Dio Benu numero 105-/2017

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2018

 

·     VORTOJ DE LA PREZIDANTO (Miloslav Šváček)
·
     ĈIU, IU, KIU AJN KAJ NENIU (Sac. Prokop Siostrzonek)
·     MATEMATIKO INSPIRANTA LA VIVON DE LA KRISTANO
       (Episkopo Josef Hrdlička)
·     LA PAPO FRANCISKO PRI GENOCIDO DE LA ARMENOJ
      
(Radiovaticana.cz)
·     LA VIVO ESTAS ŜANĜO (Max Kašparů)
·     MAJA RENKONTIĜO EN LA PILGRIMLOKO Svatá Hora u Příbrami
·     LA VIRGULINO POTENCA (Max Kašparů)
·     LA PREFEKTO DE LA PAPA DOMO: LA EKLEZIO NE RAJTAS
       ORIENTIĜI LAŬ SPIRITO DE LA TEMPO (Radiovaticana.cz)
·     LA SIRIA ĈEFEPISKOPO PRI SANGELVERŜO EN BRUSELO: EŬROPO
       RIKOLTAS, KION ĜI SEMIS
(Radiovaticana.cz)
·     LA ĈEESTANTA MOMENTO: LA UNUNURA REALA KAJ JAM NUN
       ETERNA
(Daniel Ange)
·     HOMAMASO DE LA LIBERULOJ, HOMAMASO DE LA SUBPREMITOJ
    
   (Esp. Andrzej Kler)
·     ĈU HITLER KULPAS ĈION ĈI? (Esp. Andrzej Kler)
·     POLLANDO SOLENE PROKLAMIS JESUON KRISTON LA REĜO KAJ LA
       SINJORO DE LA LANDO KAJ LA NACIO
(Radiovaticana.cz)
·     KARDINALO KOCH: LA DATREVENON DE REFORMACIO NE EBLAS
       BONE SOLENI. TEMAS PRI MANIFESTADO DE ĈAGRENO KAJ PENTO
    
  (Radiovaticana.cz)
·     LA CIVILIZADO DE LA AMO KAJ LA MORTO NUN EN LA TEKNIKE
      
EVOLUINTAJ LANDOJ DE LA MONDO (MUDr. Štefan Grenda)
·     ANTAŬ OL VENOS ISLAMO (Witold Gadowski)
·     SURTERENE DE LANDO FINBRULIGITA PER ATEISMO
       (E
sp.  Andrzej Kler)
·     MIA ĜOJO EL TIO, KE MI POVAS ESTI KATOLIKINO (Christa Meves)

·     EL ATESTO DE KREDANTAJ HOMOJ (Valdonė Skujienė)

·     EL LA REMEMORO DE MALVINA GR... PRI DIABLA AKTIVADO
       (Valdonė Skujienė)
·     ATESTO DE JANINA RAILIENĖ (Valdonė Skujienė)
·     JEN VESPERO PROKSIMIĜAS (kanto)

·     JEN ANKORAŬ UNU TAGO (kanto)
·     AUGUSTIN ANTONÍN MACHALKA (Jaroslava Hamajdová)
·     SUPERFLUA BEDAŬRO  (Jaroslava Hamajdová)
·     SALAMONO (Jaroslava Hamajdová)
·     KLAĈULINO  (Jaroslava Hamajdová)

·     FANATISMO (Jaroslava Hamajdová)

·     PŘEHLED O HOSPODAŘENÍ S FINANČNÍMI PROSTŘEDKY V ROCE
       2016

·     VORTOJ ADRESITAJ AL LA MEMBROJ DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO
       (Miloslav Šváček)

·     MONKONTRIBUAĴOJ RICEVITAJ POR IKUE KAJ LA ĈEĤA IKUE-
       SEKCIO DE LA 1.11.2016 ĜIS LA 20.1.2017

·     DIO BENU

·     CENTJARA JUBILEO DE LA APEROJ DE LA VIRGULINO MARIA EN
       FATIMO

·     ESPERANTLINGVA SANKTA MESO EN LA PREĜEJO DE LA SANKTA
       PANKRACIO EN PRAGO OKAZINTA LA 18-AN DE JANUARO 2017


 VORTOJ DE LA PREZIDANTO

Karaj legantoj, karegaj gefratoj en Jesuo Kristo, senatende ni estis devintaj transpaŝi sojlon de la nova jaro, el kiu la tempo tagon post tago pecojn fortranĉas. La tempon neniu kapablas haltigi, tial ni devas tiun realon humile akcepti. Pli ol retrorigadi al la forpasinta jaro, ni devas fiksi la rigardon al la nuna nova jaro. Sed ni almenaŭ por momento retrorigardu la pasintan jaron. Ni devas konstati, ke danke al Dio ni ĝin travivis en paco, kiu en la nuntempe ŝtormanta mondo estas valorega donaco de Dio. Ni povis partopreni tre belan, bone organizitan kaj spirite riĉan la 69-an Kongreson de IKUE en la slovakia urbo Nitra. Kelkaj niaj membroj kaj pluaj IKUE-anoj partoprenis ankaŭ post ĝi la tie okazintan la 101-an Universalan Kongreson de Esperanto. Nu kaj niaj katolikaj esperantistoj kaj kelkaj karaj eksterlandaj gastoj partoprenis la tradician sekcian renkontiĝon pasintjare okazintan en bela Maria-pilgrimloko Vranov apud Brno. Do dankon al Dio pro ĉiuj benoj kaj al la Virgulino Maria pro ŝia konstanta protektado.

Nu kaj kio atendas nin ĉijare? Precipe temas denove pri la tradicia renkontiĝo de nia Katolika Sekcio de ĈEA kaj la Ĉeĥa Sekcio de IKUE, kiu ĉijare okazos de la 12-a ĝis la 14-a de majo en la belega, freŝe komplete riparita ĉefa bohemia pilgrimloko de la Virgulino Maria en Svatá Hora u Příbrami – Sankta Monto ĉe Příbram. Tiu ĉi fama pilgrimloko, kiu multnombre estas vizitata ankaŭ de eksterlandaj pilgrimantoj, volonte gastigos ankaŭ la ne nur enlandajn katolikajn esperantistojn, sed ankaŭ karegajn gastojn el eksterlando (vidu paĝon 7). Pliaj informoj pri la renkontiĝo kun aliĝilo estas elŝuteblaj el interretaj paĝoj www.ikue.org/cz.

Partoprenu, karegaj gefratoj, la majan renkontiĝon en la Maria-pilgrimloko Sankta Monto ĉe Příbram. Al la renkontiĝo tre kore vin invitas la IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA.

Tre kore vin salutas  Miloslav Šváček.

al la indekso


 ĈIU, IU, KIU AJN KAJ NENIU

Iam mi ie tralegis tiun ĉi fabelon, en kiu aktoras kvar personoj: ĈIU, IU, KIU AJN kaj NENIU.

Iun tagon estis necese ion gravan fari. ĈIU estis certa, ke IU tion povus fari, ĉar tion ne faris NENIU. IU ekkoleris, ĉar tio estis tasko por ĈIU. ĈIU opiniis, ke KIU AJN tion povus fari, sed NENIU eksciis, ke ĈIU tion ne faros. Finfine NENIU estis kulpigita de ĈIU, ĉar IU ne faris tion, kion povus fari KIU AJN. Por mono venis ĉiuj. Precipe KIU AJN volis kion ajn, nur ne malpli da mono. Nenion diris NENIU, sed ĈIU opiniis, ke IU estas kreteno.

Bedaŭrinde tio ne estas fabelo, sed nepra realo. Multo en la vivo estas por ni indiferenta. Kiel malmulte ni en la vivo renkontas intereson pri la aliuloj, des malpli pri la kompato.

Kio tiel malaktivigas la homojn, ke ili ne ĝojas pro ĝojo kaj ne kunsentas pro doloroj de aliaj estuloj, siaj proksimuloj? Ja por arbitre, konscie malutili al kiu ajn kaj kio ajn, tiucele devas la homo esti iom anime difektita. La homoj mem konvinkiĝas, ke tiu aŭ tio alia estas por ili fremda. Ke tio ne koncernas ilin. Ili estas malatentemaj, por eviti kompaton. Ĉar la kompato doloras.

Jes, per ĉiu fremdiĝo la homo sin malriĉigas, mallarĝigas sian memon, simple malgrandigas sin. La kompato fakte doloras. Ju pli mi ion surmonde ŝatas, des pli min tuŝas fineco de la vivo. Pli ofte ni preferas abnegacii la amon kaj kompaton, ol abnegacii ĝuon kaj akcepti doloron. Laŭŝajne tio estas komprenebla. Sed ĉiu enfermiĝo en si mem malriĉigas. Ĉiutage ni havas la okazon surpreni respondecon, kiu doloras pli ol montrado al IU, KIU AJN aŭ ĈIU.

Sac. Prokop Siostrzonek OSB, benediktano, prioro de monaĥejo en Praha-Břevnov

al la indekso


  MATEMATIKO INSPIRANTA LA VIVON DE LA KRISTANO

Mi rememoras prelegon de la konata fakulo pri la universo D-ro Jiří Grygar, kiu diris interesan frazon, ke krom la hebrea kaj greka lingvoj, per kiuj al ni Dio sciigis sian Vorton en la Biblio, li sciiĝis al ni ankaŭ en la matematiko. En la lingvo de nombroj, formuloj, leĝeco, sur kiuj baziĝas la logiko de la leĝoj de la tuta kreitaro, materio, de la tuta planedo kaj universo. Nur en nukleo de kiu ajn ĉelo ekzistas molekulo de DNA (deoksiribonuklea acido), enhavanta informon pli grandan ol bezonas plej granda kemia fabriko por sia fukciado. Se tiu informo estus skribita, ĝi formus bibliotekon kun mil libroj. Tio ĉio ekzistas nur en ununura molekulo en ĝia nukleo de la ununura ĉelo de via korpo, en kiu estas lokigita via neripetebla genetika kodo.

Alia matematika alegorio, nun poezia: Mi rememoras, ke kiam ekiĝis nova jarmilo kaj la jaro 1999 transiris en la jarkalkulon 2000, ŝanĝiĝis la tuta kvarloka numero. Tiam ĝi estis Silvestro en unu flanko tre brua, sed en dua flanko eĉ tre senbrua kaj sur multaj lokoj trapreĝita.

Ĉe rigardo al piroteknika lumludo mi tiam konsciiĝis, ke nin ĉirkaŭas reala lumludo de Dio. Ĝi estas universo kun ekzistanta nekalkulebla stelaro. Ja eĉ nombron de galaksioj oni ne povas mezuri kaj kalkuli. Tiuj niaj homaj piroteknikaj lumludoj dum lasta nokto de la jaro elpafas belan koloran ventumilon, daŭras tio nur kelkajn sekundojn, aŭdiĝas eksplodbruoj timegantaj dombestojn kaj malgrandajn infanojn, kaj poste en la aero postrestas momento de malagrabla odoro. Sed la universo super ni disstreĉiĝas pluen kaj senĉese, jam jarmiliardojn kaj neniu scias kiel longe ankoraŭ. Ĉu iam nin tio jam ravigis? Tiu komparo de lumludoj de Dio kaj homoj povas al ni suflori, kiel Dio superas en sia verko ĉiujn niajn memfidajn, efektivajn, sed eĉ ridindajn projektojn. Tamen, kiu el ni kapablas enrigardi stelan ĉielon super ni kaj ĝui miregon kaj poste flustri „dankon“!?

Kun nova jarmilo mi ŝatas rememorigi al mi belan matematikan inspiron, tre poezian. Kiam proksimiĝis jaro 2000, ĉeĥa poeto Alois Volkmann eldiris ideon, ian poezian bildon, kiam unuo el malnova jarnumero venis en Betlehemon al kripo por sin kliniĝi antaŭ naskiĝinta Jesuo, kaj kiam ĝi surgenuiĝis, ĝi transformiĝis je duo de la nova jarnumero. Tio treege al mi plaĉis.

La numero unu aspektas kvazaŭ vipo aŭ ankaŭ kiel simbolo de rekta pozo de memfida aŭ fiera estulo. Ankaŭ nuntempe de ĉie eĥiĝas: Vi devas esti unuo! Kompare al tio duo memorigas humile surgenuantan estuleton kun klinita kapo. Bona sufloro por la mondo kaj homaro de la nova jarmilo!

