•
VORTOJ DE LA PREZIDANTO (M. Šváček)
Karaj gefratoj! Nur kelkajn tagojn post aŭdienco de la reprezentantoj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio ĉe episkopo de České Budějovice Miloslav Vlk, trafis nin grava sciigo, ke la papo Johano Paŭlo II-a nomumis la episkopon je la rango de ĉefepiskopo de Prago. Eksciinte tiun ĉi novaĵon, la prezidanto nome de la tuta sekcio sendis leteron al la nova ĉefepiskopo kun jena teksto: "Via Ĉefepiskopa Ekscelenco! Nome de la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj kaj nome de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, mi esprimas grandegan ĝojon pro via ĉefepiskopiĝo. La katolikaj esperantistoj per la preĝoj kaj aktiva poreklezia laborado volas subteni kaj helpi vin en portado de tiel grava kaj granda ŝarĝo, kiun metis sur viajn ŝultrojn Sankta Patro per via nomumo je ĉefepiskopo de Prago. Ni esperas, ke vi ankaŭ sur tiel alta eklezia posteno konservos vian favoron por la katolika Esperanta movado. Vian la plej altan paŝtistan benon por la katolikaj esperantistoj elpetas Miloslav Šváček - la prezidanto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio kaj landa reprezentanto de IKUE." La gratulojn al la ĉefepiskopo sendis ankaŭ ĉefuloj de IKUE kaj la Redakcio de Vatikana Radio. Pri la aŭdienco ĉe la episkopo legu raporton sur la paĝoj de ĉi tiu nia bulteno. Mi deziras al vi, karaj gefratoj, ke ĉi tiu 2-a n-ro de nia bulteno DIO BENU plaĉu al vi, ke vi trovu en ĝi interesan enhavon, kiu igos vin aktive kunlabori je ĝia redaktado. Ĝenerale oni pozitive taksas ĝin. Nur kelkaj gefratoj plendas pro la malgrandaj literoj. Volante, ke la enhavo restu pli ampleksa, ne estas eble pligrandigi la literojn, ĉar per tio oni perdus duonon de la enhavo. Pro tio mi petas vian afablan komprenemon. Agrablan legadon deziras plenkore al vi via frato Miloslav Šváček - la prezidanto. Tiamaniere do plaĉis al Dio, aludi la ĉeeston de la Sankta Spirito, por ke tiu, kiu ricevis ĝin, parolu per ĉiuj lingvoj. Per tio oni komprenu, karegaj gefratoj, ke temas pri la Sankta Spirito, kiu enverŝas la amon en niajn korojn. La amo celis anasigon de la Dia eklezio sur tuta mondo. Pro tio, kion tiam kapablis eĉ se unu homo ricevinta la Sanktan Spiriton, nome paroli per ĉiuj lingvoj, nun mem la unueco de la eklezio, amasigita per la Sankta Spirito, parolas per ĉiuj lingvoj. Pro tio, se iu dirus al iu el ni: "Vi ricevis la Sanktan Spiriton, kial do vi ne parolas la lingvojn?", tiu respondu: "Mi ja parolas ĉiujn lingvojn! Mi ja apartenas al la korpo de Kristo, tio estas al la eklezio, kiu parolas per ĉiuj lingvoj. Kion do alian tiam indikis Dio per ĉeesto de la Sankta Spirito, ol, ke lia eklezio parolos per ĉiuj lingvoj?". Kaj tiel plenumiĝis, kion la Sinjoro promesis: "Neniu enverŝas novan vinon en malnovajn felsakojn. Sed oni enverŝas novan vinon en novajn felsakojn kaj tiel ambaŭ konserviĝas". Kaj prave, kelkaj diris: "Ili estas plenaj de nova vino". Ili jam transformiĝis je novaj felsakoj, renovigitaj per la graco kaj sankteco. Tiel ili plenigitaj de la nova vino, tio estas de la Sankta Spirito, fervore parolis per ĉiuj lingvoj. Per tiu ĉi absolute evidenta miraklo ili antaŭe indikis, ke la katolika eklezio ekzistos inter ĉiuj popoloj de ĉiuj lingvoj. Pro tio vi solenas ĉi tiun tagon kiel membroj de unu korpo de Kristo. Vi ne solenas vane, se vi estas tio, kion vi solenas, se vi estas kunligitaj kun la eklezio, kiun la Sinjoro plenigas de la Sankta Spirito. Ĝi disvastiĝas sur la tuta mondo kaj Li montras sian konatecon kun ĝi kaj ĝi montras sia konatecon kun Li. Kiel fianĉo Li ne perdis sian fianĉinon kaj neniu donis al Li anstataŭ ŝi la alian. Al vi ĉiuj, kiuj estas el ĉiuj popoloj, do al la eklezio de Kristo, al membroj de Kristo, al korpo de Kristo, al fianĉino de Kristo, diras la apostolo: "Toleru vin reciproke en la amo kaj penante konservi la unuecon de la Spirito, vi estu ligitaj en paca kunvivado". Konsideru, ke tien, kie Li ordonis, ke ni toleru nin reciproke, Li enmetis la amon. Tie, kie Li menciis pri la espero de unueco, Li aludis la pacan kunvivadon. Tio ĉi estas domo de Dio, konstruita el vivaj ŝtonoj. En ĝi volonte loĝas la Sinjoro, kies okulojn darfas ofendi neniu pereiga dividiteco. Karaj gefratoj! Tiuj ĉi pensigaj vortoj de la afrikana aŭtoro el la 6-a jarcento estas aktualaj ankaŭ en la nuna tempo. La eklezio parolas per ĉiuj lingvoj. Ankaŭ per Esperanto kaj ĝuste nun, kiam Esperanto ankaŭ fariĝis oficiale unu el la liturgiaj lingvoj de la eklezio. Se la eklezio envicigis Esperanton inter la liturgiajn lingvojn, da estas nia devo, devo de la katolikaj esperantistoj, maksimume eluzi ĉi tiun lingvon por bono de la eklezio. Pro tio la plej grandan sencon havas nia praktika uzado de Esperanto nur tiukaze, se ĝi ne celas niajn proprajn egoismajn celojn, sed pli grandan gloron kaj honoron de Dio kaj prosperon de la animoj. Se Dio donis al ni ĉi tiun lingvon kaj la eklezio oficiale agnoskis ĝin, ni forigu ĉiujn dubojn kaj aktive partoprenu en la aktivado kaj strebado de ĉiuj katolikaj esperantistoj. Sed ni devas aktivadi kun kaj en la amo, penante konservi la unuecon kaj pacan kunvivadon. Tiam inter ni kaj kun ni restados la Sankta Spirito. Pri tio do, ni ĉiuj strebu! Ni preĝu: Ĉiopova Dio, vi donis ai ni per la bapto pardonon de la pekoj kaj la eternan