Dio Benu numero 117-1/2020

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2020

· TRIDEK JAROJ POST KANONIZO DE AGNESA ĈEĤA

· VORTOJ DE LA SEKCIA PREZIDANTO (Miloslav Šváček)
· LA REKLAMOJ POR LA VIVO (Sac. D-ro Max Kašparů)
· LA SANKTA AGNESA ĈEĤA
· LA NACIA PILGRIMO EL ĈEĤA RESPUBLIKO EN ROMO
· LA NACIA PILGRIMO KULMINIS PER DISERVO EN LA BAZILIKO DE LA
SANKTA PETRO

· LA EMERITA PAPO BENEDIKTO 16-A AKCEPTIS ĈEĤAJN EPISKOPOJN

  (Vatican News)

· REMEMORO PRI LA VIZITO DE LA PAPO BENEDIKTO LA DEKSESA EN ĈEĤA RESPUBLIKO EN LA JARO 2009
· LA MISTERO DE KRISTO (Kardinalo Jozef Tomko)
· Sankta Jozefo, patrono de la feliĉa morto
· VORTOJ DE LA „NOVA“ LANDA REPREZENTANTO DE IKUE POR ĈEĤOSLOVAKIO (Miloslav Šváček)
· DIO NE DEMANDOS VIN (Sac. D-ro Max Kašparů)
· NI IOM REMEMORU (Miloslav Šváček)
· LA UNUA EPISKOPO - ESPERANTISTO EN LA MONDO MONS. D-RO ANTONIO ELTSCHKNER

· SANKTA HELENA (255-330) (Jaroslava Hamajdová)
· „LA MIRAKLA MEDALIONETO“ DE LA VIRGULINO MARIA

· SKARABO PYTLÍK (Sac. D-ro Max Kašparů)
· ŜTONA KRUCO (poemo de Jiří Kořínek)
· LA VERA KONSCIENCO (Ĉefepiskopo Johannes Dyba)
· DIO BENU TRIDEKJARIĜIS
· FESTO DE LA JUBILEA 40-JARIĜO DE LA ESPERANTO -GRUPO LIETZENSEE EN BERLINO (Johannes Moser)
· THOMAS KENEALLY (*1935) (Jaroslava Hamajdová)
· BALADO (de Paul Claudel) (disponigis Jaroslava Hamajdová)
· Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio
  
(Miloslav Šváček)
· Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio
   de la 7.7.2019 ĝis la 20.10.2019
· Přehled o hospodaření s finančními prostředky v roce 2019
· La unua episkopo - esperantisto en la mondo D-RO ANTONIO ELTSCHKNER
· DIO BENU

 


 TRIDEK JAROJ POST KANONIZO DE AGNESA ĈEĤA

La sankta Agnesa Premislino (Anežka Přemyslovna), nomata Ĉeĥa, naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 1211 kiel ĉeĥa princino en la festotago de la sankta Agnesa Roma, laŭ kiu ŝi ricevis nomon. Ŝi estis verŝajne la plej juna filino de la ĉeĥa reĝo Premislo (Přemysl) Otakar la Unua kaj reĝino Konstancie Hungara. Ŝi apartenis al la plej gravaj reprezentantinoj de la reganta dinastio de Premislidoj. Ŝi agadis kiel monaĥino – abatino de la monaĥinejo Na Františku en Prago kaj ŝi ankaŭ estis grava persono de la politika, kultura kaj socia vivo. Ŝi mortis la 2-an de marto 1282. Ŝi estis kanonizita en Romo la 12-an de novembro 1989 fare de la papo Johano Paŭlo la Dua.

al la indekso


 VORTOJ DE LA SEKCIA PREZIDANTO

Karaj kaj estimataj legantoj, karaj gefratoj en Jesuo Kristo, akceptu miajn korsalutojn en tiu ĉi nova jaro 2020 kun deziro de Diaj benoj kaj la patrineca ŝirma akompano de la Virgulino Maria.

Ni enpaŝis en la tridekan jaron de la regula aperado de nia revuo Dio Benu. Sur la paĝo 23 ni memorigas al vi, kiel aspektis tiam ekaperinta ĝia unua numero. Dum tiuj tridek jaroj ni faris gravan progresan paŝon en ĝia aperado danke al akiro de la komputilaj teknikiloj. Kompreneble, ĝi pli bele aspektus kun koloraj bildoj kaj cetera kolora aranĝo. Sed tion ne permesas al ni altaj preskostoj. Ne gravas. Grave estas, ke tiu ĉi nia ligilo en tiu ĉi formo aperadas jam tridekan jaron danke al vi, kiuj per monkontribuaĵoj tion ebligas. Do koregan dankon al vi!

Kiel vi jam scias, mi provizore kompilas ankaŭ revuon Espero Katolika, kiu pro manko de la monrimedoj aperas dumtempe almenaŭ en elektronika versio elŝutebla el la ttt-paĝoj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio: www.ikue.org/cz/. Sed ekbrilis espero, ke ĝi aperos ĉi-jare ankaŭ paperforme. Do ni esperu!

Agrablan legadon de Dio Benu kun multaj elkoraj bondeziroj por la tuta nova jaro deziras al vi via frato

Miloslav Šváček.

al la indekso


  LA REKLAMOJ POR LA VIVO

Ili imitadas unu la alian kaj la rezulto de tio estas stultuloj de la sama kategorio. B. Prus

La reklamo estas pli potenca, ol ni opinias – kaj atakas el ĉiuj flankoj. Kontraŭ ĝi ni staras ĉiuj kun diversa rezisteco. Unuj kun granda imuneco, ĉar ili ĝian influon konsciiĝas, aliaj kun granda naiveco, ĉar je ili plene kredas. Ĝi ĉiam alvenas kun agrabla vizaĝo, entrudiĝanta voĉo kaj antaŭenpuŝiĝas en la homan menson per ĉiuj sensoj.

Agrabla, helpanta, vere unika. Tiu, kiu sukcese kontraŭstaras, tiu malsaĝiĝas kiel individuo. Tiu, kiu ne vivas laŭ enhavo de la plej novaj reklamoj kaj ne portas markohavajn komercaĵojn, tiu faras rekte socian memmortigon. Tiu, kiu ne alkonformiĝas, tiu vivas en antaŭjuĝoj! La peko ne estas subiĝi, la peko estas rezisti!

La reklamon pri la plej granda stultaĵo sufiĉas nur ekigi – kaj la stultuloj mem jam ĝin disportas. Unu instigas por aĉeti la aliulojn kaj en la menso li al si diras: “Se mi faris stultaĵon, ankaŭ ili ĝin faru. Se tion aĉetos ankaŭ ili, poste ili ne priridos min – ili priridos sin mem.”

La priskribita psikologia mekanismo ne havas la influon nur en la komerca sfero, sed efikas ankaŭ en politika kaj idea reklamoj.

Se mi ne subigas min al la politika afiŝo, se mi ne voĉdonas la politikan partion kun ĝia ĝenerala prezidanto kaj se mi ne fervoras liajn absurdaĵojn, arogantecon kaj fierecon, ĝuste tiam mi vidigas, ke mi blindiĝis. Ĉiuj vidantoj kaj pensantoj ja scias, ke ilia partio kaj la ĉefulo estas la plej ĝusta...

Simile validas, ke tiu, kiu en sia dekkvina jaraĝo ne vivas per intensiva seksa vivo kaj almenaŭ unufoje ne gustumis drogon, tiu estas malnovmoda. Tiu, kiu vizitas preĝejon, tiu vivas ekster realeco – ie en vilaĝo, kie ankoraŭ ne ekzistas elektra fluo. Tiu, kiu ankoraŭ ne vizitis kuracanton, kiu diagnozas el estintaj vivoj, tiu klare evidentigas, ke tute ne gravas por li la propra sano.

Al la ĝojo de la homa animo apartenas ekaŭdo de la flustrado kaj akcepto de la alvoko de Jesuo dum bruanta rumoro de tiu ĉi mondo, por ke ni gardu nin kontraŭ mensogantaj profetoj, kiuj ja alvenadas en la ŝafa vesto, sed interne ili estas rabemaj lupoj.

Sac. D-ro Max Kašparů

al la indekso


 LA SANKTA AGNESA ĈEĤA

Agnesa Premislino (Přemyslovna), nomata Ĉeĥa naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 1211 kiel ĉeĥa princino, kiel verŝajne la plej juna filino de la ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la Unua kaj reĝino Konstancie Hungara. Ŝi apartenis al la plej gravaj reprezentantinoj de la reganta dinastio de Premislidoj. Ŝi agadis kiel monaĥino – abatino de la monaĥinejo Na Františku en Prago kaj ŝi ankaŭ estis grava persono de la politika, kultura kaj socia vivo.

Agnesa estis en sia tria jaraĝo kun sia fratino Anna sendita por eduko al cisterciana abatejo en Třebnice kaj al Doksany, kie ŝi ricevis ampleksan kleriĝon. Tiutempe ŝi verŝajne estis fianĉinigita al silezia princo Konrado, filo de Jindřich (Henriko) Bradatý (Mentonbarba) kaj dukino Hedvika (pole Jadwiga). Sed Konrado mortis kaj ambaŭ fratinoj revenis al Praga Kastelo. Poste Agnesa estis ankoraŭ sendita por du jaroj al monaĥinoj en Doksany. En la jaro 1225 la 14-jaraĝa Agnesa denove revenis al Prago.

Kune kun sia frato Venceslao la Unua ŝi fondis en la jaro 1232 en Prago – Malá Strana hospicon, kiu estis disvastigita surbaze de regulo de la sankta Aŭgusteno je ordeno kaj kies statuton en la jaro 1252 papo konfirmis kiel viran kaj kavaliran ordenon de krucordenanoj kun ruĝa stelo. Ĝi estas ununura devene ĉeĥa monaĥa ordeno. Ĝiaj membroj povis esti nur ĉeĥoj naskodevenaj post patro kaj eĉ post patrino. La ordeno baldaŭ akiris grandan popularecon kaj ĝiaj monaĥejoj plinombriĝis. En la jaro 1234 Agnesa denove kun sia frato fondis en nordorienta tiama urbrando, en la loko pli poste nomata „Na Františku“, novan duopan monaĥ(in)ejon de virinoj kaj viroj de la ordeno de sankta Francisko, pli poste nomataj klaraninoj kaj minoritoj. Ĉi tie ŝi iĝis la ĉefa monaĥejestrino kaj por multaj pluaj ordenaninoj ŝi estis inspiro.

En la jaro 1237 Agnesa provis sensukcese edikti propran ordenon, fonditan sur la severa praktikado de la ordenaj reguloj de la franciskana ordeno. En la jaro 1238 ŝi rezignis pri la posteno de abatino kaj eĉ pri la titolo, la ofico restis vakanta ĝis ŝia morto. Dum la resto de sia vivo ŝi zorgis pri malriĉuloj, malsanuloj kaj pri tiuj, kiuj bezonis helpon.