Kiam mi pri tio parolis kun amikoj kaj junaj homoj, aŭdiĝis ankoraŭ pluaj ideoj:

Ke post tiu unuo en malnova jarnumero estis tri naŭoj: 1999. La naŭo estas en numera sistemo la plej alta unuloka numero. Tio respondas ankaŭ al nuntempa tendenco: esti unuo kaj havi plej multe de ĉio. Kompare al tio, la nova jarnumero, kiu komenciĝas per duo, post tiu kliniĝinta personuleto, alviciĝas sinsekve post ĝi anstataŭ naŭoj tri nulojn. Nulo signifas „nenion“, en tiu ĉi kazo tio povas esti esprimita per tio, ke la homo sen Dio estas nenio. Mi mem ekmiris pri spriteco kaj ideoriĉeco de la Dia popolo. Kaj plej multe al ni plaĉis konkluda resumo, kiun ni esprimis per preĝo, por ke la nova jarmilo alportu al la homaro kaj la mondo ekkonon kaj sopiron deskui fieron kaj memsufiĉan diosimilemon kaj kliniĝon, kapabli adori Dion, kiu regas tempon kaj historion. Subiĝi al liaj reguloj. Kunlabori kun Li en disvolvo de la mondo kaj ni mem.

Kion ĉion al mi povas suflori matematiko kaj ankaŭ ciferoj de jarnumero!

Episkopo Josef Hrdlička (El libro Oživ plamen – Vivigu flamon, 2015)

 al la indekso


 LA PAPO FRANCISKO PRI GENOCIDO DE LA ARMENOJ

La Papo Francisko koncerne genocidon de armenoj sin esprimis jam multfoje. Eble plej frape dum la liturgio en la dimanĉo de Dia Mizerikordo (3.4.2016) kun aparta ĉeesto de la kristanoj de la armena rito. Komence de preskaŭ trihora liturgio unue la Papo alparolis la ĉeestantojn:

„Ĉe diversaj okazoj mi nomis la hodiaŭan tempon la tempo de milito, dispecigita tria mondmilito, dum kiu ni estas atestantoj de brutalaj krimoj, sangaj masakroj kaj frenezeco de pereo. Bedaŭrinde eĉ hodiaŭ ni aŭdas sufokatan kaj malzorgatan krion de multaj niaj sendefendaj gefratoj, kiuj estas pro sia kredo je Kristo aŭ pro sia etna aparteneco publike kaj brutale mortigataj – gorĝobuĉataj, krucumataj kaj dumvive brulmortigataj – aŭ devigataj forlasi sian patrujon. Ankaŭ nuntempe ni travivas certan specon de genocido kaŭzitan pro ĝenerala kaj kolektiva indiferenteco, pro kunkulpa silentado de Kaino, kiu deklaras: „Mi ne scias. Ĉu mi estas gardisto de mia frato?“ (Gen 4,9; Homilio, Redipuglia 13.9.2014)

Nia homaro travivis en pasinta jarcento tri grandajn, senekzemplajn tragediojn: la unua estas ĝenerale nomata »la unua genocido de la 20-a jarcento« (Komuna deklaro de Johano Paŭlo la Dua kaj Karekin la Dua. Eĉmiadzin, la 27.9.2001) kaj ĝi trafis vian armenan popolon – la unuan kristanan nacion – kaj plue katolikajn kaj ortodoksajn sirianojn, asirianojn, ĥaldeojn kaj grekojn. Estis mortigitaj episkopoj, sacerdotoj, ordenanoj, virinoj, viroj, maljunaj kaj eĉ infanoj kaj sendefendaj malsanuloj. Pluaj du genocidoj estis kaŭzitaj fare de naziismo kaj stalinismo. Antaŭ nelonga tempo estis amas-murdado en Kamboĝo, Ruando, Burundio kaj Bosnio. Ŝajnas, ke la homaro ne kapablas haltigi verŝadon de senkulpa sango. Ŝajnas, ke la entuziasmo aperinta fine de la dua mondmilito, konsumiĝas kaj malaperas. Ŝajnas, ke la homa familio rifuzas la konon de la propraj malsukcesoj kaŭzitaj per la leĝo de la teroro; kaj tiel ĝis hodiaŭ oni strebas pri likvidado de proksimuloj helpe de iuj kaj dum kunkulpa silentado de aliuloj, kiuj alrigardas. Ankoraŭ ni ne ellernis, ke »milito estas frenezeco, senbezona masakro« (komp. Homilio, Redipuglia 13.9.2014).

Karaj armenoj, hodiaŭ ni rememoras kun koro dolor-penetrebla, sed plena de espero je resurektinta Sinjoro, cent jarojn de tiu tragedia evento, terura kaj freneza genocido, kiu tiel draste trafis viajn antaŭulojn. Estas necese, ja devo memorigi al ni tion, ĉar se oni ne konservas tiun ĉi memoron, tio signifas, ke malbono konservas tiun vundon daŭre malfermitan; kaŝadi aŭ neadi malbonon estas la samo, kiel lasi sangi vundon sen ĝin pansi! (Sekvas salutoj.)

En firma certeco, ke malbono neniam devenas de Dio, kiu estas senlime Bona, kaj enradikigitaj en kredo ni deklaras, ke krueleco neniam povas esti atribuita al Dia agado kaj krome en lia Nomo absolute ne eblas serĉi iun ajn justigon. Ni travivu tiun ĉi Diservon kaj ni havu nian vidon fiksitan al resurektinta Jesuo Kristo, Venkinto kontraŭ morto kaj malbono.“

La evangelio estis deklarita armenlingve kaj la Papo Francisko en sia homilio kromalie diris:

„Per la tragediaj eventoj de la homhistorio ni estas ofte korpremitaj kaj ni demandas: Kial? La homa nocivo povas en la mondo malfermi abismon, grandegan malplenecon senigitan de amo, senigitan de vivo. Tiam ni demandas: Kiel plenigi tiun abismon? Ni tion ne kapablas. Nur Dio povas plenigi tiun malplenecon, kiun malbono kreas en niaj koroj kaj en niaj historioj. Jesuo, fariĝinta homo kaj mortigita surkruce, plenigas la abismon de peko per profundo de sia mizerikordo. Sankta Bernardo en sia komentario al Kanto de Kantoj (Alparolo 61, 3-5. Opera omnia 2,150-151) haltiĝas ĝuste super mistero de la vundoj de Kristo, uzante fortajn kaj aŭdacajn esprimojn, kies memorigo povas al ni alporti utilon. Li diras, ke »per korpaj vundoj esprimiĝas la mistera amo de Jesuo, vidigas sin la grandega mistero de la amo kaj montriĝas internaĵo de mizerikordo de nia Dio«.

Gefratoj, tio estas la vojo, kiun al ni malfermis Dio, ke ni fine eliru el la slaveco de malbono kaj morto kaj ke ni eniru en teron de la vivo kaj paco. Tiu vojo estas Li, krucumita kaj resurektinta Jesuo, kaj estas tio precipe liaj vundoj plenaj de mizerikordo.“

Fonto: www.radiovaticana.cz

 al la indekso


 LA VIVO ESTAS ŜANĜO

Oni diras, ke la homo devus honti, se li ŝanĝiĝas. Tio estas absurdaĵo! Honto estas, se li ne ŝanĝiĝas. L. N. Tolstoj

„Vi estas iu alia, ol vi estadis. Hontu! Vi ŝanĝiĝis. Ne plu vi estas viro, vi ŝiras grupon, vi renegatiĝis de kamaradoj, vi tro pensas pri vi mem. Simple vi perdis karakteron.“

Tiel alparolis lin liaj estintaj drinkejaj samtablanoj, post kiam li decidiĝis definitive fini drinkadon. Estis por li tre malfacile ne plu drinki, sed estis pli malfacile rezisti atakojn kontraŭ sia karaktero fare de la kamaradoj, kiu laŭ opinio de ĉiuj honestaj bierumantoj ŝanĝiĝis al pli malbona direkto.

En la vivo ekzistas situacioj, kiam estas necese ion ŝanĝi. Certe neniu iun kritikas kaj malfamigas lian personecon pro tio, ke li en sesdeka jaraĝo ne plu portas jakon kiel dekokjarulo. Sed ĉar la homo kreskas, ŝanĝiĝas ankaŭ lia scio kaj kun ĝi ankaŭ la vidpunktoj. Al tio aldonadis sprite Winston Churchill, ke nur kreteno ne ŝanĝas siajn vidpunktojn.

Atenton! Tute alie ĝi estas en la situacioj, kie el profitkalkulemo aŭ el malbraveco ŝanĝiĝas ekzemple la politika koloro de la jako. Malgraŭ tio validas, ke la ŝanĝo estas la vivo kaj la vivo estas en ĉiamaj ŝanĝoj. La ŝanĝoj ekzistas ankaŭ en rigardo al la mondo de la valoroj. Iam ni hontis pri tio, per kio ni pli frue fanfaronis. Kaj male.

Estas certe, ke neniu el ni hodiaŭ estas la sama, kiel li estis hieraŭ kaj neniu morgaŭ estos tia, kia li estas hodiaŭ. Ĉiutage al ni malmultiĝas la cerbaj ĉeloj, malboniĝas eĉ bonega vidkapablo, profundiĝas sulketoj sur la vizaĝo kaj foruziĝas la tuta organismo. Vantaĵo de ĉiu sekundo de nia vivo alportas ŝanĝojn kaj kontraŭ ili ni povas fari nur malmulton. Estas tio ŝanĝoj, pri kiuj la homo ne sopiras, ĉar ili estas signoj de la senpoveco, sed kun ili ni devas pli frue aŭ pli malfrue paciĝi.

Krom tiuj ĉi ŝanĝoj, kiuj direktas praktike al pli malbona kaj kiujn ni povas observi nur kiel spektantoj, ekzistas ankaŭ la ŝanĝoj, kiuj celas al pli bona kaj estas plene en nia reĝisorado.

Al la ĝojo de la homa animo apartenas ekkono, ke ĝi bezonas ŝanĝon al pli bona, konscio, ke la ŝanĝo havas sencon, kaj la decidiĝo persisti en la bono. Tial ni ne konformiĝu al tiu ĉi mondo, kiel sankta Paŭlo avertas romanojn, sed ni transfomiĝu per renovigo de nia menso.

Max Kašparů

 al la indekso


 MAJA RENKONTIĜO EN LA PILGRIMLOKO
Svatá Hora u Příbrami – Sankta Monto ĉe Příbram, Ĉeĥio
de la 12-a ĝis la 14-a de majo 2017

En la semajnfinaj tagoj de la 12-a ĝis la 14-a de majo 2017 organizos la Ĉeĥa IKUE-Sekcio renkontiĝon en la belega ĉefpilgrimloko de la landparto Bohemio en Svatá Hora u Příbrami – Sankta Monto ĉe Příbram, Ĉeĥio.

La renkontiĝo okazos en spiritekzerca domo situanta en proksimeco de la fama Baziliko de la Ĉielenpreno de la Virgulino Maria, kiu disponas pri 70 loĝlokoj en tri unulitaj, du trilitaj kaj la ceteraj dulitaj ĉambroj. En ĉiu ĉambro estas lavujo kaj en ĉiu etaĝo estas necesejoj kaj lavejoj. Estas ebla ankaŭ interreta konekto pere de WiFi.

Prezo por nur unu tranokto por persono estas 280 CZK/nokto, por pli ol unu nokto por persono 250 CZK/nokto (1 € = ĉ. 27 CZK).

Prezlisto de la manĝoj:

  Matenmanĝo

45 CZK

08:00 h.

  Tagmanĝo

90 CZK

11:30 h.

  Vespermanĝo

65 CZK

17:30 h.

Ekzistas ebleco kuiri kafon kaj teon. Aĉeteblaj estas trinkaĵoj kaj biskvitoj.

Ĉiuj aliĝintoj ĝustatempe ricevos la bezonatajn informojn.

Provizora programo de la renkontiĝo

Vendredo 12.05.2017:
De la 14:00 alveno, loĝigo, kafumado.
16:30 Ebleco partopreni rozarian preĝon en la Baziliko.
17:30 Vespermanĝo.
19:00 Programo kun projekciado pri okazintaj aranĝoj.

Sabato 13.05.2017:
07:00 Esperanta sankta meso en kapelo.
08:00 Matenmanĝo.
09:00 Konferenco de la sekcio kun elekto de la sekcia komitato.
11:30 Tagmanĝo.
13:00 Konatiĝo kun la pilgrimloko.
15:30 Prelego de frato Sac. Max Kašparů.
17:30 Vespermanĝo.
18:30 Rozaria preĝo (vespera preĝo).
19:30 Programo celanta la 100-jaran datrevenon de la aperoj de V. Maria en Fatimo.

