DEKALOGO

DEK ORDONOJ DE DIO

Sac. Pavel Martinka  
 

 


 LA UNUA ORDONO

Mi estas la Sinjoro, via Dio. Vi ne honoru idolojn, vi adoru Min sole kaj amu super ĉio.

La kredo ne povas manifestiĝi nur per tio, ke dimanĉe laŭkutime ni vizitas preĝejon, aŭ unufoje en la jaro aliras sakramentojn, aŭ ni lasas bapti infanon, poste ĝin devigos al geedziĝo en preĝejo kaj ni deziros eklezian entombigan ceremonion... La kredo devas evidentiĝi en niaj internaj sintenoj – al Dio, al homoj, al havaĵo, al laboro, al doloro, al geedzeco – mallonge el ĉiuj vivsituacioj devas esti ekkonata nia kredo, eĉ se ni pri ĝi ne parolas. Sed tion la homo ne atingas tuj, eĉ la kredo postulas konstantan kreskon, certan maturiĝadon, por atingi la konkludon de la sankta Paŭlo: „Mi scias, je kiu mi ekkredis kaj pri tio mi estas certa...“ Kaj tiu maturiĝo, plenkreskiĝo en la kredo, tio estas ankaŭ nia klopodo, ankaŭ tion al ni ordonas la unua ordono. Dio donis al ni komencon de la kredo kiel donacon jam komence de nia vivo, en la bapto. Li donis ĝin al ni kiel semon, kiu devas vekiĝi, kaj poste ankaŭ per nia klopodemo kreski. Li donis ĝin al ni kiel lumon, kiu devas konstante lumi kaj por tio estas nenece, ke ni ĝin konservadu el certaj fontoj, kiuj estas je nia dispono. Eble ni konas eldiron de sankta Johano Bosco, kiun post li ripetas ankaŭ la nuntempaj papoj: „La plej granda malamiko de la katolikoj estas ilia nesciado en la kredo.“ Neniu persekutado aŭ teroro povas tiel damaĝi al la kredantoj kiel ilia nesciado en la kredo. Kial tiom da kredantoj en pasinteco perdis la kredon? Ĉar ili ĝin ne konis... El la kredo restis al ili nur kelkaj religiaj faroj, plej ofte nur kutimoj, per kiuj ili variigis iujn eventojn de sia vivo, sed la kredo neniel formis ilian vivon...

La unua ordono de Dio unualoke al ni ordonas, ke ni en la kredo kleriĝu. Ĝi estas tasko por la tuta vivo. Neniam mi povas diri: „Jam mi scias sufiĉe...“ Ne sufiĉas diri: „Ja mi ĉiudimanĉe vizitas preĝejon, tio sufiĉas...“ Jes tiu, kiu atenteme aŭskultas la Dian Vorton, povas per tio lerni kaj kuraĝiĝi. Sed kiel ni estas forgesemaj – post eliro el la preĝejo ni ne plu scias, pri kio temis la evangelio. Tial estas necese kleriĝi ankaŭ hejme. Kaj unua-loke legi la Sanktan Skribon, la Biblion. Tio estas la baza fonto de nia kredo, kiu enhavas revelaciitajn verojn de Dio. „Ĉiu skribaĵo inspirita de Dio estas ankaŭ utila por instruo, por admono, por korekto, por korekto, por disciplino en justeco, por ke la Dia homo estu perfekta, plene provi zita por ĉiu bona laboro“ (2 Tim 16,17), tiel skribas la sankta Paŭlo kaj sankta Hieronimo aldonas: „Tiu, kiu ne konas la Sanktan Skribon, ne konas Jesuon Kriston – kiel Lin povas sekvi?“ Estas certe malĝojige, kiam la nuntempa katolika kristano eĉ ne scias, kiel aspektas la Sankta Skribo. Kion ĉion la homoj kapablas aĉeti, – sed por Biblio ili ne volas elspezi monon – kiel nin en tio superas multaj sektoj, kiel ili lernas multajn alineojn parkere, por poste ŝoki nesciantajn kredantojn... Plua libro, kiu devus esti en ĉiu fami lio, estas Katekismo de la Katolika Eklezio aŭ Youcat (Katekismo por gejunuloj) – en kiu ni trovas fundamentajn informojn pri la kredo, normojn por morala vivo, instruon, kiam la homon ekatakas iu dubo. Plue estas bone ofte ion tralegi el eklezia historio, aŭ el bonaj biografioj de la sanktuloj – kiuj al ni montras, kiel ili vivis evangelion en sia vivo, kiel ili luktis kontraŭ siaj malfortecoj, kiaj estis iliaj sintenoj al diversaj efektivecoj de ilia vivo. Ili ebligas al ni enrigardi en pli profundan spiritan vivon, ili montras, ke ankaŭ ili estis homoj kiel ali uloj, krom unu, ili ne restis surface...

Por ĉiu kredanto ankaŭ estas necese, ke li sekvu nuntempan vivon de la Eklezio – estas tio perpleksiga, kiel multaj estas la kredantoj, kiuj tute ne interesiĝas pri la nuntempa vivo de la Eklezio. Kiel ili poste povas respondi demandojn de tiuj, kiuj ilin deman das? Nuntempe ni havas eblon – religiajn radio- kaj televid-staciojn. Kompreneble, por ĉion sekvi mankas tempo, kaj ankaŭ ne estas necese ĉion tralegi kaj aŭskulti, sed se ni pro nia religia kleriĝo faras nenion, poste nenion ni povas al iu transdoni. Dua, la plej grava fonto de nia kresko en la kredo estas preĝo. Jes, la preĝo, sed oni ne povas ĝin praktikadi kiel aŭtomatan eldiradon de la ellernitaj vortoj. La homo povas eldiri la tutan rozarion aŭ trakanti la tutan kantlibron, kaj dum tio tute ne preĝi – ne renkontiĝi kun Dio. Ni praktikadu la preĝon kiel renkontadon kun Dio, kiel dialogon kun Li, kaj ni ekkomprenos, kiel vera estas aserto: „Tiu, kiu preĝas, tiu ankaŭ kredas, kiu ĉesas preĝi, ĉesas ankaŭ kredi...“

Ĉu vi ne kredas? Se iu rakontos al mi pri iu homo – kiajn ecojn li havas, kion ĉion bonan li faris ktp. Bone, sed tio estas nenio utila, se mi persone ne renkontiĝos kun li, se ni kune iom ne interparolos – nur poste mi povas lin pli bone ekkoni kaj povas inter ni iĝi certa rilato... Simile mi povas pri Dio multon scii, eĉ sufiĉe detale mi povas koni la Sanktan Skribon kaj eble ankaŭ teologion, sed ĝis mi ne renkontiĝos kun Dio, ĝis mi ne parolos kun Li, mi eble en bona senco de la vorto eĉ ne kredos. Eble mi agnoskos lian ekziston, sed Dio restos por mi malproksima, por mia vivo tio signifas preskaŭ nenion. Ni imagu du geedzojn – ili geedziĝas, komencas komunan vivon, sed ili havas multe da zorgoj – konstruas novan domon, aranĝas loĝejon – konstantan haston kaj por si ili ne havas tempon – komencos unu de alia fremdiĝi kaj iun momenton ili konstatos, ke ili ne plu havas ion por interparoli – ili disiĝas... Same ofte estas inter homo kaj Dio – la homo ne havas tempon al Dio danki, peti Lin, renkontiĝi kun Li – la homo opinias, ke li ankoraŭ kredas – sed foje ape ros iu puŝo kaj li konstatas, ke tio nenion plu al li diras.... Dio por li estas fremda...

Tial Sinjoro Jesuo alvokas al preĝo: „Preĝu konstante...“ Jesuo ofte rekomendas personan preĝon: „Kiam vi preĝas, eniru vian ĉambreton...“ Jes, por renkontiĝi kun Dio mi bezonas momenton da silento, solecan lokon, Dian templon... kaj mi ne limigos min je ellernitaj tekstoj kaj dum la preĝo mi eĉ momenton silentos, por aŭskulti... Kaj ankaŭ tiel rekomendas Sinjoro komunan preĝon: „Kie du aŭ tri kunvenas en mia nomo, tie mi estas meze de ili.“ Komuna preĝo en kredanta familio estas grava ligilo inter membroj de la familio, inter unuopaj generacioj. Tio estas renkontiĝo de la fami lio kun Dio, sed ankaŭ spirita renkontiĝo de unuopaj familiaj membroj – Jesuo kunigas, ne disigas. Gravan eraron vi faras, se vi ĉiutage ne renkontiĝas por familia preĝo. Tamen ĉiu kredanta familio devus esti tia preĝ-kuneco, en kiu kreskas kaj la kredo kaj la amo.

Kaj la tria fonto de kresko en la kredo, kiun ni eble ankaŭ povus preterpasi estas liturgio – Diservo: „Al Dio adorkliniĝu, kaj al Li sola servu“, (Luk 4,8) diras Jesuo. En liturgio ni plej multe renkontiĝas kun sankteco, kun mistero. Dio sin al ni komunikas per sia Vorto, kiel revelaciita, tiel enkarniĝita en Jesuo Kristo. Duobla tablo estas ĉi tie preparita por kredanto: la tablo de la Dia Vorto kaj la tablo de la Dia Korpo. Ili ambaŭ sin proponas por fortigo de nia kredo kaj amo, ankaŭ espero, fido je Dio. Ke la homo havu tempon por adori Dion, helpas al li tago tiucele destinita, la dimanĉo. Tiu, kiu neglektas dimanĉon, tiu neglektas sian kredon, lia kredo malrapide estingiĝas, ĝis ĝi tute malaperas... Tiu, kiu malproksimiĝas de la altaro, tiu malproksimiĝas ne nur de kuneco de la kredantoj, sed malproksimiĝas de Dio mem... Nuntempe oni ofte diras: „La kredon oni vivas en komuneco...“ Se en tiu komuneco iu ne vivas, perdas kun ĝi ligon, ne povas en sia izoliteco sufiĉe bone vivi sian kredon... Tial estas tiel grava por la kredanta kristano donaci tion, kion li havas, kaj tio estas unu horo pro partopreno en la liturgio...

Tio do estas tri fontoj, el kiuj ni ĉerpu, por ke nia kredo kresku, por maturiĝi al la deklaro de sankta Paŭlo: „Mi scias, al kiu mi ekkredis kaj en tio mi estas certa...“ Estas tiu kleriĝo en la kredo, estas tio ĉiutaga preĝo, estas tio sanktigado de la dimanĉo per partopreno en la liturgio... Sed estas ankaŭ demandoj por konscienc-ekzameno: kiel mi praktikas kleriĝon en la kredo, kiel mi praktikas la preĝon, kiel mi travivas dimanĉon, ĉu mi volas partopreni la dimanĉan Diservon kune kun paroĥa komunumo...? Tio povus esti ankaŭ sugesto por enpensiĝo antaŭ sakramento de la repaciĝo!

al la indekso


 LA DUA ORDONO

Ne uzu vane la nomon de Dio, aŭ senrespekte.

Se ni malfermas la Sanktan Skribon, en la Dua Libro de Moseo kaj ankaŭ en la Kvina Libro de Moseo ni trovas laŭvorte: „Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio, ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas lian nomon“ (Eli 20,7). Por pli bona memorfikso kaj pro praktikaj kaŭzoj estis ĉi tiu ordono mallongigita je al ni konata: „Ne malbonuzu la nomon de Dio.“ Sed ni bone rimarku: ĝi estas ununura ordono de la Dekalogo, kiu en originalo havas aldonon pri puno – tial ni ne povas diri, ke ĝi ne estas tiel grava. Male, Jesuo mem en sia preĝo emfazas honoron al Dia nomo. Ekzemple, kiam li instruas la apostolojn preĝi Patro nia-n, tuj en ĝi komence tekstas: „Sanktigata estu via nomo.“ Kial tio tiel estas? Ĉar la nomo mem indikas difinan portanton. Se vi ekaŭdas nomon de viaj patrino aŭ patro, tuj aperas en via imago, kvazaŭ ili starus antaŭ vi. Certe ne estus al vi indiferente, se iu iliajn nomojn eldirus malŝate, moke, malestimigus ilin. Kaj kion do, se temas pri la nomo de Dio, eĉ se ĝi aperas en kiu ajn formo? Ĉu ĝin la homo povas senpune malbonuzi?

La katekismo pri tio diras: „Inter la vortoj de la revelacio unu vorto havas sian specifan signifon, estas ĝi la vorto revelacianta nomon de Dio. Dio ĝin konfidas al tiuj, kiuj je Li kredas. Li sin revelacias al ili en sia persona mistero. Donaco de la nomo apartenas en ordon de konfidenco kaj intimeco. „La nomo de la Sinjoro estas sankta.“ Tial la homo ne povas ĝin malbonuzi. Li devas ĝin teni en la memoro en silentema adorado plena de la amo. Li ne envicigos ĝin inter siajn vortojn, se li per ĝi ne intencus laŭdi, adori kaj glori. De tio rezultas, ke la nomon de Dio ni eldiru nur tiam, kiam ni Dion laŭdas, adoras kaj gloras. Tio signifas, kiam ni preĝas, aŭ la preĝon ni kantas, aŭ kiam ni serioze pri Dio parolas. Maljunaj judoj kultis al propra Dia nomo „JAHVE“ tian respekton, ke ili prefere ne eldiradis ĝin, sed priskribis ĝin per aliaj esprimoj. Ni scias, ke pro malrespekto de tiu ĉi ordono ekzistis ĉe ili eĉ mortpuno. Kaj kion ni, la nuntempaj kristanoj? Nur enrigardu pli profunden en vian vivon kaj konsiencon. Ne diru: „Tio okazis, nur kiam mi ektimis.“ Eĉ ne tie ĝi havas lokon. Se vi al tio ne alkutimiĝus en aliaj situacioj, eĉ en ektimo vi senbezone ne malbonuzus la nomon de Dio. Kaj ni rimarku, kiel ofte oni aŭdas malbonuzi la nomon de Dio en busoj, vendejoj, surstrate, dum amuzoj, kiel tiu ĉi peko nuntempe estas aŭdebla el televido, radioelsendoj, mallonge ĉie. La vera kredanto devas sian kredon manifesti ankaŭ per tio, ke la Dian nomon li neniam senbezone eldiras. Tio mallonge ne apartenas al lia ordinara parolpraktikado. Se tio okazas en indigno, kolero, ĝi estas grava peko, perdo de la Dia graco. Validas ĉi tie vortoj de la Sankta Skribo: „Dio ne lasos sin primoki.“

Kun malbonuzo de la nomo de Dio estas ligita ankaŭ blasfemado, malbenado – plej ofte tio estas uzado de fremdaj vortoj, kiuj indikas ion sanktecan – kio koneksas kun nomo de Dio kun Diservo, sanktecaj perso noj aŭ lokoj. Blasfemado estas ĉiam signo de kruda karaktero – kaj se estas tio dumkolere, temas pri grava peko kaj ofte eĉ pri granda publika indigno.

