Dio Benu numero 107-3/2017

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2018

 

· VORTOJ DE LA PREZIDANTO (Miloslav Šváček)
·
KONTRAŬVOLE NI SPIRAS DOKTRINOJN, KIUJ DETRUAS LA HOMON
  
(Kardinalo Sarah)

· INSTRUADO PER LUDO (Episkopo Josef Hrdlička)
· FALSA TROMPILO (D-ro Max Kašparů)
· LA SPEGULO DE LA JUSTECO (D-ro Max Kašparů)
· MONS. JOSEF NUZÍK KAJ ANTONÍN BASLER NOVAJ HELPEPISKOPOJ
   DE OLOMOUC
· FATIMA JARCENTO EN TRARIGARDO (Katolika Semajngazeto)
· KANONIZO DE LA BEATULOJ FRANCISKO KAJ HIACINTA MARTO
· BENEDIKTO LA 16-a NAŬDEKJARIĜIS
· LA PROTESTANTISMIGO DE LA KATOLIKA EKLEZIO NIN KUN LA
  
PROTESTANTOJ NE PACIGOS (Kardinalo Müller)
· KIU REZIGNAS PRI SIA KULTURO KAJ RELIGIO, TIU ESTAS
   KONDAMNITA AL NENIIĜO
(Kardinalo Sarah)
· TRA LA APOGEO DE AMO AL ĈIELO (Magdalena Buczek)
· MALJUNA AVO RAKONTIS AL SIA NEPO
· TIAM ANTAŬ KVARDEK JAROJ (Miloslav Šváček)
· LA LASTA TENDARA FAJRO (Sac. Jan Filip)
· PETO AL SANKTA SPIRITO (kanto)
· KERMESA FESTENO EN ZAHRÁDKA (Jaroslava Hamajdová)
· POVO DE LA AMO (Patro Giuseppe Inveradi IMC)

· ATESTO PRI AŬDO DE VOĈOJ – HELPO KONTRAŬ MINACO DE
   SINMORTIGO
(
Valdonė Skujienė)

· KELKAJ SENTENCOJ

· LA MALGRANDA BANLOKO EN LA REGIONO HANÁ, ĈEĤIO
  
(Václav Nosek)
· BENO DE LA FONTOJ DE LA KURACAKVO EN LA BANLOKO SKALKA
  
(Václav Nosek)
· AL DIO POR GLORO KAJ AL HOMOJ POR UTILO

   (Esp: Stanisław Śmigielski)

· ĈU NI ANKORAŬ ESTAS NORMALAJ HOMOJ? (Jaroslava Hamajdová)
· TIMO DE POLITIKISTOJ (Jaroslava Hamajdová)
· HUMANISMA EDUKADO (Jaroslava Hamajdová)

· RIĈECO NE ESTAS ĈIO (Jaroslava Hamajdová)

· VI ESTAS POLVO (Jaroslava Hamajdová)

· INFANOJ (Jaroslava Hamajdová)

· VORTOJ ADRESITAJ AL LA MEMBROJ DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO
   (Miloslav Šváček)

· MONKONTRIBUAĴOJ RICEVITAJ POR IKUE KAJ LA ĈEĤA IKUE-
   SEKCIO DE LA 21.1.2017 ĜIS LA 30.5.2017

· DIO BENU

 


 VORTOJ DE LA PREZIDANTO

Karaj legantoj, karaj gefratoj en Jesuo Kristo kaj la Virgulino Maria – Nia Sinjorino de la Espero.

La tempo rapide progresis enirinte la trian jarkvaronon. Nunjare ne estis eblo komune kongresi, ĉar pro objektivaj kialoj devis esti la planita okazigo de la kongreso en la itala urbo Udine nuligita. Tamen certe ekzistis diversaj ebloj renkontiĝi almenaŭ nivele de la apartaj IKUE-sekcioj aŭ la ceteraj E-aranĝoj. Des pli ni esperu renkontiĝi venontjare, kiam denove okazos la komuna kongreso de la kristanaj esperantistoj, do la kongreso de IKUE kaj KELI de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2018 en la urbo Poděbrady, Ĉeĥio. Ĉar nunjare ne estis eblo la IKUE-kongreson partopreni, ni esperu, ke la kristanaj esperantistoj, do ankaŭ la IKUE-anoj la venontjaran kongreson multnombre partoprenos. Jes, kompreneble, oni ne plu povas esperi pri tiom multnombra partoprenantaro, kiel estis kutime dum la pasintaj tempoj, ĉar la tempo rapide pasas kaj la vicoj de la membraro ĉiam mallongiĝas. Tia do estas realeco, kiun ni estas devintaj akcepti. Ni ne malesperu, sed ĉiam ripetu: Fariĝu volo de Dio!

La homoj maljuniĝas, sed la Eklezio de Kristo ĉiam restas juna. Ankaŭ la ĉeĥa episkoparo juniĝas. Kelkaj diocezoj en nia lando jam havas siajn novajn episkopojn kaj ankaŭ la ĉefdiocezo de Olomouc ĝisatendis du novajn episkopojn. Mi speciale ĝojas, ke unu el ili – la episkopa kanceliero sac. Antonín Basler – estas partopreninto de niaj naŭ katolikaj (IKUE) tendaroj okazintaj en sepdekaj jaroj de la pasinta jc. en la vilaĝo Herbortice (legu pri ili sur la paĝoj 13-20). Espereble ankaŭ li favoros niajn aktivadojn same, kiel ilin favoris la ĉefepiskopo de Olomouc Mons. Jan Graubner kun la help-episkopo Josef Hrdlička. Dio lin benu!

Frate vin salutas  Miloslav Šváček.

al la indekso


 KONTRAŬVOLE NI SPIRAS DOKTRINOJN,
KIUJ DETRUAS LA HOMON

Kardinalo Sarah

„Eĉ inter baptitoj kaj disĉiploj de Kristo nuntempe ekzistas iu „senbrua apostateco“, forrifuzo de Dio kaj la kristana kredo en politiko, ekonomio, etiko kaj postmoderna okcidenta kulturo,“ deklaris prezidanto de Papa Konsilio Cor Unum kardinalo Robert Sarah, en konferenco de karitataj institutoj organizita de Eŭropaj Episkoparaj Konferencoj en la itala urbo Terst. „Kontraŭvole“, daŭrigis la kardinalo, „ni spiras per ambaŭ pulmoj doktrinojn, kiuj sin starigas kontraŭ la homo kaj kreas novajn politikajn direktojn, kies konsekvenco estas malrapida, sed daŭra kaj agresiva erozio kaj detruo de la homo, de lia vivo, familio, laboro kaj interhomaj rilatoj. Ni jam ne havas eĉ tempon por vivi, ami kaj adori. Ĝi estas eksterordinara alvoko por la eklezio kaj karitata animzorgado, ĉar la eklezio devas ankaŭ atentigi pri tio, per kio la homo suferas.“ Plue la kardinalo diris, ke „sendieca humanismo konektita al akrigita subjektivismo kaj ideologioj disvastigitaj pere de amaskomunikiloj kaj ekstreme influhavaj kaj finance potencaj grupoj estas maskitaj per internacia helpo kaj efikas ankaŭ en la eklezia medio kaj ankaŭ en niaj karitataj organizaĵoj. Sed la eklezio direktas sin per kristanaj valoroj kaj havas karitatan identecon, kiu ne povas esti objekto de intertraktadoj, tial ĝi forrifuzas kiun ajn ideologion rezistantan la Dian instruon kaj senkondiĉe ĝi malaprobas kiun ajn ekonomian aŭ kulturan influon, kiu entrudigas ideologiajn kondiĉojn, kiuj kontraŭas la kristanan koncepton de la homo.“

(Ĉeĥa Sekcio de Radio Vatikana, 5.11.2013)

al la indekso


  INSTRUADO PER LUDO

Kiam kolektiĝas kelkaj homoj por mediti la Sanktan Skribon, ili povas eĉ doni al si alian taskon pri temo „matematiko en la Sankta Skribo“. Ni ekzemple provu pripensi la numeralojn. Komenci ekde unuo kaj sinsekve antaŭeniĝi rememorante, kie en la Nova Testamento (aŭ ankaŭ en la Malnova – por tiuj pli ambiciemaj) aperas numeraloj. Ekzemple unu (Dio, Patro, Majstro, Instruisto ktp.), du (ne plu estas unu, sed du – kie estas du ..., du ĉefaj ordonoj, du disĉiploj iris en Emaus, du fiŝoj ...).

Sinsekve ni serĉu pluajn kaj pli altajn numerojn, ĝis ni finos ĉe miloj, dekmiloj eĉ centmiloj (ekz. cent kvardek kvar miloj de sigelitoj). Ankaŭ en la Sankta Skribo kun ni Dio komunikas pere de matematiko. Ekzemple kiam Jesuo diras, kiomfoje ni devas pardoni, poste la numero 77 ne formas nur iun tekstan informan ornamon, sed aludas senliman profundon de la Dia amo.

Jes, matematiko konas eĉ senfinecon. Ĉu ni scias, kian matematikan signon havas senfineco? (Kuŝan okon ∞)

Tiu „instruado per ludo“ estas certe ne nur malstreĉiganta kaj konkureca, sed ĝi vivigas nian kapablon pripensi la Dian Vorton, disvastigi nian memoran „datenbazon“ kaj kultivi kapablon kaj pretecon disvastigi evangelizadon, kapabli citi, komenti, ekspliki, defendi, kion ni kredas.

Simile ni povas provi ludon dum restado en naturo (kun familio, kun amikaro k.s. aŭ eĉ dum solpromeno). En la naturo ni malkovros kelkajn sferojn: nevivan, mineralan naturon, plue plantojn, animalojn kaj homon, pinton de la Dia verko.

Kiam mi por konfirmaciitoj preparis libreton Mi scias, je kiu mi ekkredis, mi denove (kiomfoje jam!) trairis la Novan Testamenton kaj estis por mi tre riĉiga klarigi al mi tutan vicon da nocioj el sfero de la naturo, kiuj tie estas menciitaj en rilato Dio – homo.

Ekzemple neviva naturo: akvo, suno, luno, steloj, vento, fulmotondro, nubo, pluvo, fajro, ŝtono, roko, monto, argilo, maro, sablo, koto, salo.

Eble ĉe la pli ambiciemaj aperos ideo: Ni provu elserĉi koncernan lokon rekte en la Skribo, konstati aŭtoron, ĉapitron kaj versiklon. Tiucele helpos al ni t.n. Biblia Konkordanco, libro, en kiu ni trovas ĉiun biblian vorton laŭ alfabeta vicordo eĉ kun indikoj, kie ĝi troveblas en la Skribo. Tia maniero de la laboro estas ne nur ludo, sed ĝi ankaŭ helpas formi eĉ estontajn atestitajn fakulojn de la Skribo, kiuj pli bone konos evangelion. Sed ni daŭrigu:

Kiom da plantspecioj estas nomitaj en la Nova Testamento? Mi trovis tiujn ĉi (povas esti, ke mi ion preteratentis, kion la leganto atentos kaj kompletigos): greno, trudherbo, kampa lilio, herbo, grajno, sinapa semo, diversaj arboj, arbustoj, vito, karvio, aneto, mento, vepro...

Kaj kiom da specioj de animaloj! Fiŝoj, birdoj (diversspeciaj de paseroj ĝis vulturoj), virbovo, azeno, ŝarĝbesto, ŝafo, ŝafido, okso, lupoj, serpentoj, abeloj, kamelo, akridoj, tineo, kulo, skorpio, vulpoj, hundetoj. Konsciiĝi tiujn interligojn certe signifos, ke dum niaj iroj tra la naturo povas nin pensigi tuta riĉaĵo de diversaj instigoj por pli sentema kontakto kun la naturo, donaco de Dio. Kreitaĵoj tuj estos pli konataj al ni, pli kompreneblaj kaj pli proksimaj. Kaj kun ili ankaŭ Kreinto, kiu tion ĉion kreis por ni.

Kaj ni povas al ni difini eĉ aliajn manierojn, ankoraŭ pli gravajn, kiel renkontiĝi kun la Sankta Skribo.

Kiel homo vi apartenas al suproj de la kreaĵoj, ĉar vi ja estas portantoj de Dia bildo en vi. Eble vi serĉas konfes-spegulon, kiu ebligus al vi meti demandojn al via konscienco alie ol ordinaraj stereotipoj de via konsciencekzameno kaj pekkonfeso, kiu ankaŭ al vi iam povas ŝajni nesufiĉa, supraĵe perceptata, foruzita, kaj pro tio eĉ nevera?

