Dio Benu numero 6-2/1992

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 

KOREGAJN GRATULOJN, PATRO ĈEFEPISKOPO MILOSLAVO (M. Šváček)
LA VORTOJ DE LA PREZIDANTO (M. Šváček)
LETERO AL LA PAPO JOHANO PAŬLO LA DUA (M. Šváček)
ĈE LA BEATULO JOHANO SARKANDER (M. Šváček)
KATOLIKOJ EN JAPANIO (J. Žák)
LA EPISKOPOJ BENAS NIAN AGADONK. Otčenášek, G. Jakubinyi
ĜIS LA REVIDO EN SEBRANICE (M. Šváček)
ĈU DIO ŜATAS MIN? (J. Žák)
KANADO - KONFERENCO PRI AMO, VIVO KAJ FAMILIO (L. Mlejnek)
MIRAKLE TRANSVIVITAJ (L. Mlejnek)
LA LETERO AL SLOVAKAJ IKUE-ANOJ (M. Šváček)
PERPIEDA PILGRIMO AL ĈENSTOĤOVO (D. Małkowska)
LA UNUA MISIISTA VOJAĜO DE MIKKY – I (E-M. Ilkka, trad. F. Adamík, M. Šváček)
LA KOMUNUMO TAIZÉ (K. Kliszczyński)
LINGVA PAĜO (K. Janouš, M. Bartovská)
NIA KORESPONDA KURSO (J. Žák)
NI KONDOLENCASLudvík Klimeš, František Škrla
DANKESPRIMOJ (M. Šváček)


 KOREGAJN GRATULOJN, PATRO ĈEFEPISKOPO MILOSLAVO!

Maje okazis 60-jara naskiĝjubileo de la ĉefepiskopo de Prago kaj patrono de nia IKUE-sekcio Monsinjoro D-ro Miloslav Vlk. Tiuokaze ni ekkonu koncizan biografion de la eklezia altrangulo, kiu meritas nian sinceran amon kaj respekton.

Monsinjoro Miloslav Vlk naskiĝis la 17-an de majo 1932 en Lišnice, paroĥo Sepekov, distrikto Písek. Ekde j. 1938 li vivis kun gepatroj kaj tri fratinoj en Záluží u Chýšek. En Chýšky li vizitadis elementan lernejon. En tiea, paroĥa komuneco li eksentis pastran vokiĝon.

En la j.1946 li foriris studi gimnazion en urbo České Budějovice. Dum la studentaj jaroj li tie ellernis ankaŭ Esperanton, kiun li poste aktive praktikadis precipe en la junulara medio. Post la maturekzameno en j. 1952 li ne eniris teologian seminarion, ĉar tiutempe estis likviditaj diocezaj seminarioj kaj funkciis nur unu sen aprobo de Romo. Ĉar li pro politikaj kaŭzoj ne povis studi iun alian altan lernejon, li dume laboris kiel fabrika laboristo. Post soldatservo li tamen estis akceptita je altlerneja studado. En la jaroj 1955-60 li elstudis en la Universitato de Karolo en Prago la arkivan fakon. Poste li laboris dum la j. 1960-64 kiel arkivisto kaj ankaŭ kiel direktoro de la arkivejo en České Budějovice. J. 1964 li foriras studi teologian fakultaton en Litoměřice. La 23-an de junio 1968 li secerdotiĝis kaj li iĝis sekretario de episkopo Josef Hlouch, reveninta el 18-jara izoliteco.

Pro sia modela sacerdota aktivado, li ekde j. 1971 ĝis la j. 1978 devis ofte ŝanĝi paroĥojn pro intervenoj de ŝtata polico (StB). La aktivado precipe inter la infanoj kaj junularo kaŭzis, ke la ŝtataj instancoj malpermesis al li sacerdotan praktikadon. Li devis trovi civilan laboron. Li foriris Pragon, kie li laboris kiel purigisto de la vendejaj fenestroj. Ekde j. 1986 li laboris 3 jarojn kiel arkivisto de Ŝtata Banko en Prago.Tiutempe li estis aktivulo en diversaj neoficialaj grupoj de la junaj homoj.

Kiam jam aŭroris politikaj ŝanĝoj en nia lando, li la 1-an de januaro 1989 rericevis ŝtatan permeson unu jaron praktiki pastran laboron.

En j. 1989 li partoprenis kiel simpla pilgrimanto sanktproklamon de beatulino Agnesa la Ĉeĥa en Romo. La 14-an de februaro 1990 la Sankta Patro lin episkopigis. Li administris diocezon de České Budějovice ĝis la marto 1991, kiam la Sankta Patro lin nomumis ĉefepiskopo de Prago.

Patro ĉefepiskopo Vlk ne estu por ni nura patrono de nia IKUE-sekcio, sed vera modelo de granda braveco, kiun li tiel bone praktikadis dum la pasinta malfacila periodo. Niaj preĝoj kaj manoj preparitaj ĉiam kaj en ĉiuj cirkonstancoj helpadi al la amata Patro ĉefepiskopo Miloslavo, gvidanta nian karan eklezion, estu donaco de la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj okaze de lia grava vivjubileo - la 60-jariĝo.

Miloslav Šváček

al la indekso


 LA VORTOJ DE LA PREZIDANTO

Karaj Gefratoj!

La tempo nereteneble kuras kaj la unua duonjaro estas preskaŭ malantaŭ ni. Retrorigardante ĝin, ni povas konstati, ke ĝi estis sukcesa kaj benita. Ni sukcesis aperigi 2 numerojn de nia revueto DIO BENU, estis eldonitaj leterpaperoj kaj poŝtkartoj kun konvena emblemo kaj ekstartis nia skriba kurso. Okazis bela pilgrimo de polaj kaj ĉeĥaj esperantistoj al komuna beatulo de ambaŭ popoloj, al Johano Sarkander en Olomouc. Kaj ankoraŭ antaŭfine de junio okazos, ni esperu same bela kaj sukcesa kiel pasintjara, la spirita renkontiĝo en České Budějovice. La videblaj rezultoj estis atingitaj danke al oferema kunlaborado de kelkaj niaj gefratoj. Nian grandan dankemon ni adresas al karaj fratoj en Italio, kiuj per sia helpopreteco komprenas ne ĉiam facilan situacion por realigo de niaj planoj. Estis ankau renovigita frateca kunlaboro kun niaj polaj gefratoj. Kaj tio ege ĝojigas nin. Ĉiam ni spertas pruvojn, ke nia aktivado estas utila, ĉar Dio ĝin benas.

Spite de la plendoj, ke Esperanto en la mondo stagnas, nin plenigas ĝojo, ke iom post iome, ofte pro kaj perlonga kaj granda klopodado, akiras Esperanto sian meritan pozicion en la ekleziaj sferoj. Longajn jarojn elsendadas regule programojn en Esperanto Radio Vatikana. Post multjara klopodado estis aprobita Esperanto kiel liturgia lingvo. La papo unuan fojon en la historio de la eklezio oficiale alparolis per Esperanto partoprenantojn de la Monda Junulara Renkontiĝo. Kaj jen, nunjare aperis grava dokumento: Dekreto de la Pontifika Konsilio por Laikoj, per kiu estis IKUE aprobita kiel internacia eklezia asocio de fideluloj. Tiu ĉi dokumento havas grandan signifon por IKUE, kaj do ankaŭ por nia IKUE-sekcio (filio), ĉar nia aktivado estis oficiale agnoskita kiel la eklezia. Kaj estas ĝuste kaj juste, ĉar per nia aktivado ni celas nenion alian, ol tion, kion celas la eklezio. Per ĝi ni strebas pri spirita kaj morala renovigo de la socio en nia lando kaj la tuta malsana mondo. Nome de nia sekcio mi adresas dankojn al ĉiuj, kiuj strebis pri atingo de ĉi tiuj rezultoj. Speciala danko apartenas al kara IKUE-prezidanto sac. Duilio Magnani, kiu spite de oftaj malfacilaj kondiĉoj nelacigeble strebadis pri ĉi atingaĵoj. Kaj kompreneble nia granda danko apartenas al nia amata Papo Johano Paŭlo la II-a, al kiu estis nome de nia sekcio sendita dankletero (legu ĝian kopiaĵon). Dankletero kun suba teksto estis sendita ankaŭ al Eminenca Moŝto Kardinalo Eduardo Pironio, Prezidanto de la Pontifika Konsilio por Laikoj, 00120 Cittá del Vaticano.

Mi alvokas niajn aktivajn membrojn, ke ili skribu mallongajn dankesprimojn en Esperanto al Sankta Patro kaj kardinalo Pironio. Koregan antaŭdankon al tiuj, kiuj ekkomprenis gravecon de ĉi tiu alvoko por estonteco de nia movado.

Kaj fine, maje okazis vivjubileo de la ĉefepiskopo Miloslav Vlk. Nome de la sekcio estis al li sendita suba gratulletero.

(La letero sendita al kardinalo Pironio:)

Via Eminenco! La Ĉeĥa IKUE-Sekcio, filio de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), esprimas al Pontifika Konsilio por Laikoj kaj speciale al Via Eminenco sincerajn dankojn pro agnosko de IKUE kiel eklezia internacia asocio de fideluloj (Dekreto 196/92/5-61/B-25).

La Ĉeĥa IKUE-Sekcio, celanta per sia aktivado spiritan kaj moralan renovigon de la socio, laboras tiucele kadre de la IKUE prospere al la tuta katolika eklezio. Esprimante niajn varmajn dankojn kaj dankemon, ni esperas ĉe Via Eminenco simpatiojn por aktivado de la katolikaj esperantistoj.

(La gratulletero sendita al ĉefepiskopo Vlk:)

Via Ekscelenco, Patro ĉefepiskopo! Akceptu nome de la katolikaj esperantistoj varmajn korsalutojn kun bondeziroj okaze de Via vivjubileo - 60-jariĝo.

Ni ĝojas, povante helpi al Vi kaj la eklezio en nia lando en spirita kaj morala renovigo de nia socio. Tiucele direktas ĉiuj agadoj de la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj. Ni volas per preĝoj kaj praktika evangelizado subteni Viajn aktivadojn prospere de la eklezio kaj la tuta popolo. Pro tio ni elpetas por Vi de la ĉiela Patro benojn kaj gracojn kaj ĉiujn donacojn de la Sankta Spirito, por ke Vi saĝe kaj longe laboru sur vitejo de la Sinjoro. Ni esperas, ke Vi daŭre konservos Vian favoron rilate al aktivado de la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj, por kiuj ni elpetas Vian apostolan benon.

Miloslav Šváček

al la indekso


 LETERO AL LA PAPO JOHANO PAŬLO LA DUA

CS-Penĉice, la 30-an de majo 1992

Al Lia Sankteco
Papo Johano Paŭlo II
00120 CITTÁ DEL VATICANO

Via Sankteco, nia amata Papo !

La ĉeĥaj katolikaj esperantistoj aktivantaj en la kadro de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista kun sidejo en Romo, esprimas al Via Sankteco varmegajn dankojn pro du gravaj dokumentoj:
- Protokolo pri agnosko de Esperanto kiel liturgia lingvo (Kongregacio pri la Dia Kulto, prot. CD 181/89),
- Dekreto pri agnosko de la Internacia Katolika Unuigo Esperantista kiel internacia asocio de fideluloj laŭ pontifika juro (Pontifika Konsilio por Laikoj, prot. 196/92/5-61/B-25). La ĉeĥaj katolikaj esperantistoj, samkiel ĉiuj katolikaj esperantistoj de la mondo, subtenas Vian Sanktecon per preĝoj kaj poreklezia aktivado.

Esprimante al Via Sankteco nian amon kaj fidelecon, ni elpetas por la katolika Esperanto-movado Vian Papan benon.

