• ALPAROLO DE LA
PREZIDANTO (M. Šváček)
Karaj gefratoj! La nuna jaro nereteneble proksimiĝas al sia fino. Ol ĝi definitive disponigos sian lokon al la nova jaro, ni almenaŭ faru mallongan rerigardon por resumi nian aktivadon. Komence de la jaro ni faris planon, kion ni dum la jaro realigu. Ĉu ni sukcesis? Tuj ni povas respondi, ke kun helpo de Dio kaj de kelkaj aktivaj kaj oferemaj anoj de nia sekcio estis realigita ĉio, kion ni opiniis kiel grava. Eĉ pli da tio povus esti farita, sed la eblecoj de tiuj, kiuj estas kapablaj kaj komplezaj memstare kunlabori je realigado de la sekciaj taskoj, estas ankaŭ nur limigitaj. La aktivado de nia sekcio estas plene celanta al la spirita kaj morala renovigo de la socio. Tial ni trovas je ĉi aktivado pozitivan sintenon de niaj episkopoj, kiuj benas nian agadon. Tial do ankaŭ venontjare ni direktos nin al ĉi celo. Ekzistas ĉe ni granda misia tereno,en kiu okazadas senĉesa lukto inter bono kaj malbono. Tial ni ne darfas laciĝi, sed ni devas niajn fortojn kaj kapablojn, nian tutan aktivadon direkti al prospero de la bono, al sukcesa venko de la Dia Regno. Se ni volas esti apostoloj, misiistoj, ni devas antaŭ ĉio strebi pri la ŝanĝo de niaj propraj koroj, por ke ili laŭeble plejmulte similu al la Koroj de Jesuo kaj Maria, por ke el nia agado ĉiam elradiu la amo al Dio kaj la proksimuloj. Tio ĉi estu nia ĉefa intenco por la nova jaro. Kaj nun ni ankoraŭ mallonge rerigardu ai tiu ĉi finanta nuna jaro. Por la jaro 1992 estis planitaj 4 ĉefaj aranĝoj: 1. Pilgrimo de ĉeĥaj kaj polaj esperantistoj al beata Johano Sarkander en Ohnouc, 2. Dua tritaga spirita renkontiĝo en České Budějovice, 3, Dua IKUE-tendaro en Sebranice, Rozaria pilgrimo al Hory en Česká Třebová. Ĉiuj ĉi aranĝoj kun helpo de Dio ne nur realiĝis, sed ni ilin povas taksi kiel tre sukcesajn kaj riĉajn je spiritaj travivaĵoj. Krom tio sukcese estis finkompilita la skriba kurso de Esperanto, ĝia presigo kaj prova lanĉo. Dufoje estis informitaj ĉiuj E-kluboj kaj rondetoj pri ekzisto kaj aktivado de nia sekcio, kaj ni liveris al ili propagandcele specimenojn de niaj revuoj Espero Katolika kaj Dio Benu. Kelkaj el ni partoprenis la Komunan IKUE+KELI-kongreson en Hungario, la Universalan E-kongreson en Vieno, la Tritagan renkontiĝon de la Slovaka IKUE-Sekcio en Žilina. Pri la tuta aktivado vin regule informadas nia revueto Dio Benu. Kaj kion ni planas por la venonta jaro? Tuj komence mi volas malkaŝi, ke temas antaŭ ĉio pri la aktiva kunlaborado inter IKUE-sekcioj la ĉeĥa kaj la slovaka. Ekde nova jaro iĝos Dio Benu komuna revueto de ambaŭ sekcioj. Tiun ĉi kunlaboradon nivolas disvolvi en la senco de la deklaro de la ĉeĥaj kaj la slovakaj episkopoj el la 20.10.1992 en Olomouc, en kiu ni estas alvokitaj, ke ni estu tiuj, kiuj estigas pacon, ke ni estu heroldoj kaj realigantoj de la bonaj reciprokaj rilatoj. Plue temas pri kreado de la reciproka kunlaborado inter IKUE-sekcioj la pola, la germana kaj la ĉeĥa (ni kalkulas kun partopreno ankaŭ de la slovaka!) surbaze de triflanka konvencio inter ĉi tiuj landaj sekcioj. Ni planas realigi viziton de naskiĝloko de beatulo Johano Sarkander en Skoĉovo, kien invitas nin la polaj IKUE-anoj, plue la 3-an spiritan renkontiĝon en urbo Česká Třebová, kadre de kiu okazos ankaŭ konferenco de nia sekcio. Denove okazos nia IKUE-tendaro en Sebranice kaj la Rozaria pilgrimo al Hory. Krom tio realiĝos kelkaj regionaj renkontiĝoj. Grava estos partopreno de niaj anoj en Seminario pri la Socia Instruo de la Eklezio en Gostyń en Pollando. Kadre de la komuna kongreso de la ĈEA kaj la GEA venontjare en Karlovy Vary okazos ankaŭ la kunsido de la IKUE-anoj, ĉeestontaj la kongreson. Pri ĉiuj aranĝoj vi ricevos informojn pere de nia revueto Dio Benu, ankaŭ pri aranĝoj de la Slovaka IKUE-Sekcio. Ankaŭ ni preparas eldonon de la konvena kompendio por bezonoj de niaj renkontiĝoj kaj tendaroj. Granda altigo de poŝtaj tarifoj kaŭzis grandan baton ankaŭ al nia sekcio. Tial nia kontakto kun la membroj de la sekcio devas antaŭ ĉio esti pere de revueto Dio Benu, je kies distribuado ni akiris rabaton de la gazetara afranko. Dume nesolveblan problemon kaŭzis grandega altigo de la poŝtaj tarifoj kun distritruado de la revuo Espero Katolika (ĉar por distribuado de eksterlandaj presaĵoj ne eblas ricevi rabaton de la gazetara afranko). Ni ne posedas financajn rimedojn por pagi altegan afrankon. Ĉi rilate ni traktos kun la Centra Oficejo de IKUE en Romo. La membrokotizojn ankaŭ por nia sekcio ni ankoraŭ ne planas postuli pro kresko de la vivelspezoj. Ni fide atendas helpon de ĉiuj, kiuj laŭ siaj eblecoj povas kontribui al kovro de la sekciaj elspezoj. Kelkajn partojn de nia revueto rilatantajn la organizajn aferojn, ni publikigas dulingve, por ke la gravajn informojn komprenu ankaŭ tiuj, kiuj dume ankoraŭ nesufiĉe bone regas Esperanton. Karaj Gefratoj, konklude al vi ĉiuj, al viaj familianoj, precipe al malsanaj kaj suferantaj gefratoj, mi deziras gracon de la Betlehema Infano kaj abundecon de la Dia beno en la nova jaro. Benu vin ĉiam la ĉionpova kaj kompatema Dio la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito, je propetoj de la ĉielaj patronoj de la esperantistoj: la V. Maria, s-ta Pio la Xa, s-ta Maksimiliano M. Kolbe kaj la beata Tito Brandsma. Via frato Miloslav Šváček 1.De la 4-a
ĝis la 6-a de junio 1993 okazos peraŭtobusa vizito de la ĉeĥaj IKUE-anoj
al Pollando: Skoczów - Krakow - Wieliczka. La ĉefa celo: pilgrimo al
naskiĝloko de beata Johano Sarkander en Skoĉovo. Sekcia komitato La 30-an de majo 1992 estis sendita nome de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio letero al Lia Sankteco Papo Johano Paŭlo II-a (vidu D.B. n-ro 2/92). Responde venis ĉeĥlingva letero, kies esperantigita teksto estas jena: "Ŝtata
Sekratariato permesas al si anonci vin, ke via letero sendita al Sankta
Patro atingis lokon de sia destino, kaj dume li eldiras sian dankemon pro
ĝia enhavo, li kun ĝojo sciigas donon de la Apostola beno." SEGRETARIA DI STATO Dal Vaticano 1.10.1991 Státní
Sekretariát si dovoluje Vám oznámit, že Váš dopis Svatému Otci došel na
místo svého určení, a zatím co
vyslovuje své uznání pro jeho obsah, Vám s radostí sděluje
udělení Apoštolského Požehnání.