Krom malnovtestamenta Dekalogo almetas antaŭ nian konsciencon ankoraŭ pli klaran spegulon ok normoj de feliĉeco. (Mat 5,3-11) En ili Kristo malfermas larĝan horizonton al tiuj, kiuj sopiras malkovri novajn inspirojn por disvolvo de vera amo kaj pli profunda rilato al la Kreinto kaj la proksimuloj. Demandu, kion vi ankoraŭ el tiuj vortoj de la Sinjoro ne rilatigis al vi, kie vi al Li ne ebligis, ke liaj vortoj vin tuŝu. Laŭ ili bedaŭru kaj konfesu viajn ŝuldojn kaj kulpojn.

Aŭ eĉ fragmento el altkanto de la amo (1 Kor 13,4-8): „Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin, ne kondutas maldece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon, ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco; ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas. Amo neniam pereas.“

En tiu fragmento la Sankta Skribo al vi helpos identigi en vi entute 16 gravajn enrigardojn en la konsciencon, kiu certe helpos ekvidi propran vizaĝon kaj staton de la Dia bildo en vi mem pli vere ol ĝis nun. Kiel ofte okazas, ke kvazaŭ ni trovus nenion por pekkonfesi! Provu dum relego de tiu alineo anstataŭi vorton „amo“ per via baptonomo. Esploru, ĉu tio validas?! Se vi konstatos, ke ne tiel tute, „vi ne estas malproksime de la Dia regno“.

Kompreneble ĉiam validas, ke en la pekkonfeso devas esti konfesitaj kaj bedaŭritaj antaŭ ĉio gravaj pekoj (aŭ grava malbono, kiun ni faris, eĉ nombro de tiuj pekoj), por ke la pekkonfeso estu plena kaj valida.

Sed en sfero de niaj malperfektecoj, inklinoj, negravaj pekoj temas pri afero de konstanta kresko de la amo kaj sopiro plaĉi al Dio laŭeble plej multe. Tie jam havas nia libero liberan kampon, kiel sur nia animo labori kaj plibeligi ĝin por Tiu, kiu estas Belo mem. La amo estas inventema.

Kiu serĉas, tiu trovas.

Episkopo Josef Hrdlička (El libro Oživ plamen – Vivigu flamon, 2015)

 al la indekso


 FALSA TROMPILO

Se vi montros al aliulo per unu fingro de via mano, tiumomente montras viaj tri fingroj al vi. Proverbo

„Eva, pro tio kulpas vi,“ diris Adamo en Edeno al sia virino kaj montris al ŝi per akuzanta fingro. „Tio ne estas mia kulpo, tion faris ĝi,“ diris Eva kaj montris per la montra fingro al arbustaro, kie rampis serpento. Ĉar la serpento havas neniujn fingrojn, ĝi ne havis eblon al iu montri. Kvankam estas pri ĝi konate, ke ĝi estas aĉa akuzanto. Se ekzistas en io genoj fortaj kaj ni ion malbelan heredas, estas tio certe dum la tuta homhistorio sin trenanta signo de la streĉita montra fingro kaj kulpigado de la aliulo.

Malfacile ni akceptas kulpigon pri la malbona faro, precipe tiam, kiam ĝin al ni memorigas iu alia kaj eldiras ĝin sufiĉe laŭte. Eble jam ne tro maltrankviligas nin, se la kulpon silenteme memorigas al ni propra konscienco, kiun ja oni povas iamaniere silentigi, sensentigi – ekzistas eblo kun ĝi interkonsentiĝi. Kaj se ĝi rezistas nevolante esti venkita, oni kredigas al ĝi, ke pro ĉio kulpas ja iu alia.

Kiom da geedzoj kvietigas sian konsciencon kaj pravigas ekzemple sian malfidelecon per serĉado de la malperfektecoj ĉe sia vivpartnero. Ja la edzino ankaŭ havas siajn mankojn. Denove ŝi dimanĉe fuŝis la tagmanĝon, dum la lasta vizito ŝi kondutis ne tute societeme, ŝi diris al mia patrino pli multe, ol ŝi devis, jam delonge ŝi ne zorgas pri sia eksteraĵo, ŝi tute ne komprenas min... Mi ja havas apud tia homo plenan rajton je mia malfideleco. Neniu min povas kondamni. Kaj se neniu, do ankaŭ ne mia konscienco.

Kiom da kristanoj, kiuj vivas ekster la eklezio, ĵetas la kulpon de sia indiferenteco en la spirita vivo al tio, ke ja neniu povas de ili postuli, ke ili apartenu al tiuj hipokrituloj kaj falsemuloj, kiuj tuj post eliro el la preĝejo faras falsaĵojn. La konscienco estu ja eĉ ĝojigita, ke ĝi en tiel malbona societo ne malboniĝos.

Kiel eblas, ke nin la similiaj ekskuzoj kutime ne pli feliĉigas kaj ke en ili ni ne trovas ĝojon?

Al la ĝojo de la homa animo apartenas pura konscienco. Certe postulas de la homo pli multan penon, tempon kaj saĝumadon trovi por sia konscienco iun falsan trompilon, ol atingi honestan agnoskon de la propraj eraroj. Ni strebu ne esti kiel tiu hipokritulo el la evangelio, kiu vidis lignereton en la okulo de la aliulo, sed la trabon en sia okulo li ne vidis.

D-ro Max Kašparů

 al la indekso


 LA SPEGULO DE LA JUSTECO

Se ni volas klare vidi propran vizaĝon, kaj ni nenion volas pri ĝi kredigi al ni, ni bezonas spegulon, kiu havas du ecojn: ĝi estas pura kaj ebena.

Entute, pureco kaj egaleco estas ankaŭ du belaj homaj ecoj, kiujn ne estas facile konservi. Malgraŭ tio estas necese konstante pri ili klopodi.

Se ni volas rigardi la bildon de nia animo, ni ankaŭ bezonas la spegulon, en kiu ni vidus rebrilon de tio, kio estas en ni, per tio, ke ni komparu la bildon idealan, kiu staras kontraŭ ni. Kaj tia spegulo por nia kristana animo estas la Virgulino Maria.

Ŝi estas ne nur la spegulo de la justeco, kiel ni preĝalvokas Ŝin en la litanioj de Loreto, Ŝi estas ankaŭ la justa spegulo. La spegulo, kiu nenion plibeligas, sed ankaŭ nenion deformigas, nek en tiu pozitiva, nek la negativa senco. Ŝi estas la spegulo justa.

Esti la homo justa estas malfacile. Ni ja strebas iun privilegii, al kiu ni havas pli grandan rilaton, ni strebas privilegii tiujn, kiuj estas al ni iamaniere simpatiaj, kun kiuj ni formas unu grupon aŭ unu familion. Kaj tiuj ceteraj, precipe se ni ilin rigardas kiel niajn malamikojn, al ili ni plej ofte rilatas nejuste. Estas tio verŝajne ununura speco de venĝo esti nejusta rilate al la homo, kiun ni ne amas.

La Virgulino Maria tiamaniere ne agis. Rilate al ĉiu homo Ŝi estas justa tiom, ke Ŝi ne strebas distingadi inter tiuj, kiuj estas pli karaj al Ŝi kaj tiuj, kiuj estas al Ŝi malpli karaj.

Jesuo havis la saman proprecon kiel Ŝi. Nenie ni legas, ke la Virgulino Maria iun insultus, iun riproĉus, eĉ ne kiam Ŝi staris sub la kruco de Jesuo, Ŝi riproĉis nenion al neniu, nek al la homoj nek al Dio. Ŝi ne klopodis riproĉi dum persekutado, dum zorgoj kaj malfacilaĵoj.

Kiam la juna Jesuo restis en la templo kaj la gepatroj lin tri tagojn serĉis, ni ne aŭdis el ŝia buŝo riproĉon, sed demandon: “Kial vi tion faris?” Kaj Jesuo respondas: “Mi ja devas esti en domo de mia Patro!”

La Virgulino Maria estis silentema virino, kiu kapablis silentiĝi antaŭ eventoj de la vivo kaj sukcesis fidi. En tio estis ŝia identeco, ke Ŝi lasis sin kurbigi per neniu vivevento kaj restis en ĉiu situacio rekte staranta al la vivo. Tial ni povas pri Ŝi paroli kiel pri la spegulo ebena. Kaj ĉar Ŝi estis la virino pura, tial do ni pri Ŝi parolas kiel pri la pura spegulo. En tiu spegulo de la justeco ni povas vidi ne nur staton de nia animo, sed ni povas en Ŝi havi modelon de la homa pureco kaj la kristana egaleco.

Sac. D-ro Max Kašparů

 al la indekso


 MONS. JOSEF NUZÍK KAJ ANTONÍN BASLER NOVAJ HELPEPISKOPOJ DE OLOMOUC

Vatikano. La papo Francisko nomumis du novajn helpepiskopojn por ĉefdiocezo de Olomouc. Temas pri Mons. Josef Nuzík, la ĝisnuna ĝenerala vikario de la ĉefdiocezo, kaj Mons. Antonín Basler, kanceliero de la ĉefepiskopeja kurio kaj paroĥestro de la paroĥo de sankta Mikaelo en Olomouc.

Mons. Josef Nuzík naskiĝis la 25-an de julio 1966 en Strání. Teologiajn studojn li frekventis en Cirilometodia Fakultato de la Universitato de Palacký en Olomouc. La sacerdotan ordinon li akceptis el la manoj de la ĉefepiskopo Jan Graubner la 17-an de junio 1995. Dum pluaj dek jaroj li praktikadis animzorgan servon en diversaj paroĥoj de la ĉefdiocezo, unue kiel kapelano en Nový Jičín (1995-6) kaj en Luhačovice (1996-7) kaj poste dum la jaroj 1997-2002 kiel administratoro de la paroĥo Nivnice kaj ankaŭ li zorgis pri la paroĥo Korytná. Pluajn du jarojn li estis paroĥestro en Štípa apud Zlín, kaj ankaŭ administratoro en Hvozdná kaj samtempe ankaŭ dekano de la dekanejo Vizovice. En la jaro 2005 li estis nomumita vicrektoro de la Ĉefepiskopeja Porpastra Seminario en Olomouc, kie li agadis ĝis sia nomumo kiel ĝenerala vikario de la ĉefepiskopejo de Olomouc kaj kanoniko de la tiea kapitulo en la jaro 2009. La papo Francisko al li atribuis titularan sidejon Castra Galbae, en la historia roma provinco Numidia, en la nuntempa Alĝerio (la episkopejo malaperis en la 7-a jc. post la islama ekspansio).

La dua helpepiskopo iĝis Sac. Antonín Basler. Li naskiĝis en Šumperk la 16-an de februaro 1956 kaj sian junaĝon li travivis en Olšany. Teologion li studis en porpastra seminario en Litoměřice kaj la pastran ordinon por la ĉefdiocezo de Olomouc li akceptis la 30-an de junio 1984. La unuajn ses jarojn li praktikadis animzorgan servon kiel kapelano en Luhačovice kaj dum la jaroj 1990-1999 kiel paroĥestro en Vizovice kaj vikario de tiu ĉi vikarejo. En la jaro 1999 li estis nomumita paroĥestro en la paroĥo de sankta Mikaelo en Olomouc kaj kanoniko de la metropolita kapitulo de la sankta Venceslao. Ekde la jaro 2000 li estas ankaŭ kanceliero de la ĉefepiskopeja kurio en Olomouc. La papo Francisko atribuis al li kiel titularan sidejon historian diocezon Vaga en la nuntempa Tunizio, iame subigita al metropolo Kartago.

Al ambaŭ novepiskopoj ni deziras benon kaj helpon de Dio por ilia paŝtista servado kaj konstantan protekton de la V. Maria.

