Dio Benu numero 113-1/2019

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2019

 

· TIAM ANTAŬ KVINDEK JAROJ, EN LA JARO 1969

· VORTOJ DE LA PREZIDANTO (Miloslav Šváček)
·
PRI LA RESPONDECO (Sac. D-ro Max Kašparů)

· HOMILIO DE LA PAPO FRANCISKO EN LA 10-A ORDINARA DIMANĈO

  (Papo Francisko)
· PREĜO AL LA SANKTA PIO LA DEKA
· LA KRISTNASKA BONDEZIRO DE LA EPISKOPOJ AL NIA SEKCIO
· ĈU EKZISTIS JESUO KRISTO?
· ŜLOSILO (Sac. D-ro Max Kašparů)

· LA TURO DE DAVIDO (Sac. D-ro Max Kašparů)

· “MI RIGARDAS LIN KAJ LI RIGARDAS MIN.” (El Der Fels 6/2017)

· LA SAKRAMENTO DE LA BAPTO (Sac. Marek Dunda)

· SENLIMA VALORO DE LA SANKTA MESO PER OKULOJ DE SANKTULOJ
  (sanktaj Bernardo kaj Hieronimo)

· LA MISTERO DE LA SAVO DE LA ANIMO (Sac. prof. Tadeusz Guz)

· LA ARTISTO (S. Bachlová)

· Amo neniam pasas

· SE MI NE HAVUS AMON (kanto)

· EĈ NE IOM MI TIMIS (J. Feehn)
· ĈU PLAGOJ DE DIO? HODIAŬ CENZURITA! (PhDr. Radomír Malý)

· EKZORCISTOJ ASERTAS (www.reflex.cz)

· SANKTECO (Jitka Skalická)

· SEN KRISTO NE ESTAS EKLEZIO (-sks- 4/2008)

· KRISTO JES ‒ EKLEZIO NE

· KIOM KOSTAS MULTLINGVECO? (Algimantas Piliponis)

· MONOLOGO PRI TOTO (Honoré Sebuhoro)

· SANKTA JOHANO BOSCO  (Jaroslava Hamajdová)

· SANKTA ADALBERTO – VOJTĚCH  (J. Hamajdová)

· SERĈO DE NIA DEVENO  (Jaroslava Hamajdová)

· NI KONDOLENCAS (Jaroslav Karhan)
·
VORTOJ ADRESITAJ AL LA MEMBROJ DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

· Přehled o hospodaření s finančními prostředky v roce 2018

· MONKONTRIBUAĴOJ RICEVITAJ POR IKUE KAJ LA ĈEĤA IKUE -

  SEKCIO DE LA 13.11.2018 ĜIS LA 31.1.2019

· DIO BENU

 


 TIAM ANTAŬ KVINDEK JAROJ, EN LA JARO 1969

komenciĝis ekzisti kadre de la ekestinta Katolika Sekcio de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio la katolika Esperanto-tendaro en la vilaĝo Herbortice, Ĉeĥio, sub oficiala nomo Libertempa Esperanto-Tendaro – Letní esperantský tábor.

Kiel la tendaro naŭfoje okazis dum ekzisto de la totalisma komunisma forte kontraŭreligia ŝtata fi-sistemo, tion ni rememorigos dum la nuna jaro en la kvindeka datreveno de ĝia ekesto en la jaro 1969. Marte 1969 dum la Konstitua Kongreso de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio okazinta en la urbo Brno, frato Aleš Berka (surfote) iniciatis kadre de la ekestinta asocio fondon de la Katolika Sekcio, kiu tuj en la sama jaro komencis organizi la katolikajn E-tendarojn.

al la indekso


 VORTOJ DE LA PREZIDANTO

Karaj kaj estimataj legantoj, karaj gefratoj en Jesuo Kristo, akceptu mian korsaluton en la nova jaro 2019 kun bondeziro de Dia beno kaj konstanta ŝirmo de la Virgulino Maria. Dum novjaraj bondeziroj oni plej ofte aŭdas: ĉion bonan, precipe sanon. Jes, bona sano estas certe de ĉiu homo tre dezirata, sed pli grava estas Dia beno, ĉar “sen Dia beno vanas homa peno”, kiel nin atentigas la konata proverbo. Tial mi al ni deziras prefere benon de Dio por sukcese venki ĉion, per kio la nuna jaro nin surprizos.

Ĉiujare okazas semajnfina tradicia renkontiĝo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Ankaŭ nunjare ni planas ĝin okazigi en la monato septembro, sed ankoraŭ ne estas definitive decidite kiuloke. Ni plu serĉas por ĝi konvenan lokon pli facile pertrajne atingeblan, plej volonte en iu eklezia objekto. Se vi konas tiun lokon, bonvolu ĝin proponi.

Iuj el vi eble atendas informon, ĉu nunjare okazos la IKUE-kongreso. Plej verŝajne ne, ĉar neniu proponis organizi la kongreson. Do nuntempe, kaj ni esperu ke nur dumtempe, estas necese direktiĝi al la organizado de la lokaj IKUE-renkontiĝoj. La IKUE-n atendas solvo de kelkaj gravaj aferoj, inter ili estas elekto de la nova estraro, kiu pro manko de kandidatoj ne okazis en la jaro 2017. Ni do ne perdu la esperon kaj kun optimismo ni nin turnu pri la helpo al la ĉielaj patronoj de IKUE – al la Virgulino Maria, nia Sinjorino de la Espero, s-taj Pio la Deka, Maksimili-ano M. Kolbe, beata Titus Brandsma kaj s-ta Johano Paŭlo la Dua.

Tre kore vin salutas kaj Dian benon deziras via frato Miloslav Šváček.

al la indekso


 PRI LA RESPONDECO

Klimaton, ne la animon, ŝanĝos tiuj, kiuj ŝipveturas malantaŭ la maron. (N. N.)

La vivproblemoj kaj komplikaĵoj ekzistas de diversa karaktero. Tamen la ebloj por ilia solvo ne estas multaj, ofte ŝajnas, ke ekzistas neniuj. Eĉ „seneliraj stratetoj“ tamen havas en sia milita armilaro du armilojn: atakon kaj forkuron. Atakon kiel esprimon de la aktiva solvo, forkuron kiel esprimon de la pasiva solvo.

Se vi elektos atakon, neniam ĝin direktu kontraŭ la homoj, sed kontraŭ la komplikaĵoj. Temas pri tio, ke vi kun vervo komencu solvi la problemojn, por ke vi la vivkomplikaĵojn venku atake. Al la kuraĝulo ja la feliĉo favoras!

Se vi decidos elekti la forkuron, vi povas eviti multan danĝeron ekzemple savi vin kontraŭ sklaviĝo per drogoj aŭ alkoholo, aŭ eviti la faron, kiu sekve afliktas la konsciencon.

Sed la proverbo „Kiu forkuros, tiu venkos“ ne ĉiam tute validas. Ekzistas ja forkuroj, kiuj estas definitivaj malvenkoj. Antaŭ ĉiu tiu forkuro estas necese pripensi, ĉu nin en la celo ne atendos „venka“ krono por la perfekta malkuraĝulo. Ĉu ni ne fariĝos la homo, kiu forkuras antaŭ la homa respondeco. Aŭ ĉu nin ne atendas eĉ la krono tombeja.

Alia malbona eskapa vojo estas ofta forkuro en la sonĝojn: en la paŝtelkolorajn imagojn pri la senproblema vivo, en la situaciojn, kie ni estas iu alia kaj ie aliloke...

Plua erarvojo estas forkuro al alia, fine tiu ĝusta loko. Eksedziĝinta virino jam trian fojon edziniĝas, malkontenta viro kvindekan fojon ŝanĝas sian laborlokon, eterna studento ŝanĝas jam kvinan fakultaton. Eksplikon havas ĉiuj similan. Finfine ili jam estos feliĉaj.

Sed la problemo ne ĉiam estas en la loko, kie la homo estas, sed en la homo mem. La malbona ler-nanto el la unua benko ĉe la fenestro ne povas supozi, ke pli bonan sukceson li atingos, se li sidiĝos sur la duan benkon ĉe la pordo. Eĉ ne alkoholulo kaj fumanto povas kredi, ke ili sin liberigos de sia fikutimo, se ili transloĝiĝos el Prago al Brno.

Al la ĝojo de la homa animo apartenas konfeso al si, ke la fakta ŝanĝo de la vico de la situacioj, interrilatoj kaj eventoj ĉirkaŭ ni kaŝiĝas ĝuste en la grandaj ŝanĝoj interne se ni mem. Ekzemple pri necesa ŝanĝo de la ŝtona koro por la koro homa parolas Dio per la buŝo de la profeto Jeĥezkelo jam en la Malnova Testamento.

Sac. D-ro Max Kašparů

al la indekso


 HOMILIO DE LA PAPO FRANCISKO EN LA 10-A ORDINARA DIMANĈO

Evangelio Mk 3,20-35. Li venis en domon. Kaj denove la homamaso kunvenis tiel, ke ili ne povis eĉ manĝi panon. Kaj liaj amikoj, aŭdinte tion, eliris, por kapti lin, ĉar ili diris: Li frenezas. Kaj la skribistoj, kiuj alvenis el Jerusalem, diris: Li havas Baal-Zebubon; per la estro de la demonoj li elpelas la demonojn. Kaj li alvokis ilin, kaj parolis al ili parabole: Kiel povas Satano elpeli Satanon? Kaj se regno estas dividita kontraŭ si, tiu regno ne povas stari. Kaj se domo estas dividita kontraŭ si, tiu domo ne povas stari. Kaj se Satano ribelis kontraŭ si kaj estas dividita, li ne povas stari, sed havas finon. Sed neniu povas eniri en la domon de la fortulo kaj trarabi liajn posedaĵojn, se unue li ne ligos la fortulon, kaj poste li trarabos lian domon. Vere mi diras al vi: Ĉiuj iliaj pekoj estos pardonitaj al la filoj de homoj, kaj iliaj blasfemoj, per kiuj ajn ili blasfemos, sed iu, kiu blasfemos kontraŭ la Sankta Spirito, eterne ne havos pardonon, sed estas kulpa pri eterna peko, ĉar oni diris: Li havas malpuran spiriton.

Kaj jen alvenis lia patrino kaj liaj fratoj, kaj starante ekstere, ili sendis al li, vokante lin. Kaj homamaso sidis ĉirkaŭ li, kaj oni diris al li: Jen via patrino kaj viaj fratoj ekstere vin serĉas. Kaj li respondis al ili, dirante: Kiuj estas mia patrino kaj miaj fratoj? Kaj ĉirkaŭrigardante tiujn, kiuj ronde ĉirkaŭ li sidis, li diris: Jen mia patrino kaj miaj fratoj! Ĉar kiu ajn faros la volon de Dio, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino.

Karaj gefratoj, bonan tagon!

La evangelio de tiu ĉi dimanĉo (komp. Mk 3, 20-35) al ni montras du tipojn de miskompreno, kiujn devis Jesuo spiti: miskomprenon de la instruistoj de la Leĝo kaj de siaj propraj parencoj.

La unua miskompreno. La instruistoj de la Leĝo estis viroj kleraj en la Sankta Skribo kaj komisiitaj ekspliki ĝin al la popolo. Iuj el ili estis el Jerusalemo senditaj al Galileo, kiel disvastiĝis famo pri Jesuo, por ke ili Lin en okuloj de la homoj diskreditigu. Ili estis ofice komisiitaj Lin diskreditigi kaj senigi lian aŭtoritaton. Tio estis ilia malbela komisio. Tiuj instruistoj de la Leĝo alportis precizan kaj teruran kulpigon, ili ne hezitis solvi la aferon dirante: »Li havas Baal-Zebubon. Per estro de la demonoj Li elpelas la demonojn« (Mk 3, 22). Tio signifas, ke la reganto de malbonaj spiritoj estas moviganto, kio estas preskaŭ la samo kiel diri, ke Li estas obsedita. Jesuo vere resanigadis multajn malsanulojn, kaj ili volis konvinkigi ilin, ke Li tion ne faris per forto de la Sankta Spirito, sed per Malbonulo, per potenco de diablo. Jesuo reagis per fortaj kaj klaraj vortoj, Li ne toleris tion, ĉar la instruistoj, verŝajne ne rimarkante tion, falas en la plej gravan pekon: ili neas kaj blasfemas Dian Amon, kiu estas kaj efikas en Jesuo. Tiu ĉi blasfemado estas peko kontraŭ la Sankta Spirito, ununura – kiel diras Jesuo – nepardonebla peko, ĉar ĝi ekestas en koro, kiu fermas sin antaŭ Dia mizerikordo, kiu efikas en Jesuo.