URĜA
ALVOKO: LA junaj polaj esperantistoj Ni estas junaj polaj esperantistoj el Varsovio. Ekde du jaroj ni partoprenas en junularaj renkontiĝoj organizataj de Kristana Komunumo el Taizč. Pasintjare en Budapeŝo ni sukcesis krei Eperantan gupeton, kiu konsistis el 8 landoj. Ankaŭ ĉi-jare ni volus fari la saman aferon en Vieno, kie okazos la XV-a Eŭropa Renkontiĝo de Junularo. Lige kun tio ni volus kontaktiĝi kun esperantistoj, kiuj estas ekinteresitaj pri partoprenado kaj eble organizado de E-grupo. Sciante, ke vi konas la karakteron de tia renkontiĝo, ni ne skribos precizajn informojn pri ĝi. El propra sperto ni scias, ke tio estas grandioza, anima travivaĵo. Se eble tuj kontaktiĝu kun: Krysztof Kliszczyński, ul. Regulska 56, 02-495 Warszawa, Pollando. (La ĉeĥaj kaj slovakaj junaj esperantistoj, ne restu indiferentaj al la urĝa alvoko de polaj junaj esperantistoj, ĉar iliaj klopodoj havas tre gravan signifon.) Ne estas facile fargesi belegajn travivaĵojn de la vivo, kiuj profunde enskribiĝis en nian memoron. Al tiuj ĉi travivaĵoj certe apartenas ankaŭ la tagoj travivitaj en nia IKUE-tendaro en Sebranice. Do ni ankoraŭ por momento revenu per la rememoroj en la belan angulon de Dia naturo, kiu enskribiĝas en la historion de la IKUE-tendaroj en Ĉeĥio. Miloslav Šváček IMPRESOJ DE LA JUNA SLOVAKA TENDARANINO ANJO EL ŽILINA Mi ĝojas, ke mi povis ĉeesti la tendaron - la grandan familion de la amo. Ni, diversaĝaj kun diversaj interesoj kaj diversaj klopodoj travivis belegajn du semajnojn. Kiel tio eblis? Nin kunigis Jesuo Kristo en sia senlima amo. Ĉiumatene ni kuniĝis kun Jesuo Kristo en la sankta Eŭkaristio, por ke tutan tagon travivu ni en Li kaj Li en ni. "Iru en paco", diris la pastro Savio je la fino de la Sankta Meso kaj ni en paco disiris por matenmanĝi kaj poste por la kursoj. La Esperanto-kursoj estis ankaŭ grava punkto de la programo en la tendaro. Sed Esperanto ne estis celo, ĝi estas nur la rimedo por la plenigo de Dia devizo de amo. Posttagmezaj ludoj, debatoj kaj paroladoj sanigis niajn korpojn kaj animojn. Je la fino de la tago ni per la preĝo de la sankta rozario dankis al Dio pro travivita tago kaj petis protekton por niaj proksimuloj, kiuj ne povis ĉeesti la tendaron. Sinjoro Dio,
ni dankas vin por la belega tendaro kaj ni petas vin por la fortigo en
plua vivo. La ĉeestantaro de la tendaro? Ĉiuj aĝkatagorioj. De la plej juna tendaranino, ĉarma blonda buklohara bluokula Paŭlinjo ĝis tiaj pli frue naskitaj: unuopuloj, gefratoj, avinoj kun malgrandaj nepoj, patrinoj kun gefiloj - eĉ tutaj familioj - sed ĉiuj kreas grandan familion, kies anoj reciproke afable helpas al si. Ĉu ni rajtas fargesi malgrandan amindan kaj bone edukitan hundinon Moli? Ni menciu aparte ankaŭ niajn gastojn: 3 el Pollando, 2 el Francio, 1 el Germanio. Kompreneble fratinojn el Slovakio - el Žilina, Skalica, kaj el proksimo de fora Košice ni ne kalkulas inter gastojn, ĉar ni konsideras ilin enhejmaj. Sed inter ni troviĝas ankaŭ multaj, ege multaj neinvititaj gastoj. Malgrandaj, sed scipovantaj ege malagrabligi nian vivon. Pri kiuj temas? Nu, pri vespoj. Kvazaŭ ili volus formanĝi preparitan manĝaĵon pli frue ol ni ekmanĝos. Ĉar ne nur per pano vivas la homo - tuj apud la manĝejo estas hangaro, kiu servas ne nur kiel lernejloko, sed matene ankaŭ kiel preĝejeto aŭ kapeleto. Ĉi tie matene ni kunvenadas por partopreni S. Meson celebratan de nia spirita patro, kiu kun ni travivas tendaran vivon komplete. Ni ricevadas animan nutraĵon ne nur en la formo de la Dia Vorto, sed ankaŭ Eŭkaristian. Lerni, lerni, lerni - preskaŭ profanita devizo, sed tamen valida. Nenio mem enkapiĝos. Eĉ se estas Esperanto multfoje pli facile lernebla ol aliaj lingvoj, tamen necesas ĝin lerni. La kvara instruhoro estas la plej ŝatata - oni kantas - oni lernas novajn kantojn - dumnesajn, ĉefajra jn aŭ kantojn por diversaj okazoj. Lundon vespere. Tendarfajro flagras, humoro ĉefajra estas eminenta. Tute neatendite aperis inter ni du nekonataj viroj. Simpatia, mezaĝa viro kun alia pli juna. Montriĝis, ke la tendaron vizitis du Francoj, mezlerneja profesoro kun sia 20-jara filo. Post ilia prezento - la profesoro nomiĝis Laŭrenco - ni konsciiĝis, ke ĝuste hodiaŭ estas lia nomtago. Tio estis signalo por niaj viroj. Ili kaptis nian vizitanton kaj per speciala ĉeĥa maniero "hobla" ovaciis la gaston. Li estis tute konsternita ĝis ekspliko de ĉi tiu ago. Sed montriĝis, ke li havas grandan socian senton kaj eĉ senton por ŝercaĵoj. Li tuj aliĝis al kantado laŭ presita teksto. Ambaŭ vizitantoj baldaŭ adaptiĝis al la tuta tendara agado, eĉ kun nokta gardado. Ili akiris simpation de ĉiuj tendaranoj pro sia senpera konduto; sed videblis, ke ankaŭ ili sentis sin bone en ĉi tiu medio. Bedaŭrinde, ke ili ne povis ĉeesti pli longe - tio estus granda lingva profito, ĉar precipe sinjoro profesoro parolis tre bone esperantlingve. Alia duopo, duopo alispeca, kiu mirigis nin, estis patrino kun filino – Polinoj. Unuavide simplaj virinoj, kvankam la pli aĝa - pli ol 70-jarulino estis kuracistino kaj la dua instruistino. Ili ambaŭ regule partoprenadis C kurson, kie ili estis validaj anoj de la konversacia kurso. Sed la plej grandan admiron ili akiris, eksidante sian transportilon - motorciklon kun kaskoj surkape, surdorse grandajn pakaĵojn, parenteze, ili estis survoje jam 3 semajnojn - ankaŭ UK-on en Vieno ili vizitis - kaj antaŭ si ili havis ankoraŭ dutagan vojaĝon de Sebranice al Gdańsk. Feliĉan vojaĝon! Krom Janina kaj Raĥela estas ĉi tie ankaŭ alia simpatia polino el Skoĉovo Trudka, ĉiam preparita fari ŝercaĵojn kaj ĉiam ridetanta. Juna, simpatia, belaspekta Germano Uliĉjo el Neckarhausen estas centro de knabinrigardoj. Li enviciĝis tuj tute plene en la tendaran vivon. Bedaŭrinde, ke la devo forkondukis lin antaŭ fino de la tendaro. Pri niaj slovakaj fratinoj ni nepre ne parolos kiel pri la gastoj: energiema, severa, sed tre laborema kaj ordema Terka de la ĉirkaŭaĵo de Košice, amindaj kaj ĉarmaj knabinoj Anjo el Žilina kaj Jana el Skalica. Ni tamen ĉiuj apartenas al unu granda nia familio. Marta Lorková Pri nia
IKUE-tendaro informis la katolika semajngazeto Katolický Týdeník (vidu
sube). LETNÍHO TÁBORA katolických esperantistů v Sebranicích u Litomyšle se zúčastnilo několik desítek zájemců z Čech, Moravy a Slovenska. Každodenní mše svatá, modlitba růžence a společný dorozumívací jazyk - esperanto, spojovaly všechny v prožívání zásad evangelia. Setkali jste se někdy s lidmi, ovládajícími mezinarodní jazyk ESPERANTO? Chtěli byste se dovědět víc o katoolickém esperantském hnutí? Informace vám rád podá předseda katolické sekce Českého esperantského svazu Miloslav Šváček, Tršická 6, 751 27 Penčice. Mi ege ŝatas gajecon. Laŭ mia opinio, ĝuste la kristanoj povas esti gajaj, ĉar veran kristanon ne pezigas pekoj aŭ superfluaj malfacilaĵoj de la vivo. Kaj vere, mi multfoje konvinkiĝis, ke en kristanaj medioj regas pura, sincera, vera gajeco. Ĉi tie en la tendaro neniam mi vidis fari netaŭgajn ŝercojn pri unuopuloj pli malfortaj aŭ iamaniere korpe aŭ mense difektitaj. Ĝuste tiaj spertoj allogis min inter kredantajn homojn. Ja mi bone konas, kia diferenco estas inter du medioj: la kristana kaj la NEkristana. Mi estis baptita jam kiel plenkreska viro. Mi tre ŝatas gajecon, sed veran, sinceran, amplenan, anime kaj korpe puran. Dankon al bona Dio, ke Li permesis al mi esti gaja inter vi, karaj miaj tendaranoj. Ladislav Mlejnek Se mi ricevis la taskon paroli pri la fontoj de mia kredo, mi certe devas reveni en la tempon antaŭ sesdekaj jaroj, nome en nian familion. Miaj ambaŭ gepatroj estis profunde kredantaj homoj kaj en tiu senco ili gvidis kaj edukadis nin - siajn infanojn. Miaj tri fratoj kiel knaboj akolitis. Certe mi estis feliĉa, ke mi amikiĝis kun same pensantaj gejunuloj, precipe studentoj, kiuj alkondukis min en Marian Legion, kio ankaŭ helpis profundigi mian kredon. En komerca akademio ne ekzistis kiel instruobjekta religio, sed tamen tiam grupiĝis certa nombro da interesatoj inter studentoj. Alvenadis inter nin fame konata P. Dominik Pecka, kiu estis ne nur perfekta religiulo, bonega homo, sed ankaŭ eminenta pedagogo, scianta kapti aŭ interesigi ĉiujn, ĉirkaŭ li kunvenintajn junajn homojn. Ankaŭ pli poste - mi povas diri, ĝis nun - mi feliĉis kaj feliĉas havi ĉirkaŭe bonajn, kredantajn homojn (kompreneble, ke ne nur tiajn), kiuj ĉiuj helpadas iamaniere subteni mian strebon (iam eble malfortan) por pliboniĝo. Marta Lorková La nunjara nia tendaro apartenas jam al historio. La tendaranoj tamen povas ankoraŭ skribi siajn impresojn kaj spertojn, por kuraĝigi nin en preparado de la venontjara ĉi aranĝo. La tendaranoj sendis salutleteron kun gratuloj okaze de 60-jariĝo al ĉefepiskopo mons. Miloslav Vlk. El la praga ĉefepiskopejo venis jena respondo:
ARCIBISKUPSTVÍ PRAŽSKÉ, 1992 119 02 Praha 1, Hradčanské