Ofte la homoj diras: „Kial min Sinjoro Dio punas? La vivo estas nura doloro kaj malfeliĉo.“ Ĉe tio ili ne konsciiĝas, kiel ofte ili ofendas Dion per malbonuzo de lia nomo kaj sakrado. La plej grava ofendo de Dio estas blasfemado. Per blasfemado estas kulpa tiu, „kiu interne aŭ ekstere eldiras malamajn, riproĉajn, arogajn vortojn kontraŭ Dio, malbone kaj moke parolas pri Dio, kaj al liaj vortoj mankas estimo al Dio.“ Malpermeso de blasfemado koncernas ankaŭ la vortojn kontraŭ la eklezio de Kristo, kontraŭ sanktuloj kaj sanktecaj objektoj. Blasfemado estas ankaŭ rifuĝo al Dia nomo, por kamufli krimecajn metodojn, sklavigojn, torturojn kaj ekzekutojn. Misuzado de la nomo de Dio pro krimago kondukas al rifuzado de religio. Ĝi mem estas la grava peko. (Katekismo 2148)

Ankaŭ ĉi tie validas frazo: „Dio ne lasos sin primoki.“ Ni ekmemoru el Malnova Testamento babilonan reĝon Belŝacar. En granda festeno de li aranĝita ĉiuj drinkis el sanktecaj vazoj, kiujn lia patro Nebukadnecar prenis kiel rabaĵon el jerusalema templo. Surmure aperis mistera mano skribinta tie jenajn vortojn: „Mene, mene, tekel, ufarsin“ (prikalkulis, pripensis, disigis) kaj ankoraŭ samnokte estis Belŝacar mortigita. Ni ekmemoru malamikojn de Jesuo sub la kruco. Ili primokis Lin, malhonorigis, provokis, ke Li descendu de la kruco. Kia puno poste ilin trafis? En Italio estas ekzemplo granda tertremo Kristnaske 1908 en Messina en Sicilio, kie pereis 60 mil homoj. Antaŭ Kristnasko en la stratoj aperis afiŝoj kun surskriboj: „Jesueto, se vi ekzistas, sendu al ni denove iun tertremon.“ Ni ekmemoru pereon de marŝipo Titanic en la jaro 1912. Tiama gazetaro portis fierajn titolojn: „Eĉ ne Dio ĝin subakvigos.“ Kaj oni povus trovi multajn aliajn historiajn eventojn, kiam Dio ne lasis sin primoki.

Al la dua Dia ordono apartenas ankaŭ ĵuro kaj promeso. Fari solenan promeson aŭ ĵuri signifas preni Dion kiel atestanton de tio, kion oni asertas, diras. Tio signifas invoki Dian verecon kiel garantion de la propra vereco. Estas do grava ofendo de Dio, se iu vokas Dion kiel atestanton, kaj ĉe tio mensogas, ĉar jam antaŭe li scias, ke sian promeson li ne plenumos. Tio koncernas ankaŭ la geedzecan promeson, kiu estas koincide kunigita kun ĵuro. La Dia revelacio la ĵuron ne malpermesas, sed la homa atestado devas akordi kun Dia aŭtoritato kaj vero. Plej ofte oni postulas ĵuron, kie mankas sufiĉaj pruvoj de la konkreta evento. Sed eĉ malgraŭ tio Jesuo avertas antaŭ la ĵuro: „Vi aŭdis, ke estis dirite al antikvuloj: Ne rompu ĵurojn, sed plenumu viajn ĵurojn antaŭ Eternulo. Sed mi diras al vi: Tute ne ĵuru. Sed via parolo estu: Jes, jes, ne ne. Ĉio ekster tio estas el malbono.“ (Mat 5,33) La ĵuro estus tute senbezona, se la homo ĉiam parolus veron.

Koncerne la solenan ĵuron al Dio, estas bone, se la kredanto unue konsiliĝas kun konfes-prenanto. Povas okazi, ke iu en sia malsano promesas, ke post resaniĝo li realigos ion eksterordinaran, kaj poste per plenumo de la promeso li havas grandajn problemojn kaj malfacilaĵojn. La homo povas eble doni al si antaŭintencon, sed nepripen sitaj promesoj alportas nur malfacilaĵojn.

Eble iuj el vi vizitis francan pilgrimloko La Salette. Interesa estis tiama ununura apero de la Virgulino Maria, kiu okazis la 19-an de septembro 1846, kiam la Virgulino Maria sin aperis al du paŝtistetoj: Mélanie kaj Maximin. Ŝi plendis pro du tiamaj pekoj de la kredantoj. „Mi suferas pro vi! Nevo lante, ke mia Filo vin forlasu, mi senĉese devas Lin peti, kaj vi homoj tion ignoras. Li riproĉas al vi: Mi donis ses tagojn por laboro, la sepan tagon mi rezervis por mi kaj la homoj ne volas ĝin disponigi al mi. Ankaŭ tiuj, kiuj veturas, kamparanoj kaj servistoj, ne kapablas paroli sen malbonuzo de la nomo de mia Filo: Ĝuste tiuj du aferoj ege pezigas lian ŝultron. Kiam vi trovadis putritajn terpomojn, vi sakris kaj ĉe tio malbonuzis nomon de mia Filo.“ Kaj ni povas doni al ni demandon: Ĉu la kredantoj en tio pliboniĝis dumtempe? Apenaŭ. Kaj estas la demando, kia estas kulturo de niaj paroloj, kiuj eliras el niaj buŝoj?

Eble plimulto el ni ĉiutage preĝas la preĝon Patro nia... – en ĝi ni diras peton „Sanktigata estu via nomo“, do laŭ tio direktiĝu nia parolo. Ni, kristanoj, estas ekzemplo ne nur en niaj familioj, sed ankaŭ inter nekredantoj, por ni ja estas la nomo de Dio sankta!

al la indekso


 LA TRIA ORDONO

Sanktigu la tagon de la Sinjoro.

Kiam Moseo anoncas al izraelidoj la Dekalogon, pri la tria ordono li diras al ili tion: „Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta. Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn, sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio. Faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj, ĉar dum ses tagoj la Eternulo kreis la ĉielon kaj la teron, la maron, kaj ĉion, kio estas en ili, sed en la sepa tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon sabatan kaj sanktigis ĝin.“ Tiel do tio tekstas en originalo. Estas tie metita akcento je ripozo. Kaj ne nur por homo, sed ankaŭ por bestoj, ĉio devas ripozi, ĉio devas travivi tiun tagon ripoze! Ĉu homo bezonas tiun ripozon, tiun trankvilon? Certe! La homo ne estas senviva maŝino sen sento kaj spiro, sed ĝi estas viva estulo, kies fortoj estas limigitaj. Fine eĉ maŝino laciĝas, bezonas funkcitenon, des pli la homo. Kaj Dio tion al la homo ordonas, ĉar Li nin kreis el amo kaj volas, ke ni ĉi tie vivu laŭeble longe kaj ne la vivon mallongigu. Tial Dio donas al ni tagon de la ripozo, por ke la homo refreŝigu siajn fortojn kaj konservu sian sanon, sian vivon. Kiel alternas tago kaj nokto, printempo, somero, aŭtuno kaj vintro, tiel en difinita ritmo alternas laboro kaj ripozo. Por la homo estas tiu ĉi ritmo tre utila. Kaj eĉ tiu ĉi septaga semajno havas sian profundan pravigon. Homoj jam kelkfoje strebis tiun ĉi ritmon de laboro kaj ripozo ŝanĝi. En historio de franca revolucio ekzistas ekzemploj, ke revolucia tribunalo, por forigi de la vivo ĉion kristanecan, ordonis anstataŭ la septaga semajno tagdekojn, semajnojn kun dek tagoj. Laŭrakonte en parlamenton venis terkulturistoj kaj diris: „Ni ankoraŭ eltenus labori naŭ tagojn sinsekve, sed niaj ĉevaloj tion ne eltenas.“ Kaj tiel vole-ne-vole ili revenis al la biblia ordono. Ĉiu plenkreskulo, kiu dum labortagoj honeste laboras, sentas, ke por ripozo ne sufiĉas nokta dormo, sed ke post ses tagoj de la laboro li nepre bezonas unu ripoztagon, por reakiri siajn fortojn. Estas konata malnova proverbo: „Tiu, kiu dimanĉe perlaboras, tiu malprofitas“ almenaŭ en sia sanstato.

La ritmo de la homa vivo, tio, por ke la homo travivu la vivon harmonie kaj ĝoje, postulas regulan alternadon de laboro kaj ripozo. Ĉiu obstina difekto de tiu ĉi ritmo donas al la homo ne nur materiajn, sed antaŭ ĉio moralajn damaĝojn. Dio ne kondamnas nur tiujn, kiuj dimanĉe laboras, sed ankaŭ tiujn, kiuj en labortagoj mallaboras. Plimulto de la homaro sopiras dimanĉe pri ioma trankvilo, eĉ tiujn pli malmulte kredantajn, eĉ nekredantojn ĝenas dimanĉe troa bruo. Edzoligiĝis en iun vilaĝon juna viro el Bohemio, nebaptita, nekredanta, sed karaktere entute bona. Kaj li diris: „Ĉi tie plaĉas al mi, ĉi tie dimanĉe oni ne laboras. Hejme tio estis dimanĉe ĝuste male: konstante laborado kaj ion-farado.“

Plej ofte la demando tekstas: kaj vere dimanĉe ni devas nenion fari? Principe validas, ke la homo devus halti laboron, kiun li praktikas en la labortagoj. Li devus fakte ripozi. Sed ekzistas situacioj, kiam ne estas eble ĉesi iujn laborojn dimanĉe, por eviti pli grandajn damaĝojn. En certaj establoj tion postulas seninterrompaj funkciadoj, la plej bezonata servo al malsanuloj en hospitaloj, en trafiko, agrikulturo. Ni scias, ke Sinjoro Jesuo resanigadis malsanulojn ankaŭ sabate. Liaj malamikoj riproĉis al Li, ke per tio li rompas sabatan trankvilon. Sed Li respondis al ili: „Kiu el vi, havanta unu ŝafon, se ĝi falos en fosaĵon en sabato, ne ekprenos kaj levos ĝin? Kiom do viro superas ŝafon! Tial estas permesate bonfari en sabato.“ (Mat 12,11.12) Kaj aliloke Li diras: „La sabato estiĝis por la homo, kaj ne la homo por la sabato; tial la Filo de homo estas sinjoro eĉ de la sabato.“ (Mar 2, 27.28)

Estas necese konsciiĝi, ke tiu ĉi festotaga ripozo kaj trankvilo estas el Dia ordono, kaj tial ĝia senbezona kaj obstina malrespektado ne estas por la kredanto iu bagatelaĵo, sed povas esti eĉ grava peko. Ni ne subtaksu tion, ĉar temas pri nia bona korpa sano, sed ankaŭ pri bono spirita, morala. Certe povas okazi, ke iu la ripozon imagas tiamaniere: Dimanĉe antaŭtagmeze li dormas, ĉar sabate nokte longe li sidis antaŭ televido aŭ diboĉis, tagmeze li tagmanĝas kaj poste li foriras rigardi futbalmatĉon aŭ iras gastejon. Li do ripozas, sed tio certe ne estas tiu ĝusta ripozo, tial li lunde venos al laborloko eble pli laca, ol li estis sabate. Dio donis al ni tiun tagon kiel sian, „Li apartigis ĝin kiel sanktan“, temas do pri sanktigo de tiu ĉi tago per iu misio, por ke la homo eluzu la tempon por renkontiĝo en komuneco kun aliuloj dum Diservo, kie li finfine haltas antaŭ Dio kaj dankas Lin post tutsemajna galopo, gloras Lin kaj elpetas benon por la plua semajna laborado kaj ankaŭ por sia sanktigo.

Kaj ĉi tie al ni la Eklezio difinas manieron de la sanktigo: sanktigi la dimanĉojn kaj festotagojn per partopreno en Eŭkaristio, la sankta meso. Tio validas por ĉiuj katolikaj kredantoj ekde la 7-a jaraĝo, se ilin ne ekskuzas iu grava kaŭzo. Katekismo al tio diras: „En dimanĉoj kaj pluaj festotagoj la kredantoj estas devoligitaj per la devo partopreni la sanktan meson. La devon de partopreno de la sankta meso plenumas tiu, kiu partoprenas la sanktan meson, kie ajn ĝi okazas per katolika ceremonio, aŭ en la festotago, aŭ vespere de la antaŭa tago.“ (Kan 1247) Tiuj, kiuj tiun devon neglektas, grave pekas.

Ni devus tion rigardi iom alimaniere, ne opinii tion kiel striktan devon, sed kiel donacon, gracon, ke mi povas kun ceteraj kredantoj tiun ĉi dimanĉan komunecon kreadi, ke mi ĝin povas igi pli plenan kaj pli belan. Pro bapto-sakramento mi havas plenan rajton por tio. Ĉar mi apartenas al mistera korpo de Kristo, per mia partopreno mi povas la eklezion fortigi, sed samtempe akiri forti gon kaj sanktigon ankaŭ por mi mem. Se en via familio iu mankos ĉe la dimanĉa tablo, vi eksentos tiun mankon, eble vi eĉ havos pli malgrandan ĝojon, vi rememoros lin. Kaj se iu el kredantoj el paroĥa komunumo libervole mankas en la dimanĉa kolektiĝo, tio do ankaŭ ne estas plena, lia loko restas neokupita.

Iam la homoj diradis: „Se mi dimanĉe ne iras al sankta meso, tio do ne estas dimanĉo.“ Jes, ne estas tio dimanĉo, tago de la Sinjoro, la festotago, ĉar estis ĝi per nenio sanktigita. Ankaŭ ne sufiĉas aŭskulti la sanktan meson per radioaparato aŭ televido. Tio povas esti kuraĝigo por malsanuloj, aŭ por tiuj, kiuj ilin vartas kaj ne povas malproksimiĝi, sed ne por sanaj kaj kapablaj. La sankta meso sabate vespere kun dimanĉa valideco estis prefere opiniata por tiuj, kiu pro gravaj kaŭzoj ne povas dimanĉe viziti preĝejon pro grava laborokupiteco aŭ alterniĝo ĉe vartado de infanoj, sed ne pro oportuno de la kredantoj. Estas vere, ke per tio li sian „devon“ plenumas, sed mem la dimanĉo por li ne manifestiĝas kiel la „festotago“. Denove unu atesto. Juna viro edzoligiĝis en kredantan familion. Li diras: „Hejme mi ne vizitadis preĝejon, eble iam Kristnaske. La geedziĝo estis sabate. Dimanĉe matene la novedzino ellitiĝis kaj kun la gepatroj forveturis preĝejon. Min ŝi lasis dormi. Kiam mi vekiĝis, laŭ malnova kutimo mi surmetis laborveston kaj faris iun ordofaron. Ankaŭ la duan dimanĉon ŝi lasis min dormi. La trian dimanĉon mi ne plu eltenis tion kaj mi demandis ŝin: „Ĉu mi ne povas kun vi veturi? Sed kial ne, mi ne volis vin devigi, pri tio vi mem devas decidiĝi.“ Kaj li aldonis: „Sciu, kiam la homo surmetos festan vestaĵon, jam pli li sentas sin esti homo. Kaj en la preĝejo mi ofte ion aŭdas, kio min iom pikincitas, kio min levas kaj montras, kio estas bona kaj malbona.“

Jes, la homo estas pli homo, kiam li sanktigas dimanĉon tiel kiel tion volas Dio, kiam li ripozas kaj vizitas komunumon de la kredantoj, ĉar ĝuste per tio li disvolvas sian spiritan dimension, kaj tiel li povas pli facile fariĝi harmonia personulo. La katekismo memorigas: „La partopreno en la komuna soleno de Eŭkaristio estas atesto de obeemo kaj fideleco al Kristo kaj la Eklezio: Tiama niere la kredantoj atestas sian komunecon de la kredo kaj la amo. Samfoje ili kune atestas pri Dia sankteco kaj sia fido je la savo. Reciproke ili fortigas sin sub gvido de la Sankta Spirito.“ Kaj plue: „Konstituo de tago de la Sinjoro kontribuas al tio, por ke al ĉiuj estu donita ebleco havi ankaŭ sufiĉe da li bera tempo kaj trankvilo por la vivo familia, kultura, socia kaj religia.“

al la indekso


 LA KVARA ORDONO - I

Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke estu al vi bone kaj por ke
longe daŭru via vivo sur la tero.

