·
SANKTA FRANCISKO: KANTO DE LA KREITARO
·
VORTOJ DE LA SEKCIA PREZIDANTO
(Miloslav Šváček)
·
RADIOJ DE LA AMO DE DIO (Patrino
Tereza) (El Nasz Dziennik, 8.5.2020 Esperantigis Stanisław Śmigielski) · NIA SANKTULO JOHANO SARKANDER
·
Unusola moravia sanktulino - sankta Zdislava
(Sac. C. Šíma) · LA PLEJ MALBONA EPIDEMIO ESTAS PERDO DE LA KREDO
(Grzegorz Górny)
·
DIPATRINO DE AŬRORA PORDEGO EN VILNO,
LITOVIO
(Stanisław · GREGOR MENDEL (Jiří Kořínek) · EPIGRAMOJ (Bogusław Sobol )
·
SENDU AL MI IUN POR AMI (Patrino
Tereza) · LA DUA PAŜO: FORŜOVU ĜIS LA PROFUNDO (Sac. D-ro Max Kašparů) · NEKAPABLO PARDONI ESTAS GRANDA MALHELPO POR PREĜO (P. Elias Vella) · VI, KATOLIKOJ, TION HAVAS MALPERMESITE (Michal) · PRI LAMENTADOJ (Jitka Krausová )
·
Karoto, ovo kaj kafo
(Bruno Forrero) · Saluton Reĝinˊ (H. J. F. Wansink) · FORMIKO EN SITELO (Bruno Ferrero)
·
DANKU LA SINJORON (kanto: Franko
Luin)
·
Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio
SANKTA FRANCISKO: KANTO DE LA KREITARO Plejalta, Ĉiopova, Bona Sinjoro, Laŭdata estu, mia Sinjoro, kun ĉiuj Viaj kreitaĵoj, Laŭdata estu, mia Sinjoro, pro fratino Luno kaj Steloj, Laŭdata estu, mia Sinjoro, pro frato Vento Laŭdata estu, mia Sinjoro, pro fratino Akvo, Laŭdata estu, mia Sinjoro, pro frato Fajro, Laŭdata estu, mia Sinjoro, pro nia patrino, fratino Tero, Laŭdata estu, mia Sinjoro, de tiuj, Laŭdata estu, mia Sinjoro pro nia Beataj tiuj, kiuj troviĝas en Viaj Laŭdu kaj benu mian Sinjoron, VORTOJ DE LA SEKCIA PREZIDANTO Tre karaj kaj estimataj legantoj, karaj gefratoj en Jesuo Kristo, tre kore mi vin salutas: “Dio benu!”. La malfortiĝanta virusa epidemio iom post iome liberigas nin de malagrablaĵoj pere de ĝi kaŭzitaj, tamen ankoraŭ ne maturiĝis kondiĉoj por reveni al ordinara vivpulsado. Tio kompreneble ankaŭ grave koncernas geesperantistojn, la regulajn klubajn kunvenojn ktp. Malgraŭ tio, ke nunjare verŝajne ne okazos kongresoj kaj aliaj E-aranĝoj, tamen ekzistas diversaj rimedoj okupiĝi pri nia internacia lingvo tradukante aŭ legante E-gazetojn kaj verkojn, kiujn al ni proponas interreto. La oficialan organon de IKUE - la revuon Espero Katolika, kiu estas la plej malnova E-revuo ĝis nun ekzistanta, oni povas plu legi en elektronika versio elŝutebla el la interretaj paĝoj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio: www.ikue.org/cz/ Do bonvolu dumtempe eluzi tiun ĉi eblon. Dezirante al vi agrablan legadon, tre kore vin salutas via frato Miloslav Šváček. Por ne devi pene fari sencoplenajn kaj utilajn aferojn, ni elpensis agmanierojn, kiuj ŝparas multan nian laboron. Sed tio ne sufiĉas al ni. Por iujn aferojn tute ne fari, ni elpensis anstataŭ ili impresojn. Dumtempe ni mem konvinkiĝis, ke en multaj kazoj oni povas realecon antataŭi per impresoj. Ni lernas tiel sinsekve konstrui vilaĝojn de Potjemkin kaj eble jam baldaŭ ni iĝos majstroj en impresologio. Ni povas komenci tion jam kiel infanoj en la baza lernejo. Ni metas hejme sur la tablon malfermitan lernolibron kaj ni kaŭzas ĉe la gepatroj la impreson, ke ni el ĝi dum la tuta tempo lernas. Kiam poste neniu rigardas, ni elprenos el la tabla kaŝejo ŝatatan, de la gepatroj akre observatan legaĵon. Dum mezlernejaj jaroj ni poste tiun trukon laboratingos ĝis tuta perfekteco. Daŭrigi ni povas ankaŭ dum armea servo. Ĉe plankpuriga servo, kiam devus la planko esti bone pura, ni priverŝos la plankon nur per la akvo kaj laŭ la armea devizo “kio estas malseka, tio estas pura” la penlaboron ni bone maskigos. Poste en laborloko malfermiĝas al ni neantaŭsentita areo por disvolvo de tiu ĉi “talento”. La impresologio bone funkcias ankaŭ en la spirita vivo. Mi klopodas fari impreson al mi mem, al la ĉirkaŭantaj homoj kaj nelastvice ankaŭ al Dio. La tutan jaron mi travivas kiel pagano, en la preĝejon mi iradas laŭ la vetero, al la sakramentoj tute ne, sed por cindromerkreda signo sur la frunton mi ĉiam venas. Ĉe tio mi havas impreson, ke mi estas bona katoliko, kaj la homoj el la preĝejo ankaŭ devas certe akiri tiun impreson. Kie ne sufiĉas la impreso, tie priservas ĝia fratino - artefarita anstataŭaĵo. Ĉar mi ne plu estas kapabla festi la veran sencon de Kristnasko, mi ĝin festas artefaritan: ĉe la kristnaska arbeto kun artefaritaj kandeletoj mi aŭskultas artefaritajn kristnaskajn kantojn. Kial klopodi malkovradi denove kaj denove iun veran ĝojon de Kristnasko, se oni ofertas en ĉiu vendejo kaj por akceptebla prezo la falsecan ĝojon. La kulmino de la impresologio poste estas la stato, kiam ni en tia falseca mondo kapablas sugesti la neripeteblan imagon, ke ni estas feliĉaj kaj mondecaj. Al la ĝojo de la homa animo kontribuas rifuzo de la impresoj kaj sentrompeco en la vortoj kaj agoj. La tendencon por ŝanĝo de la agoj kontraŭ impresoj konis jam Jesuo. Kaj tial li avertis, ke ni ne diru “Sinjoro, Sinjoro”, sed prefere ni plenumu volon de la ĉiela Patro. Sac. D-ro Max Kašparů
LA SINJORO NIN VOKAS EL SIA KRUCO, POR KE NI
DENOVE TROVU LA VIVON El eksterordinara beno de la papo Francisko Urbi et Orbi la 27.03.2020 »Kaj en tiu tago, kiam vesperiĝis« (Mar 4,35). Tiel komenciĝas evangelio, kiun ni aŭdis. Jam kelkajn semajnojn ŝajnas, ke vesperiĝis. Densaj obskuroj kovris niajn placojn, stratojn kaj urbojn; ili ekregis niajn vivojn kaj plenigis ĉion per surdiga malbruo kaj per senkonsola malpleno, malaktivigante ĉion, kio ajn hazarde ie troviĝas. Estas tio sentebla en la aero, estas tio videbla el gestoj kaj esprimas tion rigardoj. Ekpremis nin timzorgoj kaj embarasoj. Kiel disĉiploj el evangelio ni subite troviĝas en neatendita kaj furiozega ŝtormo. Ni konsciiĝis, ke ni estas sur la sama ŝipo, ĉiuj vundeblaj kaj malorganizitaj, sed samtempe gravaj kaj necesegaj, ni ĉiuj estas vokitaj remi komune, ni ĉiuj bezonas komune konsoliĝi. Sur tiu ĉi ŝipo... ni estas ĉiuj. Kiel tiuj disĉiploj, kiuj unuvoĉe kaj kun timo diras: »Ni pereas« (Mar 4,38), tiel ankaŭ ni ekrimarkis, ke neniu el ni povas iri soleca, sed nur komune. Estas facile imagi al ni esti en tia situacio. Malfacile estas kompreni Jesuon. Dum la disĉiploj estas nature timegitaj kaj malesperaj, Li estis en la ŝipa parto, kiu plej baldaŭ mergiĝas. Kaj kion Li faras? Spite de konsterniĝo Li trankvile dormas, konfidante la Patron – en la evangelio ni vidas Jesuon dormi nur ĉi tie. Kiam Li estas vekita, Li silentigas ventegon kaj kvietigas akvon kaj sin turnas al la disĉiploj kun riproĉa tono: »Kial vi estas timemaj? Ĉu vi ankoraŭ ne havas fidon?« (Mar 4,40). Ni strebu ekkompreni. En kio baziĝas nesufiĉo da kredo de la disĉiploj, kio estas antagonismo de la konfido? Ili ne ĉesis kredi al Li, ja ili sin al Li turnas. Sed ni rigardu kiamaniere: »Majstro, ĉu vi ne zorgas pri tio, ke ni pereas? (Mar 4,38). Estas egale al vi. Ili opiniis, ke ili ne estas gravaj por Jesuo, ke Li ne zorgas pri ili. Tio estas unu el la plej malbonaj aferoj, se ni aŭdas inter ni, en niaj familioj vortojn: „Ĉu mi ne gravas por vi?“. Tiu ĉi frazo vundigas kaj ekscitigas koron. Ĝi skuigis ankaŭ Jesuon, ĉar por neniu alia ni estas tiel gravaj kiel por Li. Kaj vere, kiam Li estis petita, Li savas siajn timemajn disĉiplojn. La ŝtormo demaskas kaj malkovras falsajn kaj supraĵajn certecojn, sur kiuj ni konstruis niajn programojn kaj planojn, kutimojn kaj prioritatojn. Ĝi montras al ni, ke ni lasis endormigi kaj ni forlasis tion, kio vivtenas, subtenas kaj fortigas nian vivon kaj nian komunumon. La ŝtormo malkovras ĉiujn strebojn pri elpremo kaj neglekto de tio, kio vivigas animon de niaj nacioj, ĝi malkovras ĉiun provon pri sensentigo pere de ŝajne „savaj“ kutimiĝoj, nekapablaj invoki niajn radikojn kaj evoki memoron de niaj grandaĝuloj, per kio ni senigas nin de imuneco necesa por alĝustiĝo al suferado. Per ŝtormo falis maskoj de tiuj stereotipoj, per kiuj ni kaŝadis nian „mio“ en konstanta strebo pri la propra imago, kaj denove estis malkovrita tiu (benita) aparteneco, de kiu ne eblas sin deŝiri, la aparteneco de fratoj. »Kial vi estas timemaj? Ĉu vi ankoraŭ ne havas fidon?« Sinjoro, via Vorto nin hodiaŭ vespere trafis kaj tuŝas nin ĉiujn. En tiu ĉi nia mondo, kiun Vi pli multe amas ol ni, ni pelis nin antaŭen plenrapide kaj ni opiniis, ke ni estas potencaj kaj ĉiokapablaj. Profitavidaj, ni lasis nin engluti per aĵoj kaj nin ekzalti per hasto. Ni ne haltis al via voko, ni ne vekiĝis vid-al-vide planedajn militojn kaj maljustecojn, ni ne aŭdis krion de malriĉuloj, eĉ de nia grave malsana planedo. Arogeme ni daŭrigis kaj ni opiniis, ke ni en la malsatanta mondo restos ĉiam sanaj. Nun, kiam ni estas sur ondanta maro, ni Vin petas: „Vekiĝu, Sinjoro!