·
VORTOJ DE LA SEKCIA PREZIDANTO
(Miloslav Šváček) · FINO DE PROFANADOJ, PRI LA EŬKARISTIO ONI NE TRAKTAS (Kardinalo Robert Sarah) · ANONCO PRI MORTO DE LA PASTRO XAVER JOSEF KOBZA · LA BIOGRAFIO DE PASTRO JOSEF XAVER KOBZA
·
KIO UTILAS AL MI, SE MI KREDAS JE DIO?
(Wilhelm Busch)
·
RIĈA RIĈIĜAS, MALRIĈA MALRIĈIĜAS...
(www.vira.cz)
(sankta Maksmiliano Maria Kolbe) · ĈU VI SCIAS, KIU MI ESTAS? - IDENTECO · TIU, KIU POVAS ĜOJI HODIAŬ, NE ATENDU MORGAŬON (Jitka Krausová)
·
MI PRI VI SOIFAS (Patrino Tereza) · ABC – CIVILIZACIO DE LA AMO (Kardinalo Stefan Wyszyński) · SINKONSEKRO AL LA INFANO JESUO (www.vira.cz) · ĈIUN VIAN ZORGON METU SUR LIN (www.vira.cz) · MASTRO SUPER ĈIUJ REĜIMOJ (www.vira.cz)) · KIEL MI PETIS KONFESPRENANTON LIBERIGI MIN DE PREĜO (P. Elias Vella) · EVOLUO KAJ MATURIĜO (S. Bachl) · DIABLO ALPORTAS HALLOWEEN-ON (www. radiovaticana.cz) · INTERESA GAZETANONCO „Mi serĉas laboron‟ · EN ĈIEL´ AL DIO LA GLOR´ (kanto) · SINCERE NI KONDOLENCAS - Jarmila Rýznarová · BONVOLU LEGI LA REVUON DE I.K.U.E. ESPERO KATOLIKA · PARTOPRENU LA REGULAJN VIRTUALAJN RENKONTIĜOJN
·
Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio
·
Přehled o hospodaření s
finančními prostředky v roce 2020 (v Kč)
Nur iom pli ol tri monatojn antaŭ sia centjariĝo mortis la 7-an de novembro 2020 longjara kaj ĝis fino fidela IKUE-ano sac. Jozefo Ksavero Kobza VORTOJ DE LA SEKCIA PREZIDANTO Karaj kaj estimataj legantoj, karaj gefratoj en Jesuo Kristo, ni enpaŝis en la novan jaron 2021; akceptu en ĝi miajn plej korajn salutojn kaj bondezirojn de Diaj gracoj kaj dum ĝi de la konstanta ŝirmado de la Virgulino Maria kaj de ĉiuj ĉielaj helpantoj kaj protektantoj, precipe ankaŭ de la ĉielaj patronoj de la katolikaj esperantistoj. Ni travivis pasintan jaron, kiu por la tuta homaro estis malfacila, plena da malagrablaj informoj kaŭze de la kronvirusa pandemio. Kelkaj niaj gefratoj nin antaŭiris en la eternecon, ne ĉiam kaŭze de la virusa atako. Ni memoru ilin perpreĝe. Ni esperu, ke la nuna nova jaro estos pli favora por la tuta homaro, ol la jaro malnova. Ni konfidu nin, niajn familiojn, niajn kristanajn kaj Esperantajn aktivadojn en la manojn de Dio fidante, ke Li plej bone scias, kio estas por ni bona. Ni subiĝu humile sub lian sanktan volon. Ĉar ne estas eble persone renkontiĝadi, vi estas invitataj partopreni la virtualajn regulajn kunvenojn de la katolikaj esperantistoj. Bv. legi pri tio informon sur la lasta kovrilpaĝo kaj nepre decidiĝu partopreni. Ankaŭ vi povas legi revuon Espero Katolika, kiu ekde la jaro 2019 senpage aperadas en elektronika versio. La informon trovu ankaŭ sur la lasta kovrilpaĝo. Tre kore vin salutas via frato Miloslav La homo ne devus kunigi, kion Dio disigis (W. Pauli)Citaĵo de la aŭstria fizikisto Wolfgang Pauli parafrazas biblian citaĵon pri tio, ke la homo ne disigu, kion Dio kunigis. Sed Dio ne kunigis nur viron kaj virinon, kiel pri tio parolas Jesuo en la Evangelio de s-ta Mateo, sed Li kunigis ankaŭ la homon kun la naturo, infanon kun la patrino, donacon kun respondeco, talenton kun atendado. Rompi ĉion, kio estas intence de Dio kunigita, povas al la homo alportadi malverajn falsajn kontentigojn, sed ankaŭ fakte gran dajn problemojn. Per rompo de la familiaj kunligoj suferas la infanoj, per likvido de nacia tradicio suferas estonta generacio, per detruo de la natura kunligo de la homo kun la naturo akiros la homo nenion alian, ol detruon de si mem. En ĉio, kion Dio kunigis, estas natura leĝo. En tio, kion Dio disigas, estas ankaŭ la natura leĝo. Li disigas fierulojn de la humiluloj, justulojn de la pekuloj, grajnon de la grajnŝelo. La naturan dividadon devas respekti ankaŭ la homo. Ja la pano bakita el sekalo kaj ankaŭ el grajnŝeloj aŭ la fiŝo manĝata kun ostoj estas nedigesteblaj. Se la homo provas nuligi de Dio donitajn leĝojn, li ne damaĝas per tio al Dio, sed al si mem. La imago, ke per nuligado de la naturaj leĝoj ni likvidos la leĝojn mem, estas stulta. Ja per salto el nubskrapa domo ni ne likvidos leĝon de la graviteco, sed nin mem. Al feliĉo de la homa animo apartenas ekkono de la natura leĝo kaj konscio, ke per neado de Dio ni ne neas lian ekziston, sed sencon de la propra ekzisto. Dio kunigas kaj ankaŭ disigas per sia viva vorto. Pri ĝi skribas sankta Paŭlo en letero al Hebreoj, ke ĝi estas viva, potenca kaj pli akra ol ĉia dutranĉa glavo; penetranta ĝis divido de la animo kaj spirito, kaj de artikoj kaj medolo, kaj kritikanta la pensojn kaj celojn de la koro (Heb 4, 12). Max Kašparů (El libro „O radostech lidské duše“ - Pri la ĝojoj de la homa animo) LA 13-AN DE OKTOBRO 2019 LA PAPO FRANCISKO PROKLAMIS KARDINALON JOHN HENRY NEWMAN SANKTA Post lia kanonizado Newman nun apartenas al la universala Eklezio. Temas pri la Eklezio, kiun li dum la surtera vivo tiom serĉis, sekvante la „mildan lumon“ kun fido kaj fine li la Eklezion trovis kaj amis ĝin per forto de sia brila spirito. Nun el la ĉielo, li per sia propeto kaj per la brila ekzemplo akompanas ĝian renovigon kaj disvastigon. Kion povus diri al ni Newman pri daŭraj defioj de la kronviruso? Ĉar li ĉiam emfazis gravecon de racio kaj kredo, sendube li ne malsukcesus admoni nin doni al Cezaro tion, kio apartenas al Cezaro, tio signifas observi la singardajn rimedojn diktitajn de la laŭleĝaj aŭtoritatoj. Sed eble li ankaŭ emfaze memorigus al fideluloj doni al Dio tion, kio apartenas al Dio (komparu Mat 22, 21). Dum la antaŭa periodo de sia aparteno al la anglikana eklezio Newman en unu prediko, kun tre forta voĉo, invitis siajn aŭskultantojn imiti ekzemplon de la kristanoj de la apostola tempo. Lerni de ili, kion signifas sekvi la Sinjoron, por doni al Dio tion, kio apartenas al Li. Li do prezentas al ni iujn signojn de la kristana identeco, kiuj perdis neniun gravecon. Antaŭ ĉio li volas instigi nin al fido kaj ĝojo en la kredo: la Sinjoro estas kun ni ĉiujn tagojn de nia vivo eĉ dum ĉi tiu tempo (komparu Mat 28, 20).