vivon. Sendu sur nin vian Sanktan Parakleton, donu al ni spiriton de la saĝeco kaj prudento, spiriton de la konsilo kaj la forto, spiriton de la ekkono de la amo, kaj plenigu nin per la spirito de la respekto antaŭ vi. Per Kristo, nia.Sinjoro. Amen. Miloslav Šváček Aŭdienco ĉe la episkopo monsinjo Miloslav Vlk La 15-an de marto 1991 okazis aŭdienco de la reprezentantoj de la Ĉeĥa IKUE-SEkcio ĉe patrono de la sekcio, episkopo de České Budějovice Mons. D-ro Miloslav Vlk. La aŭdienco estis komencita per esperantlingva alparolo, kiun faris prezidanto frato Miloslav Šváček. La episkopo reagis je ĉi tiu alparolo per jenaj, ankaŭ esperantlingvaj vortoj: "Mi dankas al vi por ĉi tiu saluto. Ne estas nun facile por mi paroli esperantlingve pro ofta uzado de la itala lingvo. Mi povus paroli Esperanton, sed tio postulus iom da ekzercado en la lingvouzado. Ĉar nuntempe mi ne trovas okazon paroli esperantlingve, do la esperantlingva parolo estas ĉi-momente por mi malfacila". La sekvanta intervjuo okazis en la ĉeĥa lingvo. La vicprezidanto de la sekcio frato inĝ. Jan Kalný informis la episkopon pri la celo de la intervjuo - meti en subkonscion de la kredantoj scion pri ekzisto de Esperanto, kiu povus fari tre bonan servon en la eklezio. La episkopo Vlk volonte jesis respondi la demandojn. Demando: Kun granda ĝojo la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj akceptis vian patronecon super ilia IKUE-sekcio. Kia estas via rilato al Esperanto? Episkopo M. Vlk: Esperanto estis la unua el la lingvoj, kiun mi en mia vivo lernis krom la germana lingvo, kiu estis dum la milito deviga lernobjekto. Post la milito en la j. 1946, do post mia alveno en urbon České Budějovice, kiel studento mi konatiĝis kun Esperanto, kiun mi intense eklernis. Tiam ĉi tie vivis prof. Inĝ. Krajíc, kiun mi ekkonis kaj kies E-kurson mi frekventis. Ankaŭ ĉi tie loĝis s-ro Hofhanzel, kies kurson mi ankaŭ vizitadis. Li tre antaŭenigis ideon de Esperanto. Mi lernis Esperanton en ĉi tiuj kursoj kaj mi partoprenis multajn renkontiĝojn de la esperantistoj. En la jaro 1952 mi eĉ frekventis porinstruistan kurson en Rožnov pod Radhoštěm. La soldatservo kaj sekvanta preskaŭa malpermeso de Esperanto kaŭzis interrompon de miaj rilatoj kun esperantistoj. Poste mi kontaktiĝis kun pluraj lingvoj, kun la franca kaj poste precipe en lasta tempo kun la itala. En antaŭa tempo, antaŭ 40 jaroj mi parolís esperantlingve sufiĉe bone, ĉar por la lingvoj mi havas malfermitan rilaton, sed hodiaŭ estas malfacile iom por mi, ĉar Esperanto ĉe mi multe intermiksiĝas kun la itala lingvo. Sed mi kredas, se mi havus la eblecon kaj la tempon, mi certe denove facile kapablus Esperanton kompreni kaj paroli. Tia estas mia rilato al Esperanto. Demando: Kian opinion vi havas pri praktika eluzo de Esperanto kiel interkompreniĝa ilo en la vivo de la eklezio, ankaŭ en la rilato kun anoj de la aliaj konfesioj kaj religioj?" Ep. M. Vlk: Mi scias kaj mi eĉ spertis ĝuste komence de la kvindekaj jaroj kaj dum ĉiuj renkontiĝoj, kiujn mi partoprenis, ke Esperanto ne estas nur afero de la lingvo, sed ke ĉi tie ekzistas ankaŭ certa ideo. Kaj ĉi tiu ideo estas ne nur lingva interkompreniĝo, sed ankaŭ alproksimiĝo de la homoj. Tion mi ofte spertis dum diversaj renkontiĝoj kun esperantistoj en Prago, dum kiuj mi ekkomprenis ĉi tiun ideon de la homa alproksimiĝo. Tion mi ĉe Esperanto tre taksas, ĉar tio ne estas nura afero de la lingvo, sed ankaŭ la afero de pliproksimiĝo de la homoj. Kaj mi supozas, ke hodiaŭ estas gravaj ĉiuj vojoj kaj ĉiuj rimedoj, kiuj kondukas la homojn al pliproksimiĝo. La teknika tempo, en kiu vivas, la homojn alproksimigas kaj mi dirus, ilin sinkronigis, sed interne la homoj troviĝas tre malproksimigitaj, tre fremdigitaj. Esperanto povas esti ĝuste grava ilo de ĉi tiu interna ideo kondukanta al pliproksimiĝo de la homoj. En la vivo de la eklezio mi ne havis okazon tiom ĝui bonefikon de ĉi tiu lingvo, ĉar en tiu tempo la sekcio de la katolikaj esperantistoj aŭ alia simila organizaĵo ne ekzistis. Estas la vero, ke ni tiam ricevadis revuon Espero Katolika kaj mi korespondadis kun nederlandanoj, japanoj kaj kun diversaj landoj. Sed praktike renkontiĝi iunivele, en iu forumo kun la katolika medio de Esperanto, tiun ĉi eblecon mi ne havis. Kiam poste ekzistis la IKUE-tendaroj en Herbortice, mi estis pri ili informita, sed mem mi ne havis eblecon ilin partopreni. Kio rilatas la universalan nivelon en Eŭropo, ankaŭ tian sperton mi ne havas, ĉar en nuna tempo, kiam ni trovas eblecon eniri Eŭropon, mi moviĝas plej ofte sur aliaj niveloj kaj pere de aliaj lingvoj. Sed mi supozas, ke ankaŭ Esperanto, se ĝi disvastiĝos, povas fariĝi helpilo precipe dum grandaj renkontiĝoj, kiuj en la eklezio okazadas. Kaj rilate al anoj de la aliaj religioj mi opinias, ke estas necese, por ke la esperantaj sekcioj de la apartaj landoj ne estu nur unukonfesiaj, sed la konfesioj tie simple kuniĝu, ĉar la ideo de ekumenismo kaj la ideo de la esperantistoj havas la komunan bazon, t.e. la alproksimigon de la homoj. Demando: La Vatikana Radio jam longajn jarojn elsendas programojn ankaŭ en Esperanto. Pasintjare Esperanto estis aprobita ankaŭ kiel liturgia lingvo. Kiel laŭ via opinio ĝi povus ankoraŭ pli efike helpi al evangelizado, precipe dum internaciaj renkontiĝoj? Ep. M. Vlk: Tre min ĝojigis la sciigo, ke