“ »Kial vi estas timemaj? Ĉu vi ankoraŭ ne havas fidon?« Sinjoro, Vi turnas Vin al ni kun alvoko, la alvoko por la kredo. La alvoko, kiu ne tiel rilatas kredi, ke Vi ekzistas, sed postsekvi Vin fidante al Vi. En tiu ĉi karesma tempo sonas via insista alvoko: „Ŝanĝu opiniojn“, »Returnu vin al Mi per via tuta koro« (Joe 2,12). Vi vokas nin, ke ni eluzu tiun ĉi tempon de la provo kiel tempon de elekto. Ne estas tio tempo de via juĝo, sed de juĝo nia: la tempo por elekti inter tio, kio estas grava, kaj tio, kio estas pasema, apartigi tion, kio estas necesega, de tio, kio ne estas nepre necesa. Estas tio tempo por denova rektigo de la vivkuro renkonten al Vi, Sinjoro, kaj renkonten al la aliuloj. Kaj dumvoje ni povas rigardi multajn niajn ekzemplaj kunulojn, kiuj meze de timo reagis per fordono de sia vivo. Tiel efikas potenco de la Spirito, kiu elverŝiĝas kaj aliformiĝas je kuraĝa kaj grandanima sinfordonemo. La vivo de la Spirito kapablas elaĉeti, plene aprezi kaj montri, kiel estas niaj vivoj ordigitaj kaj portitaj de ordinaraj homoj, kiuj estas kutime malzorgataj kaj ne aperas sur titolpaĝoj de la gazetoj kaj ĵurnaloj, eĉ ne dum grandaj defiladoj de la plej novaj prezentadoj, sed sendube ili nuntempe skribas decidajn eventojn de nia historio: kuracistoj, geflegistoj, laborantoj de magazenoj, purigistinoj, vartistinoj, transportistoj, ordotena polico, libervoluloj, sacerdotoj, ordenaninoj kaj multaj kaj multaj pluaj, kiuj ekkomprenis, ke neniu savos sin mem. Vid-al-vide la suferon, en kiu sin montras vera disvolviĝo de niaj nacioj, ni malkovras kaj spertas ĉefpastran preĝon de Jesuo: »por ke ili ĉiuj estu unu« (Joh 17,21). Kiom da homoj ĉiutage pruvas paciencon kaj donadas esperon, strebas ne dissemadi panikon, sed dividitan respondecon. Kiom da patroj, patrinoj, prapatroj kaj instruistoj montras al niaj infanoj per etaj simplaj gestoj, kiel defii kaj superi krizon per nova modifado de la kutimoj, per eklevo de rigardo kaj instigo al preĝo. Kiom da homoj preĝas, oferas sin kaj petas por la bono de ĉiuj. La preĝo kaj silenta servo estas niaj venkaj armiloj. »Kial vi estas timemaj? Ĉu vi ankoraŭ ne havas fidon?« Komence de la kredo estas agnosko, ke ni bezonas savon. Ni ne estas memsufiĉaj, solaj ni dronos: ni bezonas Sinjoron kiel iam marnavigadistoj stelojn. Ni invitu Jesuon sur la ŝipetojn de niaj vivoj. Ni fordonu al Li niajn timzorgojn, ke Li superu ilin. Kiel disĉiploj ni spertos, ke kun Li sur ferdeko ni ne kraŝos. Ja en tio estas Dia potenco, ke Li turnas je bono ĉion, kio okazos, eĉ tion nebelan. Li enportas trankvilon en niajn ŝtormojn, ĉar kun Dio la vivo neniam mortas. La Sinjoro meze de la ŝtormo interpelacias kaj instigas, ke ni veku kaj aktivigu solidarecon kaj esperon, kiu kapablas firmigi, subteni kaj doni sencon al tiuj ĉi horoj, kiam ŝajnas, ke ĉio kraŝas. La Sinjoro vekiĝas por vekigi kaj vivigi nian paskan fidon. Ni havas ankron: en Lia kruco ni estis savitaj. Ni havas direktilon: en Lia kruco ni estis elaĉetitaj. Ni havas esperon: en Lia kruco ni estas renaskiĝintaj kaj ĉirkaŭprenitaj, por ke nin nenio kaj neniu disigu de Lia elaĉeta amo. Meze de izoliteco, en kiu ni suferas pro nesufiĉo da korfavoro kaj renkontoj kaj ni spertas mankon de multo, ni ankoraŭfoje aŭdu anoncon, kiu estas nia savo: la Sinjoro resurektis kaj vivas apud ni. La Sinjoro nin vokas el sia kruco, ke ni denove trovu vivon, kiu nin atendas, ni rigardu tiujn, kiuj invokas nin, ke ni pli firmigu, rekonu kaj stimulu gracon, kiu en ni estadas. Ne estingu senfajriĝantan meĉon (Jes 42,3), kiu neniam forbrulas, kaj ekflamigu la esperon. Ĉirkaŭpreni Lian krucon signifas trovi kuraĝon ĉirkaŭpreni ĉiujn malakordojn de la nuntempo, por momento rezigni pri la sopiro de ĉiopoveco kaj havaĵo kaj doni spacon al kreiveco, kiun povas veki nur la Sankta Spirito. Tio signifas trovi kuraĝon malfermi spacojn, kie ĉiuj eksentos, ke ili estas vokitaj, kaj permesi novajn manierojn de gastemeco, frateco kaj solidareco. En Lia kruco ni estis savitaj, por ke ni akceptu esperon, al kiu ni ebligos fortigadi kaj subtenadi ĉiujn eblajn aranĝojn kaj vojojn, kiuj povas helpadi nin gardi kaj ŝirmi. Ĉirkaŭbraki Sinjoron, por ke ni ĉirkaŭprenu esperon: tio estas la forto de la fido, kiu liberigas de la timo kaj donas esperon. »Kial vi estas timemaj? Ĉu vi ankoraŭ ne havas fidon?« Karaj gefratoj, el tiu ĉi loko, kiu rakontas pri la rokfirma kredo de Petro, mi volus hodiaŭ vespere konfidi vin ĉiujn al la Sinjoro je propeto de Madono, la Savo de lia popolo, la Marstelo meze de ŝtormo. El tiu ĉi kolonejo, kiu ĉirkaŭbrakas Romon kaj mondon, descendu sur vin Dia beno kiel konsolplena ĉirkaŭbrako. La Sinjoro benu mondon, donacu al la korpo sanon kaj al la koro konsolon. Vi postulas nin ne timi. Sed nia fido estas malfirma kaj ni estas timemaj. Sed Vi, Sinjoro, ne lasu nin kiel viktimon de la ŝtormo. Ripetu denove: »Vi ne timu« (Mat 28,5). Kaj ni ripetu kune kun Petro, »Ni surĵetu sur Lin ĉian nian zorgon, ĉar Li zorgas pri ni« (komp. 1 Pet 5,7). Vatikano, 27.03.2020 DIO KONFIDIS TASKON ŜIRMI KREITAĴARON AL LA HOMOJ, NE AL LA MONO Kateĥizo de la Sankta Patro Francisko en ĝenerala aŭdienco la 5-an de junio 2013 Nunjare la mondo rememoras kvinan datrevenon de la encikliko de la Papo Francisko “Laudato si” el la 24-a de majo 2015, kiu estis oficiale publikigita en la preskonferenco la 18-an de junio 2015. La titolo de la encikliko sin ligas al la verseto de la sankta Francisko de Asizo el lia verko Kanto de la kreitaro. Tial estas bone memorigi al ni, kion tiuteme diris la papo Francisko jam la 5-an de junio 2013. Bonan tagon, karaj gefratoj. Hodiaŭ mi volas halti ĉe demando de la vivmedio, kiel mi tion ĉe diversaj okazoj jam plurfoje faris. Proponas tion al mi ankaŭ la hodiaŭa Monda Tago de Vivmedio, proklamita fare de Organizo de Unuiĝintaj Nacioj, kiu forte apelacias pri bezono malebligi malŝparadon de nutraĵoj kaj ilian neniigon. Parolante pri vivmedio, pri kreitaĵo, mi imagas unuajn paĝojn de la Biblio el la libro Genezo, kie tekstas, ke Dio donis al viro kaj virino teron por primastrumi kaj gardi ĝin (komp. Gen 2,15). Kaj mi metas la demandojn: Kion signifas primastrumi kaj gardi la teron? Ĉu vere ni primastrumas kaj gardas kreitaĵon? Aŭ ĉu ni elrabas kaj malzorgas ĝin? La verbo „primastrumi“ atentigas pri zorgo de la terkulturisto pri la tero, por ke ĝi povu donadi fruktojn, por disdividado. Kiom da atento, prizorgo kaj sindonemo tio postulas! Kulturado kaj ŝirmo de la kreitaĵo estas indikilo, kiun Dio ordonas ne nur komence de la historio, sed al ĉiu el ni; ĝi estas konsistaĵo de lia plano, laŭ kiu devas la mondo respondece disvolvadi, fariĝi ĝardeno, la loko loĝebla por ĉiuj. Benedikto la Deksesa plurfoje memorigis, ke la tasko, kiun konfidis al ni Dio la Kreinto, postulas akcepton de ritmo kaj logiko de la kreitaĵo. Ni ofte lasas nin gvidi per tromemfido de superregado, posedado, manipulado kaj ekspluatado; ni ne ŝirmas la kreitaĵon, ne respektas ĝin, ne rigardas ĝin kiel senprofitan donacon, pri kiu ni devas zorgi. Ni perdas kapablon de mirego, meditado, aŭskultado de kreitaĵo kaj ni ne plu kapablas kompreni tion, kion Benedikto la Deksesa nomas „ritmo de historio de la amo de Dio kaj la homo“. Kial ĝi estas tia? Ĉar ni opinias kaj vivas horizontalece, ni malproksimiĝis de Dio, ni ne legas liajn signojn. Sed la „kulturado kaj ŝirmo“ ne inkluzivas nur la rilaton inter ni kaj la vivmedio, inter la homo kaj kreitaĵo; ĝi koncernas ankaŭ la homajn interrilatojn. La papoj parolis pri la homa ekologio, intime interrilatanta kun ekologio de la vivmedio. Ni travivas krizon, kion ni vidas je la vivmedio, sed precipe je la homo. La homo estas en endanĝerigo. Estas certe, ke la homa persono troviĝas hodiaŭ en endanĝerigo, kaj tial estas bezonata la homa ekologio! Kaj tiu ĉi endanĝerigo estas grava, ĉar la kaŭzo de la problemo ne estas kia ajn, sed etika kaj antropologia. La Eklezio tion kelkfoje akcentis kaj multaj homoj diras: jes, ĝuste, tio estas vero..., sed la sistemo estas plu daŭriganta same kiel antaŭe, ĉar regas dinamiko de ekonomio kaj financado, malhavantaj