El mesaĝo de Internacia Centro de Gea mikoj de
Newman. Por Dio Benu esperantigis ĈU FELIĈO? ĈU MALFELIĈO? Al iu kamparano forkuris ĉevalino en arbaron. „Kia malfeliĉo,“ diris najbaroj. Sed la kamparano diris: „Ĉu malfeliĉo aŭ feliĉo, kiu scias?“ La ĉevalino revenis kaj alkondukis kun si sovaĝajn ĉevalojn. La najbaroj ekkriadis: „Kia feliĉo!“ Sed la kamparano nur diris: „Ĉu feliĉo? Ĉu malfeliĉo? Kiu scias?“ Lia filo dresis sovaĝan virĉevalon, li falis rompinte sian kruron. Kia malfeliĉo! Nur la kamparano denove ripetis sian: „Ĉu feliĉo, malfeliĉo? Kiu scias?“ Venis rekrutistoj kaj rekrutigis ĉiujn junajn virojn por multaj jaroj al militservo, nur la kamparanan filon kun rompita kruro ili lasis hejme. „Kian feliĉon vi havas!“ diradis najbaroj! Ĉu feliĉo, mal feliĉo, kiu scias? Ĉu ni ĉiam scias, kio por ni estas feliĉo? Ĉu mi spertis, ke la feliĉo transformiĝis je malfeliĉo kaj male? Ke Dio ĝin transformigis? Jitka Krausová „Příběhy moudrosti“ (Historietoj de saĝo) Kardinalo Sarah En tiu ĉi ekskluziva intervjuo por taggazeto Nuova Bussola Quotidiana la prefekto de la Kongregacio por Dia Kulto kaj Sakramentoj sin dediĉas al temo de la sankta komunio, kiun oni povus eĉ forportadi hejmen, kaj pri pritraktado de tio, kiel oni povus garantii ĝian protekton. Ekzistas neniu kompromiso, „la Eŭkaris tio estas donaco, kiun ni ricevas de Dio, ni devas ĝin akceptadi per dignoplena maniero. Ni ne estas en magazeno.“ „Neniu povas malpermesi al la sacerdoto, ke li konfesprenu kaj disdonu la sanktan komunion.“ „Ekzistas ĉi tie leĝo, kiun oni devas respekti: la kredanta homo povas libere decidi, ĉu akceptadi la Eŭkaristion en buŝon aŭ sur manon.“ „Temas pri la demando de kredo, la problemo enestas en krizo de la kredo de la sacerdotoj.“ „La sanktaj mesoj per interreto estas misvojaj ankaŭ por sacerdotoj: estas necese, ke oni rigardu Dion kaj ne la televidan kameraon.“ La sakramentoj sanigas korpon, ĉu ni an koraŭ tion kredas? „Estas tio do demando de la kredo, se ni havus konscion pri tio, kion ni solenas dum la sankta meso kaj kio estas la Eŭkaristio, iuj manieroj de la disdonado de la sankta komunio eĉ ne aperus en nia menso.“ La kardinalo Robert Sarah, la prefekto de la Kongregacio por Dia Kulto kaj Sakramentoj, respondas al maltrankviliĝo de la kredantoj, kiuj ne nur estas senigitaj de la diservoj, sed nun ili konsternite rigardas al intertraktado inter episkopara konferenco kaj registaro, kiuj pri eblo de la limigita solenado de la publikaj diservoj traktas eĉ pri disdonadoj de la sankta komunio. Antaŭ du tagoj (2.5.2020) raportis bone informitaj vatikanistoj de la revuo La Stampa pri diversaj solvoj de la esploroj de la registaraj fakuloj proksime kunlaborantaj kun la itala episkopara konferenco, kiuj opinias momenton de la sankta komunio „la plej riska pro la infekto“. Inter tiuj ĉi proponoj estas „enpako“ de la Korpo de Kristo: „Por ke estu al italaj katolikoj ebligite denove akceptadi la sanktan komunion evitante riskon de la infekto, oni pripensas por la komunio ’faru mem‘ kun hostioj, kiuj estis antaŭe de la sacerdoto konsekritaj, enpakitaj unuope en plastajn saketojn kaj metitaj en bretojn en la preĝejo kaj kiujn oni povus forporti hejmen.“ „Ne, ne, ne!„ respondas al ni indignite la kardinalo Sarah, „tio absolute ne estas ebla, Dio meritas estimon, ni ne povas Lin enmeti en la saketon. Mi ne scias, kiu povis tian absurdaĵon elpensi. Estas vero, ke neeblo akceptadi la Eŭkaristion kaŭzas suferon, sed pri la maniero de la komuniado ne eblas trakti. Estas necese komunii per dignoplena maniero, digna de Dio, kiu al ni alvenas. La Eŭkaristion estas necese trakti kun kredo, ni ne povas kun ĝi trakti kiel kun ordinara objekto, ni ne estas en magazeno. Tio estas absolute freneza ideo.“ La Nuova Bussola Quotidiana jam alportis informon pri la simila kazo en Germanio. En Germanio bedaŭrinde okazas multaj aferoj, kiuj kun katolikismo havas nenion komunan. Tio ne signifas, ke ni ilin imitu. Antaŭ nelonge mi aŭdis pri la episkopo, kiu diris, ke estonte ne plu ekzistos eŭkaristiaj kolektiĝoj, sed nur diservoj de la vorto. Sed tio estas protestantismo. Kiel kutime estas prezentataj „kompataj” motivoj: la kredantoj bezonas komunion, kiun ili jam longe ne ricevas, kaj ĉar ekzistas granda risko de la infekto, estas necese trovi kompromison... Ekzistas ĉi tie du demandoj, kiujn oni devas ekzakte ekspliki. Antaŭ ĉio la Eŭkaristio estas nek rajto nek devo: ĝi estas donaco, kiun ni senkoste ricevas de Dio kaj kiun ni devas akceptadi estimoplene kaj kun amo. La Sinjoro estas persono. Neniu akceptus amatan personon en saketon aŭ per ĝenerale malinda maniero. Kiel respondo al maleblo de akcepto de la Eŭkaristio ne povas esti profanado. Tio estas vere demando de la kredo. Se ni je ĝi kredas, ni ne povas kun ĝi agi per malinda maniero. Kaj la dua? Neniu povas al sacerdoto malpermesi konfespreni aŭ disdoni la komunion, neniu tion povas al li malpermesi. La sakramento devas esti respektata. Kaj do, eĉ se ne eblas partopreni la sanktan meson, la kredantoj povas peti la sanktan pekkonfeson kaj la sanktan komunion. Kaj koncerne de la sankta meso, ankaŭ estas plilongigata transmisiado de la diservoj pere de interreto aŭ pere de televido... Ni ne devas al tio alkutimiĝi. Dio enkorpiĝis, Li estas el karno kaj ostoj, Li ne estas virtuala realaĵo. Tio estas ankaŭ tre misvojiga por sacerdotoj. Dum la sankta meso la sacerdoto devas rigardi Dion, ĉi tie li male alkutimiĝas rigardi en la televidan kameraon, kvazaŭ temus pri la teatro. En tio ne eblas daŭrigi. Ni revenu al la sankta komunio. Ni esperu, ke post kelkaj semajnoj la publikaj sanktaj mesoj estos renovigitaj. Ni deflankigu tiujn plej multe sakrilegiajn solvojn, oni diskutas ankaŭ pri tio, ĉu eblas ordoni akcepton de la sankta komunio en la buŝon aŭ sur la manon, eventuale kiel ĝin sur la manon akceptadi. La itala episkopara konferenco jam difinis kiel devoligan akceptadon de la sankta komunio sur la manon, sed nia fakulo asertas, ke estus pli higiena la akceptado en la buŝon. Kion do estus necese fari? En la Eklezio jam ekzistas regulo, kaj tion oni devas respekti: la kredanto rajtas libere decidi, ĉu akcepti komunion en la buŝon aŭ sur la manon. Mi opinias, ke dum la pasintaj jaroj ni iĝis atestantoj de la klara atako kontraŭ la Eŭkaristio: unue demando de denove geedziĝintaj divorcitoj kun devizo „akceptado de la komunio por ĉiuj“, poste interkomunio kun protestantoj; poste proponoj pri disponeblo de la Eŭkaristio en Amazonio kaj regionoj kun manko de sacerdotoj, nun la mesoj dum periodo de kronviruso... Ni ne devas miri. La Malbona Spirito la Eŭkaristion forte atakas, ĉar en ĝi estas koro de la Eklezio. Sed mi opinias, kiel mi tion jam skribis en miaj libroj, ke la kerno de la problemo enestas en krizo de la kredo de la sacerdotoj. Se la sacerdotoj konsciiĝus, kio estas la sankta meso kaj kio la Eŭkaristio, tiam iuj manieroj de la solenado de Eŭkaristio aŭ hipotezoj pri akceptado de la komunio neniam venus en iliajn kapojn. Riccardo Cascioli, La Nuova Bussola Quotidiana, 09. 06. 2020
al la indekso LA BIOGRAFIO DE PASTRO JOSEF XAVER KOBZA La 27-a de februaro 1921 estis naskiĝtago de nia karega frato – la sacerdoto Jozefo Ksavero Kobza. Okaze de la neĝisvivita grava vivjubileo de la longjara membro de IKUE kaj de la Katolika Sekcio de la Ĉeĥa E-Asocio, ni iom konatiĝu kun lia laborplena kaj ne ĉiam facila vivovojo. La sacerdoto Jozefo Ksavero Kobza naskiĝis en la vilaĝo Herbortice (Ĉeĥio) la 27-an de februaro 1921 kiel sepa infano en familio de la malriĉa kampara laboristo. Post trapaso de la bazlernejo en la jaro 1935 li komencis lerni profesion de razisto kaj frizisto. Kiel frizisto li laboris ĉe sia frato en Černošice precipe dumsomere, dumvintre li laboris diversloke en respubliko (Louny, Vyšehrad, Plzeň). Ankaŭ li iĝis membro de la skolta grupo en Černošice, kiun gvidis Zdeněk Lžičař. Li skoltumis ĝis deklaro de Protektorato Bohemio kaj Moravio. En la jaro 1939 li sukcese finis metilernantan ekzamenon. En sia dudekjariĝo li decidis sacerdo tiĝi. En la jaro 1941 li eniris Instituton por malfrua sacerdota vokiĝo en la urbo Písek, alinomata Petrinum. Bedaŭrinde tuj post unujara studo li devis foriri Germanion por deviga laboro kune kun aliaj sep seminarianoj. Unue li laboris en grejsa ŝtonejo en Braunau am Inn. En julio 1943 li estis loĝigita en barakaro en Neudorf. Ĉi tie li laboris kiel helplaboristo ĉe konstruado. Post transiro al barakaro en Boden See, li laboris kiel frizisto, pli poste kiel sanitara laboristo. En decembro de la jaro 1943 li malsaniĝis je difterio kaj tial li povis viziti familion en Bohemio. Sekve li laboris kiel frizisto en Braunau am Inn, kie li travivis finon de la milito. Post la milito li revenis hejmen kaj fine li povis post tri jaroj daŭrigi la studadon. Ekde septembro li komencis studi sekston de gimnazio en České Budějovice. En la 25-a de aŭgusto 1946 li komencis novicadon en Kongregacio de Fratoj de la Plej Sankta Sakramento, alivorte Petrinoj. Post unu jaro de novicado li komencis plenumi servon de la asistanto de la privata gimnazio por kredantaj knaboj Petrinum en la urbo Bruntál. En la jaro 1948 komunistoj gimnazion ĉesigis. Frato Jozefo komencis studi teologion en Dioceza Seminario en České Budějovice. Tiam validis, ke la ordenanoj povis havi nur ses klasojn de gimnazio kaj post tio ili povis ekstudi teologion. En la jaro 1950 li estis kune kun ceteraj kunfratuloj forveturigita al Hejnice, kie estis koncentritaj ordenanoj sub gardo de polico. Ĉi tie ili strebis ilin reeduki. Unue ili strebis ilin konvinki, ke ili rezignu pri la monaĥa vivo, pli poste al ili estis proponita studado en nove estigita teologia fakultato en Prago, kiu estis establita fare de komunistoj. Ĉar Jozefo rifuzis, li estis sendita al PTP – Helpa Teknika Bataliono (armea tendaro de devigaj laboroj). La elementan rekrutan ekzercadon