Nome de la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj Miloslav Šváček, prezidanto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Ĉeĥa IKUE-Sekcio, prez. Miloslav Šváček, Tršická ul. 6, 751 27 Penčice, Ĉeĥoslovakio

al la indekso


 ĈE LA BEATULO JOHANO SARKANDER

Sabate, la 30-an de majo 1992 okazis komuna pilgrimo de polaj kaj ĉeĥaj esperantistoj al beatulo Johano Sarkander en urbo Olomouc.

La relikvoj de la beatulo Johano troviĝas parte en katedralo de Olomouc kaj parte en la preĝejo de sankta Miĥaelo Ĉefanĝelo ankaŭ en Olomouc.

En proksimeco de la preĝejo de sankta Miĥaelo Ĉefanĝelo estas kapelo de beatulo Johano Sarkander, konstruita super torturejo de la iama urba karcero, kie troviĝas torturiloj, per kiuj estis turmentita brava sacerdoto Johano. Tiuloke li martire mortis pro ne malkaŝo de la konfessekreto.

Kaj en ĉi tiu kapelo okazis esperantlingva Sankta Meso. La Meson kuncelebris reprezentantoj de la ambaŭ nacioj. La polan reprezentis du sacerdotoj, nome Patro Stanislavo Płachta - franciskano kaj pastro Jozefo Zielonka - la animzorganto de la polaj katolikaj esperantistoj. La ĉeĥan nacion reprezentis Patro Savio Ričica - dominikana prioro kaj konsilanto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio (sub lian administron apartenas paroĥo de sankta Miĥaelo kun kapelo de beatulo Johano). Dum la Sankta Meso alparolis niajn korojn pastro Jozefo Zielonka per la jena prediko:

Karaj gefratoj! Mi volas saluti ĉi tiun nian familion per vortoj de la evangelio. Al Kristo estis metita la demando: Kiu estas la unua ordono inter la ĉiuj? Kaj Jesuo respondis: "Amu la Eternulon, vian Dion, per tuta via koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso. Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono. Kaj la dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon, kiel vin mem". Jen, en tiuj du estas kaŝitaj ĉiuj ordonoj de Dio. Amu la Eternulon, vian Dion, kiu estas la unika Dio. Amu Lin super ĉio. Kaj simile amu vian proksimulon, kiel vin mem. Tio estas decida prediko de Jesuo Kristo. Ne estas alia vojo al Dio kaj al la ĉielo. Tamen ne ĉiam homoj bone komprenas la vortojn de Jesuo Kristo. Eĉ hieraŭ demandis min unu persono: "Ĉu vere mi devas ami Dion pli ol min mem? Ĉu vere mi devas ami Dion pli ol miajn infanojn, ol miajn gepatrojn, ol miajn proksimulojn? Ja mi ilin amas pli ol min mem. Kial do mi devas ami Dion pli forte ol miajn proksimulojn?" Kaj tio estas konkludo de nebona rezonado, ĉar estas al ni klare, ke ĉio, kio ni estas kaj kion ni posedas, ĉio estas de Dio. Se Dio ne ekzistus, ni tute ne povus ekzisti. Se nune Dio ne pensus pri ni, ne ĉirkaŭprenus nin per propra graco, nia vivo certe ĉesus. Ni perdus ne nur la vivon, sed tute la ekziston kaj la fizikan kaj la spiritan. Eĉ animo, eĉ spirito ne povas ekzisti sen Dio, ĉar Dio estas la Kreanto, Dio estas la Konservanto kaj Dio - Jesuo Kristo estas la Savanto. Do, ne ami Dion signifus malami nin mem, malami niajn proksimulojn, malami ĉion, ĉar sen Dio ĉio perdus sian sencon. En Dio kaŝiĝas ĉiu prudenta ago. Se ni volas ami niajn proksimulojn kiel nin mem, ni unue devas ami Dion. Kaj super ĉio! Eĉ vivon nian ni devas oferi al Dio, se tio estas necesa. Se estas konflikto inter nia vivo kaj fideleco al Dio, ni devas elekti fidelecon. Ekzistas du vojoj. Unua gvidas nin al feliĉo tera kaj la dua al feliĉo eterna, ĉiela. Ni ĉiam devas elekti la vojon al ĉielo, kiu ne estas facila. Ofte ĝi estas plena de suferoj, ofte ĝi estas dolorplena.

Ni levu la rigardon al la persono, kiu montris al ni modelon de la vivo kaj fideleco, al Johano Sarkander. Li montris al ni ĝustan vojon. Li povis fuĝi, li povis perfidi Jesuon Kriston, por savi la vivon. Kaj tamen li elektis la vojon al Kristo kaj fidelecon al Dio. Kaj li pagis tiun fidelecon per terura sufero kaj la morto. Pro tio li povas esti por ni, karaj gefratoj el Pollando, el Ĉeĥoslovakio, el Moravio kaj Slovakio, modelo de la fideleco. La beata Johano Sarkander estas nia komuna patrono. Li estis polo kaj tamen laboris en Moravio. Li forlasis sian familion por tie ĉi instrui la evangelion kaj diri al homoj vortojn de Jesuo Kristo: "Se iu volas min imiti, prenu sian krucon de la ĉiutaga vivo kaj sekvu min". Li la samon diris kaj por la poloj kaj por la ĉeĥoj. La saman evangelion li predikis al ili. Li ĉiujn amis same, kiel gefratojn. Kaj li mortis por ĉiuj, por la ĉeĥoj kaj ankaŭ por la poloj.

Ofte okazadis, ke inter ni estis miskomprenoj, eĉ bataloj. Sed ni devas etendi la manojn trans la limo kaj diri: Frato mia, mia kara fratino, mi amas vin en la nomo de Dio. Mi volas esti fidela al instruo de Jesuo Kristo, al la dua Di-ordono, kiu alvokas nin ami la proksimulon, kiel nin mem. Kial ni devas ami proksimulon, kiel nin mem? Ĉar en nia proksimulo, en la frato aŭ fratino sendepende de nacio kaj la lingvo aŭ haŭtkoloro, estas Dio. Dio enestas en ĉiu homo, ĉar Dio estas la Kreanto, ĉar Dio estas la Savanto, ĉar Dio estas la Konservanto, kiu amas nin ĉiujn. Kaj tamen ni, kiel en malbona familio interbatalis. Ni ĉesu tion. Ni prezentu al ni nian vere kristanan fidon kaj moralon, ĉar Jesuo Kristo tion postulas. Vere, ĉiu homo estas pekema. Same mi havas pekojn kaj vi ankaŭ. Etendante la manojn por reciproka brakumo, antaŭe ni devas reciproke pardoni niajn ŝuldojn. Do mi petas vin, karaj gefratoj en Ĉeĥoslovakio, nome de gefratoj el Pollando: En la nomo de Dio pardonu al ni niajn ŝuldojn, same, kiel ni pardonas al vi, same, kiel ni volas, ke Dio pardonu al ni. Post la reciproka pardono sekvas repaciĝo kaj ekregos la amo.

Antaŭ multaj jaroj mi konatiĝis kun karega mia frato Miloŝ Ŝváĉek kaj aliaj fratoj kaj fratinoj, inter ili kun Frantiŝek kaj sinjorino Bartovská kaj multaj, multaj aliaj. Mi estis en la ĉeĥa lando, ili estis en la pola lando. Kaj fine tiuj diversaj politikaj komplikaĵoj disigis nin por momento. Tamen vere por momento. Hodiaŭ denove estas same kiel tiam. Kaj mi ne nomas tiun ĉi pilgrimon al via urbo "repaciga pilgrimo", ĉar ni jam antaŭ longe repacĝis. Inter ni regas amikeco kaj mi esperas, ke venontjare ni denove renkontiĝos. Mi invitas vin al Pollando kaj certe same vi invitas nin al via lando. Kiel hodiaŭ vi prezentis al ni la veran amikan etoson familian, samon ni volas prezenti al vi estonte kaj denove ni alvenos al vi, por brakumi vin en la nomo de Jesuo Kristo. Ĉiuj el ni estas pekemaj, tamen Dio volas al ni pardoni, ĉar Dio amas nin. En la unua hodiaŭa legaĵo prenita el Libro de Saĝeco estas la prudentaj kaj gravaj vortoj: "La tuta mondo estas polvero sur pesilo antaŭ Dio. Tamen eĉ tiu polvero ne estas forgesita de Dio". Tiun polveron, malgrandan polvereton, kiu estas mi kaj vi, Dio subtenas per propra forto kaj konservas ĝian vivon. Kaj tiun polvereton, kiu ofte kontraŭ Dio parolas kaj agas, Dio amas kaj pardone rigardas. Kaj la saĝulo plu diras: "Se Dio ne amus nin, Li certe ne kreus nin." Se Dio ne amus nin, Li ne permesus al ni vivi. Se Dio ne amus nin, Li ne kunvenigus nin tie ĉi por kuna adorado kaj partopreno en la Sankta Meso.Kiel mi estas feliĉa, ke ĉe la altaro tie ĉi estas niaj fratoj el najbara lando, ke ili la saman lingvon parolas kaj celebras la Meson. Kiel mi estas feliĉa, kaj certe ankaŭ vi, ke ni ĝisvivis tiun tempon, en kiu tio estas ebla. Por tio ni danku al Dio. Kaj mi dankas ankaŭ al vi, ke vi bonvolis veni ĉi tien. Mi dankas al vi, pro via ĝojo kaj pro via amikeco. Tiu amikeco trans la limo floru kaj fruktu estonte, por ke nia estonto estu pli bona, pli feliĉa kaj tiamaniere ni venkos ĉiujn kontraŭaĵojn, ĉiujn barojn, kiuj malhelpas al ni fariĝi unu ia familio. Kaj estos unu familio, unu Dio, unu lingvo kaj unu amo en la eterna vivo, en la ĉielo. Amen.

Post komuna Sankta Meso frato Miloslav Šváček koncize informis la ĉeestantajn pilgrimantojn pri la aktivado de la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj kaj pri la plej gravaj nunjaraj aranĝoj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio.

Ni ege bedaŭris, ke niaj karegaj polaj gastoj ne povis resti pli longe. Korege ni dankas al ili pro ilia alveno kaj ni esperas venontjare ilin denove revidi en Olomouc, kien verŝajne venos ankaŭ nia amata Sankta Patro por sanktproklami nian komunan beatulon Johanon Sarkander.

Do, ĝis la revido, karaj polaj gefratoj. La beatulo Johano elpetu por vi ĉielajn benojn kaj gracojn.

La du subaj fragmentoj pri Joĉjo el Skoĉovo el libro "La grandaj kaj la malgrandaj" de aŭtorino Zofia Kossak, pliproksimigos al ni la heroan vivon de la beatulo Johano. El la pola ilin tradukis Kazimierz Szczurek.

SKOĈOVO - "INFANA REVO"

Ekde la infana aĝo li revis fariĝi sanktulo. Tiun ĉi sekretan penson neniam li malkaŝis al iu ajn, prefere forpuŝadis ĝin firme, necerta, ĉu hazarde ne estas sugesto de vanteco, sed ĝi daŭris en li senĉese.

Hodiaŭ, meze de la senpeka belo de printempa mondo ĝi revenis venke, kiel fenomeno simpla, natura. Esti sanktulo! Senti sin senpeka kaj libera! Kompreni la lingvon de la bestoj, ne naskigi en ili timon, rakonti pri Dio-Kreinto! Ekkompreno kaj por eterne ekposedi la dian lumon! Ne devi timi ion ajn... Kiel eme li alparolis plantojn kaj fiŝojn, kvazaŭ fratinojn kaj fratojn!