Esperanto estis aprobita ankaŭ kiel liturgia lingvo, ĉar dum diversaj renkontiĝoj sur la internacia nivelo de la katolikaj esperantistoj necesas, ke tie ne manku ankaŭ precipe la eŭkaristia Diservo. Tial estas konvene, ke la Diservo estu en Esperanto kaj ankaŭ same rilate al evangelizado. Estas grave, ke ekzistas la tradukoj de la Sankta Skribo, ktp., por ke ankaŭ estu anoncata en ĉi tiu lingvo la evangelio. Kompreneble ĉi tiu anoncado de la evangelio en Esperanto dependas de tio, ĉu ekzistas homoj, kiuj tion aŭdas kaj kiuj tion komprenas. Mi supozas, ke rilate al la demando mi dume diru tion, ke la Diservoj kaj predikoj en Esperanto certe la homojn pliproksimigas, ĉar la diversaj naciecoj kaj la homoj de diversaj lingvoj aŭdas la saman lingvon kaj havas al ĝi la saman rilaton. Kaj tio starigas la homojn en la egalan nivelon, kiu esence el la evangelio elkreskas. Mi ĉi tie dirus, ke estas konvene kaj bezone, ke la homoj pli multe sciu Esperanton, por ke povu esti tiunivele kaj en tiuj sferoj per ĉi-vojo anoncata la evangelio. Demando: Kiucele la katolikaj esperantistoj prefere direktu sian aktivadon? Ĉu vi volas al ili ion sciigi? Ep. M. Vlk: Ĝi estas la demando, kiu iomete embarasigas, sed mi supozas, ke la katolikaj esperantistoj la bazan ideon de alproksimiĝo plenigu ĉiam pli forte per spirito de evangelio, ĉar temas ja pri la sama spirito. Kaj se la katolikaj esperantistoj kiel katolikoj vivas per evangelio, ili vivas per sopiro, por ke ĉíuj estu unu, do poste ili posedas la avantaĝon, ke ili havas Esperanton. Kaj ĉi tiun bazan ideon de evangelio, do ankaŭ de ilia vivo, ili ĝin ankoraŭ pli intense vivu kaj disvastigu. Mi supozas, ke ĉi akcenton la katolikaj esperantistoj el la evangelio ĉerpu kaj laŭ ĝi vivu, kaj tiel vere plenigu ideon de pliproksimiĝo de la homoj, ili plenigu ĝin efektive per la evangelio kaj vivu ĝin el la evangelio. Fine de la aŭdienco la prezidanto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio informis la episkopon pri la planitaj aranĝoj de ĉi tiu jaro. La episkopo finigis aŭdiencon per paŝtista beno adresita al ĉiuj esperantistoj. La aŭdiencon ĉeestis kvinopo de la sekciaj reprezentantoj: frato Ladislav Mlejnek, sac. Josef Kobza, frato Miloslav Šváček, Inĝ. Jan Kalný kaj D-ro Václav Rajlich. Dum la aŭdienco estis sentata vere frateca etoso kaj patreca amo de la patro episkopo - patrono de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. La renkontiĝo plenigis nin per novaj fortoj kaj certigis nin, ke la strebadoj de la katolikaj esperantistoj estas konformaj kun tiuj de la tuta eklezio. Miloslav Šváček De la 11-a ĝis 1a 17-a de majo 1991 ekazis en Olomouc 43-a Kongreso de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF). Okaze de la kongreso okazis esperantlingvaj Diservoj. La katolika Sankta Meso okazis frumatene jam je la 7-a horo dimanĉe la 12-an de majo, do unu horon antaŭ la oficiala ekumena Diservo, ĉar la statuto de IFEF aprobas nur la ekumenan Diservon okaze de la IFEF-kongresoj. Malgraŭ tio la cento da kongresanoj partoprenis la Sanktan Meson de la 7-a paska dimanĉo, celebritan de la spirita konsilanto kaj membro de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, la dominikana sacerdoto Dominik Pavel Řičica. Dum la Sankta Meso lektoris frato Miloslav Šváček. La legaĵojn el la Sankta Skribo legis fratoj Jindřich Tomíšek kaj František Adamík. La ekumenan Diservon ĉefgvidis pastoro Adolf Burkhardt - prezidanto de KELI el Germanio. Kune kun li partoprenis la gvidon frato Miloslav Šváček – prezid. de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio kaj frato Pavel Polnický - estrarano de KELI. La preĝejo estis plenplena de la kongresanoj. La E-Diservoj okazis en la baroka katolika preĝejo de Virgulino Maria Neĝa, kiun por ambaŭ Diservoj prizorgis la IKUE sekcio, por ebligi al la kongresanoj renkontiĝon kun Jesuo en la dimanĉa festotago. La IKUE-sekcio ne nur plenumis sian devon, sed ankaŭ aktive kunlaboris je la ekumena kampo. La kongreson partoprenis E-fervojistoj el pli ol 20 landoj. Oni devas konkludi, kiel granda Di-donaco estas Esperanto. Miloslav Šváček La ĉefa fondinto de la Eklezio estas Kristo, kiu nome de Dio la Patro destinis Petron ties ĉefo kaj fundamento: "Kaj la fundamento estas fortika, la Dia, havanta la jenan stampon: La Sinjoro konas tiujn, kiuj estas liaj - kaj: Foriru de maljusteco ĉiu, kiu vokas nomon de la Sinjoro (II Tim 2, 19; vidu: Nom 16, 15). "Do vi ne estas jam fremduloj kaj vagabondoj, sed samregnanoj kun la sanktuloj kaj domanaro de Dio - konstruitaj sur fundamto de la apostoloj kaj profetoj, kies la bazangula ŝtono estas mem Kristo Jesuo. En Li unuiĝas la tuta konstruaĵo, por esti sankta kaj inda sanktejo de la Sinjoro" (Efe 2, 19-20). "Kristo amis la Eklezion kaj pro ĝi sin donis, por starigi ĝin antaŭ si glora Eklezio, lavita per akvo kaj vorto, ne havanta makulon nek malglataĵon, nek ion malindan, sed por ke ĝi estu sankta kaj sendifekta" (Efe 5, 25-27). "Tiam Jesuo diris al Petro: Benata vi estas Simono, filo de Jona, ĉar ne korpo kaj sango tion malkaŝis al vi, sed mia Patro, kiu estas en la ĉielo. Kaj jen mi diras al vi: Vi estas Petro, la roko, kaj sur tiu ĉi roko mi konstruos la Eklezion, kiun eĉ la inferaj pordegoj ne venkos. Kaj al vi mi donos ŝlosilojn de la Regno Ĉiela; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo" (Mat 