Dimanĉo 14.05.2017:
08:00 Matenmanĝo.
09:00 Sankta meso en la Baziliko.
10:30 Programo en la kunvenejo, kafumado.
11:30 Tagmanĝo.
12:30 Fermo de la renkontiĝo. Adiaŭo.

La programo restas laŭbezone malfermita por ŝanĝoj kaj kompletigoj.

Aliĝilo en formatoj PDF kaj DOC estas ankaŭ akirebla el la interretaj paĝoj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio www.ikue.org/cz.

La komitato de la Ĉeĥa IKUE-sekcio sincere invitas ankaŭ la eksterlandajn interesatojn partopreni la renkontiĝon.

 

Milí bratři a sestry, zúčastněte se našeho setkání na tak významném poutním místě, abychom společně poděkovali nebeskému Otci za mnohé dary, kterými nás stále obdařuje, za existenci naší sekce a našeho časopisu Dio Benu, a za stálou ochranu Panny Marie. Nám všem, našim rodinám i našemu esperantskému společenství nechť Pán nadále žehná a Panna Maria zůstává s námi. Zdraví a zve Vás Váš bratr Miloslav.

 al la indekso


 LA VIRGULINO POTENCA

Antaŭ kelkaj jaroj okazis en Germanio ekspozicio de afiŝoj. Surprize venkis la afiŝo, sur kiu estis nur ununura frazo, skribita majuskle: Vi kaj Dio estas fortosupereco.

Ĉe la unua tralego ni povus diri, ke du personoj – la homo kaj Dio – ne povas esti superforto kontraŭ pli granda nombro da homoj. Sed se ni enpensiĝos pli profunde, precipe kiel kristanoj, ni povas diri, ke la komisiono, kiu elektis la plej bonan afiŝon, elektis ĝuste. Tio estas granda vero.

Eĉ se la homo estas venkita nombre, eĉ se li estas venkita fizike, en kunligo kun Dio estas lia potenco morala, kaj la potenco spirita nemezurebla kun la kontraŭuloj. Pri tio parolas la historio mem. En la Malnova Testamento tiel malgranda nacio, kiel estis Israelo, venkadis en la nomo de la Eternulo. La forto de unuj estas en la ĉevaloj, la forto de la aliuloj en veturiloj, nia forto estas en la nomo de la Eternulo, diras psalmisto en la Malnova Testamento.

Sed ni povas pri tiu ĉi granda vero, ke la homo estas potenca pro tio, ke li estas ligita kun Dio, konvinkiĝi eĉ je samtempaj herooj, la herooj de la nuna tempo.

Patro Maksimiliano Maria Kolbe, granda honoranto de la Virgulino Maria, ŝia soldato, kiu vivis sub la standardo de la Dinaskintino, tion pruvis en la naziisma koncentrejo. Jes, li mortis sub fortosupereco de la koncentrejaj gardistoj, sed kion ni pri ili hodiaŭ scias.

La patro Maksimiliano estis kanonizita. Tio estis potenco de la senpotenculo. Tio estis la forto de la malfortulo. Kiel diras la apostolo Paŭlo, nur tiam, kiam mi estas malforta, mi estas forta. Tio estas unu el la paradoksoj de la kredo. La mondo kapablas en siaj butikistaj kalkuloj komparadi nur tion, kiom kontraŭ kiom. En la spirita vivo tiel ne estas.Ĝi estas kun kiu kontraŭ kiu, kun kiu kontraŭ kio.

En tiu situacio troviĝis ankaŭ la Virgulino Maria. Tial ni pri Ŝi diras, ke Ŝi estas la Virgulino potenca, ĉar kun Ŝi estis Dio.

Ne nur kun Ŝi, Li estis en Ŝi. Kaj Ŝi estis por Li. En tiu forto, en tiu konscio, en tiu kunaparteneco al la senfina Triunua Dio, Ŝi trovis la forton persisti ĝis la fino. Kaj tio estas ankaŭ nia vivtasko. Persisti ĝis la fino mem. En tio estas la potenco de la homo esti konektita kun Dio, havi la konscion, ke ni apartenas al Tiu, kiu decidas pri la historio. Ke la malamiko de Dio kaj la malamiko de la homaro ne havas kaj neniam havos absolutan venkon. Gajni kelkajn batalojn ankoraŭ ne signifas gajni la tutan militon. La fina venko apartenas al Tiu, kiu dispremis la kapon de la diablo. Ŝia potenco ne estas en tio, ke Ŝi vivis kiel la homo, ŝia potenco estas en tio, ke Ŝi konektis sin kun Tiu, kiu al Ŝi tiujn forton kaj potencon donadis.

Max Kašparů

al la indekso


 LA PREFEKTO DE LA PAPA DOMO: LA EKLEZIO NE RAJTAS ORIENTIĜI LAŬ SPIRITO DE LA TEMPO

Prefekto de la papa domo, la ĉefepiskopo Georg Gänswein, avertas la katolikan eklezion, ke ĝi ne malaltiĝadu al nivelo de spirito de la nuntempo. „La eklezio ne povas direktiĝi per tio, kio ĉi momente estas praktikata, sed ĝi devas heroldi tion, kio estas ĝia tasko,“ menciis persona sekretario de Benedikto la 16-a por germanlingva raport-magazino Focus (13.3.2016). Obĵeton, ke „la eklezio ne sekvas nuntempon“, opinias Mons. Gänswein kiel senbazan kaj senmotivan. La eklezio estos ĉiam „malnovmoda“ aŭ „nemoderna“, por ne perfidi Dian vorton, kiu sur la homon efikas kiel „memcerteco, eĉ se kuracanta“. Jesuo Kristo ankaŭ ne adaptiĝadis al la tempo, sed Li estas supertempa kaj konstante aktuala, aldiras kvindek naŭjara ĉefepiskopo, kiu servas al oficanta kaj eĉ emerita papo.

Laŭ www.radiovaticana.cz

al la indekso


 LA SIRIA ĈEFEPISKOPO PRI SANGELVERŜO EN BRUSELO: EŬROPO RIKOLTAS, KION ĜI SEMIS

En la atencoj en Parizo kaj Bruselo pagas senkulpaj civiluloj por tio, kion potencaj eŭropaj rondoj semis dum la lastaj jaroj en Sirio kaj Irako, la siria-katolika ĉefepiskopo Jacques Behnan Hindo komentas tragikajn okazintaĵojn por la agentejo Fides. La paŝtisto de la siria-katolika eparkio en Hasaka-Nisibi en nordoriento de Sirio rezonas super principa responseco de eŭropaj kaj okcidentaj politikaj ĉefuloj, influitaj per mallongdaŭraj egoismaj interesoj.

„Ankaŭ diversaj eŭropaj reprezentantoj ankoraŭ antaŭ nelonga tempo sekvis kiel ĉefan geopolitikan celon la falon de la regado de Asad, ili opiniis terorisman formacion al-Nusra kiel direkton de la »modera islamo« kaj kulpigis Rusion pro atakoj sur iliajn poziciojn,“ emfazas ĉefepiskopo Hindo. Krome multaj okcidentaj registaroj ĝis nun ne pridubis privilegiajn rilatojn, kiujn ili konservas kun ŝtatoj kaj financaj potencoj, kiuj per siaj fontoj kaj ideologioj subtenas teroristajn retojn.

„La eŭropaj regantoj – kaj entute la tuta Okcidento – jam kelkajn jardekojn orientiĝas al Saŭd-Arabio kaj la emiratoj de la Araba duoninsulo. Ili tiel donis al tiuj landoj eblon, por ke ili en Eŭropo, inkluzive de Belgio, financu konstruon de moskeoj, kie estas heroldata „wahabismus“, la ideologia bazo de ĉiuj ĝihadismaj grupoj. Tio ĉio okazis pro absoluta superrego de ekonomia logiko kaj miliardaj kontraktoj kun posedantoj de nafto,“ eksplikas ĉefepiskopo Hindo. Laŭ la siria paŝtisto ankaŭ respondo je migrada krizo estas signo de malforteco kaj kaoso, en kiu troviĝas la eŭropa gvidantaro:

„Eŭropo mem elektis iĝi ostaĝo de Turkio. Mi komprenas eŭropajn malfacilaĵojn, sed volonte mi rimarkas, ke fuĝintoj akceptitaj de Eŭropo en la pasinta jaro ne superas du dekonojn de ĝia entuta loĝantaro, dum en tiel malgranda lando kiel estas Libano la nombro de fuĝintoj egalas al duono de lokaj enloĝantoj. Mi ankaŭ komprenas la larmojn de la eŭropa komisariino por eksterlanda politiko, sed mi memorigas, ke en Sirio estas jam dum kvin jaroj murdataj miloj da islamanoj kaj kristanoj, virinoj, viroj eĉ infanoj, pro kiuj neniu ploras,“ konkludas la ĉefepiskopo de siria Hasaka.

Fonto: www.radiovaticana.cz

al la indekso


 LA ĈEESTANTA MOMENTO: LA UNUNURA REALA
KAJ JAM NUN ETERNA

„Por povi vin ami surtere, mi havas nenion ol hodiaŭon.“ Sankta Tereza el Lisieux „Sekreto de feliĉo estas en tio, vivi unu momenton post la alia kaj danki Dion pro ĉio, kion Li al ni tagon post tago donas en sia granda boneco.“ Sankta Johana Beretta Molla

Enŝovita inter du masivojn de la tempo – pasinto kaj estonto – la ĉeestanta momento ŝajnas esti tiel fragila: neekkaptebla. Tamen ĝi estas ununura reala. La pasinto? Superita! Ĝi jam finiĝis. La estonto? Ĝi ankoarŭ ne venis, ankoraŭ ĝi estas kaŝita. La ĉeestanta momento do estas tiu ununura, kiu estas, kiu ekzistas kaj en kiu mi ekzistas. La ununura tempo, kiam mi povas vivi. Kiam mi returnas min al mia pasinto aŭ kiam mi strebas superi mian estonton, mi lasas pasi la ĉeestantan momenton, sen fakte ĉeestadi en ĝi, sen ĝin plenigi, sen ĝin konsciiĝi... Mi restas flanke de la vivo.

La pasinto estas nerefutebla. Jam neniam mi povos ŝanĝi, kion mi faris aŭ travivis. Kion mi povas fari? Enmeti pasinton en la koron de Jesuo, kaŝi ĝin en Lian mizerikordon, peti Lin pri pardono de ĉiuj mankoj, eraroj kaj pekoj. Danki pro ĉio, kio jam okazis, kion mi travivis, eĉ kion mi suferis. Fari hodiaŭ, kion mi hieraŭ ne povis travivi (ekz. pardoni) kaj vivi hodiaŭ laŭeble plej bone tion, kion mi hieraŭ travivis malbone. Estas bone pribedaŭri siajn misfarojn, sed antaŭ ĉio ilin transdonadi al la Sinjoro.

Kio koncernas estonton, estas bone fari planojn, sed antaŭ ĉio ilin konfidi al Dio. Pripensi morgaŭon, sen zorgi pri ĝi. Se mi faros hodiaŭ, kion mi estas devanta fari, Dio prizorgos reston. Se mi zorgos pri Li, Li prizorgos min. Serĉado kaj plenumado de la volo de Dio por mi fariĝos fonto de la profunda paco kaj ĝojo.

Certe vi tion konas – alimaniere forpasas la tempo en atendejo de kuracisto, kiam ŝajnas, ke ĝi senfine treniĝas, kaj alimaniere en la momentoj, kiam mi travivas ion belan, aŭ mi bezonas finigi iun taskon. Tiun senpovon rilate al la tempo mi povas travivadi kiel frustracion, ke la tempo forkuras, ke ĝi estas de mi prenita. Sed mi ankaŭ povas travivadi la tempon kiel ion, kio estas mia, kiel donaceton, kiun mi ricevis. Ĉiu minuto de la estanteco estas al mi donacata. Ĝi estas loko de la renkontiĝo kun Dio. Kiu, kiu ne sukcesas donadi sian tempon al la Sinjoro, tiu iĝos sklavo de sia tempomezuro. Konstante en streso, lacepelita, streĉita. Sed se mi transdonos mian tempon al Dio, mi povos ĝin dediĉi al miaj gefratoj. Tiuj momentoj, kiujn mi plej multe transdonos al aliuloj, iĝos momentoj de la plej granda preĝo.