Li havis tiom da tenero en sia koro, ke vortoj de ama saluto vibris sur liaj lipoj, kaj li sentis, ke je tiuj vortoj venus respondo. Li aliradis la bordon, etendadis la brakojn preta ekparoli, sed rapide retroigis ilin pro subita timo, ke iu povas gvati lin spione. Estis neniu homo en tiu senhomejo, sed ĉu el la vepro, tute post li, ne aperos la vizaĝo de "Tiu", malice grimaca, turpa? Svenadis vortoj plenaj da kora amikeco.

"Kiel ege mi distas de tiuj sanktuloj" - li pensis amare. "En ilia humileco mankis loko por timo pri rikano; neniu el ili timis malican priridon. Se la sankta Antono ekvidus tiun, li dirus: vi ankaŭ venu aŭskulti, satano. Kaj sarkasnan ridon li respondus serene: Ne estas ĝojo en via rido, amiko ...

Mi tamen timas ĉion, ĉar mi estas orgojla kaj malperfekta. Ne konas mi esencan ĝojon, kiun kirli kapablas nenio."

Kaj bedaŭro pri propra malgrandeco vualis al li, kvazaŭ nubo la matenan majan sunon.

Antaŭ longe li preteriris kluzon, atingante la lokon, kie Brennica enfluas Vistulon. Brennica estis eĉ pli impeta, pli kurema, ĉar hastis ĝi tien rapide, anhele, senpere el la montaro. Sur ĝiaj ambaŭ bordoj kreskis vastaj, senfinaj arbaroj, larikaj, fagaj, pinaj, kvazaŭ fluantaj el la pintoj. La persista, rabema, aŭdaca, elanema montara mondo ĉi tie kunpuŝiĝis kun la mondo de ebenuloj, homoj lantaj singardaj, ekstreme ŝatantaj bieron kaj trankvilon.


OLONOUC - "MARTIRA MORTO"

"Ne plu vivas nia paroĥestro" - diris morne unu el la urbanoj. Virino, tenanta sitelon, ellasis ĝin brue surteren.

"Li ne plu vivas! Ne plu vivas nia defendanto" - ŝi ekkriis laŭtvoĉe. "Ho Jesuo! Ho Jesueto! Forturmentita?" Ĝenerala plorego respondis la demandon.

"Tri tagojn" - per singulta voĉo raportis aĝa urbano, "oni turmentis lin per fajro ... viscerojn elŝiris ... la kapon inter ŝraŭboj ... ostojn en ŝnuroj rompis ... tri tagojn ..."

"Ni serĉis en la arbaroj, ja oni diris, ke eble li perdiĝis ie. Post kiam ni eksciis, kio okazis, tuj protestoj iris al Olomouc ... Sed ĉio jam estis finita, eĉ en tombon oni jam estis metinta lin kompatindulon. Nur la ekzekutistoj, turmentitaj lin, rakontis kiel tio okazis ..."

"Rakontu!"

"Tri tagojn ili turmentis, ĝis propra laciĝo. La kvaran tagon venis Ĵerotín kaj Bítovský. Ankoraŭ ion novan ni elpensis, ili diris - gudran kronon sur la kapon meti kaj ekbruligi ... Kaj la turmentistoj responde: faru tion vi mem. Ni timas, ĉar helo ĉirkaŭas lin kaj li kantas ... Estis vero. Li kantis, kampatindulo: "Revenu, animo mia, en sian trankvilon ...", kaj helo radiis el lia kelo, kiel de altaro. Ĵerotín kaj Bítovský ektimis kaj ĉesis. Li kuŝis ankoraŭ du tagojn sola en la kelo. Neniu donis al li akvon, neniu kovris almenaŭ per ĉifono. La ekzekutistoj timis descendi tien pro tiu helo ... Ĝis la kvinan tagon ili aŭdas, ke la pastro diras laŭte: Sinjoro, ho Sinjoro! Savinto mia! ... kaj iu respondas al li: Filo mia kara, mi venis ... Ili ektimegis, ekkaŭris duonvivaj. Post pli ol unu horo ili gvatis, kiu parolis tie, ĉar mankis alia enirejo en la kelon ol tiu, kiun ili gardis ... Sed ene ili trovis neniun, la paroĥestro ne plu vivis. Kaj ĝojaspekta li estis, ridetanta, kio mirigis, ĉar li ja mortantis en torturoj ... Tiel rakontis al ni ĉion tiuj sbiroj."

Sekvis silento, interrompata per virina plorego.

Miloslav Šváček

al la indekso


 KATOLIKOJ EN JAPANIO

KOMENCOJ KAJ PERSEKUTADO

P. Karolo SPINOLA SJ naskiĝis en Prago j. 1564. Lia patro estis italdevena grafo Octaviano, kiu venis en Pragon el la urbo Genovo kaj deĵoris en la imperiestra kortego de Rudolfo II-a. Antaŭ kelke da jaroj estis dum arĥeologiaj esploroj trovita lia tombŝtono ĉe la katedralo de sankta Vito. Patrino de Karolo estis laŭdire iu ĉeĥdevena nobelino, sed ekzistas neniuj dokumentoj pri ŝia identeco.

Kiel junulo li foriris al sia onklo en la italan urbon Nola, kie li studis. Novico de jezuita ordeno li iĝis en j. 1584, pastriĝis en j. 1594. Lia sopiro plenumiĝis, kiam li ricevis permeson misii en Japanio. Li forveturis el Lisabono en j. 1596, sed la ŝipon survoje atakis uragano, kiu forpelis ĝin en Brazilion. De tie vojaĝis Patro Karolo reen en Eŭropon kaj denove el Lisabono komencis duan provon. Trans portugala misiejo Goa en Hindujo kaj Makao en Ĉinio li atingis japanajn bordojn en j. 1602. Li misiis en vilaĝo Arima ĉe Osaka kaj ekde j. 1612 en Nagasaki. Ekde j. 1618 li estis arestita en malbonfama Suzuta ĉe Omuro. Ĉar en tiu tempo estis ankoraŭ pli facilaj kontaktoj kun la mondo, li kaŝe forsendis el malliberejo kelkajn ardajn leterojn, kiuj estas ĝis nun konservitaj en romaj arĥivoj kaj atestas pri lia sankta animo. Li estis oferema servisto kaj ĝis la lasta spiro ankaŭ apogo de aliaj kunarestitoj.

Post kvarjara suferado estis tuta grupo forsendita (1622) en havenon Nagasaki. Tie estis 30 el ili senkapigitaj kaj 22 (inter ili Patro Karolo) brulmortigitaj. Sur tiu ĉi ekzekutejo nun troviĝas jezuita kolegio.

Papo Pio la IX-a beatigis lin en j. 1867. En nia kalendaro ni rememoras lin en lia morttago la 10-an de septembro.

Pri vivo de nia martiro rakontas romano de Jaroslav Durych: Servistoj senutilaj (Služebníci neužiteční). Malgraŭ iuj malmultaj historiaj neperfektaĵoj ĉi verko bildigas eminente atmosferon de koncerna tragika tempo.

Sur la mapo de la mondo malfacile estas trovebla lando, kie katolikoj dum sia dumiljara historio elsuferis pli ol en Japanio.

En "Lando de Sunleviĝo" komencis misiistan laboron jezuito Francisko Ksaverio, legendeca apostolo de aziaj Hindujo, Cejlono kaj insularo Molukoj. Post malsukceso alteriĝi el Makao en Ĉinion, li albordiĝis la 15-an de aŭgusto 1549 en Kagoŝima (Kagoshima) sur insulo Kjuŝu (Kyŭshŭ). Perŝipe kaj perpiede li priesploris tutan sudan parton de lando kun akompano de du kunfratuloj kaj kun japana interpretisto Jadĵiro, kiun li baptis jam en misiejo Goa. Per intertraktado kun multaj lokaj ranguloj kaj per disputoj kun budaismaj aŭtoritatuloj li vekigis scivolemon kaj intereson pri kristanismo.Tuj poste alvenadis pluaj jezuitoj, franciskanoj kaj dominikanoj. Ili fondadis religiajn centrejojn, orfejojn, hospitalojn, rifuĝejojn por forlasitoj kaj lepruloj. Post dudek jaroj estis en lando 30 mil katolikojn, post pluaj 30 jaroj jam 750 mil kredantojn kaj 200 preĝejojn. Jezuitan kolegion, novicejon kaj du seminariojn administris dekoj da eŭropaj pastroj kaj iom post iom ankaŭ enlandaj fratuloj. Estis importitaj presmaŝinoj kaj eldonataj japanlingvaj libroj, kompostitaj per latinaj literoj, ne nur la religiaj,sed ankaŭ verkoj de Cicero, Vergilius, japanaj eposoj, eminenta japana-portugala vortaro, japana gramatiko, ktp. Instruaj institutoj enkondukadis ĝis nun nekonatajn sciencfakojn: astronomion, geografion, matematikon.

Komunikadon kun Eŭropo ebligadis hispanaj kaj portugalaj komercŝipoj. Holandaj komercistoj rigardis malfavore al konkurantoj, kiujn ili decidis ekstermi helpe de religia malamo. Ili persisteme akuzadis ĉe

lokaj ranguloj katolikajn misiistojn pri intenco neniigi budaismon kaj landan sendependecon.

Kaj tial en j. 1587 eldonis ŝoguno Hidejuŝi unuan dekreton kontraŭ kristanoj. Preĝejo en Kjoto (Kyoto), tiama ĉefurbo, estis detruita. Premo laŭgrade plifortiĝadis, en j. 1597 estis ekzekutitaj ses franciskanoj, tri jezuitoj kaj 17 laikoj. Ili estas gloraj 26 martiroj el Nagasaki, kiujn papo Pio la IX-a kanonizis en j.1862. El la lando estis ekzilitaj 300 pastroj kaj ordenaj fratuloj, sed elpelitaj estis nur tiuj, kiujn oni kaptis.Tiujn oni surbarkigis kaj ellasis sur maron. Preskaŭ ĉiuj dronis, malmultaj atingis misiejon Makaon en Ĉinio. La ceteraj misiis en Japanio plue, nelegitime. Preskaŭ neniu el ili finis vivon per natura morto. El eŭropaj landoj rajtis ŝipalvenadi nur Holandanoj en havenon Nagasaki. Ili – protestantoj promesis, ke ili ne estos agemaj religie kaj tute ne kontaktiĝos kun popolo krom havenaj oficistoj.

Iom post iom pereadis pastraro en malliberejoj, sur turmentiloj kaj ekzekutejoj. Kaj venis persekutado de laikoj. Ankoraŭ en j. 1625 proksimiĝis ilia nombro al 600 mil. Iuj fuĝis en Filipinojn, iu perfidis, el plejparto iĝis gemartiroj. Ni ne forgesu, ke eŭropaj torturiloj de mezepoko estis idilio kompare al eltrovemado de ŝogunoj.

Laŭ severe preparitaj nomaroj devis ĉiu loĝanto ĉiujare alveni kaj esprimi sin negative al kristanismo. Tio okazis dum ceremonio "fumie" (tretado). Ĉiuaĝuloj (inkluzive infanoj kaj malsanuloj) devis treti sur la krucon aŭ sur bildon de Madono kun Jesu-Infano. Baldaŭ tiuj iloj mankis, do ili estis por ĉi celo pretigataj. Malĝoja estis ekzemple sorto de belartisto Hagihara, kiu laŭ mendo muldis en bronzon fumiojn (tretbildojn), sed finfine li mem estis ekzekutita pro laŭdiraj simpatioj al kristanismo. Ĝis nun estas konservataj 19 el liaj muldaĵoj, lokigitaj en tokia Nacia Muzeo. En iuj lokoj oni devis krom "tretado" ankaŭ kraĉi kaj elbuŝigi diversajn blasfem-frazojn.