Agnesa ĝisvivis tiam respektindan aĝon de 71 jaroj. Ŝiajn kompetentecojn en la monaĥinejo Na Františku post ŝi transprenis ŝia pranevino Kunhuta. La legendoj pri Agnesa Premislino, la fame konata pro klereco, bonfarado, kompatemo kaj intereso pri la ŝtata reprezentado de la reĝa dinastio, oni komencis tradicii baldaŭ post ŝia morto. Nur en la jaro 1874 estis Agnesa instige de la ĉefepiskopo de Prago Frederiko (Bedřich) Jozefo kardinalo Schwarzenberg beatproklamita fare de la papo Pio la IX-a. Post plua strebado ŝin kanonizis la 12-an de novembro 1989 la papo Johano Paŭlo la Dua.

al la indekso


 LA NACIA PILGRIMO EL ĈEĤA RESPUBLIKO EN ROMO

La ĝenerala aŭdienco la 13-an de novembro 2019 okazis sur la placo de sankta Petro en Vatikano, kie kolektiĝis dekkvar mil pilgrimantoj el la tuta mondo, el kiuj minimume kvar mil estis partoprenantoj de la ĉeĥa nacia pilgrimo okaze de la 30-a datreveno de la kanonizo de la sankta Agnesa Ĉeĥa, kies liturgia memoro estis ĝuste tiutage.

La papo Francisko la ĉeĥajn pilgrimantojn bonvenigis per jenaj vortoj:

„Kore mi bonvenigas pilgrimulojn el Ĉeĥa Respubliko kun la kardinalo Dominik Duka el Prago, la ĉefepiskopo Jan Graubner el Olomouc kaj kun ĉiuj episkopoj de Bohemio, Moravio kaj Silezio, kiel ankaŭ reprezentantojn de la publika vivo. Vi estas ĉi tie tial, por ke vi memorigu al vi datrevenon de la kanonizo de Agnesa Ĉeĥa, kiun antaŭ tridek jaroj kanonizis la sankta Johano Paŭlo la Dua. Tiu ĉi grava sanktulino, la s-ta Agnesa, kiun ĉi tie memorigas la de vi alportita statuo, propetu plue por vi! Vivu laŭ evangelio kaj strebu pri la komuna bono inter viaj samcivitanoj, el kiuj multaj ankoraŭ ne konas la Sinjoron Jesuon. Belan ateston vi jam pri tio donis per financa kolekto por malriĉuloj, okazintan nome de la sankta Agnesa. La amo kovras ĉiujn pekojn. Kaj mi salutas ankaŭ ĉi tie ĉeestantajn kantistojn, kiuj tiel bele kantas. Kore mi dankas vin. La Sinjoro vin benu!”

al la indekso


 LA NACIA PILGRIMO KULMINIS PER DISERVO EN LA BAZILIKO DE LA SANKTA PETRO

La etoso de la solenaĵo transiganta la spacon de la baziliko, la solenaĵo, en kiu la ĉeĥaj sanktuloj staris flanke ĉe la grandaj personoj de la historio de la universala eklezio, kaj al la ununura diservo de dankoj aligadis ĉiujn, kiuj antaŭ la Katedro de la sankta Petro en la Vatikana baziliko partoprenis la meson memore al la sankta Johano Paŭlo la Dua okaze de la 30-a datreveno de la kanonizo de la Agnesa Ĉeĥa.

„Ni venis por danki al la viro, kiu enskribiĝis en la mondhistorion, en la historion de la lukto pri la libereco,“ diris la kardinalo Dominik Duka en la enkonduka alparolo, en kiu li ankaŭ eksplikis rolon de la roma episkopo kiel de posteulo de la apostolo Petro kaj de la ununura paŝtisto de la eklezio de Kristo. Ĉirkaŭ la altaro kolektiĝis 160 episkopoj kaj sacerdotoj. La ĉefaj celebrantoj kun la kardinalo Duka estis la ĉefepiskopo de Olomouc Jan Graubner kaj la sekretario de la Kongregacio por orientaj eklezioj la grekkatolika ĉefepiskopo Cyril Vasil SJ.

La historian rolon de la papo Johano Paŭlo la Dua por alveno de la libereco en nia lando emfazis en sia homilio la helpepiskopo de Prago Zdenek Wasserbauer. La unuaj vortoj de la pola papo sur la Petra Seĝo, en kiuj li instigis formeti timon kaj malfermi pordegojn al Kristo, distordis la unuan fendon en barieroj konstruitaj fare de komunismo, emfazis la predikanto.

„La kanonizo de nia Agnesa okazis mirinde ĝuste en la tempo, kiam en Vatikano oni intense preparadis viziton de la tiama rusa prezidento Michail Gorbaĉov, kiu mallonge post la kanonizo de Agnesa, la 1-an de decembro 1989, vizitis Vatikanon. Kaj estis li, kiu diris: »Komunismon ne detruis mi, sed Johano Paŭlo la Dua!« Gorbaĉov opiniis Johanon Paŭlon la Duan kiel homon, kiu ŝanĝis kuron de la historio!“

Sed li ne agis kiel politikisto, li ne faris malantaŭkulisajn traktadojn, sed „li agis kiel ilo en la manoj de Dio per siaj klaraj vortoj, boneco, preĝoj, per senĉesa atentigado pri neanstataŭebla valoro de ĉiu homa persono kaj ĝia digneco kaj libereco...“, emfazis la episkopo Wasserbauer.

„Kaj kiam li tiudirekte ricevis dankojn, li nur diris: »Tio estas verko de la Dia providenco« Kaj al la demando, ĉu estas malfacile travivadi historion kiel tiu, kiu ĝin kreas aŭ kunkreas, li respondadis: »Se tion deziras Dio, poste tio estas facila... Li ĉion estras!«”

La predikanto ankaŭ aligis sian voĉon al la alvoko de la polaj episkopoj, kiuj postulas proklamon de la sankta Johano Paŭlo la Dua Eklezia Instruisto kaj Patrono de Eŭropo. Al gravaj personoj kunigantaj nian kontinenton pere de „kulturkreanta heroldado de la evangelio“ apartenas ankaŭ la sankta Agnesa, „kiu – kiel ni kredas – por la falo de totalismo propetadis,“ aldiris la episkopo Wasserbauer.

Al la festeco de la liturgio grandparte kontribuis muzika akompano, kiun prizorgis la Muziko de la Kastela Gardistaro de Prago kaj de polico de la Ĉeĥa Respubliko sub gvido de kolonelo Jan Zástěra kunlabore kun tri korusoj. Fine la liturgia procesio dum kanto de la Sanktvenceslaa ĥoralo foriris al la altaro de la sankta Venceslao, kie estis recitita preĝo por la patrujo kaj eksonis la ĉeĥa kaj eĉ la slovaka ŝtathimnoj.

Kion alportas la pilgrimuloj el Ĉeĥa Respubliko post tridek jaroj de la reveno de libereco, ni demandis ankaŭ la ĉefepiskopon de Olomouc Jan Graubner:

Antaŭ ĉio ni alvenis danki por granda donaco, kiu estis la kanonizo de Agnesa kaj kun tio interligitaj eventoj en nia patrujo en la sekvaj tagoj. Ni ricevis donacon de libereco, pro kiu ni dankemas, kaj samtempe ni sentas, ke ni devas lerni tiun ĉi spacon ankoraŭ pli bone eluzadi por bonfarado, ĉar, kiel diradis Paŭlo la 6-a, la eluzado de libereco por malbono estas misuzado de la libereco. La nuntempo alportis multajn aliajn aferojn. Tiam iuj diradis, ke necesos kvardek jarojn, kiel bezonis izraelidoj ĉe eliro el Egiptio. Sed estas videbla nova generacio, kiu jam ne scias, kiel tio estis antaŭ tridek jaroj. Unuflanke estas utile, ke ni kapablu al ili memorigi kaj helpi ekkompreni, kio ĉi tie estis antaŭe. Sed eble tio ne estas tio ĉefa. Plej grave estas rigardi antaŭen kaj scii, kion de ni la Sinjoro tiumomente atendas. Ni memorigas al ni ne nur tridek jarojn de la kanonizo de Agnesa. Ni komencis pilgrimon ĉe sankta Klimento, ĉar nunjare ni memorigas al ni 1150 jarojn ekde la morto de la sankta Cirilo, kaj mi ŝatas memorigi, ke li kun sia frato Metodio venis al Moravio en la tempo, kiam jam multaj preĝejoj ekzistis kaj multaj homoj estis baptitaj, sed tiam estis necesa nova evangelizado, por ke ĝi tuŝu la korojn de homoj komencante novan kulturon. Ni estas nuntempe antaŭ simila tasko. Ĉe ni kaj en la tuta Eŭropo estas multaj preĝejoj, multaj homoj konas Biblion, sed kvazaŭ tio ne tuŝus iliajn korojn. Se Cirilo kaj Metodio faris fantazian paŝon en alparolo de homoj kaj ili alproksimigis al ili la Vorton de Dio, sen fari iujn cedojn el instruo aŭ moralo kaj ili gajnis ilin por la Dia Vorto, tiel ankaŭ antaŭ ni estas simila tasko, do traduki la Vorton de Dio en kompreneblan lingvon de la nuntempo, do en la konkretajn farojn.“

al la indekso


 LA EMERITA PAPO BENEDIKTO 16-A AKCEPTIS ĈEĤAJN EPISKOPOJN

Vatikano. La emerita papo Benedikto la 16-a akceptis la 11-an de novembro parton de la delegitaro de la Ĉeĥa Episkopara Konferenco. „Tio estis vere kortuŝa renkontiĝo. La papo detale memoras sian viziton de Ĉeĥio, nomojn kaj lokojn. Fine ĉiuj kune preĝis la preĝon Patro nia kaj ricevis de li benon,“ komentis la renkontiĝon sac. Stanislav Přibyl, la ĝenerala sekretario de ĈEK.

La vizito daŭris tri kvaronojn de horo, aldiris por radio kardinalo Dominik Duka. Plue li diris, ke la papo Benedikto vivece rememoris vicojn da personoj de la eklezia vivo en Ĉeĥio, ankaŭ oni parolis pri teologiaj aferoj. Li interesiĝis pri funkcio de teologia fakultato, demandis pri kelkaj episkopoj, kiuj jam transpaŝis sojlon de la eterneco.

La episkopoj al li transdonis modeleton de busto, kiu antaŭ nelonge estis lokigita memore al lia vizito en Mladá Boleslav.

„Mi devas diri, ke li estas kadukulo, havanta tre malfortan voĉon, sed daŭre li havas bonan orientiĝon pri tio, kio okazas, kaj la Meza Eŭropo estas lia hejmo,“ diris la kardinalo Dominik Duka.

Vatican News, 12.11.2019

  al la indekso


 REMEMORO PRI LA VIZITO DE LA PAPO BENEDIKTO LA DEKSESA EN ĈEĤA RESPUBLIKO EN LA JARO 2009

La papo Benedikto la 16-a vizitis Ĉeĥan Respublikon en la tagoj de la 26-a ĝis la 28-a de septembro 2009. Ni memorigu al ni per kelkaj fragmentoj el la alparoloj de la papo tiun eksterordinaran eventon, kiu ne devas esti forgesita.