Sed tiu ĉi epizodo enhavas averton, kiu servas al ni ĉiuj. Povas do okazi, ke potenca malamo kontraŭ bono kaj kontraŭ bonfaroj de iu homo povas konduki ĝis lia falsa kulpigo. Ĉi tie vere estas mortiga veneno, do kolero, kiu volas intence neniigi bonan reputacion de la aliulo. Dio nin protektu kontraŭ tiu ĉi terura tento! Kaj se ni dum esploro de la konscienco ekrimarkos, ke en ni ĝermas tiu ĉi herbaĉo, ni tuj iru ĝin konfesi en la sakramento de pentofaro, pli frue ol ĝi elkreskos kaj alportos sian neniigajn, nesanigeblajn sekvojn. Estu atentemaj, ĉar tiu ĉi sinteno neniigas familiojn, amikecojn, komunumojn, ja eĉ socion.

La hodiaŭa evangelio parolas pri plua kaj tute diferenca miskompreno en rilato al Jesuo, do pri la miskompreno, kiun al Li esprimis liaj propraj parencoj. Ili estis maltrankviligitaj per lia nova migrema vivo, kiun ili opiniis kiel frenezecon (Mk 3, 21). Li do esprimis korfavoron al homoj, precipe al malsanuloj kaj pekuloj, do tian korfavoron, ke Li eĉ ne havis tempon por manĝi. Tia estis Jesuo. Unue homoj, servo kaj helpo al homoj, instruado kaj sanigado de homoj. Li estis por homoj. Li eĉ ne trovis tempon por manĝi. Liaj parencoj do decidis forkonduki Lin reen al Nazareto, hejmen. Ili venis al loko, kie Jesuo predikis, kaj lasis Lin alvoki. Ili diris al Li: »Via patrino kaj viaj parencoj ekstere vin serĉas. Kaj Li respondis al ili dirante: Kiuj estas mia patrino kaj miaj parencoj? Kaj ĉirkaŭrigardante tiujn, kiuj ronde ĉirkaŭ Li sidis, Li diris: Jen mia patrino kaj miaj parencoj! Ĉar kiu ajn faras la volon de Dio, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino« (Mk 3, 32-34). Jesuo kreis novan familion, kiu ne plu estas fondita sur naturaj ligoj, sed sur kredo je Li, je lia amo, kun kiu Li akceptas nin kaj unuigas nin inter si en la Sankta Spirito. Ĉiuj, kiuj akceptas vorton de Jesuo, estas infanoj de Dio kaj inter si fratoj kaj fratinoj. Per akcepto de la vorto de Jesuo ni iĝas fratoj kaj fratinoj inter si, la familio de Jesuo. Per kalumniado de aliuloj kaj neniigo de ilia reputacio ni fariĝas familio de diablo.

Tiu ĉi respondo de Jesuo ne estas nesufiĉo de la respekto rilate al lia patrino kaj parencoj. Male, por Maria tio estas la plej granda agnosko, ke ĝuste Ŝi estas perfekta disĉiplino, kiu en ĉio respektis la volon de Dio. La Virga Patrino al ni helpadu vivi en konstanta komuneco kun Jesuo, agnoskadi verkon de la Sankta Spirito, kiu en Li kaj en la eklezio efikas kaj regeneras la mondon al la nova vivo.

www.radiovaticana.cz, 10.6.2018

 al la indekso


 PREĜO AL LA SANKTA PIO LA DEKA 

Ho, sankta papo Pio la Deka, bona kaj viglanta paŝtisto, Vi, kiu atingis la gloron de la sanktuloj, aŭskultu la petegon, kiun ni konfide adresas al Vi. Helpu, ke ni konu pli kaj pli bone la Sinjoron Jesuon, kaj ke ni amu Lin profunde tiel, ke ni vivu por Li kaj per Li. Savogardu nin kontraŭ ĉiu malbono de l´ animo kaj de l´ korpo. Helpu nin vivi kiel aŭtentikaj atestantoj de la amo de Dio por la gefratoj. Protektu la tu- tan Eklezion, nian diocezon, nian paroĥon, la familiojn. Igu, ke ni imitu vian grandan devotecon al la beata Virgulino Ma-ria, nia ĉiela Patrino. Via protekto atingu ankaŭ ĉiujn civilajn instituciojn kaj tiujn, kiuj aktivas en la socia vivo. Igu nin konstantaj agantoj de la paco inter ni kaj en la socio. Amen.

Ho, sankta papo Pio la Deka, bona kaj viglanta paŝtisto, Vi, kiu atingis la gloron de la sanktuloj, aŭskultu la petegon, kiun ni prezentas ĉe viaj piedoj. Akiru por ni la veran amon al Jesuo tiel, ke ni vivu nur en Li! Ni preĝpetegas por ni vian grandan devotecon al la beata Virgulino Maria, kaj ke ni liberiĝu disde ĉiu malbono de la animo kaj de la korpo! Kaj igu, ke la Eklezio kaj la kristana socio – samkiel Vi tion deziris – kantu la himnon de la venko kaj la paco. Amen.

al la indekso


 LA KRISTNASKA BONDEZIRO DE LA EPISKOPOJ AL NIA SEKCIO

Sinjoro Jesuo, ni Vin havas antaŭ okuloj kiel infanon kaj ni kredas, ke Vi estas Filo de Dio, kiu pere de la Sankta Spirito iĝis homo en la sino de la Virgulino Maria.

Simile kiel en Betlehemo ankaŭ ni, kune kun Maria kaj Jozefo, anĝeloj kaj paŝtistoj, adorkliniĝas antaŭ vi konfesante, ke vi estas nia ununura Savinto. Vi iĝis malriĉa, por ke ni riĉiĝu el Via malriĉeco; donu, ke ni neniam forgesadu malriĉulojn kaj tiujn, kiuj suferas.

Protektu niajn familiojn, benu ĉiujn infanojn de la mondo kaj donu, ke ĉiam super ni regu amo, kiun vi alportis, ke ĝi igu nian vivon pli feliĉa.

Ebligu al ĉiuj homoj, Jesuo, ke ili ekkomprenu mesaĝon de la Dia naskiĝo, kaj ke ili ekkomprenu, ke vi venis donaci al la tuta homa familio lumon, ĝojon kaj pacon.

Ĉar Vi estas Dio vivanta kaj reganta kun Dio la Patro en la unueco kun la Sankta Spirito en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Benedikto la 16-a

La estimplena kvieto de nia animo antaŭ la kristnaska mistero unuiĝu kun humileco de la Virgulino Maria, kiu “ĉion konservis en sia koro primeditante tion.” Kristnasko 2018

+ Jan Graubner, ĉefepiskopo kaj metropolito moravia
+Antonín Basler, helpepiskopo + Josef Nuzik, helpepiskopo

al la indekso


 ĈU EKZISTIS JESUO KRISTO?

Ĉu hodiaŭ eblas serioze dubi pri la historia ekzisto de Jesuo Kristo?

La sciencaj verkoj ĉiam pli malofte oku-piĝas pri la demando de la historia ekzisto de Jesuo Nazareta. Komence de la dudeka jarcento estis pli multaj provoj meti la tezon, ke Jesuo tute ne vivis, ke lia historio estas nura mito kaj legendo. Sed kiel argumentas en sia plej nova verko Walter Kasper, la profesoro en la universitato de Tübingen: “tiuj tezoj jam delonge sin montris kiel sensencaĵo. Neniu racia dubo povas ekzisti kontraŭ la fakto, ke Jesuo Nazareta vivis en Palestino dum unuaj tri jardekoj de nia jarkalkulo, proksimume de la jaro 6/7-a antaŭ Kristo ĝis la 30-a jaro post Kristo” (Jesus der Christus, Mainz 1974, 2-a eld. 1975, paĝo 75).

Verdire, eĉ hodiaŭ povas ekzisti homoj kaj ideologio, al kiuj estus konvene, se Jesuo ne ekzistus. Oni povas kompreni, ke ili ne volas akcepti diecon de Kristo, ĉar por tio estas necese havi kredon. Sed la ekziston de Jesuo povas neadi nur tiuj, kiuj sekvas “wishful thinking”, ĉar ili pensas laŭ emo, laŭ vento, laŭ mendo kaj ne laŭ historiaj dokumentoj.

Ĉu ekzistas historiaj atestoj pri Jesuo, kiuj devenas de nekristanoj?

Jes, ili ekzistas!
La nekristanaj fontoj pri Jesuo ekzistas en dusencaj specoj: judaj kaj romiaj.

Talmudo kiel verko de rabena literaturo havas rilate al Jesuo akran malamikan sintenon.

Sur unu loko ĝi laŭvorte diras ĉi tion: “En la paska vigilio estis krucumita Jesuo, la galilea sorĉisto, ĉar Li praktikadis magiaĵojn kaj delogadis la israelan popolon al iu fremda religio” (Sanhedrin, 43). Laŭ nuntempaj judaj historiistoj, kiel estas Klausner, tiu ĉi opinio pri Jesuo estis ĉe judoj kreita ankoraŭ antaŭ falo de Jerusalemo. Sed spite al ĉiuj malamikecoj neniam ĉe judoj aperis ideo neadi ekzistadon de Jesuo Kristo, kvankam tion ili volonte akceptus.

Jozefo Flavio, la fama juda historiisto vivanta en la jaroj 38 ĝis 103 post Kristo, mencias en siaj “judaj antikvaĵoj” pri “Jakobo, parolas frato de Jesuo, nomata Kristo” (Antiquitates judaicae XVIII, 9,1). Intence ni lasas flanke alian tekston, en kiu li priskribas publikan vivon de Jesuo, lian krucumon kaj eĉ lian resurekton, ĉar iuj asertas, ke tiu teksto estis almenaŭ parte kompletigita fare de kristanoj.

En la tempo de Jesuo Kristo romianoj havis eminentajn historiistojn. Ĉu alme-naŭ iuj el ili rememorigas lian personon?

Estas necese konsciiĝi, ke por romianoj estis judoj unu el multaj submetigitaj nacioj, kiu obstine rezistis akcepti romian religion kaj kulturon, kaj spite de sia malgrandeco ĝi kaŭzis al romiaj imperiestroj multajn malfacilaĵojn, kiel tion atestas historio de multaj armeaj intervenoj kontraŭ ili. Kiel skribas Jozefo Flavio, romianoj malestimis judan religion kaj opiniis ĝin certa orienta fanatismo. En tiun kadron estas necese enmeti eĉ personon de Jesuo Kristo kaj lian religion. Tial la romiaj historiistoj ne tro emis pri Li skribi, se tio ne estis necesa por iu interrilato kun la politika historio de la romianoj mem.

Des pli grava estas la realisma atesto, kiun pri Kristo donas unu en la plej gravaj malnovtempaj historiistoj, Publius Cornellus Tacitus. Li vivis de la jaro 55 ĝis la jaro 120 post Kristo kaj li dum regado de la imperiestro Trajano estis prokonsulo en Azio. En 16 libroj de Analoj li priskribas romian historion ekde la morto de la imperiestro Aŭgusto jare 14 post Kristo, ĝis la morto de Nero en la jaro 66 post Kristo. Ĝuste kontinue kun bruligo de Romo en la jaro 64 li laŭvorte diras:

“Nero imputis kulpon kaj per la plej kruelaj punoj intervenis kontraŭ tiuj, kiuj de la popolo estis nomataj kristanoj. Aŭtoro de tiu nomo, Kristo, estis dum regado de Tiberio mortkondamnita fare de la romia prokuroro Poncio Pilato; tiu malinda superstiĉo estis por momento subpremita, sed denove ĝi eksplodis ne nur en Judeo, patrujo de tiu ĉi malbono, sed eĉ en la urbo Romo” (Annales 15,44).

Se iu volus dubi pri tiel preciza raporto, li devus dubi eĉ pri la ekzisto de la imperiestro Tiberio kaj prokuroro Pilato. Sed Tacito al ni donas ankaŭ alian gravan raporton, ke do la kristanoj estis jam en la jaro 64 persekutataj pro la kredo je Kristo kaj ke multaj tial estis mortigitaj. Neniu oferas sian vivon pro elpensitaj personoj kaj fabloj. En la sinteno de la unuaj kristanoj dum ilia persekutado kaj minaco de morto ni do havas novan, esprimfortan ateston pri ekzisto de Jesuo Kristo.

La similan ateston donas ankaŭ la sam-tempulo de Tacito Svetonius kiel pri la persekutado de la kristanoj dum regado de la imperiestro Nero, tiel ankaŭ dum lia antaŭulo Klaŭdio.

