Dio Benu numero 7-3/1992

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 

ALPAROLO DE LA PREZIDANTO (M. Šváček)
FRANTIŠEK KARDINÁL TOMÁŠEK (M. Šváček)
NI ESTIS DENOVE EN ČESKÉ BUDĚJOVICE (M. Šváček)
FRAGMENTOJ DE LA EPISKOPAJ LETEROJ
LA ĈEĤA KAJ SLOVAKA IKUE-SEKCIOJ KONSTRUOS KOMUNAN PONTON (M. Š.)
EPISKOPA SINODO POR EŬROPO (J. Kalný)
KRISTANA KERNO EN LA ZAMENHOFA HOMARANECO (M. Smyčka)
KOMUNA KRISTANA KONGRESO EN VELENCE (M. Šváček)
ESPERANTSKÝ TÁBOR (M. Šváček)
NI JAM ESTAS ĈI TIE (M. Lorková)
KET – DIO BENU – IKUE (F. Adamík)
JAK JSEM SE DOSTALA DO VELKÉ, KRÁSNÉ ESPERANTSKÉ RODINY (M. Vyklická)
MI RENKONTIĜIS KUN DIO (R. Bilderová)
PRI MIA UNUA RESTADO EN E-TENDARO (D. Michalová)
ESPERANTO ESTAS LA RIMEDO (A. Němcová)
VEDOUCÍ, BROUK SMRTIHLAV A DALŠÍ POSTŘEHY (J. Návrat)
LA RENKONTIĜO EN ŽILINA (V. Němec)
NI KOREGE GRATULASA. Rejthárková kaj M. Bartovská
LINGVA ANGULETO (K. Janouš)
RESPONDO DE KARDINALO PIRONIO


 ALPAROLO DE LA PREZIDANTO

Karaj gefratoj!

Ne indas alimaniere komenci enhavon de ĉi tiu nova numero de DIO BENU, ol per supre esprimita danko al Dio, per nia Sinjoro, Jesuo Kristo. Nia aktivado ja estis superŝutita per sennombraj ĉielaj gracoj kaj benoj. Ĉiu membro havis la eblecon elekti el la nunjaraj aranĝoj de nia sekcio. Tiuj, kiuj tion faris kaj partoprenis aktive la sekcian agadon, certe estas plenaj de la neforgeseblaj kaj spirite riĉaj travivaĵoj.

Junie okazis la 2-a spirita renkontiĝo en České Budějovice. Certe ĝi postlasis ĉe la partoprenintoj belegajn rememorojn. Julie kelkaj niaj membroj partoprenis la Komunan Kristanan Kongreson (IKUE + KELI) en Velence en Hungario. Dum unu semajno la partoprenintoj el 17 landoj strebis praktike realigi vortojn de Jesuo: "Por ke ĉiuj estu unu" (Joh 17,21). Kaj ili fakte sukcesis. Dio benis kaj helpis formi medion, en kiu regis kristana amo kaj reciproka interkompreno de la anoj de ĉiuj ĉeestantaj kristanaj kunfesioj.

Kulmino de la aktivado de nia sekcio sendube estis la tendaro okazinta aŭguste en Sebranice apud Litomyšl. La du semajnoj travivitaj en belega angulo de la Dia naturo korpe kaj spirite fortigis 60 partoprenintojn de ĉi tiu la plej grava nia aranĝo. Partoprenis ĝin personoj de ĉiuj aĝkategorioj. Ĝuste tial ni povas paroli pri la Dia tendara FAMILIO, kie ĉiuj "familianoj" sin amis reciproke kaj donis la modelon, kiel devas aspekti vivo en la familioj en la tuta mondo. Meze de la tendaro kaj en la koroj de la tendaranoj ĉeestis Dio mem, pro tio ni povas la tendaran vivon kompari kun "surtera paradizo".

Karaj gefratoj! Pri ĉi aranĝoj vi legos sur la paĝoj de ĉi tiu numero. Ili estu invito al partopreno en la aktivado ankaŭ por pasivaj membroj de nia sekcio.

Dian benon al vi deziras frato Miloslav Šváček.

al la indekso


 František kardinál Tomášek

La 4-an de aŭgusto 1992 post longedaŭra kaj pacienca suferado mortis en la aĝo de 93 jaroj en la 71-a jaro de sia sacerdoteco Lia Eminenco Francisko Kardinalo Tomášek, emerita ĉefepiskopo de Prago kaj primaso ĉeĥa, 59-a posteulo de sankta Vojteĥo (Vojtěch, Adalberto) kaj 34-a ĉefepiskopo sur la Seĝo de Prago.

Li naskiĝis la 30.6.1899 en Studénka. Sacerdotan konsekron li akceptis la 5.7.1922 en Olomouc. La 10.10.1949 papo Pio la XII-a nomumis lin episkupo kaj la 14.10.1949 li akceptis episkopan konsekron. Ekde la jaro 1965 li estris ĉefdiocezon de Prago. La 24.5.1976 papo Paŭlo la VI-a nomumis lin kardinalo kaj la 13.12.1977 la sama papo nomumis lin ĉefepiskopo de Prago.

En lukto pri la libereco kaj la homrajtoj li transpaŝis kadron de sia ĉefdiocezo kaj li fariĝis simbolo por ĉiuj, kiuj serĉas justecon.

Li estis entombigita en la katedralo de sankta Vito en Prago la 12-an de aŭgusto 1992. Lia Eminenco Francisko Kardinalo Tomášek estis longjara honora membro de IKUE kaj ĉiama favoranto de la katolikaj esperantistoj. Gravan rolon li ludis en la proceso kontraŭ la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj en la jaro 1979, defendante ilin per grava eklezia dokumento.

Dio, rekompencu vian servanton Kardinalon Franciskon per eternaj ĉielaj ĝojoj!

Unu monaton antaŭ sia morto sendis Kardinalo Tomášek jenan dankleteron por la gratuloj senditaj al li nome de nia sekcio okaze de lia naskiĝtago:

Děkuji Vám za Vaše modlitby, vzpomínky a blahopřání k narozeninám. Je to právě modlitba, která může naplnit naše srdce radostí a sílou v těžkých chvílích života. Skrze modlitbu jsem i já s Vámi i s celým národem stále spojen. Vatváříme tak jedno společenství, v němž, podle slov našeho Pána, je náš nebeský "Otec stále činný". Nepřestávejme za to děkovat zvláště v nynější době a prosme ho, aby stál při nás i nadále, abychom mu mohli oddaně sloužit a z upřímné lásky k němu plnit jeho vůli.

