Dio Benu numero 5-1/1992

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 

VORTOJ DE LA PREZIDANTO (M. Šváček)
LA DIA JUSTO KAJ MIZERIKORDO (J. Zielonka)
LA NERIPETEBLA HOMA VIVO (J. Žák)
LA 2-A RENKONTIĜO DE LA KATOLIKAJ ESPERANTISTOJ EN ŽILINA (V. Němec)
BONDEZIROJ DE EPISKOPO KARLO OTČENÁŠEK
DU DATREVENOJ (M. Šváček)
VOJAĜO AL ITALIO (J. Potančoková)
NI INVITAS AL NUNJARAJ ARANĜOJ (sekcia komitato)
EL LA KORESPONDAĴOJ (DB-redakcio)
PILGRIMO EN LA SANKTA LANDO (M. Šváček)
KRISTANOJ EN MONGOLIO ANTAŬ 700 JAROJ (J. Petrlík)
KIEL NI EN KARAKORUM FESTIS PASKAN FESTON (trad. J. Petrlík)
KRISTANA E-KONGRESO EN HUNGARIO (E. Farkas)
PLENUMITA DEZIRO (J. Skalická)
LA ARTO SUBFOSI ASOCION (disp. J. Žák)
"KATOLIKA TAGO" 1992 EN KARLSRUHE, GERMANIO (M. Könen)
ALVOKO – VÝZVA (M. Šváček)
LINGVA ANGULETO (M. Bartovská)
NI KONDOLENCASFrant. Machek, Frant. Severin
NI INFORMAS (sekcia komitato)


 VORTOJ DE LA PREZIDANTO

Karaj gefratoj!

Akceptu korajn salutojn en la jaro 1992. Ĵus vi legas unuan nunjaran numeron de nia bulteno DIO BENU. Estas nia deziro, ke vi ne estu nur ĝiaj pasivaj legantoj, sed aktivaj kunlaborantoj. Ja dependas de ni ĉiuj, ĉu ĝi restos nura bulteno de la sekcio aŭ ĉu per interesa kaj riĉa enhavo ĝi iĝos pli simila al revuo. De diversaj lokoj venas vortoj laŭde taksantaj enhavon de la bulteno. Koran dankon al ĉiuj por kuraĝigaj vortoj. Tamen mi bone konsciiĝas, ke ne ĉiam perfektaj estas la gramatika kaj stila flankoj de la lingvo. Pro tio mi petas lingvajn spertulojn, ke ili atentigu min pri la lingvaj malperfektajoj, por ke ankaŭ tiuflanke nia bulteno iĝu pli perfekta. Unu nia aktiva membro, frato Jaroslav ekmeditis pri nia bulteno, el kio rezultis jenaj liaj vortoj adresitaj al vi, karaj sekcianoj.

"Ek en la duan jarvolumon de DB! En niaj manoj troviĝas jam 5-a numero de nia DIO BENU, kiun ni ĉiam senpacience atendas kaj avide legas. Ĝia nivelo estas ĉiuflanke alta, do ni estu kontentaj.

Dum pasintjara UK en Norvegujo rakontis unu nia membrino al aliaj katolikaj esperantistoj pri nia bulteno kaj ŝi estis surprizita, ke ĉiuj preskaŭ mutiĝis pro envio. Malmultaj niaj sekcioj en la mondo povas tiamaniere fieri.

Malgraŭ tio ni serĉu mankojn. Ĝis nun preskaŭ ĉiuj artikoloj kaj informoj temis pri nia enlanda agado kaj spirita vivo de nia membraro. Ĉu tute ne ekzistas interesaj informoj pri vivo kaj laboro de IKUE-anoj de aliaj landoj? Jes, sendube ekzistas, sed tiel pliriĉigadi paĝojn de nia gazeto jam tute ne estas afero de unu persono, nome sklavo Miloŝ.

Multaj el ni uzadas riĉe Esperanton dum karespondado, eĉ dum personaj kontaktoj kun niaj eksterlandaj amikoj. Ofte ni eksciadas novaĵojn, kiuj sendube ekinteresus ankaŭ niajn legantojn. Ne timu, eĉ se via lingvopovo ne estus perfekta, provu ion priskribi kaj forsendi al nia neniam laca (kaj ŝajne nelacigebla) redaktoro kaj prezidanto en unu persono."

Jes, karaj gefratoj, DIO BENU estas via, do strebu kontribuante al la enhavo igi ĝin via vere interesa kaj enhavoriĉa legaĵo.

Ni travivas jam la 5-an jaron el la Jardeko de la Spirita Renovigo de nia nacio, la jaron dediĉitan al nacia sanktulino Ludmila, la jaron, dum kiu nia atentemo direktu al edukiteco, klereco kaj tradicio laŭ modelo de la sanktulino. Tio estu nunjara ĉefa programo de nia sekcio. Tiucele direktu nia aktivado, ĉiuj niaj nunjaraj aranĝoj. Dio benu nian laboron!

Pacon kaj amon deziras via frato Miloslav Šváček.

al la indekso


 LA DIA JUSTO KAJ MIZERIKORDO

Dum karesmo nia memoro speciale revenas al niaj agoj, pri kiuj ni hontas, al la faritaj pekoj. Homoj respondecaj pri sia konduto scias, ke nenio iras forgeson, kio ne estis riparita, ke oni devas atenti la Dian juston. La malvirtuloj preferas forgeson pri la justo kaj pensas nur pri la mizerikordo. Sed tio, kion ni volas, ne ŝanĝas nian situacion ĉe Dio la Juĝisto, se mankas ĉe ni bona volo ripari la ŝuldojn. La tekstoj de la Biblio estas klaraj! "Ĉiu el ni ekstaros antaŭ tribunalo de Kristo, por ke ĉiu ricevu repagon pro tio, kion li faris dum la vivo: la bonan aŭ la malbonan" (II Kor 5, 10; vidu: Psa 62, 13; Mat 16, 27; Rom 2, 6).

"Decidite estas al la homoj unufoje morti kaj poste estos la juĝo... Kaj terure estas enfali en la manojn de Dio" (Heb 9, 27; 10, 31). "Do vi atentu, ĉar vi ne scias la tagon, en kiu alvenos la Sinjoro" (Mat 24, 42; vidu: Mar 13, 33-37; Luk 21, 34).

Verdikto tamen dependos de nia sinteno. Nia destino estas la ĉielo kaj ni havas ĉiujn kondiĉojn, por ĝin atingi.

"Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis sian ununaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu kredas al Li, ne pereu, sed havu la eternan vivon" (Joh 3, 16).

Sed Jesuo Kristo suferis kaj mortis sur la kruco, por ke ni estu savitaj; kaj tiun efekton atingos nur tiuj, kiuj obeas al la Evangelio, havas la bonan volon kaj tiamaniere partoprenas en la savo de la kruco. Do necesas ne nur la kredo, sed ankaŭ vera peno pri la devo sekvi Jesuon, eĉ portante la ĉiutagan krucon de propra sufero.

"Ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, sed la animon ne povas mortigi. Prefere timu tiun, kiu la animon kaj la korpon povas pereigi en la infero" (Mat 10, 28-29).

"Ĉiun, kiu konfesos min antaŭ la homoj, tiun ankaŭ mi konfesos antaŭ mia Patro, kiu estas en la ĉielo. Sed kiu malkonfesos min, tiun ankaŭ mi malkonfesos antaŭ mia Patro, kiu estas en la ĉielo" (Mat 10, 32-33).

"Mi ne alvenis kun indiferenta paco, sed mi alportis glavon" (Mat 10, 34).

"Kiu amas la patron aŭ la patrinon pli ol min, tiu ne estas inda min. Kiu ne prenas sian krucon kaj ne sekvas min, tiu ne estas inda min" (Mat 10, 37-38; vidu: Mat 16,24-27).

"Ne diru: Kiu povas ordoni al mi? Ĉar la Sinjoro certe juĝos vin laŭ justeco. Ne diru: Mi pekis, kaj kio fariĝis al mi? Ĉar la Sinjoro estas pacienca. Sed ne estu tiel certa, ke estos pardonitaj viaj kulpoj, por ke vi ne aldonadu pekon al la pekoj. Ne diru: Lia mizerikordo nuligos multegon de niaj pekoj. Ĉe Li estas mizerikordo, sed ankaŭ severo kaj sur la pekulojn falos lia kolero (Sir 5, 3-6).