En la biografio de Klaŭdio li skribas: “La judojn pro Kristo konstante ribelantajn li el Romo elpelis...” Temis pri kvereloj, kiuj eks-plodis inter judoj en Romo ĉirkaŭ la jaro 50 post Kristo, do proksimume 20 jarojn post morto de Jesuo. Iuj el ili jam estis kristanoj kaj agnoskadis Lin promesita mesio, dum la aliuloj tion negadis. Ili kverelis pri la kredo je misio de Kristo, ne pri lia ekzisto.

Komence de la dua jarcento ni havas pli multajn menciojn pri la kristanoj kaj pri ilia devenanto. Ĉirkaŭ la jaro 110 Plinius Pli juna, amiko de Tacito kaj la imperiestra guberniestro en Bitynia, en Malgranda Azio, skribas al la imperiestro Trajan, ke multe tie disvastiĝis kristanoj, kiuj “kolektiĝas en certa tago antaŭ sunleviĝo kaj al Kristo kiel al Dio ili ovacie kantas” (Letero 96).

La imperiestro Hadrian mencias la kristanoj kaj Kriston en siaj du leteroj el la jaro 125 kaj 133; pli poste Lucianus kaj Marus, ambaŭ semidoj, rememorigas Jesuon kaj lian morton.

“Malgranda ateisma vortaro”, eldonita en Prago en la jaro 1962, asertas, ke Kristo ne ekzistis, ĉar Li ne estas menciita en la papirusaj rulaĵoj, kiuj estis trovitaj en Kumrano.

Al tiu ĉi opono eblas aldoni ankoraŭ alian, kiun kontraŭ ekzisto de Jesuo Kristo priskribas Kryveľov en sia verko “Libro pri Biblio” (Bratislava 1961): Unu en kumranaj manuskriptoj, eksplikanta la biblian libron de la profeto Habakuk, parolas pri iu “in-struisto de justeco”, kiu multe similas al Jesuo, sed laŭ sciencaj esploroj tio ne estas Kristo. Kontraŭ ĉia logiko Kryveľov el tio rezultigas: “Tio ĉio nur atestas, ke Jesuon Kriston ne eblas konsideri historia persono...” Poste li aldonas: “Kromalie... estas necese meti en priparolon, ke la dokumento, kiun oni ĉi tie mencias, ne devenas el pli posta tempo ol el duono de la unua jarcento antaŭ nia jarkalkulo. Tial ĉi tie oni ne povas paroli pri Jesuo Kristo” (paĝo 182).

El ambaŭ obĵetoj oni povas vidi, kiel eblas fari tielnomatan “sciencon” je mendo. Kryveľov pravas, ke en la verko, kiu devenas de antaŭ Kristo ne povas esti parolo pri Kristo. Sed dume ankaŭ li, ankaŭ la aŭtoroj de la Vortaro ĝoje pruvas, ke Kristo tute ne ekzistis, ĉar en tiuj verkoj pri Li ne estas skribite. Tio estas kvazaŭ ni volus pruvi, ke la dua mondmilito ne ekzistis, ĉar ja Bernolák ne priskribis ĝin! La Vortaro aldonas ankoraŭ unu falsan atestaĵon: ja pri Kristo skribas eĉ ne Jozefo Flavio, kies mencion pri Jesuo ni pli supre precize citis!

Libro “Cent demandoj de kredantoj al nekredantoj” (Bratislava 1962) sin esprimas pli singarde, asertante: “Multaj personoj en la kristana literaturo estas sendube historiaj personoj. Tiuj, kiuj el ili verŝajne ludis la plej gravan rolon (Paŭlo, Petro, Johano, Jakobo, Jesuo Kristo), verdire ricevadis en procedo de la formado de la kristana religio tiajn konturojn, laŭ kiuj ne eblas difini ilian veran rolon dum ekesto kaj evoluo de la nova religio” (paĝo 140).

Ĉi tie do estas allasata historieco de Kristo. Sed la aŭtoro mem kontraŭdiras al tio, kion li skribis sur la antaŭa paĝo: “Entrudiĝas al ni do pensaĵo, ke la centra persono de la kristana instruo, Jesuo Kristo, estas pli vere mitologia persono” (paĝo 139).

Tiaj argumentoj kaj kontraŭdiraĵoj tamen ne estas allaseblaj eĉ en libro, eldonita en Eldonejo de la politika literaturo, almenaŭ ne tie, kie scienco ne estas politiko!

Estas necese konfesi, ke la politika dialektiko havas eĉ siajn avataĝojn. Ĝi povas ekzemple ŝanĝi opinion kun nova vento. Ekzemple sovetia aŭtoro Kublanov, sekvanta anglan marksiston Robertson, jam en la jaro 1964 allasis ekziston de Jesuo Kristo. Du jarojn pli poste Kaĵdan pledis tiun tezon sur paĝoj de kontraŭreligia revuo “Instruo kaj religio”. Tiu ĉi revuo pli poste malfermite konfesis: “Ne eblas forgesi, ke la anoj de la historia skolo havas ĉemane science grave apogitajn informojn pri Jesuo Kristo kiel historia persono. Netoleremeco koncerne la opinion de la sciencistoj, kiuj allasas veran ekzistadon de Jesuo Kristo, povas malutili la ateisman propagandon.” (Nauka i religija”, majo 1966, paĝo 50-51, ankaŭ 1967, 143-171).

Nedecidemo de la ateisma pseŭdoscienca propagando nur konfirmas, ke kiu ajn historia scienco ne povas direktiĝi laŭ instrukcioj de la reganta ideologio kaj potenco.

La kristanoj havis en la unua jarcen-to de sia ekzistado multajn kontraŭulojn. Ĉu neniu el ili neigis la ekziston de Jesuo Kristo?

Laŭ sciigoj, kiujn ni havas, vere neniu. Ja eĉ ankaŭ kontraŭuloj de Kristo en la dua jarcento, Celzus kaj Tryfon, ne neadis lian ekziston, sed diecon. Kaj tio estas eĉ komprenebla. Ju pli mallonga estas interspaco de iu historia fakto, des pli granda estas eblo de kontrolo en memoro de samtempuloj aŭ de la plej proksimaj generacioj kaj des pli estas malfacile neadi la fakton.

Kaj tial ni povas kontente argumenti, eĉ se ni apogas nin nur je la kristanaj fontoj, ke la historia ekzistado de Jesuo estas pruvita kaj ne eblas pri ĝi racie kaj pravigite dubi. Granda kvanto de la kristanaj atestoj, precipe de la vidatestantoj aŭ iliaj rakontadoj, konfirmas kaj verigas ekzistadon de Kristo pli ol de multaj aliaj malnovtempaj okazintaĵoj aŭ personoj, kies ekziston neniu pridubas.

El broŝuro Kristo hieraŭ kaj hodiaŭ (Kristus včera i dnes) de Kard. Jozef Tomko

 al la indekso


 ŜLOSILO

Ĉiu institucio havas propran ŝlosilon de la akcepta gvidado.

La Regno de Dio, diference de ĉiuj ceteraj, havas la regulojn neŝanĝeblajn. La akcepta gvidado en ĝi finiĝas – kiel ofte estas ĉe de Dio anoncitaj konkursoj – per paradoksaj rezultoj.

Estas akceptataj malfortaj, por hontigi la fortajn, silentemaj, por ke ili heredu la teron, malsataj, por ke ili estu sataj, puraj en la koro, por ke ili vidu, kion aliuloj ne vidos, insultataj kaj persekutataj, por ke ili ĝoju kaj jubilu.

Alivorte... En la Dian Regnon, diference de la Eŭropa Unio, havas prioritatan eniron malgranduloj kaj malriĉuloj. Ĝi estas unu el la kaŭzoj, kial la Dia nomo ne aperis en ĝia konstitucio. Konsidere al la dua Dia ordono ĝi en la konstitucio ja estus senefika.

Sac. D-ro Max Kašparů

al la indekso


 LA TURO DE DAVIDO

La Savinto laŭ la Dia promeso devis naskiĝi el la gento de Davido. Kaj la gento de Davido havis vicon da generacioj. Oni povus atendi, ke el ĉiu generacio naskiĝos la Savinto. Sed la Eternulo elektis ne nur la tempon konvenan laŭ sia volo, sed Li elektis ankaŭ junulinon konvenan kaj puran ankaŭ laŭ sia volo kaj en la ĝusta tempo tiu junulino koncipis. Ĉu Ŝi estis alia al la junulinoj, ŝiaj samaĝulinoj? Ĉu Ŝi estis alia ol la junulinoj antaŭ aŭ post Ŝi en la gento de Davido?

Jes, Ŝi estis tiu elektita, Ŝi estis preparita. Tiamaniere Ŝi superis la ceterajn anojn de la gento de Davido. Sed tiu supereco ne estis en senco de la fiereco aŭ eĉ superrangeco. Ŝi superis ilin pro sia elektiĝo fare de Dio. Se ni prezentos al ni la genton de Davido kiel grandan urbon, grandegan urbon, en kiu ĉiu ano de la Davida gento estas iu konstruaĵo, poste la Virgulino Maria estas turo inter tiuj konstruaĵoj. La turo, kiu tiujn ceterajn kon-struaĵojn superas. Kaj ĉiu konstruisto al ni konfirmos, ke la turo devas havi multe pli profundan kaj pli fortikan fundamenton ol ĉiuj ceteraj konstruaĵoj, kiuj ĉirkaŭ tiu turo staras. Tiel estis ankaŭ kun la Virgulino Maria.

Ŝi ne estis ordinara konstruaĵo en la urbo de Davido. Ŝi estis la turo, kiun konstruis Eternulo sur de Li konstruitaj fundamentoj.

La turo havas du taskojn: la unua estas tiu, ke ĝi estu de malproksime videbla. Por ke ĝi jam de malproksime informadu, kie la urbo situas. La homo, kiu serĉas, orientiĝas laŭ iuj punktoj. Unu el tiuj punktoj en la urbo estas la turo. La Virgulino Maria kiel la turo de Davido estas por ni ankaŭ tia orientiga punkto.

La dua tasko, kiun havas la turo, estas tiu, por ke tiuj, kiuj supreniros ĝis ĝia supro, vidatingu malproksimon. Atingi la supron de la vivo de Maria signifas trairi tra la vivo de Maria ekde la bazo. Kaj paŝon post paŝo, ŝtupon post ŝtupo antaŭiĝi ĝis la supro de la vivo de Maria.

Kiam la kristano surgrimpos ĝis tien su- pren, kaj tio estas la vojo sekura, ĉirkaŭ-rigardos, li ekvidos ne nur la urbon, li ekvidos ne nur la tradicion de la gento de Davido, ĝian historion, sed li ekvidos ankoraŭ pluen. La Virgulino Maria al ni do havigas kaj la orientigan punkton en la vivo, kaj la eblecon supreniri pli proksimen al la ĉielo. Tio estas la tasko de la turo. Kaj el tiu ĉi loko pli proksima al la ĉielo malsupren rigardi kaj vidi tion, kio per sur-tera irado estas por ni nevidebla. La Virgulino Maria es- tas ne nur la orientiga punk-to por la kristana vivo, sed ankaŭ elvidejo, kiu ebligas al ni vidi malproksimen kaj post malsupreniro el la supro de la turo de Maria, ni scias, kiudirekten ekiri.

La turo de Maria staras jam du mil jarojn. Ĝi staras firme, ĉar ĝi staras sur la firmaj fundamentoj. En tio estas por ni la Virgulino Maria ankaŭ la modelo. Se ĉio, kion ni en nia vivo konstruas, devas stari firme kaj longe, ĝi devas esti konstruita sur honesteco, sur la kredo, ĝi devas esti konstruita sur la valoroj, kiuj estas neskueblaj. Ili estas la valoroj de Dio. Ankaŭ en tiu ĉi komparo de Maria kaj la turo ni povas vidi pluan simbolikon, kiu estas por la kristana vivo tiel grava. Stari firme sur la bonaj fundamentoj. Alti ne pro tio, ke ni aliulojn superu, sed ke ni al ili ebligu la elvidon. Por ke ni ankaŭ kiel la kristanoj estu por la erar-vagantoj kaj migrantoj lumturo, kiun oni povas atingi kun la espero.

Sac. D-ro Max Kašparů

al la indekso


 “MI RIGARDAS LIN KAJ LI RIGARDAS MIN.”

La rekontiĝo kun Kristo en la Eŭkaristio

Tio estis kortuŝa travivaĵo, pri kiu rakontis paroĥestro de Ars. Iutage li eniris sian preĝejon kaj ekvidis tie kamparanon, kiu tre koncentrite rigardis altaron, krucon kaj ta-bernaklon. Al la demando de la pastro, kion li tie ĵus faras, li nur respondis: “Mi rigardas Lin kaj Li rigardas min.” La kamparano per tio esprimis propran esencon de la kristana pieco. Temas pri tio, estadi ĉe la Sinjoro, volante esti proksime al Li, tiel kiel Maria en Betania, kiu preferis esti apud Jesuo kaj aŭskulti liajn vortojn.