16, 16-19). Do la supra teksto diras, ke Jesuo Kristo eprobas la decidojn de sia sekvanto - de Petro - en la Eklezio, kiu ne estos venkita! Do ankaŭ la sekvantoj de Petro havos la saman povon decidi. Eĉ pli: Jesuo ordonis al ili uzi la povon kaj garantiis al ili resti kun ili, garantii seneraremon! "Tiam Jesuo proksimiĝis al ili kaj ekparolis per la jenaj vortoj: Al mi estas donita ĉiu povo en la ĉielo kaj sur la tero: Iru do kaj instruu ĉiujn naciojn, baptante ilin en la nomo de la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito. Instruu al ili ĉion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi dum ĉiuj tagoj ĝis fino de la mondo (Mat 28, 18-20). "Jesuo ekstaris inter la apostoloj kaj diris al ili: Pacon al vi! Dirinte tion, montris al ili la manojn kaj bruston. La apostoloj tre ĝojis, ekvidinte la Sinjoron. Kaj Jesuo denove diris al ili: Pacon al vi! Kiel mia Patro sendis min, tiel same ankaŭ mi sendas vin. Post la vortoj enspiris ilin kaj diris: Transprenu la Sanktan Spiriton! Kies pekojn vi absolvos, al tiuj estos ili pardonitaj; kies vi retenos, ili estos retenitaj" (Joh 20, 19-23). La povo donita ka garantiita al la Eklezio superas kapablojn de la homa racio. Estas la mistero, sed kiu akceptas la Evangelion, tiu nepre devas akcepti klarajn vortojn de Kristo. Alimaniere li ne povus nomiĝi la kristano. La admiro ankoraŭ kreskas, kiam ni legas, ke Jesuo donis al la apostoloj la povon kuraci kaj forpeladi la demonojn (vidu: Luk 9, 1). En apostolado de la Eklezio Jesuo mem unuiĝas kun ĝi: "Kiu vin aŭskultas, min aŭskultas, kaj kiu vin malestimas, min malestimas; sed kiu malestimas min, tiu malestimas Tiun, kiu min sendis" (Luk 10, 16; Joh 13, 20). En la supra teksto - kaj ankaŭ aliloke - Jesuo tre klare kaj forte substrekas, ke la Dia graco - la eklezia povo estas ofico hereda. Do, kiu ne havas la heredan sekvon de la Patro, kiu "sendis", tiu ne havas la rajton nek la kapablan disdonadi la gracojn". Ĉar nur tiu, kiun Dio sendis, predikas la Diajn vortojn..." (Joh 3, 34; Joj 5, 30-35). La Eklezio havas la certecon, ĉar Dio Patro certigis al ni per mirakloj (ĉefe per la resurekto), ke Jesuo estis sendita (Ago 2, 22; 17, 31) kaj sekve la Eklezio (II Kor 5, 20). Pro tio konsekvence Jesuo admonas: "Gardu vin kontraŭ falsaj profetoj, kiuj venas al vi en ŝafa felo, sed interne estas rabaj lupoj" (Mat 7, 15). La falsaj profetoj farados grandajn signojn kaj miraklojn, por erarigi, se eble, eĉ fidelulojn" (Mat 24, 24; Mar 13, 22). "Jam troviĝis falsaj profetoj inter la popolo, simile estos ĉe vi la falsaj instruistoj, kiuj enkondukas inter vin pereigajn herezojn.... (II Pet 2, 1; Joh 4, 1 kaj aliloke). Pastro Jozefo Zielonka Ĉu vi esperantigas viajn infanojn? Mi petas familiojn, kiuj uzas por parolado kun siaj infanoj apud la ĉeĥa lingvo ankaŭ Esperanton, ke ili skribu al mi kaj transdonu al mi siajn spertojn. Koregan antaŭdankon! Skribu al: Inĝ. Jan Markovič, Hálkova 3, 460 01 Liberec 1, Ĉeĥoslovakio. Inĝ. Jan Markovič
La beno kaj bondeziroj de nia patrono De la patrono de nia IKUE-sekcio - la episkopo Mons. Karel Otčenášek ni ricevis benon kaj bondezirojn okaze de Pasko. Ni ĝojas pro lia paŝtista beno, ĉar nia aktivado certe bezonas por la fruktodona agado prospere de la Eklezio benon. Per la titolo de nia bulteno "DiO BENU" ni ne nur salutas nin, sed ni elpetas por ni kaj por ĉiuj, al kies manoj venos ĉi tiu bulteno, la veran Dian benon. Certe la bona ĉiela Patro benos nian agadon, se la benon kune kun ni elpetas por nia aktivado ankaŭ nia patrono - patro episkopo Karolo. Li bezonas ankaŭ nian helpon. Ni subtenu liajn manojn, kiel subtenis la manojn de Moseo Aaron kaj Ĥur (vidu Eli 17, 12). 40 jarojn devis la brava paŝtisto vivi sur la "dezerto" kiel Izraelidoj, ol li povis eniri en la "promesitan landon" - en sian propran diocezon. La 27-an de pasintjara januaro, en la Katedralo de la Sankta Spirito en Hradec Králové, estis solene surtronigita la episkopo Karolo, kiu estas por ni modelo de toleremo kaj vera sindoneco en la volon de Dio. Kiel ekzilito li ne nur devis dek jarojn vivi en izoliteco for de sia diocezo, de siaj ŝafoj, sed lia kruco estis pezigita de la persekutado, ĉikanado kaj arestado. Lia episkopa devizo estas: Amo de Dio, paciencemo de Kristo, la honoro de nia popolo. La patro episkopo donis al ni ekzemplon per sia braveco, sed ankaŭ precipe per siaj amo kaj humileco. Ni ĝoju, ke nia la plej grava aranĝo – la tendaro en Sebranice okazos ĝuste en lia diocezo. La patro episkopo benis nin ne nur nunjare, sed eĉ dum la pasintaj jaroj. Ni preĝe memoru pri li. Amikoj! La Paskajn
festotagojn multaj homoj nomas "festotagoj de printempo", "festotagoj de
nova vivo". PASKOTAGOJ 1991 En ĉi tiu kvara jaro de la Jardeko de Sptrita Renovigo de Koroj kaj de la Popolo mi deziras do sincere al vi ĉiuj unuope ĉiuflankan disvolviĝon de la personeco kaj familioj, disfloron de la paroĥoj, de komunumoj, de spiritaj familioj, de diocezoj, de la Eklezio kaj de la Patrujo – precipe ĉi-jare, kiam ankaŭ ĝi eniris en la etapon de ofero. Ni ĉiuj helpadu reciproke unu al la alia, kaj kuraĝigu nin por preteco kaj kuraĝo al odefoj – jen, ili gvidas al Ĝojoj kaj Venkoj. FASTOTEMPAJN,
PASKAJN kaj PENTEKOSTAJN DIGRACOJN! Per crucem ad