„La lasta jarcento ‒ kaj via lando estis atestanto de tio ‒ vidis fali ne malmulte da potenculoj, pri kiuj estis opiniite, ke ili atingis preskaŭ kapturnajn altecojn. Kaj subite estis ilia povo for. Tiuj, kiuj negas Dion, kaj kaŭze de tio ili malhavas respekton al homo, havas ‒ ŝajne ‒ facilan vivon kaj atingas materian sukceson. Sed sufiĉas enrigardi surfacon kaj ni konstatas, ke tiuj homoj estas malfeliĉaj kaj malkontentaj. Nur tiu, kiu en la koro tenas sanktecan „timosenton de Dio“, havas bonfidon eĉ je homo kaj sukcesas dediĉi sian vivon al kreo de pli justa kaj frateca mondo. Hodiaŭ estas necesaj homoj »kredantaj« kaj »fidindaj«, preparitaj disvastigi en ĉiun sferon de la socio la kristanajn principojn kaj idealojn, per kiuj inspiriĝas ilia agado. Tio estas la sankteco, la universala alvokiĝo de ĉiuj baptitoj...“

(Homilio en la sankta meso el la festo de la sankta Venceslao, Stará Boleslav 8.09.2009)

* * *

„Estis tio vera pilgrimo kaj samtempe misio en koro de Eŭropo: la pilgrimo, ĉar Bohemio kaj Moravio estas pli ol mil jarojn landoj de la kredo kaj sankteco; misio, ĉar Eŭropo bezonas denove trovi en Dio kaj lia amo firman fundamenton de la espero. Ne estis hazardo, ke la evangeliistoj de tiuj nacioj, Cirilo kaj Metodio, estas patronoj de Eŭropo kune kun la sankta Benedikto. »La amo de la Patro estas nia forto«: estis moto de la irvojo, konfirmo, el kiu sonas kiel eĥo krio de tiom da heroaj atestantoj el malproksima kaj eĉ proksima pasinteco; mi precipe pensas pri la pasinta jarcento, sed tio devas antaŭ ĉio interpreti certecon de la nuntempaj kristanoj. Jes, nia forto estas en la amo de Kristo! Ĝi estas la forto, kiu inspiras kaj vivigas tiujn verajn revoluciojn, pacemajn kaj liberigantajn, kaj kiu nin apogas en krizaj momentoj, ĉar ĝi permesas al ni superiĝi, kiam minacas al ni, ke la libereco pene akirita vanigos sin mem, sian propran veron.“

„Amo de Kristo unue videbliĝis en la vizaĝo de la Infano. Tuj kiam mi venis en Pragon, mia unua vizito direktis en la preĝejon de la Virgulino Maria la Venka, kie estas honorata Jesueto konata kiel »Jesu-Infano de Prago«. Tiu ĉi statueto memorigas misteron de la enkorpiĝinta Dio, »de Dio proksima«, la fundamenton de nia espero. Antaŭ la »Jesu-Infano de Prago« mi preĝis por ĉiuj infanoj, por gepatroj kaj por la estonteco de familio. La vera venko, kiun ni elpetas de Maria, estas la venko de la amo kaj vivo en familio kaj en socio!“

„Simbolo de la sintezo de vero kaj belo estas superba katedralo de Prago konsekrita al sanktaj Vito, Venceslao kaj Adalberto, kie okazis vesproj kun sacerdotoj, ordenanoj, seminarianoj kaj reprezentantoj de laikoj aniĝintaj en asocioj kaj ekleziaj movadoj. Por socioj de la meza kaj orienta Eŭropo tio estas malfacila tempo: al sekvoj de la longa vintro de sendieca totalitarismo alkalkuliĝas damaĝaj influoj de certa okcidenta sekularismo kaj konsumismo. Tial mi ĉiujn alvokis, ke ili ĉerpu novan energion ĉe la resurektinta Sinjoro, ke ili estu evangelia fermento en la socio kaj ke ili engaĝiĝadu, kiel tio jam okazas, en la karitataj aktivadoj kaj ankoraŭ pli multe sur kampoj de eduko kaj lernejsistemo.“

„Moravio memorigas senpere la sanktulojn Cirilon kaj Metodion, la heroldantojn de la evangelio al slavaj nacioj, kaj do neelĉerpeblan forton de la evangelio, kiu kiel rivero de la sanigaj akvoj trafluas historion kaj kontinentojn kaj ĉien ĝi alportas vivon kaj savon. Super la katedralo de Brno estas lokigitaj vortoj de Kristo: »Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos.« (Mat 11,28) Tiuj vortoj denove aŭdiĝis en liturgio de la pasinta dimanĉo kaj ĝi estis resono de la eterna voĉo de la Savinto, la espero de la nacioj hieraŭ, hodiaŭ kaj konstante. Signifa signo de la regado de Kristo, la regado de la graco kaj mizerikordo, estas la vivo de la sanktaj patronoj de diversaj kristanaj nacioj, kiel ĝuste estas la sankta Venceslao, juna reĝo de la 10-a jarcento, kiu distingiĝis per ekzempla kristana atesto kaj estis murdita fare de sia frato. Venceslo preferis la ĉielan regnon pli ol sceptron de la surtera povo kaj li porĉiame restis enskribita en la koro de la ĉeĥa nacio kiel modelo kaj protektanto dum ŝanĝemaj historiaj okazoj. Al multnombra ĉeestantaro de gejunuloj ĉeestantaj la sanktan meson honore al la sankta Venceslao, kiu alvenis ankaŭ el najbaraj landoj, mi min turnis kun alvoko, ke ili agnosku en Kristo sian plej veran amikon, kiu kontentigas la plej profundajn aspirojn de la homa koro.“

(Ĝenerala aŭdienco, Romo 30.09.2009)

„La amon al Kristo fortigadu per preĝo kaj aŭskultado de liaj vortoj; satigu vin per Kristo en Eŭkaristio kaj kun lia graco estu kreantoj de la unueco kaj paco en ĉiuj medioj. Viaj kristanaj komunumoj post longa vintro de la komunisma diktaturo antaŭ dudek jaroj denove komencis sin libere esprimi, kiam via popolo post eventoj komenciĝintaj per demonstracio de studentoj la 17-an de novembro 1989 denove akiris liberecon. Sed certe vi rimarkis, ke ankaŭ hodiaŭ ne estas facile vivi kaj atestadi evangelion. La socio ankoraŭ plu portas vundojn kaŭzitajn fare de ateisma ideologio kaj ofte estas ĉarmigita per moderna pensmaniero de hedonisma konsumismo, kiu kondukas al danĝera krizo de la homaj kaj religiaj valoroj kaj al progreso de la etika kaj kultura relativismo. En tiu ĉi kunteksto estas necese denove aktivigi ĉiujn partojn de la eklezio por plifortigo de la spiritaj kaj moralaj valoroj en la vivo de la hodiaŭa socio.“

(Homilio dum vespro en la katedralo de s-ta Vito, Prago 29.09.2009) El semajngazeto Světlo 41/2019

al la indekso


 LA MISTERO DE KRISTO

Ĉe intereso pri la persono de Kristo devas la kristano atenti, ke li ne tro okupiĝu per serĉado de la respondoj al nekompetentaj, artefaritaj kaj perfortemaj malfacilaĵoj. Se li kun bona volo eklegas Evangeliojn kaj la unuan kristanan verkaĵon, multaj malfacilaĵoj mem malaperos kaj la persono de Jesuo Kristo aperos en la tuta historia eĉ superhistoria grandeco, kaj oni povas diri, ankaŭ en sia mistero.

Kion oni opinias sub “mistero” de Kristo?

Per tio oni opinias la tutan realecon de lia personeco, la tutan plenecon de lia estado, kiel tion montras al ni en la lumo de la kredo ekde la komenco de la kristana komuneco “lia dieco eĉ homeco, lia enkarniĝo, savo kaj gloriĝo, lia unuaeco en kreitaĵo, ĉeestado en nia historio eĉ la rolo post la morto, en fino de la tempoj kaj en eterneco. Kristo estas ŝlosila persono ne nur en la historio, sed ankaŭ en nia kredo kaj la vivo. Ja ne vane ni laŭ Li nomiĝas “kristanoj”. Nia religio nomiĝas kristana tial, ĉar ĝi havas sian devenon eĉ originalecon en la mesaĝo de Kristo, en lia persono kaj mistero.

Eble estus bone iom detaligi almenaŭ kelkajn el la menciitaj aspektoj.

Pli bone antaŭ ol ilin pli detaligi, estos unue fari mallongetan enkondukon al la fontoj de tiu kredo kaj instrukcion al ilia pliprofundigo.

Esenca kaj originala en nia kredo estas antaŭ ĉio la fakto, ke Jesuo Kristo estas Dio, kiu fariĝis homo, do la kredo pri la enkarniĝo.

Rakonto de la Evangelioj pri la enkarniĝo kaj naskiĝo de Jesuo Kristo eĉ malgraŭ la orientala literatura formo restas realisma kaj klare esprimanta kredon, ke Jesuo, antaŭanoncita Emanuel ‒ “Dio kun ni” ‒ fariĝis perfekta homo akceptante plenan homecon kun ĉiuj konsekvencoj: Li naskiĝis, kreskis, evoluiĝis, laboris, estis laca, instruis, sentis, suferis, amis, ploris, ĝojis ‒ Li verdire estis unu el ni.

Jes, la kristanoj kredas la samon, kion pri Kristo asertis Petro, kiel tion notis la evangeliisto Mateo: “Vi estas la Kristo, la Filo de la vivanta Dio!”

La Filo de Dio la Patro, egala kun Li kaj unueca tiom kun Li, ke tiu, kiu vidas Kriston, tiu vidas la Patron, kiel tion ekscias apostolo Filipo (komp. Joh 14,9). Kristo estas la dua dia persono, bildo kaj ideo de la Patro, laŭ Paŭlo, alinome ankaŭ Saĝeco de la Patro aŭ Vorto, kiel Lin nomas Johano. La kvara evangeliisto sin moviĝas en tiu idea mondo kaj ne transprenas filozofion de Filon Aleksandria, kiam li nomas la Filon de Dio per la nomo Vorto – Logos kaj kiam li skribas pri Li:

“En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio... Ĉio estiĝis per Li; kaj aparte de Li estiĝis nenio, kio estiĝis... Kaj la Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro... Neniu iam vidis Dion; la solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris” (Joh 1, 1.3.14.18).

Ĉirkaŭ tridek jarojn antaŭ ekesto de la Evangelio de Johano Paŭlo predikis la saman kredon, kiam li skribas al Koloseanoj pri Kristo:

“Li estas bildo de la nevidebla Dio, la unuenaskito inter la tuta kreitaro; ĉar en Li kreiĝis ĉio en la ĉielo kaj sur la tero, ĉio videbla kaj nevidebla, ĉu tronoj, ĉu regecoj, ĉu estrecoj, ĉu aŭtoritatoj; ĉio kreiĝis per Li, kaj por Li” (Kol 1, 15-16).

Do nenia sinsekva diecigado de la homo Jesuo el Nazareto, sed la sama kredo je lia dieco ĉe Mateo, ĉe Johano kaj en la ceteraj Evangelioj jam dum la vivo de Jesuo kiel post lia resurekto; la sama en Jerusalemo kiel ankaŭ en la ekleziaj komunumoj fonditaj fare de Paŭlo en Romo, en Grekujo kaj en Malgranda Azio.

La Filo de Dio fariĝis homo kun ĉiuj homaj kapabloj, racio, volo, sentoj. Tio estas enhavo de la enkarniĝo.