nám. čp:56/16 Vážení přátelé, S pozdravem P. Daniel Herman - sekretář VIGLA INTERESIĜO EN GERMANA KATOLIKA KONFERENCO La 91-a Germana Katolika Konferenco (Katholikentag) okazis de la 17-a ĝis 21-a de junio 1992 en Karlsruhe kun 40.000 tuttempaj kaj same multaj partatempaj partoprenantoj. Ĝia temo "Estiĝas nova urbo - konstrui Eŭropon en la unusola mondo" nin katolikajn esperantistojn speciale interesas, kaj ni sukcesis aranĝi dum ĝi informstandon, du dulingvajn forumojn kaj Sanktan Meson en Esperanto. Jam ĵaŭde, an la tago de la Kristokorpa Festo, malfermiĝis nia informstando, tre bone situanta en la urba halo de Karlsruhe, kun eksterordinara sukceso: Venis miloj da interesatoj - gejunuloj, kiuj ofte tuj demandis nin pri lernolibroj aŭ kursoj, monaĥinoj esprimantaj fortan simpation al nia ideo ("la homoj ja devas povi interkompreniĝi...") kaj malpli junaj homoj, kiuj mem iam lernis Esperanton. Iuj ankoraŭ nenion sciis pri Esperanto; aliaj, kvankam ne tre multaj, opiniis, ke jam la angla igis ĝin superflua - sed ofte ankaŭ ili ekkomprenis, ke daŭre ekzistas konsiderinda lingva problemo en la mondo, kaj ke nia neŭtrala, facile lernebla lingvo prezentas al ĝi la plej oportunan solvon. Dum plenaj tri tagoj daŭre ĉirkaŭ kvin, ofte eĉ dek aŭ 15 interesatoj ĉirkaŭis nian standon, bonege ekipitan per nova, profesinivela informmaterialo. Centfoje mi rakontis pri la estiĝo de Esperanto, pri flua, altnivela interkompreniĝo en niaj aranĝoj (kion la interesatoj povis gustumi, kiam junaj eksterlandaj esperantistoj kiel Krystyna Zatyłna el Pollando aŭ Viktor Podoljan el KSS interparolis apud nia stando), kaj respondis al la mirige ofta demando pri nia kredo al estonta venko de Esperanto: "Mi ne povas antaŭdiri la estonton, sed mi trovas ĝeneralan enkondukon de Esperanto nepre dezirinda, kaj do mi laboras por tio." Kvin mil informilojn pri Esperanto kaj IKUE ni disdonis, kaj cento da gejunuloj tuj fariĝis subtenaj membroj de Germana Esperanto-Junularo. Demandante politikistojn Eĉ en unu el la ĉefaj aranĝoj de la konferenco, la granda forumo "Eŭropo vizioj kaj ekmarŝoj, oni parolis pri Esperanto. Komence audiĝis tie nur iom stranga opiniesprimo fare de la teologo prof. d-ro Furger pri la lingva problemo: "Ni ankaŭ lernu lingvojn, ne perfekte, sed multajn, por ke per manoj kaj piedoj, kun kelkaj eroj de fremdlingvo kaj kristana amo al la proksimulo ni povu interkompreniĝi." Poste mi (kaj simile faris esperantisto Karl-Ernst-Salzmann) skribe prezentis tie la demandon "Ni ĉiuj kore deziras, ke en la kunkreskanta Eŭropo ankaŭ la homoj alproksimiĝu. Kion vi opinias pri la ideo, cele al pli bona interkornpreniĝo enkonduki Esperanton kiel duan lingvon de la eŭropanoj?" Respondis la fama germana politikisto D-ro Heiner Geißler, eksministro kaj parlamentano: "En Eŭropo kun ĝiaj multaj nacioj kaj kulturoj la komuna lingvo ne estos Esperanto, nek la franca, bedaŭrinde ankaŭ ne la germana, ed la angla, ĉar ĝi fakte estas la mondlingvo." Nu, menciindas, ke la 2.000 ĉeestantoj ne aplaŭdis post tiuj vortoj, dum ili certe rimarkis, ke Esperanto estas afero, pri kiu oni nuntempe parolas. Esperantaj forumoj La unua el la du dulingvaj forumoj temis pri "Interkompreniĝo kaj repaciĝo inter germanoj kaj poloj". Ĝi konsistis ĉefe el kortuŝa esperantlingva prelego "Ni pardonas al vi, kaj petas vian pardonon fare de pastro Józef Zielonka el Tarnów, Pollando; al la 30 ne-esperantistaj ĉeestantoj oni disdonis germanan tradukon. Al la dua forumo (Ekumenismo kaj Esperanto), okazinta ekster la kongresa centro, venis nur esperantistoj (ĉirkaŭ 30); oni do simple diskutis tie en amika atmosfero kaj preskaŭ nur en Esperanto. Sankta Meso en Esperanto Grandioza estis la sukceso de la Esperanta Diservo. Sabate je la oka matene venis al preĝejo en urbocentro de Karlsruhe pli ol 300 homoj por partopreni Sanktan Meson en Esperanto kun parta traduko en la germanan kaj polan lingvoj. Ĝin celebris deko da pastroj el Pollando, Germanio kaj Francio; protestanta pastoro Adolf Burkhardt predikis pri ekumenismo; la koruso de la paroĥejo St. Maria el Munkeno - Thalkirchen kantis en Esperanto; kaj vere entuziasmiga estis rava kantado de polaj gejunuloj, akompanata de gitaroj; malgraŭ la ĉeesto ankaŭ de ne-esperantistaj germanoj kaj poloj sentiĝis en la diservo harmonia atmosfero de internacia kompreno, de frateco trans limoj. Certe ne nur ni - esperantistoj - hejmenportis de ĝi plej agrablajn impresojn kaj rememorojn. Germana IKUE-Sekcio fondita Dum la Konferenco okazis ankaŭ la fondo de Germana Sekcio de IKUE. Eniris en ĝian estraron Michael Könen, Bonn (prezidanto, eksteraj rilatoj), monsinjoro Josef Grabmaier, Munkeno (sacerdota gvidanto), pastro Bernhard Eichkorn, Villingen (bulteno "ÖkEsFo"), Daniel König, Mannheim (membroadministrado) kaj Ulrich Matthias, Neckarhausen (gazetaraj rilatoj). La ĝisnuna multjara germana reprezentanto D-ro Joszef Kondor estis elektita honora prezidanto. Unu el la taskoj de la nova estraro estas enigi ne malpli abundajn Esperantajn aktivecojn en la programon de la venonta Katolika Konferenco, okazonta de 29-a de junio ĝis 3-a de julio 1994 en Dresdeno. Ulrich Matthias Invito: Ni jam nun kore invitas al Dresdeno, kiu bone atingeblas de Pollando