la etikon. Hodiaŭ ne ordonas la homo, sed la mono. Ordonas la mono. Kaj Dio, nia Patro, konfidis taskon ŝirmi la teron ne al la mono, sed al ni, al viroj kaj virinoj. Ni havas tiun taskon! Sed la viroj kaj la virinoj estas oferataj al idoloj de profito kaj konsumo. Tio estas „kulturo de forfalo“. Se difektiĝas komputilo, estas tio tragedio. Sed la malriĉeco, bezonoj kaj dramoj de multaj homoj iĝas normalaj. Se dum la vintra nokto ekzemple ĉi tie proksime, sur la strato Ottaviano mortas iu homo, estas tio neniondiranta sciigo. Tio, ke en multaj partoj de la mondo estas infanoj, kiuj havas nenion por manĝi, estas neniondiranta sciigo, tio ŝajnas esti normala. Tiel tio ne povas esti! Sed malgraŭ tio tiuj aferoj estas normalaj. Iuj senhejmuloj mortas surstrate pro malvarmo kaj pri tio oni ne parolas. Sed se malkreskas en iu urbo borsa kurzo je dek gradoj, tio estas tragedio! Tiel estas forĵetataj homoj, kvazaŭ ili estus forfalaĵoj. Tiu ĉi „kulturo de rubaĵo“ iĝas esti normala pensmaniero, per kiu estas infektitaj ĉiuj. La homa vivo, la homo jam ne estas perceptataj kiel primara valoro, kiun oni devas respekti kaj ŝirmi, precipe se temas pri malriĉulo kaj senfortulo, se li ankoraŭ ne estas utila – kiel nenaskita, aŭ ne plu estas utila – kiel maljuna homo. Tiu ĉi kulturo de rubaĵo nin igas nesentemaj ankaŭ rilate al malŝparado de la nutraĵoj kaj iliaj forĵetadoj, kiuj estas des pli bedaŭrindaj, kiam en ĉiu mondoparto, bedaŭrinde, multaj homoj kaj familioj suferas pro malsato kaj subnutrado. Niaj pragepatroj estis iam tre zorgemaj por ne forĵeti ion el nutraĵoj, kiuj postrestis. Konsumismo en ni kulturis alkutimiĝon al neglektemo kaj ĉiutaga malŝparado de la manĝovaroj, kiujn ni ofte ne kapablas ĝuste pritaksi, kio ege superas nurajn ekonomiajn parametrojn. Ni ekmemoru bone, ke la nutrovaroj, kiujn ni forĵetas, kvazaŭ ni ŝtelus el la tabloj de tiuj, kiuj estas malriĉaj kaj malsatantaj! Ĉiujn mi instigas pripensi la problemon de la malŝparado de la nutrovaroj, por ke estu trovitaj vojoj kaj manieroj, kiuj tiun ĉi problemaron serioze solvos kaj iĝos iloj de solidareco kaj dividado kun la plej bezonuloj. Antaŭ kelkaj tagoj en la soleno de Dia Korpo ni legis pri miraklo de multenombrigo de la panoj. Jesuo satigis homamason per kvin panoj kaj du fiŝoj. Grava estas konkludo de la menciita partaĵo: „Ĉiuj satiĝis kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du korbojn.“ (Luk 9,17) Jesuo postulas de la disĉiploj, ke nenio estus forĵetita: neniuj forlasaĵoj! Kaj poste estas ankoraŭ ĉi tie fakto de tiuj dek du korboj. Kial dek du? Kion tio signifas? Dek du estas triboj de Israelo, kio simbole prezentas la tutan popolon. Per tio estas al ni dirite, ke se la nutrovaroj estas juste solidare disdonataj, neniam estas iu senigita pri tio la plej bezonata kaj ĉiu socio povas iri renkonten al bezonoj de la plej malriĉaj. La homa ekologio kaj la ekologio de la vivmedio iras manenmane. Mi do volas, ke ni ĉiuj serioze klopodu pri respektado kaj ŝirmo de la kreitaĵaro, estu ni atentemaj al ĉiu homo, kontraŭstarante kulturon de malŝparado kaj forĵetado kaj klopodu pri kulturo de solidareco kaj renkonto. RADIOJ DE LA AMO DE DIO Patrino Tereza Helpu min
disvastigi ĉien vian parfumon, ho Jesuo. Ĉien ajn mi iras. CENTJARIĜO DE LA NASKIĜO DE LA SANKTA JOHANO PAŬLO LA DUA Ekparolis ŝtonoj Ĝuste antaŭ 30 jaroj, la 21-an de aprilo 1990, la Papo devenanta el Pollando venis unuafoje al Ĉeĥoslovakio. Ne kalkulante la papan Patrujon, tio estis la unua vizito de Johano Paŭlo la Dua al la lando malantaŭ la fera kurteno, dum preskaŭ 45 jaroj regata fare de komunistoj konvinkitaj pri tio, ke ili venkis decide la batalon kontraŭ la Katolika Eklezio, kiu jam neniam plu leviĝos el genuoj. La preparoj de Johano Paŭlo la Dua por ĉi tiu pilgrimo daŭris ekde la komenco de lia pontifikado. Dum la sankta meso, kiun li ĉefcelebris la 3-an de junio 1979 en la pola urbo Gniezno, super la kapoj de la arigitaj fideluloj li rimarkis la sloganrubandon kun la surskribo en la ĉeĥa lingvo: „Pamatuj Otče na své české děti“ (Memoru, Patro, pri viaj ĉeĥaj infanoj). La Papo spontanee respondis: „Ne povas ĉi tiu papo, kiu portas en si mem la heredon de Vojteĥo (Adalberto) forgesi pri tiuj infanoj“. Kiam la 15-an de septembro 1979 Johano Paŭlo la Dua episkopigis la sacerdoton Jozefon Tomko, la ekziliton el Slovakio, en Ĉeĥoslovakio ekzistis deviga malpermeso de la episkopaj ordinigadoj sen la aprobo de regantoj. La 19-an de marto 1985 Johano Paŭlo la Dua subskribis la leteron por animpaŝtistoj de Ĉeĥoslovakio, rememorigante la sanktulojn Cirilon kaj Metodon, kiujn li en la jaro 1981 proklamis kunpatronoj de Eŭropo. La okazintan solenaĵon en julio de la jaro 1985 lige kun la milcentjariĝo de la morto de la sankta Metodo en Velehrad, la pola papo deziris ĝin persone partopreni. Tamen la registaro de Ĉeĥoslovakio rifuzis doni al li la enirvizon. Kiam en la jaro 1989 la komunista reĝimo sentis sin ankoraŭ forta, kaj la grava parto de la sacerdotoj en Ĉeĥoslovakio por la plenumado de la animzorgaj servoj ne ricevis permeson de la ŝtataj regantoj, Johano Paŭlo la Dua anoncis la kanonizon de princino Agnesa la Ĉeĥa. Tio „restarigis“ la esperon eĉ de multaj sin konsiderantaj kiel nekredantaj loĝantoj de ĉi tiu lando, ke plenumiĝos la 700 jarojn estanta antaŭdiraĵo, ke kiam okazos kanonizado de la princino Agnesa, devas okazi iu miraklo. La pilgrimantoj el Ĉeĥoslovakio, kiuj unuafoje ricevis de la regantoj la permeson por la pilgrimo al Romo, dum la papa aŭdienco en Aŭlo de Paŭlo la Sesa aŭdigis la ĝojkrion: „Papež musí do Prahy!“ (La papo devas en Pragon!). La Sankta Patro respondis ŝerceme: „Jak tylko mnie wpuścicie“ (Nur kiam vi min enlasos). Li sian promeson efektivigis. La 21-an de aprilo 1990, salutante sur la praga flughaveno Ruzyně la polan papon, la kortuŝita ŝtatprezidento Václav Havel diris: „Mi ne scias, ĉu mi scias, kio estas miraklo. Malgraŭ tio mi kuraĝas diri, ke mi estas ĉi-momente la partoprenanto de la miraklo: La homo, kiu ankoraŭ antaŭ ses monatoj estis malliberigita kiel la malamiko de la ŝtato, hodiaŭ li kiel ĝia prezidento salutas la unuan papon en la historio de la katolika eklezio, kiu ekstaris sur la tero de ĉi tiu ŝtato. Mi ne scias, ĉu mi scias, kio estas miraklo. Malgraŭ tio mi kuraĝas diri, ke hodiaŭ posttagmeze mi estos la partoprenanto de la miraklo: Sur la loko, kie antaŭ kvin monatoj, en la tago, kiam ni ĝojis pro la kanonizado de la Agnesa Ĉeĥa, estis decidite pri la estonteco de nia lando, la pontifiko de la katolika eklezio hodiaŭ celebros la sanktan meson kaj verŝajne li dankegos al nia sanktulino Agnesa por la propeto ĉe Tiu, kiu tenadas en siaj manoj la misteran pasadon de ĉiuj eventoj. Mi ne scias, ĉu mi scias, kio estas miraklo. Malgraŭ tio mi kuraĝas diri, ke mi estas la partoprenanto de la miraklo: En la landon neniigitan fare de ideologio de la malamo, alvenis heroldo de la amo. En la landon neniigitan fare de la regadpovo de malkleruloj, venas la viva simbolo de la klereco. En la landon ĝis antaŭnelonge detruatan fare de la ideologio de konfrontado kaj dividado de la mondo, venas la heroldo de la paco, dialogo, reciproka toleremo, estimado kaj afabla interkomprenado, la anoncanto de la frateca unueco en diverseco. Dum lontempaj jardekoj estis el nia patrujo elpelata la spirito. Mi havas hodiaŭ la honoron esti atestanto de la momento, kiam ĝian teron kisas la apostolo de spiriteco. Via sankteco, mi bonvenigas vin en Ĉeĥoslovakio.“