lucem – per kruco al lumo. + Karel ep. REĜINO DE LA PACO, VIRGULINO MARIA, HELPU NIN! Miloslav Šváček "Dio estas la amo", estas skribita sur ĉiu dísvolviĝanta burĝono, sur ĉiu herbero. Li altiris ai si niajn korojn per nekalkuleblaj signoj sur la ĉielo kaj la tero. Li klopodas revelaciigi - al ni en mirindaĵoj de la naturo kaj ankaŭ en la plej profundaj kaj teneraj homaj rilatoj, kiujn la homa koro povas ekkoni. Sed tiuj povas la Dian amon al ni konkretigi nur neperfekte. Kvankam ekzistas ĉiuj ĉi tiuj pruvoj, la malamiko blindigis la bonajn homajn korojn tiel multe, ke ili alrigardas Dion kun timo kaj imagas Lin severa kaj nepardonema. La Satano igis la homojn rigardi la Dion kiel estaĵon, kies la ĉefa eco estas la severa justeco - kiel severan juĝiston, senkompatan kaj nemarĉandan kreditoron. La Satano ŝajnigas, ke la Kreinto estas estaĵo, kiu zorgeme atentas la erarojn kaj misfarojn de la homoj, por poste ilin puni. Pro tio venis Jesuo kaj vivis inter la homoj, por ke Li forpelu ĉi tiun malhelan ombron per malkovro de senfina Dia amo al la mondo. Filo de Dio descendis el la ĉielo, por revelaciigi la Patron. "Neniu iam vidis Dion; la solenaskita Filo, kiu estas en la sino sia Patro, Lin deklaris" (Joh 1, 18). "Neniu konas la Patron krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkaŝi Lin" (Mat 11, 27). Kiam unu el la disĉiploj postulis: Sinjoro, montru al ni la Patron - Jesuo respondis: Tiel longan tempon mi estas kun vi, kaj vi min ne konas Filipo? Tiu, kiu vidas min, vidas ankaŭ la Patron. Kiel do povas vi diri: Montru al ni la Patron?" (Joh 14, 8-9). Kaj tial ni preĝu. Nian preĝon atendas sanktegaj Koroj de Jesuo kaj Maria. La plej glora Savanto, ĉe viaj piedoj ni humile surgenuas kaj renovigas nian sinkonsekron al via Dia Koro. Estu konstante nia Reĝo, ni tutplene fidas je Vi. Via Spirito trapenetru niajn pensojn kaj postulojn, niajn vortojn kaj farojn. Benu niajn entreprenojn, estu partoprenanto de niaj ĝojoj kaj suferoj, de ĉiutaga nia laboro. Helpu al ni, ke ni vin pli bone ekkonu kaj amu, kaj ke ni senlace servu vin. Sur la tuta mondo sonu la ununura voĉo: Amata, estimata kaj glorata estu ĉiam kaj ĉie la Koro de Jesuo. Amen. La Koro de la Virgulino Maria, la Patrino de Dio kaj la Patrino nia, Koro de la amo plej inda, meritanta ĉiun respekton kaj la plej ardan amon de la anĝeloj kaj la homoj. Koro, plena da boneco kaj kompato kun niaj mizeroj, estu por ni la vojo al Jesuo kaj perantino de ĉiuj gracoj de la savo al ni bezonataj. Estu nia helpantino en malfacilaĵoj, la konsolantino en afliktoj, la fortigantino en la tentoj, la rifuĝejo en la persekutado, la protektantino en ĉiu danĝero. Ekkonata, laŭdata, honorata, amata, estimata kaj glorata estu ĉiam kaj ĉie la plej pura Koro de la Virgulino Maria. Amen. Iveta Hromníková Kiom utilas al ni, esplori la universon, se ni ne povas venki la plej malgrandan distancon de homo al homo? (Kardinalo Franz König, Vieno). Kiu estas vere humila, tiu eĉ ne atentas, se iu ofendis lin (Francisko de Sales). ĈU VI REGULE AŬSKULTAS KAJ SKRIBAS AL RADIO VATKANA? Karaj
gefratoj! Kara Frato, Permesu la demandon: Ĉu vi regule aŭskultas la E-programojn kaj skribas al Radio Vatikana? Se jes, bonvolu plu daŭrigi. Se ne, do eku la aŭskultadon kaj skribu al la E-redakcio, ĉar viaj leteroj garantias daŭrigon de la regulaj esperantlingvaj programoj. Aŭskultu
ĉiudimanĉe je la 21-a horo kaj ĉiuĵaŭde je 6,40 horo je la frekvencoj
mezonda kaj kurtonda. La frekvencojn trovu en la unua n-ro de nia bulteno
Dio Benu! Miloslav Šváček La supran skribaĵon sendis la redaktoro de E-programoj de Radio Vatikana, frato Karlo Sarandrea. Kiel rapide forpasis unu jaro ekde nia renkontiĝo kun frato Karlo, kiu ĵus antaŭ unu jaro partoprenis kiel reprezentanto de IKUE la fondan konferencon de nia IKUE-sekcio la 19-an de majo 1990 en Česká Třebová. La 20-an de majo, do la sekvan tagon post la konferenco, grupeto da IKUE-anoj kune kun frato Karlo vizitis nian karegan fratinon Cilka Kotyzová, kiu pro restado en kuracloko Velké Losiny ne povis partopreni la konferencon. Miloslav Šváček Trian Janon mi renkontis en preskaŭ tragikaj cirkonstancoj. Dum akceptebla vetero mi iradis preskaŭ ĉiuvespere sur tombaron kaj preĝis tie rozarion. Mi ŝatis ĉi lokon, ĉar ĝi proksimis la vilaĝon kaj arbaron kaj vespere la homoj tien ne alvagis. Nur eble kvarfoje mi sur la tombaro renontis la personojn, kies tasko estis konstati, ĉu mi tie ne faras iajn kontraŭŝtatajn agojn, ne kunvenas tie kun malamikoj de bolŝevikoj aŭ ne havas deponejon de armiloj aŭ radiostacion. Ili min ĉiam trovis solan kun rozario en la mano kaj lasis min en trankvilo. Ili nome ne scias, ke la plej potenca armilo de katoliko estas bona preĝado de rozario, ke ĝiaj globetoj estas municia provizo, radiostacio por elsendi niajn dankojn kaj petojn en ĉielon. Kaj estas tio ankaŭ kunveno kun Jesuo, nia komandanto en la batalo kontraŭ la malamikoj de Dio, kaj kun la Virgulino Maria, helpantino de kristanoj. Foje mi kolerigis ian erinacon, ĉar mi promenis en ĝia regiono kaj ekĝenis ĝin. Duonvoĉe mi diris al ĝi: "Amiko, ne koleru, jen vi havas pometon". Kaŝita komisiito, aŭdinte min, alkuris: "Kie estas tiu via amiko?". "Jen", ĵetis mi lumon de poŝlampo sur la erinacon. Kun longa nazo sen vorto li foriris. Foje post tia promeno, eble je duono post la deka nokte mi haltis antaŭ la pordego de nia korto. Jen alkuris Jano Adamĉík, dekkvinjara bonkreska, diketa junulo. Kiam mi eklumigis je li, mi vidis, ke li havas malpuran pantalonon, disŝiritan ĉemizon, gratvunditan vangon, malkombitajn harojn kaj estas armita per Flobert-pafilo kaj kuireja tranĉilo. "Jano, ĉu vi