kaj Ĉeĥoslovakio. Pri aliĝiloj kaj specialaj tarifoj por eksterlandanoj, gejunuloj kaj partoprenantoj, al la programo demandu: Michael Könen, Berliner Freiheit 13, D-W 5300 Bonn. Sacerdotoj, kiuj ŝatus kuncelebri meson, skribu al: Pastro Bernhard Eichkorn, Romäusring 20, D-W 7730 VS-Villingen. La 4-an de oktobro 1992 okazis denove nia tradicia rozaria pilgrimo al Hory apud Česká Třebová. Kvindeko da niaj sekcianoj kolektiĝis en la kapelo de la Virgulino Maria - Reĝino de la Sankta Rozario, por danki per la Sankta Meso kaj preĝoj por ĉiuj multnombraj benoj kaj gracoj akiritaj dum la tuta nuna jaro. Post la Sankta Meso okazis komuna fotografado kaj la tagmanĝo, dum kiu frato Miloš raportis pri la aktivado de la sekcio dum ĉi-jaro kaj pri la plano de la aktivado por venonta jaro. Ne nur per ĉi pilgrimo ni danku pro akiritaj benoj kaj gracoj, sed ni ilin ĉiutage elpetadu de nia Sinjoro Jesuo Kristo pere de nia Perantino Virgulino Maria. Miloslav Šváček LA UNUA MISIISTA VOJAĜO DE MIKKY Ilkka
Elli-Maria (Tradukis František Adamík a Miloslav Šváček) ''Kaj kial vi
volas veturi en Japanion?" damandis ŝi Mikky-n. Mikky triste ekĝemis: "Do ankaŭ ĉi tie estas regno de paganoj. Mi diris al la panjo, ke tio ĉi estos mia unua misiista vojaĝo kaj vidu, mi eĉ ne ekpensis, ke tio estos eĉ fakte. Sed hodiaŭ mi jam ne predikos, ĉar mi estas jam dormema, sed tuj matene mi komencos ... Kaj tre ĉagrenas min, ke avĉjo de Maja havas lignan kruron. Mi devas baldaŭ viziti lin. Vere ĉi tie estos por mi multe da laboro." La onklo
mirigite ekrigardis lin. "Ĉu vi do volas ami la avĉjon kaj ne kolerigos
lin kiel la aliaj?!" En la dua tago li ellitiĝis frumatene. En la ĉambro estis nek la onklo nek la onklino, ankaŭ Maja ankoraŭ dolĉe dormis, tenante en la brakoj la pupeton, kiu laŭdire hieraŭ grave malsaniĝis. Mikky preĝis la matenan preĝon, lavis sin, vestis kaj tuj kuris al la dometo de la avo. Unue li iris en la kuirejon, kie Marta ĵus kuiris kaĉon por la matenmanĝo. Ŝi tre miris, ke tiel frue venis al ŝi gasto. Mikky ĝentile salutis kaj ĉirkaŭrigardis. Tra malfermita pordo li vidis la avĉjon sidantan surlite. "Ĉu mi darfas
jam iri al la avĉjo?" demandis li Marta-n. "Ne eniru, la avo ne amas
infanojn." Mikky
ekaplaŭdis ĝoje: "Ĉu? Ĉu eble vi estas la biblia Paŭlo?" "Ne gravas, ke vi ne estas li, sed mi malgraŭe imagos, ke li estas vi, la vera Paŭlo. Tial ni estas do malnovaj amikoj kaj kolegoj. La paĉjo al mi ofte rakontas pri siaj amikoj, sed inter ili estas neniu Paŭlo kaj ankaŭ neniu misiisto." Dum tiu parolado Mikky eksidis sur rando de la lito al la avo. Jen li ekvidis lian kruron kaj lia koreto ektristis. Li brakumis la maljunulon kaj ekploris. "Nu, nu, kio
okazis al vi?" energie demandis la avo. Jen Mikky rememoris, kial li entute ĉi tien venis. "En la ĉielo vi ricevos novan kruron!" ekkriis li ĝoje. "Sinjoro Dio donos ĝin al vi. Kaj vi povos ricevi novajn ŝuojn!" La maljunulo indulgeme ridetis, sed ŝate li aŭskultis. "Aŭ ĉu mi
prefere demandu vin, ĉu vi jam iros en la ĉielon?" diris Mikky kaj
ekrigardis serioze la okulojn de la avo... "Kial ne, mi ja bone scias tion," asertis Mikky. "Maja diris al mi, ke Marta devas kaŝi sin antaŭ vi, ja eĉ Maja timas vin. Certe vi estas malbona. Sed vidu - eĉ krimulo povis eniri en la ĉielon, ĉar li ekkredis je Sinjoro Jesuo. Kaj tial povas eniri ankaŭ vi, ĉar ankaŭ vin Jesuo redemptis per sia multvalora sango. Aŭskultu, mi kantos al vi pri tio: Ame vokas Dia
Fil´, La maljunulo en profunda emocio observis la junan kantiston. Lia malvarma, malmola koro komencis moliĝi. Li metis denovae siajn tremantajn manojn sur la ŝultretojn de Mikky. Tiu ekstaris kaj brakumis la avon. "Avĉjo, avĉjo, vi certe povas eniri en la ĉielon. Nia Pirenka tien iros kaj ricevos oran kronon. Kvankam Sinjoro Jesuo portis kronon dornan kaj de lia frunto fluis sango. Vidu kaj tio okazis tial, ke ni estis tiaj malbonaj kaj pekemaj, sed Sinjoro Jesuo per sia sango por ni malfermis la ĉielon. Panjo al mi pri tio multfoje rakontis." La okuloj de la maljunulo pleniĝis de larmoj. Li alpremis Mikky-n firme al si. "'Dio mem sendis vin ĉi tien, knabeto: Kiom mi malkvietis pri mi, ke mi estas tiom malbona, kaj mi iĝis pli malbona.Ĉu vi venos al mi ĉiutage, dum vi estos ĉi tie?" "Certe," respondis Mikky. "Kaj ĉu mi povas ĉiam venigi ankaŭ Majan? Por ke ankaŭ ŝi povu aŭskulti, kiam ni rakontos al ni pri la ĉielo. Al ŝi ĝis nun neniu rakontis pri tio. Certe ja ankaŭ vi scias, ke tiu ĉi domo estas vera regno de paganoj. Ĉi tie neniu pri Sinjoro Jesuo rakontas ... Sed nun mi jam devas iri, oni min certe jam atendas. Kaj poste mi revenos al vi kun Maja!" De tiu momento estis Mikky ĉiutaga gasto ĉe la avo. La tuta domo miregis pro tio, kiel milde la avo traktas la knabon; li preskaŭ perdis la kutimon ankaŭ al aliaj homoj paroli krude. Marta delonge ne havis tian bonfartan vivon kiel en tiuj ĉi tagoj. Ŝi sidadis ĉe la pordo de la ĉambreto de la avo, trikante, kaj ĝoje aŭskultis la babiladon de Mikky kun la maljunulo. Kaj ĝi vere estis aŭskultinda! La maljunulo ofte legis la Biblion kaj ĉe iu interesa loko li ĉiam por tempeto ĉesis. Mikky strebis klarigi la legatan tekston laŭ siaj kapabloj. Sed la maljunulo ofte ekĝemis: "Knabo, knabo, mi el tio nenion komprenas!" "Tio ne