li travivis en armea regiono Libavá. Sekve li laboris ĉe konstruado en Plzeň kaj en Henčlov ĉe Přerov. Pro sanproblemoj li denove komencis labori kiel frizisto. Tiutempe li komencis sekrete renkontiĝadi kun ceteraj kristanoj, precipe kun ordenanoj. Ilia grupo estis malkaŝita kaj Jozefo estis kun aliaj kristanoj decembre 1953 arestita kaj enmetita en esploran areston en Prago – Ruzyň. Li estis transportita al Plialta Armea Tribunalo en Kapucena strato proksime de Loreto en Prago, kie li estis kulpigita pro ŝtatperfido, spionado, sekreta kolektado, renverso de respubliko ktp. Antaŭ la juĝa tribunalo ilin bonŝance defendis unu pli aĝa defendisto, kaj tial ili estis kulpigitaj nur pro malpermesita kolektado. Jozefo estis kondamnita je dujara puno de malliberigo, sed danke al amnestio de ŝtatprezidento Zápotocký lia puno estis mallongigita je unu jaro. En malliberejo li do pasigis nur du monatojn, ĉar la restantajn monatojn li pasigis dum aresto. Post reveno hejmen li trovis patrinon malsanan kaj la patron post grava operacio. Li decidis resti kun ili laborante kiel frizisto. Li finis studadon de la vespera gimnazio. Post morto de la patrino li kelkfoje sin aliĝis al la teologia fakultato en Litoměřice, sed ĉiam li estis rifuzita pro nejuna aĝo. Sekrete li studis teologion kaj en la jaro 1967 li estis private ordinita sacerdoto fare de sekreta episkopo de Brno Felix Maria Davídek. Li vizitadis kursojn de Esperanto. En la jaro 1969 li komencis organizi Esperantajn tendarojn. Li ankaŭ partoprenis Internaciajn E-kongresojn. Ekde la jaro 1969 li laboris kiel sakristiano en la preĝejo de la Virgulino Maria Rozaria en České Budějovice. Post interkonsento kun regiona (kontraŭ)-eklezia sekretario li estis dekretita administranto de la paroĥo en Bošilec. Ekde la jaro 1972 li praktikis sian animzorgan servon en Lažiště kiel administranto. En la jaro 1990 li estis sendita en la urbon Písek, kie li estis rektoro de la preĝejo de Altigo de la Sankta Kruco kaj ankaŭ kiel administranto de Putim kaj Kestřany. Li helpis ripari ordenajn konstruaĵojn kaj ankaŭ helpis ĉe la fondo de la studenta hejmo Petrinum. Ekde la jaro 2008 li vivis dek jarojn en porpastra hejmo en České Budějovice. Li mortis la 7-an de novembro 2020 en la Karitata Domo de la sankta Francisko en Veselí nad Lužnicí. (Laŭ ĉeĥlingva artikolo el www.pribehynasichsousedu.cz)
El miaj pli junaj jaroj de mia aktivado mi rememoras unu belan okazaĵon. Ĝi okazis en Germanio, en Rejnlando-Vestfalio iam ĉirkaŭ la jaro 1925. Estis tiam granda homkolektiĝo. Iu scienculo tie du horojn pruvadis, ke Dio ne ekzistas. Tiucele li prezentis ĉiun sian saĝon. La salono estis plena de homoj. Super ili ŝvebis fumnubo. Multaj ne ŝparis laŭdojn kaj entuziasmon. Kiam la ora toro post du horoj finis, la prezidanto de la homkolektiĝo ekstaris dirante: „Nun okazos diskuto. Kiu volas ion diri, tiu sin aliĝu!“ Sed neniu kuraĝis. Ĉiu opiniis: „Tiun doktan viron mi apenaŭ povas opozicii.“ Certe tie ĉeestis multaj, kiuj ne samopiniis kun lia parolo, sed kiu kuraĝus suriri podion, kiam ĉeestantaj miloj esprimis al la parolanto konsenton! Kaj tamen – malantaŭe atentigis pri si iu maljunulino. Kiam ŝi levis la manon, la prezidanto demandis: „Avino, ĉu vi volas ion diri?“ „Jes, mi volas ion diri,“ ŝi respondis. „Sed tiam vi devas veni ĉi tien antaŭen!“ „Jes, jes, mi jam iras,“ diris la avi no. Brava virino! La aĝulino venis sur la podion, ŝi sin starigis al la oratora pupitro kaj komencis: „Sinjoro oratoro, vi parolis du horojn pri via sendieco. Permesu al mi, ke mi parolu kvin minutojn pri mia kredo. Volonte mi volas diri al vi, kion por mi faris Dio, mia ĉiela Patro. Kiam mi estis juna, okazis al mia edzo en minejo tragedio. Estis li morta alportita al mi hejmen. Mi restis kun tri malgrandaj infanoj sola. Tiam estis sociala sekurigo tre modesta. Kiam mi staris super la kadavro de la edzo, mi estis tute malespera. Kaj tamen ‒ Dio min komencis tiel konsoli, kiel tion kapablis neniu el homoj. Tio, kion diris al mi homoj, estis nur malplenaj diraĵoj. Sed Li, viva Dio min konsolis. Mi diris al Li: „Sinjoro, nun Vi devas esti patro de miaj infanoj.“ Ofte mi vespere ne sciis, de kie preni monon por venontan tagon satigi infanojn. Tiam mi denove diris al la Savinto: „Sinjoro, Vi ja scias, en kia mizera stato mi estas. Helpu min!“ Kaj poste la aĝulino sin turnis al la oratoro dirante: „Li min neniam elrevigis kaj neniam folasis. Ni travivis multajn malfacilaĵojn, sed neniam Li nin lasis en mizero. Dio faris ankoraŭ multe pli: Li sendis sian Filon, Sinjoron Jesuon Kriston. Tiu por ni mortis kaj resurektis kaj en lia ofero mi trovis purigon de ĉiuj miaj pekoj. Nun mi jam estas maljuna. Baldaŭ mi mortos. Kaj tamen – Li donis al mi certan fidon de la eterna vivo. Kiam mi fermos okulojn, mi reviviĝos en ĉielo, ĉar mi apartenas al Jesuo. Tion ĉion Li por mi faris. Kaj nun mi demandas vin, sinjoro oratoro: Kion por vi faris via sendieco?“ Nun la oratoro ekstaris frapetante la ŝul tron de la avino kaj diris: „Aĥ, al tiel maljuna virino ni ja ne volas preni ŝian kredon. Por maljunaj homoj ja la kredo estas tute bona.“ Nun vi devus la aĝulinon vidi! Energie ŝi rifuzis tion dirante: „Ne, ne! Tiel vi ne silentigos min! Mi metis al vi demandon kaj mi volas aŭdi vian respondon! Mi diris al vi, kion por mi faris mia Sinjoro. Nun diru vi, kion por vi faris via sendieco!“ La oratoro embarasiĝis. Tiu maljunulino estis saĝa virino... El libro „La vivo sen simplaj tagoj“ de la aŭtoro Wilhelm Busch (*1897 †1966),la konata germana pastoro, predikinto kaj verkisto. ĈU DIO PUNAS? NIAJ AGOJ NIN PUNAS... „Ni ne estas punataj pro niaj agoj, sed la agoj punas kaj rekompencas nin.“ Kiel verdira estas tiu ĉi diraĵo! Niaj agoj en si portas punon kaj rekompencon laŭ tio, kiel ni ilin faras. Ĉu vi komencos militon? La milito por tio donos al vi rekompencon, kiel vi meritos: ruinojn, malamon, pereon. Ne estas necese puni tiun, kiu elprovokis malamon. La malamo mem lin punos. Se vi malpurigos aeron per pereigaj materioj, ili revenos al vi, ili neniigos viajn arbarojn kaj venenigos vian sangon. Se vi senbridigos malsobrecon, ĝi al vi neniigos vian sanon. Se vi konsumas drogojn, via cerbo disfaliĝos. Se vi sopiregas ekposedi grundon, al terkulturistoj vi forprenos kampon, ili iun tagon ekribelos kaj mortigos vin. Se vi degeneros vin en seksumado kaj el amo vi faros por vi konsumilon: ne miru, se la naturo venĝos vin. ) Ne, homo, ne estas necese diradi: „Dio vin punos.“ Diru: „Mi punas min mem,“ aŭ prefere: „Miaj agoj min punas.‟ Kredu al mi, homo, la grandan parton de la malbono en la mondo, kiu vin suferigas, kiu vin indignigas, vi kaŭzas al vi mem propramane, per viaj perversaj ideoj, per via sopiro pri potenco... Serĉu kvieton kaj pacon. Dio al ni proponas pacon kaj savon, kial ni ne volas tion akcepti? (Carlo Caretto el libro „Pensoj por ĉiu tago“)RIĈA RIĈIĜAS, MALRIĈA MALRIĈIĜAS... Kiu ajn havas, al tiu estos donite, kaj li havos abundon. Sed kiu ajn ne havas, for de tiu estos prenita eĉ tio, kion li havas. (Mat 13,12) Eble ni ĉiuj tion konas. Riĉulo, kiu havas abundon de ĉio, ĉiam plu pli riĉiĝas, la malriĉulo, kiu havas preskaŭ nenion, povas ankoraŭ pli malriĉiĝi kaj almozuliĝi. La riĉulon ne surprizos eventuala ekzekucio, dum la malriĉulon ĝi povas alkonduki en la straton kiel senhejmulon. Ofte tio ŝajnas al ni kiel maljustaĵo kaj malfacile ni povas konsenti kun tio, ke tion povus Jesuo propagandi. La frazo de Jesuo pri abundo kaj malabundo rilatas ion alian ol la materian riĉaĵon. Eble ĝi povas validi pri ekkono kaj sciado, sed precipe ĝi povas validi pri travivado de tio, kiel Jesuo pri ni zorgas, kiajn miraklojn Li faras en niaj vivoj, pri lia intereso pri ni. La travivado de ĉio en nia vivo kun Li nin povas puŝi iom pli entaŭen kaj tiel plifortigi nian kredon. Temas pri „la interna riĉigado“, danke al kiu povas esti feliĉaj ne nur ni, sed ankaŭ tiuj, kiuj estas ĉirkaŭ ni. „La pilgrimado de homo al Dio similas al la vojo de homo al montaro“, skribas en sia libro „La Tero sen horizonto“ ĝia aŭtoro L. Heryán. „Surgrimpu la monton, kiu ŝajnas esti la plej alta. Jam vi ne povas, sed ankoraŭ vi superos elĉerpiĝon kaj surgrimpos vi supron. Tie vi ekscios, ke antaŭ vi estas plua monto, kiu estas ankoraŭ pli alta. Sed eĉ ne tiu estas la plej alta supro. Simila tio estas kun kredo: Estas tio io belega, sed samtempe peniga. Sed fine homo troviĝas en la plej alta supraĵo kaj estas feliĉa.“ www.vira.cz La Senmakula Virgulino Maria, aperinta al Maksmiliano Maria Kolbe, demandas lin, kiun el la du kronoj li deziras preni. La blanka simbolas purecon, la ruĝa martirecon. Li decidis por ambaŭ, kiujn li atingis. La Senmakula, la Reĝino de la ĉielo kaj la tero, Rifuĝejo de pekuloj kaj nia plej afabla Patrino. Al Vi konfidis Dio la tutan ordon de mizerikordo. Mi ... neinda pekulo, falas al Viaj piedoj kaj humile mi petas, ke Vi min tutan kaj plene akceptu kiel Vian objekton kaj propraĵon, kaj faru kun mi, kun ĉiuj kapabloj de mia animo kaj mia korpo, eĉ kun la tuta mia vivo, morto kaj eterneco, kion ajn laŭ Via plaĉo. Se Vi
volas, uzu min tutan sen iu ajn kondiĉo por realigo de tio, kio pri Vi
estis dirita: „Ŝi frakasos vian kapon” kaj ankaŭ: „Vi mem sur la tuta
mondo ekstermis ĉiujn herezojn“, ke mi iĝu en Viaj senmakulaj kaj plej
afablaj manoj utila ilo por veko kaj plej granda kresko de Via gloro en
tiomaj erarvagantaj kaj indiferentaj animoj, kaj tiamaniere ke mi
kontribuu al la plej granda disvastigo de la feliĉega regado de la Plej
Sankta Koro de Jesuo. Ĉar kien ajn Vi envenos, tie Vi elpetos gracon de
konverto kaj sanktigo. Ja per Viaj manoj elfluas sur nin ĉiuj gracoj el
la plej dolĉa Koro de Jesuo. Permesu al mi, ke mi laŭdu Vin, la sanktega
Virgulino. (Čeho třeba, Bůh nám dá) La kanton tradukis kaj aldonis kvar strofojn por la tendaro Josef Cink
1. Dia ama rozbuked´/ floras al
ni en la KET.