Similaj tekstoj multas en la Biblio. Dio postulas de ni ne nur la kredon, konfeson de la pekoj, la ĉiutagan krucon, sed ankaŭ morton, se alvenas tia neceso. Pri tio ni respondecos ĉe la juĝo de Dio, ĉar tion postulas la justo. Al la malbonuloj, kiuj ne emas agnoski sian kulpon, kiuj orgojlas kontraŭ Dio, li havas nur la pereigan verdikton:

"Iru for de mi, malbenitaj, en la eternan fajron preparitan al diablo kaj ties anĝeloj!" (Mat 25, 41).

Sed la Dia juĝo estas favora por la bonvolemaj homoj, eĉ se ili estus pekemaj. Necesas nur partopreni en la kruco de Jesuo Kristo kaj ripari la maljuston faritan al la aliaj. Se ni tion ne sukcesos fari surtere, restos ankoraŭ tempo en la purgatorio; tamen la savo estas certa. Tiam la kruco de Jesuo plenrepagos niajn ŝuldojn rilate al Dio. El tio konsistas la tuta mizerikordo de Dio. La justo kaj la mizerikordo belege harmonias pro la savo de Jesuo Kristo al tiuj, kiuj penas profiti el ĝi. Tiuj ĉi ekaŭdos la verdikton de la Juĝisto: "Venu, benataj de mia Patro, kaj ekposedu la Regnon preparitan al vi ekde komenco de la mondo" (Mat 25, 34; v. ankaŭ: Rom 8, 14-30).

Do ni ne timu la inferon, ĉar ĝi ne rilatas al ni: "Ja al ĉiuj, kiuj vivas en Kristo Jesuo (en lia Eklezio - en la Mistika Korpo de Jesuo) ne plu estas la kondamno" (Rom 8, 1).

"Kaj kiel estis decidite al la homoj unufoje morti, kaj poste sekvas la juĝo; tiel Kristo unufoje estis oferita por pardoni multajn pekojn. Duan fojon Li aperos ne pro la pekoj, sed por savi tiujn, kiuj Lin atendas" (Rom 9, 27-28).

"Ĉar tamen "ĉiuj multfoje pekas" (Jak 3, 2), pro tio ĉiu devas havi antaŭ la akuloj same la mizerikordon, la bonecon, kiel same la juston, la juĝon. Neniu ankaŭ rajtas justigi sin, eĉ se ne sentus la pekon; ja nia tuta vivo estos esplorita kaj juĝita ne per la homo, sed per Dio" (El la Tridenta Koncilio 1547 - Dekreto pri la justigo).

Sac. Jozefo Zielonka

al la indekso


 LA NERIPETEBLA HOMA VIVO

Dum lasta tempo oni povas observi en nia lando fondiĝadon de novaj religiaj sektoj, "eklezioj", frataroj, eĉ t.n. "superekleziaj" movadoj. Ŝajnas, ke nia socio nun alpelas diversajn modajn doktrinojn, kiuj en okcidentaj landoj jam ne estas modaj. Tial tieaj predikantoj, atestantoj, miraklaj kuracistoj kaj profetoj vekigas nun atentemon nur en landoj de Tria Mondo kaj niaj ekssocialismaj landoj. Dum siaj prelegoj ili ofte vigle citadas bibliajn versojn, kompreneble – jam tradicie – eltiritajn el kunteksto, disputeblajn citaĵojn el Apokalipso aŭ el iuj libroj de Malnova Testamento. Malgraŭ ili ofte havas plenan buŝon de Kristo, iliaj pseŭdodoktrinoj baziĝas sur spiritismo, okultismo, astrologio, hipnotismo kaj orientalaj (precipe budaismaj) doktrinoj.

En enkondukaj prelegoj la movadvarbistoj (ofte eĉ eksterlandaj) senincite propagas sanan vivmanieron, uzadas hipnoton kiel kuracmetodon, alvokadas amikojn de "morala kodekso", aŭ "senerare" profetas lastajn tagojn de homara civilizacio. Dum pli malfruaj seancoj oni eblas pli klare rimarki, ke doktrinoj de la novtempaj savantoj tute disiradas de katolikaj principoj. Inter loĝantaro cirkulas multaj iliaj ĉeĥ-, fremd-, eĉ esperant-lingvaj presaĵoj.

Inter tute neakcepteblaj punktoj de nuntempaj modaj doktrinoj troviĝas atestoj pri karmo kaj reenkorpiĝo (metapsikozo), postmorta animmigrado. Nenio nova sub la suno! Tion ĉion ni trovas inter multaj primitivaj triboj, egiptoj, keltoj, grekaj filozofoj, gnostikoj, mezepokaj sektoj, juda kabalo kaj precipe en hindaj religioj, kie tio estas dogmo.

Nia doktrino proklamas senkompromise neripeteblecon de la homa vivo. Sektanoj ekzemple ofte trovas plaĉon en bibliaj versoj de Mateo 11, 14 kaj 17,12, kiuj laŭ ili atestas pri tio, ke en korpo de Johano Baptisto troviĝis animo de Elija. Bedaŭrinde ilia biblia studado ne atingis ĝis evangelio de Johano 1, 21, kiu klare elradikigas tiun opinion. Ekleziaj Patroj ĉiam rifuzadis, ke post la morto ekzistas iu plua ebleco de renverso, meritoj aŭ pekoj. Reenkorpiĝa teorio montriĝas ekde komenco kiel tute neakordigebla kun kristana espero. Dekoj da bibliaj citaĵoj atestas pri tio, ke ĉiu homo mortas nur unufoje kaj sekvas juĝo (Hebreoj 9, 27). Tial neniu el ni rajtas akcepti perversan teorion: trankvile peku, dum "venonta vivo" vi povos ĉion kompensi.

Ni finu per vortoj de la apostolo: "Gardu vin kontraŭ la falsaj profetoj, kiuj venas al vi en ŝafaj feloj, sed interne estas rabemaj lupoj (Mat 7,15).

Pluajn trafajn citaĵojn vi mem povas elserĉi: Mat 13, 30; 18, 7. Mar 13, 12-13. Luk 16, 15; 17, 22-23. Ago 20, 28-30. Rom 16, 17-18. 1Kor 1, 10; 11, 19. 2Kor 2, 17; 11, 13-15. Gal 1, 6-10. Efe 4, 14. 2Tes 2, 9-12. 1Tim 1, 5-7; 4, 1-2. 2Tim 3, 14; 4, 3-4. Tit 3, 10-11. 2Pet 2, 1-3; 3, 14-17. 1Joh 2, 18-19; 4, 1. 2Joh 9-11. Jud 18-21.

Jaroslav Žák

al la indekso


 LA 2-A RENKONTIĜO DE KATOLIKAJ ESPERANTISTOJ EN ŽILINA

En la tagoj 28.-30.8.1992 okazos en Žilina 2-a renkontiĝo de la katolikaj esperantistoj. En la programo estos: Kunsido de Slovaka IKUE-Sekcio, Sanktaj Mesoj en Esperanto, Klerigaj prelegoj, Ekskurso al Teplička.

Aligu vin ĉe: Inĝ. Vladimír Němec, Zvolenská 5, 010 08 Žilina.

al la indekso


 Bondeziroj de nia patrono episkopo KAREL OTčENášEK

+! Ave Maria et Joseph! Kristnasko 1991

GEAMIKOJ!

Nun estas ĉe ni maltrankvileco, antaŭtimo, ie embarasemo kaj seniluziiĝo post la granda falo de marksisma ideologio kaj sistemo kaj post antaŭnelonge pasinta eŭforio.

Sed vi ja konas ankaŭ multajn noblajn homojn, bravajn, saĝajn, oferemajn - kaj precipe: en Betlehemo la sola Filo de Dio descendis en homaron, pro nia feliĉo kaj savo! Tial: esperon kaj ĝojon! Ĉi ambaŭ ni disvastigu per nia honesteco, justeco, fervoreco, per vera kristana amo! Ni evangelizadu, t.e. - ni antaŭmetadu kaj plenigadu kun Kristo en reciproka harmonio kaj kunlaboro sencon de la vivo kaj historio!

Fortan sanon! Kaj feliĉigan pacon kaj bonhumoron!

