· · DONACOJ DE LA SANKTA SPIRITO · KAMPO DE FORTO (Episkopo Josef Hrdlička)· LA PATRINO VIRGA (D-ro Max Kašparů)· INVITO AL SEPTEMBRA RENKONTIĜO DE LA IKUE-KATOLIKA SEKCIO DE ĈEA EN VRANOV U BRNA · PILGRIMLOKO VRANOV APUD BRNO (Libor Churý, diakono) · SANKTA FRANCISKO EL PAOLA· ALEXIS CARREL (esperantigis Stanisław Śmigielski) Alexis Carrel)· LA POTENCO DE LA PREĜO (esperantigis Stanisław Śmigielski)· LA TURO EBURA (D-ro Max Kašparů)· MAHOMETO RENKONTAS JESUON (esperantigis Andrzej Kler)· VENKO DE LA KRUCO (Imran)· KVAR VIRINOJ. PARABOLO. (El interreto de Emil Morav)· LA NOMBRO DA KRISTANOJ MORTIGITAJ PRO KREDO PASINJRARE DUOBLIĜIS (Gzetara Centro de Ĉeĥa Episkopara Konferenco)· DIO ELEKTIS POLLANDON (Grzegorz Górny)· ĈU LA MIZERIKORDA DIO POVAS DAMNI PORETERNE? (Sac. Alain Bandelier)· FATIMA HIMNO (kanto)· Novaj prezoj por la 69-a Kongreso de IKUE · 69-a KONGRESO de IKUE 16-a ĝis 23-a de julio 2016, NITRA, SLOVAKIO · SOLECO (Jaroslava Hamajdová)· TITANIC KAJ FIERAĈO (Jaroslava Hamajdová) · LA RASISMO (Jaroslava Hamajdová) (Valdonė Skujienė)· Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio (Miloslav Šváček) · Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio · DIO BENU VORTOJ DE LA PREZIDANTO Karaj gelegantoj, karaj gefratoj, akceptu koran kaj fratan saluton komence de la monato majo, kiu estas dediĉita honore al la Virgulino Maria – Reĝino de Majo. Por multaj homoj tiu ĉi monato estas la plej bela monato de la tuta jaro, ĉar la naturo plene vekiĝis el la vintra dormo kaj ornamis sin per freŝa verdaĵo kaj abunda floraro. Kia miraklo, kiun la homoj forgesas admiri kaj danki por ĝi al ĝia Kreinto. Ni do plenĝuu la belecon de Dio kreitan por ni kaj por la tuta kreitaĵaro. La monato majo estas ankaŭ grava pro la proksimiĝantaj kongresoj de IKUE kaj UK en la slovaka urbo Nitra. Aperis grava sciigo pri reduktitaj prezoj por la partopreno de la 69-a IKUE-kongreso kaj plilongigo de la unua aliĝperiodo ĝis la fino de majo. Informojn pri tiu ĉi ĝojiga ŝanĝo trovu sur la paĝoj 22 kaj 23. Tiu, kiu ĝis nun ne sukcesis aliĝi, bv. eluzi en la monato majo la favorajn prezojn por aliĝo. La kongresajn informojn kaj aliĝilon oni povas elŝuti el la interretaj paĝoj de IKUE: www.ikue.org aŭ de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio: www.ikue.org/cz. Pli favorajn prezojn por loĝigo havas tiuj, kiuj eluzos la eblon post la IKUE-kongreso plu tranokti en la porpastra seminario ankaŭ dum la UK en Nitra. Do bv. eluzi la reduktitajn prezojn por travivi la IKUE-kongreson la unuan fojon en Slovakio. Kiel ni jam informis en lasta n-ro de DB, la tradicia semajnfina renkontiĝo organizata fare de la IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA, okazos de la 16-a ĝis la 18-a de septembro denove post ok jaroj en la bela pilgrimloko Vranov apud Brno. La du koloraj kovrilpaĝoj kaj la artikoloj sur la paĝoj 6 ĝis 8 al vi alproksimigas ĝin. Do ne hezitu aliĝi. Se vi ne trovis la almetitan aliĝilon, bv. ĝin elŝuti el: www.ikue.org/cz. Karaj legantoj, karaj gefratoj, mi ĝojatendas nian renkontiĝon dum la IKUE-kongreso en Nitra kaj la semajnfina aranĝo en Vranov apud Brno. Travivon de agrabla kaj Di-benita printempa sezono al vi deziras kaj elkore vin salutas via frato Miloslav Šváček. DONACOJ DE LA SANKTA SPIRITO
Unue
la saĝo
estas nenio alia ol la amo, kiu sentas, spertas kaj ekscias, kiel
kormilda kaj afabla estas Dio.
Due la
prudento estas nenio
alia ol la amo, kiu direktas sian atenton al tio, ke ĝi konsideru kaj
trapenetru la belecon de dogmaj veroj kaj moralpredikaj principoj, por
en ili ekkoni Dion, kiu mem estas en si, kaj post tio ĝi descendu el
tiuj altoj kaj ekkonu Lin ankaŭ en liaj kreituloj.
Trie la
scio estas nenio
alia ol la sama amo, kiu nian atenton direktas al tio, ke ni ekkonu nin
mem kaj la ceterajn kreitulojn, kaj per tio ni atingu pli perfektan
ekkonon de la servo, kiun ni estas devintaj praktikadi rilate al Dio.
Kvare la
konsilo estas ankaŭ
la amo, se ĝi efikas tiusence, por nin igi pli zorgemaj, pli atentemaj
kaj pli kapablaj en elekto de konvenaj rimedoj, kiel sanktece servi al
Dio.
Kvine la FORTO estas la
amo, kiu stimulas kaj instigas koron, por realigi, kion ĝi volonte
decidis, ke tion ĝi devas efektivigi.
Sese la
pieco estas la
amo, kiu pli faciligas nian laboron kaj kondukas nin al tio, ke ni nin
dediĉu al la agoj, kiuj plaĉas al Dio, nia Patro, elkore, volonte kaj
kun infaneca amo.
Sepe kaj kiel lasta, la
timosento
estas nenio
alia ol la amo, se ĝi aktivas tiusence, por nin lasi forfuĝi antaŭ tio,
kio ne plaĉas al la Dia majesteco, kaj tion evitadi. (El interreto) KAMPO DE FORTO Ĉio materia sur la tero estas subordigita al gravito. Ĝia fokuso estas la mezo de terglobo. Kiu el ni ne travivis mem, kiun konflikton povas en la homo kaŭzi duobla gravito, al kiu li estas nuntempe eksponita: ekzemple la altira forto de belega montega montopinto, la supro, kiu en li vekas la fascinan sopiron ĝin surgrimpi, – kaj samtempe la gravito, kiu al ni tion malebligas, plirapidigas nian spiron kaj korbatadon, pligrandigas lacon kaj la lacon kaj igas eĉ la dorssakojn pli pezaj. Ĝi ofte nin devigas eĉ rezigni pri nia klopodo. Eĉ se nin la montopinto allogas kaj altiras, la leĝo de gravito kontraŭas. Montgrimpantoj en sian dorssakon donas nur tion plej bezonatan, kion ili vere bezonas kaj sen kio ili ne povas realigi sian decidon. Tiam ili ekkonas, kiel estas malavantaĝa kunpreno de senbezonaĵoj. Ankaŭ inter homoj ekzistas gravito, rilatoj de altira forto, inklino, aŭ male malsimpatio. Ĉiam plaĉis al mi la nocio “kampo de forto”. Kiam mi petis iun altlernejanon de elektrofako, ke li ekspliku al mi tiun fizikan nocion, koncize li diris, ke ĉirkaŭ certa energifonto (magneta aŭ elektra) ekestas nevidebla kampo, en kies efikeco la „korpuskloj ĉesas agi ordinare kaj komencas agi alie“. La fizikisto Faraday, kiu kiel unua serioze okupiĝis pri tiu ĉi fenomeno, ekzemple konstatis, ke kiam li prenas simplan nedamaĝan infanludilon kun magneto, kaj alproksimigas ĝin al metala dratvolvaĵo, la movo de la magneto al la drato kaŭzas la ekeston. Tio estas malkovro! Por mi estis en la infanaĝo granda travivaĵo lerneja fizika eksperimento. Oni prenas paperfolion, sur kiun oni dismetas metalajn fajlaĵerojn kaj ceteran metalan balaaĵon.Tio, kio estas surpapere, aspektas kiel kaosa, hazarda kaj senorda kolektaĵo de iuj ajn eroj. La sinjoro instruisto prenis magneton kaj alproksimigis ĝin de malsupre al la papero. Ĉe miro de ĉiuj tiu kaosa kolektaĵo subite mem moviĝis kaj formis belegan ordigitan ventumilformon aŭ araneaĵon. Kiel tio eblas? Kiel knabo mi estis ekscitita kaj mi opiniis, ke temas pri iu sorĉo aŭ truko, sed mi estis instruita, ke tio estas leĝo metita en la naturon (kompreneble fare de la Kreinto, kiu estas saĝa kaj havanta senton por ordo kaj ankaŭ por beleco kaj poezio). Pli poste mi malkovris, ke simila formulo validas ankaŭ por la homo. Jesuo, kiel estas konate, diris la frazon: „Kaj mi, kiam mi estos suprenlevita de sur la tero, altiros al mi ĉiujn homojn.“ (Joh 12,32) Aŭ: mi kreos tiel fortan kampon de mia efikado de amo kaj graco, ke ĉiu, kiu en ĝin libere eniros, komencos ŝanĝiĝi. Li komencos alie konduti, pli bone. Li komencos simili al Kristo. Li, Jesuo, nia Sinjoro, jam ĉi tie surtere, kiam li vivis, predikis kaj faris siajn miraĵojn meze de sia nacio, li elvokadis duoblan reagon: Sur unu flanko postsekvis Lin granda homamaso, kiu en Li ekkonis la Dian potencon kaj ekkredis. Sed Li estigis ankaŭ malamecajn emociojn de tiuj, kiuj per ĉiuj fortoj strebis Lin silentigi kaj neniigi. Kaj ŝajne ili sukcesis. Ili alnajligis la Filon de Dio sur la krucon. Sed Li de la kruco ekvokis: „Patro, pardonu ilin, ĉar ili ne scias, kion ili faras!“ Li preĝpetis bonon por tiuj, kiuj al Li faris la plej kruelan malbonon. Nur post la resurekto montriĝis, ke la kruco de Jesuo iĝis io, kio savas la mondon kaj iĝas ŝlosilo al la ekkompreno de ĉio esenca: de la vivo kaj morto, amo kaj malamo, lumo kaj mallumo, bono kaj malbono, venko aŭ malvenko... Kaj mallonge post tio, kiam la resurektinta Jesuo foriris al la Patro, Li transprenis tiun grandfonton de ĝis ankoraŭ pli granda dimensio, laŭvorte kosma. De tiu momento Li altiras ĉion kaj ĉiujn al si. Kiu ekkomprenas la forton de la Dia amo revelaciitan de Jesuo, tiu ekkonas en si mem, ke li estas ankaŭ viva „ero“ de la mondo, kiu en la kampo de forto de Jesua fonto komencos ŝanĝiĝi kaj alie konduti. Li subiĝos al Lia allogiteco. Li komencos vivi per Lia vivo. Ĉion, kio estas en ni kaosa, neregata, tiu amaseto da senordiga balaaĵo, Li en ni komencos ŝanĝi je io sencoplena, ordigita kaj krom tio belega. Tio ne okazas mekanike kiel en lerneja laboratorio dum eksperimento. Tio okazas en la kampo de forto de la Dia graco, sed ĉiam kun volema kunpartopreno de la libera volo de ĉiu el ni. Dio ne kreis nin kiel pupojn, ke nur Li mem tiru la fadenojn. Li kreis nin kiel liberajn estulojn. Tiu, kiu decidos eliri el sia memo kaj subigos sin al la altireco de Dio, tiu malkovros tiun kampon de forto de la Jesua Koro, li mem iĝos kampo de la forto de bono en la medio, kie li vivas, kaj la homoj ĉirkaŭ li ankaŭ povos ŝanĝiĝi en sia konduto, en siaj opinioj, en sia aliro al vivo kaj al si reciproke kaj eĉ en ekkono de valoroj. Tion malkovri certe signifas „trovi la trezoron“ super ĉio plej valoran. Episkopo Josef Hrdlička (El libro Oživ plamen – Vivigu flamon, 2015) LA PATRINO VIRGA La nuntempa mondo postulas sendifektecon. Kiu el ni aĉetus difektitan produktaĵon? Kiu el ni kuraĝus eniri en difektitan trafikilon? La sendifekteco de kio ajn estas la marko de la kvalito. La malo de difektita estas tuteca, unueca, harmonia. Sed ne estas postulata nur la materia harmonio, sed la kuracistoj kaj psiĥologiistoj hodiaŭ postulas vivharmonion, akordon kaj unuecon inter la tempo, kiun la homo dediĉas al laboro, ripozo, dormo, edukiĝo. Same tiel oni postulas pri la harmonio en la interhomaj rilatoj. Se ni rigardas la Virgulinon Maria kiel la patrinon virgan, ni perceptas Ŝin kompreneble en ŝia nedifektita virgeco, sed Ŝi krom tio estis ankoraŭ harmonia estulo. La virino, kiu sukcesis kunigi la vivon, kiel oni hodiaŭ malĝuste diras, ordinara, kiu havis zorgon pri la infano, pri la edzo, pri la funkciado de la hejmmastrumado kun la vivo spirita.Ŝi estis egaligita harmonia estulo en tio, ke Ŝi havis ne nur malfermitajn orelojn por la bezonoj de tiuj, kiuj estis ĉirkaŭ Ŝi, ni rememoru la edziĝfeston en Kana Galilea, Ŝi havis malfermitan ankaŭ internan aŭdpovon por la Dia vokado. Ŝi vivis sur ĉi tiu tero, iradis sur ĉi tiu tero, kaj malgraŭ tio Ŝi vivis la vivon, kiu ĉi tiun teron ege superpaŝadis. En tio estas sendifekteco de la vivstilo de la Virgulino Maria por ni, la kristanoj, modela. Pastro Kentenich ie esprimis, ke ideala estas havi la manon sur la pulso de la tempo kaj la orelon sur la koro de Dio. Esti siamaniere zorganta Marta, laborema, zorganta pri la surteraj aferoj, sed samtempe ankaŭ la aŭskultanta Maria, ŝia fratino. Kunigi en unuon tiujn du reciproke sin kompletigantajn kaj la homon harmoniigantajn vivstilojn. En tio estas por ni la Virgulino Maria modelo. Esti malfermita por la bezonoj de ĉi tiu tempo. Vivi tiun ĉi vivon kvazaŭ inter la galileaj geedziĝaj festenanoj je la unua flanko kaj samtempe respondadi – fariĝu al mi via volo, Sinjoro, – kaj je la dua flanko, kiam ni aŭskultadas per nia interna aŭdpovo la Diajn alvokojn. Se ni tiel estos egaligitaj, ni proksimiĝas al la vivstilo de Maria. Max Kašparů INVITO AL SEPTEMBRA RENKONTIĜO DE LA IKUE-KATOLIKA SEKCIO DE ĈEA EN VRANOV U BRNA Karaj gefratoj, la Komitato de la IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA kore invitas vin partopreni la septembran renkontiĝon en la belega medio de la ĉarma Maria-pilgrimloko Vranov apud Brno situanta en pitoreska natura regiono. La renkontiĝo okazos de la 16-a ĝis la 18-a de septembro en la Spirita Centrejo de Sankta Francisko el Paola. Vranov estas facile atingebla ne nur peraŭtomobile, sed ankaŭ per urba buslinio aŭ el la fervojaj stacioj Kuřim kaj Česká ankaŭ per buslinio. La aliĝontoj, kiuj deziros ricevi informojn pri la horaroj de la buslinioj, bv. tion noti en la aliĝilo. Dum vendredo la 16-an de septembro okazos alveturo, loĝigo kaj la unua komuna manĝo estos vespermanĝo. Forveturo post dimanĉa tagmanĝo la 18-an de septembro. En sabato estas planita esperantlingva sankta meso kaj prelego de frato Sac. D-ro Max Kašparů. En la bele aranĝita kaj ekipita Spirita Centrejo la manĝoj kostas: matenmanĝo 50 CZK, tagmanĝo 90 CZK kaj vespermanĝo 70 CZK. Loĝigo por unu aŭ du noktoj / unu persono: unulita ĉambro 450 CZK / unu tranokto, dulita 330 CZK, trilita 280 CZK, kvarlita 250 CZK, kvinlita 230 CZK. Tre kore ni invitas ne nur la membrojn kaj favorantojn de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, sed ankaŭ la katolikajn esperantistojn el Slovakio kaj ceteraj proksimaj landoj. Bv. veni, por kune travivi belajn tagojn en spirite riĉa medio. La almetitan aliĝilon trovu en ĉi-numero de DB aŭ vi povas ĝin akiri el la interretaj paĝoj de la sekcio: www.ikue.org/cz. Aliĝi eblas ankaŭ retpoŝte: m.svacek@seznam.cz. Aliĝu laŭeble baldaŭ, kaj rekomendu la partoprenon al viaj konatuloj. Antaŭdankon! La sekcia komitato Milí bratři a sestry, výbor naší katolické sekce Vás srdečně zve k účasti na zářijovém setkání, které se uskuteční od 16. do 18. září v Duchovním centru na poutním místě ve Vranově u Brna. V pátek 16.9. odpoledne po příjezdu účastníků zahájíme náš program před společnou večeří. V 18:30 bude možnost účastnit se růžence a v 19:00 mše sv. v poutním chrámu. V sobotu ráno po mši sv. a snídani plánujeme zajímavou přednáškou br. P. D-ra Maxe Kašparů. Odpoledne se seznámíme s poutním místem a vhodným programovým doplněním. V neděli ráno se zúčastníme mše sv., dopoledne vyplníme pěkným programem, a po společném obědě odjedeme domů. Ostatní potřebné informace jsou obsaženy v esperantském textu. Velmi srdečně a naléhavě Vás zve a na Vaši účast se těší Výbor katolické sekce ČES. PILGRIMLOKO VRANOV APUD BRNO La pilgrimloko Vranov u Brna estas konata Maria-pilgrimloko kaj novtempa spirita centrejo, kies historio komenciĝis en la 13-a jc. Ĝi estas situanta meze de belega naturo 12 kilometrojn norden de la urbo Brno (ĉefurbo de Moravio, landparto de Ĉeĥio) en la loko, kiu pli frue estis nomata „Moravia Svisujo“. La historio de tiu ĉi loko laŭ tradicio datiĝas ekde la jaro 1240, kiam la landoficisto, nobelo Vilhelmo, reakiris la vidpovon je la propeto de la Patrino de Dio. Dankeme pro sia resaniĝo li en Vranov konstruigis lignan preĝejon. Dum mallonga tempo la honorado de la Virgulino Maria en tiu preĝejeto tiel vastiĝis, ke en la jaro 1243 aŭ iom pli poste, en la jaro 1929, estis por zorgo pri la preĝejo kaj por animzorgado apud la preĝejo konstruita malgranda monaĥejo, probable franciskana. Apud la pilgrima preĝejo tie ekzistis ankoraŭ la paroĥa preĝejo de sankta Barbara. La tuta konstrukomplekso dum la sekvo de jaroj estis multfoje aliformita, precipe pro kreskanta monaĥeja konstrukomplekso. La nuna aspekto de la preĝejo kaj nove konstruita monaĥejo devenas el la jaroj 1622-1633. En la jaro 1622 estis komencita fare de Maxmilian – princo el Lichtenstein (frato de vicreĝo Karolo el Lichtenstein) kaj lia edzino Katarina el antikva moravia gento de sinjoroj el Boskovice kaj Černá Hora, konstruo de la preĝejo. La malnovaj konstruaĵoj estis forigitaj kaj sur ilia loko estis konstruita la nova preĝejo de la Naskiĝo de la Virgulino Maria, kiel esprimo de la mariakulta honorado de ambaŭ fondintoj kaj ankaŭ kiel daŭran lokigon de la genta kripto de la regantaj princoj de la gento Lichtenstein. Sed la preĝejo estas ankaŭ unika konstru-monumentaĵo el la vidpunkto de la ĉeĥa arthistorio. Per ĝia ekesto dum la jaroj 1622-1624 ĝi iĝis unika monumentaĵo de la frua baroko el la tempo de la tridekjara milito, dum kiu konstruaktivado en ĉeĥaj landoj kompreneble stagnis. Verŝajne temas pri verko realigita laŭ planoj de jezuito Jan Maria kaj konstrumastro de Brno Ondřej Erna. Kiel inspira fonto estis por ili franca klasicisma baroko aplikata al niaj kondiĉoj kaj la situo de tiu ĉi sakrala konstrukomplekso, kiel dominanto de la belega ĉirkaŭa naturo. Ĝi estas konstruita en frutempa baroka stilo kun ununura interna korto. Paŭlana monaĥejo kunigita kun la preĝejo estis finkonstruita en la jaro 1633; tio estas ankaŭ la tempo de la unua ekloĝigo de la paŭlanaj monaĥoj en Vranov. La unuaj 12 paŭlanaj monaĥoj venis rekte el Francio, kie tiun ĉi ordenon fondis sankta Francisko el Paola. Krom tradiciaj votoj de malriĉeco, obeo kaj virgeco kun si la franciskanaj fratoj alportadis voton de konstanta fasto kaj emfazon al amo kaj mizerikordo al la proksimuloj esprimita per la devizo Caritas. La paŭlana ordeno aktivis en Vranov dum ĉirkaŭ cent kvindek jaroj. Hodiaŭ la ordeno apartenas al la Franciskana Ordeno kiel ordeno de la franciskanaj fratoj – Ordo fratres minorum. La ĉefaltaron dominas ĉarma statueto de la Virgulino Maria de Vranov kun kunmetitaj manoj (sen infano), kun iomete klinigita kapo. Tiu ĉi statueto de la V. Maria estis pli poste fare de Jan Adam el Lichtenstein dekorita per la ordeno de Ora Lankomplekso. La statueto kun kroneto simbolizanta miraklojn kaj kun ŝanĝantaj tuniketoj, estas verko de nun nekonata skulptisto el ĉirkaŭ la jaro 1500 kaj estis verŝajne alportita per la unuaj Paŭlanoj el Francio. La altarbildo de la Plejsankta Triunuo devenas de la viena pentristo Paul Troger. La preĝeja volbo estas riĉe dekorita fare de la pentristo Jan Jiří Etgens el Brno, kantlaŭdanta gloron de la Patrino de Dio ĉirkaŭata de anĝeloj. Samtempe kun la konstruo de la preĝejo estis por la gento de la fondinto konstruita kripto, al la nuntempa empira aspekto multelspeze rekonstruita komence de la 19-a jc. Estas tie entombigitaj 50 anoj de la gento Lichtenstein; kiel lasta estis tie ripozigita princino Marie Benedikta januare 1992. Estas tio mondunikaĵo, kiam anoj de la reganta gento de fremda ŝtato estis entombigataj ekster suverena teritorio de sia lando, en ĉi tiu kazo ekster la princlando de Lichtenstein. El origina tre ampleksa paŭlana