Kompreneble, ke tion Maria havis multe pli facilan ol tiu kamparano en Ars, aŭ ol ni hodiaŭ ‒ ŝi ja vidis Jesuon vid-al-vide, dum al ni Li sin montras kaŝita, en simpla, sed en la sankta transsubstanciĝinta pano. Se al tiu unua estas bezonata profunda koncentriĝo, kiu estas atingebla nur dum silentado kaj preĝo, al tiu dua estas ankaŭ bezonata kredo je ĉeestado de la Sinjoro en la Plej Sankta Sakramento ‒ la kredo kaj fido je tiu, kiu en la vespermanĝejo tiun sakramenton starigis, kaj kiu estis por tiu ĉi starigo kapabla, ĉar Li estas la Filo de Dio.

Dum adorado de la Sinjoro en preĝejo temas pri konfido je unu flanko, sed ankaŭ pri tio, totale sin je Li apogi, kio ne estas de si disigebla: Nur se mi fidas tion, ke Dio promesis al ni sian ĉeeston en Eŭkaristio, mi povas vere tion esperi. Kaj se mi pri tio fidas, pli firme mi kredas, per arda preĝo mi kapablas forigi dubojn, kiuj senĉese revenas.

Eble tio, kio estas kovrita kaj kaŝita, ankaŭ el alia perspektivo havas sian specifan valoron. Eble Li volas en tiu ĉi simpleco montri sian amon kaj instigi nin, ke ni Lin denove ekamu. Se Li venus en fulmoj kaj tondroj, eble ni ne ekkomprenus Lin kun tia amo, ĉar nia timo kaj tremo estus tiel grandaj, ke ni tute ne povus nin turni al Li kun amo.

Sed duaflanke la Biblio informas nin, ke Dio manifestiĝas ankaŭ en potenco. Ekzemple sankta Mateo priskribas, ke la renkontiĝo de virinoj kun anĝelo ĉe mal-plena tombo okazis dum granda tertre-mo (Mat 28, 2). Sed ni ankaŭ ofte bezonas sperti, por ke ni ĉe la amo de Dio konsciiĝu pri graveco de la sekvado. Eĉ se Dio sin montras en la Eŭkaristio tiel malgranda kaj simpla, tamen temas pri la potenca Dio, kiu malgraŭ ĉiu mizerikordo kapablas ankaŭ plenumi justecon.

Sed ĉe tio ne estas necese ŝoki tiun, kiu serĉas renkontiĝon kun Li. Kaj ĉi tie ni deno-ve estas ĉe la kamparano el Ars. Li evidente sukcesis tiel longe kaj tiel intense ĉeestadi apud la Sinjoro, ke li kapablis eksenti, kio estas laŭ promeso de Kristo ankaŭ realeco: “Li rigardas min.” Kaj tiu kamparano ne bezonis por tio akcepti la Eŭkaristion, li ne preĝis antaŭ ekspoziciita Plej Sankta Sakramento ‒ li povis ĝui tiun sperton, eĉ se la eŭkaristia Sinjoro estis kaŝita malantaŭ pordeto de la tabernaklo. Ho kiel li nur devis sperti lian ĉeeston, kiam li renkontiĝis kun la Korpo de Kristo en hostimontrilo ‒ kaj kiel tre multe, kiam Li akceptis Lin en la sankta komunio?

Kiel granda estas nia sopiro pri la ren-kontiĝo kun Kristo nuntempe? Kiam la sankta papo Pio la 10-a komence de la 20-a jarcento permesis oftajn sanktajn komu-niojn ‒ kio antaŭe ne estis kutima ‒, tio estis por multaj piaj homoj eksterordinara donaco. Nuntempe estas por multaj homoj la dimanĉa soleno de la Eŭkaristio io, kio ilin balastas. Longe dormi estas por ili pli grava, futbalon ili preferas. Tio estas tre bedaŭrinda, sed konsciiĝi hodiaŭ pri la donaco de la Eŭkaristio ŝajnas al mi eble nur tiel, ke ni vekigos sopiron pri la renkontiĝo kun Kristo. La unua paŝo al tio estas ‒ laŭ unu sperta animzorganto de la junularo ‒, krei etoson de silento kaj trankvilo, por ke estu evidente, ke tiu ĉi silento pliriĉigas, kaj ĝuste tiam estas aŭdebla voĉo de Jesuo kaj estas eble renkontiĝi kun lia vizaĝo. Kaj post tio ankaŭ eblas en la preĝejo kiel sur la sankteca loko sensi ĉeeston de la Sinjoro en la tabernaklo.

Tio estas longa vojo, kiu postulas de la animzorganto multan penadon kaj dume li certe renkontos ankaŭ malsukcesojn. Sed tio estas la vojo, kiu povas kontribui al la reno-vigo de la kredo kaj al la pieco.

El Der Fels 6/2017

al la indekso


 LA SAKRAMENTO DE LA BAPTO

Kelkaj pripensoj de Sac. Marek Dunda dum baptosakramento

Ĉu valoras nuntempe ankoraŭ bapti? Tiel demandas certe multaj gepatroj eĉ tiuj ceteraj, kiuj tiujn aferojn pripensas. Ŝajnus, ke estas preskaŭ egale, ĉu iu estas baptita aŭ ne. La baptitoj kaj nebaptitoj vivas sian vivon kaj subite la homo konkludas, ke en tio estas neniu diferenco, kial do nuntempe ankoraŭ bapti? Se mi ignoros tion, ke la bapto estas la granda graco kaj efikas en la vivo de la baptito eĉ kiam kun ĝi la homo ne kunlaboras, do la principa diferenco inter la baptito kaj nebaptito ekestas en momento de la morto. La bapto estas la enirbileto en la ĉielon. Se iu laŭ la bapto vivis, tio signifas, ke li rifuzis malbonon kaj fidis je Dio – do li vivis kiel amiko de Dio, poste lin atendas brilega elekto – la eterneco.

Estas klare, ke Dio certe havas ankaŭ aliajn eksterordinarajn eblojn, danke al kiuj Li povas por la ĉielo savi ankaŭ iun, kiu tiun enirbileton de la bapto ne havas. Sed estus tre aŭdace fidi, ke ĝuste por mi aŭ por miaj infanoj validos tiu ĉi escepto. Ekskludita tio do ne estas, sed lasi la plej gravan aferon en la vivo – la eternecon – pendi sur tiel malcertebla privilegio, estas tre malsaĝe. Tial decidi por la bapto kaj la vivo laŭ ĝi en la plena vortosenco estas brilega elekto.

Krom pluaj avantaĝoj, kiujn la baptito havas, indas mencii ankoraŭ tion: Al la homoj ŝajnas, ke en la mondo ekzistas multe da malbono kaj iam ja eĉ, ke ĝi havas superecon, sed fakte Jesuo Kristo jam ĝin venkis kaj lia venko estas senkondiĉa kaj nerefutebla. Ĉiu malbono ekzistas ĉi tie nur dumtempe, kaj tiuj, kiuj sekvos ĝin, estas sur la flanko de venkitoj. Per la bapto la homo enviciĝas inter venkintojn, sen siaj meritoj li povas havi utilon el grandioza venko de Kristo, kiu rilatas ĉiujn, kiuj estas pere de la bapto kaj la vivo laŭ la bapto liaj amikoj.

Kiu el ni ne volus esti en la venka teamo? Per la bapto ni estas tien envicigitaj. Dependas nur de ni, ĉu ni tiun ĉi kuniĝon kun Kristo kiel liaj amikoj konscie konservos. Esti venkinto estas grandioza elekto. Certe eblus aldoni eĉ pluajn motivojn, kial estas taŭga akcepti la bapton kaj vivi laŭ ĝi.

Ni pripensu tion kaj ni estimu nian bapton kaj tiuj, kiuj ĝis nun ne estas baptitaj, danke al ni ceteraj ekkonu, kiel granda ŝanco kaj grandioza elekto al ili pere de la bapto estas proponata. Ni troviĝas en la tempo de la graco, sed ĝi ne estas senlima. Tial ni eluzu la proponitan ŝancon kaj denove ni ektrovu la bapton.

al la indekso


 SENLIMA VALORO DE LA SANKTA MESO PER OKULOJ DE SANKTULOJ

„Sciu, kristano, ke per pia ĉeesto en la sankta meso vi meritos pli multe, ol se vi disdonus ĉiun vian havaĵon al malriĉuloj kaj trairus kiel pilgrimulo la tutan Teron.“ (sankta Bernardo)

„La Sinjoro donos al ni ĉion, pri kio ni en la sankta meso petas, ja eĉ pli multe, Li donos al ni eĉ tion, pri kio ni eĉ ne ekpensis kaj kion ni nepre bezonas.“ (sankta Hieronimo)

 al la indekso


 LA MISTERO DE LA SAVO DE LA ANIMO

En Varsovio okazis promocio de la libro eldonita fare de Fratulinoj Loretaninoj “La savo komenciĝas de judoj” (Zbawienie bierze poczatek od Żydów). Kial valoras legi ĝin?

Ĉar tio estas la libro verkita fare de Roy Schoeman, konvertiĝinto el judaismo al katolika kristanismo. Judoj, kiuj konvertiĝas al katolikismo, en Usono estas multaj. Fasciniga estas tio, ke ĉi tiuj konvertiĝoj atestas pri la saĝo de ĉi tiuj homoj, prudentemo kaj samtempe antaŭvidemo. Ili konfirmas, ke vere ili permesas al Dio konduki ilin kaj volas utiligi la plenecon de Diaj donacoj en ĉi tiu surtera vivo. Ĉar nur la sakramenta vivo en la Eklezio de Jesuo Kristo donas la plenon de la partopreno en Dia vivo. Neniam antaŭ la estiĝo de la sankta Krista Eklezio homo havis la eblon akceptadi sanktajn sakramentojn, do akceptadi en sin mem veran Dion en la Sankta Triunuo, nian Kreinton kaj Savanton.

El kio konsistas la kompletigo de la savhistorio, pri kiu vi parolis dum prezento de tiu ĉi libro?

Tio signifas, ke verdire Sinjoro Dio komencis la verkon de la savo pere de la alianco kun la elektita popolo – Israelo, sed la revelacio de Jesuo Kristo montras, ke tio estas nur la plenigo de la vero pri la Dio savanta. Montris ĝin al ni Dia Filo kaj Filo homa – la dua persono de la Plej Sankta Triunuo, enkorpiĝinta en la Plej Sanktan Patrinon. Fondinte la Eklezion, Dio kreis la komunumon de la Nova Testamento, do de la Elektita Popolo.

La titolo de la libro estas “Zbawienie bierze początek od Żydów” – La savo komenciĝas de judoj, sed ni scias, ke la akton de la savo plenumas Sinjoro Dio en la Sankta Triunuo. Kaj verdire nur Dia Filo estiĝis homo, sed Sinjoro Dio, se Li agas, do agas ĉiuj Diaj personoj. Tiel estis ĉe la kreado kaj tiel estas ĉe la savado de la mondo. Kvankam kompreneble tiu, kiu estis al- najligita al la kruco, estas la vera Dio kaj la vera homo Jesuo el Nazareto. Kaj ĉi tie, eĉ kiam ni konsideras la homan naturon de Jesuo, malgraŭ tio, ke Li devenas el la juda familio, la unua subjekto de la savo estas Sinjoro Dio.

Ĉar Dio estas la universala savanto.

Jes. Pli ĝuste ĉi tiu libro devus havi la titolon, ke la savo komenciĝas ĉe Dio, reve-laciiĝinta en Jesuo el Nazareto. Tamen la aŭtoro, la konvertiĝinto el judaismo al katolikismo Roy Schoeman, deziras indiki tion, ke ĉi tiu unua elektita popolo estis Israelo. Tio, kio okazis poste, estis la konsekvenco de tio, ke Sinjoro Jesuo komenciĝas sian homecon el la elektita popolo, la juda. Tamen Sinjoro Jesuo estas la universala savanto. Dio donas la komencon de savo, Dio savas.

La Malnova Testamento estis la vera alianco...

Tio estas la kontinueco. La Malnova ali-anco estis la vera alianco de la vera Dio kun la elektita popolo. En la momento de la fondo de la Eklezio Sinjoro Jesuo elektas rekte la novan popolon kaj kun ĝi Li alianciĝas. Ĉi tiu nova popolo estas la Eklezio kreita de Kristo. Kaj ĉi tio estas ĝuste tia pleniĝo de la savhistorio.