Nia kara frato Toník Basler estas ekspartopreninto de niaj katolikaj E-tendaroj okazintaj en la jaroj 1969-1977 en Herbortice kaj de kelkaj pluaj katolikaj E-aranĝoj. Dum la renkontiĝoj de la ekstendaranoj en la jaro 2006 kaj 2012 en Herbortice li kun kelkaj pluaj pastroj – ekstendaranoj mescelebris la sanktan meson en la preĝejo de Cotkytle, al kies paroĥo apartenas la vilaĝo Herbortice. Dio benu vian episkopan servon!

  al la indekso


 FATIMA JARCENTO EN TRARIGARDO

13.05.1917: La Virgulino Maria la unuan fojon videbliĝas al Lucia, Hiacinta kaj
                  Francisko apud Fatimo. Samtage la papo Benedikto la 15-a en la Siksta
                  Kapelo en Romo konsekras kiel episkopon Eugenion Pacelli, la estontan
                  papon Pion la 12-an.
13.06.1917: la dua apero de la Virgulino Maria.
13.07.1917: la tria apero de la Virgulino Maria, dum kiu Ŝi transdonas al la viziuloj
                  sekretojn en tri partoj.
13.08.1917: la viziuloj estas fare de la distrikta hetmano malliberigitaj en la urbo Vila
                  Nova de Ourém.
19.08.1917: la kvara apero de la Virgulino Maria sur loko nomata Valinhos. 13.09.1917: la kvina apero de la Virgulino Maria denove en Cova da Iria. 13.10.1917: la lasta apero de la Virgulino Maria, dum kiu okazas granda sunmiraklo. 04.04.1919: Francisko mortas en la naskiĝdomo en Aljustrel.
20.02.1920: Hiacinta mortas en la hospitalo de Don Stefan en Lisbono.
25.10.1925: Lucia venas al Pontevedra en Hispanio, por iĝi ordenanino de la ordena
                  kongregacio de la sankta Dorota.
02.10.1926: Lucia komenciĝas novicperiodon kaj ŝi restas en la kongregacio 22
                  jarojn.
13.10.1931: la portugalaj episkopoj konsekras sian landon al la Senmakula Koro de
                  Maria.
12.09.1935: la korpo de Hiacinta ĉe eltombigo estas trovita sendifekta.
08.12.1942: la papo Pio la 12-a en la Baziliko de Sankta Petro en Romo konsekras
                  mondon kaj Rusion al la Senmakula Koro de la Virgulino Maria; jam
                  antaŭe (31.10.) li tiel faris en sia mesaĝo adresita al Portugalio.
25.03.1948: Lucia eniras karmelanan monaĥinejon en Coimbra, kie ŝi restos ĝis la
                  fino de sia vivo.
13.05.1967: okaze de la 50-a datreveno de la aperoj de la Virgulino Maria la papo
                  Paŭlo la 6-a pilgrimas al Fatimo.
12.05.1981: sur la placo de sankta Petro en Romo estas farita atenco kontraŭ la papo
                  Johano Paŭlo la 2-a.
13.05.1982: la papo Johano Paŭlo la 2-a pilgrimas al Fatimo, por danki al la Virgulino
                  Maria pro sia savo ĉe la atenco.
25.03.1984: Johano Paŭlo la 2-a kunlige kun la episkopoj de la tuta mondo sur la
                  placo de sankta Petro en Romo konsekras la mondon kaj Rusion al la
                  Senmakula Koro de la Virgulino Maria.
13.05.1991: okaze de la 10-a datreveno de la atenco Johano Paŭlo la 2-a duan fojon
                  vizitas Fatimon.
13.05.2000: Johano Paŭlo la 2-a la trian fojon pilgrimas al Fatimo, por beatproklami
                  Hiacintan kaj Franciskon; fine de la meso estas anoncite, ke oni
                  publikigos la trian fatiman sekreton.
26.06.2000: La Kongregacio por la Kredinstruo publikigas la trian sekreton kun la
                  teologia komentario de sia prefekto, la kardinalo Joseph Ratzinger.
13.02.2005: en la monaĥinejo de Coimbra mortas fratulino Lucia.
13.05.2010: la papo Benedikto la 16-a pilgrimas al Fatimo.
13.05.2017: la papo Francisko kanonizas Franciskon kaj Hiacintan.

Transprenita el Katolický týdeník (Katolika semajngazeto) n-ro 20/2017

al la indekso


 KANONIZO DE LA BEATULOJ FRANCISKO KAJ HIACINTA MARTO

Sabate la 13-an de majo 2017 estis en Fatimo kanonizitaj fare de la papo Francisko du el tri fatimaj geviziuloj – la beataj Francisko kaj Hiacinta Marto. Tio okazis kadre de la 100-jara datreveno de la tieaj aperoj de la Patrino de Dio. Ili estas unuaj du sanktuloj de tia infana aĝo, kiuj ne mortis kiel martiroj.

Dum iliaj ses renkontiĝoj la Virgulino Maria montris al ili esperon, kiun Dio donas al la mondo agitiĝanta pro sufero kaj malbono. Ŝi alvokis al la ĉiutaga preĝado de la rozario, al pento kaj la oferdonado por konvertiĝo de la pekuloj kaj al konsekro de la koroj kaj la mondo al la Senmakula Koro de la Virgulino Maria. El fatimaj aperoj ankaŭ devenas la preĝo, kiu iĝis konsista parto de la rozario: “Sinjoro Jesuo, pardonu al ni niajn pekojn, gardu nin kontraŭ la infera fajro, konduku ĉiujn animojn en la ĉielon, precipe tiujn, kiuj plej multe bezonas vian kompaton.” La lasta apero de la Virgulino Maria estis akompanita per la suna miraklo, kiun vidis dekmiloj da atestantoj.

Francisko Marto naskiĝis en la jaro 1908, lia pli juna fratino Hiacinta en la jaro 1910. Ili ambaŭ baldaŭ fariĝis paŝtistoj de la familia brutaro, kaj ĉe tio ili akompanadis sian pli aĝan kuzinon Lucia. Ambaŭ gefratoj mortis pro hispana gripo – Francisko en la jaro 1919 kaj Hiacinta en la jaro 1920. La infanojn beatigis la papo Johano Paŭlo la Dua en Fatimo en la jaro 2000. La pli aĝa kuzino Lucia dos Santos pli poste monaĥiniĝis, kie ŝi vivis ĝis la jaro 2005, kiam ŝi mortis.

Laŭ raportoj de presagentejoj

al la indekso


 BENEDIKTO LA 16-a NAŬDEKJARIĜIS

La karega emerita papo Benedikto la 16-a, civilnome Joseph Ratzinger, naŭdek-jariĝis. Li naskiĝis la 16-an de aprilo 1927 en Marktl, Germanio. La 19-an de aprilo 2005, post la morto de la karmemora papo sankta Johano Paŭlo la Dua, li estis elektita kiel laŭvice la 265-a papo. La servon de la pontifiko li plenumis ĝis la jaro 2013, en kiu li pro sanproblemoj emeritiĝis.

Li devenas el la germana Bavario. Kiel profesoro li agadis en diversaj germanaj universitatoj kaj li estis unu el la teologiaj konsilantoj de la Dua Vatikana Koncilio. Pli poste li iĝis ĉefepiskopo de Munkeno kaj Freising kaj kardinalo, dekano de la kolegio de la kardinaloj, prefekto de la Kongregacio por Kredinstruo, kaj fine en la jaro 2005 li estis elektita kiel papo Benedikto la 16-a.

Ni memoru lin en niaj preĝoj, en kiujn ni inkluzivu ankaŭ liajn intencojn. Ke Dio al li donacu ankoraŭ multajn tagojn kaj la Virgulino Maria lin protektu per sia ŝirmmantelo!

al la indekso


 LA PROTESTANTISMIGO DE LA KATOLIKA EKLEZIO NIN
KUN LA
PROTESTANTOJ NE PACIGOS

Kardinalo Müller

Al la grandaj temoj de la intereklezia diskuto, sed ankaŭ al la temoj popularaj en profanaj medioj, kiel samseksemo, sankta komunio por eksedzigitoj aŭ celibato kaj ordino de virinoj, sin dediĉas kardinalo Gerhard Ludwig Müller en la nova libro de interparoloj, kiu estis eldonita en Hispanio (Informe sobre la esperanza, BAC, Madrid 2016) kaj ankaŭ en la angla, franca kaj germana lingvoj. En la dua parto de la libro la kardinalo Müller pritraktas temon koncerne protestantismigon de la katolika eklezio.

La titolo de la libro „Raporto pri espero“ estas parafrazo de la fama libro-titolo de la kardinalo Joseph Ratzinger el la jaro 1985 (Raporto pri la kredo, hispanlingve „Informe sobre la fe“).

La interparolon kun prefekto de Kongregacio de la Kredinstruo, kiu estas la dua posteulo de la emerita papo en tiu ofico kaj ankaŭ eldonisto de liaj kolektitaj verkoj, okazigis Carlos Granados, la direktoro de la madrida eldonejo Biblioteca de Autores Cristianos. Jen la fragmentoj el la libro.

La dua temo, kiun aludas la kardinalo Müller, estas protestantigo de la eklezio. Tio estas problemaro tre aktuala konsidere al la nunjara datreveno de reformacio kaj al solenaĵoj kun ĝi ligitaj:

„Strikte dirite, ni la katolikoj, havas neniun kaŭzon por festi la 31-an de oktobro 1517, nome daton opiniantan kiel komencon de reformacio, kiu kaŭzis disbaton de la okcidenta kristanaro. Se ni estas konvinkitaj, ke la Dia revelacio integrale kaj en neŝanĝebla aspekto konserviĝis en la Skribo kaj tradicio, en kredinstruo, en sakramentoj, en hierarkia strukturo de la eklezio surbaze de Dia leĝo, fondita sur sakramento de sacerdoteco, ni ne povas akcepti tion, ke ekzistus sufiĉaj kaŭzoj al deflankiĝo de la eklezio. La membroj de la protestantaj ekleziaj komunumoj rigardas tiun eventon per alia optiko, ĉar ili ĝin opinias kiel konvenan momenton por glorigo de denova apero de »la pura Dia vorto«, kiun ili opinias kripligita dum la historio per nur homaj tradicioj. La protestantaj reformistoj antaŭ kvincent jaroj venis al konkludo, ke iuj ekleziaj hierarĥoj estas ne nur morale kriplaj, sed ke ili ankaŭ misprezentis evangelion, kaj kaŭze de tio ili blokis la vojon de la kredantoj al Jesuo Kristo. Por pravigi sian apartigon, ili kulpigis papon, kiel laŭdiran kapon de tiu sistemo, ke li estas Antikristo.

Kiel hodiaŭ gvidi per realisma maniero ekumenan dialogon kun evangelianaj komunumoj? Teologo Karl-Heinz Menke pravas, kiam li asertas, ke relativigo de la vero kaj nekritika akceptado de la modernaj ideologioj estas la ĉefa baro survoje al la unueco en la vero. Tiusence nin ia protestantigado de la katolika eklezio eliranta el sekulara vizio sen referenco al transcendenco ne nur ne povas pacigi kun protestantoj, sed eĉ ne povas al ni ebligadi renkontiĝon kun mistero de Kristo, ĉar en Li ni estas administrantoj de la supernatura revelacio, al kiu ni estas ligitaj per absoluta obeo de la intelekto kaj ankaŭ de la volo (komp. Dei Verbum, 5).

Mi opinias, ke la katolikaj principoj de la ekumenismo, tiel kiel ili estis prezentitaj kaj komunikitaj en la dekreto de la Dua Vatikana Koncilio, estas plu plenvalidaj (komp. Unitatis redintegratio, 2-4). Duaflanke mi estas konvinkita, ke la dokumento de la Kongregacio por Kredinstruo Dominus Iesus, el la Sankta Jaro 2000, de multaj nekomprenita kaj de aliaj maljuste rifuzata, estas sendube Magna charta kontraŭ kristologia kaj ekleziologia relativismo de la nuna tempo de multaj ĥaosoj.“

El www.radiovaticana.cz

al la indekso


 KIU REZIGNAS PRI SIA KULTURO KAJ RELIGIO,
TIU ESTAS KONDAMNITA AL NENIIĜO

Kardinalo Sarah

“La Eklezio tre erarus opiniante, ke ĝia ĉefa misio estas proponado de la solvo de ĉiuj politikaj problemoj, koncernantaj la justecon, pacon, malriĉecon, akceptadon de rifuĝintoj k.s., kaj se ĝi ĉe tio malzorgus evangelizadon,” rimarkis la kardinalo Robert Sarah en la intervjuo por la anglalingva versio de la interretaj paĝoj de la karitata papa fondaĵo Kirche in Not (La Eklezio en Mizero) kaj li aldiris: “La Eklezio, same kiel Kristo, ne evitas la homajn problemojn. Cetere, ĝi ĉiam helpadis surkampe de lernejsistemoj, sanitaro kaj karitato. Sed rilate al tio mi volonte citas vortojn de iu italo, kiu konvertiĝis al islamo, kaj tiaj kiel li estas en Italio pli ol cent mil. Li nomiĝas Yahya Pallavicini, nuntempe li estas imamo, prezidanto de la Islama Religia Civito kaj profesoro en la Katolika Universitato en Milano. Li diras, ke: »Se la Eklezio pro sia nuna obsedo pri justeco, socialaj rajtoj kaj batalo kontraŭ malriĉeco forgesos pri sia kontemplema animo, ĝi malvenkos kaj multaj kredantoj forlasos ĝin, ĉar ili ne plu kapablos distingi, kio estas ĝia propra misio.« “

La ĵurnalisto Jürgen Liminski la gvinean kardinalon kromalie demandis, ĉu la islamo estas minaco por la Eklezio en Afriko. “Dum multaj jarcentoj en subsahara Afriko la islamo harmonie kunekzistadis kun la kristanismo,” konstatis la kardinalo Sarah. “Sed se la islamo surprenas la formon de la politika organizo, volante entrudigadi sin al la tuta mondo, do ĝi estas minaco ne nur por Afriko, sed ankaŭ por la tuta mondo. Ĝi estas precipe minaco por la eŭropa socio, kiu ofte forlasas sian veran identecon kaj religion. Tiuj, kiuj rezignas pri la valoroj de la propra tradicio, kulturo kaj religio, estas kondamnitaj al neniiĝo, ĉar tiel ili perdas motivojn, forton, ja eĉ ĉiun bonan volon bezonatan por la defendo de sia identeco,” diris la prefekto de la Kongregacio por Liturgio kaj Sakramentoj.