LA APARTIGITA MESO NE POVAS ANSTATAŬIGI LA PERSONAN ĈEESTON „Ni ĝoje revenu al la Eŭkaristio!“ – instigas la prefekto de la Kongregacio por Dia Kulto kaj Sakramentoj per eksterordinara letero adresita al la prezidantoj de ĉiuj episkoparaj konferencoj. La kardinalo Robert Sarah en la letero memorigas, ke la persona partopreno de la meso estas neanstataŭebla. „La pandemio produktis rompiĝojn ne nur en sociala kaj familia dinamiko, sed ankaŭ en la vivo de la kristanaj komunumoj, inkluzive de la liturgia dimensio,“ konstatas la vatikana kardinalo. „Sed la kristanaj komunumoj neniam elektis apartigon kaj ne faris el eklezio fermitan urbon, eĉ se ili kunlabore kun ŝtataj reprezentantoj kaj fakuloj akceptis malfacilajn kaj dolori gajn decidojn, inkluzive de longedaŭra interrompo de ebleco por kredantoj partopreni la Eŭkaristion.“ La kardinalo Sarah instigas al la plej eble rapida reveno al normala diserva praktikado, kaj rimarkas, ke „liturgiaj normoj ne povas esti reguligitaj per ŝtataj instrukcioj, sed nur pere de la ekleziaj reprezentantoj, do pere de la episkopoj“. Interrilate kun tio li atentigas pri la malordaĵo „limigadi rajton de la kredantoj akceptadi kaj adoradi Korpon de la Sinjoro en la eklezio per la kutimaj manieroj, kiel tio ofte malĝuste praktike okazas, kiuj ofte estas pli restriktaj ol higienaj normoj eldonitaj de la ŝtato aŭ la episkopoj“. Vatikano,12.9.2020 Neniam mi faris ion malbonan, sed pro mi estis pereitaj homvivoj, dronigitaj ŝipoj, estis bruligitaj urboj, faladis registaroj, estis malvenkitaj bataloj, kaj eĉ pro mi estis fermitaj kelkaj preĝejoj. Neniam mi iun pugnobatis, neniam mi diris eĉ unu malafablan vorton, sed pro mi estis detruitaj hejmoj, malvarmiĝis amikecoj, ĉesis infanrido, edzinoj verŝis ĉagrenegajn larmojn, gefratoj sin reciproke forgesis kaj gepatroj foriris en tombon kun rompita koro. Mi intencis fari nenion malbonan, sed pro mi estis vanigitaj talentoj, dececo kaj ĝentileco malvenkis kaj promeso de sukceso kaj feliĉo finis per doloro kaj malfeliĉo. Mi donas neniun sonon, nur mi silentas. Ne, ĉar tia mi do estas. Mi povas proponi nenion ol ĉagrenon kaj doloron. Eble vi ne tuj ekmemoros mian nomon, sed mi estas certa, ke vi min persone tre bone konas. Kia estas mia nomo? INDIFERENTECO! al la indekso TIU, KIU POVAS ĜOJI HODIAŬ, NE ATENDU MORGAŬON Suborde de rivero sidis fiŝkaptisto. Subite alveturis aŭtomobilo kaj el ĝi eliĝis nervema biznisulo volanta momenton ripozi. „Ĉi tie estas kvieto,“ laŭde li diris. La fiŝkaptisto al li rakontis pri sia vivo. Sed la biznisulo al li konsilis, ke li devus aĉeti pli grandan reton por kapti pli multajn fiŝojn... „Kaj kion poste?“ demandis la fiŝkaptisto. „Nu, poste motorboaton kaj poste...,“ – la biznisulo disvolvis konsiderojn ĝis fabriko apud lago. „Kaj poste?“ demandis la fiŝkaptisto. „Poste vi povus permesi al vi sidiĝi, ne tro multe labori kaj observi sunsubiron.“ La fiŝkaptisto ekridis dirante: „Eble mi konstruus pluajn fabrikojn... Sed ĉefe – sidi trankvile kaj observi sunsubiron mi povas jam nun, ne ĜIS poste... Mi vivas nun, ne ĜIS.“ Ĉu ni ne starigas al ni kondiĉojn por io, kion ni povas havi jam nun? Ĉu ni poste senbezone plendas? Ĉu ni ne pelas nin mem? El libro de Jitka Krausová „Okazaĵoj de saĝeco“ „Jen mi staras ĉe la pordo kaj frapas...“ (Apo 3,20) Tio estas vero. Tage nokte mi staras ĉe la pordo de via koro. Eĉ kiam vi min ne aŭskultas, ja eĉ kiam vi dubas pri mi, mi ĉi tie estas. Mi atendas ĉi tie etan signon de via respondo, nur la mallaŭtan flustron, ke vi permesas al mi eniri. Mi volas, ke vi sciu, ke kiam ajn vi invitos min, mi venos ‒ ĉiam, senescepte. Mi venos silente kaj nerimarkite, sed kun senfina povo kaj amo, kaj mi kune alportos multajn donacojn de mia Sankta Spirito. Mi venos kun mia mizerikordo, kun sopiro pardoni vin, sanigi vin kaj pridonaci vin per la amo, kiu superas ĉiun vian komprenon. Tiu ĉi amo estas ĉiukonsidere tiel granda kiel la amo, kiun mi akceptis de mia Patro („Kiel la Patro min amas, tiel mi ankaŭ vin amas...“ – Joh 15,9). Mi venas sopirante ĝojigi vin, doni forton al vi, per kiu mi levos vin kaj bandaĝos ĉiujn viajn vundojn. Mi alportas al vi mian lumon, kiu en vi disigos mallumon kaj ĉiujn dubojn. Mi venas kun mia potenco, per kiu mi portos vin kun ĉiuj viaj ŝarĝoj. Mi venas kun mia graco por tuŝi vian koron kaj metamorfi vian vivon. Kaj paco, kiun mi donas al vi, kvietigos vian animon. Mi vin konas tute kaj tutplene. Mi pri vi scias ĉion. Ĉiujn harojn sur via kapo mi havas kalkulitajn. Ĉio en via vivo estas por mi grava. Mi akompanis vin jam dum jaroj kaj daŭre mi vin amis ‒ eĉ kiam vi vojeraris. Ĉiun vian problemon mi bone konas. Mi scias pri viaj bezonoj kaj pri viaj timzorgoj. Jes, mi konas eĉ ĉiujn viajn pekojn. Sed denove mi ripetas al vi: Mi vin amas ‒ ne pro tio, kion vi havas, aŭ pro tio, kion vi faris. Mi amas vin pro vi, pro via beleco kaj digneco. Mia Patro ĝin al vi donis, kiam Li vin kreis laŭ sia bildo. Tiun ĉi dignecon vi ofte forgesadis. Vian belecon malklarigis peko. Sed mi amas vin tian, kia vi estas. Mi elverŝis mian sangon por vin reakiri. Sufiĉas, se vi fide min petos, kaj mia graco tuŝos ĉion, kio en via vivo bezonas ŝanĝon. Mi donos al vi forton por liberiĝi de la peko. Mi scias, kio nun estas en via koro ‒ mi konas vian solecon kaj ĉiujn viajn vundiĝojn ‒ rifuzojn, kondamnojn, humiligojn. Tion ĉion mi jam antaŭ vi portis. Kaj mi tion portis pro vi. Kaj vi nun povas havi partoprenon je mia forto kaj venko. Kaj precipe mi scias, ke vi bezonas amon ‒ mi scias, kiel vi soifas pri tio, por ke vin iu amu kaj portu en sia koro. Kaj dume vi ofte soifis vane, kiam vi tiun ĉi amon serĉis egoisme, kiam vi strebis plenigi vian internan malplenecon per uzado de ĝuoj ‒ kun rezulto de ankoraŭ pli granda malpleneco de la peko. Ĉu vi soifas pri la amo? „Se iu soifas, tiu venu al mi...“ (Joh 7,37) Mi vin kontentigos kaj plenigos. Ĉu vi sopiras, ke iu vin tenere ŝirmu? Mi super vi atentemas pli, ol vi kapablas imagi ‒ ĝis tiel, ke mi pro vi surkruce mortis. Mi soifas pri vi. Jes, tio do estas ununuraj ĝustaj vortoj, per kiuj mi povas priskribi mian amon al vi. MI PRI VI SOIFAS. Mi soifas pri tio, por ke mi vin povu ami ‒ tian valoron vi havas por mi. MI PRI VI SOIFAS. Venu al mi, kaj mi plenigos vian koron kaj sanigos viajn vundojn. Mi faros el vi novan kreitaĵon kaj mi donacos al vi pacon, eĉ en ĉiuj viaj suferoj. MI PRI VI SOIFAS. Neniam dubu pri mia mizerikordo, pri tio, ke mi vin akceptas, pri mia sopiro pardonadi, pri mia sopiremo vin beni kaj travivadi mian vivon en vi. MI PRI VI SOIFAS. Se vi opinias esti en la okuloj de la mondo sensignifa, tio tute ne gravas. Por mi en la tuta mondo estas neniu pli grava ol vi. MI PRI VI SOIFAS. Malfermu al mi, venu al mi, soifu pri mi, donu al mi vian vivon ‒ kaj mi pruvos al vi, kiel vi estas por mia Koro grava. Ĉu vi ne komprenas, ke mia Patro jam havas perfektan planon, kiel ŝanĝi vian vivon ĝuste de tiu ĉi momento? Fidu al mi. Petu min ĉiutage, ke mi eniru kaj transprenu zorgon pri via vivo ‒ kaj mi tion faros. Mi promesas al vi antaŭ mia Patro enĉiele, ke mi faros en via vivo miraklojn. Kial mi tion faru? Ĉar mi pri vi soifas. Unusola, kion mi de vi postulas estas, ke vi tute vin konfidu al mi. Ĉion ceteran mi faros. Jam nun mi vidas lokon, kiun mia Patro por vi preparis en mia regno. Konsciiĝu, ke vi en tiu ĉi vivo estas pilgrimanto survoje hejmen. La peko neniam povas vin kontentigi eĉ ne doni al vi pacon, kiun vi serĉas. Ĉion, kion vi serĉis ekster mi, nur pli grandigis vian malplenecon. Ne plu tenu aferojn de ĉi tiu vivo. Kaj precipe ne forkuru de mi, se vi falos. Senprokraste al mi venu. Kiam vi donos al mi viajn pekojn, vi donos al mi ĝojon pro tio, ke mi estas via Savanto. Ekzistas nenio, kion mi ne povus pardoni kaj sanigi. Tial do venu nun tuj kaj deŝarĝigu vian animon. Ne gravas tio, kiel multe vi malproksi miĝis. Ne gravas, kiomfoje vi pri mi forgesis, eĉ ne kiom da krucoj vi devus en tiu ĉi vivo porti. Nur unu aferon mi al vi daŭre volas memorigadi kaj tion mi neniam ŝanĝos: MI PRI VI SOIFAS ‒ pri vi tia, kia vi estas. Vi ne devas ŝanĝiĝi, ke vi povu kredi pri mia amo, ĉar ĝuste via kredo pri mia amo vin ŝanĝos. Vi min forgesados. Sed mi vin serĉas ĉiumomente dum la tuta tago ‒ kaj mi staras ĉe la pordo de via koro kaj frapas ĝin. Ĉu estas por vi malfacile tion ekkredi? Tial do ekrigardu krucon, rigardu mian Koron trapikitan pro vi. Ĉu vi ne komprenas mian krucon? Poste denove aŭskultu vortojn, kiujn mi al vi diris. Ili al vi diros, kial mi pro vi tiom suferis: „MI SOIFAS...