V tom smyslu jsem s Vámi a žehnám Vám.
František kard. Tomášek, emeritní arcibiskup pražský

Miloslav Šváček

al la indekso


 NI ESTIS DENOVE EN ČESKÉ BUDĚJOVICE

Fakultato de Teologiaj Studoj en sudbohemia urbo České Budějovice denove gastigis Renkontiĝon de la katolikaj esperantistoj en la tagoj de la 19.-21.6.1992. Partoprenis ĝin pli ol 30 gefratoj el la tuta nia respubliko. Ni travivis denove belegajn tagojn en vere frateca ammedio. Ni nur bedaŭris, ke nunjare partoprenis neniu eksterlandano, ĉar la dato de la aranĝo koliziis kun grava aranĝo en najbara Germanio. Spite de tio la tri tagoj de la renkontiĝo enskribiĝis en la memoron kiel belegaj, spirite riĉaj tagoj de nia vivo.

Vendrede la 19-an post alveturo de la partoprenantoj kaj post partopreno de la Sankta Meso en proksima katedralo, okazis solena inaŭguro. Post ĝi sekvis interkona vespero.

Sabate la 20-an ni ekskursis al ĉelima aŭstria urbeto Gmünd. Post trarigardo de la belega urbeto, ni kolektiĝis en preĝejo de sankta Stefano, por preĝi rozarion. Tie okazis agrabla renkontiĝo kun tiea paroĥestro.

Posttagmeze okazis tri gravaj prelegoj. En la unua prelego frato Miloš Šváček raportis pri la rezultoj de la ĝisnuna aktivado de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio kaj informis pri la okazontaj aranĝoj kaj planitaj aktivadoj.

La renkontiĝon skribe salutis kaj benis la episkopo de České Budějovice Mons. D-ro Antonín Liška C.Ss.R. Jen lia ĉeĥlingva saluto:

Milí přátelé!
S radostí pozdravuji setkání katolických esperantistů.
Přeji Vám a vyprošuji pomoc Ducha svatého ve snaze dovést společnou řečí co nejvíce lidí k jednotě v lásce.
K tomu Vám žehnám.
ThDr. Antonín Liška, C.Ss.R. biskup českobudějovický

Sekvis prelego de frato inĝ. Jan Kalný pri Episkopa Sinodo por Eŭropo. La prelegon vi povas legi sur la sekvaj paĝoj.

Nu kaj la lasta estis prelego de frato Láďa Mlejnek pri la partopreno de la Konferenco pri Amo, Vivo kaj Familio en Kanado. Kernon de la prelega enhavo vi povas legi en D.B. n-ro 2/92.

Antaŭvespere ni partoprenis la Sanktan Meson denove en la katedralo. Post ĝi ne nur la partoprenantoj de la renkontiĝo, sed ĉiuj, kiujn venigis en la katedralon la afiŝoj, povis ĝui belegan vesperon aŭskultante tre altnivelan kaj enhavoriĉan koncerton de la kantisto kaj nia membro frato Miroslav Smyčka. La kantojn de la komponistoj Dvořák, Beethoven, Mozart, Händel, Schubert, Gounod li kantis ĉe orgena akompano de Karel Fráňa en Esperanto kaj en latina, itala kaj franca lingvoj. La koncerto estis vere neforgesebla travivaĵo. Korege ni dankas al nia frato Miroslav pro granda riĉigo de la renkontiĝo.

Dimanĉe la 21-an post la Sankta Meso en la katedralo okazis trarigardo de la urbo. Post ĝi okazis prelego de frato Miroslav Smyčka pri Kristana kerno en la Zamenhofa homaraneco. La prelegon vi povas ankaŭ legi en ĉi tiu nia bulteno.

La partoprenantoj de la renkontiĝo el Bohemio, Moravio kaj Slovakio decidis forsendi leteron al Episkopara Konferenco de ĈSFR kaj aparte al ĉiuj episkopoj de ĉiuj ekleziaj provincoj en Ĉeĥoslovakio. Je la enhavo de la letero reagis per la respondo jenaj ekleziaj altranguloj: la ĉefepiskopoj Vlk kaj Sokol, kardinalo Korec, episkopoj Škarvada, Otčenášek, Hrdlička, Hirka kaj Filo. La tekston de la leteroj kaj la Alvokon al ĉiuj homoj de bona volu (vidu D.B. 4/71) elsendis la nacilingva programo de la Vatikana Radio.

V Č. Budějovicích, 21.6.1992

Nejdůstojnější otcové biskupi!

Přijměte od nás najupřímnější pozdravy z třídenního duchuvního setkání katolických esperantistů, které jsme uspořádali v Českých Budějovicích ve dnech 19.-21.6.1992. Jsou zde přítomni účastníci z Čech, Moravy a Slovenska. Prožili jsme tyto dny v krásné pohodě a bratrské lásce. Vždyť naším cílem je uskutečnovat v praktickém životě Ježíšovu výzvu "Aby všichni jedno byli". Naším hlavním posláním je podílet se na duchovní a morální obnově společnosti naplňováním evangelia. Šíříme vznešenou myšlenku tvůrce mezinárodního jazyka L. L. Zamenhofa, aby se všichni lidé na světě dorozuměli společným neutrálním jazykem, kterým je esperanto. Tím více jsme zarmouceni současným vývojem v naší společné vlasti, kdy dochází ke snahám rozdělit český a slovenský národ do dvou samostatných států. Tyto tendence považujeme za velmi vážné, poněvadž směřují proti vůli Boží, jsou v rozporu s úsilím sv. Otce Jana Pavla II. a navíc vzbuzují záporný ohlas v celém svobodném světě.

Žádáme Vás, nejddůstojnější otcové, abyste s pomocí Boží a z moci své autority zasáhli do pulitického dění ke prospěchu jednoty a bratrského porozumění mezi našimi navzájem si tak blízkými národy. Zároveň prosíme o Vaše apoštolské požehnání pro naši další činnost.

Krom la aludoj pri la enhavo de la letero, ĉiuj respondintaj episkopoj benas nian agadon. Tio donas al ni certecon, ke nia aktivado kontribuanta al spirita kaj morala renovigo de la socio havas la aprobon de la eklezio, do ĝi estas ĝusta.

Tagmeze finiĝis la renkontiĝo. Ni povas diri, ke ĉiuj partoprenintoj revenis hejmen kun sentoj de belege travivitaj tagoj, riĉaj je profundaj spiritaj travivaĵoj.

Dankon al Dio kaj al ĉefaranĝantoj de ĉi tiu bela renkontiĝo - fratoj Láďa Mlejnek kaj Jenda Kalný kaj al ĉiuj, kiuj iamaniere kontribuis al ĉi tiu nia aranĝo.

(Venontjare probable ne okazos ĉi-renkontiĝo, ĉar okazos konferenco de nia sekcio verŝajne en urbo Česká Třebová.)

Miloslav Šváček

al la indekso


 FRAGMENTOJ DE LA EPISKOPAJ LETEROJ

Žehnám.
+ Miloslav Vlk, arcibiskup pražský

Proto: Modleme se co nejvíc! Pánem dění i dějin zůstává Bůh!