Poste li eksplikis, per kio suferas la Eklezio en la naskiĝkontinento, do per “malsanoj, militoj, malsato, nesufiĉo de bezonataj lernejaj kaj sanitaraj servoj”. Plue li menciis “venenan tenton de ideologioj ekestintaj en la Okcidento, kiel ekzemple komunismo kaj gendera ideologio” kaj li aldiris: “Afriko estas rubejo de kontraŭkoncipaj rimedoj kaj armiloj, kaj samtempe ĝia krudmateriala riĉaĵo estas sisteme forŝtelata. Tiucele estas tie eksplodigataj militoj kaj subtenata politika kaoso. La mondaj ekonomiaj grandpotencoj devus haltigi mizerigadon de malriĉuloj,” ekplendetis la kardinalo Sarah. Kaj tuj poste li aldiris: “Sed Afriko bezonas ne nur panon, kvankam ĉiuj karitataj organizoj, inkluzive de la katolikaj koncentriĝas ekskluzive al la materiala malriĉeco.” La gvinea kardinalo citis vortojn de Jesuo dum la tentado sur la dezerto “Ne per la pano sole vivas homo” (Mat 4,4) kaj li instigas la papan fondaĵon Kirche in Not, ke ĝi daŭrigu ankaŭ en la subtenado de la religia misio, do per formacio de la sacerdotoj kaj kateĥistoj, konstruado de preĝejoj, porpastraj seminarioj kaj spiritekzercaj domoj.

La Eklezio bezonas unuecan instruon de la kredo kaj moro,” diris la kardinalo Sarah, “por ke ĝi ne englitiĝu en disfalon kaj skismon. Hodiaŭ ekzistas grava risko de fragmentigo de la Eklezio, de disbato de la mistika Korpo de Kristo per akcentado de nacia identeco de la Eklezio kaj per tio fare de ĝia kapablo decidi pri si mem precipe en la centraj demandoj de la kredinstruo kaj moro. Ni bezonas la papan primaton kaj ĝian mision firmigadi en la kredo. Afriko cetere ĉiam rigardis la Eklezion kiel familion, familion de Dio,” diras la gvinea kardinalo Robert Sarah.

Laŭ www.radiovatikana.cz, 21.4.2017

al la indekso


 TRA LA APOGEO DE AMO AL ĈIELO

Li naskiĝis en la Granda Sabato, la sesan de aprilo 1901 en Torino en Italio. La saman tagon dum la bapto li ricevis la nomojn Petro Georgo. Li havis je unu jaro pli junan fratinon Luciana. Lia familio estis bonstata. Malestis tamen en ĝi la viva kredo. Petro ekde infaneco havis tre senteman koron. Kiel la kvarjarulo li ekvidis ĉe la pordo de sia hejmo la malriĉan virinon kun infano surmane. Li rapide demetis siajn ŝuetojn kaj ŝtrumpetojn kaj ilin donacis al ĉi tiu infano.

Post abiturientiĝo li komencis la inĝenieran studadon. Li volis labori en min-industrio, por tie per sia vorto kaj imitinda vivo li anoncadu Evangelion al la peze laborantaj homoj de ĉi tiu profesio. Li estis la mezbona, sed tre laborema kaj persistema studento. Samtempe li ĉiam pli profundigis sian kredon kaj altiradis por Jesuo siajn samaĝulojn. Li iradis kun ili dumnokte por adoradi la Plejsanktan Sakramenton. Li apartenis al Societo de la Sankta Vincento, enkadre de kiu li vizitadis kun junularo la periferiojn de Torino, kie loĝis la plej malriĉaj. Li alportadis al ili manĝaĵojn, medikamentojn, vestojn kaj ĉion, kio estis bezonata por ili. Li mem vivis tre modeste kaj ĉiun ŝparitan monon Li donadis al malriĉuloj.

Ofte li prunteprenadis de aliuloj, por helpi al tiuj, kiuj havis nenion. Lia patro tre kontraŭstaris tion. Sed la koro de Petro estis profunde emociita per suferoj kaj bezonoj de homoj, pro tio li ne prokrastis helpadi ankaŭ al la malriĉuloj trovitaj en Berlino, kie lia paĉjo estis tiam ambasadoro. Dum ĉi tiu tempo Petro multe vojaĝadis. Li vizitis ankaŭ du urbojn en Polujo: Gdańsk kaj Katowice.

Li amis montaron kaj ĉiun liberan tempon li pasigadis migrante tra ĝi sola aŭ kun la amikoj. Li fondis la Societon de Obskuraj Tipoj.

Kunligadis ilin amikeco, kredo, komuna preĝado, montara vagabondado kaj ĝojo. Ĝuste la ĝojo karakterizis Petron. Li skribis en la letero al sia fratino, ke la ĝojo elfluas el la kredo, kaj la malĝojo estas la plej granda malsano devenanta el la manko de la kredo.

Kiam ĝis la fino de la studoj kaj de la ricevo de diplomo restis al li nur tri ekzamenoj, li subite malsaniĝis. Li pensis, ke tio estas influenco, sed baldaŭ okazis, ke li infektiĝis per la grava malsano de la persono, pri kiu li zorgis. Samtempe en la apuda ĉambro agoniis lia amata avino. La familio ne opiniis, ke lia sanstato estas same tre serioza. Li ne plendis suferinte la egan doloron. Li mortis la kvaran de julio 1925. Li estis 24-jaraĝa. Al lia entombigo venis amaso da loĝantoj de Torino, precipe malriĉuloj, al kiuj li helpadis. Tiam nur liaj kunuloj sciis, kiom da bono li faradis sen ia ajn rekono. La 20-an de majo 1990 la papo Johano Paŭlo la Dua beatproklamis Petron Georgon Frassati kaj lin donis al la junularo kiel la modelon por imitado.

Magdalena Buczek El la taggazeto Nasz Dziennik, W ogrodzie Maryi, julio 2017 Esperantigis: Stanisław Śmigielski

al la indekso


  MALJUNA AVO RAKONTIS AL SIA NEPO

„Kara mia knabo, en la koroj de ĉiuj homoj vivas du lupoj. Ankaŭ en via koro vivas ambaŭ. La unua lupo reprezentas la amon, pacon, diligenton, bonon. La dua lupo reprezentas malbonon, malamon, maldiligenton. Kaj ili ambaŭ ĉiutage interbatalas.“

„Kaj kiu el ili venkos?“, demandis la knabo.

„Tiu“, respondis la avo, „al kiu vi donas pli da nutraĵo.“

al la indekso


  TIAM ANTAŬ KVARDEK JAROJ

Ĉi-jare julie pasis kvardek jaroj de la perforta likvido de la Katolika Esperanto-Tendaro okazinta en la vilaĝo Herbortice, Ĉehio, fare de tiama fifama komunista ŝtata polico. Okaze de tiu ĉi malĝoja datreveno indas rememori tiun ĉi unikan aranĝon okazintan en la malfacila totalisma periodo.

En la jaro 1948 komunistoj uzurpis potencon en tiama Ĉeĥoslovakio. Estis likviditaj ĉiuj organizaĵoj, kiuj iamaniere rilatis la Eklezion aŭ religion. Tio kompreneble tuŝis ankaŭ tiam bone ĉe ni funkciantan Ligon de la Katolikaj Esperantistoj. Ĝi estis likvidita.

En la jaro 1968 la tiel nomata „Praga Printempo“ por kelkaj monatoj permesis iom pli libere elspiri, antaŭ ol tiu liberecperiodo estis laŭ ordono de Sovetunio pere de invado de armeoj de Varsovia Pakto likvidita. Komenciĝis periodo de tiel nomata „normaliga procedo“. Ĉi tiu artikolo celas konatigi vin kun viglaj kaj tre kuraĝaj junularaj aktivadoj en sepdekaj jaroj de la pasinta jarcento kadre de la tiam ekzistanta Katolika Sekcio de Ĉeĥa E-Asocio (Ĉeĥa IKUE-Sekcio).

Ekde tiu tempo forpasis jam multaj jaroj. Nova generacio malmulton scias pri la pasinta periodo, pri la vivo sub komunisma jugo. Oni rapide forgesas okazintaĵojn, kiuj ludis gravan rolon en malfacila batalo por akiro de la libereco. Ankaŭ la katolikaj esperantistoj aktive partoprenis en tiu ĉi lukto. Mi, kiel ĉefaranĝanto de la aktivadoj de la junaj katolikaj esperantistoj en tiama Ĉeĥoslovakio, provos al vi proksimigi tiujn ĉi eventojn.

Marte, en la jaro 1969, jam sub pafiltuboj de rusaj tankoj, okazis en la urbo Brno Konstitua Kongreso de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio. En la kongreso merite de karmemora frato Aleš Berka estis fondita Katolika (IKUE) Sekcio. Kiel prezidanto estis elektita frato Aleš Berka. Kadre de la sekcio mi ricevis mi funkcion de la junulara gvidanto. Post la kunveno alparolis min frato Josef Kobza (tiutempe razisto, pli poste sacerdoto, nun vivanta en la urbo Písek) per demando: “Kion ni aranĝos?” Mi tuj respondis: “Ja tendaron!”. Estis do decidite. Frato Kobza proponis, ke ĝi okazu en lia loĝvilaĝo Herbortice. Estis dividitaj taskoj: frato Kobza prizorgos tendarejon, manĝeblecojn kaj ĉion kun tio ligitan. Mi ricevis taskon varbi partoprenantojn kaj prizorgi ĉion necesan por kursoj de Esperanto kaj por la tendaraj programoj.

Estis decidite, ke la 1-a Katolika (IKUE) E-Tendaro okazos en Herbortice de la 9-a ĝis la 17-a de aŭgusto 1969. Post publikigo de tiu ĉi informo aliĝis surpriziga nombro da 70 gejunuloj. Grandan dankemon meritas karmemora tiama prezidanto de Loka Nacia Komitato en Herbortice s-ro František Severin (kiu samtempe estis lernejestro kaj prezidanto de la vilaĝa kultura organizaĵo kaj bona katolika kristano). Precipe merite al li povis okazi la tendaroj dum la totalisma t.n. “normaliga procedo”, celanta ekstermi liberecon akiritan dum kelkaj monatoj en la jaro 1968.

La plej belaj ĉiutagaj tendaraj travivaĵoj estis matenaj sanktaj mesoj. Tiama episkopo de Prago Mons. František Tomášek volonte disponigis por la spirita servo en la tendaro novpastron – esperantiston Ladislav Škrňa (redemptoriston, nun loĝantan en Svatá Hora u Příbrami – Sankta Monto ĉe la urbo Příbram). Antaŭtagmeze okazis kursoj de Esperanto, posttagmeze banado, volejbalo, tabloteniso, ekskursetoj, prelegoj kaj vespere tendarfajroj.

La 1-a Katolika E-Tendaro en la jaro 1969 estis vere sukcesa starto, kiu instigis junajn aktivulojn de la nove ekzistanta IKUE-Sekcio de ĈEA denove aranĝi la tendaron en venonta jaro 1970. Tiama politika situacio en Ĉeĥoslovakio donis esperon ne nur denove aranĝi la katolikan E-tendaron, sed ankaŭ duan komunan kongreson de IKUE kaj KELI en la urbo Brno. Tiama kongresa preparkomitato regule kunvenadis en Brno, por bone prepari okazigon de la komuna kongreso de la kristanaj esperantistoj. Tial estis planite, ke la tendaro en la jaro 1970 okazos kiel antaŭkongresa aranĝo. Por faciligi ĉeeston de la eksterlandaj gastoj, estis decidite, ke la tendaro okazos en apudeco de bela pilgrima kapelo Hory apud la urbo Česká Třebová. Loka urba instanco promesis por okazigo de la tendaro doni necesan permeson. Sed ŝraŭbo de la t.n. “normaliga procedo” en la lando okupaciata de la rusa armeo plifortigis sian sisteman premon, por tute sufokigi eĉ tiun parte akiritan liberecon dum la “Praga Printempo de 1968”. De ministerio de internaj aferoj venis malpermeso de la kongreso en Brno. Kompreneble ankaŭ la katolika E-tendaro ne ricevis permeson de la Urba Nacia Komitato en Česká Třebová. Kion do fari en tiu ĉi malfavora situacio?