Sento por estanteco min ankaŭ instruos distingi inter gravo kaj urĝo. Tio, kio estas la plej urĝa, ne estas necese la plej grava. Kaj al gravaj aferoj oni devus ĉiam doni preferon. Plenigi ĉiun momenton per la amo nin kondukos al senĉesa ĝojo – eĉ dum sufero.

Por enpensiĝo

Kiel mi travivas la ĉeestantan momenton, tempon, kiu estas al mi donita? Ne kunkatenigas min konscienc-riproĉoj pro pasinto aŭ timo antaŭ estonto? Ĉu mi havas tempon por Dio?

La preĝo

Sinjoro Jesuo, mi enmetas kun fido mian pasinton en Vian mizerikordon kaj mian estonton mi konfidas al Via Providenco. Instruu min travivadi ĉiun momenton koincide kun Via volo. Amen.

Laŭ libro de Daniel Ange: La joie (Fonto de ĝojo)

al la indekso


 HOMAMASO DE LA LIBERULOJ, HOMAMASO DE LA SUBPREMITOJ

Sabaton, la 15-an de oktobro 2016 mi estis rigardanta al la amasego de homoj distiriĝanta sub la helmontaj ŝirmaj remparoj. Kutime en aŭtuno malofte alvenas tiaj homamasoj sub la ĉenstoĥovan klostron. Lastfoje tio okazis eble, se mi ne eraras, en la jaro 1955 – sed tiam la homoj ne ariĝis tiom grandamase, tamen ili ne venis kun tiom bonvolema orientiĝo. Ĉi-foje okazis alie – estis pardonado ankaŭ al tiaj, kiaj estis la svedaj invadintoj, al la okupantoj, komunistoj, naziistoj. La homa amaso de la genuantoj antaŭ Jesuo, elstarigita en grandega hostimontrilo, ripetadis, ke ĝi pardonas ankaŭ la krimojn faritajn surterene de Katynj kaj Wolynj.

Por mi tio ĉi estis precipe kortuŝa, ĉar kvankam ne unufoje oni diras pri la bezono de la pardono inter ni mem kaj inter la nacioj, tamen kutime ĝi estas iniciato de iu grupo de la nevasta medio, kaj mankas klara informo returna. Ĉi tie la informo estis tuja, kaj estis elparolita el buŝoj de multaj samlandanoj arigitaj ĉi tie el la tuta Pollando.

„Ni pardonas“ – estis aŭdebla super la placo, kaj la malvarmeta vento dissendadis la eĥon de tiu sankta vorto malproksimen, kaj la tuta Pollando ekaŭdis tion.

Atingis min la frazo, ke nun malfermiĝas la pordo al la vera repacigo ne per la rimedo de politikaj kalkuloj, ekfaritaj surbaze de interkompreniĝoj kaj paktoj laŭnature nesolidaj, sed nur en la Sankta Spirito.

La giganta amaso de la homoj liberigitaj kaj repaciĝintaj inter si mem kaj kun Dio (centoj da pastroj konfesprenis surplace dum la tuta tago ĝis elĉerpiĝo) vekis en mi la asociigon kun alia homamaso – nigra, freneze koleriĝinta faranta malmoralajn fingro – kaj mano – movajn signojn kaj kruele laŭtkrieganta similajn hidajn esprimojn. Kaj ankaŭ ĉi tie desupra vidaĵo, sed unuavice virino kun abomenindaĵon vekanta nigra ŝminko, montras al la objektivo malbelege signifantan permanan movon. Tiu ĉi bildo fiksiĝis en mia memoro fortege, ĉar la fotaĵo de tiu evento estis presita en la unua paĝo de la „Gazeta Wyborcza“, do gazeto de la nepatriota parto de la pola popolo. Ĉi tiu gazeto, laŭ ilia konscio prezentis triumfon post la „nigra lundo“, kiam la amasoj de la virinoj postulegis la „abortigo-rajton.“

Mi konservis por mi tiun ĉi numeron de la gazeto, ĉar ĝi estas neordinare esprimplena, signifoplena. Sufiĉas unu okulĵeteto por rimarki, ke tiu ĉi estas multe pli ol komparo de tiuj du socigrupoj havantaj kontraŭajn vidpunktojn. Ĝi estas la ilustraĵo de la vortoj de la sankta Paŭlo, ke „nia luktado estas ne kontraŭ sango kaj karno, sed kontraŭ regantoj, kontraŭ aŭtoritatoj, kontraŭ mond-potenculoj de la nuna mallumo, kontraŭ la spiritaroj de malbono en la ĉielejoj“ (Efe 6, 12). Ĉi tie videblas, pri kio vere temas: pri la savo de la homo.

La Granda Pentofaro estis neniu simetria protesto, ĝi estis nenia protesto entute – ĝi estis la renkontiĝo de poloj, kiuj decidiĝis starigi sin en la lumo de Dio. En tia heleco kaŝiĝos nenia malpureco – kaj tiam la homo vidas, pro kio li devas pardonpeti kaj pentofari. Por niaj, naciaj kaj tutmondaj pekoj.

El artikolo de la gazeto „Gość Niedzielny“ (n-ro 43 el la 23.10.2016)
esperantigis
Andrzej Kler, Nuneaton, Anglujo

al la indekso


 ĈU HITLER KULPAS ĈION ĈI?

Iam mi tuŝis skribe la evidentan aĵon, ke ĉiu infano estas donaco, kaj ĉiu abortigo estas detruo de ĉi tiu donaco, kaj jam ĉe la komenco nuligo de la Diaj planoj.

Poste iu ĵetis al mi, ironie, la demandon: „Ĉu Hitler estis ankaŭ donaco?“

Jes, memkompreneble, ke Adolf Hitler estis ankaŭ donaco, sed tio, kion li faris kun tiu donaco, estis jam alia, tre fame konata afero.

Kiel maldelikata kaj naiva estas la pensmaniero, ke se la patrino abortigus Hitleron, tiam la dua mondmilito ne ekzistus. Ankaŭ do mi demandas, kiun devus mortigi la gepatroj, por ke la unua mondmilito ne okazu? Kaj kiun, por ke ne estu la oktobra revolucio? Kiun, por ke ne estu aneksadoj, malvenkitaj bataloj, la armaj agoj kontraŭ la tiranio, kiuj estis sangece nuligitaj? Ĝi estas tutsimila parolo kiel tiu de la filozofo Franc Fiszer, kiu diris: „Por ke en Pollando estu bone, necesas pendmortigi cent mil fiuloj. Kaj se oni ne povus tiom tiajn trovi? Oni tiam povus la nombron kompletigi el tiuj honestaj.“

La perversa nuligo de la pekoj kune kun iliaj potencialaj kunportantoj ĝisnune ne donis al ni la ĝeneralan feliĉecon. Se sur la homaron en la 20-a jarcento falis tiaj abomenindaĵoj, do ĝi okazis ne pro tio, ke estis Hitler, sed nur tial, ĉar estis la peko, kaj malestis la pento. Kaj la pento ne estis, ĉar ŝanĝiĝis la „kvalito de la peko“. La rompado de la moralaj principoj komencis esti la vivostilo, la principo, distra tempopasigo. La peko fariĝis profita solvo – kaj samtempe ne io malbona, kio al la homo okazas, kaj kion poste li bedaŭras. Maljustaĵo sur maljustaĵo, la fierego konkuranta kun avido, kaj ĉio ĉi sub la komuna denominatoro de la ekflamiĝinta egoismo. Kiam iu socigrupo, ekzemple nacio, akceptas la egoismon esti virto, neniu vidas la kaŭzon por konvertiĝi. Tiamaniere malfermiĝas la vojo al la abismo, kaj tio ĉi estas la kaŭzo de malfeliĉoj, kiam la homoj en la abismon puŝiĝas, sed ne Hitler, Stalin kaj iu ajn simila. La afero ne konsistas en tio, kiu akiris la povon, sed en tio, kio lin en tiun povon enkondukis. Se ĝi estis la socia laŭdo de la peko, do la katastrofo devis veni. Ĉar ĉiu, kanonizanta la pekon, enpaŝas en la vojon de Hitler.

Juna Adolf ankoraŭ tiam estadis en tranĉeoj, kaj konis lin nur frontaj kunuloj, kiam Maria en Fatimo petis pri la akcepto de la pentofaro. Ŝi antaŭdiris pri la eraroj „de la granda lando Oriente“, kaj avertis, ke venos ankoraŭ pli kruela milito, se la homoj ne konvertiĝos. De tie fluas simpla konkludo, ke se la homoj konvertiĝus, ili certe ne elektus Hitleron kaj ĉio evoluus alie. Pli bone.

Ankaŭ hodiaŭ ni devas konvertiĝi, kaj ni havas pro kio. La dekoj da jaroj de la ŝtata akordo je la mortigado de la infanoj estas nia kolektiva kulpo. Kaj ĝis almenaŭ eĉ nur unu infanon laŭleĝe estas permesite mortigi per abortigo, ni respondecas pri tio kiel la ŝtato. Pro tio ni devas pentofari, kaj pro aliaj multaj aĵoj. Do ni devas konvertiĝi are, kiel en Ninivo post la veno de Jona, ni devas kiel nacio diri al Dio: „Pardonu , savu, konduku.“

El la katolika semajngazeto „Gość Niedzielny“, 9.10.2016,
esperantigis Andrzej Kler, Anglujo

al la indekso


  POLLANDO SOLENE PROKLAMIS JESUON KRISTON LA REĜO KAJ LA SINJORO DE LA LANDO KAJ LA NACIO

Kulmino de la Sankta Jaro de Mizerikordo kaj jubilea jaro de 1050-a datreveno de „Bapto de Polujo“ estis en Pollando Akto de akcepto de Jesuo Kristo la Reĝo kaj la Sinjoro (19.11.2016). La soleno okazis en la pilgrimloko de la Dia mizerikordo en Krakovo – Łagiewniki dum ĉeesto de multaj polaj episkopoj, sacerdotoj kaj registara delegitaro frunte kun ŝtatprezidento Andrzej Duda. La homilion deklaris episkopo de Opole Mons. Andrzej Czaja, kiu kadre de la pola episkoparo estas prezidanto de t. n. surtroniga movado. Ĝuste tiuj ĉi popolaj movadoj inspiritaj fare de mistikulino de la 20-a jarcento Rozalia Celakówna (1901-1944) staras komence de la ideo de la proklamo de Jesuo Kristo la Reĝo de Pollando.

„Ni ne allasu, ke la ununura frukto de ambaŭ jubileoj de la Mizerikordo kaj la Bapto de Polujo, iĝu nur ia enskribo en kronikoj kaj analoj,” diris la episkopo Czaja. „Ni ne rajtas plu daŭrigi direkten, kiu signifas malproksimadon de Dio. Sed la ŝanĝojn ne alportos nura proklamo de la Jubilea Akto. Estas necese komenci verkon de la ŝanĝo kaj aranĝi la vivon laŭ la volo de Dio, gvidi nin per Jesuo kaj lia evangelio.“

La solenan proklamon faris antaŭ la Plejsankta Sakramento prezidanto de la Pola Episkopara Konferenco, ĉefepiskopo Stanisław Gądecki:

“Nemortema Reĝo de la eterno, Sinjoro Jesuo Kristo, nia Dio kaj Savinto! En la jubilea jaro de la 1050-a datreveno de la bapto de Polujo kaj en la kromordinara Sankta Jaro de Mizerikordo, ni poloj, staras antaŭ Vi (kune kun niaj spiritaj kaj laikaj reprezentantoj), por agnoski vian regadon, por submeti nin sub Vian Leĝon kaj ke ni konfidu al Vi kaj konsekru nian patrujon kaj la tutan nacion.”

„Ni konfesas antaŭ la ĉielo kaj la tero, ke Vian regadon ni bezonas. Ni konfesas, ke nur Vi unusola havas super ni sanktan kaj neniam estingantan rajton. Tial ni humile klinas niajn kapojn antaŭ Vi, La Reĝo de la Universo, ni agnoskas vian regadon super Pollando kaj la tuta nia nacio, vivanta en la patrujo kaj ankaŭ en la mondo.“

Sekvas plua parto de la solena preĝproklamo. La ĉefepiskopo Stanisław Gądecki konkludis la solenan akton per tiu ĉi preĝo:

“Unusola Reganto de teroj, nacioj kaj la tuta kreitaro, Reĝo de reĝoj kaj la Sinjoro de regantoj! Ni konfidas al Vi polan teron kaj tiujn, kiuj en Pollando regas. Fariĝu, ke la registaroj juste administru ĉion, kio estas al ili konfidita, kaj ke ili difinu leĝojn konforme kun Viaj Leĝoj.