monaĥejo, aboliciita fare de la aŭstriahungara imperiestro Jozefo la Dua kaj post la jaro 1784 sinsekve malkonstruita, restis ĝis nuna tempo nur parto, inkluzivanta antaŭ ĉio paroĥan oficejon. Samtempe estis malkonstruita ankaŭ la paroĥa preĝejo de la sankta Barbara. Al la monaĥeja konstrukomplekso apartenis krom la monaĥejo ankaŭ la mastrumaj konstruaĵoj, kiel barelfarejo, lignaĵejo, bierfarejo, provizejoj kaj ankaŭ fiŝlagoj kaj kampo en la ĝardeno destinita por bredado de helikoj, kiuj ĝis hodiaŭ tie troviĝas. Motivo por la fondo de la fiŝlagoj en ĉi tiu netipa areo kaj de helikbredejo estis la kvara ordena voto de la Paŭlanoj, nome la konstanta fasta vivo, do konsumado de fiŝa viando kaj laŭ franca maniero preparitaj helikoj. En daŭro de la 19-a jc. estis por venantaj pilgrimantoj je dispono neordena anim-paŝtista administrado. De la jaro 1926 denove en Vranov aktivadis ordenanoj, sed tiutempe Societo de Dia Salvatoro – salvatoranoj (Societas Divini Salvatoris), kies celo estas misiado apogita je predikado kaj spirit-ekzercadoj. Vranov ne ĉesis allogi ankaŭ dum la malfavoraj tempoj de naziisma kaj komunisma totalismoj. La aktivado de la paŭlanoj en Vranov estis renovigita nur en la jaro 1992. Laŭvice oni sukcesis renovigi la monaĥejan kvadraturon, kies parto servas kiel spirita kaj eduka centro de la diocezo de Brno. La intereson de la vizitantoj allogas mekanika moviĝema Betlehemo en flanka preĝeja kapelo kun arte skulptitaj figuretoj kaj moderna sonigo el antaŭnelonga tempo. Libor Churý, diakono
SANKTA FRANCISKO EL PAOLA Sankta Francisko naskiĝis en la 27-a de marto 1416 en simpla familio en la suditalia urbeto Paola. Kiel juna knabo li post pilgrimo al tombo de s-ta Francisko en Asizo decidis vivi en soleca groto de severa ermita vivo. Ĉirkaŭ la jaro 1450 li fondis en Paola la “Kongregacion de ermitoj de s-ta Francisko”, agnoskitan kaj aprobitan fare de episkopo el Consenza en la jaro 1471 kaj konfirmitan fare de la Papo Siksto la Kvara en la 17-a de majo 1474. En la jaro 1483 lin la Papo sendis al la kortumo de la franca reĝo Ludoviko la Naŭa, por lin preĝakompani dum mortiga malsano, kaj li poste restis en Francio ĝis sia morto en Tours en Pasiona Vendredo en la 2-a de aprilo 1507. Lia ermit-movado dume estis denove aprobita fare de Papo Aleksandro la Sesa kaj Julio la Dua kiel “Ordeno de la Plejmalgrandaj Fratoj” (Ordo Minimorum), konsistanta el sacerdotoj kaj fratuloj, el klaŭzuraj fratulinoj kaj membroj de la tria ordeno, kiuj celas per propra vivo plenumi kaj disvastigi la evangelian alvokon “Konvertiĝu kaj pentu” kaj “Alportadu la fruktojn indajn je konvertiĝo”. Francisko estis kanonizita en la 1-a de majo 1519 fare de Papo Leono la Deka. Papo Pio la Dekdua lin proklamis patrono de la italaj maristoj en la jaro 1943 kaj Papo Johano la Dudektria lin proklamis ĉefa patrono de Kalabrio. Pro sia granda amo kaj multaj mirakloj li estis kaj estas nomata “Sanktulo de la amo kaj mirakloj”. Ankoraŭ dum lia vivo la ordeno rapide disvastiĝis en Italio, Hispanio, Francio, Germanio kaj Ĉeĥio. La Plejmalgrandaj Fratoj alportadas aŭtentikan mesaĝon de la evangelia pentofarado, kiun esprimas ankaŭ la paŭlana kvara voto de la konstanta fasteca kaj pentanta maniero de la vivo. En Ĉeĥio fratoj paŭlanoj vivas kaj aktivas en la belega Maria-pilgrimloko en Vranov apud Brno.
ALEXIS CARREL Alexis Carrel (1873 - 1944) estis franca fiziologo kaj kirurgo, profesoro de la Instituto de Rockefeller en Novjorko, dum 32 jaroj krom lekcioj pri biologio li plenumadis sciencajn okupojn je la temoj de transplantado de organoj, bredado de bestaj ĉelaroj, kunkudrado de sangoportaj ujoj, por kio en la jaro 1912 li ricevis la Nobel-Premion. Li estas la aŭtoro de la mondkonata libro “Homo kreitaĵo nekonata”. Li venis al la konvinko, ke multaj simptomoj de la vivo estas malklarigeblaj per la vojo pure scienca. Flegante la mortige malsanan virinon Maria Bailly, li venis kun ŝi al Lourdes, kie en agonia stato oni transportis ŝin sur portlito antaŭ la Groton de Aperoj de la Plejsankta Virgulino Maria. Carrel konstante observadis sian mortantan pacientinon. Post la ŝmirfroto de Maria per la akvo el la Mirakla Fonto, ŝi dum tri horoj reakiris sanon! Malkredanta Alexis Carrel spertis ŝokon. Li esprimis tion en la aŭtobiografia raportaĵo “La vojaĝo al Lourdes”, kiu estiĝis monda furorlibro. Komenciĝis la emociiga kaj profundiga proceso de la neinversigebla reveno de Carrel al Dio. LA PREĜO ESTAS LA PLEJ POTENCA FORMO DE ENERGIO (...) Preĝo estas la penado de homo atingi Dion – por kunestadi kun ĉi tiu Estulo malvidebla, kiu estas la Kreinto de ĉiuj estaĵoj. Li estas la plej alta Saĝo, Vero, Beleco kaj Povo, Patro kaj Savanto de ĉiu homo. La eterna celo de preĝo restadas ĉiam kaŝita por nia cerbo. Ĉar lingvo kaj penso trompadas, kiam ni provas difini Dion. Ni scias tamen sen iu ajna dubo, ke kiam ni direktiĝas al Dio kun la varma preĝo, io en nia vivo ŝanĝiĝas je la plibono. Eĉ la plej mallonga momento de preĝo ne restas sen iu ajna profit-rezulto por homo. „Neniu homo neniam preĝis,“ – skribas la filozofo Emerson – „sen dum tio ne eklerni ion”. Preĝi oni povas ĉie: surstrate, en tramo, en oficejo, en vendejo, en lernejo – sambone kiel solece en sia propra ĉambro, aŭ inter homamaso pleniganta preĝejon. Por la preĝo estas nenia pli frue desupre priskribita loko kaj tempo. „Pensu pri Dio pli ofte, ol ĝis nun“ – diris la stoikulo Epiktet. Por profunde traplugi kaj tralabori la personecon, preĝado devas estiĝi la kutimo. Estas neniu senco preĝi matene, kaj poste vivi dum la resto de la tago kiel vandalo. La vera preĝo estas la formo de vivo: la plej vera vivo – estas la laŭvorta formo de preĝo. La plej bonaj preĝoj estas kiel memĵetataj konfesoj de geamantoj: ĉiam pri la samo, sed neniam du foje tiel same. Ne estas necese, ke ĉiuj niaj preĝoj estu same majestaj kiel la preĝoj de Tereza el Avila, aŭ Bernardo el Clairvaux, kiuj la glorigon de Dio scipovis esprimi per mistikaj vortoj de neatingebla beleco. Por feliĉo ni ne devas al ili en tio egaliĝadi kaj eĉ la plej malgranda altiĝo al Dio, estos fare de Li akceptota kiel preĝo. Se ni estus malkapablaj eldiri eĉ unu vorton, kaj nia lango estus malpurigita per mensogo kaj orgojlo, la plej modesta signo de la glor-esprimo estos al Li ĉiam agrabla kaj Li tuj ĝin reciprokos per la plifortiganta radiado de sia amo. Hodiaŭ, pli ol iam ajn, preĝo estas bezonata sendube en la vivo de ĉiuj homoj. Ni forgesis pri la plej elstara fonto de forto kaj perfekteco. Ĝi restas ankoraŭ ĉiam tragike ne elprofitita. La preĝadon – kiel la plej gravan ekzercadon de la spirito – ni devas revivigadi en nia ĉiutaga, privata vivo. Preĝo ŝajnas ĉefe esti la peno de la cerbo, direktita al la Estulo de la nemateria mondo. Ĝenerale ĝi estas plendo, krio de la timego, peto je helpo. Iam ĝi estiĝas la serena pripenso pri la radiko imanenta kaj transcenda de la universo. Oni povas ĝin ankaŭ difini kiel la altigon de la animo al Dio. Kiel eldiro de la amo kaj laŭdo al Tiu, de Kiu devenas la miraklo, kiu estas la vivo. Preĝado konsistas el la peno de homo al la spirita kuniĝado kun la Estulo malvidebla, Kreinto de ĉio, kio ekzistas, la Plejalta Saĝo, Forto kaj Belo, Patro kaj Savanto de ĉiu el ni. Malproksima de la rekta deklamado de laŭkutimaj formuletoj, la vera preĝo estas la mistika stato, kiam la konscienco profundiĝadas en Dio. Ĉi tiu stato estas laŭnature intelekta. Pro tio ĝi estas malalirebla kaj malkomprenebla al filozofoj kaj scienculoj. Preĝo – simile al la senso de beleco kaj amo – postulas neniajn librajn sciojn. Simpluloj sentas Dion same nature, kiel la varmon de la suno aŭ la aromon de floroj. Dio estas alirebla al ĉiu, kiu scipovas ami, sed kaŝas sin antaŭ tiu, kiu volas nur kompreni. El revuo Michael 10-12/2015 por Dio Benu esperantigis Stanisław Śmigielski LA POTENCO DE LA PREĜO La konata usona sciencisto kaj esploristo D-ro N. J. Stowell mezuris la forton de la preĝo. Li estis cinika ateisto, konvinkita, ke Dio ne ekzistas, ke Li estas nur produkto de la homa cerbo. Li kredis je neniu viva Dia estulo, kiu nin ĉiujn povus ami kaj kiu havus super ni regadon. Lia esplorado finiĝis per la konstato, ke ĉiu homo estas iuspece elsend-riceva aparato, laboranta sur la ondoj je individua frekvenco. Surbaze de tio Stovell en la agado de la energio formigata per la homa cerbo vidis postsignojn de la mistero de la aganta Kreinto kaj li decidis esplori precize la ŝanĝojn en la cerba sistemo dum la momento de morto. Iun tagon laboris Stowell kune kun siaj kolegoj en granda laboratorio de kliniko. Ilia tasko estis mezuri la forton kaj ondlongecon de la radiado de la homa cerbo en stadio, kiam finiĝas la vivo kaj alvenas la morto. Por eksperimento ili elektis kredantan virinon kun ŝia konsento, kiu estis mortanta sekve de kancero de la cerbo. Anime ŝi estis tute en ordo, sed ŝia fizika stato estis tre malbona. Al ŝia lito ili alportis malgrandan mikrofonon, por ke ili aŭdu ŝiajn vortojn. Mallonge antaŭ la morto ili donis en ŝian ĉambron tre senteman aparaton por esplori la funkcion de ŝia cerbo en