La Filo de Dio iĝis homo sen tio, ke Li ĉesus esti Dio. Tiu sama Jesuo Kristo iradas sur israela tero, predikas, instruas, manĝas, dormas, sed faras eĉ miraklojn, revivigas mortintan Lazaron kaj deklaras pri si: “Mi kaj la Patro estas unu... Tiu, kiu vidis Min, vidis ankaŭ la Patron” (komp. Joh 10,30; 14,9). Paŭlo klarigas unuecon de la dia kaj homa natureco en Kristo en la letero al Filipianoj tiel:

“Li estante en la formo de Dio... alprenante la formon de sklavo, fariĝante laŭ la bildo de homoj” (komp. Fil 2, 6-11).

Jesuo Kristo do estas pli multe ol iu Übermensch, superhomo. Li estas Diohomo, Li estas unuparta dia-homa personeco, Li estas enkarniĝinta Dio. Tial Li estas por ni kristanoj nesuperebla instruisto, modelo, helpanto. Des pli multe, ke Li ankaŭ nun vivas kaj estas proksima al ni kiel amiko kaj frato. Nur en tiu ĉi perspektivo estas eble kompreni sincerecon de la voko de Paŭlo: “Kiu apartigos min de la amo de Kristo? Ĉu aflikto, aŭ turmento, aŭ persekutado?” (Rom 8,35).

La enkarniĝo estas stilo de la agado de Kristo. Li plue enkorpigas homan, nevideblan povon en la videblajn rimedojn. Lia eklezio estas videbla, homa, sed ankaŭ nevidebla, dieca. Liaj sakramentoj estas videblaj signoj kaj rimedoj de la nevidebla graco.

Kio ankoraŭ indas al si memorigi pri Kristo?

La persono de Kristo altiras, ĉar Li estas tre riĉa. El tiu riĉeco indas al ni memorigi ankoraŭ lian savan verkon. Pro mallongeco de la spaco estos plej bone citi tion, kion instruas la Dua Vatikana Koncilio pri la savo:

“La eterna Patro el tute libera kaj mistera decido de siaj graco kaj boneco kreis la tutan mondon, altigis homojn al la partopreno je Dia vivo kaj ne forlasis ilin, eĉ ne kiam en Adamo ili falis, donante al ili ĉiam savodonajn rimedojn kun konsidero al Kristo, la Savinto... Kaj tial Kristo, por plenumi volon de la Patro, fondis la ĉielan regnon surtere, revelaciis al ni ĝian misteron kaj per sia obeemo Li realigis la savon...” (Lumo de la nacioj, 2-3).

“Tiun ĉi verkon de la homa savo kaj perfekta glorigo de Dio ... realigis Sinjoro Kristo precipe per la paska mistero de sia beata martirigo, resurekto kaj la glora ĉieleniro: per tio Li pereigis nian morton kaj resurektinte renovigis nian vivon” (Konstitucio pri la sanktega liturgio, 5).

La sinteno de ĉiu aparta kristano al la fakto, ke Kristo savis lin, devus simili tiun, kiun prenis la apostolo Paŭlo, kiu ne ekkonis Jesuon dum lia surtera vivo ‒ tiel same kiel neniu el ni ‒ sed ĉe tio li antaŭ realeco de la kruco ekkomprenis valoron de lia elaĉeta morto: “Li min amis kaj pro mi mortis!”

Ĉu Kristo havas ian sencon por la historio kaj la estonteco?

Tiu ĉi demando meritus pli longan respondon. Sed sufiĉu prinoti, ke Kristo konstante vivas kaj ĉeestadas en la homa historio, ke al Li senkonscie ĉio direktas, ke Li nin ĉiujn atendas. Ankaŭ ĉi tie konvenos multenhava citaĵo el konstitucio de la Dua Vatikana Koncilio pri la Eklezio en la nuntempa mondo:

“La Dia Vorto, pere de kiu ĉio estiĝis, fariĝis karno, por ke kiel perfekta homo Li ĉiujn savu kaj ĉion en si unuigu. La Sinjoro estas celo de la homa historio, fajrujo, en kiu koncentriĝas sopiroj de la historio kaj la civilizacio, mezpunkto de la homa generacio, konsolo de ĉiuj koroj kaj plenumo de iliaj strebadoj. Lin la Patro resurektis el la mortintoj, altigis kaj sidigis dekstre de si, starigis Lin juĝisto de la vivantoj kaj la mortintoj. Vivigitaj kaj arigitaj en lia Spirito ni iras renkonte al kulminigo de la homa historio, kio akordiĝas kun lia amplena decido: “En Kristo unuigi ĉion, kio estas en la ĉielo kaj sur la tero”. La Sinjoro mem diras: “Jen, mi rapide venos kaj mia rekompenco estas kun mi, por repagi al ĉiu laŭ lia faro! Mi estas la Alfa kaj la Omega, kiu estas kaj estis kaj venos” (Ĝojo kaj espero, 45).

El broŝuro Kristo hieraŭ kaj hodiaŭ (Kristus včera i dnes) de Kard. Jozef Tomko

al la indekso


 Sankta Jozefo, patrono de la feliĉa morto

Sankta Jozefo, patrono de la feliĉa morto! Mi scias, ke ankaŭ mi mortos. Estas malfacile tion koncedi. Kaj ankaŭ estas malfacile tion serioze konsideri. Mi mortos, la momento de mia morto proksimiĝas. Mi tion scias, kaj tial mi petas via propeton.

Staru ĉe mi en la horo de nia morto, ke ankaŭ mi havu la feliĉon esti mortanta en proksimeco de Jesuo kaj Maria. Ke ankaŭ mi estu mortanta konsciante, ke mi ĝuste plenumis tempon de mia vivo. Ke ankaŭ mi pere de la morto eniru la regnon de la sanktuloj.

Dio, mi petas, ke la morto ne trovu min nepreparitan. Protektu min kontraŭ subita morto kaj donu, ke mi povu por la morto min prepari kaj aranĝi ĉion necesan. Mi petas, ke mi sukcesu pekkonfesi kaj ke mi estu mortanta fortigita per la sakramento de la malsanuloj kaj per Eŭkaristio. Mi petas, ke mi estu mortanta kun pura konscienco, kun preĝo sur lipoj kaj paco en la koro.

Mi ankaŭ petas por miaj proksimuloj, ke al ili mia morto ne kaŭzu ĉagrenon kaj funebron, sed ke ĝi pli fortigu ilian fidon pri la resurekto kaj firmigu ilian ekkonon, ke nia vera hejmo estas la ĉielo.

Jesuo, al Vi mi fordonas mian animon, mian vivon. Kun fido pri Dia mizerikordo mi petas pardonon de ĉiuj miaj pekoj kaj pardonon de ĉio, kion mi ne faris estante devinta fari. Forgesu miajn malperfektaĵojn, malfortecojn kaj mian mizeran amon. Mi petas Vin, akceptu min en la ĉielo, kaj donu, ke mi tie renkontu ĉiujn miajn parencojn. Donu, ke nia reciproka amo per la morto ne finiĝu, sed en Via regno ĝi fariĝu la amo perfekta.

Dio donu, ke mia pripensado pri la morto min konduku al ĝusta travivado de la estanta vivo, ke mi plene en ĉiu momento persisteme kaj saĝe vivu en la amo kun aliuloj kaj en la amo al Vi.

Sinjoro, donu ke la momento de mia morto estu ĝoja renkontiĝo en la brakumo de Via mizerikordo! Amen.

al la indekso


 VORTOJ DE LA „NOVA“ LANDA REPREZENTANTO DE IKUE POR ĈEĤOSLOVAKIO

Dum la komunista regado en nia lando ekzistis proverba diraĵo: Kiam okazos kanonizo de la ĉeĥa princino Agnesa, tiam pro ŝia propeto akiros nia lando liberecon. Kaj tiu ĉi profetaĵo vere realiĝis. La 12-an de novembro 1989 estis tiama beata Agnesa la Ĉeĥa en Romo kononizita. Kaj nur kelkajn tagojn post tio la 17-an de novembro 1989 studentoj en Prago iniciatis protestajn demonstraciojn kontraŭ komunista regado, kiuj disvastiĝis en la tuta lando kaj sekve de tio okazis falo de la komunista regado en nia lando. Ekde la komenco de la jaro 1990 mi povis transpreni funkcion de la landa reprezentanto de IKUE por tiama Ĉeĥoslovakio. Tiam sur la paĝoj de Espero Katolika en la 1-a n-ro 1990 povis aperi ĉi-subaj miaj vortoj. Miloslav Šváček

Karaj IKUE-anoj kaj legantoj de Espero Katolika!

Finfine, en la listo de la landaj reprezentantoj de IKUE sub la lando Ĉeĥoslovakio povas malaperi la malagrabla vorto „vakas“. Jes, ĉiam, kiam mi ricevis por ni tiel karan, gravan kaj ununuran vere katolikan gazeton, tiu vorto larmigis miajn okulojn. Ĉiam mi ĝemadis: „Dio, kiel longe, kiel longe ankoraŭ devas atesti pri nia mallibereco ĉi tiu bedaŭrinda vorto?“. Jes, nur Dio sciis, ke tiu ĉi tago, kiu plenigis nian koron per granda ĝojo, venos tiel neatendite, kiel subite ĝi venis. Kiel facilrompeblaj ŝeloj falruiniĝas totalismaj stalinismaj sistemoj, kiuj ŝajnis esti nerompeblaj. Jes, tio estas veraj mirakloj de la nunaj tempoj.

Ĉio ŝajnas esti kvazaŭ sonĝo. Ankoraŭ antaŭ du monatoj tiu, kiu aŭgurus, ke ni enpaŝos la novan jaron liberaj, do tiu ŝajnus al ni aŭ mensogulo aŭ mense malsana homo. Kaj tamen! La revo, la sonĝo realiĝis. Ni ne plu estas servutuloj, sed liberaj homoj. Kompreneble ne propravole, sed fariĝis la volo de Dio. Jes, la bona ĉiela Patro decidis, ke liaj infanoj en ĉi tiu parto de Eŭropo akiru liberecon, indecon de Diaj infanoj. Tiuj, kiuj tenis longajn jarojn potencon en siaj manoj kaj ĝin misuzis, fariĝis nun senpotencaj. Ateismajn sistemojn, kiuj arogante konstruis siajn poziciojn ne sur la amo, sed sur la malamo kaj mensogo ‒ do sur la sablo ‒ prave trafis la sorto de ruiniĝo. Aliflanke, la vojo al vera libereco kaj demokratio ne estas facila; ĝi daŭros sufiĉe longe, kaj postulos multajn oferojn kaj penadon. La malbono, dum pli ol 40 jaroj da regado, semis malbonan semon, el kiu ankoraŭ longe naskiĝos malbonaj fruktoj. Nun niaj popoloj staras antaŭ la tasko denove fekundigi la kampojn de la homaj koroj, denove konstrui ne sur la sablo, sed sur la Roko.

Ju pli longe la ĉeĥoslovaka komunisma reĝimo prokrastis liveri al siaj civitanoj fundamentajn liberecojn kaj homajn rajtojn, des pli granda estas nia ĝojo kaj dankemo al Dio pro la komenciĝanta libereco: Pro tio, dank‘ al Dio, ankaŭ la ĉeĥoslovakaj IKUE-anoj rajtas finfine havi sian oficialan landan reprezentanton. Ĉar li estas mi, do permesu al mi kelkajn vortojn pri mi, direktatajn al pli novaj IKUE-anoj, kiuj ne konas la iaman viglan aktivadon de la ĉeĥoslovakaj IKUE-anoj.