Kristo la Reĝo, fide ni konfidas al Via Mizerikordo ĉion, kio prezentas Pollandon, kaj precipe tiujn anojn de la nacio, kiuj ne sekvas viajn vojojn. Pridonacu ilin per via graco, lumigu ilin per potenco de la Sankta Spirito kaj nin ĉiujn alkonduku al la eterna unueco kun la Patro.

Nome de la frateca amo ni konfidas al vi ĉiujn naciojn de la mondo kaj precipe tiujn, kiuj per kruco signis Polujon. Fariĝu, ke ili en Vi rekonu sian jurfortan Sinjoron kaj Reĝon kaj ke ili eluzu la tempon, kiun al ili la Patro donas, kaj ke ili libervole sin submetiĝu sub Vian regadon.

Sinjoro Jesuo Kristo, Reĝo de niaj koroj, igu niajn korojn similajn al Via Plejsankta Koro. Via Sankta Spirito descendu kaj renovigu la vizaĝon de la tero, de tiu ĉi tero. Li nin subtenadu en efektivigado de la devoligoj rezultantaj el tiu ĉi nacia akto, nin protektu kontraŭ malbono kaj sanktigu nin.

En Senmakulan Koron de Maria ni enmetas niajn intencojn kaj devoligojn. Ni nin ĉiujn konfidas en Patrinecan protektadon de la Reĝino de Pollando kaj al propeto de la sanktaj Patronoj de nia patrujo.

Reĝu al ni, Kristo! Reĝu en nia patrujo, reĝu en ĉiu nacio – por pli granda gloro de la Plejsankta Triunuo kaj por la savo de homoj. Fariĝu, ke nian patrujon kaj la tutan mondon inkluzivu via Regno: la regno de la vero kaj la vivo, la regno de la sankteco kaj la graco, la regno de justeco, amo kaj paco.”

Laŭ radiovaticana, 19.11.2016

al la indekso


  Kardinalo Koch: LA DATREVENON DE REFORMACIO NE EBLAS BONE SOLENI. TEMAS PRI MANIFESTADO DE ĈAGRENO KAJ PENTO

Vatikano. La datrevenon de reformacio ne eblas bone soleni. Temas pri manifestado de ĉagreno kaj pento – diris kardinalo Kurt Koch en interparolo por agentejo I. Media, kiam li eksplikis la sencon de la papa vojaĝo al soleno memoriganta la komencon de la reformacio. La prezidanto de la Papa Konsilio por Unueco de la Kristanoj memorigis la tragikajn konsekvencojn de disfendo de la eklezio, kiu surverŝis Eŭropon per sango.

Kardinalo Koch ankaŭ rimarkis, ke la eksteraj cirkonstancoj, kiel estas persekutado, sekularigado aŭ migrada krizo postulas de la kristanoj pli grandan proksimiĝon. Sed samfoje li aldiras, ke la ekumenaj rilatoj kun protestantoj dum la lastaj jaroj grave komplikiĝis. „Ankoraŭ en la okdekaj jaroj oni diradis, ke nin kredo dividas kaj starpunktoj kunigas. Hodiaŭ tio estas preskaŭ male,“ emfazas la ĉefo de la vatikana ofico kaj li memorigas, ke la katolikoj kaj protestantoj diferenciĝas en aliro al multaj bazaj demandoj de la homa vivo, kiel estas abortigoj, eŭtanazio, geedzeco, familio, seksualeco aŭ gender-ideologio. Dume, kiel emfazas kardinalo Koch – ĝuste en tiuj aferoj devus kristanoj paroli per unu voĉo.

La prezidanto de la Papa Konsilio por Unueco de la Kristanoj ankaŭ memorigis la signifon de la vatikana deklaracio Dominus Iesus el la jaro 2000, kiu kaŭzis multajn miskomprenojn. Nome en ĝi tekstas, ke la protestantaj komunumoj ne estas eklezioj en la senco, kiel tiun nocion komprenas katolikoj. Sed tio ne signifas, ke ili ne estas ekleziaj komunumoj, emfazis la kardinalo Koch. Laŭ lia opinio tiu ĉi dokumento estas invito por komenci dialogon pri koncepto de la eklezio, kio estas temo, kiu plu prezentas gravan obstaklon survoje al unueco.

www.radiovaticana.cz

al la indekso


  LA CIVILIZADO DE LA AMO KAJ LA MORTO NUN EN LA TEKNIKE EVOLUINTAJ LANDOJ DE LA MONDO

 Prelego de MUDr. Štefan Grenda prezentita kadre de la 69-a Kongreso de IKUE okazinta en la urbo Nitra 2016

Karaj gefratoj, estu laŭdata Jesuo Kristo, Di-benitan tagon al vi ĉiuj!

Komence de mia alparolo permesu al mi diri kelkajn vortojn pri mi mem. Laŭprofesie mi estas faka kuracisto, neŭrologo. Mi interesiĝas pri la moralaj problemoj en medicino. Mi loĝas en la montara regiono de Altaj Tatroj en la urbo Poprad, Slovakio.

Ĉiu kristano havas la devon esti anoncanto de la Evangelio. Kristano estas homo, en kiu Jesuo vivas. La homo ne povas vivi sen la amo. Li estas vokata ami Dion kaj la proksimulon. La homo estas elaĉetita pere de la amo.

Deirante de la ĝenerala principo, ke ne ĉio, kio estas teknike farebla, estas morale akceptebla. La homa vivo devas esti absolute respektata jam ekde la koncipiĝo. Tion diras al ni ankaŭ la sankta Eklezio.

La homa koncipiĝo devas esti la frukto de la ama sekskuniĝo de la geedza paro, kaj ne la produkto de la teknika manipulado. La embrio – la ĵus koncipita homido estas vera malgranda antaŭnaska infano. La familio baziĝas sur la geedziĝo kaj fidela amo de viro kaj virino.

La kristana tradicio nun estas en teknike evoluintaj landoj en profunda krizo. Ni estas zorgoplenaj pro tiu ĉi krizo. Ni estas konvinkitaj, ke Eŭropo devas resti fidela al siaj kristanaj radikoj. La ŝtataj leĝaroj devas respekti la moralajn principojn.

Memkompreneble la Biblio estas la fundamento de la pensmaniero por ĉiuj kristanoj. Tiuj, kiuj negas Dion, sekve de tio ankaŭ malhavas estimon por la homo.

Por la katolikoj la plej alta aŭtoritatulo estas la Papo. Pro tio lia instruo pri la kompreno de la Biblio estas la plej grava.

Tiujn principojn priskribas:

1) La Encikliko de la papo Paŭlo la Sesa: Humanae vitae.

2) La Encikliko de la papo Johano Paŭlo la Dua: Evangelium vitae.

Ankaŭ aliaj ekleziaj dokumentoj rilatas tiujn principojn.

La papeco reprezentas por la Eklezio firman kaj kunigitan forton, sen ĝi ekestus nur pluaj novaj kaj novaj frakcioj.

Multaj estuloj estas viktimoj de abortigo, eŭtanazio en teknike evoluintaj landoj. Kondamnendaj estas konstruoj de artefaritaj uteroj, klonado, genetika manipulado ktp. La homo ne rajtas manipuli la embriojn cele al selekto de la sekso aŭ de aliaj ecoj de la homido. La scienco kaj tekniko havas ampleksan kampon por kontraŭbatali multajn kazojn de sterileco per teknikoj kaj eksperimentoj morale akcepteblaj.

Intenca abortigo estas la milito kontraŭ nenaskitaj infanoj, ĝi estas brutala ago kontraŭ la vivo mem. La patrino mem estas la dua viktimo de la abortigo pro daŭraj komplikaĵoj korpaj kaj animaj. Tio estas la oferoj de egoismo, materialismo, la civilizado de la morto.

Por kristano devas esti preferata celo la espero de la eterna vivo, sed ne la espero de feliĉo kaj paradizo surtera. Jesuo mem ne hezitas proponi al siaj disĉiploj „mallarĝan“ vojon al la sankteco.

Konservu, helpu, akceptu la vivon de ĉiu persono, precipe de tiu, kiu estas malforta, malsana kaj handikapita. Estu farantoj de la civilizacio de la vivo. Ni ĉiuj estas en la manoj de Dio. La amo nin kunigas kun Dio, La Dia Providenco nin gardu! La malbono kaj morto ne havu la finan vorton, ĉar pli forta estas la amo.

Dankon al Dio, al la Virgulino Maria, al la organizantoj de tiu ĉi kongreso kaj al vi ĉiuj.

al la indekso


 ANTAŬ OL VENOS ISLAMO

 Antaŭ ol venos ili – tiuj, kiuj volos disvolvi la standardon de profeto – bone estas ekonsciiĝi pri kelkaj diferencoj inter ni, la kristanoj, kaj ili, konfesianoj de Mahometo. Niaj veroj de la kredo donas al ni bonegan armilaron por la interparoladoj kun fremduloj kaj donas al ni ŝancon montri al ili, kiel bonegan hejmon sur la tero ekfaris por ni nia Dio. Nur en la kristanismo Dio kontraktis kun homo dufojan aliancon. Unuafoje – revelaciinte al Moseo la regulojn de la deca vivo, kaj duafoje – kiam Jesuo Kristo mortis sur la kruco kaj resurektis. Ni estas la religio de la libereco kaj de la alianco kun Dio. En la rilato de la amo Dio kreis la ebenaĵon de nia bona volo kaj parencecon kun Li.

En islamo fidelulo estas la sklavo de la nepenetrebla, kaŝita kaj kruela Alaho. Ununuro, kion islamano povas fari, estas la senvola submetiĝo al Alaho. Islamo ne baziĝas sur la konscienca konigado, nek je la imago de la esenco de Dio.

La majstro de la kristanismo Jesuo Kristo neniam instigis al la perforto kaj la venĝo kontraŭ tiuj, kiuj kontraŭstaras al la vera religio. Ne permesu do vin konvinki, ke Jesuo iam ajn vokis al la senkapigado de malfideluloj. Tio estas nura kimero de islamanoj, kiuj sprite kripligas la Evangelion laŭ la sankta Luko.

En la kristanismo la geedzeco estas sankta sakramento, en islamo kontraŭe la ligo de virino kaj viro estas ĉesigita de la sakramenta elemento kaj esence ĝi estas facile senvalidigebla kontrakto. En la kristanismo uzo de perforto estas permesebla nur dum la defendo de familio kaj hejmo, en islamo uzo de la perforto kaj mortigado de „malfideluloj“ estas unu el la ĉefaj mesaĝoj de Mahometo.

Islamo rekonas demokration kiel blasfemon, ĉar la ŝtato laŭ Mahometo devas havi religian karakteron, ĉar la ordonpovo en ĝi devenas rekte el la dia dono.

Kristanismo, kiel la ununura religia sistemo, kreis bazojn por la disvolviĝo de la laika ŝtato.

En la kristanismo virino estas samrajta kiel viro, en islamo „in statu nascendi“ (en stadio de naskiĝo) la rolo de viro estas gvidanta, kaj en la juro de ŝariato nur la depozicioj de du virinoj egalas al la unu depozicio de viro. Islamo aprobas la perfortigon de virinoj. Ĝi ne toleras ankaŭ aliajn religiojn kaj ordonas, ke iliaj fideluloj estu civitanoj de la dua kategorio sur la teritorioj konkeritaj fare de islamanoj (devigaj ekde la 7-a jc., tielnomata regulo Dihimmia).

Ne aŭskultu „specialistojn“, ĉar neniu el ili estas sciipovanta levi iun ajn frazon el tio, kion mi skribis. Tralegu kelkfoje kaj... trankvile atendu, ĝis kiam ili aperos. Vi jam scias, kion de ili atendi.

Witold Gadowski El Semajna revuo wSIECI, 16-21/2016
Esperantigis Stanisław Śmigielski

al la indekso


 SURTERENE DE LANDO FINBRULIGITA PER ATEISMO

RUSLANDO. La vivo de ĉiu misiistino estas plenigita per la servo en paroĥoj, per kateĥizo kaj per la laboro en la sakristioj. Malgraŭe, ke ili estas la ĉiutagaj kaj modest-aspektaj taskoj, tamen ĝuste pere de ili Dio semas en la homaj koroj la grajnojn de la amo.