la lastaj momentoj de ŝia vivo. Kvin sobraj sciencistoj! Plenaj de atendado kaj ena streĉo ili staris antaŭ la aparato. La montrilo estis sur nulo kaj ĝi povis dekliniĝi ĝis +500 gradoj pozitivaj aŭ ĝis -500 gradoj negativaj. Antaŭ tiu ĉi eksperimento la koncerna aparato mezuris elsendojn de iu radiostacio. Temis pri la radiostacio ĉirkaŭanta per sia signalo la tutan terglobon. La radiosignalo estis elsendata per forto de 50 kW. La aparato montris 9 gradojn de pozitiva mezuro. Alproksimiĝis la lasta momento de la mortanta virino. Ŝi komencis arde preĝi kaj glori Sinjoron Dion. Ŝi transdonadis al Li tutan sian amon kaj petis Lin pri la pardono de ŝiaj pekoj pere de elaĉeto de Jesuo Kristo. El ŝiaj vortoj radiis nemezurebla feliĉo. La sciencistoj staris emociitaj antaŭ la aparato. Preskaŭ ili forgesis pri sia eksperimento. Tio, kion ili aŭdis, tiel kortuŝis ilin, ke ĉiuj havis larmojn en siaj okuloj. Subite, dum la mortanta ankoraŭ preĝis, el la aparato aŭdiĝis ia frapeto. La montrilo de la aparato montris +500 gradojn de pozitiva mezuro kaj senĉese frapetis ĝis ĝia plej alta limo. La sciencistoj interkonsentis fari pluan eksperimenton. Ili petis flegistinon, ke ŝi provu ankoraŭ unu pacienton. Denove estis preparita la aparato. La paciento reagis je la provoko per krudaj vulgaraj insultoj, eĉ li blasfemis kontraŭ Sinjoro Dio. Kaj denove komencis frapeti en la aparato. Sed la ĉeestantoj eksentis teruriĝon. La montrilo denove montris 500 gradojn, sed negativajn. Profesoro Stovell venis al la logika konkludo: se la atoma fiziko eligis grandajn potencojn, nekonatajn kaj tute ne antaŭsentatajn kelkdek jarojn pli frue, tiel la ekkonado de Dio per preĝado povas atingi la dimensiojn nuntempe ankoraŭ ne antaŭvideblajn. Surbaze de la rezultoj de sia esploro D-ro Stowell konstatis: „Tiumomente detruiĝis mia ateisma opinio pri la mondo. Mi staris antaŭ la vizaĝo de la Ĉionscianto. Mia malkredemo fariĝis por mi tute ridinda. Kiam mi volis rilate al mi esti sentrompa, mi ne povis antaŭ la vero fermi okulojn. Mi eklernis kredi je Jesuo Kristo kiel mia Savanto, Elaĉetanto.“ Ĉe la esploro de la longeco de cerbaj ondoj D-ro Stowell konstatis grandegan diferencon. Ili estas egale individuaj, kiel fingropostsignoj. Ie estas registrata la bono, sed ankaŭ la malbono, kiujn ni faras. Esperantigita de Stanisław Śmigielski el revuo Michael 10-12/2015 kaj kompletigitaLA TURO EBURA Post konsidero pri la Virgulino Maria kiel turo, kiu estas por ni, la kristanoj, simbolo de la firmeco, en la bonaj fundamentoj, hodiaŭ ni pripensos la nocion de la ebura turo. Eburo estas la valoraĵo. Ĉiam estis kaj ankaŭ en la nuntempo estas eburo konsiderata kiel valora materialo. Se ni ne pensos pri la fundamentoj, kiujn la turo bezonas, eĉ la sencon, kiun ĝi donas, estas necese, ke tiu turo estu konstruita el bonkvalita kaj valora materialo. La eburo la bonkvaliton de la materialo simbolas. La bonkvalita materialo, el kiu estas konstruita la turo de Maria, la lumturo de Maria, eliras el la manoj de Dio. Mi pensas, ke estis la poeto kaj sacerdoto Michael Quoist, kiu iam skribis la konsideron pri konstruaĵo, kiun li ofte preteriradis. Li vidis, kiel la masonisto metis unu brikon sur la alian kaj sub liaj manoj malrapide kreskis la muro. Eble, kiu scias, ĝi estis iu nova turo. Kaj Michael Quoist konsciiĝis, ke ĉiu el ni, la kristanoj, estas la viva ŝtono en la konstruaĵo de Dia turo kaj ke tute ne estas grave, ĉu nin la Dia providenco de tiu turo metis kiel brikon, kiel vivan ŝtonon ien en la fundamenton aŭ tute sur la supron de la tuta konstruaĵo. Sed grava kaj tre grava estas, ke ni sur tiu loko, kien ni estis starigitaj, estu firmaj, fidelaj, por ke la ceteraj brikoj kaj ŝtonoj pri ni kiel konsistaĵoj de la tuta konstruaĵo povu konfidi. La Virgulino Maria estis ne nur viva ŝtono, ŝi estis ne nur volbŝtono sur la supro de la konstruaĵo, sed Ŝi sukcesis ankaŭ ludi la rolon de ŝtono en la fundamentoj. Ŝi estis je dispono por Dio. Se en ni, kiel kristanoj, loĝas la Sankta Spirito kaj se ni estas la templo de la Sankta Spirito, estas necese laŭ la modelo de Maria esti je la dispono al Dio. Esti tia kvazaŭ ŝtonego en la manoj de Dio, por ke nin Dio ĉirkaŭĉizu, por ke Li nin kiel brikon el eburo metu en tiujn lokojn, kie Li nin bezonas. Kaj ke ni tiun lokon tiel, kiel tion faris la Virgulino Maria, sen grumblado akceptu. D-ro Sac. Max Kašparů MAHOMETO RENKONTAS JESUON Sub tiu ĉi titolo aperis en la decembra numero de 2015 en la semajngazeto „Gość Niedzielny – Dimanĉa Gasto“, artikolo, kiu estas ekzemplo, kiel islamano, posteulo de la gento senpere devenanta de Mahometo, finleginta kun plena komprenemo la Koranon kaj sekve la Biblion, ekamis Jesuon. Tiu ĉi artikolo komenciĝas per la vortoj: „Mohammed Al-Musavi. Ne nur la antaŭnomo, populara inter islamanoj ligis lin kun la Profeto. Ankaŭ la nomo de la gento, Musavi, donadis al li kaj al lia familio privilegian lokon en la iraka socio. Imamo Musa estis unu el la posteuloj de Ali, la kuzo kaj samtempe bofilo de Mahometo. Por la ŝiitoj (unu el la ĉefaj apud sunitoj specoj de islamo), Ali estas ankoraŭ grava kiel Mahometo. Hodiaŭ la gento de Musavi troviĝas en Irano, Irako kaj Libano.“ La patro de Musavi, la gentestro, estis ĉirkaŭita per la plej alta estimo de la irakanoj. La sama honoro koncernis ankaŭ la pluajn familianojn, lin kaj liajn fratojn. Mohammedo estis favorato de sia patro, kiu lin asignis esti sia sekvonto. La aŭtoro de la artikolo Jacek Dziedzina renkontiĝis Mohammedon Musavi en la lublina regiono, kie kun jam la ŝanĝitaj nomoj Joseph Fadelle, li rekolekcias sub la devizo: „La fido, kiu kostas.“ En la jaro 1987, kiam daŭris la milito iraka-irana, la 23-jara Mohammedo estis rekrutigita, kaj li ekloĝis kun kristano en la sama ĉambro. La nomo de la kristano estis Masud. Al Mohammedo tute ne plaĉis, ke li ekloĝis kun kristano, sed la estroj ne konsentis, ke li loĝu aliloke. Tio estis la unua interkonatiĝo kun kristano por li. Li prezentis sin al Masud fiere: „Mi estas noble naskita, Musavi, mi devenas de la Profeto mem.“ Mahommedo rimarkis, ke tiu kristano estis respektata kaj ĝuis la estimon de la ceteraj soldatoj. Komence Mahommedo intencis Masudon konverti al la islamo, por savi lin kontraŭ la infero. Li demandis Masudon antaŭ ĉio, ĉu la kristanoj havas libron similan al la Korano. Kiam Masud parolis pri la Biblio, Mohammedo proponis, ke li alportu ĝin, kaj tiam – li ekpensis enmense – li montros al li, kiel granda falsaĵo estas la kristanismo. Masud demandis Mohammedon, ĉu li konas la Koranon. Mohammedo konfesis, ke li ĝin legas dum ramadano, sed sen plia komprenemo, ĉar tiel instruas imamoj. Masud tiam diris: „Mi kunportos al vi la Biblion, sed kun unu kondiĉo: Legu unue la tutan Koranon kun komprenemo.“ Mohammedo la kondiĉon aprobis. „Mi komencis legi la versojn de la Korano kun tia atentemo kiel neniam ĝisnune.“ Kaj kun sia timego li komencis percepti ĉiam pli kaj pli multe da kolizioj en tiu ĉi libro. „Mi ne povis ekĝui trankviliĝon, legante la versiojn ordonantajn perforton, mortigon. Mi iris al ŝejko, por ke li klarigu al mi, ekzemple la versojn traktantajn la virinojn kiel malpli valorajn ol la viroj, kaj eĉ permesantajn bati ilin pro malobeemo kaj fari kun ili ĉion en la seksa sfero. La respondo de la ŝejko ne kontentigis min. Tiam li proponis al mi legi la biografion de Mahometo. Sed tio ĉi finmalkontentigis min entute, precipe kiam mi legis, ke la Profeto edziĝis al sepjara knabineto, kaj kiam li edzigis sian adoptitan filon, li mem prenis al si lian edzinon, kiu tiamaniere fariĝis lia sepa virino. Mi diros koncize: post tio ĉio, kion mi legis, la biografio de Mahometo fariĝis por mi la kaŭzo esti pli proksima al honto aŭ ol fiero. Post kelka tempo mi eksentis, ke en mia koro mi disiĝas malrapide for de la islamo, ke mi perdas la grundon subpiede, la subtenon, sur kiu mi apogis mian vivon, la fieron pro mia nomo kaj deveno. Masud kunportis la Biblion, sed ne pli frue ol post kvin monatoj. Kiam Masud demandis, ĉu mi volas legi la Evangelion, mi konsentis sen entuziasmo, ĉar mi jam ne intencis konverti lin al islamo,“ – li konfesas. Antaŭ la ricevo de la Biblio li havis sonĝon, precize en la nokto antaŭ la reveno de Masud el la paspermesa libertempo. „Mi vidis, ke mi staris apud rivero, proksime al la bordo, unu metron de la akvo, kaj sur la alia flanko estis viro. Kaj mi sentis tutklare la stimulon proksimiĝi al li. Mi volis transsalti la riveron, sed mi eksentis, ke mi ekpendis en la aero. Mi eĉ ne povis fali nek retiriĝi, nek paŝi al la alia bordo. La viro etendis la manon kaj diris: ٫Se vi volas transiri la riveron, vi devas gustumi la panon de la vivo.ʼ Mi vekiĝis kaj konstatis, ke mi neniam pli frue aŭdis tiun vortumon, ĝi estis tute nekonata en nia kulturo. La saman tagon la reveninta Masud donis al mi la Evangeliojn. Li konsilis komenci la legadon de la sankta Mateo. Mi tamen malfermis antaŭ ĉio la hazardan fragmenton de la Evangelio laŭ la sankta Johano. Kaj la unua frazo, kiun mi en la vivo legis en la Biblio estis: ٫Mi estas pano de la vivo.