Kiu ne tretis, devis foriri al torturiloj. Se iu rezignis, ricevis nur iun punon kaj vivis plue sub severa kontrolo. Kiu ne rezignis, estis ekzekutita, sed tiujn estis malmulto, ĉar plejmulto mortis dum torturado. Urbo Nagasaki (eksa katolika centrejo kun 20 mil kredantoj kaj 11 preĝejoj iĝis pagana kultejo, en kiun estis transportita plejmulto da kondamnitoj kaj tie ili estis ekzekutitaj. Kaj katolikoj kvazaŭ ne malpliiĝadus, malgraŭ estis difinitaj altaj monpremioj de denuncado. Civitanestroj konsistigadis t. n. "goningumi" (kvinopojn), kie observis, gardis kaj garantiis unu la alian.

Ofte estis torturitaj ĉiuj familianoj de koncerna "kvinopo", kaj se iu kaŝis sacerdoton, estis punita tuta urbo aŭ distrikto. Kredantoj fuĝadis en flanke kuŝantajn lokojn kaj sur insulojn, sed ili estis postsekvitaj kaj batmortigitaj. Nur Dio mem prijuĝu tiujn, al kiuj mankis fortoj en torturejoj. Bedaŭrinde inter ili estis ankaŭ kelke da pastroj, kiuj perfidis. Inter heroaj martiroj estis ankaŭ unu sacerdoto el pragaj stratoj, Patro Karolo Spinola.

Alta nombro da katolikoj amasiĝis sur insulo Amakusa kaj sur kontraŭkuŝanta duoninsulo Ŝimabara (Shimabara), kie ili fortikiĝis en kastelo Hara. Komencis malferma ribelo kontraŭ samurajoj. Preskaŭ duonjaron atakis centmila sperta armeo 37 mil ribelintojn kaj sensukcese. Sed intervenis "fratoj en Kristo" - protestantaj Holandanoj. Per ŝipkanonoj el maro pafis al fortikaĵo kaj post du semajnoj ruinigis ĝin. Ĉirkaŭigitaj katolikoj rigardis senpove kaj amare al agado de tiuj, kiuj ankaŭ ŝajne konfesadis Kriston. Post ruinigo de la fortikaĵo alianca armeo de princoj finigis sangan laboron. Neniu el defendantoj transvivis. Plenaj 37.000 batmortigitaj katolikoj sur eta termanplato!

Kaj hidro kvazaŭ ankoraŭ ne estis plene satigita. Infanoj estis ĵetataj en maron aŭ en flamegojn antaŭ okuloj de patrinoj. Praktikataj estis ekzekutoj per enĵeto en vulkankrateron, entombigado de vivuloj, malrapida brulmortigado, en vizaĝojn estis enbruligataj ideografiaĵoj "Kiriŝitan" (kristano). Multaj civitoj estis forbruligitaj.

En iuj malproksimaj lokoj grupoj da kredantoj praktikis religian vivon sub la nomo de budaisma sekto. Ilisekrete baptis, atente sekvis kalendaron de katolikaj festoj, komune preĝadis. Sed ilia religia doktrino dum du jarcentoj deformiĝis al tragika karikaturaĵo. Dum tuta persekutad-periodo estis kredantoj gviditaj heroe nur per fervoraj laikoj. Dum tiu tempo efektiviĝis kelke da sekretaj elŝipigoj de misiistoj, malgraŭ ofte fervoraj holandaj ŝipoj pafadis al iliaj barkoj. Sed ekzistas neniuj pluaj atestoj pri la sorto de misiistoj sur firmaĵo.

En j. 1867 finvivis dinastio Tokugawa kaj Japanio melfermis siajn pordegojn por la tuta mondo. En j. 1875 estis eldonita patento pri religia toleremeco kaj post 288 jaroj (ekde unua kontraŭkatolika edikto 1587) unuaj katolikaj misiistoj denove venis legitime en landon. Mirege ili ekkonadis, ke restaĵoj de kredantaro ĝis nun vivas. Sed iuj grupoj estis tre malvarmaj, sindetenaj, eĉ ili rifuzadis kontaktojn kun pastroj. Dum longa ekstrema kaj tute kromordinara epoko ilia spiritvivo evoluiĝis nekutime. Ofte sacerdotoj aŭdis demandojn, ĉu ili respektas papon, celibaton kaj kulton de Dipatrino. Tio estis nedubebla atesto pri tio, ke dum epoko de persekutado ili renkontiĝadis malofte kaj hazarde eĉ kun nekatolikaj predikantoj, kies doktrinojn ili rifuzadis.

Kia estas nuntempa stato de la katolika eklezio en Japanio?
Kiel kaj kial nunaj japanaj historiistoj fervore studas kaj dokumentas kristanan epokon en lando?
Kiamaniere oni taksas ĝian gravecon por progreso de la lando?
Kian estimon ĝuas nia eklezio en nuna Japanio?
Kion ni scias pri laboro de IKUE en Japanio?
Kiamaniere ni povas perletere praktikadi nian apostolan agadon?
Tiuj demandoj eble estu temoj por nia estonta "babilado".

Jaroslav Žák

(Koregan dankon al frato Žák pro ĉi tiu lia interesa kontribuaĵo. Ni esperu, ke en venontaj numeroj de DIO BENU sekvos pluraj partoj - pritraktoj de la supraj demandoj).

al la indekso


 LA EPISKOPOJ BENAS NIAN AGADON

Episkopo Karlo Otčenášek - nia patrono

+! Ave Maria et Joseph!

Amikoj, tre estimataj kaj karaj!
Ni elpetas Paskan venkon de la kristana kredo en Via kaj nia komunumo kaj en persona vivo. Ne
timu krucon, ankaŭ Kristo ne evitis la Krucon kaj per tio Li venkis. Ni daŭrigu nian reciprokan preĝadon.

Kun benado en dankemo pro apostoleca helpo + Karel - episkopo
 

Episkopo Győrgy Jakubinyi el Rumanio

Frato Johano reagante je la propono per sia letero instigis la episkopan Moŝton, ke li kune kun ceteraj E-episkopoj proponu al la Sankta Seĝo Esperanton kiel lingvon konvenan por oficialaj ekleziaj renkontiĝoj.

Ĉi tie ni publikigas respondleteron de la episkopo, sub kiun li permane alskribis: "DIO BONVOLU BENI VIN KAJ VIAN AGADON!"

Alba Iulia la 5.3.1992

Multestimata kaj kara Vicprezidanto!

Elkoran dankon por vis kuraĝiganta letero de 25.2.1992. El de ti menciitaj ĉeĥaj esperantitaj episkopoj mi konatigis kun Msgr. Vlk dum la sinodo por Eŭropo.

Mia koatribuaĵo al Sinodo pri la solvo de la lingva problemo kaj Espernato ekŝprucis el mia koro, kvankam mi konvinkiĝis pri la malproksimo de la tempo, en kiu la Eklezio akceptus la Esperanton

por internaciaj interŝanĝoj. Kiam venos la tempo, ke la plimulto aŭ alamenaŭ la granda parto de pli ol 4.000 katolikaj episkopoj kaj pli ol 400.000 sacerdotoj akceptus la Esperanton?

Tio di ne volas elrevigi la IKUE-n. IKUE estas signo, kiu montras la vojon. Post dumiljara anonco de la Evangelio ni havas nur 1/6 katolikan parton de la homaro la Eklezio tamen ne ĉesigas la misiistan taskon de Kristo donitan.

Dio bonvolu beni vin kaj vian agadon!
Kun frataj salutoj via + Jakubinyi - helpepiskopo

Ni dankas por la benoj kaj salutoj de la episkopo Győrgy Jakubinyi kaj ni deziras al la eklezio en Rumanio daŭran liberecon kaj benojn por la spirita kaj morala renovigo de la tuta socio.

al la indekso


 Ĝis la revido en sebranice

La vilaĝo Sebranice estis origine monaĥeja havaĵo de Litomyšl. Poste ĝi apartenis al episkopejo. La origina freŝgotika preĝejo ĉi tie ekzistis jam en la dua duono de la 13-a jarcento. Ekzisto de la paroĥo en Sebranice estas dokumentita jam de la j. 1350. Danke al Dio ĝi ekzistas ĝis hodiaŭ kaj ĝi apartenas inter la plej aktivajn en la diocezo de Hradec Králové.

Pasintjare aŭguste konfidis ĉi paroĥon la episkopo D-ro Karlo Otčenášek al salezianoj, kie ili ĉe la paroĥo malfermis junularan centrejon kaj aspirantejon por estontaj salezianoj. Grave estis fari necesajn riparojn kaj konstrulaborojn, kiuj kun helpo de Dio kaj oferemaj paroĥanoj sukcese finiĝis novembre de la pasinta jaro.

La paroĥo havas nun jam 65 ministrantojn. Ĉiuj disponas pri siaj liturgiaj vestaĵoj. Ĉiudimanĉe funkcias oratorio por la junularo.

La 8-an de decembro okaze de la 150-a datreveno de la komenco de apostolado de Don Bosco inter la junularo okazis solenaĵo, kiun partoprenis estiminda gasto el Romo, episkopo D-ro Jaroslav Škarvada havanta titolon episkopo de Litomyšl (iama episkopejo).

La aktivado de la salezianoj en Sebranice inter la junularo estas vere ĝojiga kaj ĝojinda. Domaĝe, ke ne en ĉiuj paroĥoj de nia lando tiel ekfloras la religia vivo, kiel danke al salezianoj en Sebranice.

Por ni, katolikaj esperantistoj havas la grandan signifon tiu ĉi ĝojiga ekfloro de la religia aktivado en Sebranice, ĉar tiun ĉi vilaĝon kaj paroĥon ni elektis por niaj IKUE-tendaroj. Kaj ni vere antaŭĝojas, ke ekfloros bona kaj por ambaŭ flankoj utila kunlaboro, ĉar tiamaniere povas komune kaj salezianoj kaj katolikaj esperantistoj laboradi plenumante la samaj celojn - la spiritan kaj moralan renovigon de nia socio.

Ni jam nun ĝojatendas kunlaboron kun la salezianoj dum nia nunjara aŭgusta tendaro en Sebranice. Ĝis nia renkontiĝo koran saluton kaj deziron de Dia beno por la tuta saleziana familio.

La nunjara IKUE-tendaro okazos de 8-a ĝis la 22-a de aŭgusto 1992 denove Sebranice. Verŝajne ĉeestos ankaŭ kelkaj eksterlandaj gastoj, inter ili espereble ankaŭ el afrika kontinento.

Miloslav Šváček

al la indekso


 ĈU DIO ŜATAS MIN?

Hieraŭ mi ricevis novan numeron de DIO BENU. Malgraŭ mi studis ĝin tre zorgeme, jam hodiaŭ mi sopiras bonvenigi la venontan numeron. Sed ĝi bedaŭrinde aperos post la senfina kvaronjaro. Ĉu mi -malfeliĉulo povas fieri, ke Dio ŝatas min? J. Žák

al la indekso


 KANADO - KONFERENCO PRI AMO, VIVO KAJ FAMILIO

Raportas frato Ladislav Mlejnek

En la ĉeĥa katolika semajngazeto "Katolický Týdeník" n-ro 8/92 aperis artikoleto kun titolo "Transvivis mirakle". La artikoleto alvokis tiujn, kiuj transvivis fuŝe faritan aborton al partopreno de renkontiĝo okazonta kadre de la 11-a Internacia Konferenco pri Amo, Vivo kaj Familio en kanada ĉefurbo Otavo en la tagoj de 24.4. ĝis 3.5.1992. Celo de la renkontiĝo estis reciproka transdonado de la kristanaj spertoj kaj atestoj pri la Dia amo. Ĉar nia kara frato Ladislav Mlejnek plenumas difinitajn kondiĉojn, li partoprenis ĉi tiun renkontiĝon en la ĉefurbo de Kanado. La restadon pagis usona organizaĵo Human Life Internacional.