jam batalis pri fíanĉino?", demandis mi. "Sed, sinjoro profesoro, ne
ŝajnigu, ke vi nenion scias; kaj tamen loĝas en la tria domo de ni." En tiu momento alkuris Jarko Sokol, amiko de Jano, kiu lin serĉis en la vilaĝo. Jarko, ankaŭ grandformata stratbubo, vidinte, ke Jano staras kun mi, ekis: "Jano, kion vi faras? Tio estas granda peko, peli la patron kaj kriaĉi tra la vilaĝo, ke vi mortigos lin." "Vi azeno, en
la lernejo oni instruis min, ke Dio ne ekzistas. Se ne estas Dio, ne estas
ankaŭ peko." El la dialogo de la ĉifonuloj mi konstatis, ke Jano ne estas senmorala kaj scias prete respondi. Pri liaj vortoj povus ekmediti pluraj universitataj profesoroj, kiuj opinias, ke junularon eblas bone eduki ankaŭ sen Dio. Li finpensu la sekvojn, kiujn montris Jano en la respondo al Jarko. Ĉu li tion memoris el ies parolo, ĉu li tion diris instinkte aŭ volis al mi imponi, ke li scias ion eĉ el religia temo, lia respondo meritis pripenson. "Montru al mi, Jano, tiun vian pukilon." Li donis ĝin al mi. Jen venis al ni lia patro kaj la vilaĝestro Holub. La patro komencis al la filo milde paroli, sed Jano al li elkriis, kio al li ne plaĉis. Kiam la patro rimarkis, ke la filo ne plu havas la pafilon, alsaltis lin de malantaŭe kaj kun helpo de la vilaĝestro, kiu elŝiris la tranĉilon el liaj manoj, post pena luktado ili sukcesis Janon ŝnursenmovigi. Komencis pluvi. Jano kuŝis ligita sur amaso da ŝtonoj kaj lia patro staris apud li, ambaŭ kiel viktimoj de gapuloj. Mi bedaŭris ilin. La senmovigon mi entute ne rigardis kiel necesan. Mi alpaŝis al la patro. "Baldaŭ estos noktomezo. Se vi ne kontraŭstaras , mi prenos Janon por la nokto al mi kaj vi ankaŭ iru hejmen dormi." "Ĉu vi
garantios, sinjoro profesoro, ke li antaŭ mateno nenion faraĉos?" Malrapide li trenis sin en mian loĝejon. En la kuirejo mi liberigis lin de la ŝnuro. Poste li formetis la ĉemizon kaj pantalonon kaj mi lavis lin per varma akvo. Mi ordonis al li ekkuŝi sur la sofo kaj mi flegis liajn gratvundojn. Poste mi alportis al li ion por manĝi kaj dum tempeto mi kun li diskutis. "Jano, via amiko pravis. Tre malbelas minaci al la patro, ke vi lin mortigos." "Sinjoro
profesoro, kredu al mi, mi ne volis lin mortigi, mi volis lin nur timigi
kaj mi ĝojis, ke li timis antaŭ mi." Venis en mian kapon, kiel mi dum la esplorado en la malliberejo en Ruzyň al unu referanto, kiu min eknomis "patro de ĉiuj gangsteroj kaj parioj", asertis, ke por gangsteroj gepatroj indiferentas. Mi eraris. Tamen min unu sentaŭgulo volas kiel patro. "Vi obeus min
nur tiel longe, dum mi ne punus vin pro via diboĉado." Fragmenton el slovaka libro "Po priamych cestach" - aŭtobiografion de pastro Štefan Hlaváč tradukis por Dio Benu fratino Marie Bartovská La Dipatrino el Medjugorje alvokas nin preĝi jenan preĝon Dio, Patro
nia, ni kredas, ke vi savos nin antaŭ eterna pereo. Jesuo, Maria, Jozefo, mi amas vin, savu animojn, savu nin! Tradukis Miloslav Šváček Kiel rekta partoprenanto de la renkontiĝo de Komunumo Taizč en Prago en la tagoj de la 28-a de decembro 1990 ĝis la 2-a de januaro 1991, mi travivis belegan atmosferon de la unueco en spirita etoso de la homoj de diversaj kristanaj konfesioj. Nur unu afero restis nesolvita. Ĝi estas la lingva problemo. En Prago renkontiĝis anoj de preskŭ ĉiuj eŭropaj nacioj. Kaj tio prezentas sufiĉe grandan miksaĵon de la lingvoj. Unufaje mi provis al la grupo de italinoj germanlingve klarigi, per kiu aŭtobuso ili vojaĝu al Mladá Boleslav. Poste mi sidis apud hungaro, kun kiu mi kapablis interkompreniĝi anglalingve nur pere de lia amiko. Krom tio mi loĝis kun hispanoj. Iu el ni iome parolis la anglan lingvon, alia la francan, iuj eble nur la propran gepatran. Mi estis en la grupo kun poloj, kiujn mi sufiĉe bone komprenis. Se ne eblis interkompreniĝi, do ni uzis la rusan lingvon. Frato Roger bonvenigis nin franclingve, ĉeĥlingve, anglalingve kaj ruslingve. Spite de la tuta lia klopodado, multaj el la partoprenantoj komprenis eble nenion. En la grupoj oni tradukis en la naciajn lingvojn. Sed dum la personaj kontaktoj ni deziris paroli kun kiu ajn, sed la lingvaj obstakloj kaŭzis grandajn problemojn. Ne nur mi, sed ankaŭ miloj da pluraj junaj homoj vidis en diverseco de la lingvoj grandan obstaklon. Kial do ni ankoraŭ luktas kun ĉi tiu problemo, se ĝi estas jam delongtempe sukcese solvita? Mi mem kelkfoje partoprenis renkontiĝojn de la homoj, kiuj ekkomprenis valorecon de la internacia lingvo Esperanto, por kiuj interkarrpreniĝo kun ano de kiu ajn nacio kaŭzis neniun problemon. Kaj ne nur al mi. Neniu, eĉ ne tiu, kiu. apartenis al la plej malgranda nacio, sentis iun sian malplivalorecon. Ĉu tio ĉi ne estas konvena solvo por renkontiĝoj de la kristanoj? Se ni volas atingi la veran unuecon en la kredo, des pli ni devas fari ion por reciproka interkompreniĝo kiel frato kun la frato. Libor Kalný En raportilo VERDA FAMILIO n-ro 4/1990 de E-rondeto en Mnichovo Hradiště aperis kritiko de frato Václav Pospíšil, kiun ni ĉi sube represas: "Preskaŭ samtempe reaktivas sekcio de katolikaj esp-istoj kaj KELI. Spite, ke ambaŭ sekcioj havas