Sebastian Karczewski al la indekso NIA SANKTULO JOHANO SARKANDER Modelo de fideleco kaj braveco por ni La 21-an de majo la Papo Johano Paŭlo la Dua kanonizis gebeatulojn Johanon Sarkander kaj Zdislava el Lemberk en Olomouc, Ĉeĥio. Ĉar nunjare okazis la 25-a datreveno de ilia kanonizado, ni do ankaŭ rememoru tiujn ĉi gravajn gesanktulojn. Sanktulo Johano Sarkander naskiĝis en Skoczów (Pollando) jare 1576. Post morto de patro la patrino transloĝiĝis al Příbor (Moravio). Tie Johano vizitadis lernejon. Li studis ĉe jezuitoj en Olomouc kaj Prago. Post doktoriĝo pri filozofio li decidis sacerdotiĝi. Tiun celon li atingis jare 1609. Kiel sacerdoto li aktivadis en Uničov, Charváty, Zdounky, Boskovice kaj Holešov. Li laboris kaj preĝis. Kun la paroĥanoj li paroladis pri Dio kaj kun Dio li paroladis pri la paroĥanoj. Ĉio preparas sin por ŝtormo – por komenco de tridekjara milito. Jare 1618 okazis ribelo de nobelaro. Protestantoj okupas preĝejojn kaj paroĥdomojn de katolikoj. La vivo de pastro Johano ne estas sekura. Li pilgrimis al Ĉenstoĥovo opiniante, ke dum lia forrestado la ŝtormo forrapidos. Sed post la reveno li povas aktivadi nur sekrete. Februare Moravion trapasis kozakoj por helpi al imperiestro. Dumvoje ili ĉion bruligas kaj detruas. Johano iris renkonten al ili kun procesio tenante la monstrancon kun Eŭĥaristio. Kozakoj haltiĝas kaj ne atakas la urbon Holešov. Sed tiukaze Johano estas kaptita kaj kulpigita pro kunligo kun kozakoj. En Olomouc li estis enkarcerigita kaj terurege torturita. Trifoje li estis brulvundita kaj demandesplorita, kion li scias pri kozakoj, ĉu almenaŭ sinjoro Lobkovic ion diris al li pri ili dum pekkonfeso. Li diris: „Eĉ se mi ion el la pekkonfeso memorus, mi ne malkaŝus tion“. Li mortis en la karcero la 17-an de marto 1620. La protestantoj malpermesis lian solenan entombigon. La sciigo pri lia braveco baldaŭ disvastiĝis ĝis Hispanio. Li estis beatproklamita jare 1860. La preĝo: Dio, Vi la sanktan Johanon en la kredo kaj sankteca silentado firmigis, donu al ni, ke ni fariĝu per lia ekzemplo kaj pro lia peto rezistantoj kontraŭ ĉiuj malagrablaĵoj kaj ni estu provizitaj per lia pacienco. Amen. Unusola moravia sanktulino - sankta Zdislava En komenco de la 13-a jarcento, kiam la limaj praarbaroj de Ĉeĥa-moravia Montetaro popolpleniĝis, fondis sinjoro Přibyslav tie vilaĝon Křižanov kun preĝejo kaj sian fortikaĵon. Sinjoro Přibyslav kaj lia edzino Sibyla estis saĝaj kaj piaj. Ili havis tri filinojn tre bone edukitajn, kiuj edziniĝis kun piaj kristanaj sinjoroj: Zdislava kun Galo-Havel Markvartic, Eufemia kun Boček de Obřany kaj Eliška kun Smil de Lichnice. Přibyslav estis konsilanto de la reĝo Venceslao kaj mastris reĝajn kastelojn Veveří kaj Brno. Li estis ankaŭ fondinto de minorita monaĥejo en Brno kaj jam ĉion li preparis por fondi cistercian monaĥejon en Žďár, sed mortonte (1251) li ŝarĝis per tiu tasko sian bofilon Boček de Obřany. Eufemia kiel vidvino kun sia patrino Sibyla helpadis ĉi monaĥejon finkonstrui. Ili vivis tre pie, zorgante pri malsanuloj. Zdislava post edziniĝo en Křižanov transloĝiĝis kun sia edzo Galo-Havel en lian novan kastelon Lemberk en Bohemio. Ŝi fondis tie en Jablonné kaj Turnov monaĥejojn por nova apostola ordeno de dominikanoj. Ŝia edzo Galo estis en reĝa konsilantaro, defendis patrujon kontraŭ Tataroj en Moravio (1241) kaj venkis eĉ reĝidon Přemyslav, kiu ribelis kontraŭ la reĝo – la patro. Zdislava estis patrino kaj edukantino ne nur de propraj kvar gefiloj, sed ŝi fariĝis bonega patrino de la tuta loĝantaro, precipe de ĉiuj povraj, senpovaj malriĉuloj. Ŝi kuracis kaj eĉ mirakle sanigis malsanulojn, blindulojn, leprulojn kaj kiel estas skribite nelonge post ŝia morto en Kroniko de Dalimil: Dio revivigis pro ŝiaj preĝoj kelkajn mortintojn. Zdislava mortis en la jaro 1252. Enterigita ŝi estas en Jablonné v Podještědí. Ĉi tien multaj honorantoj kaj petantoj pilgrimadis ĉiam al ŝia tombo. Ŝi helpas ja al ĉiu ĝis nun. Fare de la papo Pio la Deka ŝi estis en la jaro 1907 beatproklamita kaj fare de la papo Johano Paŭlo la Dua en la jaro 1995 kanonizita. Sankta Zdislava de Křižanov estas unusola sanktulino laŭ nasko el Moravio kaj kiel tia preskaŭ unika en la Eklezio, ĉar ŝi estas nek virgulino, martirino, monaĥino, nek vidvino, sed edzino kaj patrino kaj da tiaj ne estas multe. Pro tio ŝi estas precipe en nunaj tempoj, kiam tiom da familioj disfalas, modelo kaj patronino de bona familia vivo en kristana amo kaj fideleco. Ŝi estas ankaŭ propetantino en familiaj aferoj kaj helpantino al gejunuloj, kiuj serĉas bonan kaj fidelan kunulon por feliĉa geedzeco. En ŝia naskiĝloko Křižanov oni starigis en preĝejo kaj solene konsekris originalan statuo-grupon de la sankta Zdislava kun sia fianĉo Galo en momento de ilia geedziĝo. Nia sampatrujanino sankta Zdislava, gardu niajn gejunulojn kaj niajn familiojn! Lernu nin disdonadi feliĉon, ĉar nur tiam ankaŭ ni povos esti feliĉaj! Sac. Cyril Šíma, Křižanov Preĝo: Dio, Vi ellernis Sanktan Zdislava iri la vojon de perfekteco per plenumado de la taskoj de geedzeca vivo kaj en farado de la agoj de la amo. Helpu al ni, por ke pro ŝia propeto la kristanaj familioj sin konstante renovigu kaj ekfloradu per atestoj de pli helaj moroj. Amen. ĈU KRONVIRUSO ESTAS DIA PUNO? Biblia kaj historia pravigo Jes, ĉiuj katastrofoj, kiuj la homaron en historio trafis, estas nerekte aŭ rekte Dia puno. Nerekte kiel sekvo de la hereda peko de niaj prapatroj, kiuj nin konstante premas, tial ili povas viziti ankaŭ senkulpulojn, al kiuj poste Dio ĉion kompensos en eterneco, se ili akceptos liaintence kiel oferon plagon aŭ fatalaĵon. Kaj rekte? La Sankta Skribo nin sufiĉe instruas, kiel Dio en la Malnova Testamento punis pekan homaron per diluvo, neniigis Sodomon kaj Gomoron pro samseksemeco kaj pro pluaj krimoj, kiel Li la israelan nacion punadis per katastrofoj pro ĝiaj malfidelecoj kaj pekoj, kaj ne nur la israelan nacion, la hagiografoj skribas ankaŭ pri la punoj, kiuj trafis Egiption spitantan volon de Dio lasi israelanojn foriri el la lando, kaj ankaŭ pluajn naciojn. Ankaŭ en la Nova Testamento Jesuo Kristo en vico da lokoj parolas pri minaco de Diaj punoj, se homoj ne konvertiĝos kaj ne pentos, simile ankaŭ apostoloj kaj la sankta Paŭlo. La Diaj punoj realigitaj super certa etna, religia aŭ alia homa komunumo povas havi diversan aspekton: epidemio, militaj tragedioj kun sangelverŝado (tio ne estas priorita volo de Dio, sed volo de homoj, kiuj decidis pri amasmortigado, sed Dio povas tion allasi kiel punon), malsatmortado k.a. La katolika eklezio en historio ĉiam komprenis pandemion de pesto, ĥolero, ekzantema tifo k.s. kiel Dian punon kaj fidela al la vortoj de la malnovtestamentaj profetoj eĉ de Kristo mem decidis realigi alvokojn al pentofaroj, al fasto kaj rebonigo de la vivo laŭ Diaj ordonoj. Tiuintence estis celebritaj sanktaj mesoj, okazadis la pentaj pilgrimoj kaj procesioj. Multaj pestaj kolonoj kaj kapeletoj, per kiuj estas nia lando laŭvorte prisemita, memorigas al ni elaŭdon de tiuj petoj, en Italio kiel danko pro ĉesigo de epidemioj estis konstruitaj sanktejoj. Estas ĉe tio granda mensogo, ke onidire la Eklezio malhelpis disvolvon de la naturaj metodoj kontraŭ epidemioj kaj ke ĝi nur fidis pri efikoj de la sanktaj mesoj, preĝoj kaj pentaj diservoj. Jam en frua mezepoko benediktanoj kaj post ili ankaŭ cistercianoj sekigadis en Francio kaj Germanio marĉejojn kun motivigo, ke insekto elkoviĝanta en ili estas ofte fonto de infektoj de la danĝeraj malsanoj. Kavaliraj ordenoj de johanitoj kaj precipe de templanoj okupiĝis pri evoluo de medicinaj konoj por likvidado de la mortinfektoj. La eklezio neniam malhelpis tion, male la medicinajn avertojn ĝi serioze traktis kaj ĝi mem ilin penetrigis. Kiam eksplodis en Eŭropo en la 14-a jarcento vasta pesta epidemio, la ekleziaj aŭtoritatuloj aliĝis al avertoj de kuracistoj, ke la infekto kromalie disvastiĝas eĉ per komuna banado de pli multaj nudaj personoj (ofte viroj eĉ virinoj kune) en bano de stagnanta akvo, kiu nenien forfluas. Pli poste en la 17-a kaj la 18-a jc., kiam medicino akiris higienajn sciojn pri neceso konsekvence forigadi forfalaĵojn el urboj kaj starigadi tombejojn ekster remparoj kiel defendon kontraŭ pesto, la hierarkio tion aprobis, ekzistis eĉ ne unu kontraŭvoĉo. La kristanismo alportis novan moralon rilate al infektitoj. Dum en antikva epoko ĉe epidemioj estis la malsanuloj senzorge lasitaj, por ke ili senhelpe mortu (eventuale ke ili en la intereso de ĝenerala bonstato sin memmortigu), ĉar la sanuloj timis pro infekto, la kristanoj male ofereme sin dediĉis al flegado de la malsanuloj ne konsiderante eblan infektiĝon. Tio eĉ ĉe paganoj kaŭzis respekton, kiel atestas dum tempoj de persekutadoj sanktaj Cipriano kaj Dionisio. Kadre de helpo al proksimuloj estas iam bezono eĉ riski eblan oferon de la propra vivo, tiukaze ne estis eble rigardi la propran defendon kontraŭ la infekto. Tiel kondutis vico da katolikaj sanktuloj, precipe la ĉefepiskopo de Milano la kardinalo Karlo Boromea, kiu dum konata pesta epidemio en Milano en la jaro 1576 diference de la sekularaj ranguloj ne forkuris el la urbo, sed tie restis por