En Ruslandon mi venis en aŭgusto 1993. En la tempa perspektivo mi vidas, ke ĝi iĝis historie grava momento, ĉar ĝuste tiam komenciĝis la renaskiĝo de la strukturoj de la Katolika Eklezio en Rusio.

La atestantoj de la renaskiĝo

Servante en la domo de la arkiepiskopo Tadeo Kondrusiewicz en Moskvo, la tiutempa administranto por la katolikoj de la latina rito en la eŭropa parto de Ruslando, mi havis la eblecon travivadi la inaŭguron de la Supera Spirita Seminario. Ĉi tiu okazintaĵo, kiel ankaŭ la apero de la novaj paroĥoj kaj ankaŭ la reviviĝo de la jam ekzistantaj, estis por mi la kaŭzo de granda dankemo por tiuj, kiuj travivis la tempon de persekutoj kaj per sia fideleco ili konfirmis sian amon al Dio. Tiamaniere ili transdonis la fido-donacon al la venontaj generacioj. Danke al ili kaj iliaj preĝoj, kaj ankaŭ al la oferoj de multaj nekonataj de ni personoj, kiuj elpetis la spiritan liberecon, povis realiĝi la ŝanĝoj, pri kiuj ni estis atestantoj.

La grajno de Dia amo

Februare 1998 mi estis translokigita en la novan postenon en Sankt Petersburg, kiu estis inaŭgurita julie 1997. La servo al la paroĥanoj forme de kateĥizo, laboro en sakristio, en apostolado en la polonia1 medio, estis por mi ĉiam okazo de la spirita pliriĉiĝo. Min akompanis la konscio, ke Dio Sinjoro servas sin per mi, kaj malgraŭ la modest-aspektaj taskoj aŭ la rezultoj de la laboro Li semas la grajnojn de la Dia amo. De tempo al tempo mankis tiom ete – simplavorte esti homo. Diversaj situacioj kaŭzadis la kondiĉojn por mem lerni tion.

La homoj surprizadis nin per siaj fido kaj interesiĝo pri la spiritaj aferoj. Ni estis ofte petataj pri preĝado en la urĝaj bezonoj. Ĉiufoje ĝi estis por ni la konfirmo de nia misio konsidere al la konfiditaj al ni personoj. Tiamaniere nia ĉeesto akiris ĉiam pli kaj pli intensan karakteron de la Dia ago sur tiu ĉi „finbruligita“ tereno per la ateismo. Ni mem ankaŭ spertis la preĝo-forton de tiuj, kiuj por ni preĝis. 1 polonio – poloj en aliaj landoj

Kun Dipatrino Trifoje Miriga

Ekde septembro 2011 ni povas servi al la paroĥo sub nomo de la Sankta Johano Baptisto en Puŝkin, antaŭe la Cara Vilaĝo / Cara Sjelo. La ekpreno de la servo en tiu ĉi paroĥo montris al ni, ke la Dipatrino Trifoje Miriga, kiu estas honorata precipe en la tuta Ŝenŝtacki-Djelo (kiel fratulinoj ni estas unu parto de ĝi), deziras montri sin esti la patrino kaj edukistino al tiuj, kiuj serĉas ĉe Ŝi ŝirmon. En nia domo en Aleksandrovskaja, de kiu ni alvenas al la paroĥo de aŭtuno 2013, daŭras la restaŭro, por krei konvenajn kondiĉojn por nia apostola servado. Danke al la bonvolemo de multaj koroj kaj la ofer-donantaj apogantoj malrapide estas preparata la loko por kapelo kaj por pastraj lokoj. Ĝisnune al ni prosperis aranĝi dum la periodo de la libertempado kelktagajn rekolekciojn por la personoj, kiuj akceptas la pilgrimantan kapeleton de la Dipatrino Trifoje Miriga, la rekolekciojn por knabinoj kaj virinoj, kaj dum la jaro la formaciajn renkontiĝojn de la Ŝenŝtacki-Movado. Ĉio ĉi estas por ni pruvo de la Dia benado, kaj la bonvolemo de la pastraro stimulas nin al la persistemo en la ĉiutaga entrepreno de la Diaj provokoj. Mi mem estas dankema al Dio pro lia konduto kaj agado en mia vivo, kiu estas al mi donita por dediĉi ĝin en la servo al la Eklezio en Ruslando.

El la pola misia revuo „Echo Afryki i innych kontinentów“, n-ro 7-8/2016 esperantigis por Dio Benu Andrzej Kler, Anglujo.

al la indekso


 MIA ĜOJO EL TIO, KE MI POVAS ESTI KATOLIKINO

Christa Meves

Marte 2007 festis Christa Meves en la nordgermana urbo Ülzen sian 82-an naskiĝtagon. Jam pli ol 40 jarojn ŝi kuraĝoplene aktivadas kontraŭ la spirito de la nuna tempo kaj tiel ŝi povas retrovidi la fruktojn de sia benita aktivado. Siajn longjarajn spertojn de okupado pri la infanoj kaj junularo, kies animoj estas markitaj per teruraj konsekvencoj de sendieca tempo, ŝi perigas pervorte kaj perskribe. Ŝi eldonis 113 librojn, kiuj estis tradukitaj en multajn lingvojn kaj kies legantoj kalkuliĝas je milionoj. Turnas sin al ŝi kun peto pri konsilo multaj infanoj kaj gepatroj, sed eĉ spertaj fakuloj, ministroj kaj profesoroj.

Antaŭ dudek jaroj ŝi decidiĝis pri grava paŝo en sia vivo. Kiel 62-jara protestantino kaj longjara membrino de sinodo de evangeliana eklezio en Germanio ŝi konvertiĝis al la katolika eklezio kaj de tiu tempo ŝi pri tio atestas ankaŭ publike. Ĉi tie estas ŝia persona konfeso:

Profunde enradikiĝinta en la nova spirita sfero

Okaze de mia konfirmacio la 7-an de junio 1987 al mi mia hejma paroĥo donacis greftaĵon el miljara rozujo el korto de episkopa sidejo en Hiledsheim. Kun tiu ĉi simbola donaco min ekposedis duboj, ĉu estas ankoraŭ eble enradikigi tiel malfrue la radikojn en la katolika eklezio.

Ĝi estis varma somera tago, kiam ni nian valoran kreskaĵon zorgeme forportis en nian ĝardenon, kaj eĉ mia edzo, kiu komprenas ĝardenkulturadon, tion opiniis kiel kuraĝan faron. Kaj fakte, estis necese batali kontraŭ malsekeco, varmo, frosto kaj neĝo. Estis necese pereigi damaĝantan insektaron. Estis necese sterki. Sed poste la roza arbusto belege disvolviĝis kaj en la dua datreveno de la konfirmacio sur ĝi ekfloris rozaj floroj kaj de tiu tempo ĉiujare ĝi estas plena je brilantaj ruĝaj rozberoj. La rozo „sancta ecclesia“ enradikigis siajn radikojn en nia ĝardeno.

Sed kiel alvenas la ĝojo el tio, ke la homo estas katoliko? Kaj kiel povas publicistino, kiu estas rekte referencita al la publika agnosko, mem malutili al si tiel, ke ŝi sin publike konfesas al la katolika eklezio, por kiu la nuna tempo havas atributojn kiel „eksmoda, rigideca, strikta, konservativa, fundamentisma, formalisma, aŭtoritata kaj sopiranta pri lukso“?

Tion ĉi ĉion mi antaŭe pripensis, kaj tamen mi tion faris kaj gustumis mi la senton, ke mi estas en la „nova akirita patrujo“.

Johano Paŭlo kiel instruisto

Tiu, kiu la situacion en la okcidenta Eŭropo rigardis el duono de la sesdekaj jaroj de la pasinta jc. kiel kristano, tiun devis ekposedi maltrankvilo. Juna generacio per kriegoj en universitataj aŭditorioj rapide validigis novan tendencon: la familion estas necese forigi, la homa seksualeco ne darfas esti limigata, la infanojn estas necese liberigi de ĉiu kuratoreco. Al antaŭo estis starigata homo, kiu realigas sin mem – sen Dio. Mezuro de la spirita kaj anima difektigo de la homo, kiun mi dum mia laboro ĉe ruinigitaj unuopuloj observis, min profunde maltrankviligis kaj ekposedis min zorgoj pri la estonteco de niaj infanoj kaj pri la ĝusta vojo de la delogata loĝantaro. Germanio sin forturnis de Dio dufoje: en la jaro 1933 kaj en la jaro 1968. La rezultoj estas ĉiam katastrofaj, en la unua kazo estis detruita lando, en la dua kazo la animoj.

La evangeliana-luterana gvidantaro, al kiu mi apartenis, restis koncerne al miaj intervenoj kaj alvokoj surda. Ĝuste male! Ĝi adaptiĝis al la spirito de la tempo. Tute male agis Vatikano. Kun akcento ĝi starigadis en la centron de multaj proklamoj gravecon de la familio, la valorecon kaj gravecon de la patrino, kontraŭdiran karakteron de senbrida seksualeco kaj netuŝeblecon de la nenaskita homa vivo.

El tiu spirita klareco Romo en la okdekaj jaroj ne nur nenion perdis, sed per pontifikado de la pola papo tiu ĉi klarvideco ankoraŭ fortiĝadis. Kiel el torenta fluo aperiĝadis unu encikliko post la alia.

Ĝis min atentigis pri tio unu moka rimarko en la germana gazetaro. En tiu rimarko tekstis, ke la okcidentan Eŭropon ni povas konsideri kiel konkeritan. Kaj plu rezistas nur du personoj: la papo en Romo kaj publicistino Christa Meves en Germanio.

Kaj ekde tiam mi komencis legi proklamojn de la papo kaj mi malkovris: Mi havis grandan kunbatalanton, potencan, spirite grandan. Li pledis kristanan bildon pri la homo, sen ĉirkaŭhaki la veron. Tiel mi ekkonis, kiel la kristanaj komunumoj, precipe en la tempo de ĥaosoj, tre bezonas per la Sankta Spirito inspiritan gvidanton, kiu perigos al ili kristanecon per vortoj kaj agoj per fidinda kaj nedubiginda maniero.

Kiam mi per tiu papo kelkajn jarojn lernis, mi sciis sen ĉiuj duboj, kie ekde nun estas mia loko, kaj mi fariĝis feliĉa katolikino. Por tio mi tre dankemas al tiu granda papo.

Mi trovis precize tion, kion mi serĉis

Mia inklino al la katolika eklezio antaŭ ĉio kreskis ankaŭ per tio, ke mi kiel nekuraĝa spektanto partoprenis la katolikajn aranĝojn kaj mesojn, al kiuj oni min ofte invitis.

Jam tuj komence dum la kantoj de grandaj klasikaj mesoj de Bach, Mozart ĝis Schubert min kaptis io, kio min senkonscie impresis: forto de la estimo, kiun oni ĉi tie tiel sanktece konservadis. Genuado, solena silento, imago, ke Dio estas nune ĉeestanta. Ĝuste tion mi serĉis. Mi konsciiĝis, ke la Eŭkaristia ĉeesto ne estas egaligebla kun Vespermaĝo de la Sinjoro en la evangeliana-luterana eklezio. Mi devis ekkompreni, ke la amo volas esti akceptata kaj estas kapabla malrespekti la naturajn leĝojn. Mistika transformiĝo de la pano kaj vino je Korpo kaj Sango de Jesuo Kristo, tiu mirakla povo de nia Dio, estas denove ĉeestanta dum ĉiu sankta meso. Kiam la homo komencas kompreni tiun ĉi okazaĵon kiel esceptan donacon de la graco, elvokas tio en li ĝojon kaj dankemon.