Roy Schoeman devenanta de la juda nacio decidis konscience kaj libere estiĝi la membro de la Eklezio de Kristo. Pro tio, ke li konvinkiĝis pri ĉi tiu vero, la pleneco de la savo povas hodiaŭ esti travivata kaj spertata nur en la Nova Dia Popolo, la Eklezio de Jesuo Kristo konstruita sur Petro kaj liaj posteuloj.

Tiel do, en kio povas konsisti la plenumo de Dia plano rilate al judoj?

Tio signifas, ke same kiel ĉiu homo, ankaŭ ĉiu membro de la juda popolo, la plenplenon de la savo povas trovi nur en la Eklezio de Kristo. La judaisma kredo ne sufiĉas por la savo. Eĉ se iu pro diversaj kaŭzoj ne povos ekkoni Jesuon Kriston – kio dum tiel disvolviĝinta reciproka interhoma komunikado estas hodiaŭ preskaŭ neebla – tamen ĝia eventuala savo plenumiĝos danke al Jesuo Kristo.

Kiam tia homo (ĉu judo, ĉu la reprezentanto de aliaj nacioj) foriros el ĉi tiu mondo, tiam li/ŝi ekstaros antaŭ Sinjoro Jesuo kaj Li demandos lin/ŝin pri la deklaro por aŭ kontraŭ Li. Verŝajne en ĉi tiu situacio Sinjoro Dio donos ankaŭ la ŝancon al ĉi tiu homo. Li demandos: “Ĉu vi volas aliĝi al la triumfonta Eklezio, ĉu vi volas aparteni al Mi kiel al Kristo, Dio Patro kaj Sankta Spirito? Ĉar nur Mi estas la vera Dio, kiu certigas la plenecon de la savo”. Mi persone havas la internan konvinkon pri ĉi tiu lasta ŝanco.

Interparolis Sławomir Jagodziński El taggazeto Nasz Dziennik, 25.05.2018
Esperantigis Stanisław Śmigielski

al la indekso


 LA ARTISTO

Kiel ajn povas la vortoj alporti konsolon kaj kiel ajn povas esti solidareco de proksimuloj kun malsanulo bonfarema, por li temas pri io alia – li ĉiupreze strebas eliĝi el tiu ĉi situacio, liberigi sen de doloro kaj timo. Li volas esti sana. Se la malsano daŭras pli longe, la homo facile perdas fidon. Sur ĝian lokon kaŝiras senkonsileco kaj rezignacio. Ĝuste en tiu ĉi situacio min trafis okazaĵo, kiun mi nun rakontos al vi.

Ekvilibristo balancas alte sur ŝnurego. Sen savreto kaj almenaŭ dek metrojn alte super malmola tero antaŭ li puŝas puŝĉaron. De malsupre li aspektas malgranda, tiel alte supre kaj kun tiu puŝĉaro li aspektas iom komike. Li ridetas. Sed la homamaso sub li streĉe rigardas supren. Paŝon post paŝo daŭrigas la artisto sur sia mallarĝeta vojeto antaŭen ĝis la dua fino de la ŝnurego. Eksplodas grandega aplaŭdo. La ŝnurego iom balanciĝas. La ekvilibristo tuj poste reiras kaj denove li atingas senprobleme la celon. Ĉe la spektantoj eksplodas raviĝo. „Aldonaĵon!“

La artisto donas signon kaj la homamaso silentiĝas. „Kiu el vi iros kun mi?“ li demandas. „Kiun el vi mi povas transveturigi sur la ŝnurego per la puŝĉaro?“ – Kompreneble silento kiel en la tombo. Kiu frenezulo kuraĝus tiun ĉi stultan agon? – „Mi veturos,“ subite sin aŭdigas malgranda knabeto. Kaj jam li suprengrimpas kaj eksidas en la puŝĉaro. La veturo komenciĝas: unue unuan direkton, poste returnen. Kiam la knabeto forlasas la puŝĉaron, li rikoltas senfinajn ovaciojn. Ĉiuj sin puŝas al li demandante: „Kiel vi tion kapablis? Kiel vi povis kuraĝi pri tiu ĉi ago? Kaj la infano kun absoluta memkomprenebleco respondas: „Kaj kial ne? Ja tiu supre estas mia patro!“

Kaj se la vivo al ni disponigos pli da tiaj marŝoj sur la ŝnurego, estas por ni utile rememorigi al ni, ke nin firme tenas nia ĉiela Patro, eĉ se la ŝnurego estu kiel ajn mallarĝa, tiel ke ni ne povas falegi en malplenecon, eĉ se tamen glitus nia piedo.

(El la libro de S. Bachlová: Historietoj ne nur por malsanuloj)

al la indekso


     Amo neniam pasas

La ŝtono estas forta,
sed ĝin disrompas la fero.

La fero estas forta,
sed ĝin knedigas la fajro.

La fajro estas forta,
sed ĝin estingas la akvo.

La akvo estas forta,
sed ĝin vaporigas la suno.

La suno estas forta,
sed ĝin mallumigas la nubo.

La nubo estas forta,
sed ĝin dispelas la vento.

La vento estas forta,
sed ĝin rezistas la homo.

La homo estas forta,
sed lin teren batas la morto.

La morto estas forta,
sed pli forta ol la morto estas la amo.

La amon neniu, nenio, venkos!

La poemon de nekonata aŭtoro aperintan
en revuo Dia Regno
Tradukis Jacques Tuinder

DIO ESTAS AMO

Amataj, ni amu unu la alian, ĉar la amo estas el Dio, kaj ĉiu, kiu amas, naskiĝas el Dio kaj Dion konas. Kiu ne amas, tiu ne konas Dion, ĉar Dio estas amo. Jen kiel la amo de Dio elmontriĝis en ni: ke Dio sendis en la mondon Sian Filon solenaskitan, por ke ni vivu per li. Jen estas la amo, ne ke ni amis Dion, sed ke Li amis nin, kaj sendis Sian Filon kiel repacigon pro niaj pekoj. Amataj, se Dio tiel amis nin, ni ankaŭ devus ami unu la alian.

1 Joh 4,7-11

 

al la indekso


  SE MI NE HAVUS AMON

(Lásky však kdybych neměl)

Tradukis Sac. Jan Filip

2. Malgraŭ kompren´ de profet-senc´, / kaj la sekretoj de scienc´, / se mi ne havus amon, / estus mi kvazaŭ tint-cimbal´.

3. Se mi abundus en la kred´, / montojn ke movus mia pet´, / se mi ne havus amon, / estus mi kvazaŭ tint-cimbal´.

4. Ĉion donante al malriĉ´, / preta al ĉia martiriĝ´, / se mi ne havus amon, / estus mi kvazaŭ tint-cimbal´.

5. L´ amo indulgas en sincer´, / sen enviad´ kaj sen kverel´. / Se mi ne havus amon, / estus mi kvazaŭ tint-cimbal´.

6. L´ am´ milda kaj sen profitem´, / ne fanfaronas pri si mem. / Se mi ne havus amon, / estus mi kvazaŭ tint-cimbal´.

7. L´ am´ ĉion portas kun toler´, / kaj ĉion kredas en esper´. / Se mi ne havus amon, / estus mi kvazaŭ tint-cimbal´.

8. Ĉion eltenas vera am´, / flagras senfine ĝia flam´. / Se mi ne havus amon, / estus mi kvazaŭ tint-cimbal´.

9. Ĉesos la kredo, la esper´, / daŭros nur l´ amo por etern´. / Se mi ne havus amon, / estus mi kvazaŭ tint-cimbal´.
 

al la indekso


  EĈ NE IOM MI TIMIS

En malsanulejo estis akceptita malgranda knabo por forigi tonsilojn. Pro atendo de tio, kio devos okazi, li estis tiel nervozema, ke la kuracistoj konsilis al la gepatroj, ke ili, antaŭ ol finiĝos la operacio, atendu ekstere. Kiam ili poste venis lin viziti, ili timis, ke li estos veaspekta kaj en ŝoko. Sed iliamire ili trovis lin emociite sidantan kaj rakontantan al ili verve sian spertaĵon.

„Estis tie Dio!“ li elkriis. „Mi vidis Lin. Li parolis kun mi.“

„Certe tie estis Dio, karuleto,“ diris al li la patrino, „sed vi ne vidis Lin kaj tutcerte Li ne parolis kun vi.“ „Li parolis, parolis,“ obstinis en sia afero la infano.

Poste lin demandis la patro, kiel Dio aspektis. „Li estis tute en verdo kaj mi vidis nur liajn akulojn. Li havis verdan veston kaj verdan ĉapon kaj verdan ŝtofon antaŭ buŝo.“

„Aha,“ diris la patro klopodante kaŝi sian distriĝon, „kaj kiel vi divenis, ke tio estas Dio?“

„Sciu, paĉjo,“ respondis la knabeto, „ĉir-kaŭ mi estis tri tute blankaj anĝeloj kaj du el ili estis fraŭlinoj anĝelinoj kaj la tria estis sinjoro anĝelo. La sinjoro anĝelo diris al mi, ke mi malfermu la buŝon. Li rigardis internen kaj ĉion, kion li vidis, li tuj sciigis al tiu verdulo. Kaj li diris: ‘Sinjoro Dio, rigardu tiujn tonsilojn!‘ Tiel Dio venis kaj rigardis kaj poste Li diris al mi: ‘Ne timu. Mi ne damaĝos vin.’ Kaj mi poste eĉ ne iomete timis, ĉar tion faris Dio mem!“ (El la libro de J. Feehn: Dio kaŝita en okazaĵoj)

Ĉu vi scias, kiomfoje la vortoj „ne timu“ troviĝas en la Biblio? Tricent sesdek kvinfoje! Do tiomfoje, kiom da tagojn havas jaro. Kvazaŭ Dio senĉese diradus al ni, tagon post la tago: „Ne timu!“ Elias Vella

„Ne timu! Malfermu, ja eĉ rekte ŝirmalfermu plenlarĝe la pordegojn al Kristo! Malfermu viajn korojn, viajn vivon, viajn dubojn, malfacilaĵojn, viajn ĝojojn kaj sentojn de lia sava povo kaj permesu al Li eniri viajn korojn. Ne timu! Kristo scias, kio estas en la homo. Nur Li tion scias!“ Johano Paŭlo la Dua

En ĉiuj niaj duboj Jesuo al ni iras renkonten kaj respondas: „Kuraĝu; tio estas mi, ne timu!“ (Mat 14, 27)

al la indekso


 ĈU PLAGOJ DE DIO? HODIAŬ CENZURITA!

La temoj, kiuj estas en la nuntempa de-mokratia socio „nekorektaj“, senĉese kres- kas. Samseksemo, malĉasteco, satano kaj infero... al tio aldoniĝas ankaŭ plagoj de Dio. Tio validas ne nur en sendieca medio, sed eĉ en per novmodernismo infektita eklezio mem. Diaj punoj estas mallonge dirite tabuo. Post en la jaro 2010 okazinta tragedio en la germana Duisburg, kie homamaso en „Techno Party“ tretmortigis kelkajn homojn, la ger- manaj episkopoj sin antaŭkuris en asertado, ke ne temis pri iu Dia puno, ĉar laŭdire estas absurde, ke la mizerikorda Dio „punu“ nur pro nuraj esprimoj de la ĝojo de juneco. Nur la aŭstria helpepiskopo Mons. Andreas Laun el Salcburgo kuraĝis diri, ke la eventoj en Duisburg povis esti eĉ Dia puno, ĉar temis pri neniu „senkulpa“ ĝojo. Kio okazas dum „Techno Party“ en la tuta mondo, estas sufiĉe konata: alkoholo, drogoj, malsamseksemaj kaj samseksemaj orgioj – tio faras integran konsistaĵon de la amuzado dum monotona muziko.

La amaskomunikiloj tuj ekatakis la epis-kopon Laun kvazaŭ la „sentokrudan cinikulon“, kiu laŭdire ne havas sufiĉan estimon al la viktimoj de la tragedio. Sian parton aldonis ankaŭ subtenantoj de la „progresivaj“ fluoj interne de la katolika eklezio. La scenaro estis preskaŭ tute sama kiel ĉe Mons. Gerhard Wagner, paroĥestro en Windischgarsten en la diocezo de Linz komence de la pasinta jaro. Ankaŭ li iĝis „amaskomunikila elĵetito“, ĉar li allasis, ke hurikano Kathrine, kiu detruis usonan New Orleans, povis esti plago de Dio pro tiamaj gigantaj abortigaj klinikoj kaj marŝo de samseksemuloj, la plej amasa en la tuta Usono. Pro tio li ne rajtis fariĝi helpepiskopo de Linz, spite de lia origina nomumo fare de la papo. Fine eĉ Romo kapitulaciis.