alportadi al la malsanuloj sakramentan fortigon kaj samtempe ankaŭ la helpon sanitaran. PhDr. Radomír Malý, 23.3.2020 LA PLEJ MALBONA EPIDEMIO ESTAS PERDO DE LA KREDO La konata pola publicisto Grzegorz Górny atentemas tion, ke en pasinta tempo dum epidemioj la kredantoj amasŝovis al Dio, sed nuntempe ili male sin submetas al tiranio de registaroj. Ili forgesas, ke ĝuste la kredo estas fonto de la savo kaj saviĝo. „La tutajn jarcentojn, kiam eksplodis epidemioj de pesto, ĥolero aŭ tifo, la katolikoj ĉiam agis same: ili amasŝoviĝis en preĝejojn, akceptadis la sakramentojn kaj serĉis savon ĉe Dio. Estis organizitaj diversaj diservoj, procesioj kaj pentofaraj pilgrimoj celante eviti malfeliĉon,“ skribas Grzegorz Górny sur interretaj paĝoj www.wpolityce.pl. Nuntempe okazis malpermeso de mescelebroj kaj donado de la sakramentoj al kredantoj. Laŭ publicisto Górny tio kondukas en homa menso al stereotipo de bildo de preĝejoj „kiel lokoj de pligrandigita risko, de kiuj estas bone sin teni pli malproksime, ĉar temas pri probablaj centroj de epidemio. La Eŭkaristio tiel ĉesas esti komprenata kiel pano de la Vivo kaj estas subkonscie ĉiam pli opiniata kiel ebla fonto de la infekto. Kvazaŭ Dio en la Plejsankta Sakramento portus infekton, tuŝon de la morto“. Sed samtempe – asertas Grzegorz Górny – senprobleme estas funkciantaj komercaj centroj, restaŭracioj kaj aliaj profanaj institucioj. Laŭ la aŭtoro la sinteno de la nuntempa Eklezio grave diferenciĝas de la sinteno de tiu antaŭa. 12.03.2020 Sankta Ĉefanĝelo Miĥaelo, defendu nin en batalo. Ŝirmu nin kontraŭ malico kaj insidoj de diablo. Dio ordonu al li, humile ni petas; kaj vi, princo de la ĉiela armeo, ĵetu satanon kaj la ceterajn malbonajn spiritojn, kiuj trairadas la mondon por pereigi animojn, per Dia potenco en la inferabismon. Amen. DIPATRINO DE AŬRORA PORDEGO EN VILNO, LITOVIO Aŭrora Pordego estas unu el la katolikaj sanktejoj, troviĝanta en la ĉefurbo de Litovio – Vilno, al kiu pilgrimas katolikoj, kristanoj kaj fideluloj de aliaj konfesioj. Komence de la 15-a jarcento Vilno estis ĉirkaŭita per defendomuroj kun naŭ pordegoj. Ĉe la fino de la nuntempa „Aušros vartai” (pollingve strato Ostrobramska) situis unu el tiuj pordegoj nomita Medininkų (pollingve Miednicka). La strato direktiĝis al Medininkų, kie estis la kastelo de la grandaj litovaj dukoj. La nomo „Aušros vartai” (Aŭrora Pordego), kiel ŝajnas, devenas de „Aštrieji vartai” (Akra Pordego, pollingve Ostra Brama), ĉar la pordego situis en suda parto de la urbo, kiu estis nomata la Akra (pollingve Ostry koniec - Akra Fino). La Akra Pordego estas fortikaĵa, kvarangula kvadrato, kun muroj gotikaj de dikeco 2 - 2,6 m, kovrita per tegmento, ĉirkaŭita per la pola atiko, ornamita per diversaj arkitekturaj motivoj. Ornamas ĝin ankaŭ du leonoj kun la kapoj de agloj portantaj ŝildon kun Vutis (Postkuro) – la nacia blazono de Litovio. En la 18-a jarcento la konstruaĵo havis la pezajn ferajn pordojn, kies postsignoj restis ankoraŭ ĝis hodiaŭ. En la jaro 1929 sur la pordegon estis lokigita Blanka Aglo – la nacia blazono de Polujo, laŭ la skulptoarto de prof. Bolesław Balusykiewicz. En la jaro 1939 post rusa aneksigo de Litovio la skulptaĵo estis neniigita kaj nun estas sur tiu loko la fera kruco. En la jaro 1671 sur tiu Medininkų-Pordego estis konstruita ligna kapeleto, en kiu estis lokigita la mirakla bildo de Madono. Bedaŭrinde, en la jaro 1715 la kapeleto forbrulis kaj la bildon oni translokigis al preĝejo de sankta Tereza. En la jaro 1829 estis masonita la nova kapelo, konstruita en klasika stilo kaj en tiu formo ĝi restis ĝis la nuntempo. En ĝi troviĝas la mirakla bildo de Dipatrino de Aŭrora Pordego (pollingve Ostrobramska), devenanta de la 16-a jarcento, de nekonata aŭtoro el la iama itala pentroarta skolo. La bildo estis pentrita per oleaj farboj sur la kverka ligna tabulo kaj ĝi prezentas Madonon kun kapo iom klinita dekstren kaj kun manoj krucitaj surbruste. Ŝi ne portas la Diinfanon. La figuro de Dipatrino, krom vizaĝo kaj manoj, estas kovrita per la arĝentbrila robo, sur kiu situas majstrefaritaj rozoj, diantoj kaj tulipoj. La kapon de Madono ĉirkaŭas kvardek radioj kaj dek du steloj. En la subo de la bildo estas la granda, arĝenta duonluno. La bildo famiĝis per mirakloj ĝis la duono de la 17-a jarcento, kaj precipe oni atribuadis al ĝi la povon de sanigado de malsanuloj kaj de estingado de incendioj. Laŭ decido de la Papo Pio la 11-a el julio de 1927 la Dipatrino de Aŭrora Pordego estis festastile kanonizita kiel Reĝino de Pola Krono. La Kapelo de Akra Pordego estas malgranda, havanta tri fenestrojn kaj la feran balustradon. En la mezo brilas per origitaj literoj farita la surskribo: “Dipatrino de Kompato, sub vian ŝirmon ni rifuĝas”. Sur la plafono situas reliefoj prezentantaj Betleheman Stelon kaj ĉe ĝiaj flankoj Arkeon de Noe kaj Ĉielarkon de Di-alianco. Ĉe la altaro videblas kvar korintaj kolumnoj kaj inter ili statuoj de sanktaj Joakimo kaj Anna – gepatroj de la Virgulino Maria. La tuta kapelo estas ornamita per proksimume ok mil votaĵoj. La bildo de Dipatrino de Aŭrora Pordego estas por litovanoj kaj poloj la objekto de la speciala honorado, pro tio la kapelo estas la plej ofte vizitata loko en Vilno. Tien venadas pilgrimantoj por pentofarado kaj fervora preĝado. Al galerio la pilgrimantojn kondukas la ŝtuparo. Pri Maria de Aŭrora Pordego en Vilno verkis famaj poloj: J. Słowacki, W. Syrokomla kaj S. Moniuszko. La esprimon de la honorado al la Maria de Vilno oni troviĝas ankaŭ en la fama edifa prologo de Adam Mickiewicz en „Sinjoro Tadeo”:
Litvo! Patrujo mia! Simila al sano, En septembro 1993 la Sanktejon de Aŭrora Pordego en Vilno vizitis dum sia pilgrimo al Litovio Sankta Patro Johano Paŭlo la Dua, kie li antaŭ la mirakle famiĝinta bildo de la Patrino de Kompato recitis la rozarian preĝon Stanisław Śmigielski NI IOM RIDU La renversita ordo Du
religiulinoj vizitas regionon en Centra Afriko. Ili renkontas indiĝenan
ĉefon kaj la maljuna Fratino, kiu kiel malnova misiistino bone konas la
lingvon, prezentas: La servistino el antikvaj tempoj Aŭskultu, Manjo, vi nun jam servas dum tiom da jaroj ĉe ni, ke vi meritas esti traktata kiel membro de la familio. Ekde nun ni ne plu pagos al vi salajron. GREGOR MENDEL la malkovrinto de la leĝoj pri heredeco, la patro de la moderna genetiko En pitoreska malnova kvartalo de la urbo Brno, la metropolo de Moravio, apud la antikva gotika preĝejo de Ĉieliro de Virgulino Maria, fondita de la vidvino de ĉeĥa reĝo Venceslao la II-a en la jaro 1323, kaŭras la konstruaĵoj de iama aŭgustenana monaĥejo. En ĝiaj muroj kaj tuj antaŭ ili vivis kvar eminentuloj de Moravio. En la klostro vivis kaj verkis ĉeĥa poeto kaj filozofo F. Klácel, komponisto kaj ĥormajstro Pavel Křížkovský kaj abato Gregor Mendel, la malkovrinto de la leĝoj pri heredeco, la patro de moderna genetiko. En malnova domo antaŭ la klostra muro loĝis kaj komponis giganto de ĉeĥa tutmonda muzikarto, Leoš Janáček. En la jaro 1965 la scienca mondo rememoris unu el ili, Gregoron Mendel. Vizitanto de la moderna internacia foirejo de Brno preterpasante la Malnovbrnan klostron rimarkas en la renovigita kaj publika ĝardeno de la iama monaĥejo la blankan monumenton de beltrajta abato. Gregor Mendel tie staras apud angulo de la ĝardeno, terpeceto, kie li faris siajn en biotiko epokfarajn malkovrojn. Tie li dek jarojn pacience eksperimentadis kun siaj pizoj kaj plantoj kaj en marto 1855 en kunsido de la Naturscienca Societo de Brno li prezentis siajn esplorrezultojn kaj malkovrojn. Sed la pensado de tiutempaj homoj ne komprenis la signifon de liaj malkovroj, kiuj antaŭ la morto de la klera kaj modesta viro preskaŭ forgesiĝis. Nur post 35 jaroj sendepende unuj de la aliaj kelkaj biologoj venis al la samaj rezultoj kaj oni agnoskis Mendel kiel fondinton de genetiko, scienco hodiaŭ transefikanta en plurajn sciencfakojn. Gregor Mendel naskiĝis la 22-an de julio 1822 en moravia vilaĝeto Hynčice (proksima al la moravia urbo Odry) el kamparanaj gepatroj. Jam en la elementa lernejo manifestiĝis lia talento kaj oni sendis lin al studado. El la hejmo, kie la patro kulturis horton kaj okupiĝis pri greftado, heredis Gregoro amon al la naturo. Li eminente prosperis ĉe la liceaj studoj, sed post vundiĝo de lia patro, kiam tiu ne povis lin plu subteni ĉe