En la kroniko tekstas: “La melankolian etoson traboras eta esperero, ĝi nomiĝas Herbortice. La stelo de la espero ekbrilis”. La anguleto de Dia naturo en vilaĝeto “ĉe fino de la tero” iĝis denove en la aŭgusto de la jaro 1970 paradizo por 75 katolikaj esperantistoj el Ĉeĥoslovakio kaj Pollando. Ĝi ne plu povis oficiale nomiĝi tendaro katolika, sed nur Esperanta.

La 3-a LET (oficiale ĝi devis nomiĝi Libertempa E-Tendaro, sed fakte ĝi estis plu la tendaro de IKUE) okazis julie 1971. La tendaro iĝis ĉiam pli konata eĉ ekster limoj de la lando. Krom poloj partoprenis ĝin fratoj el Hungario kaj Nederlando.

La kvara LET (IKUE-tendaro) en Herbortice okazis julie 1972. Partoprenis ĝin 65 personoj, inter ili ankaŭ gastoj el Litovio, Hungario kaj kompreneble el Pollando. En historiaj fontoj ni povas legi, ke “grandan paŝon antaŭen ni faris survoje al niaj idealoj. La esenco de la esperantistaj idealoj estas sendube amo, same kiel de la kristanaj idealoj. Kaj la amo, la vera proksimula amo regis en la nunjara LET same, kiel en la pasintaj du jaroj. Ĉi-jare tiu ĉi viviganta forto trapenetris ĉiun partopreninton. Ĉiu tago, ĉiu tagparto estis riĉa je ĉi tiu produkto de la Sankta Spirito. Ĉiumomente estis ebleco disdonadi amon per reciproka kunhelpado aŭ almenaŭ per afabla vorto, konsilo, konsolo aŭ ĝojiga ekrideto. Tiu ĉi frateca etoso regis ekde la komenco ĝis la fino de la tendara restado”.

La kvina LET okazis julie 1973. Kion oni pri ĝi povas legi en historiaj dokumentoj? Jen la fragmento: “Ĉiu tago kaj ĉiu momento pliriĉigis nin. Tutcerte pruviĝinta estas jena eldiro: Ju pli multe vi donas, des pli multe vi ricevas. Ne estas admirinde, ke post tiel belege travivitaj du semajnoj eĉ larmoj ne mankis dum la momento de adiaŭo. La disciplino dum la tuta tendarrestado estis tre altnivela. La kaŭzo de la bona konduto de la tendaranoj ne estas nur la libervola submetiĝo al la estraro kaj la tendara regularo, sed ankaŭ intenco de ĉiuj praktike disdonadi amon ĉiumomente kaj senescepte al ĉiu”. Denove ĉeestis gastoj el Hungario kaj Pollando, sed venis ankaŭ karegaj gastoj el Italio – pastroj Battista Cadei kaj Arturo Bellini el porpastra seminario en Bergamo. En vojaĝdokumentoj kiel profesion ili ne povis havi skribitan “sacerdoto”, sed “instruisto”. En tre viva memoro restis ĉe mi iliaj jenaj vortoj: “Ni venis ĉi tien kun intenco kuraĝigi vin en la kredo kaj fakte okazis, ke via kredo pliriĉigis kaj plikuraĝigis nin”. La loka paroĥestro en la apuda vilaĝo Cotkytle eksciinte, ke en lia paroĥo en la tendaro troviĝas du pastroj el Italio, publike anoncis al la paroĥanoj, ke venontdimanĉan sanktan meson celebros pastroj el Italio. Tiu ĉi informo diskoniĝis tra ĉiuj najbaraj vilaĝoj. Dimanĉe la preĝejo estis plenplena. Mescelebris pastroj Battista kaj Arturo. La esperantlingvan predikon de pastro Battista tradukis ĉeĥlingven frato Josef Cink. La paroĥestro Jozefo eluzis tiun ĉi momenton por forlasi sian paroĥon. Nur tiu, kiu konis la situacion de la katolika eklezio sub la komunisma jugo, kapablas imagi, kiel granda risko estis la mescelebro de la pastroj el Italio, tiutempe normale tute nerealigebla afero. “Se ne estas akuzanto, ne estas eĉ juĝanto.” La “ĉionpotenca, ĉionscianta, ĉionkapabla” kaj malbonfama ŝtata sekreta polico (StB) ne eksciis pri tiu ĉi “granda krimo” – la mescelebro de la italaj pastroj. Jes, la mirakloj okazas dum ĉiuj tempoj. La Dia beno kaj ŝirmo el la ĉielo estis vere kvazaŭ palpeble senteblaj.

La sekvan jaron 1974 okazis la tendaro en la monato julio. Kompreneble ne mankis gastoj el Pollando.

La jaro 1975 estis la jaro, dum kiu la sufokiga ŝraŭbo de la komunista „normaliga procedo“ komencis pli forte premi. Tiujare la Katolika Sekcio de la Ĉeĥa E-Asocio perdis sian memstarecon. Ĝi estis transformita je fako de MEM (Mondpaca E-Movado) Sekcio de ĈEA. Tio estis grava paŝo celanta definitivan likvidon de la katolika E-aktivado en la tiama Ĉeĥoslovakio. Ankaŭ tiujare okazis julie laŭvice jam la 7-a LET (IKUE-tendaro). Ĝia okazigo estis endanĝerigita. Aperis iu denuncanto, kiu atentigis potenculojn pri la religiaj aktivadoj en la tendaro. Sekve de tio la vilaĝon Herbortice vizitis distrikta komisiono por esplori la aferon. La demandesploristoj vizitis ankaŭ najbarojn de la tendarejo – la geedzojn Thun – la elstarajn komunistojn de la vilaĝo, ĉar oni esperis de ili ricevi sopiratajn informojn pri la “kontraŭŝtataj” aktivadoj en la tendaro, ĉar ĉiu religia aktivado ja estis traktata kiel malamika por la ateisma ŝtatsistemo. Sed Dio eĉ al “rokaj” komunistoj povas komisii fari bonon. La tendaroj, precipe la tendaraj ĉefajraj programoj, kiujn tre ofte ĉeestadis ankaŭ geedzoj Thun, estis por ili malpacience atendataj travivaĵoj de la jaro. Tial oni diris al la komisiono: “Ni tre bone konas ĉefaranĝanton de la tendaro kaj ni garantias, ke la tendaro estas en kompetentaj manoj. Trankvile revenu.” Niaj karaj tendaraj najbaroj – la komunistoj do helpis al la denova okazigo de la tendaro en tiu jaro. Ni bone konsciiĝis, ke povas okazi invado de la polico (StB) por likvidi la tendaron. Sed ankoraŭ ne maturiĝis, danke al Dio, la tempo por la invado. Jes, ni en la proksimeco de la tendaro, en apuda arbaro, observis strangajn “fungkolektantojn”, kies vestaĵoj malkaŝis, ke ne temas pri veraj fungserĉantoj, sed pri senditoj spioni la tendaron.

Ĝis nun mi menciis ekde la komenco sep tendarojn. Por ne perdi kontinuecon, oni devas mencii ankaŭ la okan tendaron, okazintan en Herbortice en la jaro 1976. Pri tiu tendaro ekzistas neniuj informoj krom tio, ke ĝi okazis en la monato julio. El tiu tempo konserviĝis neniu dokumentaro, por ke ĝi ne fariĝu materialo misuzota de la polico.

Ni do proksimiĝis al la lasta tendaro, okazinta de la 9-a ĝis la 23-a de julio 1977. Tiun tendaron partoprenis rekorda nombro de 130 precipe gejunuloj. La tendaron partoprenis ankaŭ tri pastroj: Jaroslav Záruba, Vojtěch Srna el Ĉeĥio kaj Jozefo Zielonka el Pollando. Pastro Zielonka venis speciale por spirite servi al la tendaranoj. Krom kursoj de Esperanto kaj ceteraj diversvariaj programoj okazis tie ankaŭ matenaj mescelebroj antaŭ oficiala vekiĝtempo por volontuloj, kiuj deziris partopreni la sanktajn mesojn. Pastro Zielonka, kiel eksterlanda gasto povis do riski celebri la sanktajn mesojn. Kun li kuncelebris ankaŭ ĉeestanta pastro Vojtěch Srna. Laŭ tiamaj kontraŭekleziaj leĝaj normoj la mescelebro ekster la muroj de la preĝejo estis granda krimago. Tio, kio poste okazis, ne estis por ni granda surprizo. Ni, la organizantoj, tre bone konsciiĝis, ke temas pri la granda risko, se oni en la tendaro preĝas kaj mescelebras. Ni jam antaŭsentis proksimiĝantan invadon kontraŭ la tendaro. Pri tio certigis nin certa okazintaĵo kelkajn monatojn antaŭ ĝia okazigo. La loka estro de la ŝtatbieno estis denuncanto, kiu instigis ŝtatajn organojn al likvida invado de la tendaro. En la fatala tago de la invado estis ĉiuj kampaj kaj arbaraj vojoj direkte al la tendaro okupitaj de policanoj kaj iliaj t.n. kunlaborantoj. Tio kompreneble elvokis demandojn, kiaj teruraj krimoj tie okazis, ĉar ĉiuj sciis, ke en la tendaro regas belega etoso bazita je la libervola respektado de la tendara regularo, bazita je vera kristana amo al la proksimuloj. La policanoj do donis mensogan respondon, ke tie okazis gravaj malmoralaĵoj, pro kiuj estis necesa la invado. Ĉar tiu respondo fakte ridigis la demandintojn, la policanoj do donis informojn, ke tie okazis kontraŭŝtataj aktivadoj. En la fatala ĵaŭda mateno de la invada tago en la 21-a de julio 1977, mi dum la tendara sankta meso kiel lasta trinkis el la kaliko Sangon de Kristo ĝisfunde, por ke mi restu forta por venontaj horoj. Kelkajn tagojn antaŭ la invado mi diris al kelkaj tendaranoj: “Se vi ekvidos proksimiĝi direkte de la vilaĝo nigrajn aŭtomobilojn Volga, konsciiĝu, ke ‘batis la lasta horo de la tendaro’.” Tiu ĉi antaŭdiro plene plemumiĝis post kelkaj tagoj. Nur la ŝlima vojo pro la pluvo ne permesis al la policanoj veturi ĝis la tendaro. Por demandesploradoj estis forkondukitaj ĉiuj tendaraj estraranoj. Mi estis forveturigita al la demandesplorado al la apuda vilaĝo Cotkytle daŭranta ĝis la noktomezo. Laŭ la konstato de la polico tiujn esperantlingvajn Diservojn partoprenis ĉ. 30 personoj. Tio estis la unua kulpigo de la ŝtata politika polico kontraŭ Miloslav Šváček.

La alia ĉefa kulpigo estis la preĝado kaj kantado de la kantoj kun la religia enhavo (kun akompano de gitaro) kaj kelkaj diskutoj, fakte respondoj je demandoj rilate religiajn kaj vivproblemojn, precipe de la junularo. La tria ĉefa kulpigo estis la fakto, ke en la proksimeco de la tendaro estis sur la arbotrunko alnajligita kruco, farita el betulaj branĉetoj, unu metron alta. Tiu kruco troviĝis jam 9 jarojn sur la sama loko, sed post foriro de la tendaranoj ĝi estis forigita de nekonataj personoj. Do “terurajn kontraŭŝtatajn krimojn” ni tie okazigis.

Sekvajn monatojn en la tuta respubliko estis demandesploritaj ĉ. 100 ekstendaranoj. Mi estis vokita al la policoficejo de nia distrikta urbo Přerov. Tie mi estis lasita unu horon atendi. La tempon mi eluzis por la preĝo de la rozario. Poste venis tri policanoj el Ústí nad Orlicí strebantaj konvinki min al la kunlaboro. Tion mi strikte rifuzis.