En pasintaj konsideroj ni pritraktis, eĉ se ne plendetale, la unuan dekalogan tabulon, la unuajn tri ordonojn, kiuj difinas nian rilaton al Dio. Jesuo ilin resumis en unu ordonon, la plej grandan – ordonon de la amo al Dio: „Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso...“ La Sinjoro volas, ke ni nian rilaton al Dio formu ne nur pro la devo, sed surbaze de la amo – tiu, kiu Dion amas per la tuta koro, kiu al Li donas la unuan lokon en sia vivo, tiu ankaŭ forte kredos lian vorton, lian revelacion. Li kapablos ĉion konfidi al Dio, en ĝojo, sed precipe en doloro. Ne estos malfacile por li respekti nomon de Dio, li ne malbonuzos ĝin, li ne blasfemos. Ne estos por li malfacile sanktigadi dimanĉon, la tagon de la Sinjoro. Li konsciiĝos, ke kia estas dimanĉo, tia estas la vivo kaj tia ankaŭ la morto. La unua dekaloga tabulo – tio estas fundamento, tio estas fonto, el kiu fontas pluaj ordonoj, la dua dekaloga tabulo formas nian rilaton al ni kaj al la homoj, al proksimulo. Jesuo resumis ordonojn de la dua tabulo en duan gravan ordonon: „Amu vian proksimulon, kiel vin mem. Tion faru kaj vi vivos.“

Nuntempe ni ofte renkontas homojn, kiuj emfazas precipe la duan dekalogan tabulon, pri la unua ili silentas. Ofte ili memorigas amon al la proksimulo, sed ne la amon al Dio. Ne unufoje mi aŭdis, kiel homoj diras, ke oni ne devus ŝteli, mortigi, ke se la homoj respektus ordonojn ekde la kvara ĝis la deka, ekzistus bona vivo surmonde. Sed la ordonoj ne estas kvar aŭ sep aŭ naŭ – sed dek. Se ni forigos iujn ordonojn, ni similus al masonisto, kiu konstruas domon sen fundamentoj. Kaj tiel sperto de nia nuntempo nin avertas: oni emfazas homamon, humanismon, solidarecon, al eklezio oni eble ankoraŭ atribuas ĝian karitatan mision kaj agadon – kaj dume disfaliĝas familioj, disfaliĝas geedzecoj, grandskale estas praktikataj abortigoj, mal aperas miliardoj kaj neniu kulpas. Korupto de politikistoj, civitanaj militoj, kresko de ĉiuspeca krimeco. La dua dekaloga tabulo nepre devas esti firme fiksita en la unua tabulo, la amo al la proksimulo ne povas ekzisti sen la amo al Dio kaj male. Sankta Johano en sia unua letero multe parolas pri la amo kiel al Dio, tiel al la proksimulo – interalie li diras: „Se iu diras: Mi amas Dion, kaj malamas sian fraton – tiu estas mensoganto; ĉar kiu ne amas sian fraton, kiun li vidas, tiu ne povas ami Dion, kiun li ne vidas“ (1 Joh 4,20).

Kaj el tiuj proksimuloj la plej proksimaj al ni estas aŭ estis gepatroj. Tial sur la dua dekaloga tabulo tekstas: „Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke estu al vi bone kaj por ke longe daŭru via vivo sur la tero.“ Nur la dua ordono enhavas atentigon, averton, punminacon. Sed la kvara ordono – ankaŭ ununura el la dekalogo – enhavas ankaŭ promeson. Ne nur tion bonan ĝis en eterneco, sed jam ĉi tie surtere estas prome sita longa kaj bona vivo. De tio videblas, ke por Dio estas tre gravaj interrilatoj en familio, en tiu baza ĉelo de la homa socio eĉ la eklezio. Tio ĝuste tial, ke la vivo en la familio nepre transverŝas sin en la vivon de la socio. Similas tio riveron: ĝin formas malgrandaj fluetoj, rojoj kaj riveretoj, kiuj kunfluiĝas formante unu fluegon. Tiu estas aŭ pura, aŭ malpura, laŭ tio, kion en ĝin enportas tiuj alfluantoj.

Por ke estu ĉiu familio tia sana kaj pura alfluo en gigantan fluon de la homa socio, estas necese, ke en ĝi regu certa ordo, kiu estas donita per la kvara Dia ordono. Sen tiu ordo la familia vivo iĝas malfacila kaj malĝoja.

Ia evento rakontas, kiel tri virinoj estis ĉe puto pro la akvo. Malproksime de tie surbenke sidis ilin aŭskultanta maljunulo, kiel virinoj laŭdis siajn filojn. „Mia filo“, fanfaronis la unua, „estas tiel lerta, ke neniu egaliĝas al li...“ – „Mia filo,“ diras la dua, „belege kantas kiel najtingalo!“ – La tria virino silentis. „Kial ankaŭ vi ne laŭdas vian filon?“ – ŝin demandis tiuj du. – „Nenio je li estas eksterordinara kiel sur viaj infanoj. Mia filo estas tute ordinara knabo.“ La virinoj plenigis siajn sitelojn kaj iris hejmen. La maljunulo postsekvis ilin. La siteloj estis pezaj kaj la laborlacegiĝintaj manoj malfortaj. Tial post momento la virinoj haltis por ripozi. Tiumomente aperis iliaj tri filoj. La unua havis korpon kiel angilo kaj faris unu salton post la alia. La virinoj vokis: „Kiel vigla estas la knabo!“ La dua kantis belege kiel najtingalo, ĝis ĉiuj estis kortuŝitaj. La tria alkuris al sia patrino, ekprenis ŝian sitelon portante ĝin hejmen. La virinoj sin turnis al la maljunulo demandante: „Kion vi opinias pri niaj filoj?“ „Kie estas viaj filoj?“ mirante demandis la maljunulo. „Mi vidas nur unusolan filon.“

Ĵus ni aŭdis en la rakonto, kion la kvara ordono ordonas al infanoj. La Katekismo ordonis pli detale: ke la infanoj siajn gepatrojn estimu, amu, obeu, kaj helpu ilin. Tiel ankaŭ infanoj devas esplori sian konsciencon antaŭ pekkonfeso; ĉe tio la plej granda akcento estas direktata al obeemo.

Generacia problemo inter gepatroj kaj infanoj baziĝas ĉefe en tiu obeemo: „Ĝis kiam mi do devas obei? Mi ne plu estas etulo, mi jam volas pri miaj aferoj decidadi mem!“ Tio estas klopodo laŭdinda – kaj kie la gepatroj diras: „Ni konsentas, ni ne volas, ke vi dum la tuta vivo estu kiel nematura bebo; ni konsilos al vi kaj helpos, ke vi la memstaran decidadon laŭeble plej frue ellernu,“ – tie sekvas problemoj kun adoleskaj infanoj laŭ irebla vojo. Pli malbona tio estas tie, kie la junularo ne vidas sian nepretecon kaj la gepatroj ne vidas, ke la infanoj ne plu estas malgrandaj.

Iu junulo rakontis: „Nia patro estas policano kaj ne paĉjo. Li esplordemandas, gardas, ordonas, punas. Eksidi kun mi, interparoli kun mi, kion mi volas kaj kiel mi tion opinias, tio ĉe li ne ekzistas. Panjo faras bonajn buĥtojn – sed tio estas preskaŭ ĉio. Por ŝi mi estas Johanĉjo, al kiu estas necese diradi, ke li ne malpurigu sin, ke li prenu puran naztukon. Iu diskuto kun ŝi ne estas ebla – ŝi ja neniam estis dekkvin-jaraĝa viro. La fratinojn – ilin ne valoras mencii. Mi havas neniun peceton de privateco, kie ili ne nazflarus. Mi estas sola meze de tio, kion oni edife nomas: familio.“

Kiu instruos tiun junulon, kiel kunvivi kun tiaj gepatroj kaj gefratoj, kiuj havas siajn mankojn? Kiu al li diros, ke se li ne eklernos apud la eraroj vidi ankaŭ iliajn bonajn flankojn – ke li sukcesos kunvivi kun neniu kaj nenie, nek en laborloko, nek en familio, kiun li fondos. En tio kuŝas hodiaŭa senco de aldonaĵo de la kvara ordono: Respektu patron ... por ke estu al vi bone kaj por ke longe daŭru via vivo sur la tero.

Memoru, vi junaj, kiuj serĉas partneron por la vivo, ke kiu malbone rilatas kun siaj gefratoj, tiu malbone rilatos ankaŭ kun vi, se vi geedziĝus. For de tia!

Origine la kvara ordono ne rilatis la nematurajn infanojn. Ĝi estis ordono por plenkreskuloj, ke ili respektu siajn gepatrojn kaj zorgu pri ili; ke ili estimu ilin. Pro malrespekto de tiu ordono ekzistis en Israelo eksigo el izraela popolo, eĉ mortpuno: „Kiu rui nigas patron kaj forpelas patrinon, tiu estas filo hontinda kaj malbeninda“ (Sen 19,26).

Jam en la Tria Libro de Moseo tiu ĉi ordono estas plilarĝigita je respekto ĝenerale al ĉiuj maljunaj homoj: „Antaŭ grizulo stariĝu, kaj respektu la vizaĝon de maljunulo“ (Lev 19,32). Nuntempe la maljuna generacio ekziste ne plu estas dependa je junaj. Ili havas pension, ekzistas hejmoj por senioroj, funkcias prizorgada servo. Medicina zorgo por maljunaj homoj – geriatrio – iĝis speciala medicina fako. En televido la maljunajn homojn oni nomas delikate „pli fruaj naskiĝintoj“. Sed ĉi ĉio ne donas al la maljunaj homoj kontenton kaj feliĉan maljunecon, se ili al tio ne ricevas de siaj infanoj estimon kaj amon. Se ili ne povas ĝisvivi en sia dometo, kiun ili per siaj manoj kaj dum la tuta vivo konstruis kaj plibonigis, ĉar ili estas al siaj infanoj por ĝeno kaj al nepoj por rido. Kiam ili sidas en sia ĉambreto, sed neniu venas, por rememori kun ili tion, kion ili dumvive travivis. Se al ili neniu diras vorton de estimigo kaj admiro pro tio, kion ili trasuferis – dummilite, postmilite, dum komunismo, en laboro aŭ dum zorgoj pri la infanoj.

Obei la gepatrojn la maturuloj kompreneble ne plu devas. Ili havas plenrajton vivi siamaniere, sed elaŭskulti la gepatrojn ili povas. Teniĝi al la gepatroj kun estimo kaj amo, tio kun plenaĝeco ne finiĝas, tio validas dum la tuta vivo. Kaj ankaŭ devo helpadi al ili, priservi ilin, zorgi pri ili, tio ankaŭ validas dum la tuta vivo.

Ni resumu, kiel tion ekmemori: Neplen kreskajn infanojn devoligas la kvara ordono, ke ili la gepatrojn estimu, amu, obeu kaj laŭ siaj ebloj al ili helpu. La plenkreskaj infanoj ne plu estas devoligitaj la gepatrojn obei, sed des pli ili zorgu pri la gepatroj kaj kun amo ilin priservadu. La kvara ordono konsernas ankaŭ devojn de la gepatroj rilate al la infanoj.

Per nuntempa lingvo mi esprimus la kvaran ordonon tiamaniere: „Mi, via Sinjoro kaj Dio, ordonas al vi: Estimu viajn gepatrojn. Vi ne devas konstante incitiĝi kontraŭ aŭtoritato de la gepatroj kaj kontraŭ kiu ajn aŭtoritato. Revolto kontraŭ miaj ordonoj sklavigas same, kiel blinda obeemo. Lernu vivi libere, tiel, ke dum juneco vi kun amo subiĝu kaj dum maturiĝo la amon kaj zorgon al la gepatroj redonu.“

al la indekso


 LA KVARA ORDONO - II

Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke estu al vi bone kaj por ke
longe daŭru via vivo sur la tero. Patroj kaj patrinoj, estu estimindaj.

Pasintfoje ni parolis pri tio, kio devoligas la infanojn al la gepatroj surbaze de la kvara ordono: Ili devas estimi, ami kaj obei ilin. Ili devas helpi kaj flegi ilin dum maljuneco. Sed tiu ĉi ordono validas ne nur por la infanoj – ĝi validas ankaŭ por la gepatroj. Sankta Paŭlo skribas al kristanoj en Efeso interesan konsilon: „Patroj, ne kolerigu viajn infanojn, sed nutradu ilin en la disciplino kaj admono de la Sinjoro.“ (Efe 6,4) Al ili li memorigas, kian parton de respondeco ili havas, por faciligi al la infanoj tiun ĉi ordonon plenumadi. Por ke la infanoj povu la gepatrojn estimi, devas la gepatroj esti estimindaj. Por ke ili povu ilin ami, devas ili esti amindaj. Por ke ili povu ilin obei, devas la gepatroj konservi al si aŭtoritaton. Kie la infanoj siajn gepatrojn ne amas kaj ne obeas, ofte pro tio kulpas ankaŭ neĝusta konduto de la gepatroj.

Eble la plej malbona eraro, kiun la gepatroj dum edukado povas fari, estas, ke ili al la infanoj ne ebligas, ke ili ekde juneco alkutimiĝu vivi memstare. „Precipe la infano devas la gepatrojn laŭvorte obei!“ – diradas fortegulaj patroj. Sed tiel ili intermiksas sian infanon kun hundo. Ĉe hundo estas la ĉefa celo de la eduko, ke ĝi laŭvorte obeu. Ĉe la infano la celo estas alia: la infano devas ellerni obei sin mem – sin ordoni kaj mem sin gardi. La gepatroj ne ĉiam estos malantaŭ dorso de siaj infanoj. Kaj kion poste, se la infanoj ne kapablas ordoni al si mem, kiam ili ne kapablas memstare decidi – ĉar la gepatroj ĉiam severe decidadis, kio estas por ili plej bona. Tial ni ridindigu neniun nematuran ideon de la infanoj, sed ni eksplikadu, gvidu ilin al pripensado. Ni laŭdu ĉiun ili an bonan ideon. Permesu ĉion, kio estas permesebla, poste la infanoj kredos al vi, ke la malpermeso estas ĝusta.