Kun komuneco de plejproksimaj ĉirkaŭ la katedralo de Sankta Spirito KRISTNASKE KAJ NOVJARE BONDEZIRAS kaj elkore al vi ĉiuj benas, ankaŭ al preĝejoj, hejmoj, laborejoj, lernejoj, oficejoj, malsanulejoj, naturo, ĉie, ĉie!

+ Karel Otčenášek, episkopo de Hradec Kralové

al la indekso


 DU DATREVENOJ – DVĚ VÝROČÍ

21. listopadu 1991 uplynulo 20 let od smrti ThDr. Jana Filipa a 9. prosince 80 let od jeho narození. Byl profesorem náboženství na gymnáziu a učitelském ústavu v Kutné Hoře a učil současně i dějepis a latinu. Psal divadelní hry, povídky a básně. Mnohé jeho knihy vyšly v Holandsku a Švýcarsku. V Praze v divadle Na Slupi se hrála jeho hra Konec světa, ke které scénickou hudbu napsal J. B. Foerster. Byl také vynikajícím esperantistou. V osmnácti letech jako nejmladší slovnikář v Evropě napsal u nás první Velký slovník esperantský. Ma už tři vydání. Esperantisté z Belgie mu darovali mramorovou sochu Panny Marie, která je tam nazývána Svatá Panna Chudých. Ta je nyní na jeho hrobě v Přibyslavi.

(Převzato z Lidové demokracie, Praha 10.12.1991).

Dodejme, že otec Jan Filip byl dlouholetým neúnavným šířitelem esperantských ídejí a aktivním ĉlenem katolického esperantského hnutí, kterému vděčíme za překlady rytmickych duchovních písní do esperanta pro katolickou sekci a IKUE-tábory v Herborticích.

Miloslav Šváček

al la indekso


 VOJAĜO TRA ITALIO

Mi volas kun ĉiuj gefratoj dividi miajn riĉajn impresojn el dusemajna migrado preskaŭ tra tuta Italio. Nia vojaĝgrupo estis 40-nombra. 17 personoj estis handikapuloj. Por iuj el ni la vojaĝo estis sufiĉe malfacila, sed kun Dia helpo ĉio bone sukcesis. Fakte ĝi estis belega travivaĵo.

La unuan kaj la lastan nokton ni pasigis en Mestre, en antaŭurbo de Venecio. En granda kaj lukse ekipita domo akceptis nin salezianoj. De ĉi tie frumatene ni vojaĝis al Padova, kie ni vizitis bazilikon de sankta Antonio. Tie okazis nia unua Sankta Meso sur la itala teritorio, fakte ĝi estis jam la dua nia Sankta Meso, ĉar la unuan ni havis antaŭ nia forveturo en Bratisiava. Poste ĉiutage okazis Sanktaj Mesoj en la kapeloj de la apartaj bazilikoj, kiujn ni vizitis.

El Padova ni rapidis al Romo, kiun ni atingis ankoraŭ samtage. Kvar tagojn ni loĝis en porpastra domo nomata Protomartyrum (La unuaj martiroj). En ĉi belega Eterna Urbo ni honorigis per nia vizito la ĉefajn bazilikojn. La unua estis la Baziliko de Sankta Klemento, kie troviĝas relikvoj de sankta Cirilo. Ni vidis eĉ Koloseon, Arkon de Triumfo, Forumon kaj palacon de Victor Emanuel, kiu unuigis romanojn. La Placo kaj Baziliko de Sankta Petro nin ravigis per sia grandiozo. En ĉi baziliko estas entombigitaj krom la sankta Petro ankaŭ ĉiuj papoj. En Baziliko de Sankta Paŭlo estas pentritaj portretoj de ĉiuj ĉi papoj. Mi forgesis ankoraŭ diri, ke en la Baziliko de Sankta Petro ni per lifto venis super ĝian ĉefan enirejon kaj irkapabluloj kuraĝis grimpi ĝis kupolo, kien gvidas 307 ŝtupoj.

Baziliko Santa Maria Maggiore estas la unua kaj la ĉefa Maria-sanktejo de la tuta kristana mondo, la patrino de ĉiuj Maria-preĝejoj. En ĉi tiu baziliko la papo Hadriano II-a aprobis liturgiajn tekstojn en malnovslava lingvo kaj ĉi tie la unuan fojon aŭdiĝis "Gloro al Dio en la altoj" el buŝo de la sanktaj Cirilo kaj Metodo. Pro tio tiu ĉi baziliko estas tiom kara por ĉiuj slavoj. Tie troviĝas restaĵoj de la kripo, kiujn alportis tien sankta Helena.

Poste sekvis vizito de Slovaka Instituto de Sanktaj Cirilo kaj Metodo, kie post kara bonvenigo celebris por ni Sanktan Meson episkopo Dominik Hrušovský. La aŭdiencon ĉe la Sankta Patro en la aŭlo mi rememoras kun larmoj en okuloj ankoraŭ hodiaŭ. Post mallongaj alparoloj en la lingvoj de tiuj nacioj, kies anoj tie ĉeestis, venis la Sankta Patro al nia grupo kaj ĉiun el ni benis kaj salutis per manpremo. Posttagmeze ni ankoraŭ vizitis Lateranan Bazilikon - ekssidejon de la papoj, kiu estas sanktigita omaĝe al sankta Johano.

Kelkajn tagojn poste ni pasigis ĉe la maro. Nia loĝejo Opera Don Guanela estis nur 200 metrojn de la maro. Post ĉi tagoj de nenionfarado je la sunradioj ĉe la maro aŭ baseno, ni vojaĝis al Assisi, rekte en Bazilikon de Sankta Francisko. Ĝi troviĝas en malnova urbo kaj ĝi estis konstruita du jarojn post la morto de ĉi tiu sanktulo. Ni ne preterpasis ankaŭ Bazilikon de Virgulino Maria la Anĝela, kiu estas en la nova urboparto de Assisi. En ĝia interno meze estas konstruita Porciankula (la iama nomo de preĝejo en Assisi, ĉe kiu s-ta Francisko konstruigis la ĉefan ordenan klostron).

Vespere ni vizitis Loreta-n, kie nin gastigis poldevenaj ordenaninoj de Sankta Familio de Nazareto. Kaj tuj post nia loĝigo ili malkaŝis al ni, ke antaŭ noktomezo okazos en la urbo artfajraĵo, per kiu oni solenas festotagon de la 8-a de septembro - naskiĝon de Virgulino Maria. Kaj jes, ni ĝin vidis. Matene ni vizitis Bazilikon de Virgulino Maria de Loreta, kie en ĝia interno estas konstruita dometo de la Virgulino Maria el ŝtonoj laŭ tradicio alportitaj de anĝeloj.

Revenante en Mestre-n ni kelkajn horojn pasigis ĉe la Adriatika maro, dum pli antaŭe ni estis ĉe la Mediteranea maro.Ĉi tie sur la Riviero en urbo Rimini ni kolektis belajn konketojn. Nu kaj en Mestre ni akceptis inviton por viziti mensdamaĝulejon. Tie la handikapuloj prezentis al ni, kiel lerte ili prilaboras lignon kaj el la papero karnavalajn maskojn. Adiaŭinte ni komune kantis.

Finfine atendis nin perŝipa ekskurso en Venecio. Ni ŝipveturis ĝis la urboplaco kaj ankaŭ al Baziliko de Evangelisto Sankta Marko, kiun ni trarigardis.

Revenan vojaĝon hejmen ni faris nokte, ĉar la sunradia tago estis ankoraŭ varma spite de septembra tempo. La pejzaĝon ni jam trarigardis vojaĝante tien. Kaj ĝi estas vere ĉarma. Same la tuta pilgrimo estis belega, kiu postrestis ĉe mi rememorojn por la tuta vivo. Ni dankemas pro tio al niaj sanaj geamikoj, kiuj kun la amo zorgis pri ni, ankaŭ al ŝoforoj de la buso, sed antaŭĉio al sacerdoto Marian Horváth, al Oľga Klčová kaj honorinda s-ro Prof. Hnilica. Dio rekompencu!

Janka Potančoková

al la indekso


 Ni invitas al la nunjaraj aranĝoj

PILGRIMO DE POLAJ KAJ ĈEĤAJ ESPERANTISTOJ

La nunjara pilgrimo de polaj esperantistoj el Skoczów (naskiĝloko de beatulo Johano Sarkander) al Olomouc (kie martire mortis kaj estas entombigita la beatulo) okazos sabate la 30-an de majo 1992. Alveturo de la polaj pilgrimantoj al Olomouc estas planita je la 13-a horo, kiam okazos amika renkontiĝo kun ĉeĥaj katolikaj esperantistoj. Sankta Meso omaĝe al beatulo estas planita je la 16-a horo en kapelo (Sarkandrovka) de beatulo Johano Sarkander en Olomouc.