la studoj, li devis lin vivteni per helpinstruado. Timo pri la estonteco kaj malfacila situacio kaŭzis al li malsaniĝon, kiu lin devigis por mallonga tempo interrompi la studojn. Sed eĉ pli poste, kiam li studis ĉe la filozofia instituto en Olomouc, samaj zorgoj kaj krizo duafoje grave ekatakis lian sanon kaj li devis por tuta jaro ĉesigi la studadon. Tiam li venis al la Malnovbrna klostro, kaj trovis tie nekutime favoran medion kaj trankvilon. Meriton pri tio havis la abato de la monaĥejo, grandanima kaj klera C. Napp, kiu ĉiel helpadis Gregoron kaj post finiĝo de ties teologiaj studoj kaj unujara sacerdota aktivado, li plenumis lian deziron instruadi kaj sendis lin al Znojmo, kie li instruis natursciencon en gimnazio. Napp ebligis poste ankoraŭ al Gregor Mendel kompletigi siajn natursciencajn studojn ĉe la Viena universitato. De tie verŝajne alportis jam Mendel al si en Brnon siajn sciencesplorajn planojn kaj en dekjara persista laboro en la klostra ĝardeno faris siajn genetikleĝajn malkovrojn, kiujn li poste ekzakte prilaboris. La nekomprenemo de la mondo por lia malkovro, pri kies graveco kaj signifo li estis konvinkita kaj kies rekonon en la estonteco li firme kredis, estis por li amara seniluziiĝo. Antaŭ la vivofino li eĉ nevolonte parolis pri siaj eksperimentoj, sed sian amon al la naturo li montradis en abelbredado, hortikulturo kaj meteorologiaj observoj. Depost kiam Mendel en la jaro 1868 estis elektita abato de la klostro, restadis al li ĉiam malpli da tempo por liaj eksperimentaj laboroj. Kiam lin en 1884 oni enterigis, la mondo ne konsciis, kia genio el inter ni estis forpasinta. Hodiaŭ ni klinas nin antaŭ la modesta, diligenta geniulo kaj lia verko. En la aŭgustaj tagoj 1965 okazis en Brno Internacia Memora Simpozio pri Gregor Mendel, kiun partoprenis elstaraj genetikistoj, biologoj kaj natursciencistoj el la tuta mondo. En la Malnovbrna klostro estis instalita daŭra memordomo de Mendel, same kiel en lia naskiĝvilaĝo Hynčice. Lige kun tiuj solenaĵoj okazis poste en Prago scienca sesio pri la problemoj de mutaciaj procedoj. La organizadon de la solenaĵoj transprenis la Ĉeĥoslovaka Akademio de Sciencoj kaj la Moravia Muzeo en Brno sub aŭspicioj de Ĉeĥoslovaka registaro kaj de Ĉeĥoslovaka Komisiono por kunlaboro kun UNESKO kaj kunage kun Internacia Unio de Biologiaj Sciencoj (IUBS). La suprenomitaj organizantoj, rekonante valoron de Esperanto, disponigis al la aŭtoro de tiu ĉi teksto muzeajn materialojn kaj bildojn por Esperanta preso. Jiří Kořínek Aperinta en Norda Prismo 3/1965, redakcie aktualigita al la indekso EPIGRAMOJ
♦
Malsaĝa nacio, se ĝi vivas sen Dio. Bogusław Sobol SENDU AL MI IUN POR AMI Sinjoro, kiam mi malsatas, Patrino Tereza ♦ Ego: Kiam ĉio ordiĝos, mi trovos trankvilon.
LA DUA PAŜO: FORŜOVU ĜIS LA PROFUNDO En unu el miaj pasintaj publikigaĵoj mi menciis fiŝlagon, en kiu mortadis multaj fiŝoj. Ili naĝis, sed mortaj nur surnivele. Iĥtiologoj rekomendis enŝuti en la akvon diversajn ĥemiaĵojn. Sed la fiŝoj mortadis eĉ spite de iliaj fakaj rekomendoj. La solvon alportis sole maljuna kampulo, reganta per hodiaŭ jam malofta eco. Per la sana kampula racio li rekomendis purigi la fiŝlagon. Forfluigi la malnovan, malpuran akvon kaj enfluigi la akvon novan. La ĥemiaj solvoj, kiel ilin rekomendadis fakuloj, estis senefikaj, la helpo venis nur post radikala interveno. Estis necese forŝovi ĝis profundo, forigi ŝlimon kaj komenci per ŝanĝo de medio. Dumtempe ankaŭ ni supraĵiĝis kiel tiuj fiŝoj. En eduko, konceptoj, humuro kaj interrilatoj. Pro la supraĵemo ni perdas vivdirekton kaj kiel tiuj fiŝoj „per ventro supren“ ni estas pasivaj rilate tion, kio ĉirkaŭ ni okazas kaj kien nin pelas fluo de la tempo. Solvon ni serĉas en ĥemiaĵoj, estu ili psikofarmakaĵoj, drogoj aŭ alkoholo. Estas necese purigi venenecan medion. Senigi nin de la supraĵeco kaj forŝovi ĝis la profundo. Nur viva fiŝo kapablas naĝi kontraŭ fluo kaj mergiĝi ĝis profundo. Krome – ĉiuj trezoroj troviĝas en profundoj, neniu kesto kun diamantoj flosas sur marnivelo. Certa evento rakontas pri bela knabino Sapientia, kiu vivis rande de dezerto. Multaj svatiĝantoj interesiĝis pri ŝi. Sed ŝi havis unu kondiĉon. Ŝi edziniĝos nur kun tiu, kiu por ŝi konstruos sur la dezerto domon. Ĉiu, kiu pri Sapientia sopiris, kaŭze de tia kondiĉo rezignis, konsciante, ke sur la sablo domon konstrui ne eblas. Sed vivis ne malproksime de ĉi tie tri fratoj. Kaj ĉiuj pri ĉi tiu bela knabino interesiĝis. La plej maljuna el ili pripensis kaj cerbumis, ĝis en lia kapo aperis tiu ĉi ideo: en la sablon li enprofundigos kvar skafaldo-ferajn stangojn, li metos sur ilin ŝirman tolon kaj loĝejo estas preta. Okazis. Sed li ne antaŭsupozis tion, ke nokte venos dezerta ŝtormo, kiu lian loĝejon detruos. Envice estas la dua el la fratoj. Instruiĝita per eraro de la pli aĝa frato, li decidis fosi. Li decidis en la sablo de la dezerto fari tiel profundan foson, ĝis li trafos malmolan fundon. Sub tiu ĉi granda sablotavolo devas ja ekzisti iu firma subgrundo. Sur ĝi li konstruos altan kolonon kaj sur ĝia supro dometon. Li do komencis fosi kaj ĉion, kion li en la kavo elfosis, li elĵetis eksteren. La kavo estis ĉiam pli kaj pli profunda... ĝis ĉe elĵeto de unu ŝovelpleno da sablo la tuta elfosita sabloamaso revenis al sia origina loko kaj la mezaĝan fraton ĝi ŝutkovris. Envice do estis la plej juna frato. Instruiĝita per eraroj de siaj fratoj, li komencis fosi kaj ĉion elfositan li forveturigis malproksimen de la kavo. Tio estas laciga laboro. Elfosi, elĵeti kaj forveturigi... Kiam jam rompiĝis ĉiu lia ilaro, li komencis permane fosi. Kaj tiam tio okazis. Sub liaj sangmakulitaj fingroj elŝprucis akvo. Li estis surprizita kaj samtempe malĝojigita. Tiom da penlaboro kaj geedziĝo ne okazos. Sed super la profunda kavo staris Sapientia kaj al la plej juna frato ŝi diris, ke ŝi geedziĝos kun li. „Vi iris serĉi firman lokon por unu malgranda familia domo, kaj vi trovis akvofonton por unu granda urbo. Vi trovis pli, ol vi serĉis.“ Tiu ĉi evento parolas pri sopiro serĉi Sapientian, do la Saĝecon. La plej aĝan fraton ni povus nomi „esplorulo“. Li strebas eltrovi, kiel akiri ion rapide kaj senpene. Konstrui Potjemkin-vilaĝon, do nur paperan kulison opiniante, ke tiuvoje ni venos al ekkono kaj saĝo, estas erara. La duan fraton ni povus nomi „laboremulo“, kiu serĉante iras laŭ bona direkto, sed per malbona maniero. La plej juna frato ne ŝparas fortojn. Li iras ĝustan direkton uzante bonan, sed lacigan taktikon. Nenio estas senpage. Kiel diras poeto Jan Zahradníček: „Sed sango, sen ŝvito, sen sinofero tiu, kiu ekflugis, ne flugatingos celon.“ Mi permesos al mi ankoraŭ por momento reveni al fiŝlago. Kiel konate, la mortaj fiŝoj estas pasivaj rilate al tio, kio okazas proksime de ili, kaj ili ja eĉ naĝas per fluo. Ili supraĵiĝis. Kaj en supraĵiĝo kaŝiĝas granda danĝero ĉe serĉado de bonkvalita ĝojo. Supraĵiĝis ankaŭ ni. Antaŭĉio en kvar vivgravaj agadkampoj. Ni supraĵiĝis en humuro Persone mi opinias, ke se elmortos la ĉeĥa nacio, tio okazos fare de tio, ke ĝi ĝismorte amuziĝis. „Tiel do al ni en nia lando elmortis komikistoj,“ povus nuntempe diri sinjorino Millerová al la bona soldato Ŝvejk. Kaj ŝi pravus. Ili estas for, ĉar ili produktis inteligentan humuron. Tion oni nuntempe iel ne praktikas, kaj tial anstataŭigis ilin gajigistoj. La gajigisto alvenas scenejon, deklaras kelkajn necesejajn vortojn, kaj la spektantoj ridegas. La spektantoj ekkomprenis. Iu humurspeco povas por momento fari homon pli gaja, sed nur bonkvalita humuro estas portanto de ĝojo. Ni supraĵiĝis en kleriĝo For estas la tempoj, kiam studentoj devis adaptiĝadi al postuloj de lernejo. Nun la lernejo adaptiĝas al raciaj kapabloj de studentoj. Krom tio, ĉe iuj lernejoj validas neprononcita interkonsento, kiu diras: „Vi donu monon, ni al vi atestilon.“ Vico da studentoj ne strebas ion scii, sed ke ili ricevu deziratan atestilon. Kaj kie estas tiu serĉata ĝojo? Nur dum transdonado de diplomo. Ĉar praktike estas tiu ĉi frekventinto neuzebla, pri kio lin dum mallonga tempo konvinkos lia ĉirkaŭaĵo. Ĉi tie la vojo al la ĝojo ne direktas. Ni supraĵiĝis en konceptoj Nuntempe oni ne serĉas veron, sed opinion koincidan kun la mia. Se mi trovas iun, kiu konsentas kun mi, li per tio konfirmas ne nur mian veron, sed ankaŭ mian geniecon kaj tion, ke mi tute pravas. Nenion pli mi serĉas. Hinda jezuito Anthony de Mello rakontas okazaĵon pri viro, kiu iris promeni kun sia amiko diableto. Surhorizonte en malproksimo li ekvidis viron, kiu haltis, terenklinis sin, la trovitan objekton li trarigardis kaj enmetis ĝin en la poŝon. La viro demandis sian amikon, ĉu li scias, kion tiu viro trovis. „Jes, mi scias,“ respondis diableto, „li trovis peceton da vero kaj li kunprenis ĝin.