Dio ne punas, tiel sonas dogmo de la nun- tempa liberalismo, ekstereklezia eĉ enekle-zia. Dio nur pardoneme kaj pasive spektas, kiel la junularo amuziĝas dum „Techno Party“ kaj kiel en la tuta mondo oni legaligas abortigojn, eŭtanazion kaj samseksemajn ligojn (eble ĝuste tio estas la „progreso“ direkte al punkto omego, kiu estas laŭ Teilhard de Chardin kosma Kristo). Sed la Katolika Katekismo instruas veran malon: Dio bonulojn rekompencas kaj la malbonulojn punas. Ne nur en eterno, sed ofte jam ĉi tie sur la tero. La Sankta Skribo disponigas por tio sufiĉe da atestaĵoj kaj la katoliko, volanta vere esti la katoliko, estas devoligita tion kredi. Sodomon kaj Gomoron Dio pereigis per la fajro kaj sulfuro pro la pekoj de la malĉasteco, precipe de la pekoj samseksecaj, Egiptujon li punis per dek batoj, ĉar ĝi rifuzadis doni liberecon al la elektita nacio kaj eĉ mortigis ĝiajn naskitajn knabojn. Jerusalemon Li detruigis pere de Nebukadnecaro, ĉar judoj sin makuladis per idoladorado antaŭ paganaj dioj kaj fine – precize laŭ antaŭdiro de Kristo – Li allasis ruinigon de Jerusalemo fare de romianoj, kiam la judaj ĉefuloj daŭre rifuzis Jesuon kiel Mesion kaj la Filon de Dio. Ĉu eble Dio en la moderna tempo jam ĉesis puni? Ĉu Li finfine paciĝis kun tiuj pekoj, kiujn Li antaŭe tiel severe punadis kaj kiuj hodiaŭ elkreskis ĝis monstraj dimensioj? Kompreneble mi ne kapablas kun certeco diri, ĉu la tragedio en Duisburg estis puno de Dio, sed ekskludi oni tion ne povas, male konsidere al la Sankta Skribo oni tion devas supozi kiel alte probabla. Tio ankaŭ koncernas inundojn en nia lando kaj lastatempe en la mondo, kiel ankaŭ pluajn katastrofojn. Kiom mi en mia aĝo memoras kaj kun certeco mi povas diri, ke dum mia infanaĝo kaj junaĝo tiuj ĉi veterplagoj en tia grando, kiel ni ilin konas hodiaŭ, ne apera-dis. Kvazaŭ ili kreskus laŭ rekta proporcio al kresko de apostateco kaj blasfemado al Jesuo Kristo, malsamseksema kaj samseksema malĉasteco, pornografio, murdo de la nenaskitaj infanoj kaj maljunuloj. Cetere la Virgulino Maria en Fatimo kaj en pluaj siaj aperoj tion konfirmas. Sed Dio pro sia gran-dega amo malkovradas siajn punojn ankaŭ kiel rektan, naturan konsekvencon de la peko. La Epidemio AIDOSO jam delonge malaperus (kaj eĉ ne aperus), se la homoj respektus la 6-an kaj la 9-an ordonojn de la Dekalogo.

Sed la homo de la nuntempo ĉi ĉion ignoras. Kiam Jona en Nineve atentigis pri minacanta Dia puno per ruinigo de la urbo kiel sekvo de la pekoj de ĝia loĝantaro, la nineveanoj konvertiĝis kaj pentis. Se Jona tiamaniere hodiaŭ publike prezentiĝus, la amaskomunikiloj lin plej verŝajne nomus „cinikulo“ (eventuale lin trafus io eĉ pli malbona) – kaj al ili aliĝus ankaŭ novmodernis-me opiniantaj reprezentantoj de klerikaro. Sed la punoj de Dio estas realeco konfirmita per la Sankta Skribo, Tradicio kaj ankaŭ per simpla homsperto de tiuj, kiuj ĝis nun ne fordonis sin al la pekoj tiom, por ne perdi sencon pri la realeco. La punoj de Dio ne volas la homon neniigi, damni, sed helpi al lia konvertiĝo, ĉar lia plej granda malfeliĉo ne estas trafo per la naturbato kaj eĉ ne per morto per la fajro aŭ akvo, sed la perdo de la eterna vivo kun Dio, la infero. Ju pli frue tion la homaro komprenos (inkluzive de la ekleziaj liberaluloj), des pli bone por ĝi.

PhDr. Radomír Malý

al la indekso


 EKZORCISTOJ ASERTAS,
ke krekas okazoj de obsedoj kaj la mondon eksterordinare atakas demonoj

En Vatikano la unuan fojon kolektiĝis Internacia Asocio de Ekzorcistoj (ekestinta junie 2018 ĉe la Kongregacio por Klerikaro), kiu emfaze avertis la mondon pri efikado de „malbono“. La renkontiĝon partoprenis 300 ekzorcistoj el la tuta mondo. Ili diskutis precipe pri la disvastigado kaj konsekvencoj de la okultismo, satanismo kaj ezoterismo. Informis pri tio la vatikanaj interretaj paĝoj (www. radiovaticana.cz).

Por la Vatikana Radio proksimigis tiun ĉi temon oficiala proparolanto de la asocio, psiĥiatro Valter Cascioli: „La praktikadoj de okultismo, satanismo kaj ezoterismo malfermas vojon al eksterordinara atakado de demonoj. Nombro de la homoj, kiuj pri tiuj praktikadoj okupiĝas, kaŭzas grandajn damaĝojn socialajn, psikologiajn, spiritajn kaj moralajn. Ilia nombro konstante kreskas, kio kaŭzas zorgojn, ĉar ankaŭ grandiĝas nombro da kazoj de la eksterordinaraj demonecaj aktivadoj, precipe de la obsesioj kaj diablaj obsedoj.“

Kaj s-ro Valter Cascioli daŭrigas: „Iam eĉ ordinara aktivado de demono, do lia tento ne estas konsiderata precipe de tiuj, kiuj havas rezerveman kredon. Tial ni instigas al pli granda gardemo. Cetere ni vivas en speciale kriza historia momento, kiam ŝajnas, ke hasto, supraĵeco, akrigita indi- vidualismo kaj sekula-rismo tute ekregis en nia socio. La batalo kontraŭ malbono kaj kontraŭ malbonulo fariĝas ĉiam pli urĝa. Estas tio evidente kaŭzata pro la rekta aktivado de la malamiko de Dio, ankaŭ pro malfortigo de la kredo, sen- disciplineco, do pro senprincipeco kaj ho-diaŭ disvastigita kultura relativismo. Ni an-kaŭ estas atestantoj de oftaj amskomunikilaj, televidaj, libraj aŭ filmaj komunikaĵoj, kiuj parte pro sensaciemo kaj parademo instigas precipe junajn generaciojn al tio, ke ili interesiĝu pri okultismo kaj satanismo, eventuale ilin praktikadu.“

Kaj kion kaj kiel hodiaŭ la diablo laŭ spertoj de ekzorcistoj atakas? Pri tio res-pondas la proparolanto de la asocio tiel: „Lia ruzeco konsistas en tio, ke li nin gvidas al tio, ke ni ekkredu, ke li ne ekzistas, por kio helpas disvastigita libermoro de nia socio. La malfortaj lokoj estas konstante la samaj: Malfortigo de la kredo. Ankaŭ treege nin maltrankviligas la influo, kiun havas tiuj fenomenoj de la demonaj aktivadoj precipe je junaj generacioj kaj je familioj. Ni scias, ke tiu, kiu dividas ‒ la diablo ‒ nin ne nur apartigas de Dio, sed li dispartigas ankaŭ homojn inter si, ankaŭ en familioj. Li dispartigas ankaŭ de realeco, ĉar bedaŭrinde okazas ankaŭ la situacioj de mentala fremdiĝo, kiuj estas sekundara rezulto de la eksterordinaraj demonaj efikadoj.“

www.reflex.cz

al la indekso


 S A N K T E C O

 Aparteni al la Eklezio, kiu havas sanktajn Papojn, estas tre bela afero, ĉu ne?

La 27-an de aprilo 2014 estis kanonizitaj samtempe eĉ du Papoj: Johano la 23-a kaj Johano Paŭlo la 2-a.

Jen kelkaj lastaj Papoj:
Pio la 10-a kanonizita 29.5.1954, Johano la 23-a kaj Johano Paŭlo la 2-a kanonizitaj 27.4.2014.

Pio la 9-a estis beatigita 3.9.2000.

Pio la 12-a estas honorinda, bremsata de nigraj nuboj, devenantaj ne nur el juda mondo, sed ĉiam pli maldensigataj fare de klarigoj pri liaj agadoj. Lia beatiga proceso komenciĝis la 19-an de oktobro 1967.

Paŭlo la 6-a estis beatproklamita 19.10.2014 kaj kanonizita la 14-an de oktobro 2018. Johano Paŭlo la 1-a, Papo de 33 tagoj, rideto de Dio al la Eklezio, procezo de lia kanonizado komenciĝis 17.6.2003 kaj nuntempe ĝi konkludiĝas.

Kaj la Papo Benedikto la 16-a? Li vivas inter ni: post kiam li estis granda per la vorto, nun li estas granda per silento kaj preĝo. Ankaŭ li iros rekte en paradizon por ĝui tiun „veri-tas splendor“, kiun li disvastigis en la mondo.

La Papon Franciskon jam nun ĉirkaŭas populara, popola gloriolo, ĉar homoj sentas en lia persono „ion Dian“ kaj evangelian sanktecon.

Kia bela serio da sanktaj Papoj!

Jitka Skalická, Romo

al la indekso


  SEN KRISTO NE ESTAS EKLEZIO

La Eklezio estas en la historio, sed samtempe ĝin transiras. Nur „per la okuloj de la kredo“ eblas en ĝia videbla realeco ekvidi samtempe spiritan realecon, portanton de la Dia vivo.

La ununura peranto Kristo starigis kaj senĉese konservas sian sanktan Eklezion, la komunumon de la kredo, espero kaj amo ĉi tie surtere kiel videblan organismon kaj pere de ĝi Li verŝas la veron kaj gracon sur ĉiujn. La Eklezio estas la komunumo ekipita per hierarkiaj organoj kaj samtempe ĝi estas mistera korpo de Kristo, ĝi estas videbla kolektiĝo, ankaŭ la spirita komunumo, ĝi estas surtera, ankaŭ pridonacita per ĉielaj donacoj, ĝi formas efektivaĵon konsistantan el Dia kaj homa elementoj (KKE 770, 771).

La homoj nuntempe tendencas vidi nur malhelajn flankojn de la Eklezio, sed estas necese vidi ankaŭ ĝian pozitivan vizaĝon. La Ekleziaj Patroj ofte nomis la Eklezion kiel „casta meretrix“ – ĉasta pekulino. Ĝi estas kontraŭdiraĵo, kaj tamen elokventa. La Eklezio estas sankta (ĉasta) kaj ĝiaj membroj estas ankaŭ pekantaj homoj (meretrix). Johano Paŭlo la Dua elparolis en la jaro 2000 grandajn petojn por pardono de la kulpoj faritaj de la filoj kaj filinoj de la Eklezio, sed ne de la pekoj de la Eklezio.

„Kristo amis la Eklezion...“ tekstas en la letero al Efesanoj (5, 25). Kaj jen ekaperas la demando: Kio estas la Eklezio por mi? Ĉu mi sentas min kiel ano, membro de la Eklezio kaj ĉu mi konsciiĝas, ke la talantoj, kiujn mi ricevis per la bapto, estas prospere al la tuta Eklezio, kaj ke ankaŭ miaj pekoj estas ligitaj kun la tuta Eklezio? Ĉu la Eklezio estas mia vera Patrino? Konata estas la eldiraĵo de sankta Cipriano: Ne eblas havi Dion kiel Patron, se ni ne havas Eklezion kiel Patrinon (Pri unueco de la Eklezio 6).

Al la ofte metata demando, kion oni devas en la Eklezio ŝanĝi, respondis la beata Patrino Tereza foje al la ĵurnalistoj per jenaj vortoj: „Mi kaj vi.“ Kaj alifoje ŝi diris: „Jes, sed kiu estas la Eklezio? Tio ja estas ni, vi kaj mi!“

-sks- 4/2008

al la indekso


  KRISTO JES EKLEZIO NE

Respondu al vi tiun ĉi demandon: kian ideon vi senvole ekhavas, kiam vi aŭdas vorton »eklezio«? Vi povas por vi noti kelkajn respondvortojn, al la demando ni revenos pli poste.