Al renkontiĝo kaj komuna pilgrimo kun polaj esperantistoj estas korege invitataj ĉiuj niaj membroj povantaj partopreni la renkontiĝon kaj ĉiuj esperantistoj de Olonouc. Bonvolu veni antaŭ la 13-a horo en preĝejon de sankta Miĥaelo en Olomouc (en tuja proksimeco de la kapelo Sarkandrovka), kie dum rozaria preĝo kaj alia spirita programo ni atendos alvenon de polaj pilgrimantoj. Venu al ĉi tiu ununura nunjara printempa renkontiĝo de la katolikaj esperantistoj en moravia ĉefdiocezo.

LA SPIRITA RENKONTIĜO EN ČESKÉ BUDĚJOVICE

Kiel ni jam anoncis en D.B. 4/91 sur la paĝo 61, la 2-a spirita renkontiĝo de la katolikaj esperantistoj en České Budějovice okazos de la 19-a ĝis la 21-a de junio 1992. Ni korege invitas en- kaj eksterlandajn esperantistojn partopreni en ĉi tiu (ni esperu denove tre sukcesa kiel pasintjare) renkontiĝo.

Aligu vin pere de almetita aliĝilo al frato Ladislav Mlejnek, Mokrý Lom 18, CS-373 22 Ločenice. De li vi povas ricevi plurajn informojn kaj aliĝilojn.

KATOLIKA ESPERANTO-TENDARO EN SEBRANICE

La 11-a IKUE-Tendaro okazos de la 8-a ĝis la 22-a de aŭgusto 1992 denove en Sebranice apud Litomyšl. Tiu ĉi dato estis speciale elektita ĝuste pro tio, por ke la aranĝo ne koliziu kun aliaj E-aranĝoj de la monda graveco (UK en Vieno, ktp.).

Pluraj informoj pri ĉi tiu la plej grava aranĝo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio estas skribitaj ĉe la aliĝilo, kiun ni almetite sendis al vi. Vian kunlaboron kun ĝojo atendas frato Miloslav Šváček, Tršická 6, CS-751 27 Penčice.

ROZARIA PILGRIMO AL HORY APUD ČESKÁ TŘEBOVÁ

Ĝi okazos la 4-an de oktobro 1992.

Sekcia komitato

al la indekso


 EL LA KORESPONDAĴOJ - SKRIBIS AL NI:

Sac. Duilio Magnani, prezidanto de IKUE:

"Tre karaj gefratoj en Kristo, saluton kaj pacon! Feliĉan daŭrigon de la nova jaro kun la Dia beno por viaj IKUE-anoj.

Koran dankon por la sendita materialo kun scigoj. Ĝi admirigas min. Efektive vi estas tre aktivaj kaj instigas nin pluagadi.

Dankon al subskribinioj kaj ĉeestantoj en la pilgrimo al la Maria - sanktejo en Hory. Vian preĝmemoron mi tre ŝatis kaj la sanktejo memorigis la unuan mian viziton al ĝi en la malproksima septembro 1968 kaj tiun da la jaro 1971, kiam mi turismis tra tuta Ĉeĥoslovakio akompananta de pluraj pastroj el distrikto Trenčín kaj parolantaj ... latine. Mi tiam ne malkovris Esperanton!...

Alvenis eĉ kopio de la alvoko al ĉiuj homoj de bona volo, belega mesaĝo, kaj ekzemplero de la 3-a numero de DIO BENU tre riĉenhava. Gratulojn. Mi mendas ekzempleron de la kantareto RESTU KUN NI."

Sac. Battista Cadei, redaktoro de E.K:

"Dankon pro la materialo, kiun vi sendis por ESPERO KATOLIKA kaj pro la letero. La artikolojn mi jam transsendis al E. K.; pri "RESTU KUN NI" (laŭdinda verko!) mi eltiros recenzeton tuj, kiam mi havos iom da libera tempo kaj mi publikigos ĝin en E.K. - Ankoraŭ restas en nia menso la memoro pri la belaj travivaĵoj ĉe vi. Bedaŭrinde last-somere mi ne povis fari almenaŭ viziteton en via Kristana Tendaro. Espereble venontsamere!

Mi legas kun intereso pri via laboro, penado kaj streĉiteco. La malamikoj de Kristo kaj de lia Eklezio aktivadas indiferente ĉu sub ruĝa aŭ ali-kolora flago. Koncerne la malfacilojn inter ĉeĥoj kaj slovakoj, espereble plimulte influos pacigaj ol konfliktemaj homoj. Espereble ankaŭ la ekonomia situacio iom post iom pliboniĝos. Tian situacion ni travivis tuj post 1945, sed baldaŭ, dum al kvindekaj jaroj nia vivnivelo fariĝis kontentiga. Nuntempe ĝenerale oni estas riĉaj, sed estas ankaŭ multe da malriĉuloj, sed neniu estas kontenta: riĉuloj estas eĉ pli malfeliĉaj. Vere konstateblas ke, se Dio ne estas la "roko", ni estas kondamnitaj al bankroto. Koregan saluton!

Pola IKUE-Konferenco, sekretario Mag. Inĝ. Tomaszewski:

Bonvolu akcepti okaze de Kristnasko kaj Navjaro la plej elkorajn bondezirojn de Diaj gracoj en via tiele fruktedona agado por la Eklezio kaj Esperanto kaj ankaŭ por viaj IKUE-anoj.

Kristnaskajn kai novjarajn bondezirojn al la sekcio sendis ankaŭ:
- Viena rondeto de AKLE kaj E-redakcio de Radio Aŭstria.
- Est. s-ro pastoro Adolf Burkhardt - prezidanto de Kristana Esperantista Ligo Internacia.


D-ro Rudolf Horský - prezidanto de KELI-Sekcio de ĈEA:

"Děkuji za pravidelně posílanou revui ESPERO KATOLIKA i za časopis sekce DIO BENU. Úprava pěkná i obsah je zajímavý. GRATULUJI.

S Vaším panem kardinálem Dr. Tomáškem, s p. arcibiskupem Dr. Vlkem i s p. biskupem Otčenáškem jsem občas v ekumenickém styku.

Vyprošuji požehnaný Nový Rok 1992. Hodně úspěchů na poli esperantského hnutí a IKUE zvlášť."

(Dr. Horskému posíláme bratrský pozdrav a dík za povzbudivá slova).

S-ro Otto Gessner el Germanujo:

"Hodiaŭ alvenis DIO BENU. Ĝi enhavas raporton pri la spirita renkontiĝo en Č. Budějovice. Tial mi povis kun ĝojo rememori tieajn tagojn en somero. Mi do kore dankas pro la bulteno kaj ĉiuj laboroj por IKUE.

Sac. Dalibor Lounek:

"Bonega numero 3 de DIO BENU estas pere de granda lenso tre bone legebla. Neniu trafita de malbona vidkapablo povas plendi. La plendanto uzu, aĉetu lenson. Eĉ kelkaj miaj konatuloj (ne ĉiuj) bone vidantaj preferas ne longajn liniojn."

Dankoj de la prezidanto Miloslav Šváček:

Srdečné díky všem, kteří naší sekci a mně osobně poslali vánoční a novoroční přání. Nemohu osobně všem poděkovat, ale na všechny jsem v modlitbě pamatoval při slavonosti narození našeho Pána Ježíše Krista na půlnoční mši sv. v Betlémě, zvláště na naše nemocné a trpící bratry a sestry a na všechny, kteří aktivní spoluprácí nebo finanční podporou a modlitbou pomáhají zvládnouti vytýčené cíle naší sekce v rámci duchovní obnovy národa. Všem bratrské díky!

Redakcio de Dio Benu

al la indekso


 PILGRIMANTO EN LA SANKTA LANDO

Mi gloras Vin, ho Dio, ke Vi donis al mi grandan gracon realigi mian vivsopiron - viziton de Sankta Lando kaj kiel pilgrimanto postsekvi lokojn de la surtera restado de via Filo kaj nia Sinjoro Jesuo Kristo. Por ĉi tiu graco kaj donaco akceptu, ho Dio, mian ardan dankon.