Unu el la kondiĉoj estis kono de iu monda lingvo. Dum sia prelego frato Láďa Mlejnek uzis Esperanton. Kiel tradukanto helpis landa IKUE-reprezentanto por Kanado sinjoro Kevin Doyle. Tiamaniere estis prezentita antaŭ ĉeestantoj de 43 landoj praktika utileco de Esperanto.

Por dividi kun niaj IKUE-anoj siajn impresojn, li sendis por DIO BENU jenan raporton, kiun ni volonte publikigas.

al la indekso


 MIRAKLE TRANSVIVINTAJ

Traleginte alvokon en Katolika Semajngazeto, ke en Kanado okazos monda renkontiĝo de tiuj, kiuj spite de decido pri ilia nenasko tamen naskiĝis, eksplodis en mi kiel bombo la intenco partopreni ĉi tiun renkontiĝon, ĉar mi apartenas al tiuj, pri kiuj Dio volis, ke ili tamen naskiĝu spite de la malaj homaj planoj. Pro tio mi tuj reagis je la alvoko. Mi estis surprizita, ke mi estis elektita por reprezenti dum la renkontiĝo foran malgrandan landon en la koro de Eŭropo, Ĉeĥoslovakion.

Verdire mi sentis samtempe kun ĝojo pri la elekto ankaŭ grandan timon. Vojaĝi amerikan kontinenton sen akompano por partopreni gravan mondan konferencon, estas tasko facile efektigebla al tiufaka spertulo, sed ne por mi, simpla homo. Sed ĉion mi metis en la manojn de Dio. Se Li volis, ke mi tamen vivu, certe estas Lia sankta volo, ke mi ankaŭ partoprenu la konferencon, por atesti pri Lia boneco.

Post zorgoplenaj tagoj alproksimiĝis la tago de ekvojaĝo - lundo la 27-an de aprilo 1992. Mi vojaĝis tute sola (tamen ne, ĉar Dio kaj mia gardanĝelo ja akompanis min).

Post 8-hora flugo ni surteriĝis en Montrealo. Pro malfruiĝo de nia aviadilo ekestis problemoj, sed danke al nekonata persono mi povis sukcese daŭrigi vojaĝon al la ĉefurbo Otavo. Tie atendis min agrabla surprizo - 3 esperantistoj, kiuj helpis al mi loĝigon en hotelo Skyline.

Tre agrabla estis interkonatiĝo kun la kanada IKUE-reprezentanto s-ro Kevin Doyle, kiu fariĝis mia "anĝelo" dum la tuta semajno.

Marde la 28-an de aprilo mia kara "anĝelo" frato Kevin prezentis al mi urbon Montrealon. La naturo ankoraŭ dormis la vintran dormon. Montrealo estas pura urbo sen trama trafiko. Estas videblaj multaj negroj, hindoj kaj azianoj. Kanado preferas kulton de sankta Jozefo - patrono de Kanado, antaŭ kulto de Virgulino Maria. En la preĝejo de s-ta Jozefo dum la Sankta Meso ĉe la pacsaluto, la geedzoj sin kisas. Tiel malproksime de la hejmo la liturgio estas tute la sama, kiel ĉe ni hejme. Kia avantaĝo por ni, katolikoj, kia granda donaco de Dio, por kiu ni devas ami nian eklezion kaj danki al Dio! Kun granda kortuŝo mi dankis al Dio pro ĉi grandega graco. Mia akompananto frato Kevin estis tre afabla kaj mi tuj eksentis, ke li portas profundan kredon en sia koro.

Reveninte Otavon ni traveturis vilaĝojn, kiuj tute diference aspektas ol la niaj. Eĉ la domoj estas aliaj, plejparte lignaj.

Merkreda antaŭtagmezo (la 29-an de aprilo) estis por mi ripoza tempo. Post la tagmanĝo prezentis al mi frato Kevin belegan kaj grandiozan indianan muzeon, en kiu troviĝas tuta historio de Kanado.

Vespere okazis inaŭguro de la konferenco per solena Sankta Meso en preĝejo de sankta Patriko. Kuncelebris tri episkopoj kune kun 50 sacerdotoj de diversaj haŭtkoloroj. La ĉefa mescelebranto estis negra episkopo. Iom nekutima por mi estis aplaŭdo de la kredantoj en la preĝejo post la prediko. Post la Sankta Meso okazis procesio kun kandeloj. Mi opiniis, ke nin atendas paca, kvieta procesio - manifestacio, kiel ĉe ni en Římov. Sed okazis malo. Ĉe la preĝejo atendis kanada junularo ion skandanta. Se nin ne ŝirmus polico, certe okazus ilia atako. Ili surhavis ĉemizojn kun majuskla surskribo SEX. La slogano sur transparentoj postulis liberan sekspraktigadon. Multaj sloganoj estis terure vulgaraj kaj abomenaj, blasfemaj, postulantaj nemoralan kaj kontraŭvivan sintenojn. Estis tie tumulto, kunplektaĵo de policaj motorcikloj kaj aŭtomobiloj, policanoj kun ĉevaloj, televidkameroj, ktp. Post ekrego de la ordo, ekiris la procesio de 2000 kredantoj tra stratoj de Otavo direkte ĝis parlamento kaj reen. Je komenco de la procesio estis portita statuo de s-ta Jozefo, post li la statuo de Virgino Maria. Laŭtvoĉe ni preĝis anglalingve rozarion kaj kantis Ave, ave, ave, Maria. La preĝadon ĝenadis "bojado" kaj kriaĉo de la amasitaj junaj homoj. Estis tio ege emocia, por ni konsterniga. Kia kontrasto! La preĝanta procesio kun la kandeloj kaj terurega kriaĉo. Mi havis impreson, ke ni troviĝas ĉe la rando de ĈIELO kaj INFERO! Ĝi estis terurega, sed ankaŭ neimageble belega. Ĝi ne estis teatraĵo, sed vera realaĵo, batalo inter bono kaj malbono, inter ĉielo kaj infero. Kiel dividita estas la mondo! Kia lukto inter amo kaj malamo, inter Dio kaj Satano. Ni dankegu al Dio senĉese, ke Li starigis nin sur la flankon de batalantoj de amo, de bono, kun potenca armilo en la manoj - LA ROZARIO, kaj kun Dio en la koroj. Kun tiu ĉi armilo ni devas konkeri la mondon por Kristo.

Jaŭde (la 30-an de aprilo) okazis solena komenco de la konferenco. Post ĝi estis la Sankta Meso en la hotelo, kiun denove celebris 3 episkopoj kun 50 pastroj. Poste okazis renkontiĝoj de la partoprenantoj. Mi estis surprizita kiel malmultaj amerikanoj parolas la germanan lingvon. Frato Kevin ne povis ĉiumomente resti ĉe mi. Tiutempe mi ekkomprenis, kiel granda obstaklo estas nekono de pliaj lingvoj kaj kiel nobla estas ideo de la komuna internacia lingvo.

Posttagmeze okazis renkontiĝo de tiuj, kiuj transvivis aborton. Entute 8 personoj. Du el Eŭropo: Hungaro kaj mi - Ĉeĥo. La ceteraj estis el Ameriko. Tiu ĉi renkontiĝo okazis antaŭ nia prezentiĝo al la partoprenantoj de la konferenco.

Vendrede (la 1-an de majo) okazis antaŭtagmeze kunsidoj de diversaj sekcioj. Antaŭ la tagmanĝo okazis solena S-ta Meso en hotelo. Estis prezentita al mi la edzino de frato Kevin kaj filino Larisa.

Je la 15-a horo okazis denove procesio al parlamento. Ĉiu partoprenanto portis afiŝon kun surskribo: ABORTION KILLS CHILDREN (aborto mortigas infanojn). Denove okazis io simila, kiel dum la kandela manifestacio. Denove la polico ŝirmis nin kontraŭ junulara tumulto, kiu propagis liberan sekspraktikadon kie ajn, kiam ajn kaj kun kiu ajn. La manifestacio por malpermeso de la abortoj estis organizita tiamaniere, ke ni formis kun la afiŝoj kelkkilometran "vivan ĉenon". Ni, kiuj transvivis la aborton iris en la procesio en la honora frunta parto.

Post la vespermanĝo estis la solena amasiĝo de ĉiuj 1100 kunvenantoj el 43 landoj, kaj al ni, kiuj transvivis aborton estis dediĉita la tuta vespero. Ĉiu el ni antaŭ la publiko eksplikis la propran kazon de la transvivo de la aborto. Mia rakontado estis trifoje interrompita per forta aplaŭdo. Post la prelego diversaj homoj premis mian manon por esprimi simpation.

Sabate (la 2-an de majo) mi vagadis tra la stratoj de Otavo por observi la ĉefurban vivon. Vespere okazis bankedo, dum kiu la tuta salonego kantis. Regis tie agrabla amikeca atmosfero.

Dimanĉe (la 3-an de majo) post la Sankta Meso prezentis min frato Kevin al lia konata episkopo. Poste ni vizitis s-inon Karwin, ĉe kiu okazis renkontiĝo de lokaj esperantistoj, entute ĉeestis 10 personoj. Regis tie tre belega, amikeca atmosfero. La ĉeestanta konatulino de s-ino Karwin, kiu helpis en la kuirejo, estas la ĉeĥino Ludmila. Jen, agrabla surprizo!

Post tiu ĉi renkontiĝo kun esperantistoj okazis alia agrabla renkontiĝo en familio de s-ro Kevin Doyle.

Lundo (la 4-an de majo) estis tago de la adiaŭo. S-ino Karwin veturigis min al flughaveno de Otavo, de kie mi vojaĝis al Montrealo kaj de tie hejmen.

La tagoj travivitaj en Kanado estis plenaj da grandaj, neforgeseblaj impresoj kaj travivaĵoj. Estas bone, ke ekzistas en la mondo homoj, kiuj pretas konstrui barojn al la terurega krimo kontraŭ amo, kontraŭ la vivo, baron al la abortoj, al mortigado de la infanoj, al la terurega kontraŭviva inundo, kiu trafis la tutan mondon.

Antaŭ la peko de aborto, ŝirmu nin kaj la mondon, ho, bona Dio!

(Korege ni dankas al nia IKUE-membro, kara frato Láďa Mlejnek, pro lia inda reprezentado de nia lando en fora Kanado kaj por pledado de la vivo kontraŭ la murdo de la senpovaj infanoj en la patrinaj sinoj.)

Ladislav Mlejnek

al la indekso


 LA LETERO AL SLOVAKAJ IKUE-ANOJ

Drazí bratři a sestry, katoličtí esperantisté na Slovensku!
Přijměte bratrské pozdravy od českých katolických esperantitů.

Na setkání Vaší slovenské IKUE-sekce v Žilině v loňském roce vzešel z řad Vašich členů návrh na vydávání společného bulletinu (časopisu) pro obě sekce. Tento návrh nás potěšil jako projev vzájemné důvěry, porozumění a lásky, která by měla mezi námi, katolickými křesťany a esperantisty, existovat i navzdory nepříznivému politickému vývoji v naší federaci. Chápali jsme, že Vaše vedení nemohlo rozhodnout bez potřebného souhlasu členů. K této záležitosti jste se vyjádřili v anketě, na kterou bohužel reagoval jen malý počet členů Vaší sekce, z něhož část byla pro společčasopis, část proti a část pro společčasopis i vlastní bulletin. Necítíme pocit žádného zklamání, že myšlenka na vydávání společného časopisu se neujala. Respektujeme právo svobodného rozhodování a volby.