S požehnáním
+ Karel Otčenášek, biskup královéhradecký

Úprimne Vám ďakujem za pozdravy a modlitby!
Budem robiť všetko, abysme zachovali jednotu a lásku medzi našimi národmi.

Žehnám Vás i všetkých Vašich.
+ Ján Ch. kardinál Korec, biskup nitranský

Žehnám Vám. + Ján Sokol
Na Vašu krásnu činnosť Vám posielám svoje požehnanie a zo srdca želám veľa úspechov.

+ Vladimír Filo, biskup, tajomník SBK
Žehnám Vaší vznešené myšlence dorozumění a plnění Boží vůle v každém přítomném okamžiku.

S přáním všeho dobra Petr Ettler, kancléř
+ ThDr. Jaroslav Škarvada generální vikář

Milý bratře Miloslave, pozdrav a pokoj Vám a všem členům katolické sekce ČES.
+ Josef Hrdlička

Božia priazeň a pomoc Svätého Ducha nech sprevádza Vašu činnosť a do ďalšej práce Vám žehná
+ Mons. Ján Hirka, sídelný biskup prešovský. Slava Isusu Christu!

al la indekso


 LA ĈEĤA KAJ LA SLOVAKA IKUE-SEKCIOJ KONSTRUOS KOMUNAN PONTON

Dum la Dua Renkontiĝo de la Katolikaj Esperantistoj en Žilina, kiu okazis en la tagoj de la 28.-30.8.1992, estis metita fundamenta ŝtono de la ponto, kiu kunigos en la frateca kunlaborado ambaŭ IKUEsekciojn. La estraro de la Slovaka IKUE-Sekcio dum sia kunsido la 29.8.1992 kadre de la Renkontiĝo akceptis proponon, ke la ĝisnuna bulteno de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio DIO BENU ekde nova jaro fariĝu komuna bulteno de ambaŭ memstaraj sekcioj. Samtempe estis deciditaj kondiĉoj de ĉi tiu kunlaborado. Per tiu ĉi decido plenumiĝas sopiro de multaj kaj ĉeĥaj kaj slovakaj IKUE-anoj pri ekzisto de la realaj eblecoj de la estonta kunlaboro inter ambaŭ sekcioj surbaze de la kristana kaj frateca amo. Per tiu ĉi kunlaborado niaj sekcioj strebos realigi deziron de Jesuo Kristo: "Por ke ĉiuj estu unu".

Miloslav Šváček

al la indekso


 EPISKOPA SINODO POR EŬROPO

Dum sia vizito de Ĉeĥoslovakio proklamis Sankta Patro Johano Paŭlo la II-a en Velehrad la 22-an de aprilo 1990, ke li intencas kunvoki specialan kunsidon de Eŭropa Episkoparo. La papo postulis, por ke episkopoj el orienta, meza kaj okcidenta Eŭropo povu post longjara entrudita apartigo mediti en komunumo de kolegeco kun li kaj inter si pri signifo kaj rezultoj de ĉi tiu historia momento por la kontinento kaj ankaŭ por la eklezio.

La sinodo okazis en Romo fine de novembro 1991 du jarojn post komenco de senprokrasta detruiĝo de komunisma ateisma sistemo, en kiu ludis gravan rolan ĝuste heroa atesto de kristanaj eklezioj. Tial kolektiĝis en domo de sekvanto de apostolo Petro multaj episkopoj el ĉiuj landoj de Eŭropo, por esprimi gloron al Dio kaj por rakonti pri gravaj aferoj, kiujn Li, ĉiam ĉeestanta kaj aganta en historio, faris por ni. La eklezio de nia kontinento riĉiĝis per multaj novaj martiroj kaj konfesuloj, el kiuj kelkaj partoprenis la kunvenon. La episkopoj esprimis dankojn por povo kaj saĝeco de la krucumita Sinjoro, kiu fariĝis por eklezianoj apogego dum periodo de sufero kaj persekutado fare de diktatorecaj reĝimoj.

Sed ankaŭ en okcidenteŭropaj landoj ne fluis la vivo sen problemoj. Ekonomia progreso gvidas la socion ofte al falsa absolutigo de libereco de unuopulo kaj superordigado de materiaj bonoj antaŭ la spiritaj. Praktika ateismo kaj materiismo bedaŭrinde atakis la tutan Eŭropon. Tamen oni povas ĉie observi sanigajn kaj viglajn fluojn kaj movadojn precipe inter junaj homoj sopirantaj pri pli noblaj idealoj, ol kiujn puvus oferti al ili ĉirkaŭanta konsumema socio. Nur por intereso ni nomu spiritajn movadojn - karisman, fokolaran, Opus Dei aŭ ekumenan de Taizč. Oni ĝojis ankaŭ tial, ke en sinodo ĉeestis frataj delegitoj de aliaj kristanaj eklezioj kaj komunumoj, aktive kun ili preĝantaj kaj laborantaj.

La sinodo okupiĝis pri kristana religio kaj kulturaj eĉ spiritaj radikoj de la Eŭropo, traktis pri nova evangelizado de nia kontinento. Unuaj disvastigantoj de la evangelio estas kompreneble ĉiuj episkopoj, sacerdotoj kaj diakonoj, kiuj havas la plej respondecan taskon en kristanaj socioj. Krom ili gravan taskon havas ankaŭ monaĥoj, kies komunumoj povos atesti pri evangelia radikalismo kaj apogi diversajn verkojn de edukado kaj disvolvi laboron de multaj movadoj. Sed ankaŭ laikoj devas plene partopreni en klopodo pri evangelizado kaj kreado de la nova Eŭropo. Tiuj povas enpenetri en ĉiujn teritoriojn, kien ne trovas eblecon eniri episkopoj kaj sacerdotoj. Tian taskon havas precipe junaj homoj. Ni ja povus aldoni, ke ankaŭ esperantistoj apartenas al la laika branĉo kaj ke ili povas krome influi homan socion per siaj belegaj celoj de ĉiuflanka interkompreniĝo. Tio do signifas, ke nia kristana Esperanto-movado devas kuntribui respondece en trezorejon de la klereco de kredantoj.

Sinodaj patroj akcentis plue signifon de paroĥoj, taskon de familioj, problemojn de kateĥizado k.t.p. Ili parolis ankaŭ pri kunlaboro kun aliaj eklezioj kaj religiaj asocioj. Nova evangelizado devas ja fariĝi plejparte komuna tasko de ĉiuj kristanoj. Precipe oni okupiĝis pri kontaktoj kaj kunlaboro inter katolika kaj ortodoksa eklezioj. Speciala tasko estas eĉ dialogo kun judaismo kaj aliaj nekristanaj religioj.

En deklaracio eldonita de Eŭropa Episkopa Sinodo oni fine parolas pri klopodo de la eklezio por kreado de la nova Eŭropo, kiu estus samtempe malfermita por tutmonda salidareco.