Miaj karaj, ankoraŭ nun mi demandas min, ĉu estas nura revo aŭ vera realaĵo mia vizito de Izraelio. Antaŭ tri jaroj tiu ĉi nuna realaĵo estis por ni nura ĥimero, utopia fantaziaĵo. Pri la izraela ŝtato Izraelio ni dum totalisma periodo aŭdis nur maloftajn kaj precipe negativajn informojn. Malamikecon inter ŝtatoj kaj nacioj ne produktas tiel ofte tieaj loĝantoj, sed precipe politikistoj misuzante amaskomunikilojn en la servoj de diversaj nehomecaj ideologioj. Falo de la totalisma sistemo forigis feran kurtenon, kiu ebligas al ni ekkoni partojn de la terglobo, kiuj ŝajnis al ni esti neniam viziteblaj. Ĉar specifaj cirkonstancoj starigis min antaŭ elekton de eksterlanda restado, mi decidiĝis pilgrime viziti la Sanktan Landon. Per tiu ĉi raportaĵo mi volas dividi impresojn kun vi, karaj gefratoj.

Lando de Jesuo ĝenerale konata sub nomo La Sankta Lando, ludas fakte gravan pozicion en la koro de la izraela ŝtato. Tiu ĉi historia natura pejzaĝo de la Proksim-Oriento kuŝas ĉe sudorienta bordo de Mediteraneo. Norde ĝi limas kun Linano, oriente kun Sirio kaj Jordanio, sude kun Sinaja dezerto. Tiu ĉi lando ĉiam estis ligilo de komercaj rilatoj inter eŭropaj, aziaj kaj afrikaj landoj.

Geografie ekzistas kvar reciproke malsamaj formacioj, kiuj kune formas tutaĵon: mediteranea marbordo, montaraj teritorioj, post ili ebenaĵaj teritorioj, galilea montetaro kaj plue senfekunda dezerto. Kampara regiono de la Sankta Lando estas sugesta kaj tre interesa. La forta sunbrilo emfazas kolorojn kun subtilaj ŝanĝoj de ĝiaj nuancoj, pere de kiu malglataj, nudaj, rokaj kaj sekaj montĉenoj donas al ĝi ĝian ĉarmon. Same la ĉarmon donas ankaŭ verdaj florantaj oazoj, plantejoj kun kampoj apud grandaj bluaj lagoj, palmoj kreskantaj suĉ la marbordoj, kaj fine ankaŭ la dezerto. Sur ĉi ĉi tiu fono kun forta sentoligo kaj krucvo de samtempeco renkontiĝas tri monoteismaj religioj: kristanismo, judaismo kaj islamo, esprimantaj sian komunan originon.

La Sankta Lando estas scenejo de la vivo kaj komercado, de la predikado kaj oferdona morto de Jesuo. Ĝi estas ankaŭ lando de Malnova Testamento, de la historia ekkono de la kredo de unu tuta nacio, same kiel scenejo de mistika ĉieleniro de Mahometo. La Lando de Jesuo donas nekutimajn pruvojn pri pasinteco. Grandaj arkeologiaj restaĵoj prezentas diversan arkitekturon. La religia fermentado, lokoj de la Dia kulto instigas la homojn de nuna epoko primediti tion, kio estas skribita en la Biblio. Multaj pilgrimantoj venadas al Santa Lando el la plej malproksimaj lokoj de la terglabo kaj serĉas tie la sencon de la paco, kredo kaj espero, kiuj fontas el ĉi tiu terangulo.

La peraviadila vojaĝo el Prago ĝis Tel Aviv daŭras proksimume 4 horojn. El la dek-kilometra alteco oni povas observi belan scenerion - la nubajn formaciojn similantajn la neĝkovritajn montarojn. Dum tiu ĉi scenerio ekzistas ebleco image revi pri aspekto de la sopirata Sankta Lando, al kiu ni ĉiumomente proksimiĝas. Post kvarhora flugo antaŭ niaj okuloj malfermiĝas panoramo de apudmara urbo Tel Aviv (La printempa monto). Post kelkaj minutoj bonvenigas nin flughaveno Ben Gurion Airport. La komforta autobuso veturigas nian pilgriman grupon tra bela palma aleo direkten al montara teritorio, kie 60 kilometrojn de Tel Avi troviĝas ĉefurbo de izraela ŝtato JERUSALEMO. Dumvoje la okuloj provas ĉasi laŭeble plejmultajn detalojn de ĉi tiu rava, nekonata kaj tute aliel aspektanta terparto, ol ni kutimas vidi ĉe ni. Dumvoje ni pasas du monaĥejojn, lokon, kie laŭ tradicio okazis ĉieleniro de Jesuo. La decembra vetero estas suna kaj varma. Pejzaĝo estas montara kun dolomitaj rokaroj. Nur malofte oni vidas foliarbojn, ĉar plej oftaj estas pinglarboj, precipe pinarboj, larikoj kaj diversaj aliaj koniferoj. En malaltaĵoj ĉe la Mediteraneo kaj Jordana valo kreskas subtropikaj kreskaĵoj (bananujoj, oranĝujoj, citranujoj, ktp). Sed ni revenu al unua la plej grava celo de nia pilgrimo, al Jerusalemo.

Ekvidinte panoramon de Jerusalemo, ĝian majeston kaj belecon, tuj reproduktiĝis en mia menso scenoj el la vivo de Jesuo kaj liaj disĉiploj. En ĉi tiu urbo ne nur iradis Jesuo, sed ĉi tie Li sin oferis pro la savo de la mondo. Tiu ĉi urbo estas centro de nia savo. Pro tio ĝi estas sankta por ĉiuj kristanoj de la mondo. Tial mi sopiris viziti ĉi lokon, por pli bone kompreni, kiel grava okazintaĵo por mi, por vi, por la tuta mondo ĉi tie okazis, kiel "Dio amis la mondon, ke Li donis sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu kredas en Li, ne pereu, sed havu eternan vivon". Sur ĉi tiuj lokoj la homon tuŝas sankteca timo kaj profunda dankemo kaj ĝojego pro nia kristaniĝo. Tio ja estas nemeritita graco, kiun Dio donacis al ni; tio estas esprimo de la plej granda amo, amo de Dio.

La tuta teritorio, sed precipe Jerusalemo mem, kiel estis jam dirite, estas sankta por tri mondreligioj: kristanismo, judaismo kaj islamo. En la urho troviĝas por hebreoj multaj sanktaj lokoj, ekzemple sinagogoj, Monto Ciono kun kastelo kaj Tombo de Davido, Muro de Lamentado, ktp. Islamanoj tie havas gravajn moskeojn. Inter ili la plej gravaj post Mekko kaj Medino estas la jerusalema El Akksa - moskeo kaj precipe Ora moskeo de Omaro - La Roka Templo, kie laŭ tradicio Abrahamo preparis oferon de sia filo Isaako kaj de kie laŭ tradicio de mohamedanoj ĉieleniris profeto de Alaho Mahometo. Kompreneble tion ĉi ĉion devas vidi ĉiu vizitanto de Jerusalemo. Por ni, kristanoj, tie troviĝas speciale karaj kaj sanktaj lokoj ligitaj kun nia kredo kaj savo. Ni vizitis Vespermanĝejon, kie nia Sinjoro Jesuo solenis kun apostoloj Paskon, dum kiu Li donacis al la mondo la plej valoran donacon - Eŭkaristion.

Plu sekvante postsignojn de Jesuo, ni pilgrimis al monto Olivarba - al ĝardeno Getsemano, kie Jesuo pasigis kun apostoloj lastan nokton antaŭ sia arestiĝo. En la ĝardeno troviĝas miljaraj olivarboj kaj Preĝejo de Ĉiuj Nacioj. Tie ni travivis grandan travivaĵon: Sanktan Meson, dum kiu ni renkontiĝis kun Jesuo en Eŭkaristio. Tie mi denove konsciiĝis, kiel granda graco estas aparteneco al katolika eklezio, kies fondinto estas Jesuo mem, kiun ni povas en Eŭkaristio renkonti en la tuta mondo Neniu nia dankesprimo sufiĉas por tiel granda graco.