Via infano ne devas kreski laŭ via bildo, sed laŭ bildo de Dio. Vi devas al la infanoj helpi disvolvi tiujn bonajn talentojn, kiujn la Savanto enmetis en ilin – eĉ tiam, kiam tio ne respondas al viaj imagoj. Kiom da junaj karakteroj ne disvolviĝis, ĉar iliaj gepatroj ilin ne kondukis al memstareco. Kiom da junaj geedzecoj fiaskis, ĉar la gepatroj ĉiam volis decidi kaj dikti, kio por tiuj junaj estas la plej bona. Al maturaj infanoj la gepatroj konsilu nur tiam, kiam iliaj infanoj demandas pri la konsilo. La konsiloj nepostulataj estas evitindaj, kaj tial sensukcesaj, eĉ se bone opiniataj. Kion vi ĉe edukado de viaj infanoj en ilia juneco preterlasis, tion vi en ilia plenkreskeco ne atingos. Sed ni ankoraŭ revenu al la infaneco. Jen estas kelkaj konsiloj, kiujn rekomendas kristanaj pedagogoj al kredantaj gepatroj:

Ne volu de via infano fari „la plej“ en ĉio. Volu, ke ĝi estu normala, tia, je kio ĝi havas kapablon. Ne volu al vi ĉiukoste altrudi, ke via infano fartu sur la mondo pli bone ol vi. Donu al ĝi eblecon, ke ĝi vivu laŭ sia decido, montradu al ĝi, ke la spiritaj valoroj estas pli ol havaĵo. Ne volu ĝin deteni de ĉiu peno, ĉiu klopodo, certigi ĝin finance kaj socie. Prefere ĝin instruu, ke ĝi kapablu mem zorgi pri si kaj pri vi. Ne neglektu paciencan kaj afablan, sed emfazan gvidon de ĝia karaktero. Evitu ordoneman, diktatoreman praktikadon de aŭtoritato. De malfortaj infanoj tio faras homojn nekuraĝajn, kiuj „ne fartas bone surtere“. De malaj karakteroj tio faros homojn agresemajn kaj spitemajn, kiuj per sia radikalismo konstante konfliktas kun siaj ĉirkaŭuloj, estante kie ajn. Ordonu laŭeble neofte. Sed se vi tamen ordonas, vi devas ankaŭ kontroli plenumon de la ordono kaj laŭdi. Arbitra ordonado sen laŭdo, tio rekte la obeemon provokas. Ne preterlasu aĝon de 4 ĝis 6 jaroj, kiam la animo de la infano estas konad-volanta. Kie oni en tiu ĉi infanaĝo lasos la infanon nur al mondo de la fabeloj, kaj ne diros al ĝi ion pri bona Patro en la ĉielo, pri Amiko Jesuo, tie tiu ĉi manko restos videbla dum ilia tuta vivo. Nenio devas la infanojn senigi de tio, ke ili de siaj gepatroj ellernu preĝon Patronia, se ili kune ĝin preĝas; koni kaj kompreni dekalogon, kiam ili vidas ekzemplon de la gepatroj, kiel ili kondukas. Nenio vin senigu de firma fundamento, sur kiu povas elkreski obeemo – de gepatra aŭtoritato bazita sur la amo, kiu al la infanoj fidas kaj donas al ili bezonatan liberecon – la liberecon eĉ por fari eraron kaj preni instruon de ĝi.

Kompreneble, eĉ ĉe plej konscienca edukado povas okazi krizoj kaj malsukcesoj, ĉar la infanoj estas efikataj krom familio ankaŭ per lernejo, televido, kamaradoj, strato. En iu bona familio okazis, ke la plej aĝa filo Georgo, gimnaziano, iun tagon ne revenis el la lernejo hejmen. Kiam la gepatroj serĉis lin, ili eksciis, ke li tiutage eĉ en la lernejo ne estis. Serĉis lin ankaŭ polico, radio. Post tri tagoj venis telegramo de malproksimaj parencoj: „Surprize alveturis Georgo. Kion fari?“ – Kaj lia patro telefonis: „Tuj lin sendu hejmen.“ Georgo revenis – kun timo. Li atendis, ke okazos io malbona. Sed ne okazis. Nur post kelkaj tagoj la patro diris al li: „Knabo, ni ambaŭ eraris. Vi, ke vi faris tian malprudentaĵon – kaj mi, ke mi eble malbone vin edukadis. La kulpo postulas punon kaj rebonigon. La rebonigon ni pripensu ĉiu mem, sed la punon ni elektu komunan. Tri tagojn ni ne sidos ĉetable kun la ceteraj kaj ni manĝos nur panon kaj akvon. Ĉu vi konsentas?“ Georgo volonte konsentis. Ĉe la pano kaj akvo li finfine malkaŝis, kio estis kaŭzo de lia forkuro el la hejmo. Kun helpo de la patro estis trovita ankaŭ pli prudenta solvo. Georgo tiun ĉi historieton el sia junaĝo post jaroj rakontis kaj aldonis: „Danke al tiu ĉi mia knabaĵo mi ekkomprenis, kiel bonegan patron mi havas.“ Jes, tiu pano kaj akvo ne estas recepto por ĉiuj edukaj problemoj. Sed ĝi estas atesto, ke la junularo povas instruiĝi per propraj eraragoj, se la maturaĝuloj kontraŭ ili ne reagas ekscitite kaj maladekvate.

Al konfesspegulo ĉe la kvara ordono apartenas ankaŭ demando pri rilato al niaj superuloj kaj estroj. Ĉu ni ilin obeas, maljuste kritikas aŭ flatservas? Tie devus estis ankaŭ demandoj por superuloj. Ĉu ili estas justaj, nemisuzantaj sian povon? Kiam antaŭ nelonge mortis iu kardinalo, predikanto povis diri super lia tombo: „Li antaŭ neniu rive rencis kaj de neniu postulis riverencadon.“ Tio estas bela esprimo, kia devas esti rilato inter subulo kaj superulo.

Miaopinie valorus memorfiksi jenan ideon: Patroj kaj patrinoj, estu estimindaj kaj konduku infanojn ekde la junaĝo al memstareco kaj memregado.

Konklude mi rekomendas al gepatroj maldikan libreton de Guy Gilbert sub titolo: „Pri infanoj kaj edukado“, en kiu li kromalie konsilas sprite kaj samtempe verece, kiel el sia ido eduki delikventon:

Tuj al li ĉion donu. Neniam al li diru „ne“. Tio lin traŭmatizus. Ne punu lin. Kaj se foje vi ekintencos lin puni, tuj kun ekskuzo kaj granda kiso sur la frunton tion revoku. Precipe ne indulgu socion, en kiu li vivas. Li sentas sin kontenta vidante, ke ĉio estas stulta, senbezona kaj degenerata. Neniam laŭdu, kion la socio estas sukcesanta kaj kio estas en ĝi bona. Sentime en lia ĉeesto, karaj gepatroj, kverelu. Se vi foje divorcos, tio do ne surprizos lin. Li jam delonge estos preparita por tiu momento. Senprobleme al li ripetadu, ke se vi eraras, kulpas pro tio aliuloj, sed vi neniam. Baldaŭ li ellernos argumenti, ke ĉiun respondecon pro la malbono, kiun li mem faras, kulpas la socio kaj tiuj aliuloj. Ne malpermesu al li funkciigi televidon aŭ interreton, kiam li volos, tage aŭ nokte. Lian koron kaj menson okupos video kaj sonaparataro. Se via infano agos arogeme kontraŭ instruisto kaj tiu lin sendos malantaŭ la pordon, ne toleru tion, sed tuj iru al tiu ĉi tro severa instruisto kaj en ĉeesto de via infano diru al li plenpulme ĉion, kion vi opinias pri lia misuzado de la povo. Donu al via ido neniun moralan aŭ spiritan edukon. Lasu lin decidiĝi, kio konvenas al li, kiam li por tio maturiĝos. Neniam de li postulu helpon ĉe hejmaj laboroj, kaj kiam li altabliĝos, atenteme aŭskultu liajn kritikajn rimarkojn koncerne la manĝon. Ĉu li en sia dekoka aŭ dudeka aĝo pigras rifuzante helpi? Lasu lin. Li ankoraŭ bezonas ĝui varmon de la hej mo. Diradu al li, ke li ne trovos laboron pro ĉeesto de fremdlandanoj, kiuj lin senigas pri la pano. Donadu al li dignan poŝmonon. Se li havus pli malmulte ol liaj amikoj, estus tio por li granda humiligo. Se vi rimarkos, ke via monujo „maldikiĝis“ je kelkaj monbiletoj, aŭ ke en via hejmo mistere malaperas alkoholo, eventuale estas konstante plena cindrujo, silentu. Kirasiĝu per pacienco, posttempe tio ĉesos... Se foje al vi telefonos policistoj, ke vi alvenu al policoficejo, ĉar via infano kaŝtenas drogojn aŭ ke li faris rabon, simple nur diru: „Tio estas lia problemo.“ Kaj provu ekmemori pri ĉio malbona, kion vi ne sukcesis de via ido eltiri...

al la indekso


 LA KVINA ORDONO - I

Ne mortigu!

„Ne venĝu, sed cedu lokon por Dia juĝo. Ne venkiĝu de malbono, sed venku malbonon per bono.“ (Rom 12,19.21)

Post kvara ordono sekvas tri, esprimitaj mallonge: Ne mortigu! Ne agu malĉaste! Ne ŝtelu! Ĉiuj tri ordonoj protektas fundamentajn homvalorojn: vivon, familion, hejmon (havaĵon). Al ĉiu ordono de la 4-a ĝis la 10-a ni povus aldoni aldonaĵon de la kvara: „por ke estu al vi bone kaj por ke longe daŭru via vivo sur la tero.“

Ni revenu al la kvina: „Ne mortigu!“ – Neniu ordono aspektas pli memevidente. Akceptas ĝin kune kun la sepa – Ne ŝtelu!“ – ankaŭ tiuj, kiuj la ceterajn ordonojn de la dekalogo rifuzas: Neniu rajtas perforte meti manon sur min kaj sur mian havaĵon! Ekde preparo por la unua sankta komunio ni scias, ke kontraŭ la kvina ordono pekas ne nur tiu, kiu iun mortigas, sed ankaŭ kiu iun batas, kiu kontraŭ aliulo koleras, kiu damaĝas sian sanon, kiu instigas infanojn malbonagi kaj kiu turmentas bestojn.

Dio protektas la homan vivon: Kainoj ne darfas mortigi Habelojn. Nek unuope, nek amase. Militado, murdo, memmortigo, estas kontraŭ volo de Dio. Militado estas kontraŭ spirito de evangelio: „Ĉiuj, kiuj glavon prenas, per glavo pereos.“ Unu el la plej superaj reprezentantoj de naziistoj kaj milita krimulo Joseph Goebbels volonte oponis, ke en Malnova Testamento estis multaj militoj – sed li iel preteratentis, ke ni vivas jam en novtestamenta erao.

Goebbels-oj pravigas militon per argumentado, ke pro religio okazis multaj militoj. – Sed ili konscie mensogas. Ĉiu lernanto eble scias, ke tiel nomataj religiaj militoj okazis pro malpuraj, malaltaj, potenc-avidaj, profitemaj celkaŭzoj kaj la religian motivigon regantoj uzadis nur pro tio, por ke viroj opiniu, ke ili iras al morto pro noblaj celoj.

Eble vi pensas: Estas vana penado kontraŭ milito paroli. Potencavidaj politikistoj kaj ambiciaj generaloj cetere la militon elvokos. La mondo sen la militoj, estas nereala fantazio, ĝi estas utopio! – Sed ĉu oni ne opiniis kiel utopion, volante forigi punbruligon de sorĉistinoj, duelojn, sklavecon? – Kaj vidu! – Tiujn ĉi utopiojn la homaro jam sukcesis realigi. Kial do ne strebi ankaŭ pri la mondo sen la militoj? Feliĉaj estas la pacigantoj – laŭdas Jesuo – ĉar filoj de Dio ili estos nomataj.

Tial la kvina ordono ankaŭ malamon malpermesas. Nur tiam la potenculoj sukcesos eksciti la militon, se ili ensemos sufiĉe da malamo en la korojn de la homoj. Kiam ili la homojn konvinkos, ke kontraŭ aliuloj estas necese batali, ĉar ili estas malamikoj. Klasaj, rasaj, politikaj kaj kiuj ajn ankoraŭ. Ke estas necese ilin perforte plibonigi aŭ likvidi, mortigi. Plibonigi ni povas kaj devas, sed ĉiu unue sin mem. Unue pacon sur tiu ĉi mondpeceto, kiu estas nia koro – per tiu porpaca aktivado ni povas konvinki nin mem – kaj estos farita io konkreta por la mondpaco.

Vidu, ni la kristanoj ne estas utopiistoj. Ni ne iras por la paco batali – tio estas bela sensencaĵo – ni ĝin en ni kaj ĉirkaŭ ni kreas. Ni rifuzas ludi aĉan ludon je soldatoj, kiuj devas iri por la patrujo heroece morti. Ni volas kaj devas heroece vivi. Konfliktojn solvu diplomatoj, tiucele ili ekzistas. Iu saĝulo skribis: „Ekzistas fakte nur du mondkonceptoj: La mondkoncepto de la amo kaj la mondkoncepto de la malamo. Kaj malamo estas malsato de kanibalo.“ Kiu la proksimulon malamas – estas kanibalo. Ĉu estas tio iom troigita eldiro? Tute ne. La Sinjoro Jesuo tion diris ankoraŭ pli rigore: „Tiu, kiu sian proksimulon malamas, tiu estas murdisto!“ – Tiel ĝi do estas. Ĉiu, kiu eble pace ĉetable hejme manĝas, sed en la koro li kaŝas malamon al la proksimulo – tiu jam estas kanibalo, murdisto. Kial? Ĉar sen malamo ne ekzistus murdoj, teroristoj, ne ekzistus militoj. La malamo estas micelio de ĉiu malbono. Kiu la homojn edukas por la malamo, estu el kiu ajn motivo aŭ kaŭzo, tiu estas vera milit-incitanto, tiu estas kontraŭpaca krimegulo. Kaj nenio ŝanĝas la aferon, se li ĉe tio ekkrias: Neniam plu militon! Draman lukton en la homa koro inter amo kaj mal amo, inter vivo kaj morto, devas ĉiu homo persone batalakiri por si mem. Tio estas unu nura batalejo, sur kiun rajtas la homo eniri.

Por ke la homo tiun lukton venku, helpe al li venis Jesuo Kristo. Li la kvinan ordonon pliakrigis. Krom mortigado Li malpermesas ankaŭ malamon: „Vi aŭdis, ke estas diri te: Ne mortigu, kaj kiu mortigos, tiu estas en danĝero de juĝado. Sed mi diras al vi: Ĉiu, kiu koleras kontraŭ sia frato, tiu estos en danĝero de la juĝado.“ (Mat 5,21-22) Ĉi tie ne temas pri malamo de la momenta ekscitiĝo, koleriĝo kontraŭ proksimulo. Tio iukaze povas esti eĉ rajta. La Sinjoro Jesuo ankaŭ tiel ekkoleriĝis. Tiuloke tradukintoj de la Biblio devus ĝuste meti la vorton mal amo. Tiu celas likvidon de la aliulo, tiu estas komenco de la vojo al murdado. Sinteno de la biblia Kaino, kiu malamas sian fraton, konstante denove strebas ekregi la homan koron, ankaŭ tiun mian kaj vian. Ni devas esti pri ni atentemaj.