Mi nomiĝas Miloslav Ŝváĉek. Profesie mi estas 48-jara konstruteknikisto, estro de entreprena meticentro. Aktive mi partoprenas religian vivon kadre de nia paroĥo. Mi esperantiĝis antaŭ pli ol 30 jaroj, kaj tiel longe mi ankaŭ apartenas al IKUE. Antaŭ 20 jaroj, jam sub la pafiltuboj de la rusaj tankoj, ni komencis aranĝi IKUE-tendarojn, de kiuj mi estis gvidanto kaj ĉeforganizanto. Dum 9 jaroj preskaŭ mirakle daŭris ĉi tendaroj ‒ oazoj de la kristana amo ‒ antaŭ ol venis la tago, kiam nia bona ĉiela Patro permesis al ni iom suferi pro Lia nomo. Tiam ŝtata polico invadis nian IKUE-tendaron en Herbortice. Mi, kune kun pastro, estis de la tribunalo kondamnitaj pro religia aktivado.

Post malhela periodo, finfine nun denove ekblovis la vento de libereco, kiu vekis ne nur nian popolon, sed ankaŭ nin, la ĉeĥoslovakajn IKUE-anojn. La horizonto por nova aktivado malfermiĝas. Atendas nin malfacila laboro restarigi ne nur sociajn strukturojn, sed ankaŭ la strukturon de IKUE en nia lando. Kian strukturon ĝi havos, tion montros al ni la venonta evoluo en nia lando.

Karaj gefratoj, permesu al mi, la malnova plenumkomitatano kaj nova landa reprezentanto de IKUE, ame brakumi vin ĉiujn, kiuj dum tiel longedaŭra malfacila periodo diversmaniere helpadis al ni, ebligante al ni resti membroj de IKUE kaj legantoj de Espero Katolika. Apartan dankon mi adresas al la prezidanto de IKUE. sac. Duilio Magnani, kaj al la vicprezidanto sac. Lajos Kóbor, pro ilia ĉiuspeca subtenado kaj helpado (*). Kredu, karaj, ke mi ĉiutage rememoris vin en la preĝoj, do spirite mi restis ĉiam kun vi, kaj certe ne nur mi, sed ankaŭ la ceteraj ĉeĥoslovakaj IKUE-anoj. Do, ankaŭ nome de ili mi salutas kaj dankas vin, kaj elpetas por vi donacojn de la Sankta Spirito por la nova jaro 1990.

Via frato en Jesuo kaj Maria Miloslav Šváček

(*) Fine ni povas malkaŝi, ke dum 12 jaroj oni sukcesis havigi EK al Ĉeĥoslovakio pere de sac. Kóbor (Hungario), kiu ricevadis el Romo pakaĵojn da revuoj, kaj plusendis unuopajn ekzemplerojn 16 ĉeĥoslovakaj distribuantoj. Vere grandioza agado, se oni konsideras la kvanton de la havigitaj ekzempleroj (pli ol 20.000!), kaj la ĉiuflankajn riskojn de la perado (Noto de la redakcio).

al la indekso


 DIO NE DEMANDOS VIN

Dio ne demandos vin, per kia automobilo vi veturadis, sed kiom da homoj vi veturigis.
Dio ne demandos vin, kiel granda estis via domo, sed kiom da homoj vi en ĝi gastigis.
Dio ne demandos vin, en kion vi vestadis vin, sed kiujn vi vestigis.
Dio ne demandos vin, kiom da mono vi perlaboris, sed Li demandos vin, kiamaniere vi ilin perlaboris.
Dio ne demandos vin, kiajn ideojn vi heroldis, sed Li demandos vin, kiel vi laboris cele al tio, kion vi kredis.
Dio ne demandos vin, kiom da amikoj vi havis, sed por kiom da ili estintaj en la mizero vi estis amiko.
Dio ne demandos vin, en kia urbokvartalo vi loĝis, sed kiel vi interrilatis kun viaj najbaroj.
Dio ne demandos vin pri via haŭtkoloro, sed kian koloron havas via karaktero.
Dio ne demandos vin, kial vi tiel longe prokrastis ekkredi je Li, sed Li akompanos vin en vian ĉielan hejmon, se vi ekkredis je Li.
Dio ne demandos vin, kun kiom da homoj vi priparolos ĉi tion, ĉar Li tion jam scias…

D-ro Max Kašparů

al la indekso


 NI IOM REMEMORU

Trafoliumante malnovajn numerojn de la revuo Espero Katolika, kaptis mian atenton kromalie la poemo verkita de nia konata eminenta esperantisto Jiří Kořínek. Ĝi memorigis al mi la 37-an IKUE-kongreson okazintan en la fama pola pilgrimloko Ĉenstoĥova en la jaro 1977.

Post likvido de nia katolika E-tendaro okazinta en la jaro 1977 jam la 9-an fojon en la ĉeĥa vilaĝo Herbortice fare de fifama komunista sekreta polico, mi ankoraŭ kun grupeto da ĉeĥaj gejunuloj sukcesis partopreni la spiritajn ekzercojn en la pola pilgrimloko Gostyń Poznański, kaj post ĝi ni kun la ceteraj esperantistoj vojaĝis al la fama pola pilgrimloko Ĉenstoĥova por tie partopreni la 37-an IKUE-kongreson. Tie mi estis iomete aktiva precipe ĉe balotado. Dum la ĝenerala kunveno mi havis la honoron sidi apud la episkopo esperantisto Mons. Władysław Miziołek. Temis pri la grandioza IKUE-kongreso, kiun partoprenis pli ol 500 geesperantistoj el multaj landoj.

Kelkajn minutojn post mia reveno hejmen sonoris ĉe la pordo policano, alportanta decidon forpreni mian vojaĝdokumenton, en kiu tekstis, ke mi dum 10 jaroj ne rajtas viziti eksterlandon. Poste mi estis vokita al policoficejo, kie mi estis instigita doni informojn, kian taskon mi plenumis dum la kongreso, ke ili tie havis sian informanton kaj do ĉion ili scias. Mia respondo estis klara: “Se vi ĉion scias, do kial vi tion volas ekscii de mi?”. Nenion pri la kongreso mi al ili diris.

Miloslav Šváček

Saluto al Ĉenstoĥova

Al ĉi fama urbo Via
venas ni kun pet´ kongresi,
ke Vi volu ne forgesi
nin, ho Dipatrin´ Maria.

Migras ni kun preĝo pia
nek por trudi nek agresi,
sed nur peton ĉi adresi
por la mond´ malharmonia,

drona en la pek´ malnova,
ke Vi, glora Ĉenstoĥova,
nin instigu saĝi nur,

donu forton; Vian gracon,
ke l‘ homaro trovu pacon
kaj konkordon en futur´.

Jiří Kořínek

al la indekso


 LA UNUA EPISKOPO - ESPERANTISTO EN LA MONDO
MONS. D-RO ANTONIO ELTSCHKNER

Nunjare la 4-an de junio okazos la 140-a datreveno de la naskiĝo de la unua episkopo – esperantisto en la mondo, Lia Episkopa Moŝto D-ro Antonín Eltschkner, la helpepiskopo de Prago. Okaze de tiu ĉi lia naskiĝjubileo ni rememoru tiun ĉi gravan personon de la iama ĉeĥoslovaka Esperanto-movado.

La vivon kaj laboron de Antonio Eltschkner (*4.6.1880 en la urbo Polička, Bohemio) oni povas rigardi el kelkaj niveloj. Laŭ memoruloj, la iamaj abiturientoj de la ĉeĥa ŝtata reallernejo en la urboparto Praha – Malá Strana, li eminentis precipe kiel pedagogo, kiun studentoj inter si nomis neniel ol „nia Elĉkner“. Kial do? Iuj lin estimis pro lia realisma opinio pri la historio kaj eĉ pri tiama ardega samtempeco, la aliaj en la instruo admiris lian specifan senton por bonhumoro kaj troigo, precipe en dialogo inter religio kaj naturscienco.

En la jaro 1927 li estis nomumita metropola kanoniko de la katedralo de la sankta Vito en Prago kaj la devoj al li rapide kreskis. Ne nur kiel por la membro de la Landa Lerneja Konsilio, aŭ por la prezidanto de la administracia konsilantaro de la praga instituto por la handikapitaj kaj labornekapablaj junulinoj, sed sinsekve ankoraŭ en aliaj postenoj (ekde la jaro 1931 ĝenerala vikario, 1932 prelato arkidiakono, 1933 li prezidis ĉefepiskopan eklezian juĝan organon). Someron 1933 li estis nomumita helpepiskopo de Prago. La ĉefa laboragendo de la sufragano estas helpado al la rezidenca episkopo, superulo, en administrado de diocezo.

Kaj kiajn interligojn havis Eltschkner al suda Bohemio? Li la vastan teritorion de la diocezo České Budějovice bone konis, ĉar li ĝin ofte vizitadis jam ekde la jaro 1936 por sacerdotaj konsekroj kaj donadi sakramenton de konfirmacio pro malbona sanstato de tiama episkopo Šimon Bárta (1864-1940), kiu en lastaj jaroj de sia vivo tre malbone moviĝis kaj ĉesis al li funkcii vidkapablo kaj aŭdpovo.

Post morto de la episkopo Bárta en julio 1940 Vatikano decidis, ke la postenon de la episkopo de České Budějovice transprenos la sesdek-jaraĝa D-ro Antonín Eltschkner. Malgraŭ tio, ke Protektorato Bohemio kaj Moravio ne estis konsista parto de Regno, la premo de la germana registaro klopodanta tien postenigi episkopon D-ron Johann Remiger kaŭzis tion, ke malgraŭ tio, ke la elekto de Remiger ne okazis, la nomumo de la ĉeĥa episkopo ThD-ro Antonín Eltschkner estis neniam publikigita kaj la diocezo de České Budějovice tiel restis vakanta ankoraŭ sep jarojn. Kiel helpepiskopo de Prago agadis la helpepiskopo D-ro Eltschkner ankaŭ post la milito, fakte ĝis la jaro 1961. La okan de decembro 1946 li estis kun la papa nuncio S. Ritter kaj episkopo de Hradec Králové Mořic Pícha konsekrantoj de la praga ĉefepiskopo Josef Beran (1888-1969, pli posta kardinalo).

Ni memorigu al ni ankaŭ pioniran agadon de D-ro Eltschkner sur la kampo de la internacia lingvo Esperanto. Ankoraŭ dum siaj teologiaj studjaroj li estis kunfondinto de la Esperanto-asocio en la jaro 1902 en Prago, do ankaŭ liamerite havas Esperanto en nia lando sian longjaran tradicion. Pri la ideo krei praktikan internacian lingvon okupiĝis jam Komenio (Komenský) en sia verko Panglottia, ĉar tia interkomunikado avantaĝus neniun nacion.