ʼ“ Post la lego de la laŭvicaj fragmentoj Mohammedo diris al Masud, ke li kredas al Jesuo. Masud estis timegita. Sed post kelka tempo li fariĝis la gvidanto de la fido por Mohammedo. Li mem post la fino de la militservo, komencis sekrete alveturadi la centron de Bagdado, al la kristana urbo-kvartalo. Komence li ankaŭ vizitis vendrede la moskeon, sed laŭ la kuro de la tempo, tio komencis esti al li ĉiam pli kaj pli malema. En Bagdado li pordobatis, tutlaŭvorte, al diversaj preĝejoj kun la peto, ke oni lin baptu aŭ almenaŭ lasu ĉeesti la liturgion. Li ne scipovis kompreni, kial neniu lin volis bapti. Finfine li sukcesis viziti episkopon. Kiam li diras al li, ke li estas islamano, kaj ke li kredas je Kristo, la terurigita hierarko postulis, ke li foriru. Fine en unu el la preĝejoj preskaŭ li kriis al pastro, ke li estas jam ĉe la deka preĝejo, en kiu oni ne volas lin akcepti. „Poste mi tion ekkomprenis: ili estis negrandaj spiritaj komunumoj, ĉiu konis unu la alian, kaj en la lando, kie la konvertiĝo estas malpermesita, fremdulo, t.e. islamano, estis traktata kiel sendito por spioni,“ li diras hodiaŭ. Dume la patro de Mohammedo edzigas lin al virino nomiĝanta Anvar. La edzino post du jaroj naskis filon kaj poste filinon. Post kelka tempo la edzino rimarkis, ke la edzo regule dimanĉe ien forveturas. Ŝi eksuspektis, ke pro iu virino. Ŝi diris al li pri tio, por ke li diru veron. „Mi devis konfesi al ŝi, ke mi estas kristano. Ŝi estis ŝokita. Islamo traktas iun similan kiel malpurulon, do ŝi ne povis al mi proksimiĝi. Ŝi forveturis al la gepatra hejmo. Mi estis certa, ke ŝi min denuncos, kaj oni tuj venos por min aresti aŭ tuj mortigi. Post kelkaj tagoj mi telefonis al ŝi. Mi sciiĝis, ke ŝi al neniu ion diris. Mi petis ŝin, ke ŝi revenu kaj aŭskultu min. Ŝi konsentis kaj revenis por esti kun mi. Dum la venanta unu kaj duono de jaroj ni interparolis, ŝi legis pri Jesuo, fine ŝi venis al mi kaj diris, ke la islamo estas por ŝi fremdaĵo, kaj ke ŝi ankaŭ fidas al Jesuo...“ BAPTO EN JORDANIO Nun ili ambaŭ komencis alvenadi ĉiudimanĉe al preĝejo. Ili fine renkontis pastron Gabriel, kiu komencis ilin prepari al la bapto. Tamen ne li estis ilia baptanto. Li baldaŭ ordonis al ili forveturi al la pli tolerema Jordanio, por ne kaŭzi danĝeran situacion al la kristanaj spiritaj komunumetoj en Irako. Tamen pli frue ol ili aranĝis sian transloĝiĝon, Mohammedo travivis provon de fajro. La fratoj, kiuj probable neniam pardonis al li lian favoratan pozicion, se temas pri la rilatoj kun la patro, komencis suspekti liajn ligojn kun la kristanoj. Dum Mohammedo malestis hejme, ili enpaŝis lian domon kaj ekvidis tie la Biblion. Ili demandis lian filon, kien paĉjo forveturas ĉiudimanĉe. La filo krucosignis. „La patro alvokis min al sia hejmo. En la salonego estis sidantaj li kaj miaj fratoj. Ili katenis miajn manojn kaj krurojn. Ili diris, ke ni veturos al Muftio, por ke li deklaru la verdikton konkorde al la ŝario. Muftio verdiktis sur dokumento kun sigelo. Li deklaris fatvon: mi estis kondamnita je morto. Ili veturigis min de li per aŭtomobilo, mi estis konvinkita, ke ili mortpafos min, ie en dezertaĵo, sed montriĝis, ke ili veturigis min al malliberejo,“ li rakontas. En la karcero li pasigis 14 monatojn. Dum tri monatoj li estis torturita kaj devigita malkonfesi la fidon al Kristo, pridemandita pri la kontaktoj kun pastroj, kiuj lin gvidas. Senrezulte. Mi demandis lin, ĉu li scias, kial ili ne mortigis lin tuj, kvankam ili havis tian eblon. „Mi supozas, ke kiel Musavi mi estis traktata speciale, eble ili konsideris, ke influe de la torturoj mi rapide retiriĝos kaj revenos al la islamo“, li konfesas. Li sciis, ke la fatvo senĉese al li daŭras kiel danĝero, tial post la forpaso de la malliberejo, denove li volis kiel eble plej rapide akcepti bapton, por morti kiel kristano. Tiam li aŭdis de la pastro Gabriel ordonon, kiel li memoras, deklaritan en la nomo de la Eklezio: „Vi devas forveturi el Irako!“ Tiel ankaŭ li faris. Kun la edzino kaj la paro de infanoj ili forveturis al Jordanio. En Amman, la ĉefurbo de Jordanio, la 22-an de julio 2000 la tuta kvaropo akceptis la bapton, al kiu, de tiu ĉi momento Jusuf preskaŭ devigis lokan episkopon. La preĝejo, apartenanta al unu el la ordenoj, komisiis al tio la pastron Basam Rabah. Li elektis grandan sanktejon, kiu havas multe da enirejoj ĉe diversaj flankoj; tio estis por la sekuro. La pastro Rabah ne venis tamen al la solenaĵo, kiun partoprenis sume naŭ personoj. Kelkajn tagojn post la bapto, surstrate de Amman la vojon al la novbaptito baras kvar liaj fratoj kaj onklo. KORANO DANĜERA POR ISLAMANOJ Ili trovis lin en Jordanio kaj venis plenumi la ordonon de la patro. Revenigi lin al islamo aŭ lin mortigi. La devo de la ekzekuto (de fatvo), tiukaze mortigi pro la perfido de la islamo, unuavice apartenas al la plej proksima familio. Ili atakis lin surstrate, sidigis lin en aŭtomobilon kaj veturigis lin ekster la urbon. „Dum tri horoj ni interparolis; mi parolis al ili pri la amo de Kristo. Tio ĉi ilin nur pli kolerigis. Finfine la frato eligis pistolon kaj diris, ke ili devas realigi la fatvon, ĉar veriĝas la diraĵo, ke kiu estas infektita per la kristanismo, por tiu ekzistas neniu medikamento. „Mi komencis kuri, ili pafadis al mi, fine mi falis, mi perdis la konscion, mi vekiĝis en hospitalo. Mi havis nur unu gambon vunditan. Al mi venis konata monaĥo, kaj poste dum ok monatoj mi vagadis de domo al domo, ĉiutage ŝanĝante la loĝlokon,“ li kontinuas la rakonton. Dum kelkaj monatoj li klopodis ricevi la vizon por Francio. Fine ili forflugas en la famili-pleno. Jam pasis dek kvar jaroj, sed eĉ tie ili ne povas senti sin sekure. „De tempo al tempo la polico ordonas al mi ŝanĝi la loĝlokon pro la sekuro. Pro tio la infanoj devas ofte ŝanĝi lernejon. Nun pasis jam du jaroj post la lasta transloĝiĝo,“ li kromdiras. Post jaroj li telefonis al la frato, kiu estis al li pafanta. Li telefonis el Belgio, por ke oni ne havu eblecon retrovi iel la francan telefon-numeron. La frato diris nur al li, ke la patro kaj patrino forpasis. Neniuj paroloj pri la religio. „La islamanoj estas normalaj homoj. Oni ne povas diri, ke ĉiuj estas ekregitaj per la malamo“, li diras. „Nur en la Korano ili trovas la inspiron por mortigi. La atencintoj tion faras en la nomo de la Korano, kaj tie ili trovas la ordonon por tiel konduti. Kaj tiuj el la Islama Ŝtato estas la modelo de la islamanoj engaĝitaj. Ĉio, kion faras la Islama Ŝtato, estas pravigita per la Korano. La Korano estas danĝero por la islamanoj mem. Por Dio Benu esperantigis Andrzej Kler VENKO DE LA KRUCO En la jaro 2015 okazis sur plaĝo en Libio ekzekuto de koptaj kristanoj fare de islamaj ekstremistoj. La sekva teksto aperis pasintjare en la pola revuo Miłujcie się! kiel reago al tiu ĉi terura okazintaĵo. Kial ili murdis? Ĝihadistoj en Libio efektivigis la 11-an de februaro 2015 teruran krimon. Ili forrabis 21 koptajn kristanojn kaj sur plaĝo de ili dehakis la kapojn. Sankta Patro Francisko iliaintence celebris sanktan meson kaj emfazis, ke „ili estis ekzekutitaj nur tial, ĉar ili estis kristanoj“. La murdintoj lokigis en la interreto materialon, kiu konfirmas: la ekzekutitaj koptoj havis la eblecon savi la vivon subkondiĉe, ke ili konvertiĝus al la islamo. Sed tio signifus neigi la vivan Dion, Jesuon Kriston, kiu per sia morto venkis nian pekon kaj per sia resurekto superis la morton. Kion do, ĉu la vivo ne estas la plej valora? Ĉu iu pretus morti pro legendo, mito aŭ fabelo? Per tio, ke ili elektis la morton, la martiroj evidentigis fortan ateston al la Vero. Konvinka estas ankaŭ la simboliko de koloroj. La nigra koloro estas unu el la koloroj de la islamo, kromalie tial, ke ja „ennokte la anĝelo“ alportis al Mahometo la Koranon, strangolis la profeton kaj devigis lin legi (tiel raportas la plej frua biografio de Mahometo de Ibn Ishak, 152-153), ĉar cetere la nokta mallumo estas la plej bona tempo por reciti la Koranon (vd. surao 73:2-6) aŭ tial, ke Alaho sendis siajn anĝelojn en similo de nigraj formikoj, ke ili mortigu nekredantojn (vd. ekzemple Tabari IX:14; Ibn Ishak, 849). Se ni vidas personojn nigre vestitajn, kiuj kaŭzas morton al personoj vestitaj en oranĝa koloro, ni devas kompreni, ke ne ekzistas kompromiso inter lumo kaj mallumo. Ĉiu el ni povas elekti: aŭ stari sur flanko de mallumo, aŭ sur flanko de Jesuo, kiu estas la lumo de la mondo (kp. Johano 8,12). La murdintoj estis konvinkitaj, ke se ili murdos konfesantojn de Kristo, ili plenumas la volon de Alaho. Bedaŭrinde, tiel kiel la Korano, eĉ la ĝisrestintaj eldiraĵoj de Mahometo estas plenaj de instigoj al perforto, firmigantaj ĝihadistojn en tiu ĉi konvinko. Ili laŭlitere plenumis la ordonon de la Korano „ekbati la nukon“ (surao 47:4), ili dehakis la kapojn de senkulpaj homoj kaj kredis, ke rekompence de tio ili eniros la paradizon por ĝui sekson kun belaj hurioj sur litoj vicstarigitaj (surao 52:19-20). La ĝenerale akceptata islama ekzegezo diras, ke islamanoj devas „malami nekredantojn kaj trakti ilin kiel malamikojn, krom ke ili ekkredos je Alaho“ (ŝejko