la saman celon kaj spite proponoj pri unueca sekcio - la unuiĝo ne realiĝis. Estas dolore, ke ni prezentiĝas kiel kristanoj esp-istoj, manifestantaj eblecon de interkompreniĝo per sola internacia lingvo en unuiĝonta Eŭropo, en unuiĝonta mondo." Jes, ĉiu rajtas posedi propran opinion kaj sintenon. Ekzistis kaj plu ekzistas objektivaj kaŭzoj por ekzisto de la apartaj memstaraj sekcioj IKUE kaj KELI. Tio ne malhelpas ekumenan kunlaboron de ambaŭ sekcioj, kiun la IKUE-sekcio ĉiam volas disvolvadi. Mi ne volas polemiki pri la afero, sed mi estas preparita kompetente klarigi neceson de la ekzisto de la memstara IKUE-sekcio. Pri la praktika ekumena kunlaboro inter la IKUE- kaj KELI-sekcioj legu sur la paĝo 17 de nia bulteno DIO BENU. Miloslav Šváček KATOLIKA E-TENDARO SEBRANICE 1991 Karaj gefratoj! Eble vi jam estas informitaj, ke la Ĉeĥa IKUE-Sekcio aranĝos en la tagoj de la 20-a de julio ĝis la 3-a de aŭgusto de ĉi tiu jaro, do post la 14-jara deviga paŭzo, jubilean - la 10-an IKUE-tendaron (K.E.T. - Katolika E-tendaro). La tendaro ne okazos en Herbortice, kiel la pasintaj 9 tendaroj, ĉar tie ne plu ekzistas favoraj kondiĉoj, sed en vilaĝo Sebranice apud Litomyšl. La vilaĝo Sebranice (kun l000 enloĝantoj) troviĝas en Bohemia-Moravia Montetaro, apudvoje inter urboj Palička (8 km) kaj Litomyšl (12 km), en distrikto Svitavy, diocezo de Hradec Králové (de episkopo mons. Karel Otčenášek). Al vilaĝo dominantas paroĥa preĝejo. Okcent metrojn de ĝi en la valo inter la arbaroj troviĝas banbaseno kaj en 200-metra distanco de ĝi troviĝas la tendarejo. En la tendaro oni planas ne nur organizi kursojn de Esperanto, sed ankaŭ la spiritajn programojn. Kompreneble ne mankos kantado, diversaj ludoj, vesperaj tendarfajroj kaj tiel plu. La Sanktaj Mesoj okazos ĉiumatene krom la dimanĉoj rekte en la tendaro. La dimanĉajn Sanktajn Mesojn oni planas soleni kune kun la paroĥanoj en la paroĥa preĝejo de Sebranice, por krei kun la paroĥanoj unu familion de Kristo. Se vi, kara frat(in)o, sopiras ankaŭ travivi iom da frateca kristana etoso, bonvolu veni inter nin. Se vi ne povas partopreni la tutan tendarrestadon, vi estas invitataj viziti la tendaron por almenaŭ kelkaj horoj aŭ tagoj (se vi kunportos por vi tendon kaj dormosakon). Kompreneble vi povas venigi ankaŭ viajn eksterlandajn geamikojn, se ili tiutempe troviĝos en nia lando. Se vi povas pliriĉigi la programon per interesa prelego aŭ alia programo, do via iniciato estas bonvenota. Venu inter nin, karaj gefratoj! Ne timu, jam ne plu okazos invado de la ŝtata sekreta polico, kiel antaŭ 14 jaroj! La restado en la Dia naturo, loĝado en la tendoj kaj la simpla manjaĵo en la naturaj kondiĉoj kaj la frateca ammedio garantios travivon de la agrablaj travivaĵoj. En- kaj eksterlandaj interesuloj pri la restado en K.E.T de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio povas ricevi pli detalajn iformojn ĉe frato: S-ro Miloslav Šváček, Tršická 6, CZ-751 27 PENČICE, Ĉeĥoslovakio. Miloslav Šváček Panjo, mi jam
ne kredas je Dio. Mi nun estas tia stranga, mi jam ne preĝas, en la
preĝejo tio min ne interesas. Kial do mi tien iradu, se tio min ege
enuigas? Io en mi konveksiĝis aŭ elbloviĝis, simple mi ne scias. Mi scias,
ke tio vin ĉagrenigos, sed ĉiam vi ja diradis, ke vi plej multe taksas la
sincerecon. Kredu al mi, ke mi volas resti, kaj ke mi plu restos, honesta
knabo eĉ sen preĝado kaj ĉi tion vi ja deziras, ĉu ne? Mia karega
infano, Ankaŭ mi sentis antaŭ tridek jaroj amarecon de la mondo. Mia panjo kirlis panon kaj dum tio ŝi preĝis. Mi diris: "Lasu la preĝadon, ĝi ja estas por nenio. Mi jam ne preĝas kaj en la preĝejo mi havas nenion por fari." La panjon tio doloris kaj ŝi tiam diris al mi: "Se via animo ne plu sonas kiel orgeno je la gloro de Dio, do restu almenaŭ la muta kolono, kiu subapogas la volbon." Ĉi tiun saĝecon de la avinjo mi nun al vi transdonas: Ne forlasu Dian domon, staru sur via loko kiel kolono, fidele kiel soldato dum la gardo. Se vi flankiĝos, io ruiniĝos! Mi tiam obeis la panjon kaj neniam mi tion pribedaŭris ... Dum niaj renkontiĝoj ni ankaŭ komune preĝadas . Ja estas nia celo, ke ni kune gloru kaj honoru nian ĉielan Patron, kaj ke pere de nia ĉiela Patrino, niaj preĝoj flugu al nia Savanto Jesuo Kristo. Pro tio necesas, ke ĉiu el ni konu ĉefajn preĝojn. Kelkajn el ili ni ĉi sube disponigas al vi. La sankta
krucsigno: Preĝo de nia
Sinioro: La anĝela
saluto: Ekkanto de
gloro: Se ĉiuj anĝeloj, se ĉiuj geniuloj de la mondo studus, kio estas en ĉi tiu aŭ alia situacio pli bona, ĉu ĉi tiu aŭ alia sufero, ĉu ĉi tiu tento aŭ jena doloriga perdo, ili sukcesus elpensi nenion pli konvenan por vi ol tion, kio vin renkontis. Kaj tiel la eterna Dia Providenco pensis pri tio, doni al vi, kiel valoregan donacon de sia amo ĉi tiun krucon ... Ataŭe ol Li ĝin donis al vi, Li ekrigardis ĝin per sia ĉionscianta rigardo, pripensis ĝin per sia Dia racio, priesploris ĝin lia saĝeco kaj justeco kaj varmigis ĝin per sia mizerikordo. Li manpesis ĝin, por ke ĝi eĉ ne miligramon estu pli peza, poste ĝin benis per sia sankta nomo, sanktoleumis per sia graco, plenigis ĝin per spiro de sia konsolo kaj ankoraŭ unufoje Li rigardis vin kaj vian bravecon ... Kaj tiel do ĝi alvenas al vi rekte el la ĉielo, kiel la Dia vokado, kiel la donaco de lia amo, kiu estas kompatema, por ke vi sola estu vi