Por ni, esperantistoj, estas kompreneble interesa demando rilatanta al lingva interkompreniĝo de episkopoj dum la sinodo. Do, ĝenerale oni povas diri, ke ekzistis ne negravaj problernoj tiutempe. Ni ne forgesu, ke unuafoje kolektiĝis episkopoj el la tuta Eŭropo, tio signifas, ke ĉeestis vere anoj de multaj nacioj, inter ili ankaŭ de la slavaj. Dum traktado montriĝis kompreneble diversaj problemoj. Ni ĝojas, ke Mons. Georgo Jakubinyi, helpepiskopo el Alba Iulia en Rumanio, aludis dum la sesio la solvon de interkompreniĝo helpe de nia internacia lingvo. Interalie li diris: "Oni ankaŭ parolas pri la lingva imperiismo. La grandaj nacioj volas altrudi sian lingvon kun sia kulturo kaj mondkoncepto. Latino estus taŭga solvo, sed hodiaŭ jam ĝi ne estas praktikata kiel iam. Do estas bezonata internacia artefarita lingvo, kiu ne havas nacion malantaŭ si. La praktikebla solvo estus Esperanto."

Kiel tiujn vortojn akceptis la kunvenintoj, ne estas precize konate. Eble ke kelkaj okcidentanoj ridetis, sed kredeble orienteŭropanoj povus vidi en tiu propono esperon por pli serena estonteco.Certe estas la fakto, ke Esperanto paŝon post la paŝo ĝis nun sufiĉe silente enpenetras ankaŭ en katolikan eklezion. Ni menciu nur enkondukon de ĝi en liturgion aŭ dufojan saluton en nia internacia lingvo de la Papo en Ĉenstoĥovo dum renkontiĝo de la junularo kaj agnoskon de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista kiel laikan eklezian organizaĵon.

Sed ni revenu al nia temo - la sinodo. Kiel facile antaŭvideble, la propono de Mons. Jakubinyi ne eniris la finan rezolucion. Tamen la unua fajrero de episkopa flanko ekbruliĝis. Kiel oni solvis praktike la lingvan diversecon de sinodaj patroj? Por pridiskuti la proponon de fina referaĵo oni devis starigi 12 linrgvajn grupojn: 3 anglajn, 2 francajn, 2 germanajn, 2 italajn, 1 hispanan, 1 slavan kaj 1 latinan. Cetere nur 7 patroj - plejparte el Mezorienta Eŭropo - elektis latinon, dum la aliaj grupoj konsistis meznombre el 14 ĝis 20 personoj. Oni povas diri, ke ankaŭ la rusa pli ofte aperis en tradukoj. Do, daŭras kaj plivastiĝas la vetkuro al lingva superregado.

En nia ĉeĥa katolika semajngazeto montriĝis negranda artikolo pri propono de la rumana episkopo Georgo Jakubinyi, kio signifas, ke eĉ en neesperantistaj rondoj ĝi vekis atentemon. Mi sendis al lia Moŝto en Rumanion leteron por apogi lian iniciaton. De patro episkopo Jakubinyi venis respondo. Ĝian tekston vi povas legi en nia bulteno DIO BENU n-ro 2/1992.

Ni iru antaŭen, nia Sinjoro certe benos niajn klopodojn.

Inĝ. Jan Kalný - vicprezidanto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

al la indekso


 KRISTANA KERNO EN LA ZAMENHOFA HOMARANECO

Zamenhof, kiel ni scias, estis hebreo - tamen ni trovas en lia politika-religia doktrino nomita "homaranismo" kernon pure kristanan pere de la "amo al proksimulo". - Laŭ Zanenhof la homaranismo estas ja "celado al pura homeco kaj al absoluta intergenta justeco kaj egaleco". Homarano estas do homo rigardanta sin en solidareco kun la tuta homaro. - Se oni parolas pri homaranismo kiel pri politika – religia doktrino, ni devas kunligi jenan politikan parton de ĉi-nocio kun alia "-ismo", kun la nocio "esperantismo", kio ja estas penado disvastigi en la mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa. Sed tiu penado disvastigi en la mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, havas kvazaŭ monero sian politikan dorsflankon. Ĝi estas penado fronti kontraŭ la hegemonio de kiu ajn etna lingvo en diversaj mondpartoj, eventuale eĉ en la tuta mondo. (Iam oni uzas eĉ en okcidento la terminon "rezisto kontraŭ la lingva imperiismo" de grandaj lingvoj.) En la mondo ekzistas ja kelke da miloj de diversspecaj lingvoj, kies uzantoj ne povas ja ekzisti en servuteca rilato al la posedantoj de unu granda "mastra" lingvo en sia mondoparto. - La religia, aŭ oni eble eĉ puvus diri humaneca parto de la doktrino "homaranismo" fontas ja tipe el la kristana "amo al proksimulo." - Zamenhof jam kiel knabo suferis pro la ĉiamaj kvereloj kaj interbataloj inter la diversaj gentoj en sia naskiĝurbo Bialistoko. (La interbataloj estis eĉ multe pli oftaj ol la kvereloj, ĉar ili ne bone komprenis unuj la aliajn - pro tio ili eĉ ne povis kvereli, nur ataki sin reciproke. Kaj precipe hebreoj en Rusio devis ofte tremi antaŭ pogromoj kontraŭ si.) - Ni nun ĉe ni konas la batalojn de "skinoj" kontraŭ ciganoj (kiuj cetere sin mem nomas "romuoj") kaj ni nun ofte aŭdas kaj legas pri la etna interbatalo en Bosnio-Hercegovino kaj en Intermontara Karabaĥio - sed al knabo kaj poste junulo Zamenhof sufiĉis tio, kion li travivis kaj spertis en sia Bialistoko al la ekesto de la ideo trovi rimedon por la interpacigo kaj interfratigo de la najbaraj gentoj. - Jes, el la senkulpa, pura knaba amo al la homa familio, suferanta per konstantaj konfliktoj kaj interbataloj, fontis la intenco krei al ĝi facilan kaj neŭtralan interkomprenilon. - Jes, tio estis jena vera, pura amo al la proksimulo, kiun predikis al ni Jesuo, kaj kiun en Bialistoko enmetis Sankta Spirito en la koron kaj cerbon de Ludoviko Lazaro. - Kaj la amo al proksimulo estas - almenaŭ por mi - la ĉefa principo de la Jesua instruado; kaj la vortoj de Kristo estu por ni la ĉefesenco de la Nova Testamento (samkiel ili estis por jena biblia Maria, kontraste al ŝia fratino Marta), kaj la ĉefpostulo de Jesuo estas "ami sian proksimulon kiel sin mem". Jesuo superigas la mizerikordon antaŭ la oferoj. Li diras ekz.: "kiam vi faras festenon, ne invitu viajn parencojn, amikojn kaj najbarojn, ĉar tiuj rekompence invitus ankaŭ vin - sed invitu malriĉulojn, kriplulojn, lamulojn, blindulojn - kaj vi estos feliĉaj, ĉar ili ne povas rekompenci vin, sed vi rekompenciĝos ĉe la releviĝo de la justuloj". - Ĉu povas iuj aliaj vortoj esprimi pli trafe kaj elokvente nian devon konstante helpi al la suferanta homaro? - Sed bedaŭrinda estas tiu cirkonstanco, ke Kristo ne precizigas tro la nocion "proksimulo", ke tiu estas ne nur la suferanta aŭ malsatanta homo, kiun oni dum nia vivvojo renkontas (cetere en la tempoj de Kristo estis tiel, ĉar ne ekzistis gazetoj, radio, televido - oni do ne povis ekscii, ke suferas kaj insiste petegas nian helpon iuj malproksimaj "proksimuloj" sur la alia fino de la mondo). - Vere la nocio "proksimulo" ĝin kulpas. Ne nur en Esperanto, sed eĉ en aliaj lingvoj - "der Nächste", "le prochain", "il prossimo" - preskaŭ en ĉiuj lingvoj tiu nocio imputas signifon de iu proksima - kaj tial nin tuŝas ĉefe nur la mizero en nia proksimeco, maksimume en nia mondparto - sed se ni de tempo al tempo ekscias pri statistika noto, ke ekz. mortas pro malsato en la mondo ĉiujare ĉ. 50 milionoj da homoj - inter ili plej granda parto da beboj kaj infanoj - aŭ ke samtempe mortas en Afriko kelkaj dekoj da miloj potage per malsato pro la pereiga sekeco, tio nin ŝajne ne tro tuŝas! - Indus ĉiutage en la televido montri la mortantajn bebojn ĉe la elsekiĝintaj mamoj de iliaj patrinoj - eble tio poste movus la konsciencon de la riĉa, norda mondoparto, por ke ni feliĉuloj, tie ĉi naskiĝintaj, povu poste konsideri eĉ tiujn malproksimulojn kiel niajn verajn "proksimulojn". - Fine unu proponon: Germanoj havas krom la nocio "der Nächste" ankaŭ sinonimon "Mitmensch". - Do ni uzu eĉ en Esperanto anstataŭ "proksimulo" - simile al "Mitmensch" la nocion "Kunhumo". Kaj la radikoj "hom-" ni superigu antaŭ la nocioj "ĉeĥo", "slovako", "kristano", "katoliko" ktp! - Kaj tute laste mi finas per la vortoj de slovaka nacia verkinto, poeto ankaŭ ĉeĥe verkinta Ján Kollár el lia poemego "La Filino de Slavio":