Saalih Al-Munajjid, Islam Q&A, fatvo n-ro 11793). Bedaŭrinde, tiuj konvinkoj estas integra enhavaĵo de islamo kaj ili estas tiel forte enradikigitaj en la pensmaniero de islamanoj, ke la islama registaro tute ne interesiĝis pri la sorto de la forkaptitaj koptoj. Morto, krucumo kaj dehako de korpmembroj Mallonge antaŭ tio la tuta mondo estis indignita per la bestieco de batalantoj de ISIS, kiuj bruligis la vivantan jordanian piloton Maaz Kasasba. Konsternitaj estis per tio ankaŭ islamanoj. Profesoro Ahmed al-Tajib, imamo Al-Azhar, ordonis fatvon, ke pro tiu ĉi krimago ĝiaj krimagintoj meritas morton, krucumon aŭ dehakon de korpmembroj. Tial ne devas nin mirigi, ke la mondo de la islamo tute ne rimarkis, ke du tagojn pli poste estis en Egiptio per Islama Frataro denove bruligita la vivanta dekokjara Paul Mansur Fauzi, ununura vivtenanto de la familio (li zorgis pri malsanaj patro, patrino kaj fratino). Oni ne vokis pri venĝo, ja eĉ ne estis komencita esplorado, por trovi iniciatinton de tiu ĉi krimo. Kial? Ĉar la bruligita junulo estis konfesanto de Kristo. La bruligo de vivanta kristano estas negative komprenata nek per la Korano, nek per Mahometo, eĉ ne per imamoj. Estas necese rimarki, ke diference de imamo al-Tajib, kiu klopodis pri torturoj por murdistoj de islamano, la familio de bruligita dekokjara kristano al li post entombigo preparis edziĝan festenon, ĉar li eniris ĉielon kiel fianĉo. Lia patrino deklaris, ke ŝi preĝas por la krimfarintoj, ke ili tian krimagon ne plu ripetu, kaj ŝi certigis ĉiujn, ke ŝi rilate al ili ne sentas malamikecon. En la kruco estas venko Simile aranĝis sin la familioj de la 21 koptaj martiroj, de kiuj estis dehakitaj kapoj en Libio. Inter ili estis la fratoj Samuel (21 j.) kaj Bishoj (25 j.) Estefanos Kamel. Ilia frato Bishir demandis sian patrinon: „Kion vi dirus, se vi nun renkontus iun el tiuj, kiuj murdis viajn filojn?“ La patrino respondis: „Mi dirus al li: »La Sinjoro lumigu viajn okulojn! Mi invitas vin al vizito, ni regalos vin, ĉar vi miajn filojn enkondukis en la ĉielan regnon.« Bishir Estefanos Lamel diras oficiale nome de la tuta familio, ke ili ne akceptas kondolencojn – ili meritas gratulojn pro martira morto de la fratoj. Bishir dankas al ISIS pro tio, ke el sonregistraĵo de la procedo de ekzekuto ne estis forigita la voko: „Jesuo! Sinjoro!“ – la kredatesto de liaj fratoj. Inter islamanoj tiaj sintenoj vekis grandan furoron. Homoj telefonas kaj vizitas familiojn de la martiroj demandante: „Kiuj vi estas?“ Por islamanoj la venĝo prezentas sencon de la vivo (vd. Koranon, suraon 2:179), kaj ĉi tie ili vidas absolutan kaj senkondiĉan pardonon. Ni preĝu, ke Dio malfermu iliajn okulojn eĉ korojn kaj alkonduku ilin al konvertiĝo, ĉar ja mem Mahometo ilin avertis: „La plej terura nomo por Alaho estos la nomo de la viro, kiu sin nomas Reĝo de reĝoj.“ (kolektaĵo de hadisoj de al-Bukhari, n-roj 6205 kaj 6206). La Sankta Skribo diras: „Tiuj militos kontraŭ la Ŝafido, kaj la Ŝafido venkos ilin, ĉar li estas Sinjoro de sinjoroj, kaj Reĝo de reĝoj.“ (Apo 17,14) Ni vidas, kiel antaŭ niaj okuloj realiĝas la venko pere de la kredo kaj la fideleco de la atestantoj de Jesuo Kristo. La venko pere de la kruco, pardono kaj vera praktikada amo al la malamikoj. Evidenta signo de tiu ĉi venko estas la dekreto de la ĉefministro Ibrahim Mahlab ordonanta la konstruon de nova preĝejo honore al la 21 koptaj martiroj en provincio Al-Minja en la centra teritorio de Egiptio, sude de Kairo, ĉar de tie devenis en Libio murditaj egiptaj koptoj. Tia evento dum 1400 jaroj ekde la konkero de tiu lando fare de islamanoj en Egiptio neniam okazis. Imran. El Miłujcie się! 2/2015
KVAR VIRINOJ. PARABOLO. Iu sultano havis kvar virinojn. El ĉiuj li pleje amis la kvaran, la plej junan kaj plej afablan. Li donadis al ŝi belegajn vestaĵojn, valoregajn juvelaĵojn, li zorgis pri ŝi kaj ŝin dorlotis. Li tre amis ankaŭ la trian virinon, eksterordinaran belulinon. Se li vojaĝis al alia lando, ĉiam ŝi akompanis lin, por ke ĉiuj vidu, kiel ŝi estas ĉarma kaj ĉiam li timis, ke iun tagon ŝi lin forlasos kaj forkuros al aliulo. Ankaŭ sian duan virinon la sultano multe amis. Ŝi estis saĝa kaj spritvigla, sperta pri intrigoj. Ŝi estis lia konfidenculino, ĉiam saĝa, ĉiam favorema kaj pacienca. Se la sultano havis problemojn, li konfidis ilin al sia dua virino kaj ŝi helpadis al li venki la malfacilan situacion kaj transvivi la malfacilan tempon. La unua virino estis el ĉiuj plej aĝa. Ŝi estis al la sultano tre sindona, ŝi ĉion faris, kion ŝi kapablis por konservo kaj plimultigo de riĉeco de la sultano kaj de la tuta lando kaj multe ŝi tiucele sukcesis. Sed la sultano ne konsiderante tion, sian unuan virinon ne amis, kaj tio, ke ŝi lin profunde amis, kvazaŭ la sultanon ne koncernis. Tute li ignoris ŝin. Foje la sultano malsaniĝis. Li rememoris sian vivon plenan de lukso kaj li ekpensis: „Nun mi havas kvar virinojn, sed kiam mi mortos, mi restos sola“. Kaj li petis sian kvaran virinon: – Mi amis vin pli ol tiujn ceterajn. Mi donadis al vi la plej bonan, kion mi havis, mi ŝirmis vin kvazaŭ trezoron. Nun, kiam mi mortas, ĉu vi estas kompleza min akompani en la regnon de mortintoj? – Tion forgesu! – respondis la kvara virino kaj sen ununura plua vorto ŝi foriris el la ĉambrego. Ŝiaj vortoj estis kiel kamo enpuŝita en la koron de la viro. Malĝojigita sultano demandis sian trian virinon: – Mi amegis vin dum la tuta vivo. Nun, kiam mi mortas, ĉu vi estas kompleza iri kun mi en la regnon de la ombroj? – Tion ne! – respondis al li la tria virino. – La vivo estas tiel bela! Kiam vi mortos, mi volas denove edziniĝi. La sultano estis tre deprimita. Tian doloron lia koro ankoraŭ ne travivis. Tiam li alparolis sian duan virinon: – Ĉiam mi turnis min al vi kun peto pri helpo. Ĉiam vi helpis al mi, vi estis por mi la plej bona kosilantino. Nun, kiam mi mortas, ĉu vi estas kompleza iri kun mi tien, kie plendas palaj ombroj kaj petas la reganton de la animoj pri mizerikordo? – Tre mi bedaŭras, ke nun mi ne povas al vi helpi. – La plej grandan, kion mi povas por vi fari, estas kun honoro vin entombigi. Ŝia respondo efikis je la sultano kiel mil tondroj kaj mil fulmoj. Tiumomente li ekaŭdis voĉon: – Mi iros kun vi kaj mi sekvos vin ĝis la fino! La sultano rigardis direkten al tiu voĉo kaj li ekvidis sian unuan virinon, velkitan preskaŭ al neekkono. Tute konsternita li diris: – Mi devus esti rilate al vi pli atentema, dum mi povis! Ĉiu el ni havas siajn kvar virinojn. La kvara virino estas nia korpo; estas egale, kiom da tempo kaj atento al ĝi ni dediĉas, por ke ĝi bele aspektu; kiam ni mortos, ĝi forlasos nin. Nia tria virino, tio estas la kariero, mono, posteno, riĉeco. Kiam ni mortos, akiros ilin aliuloj. La dua virino estas la familio kaj parencoj. Ne gravas, kiel ili nin helpadis, kiam ni vivis. Kiam ni mortos, la plej granda, kion ili povos por ni fari – akompani nin al tombo. Nia unua virino estas la animo. Ofte ni ignoras ĝin, kiam ni karieradas, strebas pri povo, riĉeco kaj plezuro. Senkonsidere al tio restas la animo tio ununura, kio nin akompanos ĉien, kien ni iros. Se ni zorgos pri ĝi, ni ĝin gardos kaj edukos. Per tio ni povos doni al la mondo la plej belan donacon. El interreto. Ricevita de Emil Morav LA NOMBRO DA KRISTANOJ MORTIGITAJ PRO KREDO PASINJRARE DUOBLIĜIS La nombro de kristanoj mortigitaj pro sia kredo pasintjare preskaŭ duobliĝis. En sia plej nova raporto tion publikigis organizo Open Doors, kiu observas la persekutadon de sekvantoj de Kristo en la tuta mondo. La jaro 2015 estis laŭ Open Doors „jaro de timo“. Ĝenerale pliintensiĝis la persekutado de la kristanoj, neniam antaŭe forkuris el siaj hejmoj tiom da sekvantoj de Kristo. En la ranglisto nomata World Watch List la organizo priskribas la 50 landojn kun la plej alta kvanto de persekutado. Unuavice jam la dekkvaran fojon sin lokigis Norda Koreio, kie la kristanoj frontas al arestadoj, malliberigado, torturado, eĉ morto pro la kredo je pli alta aŭtoritato, ol estas la ĉefulo de la lando. Laŭ la supozo de Open Doors tie estas en labortendaroj pro la kredo internigitaj ĉirkaŭ 70 000 kristanoj. Unuan fojon en la unuan landkvinon enviciĝis Eritreo, kiun Open Doors nomas „la afrika Norda Koreio“. La plej ofta kaŭzo de la persekutado estas religia ekstremismo – islama, hinduisma kaj budaisma. La islama ekstremismo agadas precipe en la Meza Oriento kaj en subsahara Afriko. En la unuan landdekon enviciĝis ankaŭ Libio. Kaŭze de la kresko de la radikala hinduisma nacionalismo en Hindio, pro kiu restis atakoj kontraŭ preĝejoj kaj animzorgaj laborantoj nepunitaj, tiu azia lando enviciĝis en la unuan landdekon. Open Doors registris 7000 mortigoj de kristanoj pro sia kredo, kio estas preskaŭ je 3000 pli ol en la antaŭa jaro. En tiuj konservativaj kalkuloj dume ne estas enkalkulitaj la mortoj en Norda Koreio, Sirio kaj Irako, de kie ne ekzistas ĝustaj notaĵoj. Atakitaj aŭ difektitaj estis ĉirkaŭ 2400 preĝejoj, kio estas pli ol duoblo de la antaŭa jaro. Koncerne la perforton faritan kontraŭ kristanoj kaj kristana havaĵo, frunte de la ranglisto aperas Niĝerio kaj Centrafrika Respubliko. La persekutado grandparte pli kreskis en Eritreo, Pakistano, Taĝikio, Afganistano, Azerbajĝano kaj Kuvajto. Ege ĝi ankaŭ pli grandiĝis en Hindio, Etiopio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Bangladeŝo, Bahrajno, Jemeno, Kenjo, Indonezio kaj Niĝerio. En sia ranglisto Open Doors priskribas ne nur la profilojn de la apartaj landoj, sed ankaŭ konkretajn okazaĵojn de la homoj, kiuj sub la numeroj estas kaŝitaj. Ekzemple en Norda Koreio estas la organizo en kontakto kun dek du familioj. „Ili havas nur unu Biblion en la tuta grupo kaj ĉiu familio devas atendi, kiam venos ĝia vico, por ĝin pruntepreni,“ informas la fonto. „Ili kaŝas la Biblion en sekreta loko. Unufoje en la monato tri familioj kolektiĝas, por komune adori Dion. Unufoje en la jaro la kredantoj kolektiĝas en montara valo.