Multfoje en pasinteco oni disputis, ĉu iu milito estas ankaŭ justa, ekzemple la defenda. Sed hodiaŭ, en la tempo de ĝenerala neniigado, estas tio unusenca: Ĉiu milito estas malbona. Hodiaŭ por la homaro validas senkondiĉa alternativo: Aŭ ni forigos la militon el la mondo, aŭ ni el la mondo forigos homaron.

Nenio restas ol edukiĝi al interpaciĝo kaj pardono, al forigado de egoismo kaj agreseco en la homo kaj en la nacioj. Kaj tio realigeblas per disvastigado de la evangelia ordono: „Ni do celu tion, kio apartenas al paco kaj al reciproka edifo.“ (Rom 14,19)

Ni do povas la sencon de la kvina ordono resumi kiel Dian alvokon: „Mi, via Sinjoro kaj Dio, al vi ordonas: Ne mortigu! Ne agu kun aliuloj kiel kun konkurenculoj, kiujn vi devas malami, kiujn vi devas superi, kiujn vi devas likvidi. Tiel agas tiuj, kiuj timas, malbravuloj. Vi ne devas timi – Mi, Plejpotenculo, volas esti via protektanto. Prefere helpu al la proksimulo vivi, anstataŭ lin pereigi. Vi povas kun li vivi en paco kaj paceme! Pli volonte servi al la vivo ol al la morto!“

al la indekso


 LA KVINA ORDONO - II

Ne mortigu!

Iam mi vidis en televido interesan rapor taĵon. Kolektiĝis kelkaj homoj de diversaj profesioj, viroj kaj virinoj kaj parolis pri diversaj aktualaĵoj de la nuntempo. Kaj ankaŭ pri la vivo kaj ĝia valoro kaj senco. Unu el la ĉeestantinoj diris: Neniam mi konsciiĝis pri grandeco kaj valoro de la vivo kiel nun, kiam mi havas malgrandan infanon. Kiam ĝi estas kviete dormanta kaj havanta en la vizaĝo kontentan mienon kaj iun internan feliĉon, mi do miregas kaj ekkonas, ke la vivo estas granda Mistero.“ Eble tiel staris miregantaj Maria kaj Jozefo super infano Jesuo, tiel iel tion travivis ankaŭ Simeono kaj Anna, kaj eble tiel simile tion travivas plimulto de gepatroj, kiam naskiĝas al ili infano. „Tiu, kiu akceptas iun el tiuj malgranduloj“, tiu diras Jesuo, „min akceptas.“ En la jaro 1995 eldonis papo Johano Paŭlo la Dua enciklikon Evangelium vitae – evangelio de la vivo. Ĝi estas granda defendo de la homa vivo ekde koncipo ĝis la morto. Kaj la unua frazo de la encikliko tekstas: „Ĝoja anonco pri la vivo firme enestas en fundamentoj de la mesaĝo de Jesuo. Ĝi estas fare de la eklezio kun amo ĉiutage akceptata kaj devas esti ankaŭ kun brava fideleco heroldata, kiel mesaĝo desti nita al homoj de ĉiu aĝo kaj kulturo.“ Kaj oni legas tie, ke la ĝojo pro naskiĝo de Mesio kiel infano estas „bazo de ĉiu ĝojo super ĉiu homo, kiu naskiĝas.“ Johano Paŭlo emfazas, ke ĉiu homo en la lumo de la propra racio estas kapabla kun helpo de graco ekkoni, ke la vivo de ĉiu homo estas sankteca kaj bona ekde la komenco ĝis la morto kaj ĉiu hom estulo rajtas tiun bazan bonon kompreni kiel ion, kio devas esti per maksimuma strebo protektata. Sed la realo de la nuntempo estas tute mala. La homvivo estas ĉiam pli multe endanĝerigata – ne ĉiam nur per diversaj katastrofoj, sed per homo mem. Tion jam memorigis Dua Vatikana Koncilio en Konstitucio pri eklezio en la nuna mondo: „Ĉio estas rekte kontraŭ la vivo, kiel murdoj de ĉiu speco, genocidoj, abortigoj, eŭtanazio eĉ memvola sinmortigo; kio ajn malrespektas netuŝeblecon de la homa digneco, kiel kripligo, korpa kaj anima turmentado, provo pri psika perforto; kio ofendas la homan dignecon, kiel nehomecaj vivkondiĉoj, arbitra prizonado, deportado, sklaveco, prostitucio, negoco pri virinoj kaj gejunuloj; kaj ankaŭ skandalaj laborkondiĉoj, kiam oni laboristojn traktas kiel nurajn laborrimedojn, kaj ne kiel liberajn kaj respondecajn personulojn: ĉiuj ĉi aferoj kaj al ili similaj estas vere hontindaj, enportantaj en la homan civilizacion infekton kaj pli malpurigas tiujn, kiuj tion kaŭzas, ol tiujn, kiuj suferas maljustecojn.“

Jam Johano Paŭlo la Dua diris, ke ne nio atestas pri tio, ke tiu ĉi maltrankviliga stato de la afero malgrandiĝadas, sed male pligrandiĝas. „Naskiĝas kaj fortiĝas nova kultura situacio, en kiu krimoj kontraŭ homvivo ricevas ĝis nun neekzistantan kaj ankoraŭ pli malbonan formon. Publika opi nio ekskuzas grandparte krimojn kontraŭ la vivo per motivoj, ke unuopulo rajtas pri la libereco.“ Ĝi estas tia, ke ne nur estas garantita senpuneco de tiuj ĉi krimagoj, sed eĉ ili estas aprobataj fare de publikaj aŭtoritatuloj kaj estas eĉ pagitaj el rimedoj de publika sanitara prizorgado. Kaj tial hodiaŭ oni parolas pri kulturo de morto, pri komerco kun morto. Eble ne estas necese paroli pri murdo de plenkreskulo. Tio estas unu el la plej gravaj pekoj kontraŭ la vivo, tion eble ĉiu racia homo agnoskas, sed estas necese ankoraŭ memorigi eĉ pli grandan krimon kontraŭ la vivo, kaj tio estas intenca abortigo – mortigo de la infano ankoraŭ antaŭ ĝia naskiĝo. Ankaŭ tio estas unu el la plej gravaj pekoj. Ĉu ne validas ĉi tie eĉ en pli granda mezuro tio, kion Dio diris al Kaino? „La voĉo de la sango de via frato krias al Mi de la tero. Kaj nun estu malbenita de sur la tero, kiu malfermis sian buŝon, por preni la sangon de via frato el via mano.“ Ĉi tie ni povus paroli pri rekta konspiro kontraŭ la vivo, ni povus paroli pri tio, ke la plej grandan militon de nia jarcento estras homoj kontraŭ nenaskitoj, kaj sur tiu ĉi batalejo estas ankaŭ plejmulto da mortintoj... Ni ektremas aŭdante pri diversaj katastrofoj, ĉe kiuj mortas centoj da homoj. Sed ni ne ektremas, kiam ĉiujare ĉe ni (en Ĉeĥio) estas mortigitaj 60 mil nenaskitoj. Kaj kiom en la tuta mondo? Certe temas pri multmilionoj.

Kion pri tio diras Katekismo de la Katolika Eklezio? „Formala kunlaboro ĉe abortigo estas grava peko. La eklezio tiun ĉi krimon kontraŭ la homvivo punas per kanona puno de ekskomuniko, kio estas eksigo el komunumo. Kiu faris kaj lasis al si fari abortigon, enfalis ekskomunikon sen decido de ekleziestro. Tio signifas, ke la ekskomuniko lin aŭ ŝin trafas jam per farita krimago, kaj sub kondiĉoj, kiun difinas juro.“ Tiom katekismo. Se do la kredanta virino atendanta infanon decidiĝos pri abortigo, aŭ konsentas pri ĝi, kaj se tiu ĉi ago estas fakte realigita, ŝi estas eksigita el la eklezio, eĉ se tion oni nenien anoncas aŭ enskribas. Sed ŝi mem devas antaŭe scii pri tiu ĉi eksigo. Kune kun ŝi enfalas ekskomunikon ĉiuj, kiuj rekte partoprenas en ĝi. Ĝi do estas pli granda puno ol pro murdo de plenkreskulo. Tio certe estas tre grava peko, sed la murdinto, se li estus kredanta aŭ eĉ nur formala membro de la eklezio, en ekskomunikon ne enfalas. Kial? Kiam estas atakita plenkreskulo, li povas defendi sin aŭ provi forkuri, eble nenion el tio li sukcesos, sed tiun ĉi eblecon li havas, sed la infano en la patrina sino havas neniun el tiuj ĉi eblecoj: ĝi povas nek sin defendi, nek forkuri. Sed la eklezio ne fermas Dian mizerikordon antaŭ tiuj ĉi eksigitoj. Ili povas esti reakceptitaj en la eklezion nur pere de pentofara sakramento kun grava pentopuno.

En la jaro 2004 estis kanonizita Italino, Gianna Beretta Molla, kiu sciis, ke post la naskiĝo de la infano ŝi mortos, kaj tamen ŝi rezistis premojn de kuracistoj insistantaj, ke ŝi forigu la infanon. Ĉi tie oni povus rakonti multajn okazaĵojn el la vivo de la homoj, kiuj klopodis kaj klopodas la vivon donaci kaj ne ĝin likvidi.

Krom abortigoj estas nuntempe aktuala plua atako kontraŭ la homa vivo – eŭtanazio. Se ĉe abortigo temas pri komenco de la homa vivo, ĉe eŭtanazio temas pri ĝia fini go. Per eŭtanazio oni komprenas intencan mortigon de neresanigebla aŭ korpe difektita homo – ĉu liadezire, aŭ eĉ sen lia konscio. Tia agado estas morale neakceptebla. Certe ni komprenas, ke sufero de la homo, kiu estas neresanigeble malsana, povas esti granda kaj malfacile eltenebla. Certe oni devas al li, se tio eblas, mildigi doloron per ĉiuj atingeblaj rimedoj. Eĉ se oni antaŭvidas, ke mallongiĝos liaj vivtagoj, respondas tio al la homa digno. La morto ne estas vola nek kiel celo, nek kiel rimedo, sed nur antaŭvidata kaj koncedata kiel neevitebla. Kurac-mildigaj intervenoj apartenas al altaj esprimoj de senprofitema amo.

Se ni parolas pri tiu ĉi krimo kontraŭ la homa vivo, estas necese, ke ni kiel kredantoj konsciiĝu jenon: Sufero, korpa doloro, malsano, ankaŭ havas neanstataŭeblan lokon en nia vivo kaj en Dia plano pri savo de la homo. Bone tion esprimis malnovtestamenta Job: „Se ni akceptadis el la manoj de Dio bonajn aferojn, kial ni ne prenu ankaŭ tiujn malbonajn?“ Hodiaŭa homo volonte prenus nur ĉion bonan, li volus multe ĝui tion, kio estas agrabla al liaj korpaj sopiroj, sed ne nur tion li uzadas, sed ankaŭ misuzadas. Li misuzadas en granda skalo liberon, kiu estis al li donita – sed ne volas transpreni sekvaĵojn de tiu ĉi misuzado, kiuj povas esti tre dolorigaj. Sufero devus por li esti purigo, sed tion li rifuzas, nekonante ĝian valoron.

Apostolo sankta Paŭlo vidis en sufero eblon pli multe sin similigi kun suferanta Kristo kaj kun Li kunlabori en savo de la mondo: „Mi aldonas sur mia korpo, kio restas el sufero de Kristo por tiu ĉi mondo. Ĉar mi kalkulas, ke la suferoj de la nuna tempo ne indas komparon kun la gloro, kiu estas malkaŝota al ni.“ Tiel ni devas kompreni su feron kaj doloron. Dio volas nin purigi jam ĉi tie surmonde, por ke ni ne devu pli multe suferi postmorte. Tiusence diras ankaŭ sankta Aŭgusteno: „Sinjoro, ĉi tie surtere min piku, brulvundu kaj tranĉu, sed en eterneco min ne punu.“ Sed tio postulas, ke ni lernu akceptadi eĉ suferetojn kun sinoferdonemo kaj pacienco, sen plendoj kaj grumbloj, por ke ni pli poste estu fortaj elteni eĉ suferojn pli grandajn.

Kaj ankoraŭ ni memorigu zorgon pri la korpa sano. En Katekismo tekstas: Virton de modereco havas la homo por evito en kiu ajn troigo en manĝoj, alkohol-trinkado, fumado, uzado de medikamentoj. Tiuj, kiuj en ebria stato aŭ pro senbrida inklino al rapidveturo endanĝerigas surŝosee sekuron de aliuloj eĉ sian, grave pekas. Denove demando por konscienc-esploro por ŝoforoj! Kaj ĉu ne estas necese memorigadi, kiel grave damaĝas sian sanon uzanto de diversaj drogoj, eĉ de tiuj nur „molaj“, kaj kiel gravan krimon kontraŭ la vivo faras tiuj, kiuj la drogojn produktas, perigas, kaj disponigas al homoj.

Certe estus bone, se ni pli detale trastudus la kvinan ordonon en nova katekismo. Multaj poste ĉesus diradi, ke ili neniun mortigis, kaj tial ili havas neniun pekon. Kaj estus ankoraŭ pli bone, se ni trastudus ankaŭ enciklikon „Evangelio de la vivo“ de la sankta Johano Paŭlo la Dua.

al la indekso
 


 LA SESA ORDONO

Ne adultu!

„La sesa ordono en la ĉeĥa lingvo tekstas mezepokece kaj nekompreneble: Ne sesmilníš! – Ne agu malĉaste! Bibliistoj jam antaŭlonge proponis, ke ĝi estu anstataŭita per pli komprenebla kaj pli ĝusta tradukaĵo „ne adultu!“ Sed ne okazis tiel, kaj la vorto „adulto“ ne enpenetris en la ĉeĥan konversacian lingvon. Anstataŭ tio pli ofte uzata estas la vorto „divorco“.

Ne adultu! Ne disfaligu vian geedziĝon! Tiu ĉi ordono jam al izraelidoj ŝajnis tro rigora. Ili devoligis sub mortpuno virinojn, volante tiel ŝirmi legitimecon de siaj infanoj, genealogioj, sed viroj per geedzeca fideleco devoligitaj ne estis. Sinjoro Jesuo riproĉas al ili, ke nur pro ilia malmolkoreco Moseo permesis al ili sian edzinon forpeli. Al virino adultulino Sinjoro Jesuo savis la vivon, sed klare ŝin atentigis, ke ŝi agis pekeme. Ankaŭ hodiaŭ ekzistas grava opono kontraŭ radikala ordono devoliganta ambaŭ partnerojn al la geedzeca fideleco, sed laŭ nombro de divorcoj ŝajnas, ke ĝi nuntempe eĉ pli forte oponas ol kiam ajn en pasinteco. „Geedziĝo por la tuta vivo! Tio sonas kvazaŭ dumviva malli berejo!“ diras multaj el nuntempa generacio. „La eklezio estas koncerne normojn pri la seksa vivo tute malnovmoda. La eklezio devus tiun ĉi ordonon ŝanĝi, modernigi...“, ili diras. Sed la Diajn leĝojn la eklezio ŝanĝi ne povas kaj la ordono: „Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu,“ tio estas Dia leĝo. Kaj tial restas kaj porĉiame restos la fundamenta senco de la sesa ordono ŝirmo de geedziĝo kontraŭ ĝia disfalo, havanta radikon en persona nedisciplinemo. Ĉiam validos, ke la fidela geedziĝo apartenas al Dia ordo kaj la adulto estas ĝia malobeo, peko.