“ (Joh 19,28). Dum la tuta via vivo mi atendis vian amon ‒ neniam mi ĉesis strebi por vin ami kaj esti de vi amata. Vi dumvoje al feliĉo klopodadis pri multaj aliaj aferoj. Kial vi ne provas malfermi vian koron por mi, ĝuste nun kaj pli multe, ol vi tion faris kiam ajn antaŭe. Kiam ajn vi malfermos pordon de via koro, kiam ajn vi aliros sufiĉe proksime, denove kaj denove vi aŭdos, kiel mi diras ne per pure homaj vortoj, sed enspirite: „Ne gravas, kion vi faris, mi amas vin pro vi. Venu al mi kun via mizero kaj viaj pekoj, kun viaj problemoj kaj bezonoj kaj kun la tuta amsopiro. Mi staras ĉe la pordo de via koro frapante... Mafermu al mi, ĉar MI PRI VI SOIFAS... Jesuo estas Dio, kaj tial lia amo, lia soifo estas senfina. Li, Kreinto de la tuta mondo, petis amon de sia kreitulo. Li soifas pri nia amo... Ĉu eĥiĝas la vortoj »mi soifas« en niaj animoj?“ Sankta Patrino Tereza el Kalkato (Fonto: www.mcfathers.org/i-thirst.html) Por ke tiuj, kiuj rigardas min, ne vidu mian personon, sed Vin en mi; restu kun mi. Tiel mi brilegos per Via brilego kaj povos esti lumo por la aliaj. Mia lumo venos nur de Vi, Jesuo, mia estos eĉ ne unu malgranda radio. Estos Vi tiu, kiu lumigos la aliajn pere de mi. Inspiru al mi la laŭdon, kiun Vi plej ŝatas, prilumante la aliajn ĉirkaŭ mi. Mi Vin anoncu ne per la vortoj, sed per la ekzemplo, per la atesto de miaj faroj, per la videbla elano de la amo, kiun mia koro ricevas de Vi. Amen. Patrino Tereza ABC – CIVILIZACIO DE LA AMO 1. Estimu ĉiun homon, ĉar en li vivas Kristo. Estu observema al ĉiu – estas tio via frato kaj fratino. 2. Pri ĉiu opiniu bone – pri neniu opiniu malbone. Eĉ en la plej malbona homo provu trovi ion bonan. 3. Pri aliuloj parolu ĉiam bone – pri ali uloj neniam parolu malbone. Riparu mal justaĵon kaŭzitan pervorte. Ne estu kaŭzo de konfliktoj inter homoj. 4. Kun ĉiu parolu per lingvo de amo. Ne altigu voĉon. Ne malbenu. Ne kaŭzu problemojn. Ne okazigu ploron. Trankviligu kaj montru bonecon. 5. Pardonadu al ĉiuj kaj ĉion. Ne ricelu en koro koleron. Ĉiam kiel la unua proponu manon por repaciĝo. 6. Faru ĉiam bonon al proksimulo. Al ĉiu faru bonon tiel, kiel vi volas, ke la aliuloj faru al vi. Ne pripensu tion, kion iu devas fari por vi, sed tion, kion vi devas fari por iu. 7. Aktive helpadu dum suferado. Volonte kontribuu per konsolo, konsilo, helpo, per la koro. 8. Laboru honeste, ĉar fruktojn de via laboro uzas aliuloj, kiel ankaŭ vi uzadas fruktojn de ilia laboro. 9. Aktivigu vin en la vivo de socio. Malfermu vin por malriĉuloj kaj malsanuloj. Dividu kun aliaj viajn materiajn kaj spiritajn bonojn. Strebu vidi bezonulojn ĉirkaŭ vi. 10. Preĝu por ĉiuj, ja eĉ por malamikoj. Kardinalo Stefan Wyszyński SINKONSEKRO AL LA INFANO JESUO Jesuo, infano de Dio, ni kredas je vi, ni fidas al vi, ni amas vin kaj adoras vin kiel nian Reĝon. Vian potencon kaj gloron vi kaŝis en formon de malgranda infano. Multaj nacioj de la mondo vin tiel honoras. Ankaŭ ni vin tiel honoras en via Infaneco, kiel nian Sinjoron, Savanton kaj Dion, kiu ĉion regas kaj ĉion kreas novan. Ni kredas, ke vi amas nin, tial ni volas hodiaŭ komenci novan vivon. Ni petas vin, kompatu nin, pardonu al ni niajn pekojn kaj kreu al ni koron puran – la koron de la infano. Vi scias, ke ni sen via helpo ne kapablas fari iun bonfaraĵon. Donu al ni vian benon, ke ni estu kapablaj fari almenaŭ malgrandajn bonfaraĵojn de la amo. Ni fordonas nin al vi. Rigardu per niaj okuloj, ridetu per nia rideto, paroladu per nia buŝo, laboru per niaj manoj. Kaj se ni iam forgesus pri vi, memorigu tion al ni viamaniere – per mizerikordo kaj la tenera amo. Akceptu nin, malgranda Reĝo, en vian Plej Sanktan Koron kiel viajn malgrandajn gefratojn kaj ĉirkaŭbraku nin per via amo. Amen. www.vira.cz (por preĝi ĉe kripo kaj en familio) al la indekso ĈIUN VIAN ZORGON METU SUR LIN Pri nenio tro zorgu, sed pri ĉio, per preĝo kaj peto kun dankesprimo, viajn dezirojn sciigu al Dio. Kaj la paco de Dio, kiu superas ĉian intelekton, gardos viajn korojn kaj pensojn en Kristo Jesuo. (Flp 4,5-7) „Pri nenio tro zorgu!“ Ĉu ne estas tio iama provoko, precipe en tiu ĉi kronvirusa tempo, kiu al niaj kutimaj zorgoj aldonas multajn pliajn, kiujn ni neniam antaŭe devis solvi? Certe ni estus kontentaj, se ni zorgojn ne devus fari, sed ĉu eblas ilin ĵeti laŭkomande malantaŭ kapon? Kaj ĉu tio vere estus sinteno kristana, kaj ne senrespondeco? La alvoko de la apostolo Paŭlo elvokas multajn demandojn. Eble la ĝustan finon kaptis tiuj, kiuj al si per kovimo simple la vivon ne komplikigas. Iuj dubas pri ĝia ekzisto, aliaj pri ĝia graveco, iu atentigas pri kaosaj decidoj, per kiuj ni ja ne lasos nin limigadi. Iuj kristanoj la alvokon de Paŭlo aktualigis per „pri kronviruso ne zorgu“ kaj kiel malfortajn en la kredo ili opinias tiujn, kiuj al si faras zorgojn. Ĉu tio estas aŭtentika interpretado de la biblio, aŭ erariga kaj ne tro kristana mallongaĵo? Ni restu ĉe tio, ke tio ja ne tro multe funkcias. Ignorado aŭ bagateligado de la pandemio ne senigas nin de zorgoj, nur ĝi alportas aliajn. Kaj tutcerte ĝi ne alportas Dian pacon superantan ĉian ekpenson, pri kiuj parolas la epistolo al la Filipianoj. Pli ofte mi renkontis multajn incitecojn ĝis agreso rilate al ĉio, kio tiun ĉi elektitan sintenon alsukcesigas. Tio kiel fruktoj de la Dia Spirito ne aspektas (vidu Gal 5,22). Kiel do la vortojn de Paŭlo kompreni? La apostolo en siaj epistoloj heroldas evangelion, do „la bonan mesaĝon“ aŭ „ĝojan mesaĝon“ (tio estas senco de la greka vorto euangelion), kaj poste li instigas al tio, ke ni opiniu evangelion serioze, ni apogu nin je ĝi kaj laŭ tio ni agu. Ĉi tie estas la bona sciigo, je kiu ni apogu nin, certigo, ke la Sinjoro estas proksime. La Sinjoro Jesuo, por kiu mi estas grava, kiu scias, kion mi bezonas, kiu pri mi zorgas. Poste la sencon donas instigo, ke mi dankeme kaj konfide prezentu ĉiujn zorgojn kaj bezonojn. Tio estas la vojo al tio, ke la zorgoj ne premadu min, ĉar mi ekkomprenos, ke por ilia solvo mi ne estas sola. Simile nin kuraĝigas ankaŭ la apostolo Petro en sia letero: „Surĵetu sur Lin ĉian vian zorgon, ĉar Li zorgas pri vi!“ (1 Pet 5,7) Kaj la sperto kun la amplena zorgo min plenigos per paco, kiu estas io pli profunda ol neĉeesto de zorgoj. Do dum la kronvirusa tempo eĉ dum kiu ajn alia: Ni turnadu nian menson eĉ koron al Jesuo, ni danku Lin, ke Li estas proksima al ni, kaj dankeme ni al Li konfidu niajn be zonojn. www.vira.cz MASTRO SUPER ĈIUJ REĜIMOJ Inter komunismo kaj naziismo ne ekzistas diferenco Ekde la dudekaj jaroj de la 20-a jarcento la Eklezio solenas feston de Kristo la Reĝo. Starigis ĝin papo Pio la XI-a kiel tagon, kiu devas memorigadi suverenecon de la regado de Kristo super ĉiuj politikaj reĝimoj. Tiutempe tre rapide diskreskegis komunismo kaj naziismo, kiujn la papo opiniis kiel novtempaj formoj de paganismo kaj li ne vidis inter ili diferencon. Elkrio antaŭ morto: „Viva Cristo Rey!