Obracíme se na Vás tímto dopisem ne proto, abychom Vám vyčítali Vaše rozhodnutí, ale naopak proto, abychom Vám sdělili, že česká IKUE-sekce je stále připravena k vzájemné spolupráci se slovenksou IKUE-sekcí na základě bratrské lásky, vzájemného porozumění a pochopení a to navzdory všem nepříznivým podmínkám a vlivům vyplývajícím z vývoje politického ovzduší mezi našimi národy.

Chceme tímto dopisem poděkovat všem, kteří myšlenku společného vydávání časopisu podpořili a také těm, kteří s námi sympatizuji a chtějí spolupracovat při budování mostů vzájemného porozumění. Jako projev naší vděčnosti za Váš kladný postoj Vám nabízíme (bezplatný) odběr našeho časopisu DIO BENU, na jehož stránkách rádi uvítáme i Vaše příspěvky. (Ozvěte se na níže uvedenou adresu.)

S projevem bratrské lásky Vás srdečně zdravíme, vyprošujeme Vám Boží požehnání a ochranu Matky Sedmibolestné - patronky Slovenska.

Za českou sekci IKUE: Miloslav Šváček - předseda sekce, Tršická 6, 751 27 Penčice.

al la indekso


 PERPIEDA PILGRIMO AL ĈENSTOĤOVO

Varsovio, 23. III. 1992

Karaj gesamideanoj !

Ĉi-jare en aŭgusto, jam la 3-an fojon ni organizos la internacian esperantan grupo en Varsovia Piedira Pilgrimo al Ĉenstoĥovo.
La pilgrimo ekmarŝos el nia ĉefurbo la 6-an de aŭgusto, por ke la 14-an de tiu monato ĝi alvenu al la Hela Monto en Ĉenstoĥovo. La 15-an de aŭgusto okazos ĉefaj religiaj solenoj.
La distanco inter Varsovio kaj Ĉenstoĥovo estas ĉirkaŭ 300 kilometroj - ĉiutage oni devas piediri ĉ. 25 - 30 km.
Pilgrima tago estas dividita je 5-6 etapoj, kiuj havas 5-7 kilometrojn. Inter etapoj estas mallongaj duonhoraj ripozadoj kaj unu pli longa - unuhora.
La pilgrimantoj iras nur kun apudmanaj pakaĵoj - ĉiuj pli grandaj aĵoj – dorsosakoj, tendoj, dormsakoj - estas transportitaj per aŭto. La medicinhelpo estas certigita. Oni tranoktas en vilaĝoj - en tendoj aŭ en garbejoj. Ellitiĝo je la 4-5-a horo.
Dumvoje ĉiutage estas Sankta Meso. La programo estas ordigita de ĉefgvidanto. ĈAR LA PILGRIMO ESTAS MALFACILA, PARTOPRENU EN ĜI NUR SUFIĈE SANAJ, JUNAJ HOMOJ!
La pilgrimo estas vere malfacila laŭ fizika flanko, sed tre grandioza laŭ spirita flanko!

Ni invitas ĉiujn esperantistojn al Pollando por partopreni ĉi religian aranĝon! Tuj post la pilgrimo okazos preĝtagoj de esperantistoj en Ĉenstoĥovo, ankaŭ por tiuj, kiuj ne povis partopreni pilgrimadon.

Se vi interesatas pri la pilgrimo, skribu al :
Dorota Małkowska, 02-495 WARSZAWA, ul. Regulska 7a, Pollando.
Krzysztof Kliszczyński, 02-495 WARSZAWA, ul. Regulska 56, Pollando.
Zbigniew Kowalski, 01-052 WARSZAWA, ul. Anielewicza 24 m 1, Pollando.

al la indekso


 LA UNUA MISIISTA VOJAĜO DE MIKKY

Ilkka Elli-Maria. Tradukis František Adamík, Miloslav Šváček

Tradukita kaj publikita kun afabla permeso de la finna aŭtorino Ilkka Elli - Maria. Tradukis fratoj František Adamík kaj Miloslav Šváček. La tekston reviziis gefratoj Marie Bartovská kaj Josef Cink.

Mikky enkofrigis sian vestaĵeton. Supren li metis malnovan kantareton. Sed poste li ŝanĝis la intencon kaj prefere li pufigis per ĝi sian jakpoŝon. Li ja devas ĉiam denove ĉiujn konvinki, ke li ne scias kanti laŭ la nova. Eĉ se ĉiuj kantus laŭ la nova kantareto, tamen li kaj la maljuna Sara kantos ĉiam nur laŭ la malnova.

La patrino kun larmoj en okuloj rigardis la laboron de sia fileto. Ŝi travivadis ĵus la plej malfacilajn momentojn de sia vivo. Ankoraŭ antaŭ nura monato estis ĉe ili ĉio en ordo. La infanoj estis sanaj, la domo estis plenplena de ilia rido. Sed subite malsaniĝis la 17-jara Pirenka, kiu printempe maturekzamenitus. Kuracisto rekomendis sanatorion, por ke la aliaj infanoj estu ŝirmitaj kontraŭ danĝera infekto. Sed la patrino ne konsentis pri tio. Ŝi mem restos ĉe sia infano. Ŝi mem tenos la filinan manon, kiam Jesuo vokos ŝin al si. La kuracisto do cedis kaj proponis, ke Marta kaj Vap, kiuj jam vizitadas lernejon, restu hejme, sed ili entute ne rajtas eniri en la ĉambron de Pirenka. Sed Mikky, kiu estas tiom malforta kaj inklina al malsanoj, devas senkondiĉe forlasi la domon.

La panjo skribis al sia fratino, loĝanta en kamparo, kiu havas unusolan infanon - Maja-n - samaĝan kiel Mikky. Teddy ĝoje konsentis kaj promesis, ke ŝi akceptos Mikky-n eĉ por plej longa tempo. Por la panjo estis vere malfacile malproksimigi de si sian plej junan, sed kion alian ŝi povus fari?

Mikky estis ankoraŭ en tiu infanaĝo, en kiu lin la adiaŭo multe ne turmentis. Male, plaĉis al li, ke li veturos al onklo, onklino kaj kuzino - al la malgranda Maja. Eĉ soleca veturado ne tuŝis lian bonhumoron. Konata konduktoro promesis al ili gardi la knabon kaj elvagonigi lin tutcerte en la stacio, kie lin atendos la onklo. Kial li do estu trista?

"Tio ĉi estos mia unua misiista vojaĝo. Almenaŭ mi lernos prediki pli frue, ol mi iros kiel misiisto en Japanion, "diris li al la panjo. "Ja ankaŭ la sankta Paŭlo havis sian unuan misiistan vojaĝon."

La tempo de la forveturo proksimiĝis. "Mikky, iru adiaŭi Pirenka-n, ĉar antaŭ ol vi revenos, Pirenka ekloĝos en ĉielo," diris la patrino kaj korŝire ekploris.

Mikky obeis. Pirenka, malforta kiel eta pajlofasketo, kuŝis surlite. La vangojn ŝi havis pro febro ardigitajn kvazaŭ fajron. "Mi foriras," diris Mikky. "La panjo diris, ke, kiam mi revenos,vi jam loĝos en ĉielo."

La knabineto ekploris. "Nu, nu,ĉu vi ne volas tie loĝi?" miris Mikky. "Ankoraŭ ne ... nur ĉi jare ankoraŭ ne ... mi ja estas tiel juna ... kaj ... tiom mi lernis ... kaj ... nun ... mi jam ricevus la belan maturekzamenan diademon, ĉar mi estis ĉiam la unua en la klaso"...

Mikky dum momento meditis. "Sed en la ĉielo estas certe pli bele," konsolis li Pirenka-n. "Ĉi tie surtere vi eĉ ne ricevus oran kronon, ĉar vi ne estas reĝa filino. Mi vere pli ŝatus portadi oran kronon, ol la blankan abiturientan diademon. Kaj en la ĉielo oni povas portadi eĉ labortage blankan festan vestaĵon. Imagu, kiel belega tio estos, ni ja estos anĝeloj! Oh, Pirenka, kiel belega vi estos! Anĝelan hararon vi jam havas kaj kiam alkreskos al vi ankorau flugiloj --- ho!"

La fratinjo forviŝis la larmojn kaj kun rideto aŭskultis la entuziasmajn parolojn de sia fraĉjo - saĝulo.

"Sed plej bone estos, ke vin tie atendas Jesuo mem. Iam ankaŭ mi tien transiros, sed ĝis mi havos tempon. Ĉu vi scias, ke mi unue devas iri prediki al paganoj?"

"Kaj kion vi verdire al paganoj predikos?" demandis ŝerce la knabino.

Mikky prenis de la knabina tablo Biblion, ekstaris solene kaj ekfoliumis ĝin.

La knabino silente ekridetis, ĉar ŝi rimarkis, ke Mikky tenas renverse la libron. Sed la knabo ektusis kaj komencis malrapide legi.

En Kristo ni havas savon pere de Lia sango ... vi estas Diaj infanoj ... kaj vi estas lavitaj per la sango de Ŝafido kaj tiel vi povos eniri en ĉielon.

Pirka denove ekploris. Plurfoje ŝi aŭdis ĉi tiun predikon de Mikky, sed ankoraŭ neniam ĝi kaŭzis ĉe ŝi tian impreson, kiel ĵus hodiaŭ.

"Fraĉjo mia, bone gardu tion, kion mi nun diros al vi. Tion, kion vi nun diris al mi, diru al ĉiu, kiun vi renkontos! Kaj ne hontu tion diri ankaŭ tiam, kiam vi vizitos lernejon. Mi ne faris tion, mi hontis. Mi opiniis, ke aliaj mokos pri mi, se mi al ili rakontos pri Sinjoro Jesuo, kion tiel instruis al ni la panjo. Mi nun ege bedaŭras tion, sed por mi jam estas malfrue."

"Ili nur moku!" aldiris Mikky, "sed mi al ĉiu tiel parolos." "Kaj poste, kiam vi adiaŭos, ne ploru!" atentigis lin Pirka, kiam ŝi ekaŭdis, ke la panjo jam vokas lin. Por panjo estos la adiaŭo pli facila, se vi foriros ĝoje."

"Viroj ne ploras," respondis Mikky memfide kaj forkuris. Sed ankoraŭ inter la pordo li returnis sin kaj vokis: "Kiam vi venos al Sinjoro Jesuo, salutu Lin de mi!"

Post momento li jam sidis en sledo apud la paĉjo. Dum la panjo volvis al la fileto la ŝalon, el ŝiaj okuloj dense fluis larmoj. La patro jam ektiris la kondukilojn, kiam Mikky ekvokis: "Prr, prr, ĉevaleto! Mi lasis hejme la ŝparlibreton!"

"Ŝparlibreton?" ekmiris la patro. "Vere, ĉu vi ne scias? La ŝparlibreton por la japana misio! Ĝi restis en kuirejo sur la tablo. Panjo, mi petas, alportu ĝin al mi.!" La panjo rapide alportis ĝin kaj enmetis ĝin en poŝeton de la fileto.

"Kaj kion vi faros kun ĝi en la fremda loko?" "Post ĉiu prediko mi faros monkolekton," respondis Mikky. "Kaj mi komencos tuj en la trajno! Do, revidon! Adiaŭ!"

La patro ektiris la kondukilojn kaj la ĉevaleto ekkuris. Ĉi tiel komencis Mikky sian unuan misiistan vojaĝon. Li neniam ankoraŭ veturis per trajno. La patro alportis lin en la trajnon kaj sidigis sur benkon.