La aŭtoro de Esperanto estis okulkuracisto kaj filologo D-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof (1859-1917), naskiĝinta en litova Bialystok (nune Pollando). En la jaro 1887 li verkis kaj eldonis en Varsovio la unuan lernolibron de Esperanto. La lingvo tiutempe ankoraŭ ne havis propran nomon, oni pri ĝi parolis nur kiel pri „lingvo internacia“. Sed la aŭtoro de la lernolibro tiam sin subskribis per pseŭdonomo D-ro Esperanto. Kaj li bone esperis. Bela simpla vorto rapide estis akceptita kiel nomo de la lingvo. Eltschkner bone konsciiĝis, ke la verda stelo en la emblemo de la esperantistoj (ekde la jaro 1905) simbolas esperon kaj ĝiaj kvin pintoj kvin mondkontinentojn. Tiam ankoraŭ ne validis, ke tiu, kiu ne parolas la anglan lingvon estas nesufiĉe klera kaj ĝis nun ne kolonialigita indiĝeno kaj kio ne estas publikigita en la angla lingvo, tio kvazaŭ ne ekzistus. En la jaro 1923 episkopo D-ro Eltschkner estis ne nur kunfondinto de la Ligo de la Katolikaj esperantistoj en Ĉeĥoslovakio, sed li ankaŭ estis ĝia longjara prezidanto. Li publikigis multajn artikolojn pri Ĉeĥio en la revuo Espero Katolika, tiam aldonata en Parizo ekde la jaro 1903. Li iniciatis ankaŭ radio-programojn de la tridekaj jaroj de la pasinta jarcento pri interfratiĝo de homoj pere de Esperanto kun aktoro K. Höger kaj kun verkisto F. Kožík. Kaj li certe ĝojus, ke super „liaj“ daŭrigantoj patronadis la praga ĉefepiskopo Kardinalo Miloslav Vlk, mem ankaŭ esperantisto.

La episkopo D-ro Antonín Eltschkner mortis la 22-an de februaro 1961 en Praha kaj li estas entombigita sur la tombejo de sankta Margareto en Praha-Břevnov.

Miloslav Trnka (transprenita el interreto)

al la indekso


     SANKTA HELENA (255-330)

Sankta Helena (Flavia Iulia Helena Augusta), filino de la pagana posedanto de gastejo, belulino, naskiĝinta en Bitinio (nuntempe nordokcidenta Turkio), belulino, ekplaĉis al imperiestro Constantinus I. Chlorus, al kiu ŝi naskis filon Konstantenon, pli postan imperiestron nomatan Granda. De li ŝi estis avancigita je imperiestra rango. Ŝi iĝis modela kristanino (ĉ. j. 312) sentema rilate al mizeruloj kaj suferuloj. Ŝi konstruigis sanktejojn kaj laŭ tradicio ŝi dum vizito de Sankta Lando trovis veran Krucon de Kristo.

Jaroslava Hamajdová

 al la indekso


  „LA MIRAKLA MEDALIONETO“ DE LA VIRGULINO MARIA

Nunjare oni rememoras 190-jaran datrevenon de la apero de la Virgulino Maria al Catherine Labouré, al kiu Ŝi komisiis taskon realigi pretigon de la mirakla medalioneto. La partoprenintoj de la 63-a kongreso de IKUE en la jaro 2010 en Parizo ankaŭ vizitis sanktejon en rue du Bac, kie troviĝas nedifektita korpo de la sanktulino Katarina. Ni konatiĝu kun la historio de la mirakla medalioneto.

Aprile en la jaro 1830 en Parizo en rue du Bac akceptis Fratinoj de la Kristana Amo noviciinon Catherine Labouré ‒ la 24-jaran vilaĝaninon, kiu sciis nek legi nek skribi. Katarina arde estimis la Virgulinon Maria, ŝi kondutis sincere, simple. Estis al ŝi donita plenumado de la plej ordinaraj laboroj.

En la nokto el la 18-a al la 19-a de julio 1830 duonhoron antaŭ la noktomezo vekigis ŝin malgranda infano blanke vestita (ŝi ĝin opiniis esti ŝia gardanĝelo), instigis ŝin vestiĝi kaj kondukis ŝin en la disradiigitan kapelon. Ĝi anoncis alvenon de la Virgulino Maria. Ŝi alvenis, sidiĝis sur la seĝon de la evangelia flanko de la kapelo. Katarina al Ŝi alproksimiĝis, surgenuiĝis kaj la manojn ŝi metis sur Ŝian sinon. Tiuj ĉi momentoj estis la plej valoraj de ŝia vivo.

La Virgulino Maria anoncis al Katarina specialan estontan mision donante al ŝi konsilojn, kiel ŝi kondutu. Plue Ŝi diris: „Tiu ĉi tempo estas tre malbona. Francion trafos katastrofo.“ (La julia revolucio 1830 unu semajnon post tio, aludita milito en la jaro 1870 kaj Pariza Komunumo en la jaro 1871.) „La reĝa trono falos. La tuta mondo suferos per diversa mizero. Venu ĉi tien al la altaro, ĉi tie ricevos gracojn ĉiuj, kiuj pri ili kun fido petos. Ricevos ilin grandaj kaj ankaŭ malgrandaj. Infano mia, mi tre volonte disdonadas gracojn, precipe al via Societo. Mi ĝin tre ŝatas... Multaj societoj el aliaj ordenoj perofere falos.“ (Dum tiuj ĉi kaj sekvaj vortoj la Virgulino Maria havis larmojn en la okuloj kaj en Ŝia vizaĝo videbliĝis doloro.) „En Parizo estos mortigitaj ankaŭ multaj sacerdotoj. La patro episkopo mortos. Mia infano, krucon oni malestimos, surstrate fluos sango. Infano mia, la tuta mondo suferos.“

Sabate la 27-an de novembro 1830 duonhoron antaŭ la 18-a horo dum meditado de noviciulinoj ekvidis fratino Katarina Virgulinon Maria starantan en alto de la bildo de sankta Jozefo. Ŝi estis vestita en rozeta vestaĵo, kun vualo ĝis tero. Sub la piedoj starantaj sur la duono de la blanka globo Ŝi havis verdetan serpenton kun flavaj makuloj. En la manoj Ŝi tenis oran globon kun malgranda kruceto, kiu prezentis terglobon. Sur fingroj de la Vigulino Maria Katarina ekvidis ringojn, po tri sur ĉiu fingro. En ĉiu estis gemoj de la adekvata grandeco, kiuj ĵetis lumojn direktantajn malsupren. Katarina ekaŭdis internan voĉon: „Tiu ĉi globo prezentas la tutan mondon, precipe Francion..., kaj precipe ĉiun homon aparte. La lumoj estas simboloj de la gracoj, kiujn mi disdonacas al ĉiuj, kiuj ilin petas. La gemoj, kiuj ne lumas, kiuj ne elsendas radiojn, prezentas gracojn, kiujn la homoj forgesas peti.“

Ĉirkaŭ la Virgulino Maria estiĝis ovala bildo. En la supra duoncirklo estis surskribo: „La Virgulino Maria senmakule koncipita, propetu por ni, kiuj al Vi rifuĝas.“ La bildo kvazaŭ turniĝis. Katarino ekvidis majusklon M, super ĝi krucon, sub ĝi du sanktegajn korojn ‒ de Sinjoro Jesuo kaj la Virgulino Maria. Katarina ekaŭdis internan voĉon: „Donu pretigi tiun ĉi medalionon. Tiuj, kiuj ĝin portados, ricevos multajn gracojn.“

La konfesprenanto de la fratino Katarino rifuzante akcepti ŝian sciigon, malpermesis al ŝi kredi je vereco de la apero. Sed malgraŭ obeemo ŝi ne estis kapabla forviŝi el la koro rememoron pri ambaŭ revelacioj kaj atendis la pluajn.

Kaj vere, en decembro 1830 ŝi havis la trian revelacion, similantan la antaŭan. La Virgulino Maria denove instigis al pretigo de la medalionoj. Nune Ŝi ne staris en alteco de la bildo de la sankta Jozefo, sed iomete malantaŭ ĝi ‒ super la tabernaklo. La tabernaklo estis superverŝita per radioj, kiuj denove elradiis el Ŝiaj manoj. (La revelacioj gvidas al Eŭkaristio, el ĝi eliĝas ĉiuj gracoj. Ĝi estas fonto de ĉiuj gracoj.) Katarina en sia animo ekaŭdis voĉon: „La lumoj estas simboloj de la gracoj, kiujn la Virgulino Maria elpetos al tiuj, kiuj ilin petas.“ La Virgulino Maria precipe emfazis simbolikon de la terglobo, kiun Ŝi tenis en la manoj.

En la jaro 1832 kun permeso de la episkopo De Quelen oni komencis stampi medalionetojn. Fulmrapide ĝi disvastiĝis tra la tuta Francio, Eŭropo kaj eĉ ekster ĝi. Ĉie ĝi dissemadis gracojn de konvertiĝo, ofte mirakle, vivigadis preĝon kaj kredon, perigadis subitajn resaniĝojn, protektojn de la animoj eĉ korpoj. Pruvatestis tion ankaŭ leteroj adresitaj al la episkopo kaj la kongregacio. Ekkutimiĝis ĝia nomo „mirakla medalioneto“.

La fratulino Katarina travivis tutan sian vivon servante maljunajn aŭ handikapitajn homojn en rifuĝejo en Enghien apud Parizo, kie ŝi la 31-an de decembro 1876 en famo de sankteco mortis. Ŝiamerite neniu el la maljunuloj, kiujn ŝi flegis, mortis sen la sakramento de paciĝo kun Dio, kion ŝi atribuis al efikadoj de la medalioneto.

Se ni hodiaŭ komparas tiun ĉi revelacion kun la pli postaj (en La Saletta, Lurdo, Fatimo), ni trovas en iliaj diversaj simboloj kaj similecoj de la Virgulino Maria ilian reciprokan interligon. La revelacio en rue du Bac estas baza, ĝi preparis kondiĉojn por proklamo de la dogmo en la jaro 1854, kiun la Virgulino Maria konfirmis kvar jarojn pli poste per proklamo al Bernardeto: „Mi estas Senmakula Koncipiĝo.“ Sinsekve malkovriĝas riĉeco de Ŝia Koro, ŝia kristologie kreita patrineca evangelia misio en la plano de la savo. Ŝi, nia spirita Patrino, la Rozaria Virgulino Maria (tiel Ŝi sin titolis en Fatimo en la jaro 1917), la Reĝino de la universo, nin kun amo avertas, alvokas al la preĝo kaj konvertiĝo, por akiri por ni vivodonajn gracojn.

Unu preĝo estas al la Virgulino Maria speciale kara. Evidente Ŝi ĝin dum revelacio al Katarino Labouré rekomendis: Estas tio la rozaria preĝo. La revelacio en rue du Bac kvazaŭ ĝin simbole prezentas: dek kvin dekumoj ‒ sur ĉiu mano de la Virgulino Maria dek kvin ringoj elradiintaj sur la teron gracojn. En Lurdo Bernardeto kaj la Virgulino Maria havas rozarion, per ĝia preĝo ĉiam komenciĝis ilia renkontiĝo. En Fatimo je la postulo de la Virgulino Maria la tri infanoj per la rozariaj preĝoj petas la savon de la mondo.