La 17-an de majo 1978 okazis la t.n. “ekstertribunala juĝado” aŭ “traktado” en la distrikta oficejo de Ústí nad Orlicí. Ĉeestis distrikta prokuroro, distrikta policestro, ŝtata (kontraŭ-) eklezia administranto de tiu distrikto, distrikta prezidanto de la Asocio de Socialisma Junularo, reprezentanto de labordonanto de Miloslav Šváček, vilaĝestro de Cotkytle-Herbortice, reprezentantoj de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio – la sekretario Zdenko Křimský kaj la prezidanto de la politika komisiono de ĈEA Pisk, kelkaj policistoj kaj, fine, la akuzito Miloslav Šváček. Laŭ la akuzo de la distrikta policestro de la 17-a de majo 1978 M. Šváček estis kulpa pro “puninda ago laŭ art. 178 de la punleĝo”, nome pro “malhelpado de ŝtatkontrolado de la eklezioj kaj religiaj societoj”; pro la permeso donita al Zielonka celebri la meson, pro kantado de religiaj kantoj kaj diskutoj. Sekve de tiuj ĉi “krimagoj” la Ĉeĥa E-Asocio eksigis min el la asocio.

Dum pli ol unu kaj duono de jaroj de demandesploradoj fare de la ŝtata polico ĝis juĝproceso kaj ankaŭ post ĝi mi ĝuis solidarecon kaj helpemon de multaj enlandaj kaj eksterlandaj esperantistoj kaj eĉ neesperantistoj. El la plej aktivaj eksterlandaj engaĝintaj esperantistoj mi menciu almenaŭ juristojn D-ron Ivo Lapenna, D-ron Klaus Perko, D-ron Adolf Halbedl, D-ron Antonion De Salvo, pastrojn Battista Cadei, Duilio Magnani, redaktoron de Perspektivo Peter Zacho kc. El enlandaj mi devas prefere nomi miajn du bonajn konsilantojn – IKUE-anojn: Sac. Jaroslav Záruba, partopreninton de la tendaro kaj Lubomír Obruča, subskribinton de Ĉarto 77. Tre efikaj estis ankaŭ spiritaj subtenoj de Sac. Josef Zvěřina, Kardinalo František Tomášek kaj de multaj pluaj sacerdotoj kaj multnombra amikaro. Eble plej forte mi sentis potencan helpadon de la Sankta Spirito. Tiel ofte mi spertis verecon de la vortoj de Jesuo: “Kaj kiam oni forkondukos kaj transdonos vin, ne antaŭzorgu, kion vi parolos, sed tion parolu, kio estos donita al vi en tiu horo, ĉar la parolanto estas ne vi, sed la Sankta Spirito” (Mar 13, 11).

Dum la jaro 1978 ne aperis multaj oficialaj protestoj en eksterlandaj amaskomunikiloj pro taktikaj kaŭzoj, ĉar oni ne sciis, kiamaniere evoluos la situacio, por ne plimalfaciligi poziciojn de la akuzitoj. Komence de 1979, kiam estis jam klare, ke proksimiĝas ĉefa juĝa traktado, tiam do komenciĝis kampanjo de tutmondaj protestoj kontraŭ malrespektado de la homaj rajtoj en Ĉeĥoslovakio rilate al persekutado de la katolikaj esperantistoj. Tiam ŝtatprezidento Gustáv Husák, ĉefprokuroro JUDr. Josef Kokvenc kaj ĉefjuĝisto JUDr. Václav Mokrý ricevis multajn protestleterojn, dum mi ricevis multajn kuraĝigajn leterojn. Granda kuraĝigo por mi estis tiam ankaŭ ricevita letero de la papo Johano Paŭlo la Dua.

La ĉefa juĝtraktado kontraŭ mi kaj la pastro Vojtěch Srna rapide proksimiĝis. Estis do necese ankaŭ rapide kontraŭagi. Mi do donis necesan signalon al multaj eksterlandaj geamikoj, ke la internacia kampanjo kontraŭ maljusta persekutado ekstartu. Iniciate de la Asocio de la E-Juristoj venadis protestoj el multaj, precipe el eŭropaj landoj. Multaj esperantlingvaj kaj nacilingvaj gazetoj, radio- kaj televid-stacioj informis pri la nova persekutado kaj malrespektado de la homaj rajtoj en nia lando. La protestan voĉon levis ankaŭ Amnestio Internacia kaj Radio Vatikana.

Jam antaŭ komenco de tiuspeca juĝtraktado estis decidite, kiel altan punon oni verdiktos. El bone informita fonto mi tiam ricevis diskretan informon, ke estas por mi preparita verdikto de tri kaj duono de jaroj de la karcero.

La unua ĉefa juĝa traktado okazis la 22-an de februaro 1979 en Distrikta Juĝejo en Ústí nad Orlicí. La evoluo de la traktado iom devojiĝis de la preparita scenaro. Multe al tio helpis skriba dokumento, pritraktanta la aferojn laŭ fakaj ekleziaj normoj kaj leĝaro. Dokumenton disponigis Kapitula Konsistorio en Hradec Králové; subskribis ĝin kapitula vikario Mons. Jonáš; ĝi fakte estis verkita instige de la Kardinalo Tomášek.

Matene, la 18-an de majo, en la naskiĝ-tago de nia amata Papo Johano Paŭlo la Dua mi pertrajne veturis al Distrikta Juĝejo en Ústí nad Orlicí al la dua juĝtraktado. Eltrajninte, miaj paŝoj direktiĝis al paroĥa preĝejo, kie mi transdonis tutan aferon en la manojn de Jesuo ĉeestanta en la Plej Sankta Sakramento kaj en la manojn de nia ĉiela Patrino, la Virgulino Maria. Ĉion, kio atendas min tiutage, mi dediĉis al la Sankta Patro okaze de lia tiutaga 59-a naskiĝ-datreveno. Tie, en la preĝejo mi estis plenigita per donacoj de la Sankta Spirito, per forto kaj kuraĝo, bezonataj por la juĝa traktado. Estis tute indiferente por mi, kiel altan verdikton oni anoncos. Mi estis tute kunigita kun la volo de Dio. Ho, denove mi spertis, kiel veraj estas vortoj de Jesuo Kristo, kiu diris: “... ne antaŭzorgu, kion vi parolos, sed tion parolu, kio estos donita al vi en tiu horo, ĉar la parolanto estas ne vi, sed la Sankta Spirito” (Mar 13,11).

En mia pledparolo mi diris, ke ne ni estas krimuloj, sed tiuj, kiuj invadis la tendaron kaj tiuj, kiuj tion ordonis. Trifoje furiozanta prokuroro interrompis mian pledparolon.

La vasta protest-kampanjo malebligis verdikti antaŭdeciditan por mi punon de tri kaj duono de jaroj. La ĉionpotenca kaj ĉionkapabla ŝtata totalisma fisistemo tamen ne povis montri sian bestecon en la tuta sia vasteco. Ekzistas ja Iu pli potenca, kiu batalis niaflanke. La Distrikta Juĝejo en la 18-a de majo 1979 min kondamnis al forpreno de la libereco en daŭro de 15 monatoj kaj la pastron Vojtěch Srna en daŭro de unu jaro. Krom tio pastro Srna ricevis ŝtatan malpermeson praktikadi pastran profesion dum trijara periodo. Por la realigo de la forpreno de la libereco ĉe ni ambaŭ estis fiksita subkondiĉa trijara provtempo.

Post la kondamno fare de la Distrikta Juĝejo en Ústí nad Orlicí ne ĉesis interesiĝi la ŝtata polico (StB) pri ni. Dum tri jaroj mi estis spionata kaj estis insistite, ke mi estu forpelita el mia laborloko. Kelkfoje okazis por mi malfacila situacio pro religiaj aktivadoj. Sub helpema mano de Dio kaj sub protekto de la ĉiela Patrino ĉiuj malfacilaj situacioj feliĉe solviĝis.

Post la falo de la komunisma sistemo en nia lando mi ne postulis oficialan rehonorigon, ĉar estis ja granda graco iom suferi pro la nomo de Dio (komp. Ago 5,41). La Distrikta Juĝejo en Ústí nad Orlicí mem per la decido el la 17-a de januaro 1991 la verdikton tute nuligis.

Post la falo de Ruĝa Drako estis renovigita organizado de la IKUE-tendaro ne en Herbortice, sed en Sebranice ekde la jaro 1990 ĝis la jaro 2005. Iom da spirito el la iamaj tendaroj estis donitaj al tiuj novtempaj. Ni nur bedaŭru, ke nune, kiam ne plu minacas persekutado pro religiaj aktivadoj, mankas ĉe junularo tiu entuziasmo, kiu ekzistis dum mallibera periodo de la tendaroj en Herbortice.

Dankon al Dio, kiu benas kaj per sia amo akompanas nin ekde la jaro 1969 ĝis nun!

Miloslav Šváček

al la indekso


  LA LASTA TENDARA FAJRO

Verkis Sac. Jan Filip

En malluma noktomaro
brulas fajra heliant´.
De l´ tendara gefrataro
adiaŭa sonas kant´.

En la kor´ la idealo,
en la man´ l´ amika man´,
en okula ros-vualo
flagras la fajrer-fontan´.

En la peno altencela
eĥas voĉ´ de Betlehem´.
Ni fariĝu ĥor´ anĝela
por la paco per kompren´.

Tra malluman mondospacon
brulu fajre nia am´.
Ni heroldu Dian pacon
en konkorda akompan´.

Luno, steloj malaperos
dum tagiĝo de l´ aŭror´.
Tamen ĉiam plu fajreros
arda stel´ en mia kor´.

Brilu kiel diamanto,
fajro de l´ gefrata sent´,
kiun ni per Esperanto
portas al homara gent´.

al la indekso


 PETO AL SANKTA SPIRITO

(Prosba k Duchu svatému)
Tradukis Jiří Kořínek                Aŭtoro Miloš Reichert

 

2. Helpu malsanajn via spiro, / ŝirmu antaŭ rif´. / Savu la surdajn ĉe misiro, / benu al la viv´. Ref.: Sankt-Spirito, viapove ...

3. Veku dampitajn konsciencojn, / venu pac´ al ter´, / blovu al sklavigitoj pensojn / gvidajn al liber´. Ref.: Sankt-Spirito, viapove

Tiun ĉi kanton mi, la tendarestro, kantis kun la victendarestrino Marie Voleská dumvoje, kiam ni estis forkondukataj fare de policano al la demandesploroj.

Ĉar la tendaraj travivaĵoj enskribiĝis profunden en la korojn de la tendaranoj, la renkontiĝon eĉ post 35 jaroj en la 26-a de majo 2012 en Herbortice partoprenis 45 ekstendaranoj.

Pri ĉiuj naŭ katolikaj E-tendaroj okazintaj en Herbortice kaj la postsekvoj ekzistas prilaborita prezentaĵo en esperantlingva kaj ĉeĥlingva versioj en PowerPoint 2007 (ppsx) kaj OpenOffice (odp). Al interesatoj pri tiuj 100-minutaj prezentaĵoj mi volonte ilin disponigos aŭ pere de la interreta deponejo aŭ sur la kompakta disko.

Miloslav Šváček

al la indekso


 KERMESA FESTENO EN ZAHRÁDKA

En la pitoreska valo de la rivero Želivka (Ĵelivka, Ĉeĥio) ekestis en la jaro 1219 urbeto Zahrádka apud Ledeč. Malgraŭ ĉiuj sortobatoj ĝi ekzistis ĝis la jaro 1976, kiam ĝin superakvis la akvo el la rivero Želivka, la plej granda rezervujo de la trinkakvo en Bohemio (landparto de Ĉeĥio).

El la urbeto Zahrádka postrestis nur duono de la placo kun grave difektita katolika preĝejo de sankta Vito, statuo de la Virgulino Maria, fontano kaj tombejo, sur kiu oni povis entombigadi nur ĝis la marto 1970.

La loĝantoj de tiu ĉi granda paroĥo, kiuj estis transloĝigitaj en multajn lokojn de la respubliko, inkluzive en la urbon Kutná Hora kaj Zruč super rivero Sázava, fondis “Societon de Amikoj de Zahrádka” kaj dum jam dek jaroj ili riparas tieajn historiajn monumentojn. Ĉion ili pagas el propre ŝparita mono kaj mondonacoj.

Ok ĉirkaŭaj civitoj organizas tie dumjare kelkajn aranĝojn, precipe kermesan festenon honore al la sankta Vito (15.06.), Tagon de la Mortintoj, Kastelajn Noktojn, antaŭkristnaskan koncerton k.c.

La nunjara kermesa festeno honore al la sankta Vito okazis la 17-an de junio. Ĝi komenciĝis kiel ĉiam per la sankta meso, sekvis koncerto, historia prelego kaj paroĥa ekspozicio. La kermesan festenon, dum kiu regis agrabla humoro partoprenis kelkmil homoj, al kio ankaŭ bonefikis belega suna vetero. Ĉiuj organizantoj de tiu ĉi festeno meritas grandan dankon.