"Sidu kviete kaj iru nenien," ordonis li al Mikky, "la onklo konduktoro promesis al mi, ke li de tempo al tempo rigardos vin. Do, Sinjoro Dio gardu vin, " kaj dirinte tion, li foriris. Mikky ne sentis sin esti en fremda loko. La onklon konduktoron li bone konis; plurfoje li vizitis lin hejme. Nu, kio povus al li okazi? La trajno ekfajfis, la radoj komencis turni sin kaj post momento oni jam veturis per plena vaporo.

Mikky ekrigardis ĉirkaŭe. La kupeo estis preskaŭ plena. Kontraŭ li sidis iu pli aĝa sinjoro. Amike li rigardis al Mikky tra okulvitroj. Mikky scivole observis lin. Ankaŭ la sinjoro ekatentis la novan pasaĝeron kaj demandis lin: "Kaj tiu ĉi hometo - kien li vojaĝas?" "Malproksimen ... al onklo kaj onklino", respondis la knabeto. "Kaj kies infano vi cetere estas, ke vi kuraĝas tiel tute sola vojaĝi?" "Mi estas infano de Dio", respondis Mikky serioze. La okuloj de la maljunulo ĝoje ekbrilis. "Ankaŭ mi estas infano de Dio", respondis li al la knabo. Mikky estis tre ĝojigita, kaj li tuj salte eksidis sur la genuoj de la onklo kaj brakumis lin. En la trajno ekestis streĉita silento, ĉiu kun nekaŝita intereso observis la interkonatiĝon de la knabo.

"Rigardu, homoj! Sinjoro Dio ĉi tie havas du infanojn!" vokis Mikky kaj aldiris: "Ĉu vi ceteraj ankaŭ estas infanoj de Dio? Sed neniu al li respondis. Mikky ankoraŭ pli forte karespremis sin al la nova onklo kaj embarase lin ekdemandis:

"Diru, onklo, ĉu vi estas bienulo aŭ nur terkultivisto?" "Mi ne estas", ekridetis la demandito. "Kaj ĉu vi eble jes?" "Ne, ankaŭ mi ne. Nur mia patro mastrumas, sed mi estas misiisto," respondis Mikky kun evidenta fiero. La onklon tio ne mirigis. "Ni estas do kolegoj," li diris, "ĉar ankaŭ mi estas misiisto: Mikky ĝoje ekaplaŭdis. "Ĉu vere?" La vojaĝantoj ekridetis. "Kaj ĉu vi jam estis inter paganoj?" demandis Mikky. "Vere, pli ol 30 jarojn. Nun ĉi tie hejme en Finnlando mi libertempas." "Kaj mi nur hodiaŭ komencas mian unuan misiistan vojaĝon," malkaŝis Mikky. "Tamen, onklo, komprenu, mi nur lernas. Hejme oni diras al mi, ke mi ne scias legi, ke mi la libron ĉiam tenas inverse. Nu, kaj diru al mi, ĉu vi scias kanti el la nova kantareto?" "Mi scias, kial mi ne konus?" "Mi ne scias," ek ĝemis Mikky. "Tie estas tiaj malgrandaj literoj! Onklino Sara kaj mi estas ankoraŭ el la malnova epoĥo, ni kantas nur el la malnova." La vojaĝantojn la babilado tre amuzis kaj ridetigis.

"Knabeto, ĉu vi kantus al ni iun via kanton el la malnova epoĥo?" demandis delikate vestita sinjorino. "Se vi jam estas misiisto, vi certe scias ankaŭ kanti." Mikky prete ekstaris sur la benko. Mi eventuale eĉ predikos, kaj poste ni kolektos mo non." Li metis la brakojn sur la bruston la kapon li ete klinis kaj poste per sia sonora voĉeto li ekkantis:

Di-Sinjoro amas nin,
diras tion la Bibli´.
La infanojn amas Li,
benas, kisas, scias mi.
Ankaŭ min invitas Li,
kiel diras la Bibli´.

La vojaĝantoj atente aŭskultis la kortuŝan kanton. La okuloj de la knabo brilis de interna ĝojo, dum li kantis:

Amas min, ja Lia sang´
estas de l´ animo sav´.
Vivon sian donis Li,
ke sen pekoj estu mi."

"Jes, vi vidas, Li malfermis la ĉielon kaj mi iros en la oran urbon, ĉar min elaĉetis Sinjoro Jesuo per sia valorega sango kaj tiel min tute purigis kaj mi iĝis infano de Dio. Amen."... "Mi ellasis, ke, kiu ekkredos kaj estos baptita, tiu estos savita kaj kiu ne ekkredos, estos damnita."

Mikky malsupreniĝis de la benko kaj eksidis. "Kaj nun, ĉu ni povu kolekti monon?" li demandis la onklon kaj tuj elpoŝigis la ŝparlibreton kaj enmanigis ĝin al li. "Faru la monkolekton mem kaj senembarase". Poste li ekstaris kaj montris la ŝparlibreton al la pasaĝeroj, trarigardis ĝin kaj klarigis, al kia celo ĝi servas. Post tio Mikky iris inter la kunvojaĝantoj. Ĉiu ion metis en lian ŝparlibreton, en kiu nome ĉiu paĝo estis malgranda poŝeto. La sinjorino, kiu petis, ke li kantu, donis en la koverton de la ŝparlibreto paperan bankbileton kaj poste ĝin glufermis.

"Vi estas certe riĉa, ĉu?" demandis Mikky. Ĉu neniam mankas al vi mono? Mia patro havas ĉiam malfacilaiojn pro la mono. Sed mi havas domon en la ĉielo, grandan domon". La sinjorino lin ekkaresis tenere kaj la knabo feliĉa kaj kontenta revenis sur sian lokon. "Kaj nun mi en Japanio jam certe povos konstrui novan lernejon," ekkriis li ĝoje. "Kaj se ĉio progresos bone, mi mem alportos tien la monon. Samtempe mi povus tie komenci la predikadon, ĉu vere, onklo?"

"Laŭ mia opinio vi unue devas kreski," respondis la onklo. Mikky malfermis sian paketon, elprenis buterpanon, kiun al li panjo preparis por la vojaĝo, kaj kun apetito li ekmanĝis. La pano rememorigis al li la hejmon, precipe la panjon. Subite li eksentis en la koreto nostalgion, la larmoj nehaltigeble staris en liaj okuloj.

Vane li konvinkadis sin, ke li jam estas "viro". Korŝire li ekploris. Malrapide la larmetoj sekiĝadis; venkis lin dormemo. La onklo kuŝigis lin sur la benko kaj kovris lin per sia mantelo. Mikky ankoraŭ kunmetis la manetojn kaj laŭte preĝis:

Dormos mi, ho kara Dio mia,
sub afabla gardo, infano via,
dum trankvila nokto ĝis mateno,
kaj vekiĝu mi kun via beno. Amen.

Li dormis longe kaj vekiĝis nur, kiam la konduktoro delikate ektremigis lin. Ili proksimiĝis al la celo. La konduktoro prenis la kofreton de Mikky, la manon de la knabo, kiu unue tre kore adiaŭis ĉiujn en la kupeo. Apenaŭ li ekstaris sur la vagonaj ŝtupoj, jam rapidis al li ruĝvanga viro kaj malantaŭ li saltetis knabineto samaĝa kiel Mikky. Li saltis rekte en iliajn brakojn. Poste li ekkuris al la konduktoro, adiaŭis lin kaj tuj anoncis al la onklo: "Mi portas al vi el mia hejmo multajn salutojn. En la trajno mi predikis kaj kolektis monon. Ho, onklo, vi havas aŭton?! Kaj kiel belan!"

Mire li rigardis la onklon, kiu ĝin intertempe startigis. "Kaj kie mi sidos? Imagu, ke mi ĝis nun neniam sidis en auto!" La onklo sidigis la infanojn sur la malantaŭan sidlokon kaj tuj ili rapidegis hejmen. Mikky estis senmezure feliĉega.

"Poste en la ĉielo mi aĉetos ian malpli novan aŭton aŭ motorciklon, laŭ tio, kio kostos malpli. Sed aŭskultu," li turnis sin al Maja, "vi venos ankaŭ en la ĉielon, ĉu vere?" Maja aŭskultis lin kun malfermita buŝo kaj poste ekridis.

"Vere, tion mi ne scias."

"Kaj ĉu al vi via panjo rakontas nenion pri Sinjoro Jesuo?" Maja ekmiris eĉ pli: "Ne, ĝis nun neniu iam rakontis ion al mi pri Li," diris ŝi sincere.

Mikky primeditis: "Kiel eblas, ke la onklino ne rakontis al Maja pri Sinjoro Jesuo, kiu ja estas la plej bona amiko de infanoj? Hejme la panjo pri Li ĉiutage rakontis kaj kantis pri Li belajn kantojn. Kaj al Maja, al lia kuzino, neniu rakontis pri Li." Li ege bedaŭris ĉi-belan knabineton. Intertempe Maja senŝeligis oranĝon kaj proponis ĝin al Mikky. Mikky etendis al ŝi la maneton kaj ekbalancis la kapon: "Mi konatigos Lin al vi," diris li kaj liaj okuloj ekbrilis.

"Kiun?" demandis ŝi mirigite.

"Nu Jesuon, ja" respondis Mikky, "ĉar Li estas mia la plej bona amiko."

La aŭto intertempe ekdirektis en korton de bela blanka domo. La onklino alkuris kvazaŭ junulino, brakume kaptis Mikky-n kaj kun granda amo lin kisis. Ŝi deziris al li, ke li sentu sin ĉe ili kvazaŭ hejme. Kaj tuj ŝi invitis lin manĝi. Mikky ekis kun granda apetito tagmanĝi kaj poste li iris kun Maja komune trarigardi la domon. Granda stalo estis plena de bovinoj kaj estis tie eĉ paro da ĉevaloj. Kaj kiom da ŝafoj tie estis!

Ĉio estis ĉi tie tute alia kaj pli granda ol hejme. Sur la kontraŭa flanko de la korto estis bela, ruĝkolora dometo.

"Kiu loĝas tie?" demandis Mikky. "Avĉjo. Nia avinjo jam mortis. Nun kuiras por la avĉjo maljuna Marta; ŝi estas servistino. Sed tien vi ne iru, ĉar la avĉjo estas tre grumblema, ke eĉ Marta ne kapablas plu toleri lin, kaj venadas al ni plore plendi."

"Kial la avĉjo grumbladas?" miris Mikky.

"Ĉar li havas unu kruron lignan, certe nur pro tio", klarigis Maja.

La okuloj de Mikky pleniĝis de larmoj. "Do mi ne miras pri li. Imagu, ke ankaŭ ni havus lignan kruron; kiel ankaŭ ni estus malbonhumoraj. Kaj eĉ ne povi bone paŝi, des malpli kurludi. Sed, tamen mi morgaŭ la avĉjon vizitos kaj diros al li, ke en la ĉielo li ricevos novan kruron anstataŭ la ligna kaj, se li volos, eĉ ambaŭ. Ŝajnas al mi, ke mi havos multe da laboro," diris Mikky al la knabineto tre serioze kaj ŝi ekrigardis lin mirigite.

La suno jam klinis sin al okcidento kaj oni vokis Mikky-n, ke li kun Maja jam venu por dormi.

En unu bela ĉambreto estis por ili preparitaj molaj blankaj litetoj. Sed Mikky ankoraŭ ne estis dormema; li ja tradormis kelkajn horojn en la trajno. Li eksidis apud la onklo, kiu havis en la manoj ĵurnalon. La onklino riparis maleolajn ŝtrumpetojn de Maja, kiu metadis pupojn en litetojn. La onklo formetis la ĵurnalon kaj altiris Mikky-n al si.