La kristana vivo, donado de la sakramentoj, eĉ la Nova Testamento ne estas penseblaj sen la eklezio. Kaj ĝuste ĉe tio hodiaŭ komenciĝas por multaj homoj malfacilaĵoj kaj oponoj. Ke Kristo alportis al ni revelacion, pri tio estas konvinkitaj multaj homoj ‒ la aliaj tion almenaŭ volus kredi. Sed ke por tiu kredo estas necesa eklezio, por multaj tio estas skandaliga kaj malfacile komprenebla.

Nun ni ne pensas pri homoj, kiuj en sia rifuzanta sinteno rilate al la eklezio serĉas nur pretekston por eviti konkretan devon ‒ eĉ tio okazadas. Tiukaze la religio estas komprenata pli ofte kiel sento ol kiel vera rilato al Dio. Ni ankaŭ nun ne pensas pri ia kritiko de la ekstera aspekto de la eklezio: pri la kristanoj nur tradiciaj, pri postrestinteco kaj fremdiĝo al la mondo, pri medio-kriteco kaj netoleremo, burokrateco, pri diversaj malsukcesoj en pasinto ktp. Tion ĉion oni serioze traktu, sed la kontraŭdiroj celas ankoraŭ pli profunden:

Ĉiam pli ofte ni renkontas kredantajn kristanojn, kiuj rifuzas kian ajn kontakton kun la eklezia komunumo. La kredo estas por ili pure afero de la interna opinio, kiu ne bezonas eksterajn aferojn kiel preĝejon, Diservojn, pastrojn kaj la eklezian komunumon. Tio ĉio estas por ili senbezona „institucio“. Laŭ ilia opinio ni estas kristanoj nur pere de kredanta sindono al Kristo kaj tio eblas, kiel ili diras, sen kia ajn peranta instanco. »Kristo JES ‒ Eklezio NE« ‒ tiel multaj formulas sian »modernan koncepton de la kristanismo.« »Ni estas kristanoj, sed ni ne estas anoj de la eklezio«.

En alia flanko nuntempe vekiĝas ekster la katolika eklezio nova eklezia ekkonscio. Ĉiam pli multe disvastiĝas konvinko, ke »neniu havas al Evangelio senperan rilaton«; ke la Biblio povas esti ĝus-te komprenata nur en medio de la eklezio. Dum tio iuj en la eklezio vidas tre bezo-natan, sed nur la homan establon. Laŭ aliaj la eklezio havas devenon en volo de Dio: ĝi estiĝis pli malpli hazarde, sed estas fondita fare de Kristo.

Ni nun revenu al nia komenca testo. Via unua ideo ĉe la temo »eklezio« eble estis diversa laŭ tio, kia estas via sinteno rilate al la eklezio. Sed plimulto de la legantoj eble jam trovis sian moton en ĝisnunaj konsideroj. Eble ili skribis: papo ‒ sacerdotoj ‒ koncilio ‒ ekleziaj ordonoj, aŭ: konfesia lernejo ‒ netoleremo ‒ kazo de Galileo ‒ eklezia imposto ‒ politiko ‒ belego kaj riĉeco ‒ malbonaj kristanoj.

Estas evidente, ke unue el la memoro elmergiĝas tio, kio estas videbla kaj ekstera, kio imponas same kiel tio kio perpleksigas. Tio ĉio fakte apartenas al la eklezio ‒ sed ĉu tio estas ĉio? Ĉu ĉi tio estas tio fundamenta? Eĉ se ni dum ia tempo enpensiĝos, verŝajne ni ne sukcesos tiel facile priskribi, kio fakte estas la eklezio: ĉu ĝi estas Dia aŭ homa ‒ sankta aŭ pekema ‒ videbla aŭ nevidebla ‒ unu aŭ kelkaj ‒ organizo aŭ konvinko ‒ hie-rarkio aŭ komunumo...? Ni pripensos tion, ni demandos la Sanktan Skribon. Ne perdu kuraĝon, se ni turnos al vi kun kelkaj konsideroj, kiuj al vi aspektos iom malfacilaj, ĉar ili jam supozas kredon. La eklezio estas komunumo de la kredantoj kaj kiel tia ĝi povas esti ekkomprenita nur pere de la kredo.

(Fonto nekonata)

al la indekso


 KIOM KOSTAS MULTLINGVECO?

Dum lastaj 28 jaroj post la rekreo de sendependeco la komunikado en nia Kolegio orientiĝis al lingvoj, uzataj en Centra kaj Okcidenta Eŭropo. Ni ĉiam pli ofte uzas la anglan, francan, germanan, polan lingvojn kaj Esperanton, ne nur pli frue uzitaj litova kaj rusa lingvoj. Kontraktoj kaj staĝado kun sveda fonduso BITS pere de la angla lingvo naskis laboratorion de aŭtomatigita direktado de elektraj transmisioj. Kurson de Esperanto, kiel propedeŭta rimedo por studado de lingvoj, gvidis gasto el Brazilo. La angla lingvo sonis en seminarioj de la programo FARE dum staĝado de lektoroj kaj studentoj. Kunlaboradon en regionoj de Leipzig ĝis Weilburg ni realigis pere de la germana lingvo. Projektoj de interŝtata litova - belga kunlaborado pere de la franca lingvo alkondukis nian kolegion al Labora Universitato en Charleroi kaj al Poŝta Akademio en Bruselo, kaj pere de la internacia lingvo ‒ ankaŭ al la Eŭropa Komisiono. La franca lingvo, kiel unu el la ĉefaj, helpis al staĝado de 13 niaj profesoroj en Labora Universitato de Char-leroi, en diversaj bruselaj institucioj kaj atingis reprezentantojn de entreprena firmao ANB en Ličge. Dank‘ al tio naskiĝas novaj iniciatoj, studprogramoj, laboratorioj... Dum scienca konferenco de Meĥanika Fakultato la prelegoj sonis en la litova, franca lingvoj kaj en Esperanto, en ĉi-lasta oni aŭskultis raporton pri strukturo de la Eŭropa Unio. Ankaŭ en internacia konferenco de Elek-troteknika kaj Aŭtomatika Fakultato estis tri laborlingvoj: la litova, franca, germana.

Krome Vilna Teknika Kolegio partopre-nis en la agado de Interregistara Agentejo de Franclingvaj Ŝtatoj, kaj en Sofio prezentis koncepton de dulingva instruado en Litovio. Oni atendas pozitivan solvon pri dulingva (litova - franca) lernigo de poŝtaj fakuloj ekde septembro 2020. Ĉe tiu projekto de dulingva lernigo laboras fakuloj el Francio, Kanado, Maŭricio, Rumanio, Litovio, Belgio, Slovenio, Pollando, Makedonio, Bulgario, Moldavio, kaj aliaj landoj atendas sian vicon. Ekde venontaj lernojaroj en du profesiaj lernejoj (en Alytus kaj Klaipeda) komenciĝos intensigita kurso de la franca lingvo kaj instruado de profesia terminaro.

Sekve eŭropa diverseco de lingvoj, multlingveco fariĝas neevitebla bezono kaj ĉiutaga problemo inter profesoroj kaj inter studentoj. Multlingveco decidos pri nia sukceso en merkato de fakuloj en la Eŭropa Unio. Sed kiom kostas tia studado de lingvoj?!

Dum la Tago de Eŭropaj Lingvoj ĉiam estas bona ŝanco pripensi, kiom por Eŭropo (kaj poste ‒ ankaŭ al la tuta mondo) kostas ellerno de komuna dua lingvo post la gepatra. Vere, kelkcent milionoj da usonaj dolaroj, kiujn oni elspezas por lingvistikaj servoj de internaciaj organizaĵoj, estas bagatelo kompare kun elspezoj, kiujn postulas instruado de unu nacia lingvo deviga al ĉiuj, kiel rimedo de universala komunikado.

Ĉiu mezkapabla homo povas ekposedi fremdan lingvon. Laŭ esploroj de Hungara Scienca Akademio por tio estas necesaj pli malpli 2000 horoj. Tio konsistigas unu jaron da intensa laboro por ekposedi la lingvon ĝis tia grado, ke oni povus uzi ĝin por ĉiutagaj kaj profesiaj bezonoj. Bedaŭrinde, eĉ tiam ne estos atingita nivelo de la gepatra lingvo.

Speciale pri la angla lingvo

Ĉiujare ĉirkaŭ 1,5 % da enloĝantoj devas aperi en labor-merkato kiel nova grupo posedanta la lingvon. Ekzemple en Germanio tiuj 1,5 % konsistigus 1 200 000 civitanojn kaj ĉiu devus lerni la anglan 2000 horojn. En Francio, kie estas 60 milionoj da loĝantoj, 900 000 civitanoj tutan jaron devus fari nenion krom lerni la anglan. Se ni taksos valoron de unu laborhoro per 5 eŭroj, unu lernanto senpage laboras por 10 000 eŭroj. Sekve, en Germanio unujara studado de nova 1,5-procenta grupo atingas 2,4 miliardojn da horoj kaj kostas 12 miliardojn da eŭroj en la jaro! Civitanoj de Francio devus studi 1,8 miliardojn da horoj kaj tio kostus 9 miliardojn da eŭroj.

Kiel en tiu kunteksto aspektus Litovio. 1,5 % de 3,5 milionoj da loĝantoj (kun enmigrintoj) konsistigus 52 500 homojn. 2000 horoj por ĉiu - 105 milionoj da horoj por instruado de la angla, 5 eŭroj por ĉiu horo kaj jen = 525 milionoj da eŭroj.

El 500 milionoj da loĝantoj en EU 340 milionoj estas ne anglalingvuloj. 5 milionoj da civitanoj de EU (aŭ 1,5 %) devus ĉiu-jare ellerni la anglan (ĉiujare nova generacio el 5 milionoj). Tio ekpostulus 10 miliardojn da laborhoroj aŭ 50 miliardojn da eŭroj ĉiujare.

Nu, se tuta loĝantaro de nia planedo (7 miliardoj da homoj, el kiuj nur 400 milio­noj estas anglalingvuloj) devus ellerni la anglan, ĉiujare en labormerkato devus aperi ĉirkaŭ 100 milionoj da novaj personoj ekposedintaj la anglan lingvon. Tio signifus 200 miliardojn da laborhoroj kaj tio kostus 1000 mili-ardojn da eŭroj aŭ 1100 miliardojn da USD.

En 1999 dek kvin plej grandaj ŝtatoj sume elspezis por siaj defendaj bezonoj 570 miliardojn da USD. Instruado de la angla lingvo ekpostulus preskaŭ duoble pli.

Koncerne la proceson de tutmondiĝo, elekto de unu nacia lingvo kiel komuna por internacia komunikado estus ne nur rifuzo de aliaj naciaj lingvoj kaj defio al ili. Tio sendube elvokas malprogreson en konkurenca ekonomiko, malaltiĝon de viv-nivelo, malegalajn eblecojn de parolantoj en naciaj lingvoj. Nur uzado de neŭtrala lingvo garantias egalecon kaj forigas diskriminacion. De la alia flanko tutmonde uzata nacia lingvo kiel lingvo franca aŭ eĉ universala suferus de erozio kaj influo de lokaj dialektoj. Laŭ Newsweek nuntempe en la mondo oni parolas per 69 dialektoj de la angla. Kompatu ĉi tiun riĉan, belan lingvon de Ŝekspiro de Reĝino kaj Kembriĝo, kiel ankaŭ ĉiujn patrinajn, denaskajn, gepatrajn lingvojn, portantaj proprajn kulturojn de nacioj, gardu ilian ekologion, kaj evitigu iliajn superŝarĝojn (de grandaj lingvoj) kaj mortojn de malgrandaj… Katolika Eklezio jam de longe uzas naciajn lingvojn en naciaj ŝtatoj, kaj havas latinan komunan, kaj subtenas proponon de elstaraj ĉefepiskopoj kaj kardinaloj pli vaste uzi internaciskale tiel nomatan modernan latinan – Esperanton. Ni esperantistoj, sekvu kiel belegan ekzemplon la Katolikan Religion, maturigu Esperanton en ĉiuj kampoj de ĉiutaga vivo internacia…

Esperanto dum pli ol centjara ekzistado maturiĝis kaj pruvis siajn eblecojn en kultura, scienca-interlingvistika kaj komunikada sferoj, ĝi povas esti bona ekzemplo por la dua lingvo de ĉiu mondano. Vilna Teknika Kolegio preparis projekton „Per Esperanto al lingvoj de Eŭropo“ kaj en 2002 prezentis ĝin al eŭrop-unia fonduso „Education and Culture Socrates“. Ekposedo de Esperanto postulas nur 200 horojn, do dekoble malpli ol iu nacia lingvo. Sekve ankaŭ elspezoj estus dekoble malpli grandaj.