gravas," konsolis lin Mikky, ''eĉ se vi tion ne kornprenas, tamen vi estas
redemptita homo kaj pri nenio alia vi devas zorgi." Sed la maljunulo
ekmurmuris: "Ĉu vi ne trompas min?" La tagoj rapide pasadis. La avo nun sidadis ĉiumatene kaj vespere antaŭ la Biblio kaj legis ĝin. Dum tio li eĉ al Mikky ne permesis jen kaj jen ĝeni lin: "Iru, knabeto, eksteren. Brilu sur vin la Dia suneto. Ludu bele kun Maja. Mi volus mediti pri la Diaj misteroj profunde." Mikky estis konstruanta kun Maja sur monteto grandan domon, ĉar la neĝo jam tute degelis. Ili nomis ĝin "Lernejo de Saporo." La unuaj lernantoj en ĝi estis la pupoj de Maja, la unuaj instruistoj Mikky kaj Maja. Sed tamen ili tre ofte forkuris al la avo, por kanti al li. Jam ankaŭ Maja konis multajn kantojn, kiujn instruis al ŝi Mikky. En iu mateno okazis mirinda afero. Kiam Mikky kun Maja man-en-mane venis en la ĉambreton de la avo, ili vidis, ke li sidas sur la lito kaj amare ploras. "Jeje"
ekkriis Mikky kaj alkuris al li. Ĉu tre doloras via kruro, avĉjo?" Longe, longe
ili kune interparolis. Mikky eĉ ludi ne emis. Ĉiujn kantojn, kiujn li
konis, li kantis por la avo, sed poste subite li ekkriis: "Kiel bela tio
estas, ke vi jam nun kredas, kaj necesas vin bapti, paganoj ja,
ekkredinte, lasas sin bapti." En posta tago alvokis la avo Mikky-n por kunveturi. La avo intencis viziti parencon, iun maljunulon, kiu kuŝis grave malsana: "Ni vizitos lin kaj rakontos al li pri Sinjoro Jesuo kaj pri la ĉielo!" "Sed kiu el ni predikos?" demandis Mikky. "Ambaŭ kaj vi krome kantos." La veturo daŭris kelkajn horojn. Mikky klopodis helpi al la avo, kiu nur malfacile supreniris ŝtuparon. La malsanulon tre ĝojigis la vizito. Baldaŭ tamen li serioziĝis rakontante, ke ĉio ŝajnas esti nigra, kiam la homo staras antaŭ la morto kaj infero kaj kiam lin la pekoj tiom terure premas kaj la koro nenie trovas konsolon. "Sed vi tamen ne devas esti damnita, ĉar Jesuo sur Golgoto pagis ankaŭ por viaj pekoj!" aŭdigis sin Mikky kaj liaj okuloj brilegis, rigardante la maljunulon. Nun ekparolis la avo. Kaj li havis sufiĉe, por rakonti. Jen kaj jen aliĝis al li ankaŭ Mikky, eventuale ion ekkantinte. Baldaŭ krepuskiĝis, sed la edzino de la malsanulo tre petis, ke ili ankoraŭ ne foriru, ke ili ankoraŭ restu. Do ili restis. Mikky malsekrete parolis pri siaj planoj. Precipe la malsana maljunulo atente aŭskultis la rakontadon de Mikky. Senĉese li viŝadis larmojn kaj poste voĉis: "Laŭdatu Dio, ankaŭ al mi komencas klariĝi. Vi estas benata knabo, ke vi al mi ĉi tiel atestas pri Sinjoro Jesuo. Iru nur, iru al paganoj kaj mi donos al vi por memoro ion, kion vi tie bezonos." Li prenis el la litotableto sian oran horloĝeton kaj donis ĝin al Mikky. "Mi ne havas infanojn, akceptu ĝin vi de mi. Kiam vi plenkreskos kaj ekvojaĝos al paganoj, ne forgesu same kuraĝe atesti pri Kristo, kiel vi atestis al mi." Mikky sentis sin, kvazaŭ li falus el arbo kaj li ne povis eĉ ekparoli. Sed poste li pro ĝojo ekjubilis kaj ĉiujn brakumis kaj laŭtis: "Imagu, tie neniu havos oran horloĝon, nur la sinjoro estro kaj mi. Tio signifas, ke ni du tie estos la plej riĉaj." Sed post mallonga pripensado li daŭrigis: "Sed mi la horloĝan vendus kaj la monon mi sendus por Saporo - lernejo. Por mi mi lasos nur tiom, ke mi povu aĉeti vekhorloĝon." Je pluaj demandoj li rakontis, kiel li en la trajno predikis kaj kolektis monon kaj kiel li ĝojas, ke en la ŝparlibreton li povos enmeti ankaŭ la monon post vendo de la ora horloĝeto." La malsanulo viŝis siajn okulojn. "Monia", vokis li la edzinon, "ni havas sufiĉe da mono. La knabo lasu por si la horloĝeton kaj vi metu en la ŝparlibreton tiom da mono, kiom la horloĝeto kostis. Mikky, ĉu vi eble havas ĉe vi la ŝparlibreton?" "Jes, kial ne? Ĝi estas ĉiam kun mi. Ĉi tie en la poŝeto mi portadas ĝin." Mikky enmanigis la ŝparlibreton al la onklino, kiu prenis el ŝranko kelkajn bankbiletojn, metis ilin en koverton kaj glufermis ĝin. "Kaj nun vi ne plu darfas la horloĝeton vendi; se ĝi jam estas unufoje vendita," diris ŝi kvazaŭ severe. Mikky en nepriskribebla ĝojo ekgenuis kaj dankis al la ĉiela Patro por ĉi