Eĉ 55
jarojn post komenco de la organizado de la katolikaj E-tendaroj en
la jaro 1969 en la vilaĝo Herbortice (Ĉeĥio) okazis la 19-an de
oktobro 2024 plua renkontiĝo de la ekstendaranoj. Partoprenis ĝin
grupo da 32 personoj - la ekstendaranoj el la Ĉeĥa Respubliko.
Kelkaj kun bedaŭro anoncis maleblon partopreni pro diversaj kaŭzoj.
La promesitan ĉeeston devis pro ekestinta grava tasko nuligi ankaŭ
nia karega kaj ĉiam fidela ekstendarano - la episkopo de la urbo
Olomouc Mons. Antonín Basler. Tamen la partopreno de la 32
ekstendaranoj post tiel longa tempo ĝojigis ne nur la organizantojn
de la renkontiĝo, sed ankaŭ la partoprenantojn mem.
La
alvenintaj partoprenantoj unue kolektiĝis antaŭ al la eksterndaranoj
bone konata gastejo de la geedzoj Bořivoj kaj Miluše Minář, kiuj dum
ĉiuj naŭ tendaroj preparis por la tendaranoj bongustajn tagmanĝojn.
Tie, apud ilia gastejo ni ilin rememoris.
Poste
la ekstendaranoj kolektiĝis sur la herbejo, kie ili travivis
neforgeseblajn vivtravivaĵojn en la naŭ tendaroj en la jaroj
1969-1977, ol ĝi estis en la jaro 1977 likvidita fare de invado de
la fifama komunista polico StB. La eksorganizanto kaj la
ekstendarestro frato Miloslav Šváček memorigis al la ĉeestantoj
gravajn tendarajn okazintaĵojn.
Post
vizito de la iama tendarloko, la ekstendaranoj translokiĝis al la
apuda vilaĝo Cotkytle, kie en la loka kulturdomo okazis bongusta kaj
abunda tagmanĝo, kiun prizorgis la ĉeforganizantino de la renkontiĝo
fratino Miluše Jílková, filino de la geedzoj Bořivoj kaj Miluše
Minář el Herbortice. Dum tiea trihora ĉeesto de la ekstendaranoj
ekzistis ebleco priparoli ne nur la tendarajn travivaĵojn, sed ĉion
alian rilatantan la ĝisnunan vivon.
Kaj
sekvis vizito de la loka preĝejo, kiun tre bone la tendaranoj
memoras. Nur en la unua tendaro okazis oficialaj matenaj sanktaj
mesoj en la tendaro, kiujn celebris la novpastro - esperantisto
Ladislav Škrňa, kiun en la tendaron sendis la praga ĉefepiskopo
František Tomášek. Kaj en la lasta tendaro celebris la sanktajn
mesojn antaŭ la oficiala matena vekiĝo en la tendaro la pastro Józef
Zielonka el Pollando. Dum ceteraj tendaroj la tendaraj volontuloj
ĉiumatene piediris al la preĝejo en Cotkytle, por partopreni la
sanktan meson.
Koregan
dankon por belega kaj sukcesa renkontiĝo meritas precipe fratino
Miluška Minářová kaj ŝiaj familianoj kaj ĉiuj, kiuj iamaniere helpis
aranĝi la belan renkontiĝon de la ekstendaranoj en la 55-jara
tendara datreveno.
Pri la
okazinta tiu ĉi tre sukcesa renkontiĝo pli detale informos
aperonta numero de la revuo
Dio Benu 1/2025 (http://www.ikue.org/cz/)