Nia tempo senigita de la patrino bezonas Patrinon de ĉiuj patrinoj

Kaj kiam mi subite ekkomprenis, kion signifas la sankta meso, baldaŭ malfermiĝis antaŭ mi ankaŭ aliaj sferoj de la katolika eklezio, kiuj ĝis nun estis por mi tre malproksimaj. Klare mi ekkomprenis la rolon de la Virgulino Maria kiel perantinon inter la homoj kaj la Dia Triunuo. Kion bezonas nia tempo senigita de la patrino pli ol modelon de tiu Patrino de ĉiuj patrinoj? Kiel malmulte sukcesas sen Ŝi ni, emancipitaj virinoj de la 20-a jarcento! Kia estas tio perdo, se ni rezignacias pri la Virgulino Maria kiel partnerino de niaj interparoloj! Ĉu la vivo de Maria, ŝia modelo kiel toleri la suferon, ne perigas al ni pli da konsolo, orientiĝo kaj helpo en niaj malfacilaĵoj? Mi tre ĝojas estante nuntempe katolika patrino kaj avino, propradire entute katolika virino kaj ke mi ne devas egaligi min kun la postulo de la spirito de la nuna tempo: esti la sama kiel viro! Kiel multe subtenata fare de la Virgulino Maria povas hodiaŭ sin senti ĉiu kredanta katolikino! La malfacilaj decidoj, ĉu naski kontraŭvolan infanon, aŭ akcepti doloran sorton de la patrino kaj taŭge ĝin plenumi, kiel pli facile tio povas realiĝi ĉe rigardo al la granda „Fiat“ de la Virgulino Maria. Ŝia „jes“ ekde Nazareto ĝis Golgoto estis ankaŭ libera decidiĝo de la homo por Dio eĉ spite de la plej grandaj malfacilaĵoj.

Volonte mi turnas min al la Virgulino Maria ankaŭ tiam, kiam ekestas malgrandaj patrinecaj aŭ avinecaj zorgoj: kun la peto, ke malaperu febro, ke la infanon ne plu doloru la orelo, ke resaniĝu la vundo. Kun libereco de la kristana homo mi akceptas, ke nia sankta Patrino havas ĉi tie pluroblajn plenrajtojn.

Foje, skuita pro sciigo, ke malsaniĝis je pulmkancero unu juna vidvino, kiu estis por ni sufiĉe proksima kaj kiun kvin ŝiaj infanoj nepre bezonis, mi kunigis ĉiujn niajn genepojn. En nia preĝejo mi ilin invitis, ke ili antaŭ la statuo de la Virgulino Maria kunpremu la manojn kaj preĝu por la vivo de tiu ĉi patrino, kompreneble kun aldonaĵo: Ne nia, sed via volo fariĝu, sankta Sinjoro! La vidvino transvivis la operacion kaj hodiaŭ, post pli multaj jaroj, estas sana. Sendube tio estas kapablo de la kuracistoj, sed kial ne ankaŭ interveno de la Virgulino Maria?

Pluaj trezoroj de nia kredo

Survoje de tiuj spertoj la sakramento iĝis por mi centraj ĝojoj. Tiel ekzemple bapto estas granda festo plena de graco kaj ekzemple en nia familio ĝi daŭras kutime du tagojn.

Same tiel mi travivas katolikan geedziĝon kun sankteca konsekro por la tuta vivo, kun promeso elteni kune dum bonaj kaj eĉ malpli bonaj tagoj! Multaj el la eksedziĝoj hodiaŭ estus senbezonaj, se la partneroj akceptus la geedziĝon kaj familion kiel Dian komision kaj kiel taskon reciproke kune kreski, lerni en respektado, pardonado, rezignado de io kaj en la amo al la proksimulo.

Feliĉa katolikino mi iĝis ankaŭ tial, ke mi post dudekjara observado de antikoncipeca periodo ekkomprenis, ke nur encikliko Humanae Vitae parolas veron, kiu savas. Allogo de la junularo al antaŭgeedzeca vivo havis ruinigajn sekvojn.

Iam mi estis favore inklinita al „seksa libereco“, ĝis mi en la propra profesio konstatis, kiel teruraj estis la animaj vundigoj kaŭzitaj ĝuste per tiu ĉi libereco, mi suferis kune kun delogitaj kaj mi skribis protestojn pri la gravaj konsekvencoj: Ŝanĝo de la tendenco ne ekzistis. Estas nur la katolika eklezio, kiu staras kiel roko en ondofrapado, kaj estas por mi ĝojo trovadi apogon kaj esperon tie, kie el la vero oni nenion fortranĉas.

Grava ŝajnas al mi ankaŭ nemoderna sakramento de la pentofaro. El psikoterapeŭta praktiko estas ebleco ekscii, ke la kulpon oni povas sen damaĝo je la sano subpremadi nur certan tempon. Tiu, kiu eĉ plue klopodas teni la konsciencon sub la seruro, tiu malsaniĝos. La malfacilaĵoj estas forbenitaj tiam, kiam la unuopuloj kun la konscienco pezigita per faroj aŭ pensoj pekkonfesos kaj pliboniĝos. La pekkonfeso ebligas konfeson de la pekoj al la sacerdoto, por ke li el ricevita povo donu la absolvon.

Koncerne la estontecon, Christa Meves esperas pri la ŝanĝo de la socio precipe danke al rondoj de la celkonsciantaj familioj kaj pri reveno al kristana vero.

Ŝi diras: „Tiucele mi strebos ĝis lasta spiro.“

Laŭ M. Müller: Von der Lust katholisch zu sein. MM-Verlag Aachen.
El Víťazstvo srdca (Venko de la koro) 54/2007

al la indekso


  EL ATESTO DE KREDANTAJ HOMOJ

Mi aŭdis rakonton pri malfermo de pordo sen ŝlosilo. Tio okazis en unu loĝejo de kvinetaĝa domo en la jaro 1984 en nia urbo. Tiutempe en loĝejo estis nur knabo ĉirkaŭ 15-jara. Lia patrino Ona D. estis kaj plu estas tre pia virino, ĉar ŝi kreskis proksime de fama pilgrimloko de Litovio Ŝiluva. Kiel ŝi rakontis, ŝiaj gepatroj estis tiel forte kredantaj homoj, ke ili sabate preparadis ĉiun bezonatan nutraĵon por si, por hejmaj brutoj, kortbirdoj, por povi la tutan dimanĉon dediĉi al Dio kaj preĝejo, kaj dimanĉe ili laboris nenion kaj neniam. Tial Ona D. ĝis nun kondutas tiel laŭ la moroj de siaj gepatroj – la manĝon ĝis nun ŝi ĉiam preparas sabate. Ŝiaj knaboj ankaŭ estis kredantaj kaj praktikantaj kristanoj.

Iun belan tagon pli juna knabo dum la someraj ferioj estis hejme kaj tra la fenestro de kuirejo rigardis en la korton, kaj ekvidis surpavime irantan nekonatan viron kun pli longaj haroj kaj malgranda barbo, vestitan per helbrunaj pantalonoj kaj ĉemizo. Neatendite la knabo ekvidis, ke tiu viro sin turnis en enirejon de ilia loĝejo. La knabo ekpensis, ke tiu nekonata viro venas en tiun loĝejon, kie tiutempe okazis riparaj laboroj. Sed… la knabo ekaŭdis, kvazaŭ iu malŝlosas seruron de la pordo. La knabo eniris en ĉambron kaj la nekonata viro estis ankaŭ enirinta la ĉambron. Ili interparolis nur malmulte. La knabo nur demandis Lin: “Ĉu mia patrino resaniĝos?” Li respondis jese. Nur forirante Li avertis la knabon, ke li al neniu rakontu pri tio, kion li vidis kaj aŭdis, por eviti enfermon en hospitalon por frenezuloj.

La knabo post tiu vizito, ŝokita pro unuan fojon travivinta mistika evento, tuj hastis al sia patrino, kies laborloko estis proksime de ilia loĝejo, kaj ĉion tremante al ŝi rakontis. “Mi estas tiu, kiu loĝas en ĉielo“ – tiel al la knabo prezentis sin la Nekonatulo. Li eniris en la kuirejon kaj eksidis sur tabureton kaj estis iom parolanta. Post averto, la knabo ekvidis, ke sur tabureto sidas ne Loĝanto de ĉielo, sed bela lanugkovrita kolombo, kiu tuj forflugis sur fenestrobreton kaj de tie eksteren. La patro estis nekredanta, tial la knabo pri tiu ĉi evento rakontis nur al la patrino kaj al iuj parencoj, kiujn ili vizitis dum la religia vilaĝa festo.

Pli poste la maturiĝinta knabo, havanta jam sian familion, diris al sia patrino: “Se vi ne estus aĉetinta aŭtomobilon, mi tiam estus enirinta en porpastran seminarion.” Post tiu ĉi travivaĵo li eble estus bona sacerdoto, aŭ eble eĉ episkopo.

La knabo iĝis simpatia altkreska viro, havanta aŭtomobilon, tial troviĝis multaj knabinoj, dezirantaj kun li amikiĝi, kaj unu el ili sukcesis. Mi vidis tiun familion en la preĝejo partoprenantan kun infanoj – lernantoj (nun verŝajne jam studentoj) la sanktajn mesojn. La filo ĉiam dimanĉe veturigas sian patrinon en preĝejon.

Espereble la filo de mia konatulino iam priskribos siajn rememorojn. Nun li estas tre okupita kiel estro de iu fako en granda produkta kompanio.

Valdonė Skujienė, Panevėžys

al la indekso


  EL LA REMEMORO DE MALVINA GR... PRI DIABLA AKTIVADO

Malvina ankoraŭ ne estis pensiulino kaj laboris en kolĥoza stalo de bovinoj (tio estis en la jaro 1972 aŭ 1975). Kune kun ŝi en la stalo laboris kiel melkistino pli juna virino. Ŝi estis forlasinta sian edzon kaj jam havis alian partneron. Sed al ŝi komencis plaĉi ankoraŭ alia viro, kiu estis edziĝinta kaj havis 3 infanojn. Verŝajne ŝi volis forlogi lin de la familio. Malvina rakontis, kion ŝi travivis pro konduto de sia kunlaborantino, pro familio de tiu viro kaj liaj infanoj. Jam pli frue ŝi pripensis, ke la 8-an de marto ŝi iros al sia kunlaborantino, ŝin ĉirkaŭbrakos kaj petegos, ke ŝi lasu en trankvilo tiun viron kaj lian familion, por ke la infanoj havu sian patron. Tiun tagon, kiam Malvina venis en la farmobienon, unue ŝi sin turnis al la parto de la stalo, kie laboris ŝia kunlaborantino. Alproksimiĝinte al la enireja pordo Malvina aŭdis, kiel malantaŭ la pordo ŝia kunlaborantino ordigas sitelojn kaj aliajn ujojn, sed proksime de la enirpordo ŝi ekvidis timige aspektantan homaĉon (ĝis lumbo troviĝantan en io kvazaŭ nigra nubo), kiu imperative diris: “Ne iru tien, por diri tion, kion vi intencas al ŝi diri, ne eniru! Ne eniru!” Malvina rakontis, ke ŝi pro ektimego komencis tremi, ke ŝi ne povis eĉ unu paŝon iri antaŭen pro tiu terurege aspektanta homaĉo, kaj lia ordonema voĉo. Tiam ŝi returnis sin kaj iris en alian parton de la bovinstalo al sia laborloko, kie ĵus bovino naskis bovidon, al kiu ŝi helpis ekvidi la mondlumon. Post ordigo de la stalo, plenuminte sian laboron, ŝi denove provis iri al sia kunlaborantino. Kaj denove tiu terurega homaĉo haltigis ŝin kaj per impertinenta voĉo ne plu tiel forta ordonis, ke ŝi tien ne eniru.

Malvina pro ektimo denove kapablis fari eĉ ne unu paŝon antaŭen. Tiam ŝi revenis al sia laborloko en alia parto de la stalo, surmetis siajn vestojn kaj iris hejmen. Irante hejmen ŝi renkontis la alveturintajn patrinon de la kunlaborantino kaj ŝian edzon. Okazis, ke ili venis por viziti la kunlaborantinon de Malvina, kaj trovis ŝin jam sinmortigintan. Jes, la diablo sian taskon plenumis bone, gajninte por si unu animon, kiu sin deturnis de Dio. Malvina nun estas 85-jara kaj tre bedaŭras, ke tiam “pro manko de sperto, eble sufiĉus tiam krucosigno, por povi eniri stalon kaj deturni sian kunlaborantinon de sinmortigo”. Malvina pri sia renkontiĝo kun terurega homaĉo rakontis al siaj gefiloj, sed ili ne kredas ŝin, nur opinias, ke la patrino tion eltiris el sia subkonscio. Sed ŝia frato, sacerdoto, multajn fojojn demandis ŝin pri tiu evento, por asertiĝi pri vereco de la evento.

Ĉi tiun rakonton mi notis dumparole kun Malvina mem.