duobla donaco. Ege, treege li ĝojis. Sed baldaŭ oni sendis lin en liton. Matene lin la avo vekis, kaj anoncis al li, ke antaŭ la mateno, dum krepusko, transiris la malsanulo en la ĉielon al Sinjoro Jesuo. "Li jam vidas la Ŝafidon Dian vid-al-vide. Sian taskon ĉi tie li jam plenumis kaj ni povas veturi hejmen." Mikky ne sciis, kion fari pro ĝojo. Li ŝatus elkantis sian ĝojon en la tutan mondon: "Mi havas oran horloĝeton, mi havas oran horloĝeton!" Sed la avo lin atentigis, ke per tiaj aferoj ne decas fanfaroni. Mikky-n tamen ĉagrenis, ke li ne havas tian veŝton, kian portadas viroj, por ke li povu ŝovi la horloĝeton en poŝeton kaj la ĉeneton lasi libere pendi. "La panjo devos al mi kudri viran veston, kiam mi venos hejmen," ekpensis li. "Tio estos belega, tiel promeni, kiel tion faras la nobelaj sinjoroj. Ankaŭ mi pensos, ke mi estas nobela sinjoro. Unue mi permesos al ili, ke oni pensu tion pri mi, sed poste mi malkaŝos, ke mi estas misiisto. Kion vi opinias, avĉjo, eble ke oni antaŭ mi eĉ demetos ĉapelon?" "Eble, ke oni
tiel faros," ekridetis la avo, sed tio ne valoras multe. Ĉefa afero estas
tio, ke vi povos al ili paroli pri Jesuo." Kiam ili alveturis hejmen, kuris al ili la onklo jam renkonten, por helpi al la avo elkaleŝiĝi. Mikky rapide elsaltis kaj kuris al Maja kaj la onklino. Ŝi tenis en mano leteron kaj kortuŝe ploris. Mikky tute forgesis pri sia ora horloĝo, alpremis sin karese al la onklino kaj demandis: "Onklinjo, kial vi ploras?" "Ĵus venis letero de via patrino; ŝi skribas, ke via fratineto mortis." Mikky
malsereniĝis kaj longe restis silente stari. Poste li mallaŭte ekparolis:
"Pro tio, onklinjo, ne ploru. Pirenka jam estas ĉe Sinjoro Jesuo kaj tie
estas tre bone." La onklino ekridetis. Mikky daŭrigis: "Pirenjo ĉiam diradis, ke la vivo estus kvazaŭ el silko, se ŝi ne devus lerni la geometrion ... vere, onklinjo, en la ĉielo oni ne plu turmentos ŝin per tio, ĉu?" Tie ni nur kantos je gloro de Sinjoro Jesuo, ĉu ne? Ankaŭ mi tien iam venos. Sed unue mi devas iri en paganajn regionojn kaj prediki pri tio, ke Jesuo mortis por paganoj ankaŭ ... Ĉu vere, onklinjo, ankaŭ vi tien venos?" La onklino
alpremis Mikky-n al si. "Mi venos, venos, ankaŭ mi jam sopiras tion. Sed
nun atentu, Mikky. Morgaŭ matene vi devos veturi hejmen. Kaj ni veturos:
Maja, la onklo kaj ankaŭ mi. Ni veturos ĉiuj per aŭto!" Dum tuta tago li preparis sin por vojaĝo. Multfoje li kuris al la avo. Tiu tamen tre malĝojis, ke Mikky forveturos. Sed la knabo konsolis lin: "Avĉjo, restos ja ĉi tie por vi ankoraŭ sufiĉe da homoj; estos ĉi tie Maja, Marta kaj ĉiuj ceteraj. Sed vi neniam plu darfas je ili krii, vi ne darfas minaci al ili, ĉar nun vi estas Dia infano. Kaj se vi iros pli frue en la ĉielon, atendu min ĉiutage kaj elektu por vi tie ian belan kruron kaj ĉambron kaj mi ekloĝos kun vi. Sed aŭskultu, avĉjo, vi jam longe donis nenion en la monkolekton, kvankam mi al vi multfoje predikis. Mi havas en mia ŝparlibreto ankoraŭ unu malplenan koverton." Kaj Mikky metis sur la tablon antaŭ la maljunulon sian ŝparlibreton. La avo metis en ĝin grandan bankbileton, glufermis kaj redonis ĝin al Mikky. Mikky estis kontenta. "Matene je la sesa ni ekveturos," klarigis li al la avo. "Eliru nepre sur la ŝtuparon kaj rigardu nin. Mi jam kunvokis ĉiun el la domo, ke li elakompanu nin. Mi kantos al vi, ĉar vi verŝajne mem ne kantos al mi. Ĉe ni estas tia kutimo, ke la homoj kantas al ekvojaĝanta misiisto." De frumateno ĉiuj loĝantoj de la domo svarmis ĉirkaŭ la automobilo. La onklino, onklo kaj Maja jam sidis en ĝi, sed Mikky ankoraŭ staris ekstere. La onklo aranĝis al Mikky la horloĝeton tiel, ke la ora ĉeneto bele ornamu la jaketon. Mikky tenis en la manoj malfermitan kantareton kaj kantis el ĝi kun vizaĵo brilanta pro ĝojo kaj interna feliĉo. Amas min
Paŝtisto, jes, Kuru al Li
ĉiu id´, Ĉiuj viŝis siajn larmojn. La avo sur la ŝtuparo tamen lasis ilin flui torente; li nur svingis kaj svingis. La onklino poste karese alpremis la knabon al si kaj brufermis la pordon de la aŭtomobilo. Ili ekvojaĝis hejmen el la unua misiista vojaĝo de Mikky. Kiom da ili sekvos? (Tradukita kaj publikita kun afabla permeso de la finna aŭtorino Ilkka Elli-Maria. Tradukis fratoj František Adamík kaj Miloslav Šváček. La tekston reviziis fratino Marie Bartovská.) Ĉu vi volas kontribui al la enhavo de nia revueto DIO BENU kaj ne scias pri kio skribi? Jen, ni sugestas al vi kelkajn temojn. Volonte ni publikigos viajn kontribuaĵojn sur la paĝoj de DIO BENU. - Fontoj de
mia kredo. Miloslav Šváček PRYČ SE VŠEMI HOMONYMY! K tomuto "sporu" se hodí slovenské "Hádajú sa o rozumné". Oba totiž myslíme stejně. Žádný z přikladů, které pan Janouš uvádí (D.B.2/92) nevyjadřuje něco jiného než význam slova "pryč", nikde není "daleko": Li pafis sin