“ Kristaneco estas la plej disvastigita religio en la mondo, aliĝas al ĝi 2,2 miliardoj da homoj, kio estas preskaŭ triono de la tuta loĝantaro de nia planedo. La organizo Open Doors komencis en kvindekaj jaroj sekrete distribuadi la Biblion en komunistajn landojn, nun laŭ ĝiaj propraj informoj ĝi aktivas en sesdeko da ŝtatoj. La tuta ranglisto World Watch estas trovebla sur la interretaj paĝoj www.opendoorsuk.org/persecution/. Gazetara Centro de Ĉeĥa Episkopara Konferenco, 12.1.2016 DIO ELEKTIS POLLANDON Unu el la plejmulte rekoneblaj vizaĝoj gastigantaj ofte en la usona televido EWTN (Efernal Word Television Network) – la katolika TV, estas Pastro Michael E. Gaitley. Mi havis la okazon interparoli kun li dum kelkaj horoj en la Sanktejo de Dia Mizerikordo en Stockbridge en la ŝtato Massachusetts. Gaitley estas la plej legata nun anglalingva religia verkisto en la mondo. Lia libro “33 Days to Morning Glory” (33 Tagoj ĝis la Matena Gloro) estis vendita en Usono en la eldonkvanto de 2,5 milionoj da ekzempleroj. Tiu ĉi estas la unua libro el serio de spiritaj konsillibroj, kiel renovigi la religian vivon en katolikaj paroĥoj. La verko atingis nekutime bonan grundon, ĉar multaj kredantoj sentas, ke la ĝisnunaj formoj de animzorgado estiĝas maladekvataj al la provokoj de la nuntempo. Post la vendo de tiel granda nombro da libroj la aŭtoro ricevis grandan honorarion. La tutan ĉi tiun monon li destinis por la eldono de sia hispanlingva libro en la kvanto de unu miliono da ekzempleroj. Sekve la tutan eldonkvanton de la libro li disdonis senpage en Meksikio, por helpi la spiritan renovigon de tieaj paroĥoj. Gaitley asertas, ke la ŝlosilo al renovigo de la kristaneco en la nuntempo estas la spiriteco de kvar grandaj personoj, inter kiuj troviĝas sankta Maksimiliano Kolbe kaj sankta Johano Paŭlo Dua. En aliaj siaj libroj la pastro indikas kiel inspiron por la profundigo de la spirita vivo sanktan Faŭstinan Kowalska. Li parolas pri tio ofte en multaj siaj eldiroj, same en la televido EWTN, kiel ankaŭ dum la renkontoj, al kiuj li estas invitata en la tuta Ameriko. Gaitley estas hodiaŭ unu el la plej grandaj ambasadoroj de la poleco en la mondo. Dum kiam multaj niaj ŝtataj institucioj faras ĉion, por prezenti polojn en eksterlando kiel antisemitojn, aksungulojn kaj disrabistojn de la juda havaĵo, unuvorte homojn aĉajn, formiĝitajn fare de obskura katolikismo, li montradas, ke la pola kulturo kaj religio havas grandan intelektan kaj spiritan potencialon, se en ĝi elkreskis tiel grandaj gigantoj de spirito kiel Kolbe, Wojtyła kaj Kowalska. Sufiĉas nur rememori la titolojn de du ĉapitroj el lia libro: “The Second Greatest Story Ever Told” – “Kial Dio elektis Pollandon” kaj “Kiel Pollando savis la mondon”. Tiu ĉi mesaĝo atingas milionojn da homoj en Usono kaj Meksikio kaj pere de la televido EWTN ĝi iras ankaŭ al la tuta mondo. Grzegorz Górny El semajnrevuo wSIECI esperantigis Stanisław Śmigielski
ĈU LA MIZERIKORDA DIO POVAS DAMNI PORETERNE? Ĉu ni ankoraŭ hodiaŭ povas kredi je la ekzisto de la infero? Ĉu tio ne oponas al la revelacio, ke Dio estas mizerikorda? Ĉu homo povas fari ion, pro kio li indus esti punita per eterna puno? En tempo, en kiu multaj teologoj „diris adiaŭ al la diablo“, ĝi iĝis urĝa demando. En la sekva teksto estas respondo. Tiuj ĉi demandoj tuŝas tiklan punkton kaj en nia kredo, kaj ankaŭ en la moderna pensmaniero. Tial mi volus tiuloke komprenigi, kion instruas la eklezio. La Katekismo de la Katolika Eklezio disponigas al tio mallongan sintezon de por ni konservita instruo, de kiu ni ne povas sen orgojlo malproksimiĝi, eĉ se povas esti permesite ĝin novformuli... Kerno de la argumentado de tiuj kristanoj, kiuj opinias kiel neadekvata ankoraŭ hodiaŭ paroli pri la ekzisto de la infero, estas jena ilia konvinko: Onidire estas neimagebla, ke Dio povus ion ne pardoni. Kun tiu opinio mi plene konsentas: Jes, Dio ĉiam pardonas. Sed la komplikaĵo estas ĝuste en tio, ke la infero ne estas senkompata puno de senkompatema Dio. Dio ja neniun „enfermas“ en la infero. Estas mem la damnita homo, kiu sin enfermas en ĝin per memneniiĝo. Oni povus diri, ke la satano mem restas ĉirkaŭata de la Dia amemo. La Libro de Saĝeco tion atestas. „Sed Vi kompatas ĉiujn, ĉar Vi povas ĉion, kaj Vi preteratentas la homajn pekojn, por ke ili pentu. Ĉar Vi amas ĉion ekzistantan kaj nenion vi abomenas el tio, kion Vi faris, Vi eĉ ne estus kreinta ĝin.“ (Saĝ 11,23-24) Estas ĝuste la amo, kiun la satano neas. Li ĝin neadas kun plena konscio. Se li akceptus la pardonon, estus pardonite al li. Sed li havas neniun stimulon, por finigi sian revolucion. Al li estas klare, kontraŭ kiu kaj kontraŭ kio li batalas. En la kruco kaj en la resurekto de Kristo al li estis montrita la plej granda amo de Dio. Neniu ripetado lian decidon ŝanĝos. Jesuo diris jenon: Ekzistas unu peko, kiu estas nepardonebla, kaj tio estas la peko kontraŭ la Sankta Spirito, kio sendube estas rifuzo de la mizerikordo kaj savo. Tio do ne povas esti pardonita, tio estas la eterne ekzistanta peko. Dio ĉiam pardonas, tion atestas la Sankta Skribo, antaŭ ĉio la evangelio. Damno estas ja rifuzo de la pardono. Tio estas nepardonebla ne pro tio, ke la Dio eldirus senkompatan verdikton, sed pro la terura senpoveco de la amo, kiu fiaskas, se ni devas iun al la amo devigi. Estas vero, ke nia homa libero estas limigita, same kiel nia konscienco, kiu estas iam eĉ blinda. Tial se ni estas ĉi tie surtere kaj en nia samtempa situacio, ni povas ĉiam denove komenci. Eĉ la plej granda pekulo povas iĝi sanktulo. Por tio estas neniam malfrue, tiucele ekzistas ekzemploj – cetere eĉ por antinomio, nome por teruraj faloj. Tial la juĝo okazas nur post la morto. Sendube mi preparas mian eternan destinon per mia vivo malproksime pro tio. Sed ĝi estas konfirmota, ĝis mi staros antaŭ la vizaĝo de Kristo. Tiam mi ekvidos la veron de Dio en neombrumita lumo kaj la veron, kiu destinis mian vivon. Mia libero tiam iĝos sen limoj, sen influoj kaj obstakloj, kiujn mi ĉi tie renkontas. Tiu ĉi decido estas poste nerevokebla. Feliĉa estas tiu, kiu kiel bona krimulo sian maljustaĵon agnoskas kaj mem sin konfidas al la mizerikordo. Sufiĉos sin doni al la amo. Sed ĉu tio estas tiel facila? El Vision 2000 - 4/2015 FATIMA HIMNO Esperantigis Josef Cink
2. Jen Sinjorin´ bela kun rozari´ en man´ / al si ĉiujn invitas nin por akompan´. Ref.: Ave, ave ... 3. Ni, ho, Maria, vin petas kun vera ĝoj´ / pri la help´ kaj subten´ al ĉielo sur voj´. Ref.: Ave, ave ... 4. Pura anim´ al ĉiel´ venos ja sen tim´ / tie esti ĉe vi kaj Jesu´ en proksim´. Ref.: Ave, ave ... Novaj prezoj por la 69-a Kongreso de IKUE kaj restadkostoj dum la Kongreso de IKUE malaltiĝas je 14 eŭroj. Oni same rabatigas la duan aliĝperiodon al la nivelo de la unua. Ĝi validas ĝis la 31-a de majo. Atentu: kaj la aliĝilo kaj la aliĝkotizo kaj antaŭpago por mendo de la restado devas atingi IKUE plej malfrue je tiu tago. De la 1-a de junio la aliĝkotizo plialtiĝas, tamen same rabatita laŭ la prezoj de la ĝisnuna dua aliĝperiodo. La kongresajn informojn kaj aliĝilon en formatoj PDF kaj DOC oni povas elŝuti el la interretaj paĝoj: http://www.ikue.org/cz/ Nové ceny na 69. kongres IKUE Za kongresový pobyt byla snížená cena u všech kategorií o 14 EUR. Také je prodloužené období prvního přihlašovacího poplatku z 31.3. do 31.5. Od 1.6. platí druhý přihlašovací termín. Upozornění: kongresová přihláška, přihlašovací poplatek a záloha na kongresový pobyt musí být IKUE doručené nejpozději do konce uvedených termínů. Kongresové informace a přihlášku (ve formátu PDF nebo DOC) je možnost si stáhnout z internetových stránek naší sekce: http://www.ikue.org/cz/ V případě, že nemáte možnost přístupu k internetu, na požádání Vám informace a přihlášku naše sekce zašle. 69-a KONGRESO de IKUE 16-a ĝis 23-a de julio 2016, NITRA, SLOVAKIO Ĉefa temo “VIZAĜO DE MIZERIKORDO”NOVAJ RABATITAJ KOTIZTABELOJ Tarifo A: Iamaj socialismaj landoj de Eŭropo (escepte de Slovenio); ĉiuj landoj de Azio (escepte de Arabio, Israelo, Japanio, Malajzio, Sudkoreia Respubliko), Afriko (escepte de Sudafriko), Latina Ameriko, Oceanio (escepte de Aŭstralio, transmaraj teritorioj de Francio). Tarifo B: Ĉiuj mondaj landoj ne inkluzivitaj sub A.