“ La Eklezio dum dudekaj jaroj trapasis la gravan persekutadon. Unuavice en Meksikio. Tiama diktatoro decidis ekstermi religion. Estis ruinigataj preĝejoj, en kelkaj regionoj la kristanismo estis opiniata kiel kontraŭŝtata ago. Trafe la tiaman situacion en Meksikio priskribas Graham Greene en sia konata romano Potenco kaj gloro. Tiun ĉi genocidon de la katolikoj iuj loĝantoj ne toleris kaj tial ili insurekciis kontraŭ registaro – ilia insurekcio eniris historion kiel leviĝo de „cristeros“. Sed iliaj taĉmentoj estis malbone armitaj nepovante konkurenci kontraŭ meksikia armeo. Fine ĉiuj ĝis la lasta viro estis mortpafitaj. Sed la sango de la miloj da martiroj, kiu superverŝis landon, klopodigis tiujn, kiuj transvivis. Centoj da martiroj mortadis kun la kuraĝoplena krio, kiu samtempe estis ilia kredkonfeso: „Viva Cristo Rey!“ – Vivu Kristo la Reĝo! Ne nur la ekstera endanĝerigo de la Eklezio La persekutado de la kristanoj ne okazadis nur en Meksikio, sed ankaŭ en Hispanio, Sovetunio kaj Germanio. La ideo de la festo de Kristo la Reĝo do ekestis en situacio de la granda endanĝerigo de la kristanoj – tute komparebla kun la persekutadoj dum la unuaj jarcentoj. Sed la festo de Kristo la Reĝo ne koncernas nur la eksteran endanĝerigon de la Eklezio. Ni nuntempe frontas pli malbonan danĝeron: la sekularigon de la Eklezio dein terne. La Eklezio povas hejmeciĝi en neniu epoko, precipe ne en tiu, kiu al ĝi permesas certajn privilegiojn kaj eblon komfortiĝi. „En la mondo vi havos suferadon, sed kuraĝu, mi venkis la mondon,“ diris Jesuo (Joh 16,33). Tio estas ununura, je kio sin povas la Eklezio apogi. Jesuo Kristo estas celo de la historio La regado de Kristo ne estas el ĉi tiu mondo, ĝi ne penetrigas sin perforte, ruzece eĉ ne per kiu ajn homa faro. Ĝi kreskas malrapide kiel la sinapa semo. La regado de Jesuo en tiu ĉi mondo sin esprimas per neostentativa servo al tiuj, al kiuj ni nome de Kristo alvenas, kaj ne lastvice – per sekvado. Ĝi ĉiam estas aktivado de malsupre. Kaj samtempe per encelado: Jesuo Kristo – nia Sinjoro kaj Reĝo – estas celo de homhistorio, punkto, en kiu kolektiĝas deziroj de la historio kaj civilizacio. Kaj tial estas skribite de la evangeliisto Marko: „Pentu, kaj kredu al la evangelio!“ www.vira.cz KIEL MI PETIS KONFESPRENANTON LIBERIGI MIN DE PREĜO En mia vivo ekestis periodo, kiam mi ne trovis tempon por persona preĝo. Mi estis paroĥestro havanta multajn devojn kaj tro da laboro. Mi do vizitis mian spiritan gvidanton malferminte al li mian koron. Mi diris al li: „Mi bezonas personan preĝon, sed mi ne trovas por ĝi tempon. Mi ne scias, kion fari.“ Ankoraŭ hodiaŭ mi memoras lian ekrideton, kiam li demandis min: „Kial?“ „Ĉar mi havas multan laboron,“ mi respondis. „Kion do vi fakte faras, al kiuj aktivadoj vi vin dediĉas?“ Mi komencis nomi ĉiujn aktivadojn, kiujn mi havis, sed dum la elnombrado li min haltis dirinte: „Mi vidas, kara frato, ke vi havas multan laboron, kaj tial ne sufiĉas al vi duonhora preĝo, sed vi bezonas unuhoran.“ Enpense mi esperis, ke li liberigos min de la preĝo, sed anstataŭ faciligo li rekomendis al mi, ke mi preĝu duoble tiom! Poste li pludiris: „Por kiu vi laboras?“ Kaj mi tute klare diris: „Por Jesuo.“ Kaj li respondis al mi: „Jesuo ne bezonas vian laboron, Li bezonas vin.“ Tio estis plua momento en mia vivo, kiam Dio min tuŝis. Tio estis momento, kiam mi konsciiĝis, ke Jesuo ne sopiras pri mia laboro, sed pri mi. Kaj profunde mi ekkomprenis bezonon de la preĝo dum mia vivo. Mi estis konvinkita, ke multon mi donadas al Jesuo, sed Jesuo tion ne bezonis, kion mi por Li faris. Li estas Dio, kiu al ni diris: „Tiel ankaŭ vi, kiam vi faris ĉion, kio estas ordonite al vi, diru: ‚Ni estas senutilaj ser vistoj, ni faris tion, kion fari estis nia devo‘“ (Luk 17,10) Dio ne bezonas niajn poemojn. Ofte ni opinias, ke perfekteco de nia preĝo dependas de multo da belaj vortoj. Kvazaŭ belaj vortoj estus garantio de la bela preĝo. Dio ne estas poeto, bezonanta niajn poe mojn, por nin ekkompreni. Dio estas certe eĉ poeto, sed antaŭĉio Li estas Patro. Graveco de nia preĝo do ne baziĝas en stilo, kiun ni dum la preĝo uzadas, ĝi ne enestas en belaj vortoj, kiujn ni elektas, sed en tio, kion ni travivas en la koro. Ekrigardu Jesuon kaj diru nenion La plej bela preĝo estas tiam, kiam ni alvenas antaŭ Sinjoron, restante kviete kaj rigardante Lin. Ju pli malmulte ni en preĝo parolas, des pli bone ni preĝas. Imagu malgrandan knabineton, kiu venas al sia patrino, nenion dirante, nur ŝi rigardas ŝiajn okulojn. Tio estas la plej bela renkontiĝo de la infano kaj la patrino. Ankaŭ vi do enrigardu Jesuon, restu en lia ĉeesto nenion dirante ‒ tio estos preĝo de kontemplado. Por diablo ne gravas, ĉu vi por Jesuo laboras. Por li estas grave, ĉu vi kun Jesuo parolas. Kiam li atingos tion, ke kun Jesuo vi ne parolos, li povos al vi helpi, ke vi por Li laboru. Sed poste vi kun Jesuo tute ne plu parolos. P. Elias Vella, OFM Conv. (laŭ libro „Jesuo – kuracisto de la korpo kaj ani mo“) (El revuo „Milujte se - Amu vin 2020-52) NI IOM RIDU Dum
totalismo: Estas tagmezo, en la urba restoracio sidas partiaj
funkciuloj observantaj vilaĝan terkulturiston havantan altbotojn, kiel
li mendas manĝon. Kiam ĝi estis al li alportita, li ceremonie sin
krucosignas kaj ekmanĝas. „Iru ni primokridi lin.“ Do bone. Ili
alsidiĝis al li kaj la partia prezidanto demandas: Denove
kunvenis ĉefpastroj kaj Kajafas, ruĝebruna pro kolerego, tondras:
„Jozefo el Arimateo, ci, estimata judo, bona kaj respektinda homo, la
membro de la Ĉefpastraro...ci, ci, ci laŭdire donis cian tombon al tiu
trompulo Nazaretano“. La knabeto
streĉite observas pastron, kiu pernajle alfiksas anoncon sur murtabulon. Lundon
starantaj najbaroj apud ĝardeno interparolas. SABATO: LA VIRGULINO MARIA En tiuj tagoj Maria leviĝis kaj senprokraste vojaĝis en la montan regionon, en urbon de Judujo, kaj enirinte en la domon de Zeĥarja, ŝi salutis Elizabeton. Kaj kiam Elizabeto aŭdis la saluton de Maria, la infaneto eksaltis en ŝia ventro kaj Elizabeto pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj ŝi levis sian voĉon per laŭta krio, kaj diris: „Benata vi estas inter virinoj, kaj benata estas la frukto de via ventro. Kaj pro kio okazas al mi ĉi tio, ke la patrino de mia Sinjoro venas al mi? Ĉar jen kiam la voĉo de via saluto venis en miajn orelojn, la infaneto ĝoje eksaltis en mia ventro. Kaj feliĉa estas ŝi, kiu kredis, ĉar plenumiĝos tio, kio estas dirita al ŝi de la Eternulo.