De Getsemano ni venis al Domo de Pilato kaj de tie ni sekvis la KRUCVOJON (Via Dolorosa) ĝis monto Golgoto (Kalvario). Sur loko, kie Jesuo estis krucumita troviĝas Preĝejo de Krucumigo kaj en ĝia apudeco Preĝejo de Dia Tombo. En ĝia subtera parto estas vizitebla Tombo de Jesuo. Ne eblas tie longe preĝi, nur kelkajn minutojn, ĉar multaj pilgrimantoj deziras viziti la Tombon. Sur monto Ciono estas belega preĝejo kun kapelo de Ekdormo de Virgulino Maria, de kie Ŝi laŭ tradicio estis ĉielenprenita.

Pri Jerusalemo, pri ĝiaj histariaj kaj novtempaj vidindaĵoj estus ebleco pli longe paroli. Ekzemple pri Parlamento - Knesseth kun konata sepbraka kandelingo Menorah - ŝtata simbolo de Izraelio, pri malsanulejo Hadassah, kie estas sinagogo kun modernaj vitraloj de artisto Marco Chagall, simbolantaj l2 izraelajn tribojn. Menciinda ankoraŭ estas Izraela Muzeo de bibliaj volvaĵoj de Kumrano (Qumran), kiuj havas grandegan historian valoron por la tuta kristana mondo.

Dua, la plej grava celo de nia pilgrimo estis BETLEHEMO, loko de naskiĝoj de reĝo Davido kaj Reĝo Jesuo. Tiu ĉi urbo, kiun ni vizitis dufoje estas proksime de Jerusalemo. Super la kaverno, kie naskiĝis Jesuo estas konstruitaj du bazilikoj. La unua pli novtempa estas katolika kaj la dua malnovtempa estas ortodoksa. De ambaŭ bazilikoj oni povas eniri en la subteran kavernon, kie naskiĝis antaŭ dumil jaroj Jesuo.

Granda travivaĵo por ni estis duonnokta solenaĵo de la Sankta Meso en betlehema katolika baziliko de Sankta Katarino, do en la sanktejo troviĝanta super la kaverno de la naskiĝo de Jesuo. Ĉi tiun solenaĵon povis unuan fojon en historio pere de televido ĉeesti ankaŭ loĝantoj de Ĉeĥoslovakio. Kompreneble la personan ĉeeston povas anstataŭigi neniu televido, ĉar profundan travivaĵon de ĉi tiu rara okazintaĵo povas senti nur rekta ĉeestanto. Ne estas facile ĉeesti ĉi tiun duonnoktan solenaĵon. Por tio necesas speciala, malfacile akireblaenirbileto kaj post severaj personaj kontroloj eblas eniri bazilikojn. Tiu ĉi kotrolado estas vere necesa por garantii sekurecon de la pilgrimantoj el la tuta mondo, ĉar Betlehemo kuŝas sur araba teritorio de Izraelio. La plej profunda travivaĵo estis denove la sankta Komunio, do renkonto kun eŭkaristia Jesuo sur la loko de lia naskiĝo.

Post profunde travivitaj tagoj en Jerusalemo kaj Betlehemo direktis nia pilgrimo al pluraj lokoj ligitaj kun la surtera vivo de Jesuo.

Jerusalemon ni forlasis je la Kristnaska Festo. Veturante trans Judea Dezerto, nian atenton kaptis oazoj kun Beduenoj, havantaj ŝafarojn kaj kamelojn. Ili loĝas en tendoj, kiel antaŭ miljaroj. Grava heltejo estis por ni Kumrano ĉe Morta Maro, kie en la rokaj kavernoj estis trovitaj la bibliaj vilvaĵoj de Esenoj. Agrabla estis vizito de oazo En Gedi – kaskado de Davido survoje al Massada. Massada estis grandega bastiono sur la 300 metrojn alta monto konstruita de reĝo Herodo kontraŭ Kleopatra. Tiuj ĉi lokoj troviĝas proksime de Morta Maro. Spite de decembra tempo, la temperaturo de akvo estas varma, do konvena por banado. La Morta Maro estas 76 km longa kaj 17 km larĝa. Neniu kreskaĵo aŭ estaĵo tie ekzistas, ĉar la akvo estas 33% saloza. Ĝi estas la plej malalta loko de la terglobo (-396 m sub la marnivelo).

Inter la Morta Maro kaj Tiberiada Lago trafluas rivero Jordano, kiu formas landlimon inter Izraelio kaj Jordanio. Survoje de la Morta Maro direkte al Tiberiada Lago ni haltiĝis en la plej malnova urbo de la mondo – Jeriĥo. Tiu ĉi urbeto ne plenumis miajn imagojn, ĉar mi ĝin imagis laŭ bibliaj mencioj kiel la urbon kun multaj restajoj de antikvaj konstruaĵoj, dume ĝi estas nura granda oazo kun belega tropika vegetaĵaro, sed kun neniu historia vidindaĵo. Dumvoje oni povas vidi monton, kie Satano tentis Jesuon. Tie sur rokaro estas ortodoksa klostro.

Rivero Jordano estas mallarĝa rivero. Ĝi trafluas grandan Galilean Lagon nomatan ankaŭ Tiberiada aŭ Genezareta, kiu estas tre riĉa je fiŝoj. Tion cetere dokumentas ankaŭ evangeliaj tekstoj. Mem la urbo Tiberiado ne estas por ni - pilgrimantoj tiel grava kiel aliaj lokoj troviĝantaj en proksimeco de la Tiberiada Lago. En tiu ĉi regiono Jesuo travivis la plej longan tempon de sia publika agado. Tie Li elektis siajn unuajn disĉiplojn kaj apostolojn. En Kapernaumo estas ruinaĵoj de la sinagogo, en kiu plej ofte Jesuo predikis. En ĝia proksimeco troviĝas elfosaĵoj de fundamentoj de domo de sankta apostolo Petro. Super ili estas konstruita moderna preĝejo de sankta Petro. Proksime de Kapernaumo estas biblia loko Tabgha, kie Jesuo satigis 5 mil virojn krom virinoj kaj infanoj. Tiuloke ankaŭ estas bela preĝejo Hepta Pegon. Kelkajn kilometrojn de ĉi tie estas Monto de Beateco (Mount of Beatitudes), kie Jesuo eldiris 8 kondiĉojn de beateco. De la belega novtempa preĝejo estas videbla ĉarma panoramo de Tiberiada Lago.

Post vizito de ĉi tiuj sanktaj lokoj ni vizitis teritorion de Golan-altaĵoj kun la ĉefurbo Golan, kiun dum sestaga milito en jaro 1981 konkeris preskaŭ senbatale izraela armeo (la siriaj soldatoj panike fuĝis) kaj aneksis ĝin al Izraelio.

De la Tiberiada Lago nia pilgrimo direktis al Kana Galilea, kie Jesuo dum la edziĝfesto faris sian unuan miraklon: transformon de akvo je vino. La tiea belega preĝejo estas kopiaĵo de preĝejo en Salcburg (Aŭstrio).

Nu kaj proksime de Kana estas urbo NAZARETO, loĝloko de Sankta Familio. Tie sur la loko, kie la ĉefanĝelo Gabrielo anoncis al V. Maria mesaĝon, ke Ŝi fariĝos patrino de Dio, sur la loko, kie Maria diris "FIAT", estas konstruita granda kaj belega baziliko de Anunciacio de Sankta Maria, kiun sanktigis en la jaro 1966 papo Paŭlo 6-a. En ĝia apudeco estas preĝejo de sankta Jozefo. En ĝia subteraĵo troviĝas kaverno, kiu laŭ tradico estis ĉarpentejo de la sankta Jozefo, kie la ĉarpentistan metion kun li praktikis ankaŭ Jesuo. Estas tie ankaŭ fontejo de Maria, ĉar estis devo de virinoj alportadi la akvon.

En Nazareto finiĝis nia sekvado de la surtera vivo de Jesuo. El tiu ĉi belega araba urbo plu direktis nia vojaĝo al Haifa, la grava haveno ĉe Mediteraneo kun monaĥejo sur monto Karmelo. De tie ni veturis al ĉemara havenurbo Akko, kiu ekzistis jam dumil jarojn antaŭ Kristo. Interesa estis trarigardo de antikva urbo Cezareo kaj banurbo Netanya.

Post neforgeseblaj tagoj travivitaj en la Sankta Lando finiĝis nia migrado denove en Tel Aviv. Tie ni vizitis ankoraŭ antikvan havenurbon Jafo, kie sankta apostolo Petro loĝis ĉe tanisto Simono. Tie, en la preĝejo de sankta Petro ni povis dankegi al Sinjoro pro nia pilgrimado.