Prezo inkluzivas: 7 tranoktojn, 6 vespermanĝojn, 7 matenmanĝojn kaj 6 tagmanĝojn; bustransporton dum pilgrimadoj kaj necesajn enirbiletojn. La supre priskribitaj kostoj ne inkluzivas asekuron! Partaj partoprenantoj – manĝoj en la kongresejo: tagmanĝo: 6,5 EUR, vespermanĝo: 4 EUR. La unua servo: sabaton, la 16-an de julio vespermanĝo. La lasta servo: sabaton, la 23-an de julio matenmanĝo. Eblas krommendi la tagmanĝon por sabato, la 23-an de julio (6,5 EUR). Kongresanoj-memzorgantoj, kiuj pagas nur la aliĝkotizon kaj deziras organize partopreni la pilgrimojn, krompagas laŭ la supra tabelo. SOLECO Ĉiujare ni ĉiam vidas ĉirkaŭ ni pli kaj pli da solecaj kaj malfeliĉaj homoj. Plejparte temas pri maljunuloj. Fine de la jaro 1993 estis publikigitaj korespondaĵoj inter la aktorino Greta Garbo kaj ŝia amikino. En ili aperis senĝojaj sciigoj. Kiam ŝi atingis la pinton de sia gloro, ŝiaj admirantoj ŝin nomis „dieca“. Post tio ŝi skribas al sia amikino: „Eble vi ne kredas, kiel doloras, kiam homo estas konfuzita kaj malfeliĉa kiel mi. Mi volas vidi neniun homon.“ Kaj iom pli poste: „Mi estas tiel sola, tiel soleca.“ En sia lasta letero el la jaro 1984 ŝi skribis grandlitere: „Mi estas malĝoja, mi ne sentas bonan farton – kaj mi timas.“ Post ses jaroj ŝi mortis en la aĝo de 85 jaroj. Ni, la kredantoj, travivas la maljunecon pli facile. Ĝis la lasta vivmomento ni strebas laŭeble labori, pri iu zorgi, konstante interesiĝi pri la vivo ĉirkaŭ ni. Kaj tio estas bona. Jaroslava Hamajdová TITANIC KAJ FIERAĈO Kiam komence de la 20-a jarcento estis eknavigita la belega kaj moderna vaporŝipo Titanic de Anglio al Ameriko, oni pri ĝi parolis kiel pri nesubakvigebla. La ŝipkonstruisto lasis sur karenon pretigi surskribon: „No God – no Pope“ – Estas bezonata nek Dio nek Papo. Sur la ŝipa ferdeko tiam estis la plej potencaj homoj de la tiama mondo, preskaŭ 1800 pasaĝeroj. Neniu el ili kredus, ke al la ŝipo povus okazi io malbona. Eĉ la ŝipestro malgraŭ kelkfoja telegrafia avertado ne ŝanĝis la trakon de la ŝipo. Nokte la 14-an de aprilo 1912 la vaporŝipo koliziis kontraŭ glaci-monto kaj la ŝipo estis grave difektita. Savboatoj estis malmultaj kaj tial pereis 1517 homoj! Dum la subakviĝado de Titanic, la ŝipa orkestro ludis la kanton “Dio, pli apud Vin!” Fieraĉulojn ni bedaŭrinde ofte renkontas ankaŭ hodiaŭ kaj ankoraŭ pli ofte. Ni ilin renkontas en oficejoj, en lernejaro, en loĝkvartaloj, en trafiko, en diversaj servoj, mallonge ĉie. Ni al ili espereble ne apartenas, ĉu? Jaroslava Hamajdová LA RASISMO Rasismo estas malnova problemo de la homaro. Pli frue la homoj pro tio kulpigis sensciecon, malklerecon de la simpla popolo. Estis strebo la rasismon elimini per konatiĝo kun aliaj kulturoj. Bazo de tio estis la studo de la historio. Kiel estas eble, ke ankoraŭ hodiaŭ, en la 21-a jarcento, kiam oni diversmaniere subtenas bonan klerigon, la rasismo plu ekzistas? Fiero, sopiro pri potenco kaj riĉeco superas la amon al la proksimuloj. Jaroslava Hamajdová MALĜOJA MESAĜO La 3-an de februaro 2016 subite haltiĝis la koro de nia samideanino, aktiva katolikino kaj esperantistino Janina Railienė (nask. 1937) el Panevėžys, Litovio. En nia memoro ŝi restos ĉiam plena je energio, vivĝojo, bonhumura kaj bonkora, preta helpi al ĉiu homo. Janina Railienė multe zorgis pri la Esperanto-agado ne nur en nia urbo, sed ankaŭ en la tuta Litovio. Ŝi estis tre komunikema virino: rapide trovadis komunan lingvon kun ĉiuj homoj, inter ili ankaŭ kun pastroj. Unu el ili estis la pastro saleziano Pranas Gavenas, kiu antaŭ 17 jaroj instigis ŝin disvastigi revuon „Salezianaj novaĵoj“. Pri tio ŝi senpage okupiĝis ĝis la lastaj tagoj de sia vivo. Pli poste J. Railienė komencis aboni la IKUE-revuon Espero Katolika, la revuon de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio Dio Benu kaj al aliaj geesperantistoj ŝi rekomendadis aboni ilin kaj helpadis ĉe ilia abonado. Kiel volontulino ŝi servis en Malta Ordeno. Kiam ŝia sano tion permesis, Janina Railienė konstante vizitadis kunvenojn de Esperanto-klubo, partoprenis ne nur landajn E-aranĝojn, sed ankaŭ internaciajn, inter ili ankaŭ katolikajn. Janina multe helpis disvastigante Esperanton ne nur pere de abonado de E-revuoj, sed ankaŭ instigante homojn lerni la internacian lingvon. Janina Railienė ŝatis deklami versojn, tial ŝi ofte vizitadis poeziajn vesperojn kaj iam ankaŭ mem provis versi. Ŝi estis ofta vizitantino ankaŭ de kristanaj aranĝoj. Pro tio ŝi estis konata al multaj urbanoj. Malhazarde la 6-an de februaro en funebra meso dediĉita al Janina Railienė, ĉeestis kaj preĝis plena preĝejo de ŝiaj parencoj, amikoj, kolegoj (medicinistoj), konatuloj kaj granda aro da esperantistoj. La funebra sankta meso okazis en la preĝejo de la sanktaj Petro kaj Paŭlo en Panevėžys. Iniciate de Palmira Lukoŝeviĉienė la ĉerko de Janina estis kovrita per Esperanta standardo kun verda stelo. Dum sepulto ĉe la tombo de Janina Railienė la 6an de februaro pri rememoroj el ŝia vivo, ŝia vasta agado kaj komunikado, parolis amikoj kaj esperantistinoj-veteraninoj Palmira Lukoŝeviĉienė kaj Lina Jablonskienė. Al ŝia edzo, filino, filo kaj genepoj la samideanoj esprimis sinceran kondolencon kaj preĝis, ke Sinjoro donu al Janina eternan ripozon kaj la senfina lumo al ŝi lumu. Ŝi ripozu en paco. Amen. Informis Valdonė Skujienė Panevėžys, Litovio 07.02.2016 Fratino Janina Railienė en la jaro 1995 partoprenis la 48-an Kongreson de IKUE okazintan en la urbo Olomouc, Ĉeĥio. Ŝia ĉeesto de la kongreso restis konservita en mia memoro ĝis nun, kion kaŭzis ŝia modestema kaj bonkora sinteno. Estis por ŝi granda surprizo, kiam ŝi ricevis por sia dumkongresa loĝigo unulitan ĉambron. Tio al ŝi ŝajnis troa komforto, troa lukso. Ekde tiam ŝi restis fidela legantino de nia revuo Dio Benu. Miloslav Šváček
Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio Milí bratři a sestry, opět Vás všechny zdravím naším “Dio benu!. Již v úvodním oslovení a pak na dalších stránkách tohoto čísla DB jsou informace o snížení cen za kongresový pobyt v Nitře a o prodloužení základního přihlašovacího poplatku do konce května. Pokud ještě někdo z Vás se rozhodl 69. kongresu IKUE v Nitře zúčastnit a nemá možnost si podrobnější informace a přihlášku stáhnout z našich internetových stránek (www.ikue.org/cz), nechť se obrátí na mne, a já je ihned zašlu. Také přihlašovací poplatek a kongresovou zálohu mohu zprostředkovat bezplatně přes účet naší sekce. I když kongresu IKUE se nezúčastní početná skupina členů naší sekce, jak jsme původně předpokládali (někteří možná dali přednost účasti na UK), tak zůstává naděje, že na plánovaném tradičním setkání, které pořádá naše sekce od 16. do 18. září na krásném poutním místě ve Vranově u Brna, se nás sejde alespoň tolik, kolik nás tam bylo v roce 2008. Přihlášku na toto setkání přikládáme. Bližší informace jsou uvedeny na stránkách 6 až 9. Už nyní se můžeme těšit na velmi zajímavou přednášku našeho bratra P. Dr. Maxe Kašparů a na ostatní program setkání. Proto neváhejte a co nejdříve pošlete přihlášku na toto setkání. Naše sekce má přes 30 prezentací z různých setkání sekce, táborů sekce, kongresů IKUE, Biblických dnů a jiných akcí. Spuštění těchto prezentací na počítači je možné v programu PowerPoint 2007 nebo také v prohlížeči PowerPoint všech verzí (který lze bezplatně stáhnout z internetu a nainstalovat). Možnost spuštění prezentací lze rovněž v programu OpenOffice. Zájemci o tyto prezentace, kteří si chtějí připomenout akce, kterých se zúčastnili, nebo jimi zpestřit programy esperantských schůzek, mohou je získat zdarma. Na požádání zašlu seznam těchto prezentací (m.svacek@seznam.cz). Děkuji všem, kteří už v letošním roce finančně přispěli sekci na vydávání časopisu Dio Benu a na nejnutnější režijní výdaje. Dík také těm, kteří přispívají články do časopisu. Na další spolupráci a na setkání s Vámi v Nitře a zvláště ve Vranově u Brna se těší Váš bratr Miloslav Šváček a celý výbor sekce. Dio benu! Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio de la 1.2.2016 ĝis la 15.4.2016: Baťová Hana, Bajelytė Staselė, Bielovienė Nijolė, Dvořáková Marie, sac. Dyglys Marius, Gleisner Karel, Grikpėdis Mečislovas, Grimová Magdalena, Grincevičius Antanas, Hamajdová Jaroslava, Havlík František, Heřman Roman, Chodníček Jaroslav, Jemelka František, Kovář Jan, Kusý Vlastimil, Láni Ladislav, Matějíčková Alžběta, Matoušek Jan, Morav Emil, Navrátilová Nataša, Němec Ladislav, Novobilský Vlastimil, sac. Peřina Jindřich, Piliponis Algimantas, Puodžiūnas Jonas, Railienė Janina, sac. Rudzinskas Valerijus, Rytíř František, Skřivánková Josefa, Skujienė Valdonė, Smělý Milan, Sobol Bogusław, Stoklas Vladimír, Stránská Květa, Studený Jiří k Pavla, sac. Škrňa Ladislav, Šukienė Irena, Tomíšek Jindřich, Mons. Vaičiulionis Lionginas, Vaněček Josef, Vencl Jiří, Vítová Zdeňka, Vokáčová Danuše, Wirges Willi, sac. Zdanys Romualdas. Tre koran dankon! DIO BENU Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2016 (26) - číslo 2 (102). ISSN 1803-8387 La enhavo de la artikoloj de aŭtoroj ne ĉiam devas koheri kun opinioj de la redaktantaro. |