Nuntempe, kiam opinio de la socio pri neŭtrala helplingvo ankoraŭ ne sufiĉe matu- riĝis kaj pri la solvoj decidas ekonomia struk- turo de la ŝtatoj, oni devas substreki gravecon de subteno de racia ekvilibro en studado de fremdaj lingvoj. Kompreneble, psikolo-giaj aspektoj de multlingveco, lingva diverseco de EU, nacia identeco kaj ideo de komuna eŭropa domo kun diversa kulturo favore efikos la esprimadon de multlingveco.

Hodiaŭ oni devas perfektigi sciojn de lingvoj lernitaj en mezlernejoj (la angla, franca, germana). Precipe tio gravas por pli aĝaj profesoroj, kiuj siatempe ne havis eblon uzi efektivajn metodojn de lingvolernado. Se iu diras, ke la plej bona internacia lingvo estus la angla, li sendube estas reprezentanto de anglalingva lando. Tamen ĉiuj lingvoj, ne nur la angla, kreas pli grandajn eblojn de anima perfektiĝo, pligrandigas ĝojon de komunikado, iam eĉ malpligrandigas konkurencon. Tio dirindas pri la lingvoj franca, germana, hispana, itala ktp, kiuj same estas internaciaj, ĉar ili transiris limojn de deven-landoj.

Kompara tabelo de kostoj:

* Nombro de loĝantoj sen anglalingvuloj.

Konkludoj:

1. 15 plej grandaj ŝtatoj en 1999 por sia defendo elspezis 570 miliardojn da USD.

2. Lernado nur de unu fremda lingvo (de la angla) por tutmonda komunumo kostus 1100 miliardojn da USD.

3. Lernado de la dua, tria... fremda lingvo kostus ĝis 30% malpli.

4. Lernado de Esperanto kostus dekoble malpli.

5. Lernado de fremdaj lingvoj post ellerno de Esperanto kostus ĝis 50% malpli.

6. Ĝis aĝo de 40 jaroj oni devus strebi ellerni kiel eble pli multe da eŭropaj lingvoj, kaj kiel propedeŭtikan rimedon ellerni Esperanton.

7. Post 40-jariĝo perfektigi lingvojn lernitajn en lernejo. Laŭ la sama metodiko eblus kalkuli kostojn por ellerno de ajna lingvo, kaj dividinte la sumon el nombro de ĉiuj uzantoj de tiu lingvo, ni ricevus koeficienton de komunikada internacieco de tiu lingvo.

Algimantas PILIPONIS lektoro de Vilna Teknologia kaj Desegna Kolegio

EKSKUZO. La redakcio de Dio Benu sin ekskuzas al litovaj legantoj de la revuo pro erare skribita familia nomo de ilia ŝtatprezidentino sub la bildeto sur la titolpaĝo de Dio Benu 4/2018. Anstataŭ la nomo Grabauskaitė devas esti Grybauskaitė.

al la indekso


 MONOLOGO PRI TOTO

La patro de Toto enskribis lin en la privatan lernejon, li frekventis ĝin kun noto 4 averaĝa. Lia patro enskribis lin en la publikan lernejon, li finis ĝin ĉiam kun rezulto 4. Lia patro enskribas lin ĉi-foje en la katolikan lernejon, li iĝas la 1-a de la klaso. Lia patro demandas lin, kial ĉe la privata kaj publika lernejoj vi estis la lasta kaj en la katolika lernejo vi eliras la unua de la klaso? Toto respondas: Kiam mi alvenis tien, mi vidis studenton najlitan al la Kruco. Ĉi tie mi komprenis, ke la mastroj tie ne ŝercas kaj ke mi devas lerni diligente por eviti riskon kaj ne suferi la saman sorton.

Honoré Sebuhoro, D. R. Kongo

al la indekso


 SANKTA JOHANO BOSCO

Sankta Johano Bosco naskiĝis en malriĉa kamparana familio en Piemonte en la nordokcidenta regiono de Italio. Kiel sacerdoto li sin dediĉis al la forlasitaj infanoj en Torino. Lia ĉiela protektanto estis sankta Francisko de Sales. Laŭ lia nomo li nomigis oratorion, kie li organizis prelegojn kaj kursojn. Ankaŭ li tie establis hejmon por metilernantoj kaj mezlernejon. Por daŭrigo de tiu ĉi verko li fondis ordenan komunumon de salesianoj.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 SANKTA ADALBERTO – VOJTĚCH

Li devenis el la ĉeĥa princa gento de Slavníkovec. En la jaro 981 li akceptis sacerdotan ordinon pere de la unua praga episkopo Dětmar kaj post lia morto li okupis lian episkopan postenon. Li strebis forigi tiutempajn malordaĵojn kaj per tio li agitegis kontraŭ si klerikulojn kaj nobelulojn. Li foriris Romon, kie li enordeniĝis. Li fondis en Prago - Břevnov benediktanan monaĥejon. Li foriris heroldi evangelion al prusoj, sed ili lin baldaŭ pikmortigis per lancoj.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 SERĈO DE NIA DEVENO

Alfréd Kastler (1902-1984) la Nobelpremiito, la novtempa franca fizikisto elirinta el la ekzisto de la Kreinto diris: „La ideo, ke la mondo, la materia universo estiĝis el si mem, estas sensencaĵo. Mi ne kapablas imagi la mondon sen ĝia Kreinto – Dio, tiel implikan konstruon de atomoj.“ Dum Kastler ekkonas agojn de Dia mano en la plej malgrandaj eretoj, la aliaj fizikistoj kaj astronomoj staras miregantaj antaŭ grandaj verkoj de Dio en la malproksima kosmo.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 NI KONDOLENCAS

Forlasis nin nia fidela membro frato Jaroslav Karhan

Malĝoja informo nin atingis, ke la 26-an de oktobro 2018 en la aĝo de 97 jaroj mortis longjara, ĝis fino de sia surtera vivo fidela IKUE-ano kaj la membro de la Katolika Sekcio de ĈEA, s-ro Jaroslav Karhan el la urbo Olomouc, Ĉeĥio.

Lia filo Jaroslav, ekspartopreninto de la Katolikaj E-Tendaroj okazintaj en la sepdekaj jaroj de la pasinta jarcento en la vilaĝo Herbortice, Ĉeĥio, sacerdotiĝis, sed bedaŭrinde post nelonga sacerdota serva periodo li mortis.

Por nia fidela membro Jaroslav kaj ankaŭ por lia filo – la sacerdoto – ni elpetas de Dio eternan feliĉon en la ĉielo.

Ripozon eternan donu al nia frato Jaroslav, Sinjoro, kaj la senfina lumo lumu al li. Li ripozu en la paco. Amen.

al la indekso


 Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Milí bratři a sestry, Boží požehnání a ochrana Panny Marie nechť Vás provází po celý rok 2019. Ten minulý uplynulý rok byl pro mnohé z nás velmi požehnaný. Měli jsme krásné poutní víkendové setkání na Svatém Hostýně a také mnozí z nás se zúčastnili velmi vydařeného 22. ekumenického esperantského kongresu v Poděbradech. Za tyto milosti a mnoho dalších ze srdce děkujme Bohu.

V letošním roce jsme se dočkali padesátého výročí od existence prvního katolického esperantského tábora uspořádaného ve vesničce Herbortice v okrese Ústí na Orlicí. Vesnicí protéká potok, který je hranicí mezi Čechami a Moravou. Těch devět táborů, které jsme tam tehdy uspořádali, než nás přišla zlikvidovat tehdy všemocná komunistická tajná policie StB, bylo v té době nesmírným darem našeho nebeského Otce. I když už jsme všichni o padesát roků starší a někteří bývalí táborníci jsou již na věčnosti, nelze na tato táborová společenství prožité ve víře a lásce navzdory primitivním podmínkám zapomenout. Z našeho táborového společenství vzešli čtyři kněží, z nichž jeden je dokonce olomouckým pomocným biskupem ‒ náš milý otec Antonín Basler. Proto na prvních dvou barevných stránkách našeho časopisu si první tábor z roku 1969 několika obrázky připomínáme a jistě se ještě k táboru vrátíme v příštích číslech letošního jubilejního roku. Jelikož jsme už na stránkách Dio Benu na tento tábor vzpomínali, a kdo má zájem se podrobněji s jeho historií seznámit, může tak učinit na těchto internetových stránkách naší sekce: http://www.ikue.org/cz. Zásluhu na těchto táborech má také náš milý bratr ‒ herbortický rodák otec Josef Xaver Kobza, pobývající v Písku v klášteře Kongregace Petrínů, který v únoru letošního roku dosáhne požehnaného věku 98 let. Dio benu, milý bratře Xavere!

Milí bratři a sestry, chceme také letos uspořádat v září naše tradiční víkendové setkání. Místem setkání by mělo být pokud možno církevní zařízení nejlépe uprostřed republiky, které pojme naši skupinu do 30 osob. Pokud znáte takovéto zařízení, čekáme na Váš návrh.

S poděkováním všem, kteří jakýmkoliv způsobem podporují naši sekci a vydávání Dio Benu a s bratrským pozdravem se na spolupráci v letošním roce těší Váš bratr

Miloslav Šváček.

Karaj legantoj de Dio Benu, ni travivu la proksimiĝantan periodon de la Karesmo kiel spirite riĉan preparon de la animoj por Pasko. La suferado de Kristo kaj lia glora resurekto malfermu niajn korojn por la amo, pardono kaj reciproka frateco. Tion deziras al vi, viaj familianoj kaj proksimuloj, la redakcio de Dio Benu.

al la indekso


 Přehled o hospodaření s finančními prostředky v roce 2018 (v Kč)

Sekce má právní subjektivitu, z čehož vyplývá povinnost vést řádné účetnictví v souladu s příslušnými předpisy. Účetnictví sekce je zpracováváno účetním programem ISO. Všechny položky příjmů a výdajů jsou přesně účetně zaevidované a doložené doklady. Účetní uzávěrka roku 2018 byla předložena revizní komisi sekce ke kontrole a schválení. Na přání plátce mu vystavíme přehled o jeho přijatých platbách, nebo doklad pro odpočet z daně. Obdržené příspěvky od členů a také zahraničních odběratelů časopisu Dio Benu v roce 2018 pokryly výdaje sekce za tisk Dio Benu, poštovné a ostatní nutné režijní výdaje. Převodem zůstatku z roku 2018 má sekce finanční prostředky pro další pokračování ve své dosavadní činnosti. Příjmy IKUE především tvoří člen. příspěvky a předplatné (částečné) časopisu Espero Katolika. Výdaje IKUE jsou náklady na rozesílání časopisu Espero Katolika; zbylé finanční prostředky IKUE za rok 2018 budou zaslány na účet ústředí IKUE v Římě. Ostatní příjmy a výdaje se také vztahují k pořádaným akcím a další činnosti. Veškerá činnost ve prospěch sekce je prováděna zcela zdarma; rovněž ostatní nutné náklady na funkci sekce nezatěžují výdaje sekce. Děkujeme všem, kteří přispěli a opět přispějí v tomto roce na činnost sekce, abychom i nadále zajistili její dosavadní funkci.

 Miloslav Šváček

Dankon al ĉiuj, kiuj ĝis nun aktive kunlaboris en la sekcio kaj al ĉiuj, kiuj per monkontribuaĵoj kaj artikoloj kontribuis al la enhavo de la revuo Dio Benu. Ni atendas vian pluan kunlaboron.

al la indekso


  Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio
de la 13.11.2018 ĝis la 31.1.2019:

Inĝ. Terézia Branišová, Sac. Battista Cadei, Nijolė Bielovienė, Ladislav Částečka, D-ro Petr Adam Dohnálek, Sac. Marius Dyglys, Anna Dzuňová, Antoni Gradek, Mečislovas Grikpėdis, Magdalena Grimová, Antanas Grincevičius, Jaroslav Chodníček, František Jemelka, Jana Jurková, Milan Kaan, Sac. D-ro Max Kašparů, Alois Klumpar, Danutė Kriščiūnienė, Blanka Ledvinková, Audronė Lepeškienė, Ladislav Němec, D-ro František Nosek, Algimantas Piliponis, Alina Plerpienė, Věra Podhradská, Jonas Puodžiūnas, Sac. Valerijus Rudzinskas, D-ro František Rytíř, Valdonė Skujienė, Bogusław Sobol, Irena Šukienė, Jindřich Tomíšek, Mons. Lionginas Vaičiulionis, Inĝ. Jiří Vencl, Jarmila Venosová.

 Tre koran dankon!

al la indekso


 DIO BENU

DIO BENU Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. +420 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. IBAN: CZ4420100000002700247564 SWIFT/BIC: FIOBCZPPXXX Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2019 (29) - číslo 1 (113).

ISSN 1803-8387

La enhavo de la artikoloj de aŭtoroj ne ĉiam devas koheri kun opinioj de la redaktantaro.

al la indekso