Post tre severa kontrolado sur flughaveno Ben Gurion ni revenis feliĉe hejmen. La eksterordinare severa kontrolado ne estis iu obstina kaprico de izraeliaj kontrolistoj, sed ĝi estas necesa por garantii sekuran flugon. Mi revenis kun vera nostalgio en la koro, ĉar Lando de Jesuo konkeris mian tutan koron. Kaj mi deziras al vi ĉiuj, karaj gefratoj, ke vi ankaŭ dum via vivo trovu okazon por pilgrimi al tiuj ĉi lokoj, kiuj estas por ni, kristanoj, tiel karaj kaj sanktaj.

Miloslav Šváček

Korajn salutojn el Sankta Lando sendas al ĉiuj gekonatuloj kaj partoprenintoj de la pasintjara spirita renkontiĝo en České Budějovice frato Georg Knaus el Germanio. Niaj koraj dankoj flugu al frato Georgo!

al la indekso


 KRISTANOJ EN MONGOLIO ANTAŬ 700 JAROJ

Du franciskanaj monaĥoj Vilelmo de Rubruk kaj Bartolomeo de Cremona portis en jaroj 1253-1255 leterojn de franca reĝo Ludoviko al la mongola (tatara) ĥano.

En Mongolio estis tiam nur nemultaj kristanoj. Ili estis anoj de diversaj eklezioj. Malplimulto de mongoloj apartenis al siria orienta eklezio (nestoriana), militkaptitaj rutenoj, alanoj kaj georgioj apartenis al greka ortodoksa eklezio, armenoj al la armena eklezio, hungaroj kaj germanoj al la katolika eklezio. En Mongolio estis nur unu nestoriana preĝejo en la ĉefurbo Karakorum.

Sekvas unu ĉapitro de vojaĝpriskribo de Vilelmo de Rubruk. (La monaĥo, pri kiu li skribas, estis armeno. Majstro Vilelmo Buchier estis pariza oraĵisto kaptita en Hungario.

Jiří Petrlík

al la indekso


 KIEL NI EN KARAKORUM FESTIS PASKAN FESTON

Tago de lasta vespermanĝo de Sinjoro proksimiĝis kaj kun ĝi Pasko. Kaj mi ne havis pastran veston. Mi tre hezitis, kion mi faros: ĉu mi akceptos de nestorianoj sakramenton, aŭ ĉu mi servos Meson en ilia vesto kun ilia kaliko kaj sur ilia altaro, aŭ ĉu mi plene retenos min de la sakramento.

Sed amasiĝis granda nombro de kristanoj: hungaroj, alanoj, georgioj kaj armenoj kaj ili ĉiuj estis sen sakramento de tiu tempo, kiam ili iĝis militkaptitoj, ĉar nestorianoj ne volis enlasi ilin en la preĝejon, ĝis oni ilin rebaptos, kiel ili almenaŭ ĉiam diris. Sed nestorianoj al ni tion tute ne menciis. Kontraŭe, ili rekonis, ke la eklezio roma estas kapo de ĉiuj eklezioj kaj ke ili devus akcepti patriarkon de papo, se vojoj estus malfermitaj. Kaj ili proponis al ni libere sian sakramenton. Kaj ili rezervis al mi lokon ĉe la enirejo en la ĥorejon, ke mi vidu ilian sanktigadon, kaj antaŭ Pasko ĉe baptoakvujoj, ke mi rigardu, kiel ili baptas.

Kristanoj, pri kiuj mi parolis kaj mem la monaĥo min instigis, petante en la Dia nomo, ke mi disdonu sakramentojn. Do mi prenis konfeson de ili, kiel mi povis, pere de interpretisto, elkalkulante la dek ordonojn, la sep mortigajn pekojn kaj aliajn aferojn, kiujn homoj devas eviti kaj kiujn li devas poblike konfesi. Ili senkulpigis sin, ke ili ŝtelis, sed ili diris, ke ili ne povus vivi sen ŝtelado, ĉar la sinjoroj donas al ili nek vestaĵon nek nutraĵon. Kaj kiam mi pripensis, ke tiuj sinjoroj sen ia ajn rajto prenis ĉion de tiuj ĉi homaj estaĵoj, mi diris al ili, ke ili povas el havaĵoj de siaj sinjoroj preni tion, kion ili neeviteble bezonas kaj ke mi estas preta tion ripeti antaŭ Mangu - ĥano mem. Estis inter ili ankaŭ militistoj, kiuj senkulpigis sin, ke ili devus iri en militon, aliel ke oni ilin mortigus. Al tiuj mi severe malpermesis iri kontraŭ kristanoj kaj iel al ili malutili. Ili prefere lasu sin mortigi, ja tiel ili iĝos martiroj. Kaj mi aldonis, se iu eble akuzos min pri tiu instruo ĉe Mangu ĥano mem, mi estas preta prediki ĝin ankaŭ antaŭ li. Nestorianoj de la kortego nome aŭdis miajn vortojn kaj mi havis fortan suspekton, ke ili denuncos min.

Majstro Vilelmo lasis por ni fari feraĵon por formado de hostioj. Kaj li havis iajn ekleziajn vestojn, kiujn li mem al si produktis, ĉar li estis iom klerigita kaj li prezentis sin kiel skribisto. Mi prenis do liajn vestojn kaj mi sanktigis ilin, poste ni laŭ niaj reguloj faris tre belajn hostiojn. Kaj nestorianoj al ni destinis sian baptokapelon, en kiu estis altaro. Ilia patriarko sendis al ili de Bagdado kvarangulan ledon anstataŭ portebla altaro, sanktigitan per krismo.

Mi servis do en la tago de lasta vespermanĝo de Sinjoro Meson kun ilia arĝenta kaliko kaj pateno, tio estas kun du grandaj ujoj. Same tio estis dum la Paska dimanĉo. Mi donis al la popolo la Korpon de Sinjoro kun beno de Dio, kiel mi esperas. Ankaŭ antaŭ Pasko mi baptis pli ol sesdek personojn. Estis tiam granda ĝojo inter ĉiuj kristanoj.

Vilelmo de Rubruk (1215-1270)
Tradukis inĝ. Jiří Petrlík

al la indekso


 KRISTANA E-KONGRESO EN HUNGARIO

KELI en kunlaboro kun IKUE preparas Kristanan Esperanto-Kongreson en Velence, Hungario (inter Budapeŝto kaj Balatono) de la 18-a ĝis la 25-a de julio 1992.
Detalajn informojn trovu en DIA REGNO kaj ESPERO KATOLIKA dum 1992.
Adreso de la LKK: Eva FARKAS, Dohány u.36 II 2, 1077 BUDAPEST, Hungario.

al la indekso


 PLENUMITA DEZIRO

Na naši výzvu v minulém ĉísle našeho bulletinu na str. 59 reagovala sestra Jitka Skalická. Děkujeme jí a rádi zde otiskujeme její příspěvek. Čekáme i na Tvůj příspěvek, bratře, sestro, aby DIO BENU bylo zajímavější. Nemůžeš-li esperantsky, napiš česky. Dík!

Mi komencis lerni Esperanton antaŭ ok jaroj en Somera E-Tendaro en Lanĉov. Pri Esperanto mi unuan fojon aŭdis dum mia mezlerneja studado pere de mia profesoro. Post tio mi decidiĝis ellerni la lingvon. Tio do okazis kiel menciite dum mia restado en Lanĉov. Tie mi ekkonis novajn geamikojn kaj bonajn instruistojn. Post iom da tempo mi membriĝis al Ĉeĥa E-Asdcio kaj sopiris ion ekscii pri katolika E-movado. Sed mi ne sukcesis pro konataj kaŭzoj. Mi revis pri Sankta Meso en Esperanto, sed vane. Ni ĉiuj havas sperton, ke dum la vivo ofte eĉ grandaj revoj realiĝas.

Alvenis jaro 1987 kaj en la ĉefurbo de Pollando Varsovio okazis la 73-a Universala Kongreso de Esperanto, dum kiu esperantistaro de la tuta mondo solenis la 100-jaran datrevenon de ekzisto de Esperanto. Danke al Dio mi havis eblecon partopreni la kongreson. Ho, kia agrabla surprizo por mi tie okazis! Ĉiutage mi havis eblecon partopreni la Sanktan Meson kaj eĉ en Esperanto. Mi tre ĝojis, ĉar per tio mi travivis grandajn kaj neforgeseblajn travivaĵojn.

