaro 2018. Ekde tiam ĝi zorge de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio plu regule aperadas en elekronika versio PDF. Libere ĝi estas elŝutebla el: www.ikue.org/cz

Bonvolu elŝuti la revuon Espero Katolika el la ttt-paĝoj: www.ikue.org/cz

al la indekso


 SERĈANTE DION

2. Serĉante Dion, rigardu homojn, / alpist-persiston sur kruta voj´, / patrinan penon en niaj domoj, / infan-okulojn plenegajn je ĝoj´! / Kaj ĉiuj diros: kreis nin Sinjoro, en ĉies kor´ deziras loĝi Di´, / ke lian amon semu nia koro, / ke ĉiu vivu laŭ l´ Evangeli´!

al la indekso


 Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Milí bratři a sestry a ostatní milí čtenáři Dio Benu, všechny Vás srdečně zdravím v naději, že prožíváte tento čas bez vážných problémů, které ještě sužují lidstvo po celém světě. Díky Bohu, zdá se, že pomalu, ale jistě tato pandemická vlna slábne, že brzy dojde k normalizaci života nejen u nás, ale po celém světě.

Současně, jak čas běží, tak přibývají roky každému z nás, a u nás dříve narozených přibývají také zvláště zdravotní problémy, které s sebou přinášejí i starosti, jak to vše půjde dál, zda se najde někdo, kdo také převezme štafetu naší sekce. Když v roce 1991 začal vycházet tento náš časopis Dio Benu, tak jsem si dal předsevzetí, že s pomocí Boží by mohl vycházet alespoň třicet roků. A letos už tento počet překračujeme o jeden rok. Je to dobře, i když pomalu, ale jistě, z počátečních více než 200 členů naší sekce každoročně několik ubylo následkem úmrtí nebo závažných zdravotních problémů až k nynějšímu počtu 48. Jelikož náš časopis dostávají také jeho zahraniční čtenáři a někteří nečleni naší sekce, tak můžeme ho ještě tisknout v počtu 125 kusů. Rád bych do jeho vydávání zasvětil někoho mladšího znalého esperanta, kdo by měl o tuto bezplatnou činnost zájem. K této úvaze mě pobízí dostavivší se nečekané zdravotní problémy, které jsou obvyklé s přibývajícícím věkem. Tak zůstávám v naději a těším se, že se někdo na tuto moji výzvu ozve.

Doporučuji všem, kteří mají možnost stáhnout si časopis IKUE Espero Katolika, který také dočasně rediguji.

Všechny Vás zdraví Váš bratr Miloš.

al la indekso


 Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio de la 1.4.2021 ĝis la 30.6.2021:

Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio de la 1.4.2021 ĝis la 30.6.2021: Blahuš Marek, Grenda Štefan, Havlík František, Kepencay Tibor, Kepeňová Marta, Kovář Jan, Matoušek Jan, Mrázková Růžena, Nosek Václav, Stoklas Vladimír. Tre koran dankon!

al la indekso


 DIO BENU

DIO BENU Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. +420 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. IBAN: CZ4420100000002700247564 SWIFT/BIC: FIOBCZPPXXX Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2021 (31) - číslo 3 (123).

ISSN 1803-8387

La enhavo de la artikoloj de aŭtoroj ne ĉiam devas koheri kun opinioj de la redaktantaro.

al la indekso