"A vždy, zvoláš-li Slovan, nechť se ti ozve člověk!" Esperantlingve: "Kaj ĉiam vokante "la slav´", vi aŭdu resoni "la hom´"!

Miroslav Smyčka

Duan parton de la rakonto "La unua misiista vojaĝo de Mikky" vi trovos en la venonta numero de nia gazeto DIO DENU.

al la indekso


 KOMUNA KRISTANA KONGRESO VELENCE 1992

45-a de IKUE kaj 42-a de KELI

Julie, de la l8-a ĝis la 25-a, en hungara urbeto Velence okazis la 8-a Komuna Kristana Kongreso Esperantista. Ĝi estis la 45-a kongreso de IKUE kaj la 42-a kongreso de KELI. Partoprenis ĝin reprezentantoj el 17 landoj, nome el Belgio, Britio, Ĉeĥoslovakio, Finnlando, Francio, Germanio, Hungario, Italio, Litovio, Malajzio, Nederlando, Pollando, Rumanio, Rusio, Svedio, Ukrainio kaj Usono. Ĉeĥoslovakion reprezentis 4 IKUE-anoj kaj 2 KELI-anoj, ĉiuj el la Ĉeĥa Respubliko. Dum la kongreso ekregis vere belega kristana kaj frateca ammedio. Personaj kontaktoj de la anoj de diversaj kristanaj konfesioj forigas multajn antaŭjuĝojn kaj malfermas larĝe la pordon al ekumenaj rilatoj. Estis vere profunde sentita sopiro de la reprezentantoj de diversaj kristanaj konfesioj pri strebado al unueco. La sopiro pri reciproka fratiĝo estis tiel forta, ke ĝi kulminis per kumuna Diservo (kun Eŭkaristio - La Sankta Manĝo) laŭ Lima Liturgio en la katolika preĝejo. Mi estis kaj estas konvinkita, ke tiu ĉi "kuraĝa paŝo" - la miksitaj liturgio kaj interkomunio - ne estas permesita flanke de la katolika eklezio, ĉar ne estas plenumitaj, fundamentaj kondiĉoj, precipe unueco laŭ kredo.Mi ĝojis, ke ekregis reciproka amo kaj sopiro proksimiĝi al Dio per komuna Diservo kun Eŭkaristio - La Sankta Manĝo, sed en profundeco de la kuro mi malĝojis, ĉar mi estis konvinkita, ke ekzistas gravaj baroj, kiuj tion ne permesas. Ni do devas multe preĝi al Sankta Spirito, ke baldaŭ venu la tago de la unuiiĝo de ĉiuj kristanoj.

Ke Kristo fakte ĉeestis inter ni, tion pruvis ĉiuj tagoj de la kongreso. La programo estis spirite riĉa. Ĉiutage estis celebrita la S. Meso en la katolika preĝejo, okazis komunaj matena kaj vespera preĝadoj, kantadoj, prelegoj, folkloraj kaj muzikaj programoj. Kiel la dua estis enprogramigita prelego de frato Miloslav Šváček pri Bildoj el la malhela periodo - propraj spertoj. Tiu ĉi prelego vekis grandan intereson de la ĉeestantaro, kiu estis kompletita per multaj demandoj kaj respondoj.

Pri ĉi tiu brila kongreso ni certe legos en Espero Katolika kaj Dia Regno.

Konklude mi volas danki al ĉiuj aranĝantoj de la kongreso pro ĝuo de neforgeseblaj travivaĵoj, pro profunde kristana etoso, kiu spirite riĉigis nin. Speciala danko apartenas al fratino Eva Farkas Tatár, kiu kun vere patrineca amo kaj granda helpopreteco zorgis pri la sukceso de la kongreso. Dio benu ŝin kaj la ekumenajn strebadojn de la esperantistoj!