Ni respondu al amplenaj, zorgemaj mesaĝoj de la aperinta Virgulino Maria, Patrino de la eklezio, kun la eklezio. Jam la papo Gregoro la 16-a ĉiurimede subtenadis estimon al la „mirakla medalioneto“, la papo Pio la 9-a en la jaro 1854 difinis dogmon pri la Senmakula Koncipiĝo de la Virgulino Maria, la papo Leono la 13-a en dek du enciklikoj memorigas bezonon preĝi la rozarion. La papo Pio la 12-a en la jaro 1950 anoncis dogmon pri la Ĉielenpreno de la Virgulino Maria kaj en la jaro 1954 li proklamis Ŝin Reĝino de la Universo. La papo Johano Paŭlo la Dua nin per la tuta sia pontifikado instruis, kiel vivi kun la Virgulino Maria, li perigis al ni rozarion de la lumo, pere de la kanonizado de la sankta Faŭstina diservon al la Dia Mizerikordo. Al la Virgulino Maria gvidas la Dua Vatikana Koncilio per la dogma konstitucio pri la eklezio Lumen Gentium (ĉap. 8), en la Katekismo de la Katolika Eklezio en pli longaj fragmentoj kaj oftaj memorigoj ni ekkonas Ŝian mirindan mision en la Dia plano de la savo.

Ni konfidu nian vivon eĉ morton, niajn proksimulojn, la eklezion, homaron, planedon Teron sub la protekton de la Virgulino Maria. Ni portadu kun la fido „miraklan medalioneton“, ni donadu ĝin al ĉiuj bezonuloj, kaj kun ĝi ni petu pri la konvertiĝo de la pekuloj. La medalioneto, kiun Ŝi al ni donis, ne estas talismano, fetiĉo, kiun ni portadas, por esti protektataj. Ĝi estas alvoko al la preĝo, celanta vivigi nian kredon! Hodiaŭ kiam teoria racionalismo kaj praktika materialismo minacas ĉion engluti, ni devas pli ol alitempe turni nin al la Senmakula, aŭskulti rekomendon de la Senmakula Koro de la Virgulino Maria, pri kiu atentigadas la medaliono, kaj senĉese ripetadi: „La Virgulino Maria, senmakule koncipita, propetu por ni, kiuj al Vi rifuĝas!“

(Kun eklezia aprobo)

Ho Maria, potenca Virgulino kaj Patrino de la mizerikordo, Reĝino de la ĉielo kaj rifuĝejo de la pekuloj, ni nin konsekras al Via Senmakula Koro. Ni konsekras al Vi nian tutan vivon kun ĉio, kion ni havas, kion ni amas kaj kio ni estas. Via estu nia korpo, nia koro, nia familio, nia socio, nia patrujo, nia mondo. Ni volas, ke ĉio, kio estas en ni kaj ĉirkaŭ ni, apartenu al Vi kaj ni spertu vian protekton kaj ke Vi povu plaĉe akcepti tiun ĉi konsekron. Ni renovigas kun kredo niajn baptopromesojn. Ni volas malfermite nian kredon konfesi, la ordonojn de la Eklezio volonte sekvi kaj fidele observi Diajn ordonojn, antaŭ ĉio la grandan ordonon de la amo. Kiel Dia popolo ni volas dankeme soleni oferon de la Nova Testamento kaj akceptadi Panon de la vivo. Fine ni promesas, ke ni strebos pri disvastigo de la honoro al Vi. Montru al ĉiuj kristanoj riĉecon de via graciigita Koro. Konduku ĉiujn homojn sub mildan regadon de Via Dia Filo, por ke ili pere de Li akiru savon kaj la eternan vivon. Amen.

al la indekso
 


     SKARABO PYTLÍK

Kiam kunpuŝiĝas la kapo kun la libro kaj sonas tio kavece, ĉiam tio estas en la libro. G. H. Lichtenber

„La plej grandaj ideoj estas nur tiuj, kiuj naskiĝas en mia kapo. Se ĉiuj pensus kaj rezonus kiel mi, ekzistus en la mondo minimumo da malfacilaĵoj kaj problemoj. Kaj tiujn ekzistantajn oni facile solvus. Kaj kial la mondo male estas komplikita? Oni ne povas miri. Neniu akceptas mian veron kaj miajn geniajn ideojn. Male, ĉiu volus en tion paroli, kaj poste ĝi tiel rezultas... Kaj krom tio: la opinioj de vi ceteraj ne nur malutilas al la mondo, sed krom tio ankaŭ incitas kaj provokas min, la perfektan pensulon. Tial vi restadu en tiuj malagrablaĵoj. Bone al vi tiel, malsaĝuloj.“

Psikologio de la skarabo Pytlík, ĉiospertulo universala kaj saĝulo famega, havas multon komunan kun sento de multplivaloreco. Tiu estas duonfrato de la sento de malplivaloreco.

Dum en la kreo de la malplivaloreco havas meriton plejparte nia ĉirkaŭaĵo, la fonto de la sento de multplivaloreco estas kutime ni mem.

Orgojla prezentiĝo de iu unuopulo povas imponi nur al la homo, kiu mem sentas sin necerta, kiu prenas la skarabon Pytlík kiel sian modelon aŭ memkonfirmon.

Sed tiu, kiu kun li la similan dialogon spertis, tiu scias, ke la diskuto kun tia „saĝulo“ ne estas ebla kaj ke la kunulo estas ĉiudirekte laca. Li senĉese al ĉiuj evidentigas, kiel ili estas enuaj, malsaĝaj kaj neinstruigeblaj.

Unuavide ni eĉ povus supozi, ke Pytlík devas en societo de ĉiuj ĉeestantaj malsaĝuloj suferegi, tediĝi kaj iĝi elĉerpita pro instruado kaj konstanta plibonigado de la aliuloj. Sed ne estas tiel. La skarabo en ĉiu societo, kiu disponigas al li spacon, refreŝiĝas kaj ekkreskas. Li do bezonas nutrivan grundon, por ke li pere de la aliuloj pruvadu sian esceptecon. La ceteruloj tion al li toleros ĝis la tempo, ol ili konstatos, ke se kunpuŝiĝos la kapo de tia kvazaŭsaĝulo kun scioplena libro, ĉiam eksonas la kaveca sono.

Al la ĝojo de la homa animo apartenas strebado pri distingado de la obtuzaj sonoj ĉe similaj kunpuŝiĝoj, kaj ekkono, de kie la obtuza sono venas. Ekzistas la regulo, ke la kapablo de la distingado mankas al la oreloj, kiuj elkreskis sur la skaraba kapo. Tial jam la sankta apostolo Jakobo en la Skribo avertas, ke ni ne fanfaronu, ĉar la fanfaronado estas malbona kaj malheliganta nian menson, nian kapablon distingadi.

D-ro Max Kašparů

al la indekso


 ŜTONA KRUCO

 

Sub fenestro mia
staras kruco ŝtona,
sur ĝi Filo Dia
por kulparo granda
kaj prapeko homa
en sufer´pendanta.

Kiam mi pretendas
vivi egoiste,
Li de kruco sendas
vortojn de admono
eĉ mutante triste
sur malvarma ŝtono.

Al ni ĉiun fojon,
kiam ni hezitas
montras Li la vojon,
kaj se tent´ impetas
kaj de voj´ ni glitas,
Li al savo pretas.

Ja ne ĉiam tiu,
kiu Lin predikas,
kiom ajn li kriu
per falsvoĉa tono,
vojon pli indikas
ol ĉi kruc´ el ŝtono.

Vojmontrilo vera,
certa kaj sekura
dum pilgrim´ surtera,
por anim´ la pano
sur ĉi vojo dura
estas Li, la amo.

Jiří Kořínek

al la indekso


 LA VERA KONSCIENCO

Ĉefepiskopo Johannes Dyba, Fulda, Germanio

Ni hodiaŭ vivas en la tempo, en kiu ŝajnas, ke ekzistas rekte inflacio en formado de la konscienco. Preskaŭ ĉiuj sin apelacias al sia konscienco: la konscienco kontraŭ leĝo. La konscienco kontraŭ institucio. La plej alta instanco: mia konscienco. Ĉie oni antaŭeniĝas kun decido de la konscienco, kaj dume ni ĉiam pli diseriĝas. Pro ĝojo pro la liberecoj, kiujn alportis al ni pluralismo, ni forgesis pensi pri tio, ke en la nomo de pluralismo ĉiu ideo, ĉiu arbitra opinio, jes ĉiu ekpensaĵo de la idioteco okupas la saman nivelon kiel malnovaj pruvitaj veroj, kaj la komuneco disfaliĝas. Tion ni hodiaŭ ĉiuj sentas kaj tio estas ankaŭ kaŭzo de nia krizo, de nia ĉiam pli forta senkonsileco. Disfaliĝis komuna fundamento de la etika konvinko, ĉar ĉiu proklamas propran decidon kaj la konsciencon kaj ofte nuran propran inklinon kiel netuŝeblan plej altan instancon.

Ni forgesas, ke ekzistas ankaŭ trompema kaj falsa formado de la konscienco, kiu en la historio kaŭzis multegan malfeliĉon. En la nomo de la konscienco ekzekutis jakobenoj per gilotino multnombrajn kvantojn de la homoj, cent kvindek jarojn pli poste oni propagandis „purecon de raso kaj sango“. Unue estis formigita konscienco, por ke ĝi kapablu kun senkompata dureco volonte ekstermi „malplivalorajn homojn“.

Kiel tre ni povas per nia konscienco erarvagi! Ĝis kien povas la konscienco iri! Hodiaŭ ni vidas, kiel estas centmiloj da infanoj murdataj en patrinaj sinoj, kaj ankaŭ tion oni justigas per decido de la konscienco.

Surloke do estas la demando: Laŭ kio devas nia konscienco orientiĝi? Ĉu laŭ la vero? Ĉu laŭ la Dekalogo? Aŭ ĉu estas la propraj deziroj mezuro de ĉiuj aferoj?

En nia socio hodiaŭ moviĝas danĝeraj „aŭtonomoj“. Per tio mi esprimas „aŭtonomian konsciencon“. Sed la homa konscienco ne estas aŭtonomia, sed sensitiva kaj perceptema organo. Siamaniere ĝi estas radara aparato de nia animo, akceptanta Diajn impulsojn kaj ondojn. La sanece funkcianta konscienco akceptas tiujn Diajn impulsojn kaj la Diaj ondoj nin kondukas al Dia volo, al ĝia plenumo, tiel kiel ni preĝas en la preĝo Patronia: „Fariĝu via volo!“

Per tio ni do aliras al tre ĝoja temo pri la vera kaj bona konscienco. Ĉar se la afero funkcias tiel, ke ni akceptas Dian volon kaj laŭ ĝi ni orientiĝas en tio, kion Dio de ni volas, poste ni ne plu povas stari kontraŭ ni kaj eĉ ne ekster ni, sed poste ni akceptas de Dio tion, kio nin kunvenigas, en komunecon de la kristana konvinko, kiun ni tiel hodiaŭ serĉas kaj kies perdo en nia socio tiel fatale evidentiĝas. Sed se ni akceptas, al kio nin Dia Spirito kondukas, do al la vero kaj bono, poste ni povas esti kune feliĉaj kiel infanoj de Dio.

Laŭ Dienst am Glauben 4/2009

Kristo pere de homoj renovigas sian oferon. La meso ne estas nura imago de la surkruca ofero, ĝi ne havas valoron de nura rememoro; estas tio vera ofero kiel sur Kalvario, kiun la sankta meso daŭre alestadas kaj aplikas fruktojn de la krucofero. Ni estu konsciantaj, kiajn trezorojn ni povas akiri por si kaj ankaŭ por la tuta eklezio!“ (D. C. Marmion)

al la indekso


 DIO BENU TRIDEKJARIĜIS

Antaŭ tridek jaroj komencis aperadi nia gazeto Dio Benu

 

al la indekso


 FESTO DE LA JUBILEA 40-JARIĜO DE LA ESPERANTO - GRUPO LIETZENSEE EN BERLINO

En Berlino okazis la 6-an de novembro 2019 festo de la tiea Esperanto-grupo Lietzensee kadre de ĝia 40-jara jubileo de la ekzisto en salono de „Seniorenwohnhaus“. Kadre de la kultura programo ne mankis muziko, diafilmo pri la grupa vivo, festprelego, salutoj de la gastoj kaj prezento de la ricevitaj salutmesaĝoj, inter kiuj ne mankis salutoj nome de IKUE kaj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio.