Jaroslava Hamajdová, naskiĝintino en Zahrádka

al la indekso


 POVO DE LA AMO

Tanzanio

Infanoj Irena kaj Silvia loĝas en la Domo de Ĝojo ‒ Nyumba ya Furaha. Tiu ĉi centro aperis kiel la respondo de la Fratulinoj Misiistinoj de la Dipatrino de Konsolo kontraŭ la grandega problemo de la knabinetoj forlasitaj aŭ vivantaj en la malfacilaj familiaj cirkonstancoj.

La malgrandan Irenan oni kunportis al la Domo de Ĝojo en Iringa en malgranda volvaĵo, kiam ŝi havis apenaŭ du jarojn.Tamen la plej malbona estis tio, ke la knabineto ne parolis, ne ridetis, nek ŝi kreskis. Post unu jaro, malgraŭ la zorgema ago de kuracisto, estis nenia plibonigo. Ĉio montris al tio, ke ŝi estas malfeliĉa infano kaj ŝi ne plu kreskos.

La pacienca Silvia

Sed tiel ne okazis. Al la centro estis akceptita trijara Silvia, kiu komencis ludi kun Irena kaj interparoli ŝin kun la infana simpleco. Ŝi parolis al ŝi kaj parolis konstante, sed ŝi restadis senrespondata. Oni ne sciis, de kie ŝi ĉerpis la forton, por povi tiel longe paroli al ŝi ĉiutage kaj tutajn tagojn. De kie ŝi havis tioman paciencon por rakonti pri tiom da aferoj, ĵetadi tiom da demandoj ne ricevinte iun respondon? Tiuj, kiuj ŝin vidis en tiu ĉi ekzerco de la pacienco, foriradis kortuŝitaj. Ŝi ofte karesis ŝin kaj kisis. Sed Irena restadis sensentema kaj mutis, kio metis la demandon, ĉu ŝi ne aŭdas aŭ ne komprenas? Ŝajnis, ke la grandaj sentoj estis en ŝi estingitaj.

La potenco de la amo

Iun tagon okazis miraklo. Ni ekaŭdis ploron, ploregon de Irena. Silvia nur al ŝi rigardis. Simplavorte rigardis kun larmigitaj okuloj kaj sen demandoj. En ŝia juna aĝo ŝi komprenis, ke ŝi devas esti diskreta, ke tiu ĉi ploreg-eksplodo estas jam individuale la parolo kaj komunikado. Eble Irena ne estis eĉ pova interpreti en si mem ŝiajn larmojn. Ŝi estis tro malgranda, por eksenti en la koro la profundan vundon esti forlasita. Ekzistas la sufero konscia kaj la sufero malfacila por ĝin kompreni. La tagoj pasadis. Post la plorado survizaĝe de Irena aperis rideto. Ĉi tiu estis la printempo de ŝia vivo, la tempo de ŝia malfermo al la vivo, por ŝi mem kaj por la aliaj. Ŝi komencis rideti, kvankam kun malfacileco, poste ni povis aŭdi ŝian ĉiam pli kaj pli klaran voĉon, sekve klaran parolon kaj la volon interkomunikiĝi kun la mondo. Irenjo havas jam ses jarojn, ŝi estas tre interparolema kaj simpatia. Kune kun Silvia ili estas nedisigeblaj. Oni parolas pri ili, ke unu vivas por la alia. La miraklo de la zorgemo kaj la pacienco revenigis la knabineton al la normala feliĉa vivo. Silvia altiris Irenjon el la soleco al la interfrateco, el la silento al la interkomunikiĝo, el la sufero al la ĝojo. Kiel mirakla estas la potenco de la amo ‒ ĝi permesas ekstari por la nova vivo.

Patro Giuseppe Inveradi IMC, Dar es Salaam, Tanzanio La artikolo transprenita el la pollingva katolika gazeto “Echo Afryki i innych kontynentów” (Eĥo de Afriko kaj de aliaj kontinentoj). Esperantigis ĝin Andrzej Kler, Anglujo

al la indekso


  ATESTO PRI AŬDO DE VOĈOJ – HELPO KONTRAŬ
MINACO DE SINMORTIGO

Antaŭ kelkaj jaroj mia konatulino Malvina Gr. rakontis, ke ŝi travivis malfacilan infanecon. En ŝia familio estis 9 infanoj, la patrino ĉiam estis okupita pri la farmbienaj laboroj kaj aliaj zorgoj, sed ŝi estis tre pia kaj siajn infanojn instruis preĝi en la frua infaneco. Havinte aĝon de eble 10 jarojn ŝi ekmalsanis je okulmalsano trakomo. Pli aĝaj infanoj al ŝi donadis eĉ ne tukon por forviŝi vizaĝon, tiam ŝi sian vizaĝon viŝadis per vestrando de robo, ankoraŭ ŝi devis toleri pliajn humiligojn kaj mokridojn. Ŝi ne eltenis mokridojn de infanoj (patrinon ŝi ne kulpigis, ĉar ŝi vidis, ke ŝi estis ege okupita). Iun tagon ŝi decidiĝis iri al lago, kiu estis proksime de la domo, kaj tie sindroniĝi. Alveninte al la lago ŝi trovis pli malproksiman lokon inter arbustaro, por ke ŝi restu netrovita. Sed antaŭ sindroniĝo ekokupis ŝin ideo, ke antaŭe estas necese preĝi (eble ŝia infana gardanĝelo vekis en ŝi tiun ĉi penson). Ŝi surgenuiĝis sur la kampara stoplokampo per nudaj gamboj. Kvankam stoploj pikadis ŝiajn genuojn, ŝi tion malatentis kaj ekpreĝis unu „Saluton Maria“. Post tio ŝi ekpensis, ke estas necese preĝi ankoraŭ unu „Saluton Maria“. Fininte preĝi la duan „Saluton Maria“, la knabineto ekaŭdis tre ordoneman voĉon: „Iru for de ĉi tie!“ Ŝi ekstaris, ĉirkaŭrigardis, sed ĉirkaŭe ŝi vidis neniun. Kaj denove ŝi ekaŭdis la voĉon: „Rapide foriru de ĉi tie!“, kaj kvazaŭ iu preninte ŝian kolumon, komencis ŝin tiri for de tiu ĉi loko. Post tio ŝi revenis hejmen kaj al neniu ŝi tiun travivaĵon konfidis. Nur nun, kiam ŝiaj infanoj kaj genepoj maturiĝis, ŝi rememoris ĉi tiun eventon el sia infanaĝo.

Ni do agnosku, ke vere ekzistas superaj fortoj, niaj gardanĝeloj, ĉielaj patronoj aŭ eble eĉ mortintaj proksimuloj, al kiuj la bona Dio en certaj cirkonstancoj kaj komplikaj aferoj permesas veni kaj helpi al la surteraj proksimuloj.

Ateston de Malvina Gr. notis Valdonė Skujienė, Litovio

Ŝi aldonas: „Mi mem ankaŭ travivis unu sperton. Preskaŭ antaŭ 3 jaroj, kiam mia koro pene ekbatis, ŝajnis, ke ĝi tiel laciĝis, kvazaŭ ĝi volus fini sian batadon, tiam mi antaŭvespere post preĝoj trankvile enlitiĝis, kaj en la kapo aperis vorto „valeriano“1. Post tio sekvis mallonga vidaĵo – antaŭ la okuloj kvazaŭ trapasis filmstrieto kun surskribo de vortoj en nekonata lingvo (simila al iu lingvo de Proksima Oriento), post tio sekvis vorto „v a l e r i a n o“, kaj denove sekvis vortoj en la nekonata lingvo. Mi tuj ekkomprenis, ke ĉi tiu mesaĝeto estas adresita al mi. Mi ellitiĝis, trovis herbradikojn de valeriano kolektitajn eble antaŭ 5 jaroj, el ili mi preparis valerianan teon, ĝin trinkis kaj post du tagoj mi jam povis eliri el la domo eksteren. Ĝis nun mi ne scias, kiu venis helpi al mi en mia korekmalsaniĝo.

1 valeriano (Valeriana) de plurjaraj herboj, el kiuj kelkaj specioj estas ĝardene kultivataj, unu farmacie uzata (ĝia sekigita rizomo kun radikoj estas valora drogo).

al la indekso


  KELKAJ SENTENCOJ

Ego: Kiam ĉio ordiĝos, mi trovos trankvilecon.

Animo: Kiam mi trovos trankvilecon, ĉio ordiĝos.

Malbona novaĵo: Tio ne daŭros eterne. Mi akceptas respondecon pri tio, kion mi diris, sed ne pri tio, kion vi ekaŭdis.

Teni en si koleron – tio estas same, kiel trinki venenojn kaj esperi, ke pro ili mortos aliulo.

Ne rakontu al Dio, ke vi havas problemojn. Diru al problemoj, ke vi havas Dion.

Klarigi oni povas ĉion, sed ne al ĉiuj. La vivon oni ne povas komenci denove, sed oni povas ĝin daŭrigi aliamaniere.

Instruisto, kiel mi povus ellerni pardoni? Do kia estas senco sanigi simptomojn? Ellernu ne ofendiĝi.

al la indekso


  LA MALGRANDA BANLOKO EN LA REGIONO HANÁ, ĈEĤIO

Inter la vilaĝoj Pivín kaj Vřesovice, meze de la Moravia regiono Haná, estis en duono de la 16-a jarcento fondita vilaĝo, kiu ricevis belan nomon Skalička (Etroketo). Sed la Tridekjara Milito detruis ĝin. La vilaĝo ruiniĝis kaj estis rekonstruita nur fine de la 18-a jarcento, sed iom malpli alte. Kun la vilaĝo malaperis ankaŭ ĝia origina nomo. La nomon “Strerovice” ricevis la vilaĝo laŭ sia fondinto kaj posedanto. Nur en la jaro 1924 ricevis ĝi la nuntempan nomon SKALKA (Roketo), la nomon iomete ŝanĝintan, sed bonesprimitan. Baldaŭ estiĝis ĉi tiu loko konata precipe per siaj resanigaj sulfur-alkalecaj fontoj kaj bankuracejo, vizitantaj de la homoj el la larĝa ĉirkaŭaĵo. Ankoraŭ en 1854 estis Skalka vilaĝparto de du kilometrojn malproksima vilaĝo Pivín kun la fervojstacio sur la fervojlinio Olomouc-Prostějov-Nezamyslice.

La loka malgranda, sed modernigita ban-kuracejo, disponigas bonkvalitajn ambulatoriajn kuracprocedurojn de la malsanoj de movorganaro, artrit-malsanoj, la akvoj el 5 kuracfontoj kuracas sukcesplene la malsanojn de tiroido, galveziko, digesta intestaro kaj hipertensio. La kuracakvojn oni utiligas por aerohidroterapio, la laborularo disponigas la tre bonefikajn subakvajn masaĝojn, ankaŭ saŭnon, solarion kaj magnetoterapion. En bankuracejo oni ebligas la komfortan, trankvilan enloĝigon kun la tuttaga aŭ individua nutrado en restoracio “Ĉe Fonto” kun la bonega, bongusta hejmkuirado, kiu apartenas al bankuracejo. Por sportemaj vizitantoj estas je dispono golfeta kaj tenisa sportejoj. La vilaĝo Skalka havas buskonekson al la 10 km malproksima urbo Prostějov, el 2 km proksima vilaĝo Čelčice ankaŭ la trajnkoneksojn al Prostějov-Olomouc kaj Nezamyslice-Brno.

al la indekso


 BENO DE LA FONTOJ DE LA KURACAKVO EN LA
BANLOKO SKALKA

Solena beno de la fontoj de la kuracakvo en la banloko Skalka okazis, kiel ĉiujare, la 20-an de majo 2017, kun bela akompana programo sub aŭspicio de la Komunuma Oficejo de Skalka. Belajn alparolojn prezentis la katolika pastro sac. Andrzej Kaliciak kaj la pastorino de la husana komunumo Olga Malá. La ĉeestantajn gastojn bonvenigis kaj al ĉiuj dankis pro la multnombra ĉeestado la vilaĝestro de Skalka s-ro Antonín Frgal. Inter la apartaj alparoloj ludis konata blovkapelo “Krumsíňanka” sub gvido de la kapelestro s-ro Karel Zádrapa el Krumsín apud Prostějov, kiu en la ĉi-jara 4-a de junio en Televido Šlágr festis per unuhora programo sian dekjaran jubileon. Post la festa beno de la kuracfontoj sekvis la banloka koncerto, kiun variigis per sia programo paradistinoj el la urbo Nezamyslice. La areo de la banloka parko estis bele aranĝita kaj ĉe la kuracfontoj estis belega florornamaĵo.