Miloslav Šváček

al la indekso


 KET – DIO BENU – IKUE

De la 8-a ĝis la 22-a de aŭgusto 1992 okazis en Sebranice apud Litomyšl la plej grava aranĝo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, la 11-a IKUE-Tendaro. Ĝi enskribiĝis en la historion de la IKUE-tendaroj kiel unu el vere belegaj tendaroj, kie regis gaja kaj frateca etoso. Raportis pri ĝi kelkaj gazetoj. Jen, kion raportis la taggazeto Lidová Demokracie:

ESPERANTSKÝ TÁBOR

Přes sedesát účastníků z Čech, Moravy a Slovenska se zúčastnilo společně s francouzskými, německými a polskými hosty letního tábora katolických esperantistů v Sebranicích u Litomyšle. Všechny táborníky spojovalo praktické uskutečňování evangelia a společný dorozumívací prostředek – ESPERANO. Dopoledne se učili tomuto mezinárodnímu jazyku, odpoledne byl volný zábavný program. Nechyběla ani každodenní mše sv. ve velkém stanu a modlitba růžence. Naši esperantisté zde prakticky dokázali, že soužití příslušníků různých národů je na pevných základech víry a dorozumění neutrálním jazykem je nejen možné, ale i opravdu uskutečnitelné. (mšv)

Sebranice estas religie vigla paroĥo, ĉar tie aktivas fratoj salesianoj. Inter ili kaj la tendaranoj ekestis kunlaboraj kon taktoj, kiuj certe plibeligis la tendaran ammedion. Sed ni lasu paroli pri la tendaro mem la tendaranojn. Iliaj impresoj skizos la plej ĝustan bildon pri ĉi tiu de Dio vere benita aranĝo.

Miloslav Šváček

al la indekso


 NI JAM ESTAS ĈI TIE

Do, ni jam estas ĉi tie. Ni staras antaŭ la pordego kun surskribo per grandaj literoj KET - DIO BENU -IKUE. Sur la loko - frue certe herbejo - sed nun tretdomaĝita per tendaranoj de la antaŭa junulara tendaro - sed ankaŭ turmentita pro seko - troviĝas 30 novaj kaj 5 ne tiom novaj tendoj, kovrita simpla manĝejo, provizejo kaj granda tendego - hangaro. Evidente la plej alta konstruaĵo estas kvinmetra t.n. "ti-pi-o" laŭ indiana esprimmaniero. Meze de la spaco inter la tendoj flagras sur alta stango verdblanka flago kun kruco en verda stelo. Proksimume tiel aspektas la loko de nia dusemajna restado. Por ke ni povu imagi, kio atendas nin kaj versimile ne mistrafos, ni ricevis tuj en la manojn tendaran regularon kun baza taga programo.

Je la 6,30 vekiĝo, poste sekvas gimnastiko, lavado. Lavado ne nur korpa, sed ankaŭ anima. En la granda tendo estas improvizita altaro, kie ĉiutage krom dimanĉo celebras Sanktan Meson Patro Savio el la dominikana ordeno. Dimanĉe okazas Sankta Meso komune kun la paroĥanoj en la preĝejo de sankta Nikolao. La tendaraj Sanktaj Mesoj okazas alterne ĉeĥlingve, ĉar ĉeestas ankaŭ komencantoj kaj esperantlingve pro ĉeesto de alilandanoj - Polinoj, Francoj, Germano. Niajn dummesajn kantojn akompanas nia muzika grupo: gitaroj, violono kaj blovharmoniko. Anime fortigitaj ni poste okupas la manĝejon por fortiĝi ankaŭ korpe. Kaj jam oni fajfas viciĝon por hiso de la flago kaj matena ordono. Tuj poste komenciĝas la kursoj de Esperanto - 3 instruhoroj kun paŭzoj en kvar grupoj: A komencantoj, B progresantoj, C kunversacia kurso kaj fine rondeto por infanoj. Estas tagmezo kaj ni foriras al la vilaĝo Sebranice por tagmanĝi en la lerneja manĝejo. Post reveno en la tendaron estas tempo por siesto, privata studado, libera okupo aŭ banado en proksima banbaseno. De la 16-a h. posttagmeze funkcias kelkaj rodetoj: sporta, muzika, debata. De la 17-a estas unu horo dediĉita al lernado de novaj kantoj. Poste sekvas preĝo de la rozario en ĉeesto de Eŭkaristia Jesuo. Post ĝi estas vespermanĝo kaj vespera ordono kun malhiso de la flago. La lasta programero de la tago estas aŭ tendarfajro aŭ interesa prelego en la manĝejo. Je la 22-a finiĝas la tendara tago. Ĉiuj enlitiĝas nur la gardantoj trairas la tendaron. - Bonan nokton!

(Plurajn kontribuaĵojn de fratino Marta vi trovos en venonta Dio Benu. Kaj ne nur ŝi, sed ankaŭ de pluraj ekstendaranoj, ĉar la limigita spaco de ĉi tiu numero ne permesas publikigi ĉiujn kuntribuaĵojn.

Marta Lorková

En DIO BENU 3/91 aperis alvoko por verki matenan kaj vesperan kantojn por ceremonio de hiso kaj malhiso de la IKUE-flago en nia tendaro. Kiel la plej konvena estis elektita jena matena kanto. La vesperan kanton vi trovos en la venonta D. B.

Matena kanto por hisado de la flago
Ranní píseň při vztyčování vlajky

Teksto: Inĝ. Karel Janouš. Melodio: Prof. Božena Slancová.

al la indekso


 KET - DIO BENU – IKUE

Toto nejsou zaříkavací formule k vyřešení ekonomické nebo jiné krize, ale nadpis na bráně Katolického esperantského tábora - DIO DENU - Mezinárodní Katolické Ligy Esperantistů, který se uskutečnil v Sebranicích u Litomyšle, kde prožilo asi šest desítek esperantistů dva překrásné týdny v příjemném bratrském prostředí. Zde získali mnoho. Po stránce duchovní měli možnost získat tolik, jako na duchovních cvičeních. Otec Savio Řičica OP byl pečlivým duchovním správcem tábora. Mše svaté byly celebrovány denně. Rovněž byla denně i modlitba sv. růžence. Duchovním obohacením byla i pouť na Chlumek.

Prostředí kouzelné, počasí krásné, jídlo dobré, spokojenost vrcholná. Co k tomu dodat? Za rok na shledanou v Sebranicích!