for = vyběhl, jako když ho vystřelí
............................. a je pryč. "Fora" znamená "nepřítomný", nikoliv "daleký" (fora oriento). Jen ten druhý význam je homonymem a jen ten jsem kritizovala (D.B. 1/92). Marie Bartovská PRI LA ARTIKOLO "LA" En n-ro 3 Dio Benu s-ino Bartovská petas pardonon pro la frazo: LI ESTAS MIA LA PLEJ BONA AMIKO, laŭdire erara. LA PLEJ BONA estas superlativo. Pri la superlativo Plena Gramatiko diras: Tiun ideon oni esprimas per la adverbo PLEJ aŭ MALPLEJ metita ANTAŬ la adjektivo kaj akompananta de la artikolo. Pri ne uzo de artikolo LA: Oni ne uzas artikolon antaŭ posedaj adjektivoj. En la citita frazo estas artikolo POST la poseda adjektivo - do ĝuste lokita kaj krome ĉi tie ĝi estas elemento de superlativo. Kontraŭ gramatikaj reguloj ekzemple estus: LI ESTIS LA MIA PLEJ BONA AMIKO (La ANTAŬ poseda adjektivo). Ing. Karel Janouš Mi dankas al gefratoj Marie kaj Karel por lingvaj polemiko kaj diskutoj sur la paĝoj de D.B., ĉar ni estas atentigataj pri enradikigitaj lingvaj eraroj, kiujn ni ofte ne konsciiĝas. Mi alvokas ilin kaj la ceterajn lingvajn fakulojn, ke ili kritiku gramatikajn kaj stilajn erarojn troviĝantajn en la tekstoj de D.B., por tiamaniere plibonigi lingvan nivelon de ni, kiuj ne estas tiel spertaj lingvaj fakuloj. Koregan antaŭdankon! Miloslav Šváček NIAJ UNUAJ FINSTUDINTINOJ DE LA KORESPONDKURSO Kvankam leterkurso pere de niaj propraj studtekstoj ekis en fino de marto, ni jam povis aŭtune gratuli al tri frekventintinoj. Kiel la unua atingis celon 17-jara studentino Daria Michalová el Sokolov. Ni ekkonis ŝian diligentecon, sed ankaŭ ŝian bonkorecon en nia somera IKUE-tendaro, kie ŝi frekventis eminente eĉ kurson por progresintoj. Kara Daria, estu ĉiam tiel laborema kaj bonkaraktera, ke vi povu baldaŭ en nia movado plene anstataŭigi iun el ni, kiuj jam rapidas al propra ĉerko. Tutkore bondeziras al vi via instruisto kaj tirano en unu persono Jaroslav. La dua venkintino estas fratino Božena Henzlová el Lipník nad Bečvou. Ŝi povus esti praavineto de Daria, sed ŝia laboro atestas pri tio, ke ne nur koro, sed ankaŭ cerbo de ĉiu esperantisto estas eterne juna kaj freŝa. Ŝia eminenta kaj pretendema instruistino Vlasta Schönová ne ŝparas ĉiujn laŭdajn vortojn pri sia ekskursanino. La nomo de la tria frekventantino estas Ludmila Slováková ankaŭ el Lipník nad Bečvou kaj ankaŭ kursanino de fratino instruistino Schönová. Diplomojn de ĉiuj tri fratinoj ornamas rezultvortoj: eminente. Eksonu klarionoj kaj ektondru kanonsalvoj honore al ĉiuj bravulinoj! Jaroslav Žák PROPAGANDU KATOLIKAN E-MOVADON PER FLUGFOLIO! Naše sekce vydala letáček s názvem: VÍTE, CO JE ESPERANTO? Text letáčku stručně informuje o významu esperanta v katolickém hnutí, o existenci naší sekce a o našich písemných kursech. Letáček vhodný k široké propagaci mezi jednotlivci i do kostelních vývěsek v potřebném množství na požádání zašle br. Miloslav Šváček. La 3-an de aŭgusto forlasis nin en la aĝo de 85 jaroj longjara membro de IKUE frat František Brandejs el Prago. Ni elpetas al li eternan ripozon ĉe Dio. Obdrželi jsme tuto výzvu od sestry Tamary Bohuňkové, účastnice loňského našeho tábora: "Prosím, modlete se za naši nemocnou sestřičku Moniku, která trpí ochabnutím svalstva, je na vozíčku, dýchá s dýchacím přístrojem, potichoučku šeptá a má nemocné srdce. Píše knihu o svém uvěření. Bůh s vámi! Tamara." Jistě Moniku petěší povzbudivá slova. Její adresa: Monika Netušilová, Březovice 5, 338 63 Chroustovice. La prezidanto de IKUE sac. Duilio Magnani dankas por salutoj el niaj renkontiĝoj, kaj krome li skribas: "Mi bondeziras al vi ĉiun bonaĵon en via laboro, tutcerte ke la Sinjoro scios rekompenci viajn klopodojn celantajn la disvastigadon de Lia Evangelio kaj la kantadon de Liaj laŭdoj en la tuta mondo transpaŝante la multoblajn ekzistantajn lingvajn barojn. Kun mia beno en Kristo kaj la Plej Sankta Maria." Venis la letero ankaŭ de karega frato sl Japanio s-ro Matubara-Hatirô. El lia letero: "Mi ricevis DIO BENU n-ron 3. Ĝi estu interesa al la legantoj kaj ĝi estu spirita ligilo inter legantoj diversloke dissemitaj. Mi tralegis esperantan parton, bedaŭrinde mi scias nek ĉeĥan nek slovakan lingvojn, tamen la enhavo estas bona kaj interesas la legantojn kaj plenumas rolon de ligilo inter katolikaj esperantistoj. Mi laŭdas vian klopodon." Koran dankon kaj al frato prezidanto sac. Duilio kaj al frato Matubara-Hatirô pro kuraĝigaj kaj ĝojigaj vortoj. Di-benitan Kristnaskon al Vi, karaj, kaj al ĉiuj ceteraj niaj simpatiantaj gefratoj en ĉiuj anguloj de la mondo. DIO BENU VIN! Redakcio de Dio Benu
|