"Ni jam neniam foririgos vin el nia hejmo," diris li, ridetante. "Ni ja ne havas filon kaj kiu estos mastro en tia granda domo, kiam mi maljuniĝos?"

Mikky lin surprizite ekrigardis: "Kaj ĉu mi devus esti posedanto de ĉio ĉi?" demandis li hezite.

Memkompreneble! Vi rajdos surĉevale eĉ aŭtomobilon vi havos!"

Mikky evidente maltrankviliĝis: "Estus bone esti tia bienulo, jam pro la aŭtomobilo, sed mi ne povas tion akcepti, ĉar jam havas certan profesion!"

"Ĉu certan profesion?" ekmiris la onklo. "Ĉu vi eble jam estas ŝoforo, inĝeniero, kuracisto aŭ se mi bone divenas eĉ pastro? Kia estas tiu via certa profesio?"

"Mi estas misiisto kaj, kiam mi plenkreskos, mi iros en Japanion. Sed mi opinias, ke mi antaŭe devos lerni legi, ĉar hejme oni diras, ke mi tion ankoraŭ ne scias.

"Vi havas mirindajn ideojn!" miris onklo. "Tamen mi diras al vi, ke estus pli bone, se vi restus ĉi tie ĉe ni. Kiu kuiros tie al vi, kiu riparos viajn ŝtrumpetojn?"

Mikky senkonsile ekrigardis ĉirkaŭe. Dum tempeto li pripensis kaj poste li ĝoje ekriis: "Vere, restas al mi nenio alia, ol ke mi edziĝu. Ĉu irus kun mi via Maja?" diris li direkte al ŝi. Sed ŝi estis tiom okupita per sia plej ŝatata pupo, kiu ne kaj ne volis ekdormi; tial ŝi ne aŭdis la demandon de Mikky. Ankaŭ la onklino ĉesis ripari la ŝtrumpetojn kaj surprizite ekrigardis la knabon.

(daŭrigota en venonta numero)

al la indekso


 LA KOMUNUMO TAIZÉ

Dum jarŝanĝo (30.12.91-4.1.92) en Budapeŝto okazis granda religia aranĝo – 14-a Eŭropa Renkontiĝo de Junularo, organizita de kristana komunumo el Taizč en Francio. Al hungara ĉefurbo venis 75 mil junaj homoj el la tuta Eŭropo.

Taizč - malgranda loko situanta en la sudorienta parto de Francio proksime de Cluny. En ĉi tiu al neniu konata loko dum la dua mondmilito Roger Schutz - filo de protestanta pastoro el Svisujo aĉetis posedaĵon kaj ekkreis la plej faman kaj la plej grandan eŭropan ekumenan komunumon. Ĉi tiu komunumo, konsistanta el fratoj de diversaj kristanaj konfesioj, en la komenco de sia ekzisto estis rifuĝejo de militaj forkurintoj. Hodiaŭ Taizč dum la tuta jaro kaj precipe dum la someraj ferioj akceptas gastojn, ilin loĝigas kaj organizas komunan preĝadon.

Ĉiujare en decembro la komunumo de Taizč organizas renkontiĝon de junaj kristanoj el la tuta Eŭropo (Prago, Vroclavo, Parizo) kaj ĉi-jare ĝi okazis en Budapeŝto.Unuan fojon en la historio de la renkontiĝoj, en Budapeŝto, estis kredantoj el la tuta Eŭropo, ankaŭ el estintaj sovetaj respublikoj, ankaŭ el Kroatio, Slovenio kaj Serbio.

Ĉiu, kiu alvenas al renkontiĝo organizita de fratoj el Taizč, mem al si elektas formon de la travivo de la renkontiĝo. Unua formo, la plej populara, estas partopreno en la vivo de paroĥaj komunumoj. Matene "teizeanoj" preĝas en paroĥaj preĝejoj kaj renkontiĝas por mediti en malgrandaj grupetoj. Tagmeze kaj vespere okazas komuna preĝado, dum kiu la fratoj el Taizč prezentas por medito fragmentojn el Sankta Skribo.

Kantado estas la grava parto de la preĝoj. En ĝi ĉiuj partoprenas, ĉar ĝi estas tre facila por ellerno. Kantoj - kanonoj konsistantas el kelkaj versoj, ofte ripetataj.

En ĉi tiu jaro unuan fojon en historio de Taizč-renkontiĝoj oni sukcesis ankoraŭ neformale krei malgrandan preĝogrupon, kiu uzis Esperanton. La grupo konsistanta el ĉ. 20 personoj, reprezentis 8 ŝtatojn.

Ĉiutage matene post la unuaj preĝoj okazis renkontiĝoj kun diskutoj en Esperanto. Estis tio bonega okazo por interkonatiĝo, interŝanĝo de spertoj, ideoj kaj konceptoj. Esperanto estis uzita ankaŭ dum matenaj preĝoj en la paroĥa preĝejo.

Venontfoje ni volas pruvi, ke Esperanto povas esti tre bona rimedo por interkomunikado inter diversaj nacioj, kiuj vivas en ĝis antaŭ nelonge dividita Eŭropo.

Ĉi jare estis nia unua E-grupo kreita de ni mem. Spite de certaj eraroj, kiujn ni venontfoje volas eviti, ni volas dum 15-a Eŭropa Renkontiĝo de Junularo oficiale formi la esperantan grupon.

Ĉu ni sukcesos, tio dependas precipe de ni mem, ĉar la sukceso dependas de tio, kiom da esperantistoj engaĝiĝos en organizadon de ĉi tiu renkontiĝo.

NI ALVOKAS ĈIUJN JUNAJN ESPERANTISTOJN INTENCANTAJN PARTOPRENI LA 15-AN RENKONTIĜON, KE ILI KONTAKTIĜU TIUCELE KUN NI.

"Taizč estas simbolo de malaperado de barieroj inter nacioj kaj eklezioj. Taizč por junaj homoj estas ankaŭ la simbolo de komuna preĝo super la limoj, kiuj dividas naciojn " (ĉefepiskopo de Canterbury George Carey en la mesaĝo al budapeŝta Renkontiĝo).

Bonvolu skribi al:
Krzysztof Kliszczynski, 02-495 Warszawa , ul. Regulska 56, Pollando.
Dorota Małkowska, 02-495 Warszawa, ul. Regulska 7a, Pollando.
Zbigniew Kowalski, 01-052 Warszawa, ul. Anielewicza 24 m 1, Pollando.

al la indekso


 LINGVA PAĜO

Pryč se všemi homonymy?

V minulém čísle DIO BENU sestra Bartovská tvrdí, že FOR znamená PRYČ a nic jiného. Jak by se přeložil Zamenhův výrok: Li pafis sin for. Střelil se pryč? FOR se také používá jako tak zvané VERBA PREFIKSOIDO (ve funkci slovesné předpony), kde se překládá FOR podle okolností: forveturi - odjet, forŝiri - utrhnout, formanĝi - sníst, fordiboĉi - prohýřit atp. Zde se však o žádné homonyma nejedná. HOMONYMA jsou slova stejně znějící, ale různého významu. V češtině na př. jeřáb je strom, pták i stroj. Ve všech jazycích jsou takových slov spousty. Nevyhnuly se ani esperantu. Na př.: KAPELO znamená kapelu i kapličku. ZONO znamená pásek u kalhot i zeměpisné pásmo. PLUMO je pero ptačí i pero ku psaní. Rozšiřováním esperantského slovníku o tak zv. slova mezinárodní z nichž mnohá obsahovala částice, které v esperantu již měly určitý gramatický význam, dalo vznik mnohým homonymům: modulo - mod-ulo, tribordo - trib-ordo, stratego - strat ego, putrado - putr-ado, kolego - kol-ego, diamanto - di-amanto aj.

Taková slova s oblibou používal známý Reymond Schwartz ve své literární tvorbě (katalogo - kata logo, karnavalo - karna valo). U některých slov bylo možno učinit rozdíl alespoň pravopisem: fino – finno, regato - regatto, kubo - Kubo, kreto - Kreto, romano - Romano. Smysl některých homonym poznáme pouze z kontextu (jest na př. HEJMENIRO je hejm-eniro nebo hejmen-iro? Kdybychom chtěli z esperanta odstranit homonyma, vystavili bychom ho značným potížím. A že esperanto má také svá homonyma to je důkaz toho, že je jazyk jako každý jiný. Třebaže oficielní esperantská gramatika se tváří jakoby homonyma neznala, skutečnost je jiná.

Ing. Karel Janouš

"Se vi interesiĝas pri nia ekskurso, skribu al ni."

Se iu beliĝas, estos bela, se iu riĉiĝas, estos riĉa, se iu sklaviĝas, estos sklavo, se iu blindiĝas, estos blinda, se iu saniĝas, estos sana, se iu envagoniĝas, estos en vagono, se iu laciĝas, estos laca se iu interesiĝas, estos interesa; li interesos la ceterajn.

Mi ne povas al ili skribi, ĉar mi malgraŭ miaj klopodoj ne estas interesa, eĉ malpli, se la kondiĉo estas ia ekskurso. Tamen la ekskurso min interesas, mi estas interesata, mi estis interesato, mi interesatas, aŭ simple min interesas la ekskurso.

Bela homo = belulo, bona homo = bonulo, sankta homo = sanktulo, riĉa homo = riĉulo, diligenta homo = diligentulo, lerta homo = lertulo, do interesulo = homo interesa, sed kiun io interesas, tiu estas interesato.

Marie Bartovská

Často se používá slovo "klostro" ve významu "klášter". V PIV ale je k němu popis významu "ambit". Zřejmě bychom měli tento význam přijmout. Pro "klášter" máme vhodný esperantský výraz "monaĥejo". Změny v PIV jsou zdlouhavé a nespolehlivé, protože někdo se bude řídit podle svého starého a druhý podle svého nového PIV. Museli bychom mít nové slovo pro "ambit". "Ambito" bylo mohlo připomínat základ "ambi-" - "dvojí". "Klaus - Klos - kláš" pochází od významu "uzavřený". Klášter je uzavřený, ale ambit ještě více.

Marie Bartovská

al la indekso


 NIA KORESPONDA KURSO

Nia korespondkurso jam ekfunkciis. Malgranda heroa familio de gekursanoj kuraĝe kaj diligente batalas kontraŭ ĉiuj ruzaj artifikaĵoj, kiujn kaŝigas kurs-tekstoj.

La plej juna soldatino estas preskaŭ 16-jara Zita Kotíková el Žďár nad Sázavou. Nian plej altan estimon kaj honoron ĝuas jam 77-jara, eterne juna batalantino Božena Henzlová el Lipník nad Bečvou.

Ĉu vi - IKUE-anoj - ne trovas en via ĉirkaŭaĵo kuraĝulojn, kiuj plifortigus nian armeon?

Jaroslav Žák

al la indekso


 NI KONDOLENCAS

Niajn vicojn forlasis longjaraj IKUE-membroj:

S-ro KLIMEŠ Ludvík el Praha, kiu mortis la 21-an de marto 1992, s-ro ŠKRLA František el Kyjov, mortinta la 8-an de februaro 1992.

Al ambaŭ fratoj ni elpetas ĉe Dia Mizerikordo pardonon kaj feliĉon ĉielan.

al la indekso


 DANKESPRIMOJ

La prezidanto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio frato Miloslav Šváček ĉi-maniere korege dankas al ĉiuj gefratoj pro la multnombraj paskaj bondeziroj, ĉar ne estas en liaj eblecoj al ĉiu aparte danki. Ankoraŭ foje koran dankon kaj Diajn benojn dum la tuta nuna jaro!

al la indekso