František Adamík

VESPERA kanto por hisado de la flago
VEČERní píseň při SNÍMání vlajky

Teksto: Inĝ. Karel Janouš. Melodio: Prof. Božena Slancová.

al la indekso


 JAK JSEM SE DOSTALA DO VELKÉ, KRÁSNÉ ESPERANTSKÉ RODINY

O esperantu jsem věděla jen to, že je to řeč, kterou se dá domluvit po celém světě. Kdyby mi někdo před rokem řekl, budeš se učit na táboře esperanto, tak bych tomu nevěřila. Jednou v neděli jsem četla Katolický týdeník a upoutal mě článek, kde bylo m.j.: od 8.8. do 23.8. se koná esperantský tábor v Sebranicích u Litomyšle. Přečetla jsem a odložila. Za týden jsem vzala noviny znovu a přihlásila jsem se. Jaké bylo mé překvapení, když mi přišla kladná odpověď. Přijali mě všichni tak, jako kdybych tam vždycky patřila. Je to šedesátičlenná rodina, jaká má být. Děti, mladí, střední generace, starší. Všichni jsou spolu. Každý toleruje toho druhého. I já jsem si najednou uvědomila, jak by svět vypadal úplně jinak, kdyby všichni křesťané svítili láskou Ježíšovou. Mší sv. zde v táboře začíná den a modlitbou svatého růžence končí. První neděli jsme byli na mši sv. v Sebranicích. Byl plný kostel, hodně mladých. Místní kněz v kázání řekl, že zlo vítězí už tehdy, když dobrý člověk nedělá nic. Ano, nedělat nic, to znamená přestat růst. Pro mě je to výzva. Uč se, ať můžeš rozdávat to světlo Ježíše dál. V pátek jsme byli opět na mši sv. v Sebranicích pro mládež; byl zrovna svátek Maxrniliána M. Kolbeho. Je to patron esperantistů. Kněz nám přiblížil pouť mladých na Chlumek k P. Marii. Šli tam pěšky, spali pod širákem. Řekl: "Celou cestu jsem zpovídal. P. Maria by nechtěla, abychom k ní přišli s ušmudlanou duší. Co lidí jde na pouť jen proto, aby se podívali. Duše je vůbec nezajímá." Druhou neděli jsme byli pozváni na pouť do Lezníku. Tak jsme jim tam zahráli na kytary a housle a zazpívali. Moc se jim to líbilo. Mše sv. byla za zesnulého otce kardinála Tomáška. Kněz ocitoval jeho slova: "Když děláme něco pro druhé, děláme dobře, když se ale k tomu modlíme, děláme lépe, když ale snášíme utrpení pro druhé, děláme nejlépe". Moc na mě zapůsobily večery u táboráků. Vyprávělo se, bylo veselo, ale nejkrásnější bylo vždy ukončení. Všichni se drželi za ruce, zpívala se píseň na dobrou noc a pak stiskem rukou popřál jeden druhému dobrou noc. Končilo se modlitbou Otčenáš a otec Savio dal požehnání.

Na táboře jsme měli také různé kroužky a přednášky. Tak jsem se dozvěděla o vzniku a historii esperanta. Bylo to moc zajímavé. Také jeden z našich bratří byl pozván na konferenci do Kanady, jako jeden z mála dětí, kteří přežili potrat. Říkal: "Po mši sv. jsme šli v průvodu se svíčkami, modlili se růženec. Vedle nás řval dav mladých, toužící po sexu. Připadalo mi to jako nebe a peklo. Jedině růžencem můžem dobýt svět pro Krista". A má pravdu.

V úterý jsme navštívili poutní místo Chlumek. Jeli jsme sice autobusem a v tichosti, ale i tak to bylo moc krásné. Táborové dny rychle utíkají a mě nezbývá než poděkovat vedoucímu tábora Miloši Šváčkovi, učiteli Lubomíru Obručovi a vůbec všem za krásně prožitých 14 dní v Sebranicích.

Marie Vyklická

al la indekso


 MI RENKONTIĜIS KUN DIO

Neimageblan feliĉon sentis apostoloj atestantoj de la Transfiguriĝo de Jesuo Kristo, sed ili devis reveni el la monto Tabor en normalajn vivkondiĉojn.

Malfacilas priskribi tion, kio plenigis min dum mia restado en IKUE-tendaro en Sebranice, tamen mi devis reveni hejmen. Sed tieaj travivaĵoj estis tiel fortaj, ke ili helpis al mi superi nostalgion, kiu dum momentoj de adiaŭo enŝteliĝas en homajn korojn.

Kial nur plendi, ke io bela finiĝis? Oni ne forgesu danki al Dio por liaj donacoj. Ja ne ĉio ĉesis. Kio pliriĉigis mian animon, tio restos kaj kun helpo de Dio alportos fruktojn al mi kaj al aliaj. Vere, en Sebranice dum mia restado en KET mi spertis internan renkontiĝon kun Dio, kaj la samon mi sincere deziras al ĉiuj. Do vizitu nian IKUE-tendaron!

Romana Bilderová

al la indekso


 PRI MIA UNUA RESTADO EN E-TENDARO

Mi komencis lerni esperanton per skriba kurso, ĉar mi volis eksciadi novaĵojn el la mondo. Tial mi decidiĝis viziti esperantan tendaron en Sebranice. Malgraŭ mi fínis nur duonon de korespond-kurso, mi aliĝis al B-kurso. Mi ankaŭ aŭdis, ke venos eksterlandanoj kaj tiu fakto tre allogadis min en la tendaron.

Mi interkonatiĝis kun novaj geamikoj kaj bela frateca medio. Mia spirita vivo estas riĉigita per ĉiutagaj S. Mesoj, rozariaj preĝoj kaj interparoladoj kun patro Savio Řičica.

En Esperantaj lecionoj al mi helpis frato Žák kaj mi konstatis, ke Esperanto estas simpla kaj facile komprenebla. Nun mi kapablas jam iom post iome komenci amikecajn kontaktojn kun eksterlandanoj.

Venontjare denove ek en nian tendaron!
Daria Michalová

al la indekso


 ESPERANTO ESTAS LA RIMEDO

Mi tre ĝojas, ke mi povis ĉeesti la tendaron - la grandan familion de amo. Ni, diversaĝaj kun diversaj interesoj kaj diversaj klopodoj travivis belegajn du semajnojn. Kiel tio eblis? Nin kunigis Jesuo Kristo en sia senlima amo. Ĉiumatene ni kuniĝis kun Jesuo Kristo en la sankta Eŭkaristio, por ke tutan tagon ni travivu kun Li kaj Li kun ni. "Iru en paco", diris la pastro Savio je la fino de la Sankta Meso, kaj ni en paco disiris por la matenmanĝo kaj poste por kursoj. Ankaŭ Esperantaj kursoj estis grava punkto de la programo en la tendaro. Sed Esperanto ne estas celo. Esperanto estas nur la RIMEDO por plenigo de nia devizo de la amo.

Posttagmezaj ludoj, debatoj kaj paroladoj sanigis niajn korpojn kaj animojn. Je la fino de la tago ni per la sankta rozario dankis al Dio pro travivita tago kaj petis por protekto por niaj proksimuloj, kiuj ne povis ĉeesti en la tendaro.