mem; por ke vi trovu plenumon de via vivo en la Dio ... (Sankta Francisko de Sales) Karegaj gefratoj, tiuj ĉi pensigaj vortoj de Sankta Francisko turnigas nian rigardon al doloroj kaj suferoj de niaj proksimuloj. Ĉiu el ni portas iun krucon aŭ en nia proksimeco troviĝas iu, kiu memorigas al ni suferantan Kriston. En nia viva memnro porĉiame restis nia karega frato Harry (ordennome Paŭlo kaj civilnome Jiří Legerský) el Opava. Li estis bone konata precipe de junaj katolikaj esperantistoj. Kiam li antaŭ multaj jaroj unuan fojon vizitis nian IKUE-tendaron en Herbortice, ni demandis nin reciproke, kiu estas tiu ĉi mistera homo. Baldaŭ montriĝis, ke li estas sendito de bona ĉiela Patro, por plifirmigi nian kredon, por pliproksimigi nin al Dio. Poste li ĉeestadis ĉiujn niajn aranĝojn aŭ renkontiĝojn, ĉu en Herbortice, Česká Třebová - Hory, ĉu en Penčice aŭ aliloke. Liaj gitaro kaj voĉo ĉiuokaze laŭdis Dion, spite de grandegaj doloroj kaj suferoj, kaŭzitaj de detruiga kancero, kiu iom post iome konsumigis lian korpon. Malgraŭ la grandega suferado, li ankoraŭ ĉeestis primicon de la spirita konsilanto de nia IKUE-sekcio - pastro Dominik Paŭlo Řičica. Kia doloriga ofero estis por li la vojaĝo al kaj el la primico. Unu nokton mi travivis kun frato Harry. Tio estis la nokto plena da suferado kaj ĝemado, sed ankaŭ plena da sindoneco kaj amo al Dio. Neniam mi forgesos ĉi tiun nokton, ĉar dum ĝi frato Harry praktike lernigis min, kiel brave porti la krucon, se Dio sendos ĝin al mi. Unu monaton antaŭ ol Dio vokis lin al si, mi ankoraŭ vizitis lin. La patrino diris, ke mi restu ĉe li nur kelkajn minutojn, ĉar pli longa restado ege lacigos lin. Mi volis respekti peton de la patrino, sed frato Harry insistis, ke mi restu la tutan duonhoron. Li ja sciis, ke ĉi tiu renkontiĝo estas la lasta nia surtera renkontiĝo. Li tiam diris: "Mi ja estas tute forkonsumita de mia malsano. Jam baldaŭ mi forlasos ĉi tiun larman valon. Preĝu por la Eklezio, por la junularo. Ĉiun mian longan suferadon mi oferas por la junularo, por la Eklezio kaj libereco de nia Patrujo." Frato Harry transdonis sian animon al Dio la 25-an de septembro 1984. Lia korpo estis entombigita la 1-an de oktobro 1984 en Opava. Longa procesio akampanis lin al loko de la eterna ripozo. Spite de tristo, kiun ni travivis pro lia torpaso, ni samtempe sentis ĝojon, ke nia karega frato troviĝas en la brakumo de Kristo, de kie li certe helpas nin. Ni nur bedaŭras, ke li nuntempe ne plu estas inter ni, ĉar la nuna tempo nepre bezonas tiajn fervorajn apostolojn kaj misiistojn, kia estis ĝuste frato Harry. La grenero devas morti por doni la utilon. Kaj frato Harry plu aktivas pere de tiuj, kiuj lin konis. Miloslav Šváček - Slovakio havas sian landan reprezentanton de IKUE, Dr-inon Magdá Šaturová, Javorinská 33, 811 03 Bratislava. Ni ĝojas pro ĉi tiu elekto, ĉar fratino Magda estas vere kompetenta persono por ĉi tiu funkcio. Ni korege gratulas kaj elpetas Dian benon por ŝia nova IKUE-laboro. Per tiu ĉi ŝanĝo estis kreitaj pozitivaj kondiĉoj por vere bona kunlaboro inter ambaŭ niaj sekcioj. - En la tagoj 23.-25.8.1991 okazos Žilina la 1-a Renkontiĝo de Katolikaj Esperantistoj. En la programo oni antaŭvidas kunsidon de IKUE-sekcio kaj klerigajn prelegojn pri diversaj interesaj temoj. Ĉiutage okazos Sankta Meso en Esperanto. La partoprenontoj loĝos en Studenta Hejmo. Partoprenkotizo 120,- Kčs inkluzivas 2 tranoktojn kaj organizajn elspezojn. La ĉeĥaj IKUE-anoj povas ricevi aliĝilojn ĉe frato Milolav Šváček au ĉe: Eva Ficková, Smreková 188/2, 015 01 RÁJEC. Kiu do el la ĉeĥaj IKUE-anoj partoprenos kun frato Miloŝ la renkontiĝon? - la pilgrimo en Podskalie (distr. Považská Bystrica) okazos en la tagoj 10. kaj 11.8. 1991. La ĉeĥaj IKUE-anoj povas ricevi la informojn ĉe frato Miloslav Šváček. - La renkontiĝo de IKUE-anoj kun eksprezidanto de IKUE - pastro F. Longoni, kiel ni ĝin rememoris en la unua n-ro de Dio Benu, okazis dum la III-a E-Kultura Festivalo en Opava 07/1974. Koran dankon al fratino Jarmila Pastrňáková pro la informo. - Plu restas aktuala invito de polaj katolikaj esperantistoj por partopreno de la pilgrimo de Varsovio al Ĉenstoĥovo , komencota la 4-an de aŭgusto 1991. Ankoraŭ foje legu la informon en la 1-a n-ro de DIO BENU. Partoprenu ĉi tiun aranĝon! - De la 10-a ĝis la 15-a de julio 1991 okazos la spiritaj ekzercoj por esperantistoj en Gostyń - Śvięta Góra, monaĥejo de Patroj Filipanoj. Tiu ĉi aranĝo estas bone konata por multaj ĉeĥoslovakaj IKUE-anoj. Arde ni rekomendas la partoprenon. Gvidas sac. J. Zielonka. - Ni ricevis leteron de la IKUE-prezidanto sac. Duilio Magnani. Li ne nur salutas ĉiujn niajn IKUE-anojn, sed alvokas la abundan elverŝon de la Sankta Spirito sur nian IKUE-sekcion. Li esprimas ĝojon pro ĉefepiskopiĝo de ep. M. Vlk kaj pro okazinta aŭdienco ĉe li la 15-an de marto. Dum ĉiuj niaj aranĝoj (Č.Budějovice, Sebranice, ktp.) li spirite ĉeestos. Specialan ĝojon kaŭzis al li nia bulteno Dio Benu. Li invitas gastigi senpage grupojn da esperantistoj en Rimini. Ĉu la ĉeĥa kaj slovaka IKUE-sekcioj povas por venonta jaro plani komunan peraŭtobusan vojaĝon al Italio (arnkaŭ al Rimini)? Ni pripensu tion! - La Pola E-Asocio eldonis kantareton de pilgrimanto SERĈANTE DION. Ĝi estas aĉetebla ĉe Pola E-Asocio, ul. Krueza 38/42, 00-512 WARSZAWA, Pollando. Sekcia komitato
|