“ (Luk 1,39-45) La tago de la Virgulino Maria kaj origina ripoztago Maria donas specialan karakteron al niaj sabatoj. La sacerdoto povas celebri la sanktan meson honore al la Virgulino Maria. Multaj privataj revelacioj kaj diversaj diservoj sin referencas ĝuste al sabato kiel al la speciala mariakulta tago. En sabato ankaŭ io restas el la malnova ripoztago, en kiu Dio kun amo trarigardis sian finfaritan verkon de la kreado. Estas vere, ke nuntempe ni festas kiel tagon de la ripozo dimanĉon, sed tamen la sabato en si, la malnova hebrea „ŝabat“, daŭre ion kaŝas el ĉi tiu iama funkcio. La Patrino Eklezio – la patrino de ĉiuj Ni do povas sabaton travivadi kun Maria. Ni ŝin vidas, kiel ŝi rapidas por helpi Elizabetan. Kvankam ŝi estas „gracoplena“, ŝi neniel baziĝas je tiu ĉi graco, sed rapidas servi al sia parencino. Ankaŭ ni nune povas fidi, ke ŝi rapide venos por nin helpi. En Maria ni sentas iun afablan apogon, kiu malgraŭ ĉiu sia gloro ne hezitas kliniĝi al ĉiu homo. Ŝi estas Patrino de la Eklezio, kaj ĉar al Eklezio iamaniere apartenas, almenaŭ per Dia alvokiĝo, ĉiuj homoj, tial Maria estas la patrino de ĉiuj. Tiu, kiu komprenas nian doloron Maria estas virino, kiu komprenas doloron. Ŝi suferis jam de la momento, kiam ŝi unuafoje ekkonis sian elekton. Malagrabla situacio kun neatendita gravedeco, malindaj kondiĉoj por nasko kaj unuaj jaroj de la infano, la spirita malproksimeco de la filo, kiu havis dum la vivo aliajn taskojn ol ceteraj israelaj viroj, lia morto, tio ĉio ŝin faris nekredeble proksiman al ni ĉiuj, kiuj trairadas „tiun ĉi larmovalon“. Ŝi suferis pli multe spirite ol korpe, sed ĝuste tial ŝi nin komprenas. Ja ofte pli malbona dum malsano estas sento de senpoveco kaj timo ol la doloro mem. Maria alparolas nin kaj donas al ni esperon. Eĉ tio, kion ni vidas perditan, estas en la manoj de Dio. Sur sino de Maria kuŝis morta filo kaj la trian tagon Li resurektis! „Gracoplena“ Maria estas gracoplena, kaj ĝuste tial ni rifuĝas al ŝi. Ŝia propeto estas tre potenca kaj ŝia amo forta. Ni povas diri, ke multaj virinoj suferis pli ol ŝi, sed ni ne devas forgesi tion, ke ni ne scias, kiel homo estanta senpeka travivas furiozadon de malbono. La amo homon igas vundeblan, kaj tiel Maria, gracoplena, certe tre malfacile travivadis si tuaciojn, en kiuj homoj sin starigas kontraŭ Dia volo rifuzante lian amon. Ŝi do komprenas ankaŭ niajn afliktojn kaj donadas dum ili al ni kuraĝon, kiun ŝi el proksimeco de Dio ĉiam ĉerpis. Rozario: enportas ritmon en vivĥaoson Kiom da homoj konas fide la rozarian preĝon! En ĝi la vivo de Maria kvazaŭ traplektas la nian, en ĝi ni trovas kuraĝon por niaj vivsortoj kaj situacioj. Maria alportas al ni Jesuon, kiun ni tiel ofte forgesas. Ankaŭ en la rozaria preĝo estas iu ritma mezo de niaj „Saluton Maria“ la nomo Jesuo. Entute estas la ritmo io esenca, kion la rozario enportas en nian vivon. La ĥaoson de nia vivo trafita per peko kaj doloro estas necese transformi je harmonio. Malsanuloj eble ofte ne havas paciencon kaj forton preĝi la tutan rozarion, sed almenaŭ ĝiaj partoj aŭ mallongaj ekvokoj „Jesuo“ kaj „Maria“ povas ekfunkciigi fortojn, kiuj nian vivon elprofunde influos. Maria, resaniĝantino de la malsanuloj, helpu nin, ke ni nian malsanon (kaj la tutan vivon) travivu tiel, ke ĝi fine konduku nin al ĝojo kaj al pli granda gloro de Dio! Amen. EVOLUO KAJ MATURIĜO Ĉu vi estas paciencaj? – Plimulto el ni eble ne tro. Kaj la pacienco de ni estas senĉese atendata. Se ni volas iun atingi pertelefone, el aŭdilo fluas muziko, celanta nin teni en bona humoro. En plenŝtopitaj atendejoj ni akiros konvinkon, ke ni atingis purgatorion, pri atendo je rezulto de kuracista esploro aŭ je iu malagrabla medicina interveno ni eĉ ne parolu. Kiu estas pacienca? – Tiu, ĉe kiu venkas stabileco, elteno kaj kuraĝo superanta elreviĝon, timon kaj koleron; tiu, kiu ne tuj rezignas kaj kiu ankoraŭ foje tion provos; tiu, kiu en la sufero ne vidas nur sensencecon, sed klopodas ĝin pacience porti. Nocio „paciento“ devenas el vortradiko „pati“, kiu signifas „suferi, toleri“. Sed la pacienco ne estas ofte nia plej forta eco, same kiel persisteco. Kaj ke oni diras – rapidu malrapide? Ni ja volas progreson, sukceson kaj sanon – kaj tion tuj. Kompreneble. Ĉinoj havas proverbon: „La forto eliĝas el pacienco. En daŭro de tempo kaj kun pacienco el morusaj folioj fariĝos silko.“ Sed tio postulas sian tempon. La evoluo kaj la maturiĝo signifas procedon. Certan momenton tio daŭras, ol la floro disvolviĝos. Ankaŭ la semo ĝermas nur nerapide. Oni parolas ankaŭ pri la „procedo de resaniĝado“. Esti pacienca signifas persisti, kapabli saĝe ĝis atendi, ol aperos solvo kaj ĝis proponos sin respondo. Poeto Rainer Maria Rilke skribas en unu sia letero al sia amiko Franz Xaver Kappus: „Havi paciencon kun ĉio, kio estas en nia koro ne finsolvita, kaj strebi trovi ŝaton en la demandoj, kvazaŭ ili estus fermitaj ĉambroj aŭ libroj skribitaj per nekonata lingvo.Ne volu koni tuj la respondojn, kiuj ne povas al vi esti disponigitaj, ĉar vi ilin ne kapablus vivi. Temas pri tio, vivi ĉion. En ĉi momento vivu viajn demandojn. Eble post ioma tempo, malrapide kaj senatente, vi komencos iun tagon vivi ankaŭ la respondojn.“ Ne estas facile havi paciencon kun propraj ŝarĝoj. „La kapablo ion elteni en nuntempo ĉiam pli kaj pli malaperas,“ skribas Anselm Grün. Kaj tamen ni ĝin nepre bezonas por sukcesi kvitiĝi kun la vivo kaj por ke ni kapablu solvadi problemojn de nia mondo kun espero. Ekzemple en senco de devizo de markizo Vauvenargues: „La pacienco estas kapablo esperi.“ El libro de S. Bachl: Historietoj ne nur por malsanuloj DIABLO ALPORTAS HALLOWEEN-ON Diablo ne alportas Prada-varojn, sed Halloween, kaj li ne kontentiĝas per tio, ke „li ion malbonan al ni kaŭzos, se ni ne donos al li donacon aŭ regalaĵon“. Malantaŭ image senkulpa karnavalo kaŝiĝas tre ama ra realeco, diris Sac. Francesco Bamonte, I.C.M.S., por itala gazeto Avvenire (31.10. 2017). La prezidanto de la Internacia Asocio de Ekzorcistoj avertas antaŭ vespero de Halloween precipe gepatrojn kaj edukistojn kaj li ilin alvokas: Ni ne subtaksu ĝian influon. „Mi ne opinias Halloween kiel pure infa nan amuzon, ĉar ĝi kiel komerca produktaĵo sin turnas al adoleskuloj kaj junaj homoj. Ĉu temas pri nedamaĝa distriĝo, aŭ pri io vere danĝera, oni povas – pli prefere ol el principoj kaj antaŭjuĝoj – tion rezultigi surbaze de ĝiaj efikoj. Persone mi opinias, ke Halloween disponigas nenion veran, ĝi supozas nenion bonan kaj montras nenion belan. Konsekvence de tio ĝi ne helpas al tio, ke mi estu pli vereca kaj pli bona kaj ke mi sekvu vojon de beleco, kio min maltrankviligas. Estis al mi enkapigite, ke Beleco savos mondon,“ opinias la itala ordenano. El propra sperto de ekzorcisto eĉ el scioj de siaj kolegoj li poste konkludas, ke Halloween eĉ ĝia preparo estas privilegiita periodo, kiam junaj homoj kontaktiĝas kun sektoj kaj okultismo. Tiu ĉi fakto serioze influas ne nur spiritan nivelon, sed ĝi endanĝerigas psikofizikan integrecon de juna homo, klarigas la aŭtoro. Estas konate, ke en kalendaro de magoj, okultistoj kaj satanistoj estas la vespero de Halloween unu el la plej gravaj „solenoj“. Kompreneble tio ne signifas, ke ĉiuj, kiuj tielnomate solenas Halloween, devas nepre sperti ion negativan, sed la enhavo de tiu ĉi renversita festo kaj la maniero de ĝia travivado tre malfortigas, se ne rekte eligas nian defendokapablon, eksplikas sac. Bamonte. Kiel do „forbeni“ la danĝeron? Pri tio la itala ekzorcisto donas daŭre validan respondon: „Ekkonadi kaj vere ekami Jesuon kaj lian neatingeblan, tre favorkoran Patrinon. Jesuo, kiu estas Dio, estas Vero, Bono kaj Belo, kaj lia Patrino tute en Li speguliĝas. Kiam ni rigardas ilian belecon kaj ni ekamas ĝin, ni povas Halloween-on, eĉ se nur por momento rigardi nur kun granda penado.“ Neanstataŭeblan respondecon ĉi tie havas gepatroj kaj edukistoj, al kiuj devus esti klare, ke ĉi tie temas pri provo, kiel enpeli infanojn kaj junajn homojn en brakumon de malamiko de Kristo, emfazas plu la prezidanto de la Internacia Asocio de Ekzorcistoj kaj li aldiras: „Sufiĉas konsciiĝi, ke en Usono estis antaŭ kelkaj jaroj starigita statuo de diablo Baphomet – la simbolo, kiun de la komenco adoradis okultistoj kiel dion. Tiu estaĵo duone homo kaj duone virkapro – reprezentas potencon de malheleco; sed sub ĝi staras du infanoj, kiuj ĝin kompleze rigardas. Ĝia celo do estas alkutimigi novan gene racion al tio, ke ili ne timu antaŭ proponoj de diablo, sed sekvu lin kaj akceptu lin kiel gvidiston. Poste iuj ludilproduktaj firmaoj donis al merkato novajn pluŝulojn – kaj tute hazarde estas tio ĝuste bafometoj. Same kiel Halloween ili devas celi tion, ke la nova direktigo – la nova kultura tendenco – estu por infanoj akceptebla.