“ „Mi supozas,“ diris la viro, „ke vi tiun ĉi peceton da vero ne lasos al li.“ „Sed volonte mi ĝin lasos al li. Li opinias, ke li trovis tutan veron, kaj tial li ĝin ne plu serĉos.“ Ni supraĵiĝis en interrilatoj Tiu ĉi problemo estas tre doloriga. Per ĝi suferas plenkreskuloj kaj eĉ infanoj. Psiĥologoj, kuracistoj, juristoj kaj pluaj fakuloj serĉas kaŭzon de la supraĵiĝiteco en sfero de la interhomaj rilatoj. Sed la problemo troviĝas en pliaj faktoroj. Ĉirkaŭ ni ekzistas homoj kaj objektoj. Homojn ni devus ami kaj objektojn uzadi. Bedaŭrinde okazis, ke homoj amas objektojn kaj eluzas homon. Ni ŝanĝis rimedon kaj celon. Malaperas respekto al la vivo kiel fenomeno, kaj tio ne nur al la viva naturo, sed ankaŭ rilate al la vivo de homo ekde la koncipiĝo ĝis la natura morto. Tio, kio devus resti neŝanĝebla, iĝis relativa. En niaj vivoj estas preferataj ĉirkaŭprenoj anstataŭ oferoj kaj estas praktikata subkondiĉa amo. Ion por amo kaj amon por io. Ni ĉesis riparadi difektitajn objektojn kaj ni preferas akiri novajn. Ni ellernis tion rilate al objektoj kaj ni tion praktikas ankaŭ en la interhomaj rilatoj. La valoreca relativismo, anstataŭo de rimedo kaj celo, malrespekto de vivo, la subkondiĉa amo kaj malemo serĉi solvon: tio estas epidemio, kiu disvastiĝas per nekutima rapideco. La ekzemplo de tio povas esti evento sur la terkulturista bieno. Kiam la mastro konstatis, ke en lian loĝejon loĝigis sin muso, por kapti ĝin li havigis al si kaptilon metinte ĝin en vestiblon. Kiam tion la muso ekvidis, ĝi kuris al kokino petante ĝin pri la helpo. „Kara kokinjo, helpu al mi kaj al miaj infanoj, estas ĉi tie por kapti nin preparita kaptilo, kaj tio estas granda danĝero. Forportu ĝin, mi petas foren.“ „Tio ne koncernas min, tio estas via afero. Mi bekas nur grenon, la viando estanta en la kaptilo min ne interesas,“ respondis la kokino. La muso kuris kun la sama peto al porko, sed la rezulto estis la sama kiel ĉe kokino. La porko diris al la muso, ke tio estas ĝia problemo, ĉar ĝi manĝas viandon grandparte kaj iu peceto en la kaptilo ĝin tute ne interesas. La muso do kuris al bovino petante ĝin pri la helpo. „Sed, museto, tio min ne koncernas, tio estas via problemo. Mi tute ne manĝas viandon, nur herbon, kaj tial via problemo min ne interesas.“ Foje nokte la mastrino ekaŭdis en la vestiblo iun brueton. Ŝi ekstaris kaj iris rigardi, kio okazas. En la kaptilo je vosto sin kaptis venena serpento kaj la proksime starantan mastrinon ĝi mordvenenigis. Ŝi grave malsaniĝis. Iu konsilis al la mastro, ke la bona kuracilo estas la kokina supo. La mastro iris, mortigis kokinon kaj kuiris el ĝi la supon. Sed tio ne helpis. La sanstato de la edzino pli malboniĝis, kaj tial la domon komencis viziti pli da iliaj amikoj kaj konatuloj por konsoli ŝin. Ĉar la mastro volis iom gastigi ilin, do li iris kaj mortigis porkon. Post kelkaj tagoj la mastrino mortis. Okazis granda entombiga ceremonio, kaj por ke la mastro povu ĝiajn ĉeestantojn gastigi en tiel granda nombro, li iris kaj mortigis bovinon. Kia estas la instruo? Ne forgesu, ke la problemoj de la aliuloj estas ankaŭ problemoj viaj. Ni metu al ni sencohavajn demandojn, kun kritikeca pensado por ili serĉu sencohavajn respondojn kaj ni ne evitu la sanan skeptikismon. Eĉ ne al kuraĝo por enmerĝiĝo en profundojn kaj por malkovrado de ĉiam pli kaj pli granda vero. Tio kontribuos al nia propra ĝojo. Daŭrigota Sac. D-ro Max Kašparů, Dek paŝoj al ĝojo, 2020 NEKAPABLO PARDONI ESTAS GRANDA MALHELPO POR PREĜO Eble ekaperas al vi demando: Mi preĝas, kaj miaj preĝoj ne estas elaŭditaj. Kial? Tio povas havi pli multajn kaŭzojn (eĉ ja povas okazi, ke Dio elaŭdis ilin kaj donis al mi aŭ por mia estonto preparis ion ankoraŭ pli bonan ol tio, kion mi petis). Sed pri unu grava kaj ofte malzorgata kaŭzo atentigas patro Elias Vella: Estas grave, ke mi ne forgesu unu praktikan rimarkon. Nekapablo pardoni estas ĉiam granda malhelpo por la preĝo. En la evangelio de Marko ni legas vortojn de Jesuo: „Pro tio mi diras al vi: Kion ajn vi petos, preĝante, kredu, ke vi tion jam ricevis, kaj vi ĝin havos. Kaj kiam vi staras preĝante, pardonu, se vi havas ion kontraŭ iu, por ke ankaŭ via Patro, kiu estas en la ĉielo, pardonu al vi viajn erarojn.“ (Mar 11,24-25) Kiel vi vidas, Jesuo al ni diras: Antaŭ ol vi ekpreĝos, pardonu. Kiam ajn estas en nia koro nepardono, eĉ se la nepardono rilatas alian homon, ne vin, estas mia preĝo blokata. (El la libro de „Jesuo - kuracisto de la korpo kaj la animo“ de P. Elias Vella, OFM Conv.) al la indekso VI, KATOLIKOJ, TION HAVAS MALPERMESITE Kutime mi ne kapablas reagi al ies rimarkoj, kiuj koncernas kristanojn, sprite kaj „plenpulme“, sed nur poste mi konsciiĝas, kion mi estis devinta diri al diversaj pikaj rimarkoj. Sed antaŭ nelonge okazis al mi tia ridiga okazaĵo, kiu, mi esperas, celtrafis nigron kaj eble instigis aliulojn por enpensiĝi. Ni loĝas en malnova, sed nove rekonstruita ludomo en Prago. El originaj loĝantoj tie loĝas nemultaj kaj el novaj loĝantoj, kiuj tie aĉetis loĝejon, ni bedaŭrinde estas praktike unusola normala familio ‒ do edziĝintaj, nedivorcitaj kaj havantaj infanojn anstataŭ de unu aŭ pliaj hundoj. Sana realeco aŭ nur incitemaj iluzioj Foje vespere mi revenis hejmen kaj surkoridore mi renkontis najbaron, kiu videble ĝuis edifan humoron. En liaj okuloj eklumis, kiam li ekpensis, kiel min amikece inciteti. Li laboris kiel ekonomia direktoro de unu televidstacio. Kamaradece ekridetante li diris: „Ĵus ni en la vespera tempo komencas elsendi erotikajn programojn per sporta kanalo.“ Sed poste li kompreneme kaj kompateme malsereniĝis aldirinte: „Sed tion ja vi, katolikoj, havas malpermesitan, ĉu jes?“ Unue mi volis nur ekrideti kaj iri plu, sed poste al mi, danke al Dio, ekaperis en mia menso ĝusta respondo kaj mi diris al li: „Sciu, ni, katolikoj, havas feliĉan geedzecon, do kial ni devus erotikon spekti per televido?“ Estis videble, ke tio lin trafis. Li nur ekridetis, ĉi-momente ne plu kompreneme, sed bonrilate, kaj tiel iom malĝoje li iris hejmen. Kvalito kontraŭ kvantito Kiam oni parolos pri pureco kaj moraleco, tre ofte estas parolo eĉ en la katolika eklezio nur pri tio, kio estas malpermesita, kaj jam oni forgesas pri la kaŭzo kial. Oni forgesas eksplikadi, ke la katolika eklezio ĉiam celas kvaliton kaj ne kvantiton. Tio koncernas ne nur kredon, sed la tutan vivon inkluzive de la rilatoj al aliuloj, kaj do eĉ de intimeco de geedzeco. Hodiaŭ estas homoj ĉiupaŝe superŝutitaj per seksumado kaj anstataŭ feliĉo ili trovas malesperan malplenecon, kiu el donaco, kia seksumado estas, faris paradokse suferilon. Kiam homoj ekkomprenas, ke la malpermesoj ĉe katolikoj estas limoj, kiuj avertas antaŭ supraĵa kaj malplena vivo, ili malkovras belecon kaj plenecon de la vivo, pro kiuj valoras vivi en tiu ĉi mondo. Ili ekkomprenas, ke senegale pli bona estas ununura kaj plena rilato al edzino ol deko da amrilatoj finantaj matene per postdiboĉa kapdoloro, aŭ avida faŭkado kun varmegigita sopiro pri la utopia mondo de televidaj iluzioj, dum la reala vivo ĉiam pli kaj pli velkas. Michal (el libro „Ze života pro život - El vivo por vivo“ publikigita en revuo „Milujte se“ 2018-47) PRI LAMENTADOJ LA PLEJ MALGRANDA SEGAĴERO (hinda rakonto) Sankta viro trovis plorĝemantan malriĉan knabon, kiu havis nur unu rupion. Li pruntedonis al li por tri tagoj miraklan ringon, ŝanĝiganta per tuŝo ĉiun feron je oro. Post tri tagoj la knabo riproĉis la saĝulon, ke li nur lin mokis, ĉar ja eĉ tiu plej malmultekosta najlo kostas tri rupiojn kaj li havis nur unu rupion! La saĝulo nur ekĝemetis: „Se vi je la kosto de unu rupio aĉetus plej malgrandan segaĵeron surteren falitan, vi povis ĝin ŝanĝi je oro kaj vendinte ĝin vi povis aĉeti najlon ktp. Sed vi preferis plendi.“ Ĉu mi pripensas? Ĉu mi provas? Aŭ ĉu mi pli prefere lamentas? Aŭ mi al ĉiuj konsiloj kaj proponoj respondas: „Jes, sed tio ne eblas“?