Se por la sesa ordono estas uzata biblia termino „ne adultu“, kiu devoligas geedzojn, tio ne signifas, ke al la needziĝintoj estas donita absoluta libereco en la seksa vivo. Obscenaj paroloj kaj konduto estas peko kontraŭ amo. Sed pri tiuj ĉi pekoj oni predikas kaj ekzistas en subkonscio de la homoj, dum la geedzeca malfideleco ofte eĉ inter katolikoj ne estas opiniata kiel vera peko. Ĝi iĝis galantula delikto, kiujn priskribas interesaj romanoj kaj rakontoj, estas kantataj ŝlagroj, farataj filmoj kaj televidaj programoj, rakontas anekdotoj kvazaŭ tio estus nur pikantaj ŝercoj kaj nenio pli. Sed tragedioj de eksedzigaj procesoj, infanoj sen la patro, pruvas, ke tio ne estas ia humuraĵo.

La geedzeca fideleco laŭ biblia senco devas bildigi Dian amon kaj fidelecon. La vorto „adulta“ estas en la Manova Testamento uzata ankaŭ en senco, indikanta nefidelan konduton de israela popolo rilate al la Eternulo.

Kaj tiel spite al ĉiuj dubemuloj la sesa Dia ordono heroldas ankaŭ al la hodiaŭa homo, ke li estas kapabla la geedzecan amon konservi. Ke eblas krei por la tuta vivo belan geedziĝon kaj varman hejmneston por la infanoj. Ke eblas krei reciprokan rilaton inter viro kaj virino ne surbaze de romantika enamiĝo kaj sento, sed surbaze de fidindeco, konfido, fideleco, surbaze de partnereco en ĉio bona eĉ malbona. Ke eblas post ĉiu malagordiĝo kaj malkompreniĝo denove komenci. Ke eblas... Kial do multaj homoj tion ne sukcesas? Neniu post edziĝ festo diros al si: nun mi komencos disfaligi nian geedziĝon. Tio komenciĝas neokulfrape: pro nesufiĉo de pacienco, nesufiĉo de tole remo, nesufiĉo de volo pardoni kaj repaciĝi. Komenciĝas tio per ofenda silento, daŭrigas tio per apatio kaj finiĝas per malamo. Tio komenciĝas, ke unu el ili forgesos, ke geedzoj estas du montgrimpantoj ligitaj per unu ŝnuro, por povi reciproke sekurigi sin, teni tiun, kiu ekglitos. Se falos unu, falos ambaŭ.

Kiel sin defendi kontraŭ tio? Por ke la geedziĝo tiel ne disfalu, estas necesaj miloj da etaj afablaĵoj, kiuj ĝin konservas vivan. Estas necese ĝin gardi, por ke en ĝi neniu partnero sin sentu malliberulo, gardita sur ĉiu paŝo. Por ke en ĝi ambaŭ sin sentu libe raj. Por ke ili havu siajn etajn ŝatokupojn kaj hobiojn. Por ke ili havu unu por alia tempon ankaŭ por intimaj momentoj kaj teneroj. Por ke ili ne forkuru de si – li al sia laboro, ŝi al siaj infanoj. Por ke ili kapablu konstante denove pardoni, ĉiam denove kune komenci.

Konstante estas necese memori pri la vortoj de Jesuo: „Kiu el vi estas senpeka, unua ĵetu la ŝtonon.“ Ĉu ekzistas iu, kiu kontraŭ la sesa ordono ne kulpiĝis almenaŭ mense? Kiu ne ekpensis, ke estus pli bone fermklaki la pordon kaj serĉi novan partneron? Se ni ĉi tion konsciiĝos, ni ne tiel indigniĝos pro tiuj, kiuj la geedzecan kunvivadon ne sukcesis regi, kiuj malsukcesis kaj divorcis. Ni kompatos ilin kiel homojn, kiujn trafis malfeliĉo. Ni serĉu, kiel al ili helpi, anstataŭ ilin eligadi el nia paroĥa kaj najbara societoj. Kaj tion ankaŭ en la kazo, ke ili provos por si kaj por infanoj fondi anstataŭan geedziĝon per civitana geedziĝo. Kaj ni senpripense ne argumentadu, ke la falitan geedziĝon oni ne povas disigi pro infanoj. Ĉu la infanoj same ne suferas tie, kie la geedzoj vivas kune, sed en konstantaj kvereloj, kolero kaj histeriaj disputoj? La geedzeca fideleco ne estas nur ne divorci, eviti malfidelecon. La fideleco estas pli: ĝi estas plenigo de kunvivado per geedzeca amo. Tiun amon vivigas kaj tenas ankaŭ teneresprimoj, erotiko, reciproka seksa sindonado. Tial la geedzeca seksa kunvivado havas moralan sencon ankaŭ tiam, kiam la geedzoj ne intencas havi pluajn infanojn. Temas ĉi tie pri pliprofundigo de la geedzeca amo, kompakto, fideleco – kaj tio ne estas malgranda celo.

Hodiaŭ oni ofte parolas pri bezono de seksa eduko kaj instruo de junularo. Familia medio estas tiucele pli konvena ol medio de lerneja klaso. Sed en multaj familioj regas nesane pudora medio, tial la infanoj nenion ekscios de la gepatroj, kian pozitivan sencon enhavas teneresprimoj, kaj kiel diversan sencon oni donas al la vorto „amo“. Ke la amo ne celas prefere kontentigi sin mem, sed decido servi la aliulon, transpreni respondecon pri aliulo. Ke plena seksa kontentiĝo – teknikvorte esprimita „seksa kuniĝo“ – estas esprimo de plena reciproka sindono en amo, unuiĝo en kuniĝo de du homoj, transpreno de respondeco reciproke por si kaj kune por la tria, por infano, kiu el tiu ĉi amo povas ekesti. Ke ĝuste tial tio ne povas esti afero nur pormomenta – ke tio estas ligo por la tuta vivo – tial ĝi estas destinita por geedziĝo. „Vi iĝas porĉiame respondeca pro tio, kion vi al si alligis“, diras Exupéry.

Konklude ni resumu, kion al ni Dia amo per la sesa ordono malpermesas, kion ĝi permesas, al kio ĝi nin malfermas, per vortoj de Ernst Lange el libro: Die zehn grossen Freiheiten – Dek grandaj liberecoj de la homo. „Vi ne bezonas, por ke vi antaŭ geedziĝo satdiboĉu per malpuraj imagoj kaj spritado, masturbado aŭ misuzo de aliuloj por sia kontentiĝo. Ne reduktu la amon je nura sekskuniĝo, partneron je ludilo. Ne senigu vin per karikaturoj de nematura amo pri ĝojo je amo vera. Amu en geedziĝo bele kaj fidele.“

Restis ĉe la sesa ordono ankoraŭ multo nedirita. Ni devus al ĝi dediĉi ankoraŭ kelkajn konsiderojn – sed tio estas nia manko ankaŭ ĉe ceteraj ordonoj. Ni devas en tiu ĉi ciklo kontentiĝi nur kun tiu ĉi mallonga supervido. Sed ekzistas tuta ciklo de legaĵoj de la Dia vorto ĉiun dimanĉon, jaron post jaro. Konstante estas al ni klarigata, kio estas bona kaj kio malbona, kiel ni ĝuste agu en diversaj vivsituacioj.

al la indekso


 LA SEPA ORDONO

Ne ŝtelu!

„Ŝtelinto, ne plu ŝtelu, sed prefere li la boru, farante bonon per siaj manoj, por ke li havu ion por doni al bezonanto.“ (Efe 4,28)

Kiel ĉiuj ordonoj de la dua disko de la dekalogo, estas ankaŭ la sepa “ne ŝtelu“ validigo de la ĉefa ordono pri la amo al proksimulo. Kiel infanoj ni en katekizado antaŭ unua sankta komunio enkapigis, ke kontraŭ la sepa ordono pekas tiu, kiu ŝtelas aŭ rabas, kiu iun trompe pagigas, kiu ion trovas kaj restigas tion por si, kiu ion de aliulo difektas. Kiel validas tio por plenkreskuloj?

En parolo de nuntempuloj kvazaŭ tio validus alimaniere: „El fremdaĵo sango ne fluas.“ „Kiu ne ŝtelas, priŝtelas sian familion.“ „Lertulo sin vivtenas per ŝtelado, saĝulo per negocado kaj stultulo per laboro.“ Kaj tiel ni tion pro saĝo kaj lerto laboratingis ĝis tiel malproksimen, ke ni konstante devas gardi kofron, se ni ien vojaĝas. Ke ni timas lasi parkigitan aŭtomobilon rande de strato. Ke ni inventas ĉiam pli sekurajn pordoserurojn kaj pli firmajn fenestrajn kradojn.

Dio kondukas homon al alia saĝeco: Ne prenu tion, kio ne estas via. Ne difektigu tion, kion vi mem ne pretigis. Ŝirmu havaĵon de la aliulo samzorgeme, kiel vi ŝirmas la vian. La sepa ordono gardas juran certecon de la homo kontraŭ arbitro de pli forta, kaj tio estas afero ne malgranda. La Nova Testamento de Jesuo tion ankoraŭ pli profundigis: ĝi ne restas ĉe nura neŝtelado, ĝi direktas al donacado pro amo, kiel tion komprenas sankta Paŭlo: „Laboru, ke vi havu ion por doni al bezonanto.“ (Efe 4,28)

Homoj de la Malnova Testamento absolutan proprietan rajton ne konis: ĉiuj aĵoj apartenas al Dio, al la homo ili estas nur pruntedonitaj. Jesuo Kristo parolas samsence per parabolo pri talantoj. En siaj paroloj Li ĉiam denove kaj denove avertas kontraŭ sklavado pro havaĵo: „Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto konsumas...“ (Mat 6,19) „Neniu povas esti servanto por du sinjoroj... al Dio kaj al mamono.“ (Mat 6,25) „Celu unue Dian regnon kaj Lian justecon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi.“ (Mat 6,33)

Nuntempe kondukas malĝusta rilato al havaĵo al trotaksado kaj amasigado, aŭ al subtaksado kaj malrespekto de la privata havaĵo. Sinteno de la Biblio staras ekvilibre en la mezo: „Malriĉecon kaj riĉecon ne donu al mi, Dio. Nutru min per tiom da pano, kiom mi bezonas“ – ni legas en la libro de Sentencoj (30,8-9). Se la homo iĝos honestulo aŭ ŝtelisto, tio decidiĝas jam en frua infaneco. Se al la infanoj estas neglek tataj etaj ŝteladoj, kiam pli kreskinta knabo estas laŭdita pro tio, ke li ion alportis hejmen, kion li lerte ŝtelis en memserva butiko aŭ laborejo, kiam li senĉese aŭdas, ke ankaŭ „tiuj supre“ sin riĉigas malprofite de homoj, kio alia de li povas elkreski ol ŝtelisto. Kaj legendoj pri Jánošík , ke heroo estas fakte tiu, kiu ĉe riĉuloj ŝtelas kaj al malriĉuloj tion donas, alkondukis en malliberejon multajn junajn „Jánošík“-ojn, kiuj ankaŭ opiniis, ke ili rajtas preni tion, kion al ili – malriĉaj – tiuj bonstatuloj senŝtele ne donas.

Bazo de honesteco de kristano kaj civitano estas ĝusta sinteno al la havaĵo. Ne estas tio tiel, ke ion havi, proprieti, jam estas krimo, kiu devas esti punita per forpreno de tio al posedanto. Krimeca, malbona, estas havaĵo maljusta, ŝtelita, trompe akirita de aliuloj. Homo bezonas ion proprieti, ion havi. Nur se li havas pli ol li bezonas por garantii simplan sian ekziston, nur poste li povas plezure ekipi sian loĝejon, havigi por si konvenan veston, viziti kunulojn, mallonge kulture vivi – kiel homo. „Veado al riĉuloj“ de Jesuo estas ofte eksplikata tiel, ke la Sinjoro kondamnis ĉiujn homojn, kiuj posedas havaĵon. Tio ne estas tiel. Jesuo la riĉajn homojn kontaktis, amikiĝis kun ili. Riĉa viro, Jozefo el Arimateo, povis al Li prepari tombon. Liaj geamikoj estis ne nur malriĉuloj, sed ankaŭ riĉuloj, kiuj per la riĉeco – per malavara helpado – faris al si amikojn en la ĉielo. „Veo“ de Jesuo estis adresita al riĉuloj subpremantoj, ekspluatantoj, kies koro malmoliĝis kaj okulo blindiĝis antaŭ mizerstato de proksimulo. Sed estas evidente, ke simpatioj de nia Sinjoro aparte nis precipe al tiuj malriĉaj, malgrandaj, misuzataj kaj ekspluatataj.

Nia Sinjoro ne postulas de ĉiu homo, ke li disdonu ĉion, kion li havas kaj resti malriĉa kiel sankta Francisko el Asizo. Tio estas vojo de libervoluloj. Sed nia Sinjoro postulas de ĉiu senescepte malriĉecon spiritan – konscion, ke ni estas nur administrantoj, ne posedantoj de tio, kion ni havas. Ke ni devos antaŭmeti finkalkulon de tio, kiel ni la havaĵon uzadis. Ke la feliĉo ne kaŝiĝas en amasigado, prenado, sed en la koro malfermita antaŭ mizero de proksimulo. Feliĉo ne kaŝiĝas en malŝparado, sed en bona mastrumado. Miaopinie tiu ĉi artikolo pri la ĝusta traktado rilate al havaĵo de proksimulo kaj ankaŭ de propra havaĵo estas tre bezonata. Sed ĝi neniel utilos al ni, se ni ĝin nur simple senefike tralegos. Se ni laŭ ĝi ne komencos orientiĝi, laŭ ĝi opinii.

Ni preĝu pri tio eble tiel, kiel tion instruis iu saĝa pastro: „Kara Dio, estigu mondon pli bona – kaj komencu ĉe mi. Por ke mi ekkomprenu, ke ne estas saĝe sin peli pro malhonesta riĉiĝado, pro priŝtelado de proksimulo aŭ ŝtato. Ke tio por ŝtelisto kaj trompulo rezultas ĉiam same: kion li akiras per havaĵo, tion li perdas per maltrankvila menso kaj memestimo. Ke Vi volas, ke ni vivu kontente kaj sekure. Ke pli granda ĝojo estas donadi, ol preni.“

 al la indekso


 LA OKA ORDONO

Ne mensogu! Ne atestu malvere kontraŭ via proksimulo!