Sinjoro Dio, ni dankas al vi pro la belega tendaro kaj ni petas vin por la fortigo en plua vivo.
Anna Němcová, Slovakio

al la indekso


 VEDOUCÍ, BROUK SMRTIHLAV A DALŠÍ POSTŘEHY

Na katolickém esperantském táboře se mi nejvíce líbil br. Miloslav Šváček ve funkci presidenta tábora. Nejlépe vypadal v brýlích a když psal na psacím stroji, ale i bez něho. Akorát jsem mu nerozuměl při nástupech, musel to někdo z esperanta překládat. Také byl na br. Šváčka dobrý pohled, když mu na límci u táboráku přistál Lišaj Smrtihlav. Říkal zajímavým tónem a přitom se ohnal: "Hmyz otravný". Lišaj samozřejmě hned uletěl. Br. Šváček také zajímavě zpívá, hlavně při chůzi. Pobroukává si texty písní, které zpíváme u táboráků a každý den v 5 hodin vstává. Dále se mi na táboře líbili kamarádi a kamarádky. Zvláště malá Pavlínka, se kterou jsem si rád hrál. A také bych neměl zapomenout na bazén, který byl 200 m od tábora. Také esperanto mě bavilo, protože jsme měli dobrého učitele, který si s námi povídal vtipy a probrali jsme 16 lekcí.

Chci se tohoto tábora zúčastnit i příští rok. Moc se mi tam líbilo. Příroda, prostředí i hodní lidé.
Jan Návrat 12 let

Pozdravte ode mne všechny účastníky tábora a vyřiďte jim, že na ně myslím. Byl bych ostatně špatný esperantský návštěvník, neudělal jsem od loňska žádné pokroky v tomto světovém jazyku ...

S požehnáním všem táborníkům
+ Karel Otčenášek, biskup královéhradecký. Hradec Králové 4.8.1992

al la indekso


 LA RENKONTIĜO EN ŽILINA

DIO DENU! Tiun ĉi saluton oni ofte aŭdis en Salesiana Domo en Žilina dum la 2-a Renkontiĝo de Slovakaj Esperantistoj - Katolikoj, kiu okazis en la tagoj 28.-30.8.1992.

La renkontiĝon partoprenis krom slovakaj katolikoj ankaŭ iliaj gefratoj el Bohemio, Moravio kaj kelkaj gastoj el Pollando.

Serio da klerigaj prelegoj, s-taj mesoj en Esperanto, celebritaj de P. A. Dlugi, koncerto de spiritaj kantoj prezentitaj de la majstro M. Smyčka el opero en Ústí n. L. - membro de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, prezento de la folklora grupo el Žilina, kunsido de la katolika sekcio, trarigardo de la urbo kaj ekskurso al Teplička certe postlasis profundajn travivaĵojn en ĉiuj ĉeestantoj.

Katolika sekcio de SEA estis akceptita inter laikajn movadojn de Slovaka Episkopara Konferenco. Ĝi intime kunlaboras kun ĉeĥa katolika sekcio, kun kiu ĝi ekde la nova jaro eldonados komunan gazeton. Junaj membroj de nia sekcio jam la duan fojon ĉi-jare partoprenis Katolikan E-Tendaron en Sebranice apud Litomyšl. Tiu ĉi tendaro, kies partoprenkotizo estas malalta, ebligas al partoprenantoj plialtigi iliajn lingvajn konojn kaj travivi du semajnojn en frata medio kaj belega naturo.

Vladimír Němec, Žilina

al la indekso


 NI KOREGE GRATULAS

al niaj membrinojkaj fratinoj:
- Anna Rejthárková, pro ŝia 96-jariĝo. Ŝi estas longjara kaj ĉiam fidela membrino de IKUE kaj nia IKUE-sekcio.
- Marie Bartovská, pro ŝia 80-jariĝo. Ŝi estas tre agema kaj oferema, modelo por multaj pli junaj membroj.
Al ambaŭ fratinoj kaj al ĉiuj ceteraj gefratoj, kiuj nunjare atingis jubilean aĝon, ni elpetas Diajn gracojn kaj benojn en plurajn jarojn.

al la indekso


 LINGVA ANGULETO

Česká gramatika v porovnání s esperantskou

Esperantská gramatika nenazývá tytéž mluvnické tvary a jevy stejnými názvy. Už jen taková jednoduchá slova jako ANO a Ne. V češtině je ANO příslovce přitakací, v esperantu citoslovce souhlasu. NE je v češtině příslovce záporové, v esperantu zájmeno negativní. Podobné je to s přechodníky (esp: gerundioj). Kdybychom se něco chtěli dovědět o přechodnících v esperantské gramatice, marně bychom "gerundioj" hledali. Náš přechodník je v esperantské gramatice nazýván participo adverba. Věta se v běžné řeči nazývá frazo. Ale esper. gramatika má pro větu slovo propozicio a slovem frazo (kompleksa frazo) vyjadřuje to, čemu my říkáme souvětí. Takových rozdílných pohledů na gramatiku je celá řada, nehledě ke gramat. jevům, které se v jednom jazyce vyskytují a v druhém vůbec ne. Z české gramatiky však musíme vycházet a zkoušky z esperanta tím nechceme komplikovat. Proto již v r. 1949 Dr. Stanislav Kamarýt a Dr. Tomáš Pumpr ve spisku "Všeobecné poučení o zkouškách z esperanta" uvádějí, že zkoušky se konají v esperantu, ale že "zkouška z mluvnice, skladby a stylistiky esperantské, jež má prokázat, že kandidát vnikl hlouběji do mechanismu jazyka" se zkouší česky.

Ing. Karel Janouš

Fratino Marie Bartovská petas vian pardonon. Ŝi skribas: "Sur la p. 37 mi konstatis, ke mi tre malatente skribis "Mikky". Ne povas esti "mia la plej bona amiko", ĉar jam "mia" havas la saman valoron kiel "la". Ambaŭ ne povas esti. Simile anstataŭas "la" la korelativoj "tiu, tia, ĉies" k.s.

Karaj gefratoj! La limigita spaco de nia gazeto ne permesis publikigi ĉiujn kontribuaĵojn. Vi ilin trovos en la venonta numero de DIO BENU. Ne forgesu plu sendadi viajn kontribuaĵojn, por ke nia gazeto estu daŭre interesa kaj fakte de vi verkita. Dankegon!

Alvoko: Skribu petojn en Esperanto, ke la papo novjare salutu ankaŭ en Esperanto. La petojn adresu al: Segretaria di Stato 00120 CITTŔ del VATICANO.

al la indekso


 RESPONDO DE KARDINALO PIRONIO

Responde al nia letero sendita al kardinalo Pironio (vidu D.B.2/92), li skribas:

Kara Sinjoro, mi rapidas danki kaj vin kaj sinjorinon Marta Kepeňová pro viaj sendaĵoj kaj ĉefe pro la sentoj, kiuj ilin inspiris, kiuj klare kompreniĝas, malgraŭ la nefacila legado de la teksto.

Mi al vi deziras ĉian bonon en via agado, estante certa, ke la Sinjoro rekompencos viajn klopodojn celantajn disvastigi Lian Evangelion kaj kanti Liajn laŭdojn en la tuta universo, transe de la pluraj ekzistantaj lingvaj baroj.

Eduardo Kardinalo Pironio - Prezidanto de la Pontifika Konsilio por Laikoj.

al la indekso