La sinjoro vilaĝestro s-ro Frgal kaj lia seretariino s-ino Miloslava Šálková bone memoras la esperantistojn el la E-kluboj de Přerov, Olomouc kaj Prostějov, kiuj tie en la jaroj 2010, 2011 kaj 2012 aranĝis siajn renkontiĝojn, kaj ilin invitas al la denova vizito de Skalka.

Václav Nosek

al la indekso


 AL DIO POR GLORO KAJ AL HOMOJ POR UTILO

Internacia Esperanta Konkurso de la religia kanto kaj laŭvola kanzono

La jaro 2017 estas la precipa jaro por Esperantujo, ĉar UNESKO anoncis ĝin la Jaro de Ludoviko L. Zamenhof. La Parlamento de Pollando – Sejmo – montrante la honoron al la Kreinto de Esperanto ankaŭ fiksis ĉi jaron la Jaro de Zamenhof.

La Klubo de Junulara Agado en Vroclavo, Pollando, okupiĝanta ankaŭ pri Esperanto, kunorganizis laŭvican aranĝon de la Internacia Konkurso de Religia kaj Laika Kanto. En la Jubilea Jaro de la 25-a jariĝo de ĉi tiu klubo la konkurso de la kantado okazis la 6-an de junio 2017 en la Baza Lernejo n-ro 20 nomata Blanka Aglo en Vroclavo. Ĉi tiu baza lernejo estas inter la lernejoj, kiuj omaĝis la Jubilean Jaron de Ludoviko Zamenhof en Malsupra Silezio.

La Partoprenantoj de la Konkurso venis el Litovio, el la pola urbo Nowy Sącz kaj el la vroclavaj lernejoj. Kantis solistoj kaj kelkpersonaj ensembloj en la aĝo de 6 ĝis 26 jaroj. Ili estis dividitaj je la aĝgrupoj: 1. ĝis 13-a jaraĝo, 2. de 13 ĝis 17 jaroj kaj pliaĝaj kaj 3. ensembloj. La loka junularo aranĝis la etoson en la kantejo kaj anoncis la devizon de la konkurso: “Per kantado ni lernas Esperanton”.

Ĉiuj gekantantoj prezentis du kantojn: la religian (eklezian) kaj la laikan.

La Klubo de Junulara Agado organizis aldone la 7-an de junio 2017 la koncertojn kun la gekantistoj de la Konkurso en la urboj Duszniki Zdrój kaj Kłodzko.

En Duszniki Zdrój la koncerto titolita “Internacia Konkurso de la Klasika Muziko kun la Aro da Esperantaj Kantoj” okazis sub patronado de la urbestro.

En Kłodzko dum la koncerto titolita “En Lingvoj ni kantas cent”, la honora gasto estis la vicestro de la Urba Konsilantaro Zdzisław Duda.

Ĉiuj partoprenantoj de la ĉi-jara vroclava konkurso ricevis honordiplomon kaj la finalistoj pokalon. En la koncertoj de la kantado partoprenis la gelernejanoj, de kiuj estis akceptita la ideo de la internacia lingvo ESPERANTO.

Por la laŭvica venontjara konkursa kantado en Vroclavo la Klubo de Junulara Agado invitas ĉiujn ŝatantojn kanti al Dio por gloro kaj al homoj por utilo – jam post unu jaro – de la 15-a ĝis la 19-a de junio 2018.

La informon pri la konkurso kompilis kaj publikigis la respondeca organizanto – kunordiganto de la Klubo Wiesław Mietliński. En Vroclavo, junio 2017.

Esperantigis: Stanisław Śmigielski (redakcie mallongigita)

al la indekso


 ĈU NI ANKORAŬ ESTAS NORMALAJ HOMOJ?

Ĉe rigardo al grandega kvanto da postmoderna sengusteco, teknika kiĉo, enuo kaj senrespekto al ĉio viva ĉirkaŭ ni, oni povas pri tio dubi.

Niaj pretendoj konstante pligrandiĝas. Antaŭ cent jaroj homoj pli malmulte konsumis, aĉetis kaj produktis pli malmulte da rubaĵo. Hodiaŭ ne sufiĉas por familio unu aŭtomobilo, unu loĝejo, unu domo. La pligrandiĝantaj urboj forprenas novajn terpecojn – verdaĵo malaperas prokonstruo de novaj aŭtomobil-parkejoj, tro multaj ludejoj kaj sportejoj, kiuj ofte restas preskaŭ neuzataj ktp. La homon neniigas lia propra malmodestemo.

Kiel belan vivon en trankvilo vivis nia pragepatroj, harmonie kun naturo. Estus bone reveni al ilia kvieta vivmaniero.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 TIMO DE POLITIKISTOJ

Dum lastaj jaroj ni senĉese aŭdas el la amaskomunikiloj el de ni elektitaj politikistoj al niaj demandoj tiun ĉi respondon: “al tio mi ne esprimĝos”, aŭ “tion mi ne komentos.” Sed kial? Ĉu mankas al ili konoj en tiuj aferoj? Aŭ ĉu ili timas? Pro kio! Ĉu ili timas, por ne perdi “varman seĝon” kun alta salajro, sur kiu iuj jam sidas dudek kvar jarojn? Por homoj kaj lando ili faris nenion kaj al homoj ili “gurdas” ĉiam kelkajn la samajn nenionesprimantajn frazojn.

Ni esperu, ke en la nunjaraj balotoj ili ne plu estos elektitaj.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 HUMANISMA EDUKADO

La humanisma edukado en la familioj kaj eĉ en la lernejoj plejofte okazas laŭ la devizo: “Faru kion ajn vi volas, ni scias, ke vi estas bona.” Sed oni ne devas tion troigi, por ke tio ne turniĝu je venĝo. Infanojn oni devas edukadi en libereco, sed dum tio ne forgesi pri respondeco pro iliaj faroj. La respondeco estas bazo de la ĝusta edukado, por ke ĝi ne ŝanĝiĝu je diktado flanke de la infanoj.

Antaŭ jaroj ni eksciis pri ĉikanado de la instruistoj fare de la lernantoj en la okcidentaj landoj. Post nelonge okazis, ke la instruistojn en nia lando timigas iuj trodorlotitaj needukitaj lernantoj - ili ne scias, kiel solvi tiun ĉi problemon. Kulpaj estas la gepatroj, kiuj siajn infanojn formetas al komputiloj kaj televidekranoj.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 RIĈECO NE ESTAS ĈIO

Iu laborema komercisto en sia tridekjariĝo jam perlaboris unu milionon da dolaroj. Ĉiun momenton de la vivo li dediĉis al komercado kaj tiel jam en sia kvindek tria jaraĝo li estis la plej riĉa homo en la mondo, la unua dolara miliardulo.

Sed sian sukceson li pagis per sia sano – grave li malsaniĝis. Dum sensonĝaj noktoj li decidiĝis, ke la monon li dediĉos al malriĉuloj kaj senpovuloj kaj tiucele li fondis fondaĵon. Per lia mono estis konstruitaj universitatoj, hospitaloj, misiejoj. Danke al lia mono estis eltrovita penicilino.

Kaj subite li povis dormi kaj resaniĝi. Li mortis en sia naŭdek oka jaraĝo. Li nomiĝis John Rockefeller.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 VI ESTAS POLVO

Vi estas polvo kaj refariĝos polvo (1Gen 3,19), ni legas en la Biblio. Junaj homoj volas laŭeble plej multe „ĝuadi“ dum la vivo. Multaj en semajnfinaj tagoj ebriiĝas, aŭskultas la plej fortan „muzikon“ kaj klopodegas forgesi pri la ĉirkaŭa mondo. Sed la vivo konsistas el laboro, penado, strebado. Famozaj tiel nomataj ŝatantoj de „teĥno“-muziko amasiĝas en diversaj lokoj, kie ili dum tri tagoj kaj noktoj balanciĝas dum surdiga bruo el laŭtparoliloj. Ili damaĝas sian aŭdkapablon kaj al ĉirkaŭaj loĝantoj forrabas kvieton. Estas tre dezirinde, ke la junularo almenaŭ kelkfoje enpensiĝu pri sia malĝusta konduto.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 INFANOJ

La mondfamaj pedogogoj proklamas: “Infanoj bezonas limojn.” Multaj gepatroj, instruistoj kaj edukistoj sentas, ke la limoj estas necesaj, sed en praktikadoj de la kurantaj tagoj regas necerteco. La homo volas por infanoj ĉion la plej bonan. Sed tio estas grava eraro. Respektadi limojn de la infanoj signifas certigi al ili dignan evoluon, sed ĉe tio starigi limojn signifas reciproke en si akcepti kaj respekti personecon.

Kiam mi aŭdas sutrotuare kiel jam kvarjara infano insultas kaj piedbatas sian patrinon – tiu vido kaŭzas veran malĝojon.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Milí bratři a sestry, zdravím Vás opět v dalším čtvrtletí naším pozdravem “Dio benu!”. V letošním roce jsme měli možnost se setkat pouze na našem květnovém víkendovém poutním setkání na Svaté Hoře u Příbrami, kde se nás sešlo třicet. O tomto setkání, které bylo účastníky hodnoceno velmi kladně, jste se dočetli v minulém čísle našeho časopisu Dio Benu. Na kongresu IKUE v letošním roce, který se měl uskutečnit v italské městě Udine, nebyla účast možná, protože konání kongresu muselo být z jistých důvodů odvoláno. Letos je ještě možnost se potkat na konferenci Českého esperantského svazu, která se uskuteční od 13. do 15. října v Kroměříži v Arcibiskupském gymnáziu, tedy tam, kde jsme v roce 1991 měli víkendové setkání naší sekce a kde v roce 2002 se konal velmi úspěšný 55. kongres IKUE. V příštím roce budeme mít snadnou možnost se zúčastnit společného kongresu křesťanských esperantistů (IKUE a KELI), který se uskuteční od 6. do 13. srpna 2018 v Poděbradech, tedy v naší republice. Informace o tomto kongresu naleznete v příštím čísle našeho časopisu. Lze je také získat včetně přihlášky na internetových stránkách naší sekce www.ikue.org./cz. I když účast na kongresu bude pro nás snadnější, přesto de domnívám, že bychom měli také uskutečnit naše tradiční víkendové setkání nejlépe v měsíci květnu. Naši slovenští bratři a sestry mají přání, kdyby se toto setkání mohlo tentokrát uskutečnit opět na Moravě, kde by to bylo pro jejich účast snadnější. Proto Vás prosím, pokud víte o vhodném místě pro konání tohoto setkání (pro max. 30 osob), kde se toto setkání ještě nekonalo a kde jsou k tomu příznivé podmínky, abyste nám Váš návrh sdělili. Nejvhodnější je nějaké církevní zařízení k tomuto účelu fungující (farní, školní, klášterní atd.). Adresa (poštovní nebo mailová), na kterou je možné Váš návrh poslat, je uvedená dole v tiráži na této stránce našeho časopisu.

Poněkud delším příspěvkem na stránkách tohoto čísla Dio Benu je článek “Tiam antaŭ kvardek jaroj”. Domnívám se, že bylo vhodné tento vzpomínkový text do tohoto čísla DB zařadit, protože právě před čtyřiceti roky se uskutečnila neblahá likvidace našeho katolického esperantského tábora v Herborticích, který jsme se odvážili po devět roků zorganizovat za existence totalitního komunistického režimu. Že tyto naše tábory u mnoha mladých účastníků kladně ovlivnily jejich život, jsem vyslechl mnohá svědectví. Svědčí o tom také skutečnost, že několik jeho účastníků se vydalo na kněžskou dráhu a jeden jeho účastník byl dokonce Sv. otcem jmenován biskupem. Zájemcům o stominutovou prezentaci těchto táborů s esperantským nebo českým slovním doprovodem, kterou lze spustit v PowerPointu 2007, případně v programech OpenOffice a LibreOffice, nebo v bezplatně stáhnutelné aplikaci PowerPoint Viewer 2007 nebo 2010, ochotně pošlu.

S přáním Božího požehnání a ochrany Panny Marie Vás zdraví bratr  Miloslav Šváček.

al la indekso


  Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio
de la
1.6.2017 ĝis la 22.8.2017:

Gleisner Karel, Jemelka František, Klumpar Alois, Kusý Vlastimil, Łaba Marian, Matoušek Jan, Mrázková Růžena, Navrátilová Nataša, Nosek František, Pospíšil Jan, Smělý Milan, Skřivánková Josefa.  Tre koran dankon!

al la indekso


 DIO BENU

DIO BENU Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. +420 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2017 (27) - číslo 3 (107).

ISSN 1803-8387

La enhavo de la artikoloj de aŭtoroj ne ĉiam devas koheri kun opinioj de la redaktantaro.

al la indekso