La oka ordono aspektas unuavide ne tro aktuala. Kiam okazas, ke ni devas atesti antaŭ juĝa organo? Sed jam infana konfes-spegulo scias, ke ni fakte ĉiutage rolas kiel atestantoj, akuzantoj aŭ juĝantoj de agma nieroj de aliuloj. Pastro jam en junaĝo nin instruis, ke kontraŭ la oka ordono pekas, kiu kontraŭ iu malvere atestas aŭ akuzas, kiu iun kalumnias, kiu mensogas per parolo aŭ hipokritado. Kaj nin plenkreskulojn la vivo ĉiutage instruas, ke tiu ĉi ordono estas neniu teoria konsidero, ke ĝi protektas la homan kunvivadon kaj komunecon mem. Kie la homo al la homo ne plu povas fidi, kie la parolo estas rimedo por prisilento de la vero kaj mistifiko de aliuloj, tie komenciĝas leĝo de ĝangalo kaj rajto de pli forta, tiam pretendo de pli malbona homo venkas. Jesuo nin instruas, ke vereco protektas la homan personan memfidon kaj dignon. Tiu, kiu sin lasas konduki sur la vojo de vero de Jesuo, tiu senigas sin de timo, kion pri li la homoj opinias. Tiu, kiu ekiras la vojon de la vero, tiu ĉion vidas en ĝustaj dimensioj. Poeto Novalis pri tio skribis: „Kiam vi ekvidos grandegulon, unue ekrigardu, kie estas la suno – por ke vi distingu, se tio eble ne estas grandega ombro de nano.“ Tiom da ombraj nanoj estas inter ni: super iuj staras konvena suno de protekto, super aliaj suno de ofico – sed la personoj mem estas nanoj. Jesuo nin senigas de la ombraj grandeguloj. En lumo de evangelio estas ĉiu tiel granda, kiel li estas bona.

Ekzistas diversaj specoj de mensogo. Estas mensogo arogeca, estas mensogo pro mizero kaj danĝero, estas mensogo mizeri korda, ekzistas multaj mensogoj kaj duonveroj. Ekzistas mensogoj pro profitemaj motivoj, pro malica strebo malutili. Ekzistas mensogoj pro danĝero, kiam homoj dum demandesploradoj dummilite neadis por malebligi areston de aliuloj. Simila situacio estas eĉ hodiaŭ. Estas afero de konscienco prisilenti veron tie, kie ĝi estus misuzita por malbono. Ekzistas mensogo mizerikorda – se oni scias, ke la vero damaĝus aliulon, ke li ne kapablus ĝin elteni – ekzemple malsanulo je kancero. Ekzistas mensogo eĉ pro amo. Vi venas viziti parencojn, amikojn, kaj ili ĝoje montras, kiel bone ili havas meblitan loĝejon. Precipe ili fieras pro granda surmura bildo – kiel bele ĝi vivigas tutan ĉambron! Kaj vi scias, ke laŭ kriterio de arto ĝi estas senvalora kiĉo. Ĉu vi devas diri sian opinion, se vi scias, ke ĝi kaŭzus ĉagrenon? Ĉu vi devas respekti rajton de la homo aranĝi sian loĝejon laŭ propra gusto? Ĉu malverece laŭdi? Ĉu mi devas ĉiam kaj al ĉiu diri ĉion, kion mi scias? Al tiuj ĉi demandoj ni devas esti kapablaj trovi ĝustan respondon, por ke al ni simplaj „nemensogoj“ ne iĝu malklare videbla densaĵo de saĝumado, kion oni ankoraŭ darfas, kaj kion ne plu. Kaj kien iri ellerni la ĝustan orientiĝon, ol al Kristo, kiu venis, por atesti la veron. Per renkontiĝo kun evangelio de Jesuo, kun lia spirito, la kristano ellernas honeston, li iĝas atentema heroldanto de la vero en la amo. Humila heroldanto de la vero – ni diras. Li humile konsciiĝas, ke pleneco ekzistas nur en la Spirito. Ke nur Jesuo povas diri: Mi estas la vero. Ni vidas la veron ĉi tie surtere nur kiel en spegulo – kaj tiu spegulo havas multajn blindajn lokojn. Tiu, kiu tion konsciiĝas, tiu estas humila.

Esti heroldanto de la vero en la amo – ni diris al ni. La vero sen la amo, tio estas netolerema fanatismo. Fanatikulo de la vero donas tion, kion li scias, sur nivelon kun absoluta Vero. Tial li estas kontraŭulo de la religia libereco. En pasintaj tempoj li eltiris glavon aŭ konstruis ŝtiparojn por brulmortigi tiujn, kiuj ne samopiniis. Eĉ hodiaŭ li kredas, ke nur li havas monopolon de vero – tial li ĝin ne serĉas, nur entrudas tiun sian. Tial ni memoru, ke la vero ne estas bastonego, per kiu ni povus la ĉirkaŭantajn aliulojn batmortigi. Centro de vero de Kristo estas amo kaj tiu povas esti heroldata nur en modereco. Tial por ni vero estu kiel mantelo, kiun ni al la aliulo tenas, por ke li povu facile sin vestigi.

Ni revenu al la demando, kiam mi estas devinta pro justeco diri veron, kaj kiam mi estas devinta pro la amo silenti. Post antaŭa konsidero jam pli facile ni tion trafe esprimos: tie, kie la nuda vero ne kaŭzas sekuron, pacon, ĝojon, sed kaŭzas ĥaoson, aflikton aŭ malfeliĉon, tie ni ne darfas diri ĉion, kion ni scias. Ekzistas scioj, kiujn la homo povas komunikadi, sed ekzistas situacioj, en kiuj pri tio, kion li scias, li devas silenti. Silenti mi diras, ne mensogi. Tio ne estas nur situ acioj de politikistoj, diplomatoj, kuracistoj. Tio estas samtempeco de nia vivo.

Ekzistas homoj, kiuj al aliuloj diras en la okulojn malĝentilaĵojn kaj akompanas tion per aserto: „Mi do estas tia, ke mi falsecon ne toleras kaj prefere ĉion diras rekte!“ Kiom da neamo povas enhavi la vortoj: „Sed mi al li diros veron!“

Altruisma amo al la vero tial zorgeme konsideros komprenpovon de aliulo, lian ĉi-momentan staton. Li intuicie sentos, kiam estas la tempo por silento, kaj kiam estas la tempo por parolo. Li atendas volonte konvenan momenton, kiel tion faras nia Sinjoro: „Mi havas ankoraŭ multon por diri al vi, sed vi ne povas ĝin nun elporti.“ (Joh 16,12)

Ĉu ekzistas iu diferenco inter glateco de diplomataj duonveroj kaj la kristana diskreteco? Ekzistas, kaj principa: Diplomato celas sian propran profiton, respektoplena kristano celas prosperon de aliulo.

Ankoraŭ ni mallonge diru, ke la homo povas trompi eĉ sin mem per tio, ke li fermas okulojn antaŭ la vero, kiu estas por li malagrabla. „Vivmensogo“ estas nomata tiu ĉi danĝera stato, kiam la homo sugestas al si tion, kion li volus kaj vivas kvazaŭ tio estas reala vero. Ĉu vi kredigas pri vi mem ion, kio ne estas vera? Ĉu vi kapablas rekoni fakton, eĉ se ĝi estas por vi malagrabla? Ĉu vi ŝatas troigi, se vi ion rakontas, pri iu parolas? Ĉu vi kapablas agnoski vian eraron, aŭ vi ĝin kaŝas? Ĉu vi kapablas esti diskreta kaj taktoplena?

Fine ni resumu, de kio nin liberigas la oka Dia ordono: „Vi ne enplektadu vin en mensogojn, por kaŝi viajn malfortecojn, por senhonorigi vian proksimulon, por eviti de von: Mensogado estas penega, ĝi produktas malfidon. Fine al vi neniu kredos. Prefere vivu en sincereco. Via Dio estas la Vero. Lin sekvu kaj ankaŭ vi iĝos fidinda!“

al la indekso


 LA NAŬA ORDONO

Ne deziru la edzinon de via proksimulo

Konfes-spegulo kutime per la oka Dia ordono finadis. La naŭa estis rigardata kiel konsistaĵo de la sesa, la deka kiel konsistaĵo de la sepa. Ĉu estis tio tiel ĝusta? Ĝi ne estis. La naŭa: Ne deziru la edzinon de via proksimulo – kiel ĝi estas esprimita en Eliro (20,17b) – estas pliakrigo de ĝenerala malpermeso de adulto. Ĝi malpermesas ankaŭ endanĝerigi malpropran geedzecon. Kaj tio estas afero tre grava: Ne sopiru pri edziniĝinta virino, edziĝinta viro, ne endanĝerigu fremdan familion! Kie du estas kunigitaj per promeso, per solena ĵuro antaŭ Dio, tie havas neniu rajton tiun ligon endanĝerigi. Eĉ simpla ĵaluzo, via ekflamo, povas en aliul(in)o endanĝerigi lian/ŝian ligon al partnero. Tial tiu severa malpermeso jam eĉ de avida ekpenso pri edziĝinta, edziniĝinta persono.

Ni ĉiuj respondecas pri tio, ke geedzecoj ĉirkaŭ ni estu bonaj, ke ili havu ŝancon similiĝi al bildo de Dia amo. La geedzeca ligo estas starigita sub protekto de Dio kaj eĉ ne voluptema rigardo ĝin endanĝerigu. Ĝi estas esence tio, kion ni en korpa zorgo pri la sano nomas prevento – profilakti malsanojn, preventi, ke la malsanoj ne ekestu. Kie la homo rezolute rifuzas jam la unuan volupteman ideon, tie poste eĉ ne okazas situacioj de geedzecaj trianguloj kaj adultoj kondukantaj al disfalo de familioj.

La naŭan ordonon ni povus esprimi ankaŭ per vortoj: homoj estas neniuj ludiloj! Kio el tio rezultas? En konfes-speguloj aperas parolo pri malĉastaj pensoj kaj pri restado en malĉastaj imagoj. Sed antaŭe ni memorigu al ni, ke erotika sopiro mem en homo ne estas io malpura, malĉasta, peka, io kontraŭ Dia volo. Dio kreis homon kiel viron kaj virinon. Estas lia verko, ke edzo sopiras pri edzino, fianĉo pri fianĉino, enamiĝinto pri junulino de sia koro. Estas tio en Dia ordo, ke ĉiu normala viro vidas belan virinon kiel belan, amindan virinon kiel amindan kaj sopirindan virinon kiel sopirindan. En tio kaŝiĝas ankoraŭ nenio peka. Sed ekzistas en Dia ordo ankaŭ tio, ke ĉiuj viroj de la mondo eĉ plej sopirindan edziniĝintan virinon ne ĝenu. Ke ili deziru ŝin al ŝia edzo, ĉar ŝi jam estas parto de lia estaĵo, ĉar ŝi estas lia duonulino. Tio kompreneble validas ankaŭ male pri rilato de virinoj al viroj.

Eble estas taŭge, ankoraŭ tiuloke reveni al temo de la sesa Dia ordono; al temo de tielnomita libera amo, seksa promiskuo kaj antaŭgeedzeca seksa kuniĝo.

Kiel pruvis oftaj lastatempaj esploroj, granda procento da gejunuloj havas jam travivitajn seksajn spertojn antaŭ geedziĝo. Iuj eĉ tre multajn. Kial ne, se kiu ajn al ili diris, ke pastroj tion malpermesas pro malfavoremo. Ke estas tio tiel natura kontentigo de korpaj bezonoj, kiel manĝo kaj trinko. Ke juneco rajtas je la amo. Nur nuntempe ankaŭ la junaj homoj malrapide ekkonsciiĝas, ke tiu, kiu komencas seksan kuniĝon kaj fidelan amon de si apartigi, tiu ĝin prirabas pri ĝia plej granda valoro kaj beleco.

Ne estas bone eĉ por ebleco de bona evoluo de estonta geedzeco, se la konateco komenciĝas tie, kie ĝi devus fini kaj kulmini, se okazis korpa kuniĝo sen kuniĝo de animoj. Ne estas bone, se la geedzeco ne estas interligita post bona pripenso kaj preparo, kun trankvilo kaj ĝojo, sed kun tio, ke ĝi devas okazi pro konsterniĝo pri nevolita infano. Iu katolika psiĥologo verkis interesan traktaĵon: „Junuloj en tio estas pli agresivemaj pro kompreneblaj motivoj – ili ne povas gravediĝi, tial ili riskon de sia agado ne tiom konsciiĝas. Tial ili kondutas kiel frandemaj knabetoj, kiuj el kuko unue elmanĝas farĉon kaj malplenan kukon poste forĵetas.

Junulinoj devus ĉi tie esti rezolutaj: „Mi ne estas kuko por elmordo. Mi ne estas ludilo por kiu ajn. Se vi min amas, vi kondutos taktoplene, por ke mi edziniĝu sana kaj kapabla doni al vi infanojn, kiujn vi antaŭĝojos. Kaj piloloj por junulino ne estas sanecaj kaj des pli ne estas saneca perforta abortigo. Ankaŭ mi, la junulino de la moderna tempo, rajtas de la junulo postuli, ke li min vere amu, ke li kondutu rilate al mi kavalirece kaj ameme.“

Kiel do povus teksti la naŭa Dia ordono en la konfes-spegulo? Kiu arbitre provas difekti ligaĵon de la vivo ankaŭ de alies familio. Aŭ simple laŭbiblie: Kiu avidas virinon de sia proksimulo.

Kaj por needziĝintoj: Kiu misuzas virinon aŭ viron kiel sian seksan ludilon.

al la indekso


 LA DEKA ORDONO

Ne deziru maljuste la posedaĵojn de la aliuloj.
Ne enviu kaj ne avidiĝu.

„Ne deziru la domon de via proksimulo, nek lian kampon, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.“ (Rea 5,21) Tiel tekstas en Biblio la deka ordono, en kiu Dio prenas sub sian protekton tion, kio apartenas al proksimulo.

Kiel pekon oni ĉi tie deklaras avidecon je alies posedaĵo, envion kaj avidemon, en kiuj estas radiko de multaj pluaj malbonagoj. Sed tiu malbono ne konsistas nur de malbonagoj. Jam envio mem naŭzas vivon. Enviemulo vidas ĉe najbaro novan aŭtomobilon, kaj jam piedbatas sian „malnovan aŭtaĉon“. Enviemulo vidas ie novan meblaron, kaj jam hejme li sin sentas kvazaŭ en ruinejo, krakfermas pordon kaj iras drinkejon. Enviemulo vidas ekstere belan virinon, obeemajn infanojn, kaj jam li elverŝas koleron kontraŭ siaj familianoj, kiuj tute ne scias la kialon.

Certe vi ekrimarkis, ke ĝuste enviemuloj multe parolas pri justeco: Tiu havas pli grandan salajron, kaj tio ne estas justa! Tiu havas pli bonan laborpozicion – kaj tio ne estas justa! Sed per tio ili ne celas, ke ili pli multe perlaboru, sed precipe ili deziras, ke la aliuloj ne laborenspezu. Justeco volas, ke por ĉiu estu sufiĉo, ĝi estas vastanima. La envio estas malvastanima kaj malfavoreca. Ĉiuj aliuloj estu malriĉaj, malbelaj, malfeliĉaj – tio estas idealo de ĝusta mondo laŭ koro de enviemulo. Envio estas fratino de avideco. Envio malfavoras aliulon, envieco deziras ĉion nur por si.

Nun vi jam komprenas, kia domaĝo estas, se la deka ordono estis forviŝata en subkonscio per tio, ke ĝi algluiĝadis al la sepa. Antaŭ civitana leĝo vi ne respondecas pri tio, kion vi pensas – nur pri tio, kion vi diras, faras ekstere. Sed Dio direktas mem al radikoj de la malbono. Tiu, kiu en si malbonan avidon, envion, avarecon portas, estas tio nur demando de la tempo kaj konvena okazo, kiam tio aperos ektere.