La programo komenciĝis per ludo de Marŝo de Triumfo el Aida (de Giuseppe Verdi). Ludis ĝin per fluto Hartmut Mittag (kiu en la jaro 2003 partoprenis kun s-ano Moser la 16-an Ekumenan E-Kongreson en la itala urbo Rimini) kaj per la elektronika piano s-ano Johannes Moser, kiu ankaŭ pentris buntkolore la afiŝon okaze de la jubilea festo de la E-grupo.

La festprelegon okaze de la 40-a jubileo faris D-ro Philippo Sonntag (germanlingve kaj esperantlingve). Li substrekis longedaŭrecon de la grupa vivo, kio nuntempe ne ofte estas kutima. Fine de lia festprelego dankis lin kaj transdonis al li esperantlingvan Biblion (eldonitan de la E-eldonejo KAVA-PECH de s-ano Petro Chrdle) s-ano Johannes Moser, kiu bondeziris al la D-ro Sonntag per la vortoj: „Por vi ĉiutage estu dimanĉo! – Alle tage Sonntag!“

Ĉiuj ĉeestantaj 37 personoj atente aŭskultis ankaŭ prelegon de s-ano Petro Chrdle el Ĉeĥio pri lia E-eldonejo KAVA-PECH, kiu ankaŭ prezentis kelkajn el multaj eldonitaj E-libroj de sia eldonejo.

La ĉeestantoj de la fest-renkontiĝo kantis ses esperantlingvajn kaj du germanlingvajn kantojn. Fine ĉiuj kantis esperantlingve la Himnon de la Eŭropa Unio.

Kompreneble por la ĉeestantoj ne mankis abunda regalo, kiu konsistis el kafo, sukoj, vino, dolĉaĵoj kaj diversaj kukoj.

Ni esperu, ke la aktivadoj de la E-grupo plu daŭros, ke post dek jaroj oni solene festos jubilean kvindekjariĝon.

Johannes Moser

al la indekso


 THOMAS KENEALLY (*1935)

La aŭstrala verkisto verkis libron pri la historia evento „Schindler′s List“, en kiu li rakontas pri la germano Oskar Schindler, kiu savis antaŭ morto pli ol 1300 judojn, kiujn volis mortigi germanoj en la naziismaj koncentrejoj en Pollando. Estas necese pri tiaj eventoj paroli al junularo.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


  BALADO (de Paul Claudel)

Ni disiĝis jam multfoje, sed ĉi foje tio estas por ĉiam.
Adiaŭ al vi ĉiuj, kiuj estas por ni karaj.
La trajno, kiu estas nin forveturonta, ne atendas. Ni retravivis jam plurfoje tiun ĉi eventon, sed ĉi foje ĝi estas por ĉiam.
Adiaŭ! Kial plori kiel tiuj, kiuj ne havas esperon? La aferoj, kiuj ne povas ŝanĝiĝi, ne meritas eĉ unu larmon.
Ĉu vi ne scias, ke mi estas nur ombro, kiu pasas, kaj ke vi mem estas ombro kaj fantomo?
Vi restadas ĉi tie, sed mi estas ĉe la bordo kaj la ponteto inter ni estas retirita.
Nenio estas plu – nur strieto de fumo sur la ĉielo, neniu estas plu, nur la suno, la eterneco de Dio super akvoj, kiujn Li kreis.

Disponigis Jaroslava Hamajdová

al la indekso


  Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Milí bratři a sestry, zdravím Vás v tomto novém roce 2020 a přeji Vám, ať Vás po celý nový rok provází Boží požehnání a ochrana Panny Marie. Když toto budeme mít stále na paměti, tak určitě nám tento nový rok přinese vše potřebné, abychom bezpečně kráčeli po cestě, která vede k našemu šťastnému konečnému cíli. A to je to nejdůležitější, co si jen můžeme přát. A s pomocí Boží a pod ochranou naší nebeské Matičky, našich andělů strážných a nebeských patronů, i těch patronů esperantistů, určitě k tomuto cíli budeme bezpečně směřovat. Tak s touto pomocí ať se nám to daří.

Velmi děkuji všem, kteří zvláště finančními příspěvky umožňují existenci naší sekce a vydávání našeho časopisu Dio Benu. Rád bych přivítal, kdyby se také více z Vás podílelo na obsahu tohoto našeho časopisu zajímavými článkovými příspěvky (mohou být i v češtině), případně s nimi i souvisejícími obrázky (fotkami). Před třiceti lety, když jsme obnovili činnost naší sekce, bylo nás 220, nyní je nás 59. Za vydávání časopisu vděčíme také padesátce zahraničních odběratelů. Na zásilkách Dio Benu na adresném štítku vpravo nahoře je vždy uveden aktuální rok, na který jste naposled poslali sekci finanční příspěvek. Můžete si to u této zásilky Dio Benu zkontrolovat. Pokud někdo z Vás potřebuje příjmový doklad nebo doklad pro daňový odpočet, tak Vám jej obratem pošlu.

A ještě velmi děkuji bratru Pavlovi Petríkovi ze Slovenska za předtiskovou kontrolu jak Dio Benu tak i Espero Katolika, které provizorně také sestavuji. V tomto roce se zřejmě odběratelé dočkají i tištěné formy chybějících čísel Espero Katolika. Jeho elektronickou verzi lze si stáhnout ve formátu pdf z internetových stránek naší sekce: www.ikue.org/cz/.

S přáním Božího požehnání a ochrany Panny Marie s Vámi zůstává Váš bratr Miloslav Šváček.

Karaj legantoj de Dio Benu, ni travivu la proksimiĝantan periodon de la Karesmo kiel spirite riĉan preparon de la animoj por Pasko. La suferado de Kristo kaj lia glora resurekto malfermu niajn korojn por la amo, pardono kaj reciproka frateco. Tion deziras al vi, viaj familianoj kaj proksimuloj la redakcio de Dio Benu.

al la indekso


  Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio    de la 21.10.2019 ĝis la 10.01.2020

Hana Baťová, Nijolė Bielovienė, Ladislav Částečka, Antonína Černá, Květoslava Černá, Jan Duda, sac. Marius Dyglys, Štefan Grenda, Mečislovas Grikpėdis, Antanas Grincevičius, Jaroslava Hamajdová, Irena Hromadíková, František Jemelka, Milan Kaan, Tibor Kepencay, Alois Klumpar, Antonín Krejčíř, Danutė Kriščiūnienė, Audronė Lepeškienė, Gottfried Noske, Algimantas Piliponis, sac. Stanisław Płatek, Alina Plerpienė, Jan Pospíšil, Jonas Puodžiūnas, sac. Valerijus Rudzinskas, František Rytíř, Valdonė Skujienė, Anežka Štěpánková, Irena Šukienė, Mons. Lionginas Vaičiulionis, Marie Žížalová. Tre koran dankon!

al la indekso


  Přehled o hospodaření s finančními prostředky v roce 2019 (v Kč)

Sekce má právní subjektivitu, z čehož vyplývá povinnost vést řádné účetnictví v souladu s příslušnými předpisy. Účetnictví sekce je zpracováváno účetním programem ISO. Všechny položky příjmů a výdajů jsou přesně účetně zaevidované a doložené doklady. Účetní uzávěrka roku 2019 byla předložena revizní komisi sekce ke kontrole a schválení. Na přání plátce mu vystavíme přehled o jeho přijatých platbách, nebo doklad pro odpočet z daně. Obdržené příspěvky od členů a také zahraničních odběratelů časopisu Dio Benu v roce 2019 pokryly výdaje sekce za tisk Dio Benu, poštovné a ostatní nutné režijní výdaje. Převodem zůstatku z roku 2019 má sekce finanční prostředky pro další pokračování ve své dosavadní činnosti. Příjmy IKUE především tvoří člen. příspěvky a předplatné (částečné) časopisu Espero Katolika. Finanční prostředky IKUE za rok 2019 byly zaslány na účet ústředí IKUE v Římě. Ostatní příjmy a výdaje se také vztahují k pořádaným akcím a další činnosti. Veškerá činnost ve prospěch sekce je prováděna zcela zdarma; rovněž ostatní nutné náklady na funkci sekce nezatěžují výdaje sekce. Děkujeme všem, kteří přispěli a opět přispějí v tomto roce na činnost sekce, abychom i nadále zajistili její dosavadní funkci. Miloslav Šváček

Karaj legantoj de Dio Benu, ni travivu la proksimiĝantan periodon de la Karesmo kiel spirite riĉan preparon de la animoj por Pasko. La suferado de Kristo kaj lia glora resurekto malfermu niajn korojn por la amo, pardono kaj reciproka frateco. Tion deziras al vi, viaj familianoj kaj proksimuloj la redakcio de Dio Benu.

al la indekso


  La unua episkopo - esperantisto en la mondo D-RO ANTONIO ELTSCHKNER Titola episkopo de Zefirio, helpepiskopo de Prago

Li estis prezidanto de la ĉeĥa sekcio de la „Verko por la propagando de la kredo“, prezidanto de la „Misia ligo de la pastraro“, membro de la „Landa konsilantaro por lernejoj“, ĝenerala eksvikario, prezidanto de la ĉefepiskopa eklezia tribunalo, prezidanto de la „Ligo de katolikaj esperantistoj en Ĉehoslovakio“, membro de la Internacia komitato de I.K.U.E., prezidanto de la „Klubo de katolikaj esperantistoj en Praha“ k.t.p.

Lia episkopa Moŝto, D-ro Antonio Eltschkner naskiĝis en Poliĉka la 4-an de junio 1880. Li studis teologion en Roma kolegio Bohema kaj en la Universitato de Propaganda li ricevis teologian doktoran diplomon. La 18-an de marto 1905 estis D-ro A. Eltschkner presbiterigita. Li funkciis kiel kapelano en Svojšín, Plzenec, parte kiel kateĥisto en Doubravka apud Plzeň, en Kolín kaj fine li fariĝis profesoro de religio en gimnazio Praha XII. Dr. A. Eltschkner estis en la jaro 1927 nomumita metropola kanoniko de la ĉiam fidela kanonikaro de sankta Vito, en la jaro 1932 li fariĝis kapitula prelato kaj la 19-an de marto 1933 estis Lia Ekscelenco konsekrita je episkopo.

(El aldono al Informilo de la Ligo de katolikaj esperantistoj en Ĉ.S.R., 1-2 n-ro 1933.)

al la indekso


 DIO BENU

DIO BENU Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. +420 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. IBAN: CZ4420100000002700247564 SWIFT/BIC: FIOBCZPPXXX Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2020 (30) - číslo 1 (117).

ISSN 1803-8387

La enhavo de la artikoloj de aŭtoroj ne ĉiam devas koheri kun opinioj de la redaktantaro.

al la indekso