Pasis kelkaj jaroj (feliĉe ne multaj) kaj en nia lando komencis novaj vivkondiĉoj. Fine mi povis iĝi membrino de la Katolika Sekcio de ĈEA. Pasintjare mi travivis belegajn tagojn kun aliaj gefratoj dum nia spirita renkontiĝo en České Budějovice.

Mi volonte legas tre interesan gazeton DIO BENU. Mi dankas al nia prezidant Miloŝ kaj liaj helpantoj. Mi deziras al ĉiuj: DIO BENU!

Jitka Skalická

 

Br. RNDr. František Nosek poslal tento matematický úkol z matem. bulletinu. Nahraďte písmenka číslicemi tak, abyste dostali správný součet.

    PATRO
PATRINO
        FILO
    FILINO
 FAMILIO ?

al la indekso


 LA ARTO SUBFOSI ASOCION

1. Neniam vizitu kunvenojn, aŭ venu tre malfrue. Precipe ne venu, se la veterkondiĉoj ne estas laŭ via gusto aŭ se vi havas alion por fari.
2. Se hazarde vi partoprenas en la kunvenoj, tre zorge kritiku la agadon de estraro.
3. Neniam iĝu estrarano: kritiki estas pli facile ol fari. Kompreneble ne forgesu sciigi, ke vi ĝeniĝis pro tio, ke oni ne nomis vin estrarano.
4. Se la prezidanto petas vian opinion pri iu grava afero, diru, ke vi havas nenion por diri. Post la kunveno diru al ĉiuj, kion li estus devinta fari.
5. Neniam faru ion ajn. Se la aliaj membroj laboras, protestu dirante, ke la asocio estas regata de kliko.
6. Neniam aŭskultu tion, kion oni diras al vi, sed poste deklaru, ke oni neniam diras ion al vi.
7. Voĉdonu favore al io, sed poste faru ĝuste la kontraŭan.
8. Dum la Jarkunveno aprobu ĉion, kion oni proponas, sed post la kunveno malaprobu ĉion tre vigle.
9. Profitu kiel eble plej multe el la agado de la asocio, sed zorge evitu iel kunlabori en tiu agado.
10. Se oni postulas, ke vi pagu aliĝkotizon, protestu kontraŭ tiu senhonteco kaj tuj minacu eksiĝi.

(Tiun ĉi regularon sendis al ni frato Jaroslav Žák. Sed ni rekomendas, NE TRO akurate plenumu ĉi tiun regularon, sed jes la regularon de nia sekcio!)

al la indekso


 "KATOLIKA TAGO" 1992 en KARLSRUHE, GERMANIO

De la 17-a ĝis la 21.6.1992 okazos en Karlsruhe (sudokcidenta Germanio) la 91-a Germana Katolika Tago, granda renkonto de kutime pli ol centmil partoprenantoj. La temo de tiu ĉi nunjara aranĝo estos: Iĝas nova urbo - konstrui Eŭropon el la unu mondo".

Per speciala letero estas invitataj niaj katolikaj esperantistoj. S-ro Michael Könen skribas, ke verŝajne nur la vojaĝo zorgendas por la vizitontoj, la tranoktado en familiaj domoj aŭ amasloĝejoj kaj partoprenkotizoj estos senpagaj. Interesuloj skribu tuj al s-ro Michael Könen, Berliner Freiheit 13, DW-5300 BONN 1.

al la indekso


 ALVOKO - VÝZVA

Kdo z našich členů je schopen a může provést:
- návrh s grafickou úpravou na vysvědčení táborových kursů esperanta?
- návrh prapagačního informačního letáčku naší sekce (formát A5, česky)?
Podrobnější ínformace k textové části ihned sdělí br. Miloslav Šváček. Děkujeme!

Na výzvu táborové komise v č. 3/91 našeho bulletinu kladně reagovali: sestra Marie Bartrvská, otec Dalibor Lounek a br. Ing. Karel Janauš, kteří poslali návrhy ranní a večerní písně k táborovým rozkazům. Moc jim děkujeme. Potřebovali bychom ještě zhudebnit dvě tyto navržené kratičké písňičky. Najde se mezi členy naší sekce schopný hudebník, který je ochoten toto učinit? Texty ihned předáme. Předem srdečně děkujeme.

Učitelé esperanta, kteří by chtěli vyzkoušet výuku prostřednictvím nových textů písemného kursu esperanta, které právě vydává naše sekce, nechť se ohlásí br. Jaraslavu Žákovi, U střelnice 20, 746 01 Opava. Jedná se o nevýdělečnou službu naší sekci za účelem získání nových stoupenců našeho katolického esperantského hnutí.

Miloslav Šváček

al la indekso


 LINGVA ANGULETO de Marie Bartovská

For ĉiujn homonimojn! = Pryč se všemi homonymy

"For" znamená "pryč" a nic jíného. Být pryč = nebýt přítomen, nevíme kde, možná hned za dveřmi. Otočil se pryč od našeha stolu, při tom zůstal sedět na téže židli. = Li turnis sin for de nia tablo, ne forlasinte sian seĝon. "Fora" tedy znamená "nepřítomný". Li foriris, sed li ne estas malproksime, atendu iom. = Odešel, ale není daleko, počkejte trochu. "Pryč" předpokládá přemístění. Oriento ĉiam estis en la sama distanco de ni, ĝi neniam estis ĉi tie, do ĝi estas nur malproksima, sed ne fora.

al la indekso


 NI KONDOLENCAS

4. února 1992 naše řady opustil br. František Machek z Mostu ve věku 76 let.

23. prosince 1991 odešel na věčnost pan František Severin, bývalý ředitel školy a předseda MNV v Herborticích, člověk hluboké víry a statečnosti, kterému bývalí účastníci našich táborů vděčí za jejich konání. V červenci minulého roku navštívil náš tábor v Sebranicích, aby s námi sdílel radost nad obnovením IKUE-táborů. Zemřel ve věku 70 let. Oběma bratrům vyprošujeme u Božího Milosrdenství nebeskou blaženost.

al la indekso


 NI INFORMAS KE:

- Kadre de la 2-a spirita renkontiĝo de katolikaj esperantistoj en České Budějovice, okazonta en la tagoj 19.-21. de junio 1992, okazos sabate posttagmeze la 20-an de junio renkonto kun aŭstraj esperantistoj en apudlima aŭstria urbeto Gmünd.

- Zájemci o písemný kurs esperanta přihlaste se u br. Jaroslava Žáka, U střelnice 20, 746 01 Opava. Kurs se skládá z 15 lekcí, ve kterých je probrána celá mluvnice esperanta. Autorem gramatické části, která tvoří podstatnou část kursu a je v ní použito náboženské terminologie, je naše obětavá sestra Marie Bartovská. Pojednání o historii esperanta zpracoval br. Jaroslav Žák a histor. část o světovém a našem katolickém esperant. hnutí zpacoval br. Miloslav Šváček. Cena celého kursu, t.j. 15 lekcí, slovníku a nutných výdajů učitelů je jen poloviční než u jiných kursů esperanta a činí 150,- Kčs.

- Zpěvníčky RESTU KUN NI obsahující 50 rytmických nábož. esperant. písní s notami a kytarovými akordy jsou stále k dostání u br. Miloslava Šváčka. Cena za 1 kus je 15 Kčs + poštovné. Brzký rozprodej zpěvčků podmiňuje uvolnění finančních prostředků na vydání dopisnic, dopisních papírů, obálek s vhodným emblémem a dalších věcí pro potřebu členů naší sekce.

- V Hospodářských novínách (Praha, 27.11.1991) byl uveřejněn článek našeho člena bratra Jiřího Laubeho z Roudnice n. L. PRAKTICKÉ ESPERANTO.

Odezvou na článek br. Jiřího byl zveřejněn v těchto novinách 22.1.1992 článek Ing. Ivana Slavíka z Nové Dubnice s názvem ESPERANTO DO PRAXE.

- Ni gratulas al frato Jaroslav Koktán pro 70-jariĝo kaj ni elpetas al li Diajn benojn kaj gracojn en pluajn jarojn.

Sekcia komitato

al la indekso