“ La paganaj praktikadoj tiel alproprigas al si estimon pli antaŭe apartenantan al sanktuloj. La kulton de la sanktuloj devus denove praktikadi kiel la kristanaj familioj, tiel la sacerdotoj, insistas la patro Bamonte: „Estas necese la sanktulojn ekkonadi kaj ekligi amikecon kun almenaŭ unu el ili. En pasinteco tiu ĉi ekkonado saturiĝadis per patronaj festoj akompanantaj per predikoj, kiuj prezentis vivon de la sanktuloj, iliajn verkojn, manieron, per kiu ili konkrete rilatis Dion eĉ homojn. Por multaj kristanaj familioj konsistis granda helpo en legado de hagiografioj aŭ en rakonto pri la vivoj de la sanktuloj, pri kiu zorgis precipe ĉefo de la familio aŭ iu alia estimata persono – ni ekpensu, kion signifis onklo Ksavero por la papo Johano la Dudektria. Ankaŭ la sacerdotoj devus reveni al alparoloj pri la sanktuloj kaj pilgrimadi kun la kredantoj – precipe kun infanoj kaj junularo – al lokoj, kie la sanktuloj vivis kaj kie ripozas iliaj relikvoj. Ekzistas multaj sanktuloj de infanoj kaj junularo, kiuj atendas tion, ke ilin iuj ekkonu, kaj kiuj povus iĝi fidelaj amikoj de siaj samaĝuloj. Se ni kun tia baza preparo aliros al la liturgia soleno de Ĉiuj Sanktuloj, pli bone ni ekkomprenos ĝian signifon kaj ni povos ĝin pli bone travivadi,“ konkludas la prezidanto de la Internacia Asocio de Ekzorcistoj en la taggazeto Avvenire. Fonto: www. radiovaticana.cz, 31.10.2017 „Mi serĉas laboron‟ Volonte mi iĝus via hejma instruisto, edukisto kaj konsilanto. Mi laboros dum la tuta jaro, eĉ ne unu tagon mi postulos por libertempo. Dumlabore ne mankos ĉe mi humuro. Mi nek drinkas nek fumas. Mi de vi ne postulos monon, eĉ ne mi postulos plenan fridujon. Mi ellitiĝos tiel frue, kiel vi bezonos, kaj mi enlitiĝos nur post kiam vi ne plu bezonos min. Mi helpos al vi solvi kiun ajn problemon. Vi povas esti kontenta, eĉ ne unu demando restos nerespondita. Mi respondos al vi eĉ ĉiujn gravajn vivdemandojn, komencante per la unua: „De kie ni venis?‟ ĝis la lasta: „Kien ni celas?‟ Mi konsilos vin en gravaj decidoj. Mi disponigos al vi informojn, kiujn vi bezonas dum via vivo. Mallonge, mi prizorgos tion, por ke estu sukcesa vi kaj viaj proksimuloj. Mi estas via Biblio. ‒ Ĉu vi akceptos min por laboro? EN ĈIEL´ AL DIO LA GLOR´
Ref.: En ĉiel’ al Dio la glor’ ... 2. Sinjor’ kaj Dio, / Reĝ’ en ĉielo, / anim-glacioj por Vi degelos. / Ŝafido de Di’, / al Vi kun vervo / sen la rezerv’ / ni surtere servos. Ref.: En ĉiel’ al Dio la glor’ ... 3. Nin, Di’, senigu / de l’ peko-pezoj, / de ni malligu / fier-frenezojn. / Ja estas nur Vi / nia Sinjoro, / ardas jen en Vi / ora la koro. Ref.: En ĉiel’ al Dio la glor’ ... Nun, ho Eternulo, Vi ellasas vian servanton laŭ via vorto en paco, ĉar miaj okuloj vidis vian savon, kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj: Lumon por malkaŝo al la gentoj kaj gloron de via popolo Izrael. (Luk 2,29-32) La 2-an de februaro oni festas Prezentadon de Jesuo en la jerusalema templo. (La preĝeja bildo en Hochfelden) SINCERE NI KONDOLENCAS - Jarmila Rýznarová
al Asocio de Esperantistoj Handikapuloj pro forpaso de ĝia longjara prezidantino kaj ĝismorte kunredaktorino de ĝia gazeto Informilo s-anino Jarmila Rýznarová. Ŝi mortis la 5-an de decembro 2020 en sia neĝisvivita 91-a jaraĝo en sia loĝurbo Pardubice. En la jaro 2006 ŝi reprezentis AEH dum la 59-a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, okazinta en la pilgrimloko Velehrad (vidu foton). Al ŝiaj familianoj kaj al AEH sinceran kondolencon esprimas IKUE-Katolika Sekcio de Ĉeĥa E-Asocio.
BONVOLU LEGI LA REVUON DE I.K.U.E. ESPERO KATOLIKA
Karaj legantoj, ankaŭ vi povas legi la revuon Espero Katolika – la oficialan organon de IKUE, kiu estas la plej malnova Esperanto-revuo ĝis nun aperanta ekde la jaro 1903. Ekde la jaro 2019 ĝi re gule aperadas en elektro nika versio en formato de PDF. Senpage ĝi estas elŝutebla el la interretaj paĝoj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio: www.ikue.org/cz/ Bonvolu eluzi tiun ĉi senkostan servon de I.K.U.E. Ni deziras al vi agrablan legadon! PARTOPRENU LA REGULAJN VIRTUALAJN RENKONTIĜOJN
Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio Milí bratři a sestry, co nejsrdečněji Vás zdravím v tomto novém roce 2021, ke kterému vzhlížíme, že bude nejen pro nás, ale pro celé lidstvo příznivější než ten minulý. Vložme všechnu naši důvěru do rukou Božích a naší nebeské Matky Panny Marie – která je také nebeskou patronkou katolických esperantistů (Nia Sinjorino de la Espero). Virusová situace v minulém roce zabránila nejen nám, ale všem lidem osobně se scházet, a také nám na akcích esperantistů. Existují však možnosti scházet se virtuálně. Toho využíváme i my, katoličtí esperantisté z různých států světa. Naše virtuální setkání přes platformu ZOOM vždy končí společnou modlitbou růžence, jak nás k tomu neustále vybízí naše nebeská Maminka. Z naší republiky se tohoto setkání pravidelně zúčastňují pouze dvě osoby. Byli bychom rádi, kdyby se připojily další osoby. Informaci k tomu najdete na poslední stránce obalu DB. V roce 2019 vyšlo tištěné jen jedno číslo časopisu IKUE Espero Katolika. Z důvodu nedostatku finančních prostředků nebylo možné v papírovém vydávání časopisu pokračovat. Proto je pokračováno v jeho vydávání v elektronické verzi ve formátu PDF. Staňte se čtenáří tohoto časopisu, který si můžete každé čtvrtletí zcela zdarma stáhnout z internetových stránek naší sekce: www.ikue.org/cz/ Zdravím Vás a těším se, že se také přidáte k virtuálnímu setkávání a rovněž ke čtení časopisu Espero Katolika. Boží ochranu Vám přeje bratr Miloslav Přehled o hospodaření s finančními prostředky v roce 2020 (v Kč)
Sekce má právní subjektivitu, z čehož vyplývá povinnost vést řádné účetnictví v souladu s příslušnými předpisy. Účetnictví sekce je zpracováváno účetním programem ISO. Všechny položky příjmů a výdajů jsou přesně účetně zaevidované a doložené doklady. Účetní uzávěrka roku 2020 byla předložena revizní komisi sekce ke kontrole a schválení. Na přání plátce mu vystavíme přehled o jeho přijatých platbách, nebo doklad pro odpočet z daně. Obdržené příspěvky od členů a také zahraničních odběratelů časopisu Dio Benu v roce 2020 pokryly výdaje sekce za tisk Dio Benu, poštovné a ostatní nutné režijní výdaje. Převodem zůstatku z roku 2020 má sekce finanční prostředky pro další pokračování ve své dosavadní činnosti. Příjmy IKUE tvoří především členské příspěvky. Ostatní příjmy a výdaje se také vztahují k činnosti sekce. Veškerá činnost ve prospěch sekce je prováděna zcela zdarma; rovněž ostatní nutné náklady na funkci sekce nezatěžují výdaje sekce. Děkujeme všem, kteří přispěli a opět přispějí v tomto roce na činnost sekce, abychom i nadále zajistili její dosavadní funkci. Miloslav Šváček
Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio de la 16.9.2020 ĝis la 31.12.2020: Baťová Hana, Grenda Štefan, Haupt Rainer, Chroboková Jana, Kaan Milan, Kaprál Václav, Kepencay Tibor, Klumpar Alois, Klumparová Marie, Łaba Marian, Ledvinková Blanka, Nosek Václav, Noske Gottfried, Peřina Jindřich, Płatek Stanisław, Rytíř František, Studená Pavla jun., Štěpánková Anežka, Tesařová Ludmila, Žížalová Marie. Tre koran dankon! DIO BENU Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. +420 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. IBAN: CZ4420100000002700247564 SWIFT/BIC: FIOBCZPPXXX Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2020 (31) - číslo 1 (121).ISSN 1803-8387 La enhavo de la artikoloj de aŭtoroj ne ĉiam devas koheri kun opinioj de la redaktantaro. |