(hebrea anekdoto) En dormovagono vojaĝis du viroj. La maljuna viro sur supra lito senĉese ĝemis: „Ho, ho! Tia soifo, tia terura soifo...“ kaj tiel senĉese. Fine la dua viro ellitiĝis kaj alportis el restoracia vagono grandan glason da malvarma akvo. La maljunulo dankis lin. Sed apenaŭ la donacinto kuŝiĝis kaj finfine komencis dormiĝi, denove aŭdigis sin: „Ho, ho! Tio estis terura soifo... Ho, ho...! La suferado iam al ni donadas signifon, kaj tial ni subkonscie ne volas apartiĝi de ĝi. Ĉu mi havas iujn miajn „Ho, ho“? Jitka Krausová La libro „Historietoj de la saĝo“ Iu knabino venis al sia patrino por plendi, kiel la vivo estas malfacila. Ŝi ne plu sciis, kiel ĉion fari, ŝi intencis pri ĉio rezigni estante lacigita pro lukto kontraŭ ĉiutagaj zorgoj. Ŝajnis al ŝi, ke se ŝi unu problemon solvas, tuj aperas plua kaj ĉio denove komplikiĝas. La patrino ŝin kondukis kuirejon. Ŝi metis tri kaserolojn kun akvo sur fornon kaj faris fajron sub ili. La akvo baldaŭ ekbolis. En la unuan kaserolon ŝi metis karoton, en la duan ovon kaj en la trian manplenon da kafo. Ŝi senvorte lasis ilin dum certa tempo kuiri. Post eble dudek minutoj ŝi la fajron malŝaltis. Ŝi elprenis karoton metinte ĝin sur teleron, simile ankaŭ ovon kaj kafon ŝi trakribris en poteton. Poste ŝi diris al filino, ke ŝi tuŝu la karoton: ŝi tion faris vidante, ke la karoto estas mola. Poste la patrino diris al ŝi, ke ŝi prenu ovon kaj senŝeligu ĝin: kiam ŝi forigis ŝelon, ŝi vidis, kiel la ovo per bolo malmoliĝis. La patrino diris al filino, ke ŝi gustumu kafon. La knabino fortrinkinte kafon ekridetis pro riĉa bongusto kaj aromo de la trinkaĵo. Poste ŝi demandis patrinon: „Kion ĉi tio ĉio signifas?“ La patrino eksplikis al ŝi, ke ĉiu el tiuj ĉi tri objektoj devis fronti kontraŭ la sama suferado: la bolanta akvo. Kaj ĉiu el ili reagis alimaniere. La karoto eniris akvon forta kaj malmola, sed post vana batalo kontraŭ varma akvo ĝi moliĝis kaj malfortiĝis. La ovo komence estis fragila. La maldika ŝelo ŝirmis ĝian fluidan internon, sed en la batalo kontraŭ la bolanta akvo ĝi malmoliĝis. Dume la muelita kafo kondutis tute unike. Kiam ĝi estis metita en la akvon, ĝi komencis influi la akvon kaj tute ĝin ŝanĝis! „Kaj kiu el tiuj ĉi objektoj estas vi?“ demandis la patrino filinon. „Kiam sur la pordon ekfrapas problemo, kiel vi respondas? Ĉu vi estas kiel karoto, kiu moliĝas? Aŭ kiel ovo, kiu malmoliĝas kaj eliĝas ĝia koro? Aŭ ĉu vi estas kiel kafo, kiu transformas la akvon per siaj internaj kapabloj?“ Sufero estas kiel skulptilo: ĝi montras, kio estas en vi. (El la libro „Roso por animo“ de Bruno Forrero) 1. Eksonu nia
laŭda kant´ al bona Dio 2. Zdislava
patrin´ bona tuj de ĉiuj povraj, Verkis sac. Cyril Šíma, 1972 Saluton Reĝinˊ Ho sankta Virgulin´, La tago preskaŭ for, Maria helpu min, Originale verkis: H. J. F. Wansink, Arnhem, Nederlando FORMIKO EN SITELO Al unu saĝa ermito venadis por lerni junuloj, ĝentilaj kaj plenaj de idealoj, kiuj volis ellerni veran saĝon. Por testi ilian veran karakteron, la ermito elpensis interesan provon. Antaŭ loĝejon de ĉiu lernanto li starigis sitelon kun akvo kaj ĵetis en ilin formikojn. Foje venis al li tri lernantoj. La unua el ili rigardis sitelon vidante en ĝi formikon. Li diris kolerite: „Kion vi ĉi tie faras en mia sitelo kun akvo?“ Kaj inter fingroj ĝin dispremis. Tio estas egoismo. Poste venis la dua, li rigardis kaj vidante formikon li diris: „Nu bone... Restu do tie.“ Tio estas toleremo. Venis la tria ekpensante nek pri kolero nek pri toleremo. Li vidis formikon en la sitelo, li elkaptis ĝin kaj metis en herbon. Tio estas amo. Se tio iĝos por ni kutimo, ni venkis. Surstrate min iu bezonas. Mi haltos. Iu hastas, do mi lasos lin preteriri. Iu ploras, do mi demandos lin, ĉu mi iel povas al li helpi. Kaj demandis min iuj: „Kaj se tiu, al kiu vi proponas helpon, turnos al vi dirante, zorgu pri la propraj aferoj?“ Tio ofte okazas. Ni ja ne amas pro ion rekompence ricevi. Ni amas pro la amo. (Laŭ la libro „Roso por animo“ de Bruno Ferrero) DANKU LA SINJORON “Gracias a la vida” de Violeta Parra. Aranĝo post la elhispana traduko de Franko Luin
1. Danku la Sinjoron, la vivodonanton, pro la du okuloj, kies vidkapablo helpas nin distingi nigron de la blanko kaj la stelojn brilajn en la ĉielalto / kaj la amaton mian en la homamaso. 2. Danku la Sinjoron, la vivodonanton, pro la du oreloj, kies aŭdovasto kaptas tagon, nokton, grilojn kaj birdkantojn, batojn kaj turbinojn, bojojn kaj pluvfalojn kaj la voĉon mildan de la koramato. 3. Danku la Sinjoron, la vivodonanton, pro la voĉdonaco kaj la literaro, kiuj donis vortojn al la pensimago, panjo, amiko, frato kaj la luma pado, kiun laŭiras lante la amata paso. 4. Danku la Sinjoron, la vivodonanton, pro la longaj vojoj kaj la piedlaco, ili min kondukis al la urboj kaj vilaĝoj, bordoj kaj dezertoj, valoj kaj montaroj kaj al via domo, korto kaj loĝstrato. 5. Danku la Sinjoron, la vivodonanton, pro la kor’ sentema al la homaj agoj. Tremas ĝi vidante homajn cerbumaĵojn, tremas ĝi vidante la malbonovaston, tremas ĝi vidante vian okulklaron. 6. Danku la Sinjoron, la vivodonanton, pro la rid’ kaj ploro, kiuj pro la kvanto distingigas ĝojon de malĝojoplanto, tiujn du substancojn de ĉiu mia kanto kaj de via kanto, tutegala kanto, kaj de ĉies kanto, tiu sama kanto. GRATULO AL VJAĈESLAV HROMOV EL ESTONIO
AL LA SANKTA JOHANO SARKANDER 1. Ni festas la novan Patronon
en Vi, 2. Al ĉeĥoj, al poloj, por
paco-konstru´ 3. Vi portu nin pense al
Land-Moravi´, La mondan pacon certe donos
Di´, Wiesław Tomaszewski, Varsovio
Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio Milí bratři a sestry, čtenáři Dio Benu, opět dostáváte do svých rukou další číslo Dio Benu, které v letošním roce vychází již třicátým rokem. Ano, tak rychle ubíhá čas, rok za rokem, a ani se nechce věřit, že už to jsou tři desetiletí od začátku jeho vydávání. Jak vzniklo jméno našeho časopisu už mnoho jeho čtenářům zřejmě není známo. Vraťme se tedy na moment k jeho začátkům. Ve dnech od 30.11. do 1.12.1990 se konal v Třebíči 6. kongres Českého esperantského svazu, v rámci kterého se uskutečnilo také setkání katolických esperantistů. Na tomto setkání bylo rozhodnuto, že naše znovu existující sekce katolických esperantistů, která tehdy měla téměř pětkrát více členů než je tomu nyní, potřebuje mít svůj časopis, který by byl spojníkem mezi členy. Přemýšleli jsme o jeho názvu. Z několika návrhů vyšel vítězně návrh sestry Marie Bartovské, která navrhla jeho název Dio Benu (Bůh žehnej). A v prvním jeho čísle bylo k tomu uvedeno toto sdělení: “Tutan jaron ni revis pri nia bulteno, pri la ligilo de ĉiuj niaj sekcianoj. La revo fariĝis realaĵo. La unua numero estas en viaj manoj. Ĝia titolo estas DIO BENU, do la jam longe uzata saluto de la katolikaj esperantistoj. Sed ĝi ne estas nura titolo de la bulteno, sed efektiva saluto esprimanta sinceran deziron de Dia beno al vi kaj al ĉiuj, kiuj legos nian bultenon. „Sen Dia beno, vana estas homa peno“, diras la saĝa popola proverbo. Kaj ĝi pravas. Tion ni, la kristanoj, bone scias kaj pro tio ni salutas nin reciproke per tiu ĉi bela saluto, dezirante benon de Dio por ĉiu nia agado.” A že Bůh žehnal nejen našemu časopisu, ale také naší sekci, o tom nelze pochybovat. Ale čas běží a roky přibývají, tak je potřeba se zamýšlet, kdo z mladších převezme kormidlo naší sekce a pokračování vydávání časopisu Dio Benu. Také jsme měli časté požehnání od našich biskupů a zvláště častou jejich návštěvu na našich dvanácti táborech v Sebranicích. V letošním zvláštním roce, jaký nikdo z nás nepamatuje, kdy nás navštívil nezvaný a nedobrý host koronavirus, nebylo možné uvažovat o nějakém setkání naší sekce s volbou výboru. Proto doufejme, že bude k tomu možnost v příštím roce. A jelikož už druhým rokem nevychází v papírové verzi nejstarší dodnes existující esperantský časopis – orgán IKUE Espero Katolika, byl jsem požádán, abych dočasně zajistil jeho vydávání v elektronické verzi. Můžete si jej stáhnout z: www.ikue.org./cz/ S přáním
Božího požehnání a ochrany Panny Marie s Vámi zůstává Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio de la 30.3.2020 ĝis la 30.6.2020: Mária Beláňová, sac. Battista Cadei, Antoni Gradek, František Havlík, Leonarda Chaloupková, Jaroslav Chodníček, František Jemelka, Jan Kovařík, Ladislav Láni, Alfred Lotter, Václav Nosek, Vladimír Stoklas, František Rytíř. Tre koran dankon! DIO BENU Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. +420 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. IBAN: CZ4420100000002700247564 SWIFT/BIC: FIOBCZPPXXX Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2020 (30) - číslo 3 (119).ISSN 1803-8387 La enhavo de la artikoloj de aŭtoroj ne ĉiam devas koheri kun opinioj de la redaktantaro. |