Ĝi similas al kancero. Unue infekto lokiĝas interne, en la korpo. Se ĝin la kor po ĝustatempe ne likvidas, ĝi do kreskas kaj proliferadas. Finfine la malsana tumoro eliĝos eksteren. Diferenco estas en tio, ke pri infekto de sia animo la homo scias, li povas la malbonan avidecon rifuzi, povas sin senigi de ĝi tuj en la komenco. Tial la Dia voĉo tiel forte ordonas: Ne enviu, ne avidemu pri alies posedaĵo, evitu intrigecojn.

Kie do tiuj malbonaj ideoj kaj tentoj en la homo aperas? Post kiuj antaŭuloj – Adamoj – ni tiujn malbonajn emojn heredis? Estus senutile riproĉe retrorigardi pasintecon – pli bone estas bone gardi la estantecon. Tiuj malbonaj ideoj, avidecoj, tentoj – ankoraŭ ne estas pekecaj, se ni kun ili ne identiĝas, se ni ilin energie rifuzas. Estas necese ilian malbonecon konsciiĝi kaj tuj kontraŭ malbona imago starigi pozitivan idealon, ĝustan kaj bonan. Kaj ankoraŭ pli: La plej bona protekto kontraŭ envio estas esti malavara. Lerni ĝoji pro donado. Ekkonadi verecon de diraĵo, ke donacita ĝojo estas duobla ĝojo.

Ne estas facile esti donacema al aliuloj anstataŭ al si mem. Montrofenestroj, reklamo en televido, ĉio ĉirkaŭ ni preparas kaptilojn de luksaj kaj modaj varoj. Tiu, kiu sin lasas kapti, por tiu la objektoj iĝas idoloj.

Idolo. Pri tiu vorto ni jam parolis tuj komence, en la unua Dia ordono. Ringo de la Dia Dekalogo tiel fermiĝas: en la deka ni denove estas sojle de la unua. Idolo estas tio, kio estas starata sur loko, kiu apartenas al Dio. Al tiu, por kiu havaĵo, objektoj iĝas idolo, ĉe tiu ne plu estas loko por pli profunda senco de la vivo, homaj kaj moralaj idealoj, pro kiuj valoras vivi.

Prave do deklaras la deka ordono kiel pekon jam avidecan ekpenson, ĉar ĝi elpuŝas el homa koro penson pri la Dio. Tiu, kiu sin lasas treni dum la vivo per siaj sopiradoj, li iĝas persekutato, sklavo de idoloj. Vera sklavo, ĉar la libero estas nur tie, kie Sinjoro de la homa koro estas Dio.

Kaj al kio nin la deka ordono pozitive gvidas, kion ĝi liberigas? Unue al kulturado de bonaj sopiroj, kiuj havas sian sencon por aktiveco, agemo de la homo. Kaj due al ekzerco en sinregado kaj asketado. Origina senco de la greka vorto „askezis“ estas gimnastiko de la korpo por atingo de sportaĵoj, sed estas tio ankaŭ ekzerco de spirito al homeco kaj virto.

Jam kiel infano estas necese sin ekzerci en asketado. Estas necese, ke ĝi travivu limi gon kaj malfacilaĵojn. Ke ĝi spertu, ke ĝi ne povas ricevi ĉion, kion ĝi volas. Devas tio esti bone eksplikita kaj pravigita – kaj en tio estas malfacileco. Ofte estas pli oportune la infanon kontentigi, ol kun ĝi paroli kaj eks pliki, ke ĝi dividu sian ĉokoladon, ĉar ni devas nian ĝojon dividi kun aliuloj.

Malbonaj avidecoj estis konataj kiel ĉefaj pekoj: fiereco, avareco, avideco pri adulto, envio, profiteco, kolero, pigreco. Ili estas ĉiuj esprimoj de senbridaj sopiroj. Ŝajnas, ke en tiu ĉi elnombraĵo mankas ĵaluzeco. Sed ĝi estas resumo de la plej malbona el la ĉefaj pekoj entute.

Ni komprenu la dekan ordonon kiel montrilon al la vivo dignoplena kaj libera: „Mi, via Dio, al vi donadas sufiĉe da bonaj donaĵoj. Vi ne devas envii aliulojn, kaj tiel senigi sin de la ĝojo pri tio, kion vi havas. Vi ne devas profitame laboregi ĝis elĉerpiĝo, por ke vi ĉion havu, kion vi vidas. La ĝojo pro donado, malavareco, estas pli granda ol ĝojo pri prenado. Respektu miajn ordonojn kaj vi vivos kontente.“

al la indekso


 LA DEKALOGO DE JESUO

Ni finigas prikosideron pri la Dekalogo, sed eble plej malĝoje estus, se ni komprenus la Dekalogon kiel iun historian eventon el la Malnova Testamento kaj ni ne plu dum la vivo al ĝi revenus. Tial mi volas montri, kiel stariĝas Jesuo al interligo inter homo kaj Dio en la Nova Testamento. Mi komencos per ekzemplo: En iu urbo okazis renkontiĝo de naskodevenintoj post multaj jaroj. Kaj ĉiuj, kiuj de junaĝo forloĝis, diradis: „Kiel ĉi tie ĉio ŝanĝiĝis!“ Jes, ĉio en la mondo ŝanĝiĝas. Nur Dio kaj liaj leĝoj restas sen ŝanĝo. Ĉiam same, dum miliardoj da jaroj ekde la kreo de la mondo, validas Dia ordo por materia mondo – naturleĝoj. Konstante same, ekde kreo de la homo, validas Dia ordo por spirita mondo – moralaj leĝoj. Homo povas tiujn Diajn leĝojn en interno de la naturo kaj en interno de la koro malrespekti, sed poste estas malbone por la naturo eĉ por la homo. Homo povas kaj devas la Diajn leĝojn en la naturo kaj en sia konscio konstante pli profunde ekkonadi kaj konstante pli bone observadi – kaj poste li pli bone vivas kaj pli bone fartas sur la tero. Malnovtestamenta Dekalogo estas iu morala minimumo, kiun kapablas plenumi ĉiu homo. Jesuo tiun dekalogon ne malvalidigis, sed profundigis, internigis. Liaj beatkondiĉoj kondukas homon pluen: ili malfermas lin pro senlima Dia alvoko al vojo de perfekteco, perfekteco en la amo. La novtestamenta moralo de Montprediko de Jesuo havas tian belecon, ke surŝtupe de la malnovtestamenta pensado de la homaro ĝi povis esti nur antaŭsentata. Per sepfoje ri petata: „Sed mi diras al vi“ Jesuo sin levas super normojn de la Malnova Testamento, kiuj garantias bazan principon de ordo kaj justo. Ni do devus nun, kiam ni pritraktis la Dekalogon, la fundamentan lernobjekton de Dia homeco, eniri en pli altan lernejon de la Monta Prediko, de evangelio de Jesuo. Kaj ankaŭ ni tion tiel faros, sed ĉi tie ne temas nur pri kelkaj konsideroj. Tiu lernejo de la Nova Interligo estas tutviva. Ĉiudimanĉe ni vizitos lernejon de la Sinjoro Jesuo, kiu nin gvidas ĉiam pli alten, al idealoj de la kristana perfekteco.

Moralaj idealoj de la beatnormoj de Jesuo (Mat 5-7) estas tiel altaj, ke tuj liaj aŭskultantoj demandis, ĉu fakte ekzistas ebleco laŭ ili vivi. Observi la Dekalogon – ne mortigi, ne ŝteli, ne mensogi, tio estas plenumebla de ĉiuj, kiuj havas bonan volon. Sed beatnormoj, ĉu ili ne estas opiniataj nur por monaĥoj kaj tiaj homoj, kiuj praktikas profundan spiritecon kiel sian hobion, pro ŝatokupo? „Moralo de beateco estas nereala kaj en praktikado de normala vivo nerealigebla. Ĉiutaga vivo iras laŭ alia direkto.“ – Tiel opinias en sia libro pri Jesuo juda scienculo Klausner, kaj ne nur li – eĉ multaj kristanoj tiel opinias. Sed Jesuo vokas al tiu ĉi vojo ĉiujn homojn. Tial estas certe, ke moralo de lia evangelio respondas al fortoj kaj eblecoj de ĉiu homo, same kiel la Dekalogo. Temas ĉi tie pri ĝusta ekkompreno kaj praktikado. Dum lego de beatecaj normoj ni devas konsciiĝi, ke ĉi tie ne temas pri konkretaj ordonoj kaj malpermesoj, laŭvortaj instrukcioj por la uzo. Ili estas eldiraĵoj metaforaj, komparoj, paraboloj. Ni konstante devas demandi pri intenco de Sinjoro Jesuo, kion Li volis per tio diri. Turni dekstran vangon, – dehaki manon, – kudriltruo, kiun trairas kamelo, – tio estas metaforaj eldiraĵoj. Ne temas do ĉi tie pri laŭvorta praktikado, sed pri senco de la dirita: kiel ni devas laŭ spirito de evangelio konduti, kiel mi, hodiaŭ, en mia situacio devas agi.

Ekzemplojn de tia agado en spirito de la evangelio donis al ni Sinjoro Jesuo mem per sia vivo. „Turni la vangon“ por Li ne signifis pasivecon, ne rezisti malbonon. Jesuo kontraŭstaris korpan malbonon – Li resanigadis malsanulojn. Li rezistis kontraŭ malbono en homoj, riproĉis ilin, elpelis el templo. Temas ĉi tie do pri alia konduto, ol estas pasiveco. Jam ekleziaj patroj de la unuaj jarcentoj emfazadis, ke la vortoj de Jesuo estas lumigitaj kaj eksplikitaj per liaj agoj.

Se ni konsciiĝas, ke ĉiuj pretendoj de la Monta Prediko estas do metaforaj ilustraĵoj de ununura ordono – de la amo, estas por ni la Monta Prediko jam komprenebla. Ni povas laŭ ĝi paraleligi nian propran situacion, serĉi ĝustan sintenon sur la vivovojo. Pri tiu tutviva strebado skribas sankta Paŭlo:

„Mi ne rigardas min kiel jam ektenantan celon, nur tion mi povas diri: forgesante tion, kio estas malantaŭe, kaj strebante al tio, kio estas antaŭe, mi min pelas al la celo, por akiri la premion de la supera voko de Dio en Jesuo Kristo. Ĉiuj el ni do, kiuj estas perfektaj, tiel pensu; kaj se pri tio vi pensas alie, tion ankaŭ Dio malkaŝos al vi.“ (Fil 3,13-15)

Tio estas priskribo de la tutviva situacio de ĉiu vera disĉiplo de Kristo. Li estas neniam kontenta pri si mem, sed ankaŭ neniam rezignacias al pasiveco kaj malespero. Eĉ se li estas ankoraŭ malproksima de la celo, sed li dicidiĝas strebi pri idealoj de la Monta Prediko, jam validas por li eldiraĵo de Jesuo „beataj vi estas“, do „feliĉaj vi estas.“ Kiel do resumi rilaton inter la Dekalogo kaj evangelio de Jesuo?

Dekalogo estas ekbrilo de la patreca Dia boneco, kiu volas homon konduki el sklaveco al libereco. La Monta Prediko estas plena lumo, en kiu ni devas la Dian volon plenumi. Ĝi estas la ĝoja mesaĝo, ke proksimiĝis Dia regno. Ke la homo konvertiĝu kaj ekkredu la evangelion. Per konvertiĝo oni opinias radikalan ŝanĝon de la koro, kies celo estas, „por ke mia ĝojo en vi restadu, kaj via ĝojo estu plena.“ (Joh 15,11)

Jesuo proklamas al homoj senliman Dian mizerikordon – kaj tial Li ankaŭ vokas al grandanima respondo per la amo. Eldiraĵo: „Amu vian proksimulon kiel vin mem“ – donas al nia amo flugilojn. Ĉion, kion vi en konkreta situacio farus al vi mem, vi devas fari ankaŭ al la proksimulo!

Por tia radikala konverto de la koro bona volo mem ne sufiĉas. Tion kapablas nur la amo. Mi ekmemoras iun junulon. Ofte li enplektiĝis en iun kanajlaĵon, li interbatis, ebriiĝis, ŝtelis. Ĉiam post tio li faris grandajn sincerajn intencojn, neniam tion denove fari – sed post momento li denove estis tie, kie antaŭe. Foje li diras al pastro: „Patro, mi jam aliiĝis, fakte. Pere de junulino. Ŝi estas tre bonmora kaj amas min. Mi pri tiuj ĉiuj knabaĵoj eĉ ne rememoras!“ Tiel estas ĉiam. Tio ununura, kio kapablas ŝanĝi la homan koron, estas ekkono, ke li estas amata. Ke lin amas homo. Ke lin amas Dio. Sankta Paŭlo ankaŭ havis tiun sperton. Li skribas al Romanoj (8,3): „Por kio la leĝo troviĝis nekapabla, tion kapablis Dio.“ Kaj diference de la homaj leĝoj tiu ŝarĝo de la amo de Jesuo estas agrabla kaj samtempe ankaŭ malpeza. Tio, kion oni nomas „spirita vivo“, estas nenio alia, ol potenca efikado de la Spirito de Dia amo en tiuj, kiuj malfermiĝas al Li. Tiu Spirito faras el ni ĝojajn Di-infanojn, novan homon.

Tiu ĉi „spirita vivo“ en la Nova Testamento estas ankaŭ nomata „vivo en Dia graco“. Kio estas graco de Dio? Ni emas imagadi al si, ke „esti en graco de Dio“ estas io kvazaŭ esti tralumita per ia Dia bonodoro, supernatura lumo. Sed ĝi estas io pli bela kaj pli simpla. La graco estas tio, kio okazas, se la homo sin malfermas al efikado de la Spi rito de Dio. Kiam tiu Spirito komencas nin liberigi de malkuraĝo, malkatenigi katenojn de malbonaj kutimoj, kiam la homo komencas levi la kapon kaj rektigi sin. Kiam li sin komencas ekkonadi sur la paĝoj de evangelio. Kiam li en si kaj ĉirkaŭ si komencas malkovradi enfositajn trezorojn, talantojn, talentojn.

Ĝi estas la plej granda aventuro, kiun la homo povas travivi. Ĝustecon de tiu ĉi vojo oni ekkonas laŭ tio, ke ĝi kondukas de netoleremo al amo, de fervoro al certeco, de malpleneco al ĝojo. Ke ĝi estas portata per spirito de beateco.

Nia tempo estas plena de necerteco, envio, perforto, reciproka ekspluatado. Kiel tion bonigi? „Ni devas ŝanĝi la mondon“ – diras revoluciuloj. Sed perforto nur detruas. „Vi devas ŝanĝi vian koron“ – diras Jesuo. Nur mildaj kaj pacemaj havas estonton. Beatecoj estas ununura elirsolvo el krizo de la homaro.

Karaj, sufiĉe longe oni pri la Dekalogo kaj Monta Prediko parolis kaj predikis. Nun estas la tempo, la plej matura tempo, laŭ tio komenci vivi!

al la indekso

DEKALOGO – DEK ORDONOJ DE DIO de aŭtoro sac. Pavel Martinka estis transprenita de monatgazeto Slovo pro každého (Vorto por ĉiu) de dekanejo Přerov n-roj 11/2013 - 11/2014.

Esperantigis Miloslav Šváček, 12/2014. Lingve reviziis Pavol Petrík, 2/2015.