Valdonė Skujienė

al la indekso


  ATESTO DE JANINA RAILIENĖ

En Litovio okazis kaj plu okazas multaj trompoj de maljunaj homoj. Pli frue trompistoj tion faris nur nokte, sed nun multaj trompoj jam okazas dumtage. Pri tio oni ofte legas informojn en gazetoj kaj televido, sed malgraŭ tio la maljunuloj konfuziĝas, kiam ili ricevas pertelefonan sciigon, ke al ilia filo aŭ nepo okazis aŭtoakcidento, ke grave vundiĝis ŝoforo aŭ preterpasanto aŭ rakontas aliajn mensogajn historietojn, ke tiukaze estas necesa mono. Kaj homoj, dezirante helpi al kara parenco, fordonas monon al veninta nekonatul(in)o. Laŭ konstato de polico, plej ofte por transpreni la monon venas nur kuriero, kaj la veraj trompistoj tiutempe troviĝas eĉ en malliberejo.

Okazis tio en la jaro 2001 post noktomezo, kiam Janina Railienė estis ĵus endormiĝinta, vekis ŝin telefonsonoro. Ŝi prenis la telefonaŭskultilon kaj aŭdis per tre konvinka voĉo sinprezenton de iu viro, ke li estas esploristo de akcidentoj, ke ŝia nomita parenco pro akcidento troviĝas en malsanulejo, kaj li ŝin povas tien veturigi. Janina rakontis, ke la voĉo estis tiel konvinka, ke ŝi tuj ekkredis pri vundiĝo de ŝia parenco, sed al propono ŝin veturigi en malsanulejon, ŝi respondis: „Mi mem iamaniere veturos tien.“ Tiumomente ŝi ekvidis rozarion kuŝantan sur litŝranketo. Ŝi rapide prenis la rozarion kaj alpreminte ĝin sur bruston ŝi ekpreĝis: „Maria, estu kun mi! Helpu min!“ Post tiuj vortoj Janina tuj elŝaltis telefonon, lumon, ekstaris ĉe fenestro kaj spektis en korton. Tie ĉe enirejo en ŝian domon ŝi vidis aŭtomobilon, kiu post iom da atendado, kiam la trompisto ne ĝisatendis sian viktimon, la aŭtomobilo forveturis de la domo.

Tio estas vera evento kaj pruvo, ke la sankta Virgulino Maria helpas al tiuj, kiuj fidas al Dio kaj al Ŝi.

Rakonton de Janina Railienė notis Valdonė Skujienė, Litovio

al la indekso


 JEN VESPERO PROKSIMIĜAS

El la pola tradukis Sac. Jozefo Zielonka

al la indekso


 JEN ANKORAŬ UNU TAGO
Dar viena diena

Muziko popola Vortoj Petras Čeliauskas            El litova tradukis Jonas Paliūskas

al la indekso


 AUGUSTIN ANTONÍN MACHALKA (1906-1996)

Sacerdoto, abato de la premonstrata monaĥejo en Nová Říše (Ĉeĥio).

Dum la dua mondmilito li estis malliberigita en naziismaj koncentrejoj kaj post la reveno li iĝis abato de la monaĥejo en Nová Říše. En la jaro 1950 li estis indikita kiel estro de grupo de la ordenanoj kaj kondamnita en la unua intence false konsistigita komunista monstra proceso kontraŭ reprezentantoj de la ordenoj „Machalka kaj komploto“, kies celo estis senkreditigi la ordenojn kaj pravigi sekvan kontraŭleĝan Operacion K (Akce K), celanta perfortan likvidon de la viraj ordenoj.

Li estis fare de la komunista justico kondamnita je 25-jara prizona restado. Liberlasita li estis post dek jaroj kadre de amnestio, sed plue li devis vivi internigite.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


  SUPERFLUA BEDAŬRO

Mons. Jules Mazarin (1602-1661), la franca kardinalo kaj diplomato estis longtempe reganta ministro en Francio. Al tio respondis ankaŭ lia grandega salajro. Sinsekve li por si konstruigis belegan palacon kun granda librejo kaj multvalora bildgalerio.

Kiam proksimiĝis fino de lia surtera vivo, kiel grave malsana li trenis sin en sian bildgalerion kaj ĉe tio li konstante ripetadis: „Ĉion ĉi tion mi devas ĉi tie lasi! Kiom da mia laboro akiro de tio postulis! De tie, kien mi foriras, mi nenion el tio plu vidos.“

Ĉion, kio apartenas al tiu ĉi tero, ankaŭ ni devos foje forlasi. Tial ni ne ĉirkaŭu nin per aĵoj, kiujn ni por la vivo ne bezonas!

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


  SALAMONO

Kiam la saĝa reĝo Salamono finis sian libron La Predikanto, li skribis jenajn vortojn: „ Timu Dion, kaj plenumu Liajn ordonojn, ĉar ĉi tio estas ĉio por la homo.“ Koh 12, 13

Duono de la homaro nuntempe laŭ tiu ĉi konsilo ne direktas sin kaj kia estas la postsekvo de tio? Perdo de valoroj en nia socio – pro kio oni ĝenerale plendas, krizo de senco kaj orientigo de la nuna tempo. Ekzistas multaj problemoj, kontraŭ kiuj ni ĉiuj „batalas“: profitemo, malvarmaj homaj interrilatoj, ĉikano, kruelo, krimeco ktp.

La mondo iĝas nehejmeca. Kiel tion solvi? Preni la vortojn de Salomono al la koro kaj laŭ ili vivi!

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 KLAĈULINO

La plej malbona babilaĉo „elverŝiĝas“ per kalumnio de aliuloj. La kalumnio estas malvera babilado pri najbarino kaj ŝiaj malbonecoj, malĝustecoj, envia kaj mensoga elpensaĵo de malvero, kiu celas la proksimulon nigrigi kaj sin konvene altigi. En psiĥologio oni tion nomas ombro, kiun ni ĵetas sur aliulojn, por senobrigi sin mem kaj sian limigitan karakteron! Ni prefere pripensu nin mem.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 FANATISMO

Fanatismo estas nesufiĉo de braveco. Ĝi estas timo akcepti mondon en ĝia komplikeco. Ĝi estas forkuro antaŭ respondeco.

Naziismo, komunismo, ateismo kaj islamismo – ĉion ĉi ni jam spertis. Ni ne lasu nin denove sklavigi! Ni defendu nin! Ni estas patriotoj, inteligenta nacio, bazita sur moralaj kristanaj fundamentoj! Kiom da eminentaj, bravaj homoj donis nia ŝtato al la monda socio. Ni povas pri ili fieri kaj ne povas ilin forgesi!

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 Přehled o hospodaření s finančními prostředky v roce 2016 (v Kč)

Sekce má právní subjektivitu, z čehož vyplývá povinnost vést řádné účetnictví v souladu s příslušnými předpisy. Účetnictví sekce je zpracováváno účetním programem ISO. Všechny položky příjmů a výdajů jsou přesně účetně zaevidované a doložené doklady. Účetní uzávěrka roku 2016 byla předložena revizní komisi sekce ke kontrole a schválení. Na přání plátce mu vystavíme přehled o jeho přijatých platbách, nebo doklad pro odpočet z daně. Obdržené příspěvky od členů a také zahraničních odběratelů časopisu Dio Benu v roce 2016 pokryly výdaje sekce za tisk Dio Benu, poštovné a ostatní nutné režijní výdaje. Převodem zůstatku z roku 2016 má sekce finanční prostředky pro další pokračování ve své dosavadní činnosti. Příjmy IKUE především tvoří člen. příspěvky a předplatné (částečné) časopisu Espero Katolika. Výdaje IKUE jsou náklady na rozesílání časopisu Espero Katolika; zbylé finanč. prostředky IKUE za roky 2015 a 2016 byly ve výši 8092,73 Kč zaslány na účet ústředí IKUE v Římě. Ostatní příjmy a výdaje se vztahují k pořádaným akcím a další činnosti. Veškerá činnost ve prospěch sekce je prováděna zcela zdarma; rovněž ostatní nutné náklady na funkci sekce nezatěžují výdaje sekce. Děkujeme všem, kteří přispěli a opět přispějí v tomto roce na činnost sekce, abychom i nadále zajistili její dosavadní funkci. Miloslav Šváček

Dankon al ĉiuj, kiuj ĝis nun aktive kunlaboris en la sekcio kaj al ĉiuj, kiuj per monkontribuaĵoj kaj artikoloj kontribuis al la enhavo de la revuo Dio Benu.
Ni atendas vian pluan kunlaboron.

al la indekso


 Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Milí bratři a sestry, zdravím Vás v tomto novém roce naším pozdravem “Dio benu!” Vykročili jsme do tohoto nového roku s nadějí, že uskutečníme setkání katolických esperantistů (a příznivců) na hlavním poutním místě Čech na Svaté Hoře u Příbrami, které po celkových opravách vábí svou nádherou. Tato naše naděje se naplňuje. Termín našeho setkání 12.-14.5.2017 se právě shoduje se 100. výročím prvního zjevení Panny Marie ve Fatimě (13.5.1917). Jistě potěší účastníky setkání, že toto nesmírně důležité jubileum prožijí právě na Svaté Hoře u Panny Marie Svatohorské, kde se duchovně spojíme se Svatým otcem a velikým množstvím poutníků, kteří právě v tyto dny budou pobývat ve Fatimě. Kdo můžete, neváhejte se na toto setkání přihlásit. Naše tradiční setkání je vždy jen jednou v roce, tak využijme této příležitosti k našemu setkání, abychom společně poděkovali Bohu (také při esperantské mši sv.) za dobrodiní, kterým nás zahrnuje, a vzdali hold Panně Marii, která je také oficielní patronkou katolických esperantistů. Na toto setkání můžete také pozvat Vaše zahraniční přátelé. Přihlášku na setkání přikládáme k tomuto číslu Dio Benu. Informace v esperantu i v češtině a přihlášky je možné získat z internetových stránek naší sekce:
http://www.ikue.org/cz/svatahora/svatahora.htm
a
http://www.ikue.org/cz/svatahora/svatahora-cesky.htm.

V rámci našeho setkání proběhne také konference naší sekce, na které zvolíme výbor na další tříleté funkční období. Rádi přijmeme návrhy na kandidáty na funkci předsedy sekce a na členy výboru. Jelikož jsme oficielní sekcí Českého esperantského svazu, podmínkou pro volbu do výboru je členství ve svazu. V letošním roce také proběhnou volby do vedení IKUE, které z technických důvodů nebylo možné realizovat v minulém roce. Zda, kde a kdy se v letošním roce uskuteční kongres IKUE je dosud v jednání, o konečném rozhodnutí budete informováni. S přáním Božího požehnání a ochrany Panny Marie Vás zdraví a těší se na setkání s Vámi na Svaté Hoře Váš bratr Miloslav Šváček.

al la indekso


  Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio
de la 1.11.2016 ĝis la 20.1.2017:

Bajelytė Staselė, Bielovienė Nijolė, Částečka Ladislav, Dohnálek Petr Adam, Duda Josef kaj Drahomíra, Sac. Dyglys Marius, Dzuňová Anna, Filipová Libuše, Grikpėdis Mečislovas, Grincevičius Antanas, Havlík František, Jacinkevičienė Adelė, Jemelka František, Kaan Milan, Karhan Jaroslav, Kaucová Jana, Klumparová Marie, Kovařík Jan, Krejčíř Antonín, Kriščiūnienė Danutė, Kronshage Anton, Ledvinková Blanka, Lepeškienė Audronė, Machačík Jiří, Nosek Václav, Noske Gottfried, Piliponis Algimantas, Plerpienė Alina, Puodžiūnas Jonas, Sac. Rudzinskas Valerijus, Rytíř František, Skujienė Valdonė, Šilas Vytautas, Šukienė Irena, Tomašovičová Maria, Mons. Vaičiulionis Leonginas, Vyklická Marie, Žížalová Marie. Tre koran dankon!

al la indekso


  Centjara jubileo de la aperoj de la Virgulino Maria en Fatimo

al la indekso


  ESPERANTLINGVA SANKTA MESO EN LA PREĜEJO DE LA SANKTA PANKRACIO EN PRAGO OKAZINTA LA 18-AN DE JANUARO 2017

La esperantlingvan sanktan meson celebris sacerdoto D-ro Max Kašparů.

La sanktaj mesoj en Esperanto okazos ĉiun kvaronjaron. La venonta sankta meso okazos en la preĝejo de la sankta Pankracio merkrede la 10-an de majo 2017 je la 17-horo.

al la indekso


 DIO BENU

DIO BENU Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. +420 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2017 (27) - číslo 1 (105).

ISSN 1803-8387

La enhavo de la artikoloj de aŭtoroj ne ĉiam devas koheri kun opinioj de la redaktantaro.

al la indekso